* A Distributed Proofreaders Canada eBook *
This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with a https://www.fadedpage.com administrator before proceeding. Thousands more FREE eBooks are available at https://www.fadedpage.com.
This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.
Title: Viktimoj
Date of first publication: 1925
Author: Julio Baghy (1891-1967)
Date first posted: July 19, 2025
Date last updated: July 19, 2025
Faded Page eBook #20250728
This eBook was produced by: Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at https://www.pgdpcanada.net
This file was produced from images and text generously made available by Kirill Shvedov and Miroslav Malovec.
JULIO BAGHY
2-A ELDONO
ĈEFKOMISIO DE LIBROVENDEJO DE HUNGARIA
ESPERANTISTA SOCIETO LABORISTA, BUDAPEST
Ĉiuj rajtoj, ankaŭ de la filmigo, rezervitaj, ĉe la aŭtoro.
Eldonis:
BLEIER VILMOS
Budapest, IX., Boráros-tér 6., IV. 11.
Hornyánszky V. A. S. Hung. Reĝa Kortega Presejo, Budapest.—87.249
Johano sidis ĉe la fenestro, rigardis en la senstelan nokton. Ekstere grincis la siberia frosto. Kvazaŭ nemezurebla morttuko kuŝis la dika neĝtavolo sur la tero. Interne, en la ĉambro, la aeron varmigis elspiraĵo de dek samsortanoj. Ili dormis. La monotonan ronkadon nur kelkfoje interrompis subita ekkrio aŭ senkonscie parolataj ĝemfrazoj. La samsortanoj sonĝis. En la interna koridoro de la barako, de tempo al tempo, eĥis la dormemaj paŝoj de la deĵoranta suboficiro. Ankaŭ li estis militkaptito, ĉar la rusa barakestro ne estis konfidinda persono. Eĉ por rusoj ne. La deĵoranto jen ekiras, jen haltas por momento. Malofte flustra interparolo filtriĝas tra la fermita pordo. Nur frazĉifonoj, sed ĉiam la samaj.
— Malvarme, tre malvarme!
— Jes! Malvarme. Tridek ses gradoj...
— Nur? Dum la pasinta jaro en Irbit ni travivis kvindek du gradojn. Sciu, samlandano, kvindek du gradojn! Tio ne estas infanaĵo, precipe, kiam oni devas elhaki arbaron, kiam nin mordas miloj da pedikoj.
— Jes, jes...
— Kiam ni povos reveni hejmen?
— Oni diras, ke la rusoj jam ne povos longe persisti...
— Mensogo! Mensogo, samlandano, mi diras al vi. Tio estas mensogo! Neniam ni iros hejmen. Neniam!
— Nu ankoraŭ iom da pacienco. Oni ne devas tuj perdi la esperon. Ni iros hejmen baldaŭ.
— Neniam ni iros hejmen! Neniam, mi diras al vi. Mi estas jam ĉi tie la trian jaron. Oni ĉiam diris, ke baldaŭ... Baldaŭ, baldaŭ, kaj ĉiam baldaŭ. Neniam ni iros hejmen!
La voĉo de la parolanto fariĝis akre disputa. Johano rekonis ĝin. Li leviĝis de sia litbenko, iris al la pordo. Tra la malfermita pordo haladza vaporaĵo tumultis en la ĉambron. En la vasta halo de la barako estis pli varme. Kompreneble! Kvarcent militkaptitoj, kunpremitaj kvazaŭ haringoj, produktas pli da varmo ol dek.
— Ne babilu! — li komencis senpacience. — Oni volas dormi. La dormo estas la sola dia donaco en nia mizero.
— Nu bone ... bone... Ne estu tiel senpacienca! — respondis la alparolito.
— Mi ne estas senpacienca, sed ... sed...
— Eehe! Vi ne povas fini la frazon. Mi tuŝis ĝenan flankon. Eehe!! Tuj, tuj, mia kara! — li ridis kun ebria stulteco.
— Vi denove drinkis. La odoro de brando...
— La odoro de brando, la odoro de brando... Ne prediku! Lasu min drinki! Tio estas la sola konsolo kaj mi tiel malofte havas okazon...
— Dank’ al Dio!
— Dank’ al Dio. Kial dank’ al Dio? Mi demandas “kial”? Nu diru do! Kial? Nu diru do!
— Ne kriu! Envenu kaj dormu!
— Ventron de dio! Mi ankoraŭ ne volas dormi, mi volas babiladi kun vi, ĉar vi estas mia plej simpatia amiko. Ĉu ne? Certe jes! Jeees! Nu!... Cetere, ĵus mi venis el la urbo kaj...
— Bone! Ni babilados, sed ne ĉi tie, en la koridoro. Venu en la ĉambron!... Nu, Petro havu prudenton!
— Tuj! Tuj! Tuj! Nur mi volas ankoraŭ diri al mia samlandano, ke li eraras. Profunde li eraras! — li turnis sin al la deĵoranto. — Neniam ni iros hejmen, amiko, neniam! Kaj min ne incitu plu per bagatelaĵoj: “Nur iom da pacienco, nur iom da espero, nur iom da persisto...” Ventron de dio! neniam ni iros hejmen! Ĉu vi komprenas?
La deĵoranto levis la manon al sia ĉapo.
— Jes! Mi komprenas, sinjoro volontoro, neniam ni iros hejmen.
— Heheehe! Mi kuraĝus veti kun vi, Johano, ke mia deĵoranta amiko opinias min kolera. Mi kuraĝus veti. Tute ne! Tute ne, mia deĵoranta amiko! Por pruvi mian simpation al vi ... mi nun ... nun... Atendu iomete!... Nur iom da pacienco... Eheeheh!
Li pene elpoŝigis duonlitran botelon, prezentis ĝin al la deĵoranto.
— Jen! Trinku kelkajn glutojn da vodki!
La deĵoranto transprenis la botelon. Liaj okuloj avide ekbrilis. Per la maniko li respekte viŝis la faŭkon de la botelo, post iom da konsidero li trinkis longan gluton.
— Brrr! Tre forta ĝi estas.
— Ĝi ne estas preĝeja akvo.
— Je via sano! — diris la bona homo kaj denove trinkis. Huh! Kiel ĝi varmigas! Utila ĝi estas en tia frosta vetero...
— Hahaha! Ĉu vi aŭdas, Johano? Utila ĝi estas en tia frosta vetero. Certe ĝi estas tre bongusta... Hmm! El delikata domo ĝi venis al mi. Mi estis en la urbo kaj...
— Lasu la babiladon! — interrompis Johano.
— Hah! Vi ektimis, ke mi klaĉos, kiel maljunulino dum kafotrinko, pri via afero... Ueeheh! Mi ne estas ankoraŭ tiel ebria. Eble, se ankaŭ tiun ĉi alian botelon... — kaj li tiris la alian botelon el sia poŝo. — Sed mi ne faros tion, ĉar mi estas honesta. Tiu ĉi botelo apartenas al vi kun tiu ĉi ... kun tiu ĉi... Ventron de dio! Kien mi metis la pakaĵon?... Nu kien? Ah! Jen! Prenu ... nu, prenu! Ŝi sendis!
Li klinis sin al la planko por preni la pakaĵon, zorge vinditan en silkpapero, sed perdinte ekvilibron li falis al la deĵoranto, kiu ekkaptis lin per ambaŭ brakoj.
— Eheeh Johano! Eheehe!... Ĉu vi vidas, kiel min amas tiu ĉi samlandano? Li ĉirkaŭprenas min. Nu kison, samlandano! Kison! Kiiison! Per la diablo!
La deĵoranto vole-nevole kisis lin. Johano penis treni lin post si en la ĉambron.
— Tuj! Tuj, Johano! La pakaĵon mi devas prizorgi kaj la botelojn... Nu, trinku ankoraŭ unu gluton, samlan... Jes! Kiel oni nomas vin? Mi eĉ ne konas vian nomon.
— Jozefo Bakoŝ, kaporalo en la husarregimento 5.
— Do, Jozefo Bakoŝ, kaporalo en la husarregimento 5, trinku je via sano!
Li etendis la botelon al li, sed vidante jam botelon en lia mano, li komencis laŭte ridegi.
— Hahaha! Ne el tiu ĉi! Tiu ĉi apartenas al Johano. Ĉu ne, Johano?
— Jes, Jes! Venu, je la amo de Dio! La vekigitoj insultos nin!
— Insultu ili! Insultu! Ventron de dio! Kiu kuraĝus insulti min, kiam mi havas bonan humoron?! Cetere ĉi tie estas nia amiko, Jozefo Bakoŝ, kaporalo en la husarregimento 5., por defendi nin. Ĉu ne, samlandano?
— Jes, sinjoro volontoro, — respondis memfide la deĵoranto.
— Petro, se vi ne ĉesos babili, mi mem insultos vin.
— Viii?!
— Jes! Mi mem. Sufiĉas la babilo! Lasu la botelon ĉe la deĵoranta amiko kaj venu dormi. Vi, ebria porko!
— Porko?! Nur tion vi ne estus dirinta! Nur tion ne! Ĉu mi ne estas via plej fidela samsortano, kiu dividas kun vi ĉion ... ĉion...
Liaj lipoj kurbiĝis je ploro, larmoj aperis en liaj okuloj. Kun tremanta singulta voĉo li daŭrigis la riproĉadon.
— Jen la danko! Ĉu vi vidas, Jozefo Bakoŝ? Li estas vera despoto, vera despoto. Sed sciu, samlandanoj, ke mi ne povas koleri lin, ĉar mi estas tre molkora ... tre molkora, kaj mi tre amas lin. Aŭskultu, Jozefo Bakoŝ kaporalo el la husarregimento 5., kaj juĝu mem la aferon. Vi estas ja saĝa homo kaj inteligenta. Ĉu ne? Vi estas ja kaporalo. Mi estis en la urbo ĝuste pro lia...
— Eh! Venu! — diris nerve Johano kaj li puŝis lin en la ĉambron.
La deĵoranto helpis lin kaj senvorte metante la botelon, la pakaĵon sur la traban tablon, li volis forlasi la ĉambron. Petro haltigis lin.
— Jozefo Bakoŝ, kaporalo el la husarregimento 5., vi toleras, ke oni tiel traktu vian amikon? Ĉu ne honte al vi? Jen la danko!
La deĵoranto respekte salutis kaj eliris kun kaŝita rideto.
En la ĉambro oni jam vekiĝis. Hirtaj kapoj, dormeme grimacaj vizaĝoj aperis el sub la kovriloj.
— Nu! Ĉu vi jam revenis el la urbo? — demandis basa voĉo el iu lito.
— Certe, mi revenis. Ĉu vi ne vidas? Kia stulta demando!
— Kaj denove ebriiĝinte?
— Kaj denove ebriiĝinte. Nu kaj kiom malhelpas vin tio? Cetere mi zorgis ankaŭ pri vi. Jen botelo da bona vodki!
La vortoj faris miraklon. La seriozaj mienoj sereniĝis, tra la lipoj glitis malcerta, dormema rideto. La tuta societo vigliĝis. Unu ellitiĝis, alia, surmetinte la ŝuojn, iris al la grandega forno por hejti per la restinta ligno, la tria per paciĝema voĉo ekparolis.
— Tamen vi ne estas malbona knabo, Petro.
— Kial mi estus malbona? Ĉu pro tio, ke mi iris en la urbon por esti servema al mia Johano? Jes! Aŭskultu, Johano, mi estis ĉe ŝi. Je Dio! Ŝi estas vere tre ĉarma, tre beleta kaj cetere iom tre enamiĝinta al vi. Sed kiu virino ne amus vin, la artiston?
— Lasu la komplimentojn!
— Ne protestu, Johano, ne protestu! Ĉiuj scias ja, ke la virinoj amas vin. La filino de la generalkuracisto ĉiutage promenas antaŭ nia barako kaj akceptas kun speciala afableco vian saluton. La edzino de la stabkapitano parolas pri via arto kun granda entuziasmo. La bofratino de la komandanto, la bela vidvino, sendis al vi eĉ bukedon dum la lasta prezentado kaj en ŝia aplaŭdado estis io pli ol honoro al la aktoro. Ĉiuj virinoj de la militkaptitejo sieĝas vin, ke vi instruu ilin pri danco.
— Pri danco! — ripetis kun duba emfazo la basvoĉa.
— Kaj precipe la edzino de la prokuroro interesiĝas tre intime pri vi, — daŭrigis Petro. — Jes, jes... Ŝi preskaŭ ĉiutage venas el la urbo al vi...
— Por lerni dancon, — finis Johano la frazon. — Cetere ŝi estas mia parulino dum la baletoj, aranĝitaj por bonfaraj celoj.
— Ne protestu, Johano, ĉar via protesto estas tre suspektinda. Vi mem ne povas nei, ke la varma interesiĝo de la bela virino flatas vin. Kaj mi diras al vi, mi, Petro Doŝky, via plej fidela amiko kaj kolego, ke ŝi freneze enamiĝis al vi.
— Eh! Momenta kaprico de histeria virino, kiun incitas mia fremdeco.
— Nu! Fine vi mem konfesas do...
— Mi nenion konfesas, ĉar mi nenion havas por konfesi.
— Sed tamen...
— Sed tamen, se mi havus ion tian, mi devus abomeni min mem. Mi havas edzinon kaj amatan filinon en mia patrujo. Ĉu vi opinias min tia besto, kiu vivas nur por la nuno?
— Denove, kiel ĉiam, vi vagadas en la mondo de revoj kaj kuras preter la vivo. Ĉu vi aŭdas, knaboj, kiel aroge li parolas. “Mi ne estas besto, kiu vivas nur por la nuno”. Hahaha! Ridinda vi estas, Johano, vere ridinda. Ĉu vi ne estas viro? La viro havas privilegion.
— Hontinda privilegio. Masko de vira malforteco. Se mi postulas ion de virino, mi postulas la samon ankaŭ de mi. Jen mia principo.
— Kaj vi ludas la belegan, sed stultan rolon de Jozefo de sinjorino Potifar... Ĉar vi ludas tion. La kaŝita sopiro brilas en viaj okuloj kaj la virinoj komprenas tion. Nature ili komprenas. Por kio estas virinoj? Por kompreni la virajn sopirojn. Cetere mi malamas la virinojn. Profunde mi malestimas ilin. Se oni komisius min fari simbolan statuon pri la virino, mi prezentus pavon kun pajloŝtopita kapo.
La ideon pri la stranga simbolo la samĉambranoj akceptis kun laŭta ekridego, sed kiam ili vidis, ke Johano kun dolormedita mieno rigardas ilin, fariĝis subita silento. Kelkaj komprenis lin, estante mem edzoj, kelkaj respektis la sentojn de la samsortano. Post iom da paŭzo la basvoĉa Keĉemen ekparolis. En lia voĉo vibris pento.
— Petro, vi estas tro vulgara, kiam vi ebriiĝas.
— Hipokritulo! Vi diras, ke mi estas tro vulgara kaj ankaŭ vi mem sentas la verecon de miaj vortoj. Per diabloj! La virinoj estas malbenitaj infersojloj, sakoj de volupto. Mi povas diri tion, ĉar mi havas kaŭzon. Aĉaj kameleonoj ili estas.
— Petro, rememoru vian patrinon! — diris Johano por haltigi la trivialan vortoŝprucon.
— Hahaha! Mia patrino! Hahaha!... Ventron de dio! — kriis Petro kun terura furiozo. Liaj okuloj timige ĵetis fulmojn de kolero kaj per subita gesto li ekkaptis la botelon. Kiel tigro li ĵetis sin al Johano. Nun li haltis minace antaŭ li, en la mano kun la alte tenita armilo. Johano konsternite rigardis lin. Longaj momentoj. La taŭzita mieno de Petro Doŝky iom post iom mildiĝis, larmoj aperis en liaj okuloj. Li faligis la botelon.
La neatendita konflikto konfuzis kaj rigidigis ĉiujn. Nur post minuto ili rekonsciiĝis. La muskola Keĉemen kuris al ili. Sed jam ne estis necese. Petro longe rigardis al la okuloj de sia Johano. En lia rigardo estis profunda doloro, sincera pento. Subite li forpuŝis la lin tenantan Keĉemen kaj kun arda ekploro li ĉirkaŭbrakis sian amikon. Johano pardone karesis liajn harojn. Kio okazis? Li ne sciis. La frazo, ĵetita al Petro, ja ne estis ofendo. Johano ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ serĉante respondon je sia muta demando. Ok viroj staris ĉirkaŭ ili. Ĉies vizaĝo esprimis miron, nekomprenon.
— Nu, Petro, iru dormi! — komencis Keĉemen per kompatema voĉo. — Vi tro multe trinkis...
— Ne! Ne!... Lasu min! Vi ne scias ... ankaŭ Johano ne scias, — singulte balbutis Petro kaj forte premis al si Johanon. — Kion vi povas kompreni? Kion?
— Bone, Petro, ni ne komprenas, ni eĉ ne volas kompreni tian aferon, kia ĵus okazis inter ni, — diris grasa viro, kiu ĝis nun senvorte kaŭris sur sia litbenko.
— Vi estas prava, Heimmüller. Ni ne bezonas tiajn konfliktojn, — aprobis grandkapa etulo, kiu estis okupita per hejtado.
— Johano! Ĉu vi povas pardoni min?
La voĉo de Petro tremis pro la interna ekscitiĝo. Johano forte premis la manon de sia amiko.
— Nenio okazis, Petro. Nenio. Eble mi estis vere kulpa, dirante al vi tiun frazon post tia parolo. Nian trijaran amikecon, kiun hardis komunaj suferoj, ne povas rompi tia bagatelo.
Petro laŭte ekploris.
— Johano, se vi scius ... se vi eĉ konjektus...
— Nu! Trankviliĝu! Vi ne estas infano. Ĉu vi ne hontas plori?... Nu, Petro ... amiko mia...
La arda ploro ĉiam pli forte skuis la tutan korpon de Petro. La samsortanoj komence provis konsoli lin. Poste, ili unu post la alia enlitiĝis, tiris sur sin la maldikan kovrilon. Keĉemen sidiĝis sur la randon de sia litbenko kaj de tempo al tempo scivole rigardis la du amikojn, kiuj tenis sin koro ĉe koro. Johano kun kelkaj mildaj vortoj penis konsoli Petron. Sed nun li subite eksaltis, kun terura blasfemo ĵetis sin al sia kuŝejo. Johano iris al li, kaj senvorte karesis lian kapon. Poste Petro ekdormis. La monotona ronkado de la samsortanoj ritme bruis en la ĉambro. Johano staris longe meditante en la mezo, rigardis dolore jen al la planko, kie kuŝis rompite la botelo, jen al la tablo, kie proponis sin la pakaĵo sendita al li. Li rigardis ilin kaj poste, sidiĝinte sur sian liton, li rigardis ridige tra la glaciflora fenestro en la senstelan nokton.
Apenaŭ krepuskis la tagiĝo, kiam iu delikate frapis la pordon.
— Nuuu! — respondis duondorme basa voĉo el sub la kovrilo.
La frapo denove aŭdiĝis, sed pli laŭte.
— Kiu do?
— Ĉu permesite? — sonis ekstere virina voĉo.
— Envenu!
La pordo malfermiĝis. Ĉe la sojlo aperis knabino. Ŝi estis bela, altstatura. La blondaj bukloharoj, marobluaj okuloj donis ian mildan ĉarmon al la rondeta vizaĝo, kies vangojn karesis ruĝaj la frumatena vento.
— Ah! Vi estas, Fiza?! — kaj la parolanto indiferente turnis sin al la muro por daŭrigi la dormon.
La knabino por momento staris senmove, kvazaŭ ne sciante kion fari, poste lerte kaj vigle ŝi eklaboris. Farinte fajron en la forno, senbrue ŝi komencis balai la ĉambron. Johano silente rigardis ŝian zorgadon. Foje iliaj rigardoj renkontiĝis. La knabino ruĝiĝante ĝis la tempioj flustris: “bonan matenon”. Johano nur kapsalutis.
— Ĉu vi bone dormis, sinjoro Bardy?
— Eĉ minuton mi ne dormis.
— Ĉu vi malsanas?
— Ne.
Ili eksilentis. La knabino iom embarasite ŝiradis la borderaĵon de sia pelto. Johano demandis:
— Kie vi pasigis la nokton?
— En la barako de la kuracistoj.
— Hm! Ili estas delikataj homoj.
— Jes, sed mi enuas ilin. Ili estas arogantaj... Ĉu mi povas ricevi poteton da teo?
— Oni ankoraŭ ne portis ĝin.
La knabino altabliĝis, rigardis ĉirkaŭen. Ŝia scivolo vagadis de objekto al objekto, fine ĝi haltis ĉe la rompita botelo.
— Ĉu vi amuziĝis nokte, sinjoro Bardy?
— Ne.
— Mi nur opiniis pro la rompita botelo... Ĉu sinjoro Doŝky?
— Jes!
Johano rulfaris cigaredon. La knabino serĉis paperspliton por doni fajron al li. Ŝi bruligis ĝin en la forno, portis al lia lito. Johano kun kapbalanco dankis, transprenis la fajron. La mola mano de la knabino intence tuŝis la lian. Johano ne volis rimarki tion.
— Ĉu vi koleras min, sinjoro Bardy?
— Kial, Fiza?
— Ĉar vi ne volonte parolas kun mi.
— Vi eraras. Nur nenion mi havas por diri.
— Mi tre ŝatas la artistojn, precipe vin, sinjoro Bardy. Vi estas vera artisto.
— Pro kio vi opinias tion?
— Mi ja vidis multfoje vin sur la scenejo. Vi estas tiel multflanka talento. Jen vi dancas, jen vi ludas draman rolon, jen vi mem verkas teatraĵojn.
— Ĉu pro tio mi estas vera artisto? Tion povas fari ĉiu lerta homo.
— Jes! Li eble povas, sed ne tiel kiel vi.
— Sed vi eĉ ne komprenas la tekston.
— Tio faras nenion. Mi vidas vian vizaĝon, mi aŭdas vian voĉon. Tio sufiĉas por mi.
— Jes.
— Jes.
Johano kun malcerta mieno rigardis antaŭ sin. La knabino sidiĝis sur la randon de la lito.
— Kaj ne nur artisto vi estas, sed ankaŭ tre bona homo.
Johano ekridis ironie. La knabino kvazaŭ ofendite insistis.
— Jes, jes, sinjoro Bardy. Tion neniu scias tiel bone, kiel mi. Mi sentas tion. Kiu mi estas? Ĉifono de la tendaro kaj tamen vi traktas min kun respekto. Kun tia respekto, kian mi ne meritas. Sed devas ja ekzisti ankaŭ tia persono, kia mi estas. Ĉu ne?
— Vi parolas sensencaĵojn, Fiza.
— Kial mi parolus sensencaĵojn? La vivo estas tia. Mia destino estas esti ĉifono de la tendaro kaj la destino de la prokuroredzino estas paradi kiel princino.
— Kial vi parolas ĝuste pri la edzino de la prokuroro?
— Mi nur parolis. Ĉu mi ne povas paroli pri ŝi? Kial ne? Cetere ĉiuj scias, ke ŝi estas enamiĝinta al vi.
— De kiu vi aŭdis tion?
— Oni diras ... kaj ankaŭ mi vidas tion, kiam vi provas la dancojn kun ŝi sur la scenejo. Ŝi amas vin. Nu! Ĉu oni ne povas ami vin? Ankaŭ mi amas vin kaj nenio. Nu?!
— Vi parolas sensencaĵon, Fiza.
— Tio ne estas sensencaĵo, ke mi amas vin. Ho mi scias, ke vi ne amas min, ĉar vi estas pli bona ol la aliaj.
— Nu vidu, ke vi parolas sensencaĵojn! Pro tio mi estas bona homo, ĉar mi ne amas vin. Kiu komprenas tion?
— Ho, tio ja estas tre komprenebla. Vi amas min, sed ne tiel, kiel la aliaj. Vi amas min pli ol tiuj, kiuj avidas mian korpon. Jes! Kaj sciu, eĉ se vi mem volus min, mi ne donus min al vi. Sed tion vi neniam volos.
— Pro kio vi supozas tion?
— Ĉar vi ne volas eĉ la edzinon de la prokuroro, kvankam ŝi estas la plej bela virino en la urbo.
Ekstere, sur la koridoro, eksonis la laŭta krio de la deĵoranto — Vekiĝu! Iru por teo!
Subite granda bruo komenciĝis. Oni kuradis tien kaj reen por plenumi la ordonon. La deĵorantaj grupanoj viciĝis antaŭ la barako. Ĉiu tenis en sia mano grandan kaserolon aŭ teujon kaj tremante pro la frosto ili dancsaltadis sur la malmola neĝo. La pordo malfermiĝis kaj venis la konstanta servisto de la artista ĉambro. Maljuna vilaĝano kun krispaj lipharoj kaj barbo. — Bonan matenon, sinjoroj volontoroj! — li salutis tiel laŭte la dormantan societon, ke la sonĝoj tuj forflugis de ĉiuj.
— Bonan matenon, Stefano, — respondis Johano en la nomo de la tuta ĉambro.
La maljunulo prenis el la angulo la teujon kaj forrapidis. La samĉambranoj, unu post la alia, ellitiĝis. La ĉeesto de la knabino ne ĝenis ilin, nek ilia matena sinlavado la knabinon. Ŝi sidis sen embaraso sur la lito. Ĉiuj ellitiĝis, escepte Johanon kaj Petron, kiu profunde, egalspire dormis.
— Nu, Fiza, kio nova? — demandis Keĉemen.
— Nenio eksterordinara. Oni diras, ke estas grandaj kontraŭrevolucioj en Eŭropa Rusujo.
— Revolucio, kontraŭrevolucio, politikaj ŝanĝoj ... kaj tamen ni estas kaj restas tie ĉi, — grumblis Heimmüller.
— Eh! germana kamarado, vi ne estas kontenta pri la gastamo de la rusoj, kiuj regalas nin tiel malavare, — diris malalta, senhara pentroartisto kun facila rido.
— Jes! Ili regalas nin per ba-ba-batoj, — rimarkis balbutulo kaj li detranĉis grandan pecon el pano, kies koloro similis al la humo, en kiu ĝi kreskis en sia tritika periodo.
— Varga, vi parolas ĉiam sensencaĵojn. La batoj, kiujn ni ricevas estas por refreŝigi la malvigliĝintan sangon.
— Knaboj! Kiu povas al mi diri la plej malsaĝan aferon? — demandis Keĉemen kaj li rigardis al Varga.
Iu laŭte kriis:
— La plej malsaĝa afero en la mondo estas “Varga”!
— Ĉu vi devas paroli? Ion pli malsaĝan vi vere ne estus povinta diri, — en sia subita konsterniĝo diris Varga, ne rimarkante, ke li mem hakis la branĉon sub si.
Laŭta rideksplodo tremigis la murojn. Dume la maljuna Stefano revenis kun la varmega teakvo. Ĉiu verŝis por si en malgrandan poteton aŭ tekruĉon. Dum la tetrinkado oni silentis. La knabino leviĝis. Preninte la tekruĉon de Johano el sub la lito ŝi metis en ĝin iom da teherbo. Johano prenis la ladan sukerujon kaj transdonis ĝin al la knabino.
— Jen! Prenu ankaŭ por vi.
La knabino kirlis la teon en la kruĉo, poste, verŝinte el ĝi en du glasojn, ŝi transdonis unu el ili al Johano, la alian ŝi singarde metis sur sian genuon.
— Nu, prenu sukeron, Fiza!
— Dankon, — ŝi prenis sukerkubeton kaj tenante ĝin en la mano ŝi mordetis ĝin post ĉiu gluto. — Ĉu mi ne pretigu por sinjoro Doŝky?
— Vi povas.
La knabino serĉis la tekruĉon de Doŝky. Trovinte ĝin, ŝi pretigis la teon, kaj kun delikata tuŝo vekis lin.
— Sinjoro Doŝky! Jen via teo!
— Kio? Kion vi volas? — ekparolis Doŝky kaj subite sidiĝis en sia lito.
— Tetrinku, sinjoro Doŝky!
— Ah! Jes! Bone, bone... — kaj li transprenis la glason de la knabino, sed kiam lia rigardo renkontis tiun de Johano, li redonis la teon.
— Ĉu vi ne volas trinki?
— Mi ne havas apetiton.
— Jes, ĉar vi dumnokte iomete amuziĝis.
— Jes. Mi iomete amuziĝis, — al kurba rideto li tiris la lipojn.
— Trinku, Petro! Iom da varmo ne malutilos, — instigis lin Johano.
Petro reprenis la glason kaj avide trinkis la teon.
Ekstere denove granda bruo ekis. La voĉo de la rusa barakestro komandis plengorĝe.
— Viciĝu por lignoportado! Tuj! Tuj!
— Per diablo! Jam tiel frue?! — esprimis sian malkontenton Keĉemen. — Nu, knaboj, por laboro!
Keĉemen estis la komandanto de la ĉambro kaj li devis ĉiam montri bonan ekzemplon. Por tio li prenis unua sian surtuton kaj rapidis for el la ĉambro. La aliaj, unu post la alia, sekvis lin post iom da hezito. En la ĉambro restis nur Bardy, Doŝky kaj la knabino. Johano ritme, kvazaŭ sin amuzante, kirlis sian teon kaj fajfis malgajan melodion. La knabino iris al la forno por prizorgi la fajron. Petro, trinkinte la teon, metis la malplenan glason sur la plankon kaj denove kuŝiĝis. Li eĉ unu fojon ne rigardis al Johano.
— Ĉu tiu melodio estas el via nova opereto, sinjoro Bardy? — komencis la knabino.
— Jes. La ĉefa ario.
— Kiam oni prezentos ĝin?
— Ankoraŭ mi ne scias.
— Ho kiel mi dezirus jam vidi ĝin! Espereble ĝi estos tiel belega, kiel la unua opereto. Ĉu ne?
— Eĉ pli bela.
— Eĉ!? Hooo! Vi faras min tre scivola.
— Nu, vi vidos ĝin baldaŭ.
— Mi ne scias. Verŝajne mi devos vojaĝi al Irkutzk.
— Por kio?
— Por fariĝi soldato.
— Hahaha! Vi kaj soldato! Kia ideo!?
— Ne estas tiel ridinda la afero, — protestis Fiza kun flamruĝo sur la vangoj. — En Irkutzk oni nun varbas virinajn regimentojn por la defendo de la respubliko.
— Kaj vi volas soldatiĝi.
— Jes. Mi volas soldatiĝi. Kion mi faru? Diru, sinjoro Bardy, kion mi faru? Mi estas duonorfa. El la gimnazio oni forpelis min. Mia sorto estas certa ruiniĝo, sed mi ne ŝatas la longan mortadon. Eble iu bonfara kuglo finos ĉion. Ĉu ne?
— Vi estas nun en tre pesimista humoro. Morgaŭ vi parolos ja alimaniere. Virina decido valoras nur por la minuto.
— Vi eraras, sinjoro Bardy, ĉar kion virino volas kaj kion ŝi vere volas, tion ŝi faras eĉ se la tuta mondo estas kontraŭ ŝi. Kaj precipe vi ne konas la rusajn virinojn. Mi konas ilin, Mi mem estas unu el ili.
— Povas esti... — meditante flustris al si Johano.
— Tute certe, sinjoro Bardy, tute certe... Vi rifuĝas de iu, sed sciu, se ŝi volas vin venki, ŝi venkos vin. La virino estas anĝelo kaj diablo en unu persono. Ĉiam ŝi montras tiun flankon, kiu estas necesa. Kial vi rigardas min mire? Ĉu vi ne kredas al mi, aŭ vi juĝas, ke mi parolas strangaĵojn?
— Ne. Tute ne. Mi miras vin mem.
— Ĉu, sinjoro Doŝky, ankaŭ vi miras min?
— Ne, — respondis mallaŭte Petro.
— Ĉu vi vidas, sinjoro Doŝky pli funde konas la virinan animon ol vi.
— Mi konas nur tiajn virinojn, kia vi estas. Johano konas tute aliajn.
— Vi volis diri, sinjoro Doŝky, ke li tute ne konas la virinojn, kiujn li konas.
Johano rigardis al la knabino kun riproĉo en la okuloj. Petro, kiel bona amiko, komprenis la sencon de tiu ĉi rigardo kaj volis fini la interparoladon.
— Fiza! Mi volas ellitiĝi, — li komencis.
— Nu kaj poste?
— Ĉu vi ne hontas rigardi la sinvestadon de viro?
— Hahaha! Sinjoro Doŝky, vi devus esti pli sincera. Kial vi ne diris, ke mi silentu kaj iru for?! Cetere mi devas jam foriri. Nu, ĝis revido!
Ŝi ekiris al la pordo, sed tie haltis momenton kaj sin turnis al Johano. — Sinjoro Bardy, ĉu vi koleras min?
— Pro kio?
— Ĉu mi ne ofendis vin?
— Per kio?
— Ĵus venis al mi la sento, ke mi kaŭzis al vi malagrablan minuton. Indulgu min! Mi estas iom tro babilema.
— Nenion vi faris, Fiza, nenion. Estu sana!
La knabino jam prenis la anson, kiam la voĉo de Johano retenis ŝin.
— Fiza!
— Nu kion?
— Ĉu vi havas gefratojn?
— Jes, sed tute malgrandajn, kiuj ne povas ankoraŭ servi al vi. Ĉu en la teatro vi bezonus ilin?
— Ne! Tute ne, sed tie, sur la tablo estas pakaĵo da delikataj sukeraĵoj kaj bakaĵoj. Prenu ĝin por ili. Certe ili tre ĝojos.
La knabino ekiris al la tablo kun ŝanceliĝantaj paŝoj. Ŝi prenis la pakaĵon kaj subite klinante sin al la mano de Johano, ŝi kisis ĝin.
— Nun vere mi koleras vin, Fiza! — diris Johano kun sincera konsterniĝo.
La knabino kun feliĉa rideto kuris al la pordo, de tie ŝi kriis al Johano.
— Koleru, sed tamen mi kisis vian manon!
Johano rigardis al la fermita pordo, aŭskultis la forpasantajn piedfrapetojn de la knabino.
— Viktimo, mizera viktimo — murmuris Johano inter la dentoj.
— Viktimo, kiel ni, — plektis plu la interparolon Doŝky. — Mi bone rememoras pri ŝi, kiam antaŭ du jaroj ŝi venadis ĉiutage kun sitelo en la mano por preni kaj kolekti restaĵojn da nutraĵo. Ŝi estis dektrijara, apenaŭ ekevoluinta knabineto. Kun senkulpaj okuloj ŝi rigardis en la mondon, naive ŝi iradis inter la viroj, kiuj rigardis ŝin, kvazaŭ malsataj rabbestoj en kaĝo la alfalintan infanon. Karno! Karno! Nu, kaj ili manĝis ŝin.
— Abomeninda besto estas la viro.
— Abomeninde kruela estas la vivo. Ŝi estas viktimo de la milito. Rompita kariero, kiu eble, se la mondobrulo ne okazas, fariĝas honesta patrino de multaj infanoj kaj sen grandaj emocioj vivas sian grizan vivon.
— Mi ne scias kial, sed senfinan kompaton mi sentas al tiu ĉi malfeliĉulino. Kiam mi vidas ŝin, ĉiam aperas antaŭ mi la romanfiguro de Dostojevski: Sonja. Vi konas ja mian simpation al la rusoj.
— Kun kiu nacio vi ne simpatias? Kun ĉiu. Vi estas esperantisto kaj homarano, — kaj aperis facila rideto sur la lipoj de Petro.
— Ne moku min! Vi scias ja, ke tio ĉi estas mia malforta flanko, kie vi povas tuj vundi min.
— Mi ne volis ofendi vin per mia senvola rideto, sed, pardonu min, mi rememoris pri la edzo.
— Pri kiu edzo?
— Pri la edzo, kiun vi instruas pri la lingvo kaj kies edzino estas preta en ĉiu momento adulti kun vi. Mi rememoras pri la lasta teatra vespero en la urbo. Ĝi estis vera grimaco de la vivo. La edzo lernanta sola en la balĉambro kun sincera idealismo en la animo, kaj la edzino flirtanta kun la instruisto en la subtera vestejo de la aktoroj. Hahaha! Vera grimaco!
— Ne ridu! Li estas mia amiko kaj mi neniam povas trompi amikojn.
— Tion mi scias, sed tamen estas diabla komedio en tio. Ĉar komedio estas tio, Johano. Eĉ subunga sincereco ne estas en tiu ĉi afero. La edzo nenion konjektas, aŭ li tro fidas vian amikecon kaj vi turmentas vin per senĉesa rezigno. Bah! Komedio!
— Vi denove volas komenci la hieraŭan...
Petro eksilentis. La rememoro pri la hieraŭa incidento tiris sulkojn sur lia frunto. Johano havis iom da konsciencriproĉo kaj senvorte ellitiĝis. Li komencis la vestadon. Petro, post iom da hezito, sekvis la ekzemplon. Meditante, distrite ili vestis sin. Johano pli frue finis kaj preninte sian surtuton volis forlasi la ĉambron.
La alparolo de Petro haltigis lin.
— Johano!
— Nu?!
— Mi volus paroli kun vi. Tute serioze... Mi dezirus klarigi al vi mian nekompreneblan konduton al vi.
— Senbezone, Petro. Verŝajne vi havis kaŭzon. Cetere mi nun ne havas tempon, ĉar oni atendas min en la garnizona teatro por provo.
— Vi nepre devas aŭskulti min, Johano, por ke vi komprenu kaj povu plene pardoni min.
— Mi ja pardonis vin sen klarigo.
— Tamen... Mi petas vin...
Johano longe rigardis sian amikon, kiu kvazaŭ petegante persvadis lin per sia mieno. La surtuton remetinte sur la vestpendilon li sidiĝis al la tablo kaj atendis. Petro sekvis lin. Silento. Johano rulfaris cigaredon kaj proponis tabakon al Petro.
— Dankon ... nun ne... Mi ne scias kiel komenci, ĉar estas ĝena afero.
— Ni lasu ĝin por pli konvena okazo!
— Ne! Mi devas nun, ĉar dorno boriĝis en nian amikecon.
— Vi estas tro imagema.
— Ne, ne! Mi sentas tion. Cetere vi estas prava. Amiko, kiu atakas sian amikon per botelo pro frazo tute ne ofenda, vere meritas malestimon.
— Vi ĉiam troigas la aferojn... Vi estis iom ebria...
— Tute ne! Mi havis nur bonan humoron, sed vi nevole rompis tion, menciante mian patrinon.
Petro rigardis antaŭ sin por momento, kvazaŭ serĉante la taŭgajn komencajn frazojn. Johano senvorte, sed kompate observis la baraktadon.
— Johano! — komencis Petro. — Vi havas kompreneman animon. Vi kompatis eĉ la knabinon Fiza. Havu nun por mi iom da kompreno. Vi scias ja, ke la vivo fuŝas naŭdek procentojn de siaj manuskriptoj. Ĝi fuŝis la sorton de Fiza, ĝi fuŝis la vian, kaj milojn de niaj samsortanoj. Ne estas do mirinde, ke ĝi ne indulgis min. Vi scias, ke antaŭ ol mi fariĝis aktoro, mi estis pastro.
— Jes! Mi scias. Vi rakontis jam...
— Mi mensogis. Mi ŝanĝis la templon de Dio je la templo de Thalia ne pro amo al la arto, sed pro familia tragedio.
— Tion mi ne sciis.
— Cetere mi estis fipastro kiel mi estas fiaktoro, ĉar pardoni mi ne povis. La vera pastro devas indulgi ĉiun, escepte sin mem. Kaj tion mi ne povis. Mi ne havis forton por tio. La aktoroj ne havas indulgon, nur por si. Pro tio taŭgas por mi tiu ĉi profesio.
— Vi parolas sensencaĵon, Petro.
— Ne vi, mia kara. Vi estas escepto. Vi estas plie pastro ol aktoro. Vi similas al stranga apostolo, kiu sin oferas por komunaj bonoj, kvazaŭ vi volus pruvi al la mondo, ke altruismo ne estas socia mensogaĵo. Vi estas homo.
— Ne! Mi nur volus fariĝi homo, sed la teraĵoj katenas min.
— Kiu ne havus makulojn, kiam eĉ la suno havas ilin. Sed mi volas fini mian historion, ĉar oni atendas vin... Foje, dum dimanĉa frumateno, mi iris en la preĝejon por konfesprena servo. Vi konas la konfesprenajn seĝojn en la preĝejoj. Ili estas altaj, la fenestretoj kradumitaj kaj oni ne bone povas rekoni la vizaĝon de la konfesprenanto, precipe en duonhela horo. Mi sidiĝis en la seĝo kaj tirinte min en ĝian profundon mi kaŝis mian vizaĝon per la stolo. Virino venis. Ĉe la unuaj vortoj mi rekonis la voĉon de mia patrino. Mi estus devinta atentigi ŝin, sed diabla scivolo kaptis min.
— Terure!
— Ankoraŭ ne. La teruraĵo venas nun. Mi kaŝis tute mian vizaĝon kaj atendis la konfeson ... kaj ... kaj mi devis ekscii, ke mi ne estas la filo de tiu, kies nomon mi portas kaj mi devis sciiĝi pri tio, ke mia patrino, kiun mi idole amis, estis aĉa kromvirino de alia viro...
— Petro!
— Ventron de dio! Ne kompatu min, ĉar mi meritis la punon. La scivolo estas peko... Kiam ŝi finis la konfeson kaj atendante absolvon ŝi genuis antaŭ la fenestreto, mi rompis en furiozo la lignokradojn kaj kriis per stertora voĉo: “Ne estas pardono, malbeno sekvu vin!”
Johano kun teruritaj okuloj rigardis sian amikon.
— Ŝi svenis kaj mi forkuris el la preĝejo por neniam reveni. Mi ŝanĝis mian nomon. Bonŝanca hazardo helpis min. En tiu malproksima urbo, kien la sorto ĵetis min, mi konatiĝis kun ftiza junulo. Li estis orfa kaj staris sola en la mondo sen helpantoj. Ni kune luis ĉambron en antaŭurba kvartalo. Post kelkaj semajnoj lin ekkompatis la morto kaj mi, alpreninte liajn dokumentojn, metis la miajn en lian poŝon. Doŝky ne estas mia nomo, sed nomo de tiu, kiu jam de ses jaroj dormas eternan dormon... Nun vi konas mian tragedion, kaj juĝu!
Du larmoj ruliĝis sur la vizaĝo de Johano.
— Mi scias, ke mi ne meritas vian amikecon, sed kompaton eble — jes.
— Kaj ... kaj ... via patrino...
— Nenion mi scias pri ŝi. Eble ŝi sciiĝis pri mia morto, pli ĝuste pri la morto de la vera Doŝky kaj nun opinias min mortinta. Tiel estas bone!
— Kaj se la hazardo kunportos vin ambaŭ.
— Tia hazardo neniam povos veni.
— Ĉu vi povus pardoni ŝin?
Petro longe meditis kaj poste kun subita decidemo respondis:
— Neniam! Mi ne povas pardoni al virino. Stranga naturo, sed tiel estas. La plej abomeninda besto estas por mi la kato. Ĝi estas flatema, ruza, hipokrita kaj malfidela. Ĉio estas kaŝita ĉe ĝi. Se en iu virino mi ekvidas la katan naturon, mi naŭze turnas min de ŝi kaj neniam mi povas pardoni ŝin.
Johano milde ekridetis.
— Petro, vi mem ne kredas tion, kion vi diras. Vi volas vin pentri pli nigra ol la nigro mem. Cetere vi amas la virinojn.
— Freneze mi amas ilin kaj tio estas mia fatalo, ke pli aŭ malpli frue mi ĉiam ekvidas en ili la katan naturon.
— Kaj tamen virino povus vin savi por la vivo.
Petro laŭte longe ridegis, sed en tiu ĉi eksplodo estis pli amara doloro kaj altrudo ol natura gajeco. Johano sentis tion.
— La virino estas anĝelo kaj diablo, diris Fiza, — Johano rememorigis lin kaj prenis la manon de sia amiko.
— Sed ankaŭ tion ŝi diris, ke ŝi montras tiun flankon, kiu estas necesa, — ridis plu Petro.
— Se ŝi fariĝos diablo, la kaŭzo estas ĉiam la viro.
— Nu, ne ĉiam.
Ili eksilentis. Petro purigis per eluzita alumeto siajn ungojn. Johano, por eviti la rigardon de Petro, skrapis la glaciflorojn de la fenestrovitro. Petro subite leviĝis kaj iris al la vestpendilo kaj el la poŝo de sia surtuto prenis la botelon da vodki, kiun hieraŭ li forgesis meti sur la tablon.
— Feliĉe la botelon vi ne donis al Fiza. Trinku gluteton, Johano, je mia sano.
— Ne! Vi scias, ke mi ne trinkas alkoholaĵon.
— Nu trinku je la sano de la prokuroredzino!
— Ne! Lasu min!
— Nu, trinku je la sano de via edzino!
Johano per hezita gesto prenis la botelon kaj trinkis longan gluton. La trinkaĵo estis tre forta, liaj okuloj eklarmis. Petro kun petola malico ridetis kaj transpreninte la botelon li mem estis trinkonta. Johano kaptis lian manon.
— Ne trinku, Petro! Lasu ĝin por la knaboj. Tiu ĉi botelo da “vodki” apartenas al ili.
— Nur gluteton! Je la sano de via edzino!
— Mi trinkis jam!
— Mi trinkos do je la sano de via amata filineto.
Johano ne persistis plu. Petro suĉis plenbuŝan gluton.
— Interese, ke vi, Johano, eĉ ne estas scivola pri mia vera nomo.
— Vi mem diris, ke la scivolo estas peko.
— Cetere vi estas prava, ĉar, kiel mi konas vin, vi estus kapabla fari ion por pacigi min kun mia patrino.
— Tio ne estas mia tasko. La providenco faros tion.
— La providenco! Ho vi, naivulo!
Johano por malhelpi la daŭrigon de la drinkado prenis la botelon el lia mano. Petro sen protesto cedis kaj kun ironia rideto rimarkis:
— Ŝajnas al mi, Johano, ke vi ĵuris savi min por la vivo. Mi diras al vi, ke vi ne sukcesos. Por kio mi vivus aŭ pli ĝuste por kiu?
— Mi tamen esperas. Ne estas vi tiel malbona kiel vi montras vin.
— Foje vi sukcesis redoni min al la vivo, kiam sur la batalkampo mi kuŝis vundite kaj forlasite, sed ni ne estas nun sur la batalkampo.
— Kie ni estas do?
Petro eksilentis, facilanime ekfajfis. Johano bonkore rigardis en liajn okulojn.
— Mia kariero estas rompita, — komencis subite Petro la laŭtan meditadon. — Ĝi estas enterigita en la tombejo de tiu urbo, kie la vera Doŝky ripozas. Ne nur dokumentojn ni ŝanĝis, sed ankaŭ sorton. Mi nun eble estus jam altranga pastro per miaj interrilatoj. Unu el la plej riĉaj homoj de la eklezia distrikto kaj nun... — denove li ekfajfis mallonge, sed signife.
— Ne meditu pri tio, kio vi estus fariĝinta, sed klopodu ripari la eraron!
— Hahaha! Vi estas pastro, Johano, vera pastro! Eminente vi konas la arton de predikado.
Johano nerve turnis sin for de li. Petro, metinte sian manon sur ŝultron de sia amiko, pentvoĉe diris.
— Ne koleru min, Johano! Ne koleru!... Iru al la teatro! Eble la bela prokuroredzino jam senpacience atendas vin!
— Hodiaŭ ne estas provo por ŝi.
Iu frapis sur la pordo.
— Nu! Envenu! — ekkriis laŭte Petro.
La pordo malfermiĝis kaj la deĵoranto venis en la ĉambron.
— Sinjoro Bardy! Iu komisiis min diri, ke la sinjorina moŝto atendas vin en la teatro por dancprovo.
Petro triumfe ekridis.
— Nu, kion mi diris?! La sinjorina moŝto de la sinjoro prokuroro senpacience atendas vin en la teatro por dancprovo. Por dancprovo!
— Hodiaŭ vi estas tre incitema.
— Ĉu mi povas foriri? — demandis la deĵoranto.
— Atendu iomete, Bakoŝ! — diris Johano, kaj preninte la botelon de la tablo, transdonis ĝin al li. — Nu, gluteton!
— Dankon, sinjoro volontoro, — kaj li trinkis.
Johano rapide prenis la surtuton kaj forlasis la ĉambron, sed li ankoraŭ aŭdis la krion de Petro.
— Salutu la belan virinon ankaŭ en mia nomo!
La freŝa aero mordetadis la vangojn de Johano. Li rapidis tra la senhomaj stratoj de la barakurbo. La grandaj fenestroj, kovritaj per dika glacio, ŝajnis senanime rigardi lin. Li preterpasis ilin. Li turnis sin en alian straton. Vico de barakoj kun larĝe malfermitaj pordoj borderis la vojon ambaŭflanke. Ili ŝajnis oscedantaj kriptoj, kiuj atendas viktimojn. Li preterpasis ilin. De malproksime vidiĝis la stacidomo, antaŭ kiu ĵus ekmoviĝis vagonaro al okcidento. Post ok tagoj ĝi estos en Petrograd. Antaŭ li, sur la vojo, proksimiĝis longa vico de militkaptitoj, portantaj dikajn arbotrunkojn sur siaj ŝultroj. Renkontante oni salutis lin kun afablaj ekkrioj.
— Bonan matenon, sinjoro Bardy! Ĉu al provo?
— Saluton! Kiam estos la premiero de la nova teatraĵo?
— Ĉu oni povas jam ricevi biletojn?
Li penis respondi mallonge al ĉiu demandinto. Estis kelkaj, kiuj haltis por momento babili kun la populara viro, kiu donis tiom da belegaj, eĉ ne forgeseblaj minutoj al siaj samsortanoj. La rusa barakestro senĉese kriadis.
— Rapidu! Rapidu!
