* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with a https://www.fadedpage.com administrator before proceeding. Thousands more FREE eBooks are available at https://www.fadedpage.com.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: La Sorĉistino el Kastilio

Date of first publication: 1933

Author: Sholem Asch (1880-1957)

Date first posted: Mar. 23, 2021

Date last updated: Mar. 23, 2021

Faded Page eBook #20210360

This eBook was produced by: Miroslav Malovec, Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at https://www.pgdpcanada.net





SALOM ASCH

La Sorĉistino el Kastilio

(Historia Bildo)

Kun permeso de la aŭtoro el juda lingvo tradukis
I. Lejzerovicz

Literatura Mondo, Budapest 1933

Felelős kiadó: Bleier Vilmos
Készitette a Pestvidéki Nyomda Vácon. — A nyomdáért Bénik Gyula felelős

Al Dro I. L. Magnes
en la signo de rekono kaj estimo dediĉas
la aŭtoro

Antaŭparolo

»La judeco estas malfeliĉo« diris Heinrich Heine, kaj en tiuj ĉi vortoj, malgraŭ ilia multmaniera interpretebleco, troviĝas tiu esenca nediskutebla vero ke esti judo signifas simple esti malfeliĉa. Neŝanĝebla estas la vojo eterna de la Tempo kaj kiel diligenta sekretario sekvas ĝin la Historio, fidele notante ĉiun ĝian etapon. Kaj la historio instruas nin, ke ĉiu generacio de la homaro signifas, aŭ almenaŭ devus signifi progreson, gravan paŝon antaŭen. Evoluado estas ja nerompebla leĝo de l’ homaro. Nur en unu detalo certa parto de la homaro ne elmontris homecan progreson: en la persekutado kontraŭ la judoj. Tiurilate la sinsekvaj jarmiloj ne evoluis. Tiurilate estas nenia diferenco inter la antikva egipta periodo, la mezepoko kaj la dudeka jarcento. Ŝanĝiĝis la rimedoj kaj manieroj, sed la metodo kaj sinteno restis ja la samaj. La antikvaj egiptoj batalis kontraŭ la juda nacio, la mezepoko — kontraŭ la juda religio, la dudeka jarcento — kontraŭ la juda raso. Kaj la sekvoj estis ĉie kaj ĉiam la samaj: masakroj kaj ekziloj.

Motivoj por kontraŭjuda persekutado neniam mankas, ja eĉ nuntempe: se oni volas, la judoj tenas en siaj manoj la kapitalojn de la tuta mondo, kaj se oni volas, estas ja la judoj, kiuj mortigas la kapitalismon per sia komunismo. Se oni volas, la judoj detruas ĉian moralon kaj etikon, kaj se oni volas, oni trovas en ili forĝantojn de nova nekritikebla justeco kaj racio. Tiamaniere ĉiu, se li nur deziras, povas vidi en judo sian plej teruran malamikon. Fanatikeco kaj evito de komprenemo faris la ceteran kaj kompletigas fine la malfeliĉon.

La mezepoko apartenas al la plej malluma periodo de la juda historio. Ĉar superstiĉo kaj fanatikeco estis tiam la ĉefaj motoroj, kiuj funkciigis malamon kaj sangavidon. Kun funebro kaj ostotremo la judoj pensas al tiuj tempoj, kiam dekmiloj da iliaj samgentanoj estis laŭ ordono de la Sankta Inkvizicio turmentataj ĝis morto en la torturkeloj, aŭ publike bruligataj sur la »aŭtodafeoj« de Hispanujo kaj aliaj landoj. Kaj ne sole vivaj homaj korpoj iluminis la gloron de la inkvizicio. Judajn librojn, verkojn de nacia genio, kreitajn dum jarcentoj, formanĝis ĝiaj flamoj. Kaj ĉio ĉi estis farata ne por ekstermi la malamikon, sed »por savi la pekajn animojn« kaj feliĉigi ilin almenaŭ en la vivo postmorta.

Per flama plumo trempita en sango estas skribita tiu ĉi parto de la juda historio. Kaj kvankam pasis jarcentoj, dum kiuj alterne la eksterman mision de la inkvizitoro prenis sur sin aliaj »animsavantoj« aŭ »kulturportantoj«, la terurega periodo de la Sankta Inkvizicio ne povas forviŝiĝi el la memoro de l’ juda popolo. Kaj ankoraŭ nun la sola vorto »inkvizicio« vekas en judo impreson de teruro kaj anksio. Ĝia historio vivas en la popolo, kiu eternigis ĝin per multaj rakontoj, legendoj kaj kantoj.