La samsortanoj preteriris. Li daŭrigis sian marŝadon al la teatro, kiu jam vidiĝis sur la proksima placo. Ĝi estis kolosa konstruaĵo el ligno por mil ducent personoj. Ĝiaj ornamaĵoj estis simplaj, kiel decas al siberia garnizona teatro. Ĝi servis iam por la amuzado de la rusaj regimentoj, sed nun la bonkora komandanto transdonis ĝin je la dispono de la militkaptitoj pro manko de rusaj artistoj kaj rusa soldat-publiko. Johano suprenrapidis sur la larĝaj ŝtupoj, eniris la vastan vestiblon, kie gigantaj fornoj, konstruitaj el brikoj kaj lado, mildigis iom la malvarmon.
El la interno de la granda vidhalo aŭdiĝis gaja laŭta babilado kaj bruaj akordoj de fortepiano. Li malfermis la pordon. La bruo kaj muziko ĉesis. La militkaptitaj artistoj respekte atendis la alvenon de la gvidanto sur la scenejo.
— Kion vi provas? — demandis li.
— La kantojn kaj la dancojn el la nova opereto, — respondis infanvizaĝa junulo, kiu estis la primadono de la aktortrupo.
— Kie estas la orkestro?
— La muzikistoj devis iri en la urbon. Nur morgaŭ ni povos provi kun orkestro — klarigis iu el la ĉirkaŭstarantoj.
— Nu bone! Ni provos la dramon!
— Doŝky ne estas ĉi tie.
— Stefano iru por Doŝky!
— Senbezone, mi opinias, ĉar ankaŭ vi ne povos provi, — rimarkis la primadona junulo kaj petole okulumis al la pordo de la vestejo. — Via parulino el la urbo atendas vin.
— Jes?! — diris Johano ŝajnigante surprizon.
— Jes!
Johano iris al la pordo de la vestejo kaj de tie donis instrukcion por la okupado.
— Post la fino de muziknumeroj provu la prozon de la unua akto. Bihay! Bonvolu min anstataŭi!
— Laŭdezire!
Johano malfermis la pordon kaj li tuj ekvidis la virinon sidantan ĉe la malgranda fera forno. Ŝi similis al tremanta birdeto, kiu serĉante varmon kaŭras sur branĉo super cindriĝinta fajraĵo. En la forno jam ne estis fajro. Oni kutimas hejti en ĝi nur dum la prezentadoj. Johano rigardis la virinon, kiu eĉ ne rimarkis, aŭ nur ŝajnigis ne rimarki lian alvenon. Ŝi estis bela, belega, kiel delikata porcelanpupeto. Flustra rido de juneco vibris sur ŝiaj lipoj, flirta orblonda buklaĵo petolis el sub ŝia ĉapeto.
— Bonan tagon, sinjorina moŝto! — diris Johano laŭte, por ke la ekstere starantoj aŭdu la konvenan, nenion signifantan saluton.
— Bonan tagon, Johano Juroviĉ! — resalutis lin la virino kaj ŝian blankan, varman maneton etendis al li.
Johano apenaŭ tuŝis ĝin. La virinaj okuloj ekbrilis. Ilia senpacience vaganta flamo ŝtelis kontraŭvolan ekbrilon en lian animon.
— Ĉu vi scias, kial mi venis?
— Mi eĉ ne konjektas.
— Hodiaŭ ni devas danci en la urbo. Oni petis min partopreni en la balo, aranĝata por la profito de malriĉaj orfoj. Mi ne povis rifuzi.
— Sed ni ne havas novan dancon.
— Faras nenion! Ni dancos la baleton “Feino kaj diablo”. Ĉu bone?
Johano rememoris pri la sceno en la subtera vestejo. Ankaŭ tiam ili prezentis la saman baleton. Lia koro ektremis. Senresponde li esplorrigardis la okulojn de la virino. La vivantaj diamantoj ridetis.
— Ĉu vi ne volas?... Domaĝe, ĉar mi jam promesis kaj ankaŭ en via nomo mi faris certan promeson, sciante, ke hodiaŭ vi ne ludos por la militkaptitoj... Kaj mi pensis, ke vi bone fartos en gaja societo, kie oni vin estimas kaj amas ... kaj mi...
La virino pepetis, sed la obstina muteco de Johano subite konfuzis ŝin.
— Kial vi rigardas min tiel fikse?
— Mi ne vin rigardas, sed vian animon.
— Strange! — kaj ŝi ruĝiĝis. — Nu kaj ĉu vi vidas ĝin?!
— Jes, ĉar ĝi tie sidas sur viaj koketaj trajtoj kaj brilas al mi el viaj okuloj.
Johano subite ŝanĝis la tonon. Li fariĝis flamanta pro kolero.
— Kial vi mensogas?
— Sed, Johano Juroviĉ, kion vi pensas? Ĉu mi mensogas? Fi! Kia diro!
— Jes! Vi mensogas! Vi nur elpensis la tutan historion pri la hodiaŭa balo, por ke vi povu min allogi en vian hejmon. Kie estas via edzo?
— Frumatene li forvojaĝis al Tockoesavsk. Li havas oficialaĵon tie.
— Vi do mensogis!
— Ne, ne! Mi ne mensogis, ĉar oni vere petis min por partopreni...
— Sed ne por la hodiaŭa vespero. Ĉu ne? La virino mallevis la palpebrojn, flustris kun pardonpeta rideto.
— Post unu semajno estos la balo.
Johano kunplektis siajn brakojn sur la brusto, kun alternantaj sentoj rigardis la virinon, kiu timeme levis siajn okulojn al li kaj ridetis kun ĉarma konfuzo.
— Ĉu vi koleras?... Johano Juroviĉ, ne koleru!... Mi scias, ke mi iomete mensogetis.
— Mensogetis? Kiel lerte vi povas senkulpigi vin!
— Nu booonee! Mi mensogis, sed ... tamen... Johano Juroviĉ, vi ne devus koleri min... Mi volis vin vidi kaj...
— Kaj vi opiniis konvena la tempon, kiam via edzo estas for de la hejmo.
— Ne riproĉu min, ĉar, je la sankta kruco, mi ekiros al la vasta mondo!
Johano ekflamis.
— Iru! Iru for! Sed ne ludu komedion por mi.
— Ĉu mi? Ĉu mi ludas komedion, kiu sin humiligante antaŭ militkaptito kvazaŭ almozpetas vian amon? Ĉu mi ludas komedion, kiu forgesante pri ĉio, ignorante ĉion ĵetas min al la buŝo de la mondo? Ĉu mi ludas, kiu nenion pensante pri la vagantaj klaĉoj vizitas vin en via malgaja fremdeco por forgesigi vian orfecon? Ĉu mi ludas komedion aŭ vi? Kiu el ni ambaŭ?
La virino ekploretis. Johano sentis sin malarmita. Lia despota mieno fariĝis petega, lia voĉo vibris pro ekscitiĝo.
— Sinjorina moŝto!
— Ne diru ĉiam tiun abomenindan “sinjorina moŝto”!
— Nu ... bone ... Katja...!
— Diru denove!
— Katja!
— Diru denove! — kaj kun larmaj okuloj ŝi ekridetis.
— Eh! Ne estu infano! — sed ankaŭ li ne povis reteni la rideton, kiu altrudis sin al liaj lipoj.
— Diru denove! Denove, denove! Bis! Bis! Bis!
— Katja! Katja! Katja!... Ĉu vi estas kontenta?
— Ne tute!
— Kion vi deziras ankoraŭ?
— Kison!
Johano iris al la pordo kaj de tie respondis kun malvarmiĝinta tono.
— Tuj mi revenos. Mi devas doni kelkajn instrukciojn al mia anstataŭanto, poste mi akompanos vin al la stacidomo.
— Vana klopodo! — diris ŝi kun ĉarma grimaco. — La plej baldaŭa vagonaro iros nur posttagmeze. Mi devas resti ĉi tie.
— Vi malvarmumos.
— Faras nenion. Almenaŭ mi ne devas Longe suferi.
— Sensenca virina romantikeco.
— Vi estas romantika en la rolo de Jozefo de sinjorino Potifar.
— Tiun ĉi esprimon vi profitis de Doŝky. Ĉu ne?
— Mi ne rememoras. Povas esti. Cetere ĝi estas tute trafa esprimo.
— Hieraŭ li estis via gasto!
— Jes!... Kial vi ne venis, sinjora moŝto?
— Mi havis urĝan laboron. La du lastaj tekstoj de la kanto en mia nova opereto ne estis ankoraŭ pretaj.
— Kaj pro tio vi donacis la pakaĵon, kiun mi sendis, al stratvagulino?
Johano ruĝiĝis.
— Kiu diris tion?
— Neniu! Venante de la stacidomo mi renkontis knabinon, en kies mano rekonis mian pakaĵon. Mi haltigis ŝin, konjektante malbonon, kaj pridemandis. Ho, kiel impertinente ŝi ridis al mi.
— Vi ne estus devinta alparoli ŝin.
— Dankon! Kaj en tiu okazo estus ridinta pri mi la tuta ĉirkaŭaĵo, ĉar vi, sinjora moŝto, eĉ ne rigardante la enhavon, forgesis mian leteron en la pakaĵo... Jen!
Ŝi prenis leteron el la poŝo de sia pelto kaj etendis ĝin al Johano. Li, tute konfuzite, hezitante momenton, transprenis ĝin.
— Malfeliĉa letereto mia! Sopiraj krioj de mia amo, kiujn vi ĵetis al stratvagulino. Vi eĉ ne povas imagi la doloron, kiun vi kaŭzis al mi. Profunde vi ofendis min. Virino eble povas pardoni tiaĵon, se ŝia amo estas pli profunda ol la ofendo, sed forgesi — neniam.
El Johano eksplodis senespera ekkrio.
— Kion vi volas de mi?
La virino kun certeco pri sia triumfo ĝuis la baraktadon de la viro kaj ridetis.
— Nenion, sinjoro Bardy! Mi volas nur iom babili kun vi. Nenion, sinjoro Bardy, nur babili ... nur babili.
Johano subite malfermis la pordon kaj vokis Stefanon. La maljunulo venis servoprete kaj haltis antaŭ li.
— Stefano! Vi iros hejmen kaj diros al sinjoro Doŝky, ke mi petas lin tuj al la teatro. Ĉu vi komprenas? Tuj!... Krom tio vi iros al la hejtisto kaj petos lin fari fajron en tiu ĉi vestejo. Poste vi iros al la oficira kuirejo kaj mendos tagmanĝon por tri personoj. Ĉu vi komprenas? Por tri personoj... Jen la mono. Ne forgesu alporti tablotukon kaj telerojn kun manĝilaro! Ĉu vi komprenas?
— Jes! Sinjoro Doŝky, hejtado en la vestejo, tagmanĝo por tri personoj, tablotuko, teleroj, manĝilaro.
— Bone, Stefano! Estu lerta!
La maljunulo ekiris kaj murmuris sub siaj lipharoj.
— Kiom da penado pro virino!
Johano fermis la pordon. La virino kun demanda mieno atendis lian klarigon, ĉar ŝi ne komprenis la interparolon. Ĝi estis hungarlingva. Johano sidiĝis sur remburita apogseĝo kaj kun facila rideto, en kiu vidiĝis iom da incita venĝeto, li parolis kun troa ĝentileco.
— Sinjorina moŝto deziras babili kun mi, sed bedaŭrinde mi ne havas multe da tempo por tio kaj ĝuste por esti kompleza al vi, mi venigis anstataŭanton. Sinjoro Doŝky baldaŭ venos ĉi tien kaj estos je via dispono.
Koleraj rozoj ekbrulis sur ŝiaj vangoj.
— Vi estas komedianto.
Johano leviĝis kaj profunde klinis sin.
— Vi estas prava, sinjorina moŝto, kaj mi estas tre fiera pri mia profesio.
— Sed ne nur sur la scenejo, ankaŭ en la vivo.
— Vi devigas min por tiu ĉi rolo.
— Mi?
— Jes! Multfoje mi diris al vi, ke mi amas mian edzinon. Tio ne estas komedio. Vi estas bela, pompanta, mem la vivanta tento, kaj mi devas reteni min per ĉiu ebla rimedo. Tio estas jam komedio, ĉar mia sango en ĉiu minuto, kiam mi vidas vin kaj ankoraŭ pli, kiam mi ne vidas vin, ribelas kaj bolas kaj postulas. Sed foje mi aŭdis de maljunulo, ke rezignoj faras la homon forta. Nun mi ekzercas.
— Nur maljunulo povas diri tian malsaĝaĵon.
Frapado sur la pordo. Venis la hejtisto.
— Ĉu vi ordonis hejti?
— Jes! Vi eble malvarmumos en tiu ĉi glacia aero. Cetere ni tagmanĝos ĉi tie. Stefano portos manĝaĵon el la oficira kuirejo. Mi mendis por tri personoj.
— Mi ne volas manĝi. Ankaŭ mi havas principojn. Neniam akceptu ion de malamiko.
— Ĉu vi opinias min via malamiko? Kial?
La virino rigardis al la hejtisto kaj Johano komprenis ŝin. La hejtisto estis simpla kamparano, dika, plenvanga, forta junulo. Li parolis kun terura dialekto, ke oni apenaŭ povis kompreni lin. Li ekkaŭris antaŭ la forno, tre malrapide, kvazaŭ li konstruus dometon por infanoj, metis ligneton post ligneto en la fajrujon.
Por rompi la pezan silenton Johano alparolis lin.
— Nu, Joĉjo, kio nova?
— Nenea naova, senjaoro! — respondis la knabo serĉante alumeton en ĉiu poŝo de sia bluzo. — Me faorgeesis faojrigelon!
— Jen alumeto! — diris Johano kaj donis al li la sian.
— One deeras, ke naovaj meletkaoptetoj alveenis.
— Kiam?
— Ĵos me aadis teon de meea ameekoo. Ele estos en la baoraokoj apod la tejaotro.
— Aha! Mi scias. Venante al la teatro mi vidis kelkajn barakojn, kiuj kun malfermitaj pordoj atendas novevenintojn.
— One deeras, ke antao do ao tre maonaotoj kaoptis elen la roosoj.
— Verŝajne ni trovos inter ili samurbanojn.
— Uhumm! — Li esprimis la saman opinion kaj plenpulme komencis blovi la fajron. — Ke la Jesoo Kresto cendregu teon legnon! Ĝe estas maolseeka, keel mea kaolsaono post laovaodo! — blasfemis la knabo.
La virino flustre demandis Johanon.
— Ĉu li scias ruse?
— Ne! sed mi povas demandi lin. Joĉjo, ĉu vi parolas ruse?
— Ne moolte... Ke la Ponceos Pelatos eksteermo teon aorbaoron, en keo one haokis teon ĉe legnon! Ĝe ne vaolas ekbrooli... Me kaompreenas ne moolte roose.
Johano turnis sin al la virino kaj interpretis.
— Li ne parolas kaj ne komprenas multe.
— Ĉu li estas kamparano?
— Jes!
— Kiel sana li aspektas. Li vivas kiel la bruto kaj ne turmentas sin per doloraj pensoj... Ho kiel mi ŝatus esti tia sensenta estaĵo.
— Vi eraras, opiniante, ke la simplaj homoj ne havas siajn dolorojn kaj sopirojn. Ili povas ami, kiel vi, kaj resti kortuŝe fidelaj.
— Hahaha! Vi opinias min tro naiva!... Demandu la knabon, ĉu li amas la rusajn knabinojn?
Johano ridante plenumis la strangan deziron.
— Joĉjo! La sinjorina moŝto demandas vin, ĉu vi amas la rusajn virinojn.
— Nor lao maodeero.
— Nur modere — interpretis Johano.
— Demandu lin, ĉu mi plaĉas al li? — kaj ŝi kokete ridetis al la knabo.
— La sinjorino demandas vin, Joĉjo, ĉu ŝi plaĉas al vi?
La knabo por momento rigardis al la ridanta vizaĝo de la virino, klakis per la lango kaj gratante la orelon li respondis.
— Delekatoa persaono, sed ne por me... Ŝea naozo semelas al la naozo de mea feanĉeno en Transselvaoneo... Taomen ŝe estas ple beela, me pensas. Per la maonooj de la senjorena maoŝto ne estas eble melki la bovenojn, nek kneedi la ĉeutaogan paonon.
Li ĉesis paroli kaj denove, kun plena fervoro blovis la fajron. Johano ripetante interpretis la opinion de la bona knabo.
— Li opinias, ke vi ne estas tiel bela, kiel lia fianĉino en Transsilvanio. Viaj manetoj ne taŭgas por melkado kaj knedado.
La virino gaje ekridis kaj preninte monon el sia retikulo ŝi donis ĝin al la knabo. La knabo tenis la monbileton en sia mano kaj nekomprene rigardis jen al la virino, jen al Johano.
— Mi dankas vian sincerecon, — diris ŝi.
— Keon ŝe vaolas? — demandis la knabo.
— La sinjorina moŝto dankas la komplimenton, — klarigis Johano.
— Volaonte me faoris! — certigis kapjese la knabo kaj la monon zorge metinte en sian notlibron, daŭrigis la fajrofaradon. — Ke la saonkta Vergoleno kaompaotoo jam ĉe teon faojron!
La pordo malfermiĝis kaj venis en la ĉambron la primadono de la artista trupo. Li respektplene salutis la virinon, mallaŭte pritraktis aferon kun Johano. Dum la parolado kelkfoje li rigardis al ŝi.
La virino konjektis, ke ili parolas pri ŝi.
— Kion li volas? — ŝi demandis Johanon kaj afable ridetis al la ruĝiĝanta junulo.
— Teatra afero, sinjorina moŝto. Li petis min interpreti lian deziron. Li ludos en la nova opereto la ĉefan virinan rolon, dancistinon. Li bezonus ian belan balan kostumon kaj...
— Aha! Bone. Hodiaŭ vespere vi povos elekti por li el mia tualetaro laŭplaĉe — ŝi diris kaj kvazaŭ sugestie rigardis en la okulojn de Johano.
— Ĉu hodiaŭ vespere?
— Jes! Vi ja venos por partopreni en la hodiaŭa balo. Vi promesis. Ĉu ne?
Johano konfuzite balbutis.
— Jes, sed ... mi...
— Nenia sed! Vi diris jes kaj vera viro plenumas sian promeson, eĉ se ĝi estas kontraŭ lia volo, — kaj aperis triumfa rideto sur ŝiaj lipoj.
Johano kapitulacis kun facila kapklino, turnis sin al la junulo.
— Hodiaŭ mi iros en la urbon kaj elektos por vi kostumon.
— Elektu iun helflavan! Tiu koloro tre konvenas al mia blonda peruko. Krome bonvolu aĉeti por mi kelkajn ringojn. Ili malgrandigas la manojn.
— Bone, bone. Mi prizorgos.
— Kaj, kara direktoreto mia, ne forgesu aĉeti por mi Leichner-an ŝminkon, ĉar tiu ĉi hejme preparita ŝminko ja ne bone kaŝas eĉ la freŝe razitan vizaĝon. Mi volas brilegi, ke oni ekkuŝu al miaj piedoj, — afektis plu la trodorlotita junulo. — Jes! Mi eĉ ne diris al vi, ke kapitano Prokeĉ surprizis min per paro da orumitaj ŝuoj. Ili havas altajn kalkanumojn kaj sukcese malgrandigas la piedojn.
— Bone, bone.
— Ĉu vi ne havas bonan humoron, kara direktoreto?
— Mi havas, sed...
— Mi komprenas. Tuj mia kara!
Li salutis la virinon kun afektita rideto, premis la manon de Johano kaj foriris. La pordo fermiĝis, sed nur por momento, ĉar li denove malfermis ĝin por enŝovi la kapon.
— Elektu, kara direktoreto, se eble, ankaŭ tiun rozkoloran dekoltitan danckostumon, kiun la sinjorina moŝto uzis dum la lasta baleto en la urbo. Ĝi bonege montras la formojn. Ne forgesu!
— Bone bone!
La pordo fermiĝis. Johano turnis sin al la virino, kiu starante antaŭ la vesteja stablo rigardis la artefaritajn virinajn koksojn kaj mamojn, kiujn oni per ŝnuretoj fiksas al la viraj korpoj dum la prezentadoj.
Johano haltis malantaŭ ŝia dorso.
— Ĉu vi vidas, sinjorina moŝto, tiel ni mensogas al ni mem por luli nin en iluzioj, ĉar la realon forrabis de ni la vivo.
— Kaj eĉ se la vivo etendas al vi la realon, vi preferas la koturnojn. Jen viaj tragedioj, — diris ŝi kun malgaja rideto.
— Jes! Ja! Komuna sorto de la militkaptitoj.
— Sed ne ĉiuj estas revuloj.
La knabo fine sukcesis. La fajro brue ekzumis en la forno. Li metis ankoraŭ kelkajn lignojn por vigligi la flamojn kaj estis forironta. Li haltis antaŭ la muta paro, kvazaŭ por diri ion. Johano rimarkis lin.
— Kion vi volas Joĉjo?
— Me nor vaolas deri al la senjorena maoŝto, ke ne estas teea roosa knabeeno por keeo me faorgesos mean feanĉenon en Transselvaoneo. Roosa vereeno por roosa veero, hongaora vereeno por hongaora veero.
La knabo forlasis la ĉambron.
— Kion li diris? — scivolis la virino.
— Li donis al vi la respondon anstataŭ mi... Por rusa virino rusa viro, por hungara virino hungara viro. Kaj ankaŭ tion li diris, ke ne estas tia bela rusa knabino por kiu li forlasus sian fianĉinon. Vi povas vidi, ke ankaŭ la kamparanoj havas sonĝojn kaj dolorajn sopirojn.
La virino nerve disŝiris unu el la virinaj kostumpecoj kaj ĵetis ĝin al la piedoj de Johano.
— Jen! Vi, kurantoj preter la vivo, kun viaj revoj, kiuj ŝiriĝos kiel ĉi tiu produkto de vana iluzio.
— Katja! Vi estas maljusta. Vi juĝas pri sentoj, kiujn vi ne komprenas.
— Kial mi ne komprenas?
— Ĉar vi neniam amis vere, sindone, kun dolora rezigno.
La virino ekploris.
— Kial vi ploras? Ĉu mi trafis la veron kaj tio tuŝas vin dolore?
La virino subite ĉirkaŭbrakis Johanon kaj kun arda ekploro plendis.
— Vi turmentas min, Johano. Terure mi suferas... Kial vi diras, ke mi ne konas la amon... La amon rezignan kaj doloran?
— Ĉar vi konas nur la deziron.
— Vi eraras! Mi diras al vi, ke vi eraras. Mi amas vin neforŝireble. Mi povas rezigni pri ĉio, pri ĉiu...
— Escepte min, Katja. Ĉu ne? Jen via granda eraro.
— Ne koleru min? Johano Juroviĉ. Indulgu min.
— Mi ne koleras.
— Kisu min! Nur unufoje kisu min!
Johano penis liberigi sin el la forte premantaj brakoj, kiuj kvazaŭ spasme ĉirkaŭprenis lin. Li ne sukcesis. La virino ĉiam pli forte tiris lian kapon al si kaj ploretante pepetis.
— Kison, Johano!... Nur unu kiseton... nur unu solan, mallongan kiseton.
La vangoj de Johano flamis. Kun subita sinforgeso li ekpremis la virinon al si.
Frapado aŭdiĝis. La virino ŝajnigis indiferenton, ludante per skarpo de ekzotika teatra uniformo. Johano ekiris por marŝadi tien kaj reen en la ĉambro.
La frapado ripetiĝis. Johano laŭte ekkriis.
— Envenu!
Doŝky venis en la ĉambron. Li rigardis por momento al ambaŭ, poste kun apenaŭ sentebla ironio li diris.
— Verŝajne mi alvenis en ne ĝusta minuto kaj malhelpas vin en la dancprovo. Sed vi petis min, Johano, ke mi tuj rapidu al la teatro.
Johano sentis la mokan tonon de la parolo, sed ŝajnigis ne rimarki ĝin.
— En ĝusta momento vi venis.
— Ankaŭ mi tiel pensas, — diris Petro kaj subpremis la altrudeman ridon, kiu sufokadis lin. Li turnis sin al la virino. — Saluton al vi, sinjorina moŝto. Mi eĉ ne kuraĝis esperi, ke tiel baldaŭ mi revidos vin.
— Bonan tagon, sinjoro Doŝky, — kaj ŝi etendis sian manon al Petro.
Petro klinis sin kaj kisis la maneton.
— Jen! Vidu, Johano Juroviĉ, sinjoro Doŝky estas vera kavaliro. Li ne ŝparas mankison.
— Johano! Johano! Vi eĉ ne kisis la maneton de la sinjorina moŝto?! Ah! Ah! Ah! — riproĉis Petro kun troa patoso — Jen! Tia estas mia amiko. Pardonu lin, sinjorina mosto... Ĉu ne honte ne kisi tian neĝblankan maneton, kia estas la filigrana maneto de la sinjorina moŝto?! Se mi estus en via situacio, mi kisus ĝin de mateno ĝis vespero.
— Kion fari? Mi estas ja tia! — diris Johano, kaj li ŝajnis esti incitita.
— Urso, vera urso li estas, sinjorina moŝto. Kredu min! Mi estas lia amiko. Mi bone konas lin.
La virino ridis, Petro ridis kaj Johano vole-nevole ridis kun ili.
Botfrapetado antaŭ la pordo. La maljuna Stefano alvenis kun la tagmanĝo. Respekte, kun iom da ceremonio, li malfermis la pordon kaj kiel en teatraĵoj li aplombe anoncis.
— La tagmanĝo estas servita!
— Kie, Stefano, kie? — demandis samtempe Petro kaj Johano.
— En mia mano — respondis dignoplene la maljunulo.
Johano kaj Petro iris sur la scenejon por porti de tie tablon kaj seĝojn. La aktoroj jam iris hejmen. Dume la maljunulo metis la kaserolojn sur la fornon, elpoŝigis manĝilaron, prenis el sub sia mantelo la telerojn, zorge volvitajn en tablotuko. La virino sian ĉapeton, pelton pendigis sur najlon ĉe la pordo.
Ŝia gracia staturo nur nun montriĝis en plena beleco.
Petro kaj Johano revenis kun tablo kaj tri komfortaj seĝoj. Ili rapide kovris la tablon per la blanka tuko, metis la telerojn kaj la manĝilaron sur ĝin.
La maljuna Stefano staris servoprete antaŭ la forno, sed Johano forpermesis lin.
— Stefano! Vi povas hejmeniri kaj post kelkaj horoj revenu por la objektoj. Ĉu vi komprenas? Hodiaŭ mi devos iri en la urbon. Mian vespermanĝon donu al sinjoro Varga. Li ĉiam konsentas malaperigi ĝin.
— Jes! Mi iras hejmen, revenos por la objektoj, vi vojaĝos al la urbo, vespermanĝon al sinjoro Varga. Mi komprenas.
Li salutis kaj foriris.
Johano proponis ĝentile seĝon al la virino apud si, kaj sidiĝis. La virino, preninte la dividan kuleron, ankoraŭ restis staranta.
— Ĉu vi permesas, Johano Juroviĉ, ke mi estu la mastrino? — kaj ruzete ŝi aldonis. — Antaŭe mi diris, ke de malamiko mi akceptas nenion, sed tion mi ne diris, ke al malamiko mi ne donas ion.
Johano ridetis kaj donis sian teleron al la virino, kiu ĉerpis plenkuleron da supo por li.
— Virina logiko, sed ĉarma.
— La virina logiko estas ĉiam ĉarma, kvankam tre erara, — rimarkis Petro kaj ŝovis sian teleron antaŭ la virinon.
Ŝi prenis ankaŭ por si el la supo kaj sidiĝis. Kelkajn momentojn ili silente manĝis. Subite Petro, kiam estis la vico de la rostaĵo, saltis de la tablo kaj prenis el la poŝoj de sia mantelo du botelojn kaj tri glasojn.
— Ho, mi mallerta! Preskaŭ mi forgesis la vinon, — li kriis.
— De kie vi akiris vinon? — demandis la virino.
— El nia propra kelo. Tiu ĉi nektaro estas rikoltita en la kuracista barako. Sed kiamaniere oni rikoltis?! Simple el sekvinberoj per aldono de iom da sukero kaj akvo. Tio ĉi estas specialaĵo de niaj bravaj kuracistoj.
— Nun mi komprenas, kial aĉetas ĉiumonate tiom da sekvinberoj la kuracistoj kaj via milita pastro.
— Ah! La pastro! Nia eminenta pastro! Li estas kurioza homo. Mi tre estimas lin, precipe, se mi ne estas devigata vidi lin. Li estas vere pia homo, kiu foliumas la biblion de la diablo: la kartojn. Li drinkas, kiel hipopotamo, li deturnas monsumojn, senditajn por bonfaraj celoj, li vangofrapas la malfeliĉajn soldatojn, kiuj pro la neĝblovado ne povas rimarki kaj saluti lin laŭ la disciplino kaj ĉiunokte vir...
— Hm! Ahm! — ektusis averte Johano.
— Vir-tu-oze ekzercas la rezignon pri la mondaj plezuroj. Nu!
— Vi tre koleras lin, sinjoro Doŝky.
— Mi ne koleras lin, nur senfine malestimas lin... Cetere tiu ĉi rostaĵo estas bonega. Ĉu ne?... Ho, mi mallerta. Denove mi forgesis ion... Verŝi en la glasojn, tio estas mia tasko, — kaj li plenigis ilin, poste altenlevis sian glason kaj tostis.
— Sinjorina moŝto! Kara amiko! Hodiaŭ, la 18-an de Januaro en la 1917-a jaro.
— 1918-a! — korektis lin Johano.
— Nu bone! — kaj trinkinte ĝisfunde la enhavon de la glaso Doŝky residiĝis.
La virino kaj Johano ekridis.
— Eminenta oratoro vi estas, Petro! Ĉu ne, sinjorina moŝto?
— Nur ne demandu la sinjorinan moŝton! Ŝi havas ĉiam la saman opinion, kiel vi.
— Nu ne ĉiam! — protestis ŝi.
— Ĉiam, sinjorina moŝto, sed ne en ĉio! — persistis Petro.
La virino ruĝiĝis. Johano ĵetis riproĉan rigardon al sia amiko, kiu diable impertinente turnis siajn okulojn jen al li, jen al ŝi. Subite, kvazaŭ kaptite de nova ideo, li leviĝis kaj iris al la pordo.
— Kien vi iras? — demandis Johano.
— Al Joĉjo! La fajro estingiĝos baldaŭ kaj ni ne havas sufiĉan provizon da ligno. Tuj mi revenos. Espereble vi ne enuos la duopon. Vi eĉ ne parolis ankoraŭ pri la hodiaŭa baleto, kiun vi devos prezenti en la urbo. Jes! Kion vi prezentos hodiaŭ?
— La feinon kaj la diablon, — respondis la virino tre rapide por eviti sinceran konfeson de Johano.
— Ah! Ĝi estas tre ĉarma baleto... Vere tre ĉarma baleto... Johano tre ŝatas ĝin... Nu, tuj mi revenos.
Li foriris. La virino kun pardonpeta grimaceto ridetis al Johano. Li konfuzite turnis sian rigardon al la plafono.
— Kial vi mensogis?
— Mi nur mensogetis... Nur iom mi mensogetis...
— Vi scias ja, ke mi diros al li la veron.
— Sed ne nun. Granda diferenco... Ni havas tempon por elpensi ion akcepteblan...
— Sed kial? Kial ĉiam mensogi?
— Vi estas prava, Johano! Ni ne mensogu plu! Ni diru unu al alia: mi amas vin!... Nu diru!
— Ne!
— Kial ne?
— Ĉar mi ne amas vin.
— Vi mensogas, Johano!... Iomete vi tre, treege mensogetas...
Ŝi karese frapetis la vangojn de Johano. Li toleris la petolaĵojn kaj profundiĝis en reva observado.
— Nu diru, Johano, mi mensogetis, ĉar mi amas vin... Nu diru!
Johano provis kontraŭstari, sed li ne sukcesis.
— Nu diru, mia kara!... Diru do: mi mensogetis, ĉar mi tre amas vin, Katja...
— Ne, ne, ne! Mi ne amas vin. Mi malamas vin, ĉar vi volas forrabi min de la miaj. Mi malamas vin, ĉar vi ŝtelis miajn pensojn kaj sonĝojn. Mi malamas vin...
La virino ĵetis sin al la brusto de Johano.
— Miaŭ! Miaŭ! Miaŭoa! Oaoamiaŭ! — eksonis ekstere la voĉo de Petro.
La virino residiĝis. Ŝiaj trajtoj nerve saltetadis, la okuloj ĵetis fulmojn al la envenanta Petro.
— Bonege vi povas imiti la katojn, sinjoro Doŝky!
— Dankon por la komplimento, sed mi estas nur mizera fuŝisto kompare al la veraj katoj.
Johano, ruĝa pro kolero kaj ekscitiĝo, kun akra tono demandis lin.
— Kial vi miaŭis?
— Mi vidis katinon en la teatro — kaj hungarlingve li aldonis. — Kion vi donus al iu, kiu hodiaŭ nokte ĝustatempe miaŭus sub la fenestro en la urbo?!
En la ĉambro No 10 de la artista barako oni estis metinta la tablon en la ĉambromezon. Gaje babilanta societo sidis kune. Ili regalis la nove alvenintajn samsortanojn, kiuj antaŭ du-tri monatoj ankoraŭ ĝuis la liberecon en la malproksima patrujo.
El la kontraŭflanka ĉambro de la germanaj artistoj aŭdiĝis gitarsonoj, laŭta kantado. Heimmüller mankis el la hungara ĉambro. Li iris al siaj samlandanoj, kiuj ankaŭ akceptis novajn konatulojn.
Mankis ankoraŭ Petro kaj Johano. Oni ne atendis ilin, ĉar la maljuna Stefano jam anoncis la dumnoktan foreston de Johano. Verŝajne Doŝky venos poste.
Ĉirkaŭ la tablo sidis dek unu militkaptitoj el plej diversaj partoj de Hungarujo. Ĉiu estis vera tipo de artisto. La ĉefan lokon okupis Keĉemen, la talenta poeto. Apud li dekstre kaj maldekstre sidis du gastoj.
Keĉemen rakontis kun viglaj gestoj ion amuzan al la mirantaj gastoj, kiuj ankoraŭ nur de kelkaj semajnoj manĝis la rusan panon.
— ... kaj la tuta tendaro estis severe gardata. Kiel do foriri? Gardisto kun bajoneto kaj pafilo staris antaŭ la pordego de la barilo. Frumatene mi, kaj tri aliaj, ellitiĝis. Ni prenis cigarskatolon, alnajlis ĝin sur stangon, al kiu ni faris tri piedojn, ni prenis inĝenieran mezurfadenon, kiu hazarde restis ankoraŭ en la tornistro de iu, kaj ni iris sur la korton. Ni komencis la komedion. Mi estis la inĝeniero. Tenante kajeron en la mano kaj senĉese farante notojn, mi komandis meti la tripiedan aparton jen tien, jen ĉi tien. La gardisto respekte rigardis nin. Dume du aliaj per longa kolorigita stango kaj per metalfadeno mezuris la teron. La gardisto palpebrumante observis. Paŝon post paŝo ni proksimiĝis al la pordego. Fine ni atingis ĝin.
— Kaj la gardisto? — malpaciencis unu el la gastoj.
— Aŭskultu! Mi montris al la gardisto ian paperon sur kiu ni kopiis stampilon per trikopejka monero kaj skribis hungarlingvajn sensencaĵojn per rusaj literoj. La gardisto ĝin rigardis, precipe la stampilon li observis longe kaj atente kaj — salutante li malfermis la pordegon. Ni daŭrigis la mezuradon kaj laŭvorte ni elmezuris nin el la tendaro. De tiam mi estas malamiko de kursoj por analfabetoj.
La novaj militkaptitoj ekridis, la malnovaj, kiuj konis la historion, ridetis bonguste. Keĉemen daŭrigis.
— La reveno estis jam pli malfacila afero... En tiu tempo estis malpermesate enporti ion, precipe viandon. La rusoj verŝajne tiamaniere volis venĝi pro la sinsekvaj malvenkoj... Ni aĉetis porkon en la apuda vilaĝo... Sed kiamaniere fari la kontrabandon, jen estis la demando?! Doŝky havis bonan ideon. En nia ĉirkaŭbarita bataliono, kiu enhavas pli ol dek barakojn, troviĝas ankaŭ malsanulejo. La flegistoj, kun la ruĝkruca manikbanderolo, havis ĉiam la rajton, en- kaj eliri libere. Ni bazis la ruzaĵojn je tio ĉi. Surmetinte la banderolojn, ni faris el du stangoj portilon, metis sur ĝin la mortigitan porkon, vindis ĝian sangan kapon per tolo kaj la verton ni kronis per soldata ĉapo. Nun sekvis kovro per dika soldatmantelo, levo kaj ekiro hejmen. Doŝky kaj mi estis la gvidantoj. Dumvoje ni renkontis kelkajn rusajn oficirojn, kiuj varme interesiĝis pri nia vundita kamarado. Doŝky rakontis al ili kortuŝan historion. La kozaka kapitano vundis nian malfeliĉan kamaradon per sabro, ĉar li forgesis ĝustatempe saluti lin. La oficiroj kredis al li, ĉar ĉiuj konis la terure kruelan naturon de la kozaka kapitano. Ili do kompate balancis la kapojn kaj instigis nin: Rapidu kun li, homoj, al la kuracisto!... Kaj ni iris, ni rapidis! Nun venis la pordego kun la rusa gardisto. Dio helpu! Nu, li vidante la sangantan korpon, senvorte, tuj larĝe malfermis la pordegon. Dume dekkelkfoje li faris krucsignojn... Tiamaniere ni sukcesis superruzi la severan caran reĝimon.
Keĉemen finis. Sekvis granda, longa rido.
La pordo malfermiĝis. Doŝky venis. Aklame oni salutis lin.
— Ah! Kie vi forlasis Johanon.
— Li iris en la urbon — respondis Petro.
— Kune kun la prokuroredzino. Ĉu ne? — rimarkis Ŝolath longhara pentristo.
— Jes!
— Eĉ feliĉo, ke li ne alvenis kun vi, ĉar ni estus dektriope, — esprimis sian superstiĉan opinion la dika Varga.
— Vere, ankoraŭ unu mankas al dek tri, — konstatis unu el la gastoj.
— La superstiĉa dektria numero. Kiu venos dektria en la ĉambron, tiu mortos en tiu ĉi jaro.
— Nepre li iam mortos, — ridis Doŝky kaj la aliaj ridis kun li.
Iu ekfrapis la pordon. Ĉiuj eksilentis. Malgraŭ ĉia facilanimeco kaptis ilin la superstiĉo.
La ekstere-staranto ripetis la frapadon.
— Nu! Envenu! — donis la permeson Keĉemen.
La malalta mizera figuro de Izor Steiner aperis sur la sojlo. Li estis la brokantisto de la militkaptitoj el la najbara barako. Kun larĝa rido li haltis antaŭ la pordo.
— Bonan amuziĝon, sinjoroj volontoroj! Bonan amuziĝon!
— Bonvenon, Izor! — diris Petro. — Kion vi portis?
Izor singarde metis sian ĉapon sur la plankon kaj prenis el sub sia brako nigran pantalonon.
— Jen! Pantalonon!
— Ah! Jes!
— Jes! Pantalonon! Mi kuŝis sur mia litbenko kaj pensadis. Mi ĉiam pensadas, se mi kuŝas sur mia litbenko. Kaj subite venis al mi en la kapon, ke Salomono portis por vendo nigran oficiran pantalonon el la oficira tendaro. Salomono estas mia helpanto kaj samfirmano. Nuu! Venis en mian kapon, ke antaŭ kelkaj tagoj sinjoro Bardy petis min akiri nigran oficiran pantalonon al sia frako. Kaj kuŝante sur mia litbenko mi diris al Salomono al mia helpanto kaj samfirmano, ke mi iros al sinjoro Bardy por montri la pantalonon. Bone!, diris Salomono. Kuŝante sur mia litbenko mi rigardis tra la fenestro de nia barako la fenestron de via ĉambro kaj mi vidis, ke ĝi estas luma. Venis al mi en la kapon, ke verŝajne sinjoro Bardy estas hejme kaj mi venis por montri la pantalonon.
— Sinjoro Bardy ne estas hejme. Li iris en la urbon, kaj nur morgaŭ li revenos.
— Faras nenion. Estas ĉi tie anstataŭ li sinjoro Doŝky. Sinjoro Doŝky aŭ Sinjoro Bardy estas tutegale.
— No-no-no!
— Preskaŭ! Mi volas diri. Preskaŭ! Cetere jen estas la pantalono. Rigardu, sinjoro Doŝky! Ĝi estas tute nova.
Izor montris la pantalonon kun triumfa okulbrilo. Doŝky rigardis ĝin.
— Preskaŭ Izorĉjo! Nur preskaŭ!
Izor ekridis.
— Nu, tute nova ĝi ne estas, tamen en bonega stato.
Doŝky rigardis la pantalonon. Ĉe la tablo oni parolis pri la moralo de la virinoj. Unu el la gastoj, juna kadetaspiranto, fanfarone rakontadis siajn amajn aventurojn. La aliaj avide aŭskultis.
— Kiom vi volas por tiu ĉi ĉifono, Izor? — komencis la marĉandon Petro.
— Ĉifono?! Ĉifonooo!? Sinjoro Doŝky, vi perdis la vidon, se vi nomas ĉi tiun belegan pantalonon ĉifono. Neniam mi portis pli belan pantalonon, eĉ dum mia fianĉeco. Ĉu vi pensas, ke mi volas trompi vin? Neniam mi revidu mian familion, kiun Dio plimultigu, se ĝi ne estas pantalono.
— Bone! Sed kiom kostas?
— Nur dek du rublojn. Nur dek du.
Petro redonis la pantalonon kaj estis revenonta al la tablo.
Izor kaptis lin ĉe la maniko.
— Kiom vi volas doni por ĝi?
— Vi petis tro multe. Neniom!
— Dek unu, sinjoro Doŝky! Dek unu kaj mi povas konfesi, ke mi ne havos multe da profito.
— La pantalono valoras kvin rublojn kaj mi donas al vi sep. Ĉu bone?
— Ĉu vi opinias min freneza. La sinjoro oficiro, kiu komisiis min por la vendo, nepre detranĉus mian kapon, se mi donus ĝin por kvin rubloj.
— Sep, Izorĉjo. Sep.
— Nu? Kaj kie estos mia profito?
— La pantalono ne valoras pli. Oni povas tra ĝi kalkuli la stelojn.
— Kalkuli la stelojn, vi diras. Tra tiu ĉi pantalono vi volas kalkuli la stelojn? Tra tiu ĉi delikata peco?
Izor levis la pantalonon antaŭ la lumon de la lampo, sed li subite reprenis ĝin.
— Estu mi fava hundo, se mi povis kalkuli la stelojn tra ĝi, sed por ke vi ne povu diri, ke la maljuna Izor estas malbona homo, mi malaltigas la prezon kaj klarigos al la sinjoro oficiro, ke la pantalonon mi preskaŭ bonfare vendis al iu tre malriĉa soldato. Ĉu bone? Mi diris dek unu. Ĉu ne? Dek unu mi diris. Nun mi diras dek. Sed ne marĉandu, sinjoro Doŝky, ne marĉandu, ĉar kredu, ke mi jam nun perdas per la negoco. Mi nur ne volas perdi konstantan aĉetanton.
— Izor! — diris Petro kaj preninte sian monujon etendis al la brokantisto ok rublojn. — Jen ok rubloj! Se vi volas akcepti, lasu la pantalonon, se ne, prenu ĝin for.
— Aj! Aj! Vi estas tre perforta, sinjoro Doŝky! Sed kion fari? Mi tre ŝatas la artistojn. Mi diros al la sinjoro oficiro, ke la pantalonon forprenis de mi la rusoj. Jen la pantalono! Prenu, sed al neniu diru, ke mi vendis ĝin tiom bagatele. Oni priridus min. Eĉ al Salomono, al mia helpanto kaj samfirmano mi diros, ke la rusoj forprenis ĝin de mi. Li havus apopleksion, se li ekscius, ke mi donis ĝin kvazaŭ donace.
— Donacon mi ne volas. Prenu la pantalonon kaj punkto.
— Ajaj! Ne estu tiel fiera, sinjoro Doŝky. Mi ne volis ofendi vin. Mi nur kvietigas mian konsciencon. Nu!
Izor metis la pantalonon sur la litbenkon de Bardy kaj forpreninte la monon li kliniĝis al la planko por sia ĉapo.
— Ĉu vi scias, ke vi estis la dektria en la ĉambro? — ĵetis la frazon Varga al la forironta brokantisto.
— Ajve! Nu, belegan negocon mi faris, — ekkriis Izor kun ektimo kaj lia mieno fariĝis malespera. — Mi profitis nur tri rublojn kaj certan morton.
— Ne timu Izorĉjo! Ni ĉiuj rikoltos morton ĉe la fino de la vivo. Ni ĉiuj devas morti, — konsolis lin ridetante Petro.
— Sed morti ĝuste kiel la dektria, estas granda diferenco.
Izor ekĝemis kaj foriris. Petro revenis al la tablo. Ankoraŭ ĉiam la juna kadetaspiranto fanfaronis.
— Jes! Jes! La virinoj estas ĉie virinoj. Ne nur en Ruslando, sed ĉie malaltiĝis la moralo. Ĉu vi opinias, ke niaj virinoj estas sanktulinoj. Tute ne! En tiu urbo, kie mia garnizono estis, mi havis belegan amatinon. Ŝi estis tre ĉarma ino. Ino en la vera senco de la vorto. Ŝi estis pasia kaj nekontentigebla. Se oni vidis ŝin sur la strato, ŝi estis kvazaŭ Madono kun mildaj trajtoj kaj sufere serioza mieno, sed hejme... Hejme ŝi estis nekontraŭstarebla diablino...
— Ĉu vi ne hontas rakonti tiajn aventurojn? — riproĉis lin Petro. — Ĉi tie estas kelkaj inter ni, kiuj havas edzinon hejme kaj tiaj fantaziaĵoj vekas turmentajn sentojn en ili. Mi ne ŝatas la fanfaronadon. Cetere honesta virino restas fidela ĝis la tombo.
— Ĉu vi opinias, ke mi parolas mensogojn? — respondis atakeme la kadetaspiranto. — Tute ne! Ŝi eĉ donis sian fotografaĵon antaŭ ol mi foriris al la tranĉeoj. Se vi ne volas kredi al mi, mi montros ŝian portreton. Jen, vidu, ke mi ne fanfaronas, dirante, ke ŝi estas belega virino.
Li prenis paperujon el sia poŝo kaj post iom da serĉado li ĵetis virinan fotografaĵon sur la tablon.
— Jen! Konvinkiĝu!
Ĉiuj rigardis scivole la portreton.
Subite eksplodis vekrio en la ĉambro. Kvazaŭ fulmobato impresis la krio.
— Mia edzino!
Eksonis la terura krio kaj Dogler, la plej silenta samĉambrano, kun sovaĝa mieno fikse rigardis la fotografaĵon.
— Mia edzino! — kaj lia voĉo plore ektremis.
Doŝky kun subita decido saltis al la kadetaspiranto kaj ŝovis lin al la pordo. Keĉemen retenis la furiozantan Dogler, kiu subite kun blinda furiozo volis sin ĵeti al la kadetaspiranto. Komenciĝis granda luktado. Kelkaj klopodis bridi la malfeliĉulon, kiu en sia senpova kolero en propran korpon entranĉis la ungojn. La aliaj rapide forigis la malagrablan vizitanton.
— Mia edzino! Mia edzino! — ripetis Dogler en sia doloro, jen plore, jen furioze frapante per la piedoj. Disŝirinte sur si la bluzon, sangajn striojn li tranĉis per ungoj sur la nuda brusto.
— Dogler! Havu prudenton! — kvietigis lin Keĉemen kaj penis malhelpi lin. — Nu! Amiko mia! Dogler!
— Mia edzino! Mia edzino!
La sama veado aŭdiĝis ankoraŭ kelkajn minutojn. Ĉiuj staris konfuzite, ne sciante kion fari, kion diri.
Subite Dogler eksaltis kaj kuris al sia litbenko, super kiu, sur la muro pendis la familia bildo. Lia edzino kaj lia fileto. Inter ili estis kopiita la fotografaĵo de Dogler, kiun li sendis antaŭ unu jaro hejmen. Kiel li ĝojis antaŭ kelkaj semajnoj, kiam ricevinte la bildon de sia familio li povis trovi inter ili ankaŭ sin mem, almenaŭ bilde. Kiel li ploris pro la ĝojo!
Dogler ŝiris la bildon de sur la muro kaj ĵetis ĝin en la fornon. Li rigardis la ekflamiĝon. Neniu kuraĝis lin malhelpi.
Li denove kuris al sia kuŝejo kaj el sub ĝi tiris sian soldatan keston. Malŝlosinte ĝin li elprenis volumon da leteroj, kiujn la virino sendis el la malproksimo. Furiozante li ĵetis ilin en la fajron kaj kun freneza mieno li rigardis la cindriĝon de forgesitaj fidelĵuroj kaj falsaj sentoj.
La paperfasko ekflamis laste. Dogler, per unu salto, atingis la pordon kaj antaŭ ol oni povis malhelpi lin, li kuris eksteren en la frostan nokton.
La luno pale lumis. La neĝo siblis pro la frosto.
Dogler kuregis kaj dume ĵetis, unu post la alia, siajn bluzon, ĉemizon sur la vojon. Doŝky sekvis, sed ne povis atingi lin. Subite Dogler, perdinte la forton, falis sur la glacian teron kaj arde ploregis.
— Malĉastulino!... Aĉa malĉastulino!
Doŝky atingis lin. Genuis al li, kovris lin per la forĵetitaj vestaĵoj, kiujn li kolektis dum la kurado.
— Dogler! Amiko mia!... Regu vin!
— Mi volas morti! Lasu min morti!
— Senpripensa parolo!... Dogler! Havu prudenton!
Dogler subite fariĝis rigida. La trajtoj spasme baraktis, liaj manoj konvulsie skrapis la teron kaj ĉe la buŝo aperis ŝaŭmo.