Kompreneble, tia historio incitas la fantazion de ĉiu impresiĝema artisto aŭ poeto. Ho ve! la vivo montriĝis pli rafinita ol plej altfluga poeta fantazio: ĝi surprizis per roma spektaklo, kiun la plumo apenaŭ kapablas priskribi: tia abundego da sensacio, murdoj kaj intrigoj! Kaj kie artisto trovos tiujn riĉajn abundajn farbojn, kiujn li bezonas por pentri la kolorojn de sango, fontanta el krevantaj vejnoj de inkviziciaj viktimoj, pereantaj en flamoj aŭtodafeaj!?! Multnombre do svarmas en la juda literaturo rakontoj, pri la suferado de la juda popolo en la tempo de la Sankta Inkvizicio.

Sed super ĉiuj ĉi multnombraj pli malpli bonaj rakontoj brile elstaras, kiel juvelo de l’ juda historia literaturo, la majstroverko de la nuntempa plej granda juda verkisto Ŝalom Aŝ s. t. »La sorĉistino el Kastilio«. Ĝi ne estas historia romano, sed bildo. Ĉar Ŝalom Aŝ estas talentplena artisto. Per vortoj li pentris tiun bildon, per vortoj li elsorĉis tiujn farbojn kaj kolorojn, kiujn paletro de pentristo ne posedas. Por li ne sufiĉis elsenti la grandiozecon de l’ juda malfeliĉo; li deziris mem vidi, kiel ĝi efektiviĝis kaj kiel tio estis ebla. Do li vizitis la sudajn landojn de Eŭropo, mem ĉion esploris kaj kontrolis. Kaj li enblovis en la verkon — apud la blindigaj flamoj de la inkviziciaj fajroj — la kolorriĉecon kaj sunon de la sudo.

Kiel dirite, Ŝalom Aŝ estas la plej granda verkisto de l’ juda literaturo. Li estas preskaŭ la sola, kies verkoj estas konataj vaste ekster la sferoj de judaj legantoj. Liaj libroj estas tradukitaj en multajn lingvojn. Al la esperantista publiko li estas malmulte konata. Krom kelkaj malgrandaj noveloj dise aperintaj en diversaj esperantaj gazetoj, neniu pli grava lia verko estis ĝis nun eldonita en Esperanto. Antaŭ unu jaro Aŝ festis sian kvindekjaran jubileon, kaj la subskribinto opiniis per aperigo de lia verko en Esperanto-traduko ne sole kontribui merititan honoron al la granda verkisto, sed ankaŭ pliriĉigi la esperantan literaturon per unu el la plej belaj kreaĵoj de la juda verkarto.

La »agoj de l’ kredo« de la S-ta Inkvizicio, la sennombraj »aŭtodafeoj« de la Mezepoko, sur kiuj pereis dekmiloj da senkulpaj homoj, formas nigran ĉapitron en la historio de la homara kulturo. La disvastiĝinta tra tuta Eŭropo superstiĉa kredo, ke ekzistas sorĉistinoj, farantaj pakton kun diablo, estis epidemia psikozo, kiu unuavice elmetis al danĝero la judon, kiu estis konsiderata kiel la enkorpiĝo de la diablo mem. Neniam antaŭe kaj pli poste la fanatismo kaj superstiĉo havis tiom abundan kaj sangan rikolton.

Fine de la XV jarcento papo Inocento VIII publikigis specialan bulaon, ordonante plej severajn rimedojn por ekstermi la sorĉistinojn!

Ja delonge jam pasis tiu tempo de netoleremo flanke de la katolika eklezio, tamen estas terure eĉ nun memori, ke por akuzi virinon pri diabla sorĉado sufiĉis malica klaĉo, intrigeto aŭ nura denunco, ke la koncerna junulino havas sur sia korpo iajn suspektindajn signojn aŭ rigardas kun mallevita kapo. Tuj oni trenis ŝin en la torturkelojn, kie oni elmetis ŝin al plej teruraj turmentoj kaj suferoj: oni rompis la ostojn, aplikis la t. n. »hispanan boton«, suprentiris sur ŝnuro la viktimon, vipante kaj skurĝante ŝin senkompate, kaj ĉar oni malgraŭ ĉio ne povis malkovri en ŝi la diablon, oni fine bruligis ŝin publike »ad majorem dei gloriam«. La viktimon kondamnitan je morto sur aŭtodafeo, oni kutime ligis al ĉaro aŭ ĉevala vosto kaj tiel vizaĝaltere trenis ŝin tra la stratoj al la loko de l’ ekzekuto. Tiun solenaĵon de l’ eklezio akompanis la pastraro kun brila pompo. Ofte oni la viktimon neniiĝantan en la flamoj torturis ankoraŭ en la lastaj minutoj de l’ vivo, ŝirante per ardaj pinĉiloj pecojn de la brulanta korpo en akompano de eklezia kantado. La martireco de la kristanoj en la tempo de antikva Romo estas nur komparebla al tiu de la sennombraj viktimoj de la »sankta« inkvizicio.