— Dogler! Dogler! Mia bona amiko!... Kion mi faru? Kion mi faru?
Doŝky inerte rigardis ĉirkaŭen. En la malproksimo vidiĝis homa figuro. Li plenpulme ekkriis.
— He! Hola! Venu ĉi tien! Helpu!
La figuro rapidigis siajn paŝojn.
— Rapidu, je la amo de Dio! — kriis Petro.
La homa figuro komencis kuri. En la nokta silento aŭdigis raŭka stertorado de Dogler kaj knaraj bruoj de proksimiĝantaj paŝoj.
— He! Kiu? — demandis virina voĉo.
— Ĉu vi estas, Fiza?
— Jes!
— Rapidu en la barakon, diru al Keĉemen, ke li venu tuj!
— Ĉu akcidento okazis?
— Jes! Jes! Nur rapidu!
— Ĉu sinjoro Bardy?
— Ne! Dogler!
Fiza alvenis kaj vidante la duonnudan malfeliĉulon, ŝi rapide demetis sian pelton kaj ĵetis ĝin al Doŝky.
— Prenu por li! — ŝi kriis kaj kuris plu.
El la direkto de la artista barako jam venis kelkaj. Fiza nur vorton ĵetis al ili.
— Rapidu! Tie! Ĉe la vojkurbiĝo!
Ŝi kuris al la kuracista barako.
Keĉemen kun la samĉambranoj atingis la vojkurbiĝon, levis de la tero la malfeliĉan samsortanon. Ili kurante ekiris kun li al la barako. Dogler malfacile kaj stertore spiris.
Apenaŭ ili hejmenrevenis kaj metis Dogler en la liton, la pordo malfermiĝis kaj Fiza kun unu el la kuracistoj venis en la ĉambron.
La militkaptita kuracisto ekrigardis la malsanulon.
— Epilepsio! — li diris mallonge kaj lerte li komencis sian arton.
Dogler baldaŭ rekonsciiĝis, sed nur por minutoj kaj poste nevenkebla dormo fermis liajn palpebrojn. Egale, ritme li spiradis. Fiza sidiĝis sur la rando de lia litbenko kaj kompate rigardis lin.
— Nur plena ripozo! Nenia ekscitiĝo! — ordonis la kuracisto. Morgaŭ denove mi venos.
La kuracisto foriris. En la ĉambro estis peza silento. La samsortanoj mute sidis sur la litbenkoj. Fiza delikate, apenaŭ tuŝante, karesis la vunditan vizaĝon de Dogler, kiu kelkfoje ekveis en sia dormo.
Petro sidiĝis al la tablo. Lia rigardo longe esploradis la tie forgesitan fotografaĵon. La pensoj pelis unu la alian en lia laca kapo. Li rememoris pri okazintaĵo ĉiam tentanta. Kompate li turnis sin al la malsanulo kaj leviĝante de la tablo li ekiris al lia litbenko.
Por momento li haltis kaj poste, tiel delikate, kiel permesis al li la reganta sento, li klinis sin al la frunto de la knabino kaj kisis ĝin.
La knabino surprizite rigardis lin. Petro konfuziĝis.
— Bona knabino vi estas, Fiza! Tre bona. Vi havas koron.
La knabino nenion respondis.
— Ĉu vi koleras, ke mi kisis vian frunton?
— Mi dankas tion, sinjoro Doŝky... Mi tre dankas tion.
Ŝi ekploretis silente. Petro revenis al la tablo kaj, preninte en sian manon la fotografaĵon, duonvoĉe murmuris kvazaŭ al si.
— Estas virinoj, pri kiuj oni opinias en la unuaj minutoj, ke ili estas idealaj lampiroj kaj poste oni konvinkiĝas, ke ili estas nur kampaj cimoj.
Li metis la fotografaĵon en sian poŝon kaj averte diris al la samĉambranoj.
— Eĉ unu vorton pri tio ne rakontu al Johano!
La vagonaro ekmoviĝis. En la kupeo estis malvarme. La petrollampo palpebrumante lumigis la kadukan internon. Dika glaciornamaĵo kovris la fenestrojn de la vagono.
Johano, tirinte sin en anguleton, senvorte rigardis la rustan anson de la interkupea pordeto. La virino, por varmiĝi, premis sin forte al li.
Kontraŭ ili sidis korpulenta kamparano ronkante.
— Johano Juroviĉ, faru ion, ke li ĉesu ronki, — diris ŝi nerve. — Mi ne povas elteni la ronkadon.
Johano mallaŭte ekfajfis. La ronkado iom mallaŭtiĝis. La virino ekridis.
— Vi estas tre lerta, Johano Juroviĉ. Mi uzos ĉi tiun rimedon ĉe mia edzo. Li terure ronkas.
Johano mallaŭte rimarkis.
— Kion vi farus en mia ĉambro? Precipe, kiam Varga ronkas. Li ŝajnas senfeligi vulpon dum la dormo.
La konduktoro venis kun kontrolanta milicano.
— Dokumentojn, gesinjoroj! Dokumentojn!
Johano montris sian pasporton. Ĝi kaj la biletoj estis en ordo.
Nun la milicano ekskuis la dormantan vilaĝanon.
— He! Vekiĝu! Montru la dokumenton!
La kamparano dormeme elpoŝigis eluzitan kartonon kaj transdonis ĝin. Dum la milicano ĝin rigardis, la kamparano denove ekdormis kaj ekronkis terure.
La virino ŝtopis la orelojn per la fingroj. La milicano kaj la konduktoro ridegis.
— La bileton, sinjoro! La bileton! — skuis lin la konduktoro.
— Nu! Kion?
— La bileton, sinjoro!
— Aha! Tuj ... tuj...
La kamparano post longa penado trovis la bileton en iu interna poŝo de sia vesto, kie li gardis ankaŭ sian monon. — Unu- kaj trirublaj bankbiletoj falis el la poŝo. Johano prenis kaj donis ilin en la manon de la dormema kamparano.
— Nu! Kion vi volas? — demandis la kamparano kaj senkomprene rigardis la monbiletojn.
— Via mono! Vi faligis ilin, — klarigis Johano.
— Jes?... Mia mono?... Nu bone! — kaj li ŝovis ilin en la poŝon de sia pantalono.
La milicano kaj la konduktoro ridante foriris.
La kamparano tuj ekdormis. Denove komenciĝis la ronkado. Johano fajfetis. La ronkado ĉesis, sed nur por momentoj. La virino nervoziĝis.
Tiel estis dum la tuta, duonhora vojaĝo.
La vagonaro haltis antaŭ la stacidometo. La virino rapidis antaŭen kaj Johano estis sekvonta ŝin, kiam ies mano lin retenis.
Johano turnis sin kaj la kamparano singarde ĉirkaŭrigardante flustris hungarlingve al li.
— Kamarado! Ne iru hodiaŭ en la urbon!
— Kial?
— Mi ne povas diri pli. Eĉ tio, kion mi diris, estas jam tro multa.
— Mi devas akompani tiun ĉi sinjorinon en la urbon.
Ĉu ŝi estas via amatino?
— Ne.
La kamparano eklevis la ŝultrojn.
— Faru kion vi volas! Mi nur bonintence avertis vin, samlandano.
Ekstere la virino atendis.
— Sinjoro Bardy! Rapidu! Estas froste, — ŝi vokis Johanon.
Johano atente rigardis la vizaĝon de la nekonato.
— Kiu vi estas?
La kamparano senresponde disbutonumis sian mantelon kaj montris ruĝan rubandeton sur sia brusto. Momenton li retenis Johanon, subite li elvagoniĝis kontraŭflanke kaj kurante tra la reloj malaperis en la apudan arbaron.
Johano surprizite kaj konjektante malbonon sekvis lin per rigardo.
— Sinjoro Bardy, kio estas al vi? — interesiĝis la virino, kiu intertempe denove envagoniĝis.
— Nenio grava! — respondis distrite Johano.
La virino esploris la seriozan mienon de Johano.
— Ĉu io okazis?
— Jes! Io okazis kaj mi ne scias kion fari.
— Kio?
— Hodiaŭ nokte io okazos en la urbo. Verŝajne ŝanĝo de reĝimo.
— Kiel do?
— Mi ne scias, sed tiu ĉi kamparano havas la insignon de bolŝevikoj.
— Nu, tiun multaj havas kaj nenio.
— Sed li avertis min, ke mi ne iru en la urbon.
— Kaj vi ektimis! — diris la virino. Al Johano ŝajnis iom da malrespekto en ŝia voĉo.
— Mi ne timas, sed eviti malagrablaĵon estas pli prudente ol kuri kun la kapo al muro.
— Vi do ne volas min akompani hejmen?
— Tion mi ne diris. Kio ajn okazos, mi devas akompani vin. Vi ja estas hodiaŭ sub mia gardo.
Ili elvagoniĝis kaj ekiris al la urbo.
La nokto silentis. Ĝiaj malgrandaj lampetoj palbebrumis dormeme inter la blankaj nuboj.
Johano kaj la virino rapidis tra la senhomaj stratoj, stratetoj. Kelkfoje aŭdiĝis longe tirata bojado.
— La hundoj maltrankviliĝas, — rimarkis mallaŭte Johano.
— Ĉiunokte ili maltrankviliĝas, — kaj moketo aperis en ŝiaj okuloj.
— Ne ĉiunokte. Mi jam centfoje vagadis nokte en la urbo, sed neniam estis tiel mortŝajna la urbo... Rigardu tiun dometon. Tie loĝas Medvedjuk, la tigro. Tiu domo fruvespere ĉiam estis luma. Nun la fenestroj dormas. La tigro antaŭsentas danĝeron. Mi kuraĝus veti, ke li jam ne estas en la urbo.
— Kial vi nomas sinjoron Medvedjuk “tigro”?
— Ĉar li estas vera tigro. La rusaj soldatoj donis al li ĉi tiun nomon. Ni, militkaptitoj nur transprenis la trafan epiteton. Pli kruelan homon mi neniam konis. Li estas kruela kaj sangavida.
— Sed la tigro havas tre ĉarman edzineton kaj beletan fileton. Lia edzino tre plaĉas al via amiko. Doŝky tre simpatias kun ŝi.
— Doŝky? Li nur kompatas la malfeliĉan virineton kaj la knabeton. Tiu ĉi kompato naskiĝis en li, kiam la tigro loĝis kun sia familio en nia militkaptitejo kiel komandanto. Post la vizito de la svisa Ruĝa Kruco oni translokis lin en la urbon per subita ukazo.
— Jes, mi rememoras. Oni multe parolis pri tio en la urbo.
— Pro diversaj kruelaĵoj li devis forlasi sian postenon. Lia plej abomena kruelaĵo estis, kiam dek barakojn plenajn de militkaptitoj li ordonis ekbruligi. En ili estis pli ol tri mil malfeliĉuloj, suferantaj je ekzantema tifo. Ili ĉiuj mortis kaj li eĉ fanfaronis, ke jen estas la plej efika rimedo por haltigi la epidemion.
La virino ektremis.
— Ĉu al vi estas malvarme? — demandis Johano.
— Ne!... Mi vidas antaŭ mi tiujn malfeliĉulojn, kiuj post la najlitaj pordoj pereis en la flamoj... Ni rapidu!
Ili ekrapidis. La domo de la prokuroro estis preskaŭ ĉe la alia ekstremo de la urbo kaj ili apenaŭ faris la duonon de la distanco.
El iu apuda strato subite rusa patrolo el dek soldatoj kaj unu suboficiro venis renkonte al ili.
— Ĉu vi vidas, sinjorina moŝto, la patrolo estas pli granda ol ordinare?
— Jes! — respondis la virino. En ŝia voĉo oni povis rimarki malagrablan surprizon.
La patrolo haltis. Ĝia komandanto alparolis ilin.
— Dokumentojn!
Johano montris sian pasporton. La komandanto rigardis kaj redonis ĝin. Nun li rigardis la vizaĝon de la virino, lumigante ĝin per la manlanterno.
— Nu bone!
Li salutis la virinon kaj mallaŭte komandis al la patrolo.
— Maar-ŝu!
La patrolo ekmarŝis, sed la komandanto ankoraŭ postrestis minuton kaj flustre diris al ili:
— Rapidu kaj ŝlosu forte la pordojn. Kiu ajn bruus, frapus, ne malfermu!
— Ĉu okazos io? — demandis la virino, ne povante kaŝi sian timon.
— Kontraŭrevolucio!... Ankoraŭ ne certaĵo, sed spionoj raportis, ke bolŝevikaj bandoj cirkulas ĉirkaŭ la urbo kaj volas ataki la urbon. Ĉu la sinjoro prokuroro estas hejme?
— Ne! Li vojaĝis ankoraŭ frumatene al Tockoesavsk.
— Hm! Domaĝe, ĉar la bandoj venas el tiu direkto.
La virino ektremis. La suboficiro rapidis al siaj subuloj.
— Johano Juroviĉ, mi timas.
— Ne timu! Li diris, ke ankoraŭ ne estas certe... Ni rapidu!
— Jes!... Ni rapidu!
Preskaŭ kurante ili atingis la longan straton, ĉe kies fino jam vidiĝis la belaspekta domo de la prokuroro. Apenaŭ ili faris kelkajn paŝojn, el la malproksimo aŭdiĝis pafado.
— Jen! Ĝi jam komenciĝas, — flustris la virino kaj forte premis sin al Johano.
— Eble ĝi estas nur senkaŭza alarmo — Johano provis trankviligi ŝin.
Ili atingis la domon. Johano malŝlosis la pordegon kaj transdonis la ŝlosilon al la virino.
— Zorge ŝlosu la pordegon! — li diris kaj premis ŝian manon por adiaŭo.
La virino forte ekkaptis lian manon.
— Kion vi volas?
— Mi iras hejmen.
— En tia danĝera tempo?
— Ne grave! Vi opiniis antaŭ nelonge, ke mi estas malkuraĝa. Mi nur vin avertis pri la danĝero, mi timis nur pro vi. Adiaŭ!
— Ne, ne, ne! Vi devas resti! En tia tempo devas esti viro en la domo.
— La bone ŝlosita pordego pli bone defendos vin, ol mi sen armilo.
Subite aŭdiĝis bruo de veturilo kaj la pafado estis pli laŭta kaj ofta. Ĉe la fino de la strato aperis armita trupo.
— Je la amo de Dio! Venu! — kriis la virino kaj tiris Johanon en la korton.
La paŝoj de la trupo pliproksimiĝis. Johano ŝlosis la pordegon. Ankaŭ la riglilon kaj la fermostangon li prizorgis atente. Dume la virino frapis la pordon de la vestiblo.
Post kelkaj minutoj interne aŭdiĝis dormemaj paŝoj.
— Kiu? — demandis raŭka virina voĉo.
— Malfermu, Marusa, malfermu! Mi estas, — ŝi respondis tenante Johanon ĉe la mano.
La pordo malfermiĝis, ili enrapidis.
— Zorge ŝlosu la pordon, Marusa!
La pelton ŝi ĵetis for de si.
— Ĉu la fenestro-fermiloj estas fiksitaj, Marusa?
— Jes! — murmuris la knabino.
Johano pendigis sian kaj ŝian peltojn sur vestpendilon.
— Ĉu vi pretigis la samovaron?
— Jam de longe!
— Nu bone. Portu ĝin en la ĉambron!
La servistino iris en la kuirejon kaj ili paŝis en la ĉambron. Agrabla varmo akceptis ilin.
La virino turnis la butonon de la elektra lampo. Johano staris en la mezo de la ĉambro kaj lia unua rigardo renkontis la grandan portreton de la edzo, kiu ŝajnis riproĉe rigardi lin.
Ŝi ekĝemis, kvazaŭ liberiĝinte de ŝarĝo.
— Dank’ al Dio! Ni estas ekster danĝero.
Johano nenion diris. Li estis profundiĝinta en la observado de la portreto.
— Kion vi rigardas?
— Vian edzon.
— Kie? — ŝi demandis kun pretera ektremo.
— Tie. Sur la muro... Vidu kiel riproĉe li rigardas nin!
— Vi havas viglan fantazion.
La servistino venis en la ĉambron kun la samovaro. Ŝi metis ĝin sur la tablon kaj atendis pluajn ordonojn.
— Kion vi volas, Marusa?
— Mi volis demandi, ĉu vi deziras ion?
— Nenion Marusa, nenion. Vi povas foriri.
La servistino ekiris al la pordo, sed la virino haltigis ŝin.
— Marusa! Kiel fartas la bubeto?
— Li estis iom maltrankvila, sed antaŭ unu horo li ekdormis.
— Vi povas foriri por dormi.
— Jes!
La servistino restis senmova, rigardis sian sinjorinon kvazaŭ havante ion por diri.
— Ĉu vi volas ion, Marusa?
— Nenion!... Mi nur havis malbonan sonĝon... Mi vidis la sinjoron tute sanga en mia sonĝo kaj tio ne signifas ion bonan... Ankaŭ vin mi vidis en blanka kitelo kaj vi...
— Mi ne estas scivola pri viaj sonĝoj, — interrompis ŝin la virino.
— Bone, — la knabino levis la ŝultrojn kaj murmuris kvazaŭ al si, — sanga korpo kaj blanka kitelo signifas malfeliĉon... Mia avino estas jam tre maljuna kaj ŝi ĉiam diris, ke la sonĝoj antaŭmontras la sorton... Mi nur volis diri...
Ŝi forlasis la ĉambron.
Johano ankoraŭ staris en la mezo de la ĉambro. Superstiĉaj sentoj vekiĝis en li. La virino, kvazaŭ instinkte diveninta ilin, iris al Johano kaj milde ĉirkaŭprenis lin.
Johano per delikata protesta gesto liberigis sin el la ĉirkaŭplektantaj brakoj.
— Via edzo estas en danĝero. Mi sentas tion... Oni persekutas lin. Mi sentas tion... Ĉu vi ne sentas?
La virino staris momenton, kvazaŭ kaptite de ia terura sugesto, sed poste nerve ekridante ŝi iris al la tablo por pretigi la teon.
— Malvarme estas al mi, mi deziras glaseton da teo. Ĉu vi deziras ĝin kun lakto?
Johano nenion respondis. Li sidiĝis apatie, rigardis la ornamojn de la tablotuko. Ili estis broditaj rozoj, grandaj ruĝaj rozoj, sed pro la ofta lavado ili ŝajnis nur grandaj sangmakuloj. Almenaŭ la fantazio de Johano vidis ilin tiaj.
La virino metis glason da vaporanta teo antaŭ Johanon, ektuŝis lin por veki el la apatio.
— Jen la teo!
Johano levis la kapon, sed lia rigardo renkontis tiun de la edza portreto. La virino, kun subita decido, iris al la muro kaj turnis la bildon aliflanken.
— Nu! Ĉu bone?
— Kial vi turnis ĝin? Kial vi turnis ĝin? — demandis Johano kaj lia voĉo esprimis teruran timon. — Oni kutimas turni la bildojn de la mortintoj...
— Johano! — ŝi ekkriis.
— Returnu ĝin! Returnu ĝin!
La virino, sub la sugesto de ĉi tiu nerve kaj krude ripetata ordono, jam etendis sian manon al la bildo, kiam iu forte ekfrapis la pordegon.
Ŝi rigidiĝis pro ektimo.
La brua frapado sur la pordego ripetiĝis. Post momento aŭdiĝis rapidaj paŝoj sub la fenestro kaj iu kun freneza obstino frapadis la eksteran fenestrotabulon.
— Malfermu la pordon! — kriis Johano kaj li salte leviĝis de la tablo. — Marusa! Marusa! Malfermu la pordegon!
Marusa ektiminte kuris en la ĉambron. Johano kriis.
— Marusa, venu kun mi malfermi la pordon!
— Vi freneziĝis, Johano! Vi freneziĝis. Ĉu vi forgesis, kion diris la patrolkomandanto? Al neniu ni malfermu la pordon dum tiu ĉi nokto!
— Al neniu jes, sed al via edzo ni devas ĝin malfermi. Marusa, portu la ŝlosilojn!
La knabino kuris en la vestiblon. La virino haltigis ŝin.
— Marusa! Marusa! Ne kuraĝu malfermi!
La ekstera bruo sonis kaj sonis, ankoraŭ pli forte, pli malespere.
Johano krude puŝis la knabinon en la vestiblon kaj eltiris la keston de la skribotablo. Li serĉis revolveron.
Ekstere ĉesis la frapado, sed eksonis krioj. Laŭtaj sovaĝaj krioj.
Johano fine trovis la revolveron, ekkuris al la pordo, sed la virino ĵetis sin al lia kolo.
— Johano! Kion vi volas fari? Vi volas, ke oni mortigu nin! Ili estas sovaĝaj, brutaj kamparanoj!!... Johano! Marusa, ne lasu lin! Dio mia!
— Lasu! Lasu min! Via edzo staras antaŭ la pordego kaj oni persekutas lin! Mi sentas tion. Mi antaŭsentas tion! Marusa la ŝlosilojn!
Marusa staris tremante kun la ŝlosiloj en la mano kaj ekploris.
— Kion fari? Kion fari? — ŝi ĝemis.
— Eh! Lasu! — kriis Johano kaj per ĉiuj fortoj li puŝis de si la virinon. Ŝi falis sur la kanapon.
En tiu momento ekstere ektondris pafo. La bruo ĉesis momenton, por poste eksplodi pli furioze.
En la ĉambro aŭdiĝis krako kaj bruo de rompiĝanta vitro. La edza portreto falis de la muro kaj ĝia vitro rompiĝis en cent pecojn.
Johano rigardis tien kaj ekkriis terurite.
— Vi mortigis vian edzon! Vi mortigis vian edzon!
La superstiĉo kaptis ambaŭ virinojn. Marusa, genuante antaŭ la sankta lampeto, plore ĝemadis. La virino, baraktante sur la kanapo, ŝiradis siajn harojn. El la tria ĉambro eksonis infanploro. Johano kun mieno de frenezulo rigide rigardis la portreton de la edzo, kiu kap-altere, kvazaŭ masko de mortinto, kuŝis apud la muro.
Ekstere la bruo fariĝis tute freneza. Raŭkaj ridegoj eĥis tra la stratoj kaj oni povis klare aŭdi voĉon:
— Lasu lin, kamaradoj! Ĉu vi ne vidas, li ne povas veni plu?
Johano rekonsciiĝis kaj iris al la vestiblo por malfermi la pordon. Marusa sekvis lin. La virino kuris en la trian ĉambron al sia ploranta fileto.
Johano malfermis la pordon de la vestiblo kaj aŭskultis.
Sur la strato estis laŭta disputo.
— Li devas veni kun ni!
— Ĉu vi ne vidas, kamarado, ke li ne povas?
— Sed li devas, mi diras... Dum la nokto de la libereco ĉiu devas veni kun ni.
Nun raŭke oni ekkantis.
Ĉe la fino de la kanto ektondris pafo.
— Lasu, mi diris! — diris akra voĉo kaj iu forte frapis la pordegon per kalkanumo. — Ni iru!
La ekstera trupo ekiris kun laŭta ridego kaj sonis la kantado en akompano de pafoj.
La kantado pli malproksimiĝis. Johano iris al la pordego. Marusa sekvis lin.
— La ŝlosilojn, Marusa!
La knabino donis la ŝlosilojn. Ŝi premis siajn orelojn al la pordego.
— Aŭskultu, Johano Juroviĉ — ŝi diris kun tremanta voĉo. — Li stertoras, kvazaŭ li sputus sangon el la gorĝo... Aŭskultu!
Johano singarde malfermis la pordegon. En la sama momento vira korpo, kvazaŭ senvive, falis al lia brusto. Johano preskaŭ perdis la ekvilibron.
Kun la helpo de Marusa li trenis la stertorantan viron en la korton. La luno eklumigis la vizaĝon de la viro kaj Marusa ekkriis.
— Ivan Nikolaeviĉ!
— Kiu? — demandis Johano surprizite.
— Ivan Nikolaeviĉ Radĉenko! La servisto ĉe la tribunalo. Hodiaŭ frumatene li portis la sinjoron per glitveturilo al Tockoesavsk.
— Ĉu li estas vundita? — demandis Johano kaj dume li reŝlosis la pordegon.
Marusa ekridis.
— Ne, tute ne! Li estas ebria... Kiel porko li estas ebria.
— Kie estas la sinjoro? Demandu lin, Marusa! Tockoesavsk estas tritaga vojo de ni kaj li jam revenis... Demandu lin!
Marusa ekskuis la senpovan viron, kiu kuŝis sur la tero kaj malfacile, kvazaŭ stertorante spiradis, kraĉadis ĉiumomente.
— Ivan Nikolaeviĉ!... Ĉu vi aŭdas!?... Ivan Nikolaeviĉ!!
La viro malfermis la okulojn kaj mucide ridetis.
— Kamaradoj, alvenis venka hor’... — li komencis kanti, sed liaj lastaj vortoj jam dronis en dormo.
— Ni nepre devas ekscii, kie li lasis la sinjoron prokuroron, — diris Johano kaj ankaŭ li ekskuis la ebriulon. — Ivan Nikolaeviĉ! Ĉu via aŭdas?... Rekonsciiĝu!
— Je...s! — singultis la ebriulo.
— Kie estas via sinjoro?
— Kaj tagiĝo ... fine polvo...n la idol’... — kantis plu Radĉenko.
Johano per sia tuta forto ekskuis la ebriulon kaj krie ripetis la demandon.
— Ivan Nikolaeviĉ! Kie vi forlasis la sinjoron prokuroron?
Radĉenko ekridis.
— Li estas bona homo... Li estas bo...na hooomo!
— Bone! Boone! Mi scias, sed kie vi lasis lin?... Homo, parolu!
Radĉenko viŝis la vizaĝon per sia neĝkovrita mano. Marusa kelkfoje vangofrapis lin. Johano konstante skuis kaj penis levi lin de la tero.
— Ivan Nikolaeviĉ! Ĉu ne honte al vi?! — riproĉis lin Marusa. — Porko vi estas, vera porko!
— Homo! Parolu je la amo de Dio! Kie estas via sinjoro?
Radĉenko, kun videbla penado, klopodis ordigi siajn pensojn.
— La sin...joro ... Eh!... Mi ne sci...as, — kaj la ofta singultado apenaŭ lasis lin paroli.
— Kie li loĝas? — demandis Johano la knabinon.
— Ĉi tie, en la ĝardena dometo.
— Ĉu li havas edzinon?
— Jes.
— Voku ŝin tuj!
Marusa ekiris al la ĝardeno. Sur la sojlo de la vestiblo aperis la sinjorino kun knabeto dujara sur sia brako.
— Kio estas, Johano Juroviĉ? — ŝi demandis.
— Ivano Nikolaeviĉ venis hejmen tute ebria...
— Ah!... Ivan Nikolaeviĉ?... Kaj kion li diras?
— Eĉ unu saĝan vorton ni ne povis ekscii de li... Li estas kvazaŭ porko.
Radĉenko komencis kanti.
— Kama...radoj ... maradoj... doj... doj... doj... — kaj li ekridegis.
La sinjorino reiris internen por gardi la knabeton de malvarmumo kaj post minuto ŝi revenis sola.
Radĉenko ankoraŭ kantis.
— Fine falis ... ĉar vere falis ... ĉar deviiiis fa...li la ... idol’.
La sinjorino ekkaŭris al la ebriulo.
— Ivan!... Ivan Nikolaeviĉ!
— Ivan Nikoa!... Nikla... Hehe! — komencis mediti la ebria viro. — Kiu estas Ivan Nikolaeviĉ? Kiu?... Kiiiuu?... Ivĉjo Nikloviĉ estas mi. Mi estas Nikolav... Pro diablo... Mi ne po...vas eldiri... Hehe! Mi estas ... mi essss sss... sss... Silentu!... Si...lentu!
La virino skuis lin.
— Ivan! Kie vi forlasis mian edzon?... Ĉu vi aŭdas?
Radĉenko larĝe malfermis la okulojn, kvazaŭ montri, ke li estas en tute sobra stato.
— Nat... nature mi aŭdas! Kial ne aŭdi?... Mi hav...as orelojn. Mi aŭdas, vi kaj ili... Jes!
— Ivan! — daŭrigis la demandadon la virino. — Ĉu oni mortigis mian edzon?
— Kial mortigi? Kial mort...i...gi?
— Ĉar li ne revenis kun vi.
— Li ne venis, ĉar li ne volis, — kaj li kantante daŭrigis laŭ la melodio de la marseljezo. — Li ne veenis, ĉar li iiris for... tramtratam ta ... tam ta tam.
— Ĉu li ne diris ion al vi?
Radĉenko daŭrigis la kantadon.
— Kaj li diris jen leteeero, donu tiion al edzin’...
— Ĉu li donis leteron al vi?
— Jes li donis leteron tra tra ra...
— Kie? Kie estas la letero?
Radĉenko kun larĝaj gestoj daŭrigis la kantadon.
— En la pooŝ’ de l’ mantel’, ta tara ta...
Johano traserĉis la poŝojn de la ebriulo kaj trovinte la leteron transdonis ĝin al la virino. Ŝi kuris kun ĝi en la domon vokante Johanon post si.
— Venu, Venu!... Lasu tiun porkon. Lia edzino jam venas por li.
Johano ekiris al la vestiblo. La edzino de Ivan Nikolaeviĉ venis kun laŭta blasfemado tra la ĝardeno.
Johano estis jam sur la sojlo, kiam li aŭdis la bruon de la sinsekvaj vangofrapoj, per kiuj la edzino regalis sian edzon.
Radĉenko plenpulme kantis.
— Fine falis en polvon la idol’...
— Falis vi en polvon, vi, ebria porko, ke Dio sekigu vian gorĝon! Vi, fava porko!
Johano iris en la ĉambron.
La virino sidis sur la kanapo kaj legis la leteron. Apud ŝi sidis ŝia fileto. Johano haltis atende antaŭ ŝi.
Fininte la legadon ŝi senvorte transdonis la leteron al Johano. Li komencis legi la disĵetitajn liniojn.
Amata edzino!
Terura situacio devigis min forlasi la hejmon. Mi mensogis al vi, dirante ke oficialaĵoj vokas min al Tockoesavsk. Ne pro tio mi foriris. La menŝevika reĝimo falis kaj mi, kun kelkaj, devas min savi per kuro. Kiam vi legos tiun ĉi leteron mi jam estos malproksime de la urbo. Mi savas min por vi. Post la paso de la uragano, espereble baldaŭ, mi revenos al vi.
Mi rifuĝas kun sinjoro Medvedjuk, kies spionoj ankoraŭ ĝustatempe avertis nin pri la danĝero. Kien ni iros, mi ankoraŭ ne scias, sed eĉ se mi scius, mi ne kuraĝus, sciigi vin nun pri tio.
Mi estas plena de timo pri vi, sed mi esperas, ke la virinojn indulgos la nova reĝimo kaj ĝi ne venĝos la forkurintojn je iliaj senkulpaj parencoj.
Ĉion vi trovas en ordo en mia skribotablo. La dokumentojn transdonu al tiuj, kiuj venas en la nomo de la nova registaro kaj penu akiri ilian favoron por vi. Turnu vin por defendo al sinjoro Bardy, kies samlandano estas unu el la ĉefuloj de la ruĝa armeo. Li verŝajne ne rifuzos sian helpon al vi kaj al nia malgranda Fedja. Li estis al mi ĉiam bona amiko, kiu havas koron por la malfeliĉuloj. Mi ne estos sendanka al li post mia reveno.
Ne maltrankviliĝu pro mi, ĉar, kiel eble plej baldaŭ, ni revidos unu la alian. Ĉiutage kisu anstataŭ mi la malgrandan Fedja! Ĉiam rememoros pri vi via malfeliĉa edzo. Fedja.
Dum la legado la virino atente rigardis la mienon de Johano. Ĝi jen esprimis doloran surprizon, jen ekflamis pro subita kolero.
Nun li redonis la leteron. Senvorte. Estis silento dum kelkaj minutoj.
La virino leviĝis de la kanapo, iris al la skribotablo kaj fermis la leteron en la tirkeston.
— Nu! Kion vi opinias? — ŝi komencis.
Johano ne respondis. Turmentaj pensoj atakis lin. Kion diri aŭ kion fari? Terura situacio. Lasi virinon al la duba protektado de militkaptito, kiu mem estas sen defendantoj. Kiamaniere li povus gardi ŝin kaj ŝian fileton kontraŭ tiuj, kiuj venos en la nomo de la nova reĝimo? Li estas ja fremdulo en tiu ĉi lando, kie li ne havas civitajn rajtojn. Kial pensis ĝuste pri li la forkurinto?
— Ĉu vi ne havas opinion. Johano Juroviĉ, aŭ via opinio estas tiel profunde ofenda, ke vi ne kuraĝas ĝin diri?
— Ne!
— Kial vi ne diras do?
— Ĉar mi ne scias, kion diri kaj kion fari.
— Vi estas prava. En via situacio ankaŭ mi ne povus tuj decidi. Mi eĉ ne indignas pro tio. Sed mi devas rimarki ion. Mia edzo forlasis nin je la duba favoro de vandaloj. Tion mi ne bedaŭras, ĉar, se ĝi estas puno, mi meritas ĝin. Mi neniam amis lin, naŭze mi turnis min ĉiam de li. Sed li trudis al vi neelporteblan respondecon per sia peto kaj tio ĉi estas tre ĝena kaj tre hontiga afero por mi. Mi vidas, ke vi ne volonte akceptas la protektadon. Mi komprenas vin. La sola argumento, kiun mia edzo havas por senkulpigi sin, estas, ke inter la soldatoj kaj gvidantoj de la nova reĝimo estas ankaŭ viaj samlandanoj.
— Sinjorina moŝto...
— Ankoraŭ mi ne finis... Mallonge: mi devas konfesi, ke mia edzo konas mian neestingeblan amon al vi.
— Katja!
— Ne timu! Mi mem diris tion al li. Mi mem!
— Kaj li.
— Li silentis, ĉar li ne havas rajton fari riproĉojn al mi. Mi levis lin al tiu pozicio, kiun li okupis ĝis nun.
— Mi ne komprenas vin.
— Estas malfacile kompreni tion, ĉar la plena konfeso eble detruus nian amikecon. Eĉ tiun atoman estimon, kiun vi sentas al mi, mi perdus per la sciigo de la vero.
— Vi devas esti pli sincera.
— Ne postulu tion, Johano Juroviĉ! Ne postulu tion!
La virino kun petega mieno staris antaŭ Johano. Li ekkompatis ŝin.
— Vi estas prava, Kajta. Mi ne havas rajton demandi vin.
La virino iris tute proksimen al li kaj diris kun certeco en sia voĉo.
— Nur vi havas rajton, Johano, kaj neniu krom vi. Mia edzo ĵetis min al vi. Mi apartenas de nun al vi. Nur al vi!
Ŝi karese ĉirkaŭbrakis Johanon.
Johano staris senmove. Liaj pensoj vagadis tre malproksime. Li vidis antaŭ si siajn proprajn. La infano sur la kanapo, la virino, flustranta amajn vortojn, kiel iam lia edzino, la intima varmo de la hejmo fremda, kiu senĉese mistifikas lin, la tuŝo de karesantaj manoj, ĉio ĉi dum momento ŝajnis belega sonĝo, kiu katenis lin.
— Johano, mi estas via. Mi estas via rajta posedaĵo. Li donis min al vi, ankaŭ li donis vin al mi... Kaj mi amas vin, Johano, tiel sincere, tiel sindone, kiel ankoraŭ neniu amis vin...
La virino, sentante sian superecon, premis sin al la brusto de Johano, Johano ne kontraŭstaris. Li ne sciis, kion diri?
— Johano! Ankaŭ vi amas min! — ŝi flustris. — Vi ne povas tion nei plu. Ankaŭ vi amas min, Johano. Vi, mia kara, mia sola konsolo!
Kaj ŝi etendis siajn lipojn por kiso. Johano prenis ŝian blondan kapon inter siajn manojn kaj senvorte rigardis al ŝiaj brilantaj okuloj.
— Kisu min! — spiris la virino apenaŭ aŭdeble.
Johano jam forgesis pri ĉio. Li vidis nur la ridetantan tenton antaŭ si. Li sentis la varmegan spiron de la soifaj lipoj. Lian animon sklavigis la potenca sugesto de la flamantaj okuloj kaj lin kaptis neretenebla sopiro.
— Katja!... Katja!... — li flustris sinforgese kaj liaj lipoj jam estis tuŝontaj la ŝiajn.
— Al paĉjo!... Al paĉjo! — ekploris la infano sur la kanapo.
Johano subite rekonsciiĝis. Al li ŝajnis, kvazaŭ lia propra infano estus lin avertinta. Flamruĝo de honto kaj kolero ekbrulis sur liaj vangoj. La virinon li forpuŝis de si kaj ekkriis plengorĝe.
— Marusa!... Marusa!
La virino, terurite de la mieno, tremante rigardis lin.
— Kio estas al vi?... Kio okazis?
— Nenio okazis! Nenio! Dank’ al Dio!... Dio intervenis. Li avertis min per la buŝeto de via infano... Kvazaŭ mia infano estus kriinta.
Histerie ekridis la virino, Johano kriadis.
— Marusa!... Marusa!
— Kion vi volas? — ŝi demandis kun subita konsterniĝo.
— Mi volas foriri el tiu ĉi domo... Mi volas foriri tuj, por neniam, reveni...
— Johano!
La virino falis antaŭ li kaj spasme ĉirkaŭprenante liajn krurojn ŝi petegis.
— Johano! Ne foriru!... Ne forlasu min... Kompatu min!... Johano, kompatu min!
Johano penis liberigi sin de la virino, kiu en malespera barakto tenis lin preme.
— Marusa!... kriis Johano, kaj senpacience li rigardis al la pordo.
La manoj de la virino tuŝis la revolveron, forgesitan en la poŝo de Johano. Kun subita decido ŝi elpoŝigis ĝin kaj saltleviĝis.
— Iru! Iru, sed en la sama momento, kiam vi transpaŝos la sojlon, mi estos mortinta... Iru do!
Johano saltis al la virino, penis forpreni la danĝeran ilon el ŝia mano. La infano krie ploris. La pordo malfermiĝis kaj Marusa kuris en la ĉambron kun hirtaj haroj, dormema vizaĝo. Ekvidinte la revolveron en la mano de sia sinjorino, ŝi terurite ekkriis.
— Jesuo mia! Sinjorino!
Johano eltordis la revolveron, ĵetis ĝin en angulon de la ĉambro. La virino silente ekploris kaj fale sidiĝis sur la kanapon. Ŝi ĉirkaŭprenis sian fileton, kisadis lin freneze, senhalte.
Marusa staris senkonsile, rigardis jen al sia sinjorino, jen al Johano, kiu rompite pro la tumultaj okazaĵoj falis teren antaŭ la virino kaj klinis sian kapon sur ŝiajn genuojn.
Longa silento. Marusa piedpinte iris al la angulo kaj levis la forĵetitan revolveron.
— Dio mia! Dio mia! — ŝi ĝemadis mallaŭte. — Sanga korpo, blanka kitelo ne signifas bonon... Mi diris ja... Dio mia!
La mano de la virino moviĝis kaj karese palpadis la hirtiĝintajn harojn de Johano.
— Johano Juroviĉ!... Ĉu vi povus pardoni min... Johano Juroviĉ...
Ŝi denove ekploregis. Johano haltigis la karesantan manon kaj kisis ĝin.
Manisa milde ekpuŝis Johanon kaj mallaŭte demandis.
— Ĉu la sinjoro prokuroro mortis?
Johano rezigne respondis.
— Jes!... Li mortis por ĉiam...
La suno jam estis ĉe la zenito, kiam iu forte ekfrapis.
Marusa kuris al la pordego.
— He! Kiu? — ŝi demandis.
— Doŝky! — estis la respondo.
Marusa malfermis la pordegon kaj Doŝky eniris. Li aspektis iom komika. Manlarĝa ruĝa rubando, kiel ega banderolo, estis ĉirkaŭligita sur lia talio kaj ruĝa kvinpinta stelo koketis sur lia ĉapo. En la maldekstra mano li tenis pakaĵon kaj leterojn, per la dekstra li kondukis proksimume dujaran infaneton.
— Ĉu sinjoro Bardy estas ankoraŭ tie ĉi? — li demandis.
— Jes! Li ankoraŭ dormas.
— Ĉu li dormas?... Hahaha! Nu, veku lin, Marusa! Veku lin, mi devas paroli kun li.
Marusa scivole rigardis la infanon.
— Kies? — ŝi demandis.
— Mi ne scias! Dio sendis lin, — respondis Petro karesante la kapeton de la infano.
Marusa ekĝemis.
— Ho! Dio vizitis nin ĉi nokte.
— Kiel? Kio okazis?
— La sinjoro ... la sinjoro...
Marusa ne povis daŭrigi, ploro sufokis ŝiajn vortojn.
Petro nerve urĝis ŝin.
— Kio okazis, parolu!
— La sinjoro mortis, — ŝi respondis preskaŭ blekante.
Petro konsterniĝis. Kelkajn minutojn li eĉ ne povis ekparoli.
— Oni mortigis lin!... Nepre oni mortigis lin! — kriadis la bona knabino.
— Kie?... Eh! Sensencaĵo! La reĝimŝanĝo okazis sensange.
— Sinjoro Bardy diris tion al mi, hieraŭ vespere, kiam la sinjorino volis mortigi sin... Ho, Dio, vi tre vizitis nin!
— Kion vi diras? La sinjorino volis...
— Jes! Jes! Ankaŭ ŝi volis morti... Kaj sinjoro Bardy eltordis la revolveron el ŝia mano...
— Terure!
Petro staris senmove, rigidiĝinte. La knabino ĉiam pli kaj pli laŭte ploris kaj ploris.
— Dio vizitis nin!... Ho kia malfeliĉo... La sinjoro estis tiel juna kaj brava... Li donacis al mi Kristnaske novan antaŭtukon. Tiun ĉi antaŭtukon, kiun mi nun havas sur mi kaj ... kaj... li donis eĉ dek rublojn... Li estis tre pia homo... Tia estas la sorto. La bonaj devas morti kaj la malbonaj restas vivantaj... Sed mi ja antaŭsentis la malfeliĉon, ĉar mi sonĝis... Jes, jes... sinjoro Doŝky, mi sonĝis, ke la sinjoro...
Petro interrompis la tedan virinan plendadon.
— Iru, Marusa, kaj veku sinjoron Bardy... Nu, ne ploru! Kio okazis, tio jam okazis, ni nenion povas fari kontraŭ la sorto... Nu, iru, Marusa!... Ne ploru tiel korŝire, ĉar... Ne ploru!... Nu!
Ili ekiris al la vestiblo. Ĉe la pordo de la kuirejo Petro transdonis la infanon al la bona knabino.
— Kies infano? — ŝi demandis levante la infanon al sia brusto.
— Mi diris ja, ke mi ne scias...
Marusa iris en la kuirejon. Petro malfermis la pordon de la vestiblo. El la ĉambro aŭdiĝis egala spirado de dormanto. Singarde, senbrue li paŝis en la ĉambron.
En la ĉambro estis ankoraŭ mallumo, la fenestrotabuloj estis fermitaj. Petro serĉis alumeton, kaj dank’ al ĝia lumo li trovis la butonon de la elektra lampo. Li turnis ĝin, ĉirkaŭrigardis.
Johano dormis sidante en fotelo antaŭ la skribotablo. Lia kapo estis malsuprenklinita, lia mieno trankvila.
Petro tuŝis lian ŝultron.
— Johano!
Johano vekiĝis, konfuzite rigardis la vizaĝon de sia amiko. Poste frotante siajn okulojn li demandis mallaŭte:
— Kial vi venis?
— Kial mi venis? Mi havis timon pro vi. Dum la nokto estis reĝimŝanĝo kaj oni ne povis scii, kio okazos...
— Jes! Oni ne povis scii, kio okazos... — ripetis Johano kun rezigno.
Silento. Johano meditante rigardis antaŭ sin. Petro ektusis.
— Ĉu vere, ke oni mortigis la sinjoron prokuroron?
— Kiu diris? — demandis Johano surprizite.
— Marusa.
— Marusa scias nenion. Marusa estas malsaĝa kreitaĵo.
— Vi diris al ŝi.
— Mi?!
— Jes! Vi diris, ke la sinjoro mortis.
Johano penis rememori. Senpacience li komencis tamburi sur la brakapogilo de la fotelo.
— Marusa estas malsaĝulino... Li forkuris kaj nenio pli... Nu!
— Kial vi diris do, ke la prokuroro mortis?
— Kial mi diris? Mi mem ne scias... Jes. Mi scias. Ĉar li vere mortis en la koro de sia edzino... Nu!
— Kaj pro tio ŝi volis mortigi sin?
— Kiu diris tian stultaĵon?
— Marusa!
— Marusa kaj ĉiam Marusa!...
— Ĉu ne vere do?
— Ne! Ne! Ne!... Nu!
Petro rimarkis, ke lia amiko estas tre nerva. Tiu ĉi nerveco kaŝas ion. Li ekiris al la pordo. Johano haltigis lin.
— Kien vi volas?
— Hejmen.
— Ĵus vi venis kaj vi volas jam foriri?
— Mi vidas, ke mi venis en malĝusta tempo.
— Kial?
— Vi estas tre nerva...
Johano nun rimarkis la ruĝan rubandon de la amiko. Li ekkriis.
— Ĉu ankaŭ vi soldatiĝis? Malfeliĉulo!
Petro gaje ekridis.
— Ah! Kion vi pensas? Hieraŭ mi pruntedonis mian pasporton al iu kaj hodiaŭ, por sekure atingi la urbon mi prenis la “rubandon de diplomato” el la teatra vestaro. Ĝi imponis.
Johano malgraŭvole ekridis.
— Petro! Vi ĉiam havas strangajn ideojn.
— Mi volis nepre renkonti vin, ĉar krom la timo mi havas ankoraŭ ion alian por vi.
— Kion?
— Poŝtaĵo venis por vi.
Johano kun subita ĝojo saltleviĝis.
— Kie? Kie? Donu!... Ĉu ĝi venis de hejme?
— Ne, — respondis Petro iom malgaje.
Johano residiĝis.
— Jam de ses monatoj ne venis eĉ unu linio. La lasta estis sen alparolo kaj subskribo.
— Eble estas malpermesite skribi pli.
— Bone ... bone, Petro! Nur konsolu min! Mi sentas, ke hejme jam enterigis nin la distanco kaj la tempo.
— Vi estas tro imagema!
— Konsolu min, Petro! Nur konsolu! Sed klarigu al mi, kial ricevas la aliaj longajn leterojn. Kial iliaj geamatoj estas pli eltrovemaj ol la miaj? Kial ili uzas ĉiun rimedon por sendi sciigojn al la edzoj, patroj, fratoj, fianĉoj... Kial nur mi estas duonfilo de la sorto? Jen estas Dogler! Li ricevas preskaŭ ĉiusemajne leteron de sia edzino... Kial?
Petro ne povis respondi. Li havis pensojn, kiujn li ne kuraĝis diri.
— Cetere, de kie venis la leteroj?
— Unu pakaĵo kaj du leteroj... Vi tamen ĝojos...
Petro iris en la vestiblon, kaj post momento li revenis. Pakaĵon kaj leterojn li metis sur la skribotablon.
Johano rigardis ilin. Subite sincera ĝojo montriĝis sur lia vizaĝo.
— El Svisujo — li kriis surprizite. — Libroj! Esperantaj libroj kaj ĵurnaloj. Ho kiel mi ĝojas! Petro, veraj libroj. Nutraĵoj por la cerbo... Ho Dio mia! Petro, rigardu! Kiel belaj, kiel valoraj!
Johano sinforgese ĝojis. La librojn kaj ĵurnalojn li karesis per tremantaj manoj. Li eĉ forgesis pri la leteroj.
Petro kortuŝite rigardis la naivan ĝojon de sia amiko.
— Nu kaj la leteroj? — li demandis.
Johano estis vere ekscitita. Rapide li foliumis la librojn, kvazaŭ volante tuj ekkoni ilian enhavon.
— Tuj! Tuj! — li respondis kaj prenis la poŝtkartojn.
Li legis. Dum la legado ankoraŭ pligrandiĝis lia aklama ĝojo.
— Poŝtkartoj de miaj iamaj korespondantoj. Jen, ili eksciis el niaj gazetoj, ke mi estas militkaptito. Ho kiel ĉarme ili skribas! Kiom da delikateco!... Petro!... Petro! Rigardu!
— Mi ne komprenas!
— Sed vi devas kompreni la homan senton, kiu diktis ĉi tiujn liniojn. Unu el Anglujo kaj la alia el Francujo... Jen vidu! Tia estas la malamikeco artefarita! Nia movado savos la mondon. Mi diras tion al vi.
Petro malgaje ridetis kun duba mieno. Johano rimarkis tion.
— Eh! Vi estas skeptikulo! Vi volas rompi mian ĝojon.
Petro tre milde rigardis sian amikon.
— Ne, Johano! Tiu ĉi kurba rideto havas alian kaŭzon. Mi estas kortuŝita de via ĝojo kaj kredo. Sed, bone konante vin kaj vian entuziasmon, mi ĉiam timas, ke vi havos fatalan seniluziiĝon. Trompiĝoj atendas vin en la vivo. Vi estas tro sentema por fariĝi vere feliĉa.
Johano iom pripensis.
— Vi estas prava, Petro! Mi estas revulo, mi vivas en sonĝoj. Se iu forprenus de mi tiujn ĉi sonĝojn, kiuj fariĝis mia vivcelo, mi nepre mortus. Vi estas prava, Petro! Multfoje mi sentas, ke mia vivo estas nur kartfortikaĵo, kiun mi konstruis sur sonĝfundamento, por ke mi ne estu senĉese turmentata per la vido de la ruinoj. Vi estas prava kaj tamen, tamen...
Petro prenis seĝon por si kaj sidiĝis apud Johano.