Tiu ĉi libro estas protesto de sendependa penso kontraŭ fanatikeco, de kulturo kontraŭ spirita mallumo, de toleremo kontraŭ malamo.

Ĝi estas vekrio de generacioj kontraŭ la neesprimebla barbareco de la »sankta« inkvizicio, kiu dum la mezepoko neniigis centmilojn da homaj vivoj per neimageblaj torturoj kaj fajro sole pro tio, ke tiuj viktimoj havis aliajn konvinkojn.

Ĝi estas signalo je aspiroj pli noblaj kaj rilatoj pli homecaj.

Izrael Lejzerowicz.

I.

Kaŝitaj trezoroj.

Tra »Plazza di Judea« en la juda geto en Romo, kiun papo Julio II igis pavimi per ŝtonoj kaj ornami per renesanca puto — promenis la Venecia pentristo Senior Cezar Pastilla. Pastilla estis dudekkelkjara viro, li havis longetan vizaĝon kun tre malĝojaj okuloj. Liaj haroj ne estis orde tonditaj. Ili malsuprenpendis malantaŭ liaj ŝultroj en longkreskintaj bukloj, kiuj evidentigis, ke ilia mastro ne zorgas pri ili, kaj ili kreskadis kaj falis laŭvole. Liaj vangoharoj estis trokreskintaj kaj aspektis kiel judaj tempiharoj, kaj tio donis ankoraŭ pli melankolian aspekton al lia vizaĝo. Li ne havis difinitan celon, kien iri. Ĉi tien, en la judan geton, li venis hazarde. Promenante inter la malpuraj stratetoj, kondukantaj al la Tibro, kie de pratempo loĝis la ŝtelistoj kaj prostituitinoj de Romo, li erarvagis en la judan geton. Ekinteresis lin la malvastaj, mallarĝaj stratetoj, kaj la multnombraj masonitaj domoj, la turoj kaj ĉelanguloj, kiuj kvazaŭ pendis en la aero super la stratetoj. Interesis lin la fremda kaj nekonata arto, la judoj kun la flavaj tunikoj, la flavaj judaj signoj en formo de hebrea litero »s« sur la brustoj, kun la dormoĉapoj, la judaj malsuprentorditaj ĉapeloj, la virinoj kun vualitaj vizaĝoj, la du bluaj strioj en iliaj vualoj, kiuj atestis, ke ili estas judinoj; la ĉemizoj, kiujn ili portis sur la tunikoj — kaj la multaj briliantoj kaj juveloj, kiuj brilis el iliaj haroj; la longaj modestaj bluaj veluraj vestoj, kiujn portis parto de l’ judoj, kio signifis, ke ili estas riĉuloj eminentaj, portantaj mantelojn, kiel la veneciaj doĝoj; la infanoj, kiuj sur siaj tunikoj portis grandajn »kvarangulojn« kun bluaj kaj ore broditaj randoj kun kvastoj kiuj treniĝadis post ilin kaj vipis iliajn vizaĝetojn; kaj la tuta negocado kaj marĉandado de unu kun la alia, la monŝanĝado, la trenado de varoj el unu domo en la alian — koloraj roboj, pecoj da tolo, veluro kaj silko — ĉio ĉi logis lin. Kaptis lin la fremda kaj riĉa arto, rivelanta sin antaŭ liaj okuloj. Ŝajnis al li, ke li erarvenis en orientan urbon, en bazaron de la malproksima Arabujo en la sultana regno, pri kiu li aŭdis tiom multe da rakontoj de komercistoj kaj maristoj, kiuj vojaĝis en Oriento kaj transportadis varojn el Turkujo en Venecion.

Liaj okuloj estis logitaj al homa figuro, kiu sidis sur sojlo de domo. Ĝi estis alta, maldika judo — kun longeta vizaĝo kaj longa pinta barbo, kies komenco estis larĝa kaj la fino — pinta, kun eksterordinare alta frunto. La vizaĝo, kiu rigardis el sub granda malsuprentordita pinta juda ĉapelo, aspektis kiel vizaĝo de sanktulo, trovebla sur la primitivaj religiaj bizantiaj bildoj, kiuj tiel ofte troviĝis en la malnovaj preĝejoj de Italujo. Pastilla estis kvazaŭ surprizita de tiu figuro, kaj li aliris al la judo. Kaj ju pli multe li proksimiĝis, des pli simila al Bizantia sanktulo ŝajnis al li la staturo de la judo. La okuloj de l’ judo estis bluaj kaj rondaj, kaj sidis kvazaŭ glacie senmovaj en liaj okulkavoj sub la rondaj arksimilaj brovoj. La sojlo, sur kiu li sidis, ne estis sojlo, sed kvazaŭ movebla pordo de butiko, kiu estis duonmalfermita kaj ebena, kiel tablo. La judo sidis sur la tablo kaj ĉirkaŭ li estis sternitaj diversaj ŝtofoj, novaj kaj malnovaj, koloraj manteloj kaj tunikoj, sangeruĝaj silkaĵoj brilantaj kiel sunradioj. Kaj perle brilantaj ŝtofoj, kiuj faldiĝante brilis kiel skvamoj de fiŝo aŭ flugiletoj de papilio. La ŝtofoj kuŝis kunĵetitaj unu super la alia, sed kiam la judo rimarkis, ke la nobela sinjoro proksimiĝas al li, li arigis la ŝtofojn kaj kaŝis ilin sub la longajn larĝajn baskojn de sia mantelo.