— Johano! Mi ne volas disŝiri viajn iluziojn, sed — vi tute ne konas la homojn. En la mondo de viaj revoj ili estas vestitaj per la brilo de tiu ĉi mondo, ili parolas ian lingvon fean, havas korojn diafanajn kaj sentojn kristalajn. Kaj en tiu ĉi konstanta vizio vi iras preter la realo, ne vidante, ke la koroj estas kovritaj per malpuraj sekretoj, ke tiu kristalo havas makulojn. Vi faris el via koro altaron kaj metis sur ĝin la Virinon...
Johano interrompis lin.
— Mi metis sur la altaron la solan virinon, kiun mi amas: mian edzinon.
— Kaj vi mortigas ŝin.
— Mi ne komprenas vin.
Petro rememoris pri Dogler, kiu, post la fatala sortbato, nun kuŝas sur sia litbenko en plena apatio. Li volis rakonti ĉion al Johano, sed vidante antaŭ si la reveman homon li eksentis grandan kompaton kaj tiu ĉi sento fermis liajn lipojn.
Johano ridetis.
— Nu kial vi ne klarigas vian strangan aserton?
Petro iom pripensis kaj ekparolis.
— Ne miskomprenu min, Johano! Mi estimas vian edzinon, kvankam mi ne konas ŝin. Mi estimas ŝin, ĉar ŝi estas via edzino, sed mi devas diri, ke vi ne amas ŝin... Pli ĝuste, vi ne ŝin amas, sed iun alian, iun imagitan estaĵon, kiun vi levis sur piedestalon de la perfekteco... La virino, kiu okupas la altaron de via koro, ne estas plu via edzino, la tera kaj erarema virino, sed idolo, kiun vi kreis por vi laŭ la eksteraĵo de via edzino. La tre sopirata revido povos depuŝi la idolon kaj frakasi ĝin en pecojn. Sed tiam ne malbenu la sorton, ĉar viaj sonĝoj mortigis ŝin.
Johano silentis. Profunde lin impresis la vortoj.
Petro daŭrigis.
— Jam de longe mi atentas vin kaj mi devis konstati, ke en vian koron enŝteliĝas la bildo de alia virino. Ŝi estas mem la pulsanta vivo. Via edzino vivas nur en viaj sonĝoj. Kontraŭvole vi faras komparon. Ju pli reala estas la unua, des pli fariĝas sonĝbildo la dua, ĝis kiam ŝi ŝajnos al vi sanktulino... Sed la realo, la renkonto nuligos viajn revojn...
— Vi aludis pri Katja. Ĉu ne? — demandis Johano malgaje.
— Jes!
— Vi eraras, Petro. Mi ne amas Katjan... Mi tute ne amas ŝin...
Petro montris al la pordo de la dormoĉambro, el kiu aŭdiĝis brueto.
Johano volis ankoraŭ diri ion, sed Marusa venis en la ĉambron kaj portis la samovaron.
— Ah! Sinjoro Doŝky! — komencis ŝi kaj ekĝemis. — La knabeto ĉiam demandas pri sia patrino. Kion mi diru al la etulo?
Doŝky leviĝis kaj ekiris al la pordo.
— Pri kia infano vi parolas, Marusa? — demandis ŝin Johano.
— Pri la mia! — rapidis respondi Petro, kaj foriris el la ĉambro.
Johano mirigite sin turnis al Marusa.
— Kies infano?
— Mi ne scias... Ankaŭ sinjoro Doŝky ne scias...
Doŝky revenis kun la infano sur la brako. La infano estis ĉarma. En liaj grandaj okuloj brilis larmoj de ĵus ĉesinta ploro.
Doŝky ridetis jen al la infano, jen al Johano.
— Nu, kiel li plaĉas al vi? — li demandis.
— De kie vi prenis tiun ĉi bubeton?
— Dio lin sendis al mi, aŭ la reĝimŝanĝo, se tiel pli bone plaĉas al vi.
— Kion vi volas fari kun li?
— Provizore nenion, ĉar mi ne scias, al kiu li apartenas. Mi pensis, ke la sinjorino estos tiel bona kaj donos al li iom da varmo el sia hejmo.
— Kial la sinjorino? Kial ne ni?
Doŝky ekridis.
— Terure naiva vi estas, Johano! Ĉu vi opinias, ke la rusoj lasus ĉe vi infanon?
— Kial ne? Mi havas bonajn konatojn en la urbo kaj per ilia subteno mia petskribo al la komandantaro de la militkaptitejo nepre havos favoran akcepton... Nu!
— Ho, vi, naivulo!
La senĉesa ridado de Doŝky incitis Johanon. Nerve kaj ofendite li turnis sin de li.
— Eh! Vi ne havas koron, Petro!
La rido de Petro nun kvazaŭ eksplodis. La infanon li metis sur la kanapon kaj li mem iris ĉirkaŭpreni Johanon.
— Johano, Johano! Vi, nekuracebla revulo! En via mizero vi volas ankoraŭ revi pri novaj zorgoj. Vi estas, kiel la sentema bovino, kiu blekas je sia forprenita ido kaj vidante fremdan bovideton jam estus preta mamnutri ĝin anstataŭ la sia.
— Dankon por la trafa komparo!
— Volonte!
— Vane vi ridas, Petro, ĉar malgraŭ ke vi estas cetere bona knabo, tamen vi ne havas koron por la infanoj.
La infano ekploris. Doŝky kuris al li, per mallertaj grimacoj, per ŝercaj petolaĵoj li sukcesis ĉesigi la ploron.
Marusa, kiu nenion komprenis el ilia hungara interparolo, ekĝemis kortuŝite:
— Sinjoro Doŝky havas bonan koron!
Doŝky ekridis. Johano grumblante, sed jam paciĝinte rimarkis.
— Marusa, vi ĉiam parolas malsaĝaĵojn.
La pordo de la dormoĉambro malfermiĝis. La sinjorino venis en la ĉambron. Ŝi afable ridetis al Doŝky, etendis sian manon, sed Doŝky estis tre okupata per la infano, kiu kaptis lian nazon kaj kruele tordis ĝin.
— Kies infano? — ŝi demandis.
— Sincere konfesi, sinjorina moŝto, mi ne scias. Hodiaŭ frumatene mi trovis lin antaŭ mia barako, sur la vojo, kiu kondukas al oriento. Dumnokte ni havis ian malagrablaĵon. Unu el niaj samĉambranoj malsaniĝis kaj mi ne povis bone dormi.
— Kiu? — demandis subite Johano.
— Dogler.
— Kial?
Doŝky iom meditis.
— Ne grave!... Mi eĉ ne senvestigis min kaj frumatene, por refreŝigi mian kapon, mi iris promeni. Post kelkaj paŝoj min haltigas granda bruna pakaĵo sur la vojo. Mi aliras, rigardas ĝin, kaj vi povas imagi mian surprizon. En varma lana tukego kaj soldata pelto kuŝis tie — tiu ĉi infano. Li estis duone frostiĝinta. Mi kuris kun li al la kuracista barako kaj feliĉe ni baldaŭ sukcesis revarmigi lin.
Johano metis sian manon sur la ŝultron de Petro.
— Tamen vi havas koron, Petro.
La virino rigardis la vestojn de la etulo.
— Mi opinias — ŝi diris — ke la infano estas el bona familio. Almenaŭ la vestetoj estas delikataj.
— Ankaŭ mi tiel opinias.
La virino kompate rigardis la etulon.
— Marusa! Ĉu vi donis lakteton al la infano?
— Jes! — respondis Marusa.
— Alportu ankaŭ Fedja en la ĉambron. Ili bone ludos kune.
Marusa iris en la dormoĉambron.
— Ĵus mi volis peti vin, sinjorina moŝto, ke vi prenu sub vian protektadon ĉi tiun malfeliĉan etulon.
Marusa venis kun la malgranda Fedja, kiu vidante la fremdan samaĝulon, ĝoje ekkriis. Marusa sidigis lin apud la alian. La virino, Johano kaj Petro dume interkonsilis. Ili decidis, ke la infano restos en la domo, ĝis kiam la gepatroj anoncos sin. Tiel, babilante, kvazaŭ nenio estus okazinta dum la nokto, ili sidiĝis al la tablo por matenmanĝi. Doŝky ne interesiĝis pri la edzo, la virino ne menciis lin kaj Johano zorge evitis ĉi tiun temon.
En la vestiblo aŭdiĝis botfrapetado. Iu tre zorge frotis la plandojn sur la tapiŝeto.
La virino alkriis.
— Kiu?
En la pordo aperis la humila figuro de Ivan Nikolaeviĉ. Liaj krispaj haroj estis zorge kombitaj, sed la postsignojn de la edzina karesado li ne povis malaperigi. Ili paradis en longaj strioj sur lia vizaĝo. Dum la parolo li kelkfoje balbutis kaj tiam li helpis sin per rapide sinsekvantaj palpebrumoj. Enveninte li salutis la societon, poste turnis sin al la ikono en la angulo kaj faris kelkajn krucsignojn.
— Kio nova, Ivan Nikolaeviĉ? — demandis la sinjorino. — Prenu seĝon kaj sidiĝu al la tablo!
Ivan obeis al la invito kun oftaj klinoj.
La virino pretigis por li tason da teo.
— Trinku, Ivan Nikolaeviĉ! — ŝi diris.
— Dankon.
Ivan transprenis la taseton da teo kaj verŝis el ĝi iom en la telereton por malvarmigi ĝin. Li trinkis kelkajn glutetojn el la telero, sed vidante, ke neniu trinkas tiamaniere, ankaŭ li imitis ilin.
Longa silento. Ivan trinkis, la aliaj ŝtele rigardis lin. Fine la virino ekparolis.
— Ĉu vi havas ion por mi, Ivan Nikolaeviĉ?
Ivan ekrigardante la virinon profunde ĝemis. La virino interesiĝis plu.
— Ĉu okazis akcidento?
Ivan ektusis, rigardis la du militkaptitojn kaj iom ĝenite komencis la paroladon.
— Mi portis al vi, sinjorina moŝto, ion kaj, la diablo scias, mi tamen ne portis ĝin.
— Nu, ĉi tion mi vere ne komprenas.
— Ankaŭ mi mem ne komprenas. La sinjoro prokuroro bonvolis al mi doni skribon, ke mi transdonu ĝin al vi, sed la skribo malaperis el mia poŝo.
Johano kaj la virino ekridis. La bona homo verŝajne forgesis pri la dumnokta stranga poŝta servo. La virino trankviligis lin.
— Vi jam transdonis ĝin, Ivan Nikolaeviĉ.
Ivan surprizite ekkriis.
— Miii?
— Jes! Vi! Ĉu ne, sinjoro Bardy?
— Jes! Jes! — certigis Johano, — Kiam vi hejmenvenis. Ĉu vi ne rememoras? Vi kuŝis sur la tero kaj en akompano de kantado vi transdonis la leteron.
Ivan rememoris malklare kaj ruĝiĝis pro honto.
— Jes! Mi rememoras... Mi estis iom... iom...
— Jes! Jes! Jes! — diris la virino ridetante.
— Vere mi hontas, sinjorina moŝto, ĉar mi ne kutimas drinki, sed hieraŭ, dum reveno, mi renkontis kelkajn kolegojn, kiuj drinkis je la sano de la nova reĝimo kaj ankaŭ min ili perfortis. Sed mi kraĉas je ili.
— Ĉu ili bruis tiom timige sub la fenestro? — demandis Johano.
— Ĉu ili do bruis?
— Eĉ, kiel?!
— Mi diris ja, ke mi kraĉas je ili. Tiel okazis, ke mi portis la sinjoron prokuroron per veturilo al Tockoesavsk. Pli ĝuste, mi nur pensis, ke ni devas veturi tien, sed ĉe la najbara stacio diras al mi la sinjoro prokuroro: Ivan, vi devas reveni hejmen kaj transdoni tiun ĉi skribon al la sinjorino. Mi ne iros al Tockoesavsk, mi devas iri malproksimen. Nu bone, mi pensas, li vojaĝu, almenaŭ mi ne devas tri tagojn veturi en tia frosto tien kaj tri tagojn reen. Mi volis tuj reveni, sed la sinjoro prokuroro diris, Ivan, vi devas resti ĉi tie ĝis vespero, por ke neniu eksciu, ke mi ne veturis al Tockoesavsk. Nu, bone, mi pensas, kaj je la konto de la sinjoro mi iras en gastejon por varmigi min per iom da vodki. Ni sidas kune, ĉar ankaŭ la sinjoro sidas kun mi, ĝis la plej proksima vagonaro, kiu iras al oriento. Kiam venis la tempo por foriro, la sinjoro donis al mi dudek rublojn, ke mi trinku je lia sano kaj restu en la gastejo ĝis vespero. Mi restis do kaj nenio. Mi ne multe elspezis, ĉar mi volis surprizi mian edzinon. Sed okazis alie ol mi planis... Kiam vesperiĝis...
Ivan haltis en la rakontado kaj transdonis sian tason al la virino, kiu verŝis por li teon. Ivan trinkis glutetojn.
— Kiam vesperiĝis, — li daŭrigis, — mi jungis la ĉevalojn kaj ekveturis. Jam estis tre mallume kaj mi preĝis al Dio, ĉar la sinjoro prokuroro diris, ke dum la nokto povus okazi ia malfeliĉo. Nu, mi preĝis kaj fajfis, ĉar la fajfado estas tre kuraĝiga afero en la mallumo. Nu bone, mi pensis, se okazos io al mi, tiam mi mem estos kulpa pri tio, ĉar kial mi ne restis en la gastejo ĝis mateno. Mi veturis ĝuste tra arbaro. La vojo estis hela, ĉar la luno brilis. Do, mi fajfas kaj fajfas, sed subite mi eksilentas, ĉar jen, renkonte venas alia glitveturilo, sur kiu mi vidas koleregan homon. Li batas ia ŝultrojn kaj kapon de la veturigisto preskaŭ en ĉiu momento kaj terure blasfemadas. La veturigisto terure vipas la ĉevalojn kaj la glitveturilo dancante, saltante proksimiĝas al la mia. Mi ektiras la bridojn por eviti la glitveturilon, mi krias al la ĉevaloj “brrr!” Nu, jam bone, mi pensas, sed la alia glitveturilo haltas apud mi kaj la kolerega viro eksaltas, kaj tenas kontraŭ mi revolveron: “Kiu?”, li krias. Terure mi ektimas, sed laŭ la voĉo, jen mi rekonas sinjoron kapitanon Medvedjuk kaj mi diras: Ivan Nikolaeviĉ Radĉenko, servisto ĉe la tribunalo. Li enpoŝigas la revolveron. Dank’ al Dio, mi pensas, kaj li demandas: “Kie vi estis?” kaj mi diras la sinjoron prokuroron mi portis al la najbara stacio. “Nu bone! Plu!” li krias al la veturigisto kaj ilia glitveturilo ekkuras. Mi vidas ankoraŭ, ke en ĝi kuŝas lia edzino kaj ŝi treege ploras...
— Ĉu li forkuris kun sia edzino? — demandis la virino.
Ivan uzante la paŭzeton trinkis longan gluton el sia teo kaj nur poste respondis.
— Nature, kun sia edzino. Li ne kuraĝis lasi ŝin tie ĉi, ĉar oni tre koleras lin kaj facile povus okazi, ke oni venĝus sin je la senkulpa virino kaj infano... Ilia glitveturilo do forkuras kaj mi...
Petro subite interrompis lin.
— Ivan Nikolaeviĉ! Ĉu la vojo kondukas apud la militkaptitejo?
— Ĝuste tra la militkaptitejo.
Johano rigardis al Petro kaj tuj divenis lian penson. Ankaŭ la virino havis la saman penson kaj jam preskaŭ ekparolis, kiam Petro metis averte la fingron sur sian buŝon. Stranga ekscitiĝo regis ĉiujn tri.
Dume Ivan rakontis plu.
Petro tion jam ne aŭdis. Li vidis antaŭ si la kuregantan glitveturilon, kiu dancskuiĝante glitas en la nokto al nekonata celo. Ĝi subite eksaltas kaj la infano, vindita en varmaj lantukoj kaj dika soldatpelto, falas el ĝi kaj restas sur la vojo. La patrino laciĝinte pro la ekscitiĝoj dormas profunde.
— Ĉu vi venis tra la militkaptitejo? — demandis Petro la rakontanton.
— Ne, ĉar por mi estas pli proksime preter la garnizono.
Petro en sia fantazio plektis plu la fadenojn de la nokta okazintaĵo. Li vidis antaŭ si la dolore mildan vizaĝon de la patrino, kies martira vivo tiel ofte kortuŝis lin en tiu tempo, kiam Medvedjuk loĝis kun sia familio en la tendaro. En tiu tempo naskiĝis la etulo, kiu nun sidas tute orfe tie sur la kanapo.
Li denove demandis Ivanon.
— Ĉu vi ne vidis ilian infanon en la glitveturilo?
— La diablo scias. Ilia glitveturilo kuregis, kvazaŭ ĝi estus havinta flugilojn kaj tuj malaperis en la mallumo.
Ivan rakontis kaj Petro meditis. Li sentis ne reteneblan sopiron helpi al tiu malfeliĉa virino, kiu estas por ĉiam katenita al tiu homa bruto. Li imagis ŝian ĝojon, kiam li transdonos la infanon al ŝi, eble post kelkaj jaroj, li vidis kiel li forviŝos la ĝojlarmojn de la patrino. Li sentis, ke en lia vivo ŝi estas la unua virino, kiu vekis en li pli ol simpation.
Ivan trinkinte la lastajn gutetojn leviĝis de la tablo kaj finis sian historion.
— Ni venis el la gastejo, tion mi scias, ni ankaŭ kantis, certe, kiam ni ekiris, ni kantis. Sed kiel mi hejmen venis, tion mi tute ne povas diri. Ne koleru min, sinjorina moŝto, sed vere mi estas senkulpa... Mi ne volis, sed oni perfortis min. Mi ne ŝatas drinki. Je mia honora vorto!
— Nu bone, bone, Ivan Nikolaeviĉ! Nenio okazis! Vi plenumis vian komision, vi transdonis la leteron kaj nenio pli... Ĉu ne?
Ivan prenis sian felĉapon kaj estis forironta kun oftaj sinklinoj. Sed la sinjorino haltigis lin.
— Ivan! Glaseton da vodki!
La okuloj de Ivan ekbrilis, sed protestante li skuis la kapon.
— Ne, ne, sinjorina moŝto. Mi ne drinkas...
— Nu, Ivan... — instigis lin la virino.
Ivan, kion fari, kapitulacis.
— Se vi perfortas, sinjorina moŝto... — li diris kaj etendis la manon al la glaseto da vodki, kiu havis gustumindan flavan koloron pro la enmetitaj citronŝeloj. — Je via sano, je la sano de la estimata sinjoro prokuroro kaj je la sano de liaj estimataj moŝtoj amikoj...
La virino verŝis en alian glaseton kaj proponis ĝin al Johano.
— Ĉu vi volas, Johano Juroviĉ?
— Dankon! Neniam!
— Ĉu vi, sinjoro Doŝky?
— Dankon! Ĉiam! — ridetis Petro kaj trinkis.
Ivan ankoraŭ trinkis unu glaseton je la feliĉa reveno de la edzo, unu glaseton je la feliĉa hejmeniro de la militkaptitoj kaj poste, profunde klinante sin, foriris.
Kelkminuta silento. Petro sidiĝis al la ludantaj infanoj kaj kompate rigardis ilin. Johano okupis sin per siaj pensoj, kiuj vagadis denove ĉe la forlasita hejmo. La virino karesis la kapeton de sia fileto.
— Li estas do la fileto de kapitano Medvedjuk! — ŝi diris.
— Jes! De la tigro, — respondis Doŝky.
— Kial vi avertis nin por silentado? — demandis Johano.
— Mi ne volis, ke tiu ĉi babilema kamparano eksciu, ke la filo, de la tigro estas ĉe mi. Tio estus danĝera por la etulo. Eble iu vandalo...
Petro subite eksilentis, kvazaŭ kaptite de nova ideo kaj rapide prenis sian mantelon. Johano kaj la virino mirigite rigardis lin.
— Kien? Kien? — demandis lin Johano.
— Hejmen!
Kaj li jam vestis la infanon kaj kisis la manon de la virino. Ŝi estis tute surprizita.
Petro dankis la gastamecon kaj kun la infano sur la brako li ekiris al la vestiblo. Tie li haltis momenton kaj turnis sin al ili.
— Mi petegas, sinjorina moŝto, al neniu vi diru, ke la fileto de la tigro estas ĉe mi. Al neniu!
Johano iris al sia amiko kaj retenante lin demandis.
— Kio estas al vi, Petro?
Petro post iom da konsidero, kun malgaja rideto, respondis.
— Nenio, Johano, sed mi pensas, ke ankaŭ mi komencas konstrui kartfortikaĵon sur sonĝfundamento.
Kaj preskaŭ kurante, li malaperis.
Pasis du tagoj. Johano kaj liaj samĉambranoj okupis sin pri la proksimiĝanta teatra vespero. Ili provis preskaŭ la tutan tagon kaj en la ĉambro No 10 restis sola Dogler. Li sidis ĉe la fenestro kaj sur liaj trajtoj rigidiĝis obtuza apatio. La okuloj senlarme rigardis al la muro, kie antaŭ tri tagoj pendis lia altarbildo: patrino kun sia fileto.
Freŝa blanka kvadratmakulo estis la sola videbla postsigno de la tragedio, kiu en lia koro postlasis similan malplenon. Liaj manoj jen nerve pugniĝis por momento, jen inerte malfermiĝis. Eĉ por kolero li ne havis forton. Sed en la mistera profundo de lia interno ĝermis venĝo. Senpova, sangavida venĝo.
Nun li turnis for la okulojn. Lia rigardo ĉirkaŭvagis en la malgaja kriptoĉambro kaj haltis ĉe la lito de Doŝky.
Knabeto, zorge kovrita per soldatmantelo, dormis tie. Dogler surpriziĝis, sed liaj okuloj ne perdis tiun strangan rigidecon. La infano ŝajnis vaksflava mortinto, almenaŭ Dogler vidis lin tia. Similan karmemoran mortinton havis ankaŭ lia koro. Tiun forprenis de li la vivo, dum tiun ĉi la morto forrabis. Li longe meditis kaj ne povis kompreni, kial oni metis tiun ĉi mortintan infanon en la ĉambron.
Lia turmentita cerbo mizere ekfunkciis. Zigzagaj pensoj, desegnis bildojn antaŭ li. De longe forsonintaj ridoj, pepaj infanbabiloj tiklis liajn orelojn. Infanaj manetoj tuŝis lian vizaĝon, tiris liajn lipharojn. Iom post iom mildiĝis liaj trajtoj kaj aperis ia grimaca rido ĉe liaj lipoj kaj iom poste falis larmo al la senkonscie pugniĝinta mano. La unua varma larmo kaj poste la dua, tria ĝis fine torente fluis la sala maldolĉa akvo el la fonto de la doloro. Lian tutan korpon skuis la ploro. Ia haltigita krio kunpremis lian gorĝon, sufokadis lin. La kolumo fariĝis fera ringo, kiun li devas rompi por libere spiri. La soldata bluzo ŝajnis peza kiraso, kiun li devas frakasi por liberigi sin.
Liaj manoj kun senespera gesto ekkaptis la kolumon kaj disŝiris. Per sola ektiro li malfermis la bluzon. La deŝiritaj butonoj brue disruliĝis sur la planko. Singulta plorekkrio eliĝis el la sufokata gorĝo.
— Fileto! Fileto mia!
Fale li ĵetis sin sur la tablon kaj la senvoĉa ploro skuis lin.
La pordo malfermiĝis. Kun pakaĵeto en la mano staris tie Fiza. Senbrue refermante la pordon ŝi embarase rigardis la ploregantan viron. Kion fari? Ŝi eĉ konsoli ne povas lin. Li ne parolas ruse kaj ŝi ne hungare. Tamen post momento ŝi ekiris kun hezito en la koro, kun ŝanceliĝo en la piedoj. Haltinte apud li ŝi jam etendis la manon por milda kareso, sed subite ŝi retiris ĝin. Eble li fariĝos nerve kolera, miskomprenante ŝian sinceran simpation kaj la kompaton rekompencos blasfemado. Ŝin, tiel junan, kiom da senjustaj kruelaĵoj instruis eviti virajn kapricojn! Ŝi do turnis sin al la lito, kie la infano dormis. Metinte la pakaĵon sur la litrandon ŝi prenis el la poŝo poteton da lakto, kiu nun estis amaso da glacio kaj kliniĝinte ŝi kisis delikate la frunteton de la infano.
En tiu momento Dogler levis la kapon kaj rimarkante ŝin lia mieno esprimis jen surprizon, jen konfuzon. Ekvibris lia rememorpovo. Iom post iom malhela konjekto klariĝis en li pri la antaŭaj tagoj, pasigitaj duonkonscie en la lito. La vekiĝinta rememoro aperigis la okazintaĵojn de la malfeliĉa vespero. Tiam al li kliniĝis virina vizaĝo kaj zorgmiene atentis pri liaj movoj. Strange, sed tiam li imagis, ke lia edzino klinas sin pente al li. Dum tiuj febraj horoj li pardonis ŝin. Nun vidante ĉi tiun knabinon, li eksciis, ke stratvagulino sidis longajn horojn ĉe lia lito. Nur stratvagulino kaj ne la edzino, kiun li adoris kaj kredis senmakula martirino. Nun la idolo kuŝas en fundo de marĉo. La edzino kaj la stratvagulino egalas. Eble tiu ĉi lasta superas la unuan. Dolora medito taŭzis lian koron.
Fiza rektiĝis kaj eksidis sur la liton. Iliaj rigardoj renkontiĝis. Dogler konfuziĝis sub la rigardo de l’ kompataj bluokuloj kaj sentis la neceson de ekparolo.
— Ĉu li vivas?
Fiza bonkore ridetis.
— Kion vi volas, sinjoro Dogler?
Mucida rideto kurbigis liajn lipojn. Ili ja ne komprenas unu la alian. La knabino atendis. “Niĉevo”, li diris kun preteriga gesto kaj turnante sin al la fenestro komencis skrapadi per la ungoj la glaciflorojn de sur la vitroj. Fiza volis sin helpi per mimiko. Ŝi estis iom groteska, sed infane ĉarma dum sia penado.
— Ĉu vi deziras trinki teon? Ĉu manĝi vi volas?
Dogler kapneis kaj ŝi, levinte la ŝultrojn, dediĉis sin al la knabeto. Ŝi ridetis al li, kvazaŭ revante pri ia neatingebla feliĉo feaj poste leviĝis. La poteton da lakto ŝi metis en la fornon. Ĝi degelu kaj varmiĝu. El la pakaĵo ŝi prenis kukon kaj rostitan kokidaĵon. Ŝi aĉetis ilin en la urbo por la mono de Doŝky. Poste el sub la lito ŝi prenis alian pakaĵon kaj komencis altranĉi infanan “rubaŝkon” (bluzĉemizon) el soldata mantelo. Kiel sperte ŝi faris ĉion. Ne unuafoje en la vivo. Ŝi ja havas kelkajn fratetojn. Post la tondilo venis la vico de la kudrilo kaj la filigranaj manetoj kun rapida lerteco aplikis, stebis, kudris.
La knabeto vekiĝis kaj la grasaj pugnetoj frotis la duone dormantajn okulojn. La buŝeto malfermiĝis je oscedo, kies fino fariĝis kaprica plorpepado. Fiza formetis la laboron kaj kuris al li. Dogler dronis en konfuzaj pensoj.
— Li ja vivas. Kial mi pensis lin mortinta? Strange! Kial?
Dume Fiza prenis la varmiĝintan poteton el la forno, la pecigitan kukon metis en la lakton, serĉis kulereton kaj manĝigis la infanon.
Iu malfermis la pordon. Izor Steiner staris sur la sojlo. Lia larĝrida mieno tuj ŝanĝiĝis, kiam li rimarkis Dogler. Post duonlaŭta saluto li komencis gratadi sian nukon. Facile estis diveni el lia mieno, ke li venis konsoli, sed ne scias kiel komenci. Li tusis kelkfoje, prenis grandan poŝtukon, brue purigis la nazon, intertempe malbenis la gripon, kiu kvazaŭ epidemie infektas la malfeliĉajn judojn. Vidante, ke li vane atendas respondon, laŭte li ekridis.
— Mi povus veti, ke vi opinias nun, ke tiu ĉi maljuna Izor venis vendi aŭ aĉeti. Vi eraras. Mi diras al vi, ke vi eraras kaj tial mi ne volas veti. Kial veti, se la eraro estas evidenta? Ĉu ne?
Li atendis momenton, gratis la nukon, okulsignis al Fiza kaj plilaŭtigante la voĉon daŭrigis.
— Vi estas tute prava. Mi ne venis vendi, nek aĉeti eluzitajn bluzojn, pantalonojn, ŝuojn, kaj uzeblajn, sed jam flikitajn ĉemizojn, kalsonojn, ŝtrumpojn kaj ... precipe mi ne venis veti kun vi, sinjoro Dogler. Do kial mi venis? Vi rajte demandas. Kaj mi respondos. Mi venis. Jes, mi venis, ĉar kuŝante sur mia litbenko mi meditis pri la vivo. Tre strange, sed se mi ne dormas, mi ĉiam pensadas. Eĉ se mi dormas, mi kutimas kalkuladi, ĉar el kalkulado konsistas la vivo de ĉiu malriĉa homo. Foje en sonĝo mi kalkulis la malprofiton, kiun kaŭzas al mi mia samfirmano Salomono. Kiam mi vekiĝis, mi tuj diris al li: kien vi metis la kvin rublojn, enspezitan por la kapitana bluzo de sinjoro kadetaspiranto Havassy. Ĉar sinjoro Havassy estas nur simpla kadetaspiranto, jam pli ol ses monatojn. La kapitanan rangon li donis al si nur en la militkaptiteco, sed de kiam lia kompanikomandanto kapitano Gyalai ankaŭ estas en la tendaro, li degradis sin pro singardemo. Nuu kaj Salomono tuj paliĝis, mi vangofrapis lin, li donis la ses rublojn kaj... Jen kiel utile se oni kalkuladas ankaŭ dum dormo.
Dogler ne atentis pri li. Izor kelkfoje glutis, rigardis al Fiza, kiu mute klarigis al li, ke la peno estas vana. Izor aliris kaj diris ruse:
— Mi venis konsoli lin.
— Neeble. De du tagoj li sidas tie kaj al neniu parolas. La manĝaĵon li rifuzas. Hodiaŭ mi vidis lin unuafoje plori. Li skrapas kaj ĉiam skrapas la glacion sur la vitroj.
Izor kompate balancis la kapon. Ili ĉiuj silentis. Subite, surprize Dogler turnis sin al Izor.
— Kial mi pensis lin mortinta? Diru, kial?
Izor surpriziĝis. Li ne komprenis la demandon kaj en la mieno de Dogler estis io, kio tremigis lin.
— Kiun vi pensis mortinta, sinjoro Dogler?
— La infanon.
Izor faris ian tre komikan mienon de ektimo kaj flustris ruse al Fiza.
— Li freneziĝis. Dio, li freneziĝis. — Poste kun altrudita kuraĝo li respondis. — Ĉar li dormis kaj vi pensis lin mortinta. Tute simple. Ne mirinde. Ankaŭ Salomono, mia kunfirmano, dormas ofte tiel profunde, kiel mortinta azeno. Tute simple. Ne mirinde.
Dogler denove turnis sin al la fenestro kaj skrapis la glacion. Li faris jam manplatlarĝan lokon, tra kiu oni povis vidi la straton. Fiza reprenis sian kudrolaboron, Izor sidiĝis kontraŭ Dogler kaj post iom da hezito alparolis lin.
— Sinjoro Dogler ... sinjoro Dogler ... aŭskultu min! Verdire mi estas nur simpla judo kaj nenio pli, sed, sinjoro Dogler, aŭskultu min! Ankaŭ mi havas edzinon kun geinfanoj en Marmaros, Dio helpu kaj gardu ilin, kaj ankaŭ mi ofte pensis tiajn aferojn ... tiajn aferojn ... nu ... mi ne trovas la plej ĝustan esprimon ... vi ja komprenas min... Ĉu ne?
— Kiajn aferojn? — ĵetis la demandon Dogler ne turnante sin.
— Nu, tiajn aferojn, en kiuj la virino estas ne sen peko ... vi ja komprenas min ... kaj mi pensis, ke tiajn aferojn mi ne povus ĝisvivi...
— Kaj okazis?
— Nenio okazis kaj nenio okazos. Unue, ĉar mia edzino estas jam ne tiel juna, ke iu havu apetiton pri ŝi. Due, ĉar ŝi neniam havis apetiton eĉ pri mi, kial ŝi povus havi pri fremdaj. Trie ... sed kial mi diru? Mi havas kvin geknabojn, belegajn infanojn, kvin malgrandajn judojn el kiuj kvar estas knaboj kaj unu ĉarma knabineto, eta kiel kokideto. Ŝi naskiĝis dum mi estis en la fortikaĵo Przemisl. Mi eĉ ne vidis ŝin, sed mi scias, ke ŝi estas kiel kokideto. Nuu, se tiuj kvin infanoj ne povus gardi ŝin kontraŭ la tento, tiam eĉ Dio ne povus gardi ŝin, ĉar Dio estas en la infanaj animoj...
Dogler faris nervan movon, sed Izor bonkore prenis lian manon.
— Ne skrapu, sinjoro Dogler, ne skrapu! Lasu min paroli! Mia koro sangas, se mi rigardas vin. Vi turmentas vin. Aŭskultu min. Do ... kiam mi pensis pri tiaj aferoj, mi havis sangavidajn pensojn kaj Salomono povas diri, ke mi ne estas malkuraĝa homo. Foje ... sed ni lasu la pruvojn! Mi volas al vi rakonti al aferon de mia najbaro, kiu dormas apud mi de tri jaroj.
Dogler interesiĝante levis la kapon.
— Ĉu ankaŭ li havis tiajn aferojn?
— Ĵus mi volis diri tion. Antaŭ kelkaj monatoj li ricevis leteron de sia edzino. Ŝi skribis malmulte, sed tamen tre multe. Ŝi sciigis pri la naskiĝoj de bovido kaj de nova knabeto, kies patro estas iu rusa militkaptito, ne de la bovido, sed de la knabeto... Nu, kaj kio? Ŝi petis pardonon kaj nenio pli...
— Kaj kion faris via najbaro?
— Li diris longan blasfemon kaj poste trankviliĝis. Nova knabeto, la familio plimultiĝas. La bovido fariĝos bovo kaj tiros la jugon, la knabeto fariĝos forta junulo kaj helpos en la laboro. Kial ekscitiĝi? Li trankviliĝis kaj pardonis. La ĉagrenon li ĵetis al la diablo. Ĉagreniĝu la diablo! Oni ne povas pli prudente fari. Eble li donos hejme kelkajn vangofrapojn al la virino kaj ĉio estos en ordo. Mi multon lernis el tio, sinjoro Dogler, tre multon. Unue...
Dogler ne plu atentis pri liaj paroloj. Li salte leviĝis, prenis mantelon kaj volis forkuri el la ĉambro. Fiza kaj Izor retenis lin.
— Kien vi volas, sinjoro Dogler?
Li ŝajne retrankviliĝis, sed nur por momentoj. La retenita kolero denove ekflamis en li kaj per sia tuta forto li ekskuis la antaŭ li tremantan Izor.
— Izor! Iru tuj al tiu fripono kaj diru al li, ke mi atendas lin!
Izor komencis petegi lin, sed nenio helpis. Dogler kriadis.
— Iru, kaj diru, ke mi atendas lin! Li venu tuj, aŭ mi mem iros kaj mortbatos lin kiel rabian hundon. Iru, iru, tuj!
Izor senespere tordis la manojn. La senpacienco de Dogler kreskis ĝis furiozo. Subite li eksaltis, kaj antaŭ ol ili povis lin reteni, li forkuris el la ĉambro. Izor veante sekvis lin.
— Kion vi volas fari, sinjoro Dogler? Haltu, haltu! Mi estu fava hundo, se mi ion komprenas el la afero.
Fiza restis sola kun la infano. Ŝi hezitis. Kion fari? Ĉu forkuri al la teatro kaj sciigi la aliajn? Sed pri kio? Ŝi ja nenion komprenis el ilia hungara parolo. Fine ŝi volvis la infanon en mantelon, kaj ekiris. Kurante ŝi direktis sin al la teatro. Dumvoje ŝi renkontis Izor, kiu malespere rakontis, ke Dogler volas dueli kun tiu kadetaspiranto.
— Dueli? Ĉi tie? Sen glavoj, sen pistoloj? — ŝi miris.
— Jes! Dueli, dueli! Ankaŭ mi diris, ke ne eble, sed li tiel strange ridetis. Li eble scias ian novan duelformon, ĉar li raŭke kriadis: ne vane mi skrapis la vitron! Mi scias kiamaniere dueli. Hodiaŭ devas morti unu el ni! Terure, Fiza! Kion ni faru? Kiel ni malhelpu lian frenezaĵon?
Fiza rememoris pri io, kio teruris ŝin. Ŝi rememoris, kiel Dogler rigardis tra la purskrapita vitro kaj kiam la rusa patrolo pretermarŝis, kiel subite ŝanĝiĝis lia konduto. Ŝi rememoris, ke antaŭ unu jaro okazis stranga duelo: la tirinto de la “nigra kugleto” devis ataki la rusan patrolon. Tiun malfeliĉan junulon oni mortpafis.
— Sinjoro Steiner, — ŝi decidis — iru tuj al la teatro, informu la sinjorojn Doŝky kaj Bardy. Ili nepre venu tuj. Sinjoro Dogler estas en mortdanĝero! Mi restos. Mi atendas la patrolon. Rapidu!
— Kaj vi volas resti ĉi tie? Mi ne komprenas.
— Iru, iru! Ne perdu tempon! Mi devas resti.
Izor ekkuris, sed ĉiumomente ekglitante sur la glacia vojo, nur malrapide li povis ekspedi sin. Fiza sekvis lin per rigardo, ĝis lia mizera figuro malaperis ĉe vojkurbiĝo. Tiam ŝi serĉis ŝirmon sub la pordego de neloĝata barako. La vento akre blovis. La infano ekploris. Ŝi premis lin pli forte al si.
La vojo estis senhoma. Ĉe la dekstra fino staris la barako de la gardistaro. El tiu direkto ŝi atendis la patrolon. Ĉe la kontraŭ fino viciĝis la oficiraj barakoj. De tie devus veni Dogler. Pli ol kvaronhoron ŝi atendis, sed neniu montris sin. Ŝia ekscitiĝo ĉiam pliiĝis. La frosto tute penetris ŝin dum la longa starado. La infano ekdormis sur ŝia sino. Tomba silento ĉirkaŭis ŝin. Neeble plu resti staranta samloke. Necese estas marŝadi. Ŝi ekiris do al la barako de la patrolo.
La neĝo grincis sub ŝiaj facilaj paŝoj, ĉi tio estis la sola brueto ĉirkaŭ ŝi. La silento strange impresis ŝin. Ŝi pensis pri sia sencela vivo. La unuan fojon ŝi sentis ian misteran bonfarton en sia animo. Nun ŝi havis celon: fari bonon al aliaj. Ŝi ekridis mokante sin mem, sed nun en la fundo de la koro ekvibris kordeto kaj ĝi dolĉe mistifikis. Jam de longe ŝi konjektis tion, ke pli ol profitemo de vagulino, pli ol simpatio al artistoj kaj pli ol homama kompato kroĉas ŝin al tiu ĉambro No 10. Komence ŝi ne kredis al si, poste ironie mokis sin pro la sento, poste longajn horojn plorante malbenis sian vivon kaj fine ŝi kapitulacis al la sorto. Nenion ŝi esperis, nenion ŝi volis — nur vidi lin, la solan, kies rigardo ŝin levis el la marĉo al la veraj homoj. Ŝi faris ĉion por plaĉi al li kaj li eĉ ne konjektis tiun koran sekreton, kiu tiel dolĉe turmentis ŝin.
Dum la marŝo ŝi jam preterlasis ankaŭ la artistan barakon. Por momento ŝi rerigardis, ĉu Dogler ne revenas, sed la vojo estis senhoma. Ŝi marŝis plu, sed post kelkaj paŝoj ŝi haltis. Patrolo, dek ses soldatoj, venis el la barako kaj kvarope viciĝis. Gvidanto (ne suboficiro, ĉar la nova reĝimo nuligis ĉiun rangon en la armeo), komandis ilin. Li estis juna alta knabo. Foje ŝi renkontis lin ie. Estus bone paroli kun li antaŭ ol okazos io. Ŝi restis staranta. La patrolo devas veni sur tiu ĉi vojo por atingi la kazernon.
La patrolo ekmarŝis kaj proksimiĝis. Sur la pafiltuboj brilis la bajonetoj kaj gaja soldatkanto eksonis. Dogler ne venis. Ŝi ekĝojis, kiam antaŭ la oficiraj barakoj ŝi ekvidis kelkajn militkaptitojn, kiuj rapide proksimiĝis. Verŝajne la kamaradoj de Dogler. Ĉe la vojkurbiĝo la patrolo ŝanĝos direkton kaj tiam Dogler plu ne povos renkonti ĝin. Ŝi ekspiris profunde — la danĝero estas pasinta!
Kaj ŝi trankvile ekiris al la proksimiĝantaj militkaptitoj. Sed subite ŝi haltis konsternite. La soldatkanto ĉesis. Krioj, blasfemoj, obtuza bruo de batoj venis al ŝiaj oreloj. Ektiminte ŝi turnis sin. Je sia plej granda teruro ŝi vidis tie malesperan luktadon. La soldatoj furioze batadis per pugnoj, pafiloj, militkaptiton, kiu plengorĝe kriadis, hungarlingve.
— Mortigu min, sed ne batu! Mortigu min!
Fiza plenforte ekkuris al ili, kaj ŝi kriadis, malespere.
— Ne batu lin! Lasu lin! Li estas frenezulo! Frenezulo!
La soldatoj momente ĉesigis la furiozan batadon. Ili rigardis la kure proksimiĝantan Fiza. La militkaptito falis teren kvazaŭ senviva. El lia frunto fluetis sango.
— Kion vi diras? — alkrias unu el la soldatoj.
— Frenezulo, frenezulo... Ĉu vi ne vidas?
— Frenezulo? Ne! Rabia menŝeviko!... Ni mortbatu lin!
Unu el ili, ursosimila bubo sovaĝe piedpuŝis al la kapo de la malfeliĉulo, kiu mallaŭte ekveis. Fiza alvenis ĝuste en la momento, kiam iu alia volis per bajoneto doni al li la lastan pikon. Per subita frapo ŝi forĵetis la pafilon el lia mano.
— Bruto! Vi ĉiuj estas brutoj! Ĉu vi ne hontas tiel turmenti, senarmilan homon, malfeliĉulon, frenezulon? Vi, armitaj ursoj! Ĉu ne honte al vi?!
La patrolgvidanto kubutpuŝis ŝin, okulumis kaj ridegis.
— Ĉu via amanto?
— Ne! Je Dio ne! Frenezulo! Malfeliĉa frenezulo!
— Ĉu vi konas lin?
— Kiun ŝi ne konas el la militkaptitoj? — rimarkis unu kun brua ekrido.
— Jes! Mi konas lin. Mi konas lin. Li estas tre bona homo. Subite li perdis la saĝon. Li havis malfeliĉon. Mi konas lin. Li freneziĝis.
Fiza, premante al si per unu brako la infanon, per la libera mano forigis la sangmakulajn harojn de la frunto de l’ vundito, ekgenuis, sed tuj ŝi saltleviĝis kun surpriza ekkrio. La malfeliĉulo ne estis Dogler. Ŝi vidis tute nekonatan vizaĝon. Junulo kun infanaj trajtoj. Ŝia surpriziĝo preskaŭ perfidis ŝin. Kiel ŝi komprenu ĉi tiun ŝanĝon? Ŝi konfuziĝis. Poste ŝi divenis. La sorto ĉe la nomtiro indulgis la trompitan edzon. Ŝia kompato tamen ne estis malpli al la nekonato ol ĝi estis al Dogler.
Intertempe kure alvenis ankaŭ Bardy, Doŝky kaj Keĉemen. Ili tuj komencis pritraktadon kun la soldatoj, kiuj nun vere hontis sian furoron kaj provis iamaniere pravigi sin per la armea disciplino kaj stabordono. Doŝky kliniĝis al la vundito kaj rekonante lin, li ekscitite turnis sin al Bardy.
— Li ne estas Dogler, sed tiu juna kadetaspiranto.
— Kiu kadetaspiranto?
Doŝky subite rememoris, ke ili ankoraŭ nenion sciigis al Bardy.
— Kiu kadetaspiranto? — ripetis Johano.
— Nun ne gravas la tuta afero. Hejme mi klarigos al vi ĉion. La vunditon ni devas tuj porti en la hospitalon.
Keĉemen kaj Doŝky levis la malfeliĉulon kaj portis al la apudvoja barako, ĉe kies pordego jam staris kelkaj scivolemuloj. Unu el ili kuris al la kuracista barako por venigi helpon. Ili metis la vunditon provizore sur litbenkon. Keĉemen restis ĉe li. Doŝky revenis.
La patrolo jam viciĝis por formarŝo, kiam la gvidanto subite turnis sin al Fiza.
— Kies infanon vi havas ĉe vi?
Fiza faris spitan kaj impertinentan mienon.
— Ne la vian, brutgvidanto.
La vizaĝo de la gvidanto malheliĝis.
— Mi scias. Sed nek la vian. Mi devas scii, kies infanon vi tenas ĉe vi?
— Ne estu tiel scivola!
— Se vi tuj ne respondas, mi arestos vin kune kun la infano. — Kaj liaj brovoj minace kuntiriĝis. — Laŭdire Medvedjuk, la tigro, vagas alivestite en la urbo. Li serĉas sian idon. Ni devas trovi la malgrandan tigron, por havi garantiaĵon kontraŭ la ĉefo de la menŝevika hordo.
Fiza paliĝis, poste nerve ekridetis. Ŝia rigardo malespere serĉis konsilon en tiuj de Doŝky kaj Bardy. Doŝky tremadis en la tuta korpo. Bardy staris trankvile, eĉ facila rideto ludis ĉe liaj lipanguloj. La gvidanto jam etendis la manojn al la infano, kiu terurite de la fremda viro ekkriis kaj serĉis defendon sur la sino de Fiza.
— Al panjo, al panjo... — ripetis senĉese la etulo.
Fiza kun energia forpuŝo flankenigis la etenditajn manojn kaj provoke kontraŭrigardis la soldatojn.
— Nu! Vi aŭdis nun! La infano mem diris. La patrino estas mi. Ĉu vi aŭdas, brutgvidanto? Kaj se ankoraŭ unufoje vi kuraĝos eĉ tuŝi lin, mi donos al vi tian vangofrapon, ke dum monato vi serĉos vian kapon. Vi volas min aresti? Min? Mi tuj kuras al la komandantejo por plendi, ke pacajn kamaradinojn oni atakas survoje kaj volas forrabi ŝiajn infanojn. La patrino estas mi. Mi! Nun vi scias jam.
La soldatoj ekridis. La gvidanto surprizite de tiu ĉi vortotorento iom pli cedeme demandis.
— Nu kaj la patro?
Johano subite paŝis antaŭ la soldatojn kaj forprenante la infanon el la brakoj de Fiza, kisis lin. Fiza senvole alpremis sin al Johano. Doŝky miris. La soldatoj ĉesis ridi. Estiĝis stranga, preskaŭ solena silento. La gvidanto bone konis Johanon kaj sciis, ke li estas favorato eĉ en la nova reĝimo. Pro tio respekte li alproksimiĝis kaj flustre demandis.
— Ĉu vi estas la patro, kamarado Bardy?
Johano trankvile ridetis.
— Ne! La infano ne konis patron — nur patrinon. Li kun tiu ĉi knabino apartenas al mi, ĉar viran maljuston povas ripari nur vira justo.
La gvidanto embarasiĝis. Li rigardis al siaj kamaradoj, kvazaŭ petante konsilon de ili. Doŝky ne komprenis la trankvilon de Johano. Nur Fiza tenis sin firme kaj plenfide. Ŝi sentis, ke li havas ion certan en la mano, por savi ilin.
La soldatoj interkonsiliĝis duonlaŭte. La respondo de Johano estis tro enigma por ili, sed la firma tono efikis. Ili hezitis. Fine decidis la gvidanto. Oni devas esplori la aferon. Li turnis sin rekte al Johano.
— Kamarado, respondu en la nomo de la leĝo! Kies infanon vi havas ĉe vi? Se li estas la filo de Medvedjuk, ni devas forpreni lin de vi, kaj vi respondos por tio al la revolucia juĝistaro. Pruvu per dokumento, ke ni ne suspektu vin.
Johano ridetante prenis el sia interna poŝo paperfolion.
— Jen! Rigardu, trankviliĝu, kaj lasu nin! Ĵus alvenis la kuracisto kaj ni devas esti ĉe nia malfeliĉa samsortano.
La gvidanto transprenis la oficialan dokumenton. Li rigardis longe, ekzamenis la stampojn, subskribojn, etendis ĝin kontraŭ la suno, gratis la nukon, rigardis la infanon, denove la dokumenton kaj fine ekridis longe, laŭte, eĉ bonkore.
— Diablo vin helpas, kamarado Bardy! Diablo vin helpas! Kion fari? La dokumento ne estas falsa, la infano ŝajnas tiom aĝa, kiom estas skribita. Diablo vin helpas, kamarado! — kaj li ekridis denove.
Kaj la patrolo formarŝis. Du soldatoj restis, por akompani la vunditon.
Johano metis la dokumenton en la poŝon kaj ekiris al la barako. La du soldatoj, Fiza kaj Doŝky sekvis lin. Al tiu ĉi lasta li nun klarigis la aferon, hungare, ke la aliaj ne komprenu.
— Kiam vi forkuris kun la infano, mi kaj Katja interkonsiliĝis. Kiel gardi la infanon kontraŭ venĝo? Tion, la plej gravan, vi forgesis en via entuziasmo. Vian forgesemon ni povis korekti, dank’ al Marusa.