— Saluton, nobela sinjoro — kliniĝis la judo antaŭ la junulo antaŭ ol tiu proksimiĝis al li.

— Saluton, judo — rediris al li Pastilla, kaj antaŭ ol la judo sukcesis ankoraŭ ion al li respondi, li daŭrigis — ne kaŝu, judo, viajn silkajn ŝtofojn. Mi ne estas impostisto de la papa fisko; mi ne estas leĝinspektisto de la sankta eklezio, kaj mi ne venis spioni vian konduton.

Mi estas pentristo el Venecio kaj civitano de la Venecia Respubliko. Mi estas oficisto de Lia Eminenco la Kardinalo de Venecio. Mi venis en la judan geton por aĉeti silkaĵojn, per kiuj mi ornamos miajn modelojn por la freskoj, kiujn mi pentras por la monaĥejo »Sankta Koro«. Judo, montru al mi viajn ŝtofojn, kaj mi pagos por ili per bonaj oraj dukatoj — la juna pentristo tintigis la ledan monujon, kiun li portis ligitan al la zonŝnuro kaj kiu estis plena de mono.

Kiam la judo ekaŭdis la vorton »Venecio«, kiu estis rifuĝejo por ĉiuj maranoj kaj judoj, ĝemantaj sub la jugo de l’ papo, li eksentis simpation al la fremdulo. Tamen li timis lin, ĉar la leĝo, malpermesanta al judoj komercadon kun kristanoj, estis tre severa.

— Ho, nobela sinjoro! pardonu miajn parolojn. La nobela sinjoro tre bone scias, ke la Sankta Patro, Paŭlo la Kvara (Dio benu lin per multe da jaroj kaj per venko super liaj malamikoj) malpermesis al ni komercadon kun kristanoj. Kial vi elmetu malriĉan judon al danĝero — mono logas ja, tiom pli efektivaj oraj veneciaj dukatoj, kiuj validas en ĉiuj landoj de l’ sultano, — (la judo volis diveni, kiom la nobela sinjoro havas en sia monujo.)

— Vi divenis. Efektivaj veneciaj dukatoj — tintigas la pentristo la monon — kiuj validas en ĉiuj landoj de l’ sultano. Ne duonplumbaj moneroj, kiujn la Sankta Patro trudas al siaj civitanoj akcepti kiel efektivan monon — ridas la pentristo — ne timu, judo. Vendu al mi viajn varojn por la Kardinalo de Venecio. La Venecianoj scipovas kaŝi sekretojn — palpebrumas al li la pentristo. — Cetere, kiel vi scias, la Sankta Patro malpermesis nur al la ordinara popolo komercadon kun judoj, sed ne al si mem, nek al kardinaloj, por kiuj leĝoj ne estas kreataj.

— Ho! por la Kardinalo de Venecio! Kiu arogus kaŝi siajn varojn antaŭ lia glora Eminenco? Venu, nobela sinjoro, internen. Mi posedas riĉaĵojn indajn ornami la palacon de l’ sultano de ĉiuj turkoj — la judo leviĝis de sia loko en la butikfenestro, malaperis kaj ree elmetis sian kapon sub malgranda pordeto, kiu estis kaŝita ie sub la duonfermita fenestro, kaj li enirigis la pentriston en la butikon.

Pastilla haltis mirigite, kiam li enrampis post la judon tra la malgranda aperturo en la butikon de la judo. Interne estis malhele. Malalta, sesangula plafono malsuprenpendis super lia kapo. Murojn li ne vidis: ili disfluis en malklara nebulo. Sed tie kaj ĉi tie ekvidiĝis angulo, kiu tage estis lumigata per malgranda flamo, brulanta en oleujo. En la lumo de la oleujo li vidis kiel brilas kaj fajreras diversaj ŝtofoj. Kun flama lumo de fajro ekbrilis tie ruĝa velurpeco, kiu tordiĝadis en faldoj kaj kaŝis en ili la lumon de siaj koloroj. El alia brulanta en oleujo. En la lumo de la oleujo li vidis kio. Li sole rimarkis, ke la anguloj estas plenaj de varoj. La judo eltrenis keston kaj, kiam li ĝin malfermis, la pentristo konsterniĝis pro la trezoroj, kiuj malfermiĝis antaŭ li.

La kesto estis plena de diversaj silkaĵoj, veluroj kaj brokatoj, broditaj kaj teksitaj, italaj kaj orientaj, kiuj verŝis lumon plenan de diversaj koloroj. La judo trenis el la kesto unu silkaĵon post la alia, portis ilin al la malgranda giĉeto, teksita el feraj dikaj kradoj, tra kiuj penetris en la kelan butikon malmultaj lumstrioj. La judo levis la silkaĵojn kaj lasis la taglumon fali super ilin, por ke Pastilla pli bone vidu la puran brilon de iliaj koloroj.

La venecia pentristo, kiu kutimis vidi la kolorojn de silko en sia hejmurbo Venecio, ne povis deturni la rigardon for de tiuj teksaĵoj. Ilia brilo kaj ora lumo igis lian okulon trinki tian riĉecon de koloroj, ke li ebriiĝis de ili, kiel de bona malnova vino. Tie estis persaj silkaĵoj, kiuj lumis per koloroj de brilantaj serpentoj. Aliaj pecoj brilis, kvazaŭ inkrustitaj per plej mirindaj juveloj. Aliaj posedis la noblan virgulinan modestan ĉarmon de perloj, kaj estis veluroj — nigraj, kiel la nigra nokto, kaj profundaj, kiel la maro. Ankoraŭ aliaj havis la koloron de sukceno. Kaj kiam la judo tenis ilin en la lumo, ŝajnis al Pastilla, ke la sunradioj glaciiĝis en la silka teksaĵo kaj malsuprenverŝiĝas desur la silkaĵo, kvazaŭ la judo tenus faskon da sunradioj en la mano.

La malmulta taglumo ne preterlasis ankaŭ la blankan barbon kaj palan vizaĝon de la judo, kiu staris kun siaj silkaj ŝtofoj ĉe la giĉeto. Kaj la vizaĝo de la judo, kiu en tiu lumo aspektis kiel sanktulo, ravis Pastilla’n same kiel la silkaj ŝtofoj. La vizaĝo de la judo tiel impresis lin kaj incitis lian artistan instinkton, ke li forgesis pro kio li alvenis. Do li igis la judon montri al li siajn ŝtofojn kaj varojn kun la intenco, ke li havu tempon studi lian vizaĝon. Li pensis, kiel ĉiu artisto, utiligi tiun vizaĝon de l’ judo en unu el siaj sanktaj bildoj. Sed rememorinte, ke tiun vizaĝon portas nekredanto, li — estante bona pia kristano — rezignis je tiu penso...

Dum la tuta tempo, kiam li troviĝis en la butiko, la pentristo aŭdis voĉon, resonantan en la butikon, kvazaŭ ĝi penetrus de tre malproksime tra dikaj muroj. La voĉo estis virina. Ĝi estis duone kantanta kaj duone kvazaŭ preĝanta al Dio. Kvankam la voĉo estis malproksima kaj neklara, tamen li aŭdis, ke ĝi sonas per fremdaj nekompreneblaj vortoj. Pastilla’n incitis la vibranta moleco de l’ voĉo kaj la nekomprenebleco de l’ vortoj. Li jam delonge rimarkis, ke tra giĉeto en la murangulo brilas lumo. Li komprenis, ke tie — malantaŭ la giĉeto — troviĝas la internaj loĝejĉambroj de la judo kaj ĝuste de tie venas la kantanta virina voĉo. Li tre volis ekrigardi tra la giĉeto por vidi, kio tie okazas. Sed li ne havis la eblon proksimiĝi al tiu angulo. Senĉese montrante al li la silkajn ŝtofojn, la judo tenis lin proksime al la stratfenestro, sed Pastilla’n jam delonge ne interesis la silkaj ŝtofoj. Lin interesis la voĉo aŭdiĝanta tra la giĉeto. Komence li ne atentis ĝin, sed poste pli kaj pli aŭskultis la voĉon, kiu pli kaj pli profunden penetris en lin, kvankam nekompreneblaj kaj fremdaj estis la vortoj kaj tono. Sed la vibrado, la silenta profundeco de la voĉo ŝprucigis el si ian virgulinan noblecon, kaj tiu voĉo vibrigis ion en li. Fine li trovis okazon por proksimiĝi al la giĉeto. La judo komencis malpaki alian keston de silkaĵoj kaj estis okupita per la malfermado de la multaj feraj bukoj kaj seruroj, per kiuj la kesto estis ŝlosita. Pastilla alproksimiĝis la giĉeton kaj ekrigardis internen.