— Dank’ al Marusa?
— Jes. Al Marusa antaŭ du jaroj naskiĝis eksterleĝa knabeto, kiu mortis post kelkaj monatoj. La knabeto mortis, sed la baptodokumento restis. Ĝi pendis en la kuirejo sur la muro super ŝia lito. Ĉiujare ŝi kutimas bruligi kandelon antaŭ ĝi dum la tago de mortintoj. Ni pruntepetis tiun dokumenton. Kial ne? Mi lernis tion de vi. Se la mortinta Doŝky povas vivi, kial ne la mortinta senpekulo.
Doŝky, malagrable tuŝita de tiu ĉi rimarko, riproĉe rigardis la vizaĝon de Johano, sed ties trajtoj estis tiel mildaj, senofendaj, ke lia indigno malaperis.
Ili atingis la barakon. Keĉemen atendis ilin ĉe la pordo. Malgaje li balancis la kapon.
— La brutoj preskaŭ frakasis lin. Du ripoj estas rompitaj. La kranio kontuzita kaj kelkaj vundoj sur la brusto kaj la dorso. Li perdis la konscion. La kuracisto havas ne tre multan esperon pri li.
— Kaj Dogler? — demandis Bardy.
— Neniu vidis lin. Verŝajne li estas hejme.
La barakpordo malfermiĝis kaj du flegistoj kun la portilo elpaŝis. La kuracisto sekvis ilin, la du soldatoj aliĝis kaj la malgaja trupo ekiris al la hospitalo. Johano haltis meditante. Li vane serĉis en siaj memoroj, ne trovis tie la vizaĝon de la malfeliĉulo. Kian interrilaton li havis kun Dogler. Li neniam vidis kune ilin. Ili duelis. Tion li eksciis el la ekscitita balbutado de Izor Steiner, sed ia kaŭzo? Li ne povis kompreni ke Dogler, tiu bonkora, silentema kaj pacama viro, povus postuli tian sangavidan satisfakcion pro ia bagatela ofendo.
Fiza ektuŝis lian manon.
— Sinjoro Bardy, ni iru hejmen. Malvarme kaj la infano frostotremos.
Kvazaŭ por forpeli ĵus estiĝintan konjekton li faris nervozan geston, profunde ekĝemis kaj senvorte ekiris. Doŝky zorgŝarĝite paŝadis apud li. Kiamaniere klarigi al Johano la tragedion? Kion mensogi? Kiom el la vero malkaŝi? Ĉi tiujn pensojn rompis tute neatendite indigna ekkrio de Johano.
— Frenezaĵo! Besta frenezaĵo!
— Pri kio vi parolas? — surpriziĝis Doŝky.
— Besta frenezaĵo estas, ke oni mordas unu la alian pro afero privata de iu tria persono. Besta frenezaĵo estas, ke viro rigardas virinon sensanga posedaĵo. Besta frenezaĵo estas, ke la korpan purecon oni metas antaŭ la animan. Besta frenezaĵo estas havi idolon kaj post falo de la idolo oferi homajn vivojn por la polviĝinta falsa dio.
Doŝky jam sciis, ke Johano divenis ĉion. Tamen mirigis lin tiu ĉi filozofio tiel subite eksplodinta. Tiu ĉi pensmaniero jam similis al la lia.
— Rigardu, Petro, — li daŭrigis — tiun ĉi knabinon. Mi diras al vi, ke tiu viro, kiu al ŝi redonos ŝian honeston antaŭ la socio, havas pli valoran trezoron ol kiu kondukas sian edzinon ĉasta al altaro rekte el monaĥinejo. La animon de tiu ĉi hardis la mizero, la vulgareco de la viroj, la sinsekvaj sortobatoj. Mi kuraĝus veti, ke ŝi, renaskiĝinte en la amo de honesta viro, povus konkuri kun monaĥineja virgulino en ĉiuj tentoj. Ĉu vi vidis ŝin hodiaŭ? Kiel heroe ŝi defendis tiun fremdan knabeton.
Doŝky ne respondis. Li jam delonge divenis la sekreton de la knabino. Ŝi jam renaskiĝis en la amo de honesta viro, nur la viro ne scias pri tiu ĉi amo. Kaj li neniam devas scii pri tio.
Johanon incitis la silentado de Doŝky. Li ĉiam ekscitiĝis kaj fariĝis nervoza, se oni ne partoprenis en liaj pensoj, se oni ne samgrade entuziasmiĝis pri tio, kio lian koron ekflamigis. Li volis montri sian sinceran estimon al la knabino.
— Fiza!
Ŝi haltis kaj atendis ĝis Johano atingis ŝin.
— Ĉu vi deziras ion, sinjoro Bardy?
Johano ekprenis ŝian manon kaj per belaj vortoj dankis ŝian hodiaŭan helpon. Fiza ekruĝiĝis, larme brilis ŝiaj okuloj kaj poste longe ŝi ridis. Ridis feliĉe, trile kaj protestis.
— Kial? Kial danki? Ĉar mi montris hodiaŭ la “anĝelan parton”? Eble venos tempo, ke mi konigos ankaŭ la “diablan”.
Ili atingis la barakon de artistoj. Johano kaj Doŝky antaŭrapidis en la Non 10. Dogler sidis ĉe la fenestro kaj skrapis la glacion de sur la vitro. Je ilia alveno li eĉ ne turnis sin. Doŝky iris al li kaj ektuŝis lian ŝultron.
— Dogler! Dogler!
Dogler levis la kapon, rigardis lin dum momento kaj poste, turninte sin, daŭrigis la skrapadon. Trankvile, sen ia ekscito li skrapis la glacion. Johano haltis antaŭ li kun la infano sur la brako kaj severtone alparolis lin.
— Dogler! Vere konsternis nin ĉiujn tiu freneza duelo, je kiu vi devigis tiun malfeliĉan junulon. Dogler! Ĉu vi povos trovi motivon, akcepteblan senkulpigon antaŭ liaj gepatroj, se li mortos? Dogler?! Ĉu vi ne respondas?
Dogler turnis sin al Johano. Ia stranga fremdeco brilis en liaj okuloj. Li etendis senvorte la manon al la infano. Jam ĉiuj staris ĉirkaŭ li, atendante ian klarigon, sed liaj lipoj senvoĉe moviĝetis. Eĉ unu vorton li ne kapablis diri, nur montris al la infano.
Doŝky terurite ĉirkaŭbrakis lin.
— Dogler! Kara amiko, kio estas al vi? Mia kara amiko!
Dogler post videbla longa penado ekbalbutis.
— Kial mi pensis lin montinta? Diru, kial?
Du monatoj pasis, venis printempo.
En la vestejo de la teatro estis granda bruo, vigla prepariĝo. La tajloroj helpis surmeti la artefaritajn mamojn kaj koksojn al la junuloj, kiuj prezentos virinrolojn. Belegajn kostumojn oni povis vidi tie. La virina inteligentaro de la urbo volonte pruntis kostumojn por montri sian simpation al la arto kaj — fanfaroni, ke “mian plej novan balan kostumon portis la primadono de la militkaptitoj”. Tio estis ja modo.
Cetere la rusoj tre favoris kaj subtenis la teatrajn prezentadojn, aranĝitajn de la militkaptitoj. Ankaŭ la komandantaro de la militkaptitejo donis al la aktoroj privilegiojn... Ili ne devis partopreni en malfacilaj laboroj. Eĉ la “kaŝnjik”-oj (noktaj rabistoj), kiuj senvestigis la pacajn civitanojn, estis favoraj al ili. Foje Johano, venante post noktmezo el la urbo, estis atakata de ili. La senvestigo jam komenciĝis, kiam unu el la kaŝnjikoj rekonis lin. Kaj — kun bonvola rideto li redonis la forprenitan pelton.
— Nu iru, Friz! (En iu opereto li estis nomata Friz.)
Johano sidis ĉe sia stablo kaj ŝminkis sin. Hodiaŭ li havis du rolojn. La ĉefrolon en la dramo de Keĉemen kaj lacigan epizodfiguron en sia propra opereto. Krome estis la reĝisora tasko.
Apud li sidis Doŝky, kaj Ŝarŝy, lia plej fidela helpanto en ĉiu teatra afero. Brava kolego, juna talento kun belega voĉo, eleganta ludmaniero.
Johano havis pesimisman humoron. Kiel ĉiam, li volis stimuli sin. Subite li ekĝemis.
— Vere, malĝuste mi elektis por mi la profesion. Mi malamas la scenejon.
Oni jam konis lin. “La direktoreto denove stimulas sin,” — ridetis kaŝe unu al la alia. Tamen Ŝarŝy, kiu sciis, ke por la amiko, incitata de la baldaŭa tragika rolo, estas nepre necese iom diskuti, kaptis la fadenon de l’ parolo.
— Kia aserto! vi ja bone scias, ke vi estas aktoro laŭ sango!
— Jes, ĉar la familia malsano infektis ankaŭ min. Miaj geavoj, gepatroj, preskaŭ la tuta familio estis komediantoj kaj ankaŭ mi fariĝis tia vagabondo. Sed, mi diras, ke tiu ĉi arto estas danĝera veneno.
— Veneno?
— Jes, veneno. Prezenti fremdajn sentojn, interpreti fremdajn pensojn, faligi larmojn pro fremdaj doloroj kaj pro tio multfoje ne kredi la sincerecon de la propraj, estas fatala detruo de la individueco.
— Ĉiu profesio havas malutilajn flankojn, — opiniis Ŝarŝy.
— Vi estas prava. Sed precipe la aktora arto venenas la animojn de siaj fanatikuloj. Ĝi ekstermas ilian originalecon. Mi forviŝus ĉi tiun abomenindan kriplon el la vico de la artoj.
— Profunde kompreni la sentojn de aliaj estas inda tasko por artisto.
Johano faris rezignan geston.
— Sed la fremdaĵojn transpreni kaj senti propraj estas sinpereigo. Abomeninda profesio. Mi malamas ĝin.
Ŝarŝy, kiu sciis, kiel neforŝireble tenas la scenejo Johanon ĉe si, ne povis respondi al ĉi tiu sintrompa mensogo. La diskuto ĉesis.
Post iom da silento Ŝarŝy, vera Don-Juano, serĉis alian temon. Li komencis entuziasmi pri knabino, kiun li vidis hieraŭ en la urbo.
— Ŝi estis belega! Superbelega! Sur la trotuarrando ŝi staris kaj kun revaj okuloj rigardis la marŝantajn soldatojn. Ŝi estis kvazaŭ bildo de Madono... Ŝi ne rimarkis min kaj mi libere povis ĝui ŝian belecon. Ho, se ŝi hodiaŭ ĉeestus, mi ludus nur por ŝi.
Doŝky ekridis.
— Mi rememoras similan aferon. Ĝi okazis ankoraŭ hejme. Mi sidis en omnibuso, ŝi staris ĉe la haltejo. Ŝi estis belega. Superbelega! Kvazaŭ vivanta statuo de Venus. Mi imagis min sur la Olimpo kaj ... subite ŝi kraĉis sur la trotuaron. Venus kraĉis kaj mi falis de la Olimpo en la omnibuson ... Hahaha!
Ŝarŝy indignis. Johano duonvoĉe rimarkis:
— Petro, vi estas ne plibonigebla.
Oni sonorigis sur la scenejo. Johano avertis:
— La unua sonorado! Rapidu knaboj!
La bruo pligrandiĝis. Tra ĝi aŭdiĝis la afekta voĉo de la primadono.
— Direktoreto, mia kara, rigardu tiun ĉi puntan kalsoneton. Ĝi ne estas helroza. Vi promesis al mi helrozkoloran... Terure, iu ŝanĝis eble... Iu ĥoristino. Nepre iu el la ĥoristinoj. Ili estas tiel impertinentaj. Direktoreto, mia kara, mi ne povas iri en tiu ĉi ĉifonaĵo sur la scenejon.
Sub la severa rigardo de Johano la afektanta junulo mallaŭtigis la voĉon:
— Bonvolu, kara direktoreto, ordoni, ke oni redonu al mi tiun kalsoneton. Vere estas impertinenteco, ke...
— Petro, bonvolu rigardi kaj aranĝi la aferon!
Doŝky iris al la grupo de la virinrolantoj kaj levante la jupojn esploris la aferon. Fine en angulo, kie la teatra barbiro razis la ĉefkantistinon, li trovis la helrozan kalsoneton.
— Tiu ĉi kalsoneto ne apartenas al vi, — diris Doŝky al la konsterniĝanta stelo.
— Al kiu do?
— Al Eŭdoxia.
— Denove al li? Ĉion al li. Mi ludu ja eĉ en vira kalsono ... ĉu ne? Mi ne donas. Ne ... ne ... ne!
Doŝky klopodis konvinki lin.
— Vi ne dancas. Vi nur kantas. Li devas levi la piedojn ĝis la kapo. Cetere vi ricevos tre elegantan kalsoneton. Tiun de la filino de l’ generalkuracisto. Mi povas diri, ke ĝi estas belega kaj puntriĉa.
— Ne ... ne ... ne! — li protestis energie je granda timo de l’ barbiro.
Doŝky volis iri al Johano, sed li jam venis, en la mano kun la kalsoneto.
— Somody, jen via kalsoneto. Redonu la alian.
La nervoza kantistino malsovaĝiĝis, senvorte obeis, kvankam lia mieno ne esprimis plenan kontentecon. Estiĝis ordo. Doŝky, kompreneble, devis rimarki:
— La virinoj, ankaŭ la virseksaj, mi diras, estas abomenindaj kreitaĵoj.
Johano flustre demandis.
— Ĉu ankaŭ la edzino de la “tigro”?
Doŝky iom ruĝiĝis.
— Ŝi ne estas virino, sed martiro.
Tria sonorado. Johano iris sur la scenejon. Doŝky ĵetis rigardon tra truo de l’ kurteno al la spektatorejo. Lia rigardo baldaŭ trafis Katjan. Malantaŭ ŝi sidis Fiza kun militkaptitoj. La spektatorejo estis plenplena. Pli ol mil ducent homoj. La orkestro jam ludis.
Tra la pordeto de la aktoroj li eliris. Pli agrable estos ekstere, kie estas belega, sunradia tago. Cetere la dramon li jam konis kaj por vidi la opereton li havas tempon. Rolon li ne havis hodiaŭ.
Li sidiĝis sur benketo apud la pordo. La radioj varme karesis liajn fermitajn palpebrojn. La triumfanta printempo ŝtelis sin en lian koron kaj liaj pensoj ree vagadis ĉe la centfoje prisonĝita vizaĝo, kiun nun certe malsekigas larmoj de patrina doloro. Ĉu ne ridinde, ke li, la konata virinmalamanto, la sarkasma sinmokanto enamiĝis al virino, kiun eĉ unufoje li ne alparolis ĝis nun? Ridinde, ridinde! Kaj tamen li fariĝis revanto, kiu longajn horojn teksas orbrilajn fadenojn de imagita feliĉo.
Kolomba plendo-kverado eksonis en lia proksimo. Li malfermis la okulojn kaj, post la ĉeso de la vidovibro, rimarkis la birdon sur la sablo. Ĝi paŝadis ronde kaj ronde en la sama loko. Kelkfoje ĝi haltis, la beketon ŝovis en la sablon kaj kveris plende, kvazaŭ plore, poste refoje komencis la tuton. Doŝky singarde leviĝis, proksimiĝis, sed la kolombo mirinde ne forflugis, ĝi kveris plende, dolore. Doŝky klinis sin al ĝi kaj ekvidis en la sablo detranĉitan kolombkapeton. La senvivan beketon kisadis la plendanta kolombo.
Doŝky kortuŝiĝis. Ia stranga respekto al la doloro de la birdo vekiĝis en li, kaj kolero kontraŭ la vandala dekoraciisto, kiu oferis al sia apetito la vivon de kara birdeto. Kaj li, la cinikulo, ekkaŭris, kaj kiel iam en sia infanaĝo, komencis fosadi per la ungoj kaveton por enterigi la malgrandan viktimon de la homa avidemo.
Malantaŭ li nun iu ekkriis laŭte kaj gaje.
— Bonan amuziĝon, sinjoro! Ĉu vi infaniĝis aŭ serĉas kaŝitan trezoron?
Doŝky rekonis la voĉon de Izor Steiner kaj ne turnante sin respondis.
— Mi enterigas.
— Kion vi faras?
— Mi enterigas. Tiun ĉi kolombkapeton.
Izor sulkumis la frunton: li rememoris pri Dogler, fermita inter la frenezuloj. Pliproksimiĝi li ne povis, ĉar azeno staris ŝarĝite apud li sur la vojo, ĝin li devis teni, ke ĝi ne forkuru. Interesiĝante li etendadis do la kolon, kaj mirante vidis ke Doŝky prenas gazetfolion el la poŝo, levas ion el la polvo, volvas ĝin en la paperon kaj metas la pakaĵeton en la kaveton. Izor mirante balancis la kapon. Doŝky, fininte la aferon, nun unuafoje ekrigardis al Izor, kies mieno igis lin ekridi.
— Ĉu vere vi enterigis? — scivolis dubante Izor.
— Jes, vere vere! — kaj la rido ankoraŭ vibris ĉe la lipoj de Doŝky.
Izor aspektis vere komika. Li staris ĉe malantaŭo de azeno kaj tenis forte ĝian voston. La besto persistis obstine pri la plua trotado, dum Izor deziris halti iom por babiladi.
— Izor, hufbatos vin la azeno!
Izor singarde klopodis stari en prudenta distanco, sed la voston li spasme tenis.
— Neeble teni ĝin alimaniere! Tiu ĉi azeno estas tia azeno, kiu mordas. Se ĝi hufbatos, mi saltos, sed kion mi faru, se ĝi mordos?
— Vi vekrios.
— Nu, tion mi faros, eĉ se ĝi hufbatos min. Sed tiel estas pli facile eviti la atencon de tiu ĉi malbenita besto. Ĝi estas rusa azeno, sed same obstine malsaĝa, kiel la hungara.
— De kiu vi aĉetis ĝin?
Izor ruzete grimacis, montris al sia ĉapo, sur kiu kvinpinta ruĝa stelo pruvis, ke li apartenas al la ruĝa armeo.
— Ĉu vi perdis la saĝon? Post hejmenveno oni postulos de vi klarigon? Ĉu vi forgesis, ke niaj oficiroj faras protokolojn pri tiuj, kiuj aliĝis al la ruĝa armeo?
La ruzeta grimaco de Izor transiris en larĝan ridon. Li kapsignis, kaj Doŝky aliris. Izor ĉirkaŭrigardis, tiris lin al si pli proksimen.
— Mi estas laŭĉape ruĝa, laŭkape, kio mi estis. La ĉapo diras, ke mi apartenas al la ruĝa armeo, sed tiu ĉi azeno scias, ke mi estas, kio mi estis. Eĉ pli! Mi estas heroo, kiu oferas sin por vere patriota afero.
— Mi ne komprenas vin.
— Nature, ĉar mi ankoraŭ nenion klarigis. Aŭskultu! Ne! Atendu iomete! Retenu anstataŭ mi tiun ĉi azenon, ĉar se mi ne gestas, mi ne povas paroli. Paroli kaj teni azenvoston samtempe estas neeblaĵo.
Doŝky helpis bridi la obstinan beston kaj ligi ĝin al paliso. Izor viŝis la ŝvitgutojn de la frunto, profunde ekspiris, prenis skatolon da cigaredo el la poŝo kaj prezentis ĝin al Doŝky.
— Ekfumu, ĉar la historio estas iom longa. Bona cigaredo. Iam nur la rusaj oficiroj fumis tiajn. — Li sidiĝis sur la benketon kaj mallaŭtigante la voĉon komencis. — Vi scias, ke niaj oficiroj ne estas tre favorataj de la ruĝa reĝimo. Dum la lastaj semajnoj ili apenaŭ ricevas eĉ manĝi. La ĝisnuna salajro ie malaperas kaj niaj bravuloj vendas kio estas vendebla por havi monon. Nu, se ili iomete suferas, do ili suferu! Kial ne? Ili ja havis ĝis nun ĉion. Ofte ankaŭ la nian. Tamen malsati ĝis freneziĝo estus ne prudente ... ĉu ne? Do ili ne volas malsati. Nu! Foje mi vizitis mian amikon en la oficira tendaro. Li estas rezerva leŭtenanto ĉe la trajnbrigado kaj judo. Tre bona judo. Li plendis. Nature li plendis, ĉar dum la lastaj semajnoj li malgrasiĝis pli ol ok kilogramojn. Konstati tion oni ne tro povas, ĉar li eĉ nun pezas almenaŭ okdek kvin. Nu, li tamen plendis kaj la fumaĵitan fiŝon kiun mi aĉetis por vespermanĝo al Salamono — Salamono estas mia kunfirmano kaj fripona judo, kiu ĉiam volas min trompi — li glutis, kvazaŭ muŝon hundo. Li glutis kaj plendis kaj kortuŝis min kaj de tiam ĉiutage mi ŝtelis min en lian barakon kaj nutris lin kiel oni nutras la hipopotamojn en la zoologia ĝardeno. Nu! Foje, kiam li estis englutonta kvaronmetran kolbaseton, venis en la ĉambron kapitano Prokeĉ. Vi konas lin, ĉu ne? Kapitano Prokeĉ, kiu aĉetis paron da orumitaj ŝuoj por nia primadono. Bone. Li envenis kaj rigardis avide la kolbaseton. Mi sciis, ke ankaŭ li tuj plendos kaj mi ne povas aŭskulti plendadon. Kion fari? Mi donis al li la porcion de Salomono. Li dankis, manĝis kaj plendis, ke la rusoj tiel, ke la rusoj tiel, kaj tiel plu. Li diris bonkore al mi, ke malgraŭ tio, ke mi estas judo, tamen mi estas honesta homo. Li diris: “Izorĉjo! Vi povus savi nin el la mizero. Estu nia konstanta liveranto.” Ajve! — mi pensis. Bela afero estas la honesteco, sed eĉ la plej honesta judo ne povas esti tiel malŝage honesta, ke li nutru kelkcentojn da malsataj oficiroj je sia propra malprofito. Sed, mi povas diri, ke kapitano Prokeĉ estas pli saĝa ol la plej ruza judo. Li kondukis min al majoro Hitzinger, kiu post longa konsidero konsentis, ke mi estu la konstata liveranto por la vendejo de kapitano Prokeĉ en la oficira tendaro. Jen kiel granda judo li estas. Jen kiel! Li volas satmanĝi kaj profiti monon. Nu! Por esti konstanta liveranto mi bezonis permeson de la nuna reĝimo. Sed la ruĝa reĝimo donas tian permeson nur al ano de iu fakorganizaĵo. Al komercistoj eĉ tiel ne. Kion fari do? Kapitano Prokeĉ, tre ruza homo, elpensis, ke ĉar al ruĝa soldato ĉio estas permesita, mi aliĝu ŝajne al la sovjeta armeo por savi la oficirojn el la malsatmorto. Majoro Hitzinger kaj kapitano Prokeĉ faris dokumenton pri tio, ke mi servas en la ruĝa armeo nur pro patriota devo. Ili subskribis kaj jen tiel mi fariĝis heroo. Kaj kial mi diris, ke tiu ĉi azeno scias tion? Ĉar sub ĝia selo estas kaŝita tiu dokumento.
Doŝky havis skrupulojn.
— Izor, tiu dokumento estos tre danĝera, se ĝi trafos en la manojn de la bolŝevikoj.
Izor ekklakis per la lango, ruze ridetis kaj metis la manon sur la ŝultron de Doŝky.
— Sinjoro Doŝky! Mi diros al vi tion, kion al mi diris kapitano Prokeĉ. Kvankam vi estas kristano, tamen vi estas tute honesta homo. Ne ofendiĝu! Mi nur ŝercas. Tiel ŝercas la judo. Mi turnas min al vi kun granda peto. Konservu tiun danĝeran dokumenton kaj kiam mi bezonos ĝin, redonu. Ĝis tiam ĝi restu ĉe vi. Ĉar vere, tiuj ĉi ruĝaj soldatoj ne komprenas tiajn ŝercojn kaj ili tuj pafas. Ili ĉiam pafas kaj pafas.
Doŝky konsentis pri la peto, sed lia rideto montris ke li iom moke opinias pri la kuraĝeco de Izor. Izor laŭte protestis.
— Ne! Vere ne! Mi ne estas tiel malkuraĝa, kiel vi pensas. Sed mi devas gardi mian vivon por mia familio. Pensu, ke mi havas kvin infanojn el kiuj la lastan mi ankoraŭ eĉ ne vidis. Kaj vidu la aferon! Kiam mi petis tiun ĉi aserton, mi pensis rekte pri ili. Kion mi dirus al la longbarba, Abrahamo, se li riproĉus min, ke mi estas la unua judo, kiu faris ion sen dokumento? Sed tio estas nur ŝerco. Mi estus povinta peti kapitanon Prokeĉ mem, ke li konservu ĉe si la dokumenton, sed ... sed ... ne ofendiĝu, kara sinjoro Doŝky, sed tiu kristano, kiu estas pli ruza, pli negocema ol judo ... ne ofendiĝu ... ne povas esti honesta homo.
Doŝky plengorĝe ekridegis kaj frapis sur la ŝultron de Izor.
— Izor, Izor vi timas la pafilon! Cetere vi estas prava! Mi nur ne povas imagi, kiel vi povis uzi pafilon en la tranĉeo.
— Tute simple. Mi ne uzis pafilon.
— Ĉu vi ne uzis? Eble vi neniam pafis en la vivo?
— Mi pafis, sed ĉiam singarde, ĉar unuafoje, kiam la ĉanon mi ektiris, tiu malsaĝa pafilo tiel forte vangofrapis min, ke preskaŭ mi elsputis la dentojn. Mi pafadis sur la ekzercejo, sed en la tranĉeo? Kial pafi? Nu diru, kial? Ni jam estas post la tuta afero. Ni povas paroli malkaŝe.
— Ni devis pafi, ĉar oni pafis ankaŭ nin.
— Aŭskultu, sinjoro Doŝky! Foje mi estis en la tranĉeo ĉe la telefono. De mateno estis silento kaj mi ĝuis la silenton. Mi pensis pri la kvin infanoj, pri la edzino, kiu nun rakontas pri miaj heroaĵoj al la najbarino Rosenblut Subite la rusoj freneziĝis. Ili komencis pafi kaj pafi tiel furioze, ke mi estis tri metrojn sub la tranĉerando, tamen mi ĵetis min surventren. Tiam, tiu malbenita telefono ektintis, bruis. Mi devis alrampi kaj preni la aŭdilon. El la stabo iu kolonelo demandis “kial pafas la rusoj?” Li demandis min, kial oni pafas? Kion respondi? “Oni pafas, ĉar estas milito.” Se vi estus aŭdinta la blasfemadon, la ofendtorenton de tiu kolonelo! Ĉu mi ne estis prava? Kaj tamen li nomis min bovo.
— Nu Izor, vidu, vi mem diris, ke oni pafis. Kial do ne pafis ankaŭ vi? Vi ne estas nazareno, kies religio malpermesas tuŝi armilon.
— Mi diros al vi sincere la kaŭzon de mia ŝajna malkuraĝo.
Doŝky jam antaŭe ridetis pri la respondo. Sed Izor fariĝis preskaŭ solena.
— Kiam la kaporalo montris al mi mian lokon en la tranĉeo mi pensis, ke ĉi tie tiel multaj homoj pafadas, ke unu pli aŭ malpli jam ne efikas. Se mi estus sciinta, ke mia kuglo finos la tutan aferon, mi estus pafinta, eĉ se tuj mi estus mortinta post tio. Sed unu kuglo ne helpas. Ĝi nur pligrandigas la bruon. Kaj poste mi pensis pri la kvin infanoj, tiam estis nur kvar, kaj mi pensis pri mia edzino, kiu eble nun ekbruligas la kandelojn... Mia malfeliĉa edzino kun kvin infanoj, tiam estis nur kvar, kaj mi ne pafis. Mi pensis, ke en la alia malamika tranĉeo estas simila malfeliĉa judo, kiu havas kvar infanojn kaj li ne pafas. Kial ni pafu unu la alian? Kial ni reciproke orfigu infanojn? Kion ni povus diri al la longbarba Abrahamo, se li demandos nin, ĉu pafadi estas pli profitdona ol honeste brokantadi en Marmaros? Tial mi ne pafis do!
En la sama momento en la teatro ektondris entuziasma aplaŭdado. Ŝajnis al Doŝky, ke tiu aplaŭdo koncernas ankaŭ tiun ĉi mizeran homon, kiu ne pafis, ĉar eble li estus mortpafinta alian judon, kiu havas kvar infanojn. Se ĉiuj estus pensintaj kiel tiu ĉi bagatela brokantisto!... Eh, pli bone ne pensi! Kristanoj kontraŭ kristanoj, homoj kontraŭ homoj kaj nun ... nun, terure, fratoj kontraŭ fratoj, filoj kontraŭ patroj.
Emociite Doŝky ĉirkaŭprenis la judon kaj tre brue, por malkaŝi sian kortuŝon, li ekkriis.
— Nu, Izorĉjo, donu tiun danĝeran fromaĝpaperaĉon! Mi bone ĝin konservos kune kun via sekreto.
Izor prenis el sub la selo de la azeno la dokumenton, ĉirkaŭrigardis singarde kaj ŝovis ĝin en la manon de Doŝky.
— Nun mia vivo estas en viaj manoj.
— Mi ne perfidos vin, Izorĉjo.
— Tion mi scias, sed... — li ekgratis sian nukon — de kiam mi estis la dektria en via ĉambro, multfoje frostotremigas min la penso, ke eble neniam mi povos plu brokantadi en Marmaros.
— Izor, Izor, ne estu malsaĝe superstiĉa! Vi sane revenos al via edzino kaj kvar infanoj...
— Kvin, kvin, kvin! — korektis Izor vigle, eĉ fanfarone kaj prenis novan skatolon da cigaredo el sia poŝo. — Sinjoro Doŝky, bonvolu fumi tion je ilia sano. Ankaŭ la cigaredfumo flugas supren al patro Abrahamo kaj ne ĉagrenos lin, ĉar ĝi estas vere bonega cigaredo. Bonega!
La publiko dum la paŭzo elvenis por spiri freŝan aeron. Izor malligis la azenon kaj adiaŭis. Li jam estis forironta, kiam io venis en lian kapon.
— Sinjoro Doŝky, mi forgesis la plej gravan. Mi renkontis la barakpoŝtiston kaj mi vidis ĉe li leteron por sinjoro Bardy. Ĝi estas ĉi tie sub mia ĉapo. Elprenu ĝin, ĉar se mi lasos forgliti la azenvoston, tiu ĉi malbenita besto forkuros kun mia tuta profito.
Doŝky elprenis ĝin kaj Izor ekirigis sian azenon. Doŝky rigardis la leteron kun sincera ĝojo. Ĝi estis el Hungarujo. Pli ol duonjaro pasis, ke Johano ricevis la lastan. Li rapidis en la vestejon, kie Johano staris meze de entuziasma ovacio.
— Johano, jen la plej bela premio! Letero el via hejmo, — li kriis.
La seriozaj trajtoj de Johano, kiun vere tedis la gratuloj, tuj heliĝis.
— Donu, donu, mia kara! — kaj avide li deŝiris la koverton, sur kiu li rekonis la skribon de sia patrino.
Oni silente kunĝojis. Sed nur kelkajn momentojn, ĉar la ĵus mildiĝintaj trajtoj baldaŭ taŭziĝis, la lipoj kunpremiĝis. Johano fale sidiĝis al sia stablo. En liaj trajtoj estis tia ĉagreno, ke neniu kuraĝis interesiĝi pri la enhavo de la letero.
Bardy rigardis sin en la antaŭ li staranta spegulo. Li rigardis sin, sed ne vidis. Longe li forgesis pri ĉio ĉirkaŭ si, nur kiam la dekoraciisto raportis, ke la scenejo estas preta por la opereto, li rekonsciiĝis kaj amare ekridis.
— Kion mi diris al vi, Ŝarŝy, ke pro fremdaj sentoj ni devas formeti la niajn. Eh! — kaj metinte la leteron en la poŝon li komencis sin ŝminki por la nova rolo.
Doŝky kompate atentis lin. Li vidis, ke Johano luktas teruran batalon por regi sin. Mil ducent homoj volas nun ridi atendante la farsan komedion.
Dum la tuta prezentado Johano, kvazaŭ perforte dronigis sin en la nervdifekta tasko de reĝisoro. Li estis iom eĉ tro bagatelema, sed oni respektis lian nekonatan doloron. La sukceso estis brila, la entuziasmo brue ovaciis kaj post la falo de la kurteno la publiko per tondra aplaŭdado postulis lin antaŭ la lampojn. Johano nun apartenis al la plej egoista amaso kaj ne al si. Li lasis fari ĉion kun si laŭ ĝia despota volo. Sed kiam li fine eniris la vestejon, falante sur seĝon li ekploris kaj ploris, ploregis arde, nehaltigeble.
En la vestejo ĉiuj silente paŝadis, flustre parolis. La vestejo iom post iom malpleniĝis, restis nur la tri amikoj. Kiam la plorego iom cedis, Doŝky mallaŭte demandis.
— Kio okazis al vi, Johano? Kara amiko, kio okazis al vi?
Johano eklevis la kapon.
— Nenio, karaj! Vere nenio! Nur — mia patro mortis kaj ... kaj... pli nenio.
Li ekskuis la kapon, poste longe rigardis sian ŝminkitan vizaĝon en la spegulo. Kiel ridinde! Kaj li ekridis, raŭke, kaj en subita kolero per pugnobato li disrompis la spegulon.
— Mia patro mortis kaj nenio pli!
Ŝarŝy volis konsoli lin. Doŝky silentis. Strange lin impresis tiu hezita, dolora “kaj”. Johano prisilentis ion. Eble duan malfeliĉon. Nevole li pensis pri Dogler, sed li forpelis la penson.
Timema frapado sonis sur la pordo. Doŝky iris malfermi ĝin. Antaŭ la pordo staris Fiza kun la malgranda knabeto.
— La prokuroredzino atendas lin — flustris Fiza.
— Ŝi atendu! Verŝajne Bardy hodiaŭ ne emos akompani ŝin.
— Kio okazis?
— Li ricevis leteron. Lia patrino sciigis la morton de la patro.
Fiza, emociita, volis kuri al Johano, sed Doŝky retenis ŝin.
— Estus pli saĝe, se vi irus al la sinjorino kaj sciigus ŝin pri la malfeliĉo; ŝi revenu sola en la urbon.
Fiza ekiris, sed Doŝky haltigis ŝin, kaj post pripenso li donis alian instrukcion.
— Tamen, ne! Diru, ke Johano baldaŭ estos preta, sed nenion pri la letero, kiun li ricevis! Ĉu komprenite?
Fiza kapjesis kaj ekiris. Antaŭ la elirejo ŝi haltis. Ŝi malamis tiun ĉi virinon, kiu, laŭ ŝia sento, nur ludas kun Johano. Ho, ŝi konis ŝin tre bone. Antaŭ Johano estis multaj kaj post Johano venos multaj. La edzo fermas la okulojn, ĉar li bezonas tiun ĉi pupon, kies beleco akiras protektantojn. Ŝi taksis sin pli honesta ol la ĉarman belulinon.
Ŝi staris kaj meditis. Kial ne volas Doŝky, ke ŝi sciigu ankaŭ la funebran leteron? Dum la sciigo oni povus bone spioni ŝian mienon. Per tio oni povas multe diveni. Ŝi decidis kaj malfermis la pordeton.
Kaj la senpaciencan Katja ŝi trovis rekte antaŭ si. Momenton ili interrigardis fikse. Katja rekonis la knabinon, de kiu foje ŝi forprenis sian leteron. Iom ĝenite ŝi ekparolis.
— Ĉu sinjoro Bardy estas jam for?
Fiza kape montris al la vestejo. Ŝi ankoraŭ hezitis.
Nun, post paŭzo, ŝi elpuŝis:
— Lia patro mortis.
Ŝi rigardis esplore la vizaĝon de la virino. Ĝi montris surprizon, sed nenion pli.
— De kiu li scias tion?
— Li ricevis leteron.
La mieno de Katja malheliĝis, tuŝita de malagrabla penso. Ŝi demandis senpacience.
— Ĉu li nenion komisiis al vi?
Fiza forte akcentis.
— Li nenion. Li vere nenion.
La tono de la stratknabino ofendis Katja. Ŝi rimarkis ankaŭ duonkaŝitan rideton en ŝiaj okuloj. Ŝi ne povis reteni sin.
— Iom impertinente vi respondis.
Fiza larĝe malfermis la okulojn, faris naivan grimaceton kaj kun falsa humileco demandis.
— Ĉu impertinente, sinjorina moŝto? Pardonu min, sinjorina moŝto! Li diris nenion, vere nenion, sinjorina moŝto, — kaj en ŝiaj okuloj ekfulmis malamo kaj kolero, sed ŝia voĉo restis humila. — Mi sincere bedaŭras, ke la sinjorina moŝto sentas sin ofendita de mia respondo. Pardonu tre altestimata sinjorina moŝto!
Katja sentis la sarkasmon de la multfoje ripetita “sinjorina moŝto”. Ŝi ektremis pro kolero. Ĉifono de strato mokas ŝin kun impertinente humila incito. Ŝin, la prokuroredzinon, tiu ĉi ĉiesulino! La ofendita vanteco pelis la sangon en ŝian kapon, ŝi ne povis regi sin. Ŝi vangofrapis la knabinon.
La bato ne estis forta, apenaŭ tuŝis la vangon, sed Fiza, kvazaŭ tigrino, furioze saltis al ŝia brusto. La silka bluzo ŝiriĝis sub ŝiaj ungoj. Ŝiaj okuloj sovaĝe turniĝadis, ŝiaj dentoj grincis. Raŭke, balbute eliĝis duonvortoj el ŝia buŝo. Vulgaraj, nereprodukteblaj esprimoj.
Katja terurite rifuĝis, sed antaŭ ol ŝi atingis la pordon, Fiza jam staris denove kontraŭ ŝi. Ŝiaj manoj kaj nazloboj tremis, ŝia brusto ondis, ŝia koro batadis kvazaŭ freneza martelo. Katja tremis, volis krii, sed ne kuraĝis, ŝia mieno petegis indulgon. Longa spirhalta momento. Fiza subite retrankviliĝis kaj malŝate ekrikanis.
— Nu, kamaradino, sinjorina kolegino, ni fariĝis egalaj. Pli honeste tiel! Multe pli honeste ol preteriri sen kalkulo. Ne timu! Mi ne tuŝos vin. Nur kelkajn vortojn mi havas ankoraŭ al vi. Nur kelkajn vortojn, tre estimata kamaradino kaj ŝatata kolegino. Malfermu la orelojn!
Katja iom rekuraĝiĝis kaj denove ekiris al la pordo.
— Lasu min! Mi ne havas kun vi aferon! Pri la hodiaŭa vi respondos antaŭ la juĝistaro. Foriru el la vojo!
Fiza ridis triumfe.
— Ankoraŭ ne! Atendu iomete! Mi finos mallonge. Aŭskultu, kamaradino! Mi scias, ke vi faras kruelan ludon kun tiu, kiun vi nun atendas.
Katja surpriziĝis, poste ekridis longe kaj moke.
— Ah, amkonkuro, ĵaluzo!... Kaj mi ne divenis! Kaj li ludis antaŭ mi komedion, sanktan ermiton, kiu kontraŭstaras ĉiun tenton... Hahaha! — subite ŝi turnis sin for de la knabino kaj ekiris, sed Fiza ekkaptis ŝian manon.
— Restu! Vi eraras. Eĉ per unu fingro li ne tuŝis min. Ĉu vi komprenas, kolegino, ĉar vi estas vere kolegino. Mi nur avertas vin, ke ne ludu plu, ne tentu plu lin, ĉar mi ne volas, ke li havu saman finon kiel viaj viktimoj.
— Miaj viktimoj?! — kaj Katja fanfarone ekridis.
— Jes, viaj viktimoj! Se vi forgesis ilin, mi rememorigos vin. Antaŭ tri jaroj, antaŭ via edziniĝo, la juna kaŭkaza kapitano. Li mortpafis sin. Dum la edziĝa festo, fi, eĉ mi mem hontas, oni surprizis vin kun la generaladjutanto. Via edzo en duelo kripligis lin por la tuta vivo. Rememoru pri la deputito de la sveda Ruĝa Kruco, kiu en via dormoĉambro tratranĉis siajn pulsojn. Poste venis la vico de abomeninda tragikomedio kun negroartisto, kiun via edzo forpelis per kozakaj skurĝoj el la vestejo de la urba-teatro. Kaj antaŭ Johano la juna turka oficiro kiu mortis en la malliberejo. Kaj nun estas lia vico. La saman ludon vi faras ankaŭ kun li kaj mi scias, ke la tuto jam estus delonge finita, se li estus kapitulacinta al via histeria kaprico.
Katja staris mute, kvazaŭ ŝtoniĝinte. En la okuloj de la knabino refoje ekbrilis la sovaĝa flamo.
— Kiomfoje vi trompis vian edzon, Dio scias nur. Jes, tre estimata kolegino, vi estas la diablo mem. Vi mistifikas vian edzon. Vi ŝajnigas vin martiro, kiun la viroj ampersekutas. Vi estas pli kulpa ol ni, stratknabinoj, ĉar vi forprenas saĝon, honeston, animon. Faru, tio estas via afero, sed ne kuraĝu ludi kun tiu ĉi viro, ĉar vi trovos min kontraŭ vi.
Katja retrovis sian kuraĝon en la momento, kiam ŝi rimarkis, ke Fiza alvenas al la sentimentala punkto. Ŝi ekskuis sian belegan kapon, kaj moke, sed kun plena ĉarmo ridetis al la silentiĝinta knabino.
— Ne ludu kun li, ĉar mi amas lin. Kial vi ne diras tute malkaŝe. Plihoneste tiel. Multe pli honeste tiel!
En la okuloj de Fiza aperis larmoj. Katja rimarkis ilin kaj pliakrigis sian sarkasman tonon.
— Kial vi ne diris tuj! Malespera amo! Kiel romantika! Vere kortuŝa afero. Indas verki romanon pri ĝi. Mi sincere kompatas vin, el tuta koro kaj por rekompenci vin mi faros amkonfeson anstataŭ vi. Li havas vakskoron, emas al la romantikeco kaj vi estos priaŭskultata. Hahahaha! Ci, eta gardanĝelo!
Fiza severe kuntiris la brovojn.
— Kaj mi kondukos lin al tomboj de viaj viktimoj.
Katja ektiris la ŝultrojn, la lipojn mokeme kuntiris.
— Konduku do! Li ne kredos al vi. Nenion li kredos.
La pordeto subite malfermiĝis kaj Johano staris sur la sojlo. Malantaŭ li liaj amikoj. Fiza, kvazaŭ surprizata infano, mallevis la okulojn. Katja paliĝis. Ŝi neniam vidis tian dolore trankvilan vizaĝon, kia estis tiam la vizaĝo de Johano.
Li turnis sin al Katja kaj tre ĝentile, tute senafekte sciigis ŝin pri sia funebro, petante pardonon, ke hodiaŭ li ne povas akompani ŝin al la urbo. Doŝky bonvolos lin anstataŭi ĝis la stacidomo. La lasta vagonaro ankoraŭ ne foriris.
Katja esplore rigardis lin dum li parolis. Ŝi volis diveni ĉu Johano aŭdis la kompromitan konversacion. Sed kiam Johano mute levis la ĉapelon por adiaŭo, ŝi forrapidis.
Johano rigardis longe, dolore post ŝi, kaj li rekonsciiĝis nur, kiam timeman tuŝon li eksentis ĉe la mano. Kun sincere pentanta mieno staris Fiza apud li.
— Pardonu min, sinjoro Bardy, mi estas malsaĝa vilaĝanino. Tre malsaĝa.
Johano senvorte ekiris. Fiza luktis kontraŭ ekploro kaj treme ŝi flustris al Doŝky.
— Ĉu vi aŭdis ĉion? Terure! Mi estas vere kulpa. Sed mi mem ne volis tion. Eble li amas ŝin.
Doŝky amike prenis la brakon de Fiza sub la sian.
— Eble li — jes, sed ŝi certe — ne!
Fiza malgaje klinis sian kapon kaj ĉagrene ĝemis.
— Kiu scias? Kaj mi montris hodiaŭ al li mian “diablan” flankon.
En aŭgusto, la “ruĝa reĝimo” agoniis jam en la Transbajkala gubernio. Sangavidaj hordoj vagadis ĉie, kies rabbesta sovaĝeco serĉis vandalajn plezurojn. La trompiĝintaj idealistoj malespere rigardis la ruiniĝon de siaj belaj sonĝoj, sed ĉia elokventeco vanis. La surpapera idealismo fariĝis viktimo de la malklera amaso. Oportunistoj profitis la altruistajn ideojn. Belsonaj frazoj cirkulis, ĉiutage novaj belnomaj komisionoj formiĝis, kiuj la postan tagon jam montris siajn ungojn danĝerajn. La potenco de la revolucia registaro estis forta nur kontraŭ la meza klaso kaj la kamparanoj, sed ĝi estis tute senpova kontraŭ la bandoj formiĝintaj el la liberiĝintaj kaj sin armintaj kanajloj de pundomoj. Ĉi tiuj, mortiginte siajn idealistajn gvidantojn, kiuj volis ilin bridi, rabis, murdis kaj detruis freneze, kaj ĉi tion ili nomis anarkismo.
La tuta Transbajkala gubernio estis kvazaŭ brulanta teritorio. Nur la militkaptitejo ŝajnis esti neŭtrala insulo, kie la diversnaciaj kompatinduloj ĝeme toleris la subpremon de la “Libereco”. La katenoj estis pli pezaj ol dum la carismo, ol sub la plej severa disciplino de la despotismo. Verdire, unu subskribo estis sufiĉa por liberiĝi, sed tiu subskribo signifis rekrutiĝon al la ruĝa armeo, kaj per tio perdon de ĉiu espero je hejmeniro.
Johano de multaj semajnoj ne iris plu al la urbo. Li volis eviti renkontiĝon kun la bela virino. Li timis ŝin kaj tamen lia sopiro ŝajnis nur nun vekiĝi, kiam li ne aŭdis plu ŝian sonoran ridon, ne vidis plu la allogan ĉarmon de tiu Madona vizaĝo. Neniam ŝi staris antaŭ li tiel vivanta kiel nun. Ĉiu epizodo de la kunepasigitaj tempoj reaperis kaj tentis lin. Kaj nun li ne plu havis talismanon kontraŭ tiu ĉi tento, ĉar la letero, kiu sciigis la morton de la patro (Doŝky bone konjektis) tranĉis ankaŭ alian, kruelan vundon en lia koro. Li ne volis, perforte li ne volis kredi tiun leteron, sed vane li volis mistifiki sin. La altaro ruiniĝis kaj kun mortvunda koro li ŝanceliĝis inter la ruboj.
Li retiris sin de la publika vivo kaj iom poste li igis fermi la teatron. Lia energio rompiĝis. La vivon li muelis tage en apatia rigardo al la malplena nenio, vespere en vagado tra la senhomaj barakstratoj kaj nokte en febra duondormo.
Iun tagon li sidis sur benketo, en larĝa ombro de arbo, sur la monto. En la valo svarmis la vivo de la barakurbo. Ĉirkaŭ li silentis la tombejo de la militkaptitoj. Freŝa fojnoodoro, miksita kun la ozona spiro de la proksima arbaro, ĉirkaŭŝvebis lin. Apud li sidis Doŝky, la nedisigebla amiko. La bona samsortano silente sekvis ĉie sian amikon. Li pacience atendis la minuton, kiam la iama komunikema naturo de Johano denove montros sin. Longajn semajnojn ili jam pasigis kune, silente, kvazaŭ ili estus mutaj; sed komenci parolon estis ĉiam vane. Johano evitis la interparolon. Kelkaj vortoj, aŭ nur laca gesto estis ĉiam la tuta respondo.
Pli ol unu horon ili jam sidis tie sen parolo, kiam Johano leviĝis por promeni en la tombejo. Doŝky restis sidanta kaj malgaje rigardis la amikon, kiu egalpaŝe mezuris la sablan vojeton, kondukantan al la transmonta vilaĝeto. Li baldaŭ revenos. Ĝis la rando de la tombejo li kutimis iri. Lia melankolia kapklino revekis en Doŝky kompaton preskaŭ turmentan. Tiel dolore estis al li, ke tiu ĉi kompato estas senpova, helpas neniom. Li meditis.
De post la malagrabla incidento, kiu okazis inter Fiza kaj Katja, ankaŭ li ne renkontis la belan prokuroredzinon. Foje li provis viziti ŝin en la urbo, sed la servistino diris tute malkaŝe, ke la sinjorino ne deziras paroli kun li. Lin ofendis ĉi tio, sed kion fari? Trian tagon post la fiaska vizito li renkontis survoje la servistinon Marusa, kiu ĝuste serĉis lin, por repreni la baptodokumenton de sia mortinta fileto. Li transdonis ĝin. Kion fari, se la dokumento ne estas lia rajta posedaĵo? Li vane petis la knabinon. Ŝi, iom malgaje, ripetadis: “la sinjorina moŝto ordonas kaj mi devas obei”.
Tamen antaŭ la foriro ŝi riskis fari averton: “Gardu bone la infanon kaj sinjoron Bardy!”
Iun tagon aperis Fiza en soldata uniformo. Ŝi rekrutiĝis en la virina bataliono de anarkistoj. Ĉi tio ege surprizis lin, ĉar Fiza antaŭe ne tro entuziasmis pri la ekstrema revolucia partio. Li ne povis reteni sin de riproĉaj rimarkoj. Fiza ridetis, ŝajne facilanime. Sed poste, kiam ili restis solaj, ŝi formetis ĉi tiun ridetan maskon kaj amare rakontis la kaŭzon de sia rekrutiĝo. Ŝia rakonto ne estis tre trankviliga por Doŝky. Iu kalumnie denuncis ŝin ĉe la nova registaro, ke ŝi klopodas fari konspiron inter la militkaptitoj. Sciiĝinte ĝustatempe pri la denunco, ŝi, por paralizi ĝin, rekrutiĝis en la virina bataliono, tiutempe varbata. La saman nokton Fiza denove vizitis la artistan barakon kaj post longa konsidero kaj priparolo ŝi forportis la knabeton. Ŝi scias kien kaŝi la senpekulon.