Li restis konsternita ĉe la giĉeto. En lumo de brulanta arĝenta olelampo li vidis maljunulon, kiu sidis volvita en tukoj, kaj knabino sidis ĉe liaj piedoj sur benketo kaj kantis ion el libro. La maljunulo certe estis blinda: liaj okuloj estis fermitaj kaj lia vizaĝo estis kvazaŭ teksita el sulkoj. Kelkaj grizaj haroj de lia barbo moviĝis sur lia brusto. La vizaĝon de l’ knabino li unue ne rimarkis. Ŝi sidis kliniĝinta super la libro, kiu kuŝis sur ŝiaj genuoj, kaj li vidis sole la faldojn en la blua veluro, kiu malsuprenfluis super ŝiajn ŝultrojn. La lumo de la olelampo, kiu pendis sur dika trabo super ŝia kapo, falis kvazaŭ ombrelo sur ŝian kapon kaj ŝultrojn, lumigante ŝin. La brilo de ŝiaj haroj fajreris kun la sama perlofascino, kiel la veluro sur ŝiaj ŝultroj, kvazaŭ per la matenroso ŝvebus super ŝi entute. Sed baldaŭ ŝi turnis sian kapon, kvazaŭ ŝi sentus, ke iu rigardas ŝin. Ŝi timeme ĉirkaŭrigardis, kvazaŭ serĉante iun. Ŝi ankoraŭ ne rimarkis lian vizaĝon ĉe la giĉeto, kaj Pastilla havis nur fulmomomenton por vidi ŝin.

Vibranta nobleco plenigis lian koron, en liaj okuloj aperis larmoj, kaj li iĝis plena de religia pieco.

Ŝajnis al li, ke li vidas eksterordinaran aperaĵon, miraklon de Dio. Lin rigardis paro da okuloj, malĝojaj silentaj okuloj. Ankoraŭ neniam li vidis tiel malĝojajn okulojn. La okulkadroj havis longetan formon, kiel la okuloj de egipta knabo, kaj la palpebroj malsuprenpendis super ŝiaj klaraj, kvazaŭ cizelitaj pupiloj. La palpebroj vibris, kaj la okulharetoj vibris kiel okuloj de kolombo, kiu vekas kompaton ĝis doloro. Tamen ŝiaj okuloj ne vekis kompaton, sed profundan malĝojon, — malĝojon ne el tiu ĉi mondo kaj ne el homa doloro. La frunto estis klara, ronda, levita, kaj atingis alten sur ŝia kapo, kiel la frunto de »Sankta Anna« de Leonardo da Vinĉi. La rando de ŝia frunto estis larĝa, kiel ĉe ŝia patro, sed pli kaj pli multe la linioj de ŝiaj vangoj malsuprenkuris longete kaj mallarĝe, kiel la vizaĝo de nobla genealogia cervido. Sed plej aminde reliefiĝis la profunda neperceptebla doloro kaj nekomprenebla malĝojo, kiujn ŝia vizaĝo esprimis, ĉirkaŭ ŝia buŝo. Tio ne estis buŝo. Ĝi estis kvazaŭ viva tranĉo en ŝia vizaĝo. Ŝia buŝo estis eksterordinare eta kaj mallonga, kvazaŭ ĝi estus kunkreskinta, kaj kvazaŭ iu estus distranĉinta la kunkreskintajn lipojn, kiel folietojn de juna, apenaŭ disvolviĝanta ruĝa burĝono. Kaj tiu buŝo refermiĝis, kiel refermiĝas floro en la nokto kaj lasas sur sia rando la roson de l’ nokto — tiel freŝa estis la eta tranĉo de ŝia buŝo. Kiam ŝi rigardis, ŝajnis al la pentristo, ke ŝi vidas pli multe per la buŝo ol per la okuloj...

Pastilla sentis, kiel en lian koron glitas la nobla malĝojo kaj la tremanta ĝojo, fluanta el ŝiaj nefermitaj okuloj kaj nefermita buŝo. Li kredis vidi ne ion realan, sed vizion aperantan antaŭ liaj okuloj. La lumo de la kandelabro kun la briloj de silkaĵoj kaj metaloj, fajrerantaj el la ombro-vualitaj anguloj, ĉirkaŭprenis lin kvazaŭ en nubon kaj ebriigis lin.