Li konjektis, ke post la kulisoj aranĝas ĉion ĉi la bela virino, kies ofendita vanteco nun sopiras venĝon. Li nur ne povis kompreni, kiamaniere havas influon Katja, apartenanta al la malamata burĝa klaso.
Sed ankaŭ ĉi tiu demando solviĝis evidente. Antaŭ du tagoj li iris al la komandantejo por peti pasporton al la urbo. En la ĉambro de la adjutanto li renkontis Katja, kiu brakumante sidis en granda fotelo kun la junulo. Doŝky embarasiĝis, Katja provoke ridetis kaj afektante protektis lian peton.
— Ne rifuzu la pasporton, kara Simon Petroviĉ! Li verŝajne tre bezonas ĝin. Mi konas lin. Li estas brava knabo.
Doŝky kun troa riverenco dankis la komplimenton kaj la nepetitan protekton, sed li decidis ne uzi la permeson, kiun li bezonis por viziti la urbon, kie Fiza kaŝis la knabeton ĉe maljuna konatino.
Johano jam malaperis inter la tomboj, Doŝky ne povis sekvi lin per rigardo. Ankaŭ li leviĝis, ekiris la saman direkton kiam flustraj vortoj haltigis lin.
— Sinjoro Doŝky, ne iru! Restu!
Li rekonis la voĉon de Fiza. Turnante sin, li ekvidis ŝin malantaŭ densa arbetaĵo. La knabino kun muta gesto avertis, ke li silentu. Li haltis surprizite, ĉirkaŭrigardis, sed nenion rimarkis. Ridetante li demandis.
— Ĉu vi spionas?
La knabino ruĝiĝis ĝis la oreloj. Iom ŝi silentis embarasite kaj poste, tre serioze, reflustris.
— Mi gardas la plej karan de mia vivo.
La vibro de ŝia voĉo, la subite aperantaj larmoj en la bluaj okuloj malarmis Doŝky’n. La knabino en soldata vesto, kun revolvero ĉe la zono kaj kun naiva romantikeco en la koro estis io tiel kurioza kaj tamen kortuŝa, ke li perdis sian kutiman tonon. Piedpinte li proksimiĝis al la embusko de Fiza.
Apenaŭ dek–dekdu paŝojn de la arbetaĵo, iom malsupre, staris Johano. Li legis la nomojn de tiuj samsortanoj, kiujn la morto jam pacigis. Malantaŭ li, inter la tomboj, rapide proksimiĝis al li elegante vestita virino. Estis Katja. La bruon de ŝiaj paŝoj englutis la mola sablo. Johano ne rimarkis ŝian venon. Ŝi haltis malantaŭ li, hezitis, ŝiaj okuloj estis larme mildaj. Fiza kaj Doŝky spir-retene observis ĉion ĉi. Nun Katja karese metis la manojn sur la ŝultrojn de Johano.
— Johano Juroviĉ! — ŝi flustris.
Johano ektremis. La bone konata voĉo penetris ĝis la fundo de lia koro. Ia rapide forpasanta ĝojo ekvibris sur liaj trajtoj. Sed tio daŭris nur mallongan minuton. Kiam li turnis sin, lia mieno jam estis laca, malgaja. Li silentis.
— Johano Juroviĉ! — sonis denove, pli milde, pli petegante.
Fiza kaj Doŝky nervostreĉe aŭskultis, sentante, ke ili nun vidos grandan scenon, duelon de du amantaj koroj. Johano obstine silentis. Katja, vane atendante respondon, embarasiĝis. Doŝky eble neniam vidis ŝin tiel bela. Ŝia vizaĝo honteme purpuris, en ŝiaj okuloj brilis konfuza, larma rideto. Li mem ne volis kredi nun, ke antaŭ du tagoj la sama virino povis senhonte kaj frivole amumi antaŭ li.
Nun ŝi, ekreginte sin, paŝis tute proksimen al Johano kaj ekprenis liajn manojn. Johano ne fortiris la manojn, sed li restis en sia obstina silento.
— Mi venis pentante, — komencis Katja. — Mi multe pekis kontraŭ vi, Johano. Ĉu vi povus pardoni min?
Johano faris malfortan protestan geston, sed ŝi metis sian manon delikate al liaj lipoj.
— Lasu min paroli. Mi vidas el via rigardo, ke nek kolero, nek venĝemo estas en vi — nur profunda ĉagreno kaj tio min kontentigas. Eĉ iom da ĝojo mi sentas, vidante vian doloron, ĉar ĝi pruvas, ke vi tamen amas min... Sed mi venis nun, fari nian kalkulon. Mi devas fari tion.
— Senbezone, sinjorina moŝto, — interrompis Johano langvore.
— Aŭskultu min, Johano! Mi ne volas nei miajn kulpojn. Ĉio, kion tiu knabino diris, estas vero. Mi ripetas: la faktoj estas veraj — nur la motivado estas falsa. Mi scias, ke mi perdis vian estimon kaj ĝin regajni estas neeble sed mi ne perdis vian amon... Ne! Ne! Ne! Ĝi vivas, mi scias, eble pli ol iam ajn. Johano, aŭskultu min. Mi estas viktimo. Viktimo de mia beleco, viktimo de la malĉasta vira avideco.
Kontraŭvola rideto ironiis ĉe la lipoj de Johano. Tio ofendis kaj incitis ŝin. Ŝi plilaŭtigis la voĉon.
— Kredu min, Johano! Fidu je la sincereco de miaj vortoj! Oni vendis min! Mia propra patro vendis min! Ĉu vi aŭdas? Apenaŭ mi estis deksepjara, kiam bankroto minacis la fabrikon de mia patro kaj tiam li prezentis al mi riĉan junulon. Nenion malbonan mi suspektis, ĉar tiu viro proksimiĝis al mi en masko de ideala amo. Li plaĉis al mi. Li ŝajnis bonanima, ĝentila kaj honesta. Poste, mi ekamis lin, la patro nin lasis ĉiam solaj kaj ... kaj ... post unu jaro kiam la konsekvencojn mi ne povis malkaŝi kaj mi petis lin pri geedziĝo, li impertinente ekridis kaj diris rekte al miaj okuloj, ke tio ne estis en la kontrakto. Li devas edziĝi al riĉa junulino, konvena al liaj rango kaj deveno. Mi ne volis kredi, mi turnis min al mia patro kaj ... li ne povis nei. Mi vidis la abismon antaŭ mi. Mi decidis sinmortigon. Oni malhelpis ĝin. Kaj oni serĉis viron, kiu, por mono kaj ofico, donos al mi kaj al la naskiĝonta infano sian nomon. Tiu viro estas mia edzo.
Johano videble emociiĝis kaj sincera kompato esprimiĝis sur lia vizaĝo. Katja kun larmaj okuloj daŭrigis.
— Profundan dankon mi sentis al tiu viro. Ĉiamaniere mi volis rekompenci lin pro lia kompato. Ho, kiel naiva mi estis! Iun tagon mia edzo proponis, ke mi iru al lia ĉefo por protekti lin. Kaj kiam mi miris, ne volis, dubis pri la sukceso, li ĵetis al mi kun abomena rikano: “Vi povos ĉion atingi, vi ja estas bela!” Ekturniĝis la ĉambro ĉirkaŭ mi. Ĉi tiun homon mi estimis, dorlotis, volis rekompenci! Mi svenis. Ĉio mortis en mi. Restis nur neestingebla malamo kontraŭ ĉiu viro, malamo kaj venĝemo pro la perdita honoro, pro la interna ruiniĝo. Mi decidis venĝi kaj venĝi senkore, senkompate, vandale kaj demone... Kaj de tiam mi ĵetis min al ĉiu, kiu avidis min, sed la preza estis ĉiam terura... Mi faris tian inferon por mia edzo, kian li faris por mi... Ni vivas kune, ĉar komunaj pekoj ligas nin... Rememoru, Johano, mi diris al vi, ke vi ne postulu klarigon de mi, ĉar tio neniigos vian estimon al mi. La estimo ja perdiĝis kaj nun mi jam nenion riskis per la konfeso.
Ŝi rigardis Johanon, kiun ŝi vidis antaŭ nelonge emociita. Sed lia mieno nun montris plie mediton ol kortuŝon. Ŝi vane atendis la sopiratan respondon. Senpacience, kun tremo en la voĉo ŝi ekkriis.
— Eĉ unu vorton vi ne havas por mi!?
Johano lasis forgliti la blankajn manojn el la siaj kaj tre serioze rimarkis.
— Pro la kulpoj de aliaj vi punas la senpekulojn.
La vangoj de Katja ekflamis. Ŝiaj okuloj kolere ekbrilis.
— Ĉu mi ne estis senpeka, pura kaj ĉasta? La viroj faris min tia, kia mi estas. Pro ilia besta voluptemo mi fariĝis demono... Ili mortigis en mi ĉion belan, ĉion idealan.
Ŝiaj okuloj subite plenpleniĝis de larmoj kaj ŝia voĉo eksingultis.
— Johano, komprenu min ... komprenu min... Neniam en la vivo mi amis. Vi estas la unua, pro kiu mi hontas mian estinton. Vi estis la unua, kiu ne atentis mian belecon. Vi estis la unua, kiu serĉis en mi animon kaj neglektis mian korpon, mian malbenitan belan korpon. Vi estis la unua, kiu ekvidis en mi mian unuan memon kaj taksis ĝin laŭvalore. Johano, mi perdis vin pro mia estinto, mi perdis vin, sed sen vi mi ne povas vivi ... mi ne povas ... mi ne volas...
Johano faris nervan movon. Li volis iamaniere malhelpi la daŭrigon.
— Lasu la klarigojn! — li diris. — Mi sincere kompatas vin, sinjorino. Mi kompatas vin pro via unua falo kaj precipe pro tio, ke vi ne povis levi vin morale. Vi estis tro malforta. Se virino falas pro amo, ŝi tamen restas pura, ĉar ami ne estas peko. Sed tiu virino, kiu krimas kontraŭ la amo, tiu meritas sian sorton.
Katja laŭte ekploris. Ŝiaj larmoj faris longajn striojn sur la bela vizaĝo kaj Johano perdis la altruditan trankvilon. Lia rigideco mildiĝis, ĝi ne povis kontraŭstari al la ĉarmo de ŝiaj larme brilantaj okuloj. Malgraŭ ĉio, nun denove superregis lin la amo kaj forgesigis lin pri ĉio. Li jam bedaŭris siajn krudajn vortojn kaj devis ekparoli kompate kaj konsole.
— Do ploru! Ploru, la larmoj estas bonfaraj. Mi envias vin pro ili. Se mi havus ilin! Se mi povus plifaciligi mian turmenton per ili! Mia plorado estas interna, pli taŭza, pli kruela. Mi ne volas mensogi al vi. Mi ne volas nei, ke en mia koro estis pli ol simpatio al vi, sed mi konsciis pri tiuj moralaj baroj, kiuj disigas nin. Kaj kiomfoje mi esploris mian koron, kiu tordiĝis inter du sentoj, dolore kaj mizere! Ami samtempe du personojn, estas nekredeble, tamen vere. Kaj perdi samtempe ilin ambaŭ, estas eble, sed nekredeble. Kaj jen, tio okazis. Grandajn mortintojn mi havas kaj funebras malespere.
Katja kroĉis sian rigardon al liaj lipoj. Ŝi atentis avide liajn vortojn. Malantaŭ la arbetaĵo. Fiza kaj Doŝky ĉiam pli kaj pli ekscitite aŭskultis. La koron de Fiza tordis strangaj sentoj, kompato kaj ĵaluzo batalis en ŝi post la kortuŝa konfeso de la virino, kiun ŝi devus malami. Doŝky estis el pli malmola materialo, lia dubema animo ne tro kredis la sincerecon de tiu ĉi belega katino, kiel li nomis ŝin. La rakonto de Katja — li pensis — povas ja enhavi ion veran sed ĝi certe ne kovras tute la realon. Cetere lin nun pli interesis tio, ĉu Johano nun malkaŝos la verajn kaŭzojn de tiu apatia melankolio, en kiu li dronis dum la lastaj semajnoj.
Sed la konduto de Johano subite ŝanĝiĝis. Li ekridis amare, kvazaŭ pri sia ĵusa kortuŝeco, liaj trajtoj taŭziĝis, lia rigardo fariĝis penetra kaj, kaptinte la manojn de Katja, li tiel forte ekpremis ilin, ke ŝi ekveis. Kaj raŭkvoĉe, krude li kriis al ŝi.
— Kial vi venis nun al mi?
Katja terurite rigardis la konvulsiajn trajtojn de Johano.
— Mi diris ja! — ŝi flustris.
Johano ekridis sovaĝe. Liaj manoj tiel premis la ŝiajn, ke ŝi falis teren pro la doloro. Ŝi terurite ekkriis.
— Vi frenezigis?!
Johano tremis pro la emocio. Liaj vortoj eliĝis singulte, kvazaŭ el sufokata gorĝo.
— Komedion vi volas ... estu do komedio!... Vi imagis min tro simpla... Komedion vi volis, mi ludis do komedion... Batalon vi volis, mi do batalis, kaj la venkon mi ne donos malkare al vi...
Katja terurite balbutis.
— Mi ne komprenas vin... Kial?... Mi ... mi...
— Kial vi venis nun al mi? — siblis furioze Johano — Kial vi venis nun? Respondu! Respondu!
Katja fortostreĉe klopodis liberigi siajn manojn el la fera premo, sed Johano tenis ŝin spasme. Timiga rikano aperis ĉe liaj lipoj.
— Bone! Vi ne volas respondi. Do mi mem diros al vi!
Subite, per unu mano li ŝirmalfermis ŝian bluzon kaj elprenis pakaĵeton el sub la ĉemizeto. Kelkaj falditaj paperfolioj, kunligitaj per blanka rubando.
— Jen kial?... Pereigi vi volis min!... Aĉan intrigon plekti pro venĝemo! Jen do! La falsaj dokumentoj pri mia konspiro! Alŝteli vi volis ilin! Arestigi vi volis min! Pruvojn oni trovu ĉe mi, pruvojn, ĉu ne? Jen kial vi venis, hipokrite, serpente! Mi lasis, ke vi elludu vian komedion. Ankaŭ mi estas ja komedianto, tion vi forgesis. Sed via komedio estas tro danĝera, ĝi minacis vivojn. Vivon de kelkaj, kiuj eĉ per rigardo ne ofendis vin, vivon de senpeka knabeto, kiun ni penis savi per nia ŝirmo malforta.
Dum liaj akuzoj Katja baraktis malespere sur la tero. Fine ŝi sukcesis leviĝi. Indigno, malespero, obstina decido kaj lipkunprema spito alternis sur ŝia vizaĝo. Fine ŝi ne povis plu silenti.
— Ve, Johano! Kiel maljuste!... Mian amon... Komprenu do!... Vi miskomprenas... terure vi miskomprenas...
Sed Johano, en sia furiozo, nenion plu aŭdis. La spasme premitan manon de Katja li tiel forte ektordis, ke ŝi, senkonscie pro la doloro, boksis per sia libera mano en lian vizaĝon.
La bato estis forta. Johano ekŝanceliĝis. Por kelkaj momentoj la bato forprenis lian vidpovon. Li delasis ŝin.
Krion li aŭdis: “Mi tamen faros kion mi komencis.” Poste konsternitan ekkrion. Li sentis, ke fortaj manoj kaptas lian brakon. Li ekrigardis. Doŝky estis apud li. Je kelkpaŝa distanco li vidis Katjan, rigidiĝintan pro timo. Antaŭ ŝi staris Fiza, kun revolvero en la mano. Ili ambaŭ tremis, pro teruro, pro ekscitiĝo. Johano ekkriis.
— Fiza! Ne! Ne! Ne pafu! — kaj li kuris al Katja, kiu perdis siajn fortojn kaj sveninte falis inter liajn brakojn.
Doŝky la unua reprenis siajn fortojn. Li levis la kunfalditajn dokumentojn kaj metis ilin en la poŝon. Poste li prenis de Fiza la revolveron, reŝovis ĝin en ĝian ingon.
— Freneza sensencaĵo! — li murmuris.
Fiza estis mortpala. Konfuzite ŝi rigardis Johanon kiu tenis en siaj brakoj la svenintan virinon. Lian rigardon nun katenis tiu senmova paperblanka vizaĝo. Kiel pura, kiel kvieta ĝi estas. Dormas la venĝemo, ĝi ne taŭzas la delikatajn trajtojn. Se ŝi neniam vekiĝus kaj ĉiam konservus ĉi tiun kvietan, mildan, anĝelan aspekton!
Doŝky alproksimiĝis. Li haltis ĉe la kapo de la virino kaj apenaŭ aŭdeble rimarkis.
— Bela katino. Estus bone sufoki ŝin.
Katja nun levis la palpebrojn, kaj ŝia rigardo time vagis jen al la vizaĝo de Doŝky, jen al tiu de Johano. Ŝi ne vidis Fizan, kiu staris senmove sur la vojo.
— Vi volas mortigi min... Ĉu ne?
Neniu respondis.
— Mi scias, ke mi estas nun en viaj manoj kaj vi ne indulgos min.
Johano volis diri ion, sed Doŝky antaŭis lin.
— Ne, sinjorino. Ni estas nur militkaptitoj. Nin defendas nun neniu kaj nenio. Ni estas ĉi tie fremdaj, ni estas sen armiloj kaj vi povos plekti plu viajn intrigojn. Iru do kaj rekomencu ĉion, sed rapidu, ĉar la tempo urĝas. Vi mem plej bone scias, ke Irkutzk kapitulacis al la ĉeĥaj legioj, kiuj morgaŭ aŭ postmorgaŭ estos antaŭ la urbo. La revenintoj eble petos respondon pri via troa simpatio al la malamika partio? Tio ne estos agrabla por vi. La dokumentojn, dediĉitajn al ni, ni danke konservos. Eble ni povos uzi ilin.
Stranga rideto aperis sur la vizaĝo de Katja. Ŝi rektiĝis, ordis sian vestaĵon. Ŝi paŝis al Johano, milde alrigardis lin, poste senvorte sin turnis kaj ekiris. Post kelkaj paŝoj ŝi atingis Fizan. Ŝi haltis. Ŝajnis heziti. Poste ŝi ekkriis.
— Kamaradino, vi estas nun soldato, vi servas la revolucion. Vi ĵus sciiĝis pri mia komploto. Mi alvokas vin, arestu min! Jen la plej bona okazo, forigi min el via vojo.
Fiza surprizite embarasiĝis. Katja plilaŭte, energie ripetis.
— Mi postulas, ke vi arestu min!
Fiza stariĝis flanken montrante per tio, ke ŝi ne deziras plenumi la strangan deziron. La vojo estis libera, sed Katja restis obstine senmova. Poste denove ŝi ekparolis, kaj nun ŝia voĉo estis incitema, provoka.
— Jen via granda amo kaj sinofero! Vi timas min. Do sciu, se mi forlasos ĉi tiun lokon, mi batalos plu. Min ne timigas minacoj, min ne kortuŝas sentimentala romantikeco. Mia amo fariĝis neestingebla malamo. Mi neniam pardonos. Jes, mi konfesas, ke mi intrigis, mi faris komploton, mi denuncis vin ĉiujn pri konspiro, neniam farita, sed pruvebla de mi per dokumentoj! En la mano mi tenas la vivon de tiu viro, kiun vi amas. Per sola gesto mi povas estingi lian vivon. Ĉu vi do malkuraĝas defendi lin? Demono mi estas, demono! Ĉu vi komprenas min? Lian vivon, nur lian vivon mi avidas. Nu, kamaradino, nun mi donis min en viajn manojn kaj tamen vi hezitas? Do arestu min!
Johano kaj Doŝky terurite aŭdis ĉion ĉi, sed Fiza, kiu staris kontraŭ la virino kaj povis esplori ŝiajn trajtojn, havis strangan impreson. La mieno de Katja kontraŭis la spite akcentitajn vortojn. Ĝi esprimis senesperan baraktadon, profundan doloron. En la lasta frazo estis plie petego ol incito kaj spito. Fiza sentis, ke ŝi staras antaŭ enigmo. Por solvi ĝin, estos plej bone, plenumi la strangan deziron.
— Ni iru! — ŝi diris.
Johano volis malhelpi ilin, sed Doŝky retenis lin.
Fiza kaj Katja ekiris. Johano rigardis ilin kvazaŭ malaperantajn fantomojn. Malamo kaj amo iras tie kune sur la vojo. Muta sinakuzo turmentis lin. Li ne povis plu nei, ke li amas kaj amas la unuan kaj nur senfinan kompaton li sentas por la alia. Neniam en la vivo li trompiĝis tiel dolore. Vere, Katja estis koketema, facilkonduta, sed li ne supozis pri ŝi tian moralan degeneron. Li kredis la sincerecon de ŝia amo, la mildajn karesojn de ŝiaj okuloj kaj la amplenajn vortojn de tiuj petole ridetantaj lipoj. Li nur nun konscias, ke lia amo naskiĝis en la unua momento de ilia konatiĝo. Terurajn batalojn li luktis kontraŭ si, kiam li rifuzis ŝiajn ĉirkaŭprenojn, ŝiajn kisojn, pro la alia virino, kiun li “metis sur la altaron de sia koro”. Kaj en la sama momento, kiam la altarbildo disŝiriĝis, li devis ekkoni la veran vizaĝon de la virino, kiu kaŭzis al li tiom da maldormaj noktoj, febraj baraktoj.
Doŝky kompate observis la dolormienan enprofundiĝon. Longa tempo jam pasis en silento, kiam li avertis, ke vesperiĝas. Ili ekiris hejmen. Ili estis jam ĉe la duono de la vojo, kiam Johano ekparolis.
— Petro, se mi povus almenaŭ plori, plori!
— Ploru, Johano, ploru! — diris kompate Doŝky kaj amike ĉirkaŭprenis lin.
— Mi ne povas ... mi ne povas... Kiel bone estus!... Mi tre ... tre amas ŝin...
— Ŝi ne indas je via amo.
— Ne diru tion. Petro... Mi mortigis ŝian animon... Mi estas kulpa.
Doŝky ne sciis kion respondi. Johano, kvazaŭ por plifaciligi sian doloron, farigis pli komunikema.
— Ŝi skribis al mi longan leteron post tiu fatala teatra vespero. Ŝi petis pardonon por sia nepripensita konduto. Ŝi korŝire plendis pri sia amo kaj mi ne kuraĝis respondi. Antaŭ du semajnoj denove mi ricevis leteron de ŝi. Nur kelkajn liniojn. Ili estis enigmo por mi. Mi tuj respondis laŭkore, ne bridante min plu, mi forgesis dum la skribo, ke mi estas ĉi tie neniu kaj promesis al ŝi pli ol mi rajtis. Mi dronis en revoj, plektis sonĝimagojn, sed, portante la leteron al poŝtkesto, mi estis kruele vekita. Mi renkontis ŝin dumvoje. Brak-en-brake, kokete ridetante, sin forte alpremante ŝi iris kun la nuna adjutanto. Ekvidante min, ŝi paliĝis kaj mi disŝiris mian leteron.
Doŝky kontraŭvole rimarkis.
— La katino montris siajn ungojn.
Johano daŭrigis.
— Antaŭ kelkaj tagoj, vespere mi vagadis. Mi laciĝis pro la longa sencela marŝado kaj eksidis sur la ŝtupo antaŭ la teatro. Subite iu alparolis min. Estis Joĉjo, la iama hejtisto. Nun ankaŭ li soldatiĝis en la ruĝa armeo. Li estas anarkisto. La kvinpinta nigra stelo ne faris lin fiera, li nomis min “sinjoro volontoro”. — Vi estas do anarkisto? — mi demandis. — Ĉu vi scias, kio estas anarkismo? — Lia mieno heliĝis. — Jes, — li respondis, — cent kvindek rubloj tage. Mi devas kolekti monon por la fianĉino...
— Malfeliĉa stultulo, — rimarkis Doŝky.
— Sed aŭskultu plu!... Li akompanis min ĝis nia barako. Ĉe la pordo li ĉirkaŭrigardis kaj sekretmiene rakontis al mi, ke lia kamarado, iama teatra dekoraciisto menciis al li, ke granda danĝero minacas min, ĉar mi faris ian konspiron kontraŭ la nuna reĝimo. Eĉ dokumentoj ekzistas pri mia perfido kaj verŝajne baldaŭ mi estos mortpafita. Tiam mi ridis pri la afero, sed hieraŭ Joĉjo denove vizitis min kaj dirante, ke lin naŭzas la sangavideco de liaj kamaradoj, li avertis min, ke mi kaŝu min aŭ rifuĝu, ĉar hodiaŭ oni volas aresti min kaj tiujn artistojn, kiuj loĝas kun mi en sama ĉambro. Mi dubis pri la afero kaj tiam li malkaŝis, ke la manoj de la bela virino aranĝas ĉion ĉi. Li mem vidis la dokumentojn en ŝiaj manoj, kiam li ordis la ĉambron de la komandant-adjutanto. Ĉi tiu kaj ŝi longe priparolis la aferon. Mi pensis, ke Joĉjo eraras. Li ja ne parolas ruse kaj komprenas tre malmulte, sed li insistis, ke li komprenis sufiĉe por diveni ĉion.
Kaj ... kaj hodiaŭ matene mi ricevis leteron de ŝi. Rendevuon ŝi petis de mi en la tombejo, kie ŝi nepre volas kun mi paroli. Kio okazis tie, tion vi vidis. Sed vi eĉ imagi ne povas tiun turmentan nokton, kiun mi havis, eksciante, ke ŝia venĝemo minacas ne nur min, sed ankaŭ vin kaj multajn aliajn. Vin nun ja ne mirigas, ke mi ne povis bridi min. Mi estis brute vulgara kaj tion mi bedaŭras. La doloro kaj indigno rabis mian prudenton.
La konsterniĝo de Doŝky, ĉiam pliiĝinta dum la rakontado, eksplodis.
— Mi estus sufokinta ŝin.
Ili atingis la barakon. La samĉambranoj estis hejme. Unu legis, alia senpense rigardis la vesperiĝon, kiu pentris sangruĝa la okcidentan ĉielon, la tria gitarludis ian malgajan melodion. La aliaj revante aŭskultis. Post la kutima saluto Johano kaj Petro sidiĝis al la tablo. Sed la maltrankvila animo de Johano ne lasis lin ripozi. Li nervoze leviĝis por foriro.
En tiu ĉi momento aŭdiĝis bruo sur la koridoro. La pordo malfermiĝis kaj ĉe la sojlo aperis armitaj soldatoj, komanditaj de Fiza. Ŝia mieno estis severa, la trajtoj rigidaj, la voĉo malmole ordona.
— En la nomo de la revolucia juĝistaro mi arestas la loĝantojn de tiu ĉi ĉambro pro konspiro kun la malamiko.
Ĉiuj saltleviĝis. Kelkaj ekridis, pensante pri ŝerco, aliaj timigite rigardis la soldatojn. Johano kaj Doŝky konsternite ekkriis, samtempe.
— Fiza, vi? Ankaŭ vi?
Fiza, ne atentante la ekkrion, paŝis al Doŝky kaj prenis el lia poŝo la dokumentojn, kiujn li enpoŝigis en la tombejo. Transdonante ilin al soldato, ŝi ordonis komenci la laŭvican arestadon. Ŝi legis la nomojn kaj la soldatoj kondukis ĉiun menciitan al la koridoro, kie tumultis amaso de ekscititaj scivoluloj. Leginte la nomojn de Doŝky kaj Johano, Fiza donis apartan instrukcion.
— Ĉi tiuj estos transportitaj en la urbon. Ŝtata malliberejo. La aliaj, kiel suspektitaj, en la garnizonan malliberejon! Komprenite?!
Johano, kvazaŭ ne kredante al la propraj okuloj, ripetis.
— Fiza, vi? Ankaŭ vi?
— Mi estas soldato. La komandantaro ordonas, mi devas obei! — ŝi respondis iom krude kaj seke. — Kamaradoj, ni povas ekiri.
Antaŭ la barako tumultis militkaptitoj. Inter ili Izor Steiner, kiu malespere kuradis tien kaj reen por ekscii ion certan. Kaj kiam li sciiĝis pri la kaŭzo de la arestado, ega malespero superregis lin.
— Kaj mia dokumento?! Kio estos pri mia dokumento? Ho, mi, azeno, ke mi donis mian dokumenton al li! — li riproĉis sin. — Mi estas nun viktimo de mia singardemo. Tiu malbenita dokumento nun povas eltordi mian kapon.
La arestitoj ekiris en du grupoj. La unua al la garnizona malliberejo, la alia al la stacidomo. Ĉi tiun lastan komandis Fiza. La trupo tuj envagoniĝis, por veturi al la urbo.
Veninte al la ŝtata malliberejo, Fiza transdonis Johanon kaj Petron al la deĵoranta soldatprokuroro. Ili estis kondukitaj tra longaj koridoroj, ĉiu en apartan ĉelon. La du amikoj adiaŭis kun longa manpremo.
Post kelkaj momentoj jam ilin ambaŭ ĉirkaŭis la peza silento de la ĉelo.
Estis ĉirkaŭ noktomezo, kiam la pordo de la karcero de Johano silente malfermiĝis. Starante dorse al la pordo Johano distrite rigardis la ferstangojn de la kradumita fenestro, li ne rimarkis la piedpinte venintan vizitanton. Estis Fiza. Ŝi ektuŝis la ŝultron de Johano, kiu surprizite turnis sin, sed ŝia mano ordonis silenton. Kunfalditan paperpeceton ŝi ŝovis en la manon de Johano kaj flustris al li dum foriro.
— Sinjoro Bardy, mi kisis la manon de Katja. Kisu ankaŭ vi! Ŝi hontigis min per sia amo.
La pordo senbrue refermiĝis. Johano avide disfaldis la paperon. Nur unu frazo de bone konata mano: “Mi amas vin ĝismorte.”
La papero falis teren kaj la longe sopirataj larmoj aperis en la okuloj de Johano.
Dum la tuta nokto Izor Steiner maldormis. Se li fermis la palpebrojn, por dormi, tuj aperis teruraj bildoj. Se li malfermis la palpebrojn, li aŭdis ian misteran bruon. Eble soldatoj proksimiĝas, por aresti lin. Kion fari? Rifuĝi? Sed kien? Malfacila demando! Okcidente baras la vojon la ĉeĥaj legioj, pri kiuj oni diras ke ili la kaptitojn senvestigas, pelas en la riveron Angara kaj ĉase mortpafas ilin en la ondoj. Ĉu suden? Neeble, la ĉina limo estas bone gardata kaj tie atendas favoran okazon la rusa blanka armeo. La rusaj oficiroj estas same kruelaj. Ili, laŭdire, faras mezepokajn inkviziciojn. Ĉu kuri orienten? Jen estus falo el sitelo en barelon. La hungara ruĝa armeo rifuĝas orienten, rekte en la faŭkon de la proksimiĝanta japana armeo. Cetere la revolucia hungara armeo ne estas malpli kruela. Eble oni opinios lin oficiro kaj tiam ... ajve!... Kiom da siteloj sur la pagono, tiom da najloj en la ŝultrojn. Restas nur unu direkto: la nordo. Sed norde etendiĝas senlimaj stepoj, kalvaj montoj, poste glacio kaj glacio. Nu bone, sed krom tiuj geografiaj malamikoj estas duonsovaĝaj indiĝenoj. Kien iri do? Ĉu resti kaj vendi ĝis lasta momento la fumitajn salmojn, krakovajn kolbasojn, bulkojn, pipron, salon aŭ lasi sin ekipi kaj iri denove en la tranĉeojn, kiujn oni fosis ĉirkaŭ la tendaro?
Li ne povis decidi pri sia sorto. Noktmeze li ellitiĝis kaj prenante plumon kaj paperon li komencis skribi sian testamenton. Sed ĉe la unuaj frazoj li ekflamiĝis. Lia edzino ĉiam forgesas mencii la nomon de la eta filineto. Kaj krom tio, tiu ĉi Salomono estas ruza judo, kiu eble trompos per la testamento. Li disŝiris la tutan skribaĵon kaj komencis paki. Nur la plej necesajn. Kiel bone estas al tiu ĉi ruza Salamono, ke li ne havas tiajn zorgojn. Jen, li ne riskis sian vivon por la firmo kaj tamen li ricevis sian profiton. Por kontentigi sin almenaŭ iom, li subite boksis en la femuron de la ronkanta Salomono.
Salomono vekiĝis. Liaj migdalokuloj streĉigis.
— Nu?!
— Nenio!
— Kion vi volas?
— Krevu!
— Noktmeze ŝerci?! Jen vi, Izor.
— Ĉu vi pensas, ke mi ŝercas?
— Vi diris ja, ke mi krevu.
— Kaj tio estas ŝerco por vi?! Jen kiel ruza vi estas.
Salomono, fervore gratante sian densan barbon, rigardis oscedante al Izor. Lin ne surprizis, ke li pakas. Tion multfoje faras Izor por bone manipuli pri la varoj.
— Kion vi faras, Izor?
— Mi pakas, Salomono.
— Tion mi vidas. Sed kial vi pakas? Estas noktmezo.
— Jam pasis, Salomono, jam pasis. Sed kial vi faras tiajn ruzajn demandojn? Vi ne riskis la vivon por la firmo. Tion faris mi. Vi povas ja dormi trankvile, dum mi, kiel la fava hundo, devas min kaŝi de la homoj. Dormu trankvile, Salomono. Vin tute ne interesas la afero. Vin ne incitas, ne maltrankviligas, ne pinĉas, puŝas, pikas la tuta negoco, dum mi tremas, hezitas, cerbumadas, ŝvitas, disputas kaj persistas ĝis apopleksio. Mi ŝiras la harojn...
— Nu, tion faras ankaŭ mi, — diris ridetante Salomono kaj kombis sian barbon per la fingroj. — Cetere, kial vi estas tiel ekscitita?
Izor konsternite frapis al sia frunto.
— Jen, kia ruza demando! Ĉu vi volus, ke mi perfidu al vi ĉion? He? Ĉu mi eble diru ke, por fari la negocadon senriska, mi akiris dokumenton, kiu pruvas, ke mi ne estas laŭkore ruĝa. Krevu, se vi estas scivola. Ĉu mi eble diru al vi, ke tiun dokumenton mi transdonis al sinjoro Doŝky? Ĉu vi eble pretendus, ke mi tuj rakontu, ke tiu dokumento estas en la poŝo de sinjoro Doŝky, kiun oni arestis hodiaŭ kaj portis al la ŝtata malliberejo?! Ĉu mi diru, ke post du tagoj la blanka armeo verŝajne jam estos ĉi tie kaj tiam oni min pendigos kiel danĝeran revolucieman elementon? Ĉu mi malkaŝu ĉion ĉi, por ke via malbenita klaĉemo renversu ĉion kaj pereigu min? Nu! Ĉu vi scias, kial mi pakas?
La dormemo forflugis el la okuloj de Salomono. Tute malesperiĝinte li svingis la brakojn jen al la ĉielo, jen al siaj kruroj. La unua gesto petis helpon, la dua mildige frotis la sin anoncantan reŭmatismon.
— Kio estos al vi, Izorĉjo? — li knaris plore.
Izor faris Napoleonan pozon kaj reknaris.
— Oni pendigos min.
Salomono ellitiĝis. Senkonsile, stulte li gapis al Izorĉjo, kiu fervore daŭrigis la pakadon de sia tornistro. Li ne sciis, kiamaniere konsili, aŭ almenaŭ konsoli sian ĉefon.
— Kial vi pakas, Izor? — fine li komencis, ĉar iel oni devas komenci.
Izor subite levis la kapon.
— Jen kia ruza demando! Jen kiel vi gratas dekstran orelon per maldekstra mano! Vi volas scii, kion mi lasos al vi. Nenion! Absolute nenion! Ĉu vi ne povas kontenti pri la komercaj interrilatoj kiuj postrestos? Ĉu ne sufiĉas al vi kvindek procentoj el la profito, vi envias eĉ la almozulan tornistron?
Salomono silente eklarmis. Ankaŭ Izor emociiĝis. Li kortuŝis sin mem.
— Mi scias, kara Salomono, ke vi estas la plej bona, plej fidela samreligiano kaj kunfirmano! Jen mia testamento! Estu bona, kiel ĝis nun. Eĉ la azenon mi donacas al vi, sed por asekuri ĝian vivon kalkumu la frunton de ia azeno. Ĝi estu blanka. Vi scias ja, ke siatempe mi pentris sur ĝi la kvinpintan ruĝan stelon por aŭtentikigi ĝiajn sentojn. Nur unu konsilon akceptu de mi. Neniam petu dokumentojn pri via politika konvinkiĝo, precipe, se vi tute ne havas tiaĵon.
La larmoj silente fluis sur la vangoj de Izor. Salomono provis konsoli lin.
— Izor, Izorĉjo! Kaj se tamen oni ne pendigos vin. Tion vi ne povas scii certe. Aŭskultu min! Kio okazus, se vi irus peti novan dokumenton? Kopion pri ila unua. Kiu donis la unuan, donos ankaŭ la duan.
Izor grimacis pri la ideo.
— Salomono, vi estas la plej naiva judo, kiun mi renkontis en la vivo. Vi tute ne konas la homojn, precipe la tiaspecajn, kia kapitano Prokeĉ. Ĉu vi pensas, ke li nun donos al mi dokumenton, kiam la blanka armeo staras je kelkaj mejloj? De du semajnoj li rifuzas ĉian interrilaton. De du semajnoj li nenion volas scii pri mi.
La du timiĝintaj simpluloj malespere rigardis antaŭ sin. Pensoj zigzagis, planoj plektiĝis, sed la definitiva decido malfruis, Izor pakis, Salomono helpis senvorte.
— Sed kion vi volas. Izor? Kien vi volas iri? — diris Salomono post longa silento.
— Unue mi vizitos la ŝtatan malliberejon. Eble mi sukcesos paroli kun sinjoro Doŝky. Due... Dio scias kion?!
La mateno fine krepuskis. Kelkaj fruevekiĝantoj jam ekstere ĝuis la freŝan matenan aeron. Tage estas ja sufoka varmego. Iu el ili nun enkuris kun mieno esprimanta timon kaj konsterniĝon.
— La barako estas ĉirkaŭfermita de armitaj soldatoj. Neeble eliri.
Ĉiu vekiĝis. La ekscitiĝo estis ĝenerala. Kaŭzon neniu konis.
Izor ektremis en la tuta korpo kaj flustris al Salomono.
— Ili certe venis aresti min.
Salomono ĝuste volis kuraĝigi lin, kiam la barakpordoj malfermiĝis. Soldatoj staris sur la sojlo. Iu el ili deklaris.
— La tendaro estos evakuata. Ĉiu paku kaj iru al la stacidomo. Kvar vagonaroj atendas tie.
Izor pli facile spiris. Li ŝovis sin al unu el la soldatoj.
— Kamarado! — li diris. — Kara kamarado, ĉu ankaŭ mi devas iri al la stacidomo?
— Kial?
— Nu, vi bonvolis mencii nun, estimata kamarado, ke ĉiu devas paki kaj iri. Mi nur kuraĝas informi vin, ke mi pakis. Mi estas ja preta por la forvojaĝo.
La soldato denove ekkriis plengorĝe.
— Jes! Mi forgesis! Kiuj estas organizitaj, aŭ en la armeo aŭ en ia sovjeta sekcio, tiuj restos ĉi tie.
Malbonkonjekte gratis Izor la nukon.
— Kial resti, estimata kamarado? Mi jam pakis.
— Por batali. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ la ĉeĥaj legioj eble atingos la urbon. Ĉi tie la montoj donas facile defendeblan pozicion al ni, — klarigis plenbuŝe la soldato.
— Ĉu facile defendeblan?... — rimarkis Izor dube kaj glutis la salivon, kunfluintan en lia buŝo. Liaj okuloj ronde malfermiĝis, la lipoj estis kunpremegitaj kaj li aspektis tiel komike, ke la soldato, por amuzi sin, frapis sur lian ŝultron.
— Kaj vi, kamarado, estos kun mi, ĉe la maŝinoj...
— Ĉe kiaj maŝinoj?... Mi ne estas maŝinisto...
— Ĉe la maŝinpafiloj, — klarigis ridante la soldato.
— Nu bone, bone, sed mi devas iri hodiaŭ en la urbon. Mi havas urĝan aferon. Ĉu mi ne povas iri en la urbon?
— Kial ne? Ankaŭ tie estas maŝinoj...
Ĉi tio tute ne trankviligis Izorĉjon, tamen, li dankis, prenis sian tornistron, adiaŭis kaj ekiris. Ekstere li vidis tre viglan militan prepariĝon. Antaŭ ĉiuj barakoj staris soldatoj. Kelkloke jam en kvarvicoj, por ekiri. Al la surmonta tranĉeo ĉinaj soldatoj tiris du kanonojn. Ĉe la stacidomo efektive atendis vagonaroj, kaj ne kvar, sed ses. Sed, kio tre surprizis nian Izorĉjon, estis, ke la lokomotivoj de kvar vagonaroj rigardis al Irkutzk kaj nur du montris al oriento, al la sola direkto, kien oni povus evakui. Kaj estis ankoraŭ ia bagatelo, kio ne tute plaĉis al Izor. Dekduo da maŝinpafiloj baris la vojon de eventualaj forkurantoj. Nu, jen estas la milito, pensis li kaj serĉis lokon por si en la vagonaro.
Ĉiuj vagonoj estis plenplenaj. En la kupeoj kaj sur la supro de la vagonoj kuŝis kvazaŭ haringoj la ruĝaj soldatoj. Granda tumulto ĉie. Blasfemoj, brua disputo, plendoj. Izor provis ĉe ĉiu vagono, sed nenie li sukcesis trovi lokon. Fine, ĉe la lasta vagono li alkroĉis sin al la bufro. Sur ĝi sidante li faris la sepverstan vojon.
La stacidomo de la urbo havis eĉ pli viglan aspekton ol tiu de la tendaro. Ĉie la sama malespera tumultado. Rifuĝo kaj rifuĝo. Izor ekmarŝis al la urbo. La ŝtata malliberejo situas ĉe la bordo de la Selenga. Granda, duetaĝa konstruaĵo, el ruĝaj brikoj, montrantaj jam de malproksime, ke ĝi apartenas al la ŝtato. Izor devojiĝis al la kampoj. Ne konsilinde, iri nun tra la stratoj. Eble oni perforte ekipos lin kaj li tute ne entuziasmas pri tio, ke li pafadu en la tranĉeo.
Veninte al la malliberejo, li rigardis el prudenta distanco ĝian grandan, pezan ferpordegon. Li ne kuraĝis proksimiĝi al la gardistoj, kiuj laŭte disputadis antaŭ la pordego. Li tiris sin en la ombron de granda roko, kuŝanta apud la rivero. Eble li kaptos favoran okazon, eble li ekscios ion el la vortoj de la soldatoj.
Post duonhora atendo tra la pordego eliris la juna adjutanto kun Katja. Post kelkaj vortoj al la soldatoj, ili ekiris al la urbo. Izor miregante balancis la kapon. Poste — li atendis plu. Artifikajn planojn li elpensis, por proksimiĝi, sed neniun el ili li kuraĝis realigi. Li jam rezignis kaj decidis reveni al la stacidomo kaj rifuĝi kun la aliaj, kiam li ekvidis, ke Fiza venas el la malliberejo. Nu, Fiza eble ne perfidos lin, Li ŝtelis sin post ŝin.
Nur post longa tempo li kuraĝis ŝin alparoli. Je lia time mallaŭta alparolo la rapidanta Fiza turnis sin.
— Izor, vi! Ĉu vi ne rifuĝis?
Izor ekĝemis kaj riproĉe rigardis ĉirkaŭen.
— Ĉu mi povas rifuĝi? Min ligas sekreto al tiu ĉi loko.
— Sekreto?!
— Jes, sekreto, sed tio ne interesas vin. Mi volus nur demandi, ĉu mi povus viziti sinjoron Doŝky?
— Ne! Tute ne! Li kaj sinjoro Bardy estas severe gardataj.
Izor denove ekĝemis.
— Nu, do mi provos rifuĝi. Kaj li ekiris senprokraste en la direkto de la stacidomo.
Fiza haltigis lin.
— Hodiaŭ jam ne eble. Estos ankoraŭ nur du vagonaroj, kiuj morgaŭ portos la postrestintojn, se en la batalon malgajnos la ruĝa armeo.
— Ĉu morgaŭ estos batalo?! Jam morgaŭ?? Jam morgaŭ okazos tiu malbenita skandalo? Nu, kaj kiu batalos, se ĉiuj rifuĝis.
— Kiuj restis.
— Ĉu mi? Mi batalu? Neniam! Mi ne estas batalema.
Fiza nevole ekridis.
— Vi ne devas. Vi ja ne estas soldato. Vi povos sidi sola en la barako.
— Kial sola? Diru, kial sola? Vi volas min teruri.
— Mi diras la plej malĝojan veron. Viajn kamaradojn oni hodiaŭ perforte portis al la batalfronto por ĵeti ilin al la furiozo de la bone ekipitaj ĉeĥaj legioj. Oni diris al ili, ke la tendaro estos evakuata kaj nur en la lasta momento ili eksciis la ruzon de la komandantaro. Ili protestis, sed la protesto estis tro malforta kontraŭ la dekduo da maŝinpafiloj. Kaj tiun teruran ruzaĵon elpensis viaj samlandanoj. Ili portis la malfeliĉulojn en la certan morton.
Izor konsterniĝis.
— Mi ĉiam sciis, ke ili estas rabistoj, ordinaraj fratmurdistoj kaj...
Fiza metis sian manon al lia buŝo.
— Silentu! Eble iu ekaŭdos.
Izor tuj falis en tomban silenton, ĉirkaŭrigardis kaj plore demandis.
— Ĉu ankaŭ Salomonon oni portis?
— Verŝajne, ĉar en la tendaro restis nur la malsanuloj.
— Nu, ido mi estas pli trankvila. Salomono havas reŭmatismon, — kaj li indigne aldonis — jen, kiel ruza judo li estas.
Ili ekiris al la urbo. Izor scivole interesiĝis, ĉu Fiza scias, kian konspiron preparis Bardy kaj Doŝky. Lin tre surprizis la respondo.
— Ili tute ne konspiris.
— Do kial ili estas arestitaj?
Fiza ridetis milde, sed enigme; ŝi silentis. Izor malpacience pri la respondo, ripetis la demandon. Sed Fiza subite komencis alian temon.
— Izor, mi havus grandan peton al vi. Ĉu vi plenumus?...
— Nu, se ĝi senriske estas plenumebla... Mi ne estas malkuraĝa, sed mi havas kvin infanojn en Marmaros kaj...
— Ĝuste, ĉar ankaŭ vi mem havas infanojn... Neniu povas scii, kio okazos morgaŭ al mi... Eble mi mortos...
— Ĉu vi volas batali? Vi volas batali?!
— Mi devas ja batali. Aŭdu, mi kaŝis la infanon, kiun, vi eble scias, iam protektis sinjoro Doŝky. Eble mi ne renkontos lin plu.
— Eble ankaŭ mi ne — ekĝemis Izor.
— Kial ne? Vi ne estas soldato. Vi povas kaŝi vin ie dum la batalo. Nun aŭskultu! Ĉu vi vidas, tie, trans la rivero, estas monaĥinejo, duone detruita de la ruĝuloj.
— Mi vidas.
— En la loĝeblajn ĉambrojn sin retiris kelkaj familioj, kies domoj dum la “oficiala” esploro hazarde ekbrulis.
— Tion mi scias.
— Inter ili estas maljunulino. Oni nomas ŝin avino Anna Lipova. Ĉe tiu virino sinjoro Doŝky povos retrovi la knabeton, kiam li volas. Anna Lipova! Ne forgesu!
Izor enpense gratis la nukon.
— Nu, kaj se... Dio tion ne donu ... se oni pendigos sinjorojn Doŝky kaj Bardy? Kio okazos tiam?
— Oni ne pendigos ilin, — respondis konvinke Fiza.
— Nu, sed tamen... Neniu scias, kio povas okazi en la granda tumulto... Al kiu mi diru tiam la lokon de la knabeto?!
Fiza, post iom da pripenso, amare respondis.
— Se oni mortigus ilin, la knabeto restu, kie li estas. Anna Lipova pensas, ke la knabeto estas mia filo. Indulgon ne meritas, kiuj ne konas indulgon.
Ili atingis la unuajn dometojn de la urbo kaj senvorte paŝadis unu apud la alia. Preter ili galopis rajdotrupo de anarkistoj, kiuj sencele pafadis en la aeron. Longa vico da trajnoveturiloj bruis sur la ŝtonpavimitaj stratoj. El alia direkto kanonoj estis tirataj de ĉinaj kamparanoj. La ĉefplaco estis ĉirkaŭita de soldatkordono kaj en la mezo staris tremante maljunuloj, bonvestitaj virinoj, palvizaĝaj infanoj. Ili time premis sin unu al alia. Antaŭ la Narodni Dom (popoldomo) kuŝis ĉe la trotuaro du mortpafitaj viroj. Sango makulis la vizaĝojn, koto la vestojn. La okuloj rigardis vitre al la blindigaj sunradioj.
Fiza forturnis la kapon, plirapidigis la paŝojn. Izor kun fermitaj okuloj sekvis ŝin, li sentis, ke lia tuta interno tremas. Proksime al la stacidomo Fiza ekparolis.
— Izor, mi pripensis la aferon. Mi ne volas kaŭzi al patrino la doloron: perdi sian infanon. Aŭskultu! Se oni mortpafus sinjorojn Doŝky kaj Bardy, sed tio ne povas okazi, aŭ se ia malfeliĉo trafus ilin, iru al la reveninta Medvedjuk kaj malkaŝu al li la lokon de lia fileto.