Ŝi ne teruriĝis, kiam ŝi fine rimarkis fremdan vizaĝon rigardantan en la ĉambron tra la giĉeto. Ŝiaj okuloj ne ekmiris. Ŝi sole leviĝis de sia loko kaj Pastilla vidis, kiel la peza veluro falas sur ŝiajn ŝultrojn kaj rondan nukon kaj aŭdiĝas agrabla tintado de la ornamaĵoj, pendantaj sur ŝi. La bukloj de ŝiaj haroj falis sur ŝian robon kaj tie dronis en la mallumo de l’ veluro.

Ŝi leviĝis kaj proksimiĝis al la maljunulo, metante sur lin siajn longajn kvazaŭ tornitajn manojn. Sed subite ĉio ĉi malaperis, kiel iluzio. Antaŭ liaj okuloj ekbrilis oro kaj bluo. Li ekrigardis malantaŭen kaj rimarkis, ke la judo, ĉe kiu li marĉandis la varojn, ĵetas silkaĵojn super la giĉeton kaj kovras ĉion, kio interne okazas.

— Vera Florenca damasko — montras la judo la silkaĵon — brodita per oro kaj purpuro.

II.

Sankta silentado

Pastilla serĉis okazon por refoje renkonti la judan knabinon, la filinon de l’ komercisto, kiun li vidis tra la giĉeto. Sed li ne havis eblaĵon por renkonti ŝin. Ĉiufoje, kiam li venis en la geton, li trovis ŝlosita la domon sur »Plazza di Judea«. La butiko, kie li unuafoje renkontis la judon, ne plu tie troviĝis. Estis nerekoneble, ke tie iam ajn troviĝis movebla pordo. La domo staris morte-muta. La alte elstarantaj malgrandaj fenestroj estis kovritaj per feraj kradoj kaj interne kurtenitaj tiel, ke li ne povis scii, ĉu interne en la domo ekzistas vivo aŭ ne.

Sur fera tabuleto, kiun la vento balancis sur fera stango, li rimarkis eluzitan insignon de la antikva Kastilio. De la ĉirkaŭe loĝantaj najbaroj li neniom povis ekscii. La judoj timis kaj evitis lin. Fine li sciiĝis nur tiom, ke la judon, loĝantan en tiu domo, oni nomas »la komercisto el Kastilio«. Li estas riĉulo kaj reprezentanto de la granda firmo de l’ riĉa maranino »Donna Grazia Mendesa«, la »patrino« de la maranoj, kiu fine ekloĝis en Konstantinoplo kaj disvastigis siajn negocojn tra ĉiuj landoj.

Iun fojon li troviĝis sur la placo en la juda geto. Verŝajne estis sabato, ĉar Pastilla’n mirigis la kvieteco, kiu regis ĉirkaŭe. Ĉiuj domoj estis fermitaj. Malofte oni vidis homon, irantan tra la placo, aŭ rigardantan el fenestro. Subite Pastilla ekaŭdis kriegon. Li ĉirkaŭrigardis kaj ekvidis, kiel la papaj inspektistoj kaj eklezi-soldatoj trenas el diversaj domoj junajn knabinojn kaj junulojn, ien ilin forkondukante en akompano de plorego kaj kriado de iliaj gepatroj, admonantaj ilin en nekomprenebla lingvo. Pastilla konsterniĝis; li ne kredis siajn okulojn: en la kastilia domo, en kiu loĝis la juda komercisto, kaj kiun li ĉiam trovis fermita kaj senviva, subite malfermiĝis la malnova konata butikpordo kaj super ĝi malsuprenlasis sin ŝtupo en la straton. Kaj subite super la pordo aŭdiĝis susurado de veluro, kaj li ekvidis la knabinon, kiun li tiam vidis en la giĉeto, kondukatan de du eklezi-soldatoj. Li ne povis vidi ŝian vizaĝon, ĉar sur ŝiaj kapo kaj vizaĝo pendis verda vualo, la signo de judaj infanoj. Sed li povis vidi, ke ŝi sub la vualo klinas la kapon, kaj ŝia eta, kvazaŭ tornita kapo eliĝas el sub la vualo kiel freŝa bela pomo. Malantaŭ ŝi sekvis la komercisto, klinante la kapon, same kiel lia filino. Li eĉ ne unu rigardon turnis al la pentristo, kvankam li ŝajnis esti rimarkinta tiun.

Pastilla sekvis ŝiajn paŝojn.