Izor faris tian mienon, kvazaŭ vespo lin estus pikinta.
— Ajve! Vi sendas min rekte en faŭkon de la tigro.
Sed Fiza jam adiaŭis kaj rapide ekiris al apuda vojeto.
— Mi iras la kazernon, elekti por mi ĉevalon.
Izor restis sola kun siaj zorgoj. Kun pendanta kapo, kun sendecidaj paŝoj li iris al la stacidomo. Sed tie li trovis malplenajn relojn. Kion fari? Hejmeniri perpiede? Post longa hezito li decidigis sin por tio.
Fiza estis prava. La tendaro estis funebre malplena. Senhomaj barakstratoj, oscedantaj pordoj ĉie. Nur ĉe la oficiraj barakoj, kiujn gardis kelkaj soldatoj, staradis ne orientitaj oficiroj en grupoj kaj ekscitite diskutis pri la okazaĵoj kaj la ŝancoj. Sur la spino de la apudtendara monto oni povis vidi de tie ĉi la maskitajn du kanonojn, kelkajn maŝinpafilojn kaj longan vicon de soldatoj, kiuj garde sidis ĉe la tranĉerando. Ili apartenis al la ĉina regimento de la ruĝa armeo.
Izor kun kreskanta maltrankvilo observis la danĝeran prepariĝon. Ŝtelante sin de barako al barako, fine li atingis la sian. Enrigardante, li neniun vidis en ĝi. Li eniris do kaj kaŝante sin en la subtegmetejo, li sidiĝis al la tegmenta fenestreto, de kie oni povis vidi ĉion. Li sidis tie longajn horojn. Malbenita barako, — li pensis, — ĝi estas tute proksime al la batallinio. Nu, por nokto li serĉos pli bonan kaŝejon. Eble ĉe la oficiroj estos pli sekure. Malsati tamen oni ne devas: li prenis bulbojn kaj kolbason el la tornistro kaj plenŝtopis la buŝon.
Subite li terure ektimis, ĉar lia rigardo renkontis tiun de okulparo simile timoplena. Ili preskaŭ lumis en la subtegmenta duonmallumo. La bulbo haltis en la gorĝo, la mano pli forte ekpremis la tranĉileton. La tuto daŭris nur momentojn, ĉar el la direkto de la okulparo venis mizera knara voĉo, per kiu li rekonis Salomonon.
— Ĉu vi estas, Izorĉjo kara?
Izor jam sidis en la selo de kuraĝo. Li afektis flegmon.
— Mi. Nu kaj kio? Kaj vin oni ne forportis?
Salomono singarde alrampis kaj flustris.
— Mi pensis, ke estas pli saĝe atendi vin.
— Jen, kiel ruza vi estas, Salomono! — ridetis bonkore Izor. — Nu, tiom pli bone! Rigardu, dum mi manĝas, ke neniu surprizu nin.
Salomono rigardis, Izor manĝis. Salomono subite ekkriis.
— Nu jen! Kiu estus pensinta tion?
— Ne kriu, azeno! Pri kio vi knaras?
— Venu kaj vidu mem!
Izor iris al la fenestreto kaj rigardis en la montrita direkto. Al la tranĉeo marŝis nova bataliono de la ĉina regimento, kiun kondukis la juna adjutanto kaj Katja. La soldatoj ekfosis novan tranĉeon. La adjutanto kaj Katja donis instrukciojn kaj montris ofte la direkton, de kie oni atendas la ofenzivon. Post kvaronhoro alvenis artilerio, la adjutanto difinis la lokojn de la kanonoj. Poste li foriris kun la virino.
Nun eksonis hufofrapoj. Rajdanta taĉmento de anarkistoj, kondukata de Joĉjo kaj de la iama teatra dekoraciisto, galopas al la norda monteto. Inter ili Fiza. Ili kunhavis du maŝinpafilojn.
Izor enpense ekpalpis sian orelon.
— Salomono, ĉu vi scias, kion mi pensas?
— Mi eĉ ne konjektas.
— Ke la rusoj ne estas tro saĝaj. Unue, ĉar ili akceptas virinojn en la armeo, due, ĉar ili sin lasas komandi de ili, trie, ĉar ili koncentras tiom da soldatoj sur la sama loko kaj preskaŭ tute ne defendas la nordan monteton kaj kvine, kio estas nur duonmalsaĝa afero, ke ili ĉiuj forkuris kaj postlasis nur ĉinojn. Mi vidis multajn filmojn pri la ĉinoj kaj ĉie oni montris ilin malicaj kaj ruzaj. Jen mia opinio.
— Sed povas esti, ke la rusoj estas pli ruzaj ol ili.
— Nu, tio povas okazi... Cetere mi ne estas stabgeneralo, ke mi prijuĝu ilian taktikon. Mi opinias nur, ke por ni estus plej bone ne esti ĉi tie kaj pro tio mi proponus, ke nokte ni ŝtelu nin en iun oficiran barakon. Tiuj kuŝas norde kaj vi mem vidis, ke ne de tie venos la atako.
Post sunsubiro, Izor, sub la ŝirmo de la mallumo, forlasis sian kaŝejon por esplori la ĉirkaŭaĵon. Singarde li malfermis la barakpordon — kaj li restis rigidiĝinte sur la sojlo. Norde la tuta horizonto estis ruĝa. Flamlangoj etendis sin al la ĉielo en la direkto de la oficiraj barakoj. De tie aŭdiĝis obtuza bruo, poste, baldaŭ, krioj kaj pafoj. La bruo pliproksimiĝis. Homoj kurantaj aperis sur la vojo. Nun ektondris la kanonoj sur la monto. Pafiloj ekkrakis, maŝinpafiloj tiktakis kare. El la direkto de la stacidomo signalis akraj lokomotivfajfoj. La rifuĝantaj oficiroj jam atingis la unuajn malplenajn barakojn, kiam en la kontraŭa direkto venis kure proksimiĝanta amaso. Krioj, blasfemoj, pafoj, kanontondrado eĥis timige en la sangruĝa lumo de la brulantaj barakoj.
Izor kun tremantaj membroj ekturnis sin kaj suprengrimpis al Salomono.
— Jen la batalo, Salomono, jen la batalo kaj ni estas ĝuste en la meza mezo de la tuta skandalo.
La homoj kurantaj el du kontraŭaj direktoj, jam atinginte la barakojn, serĉis rifuĝejon en ili. Izor aŭdis, ke ankaŭ lian barakon okupas homoj. Spirretene li aŭskultis. Iom li retrankviliĝis, aŭdante germanajn kaj hungarajn vortojn. Li volis jam malsupreniri, kiam la pafado fariĝis pli intensa. Kugloj siblis super la barakoj. Izor ĵetis sin planken.
Kelkaj pafoj traboris la ladan tegmenton.
La pafado daŭris pli ol duonhoron kaj tiam subite ĉesis. Izor nun povis distingi la voĉojn de la parolantoj. Unu klarigis al la alia.
— Sed nia situacio estis pli malbona. Ni estis la lastaj, kiuj povis atingi la vagonarojn. La ĉeĥoj pafis kaj pafis.
— Kaj ni — klarigis ekscitite la alia voĉo — ni jam estis ĉirkaŭitaj de la ĉeĥoj kaj se la lokomotivestro ne estas lerta, ni flarus nun la violojn el sub la tero.
— Kaj kio okazos al tiuj, kiuj jam ne povis rifuĝi — plendis la tria voĉo.
— Ili mortos. Cetere ni havas kelkajn mortintojn kaj multajn vunditojn.
— Kaj tiuj brutoj eĉ ĉi tie akceptis nin per kugloj. Ili rigardis nin ĉeĥoj.
— La oficirajn barakojn oni ekbruligis.
— Sed kio estos morgaŭ. Morgaŭ la ĉeĥoj atingos la tendaron.
Izor aŭskultis. Poste li flustris al Salomono, kiu senvorte kaŭris en la angulo.
— Nu, Salomono, kio estos al ni morgaŭ?
Salomono ne respondis.
— Jen, kiel ruza vi estas! Vi imitas mortinton, kvazaŭ kaptita skarabo.
Silento. Izor rampis al li kaj kaptis lian brakon. Salomono falis plenpeze sur lin kaj li sentis flui ion varman sur sia mano. La korbato de Izor haltis pro la teruro.
— Salomono, kara Salomono, kio estas al vi? Kio estas al vi? Ne ŝercu! Ne ŝercu kun via amiko! Salomono, ne ruzetu! Sufiĉas! Jam sufiĉas!
Li skuis la senpovan kadavron kaj senkomprene rigardis la malgrandan trueton ĉe la tempio, el kiu en mallarĝa strio fluis la sango. Korŝire li veadis.
— Salomono! Kara ... neeble ... vi ne povas. Nu Salomono ... jen, kiel ruza vi estas... — kaj singulte li ripetadis ankoraŭ kelkfoje — jen kiel ruza vi estas ... jen, kiel ruza vi estas...
La vestojn li ekŝiris kaj plorante, kaŭrante super la kadavro, li preĝis longan horon.
Apenaŭ mateniĝis, kiam la unua ŝrapnelo eksplodis super la tendaro. La ĉinaj batalionoj kaj la artilerio respondis per energia pafado. Ŝrapneloj zumis kaj krakis, kugloj siblis super la barakurbo, kies loĝantoj senhelpe kuradis, serĉante taŭgan kaŝlokon. La pafado daŭris jam pli ol unu horon, sed pafis precipe la ĉinoj, ŝajnis ke la nevidebla malamiko ŝparas la municion.
La suno jam brilis alte, kiam la malamiko plivigliĝis. La kugloj siblis pli ofte kaj la ĉeĥaj kanonoj komencis vomi grenadojn. La lignaj barakmuroj ne ŝirmis kontraŭ ili, vunditoj veis kaj mortantoj stertoris multloke.
Subite en furioza kavalkado, senĉese vipante siajn ĉevalojn, proksimiĝis la rajdotrupo de anarkistoj, kiuj hieraŭ vespere iris al la norda monteto. Unu el ili falis el la selo kaj preninte sian revolveron, pafis en sian kapon. La aliaj malaperis en la direkto de stacidomo, la mortanto stertoris baraktante en la sanga polvo de la vojo. Nova grupo de anarkistoj pretergalopis, kun mienoj taŭzitaj de teruro kaj mortotimo. Unu el ili, longharulo, ekvidante la mortanton, subite elseliĝis kaj, lasinte kuri sian ĉevalon, kuris en barakon.
Cerbopenetraj mortkrioj aŭdiĝis en la surmontaj tranĉeoj. Longa svarmo de ĉeĥaj legianoj aperis ĉe la malsupro de la monto. Ili komencis furioze pafi. La ĉinaj soldatoj, forĵetinte la pafilojn, kuris malsupren, rekte al la pafilfajro. Sur la spino de la monto aperis alia svarmo de ĉeĥoj. La pafado ĉesis.
Malproksima pafado, lokomotivfajfo aŭdiĝis de la stacidomo kaj de norde jam venis svarme la centro de la legianoj. El la direkto de la urbo venis la rusa “blanka” armeo. La legianojn gvidis ridetante la juna adjutanto de la ruĝa komandanto kaj apud li rajdis Katja. La rusojn komandis Medvedjuk, la tigro.
La gvidantoj de ambaŭ armeoj renkontis sin antaŭ la tendaro. Triumfe ili salutis reciproke. Sed en tiu ĉi momento, el apudvoja barako, kuris al ili la longharulo, kun freneza mieno.
— Morton al la perfidulo! — li kriis furioze; kaj, celinte, li ektiris la ĉanon de sia revolvero.
La kuglo estis dediĉita al Simon Petroviĉ Grilov, al la iama adjutanto, sed ĝi maltrafis la celon ĉar, facile vundinte lian flankon, ĝi boriĝis en la bruston de Katja. Ŝi ekŝanceliĝis en la selo. Dek-kelkaj glavoj svingiĝis kontraŭ la anarkisto; sed li pafis plu, malgraŭ siaj teruraj vundoj ĝis sia lasta kuglo. Poste li falis sub la furioze draŝantaj glavoj, kiuj lin dispecigis en la vera senco de la vorto.
Katja falis teren. Kelkaj oficiroj saltis el la selo kaj levis ŝin. Ŝi vivis ankoraŭ. La adjutanto klinis sin al ŝi. Unu el la ĉeĥaj oficiroj, preninte bandaĝon el sia tornisto, provis fari la unuan helpon. Katja volis paroli, ŝi vokis mallaŭte sinjoron Medvedjuk. Nur nun oni rimarkis, ke unu el la revolverkugloj morttrafis lin kaj li falis en la apudvojan fosaĵon. Katja vane atendis, ŝia forto iom post iom forlasis ŝin. Kiam oni metis ŝin sur la provizoran vunditportilon, ŝi svenis.
La ruĝa reĝimo estas venkita. La ĉinoj, batalintaj por ideo, kiun ili eĉ ne konis, estas senvestigitaj kaj pelitaj, nude, en la riveron Selenga. Soldatoj staras sur la bordo kaj vetpafas ridante naĝantojn kaj dronantojn.
Bolŝevikoj, anarkistoj, rifuĝas per ĉevalo, veturilo, vagonaro. Kelkaj sin kaŝas en malplenaj barakoj, atendante la nokton, por forkuro. En la urbo restas sola ruĝulo, la komandanto. Iam serĝento en la cara armeo, alta belstatura, decidiĝinta junulo. Li atendas sur sia loko, kunpreminte la lipojn, li scias morti por la ideo. Kiam oni malfermas la pordon de lia kancelario, li mortpafas la unuan enpaŝanton — la adjutanton, Simon Petroviĉ Grilov.
Kaj en la barakoj restas militkaptitoj, senhelpaj, sciantaj nenion certan pri la okazaĵoj, pri sia venonta sorto. En ekscititaj grupoj ili diskutas, divenadas, timigas sin mem per “informoju”. Ili dependas de nun de novaj homoj, estas liveritaj al ilia plaĉo kaj kaprico. Kion ili decidos pri ili, Dio scias.
La postan tagon Izor, forplorinte iom el sia doloro, kaj ree ekokupite de la zorgo pri sia sorto, scivole miksiĝis inter la parolantojn. Lin teruris la rakontitaj historioj, sed li ne kuraĝis decidigi sin por rifuĝo, ĉar se oni dumvoje kaptos lin, neniu atestos pri tio, ke li ne partoprenis en la batalo, nek en ia ajn politika agado de la ruĝa reĝimo. Li decidis do resti, sed baldaŭ ege li bedaŭris tiun ĉi decidon.
Ĉeĥaj kaj rusaj soldatoj venis traserĉi la barakojn kaj aresti ĉiujn organizitajn militkaptitojn. Izor malespere protestis, sed oni puŝis inter ilin ankaŭ lin. Antaŭ la barako estis vicigita la malĝoja grupo, en kiu li rekonis kelkajn personojn famekonatajn en la antaŭa reĝimo. Ĉi tio pligrandigis tian timon.
Inter bajonetoj ekiris la funebra trupo. Kompataj rigardoj sekvis ilin survoje, oni sciis, ke la indulgo al ili estos tre escepta. Inter la scivoluloj subite Izor rimarkis kapitanon Prokeĉ, kiu senkore ridetis al la malfeliĉuloj. Iom da espero vekiĝis en Izor.
— Sinjoro kapitano Prokeĉ, — li alkriis, — jen, rigardu min. Vi ja scias ke mi estas senkulpa pri ĉio, kio okazis. Diru almenaŭ unu vorton al tiuj ĉi homoj, ke ili indulgu min.
Prokeĉ alrigardis la teruritan vireton kaj laŭte ekridis.
— Nu, Izorĉjo, la negocado estas kun risko. Vi tro multe kuraĝis riski.
Unu el la soldatoj per pugnobato silentigis la malespere kriantan Izorĉjon. La grupo pasis for en apatia silento. Kapitano Prokeĉ ankoraŭ havis ĉe la lipoj la mokan rideton, kiam iu mallaŭte rimarkis malantaŭ li.
— Kaj kio okazos, se li uzos la dokumenton, donitan al li.
Prokeĉ turnis sin kaj embarasite respondis al majoro Hitzinger.
— Mi forgesis pri tio. Cetere tiu paperaĉo ne kompromitas nin.
— Eble la paperaĉo ne, sed via nuna konduto nepre. Vi mem scias plej bone, ke li estas ĉiurilate senkulpa, krome li havas multnombran familion.
Prokeĉ ektiris sian ŝultron por montri, ke la tuta afero ne interesas lin.
— Je unu homo pli aŭ malpli en la mondmilito jam ne kalkulas. Cetere, li estas ja nur judo.
Majoro Hitzinger, malagrable tuŝita, malestime rigardmezuris lin.
— Vi povas neglekti tiun dokumenton, sed ankaŭ mi subskribis ĝin, kaj mi konas mian devon. Mi vere bedaŭras, ke tia fiviro povas esti oficiro en la imperiestra kaj reĝa armeo de la monarkio. Mi esperas, ke jam ne longe.
Kaj li foriris. Prokeĉ, ruĝa pro kolero, siblis inter la dentoj.
— Ĉi tiun lecionon mi ne forgesos, liberala juddungito! Kaj ankaŭ vi rememoros ĝin!
La batalo ankoraŭ daŭris ĉe la barakoj de militkaptitoj, kiam la urbo jam estis okupita. La armeo blanka, komandata de Medvedjuk, jam tramarŝis. Sur la stratoj cirkulis oficirpatroloj kaj ĉeĥaj legioj pasis orienten por bori al si tra malamika bajonetarbaro vojon al la hejmreveno. Ili estis iloj en la mano de reakcio. Viktimoj, kiuj milope mortis por fremdaj interesoj. Ilian patriotismon profitis la sinsekvaj reĝimoj.
La pordegoj de la malliberejo malfermiĝis. Liberigitoj elvenis, longa vico da eskortitaj arestitoj malaperis tra ili. Ĉirkaŭ la pordegoj tumultis popolamaso, kiu jen ĝoje salutis liberigiton, jen blasfeme, minace, pugnoskue teruris arestitojn.
Bardy kaj Doŝky, en apartaj ĉeloj, ekscitite malpaciencis la tutan tagon. Ili aŭdis malproksiman murmuron de kanonoj, akrajn pafojn proksimajn, kelkajn en la domo mem, oftajn kaj amasajn paŝojn sur la koridoroj, poste bruon de strata amaso. Io nepre okazis. Jen. Pordoj knare malfermiĝas, pordoj tondre fermiĝas, senkoraj, ridegoj, akraj ordonoj, vulgaraj frazoj. Poste silento. La granda domo akceptis novajn gastojn.
Poste ree, ŝlosiltinto. Pordoj knare malfermiĝas. Lego de nomoj. Nomoj de konatoj: ili venas el la ĉeloj, paŝoj eĥas sur la koridoro, ili iras for. Kio okazis? Reĝimŝanĝo! Certe reĝimŝanĝo!
Nu, kaj ili? Ĉu ilin oni forgesis?
Bardy estis pli indiferenta, preskaŭ apatia. Sed Doŝky fariĝis ĉiam pli kaj pli nerva. Li kuris en sia ĉelo tien kaj reen, haltis, nervostreĉe aŭskultis, poste ree ekpromenis tri paŝojn tien, tri paŝojn reen. Fine, tute lace li ĵetis sin sur la litbenkon.
Liaj ekscititaj pensoj komence kaprice saltadis de lia sorto al la sorto de Johano, al la okazaĵoj, eblaĵoj, eventualaĵoj, poste ili moliĝis kaj karese ĉirkaŭplektis virinan figuron. Eble ŝi jam revenis! Kortuŝe li imagis la scenon, kiam ŝi, la patrino, unue renkontos sian perditan fileton. Li vidis antaŭ si la “tigron”, kiu nun certe, eble la unuan fojon dum sia vivo, estos tuŝata de homaj sentoj kaj dankos kore lin. En la okuloj de la patrino brilos la larmoj de l’ feliĉo kaj ĉe la adiaŭo li povos kisi ŝian maneton. Kisi ŝian maneton!... Li ekridetis. “Romantika bovo!” — li diris mallaŭte al si, kaj li nun ekridis tiel longe kaj forte, ke la larmoj aperis en liaj okuloj. Poste subite li tre serioziĝis. Lia fantazio skizis antaŭ li blondbuklan kapon de knabeto, kiu lin nomis “paĉjo”, al kiu li tiel multe parolis pri la panjo “plej bona el ĉiuj patrinoj, pli bela ol la feinoj de Fabellando”. Fine li jam havas propran hejmon, kun la kara, bela mastrino, kun la kara, bela knabeto. Eĉ! Li diskutas kun ŝi pri la benoj de la alkoholo, kaj kiel facile li lasas sin venki! “Eĉ unu guteton mi ne trinkos plu, mia amata, karega...” La fantazio haltis: li ja ne scias ŝian nomon. Li elreviĝis, ektremetis kvazaŭ vekiĝinte el dormo, ĉirkaŭrigardis. Ekvidante la fenestran kradon, amare li ekĝemis pri sia reala situacio.
Poste li stariĝis, iris al la fenestreto. La luno arĝentumis la korton. Sur ĝia pavimo kuŝis, aŭ kaŭris homoj, en la mezo staris armita grupo. La ŝafaro kaj la gardistoj.
Premante sian kapon al la krado, Doŝky profunde ekspiris la iom pli freŝan aeron. Subite lian rigardon frapis konata vizaĝo, longbarba, timtaŭzita. Ĉu?... Ne! Li ne konas ĝin. Ĝi nur similas ... al tiu de ... al tiu de... Lia koro ektremis.
Izor! La dokumento! La reĝimŝanĝo! Ho, tiu senkulpa, senhelpa hometo, al kiu nun mankas la sola savilo! Eble en tiu ĉi momento li bezonas ĝin por savi sian vivon. Kie ĝi estas? Li komencis serĉi en la poŝoj. Eble en la interno de la bluzo? Jen, fine!... Ne. Ĝi estas foto pri la familio Dogler. Li eĉ ne scias, kiam li enpoŝigis ĝin... Jen, eble!... Ne. Dokumentoj de la vera, mortinta Doŝky... Li jam elturnis ĉiujn poŝon. Li devas ĝin trovi, nur sen ekscito! Ne perdi la kapon! Ho, la poŝo estas trua! Li ekŝiris la subŝtofon. Nu, jen, — li ekspiris. Elfalis kunfaldita paperfolio kaj malpura, grasmakula koverto. La Izor-paperon li levis, metis en apartan poŝon. Nun lia rigardo haltis sur la tere kuŝanta koverto. Ankoraŭ legebla adreso, sur la malnova koverto: Al lia Grafa Moŝto Attila Wereőtzy de Verőcze.
Li ekridis kurblipe kaj levis la koverton, ŝirmalfermis ĝin: elfalis du fotografaĵoj. Pastro kaj soldato. Poste okpaĝa, dense skribita letero. Li relegis ĝin dume solviĝis la kurblipa rido. Li mem skribis iam tiun leteron al bonkora honesta, trompita viro, al sia patro. Longe li legis kaj relegis, dume ofte rigardante la du fotojn.
— Jen la estinto anoncas sin! — li diris fine. — Haha! Grafa Moŝto! Eh! Ne tentu plu! — Kaj li disŝiris en cent pecojn la leteron kaj la pastran foton, iam dediĉitajn por venĝo.
Mateno jam krepuskis, kiam, post longaj rememoroj kaj ree aperantaj dolĉaj revoj, fine fermis la laco liajn palpebrojn.
Johano havis inkubsonĝon. Li sin turnadis tien kaj reen sur la malmola litbenko, baraktante. Malvarmaj ŝvitgutoj perlis ĉe liaj tempioj, ofte li ĝemis peze dum dormo. Li vidis sin vagadi en tombejo. La lunlumo naskis monstrajn ombrojn inter la tomboj. Kaj tiuj ombroj dancis, kaj ŝajnis al Johano, ke ili ankaŭ zumas, zumas ian strangan melodion. Ankaŭ li volis danci kaj kanti laŭ la sama ritmo, sed liaj piedoj ekradikis en la tero kaj la lipoj estis tiel kunpremitaj, ke ili doloris pro la spasmo. Ne eble sin movi, ne eble diri vorton. Liaj makzeloj grincis. Dolore, kiel dolore! Subite li ekvidis, ke sur la vojo venas stranga grupeto: kvar junaj viroj, palaj viroj. Ĉiu tenas sian koron en la mano. La kvar junaj viroj, palaj viroj proksimiĝas, alvenas. Nun ili ekkaŭras ĉirkaŭ li, en rondo. Nun unu el ili metas la koron al la piedoj de Johano. La ceteraj junaj viroj, palaj viroj faras la samon. Johano sentas akran doloron en sia koro. Li penas ĝin forŝiri. Sed la brakoj ne obeas. Nun aperas, plimultiĝas pluaj koroj, en longa vico sur la vojo. Kanto tremas. Kantas la koroj. Sed la koro de Johano mutas.
El la malproksimo, aŭreolate de palaj lunradioj, venas blanka feinestaĵo. Flirte fluas la ora kaskado de ŝiaj haroj, la ombroj, per siaj amorfaj manoj, volas ĉerpi el ĝi. Sed la virino ridas, arĝente, hele, penetre. Johano volas forpeli ĉi tiun arĝentan trilon el la oreloj, sed ĝi tintas obstine, plifortiĝas, jam estas kvazaŭ muĝo de akvofalo, tondro de ĉielo. Dolore, kiel dolore.
Kaj venas la virino. Ŝi paŝas sur la unuan koron, ĝi rompiĝas. Sur la duan, ĉi tiu ekflagras per ruĝaj flamoj; poste sur la trian, kvaran, kiu povus kalkuli ilin. Kaj venas la virino kaj ridas; kaj ridas la palaj viroj, junaj viroj. Sub ŝiaj piedoj el la koroj ŝprucas varma sango kaj sangtorento kreskas, ŝvelas, altiĝas, jam ĝis ŝia zono. Johano per furioza fortostreĉo alkurus ŝin — ne eble, almenaŭ alkrius ŝin — ne eble, ne eble. La sangotajdo kreskas ĝis la kolo, ŝian frenezan ridon sufokas la ŝaŭmanta ruĝa ondo, kirle kunfrapiĝas ruĝaj ondoj super ŝia kapo. Ne eble savi ŝin! Jam nur en liaj oreloj eĥas, zumas, muĝas, tondras la ridego, la ridego de frenezo...
Ŝira turmento pugnopremis lian koron, li ekskuiĝis, kvazaŭ en agonio, la palpebroj malfermiĝis — li vekiĝis. En la ĉelo — taglumo, sur la koridoroj, svarma bruo. Li leviĝis, kaj viŝis de sia frunto la malvarman ŝviton. Li ekaŭskultis. Ekstere oni legas nomojn. Eble nun! Hodiaŭ devas okazi io. Kaj tiam li revidos ŝin. Ŝin, ŝin — ho jes, ŝi kaj ĉiam ŝi, la sole grava por li sur la tero. La hejma fajrujo estas renversita, la venonta sorto estas malcerta kaj duba. Sed pro la perdita estinto, pro la duba, timinda estonto, jen la rekompenco! La baldaŭo, la baldaŭa dolĉa estanto kun ŝi, kun ŝi, kiun li amas, kaj kiu lin... Nevole li rememoris pri sia sonĝo, pri la sonĝvirino, kiu havis la vizaĝon de Katja. Kaj la kvar viroj — ŝiaj viktimoj. Kaj tiu longa vico de koroj...
En tiu ĉi momento li ekaŭdis la nomon de Doŝky. Li saltleviĝis, kuris al la pordo, streĉe aŭskultis. Nomoj, nomoj kaj nomoj, nur ne la lia. Pordoj knare malfermiĝas, pordoj tondre fermiĝas. Oni forgesis pri li.
Sur la koridoro, antaŭ la prokurora ĉambro, staris longa vico da viroj kaj virinoj, arestitoj kaj nun liberiĝintoj. Kvarope oni enlasis ilin antaŭ la revizian komisionon. Baldaŭ ili revenis, kaj ĝoje foriris, liberaj. Nur kelkajn, ne politikajn kondamnitojn oni rekondukis en la ĉelojn...
Doŝky estis inter la atendantoj. Nerve li serĉis sian amikon, kaj ne trovinte, penis sin trankviligi. Eble li estas jam ellasita, eble li baldaŭ sekvos. Oni nun vokis lian kvaron. La vokanto estis la ursostatura, ŝafmiena Ivan Nikolaeviĉ Radĉenko, prokurora servisto. Li volis al Doŝky mallaŭte ion diri, sed la prokuroro urĝe lin vokis al si per mansigno.
En la vasta ĉambro skribistoj kurbis super skribotabloj. Meze, apud tablo, sidis la prokuroro, Fedor Gabrieloviĉ Morozov. Doŝky apenaŭ rekonis lin. La maldika, alta viro nun ŝajnis tiel sensignifa, pala, humile ĝentila ke oni apenaŭ povis rekoni el lia sinteno lian gravon kaj rangon. Pleje surprizis Doŝkyn lia mieno kaj lia voĉo. Grandaj, superregitaj emocioj sur la unua, seke raŭka monotono en la dua. Liaj okuloj rigardis lace al la antaŭ-li-staranto.
Venis la vico de Doŝky. La lacaj okuloj — ĉu nur ŝajno — minace ekbrilis. Nur momenton. En la sekvinta jam maŝine demandis la raŭka, monotona voĉo.
— Nomo?
— Petro Doŝky, militkaptito.
— Nacio?
— Hungaro.
— Naskjaro?
— 1889.
— Religio?
— Roma katoliko.
— Kaŭzo de aresto?
— Konspiro kun la blanka armeo, sed ĉi tiu akuzo...
— Sufiĉe! — li turnis sin al la skribisto. — Absolvite!... Nu, vi povas foriri...
Doŝky riskis demandon.
— Ĉu mia amiko, Johano Bardy...
— Ĉu vi ne aŭdis? Vi estas libera. Vi povas foriri! — kaj li jam kriis al Radĉenko. — La sekvantan kvaron!
Sed Doŝky ne moviĝis. La prokuro alkriis lin nerve kaj krude.
— Mi ne havas tempon babili. Ĉe la apudporda tablo vi ricevos vian dokumenton...
— Kaj Johano Bardy?...
— Ne via afero! — kaj pugne ekfrapante la tablon, li kriis. — La sekvantan kvaron.
Doŝky, kion fari? — prenis la dokumenton kaj eliris. — Strange impresis lin la bonkora, enigme kompata rigardo de Radĉenko ĉe la pordo. Sed li ne povis paroli kun li. Sur la strato li traboris sin tra la homamaso tumultanta antaŭ la domo kaj ekiris al la stacidomo. Enpense li paŝadis, klopodis trovi la kaŭzon de tiu malvarma, eĉ ofenda konduto de Morozov. Antaŭe li estis ĉiam tre, eĉ tro ĝentila kontraŭ li. Jes, tro. Nun li rekonis, ke lia afableco estis ĉiam iel altrudita, nenatura, preskaŭ timiga en sia ceremonieco. Tia mielflua konduto ordinare kaŝas hipokritulon, tre ofte malbonulon. Nun, post longe, li ekvidis, sub liaj iamaj ĝentilaĵoj kaj riverencoj malicon kaj malestimon... Kaj nun li tute forĵetis la maskon? Pro kio? Ĉu Johano faris ion ne honestan? Ne eble. Ĉu nova komploto de Katja? Eble.
Liajn pensojn interrompis konata voĉo.
— Sinjoro Doŝky! Sinjoro Doŝky!
Nun li ekvidis, ke en la mezo de la strato marŝas, en kvaropaj vicoj, trupo de arestitoj. Novaj viktimoj de revolucia dokumentismo kaj multfoje de perforta varbado. Inter ili kriadas malespere al li Izor Steiner, ĝis lin mutigas energia bokspuŝo de la apudemarŝanta oficiro. Doŝky iris al la oficiro kaj alparolis lin.
— Kion vi volas?
— Paroli kun tiu ĉi homo, kaj transdoni al li ion. Li estas senkulpa.
— Ne eble... Kion transdoni?
— La dokumenton pri lia senkulpeco.
— Ne eble. Jam la duan fojon oni tedas min pro li. Antaŭe ia juda majoro kaj nun vi. Ne povas ekzisti tia dokumento, kiu lin lavas pura. Li estas judo, kaj ĉiu judo estas bolŝeviko.
Tiu ĉi logiko strange impresis Doŝkyn, kaj tio montriĝis ankaŭ sur lia vizaĝo. Lia mieno subite ekincitis la oficiron.
— Kaj vi? Kiu vi estas? Kiarajte vi intervenas? Ĉu ankaŭ judo? Dokumenton, aŭ mi tuj arestos vin. Nu, ni vidu, rapide!
Li nerve forprenis la dokumenton de Doŝky. Sed ĉe la rubriko: “kaŭzo de aresto”, mildiĝis liaj trajtoj.
— Konspiro kun la blanka armeo. Hm. Nu bone. Iru libere.
— Sed, sinjoro leŭtenanto, permesu ke mi transdonu tiun ĉi dokumenton. Li estas vere senkulpa, brava hometo.
— Nu, montru tiun paperaĉon... Eh!... Oni ja ne povas ĝin legi! en kia lingvo oni skribaĉis ĝin?
— Hungare, ĉar per ĝi li volis sin legitimi hejme, post la reveno.
— Ne validas. — Kaj li volis ĝin disŝiri, sed tiam lia rigardo trafis la tremantan Izor. Li ekridis. — Nu, danĝera komunisto li ne ŝajnas. Prenu vian paperaĉon.
Izor preskaŭ kisis lian manon. Poste li grakis, kaj staris en konfuzo, kiel iu volanta ion peti.
— Nu? Kion vi volas?
— Sinjoro kapitano!
— Nur leŭtenanto.
— Pardonon! Mi ne konas la distingaĵojn. Kaj eĉ se mi konus, mi estas tro malalta por vidi viajn epoletojn, sinjoro. Sed estas pli bone titoli plialte la homojn, ol degradi ilin erare. Mia patro diris al mi tion, kiu estis tre honesta judo kaj ŝameso de nia preĝejo.
— Nu, bone, bone. Kion vi volas?
— Permesu, ke mi diru kelkajn vortojn al tiu ĉi altestimata kristano.
— Sed rapide, kaj ruse!
— Dankon! Mil dankojn! — kaj li turnis sin al Doŝky kaj ekparolis vortgalope. — Sinjoro Doŝky. Dio vin benu! Dio benu vian honestan koron. La infano. Dio donu al vi rekompence sanon bonon, feliĉon, longan vivon. Estas en la monaĥinejruinoj. Eble mi havos iam okazon, trans la rivero, rekompenci vian noblecon. Ĝis revido, ĉe sinjorino Lipova.
Sed la oficiro bone atentis.
— Kion vi babilis pri infano, ruino, trans rivero?
Doŝky vidis nenian kaŭzon por kaŝi la veron.
— Temas pri la infano de generalo Medvedjuk, kiun ni trovis kaj kaŝis, por savi lin de venĝo. Li nun estas en la monaĥinejruinoj trans la rivero.
La oficiro surpriziĝis. Poste, ĝoje li premis la manon de Doŝky.
— Tre brave. Rapidu do al sinjorino Medvedjuk. Konsolu almenaŭ la patrinon, se la edzino ja devas funebri.
— Mi ne komprenas.
— En la hieraŭa batalo oni mortpafis ŝian edzon. Iru do, du miaj soldatoj vin akompanos. Kaj pri tiu ĉi escepta judo ne timu, — kaj li frapetis la ŝultron de Izor. — Mi pledos por li.
La trupo formarŝis kun la sereniĝinta Izor. Doŝky, kun du soldatoj, ekiris kontraŭan direkton al la rivero.
Li ree enreviĝis; profundiĝinte en siaj pensoj li apenaŭ konsciis pri la vojo, pri la boatveturo tra la rivero. Medvedjuk mortis. Tiu martira virino do liberiĝis de sia inkvizitoro. Ho kiel li malamis tiun bruton, la kruelan iaman komandanton de la barakurbo. Kaj — eble ne tiom pro liaj kruelaĵoj, ol kiom pro la larmoj, kiujn li tiel ofte vidis en la okuloj de lia kompatinda edzino. Nun ŝi ne devos plu toleri liajn beste kruelajn kapricojn, ĉion bele aranĝis la bonfara kuglo. Certe ŝi ekspiris pli libere!... Sed ... se ne!? Se ŝi amis lin tia, kia li estis? Kaj la orfa knabeto, kiu estas nun peza tasko por la sensubtena virino! Kaj li, senpovulo, kiel li povus helpi ŝin? Ĉu li rajtas sin enmiksi en ŝiajn aferojn? Kial li supozas ĉe ŝi simpation? Ŝi eble eĉ ne konas jam lian vizaĝon. Ĉu fari amkonfeson ĉe la katafalko? Ĉu ĉasi por si ĝojon inter tiom da malfeliĉoj? Honte, honte! — Kaj Doŝky sincere malŝatis sin en tiu ĉi momento. “Kiel triviale, kiel memame!” — li riproĉis sin. Kaj li ne ŝparis al si tiajn titolojn, kiel “romantika bovo”, kaj “sentimentala hipopotamo”.
Furioza hundbojado interrompis lian moralpredikon al si. Ili proksimiĝis al la duonruina monaĥinejo, en kies loĝeblaj partoj rifuĝis almozuloj kurbdorsaj, pintmentonaj maljunulinoj. Neniu zorgis pri ili, ili povis tie trankvile vivi kaj kviete morti. La hundbojado alarmis la loĝantojn. Kelkaj maljunulinoj elvenis tra la pordo kaj terurite rigardis la suspektindan triopon.
— Dio mia! soldatoj! Sankta Virgulino nin gardu! — flustris la unua.
— Jesuo, Maria! Certe ili eksciis pri la rifuĝintoj! — eĥis la dua.
— Pss! Silenton! Nenion konfesi!
— Eble ili venas por...
— Fermu la buŝon! Ni akceptu ilin dece!
Kaj la plej maljuna maljunulino klopodis kiel eble afabligi sian sulkan vizaĝon.
— Estu sanaj! Estu sanaj, sinjoroj! Al kio ni danku la honoron, kolombetoj.
— Malgrandan knabeton ni serĉas. Tie ĉi li devas esti, ĉe sinjorino Lipova — respondis Doŝky.
— Neniam mi vidis tie ĉi knabeton, kolombeto. Neniu el ni vidis, ĉu ne? Neniu, neniu. Oni vin trompis, kolombeto, oni vin erarigis, kredu min.
— Ne eble. Tie ĉi li devas esti. Blondkapa knabeto. Lia nomo estas Ivaĉjo. Li estas du-jara. Ne timu min, diru do sincere.
La plej maljuna suspekte esploris la eksteraĵon de Doŝky.
— Ĉu vi estas militkaptito?
— Jes.
— Envenu do. — Ŝi kondukis lin internen de la pordo. — Vi estas do la patro?
— Jes.
— Sed la soldatojn ni timas, pro la patrino de la infano. Vi ja scias, kial.
— Jes, — diris Doŝky, kvankam li vere ne sciis, kial.
— Ne estus bone, se ili vidus, en tia febra stato...
— Ĉu la infano estas malsana?
— Ne; la patrino.
— Patrino!
— Jes. Ŝi vundiĝis en la hieraŭa batalo.
Doŝky neniom komprenis, sed tiom pli scivolis. Li elkriis al la soldatoj.
— Sinjoroj, post momento mi revenos.
Kaj li ekiris, post la maljunulino, tra malpuraj koridoroj. Ĉe pordeto ili haltis. Post pluraj frapetoj, demandoj: “Kiu estas”, intertraktoj tra la pordo, fine la pordon oni malfermis kaj Doŝky venis en sufokan odoron de putrantaj terpomoj kaj brasikoj, en veran kabanon de mizero. La fenestroj, kovritaj per porkveziko, apenaŭ enlasis sufiĉan lumon por vidi la nerabotitajn meblojn, la strate kolektitajn ĉifon-ornamaĵojn. Kurba avineto estis en la ĉambro, kaj maljunulo, kies tuta vizaĝo estis plena de abomenaj ulceroj.
— Ĉu vi venis al via edzino? — demandis dubeme la avineto.
— Jes, jes! Li venis al ŝi, — certigis la maljunulino ĉe la pordo.
— Bone, bone! Kaj al la knabeto. Kiel oni nomas lin?... — faris la avineto ankoraŭ naivan provon.
— Ej, ej, vi ne fidas min. Diru al Ivaĉjo, ke paĉjo Doŝky venis, — ridetis Doŝky.
La avineto ekridis, vigliĝis, parolemiĝis.
— Ho, Ivaĉjo, bravuleto! Vi estas do paĉjo Doŝky. Jesuo, nun mi vidas, kiel li similas vin!
— Kie li estas?
— Tuj, tuj! Venu! Li estas en la paradizo. Tiel ni nomas la ĝardenon kun la kapeleto. Venu do.
Denove kondukado tra koridoroj, teda, trodolĉa parolo dume. Fine ŝtuparo al pordego. Al la pordego de la “paradizo”. Tiu ĉi “paradizo” konsistis el kelkaj mallerte faritaj florbedoj, kelkaj arboj kaj el kapeleto en la kortangulo. Sed Doŝky estis kontenta pri ĝi, ĉar li ekvidis la blondan kapeton de Ivaĉjo, kiu faris fortikaĵon en la malseka sablo. Sed en la sekvinta momento li jam pendis je la kolo de Petro.
— Paĉjo Doŝky! Paĉjo Doŝky!
Kaj paĉjo Doŝky alpremis la etulon al sia brusto kaj kisis, kisis lin. La etulo, post la pikaj kisoj viŝis siajn vangojn. Poste li kaptis la manon de Doŝky kaj tiris lin.
— Venu! Panjo Fiza estas malsana.
— Fiza? Ĉu ŝi estas ĉi tie?
— Ho, kolombeto, ni diris ja! La ĝojo konfuzis vian kapon! — miris la avineto.
— Jes, jes! Ni iru al li, — diris embarasite Doŝky, kaj lasis sin tiri de la knabeto en la kapelon. La du maljunulinoj kun maljuna ĝojo, kapbalance postrigardis ilin.
La kapelo estis establita per litoj kaj tabloj. Ĝian antaŭan destinon montris sole la altarbildo, eĉ tiu terure difektite. Kristo kun flama koro. Sed en la koron vandala mano puŝis tranĉilon kaj fendis ĝispiede la tolon. Sur unu lito ridetis, renkonte al Doŝky, Fiza.
— Ĉu Katja sendis vin? — ŝi demandis unue, etendante la manon.
— Katja scias pri la afero?
— Certe. Mi rakontis al ŝi ĉion...
— Vi kuraĝis fari tion? Vi ja scias, ke ŝi reprenis la dokumenton de la infano, ŝi plektis komploton kontraŭ ni, ŝi arestigis nin... Vi mem malamas ŝin... Mi ne komprenas... Enigmo, enigmo...
Fiza malgaje ridetis.
— Enigmo estas ĉiu virino, kiun oni malhelpas en sia amo. Trankviliĝu! Ni miskomprenis ŝin... Ŝi estas bona, tre bona... Ŝi amas Johanon pli ol sin mem. Ŝi ne estas venĝema. Venĝema estas iu alia. Tiun mi timas. Ŝi ne...
— Sed kial arestigi nin?
— Trioblan celon ŝi havis: savi Johanon kaj liajn amikojn de danĝeroj de la hieraŭa rekrutigo kaj batalo kaj veki simpation en la revenintoj al vi kaj fine pruvi sian amon al Johano. Ĉu ankaŭ Bardy liberiĝis?
— Ne. Pli ĝuste, mi vere ne scias. La prokuroro ne estis en ĝusta humoro. Li rifuzis la respondon.
— Kial do? Kio okazis?
— Nenion mi scias. Mi devis alrapidi por la knabeto. Lia patrino jam estas hejme.
— Kaj la patro?
— Li mortis.
Fiza ekĝemis.
— Kial ne la prokuroro? — ŝi diris post iom da paŭzo. Kaj ne atentante pri la konsternita Doŝky, ŝi subite ellitiĝis kaj komencis sin vesti rapide.
— Kien vi volas?...
— Iri. Tuj iri. Kun vi. Al la prokuroro. Mi timas. Tiu homo. Li estas malica, venĝema. Li havas potencon en la manoj.
— Fiza! Vi ja estas vundita!
— Ne grave! Nur la muskolon traboris tiu stulta kuglo, kaj iris diablo scias, kien...
— Sed la vundo doloras! Vi febras!
— Ne grave! Mi havas bandaĝon.
— Sed soldatoj staras ekstere.
— Soldatoj? Ĉu por traserĉi?...
— Ne, ne! Ili venis kun mi, bonvolaj. Sed via bandaĝo estos suspekta al ili. Vi estis ja soldato.
Fiza obstine kapneis.
— Nenio gravas. Mi devas iri al Morozov. Li estas kruela homo ... venĝema.
— Nu ĝuste pro tio. Vi neniom helpus, nur kurus en danĝeron. Atendu, ĝis la venĝemo satiĝos. Fiza, havu prudenton.
Sed Fiza, forpuŝante de si Doŝkyn, ekridis. Strange, enigme, minace.
— Nenio gravas. Mi iros ... mi iros...
Nun alvenis la du maljunulinoj. Doŝky petis ilin pri helpo. Oni devis lukti kun Fiza por ree enlitigi ŝin. Kaj poste, post la multaj persvadoj, konsoloj, trankviligoj, — ŝi subite ŝovis sian kapon inter la kusenojn kaj ekploris, ekploris singulte, skuiĝante en sia tuta korpo.
Doŝky staris senkonsile. Resti li ne povas plu, la soldatoj jam certe malpaciencas. Malfeliĉa Fiza en sia freneza amo ŝi volas sin oferi. Kian danĝeron ŝi antaŭsentas por Johano? Kaj kiel ŝi do volas malhelpi ĝin? Kion fari? Resti li jam vere ne povas, ĉar eble la soldatoj jam serĉas lin, kaj tiam ili trovos Fizan. Li devas rapidi.
— Adiaŭ, Fiza! Trankviliĝu, havu prudenton! Kaj vi, avinjoj, bone gardu mian edzinon! — li kriis, kaj preninte la knabeton sur la brakon li ekkuris eksteren. Ĝustatempe! La soldatojn li renkontis jam en la koridoro.
Post unu horo li jam staradis antaŭ la domo de Medvedjuk. Nur kelkaj paŝoj ĝis la pordo, tamen ĝi ŝajnis al li neatingebla malproksimo. Tra la barilfendoj li ŝtelrigardis en la korton. Neniu tie. Meze de l’ verando mebloj, unu sur la alia, verŝajne en ilia loko staras nun la katafalko. Nigra drapiro super la pordo, ambaŭflanke longkruraj kandelingoj. Tra la malfermita pordo vidiĝas nigra profundo. La pordo ŝajnas kadro sen bildo. Kaj nun la amflugila fantazio de Doŝky aperigis en tiu ĉi kadro anĝele mildan, malĝojan portreton. Ho, li nun ĝojigos ĉi tiujn karajn, lacajn, turmentitajn trajtojn. Jes, li portos al ŝi konsolon. Tamen, li ne kuraĝis tuŝi la anson. Se almenaŭ iu venus, kondolencanto, aŭ servisto, por demandi, kial li staras tie. La knabeto enuis la silenton. Por distro li boris trueton en la troflikita pantalono de paĉjo. Li ridetis al la helblue nerazita, rigida, pala vizaĝo, sed tiu ĉi nun ne respondis lian rideton, eĉ li vidis, ke sur tiu ĉi vizaĝo ruliĝas larmoj. Kaj tiam ektordiĝis ankaŭ lia eta koro, kaj forte alpremante sin al la kruroj de Petro, li petegis.
— Paĉjo Doŝky, paĉjo Doŝky... Ivaĉjo amas vin... Ni iru, nu, ni iru ... ne ploru...
Vere, Doŝky jam decidigis sin iri, sed nun li ekaŭdis parolon, konsolvortojn kaj ekvidis en tiu kadro realan portreton, mem la funebrantan vidvinon. Kun lacaj sekaj okuloj ŝi rigardis antaŭ sin, la trajtoj estis ellongiĝintaj, dolore rigidaj, la sintono humila, submetiĝinta al la sorto. Ŝi mute aŭskultis du kondolencantajn virinojn, poste, adiaŭante per kapklino, ŝi reiris en la domon.
Doŝky sin kaŝis malantaŭ dika arbo. Li konis la du virinojn. Oficiredzinoj. Ili haltis por momento antaŭ la pordo kaj, unu kun oftaj ekĝemoj, prenis el sia retikulo pudroflanelon kaj speguleton.
— Vi eĉ ne imagas, kiel terure min impresas tiu ĉi afero! — ĝemis la unua, kaj dume lerte manovrante per la flanelo, ŝi malaperigis la postsignojn de la laŭkonvenaj larmoj. — Sed, mi devas konfesi, min surprizas la senkoreco de Jenja.
— Kial?
— Ŝi eĉ ne ploras.
— Ŝi neniam amis lin.
— Ne kredeble! Li ja estis tre riĉa! — ŝi miris preskaŭ konsternite, poste, lastfoje sin rigardinte en la speguleto, ŝi fermis la retikulon kaj brakplektis je sia amikino. — Ni rapidu, kara. Simon jam atendas min.
— Kaj via edzo?
— Eh! — ŝi klaketis ignore per la lango. — Li amuziĝas ĉe Zina.
Doŝky, kun sia kutima grimaco, malŝate rigardis post la forrapidantoj. Poste subite li ekskuis sin, kvazaŭ forskuante la malagrablan efikon, kiun faris al li ŝia nomo en iliaj buŝoj. Fine decidiĝinte, li kaptis la manon de la knabeto kaj eniris la korton. Antaŭ la nigra pordo li haltis.
— Ivaĉjo kara! Aŭskultu! Paĉjo Doŝky tuj revenos. Li tuj revenos, kaj tiam ... hoj, kiel bone estos al vi! Nu atendu bele! Tuj mi revenos.
Kaj li paŝis en la ĉambron. Li haltis. Antaŭ li, sur katafalko, inter flagrantaj kandeloj kuŝis Medvedjuk, kvazaŭ dormante. La morto plibeligis lin.
Doŝky estis sola. Piedpinte li proksimiĝis kaj longe rigardis. Poste mallaŭte kaj tre milde li alparolis la mortinton.
— Antaŭ du jaroj vi skurĝis min, ĉar mi svenis dum lignohakado en via korto. Ĉu vi memoras, Medvedjuk? Nun mi reportis vian perditan fileton. Ne koleru, Medvedjuk. Permesu al la kraĉita, piedpuŝita militkaptito, ke li portu konsolon al via edzino. Ne koleru, Medvedjuk, kaj dormu pace.
Kaj sur la kordoj de la infana kredo, kun kristana pardonemo, ekpsalmis el lia animo — la rifuzita pastro, la vera servisto de Kristo. Post longe li levis la kapon. Kaj lia rigardo renkontis tiun de la virino, staranta en flanka pordo. Estis videble, ke ŝi penadas rememori lian vizaĝon. Subite facila ruĝo kovris ŝiajn vangojn. Ŝi divenis. Ĝi estas tiu vizaĝo, de longe ne vidata, kiun li iam ĉiutage vidis en barakfenestro. La sama revesprimo en la mieno, la sama sindono en la okuloj, la samaj doloraj, sed moliĝintaj trajtoj, la noble alta frunto ... ĉio la sama. Dum momento ŝi revivis longan tempon en imago: kiomfoje ŝi rifuĝis tiutempe al la fenestro, por kaŝe vidi tiun vizaĝon, ĉerpi konsolon el ĉi tiu kompate dolora rigardo, kiam ŝi sentis sin tre sola, tre subpremita. Poste, jes, ankaŭ poste, multfoje mankis al ŝi tiu ĉi vizaĝo. Kaj nun, en la horo de dolora soleco, denove ĝi aperis antaŭ ŝi. Pro strangaj sentoj, surprizo, konfuzo ŝi ne povis ekparoli iomtempe. Doŝky proksimiĝis kelkajn paŝojn. Tiam ŝi ekparolis.
— Kion vi serĉas tie ĉi?
Sed la vortoj ŝajnis al ŝi mem tro krudaj. Ŝi koleris je si. Kial ŝin ne obeis ŝia voĉo kaj sonis tiel seke, senkore? Doŝky embarasiĝis. En la centfoje imagita, revita kaj projektita momento li tamen ne trovis la ĝustan frazon. Li staris mute kaj du grandaj larmoj eksidis en liaj okuloj. La virino, kvazaŭ pro interna instigo, paŝis al li, kaj sian manon mole metis sur la lian, kiu treme tenis la ĉifitan soldatĉapon.
— Kial vi venis nun? — ŝi demandis. Ŝin mem surprizis la intima varmo, kiu vibris en ĉi tiu indiferenta frazo.
— Ĝojon kaj konsolon mi portas al vi, — diris Doŝky kvazaŭ en sonĝo.
— Strange, kaj denove vi! — ŝi diris, plie al si mem. La tuta sceno ŝajnis al ŝi iel fabela, nereala. Nun, unu el la grandaj larmogutoj falis sur ŝian manon. Ŝi rekonsciiĝis kaj retiriĝis.
— Mi venis redoni al vi vian fileton, — daŭrigis Doŝky.
Ŝiaj okuloj streĉe malfermiĝis. Senkomprene ŝi rigardis. Poste treme kvazaŭ time ŝi balbutis.
— Fileton?... Ĉu ... mian ... fileton...
Doŝky mute kapjesis.
— Ĉu li vivas? Dio, Dio! Ne prenu mian menson!
— Li vivas. Li estos baldaŭ ĉi tie.
Cerbŝire ŝi ekkriis. Poste, subite, ŝi ĵetis sin sur la ŝtupojn de la katafalko kaj singulte, plorege kriadis.
— Li vivas! Li estos baldaŭ ĉi tie! Ĉu vi aŭdas, vi, kruela! Dio redonis lin... Dio redonis lin. Li vivas... Li vivas...
Doŝky ŝtelis sin el la ĉambro kaj revenis kun la knabeto. Li kondukis lin al la duonsvena patrino. La knabeto time premis sin al Doŝky.
— Nu, diru, kara! Nu, diru! — instigis Doŝky flustre lin.
La pura infanvoĉo ektintis, kvazaŭ kristnaska sonorileto.
— Panjo kara, ne ploru...
Je la voĉo, la patrino subite leviĝis. Freneze ŝi premis al si la infanon kaj ride kaj plore, kvazaŭ frenezulino, ŝi kriadis.
— Fileto... Mia fileto... Parolu... Fileto kara... Vian voĉon mi volas aŭdi... Fileto... Kara...
La knabeto, terurite de ĉi tiu sentotorento, laŭte ekploris. La patrino plitrankviliĝis, viŝis liajn vangojn, donis al li stultajn nomojn, lulis lin, kisis lin, karesis lin...
Kaj Doŝky staris senmove kaj rigardis la mortinton. Ŝajnis al li, ke tiuj severaj trajtoj forpelas lin: Kion vi serĉas tie ĉi? Vi faris vian devon. Vi estas superflua en tiu ĉi domo. Kaj senbrue, sur piedpintoj, li forlasis la ĉambron, la domon kaj ekmarŝis al la militkaptitejo. Granda trankvila korkaresa ĝojo, dolĉe prema doloro miksiĝis en lia animo. Kun stranga, reve moka rideto li diris al si.
— Jen, vi, romantika bovo! Tamen vi ne kisis ŝian maneton.
Je varma somervespero malfermiĝis la brilaj stelokuloj de la ĉielo. Sur ĝia malhelbluo malvigle pasis nubetoj tie ĉi kaj tie. La luno ludis kun ili kaŝludon, kaj fantomaj lunombroj glitis tra la rivero kaj envolvis por momentoj la kriplajn konturojn de la duonruina monaĥinejo. Sed okcidente la ĉielo estis blinda, timige malluma. Kelkfoje aŭdiĝis de tie tre malproksima murmuro.
En la kapelo de la monaĥinejo, sub la lumstrioj de la scivola luno, koloriĝintaj per la multkoloraj fenestrovitroj, kuŝis Fiza sur la improvizita lito. Tri avinjoj sidis apude, dormante, kun pendantaj, ofte ekbalanciĝantaj kapoj. La dormo moligis ŝiajn trajtojn, la febro ruĝigis ŝiajn vangojn, langvore, kun dismetitaj haroj, malstreĉa korpo ŝi kuŝis tie, kun stranga, dolĉamara rideto, kvazaŭ ĉastulino sonĝanta pri malpermesitaj plezuroj. Subite ŝiaj palpebroj malfermiĝis. Ŝi restis senmova, nur ŝia rigardo vagis ĉirkaŭen, en obtuza duonkonscio. Ŝi ne sciis, kie ŝi estas. Strangaj, difektitaj ornamaĵoj sur la muroj, koloraj lumstrioj, multkoloraj vitroj. Lace ŝi volis klare ekpensi, orientiĝi. Sed nun, en subita plena lunlumo, ekvivis antaŭ ŝi — la altarbildo!
Kristo, montranta sian trapikitan koron! El la transtere milda vizaĝo fiksiĝis al ŝi du profunde bluaj okuloj kun tia superhoma mildo, kun tia kortremiga potenco de l’ Bono, ke ŝi devis fermi la palpebrojn. Sed la okuloj ne malaperis, eĉ fariĝis pli vivaj. Kaj nun, tiu mildo, tiu Bono fariĝis pli homa, pli tera, tute intima, konata, ho, konata! Kaj Fiza facile ekĝemis:
— Johano!
Pro sia propra voĉo ŝi rekonsciiĝis, ekskuis la kapon. Ŝi sidiĝis en la lito. Subite ŝi rekonis, kie ŝi estas. Jen, la avinetoj! Kiel ili sidas, kun pendantaj kapoj. Kvazaŭ ŝtoniĝintaj sorĉistinoj en fabelo! Fiza ekridetis je ili.
— Ej, mi provu, ĉu ili vivas?
Kaj ŝi eltiris pajlotrunketon, por ektikli ilian nazon. Sed ŝia rigardo ree trafis tiun de la Kristobildo. Ŝi kvazaŭ rigidiĝis, el ŝia mano falis la pajlo. La rigardo estis fiksita sur ŝi, ĝuste sur ŝi. Ŝi ne povis elteni ĝin longe. Subite, ekskuiĝinte en la tuta korpo, ŝi saltis el la lito, kuris en la plej malproksiman angulon. La okuloj ŝin sekvis. Tremante en la tuta korpo ŝi kuris kontraŭflanken. La okuloj sekvis ŝin. Miraklo! La bildo vivas! — ŝi falis terurite sur la genuojn. Duone kaŭrante, duone genuante, alpremante sian febran korpon al la muro, ŝi balbutis fragmentojn de preĝo per tremanta lango.
Subite estiĝis tute mallume. La bildo malaperis antaŭ la streĉmalfermitaj okuloj de Fiza. Ŝi restis senmova, sentis sian koron bati en la gorĝo. Kio estos nun? Silento. Mallumo kaj silento, pli kaj pli pezaj. Nur kelkfoje akra ekkrako tie kaj tie, sed tiel laŭta, ke ŝia spiro haltas. Subite, super ŝi, en la angulo, zumo. Akra, penetra. Konstanta, freneza zumo, ha, ĝi estas ja muŝo, nur muŝo. Ŝi iom retrankviliĝas. Nun ree ekbrilas la luno. Ŝi starigas. Super ŝi, en la angulo ŝi vidas muŝon, baraktantan malespere en aranea reto. La grasa araneo jam proksimiĝas.
Kaj Fiza disŝiras la retfadenon. Forflugas la muŝo.
— Nun bone! — ŝi flustras kontente kaj sin turnas. Ŝia rigardo ree trafas tiujn misterajn okulojn. Sed nun ŝi ne timas plu. Ekiras al sia lito.
Ŝi sidiĝas sur la litrandon. La avinetoj dormas. Ŝi ektuŝas la bandaĝitan brakon. Ĝi apenaŭ doloras. Nur la kapo — ĝi estas peza kiel ŝtono. Kiel pulsas la tempioj! Kompreson eble. Doŝky ĝin donis, kaj... Kie li nun estas ... kun la infano... Johano ne povas veni ... la prokuroro... Katja... Katja ja nepre helpos ... Katja volis savi lin ... kio okazis al ŝi ... ĉu la prokuroro?... Zigzagaj demandoj en febra kapo. Zigzagaj pensoj. Ŝi devas helpi ... se Katja ne volas ... aŭ ne povas... Kion fari? La rivero severe gardata, diris Doŝky ... eh, ŝi devas helpi ... ŝi devas iri ... paroli kun la prokuroro... Kaj ŝi jam vestas sin, senbrue, kaj iras, piedpinte. Tra la koridoroj, tra la kampo ŝi kuras, pezspire, ofte ŝanceliĝante pro laco. Ŝi jam estas ĉe la rivero. La maljuna Averkiev loĝas tie, li estas fiŝkaptisto, havas boaton. Ŝi ekfrapas la pordon. Neniu. Ŝi frapas per pugno, per kalkanoj. Senrezulte. Ŝi ĉirkaŭiras la domon, serĉas la boaton, ĝi mankas. Ŝia brako akre ekdoloras, ŝi falas sur ŝtipon preskaŭ svene. Kiom da tempo pasas tiel, ŝi mem ne scias. Subite ŝi ekskuiĝas. Ĉu ŝi aŭdas parolon? Vere tri viroj proksimiĝas.
— Tamen estas bone, ke oni kutimas drinki post venko, — diras la unua. — La venkitoj pli facile povas rifuĝi.
— Tamen, estu singarda, iru en ombro! — kaj Fiza rekonas la voĉon de la maljuna Averkiev.
— Hm. Ceerte. Ne eeru enter arbetoaĵo! — diras tria voĉo, hungarlingve.
La tri viroj atingas la domon. Fiza stariĝas, rapidas paroli por ĉesigi ilian ektimon.
— Mi estas, Fiza. Avo Averkiev, mi devas transiri la riveron.
— Ne eble! — kapneas la maljunulo. — Soldatoj gardestaras.
— Mi devas! Ĉu vi komprenas? Mi devas! Tuj!
— Nun ne eble! Eble post duonhoro. Rigardu tiujn nigrajn nubojn. Se ili kaŝos la lunon...
— Avo, aveto, mi devas iri! — petegas Fiza sed la maljunulo skuas nee la kapon.
Ili iras en la domon, sidiĝas en mallumo. Fiza ĉe la fenestro observas la ĉielon. Nuboj venas, nuboj pasas. Fine ŝi ne povas plu silenti.
— Ĉu certe pluvos?
— Certe. La nuboj venas de la Bajkalo. Certe pluvos.
Hm. Oportounee! — sonas ree hungarlingve. Poste alia voĉo, ruse.
— Nu, Joĉjo, ĉu pli bone tie ĉi, ol en la barakkelo?
— Ple baone estoos en Transelvaneo... La Jesoo Kretoo mem ne estoos pensenta, ke teel feneĝaos teo ĉe anarkesmoo. La laostan cent kvendek rooblojn me eĉ ne receeves.
Fiza, ne komprenante la strangan hungaron, ree dronis en la rigardado de nuboj. Ili venis pli kaj pli ofte kaj dense. Sed subite ŝi ekaŭskultis. La nekonata rifuĝanto parolis.
— Vi vidis tiun vagonaron. Ĝi venas el Ufa. Ĉiu vagono estas plumbita. 40–50 homoj enestas po vagono. Junuloj, infanoj, virinoj, maljunuloj. Ili vojaĝas jam de dudek tagoj, kaj vojaĝos eble ankoraŭ dudek, al Ruskij Ostrov, laŭdire. Ni vidis la flavajn ostajn vizaĝojn, la tremantajn manojn en la kraditaj fenestroj. Sepfoje ili ricevis manĝon dum dudek tagoj.
— Ho, Dio, Dio! — ĝemis la maljunulo. — Frato al frato, ruso al ruso faras tion. La germano estas pli indulgema.
— Ho, ili ja estas indulgaj! Ili ne mortigas la ruĝulojn, ili nur envagonigas ilin. En ĉiu vagono putras unu–du kadavroj. Kaj la terura malpuraĵo — dudek tagojn plumbfermite! — mil kaj mil pedikoj ... abomene! Oni diras, ke hodiaŭ iu virino naskis infanon kaj ŝiris de si la solan vestopecon por vindi la etulon. Tute nude ŝi sidas sur la vagonplanko kaj frenezridete proponas siajn sekajn mamojn al la dia donaco. Dia donaco!... Eh, ankaŭ Dio ne scias kion fari ĝustatempe.
La parolanto furioze grincis per la dentoj. La maljunulo faris krucsignojn. Joĉjo ronkis en angulo.
— Kaj hodiaŭ oni alkroĉis ses vagonojn da novaj mizeruloj. Ĝis nun oni gardis ilin en la mallibereja korto, nun ili eble jam estas plumbfermitaj en siaj ĉerkoj... Aveto! Kiel mi danku, ke vi savis nin de tio... Se ni revenos, ĉar certe ni revenos, ni rekompencos...
La maljunulo, por haltigi la dankvortojn, leviĝis kaj elrigardis.
— Nu, vi ja povas ekiri, li diris. Nur ĉiam suden! Se vi bone marŝos, post du tagoj vi venos al ĉina limo. Ĉu viaj tornistroj estas...?
— Ho, la militkaptitoj bone plenigis ilin.
— Ĉu ili estas bolŝevikoj?
— Ne. Nur homoj. Nu, he, Joĉjo! Surplanden! Ekmarŝo!
La dolĉa ronkado ĉesis, aŭdiĝis laŭta oscedo ĉe streĉado de membroj.
— Ni rapidu, he, hejme vi povos dormi!
Joĉjo stariĝis kaj ekiris ŝanceliĝante post la kamarado.
— Me peensas, ke mea feanĉeno hejme nun ja paovas men ateende ĝes la tago de sankta reveveeĝo.
Fiza restis sola. Sed la maljunulo baldaŭ revenis.
— Nu, ĉu ni jam iras, — ŝi rapidis senpacience kontraŭ lin.
— Ankoraŭ ne. Baldaŭ pluvos, tiam la soldatoj kaŝos sin, kiel mi konas ilin. Atendu iom, jen, jam tondras.
Ekstere jam estis peĉnigra nokto, trafendata tie kaj tie de zigzaga fulmo. Fiza sidis duonsvene pro laco, febro, doloro, ekscito. Subite forta ventpuŝo malfermis la pordon kaj frapis dikajn pluvgutojn en ilian vangon.
— Ni iru do, se la afero nepras, — diris la maljunulo kaj vindis ŝin en dikan mantelon. Apogante la faleteman Fiza, li kondukis ŝin eksteren al la boato. Kaj baldaŭ, en la tranĉfrapa pluvego, inter kolere flavaj ekfulmoj kaj surdige akraj tondroj, la boato glitis for, al la transa bordo.
Johano, en sia ĉelo, jam trafaris la fazojn de nerva scivolo turmenta malpacienco, febra ekscito. Nun lace, kun pendanta kapo, malantaŭe kunmetitaj manoj li promenis tien kaj reen en sia kvinpaŝlonga karcero. Kaj, por forpeli la preman silenton, li pensis laŭte. Kelkfoje li haltis, gestis dum la parolo, poste ree li ekmarŝis, la manoj malantaŭe.
— Katja, Katja! Ĉu mi vere amas ŝin. Ĉu mi amas ŝin anime, aŭ nur deziras karne? Ne, ne! Mi amas ŝin. La voĉo, la rido, la okuloj ja tiel similas tiujn de ... tiujn de...
— Ho, do ĉiam ankoraŭ ŝi, tiu neforgesebla, eterna juna vizaĝo, la unua amatino, kiu min iam forpuŝis. Tiu, dumviva dolora cikatro sur la koro. Kiom da virinoj de tiam, mensogaj kaj vere amantaj — kaj mi serĉis en ili ĉiuj nur la unuan. Senĉesa serĉado, ŝajnaj ektrovoj, certaj trompiĝoj — jen estis mia vivo. Ankaŭ mia edzino. Kun la temperamento de la unua. La patrino de mia infano. Mi perdis ŝin. Ŝi perdis sin...
— Mia animo estas en ruinoj, kiel la hejma fajrujo. Kaj Katja? Ŝi ja amas min, certe!... ĉu certe? Granda amo povas forbruligi pasinton, sed ĉu tia pasinto ebligas grandan amon?
— Skrupuloj, jen mia ĉiutaga pano. Kial mi ne povas vivi la vivon de faciluloj — flirti, ŝteli mielon, forflugi ridete?
— Mia edzino, Katja, la unua, kaj ankoraŭ multaj... Ili ĉiuj amis min, kaj ĉiuj forlasis min. Kial?
— Mi scias. Mi estas tro malfermita. Mi ne povas kaŝi miajn sentojn. Mi similas al apudvoja pomarbo: migrantoj venas, migrantoj foriras. Preteriras. Ĉiu prenas el miaj fruktoj, ripozas iom por refreŝiĝi kaj poste kruelmane ĉizas en min sian nomon. Kaj ĉiu foriras kaj forgesas la pomarbon. Kaj la pomarbo staras en ventego, sunbrulo, pluvego, atendante novajn migrantojn, ĝis, fine, ĝi falos en apudvojan fosaĵon kaj mizeruloj sin varmigos ĉe ĝia fajro.
— Ĉu longe mi devas atendi je la ripozo en fosaĵo? Kaj ĉu troviĝos mizeruloj, kiuj ĉe mia fajro varmigos siajn frostotremajn animojn? Jes. Mi esperas. Mia amo ne povas neniiĝi.
— Mia amo! Kiel ĝi doloras! Ho, la plej granda doloro estas ami la homojn. Ami ĉiujn, ĉiujn senescepte. Frenezulo, mi kiu enamiĝis al la homaj animoj! Sed ankaŭ ili amas min. Ili ĉiam malfermiĝas, se mi parolas al ili! Kiel bela estas la homa animo! Ĉu ekzistas io pli bela, pli majesta? Templopordo malfermiĝas, kiam ĝi manifestas sin. Kaj en tiu ĉi templo oni lernas ami Dion. Ami kaj ne timi Lin. Ĉu ekzistas malbona homo? Ne, nur erarvaganta. Se mi estus superhome potenca, ke mi povus montri al tiuj ĉi malfeliĉuloj la vojon, kiun ili perdis, la vojon al la propra animo!
— Kiel granda, kiel dolore granda estas mia amo, kaj tamen — kiel malforta! Ĉu mi do povis montri iam al iu tiun vojon? Ĉu entute estas eble konduki iun al tiu vojo? Eble ĉiu devas mem fari la penan lukton tra la dornaĵoj de la vivo, ŝlimo de interesoj, marĉo de sociaj mensogaĵoj, por trovi ĝin. Kaj kiom da animoj mortvundas la dornoj, englutas la marĉo! Kiom da animoj, destinitaj por noblo, svenas en la serĉo, dum la senanimaj korpoj, kvazaŭ vermoj, mordas unua la alian por — peceto da algo.
— Kaj ankaŭ mi mem. Ĉu mi ĉiam povis resti homo, vere homa homo. Ĉu mia animo ĉiam gvidis, neniam estis sveninta en la senbridiĝinta korpo? Kaj eĉ, se ĝi venkis kontraŭ la korpo, ĉu tiu ĉi venko ne kostis ĝian tutan forton, ofte ĝis elĉerpiĝo?
— Katja, Katja! Kara, kulpa, bona, dolĉa, dolora Katja! Kie vi estas ... ĉu vi tamen trompis min? Ĉu mi laste vin vidis en mia nokta sonĝo? Terura sonĝo: tiuj sangantaj koroj, kaj ŝi, sufokiĝanta en sango. Mi ne estas superstiĉa, tamen...
En la koridoro tintis ŝlosiloj. Oni portis lian manĝaĵon: duonfunto da pano kaj brasiksupo. Johano alparolis la gardiston:
— Kiam mi liberiĝos?
La gardisto eklevis la ŝultrojn. Tamen, post momento, li diris.
— Eble vespere. Hodiaŭ multaj foriros. Pli ol ducent. Verŝajne ankaŭ vi.
— Pli ol ducent? Kiel estas eble? Hodiaŭ mi aŭdis tra la pordo: La revizio finiĝis, ĉiu politika arestito estas libera. Kaj nun ... vi diras ducent ... oni min eĉ ne vokis.
— Mi ne scias. Eble vi ne estas politika arestito.
— Sed mia amiko, arestita pro sama kaŭzo, jam liberiĝis! — diris Johano preskaŭ krie.
— Ne mia afero! — kaj la gardisto jam estis ekster la pordo. La ŝlosilo knaris. Johano saltleviĝis, kuris al la pordo, frapegis ĝin kaj krie postulis.
— La inspektoron. Venigu la inspektoron.
— Ne kriaĉu, he! — diris la gardisto. — Mi raportos. Li venos, se li volos.
Kaj Johano aŭdis kiel forsonas liaj paŝoj sur la ŝtonplanko de la koridoro. Li sidiĝis sur la litrando kaj atendis, kun altrudita pacienco, la vesperon. Hodiaŭ vespere ja devas fine okazi io. Fine vesperiĝis. Subite estiĝis vigla bruo en la koridoro. Laŭta parolo, nomvokoj, sloŝiltinto, pordoknaro, nombraj paŝoj irantaj de unu koridoro al la alia. La bruo proksimiĝis, preterpasis, ĉesis. Ree nenio pri li. Nun li ekaŭdis bruon en la korto. Li iris al la fenestro. Viroj en civilaj kaj soldataj vestoj, virinoj junaj kaj maljunaj, infanoj kolektiĝis tie inter ŝnurkordono. Kelkaj staris silente, kun obtuza spito sur la vizaĝo, aliaj ploris, kelkaj blasfemoj sonis, kelkaj surdaj ĝemoj. Infano premis sin treme al la genuoj de ploranta patrino. La ŝnurkordonon tenis soldatoj armitaj, je kelka distanco staris grupo da kozakoj, surĉevale.
Nun la kozakoj, per blasfemaj krioj kaj skurĝobatoj vicigis la arestitojn po kvaroj. Kaj la funebra procesio ekiris. Skurĝo instigis tie kaj tie ĉi lacan postrestinton. La korto malpleniĝis.
— Pri tiu ĉi liberiĝo parolis do la gardisto! — diris Johano raŭke pro ekscito. — Kien oni portas la malfeliĉulojn?
Longe lin premis tiu ĉi demando sur la lito, kien lace li ĵetis sin. La palajn lunradiojn estingis nubo, la ĉelo mallumiĝis. Li ekdormis. Ĉirkaŭ noktmezo li vekiĝis pro ŝlosiltinto antaŭ la pordo. Kun ekbatanta koro li sidiĝis, poste saltleviĝis. Kiu venas? Ĉu Katja, fine Katja? Mallerta gardisto, li ne trovas la ĝustan ŝlosilon! Nu, fine!...
En la pordaperturo aperis la gardisto, kun lanterno en la mano kaj malantaŭ li alta, maldika figuro — Morozov. Li, post enpaŝo, elsendis la gardiston per mansigno.
Johano ne povis kaŝi la senton de malagrabla surprizo, ĝi reliefiĝis sur lia pala vizaĝo, ankoraŭ pli pala pro la flava lumo de la oleolampo, kiun la gardisto lasis en la ĉelo.
— Ĉu vi ne atendis min, sinjoro Bardy? — eksonis ironie tirate la raŭka voĉo de Morozov.
Ili staris, ambaŭ tre palaj, unu kontraŭ la alia. Johano ne respondis. Dum momento li rememoris ĉion aŭditan pri tiu ĉi viro. Laŭ la vortoj de Fiza, li estis homo trompita, malfeliĉa; laŭ Katja, ordinara fripono. Li mem ekkonis lin bonkora, tre ĝentila, ĉiam interesiĝanta pri idealaj aferoj.
— Vi ne respondis, sinjoro Bardy, — sonis ankoraŭ pli tirate, pli moke. — Mi kuraĝis vin demandi, ĉu vi ne atendis min? Eble la demando estis malĝusta. Alie mi estus devinta ĝin formi. Ĉu ne min vi atendis, sinjoro Bardy?
— Ne! respondis Johano subite, krude, ekkoleriĝinte pro la superema, nekompreneble moka tono.
— Do mian edzinon vi atendis. Ĉu ne, sinjoro Bardy?
— Jes! — eksonis same krude kaj spite.
Tiu ĉi sentima spito embarasis la edzon. Li silentis iom da tempo. Poste, kun subita mangesto, li proponis sidlokon sur la lito.
— Ni parolu trankvile, sinjoro Bardy! — li diris, ŝajnigante kvieton, sed kun malmulta sukceso. — Ne ekscitiĝu. Jen, mi estas trankvila. Kvankam mi havus pli grandan kaŭzon por ekscitiĝi.
Ĉu mi estus tiu kaŭzo?
— Jes! — diris Morozov preskaŭ krie, raŭke, kun kolera ekflamo en la okuloj.
— Mi ne komprenas, — diri Johano, nun tute trankvile. — Mi neniom pekis kontraŭ vi. Vi fidis min, almenaŭ vi montris, ke vi fidas. Nu, mi tute ne trompis vian fidon.
— Jes, jes, vi ne trompis, vi diras. Sed mi venas nun de mia edzino. Ŝi konfesis...
— Ne pli, ol kiom vi bone sciis jam antaŭ via rifuĝo! — interrompis nerve Johano. — Ion plian ŝi ne povis konfesi, ĉar io plia ne okazis. Mi povas vin kontraŭrigardi kuraĝe kaj sen honto. Vi ne rajtas kondamni min.
Morozov longe, trapike rigardis en la fiksrigardaj okuloj de Johano. Post longa momento li tre akcente prononcis.
— Ĉu vi ne amas mian edzinon?
Johano silentis, ĉu pro konfuzo, aŭ pro kompato, li mem ne sciis. Morozov tiris sin al li pli proksimen.
— Ne necese respondi. Via silento parolas sufiĉe elokvente.
— Eble vi tamen malkomprenas ĝin, sinjoro, — ekparolis nun Johano. — Via edzino konfesis al vi, ke ŝi amas min. Kaj mi — ĉu mi konfesis eĉ al mi mem, ke mi amas ŝin? Sed tio por vi ne gravas. Por vi gravas nur, ke mi ne ofendis vian edzan honoron. Se mi estus ĝin ofendinta, ankaŭ tion mi konfesus. Vi ja devus rekoni, ke tre peze estas longe lukti kontraŭ sentoj kaj rezisti proprajn sentojn, je kio vi devigis min. Kaj tute neeble estas revivigi mortintajn sentojn, precipe se oni intence mortigas ilin.
Morozov ekridegis malice.
— Ha, jen! Vi ja aludas! Vi ja akuzas! Apostoleto! Ha-ha-ha! Aĉa krimulo!
Je la neatendita insulto Johano saltleviĝis kaj ekstaris kontraŭ Morozov kun pugniĝintaj manoj. La eksaltinta Morozov ekkaptis lian batantan brakon, liaj okuloj kvazaŭ fosforeskis. La tuŝo rekonsciigis Johanon, lia brako malleviĝis. La prokuroro delasis ĝin.
— Pli prudente tiel! — li diris kun malica rikano. — La gardisto ja estas antaŭ la pordo. Nur trankvile. Ni ankoraŭ ne finis la kalkulon.
— Mi havas kun vi nenian kalkulon! — diris Johano malŝate.
— Nu, do mi faros ĝin sola. — Ne forgesu, ke ne nur edzo, ankaŭ prokuroro mi estas. Ĉi tie mi ordonas. Kaj en revoluciaj tagoj kiu postulos de mi respondon pri malaperinta militkaptito?
— Via konscienco.
— Lasu ĝin, apostoleto, lasu ĝin. Nun ne temas pri ekleziaj aferoj. Pri via trompo nun temas. Pri via rabo. Pri via edzinrabo...
Johano volis interrompi, sed post la unua silabo Morozov ekkriis.
— Silenton! Mi parolas! Ne hipokritu nescion, nekomprenon! Vi ja scias ĉiun sekreton de mia familio...
— Ĉu tio do estas mia kulpo? — kriis Johano malestime.
— Ne, ne nur tio. Mi diros al vi, se vi vere ne scias. Ne diru, ke mi kondamnas vin sen tio, ke vi scius pri via kulpo. Mi diras al vi malkaŝe, ke mia edzino, la beleco de mia edzino, estis delikata frandaĵo por multaj. Ĉu vi aŭdas? Por multaj. Ĉu vi aŭdas? Por multaj!...
Johano sentis teruran abomenon. Apenaŭ li povis reteni sin de tio, ke li forviŝu per pugnobato la mucidan rikanon de tiu taŭzita buŝo el kiu sible nun venis la vortoj plu.
— Por multaj! Por multaj!... Sed vi ne volis tiun frandaĵon. Vi volis pli! Vi volis ŝian animon! Vi rabis ŝian animon el mia potenco. Vi vekis ŝin el mia hipnoto... Kaj vi neglektis ŝian belan, pekan korpon ... krime neglektis...
— Sinjoro Morozov! Vi ne scias, kion vi parolas! — ekkriis Johano konsternite, terurite en sia morala sento.
— Ha-ha-ha! Preskaŭ la vortoj de Kristo! Nu, konsterniĝu do ankoraŭ pli. Nun egale jam. Vi ja scias jam tro multe, tro multe, eksciu do ĉion! Jes! Per ŝia beleco mi atingis pozicion! Jes! Per ŝiaj intimaĵoj mi eksciis gravajn sekretojn, per ŝia korpo mi faligis malamikojn, akiris potencon. Kaj ŝi havis ja sian parton el mia riĉo, pozicio, potenco! La korpo, la eksteraĵo ne gravas. Sed la animon mi tenis! Sange mi punis ĉiujn, kiuj aspiris je ĝi, vi certe aŭdis pri tiuj viroj. Ŝia animo estis mia sklavo, eĉ, mia ilo. Kaj tiam venis vi, apostolmaska vulpo, kaj per via hipokrita pureco, mensoga abnegacio vi glitigis tiun animon el miaj manoj. Kaj subite mi devis vidi, ke ŝi ne obeas plu, eĉ, ke ŝi abomenas min kaj sin. Ŝi minacis min per skandalo, per malkaŝo de ĉio, se mi ordonas ion kontraŭ sia “moralo”. Ŝi ĵuris detrui ĉiun frukton de mia multjara peno, pozicion, honoron, potencon, ĉion, se mi tuŝas vin eĉ per fingro. Ŝi konfesis al mi sian amon al vi! Ŝi ĵetis rekte al miaj okuloj, ke mi estas krimulo, kiun ŝi abomenas! Nun vi scias, kial mi ne rifuĝis kun ŝi. Ŝi ĵuris je la vivo de sia infano, ke neniu plu tuŝos ŝian korpon, ĉar ĝi apartenas al vi sola! Al vi, kiu ne volis ĝin havi, kaj kiu per ĉi tiu abomena sinreteno hipnotis ŝin, detruis mian familian vivon, rabis el mia potenco ŝian animon... Ho, kiel mi atendis tiun ĉi momenton, kiam mi povos fari la finkalkulon!...
Johano komence konsternite aŭdis tiun ĉi palan, furioze gestantan viron. Sed poste, ĉiam pli kaj pli vive, aperis antaŭ li la imago de la amata virino. Imago pli kaj pli pura, pli kaj pli brila. Imago pri la estaĵo, al kiu li sukcesis montri la vojon al la templopordo de ŝia animo. La amo, la dolora amo, nun fariĝis en li triumfa, kaj tiel plenplenigis lin, ke du grandaj larmogutoj ekpendis sur liaj okuloj. Kaj duonkonscie, tre kore kaj varme li flustris antaŭ sin.
— Mi amas ŝin.
— Ĝuste tial mi venis! Aŭdi amkonfeson! — ekridegis Morozov, kaj liaj dentoj ekblankis furioze.
La ridego rekonsciigis Johanon. Trankvile li krucmetis la brakojn.
— Kion vi volas?
Ankaŭ Morozov krucmetis siajn brakojn. Li rikanis plu.
— Mi ne mortigos vin. Mi estas pli homa, ol vi kredis. Vi amas ŝin. Vi forprenis ŝian animon. Havu do ankaŭ ŝian korpon.
Johano restis trankvila. Li ripetis.
— Kion vi volas?
— Mi volas, ke la geamantoj havu sin. Anime kaj korpe. Ĉu ne ideale? Agrablan nupton mi volas aranĝi en la ĉelo. Intiman duopon. Mi estos superflua, certe!
La tranĉa tono de la parolo tremigis Johanon per turmenta antaŭsento. Malfacile venis la vortoj el lia kvazaŭ kunpremita gorĝo.
— Kiel vi komprenas?...
— Laŭvorte, sinjoro, laŭvorte. — Kaj Morozov, ekbatante la pordon, elkriis. — He, Lukiĉ! La belan fianĉinon! Rapide! Sinjoro fianĉo malpaciencas!
La pordo larĝe malfermiĝis. Johano atendis spirretene. Paŝoj sur la koridoro. Soldato sur la sojlo. Sur la brako — virino, pupe rigida ... en fianĉina kostumo... Katja!...
Morozov saltis, ekkaptis ŝin. Ĵetis ŝin en la brakojn de Johano.
— Prenu ŝin! Havu ŝin!
Johano kaptis ŝin, falantan. Rigida, peza korpo, vaksflava vizaĝo kun rigida, malgaja rideto, glacia malvarmo de la manoj...
Johano estis paralizita, rigardis ŝin kun duonfreneza mieno, rigidaj okuloj. Poste, terurite, li ekskuis ŝin.
— Katja... Katja ... kio okazis ... Katja... Katja...
La vastaj vortoj estis sufokataj de premo en la gorĝo.
Morozov, kun plektitaj brakoj staris en la pordo, kun ligne rigida vizaĝo. Ekstere tondris. La soldato faris krucsignon, kun ekklakantaj dentoj.
Post longe Johano moviĝis, malrapide, pezeme. Levis la kadavron sur la brakojn, portis ŝin al la lito, sternis ŝin milde, ekgenuis apud ŝi. Nun aperis la unuaj larmoj en liaj okuloj.
— Katja... Katja ... mia... — kaj la voĉo dronis en singulta ploro.
Nun Morozov ekridis freneze.
— Ĉu vi aŭdas Katja? Kial vi ne respondas? Kolombumas la fianĉo! Ha-ha-ha!
La rido subite ĉesis. Stertore li ekkriis.
— He, Lukiĉ, Skurĝu ilin! Skurĝu tiun ĉi rabiston.
Ekstere ekfulmis. La soldato falis surgenuen, kun oftaj krucsignoj.
— Malkuraĝa hundo! Vi timas! Mi ne!
Li ŝiris de lia zono la seprimenan skurĝon, levis ĝin.
Akra ekkrako kun surdiga tondro ekskuis ĉi momente la tutan domon. Poste dua ekfulmo, tuj poste skua ektondro tranĉe akra. Grandaj gutoj ekfrapis sur la fenestro.
El la mano de Morozov falis la skurĝo. Liaj okuloj kun superstiĉa timo fiksiĝis al la mortinto. La okuloj de Katja nun estis malfermitaj.
— La okuloj ... la okuloj... — li kriis terurite. — Eĉ nun ŝi defendas lin...
La soldato ekrampis surgenue al Morozov, petegante.
— Ne tuŝu ilin! Dio ne volas! Ne tuŝu ilin!
Kaj Morozov, kvazaŭ fulmofrapite, haltis. Lia rigidiĝinta rigardo fiksiĝis al tiuj okuloj. Tiuj vitraj bluaj okuloj kvazaŭ hipnotis lin. Froston li eksentis en la spino, ektremis liaj lipoj. Li obtuze ekĝemis.
Johano ne atentis lin. Milde li provis refermi la palpebrojn. Ili denove malfermiĝis. Al li ŝajnis stranga rido ĉirkaŭ ŝiaj lipoj. Ĝuste tia li vidis ŝin en la sonĝo. Peze li leviĝis, ektuŝis siajn tempiojn. Poste, ne rigardante al Morozov, li diris per tute senkolora voĉo.
— Vi mortigis ŝin.
Morozov ekskuiĝis, kvazaŭ vekite.
— Ne! En la batalo oni mortvundis ŝin.
Nun Johano levis la kapon. Lia vizaĝo estis tre pala kaj tre dolora. Kaj en tiu ĉi sinforgesa doloro estis tia digno, ke Morozov preskaŭ timis. En lia ekskuita animo nun ĉio estis konfuza, necerta. Kaj la muta, sed videble terura doloro de tiu ĉi fremdulo, kiun li venis puni, alspiris tiun ĉi ŝanceliĝantan animon. Johano turniĝis al la mortinto, rigardis ŝin longe tra larmovualo. Jen, ŝi ekiris sur la vojo, kiun li montris, kaj ŝi mortis dumvoje. Kaj ĉu ne ĝuste tiu ĉi vojo mortigis ŝin. Ĉu ne li mem, li mem mortigis ŝin per tio, ke li miksiĝis en ŝian vivon?
Kaj Johano, la revohomo, la senenergia militkaptito, la eterna skrupulanto, nun subite eksentis teruran respondecon pro tiu ĉi morto. Kaj, en sia animskua doloro, li kvazaŭ rifuĝis al tiu ĉi konsciencriproĉa sinakuzo. Li klinis sin, kaj tre milde, pardonpete kisis la frunton de la mortinto. Poste li turnis sin al Morozov.
— Vi estas prava. Mi estas kulpa. Punu, kiel vi volas. Mi mortigis ŝin.
Morozov mute, senkomprene rigardis lin.
— Punu kiel vi volas, — li ripetis. Vi estas prava. Mi estas la kaŭzo de ŝia morto.
Morozovon tute embarasis tiu ĉi trankvila rezigno. Li ne povis elteni la puran, profundan rigardon de Johano. Tiu ĉi submetiĝo, tiu ĉi sinakuzo, tiu ĉi soifo je pentofaro pro kulpo, nun li konfesis al si, tute malarmis, eĉ hontigis lin, kaj vekis en li miron, respekton, kvazaŭ simpation al Johano.
— Kiu do vi estas? — li balbutis konfuze.
Johano rigardis meditante antaŭ sin. Vere, kiu li estas? Li rememoris sian imagon pri la apudvoja pomarbo. Venenan frukton nun havis tiu arbo. Ŝi mortis, ŝi mortis, ĉi tiu scio nun ree ekfrapis lin, kvazaŭ fulmo. Kaj li eksentis turmentan soifon je korpa doloro, en kiu dronus tiu ĉi anima turmento. Puniĝon, pezan puniĝon li sopiris, li sopiris esti brute traktata de skurĝoj, por ne senti, ne dolori plu anime. Kaj li flustris, plie al si mem.
— Kiu mi estas? Neniu, jam neniu. Militkaptito. Mi estas en viaj manoj. Punu min, mi petas, punu min.
— Kion vi volas? — balbutis Morozov ankoraŭ pli konfuze.
Johano rememoris pri la malĝoja grupo skurĝata de kozakoj. Ho, tio estus savo por li: dividi ilian kruelan sorton.
— Sendu min kun tiuj arestitoj, kiujn vespere oni eskortis de tie ĉi! — li diris firme.
— Ne eble! — ekkriis Morozov. — Vi ne scias, kien ili iras.
— Egale. Mi petegas, sendu min kun ili.
— Punlaboro atendas ilin.
— Egale! Sendu min kun ili.
— Ili vojaĝos per la plumbita mortvagonaro.
— Egale! Sendu min kun ili.
Morozov ektremis. Tiu ĉi firma decida obstino kvazaŭ sugestiis lian konfuzitan animon. Li rememoris pri sia intenco. Ĝuste tion li volis. Sendi lin kun tiu vagonaro, plumbfermitan, kune kun la mortinto. Kaj nun — ruĝiĝis liaj vangoj. Li ekhontis pri sia vandala plano.
— Mi volus iri kun ili! — ripetis Johano kun malespera obstino.
Morozov rigardis lin, poste la mortinton. Kaj en liaj okuloj aperis io neatendita: larmoj. Johano ekvidis ilin. Nun li rekonis la grandan krizon, kiu okazis en la animo de la prokuroro. Kaj li, kompatinda suferanto, pleniĝis subite per kompato. Li paŝis al Morozov kaj ekprenis lian manon. Je la tuŝo de lia mano li ekskuiĝis. Ĝi kvazaŭ bruligis la lian. Kaj Johano denove diris.
— Sinjoro, se vi volas fari ion bonan, sendu min kun ili. Mia vivo estas sencela. Kaj mi ne povus vivi plu tie ĉi.
Morozov kun levita kapo ĵetis sian dorson al la muro de la karcero. Tra sia ekmordita lipo li diris per voĉo abrupta pro emocio.
— Iru, se vi volas. Lukiĉ vin gvidos. Lukiĉ, gvidu lin ... al la stacidomo ... al la mortvagonaro.
— Mi dankas, — flustris Johano premante lian manon.
Li paŝis al la lito. Dum longa momento li rigardis tiujn malfermitajn okulojn, tiun rigidan rideton ĉirkaŭ la lipoj. Li rigardis per sia tuta animo, kvazaŭ por ensorbi kaj konservi por ĉiam tiun karan, karan vizaĝon. Poste subite li turnis sin kaj preskaŭ kure iris el la ĉelo. La gardisto sekvis lin.
Morozov restis longe senmova apud la muro. Poste per ŝancelaj paŝoj li ekiris al la lito. Time li ekrigardis la mortinton. Kio okazis al li? Kie jam estis stulte bruta venĝemo? Kio ekŝvelis en lia brusto, kia nekonata sento? Ĉu kompato? Ne, io pli ol kompato tordis nun lian koron dolore, dolore. Kaj apud la rigida korpo, apud la viktimo de la amo, li falis sur la genuojn. Kaj nun, tre klare, kun turmenta klareco li ekkonsciis pri tiu sento, kiu estas pli ol kompato.
— Katja, Katja, — li ĝemis. — Nun mi komprenas vin. La krimulo estas nur — mi...
Blinda mallumo super la rivero. Ekflavas fulmo. Poste mallumo ankoraŭ pli blinda. Oreltranĉa ektondro supersonas akran plaŭdon de verŝiĝantaj pluvamasoj. La boato jam estas duone plena de akvo. Nun ĝi ekskuiĝas: ĝi atingis bordon. Fiza ĉe lumo de fulmo ekvidas momente la pluvegfrapatan kampon. Fantome dezerta ĝi aspektas en la flava lumo.
Ŝi premas en ion la manon de la fiŝkaptisto.
— Kien vi iras? Ne eble lasi vin ... ekkrias la maljunulo.
Li palpas pri ŝi en la mallumo. Fulmo ree. Ŝi jam ne estas en la boato. Ŝi prenis direkton. Ŝi iras. Ŝi iras; ŝi kuras. Ŝi ekglitas. Falas. Leviĝas. Kuras plu. Tra la kampo, tra la kampo. Ĝishaŭte malseke, ŝmirite de koto, ŝanceliĝante pro laco, duonkonscie pro febro. Kien? Ŝi mem ne scias. Ŝi scias nur, ke ŝi devas, nepre devas helpi. Kiel? Iel ajn! Ŝi devas rapidi, rapidi.
La unuaj domoj. Palaj stratlanternoj luktas kun la mallumo. Jam pli maldense pluvas. La malliberejo. Timige malluma. Silenta. Senviva. Laca ŝi apogas sin al ĝia muro, senkonsile. La pluvo tute ĉesis. Freŝa ventspiro tuŝas ŝian malsekan frunton. Ŝi ekpensas pli klare. Kun la prokuroro ŝi volis paroli. Tiatempe li estas hejme. Ŝi ekiras. Nun ekknaras la granda pordego de la malliberejo. Iu elvenas. Viro. Kun klinita kapo, lacaj trenataj paŝoj. La lanterna lumo falas sur lin. Dio! Tiu ja estas li ... li ... Morozov. Li iras apud la muro, Fiza eksekvas lin. Ŝi ekrapidas, preterpasas lin. Ree ŝi postrestas. Morozov nenion rimarkas, iras kun pendanta kapo.
Subite Fiza, kun malespera kuraĝo, baras al li la vojon.
— Sinjoro Morozov! Je ĉio al vi sankta mi petegas, diru, kio estas al sinjoro Bardy? Ĉu li vivas?
Morozov haltis. Levis la kapon. Obtuze, fremde sonas lia voĉo.
— Kiu vi estas?
— Ne grave, knabino. Stratvagulino. Ne grave. Mi petegas, respondu. Ĉu li vivas?
— Jes, trankviliĝu. Ĉu vi estas lia amatino?
Lia voĉo vigliĝis. Lia malbona memo, ĝis nun sveninta, relevis sian kapon. Jen estas do, li pensis, klarigo pri tiu grandioza amrezigno rilate lian edzinon. Kaj subite — li ekkoleris. Lin kaptis teda sento de trompiĝo, seniluziiĝo.
— Vi estas lia amatino, — li ripetis krude, forte ekpremante ŝian brakon.
Fiza dolore ridetis.
— Li ne havas amatinon, li estas sankta homo. Li amas ĉiujn homojn senescepte, ankaŭ vin, sinjoro Morozov.
Kaj Morozov ree eksentis tiun respekton kaj miron, kiun antaŭe en la ĉelo.
— Kvazaŭ ni aŭdus mian mortintan edzinon! — li flustris.
Fiza ekkrietis.
— Dio! Kion vi diras! Via edzino ... mortis! Vi ... vi ... mortigis ŝin... Kaj Johano?
— Bolŝevika kuglo ŝin mortigis. Kaj li — lin mi devis forsendi. Li devigis min, ke mi lin forsendu...
— Kien, kien? Dio... Ĉu mi neniam vidos lin?
— Al Ruskij Ostrov.
— Granda Dio! La mortvagonaro.
Ŝi ekŝanceliĝis, falis duonsvene al la muro, se Morozov ŝin ne kaptas, ŝi falas. Poste, subite, ŝi ĵetis sin antaŭ lin, kun preĝe kunmetitaj manoj.
— Sinjoro, sinjoro, kompatu min! Sendu kun li ankaŭ min. Kompatu min.
— Vi estas freneza. Li iras por punlaboro. Vi ne estas kulpa.
— Ho — kaj, ĉu li estas kulpa? Kaj kion vi diras? Ke mi ne estas kulpa! Vi eraras. Mi estis ruĝa soldato, mi batalis kontraŭ vi, ĝis la lasta momento mi pafis per la maŝino. Mi estas vundita, ĉu tio estas sufiĉa pruvo? Jen, mi estas vundita.
Morozov ekskuiĝis. Li rememoris sian edzinon. Ankaŭ ŝi same ekstaze staris kontraŭ li, pro la sama viro. Lia koro premiĝis.
— Iru hejmen, knabino, kaj evitu min. Mi ne volas scii pri via kulpo, — li diris ekirante.
Fiza volis postiri, sed ŝi stumblis kaj sterniĝis sur la kota tero. Malespere ŝi kriis post lin.
— Kruela! Kruela! Vi ne kompatis min. Dio vin batos!
Je la malesperaj krioj Morozov revenis. Pripensis minuton. Poste li ekprenis ŝian manon.
— Bone! Venu!
Kaj ili ekrapidis. Strato post strato. Terure longa vojo. Malproksima fajfo. Jam vidiĝas la stacidomo. Ili alvenas. Vagonaroj sur la reloj.
Morozov iras al la kommandanto. Fiza post li.
— Ĉu la vagonaro al Ruskij Ostrov?
— Ĵus foriris.
Malespera ekkrio. Fiza kuras sur la relojn. Malproksima ruĝa lampo. Nun ĝi malaperas. Mallaŭta formortanta klakado de radoj. Li iras for tie!... Li iras for!...
Fiza sin ĵetas sur la relojn kun freneza ekkrio.
— Neniam plu!... Neniam plu!...
Noto de transskribinto:
La originalo enhavis multajn preserarojn. Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. Mi elektis la anglan formon de citiloj.
[The end of Viktimoj by Julio Baghy]