Apud la enirejo de l’ geto staris la preĝejo »Sankta Angeliko«. La preĝejo, kiel la pordego en la juda geto, havis sub la kruco la surskribon el Jesajo: »Porasti et jadaj kol-hajom al am kŝe oref« (Mi ĉiam etendis Miajn manojn al la obstina popolo.) La preĝejo estis konstruita speciale por judoj, kaj ĉiuj malnovaj dekretoj de iamaj papoj ordonis la judojn viziti ĉiusabate post tagmanĝo la preĝejon kaj aŭskulti la predikojn de kristanaj pastroj. Sed la judoj neniam observis tiun dekreton. Ili savis sin per mono kaj havis en la geto siajn dek »Batlonojn«, kiuj kutime ĉiusabate iradis en la preĝejon por aŭskulti la predikojn de la pastroj kaj tiamaniere ŝajnigi, ke la dekreto estas observata. La predikoj de l’ pastro neniel povis efiki ĉar la plimulto el la batlonoj, kiujn la geta komunumo elektis, por ke ili anstataŭu ĉiujn en la preĝejo, estis surduloj. Krome ili ŝtopis siajn orelojn por ke la pastraj vortoj neniel influu ilin. En la tempo de Klemenso IV, kiam Ŝlomo Malĥo estis en Romo kaj akiris sian mistikan influon je la papo por la bono de l’ maranoj, tiu dekreto entute estis nuligita kaj la kristana preĝejo en la geto staris fermita. Sed en la tempo de la papo »Haman«, kiel la judoj nomis Paŭlon la Kvaran, tiu dekreto estis renovigata kun pli granda malbono: la kristaniĝintan judon Jozefon Mora la papo nomis pastro en tiu preĝejo, kaj tiu eksjudiĝinta pastro atentis, ke ĉiuj judoj en la geto regule vizitadu la preĝejon ĉiusabate. La judoj timis pri la junaj infanoj, ĉar Jozefo Mora estis tre elokventa oratoro kaj konsiderata en la tuta lando, kiel unu el la plej efikaj predikantoj — do la judoj kaŝis la infanojn hejme kaj mem iradis en la preĝejon kun memfido. Sed Jozefo Mora spite volis havi junajn senkulpajn korojn kaj ĉastajn senmakulajn orelojn inter siaj aŭskultantoj — do li ĉiusabate sendadis siajn eklezi-soldatojn en la domojn de l’ juda geto, kaj ili perforte eltrenadis la gejunulojn, kondukante ilin en la preĝejon...

Kiam Pastilla venis en la preĝejon post la komercisto kaj lia filino, la preĝejo jam estis plena de viroj kaj virinoj, junaj knabinoj kaj knaboj, buboj kun »kvaranguloj« kaj knabinetoj. La katolika preĝejo aspektis kiel sinagogo — ĉirkaŭe ĉio estis pentrita per hebreaj versoj el la libro de profetoj kaj tiuj versoj nerekte aludis al la kristana religio. Ĉe la orienta muro staris bele skulptita torŝranko kaj super la torŝranko pendis arĝenta kruco... Kandeloj brulis, grandaj vaksaj kandeloj en juda arĝenta kandelabro antaŭ la sankta bildo... Jozefo Mora, volvita en »talison«, staris sur la ambono antaŭ la torŝranko. Tenante en unu mano toron, en la alia — krucon, li parolis al la judoj.

Li parolis al la judoj en ilia lingvo: kastilie, kaj citis versojn el la biblio, indikis diversajn lokojn en la talmudo kaj Midraŝ, uzis argumentojn el kabalistaj libroj. Li teruris per geheno kaj promesis edenon, imagigante per vivaj koloroj la suferojn kaj turmentojn en la geheno, kaj pentrante la edenon. Li konsciigis al la judoj ilian malaltan malbonan situacion, kiel ili estas hontigataj kaj kiel ilia kredo estas mokata.

— Kaj kie li estas, via dio? — li demandis — kie estas via mesio? kial li silentas? kial li ne donas al vi signon? per kio vi estas pli malbonaj ol la nejudoj? kial vi igis vin celo de homa mokado kaj malŝatado?

Kaj li etendis al ili la toron kaj la krucon, petante: venu, venu sub ilian ŝirmon!

Lia voĉo estis profunda, metalpeza kaj vekis teruron kaj timon ĉe liaj aŭskultantoj.

Kaj liaj okuloj ardis, lia vizaĝo estis pala kaj malĝoja.

Apud li sidis la papa notario kun granda plumo kaj longa pergameno. Ĉiu judo, kiu aliris la ambonon kaj klinis sian kapon sub la pluvon de la sankta akvo, tuj ricevis de la notario ateston, kiu donas al li civitanajn rajtojn en Romo kaj igas lin la sola heredanto de ĉiuj havaĵoj de lia patro, kaj redonas al li la domojn, kiujn la papo konfiskis de judoj, troviĝintajn ekster la limoj de l’ geto.

Sur la unua benko, kontraŭ la ambono, sidis la dek »batlonoj«. Inter ili troviĝis Ĥaim Adoni kaj Mordĥaj Alpi, la »idiotoj« de l’ geto. Dum edziĝaj kaj aliaj festoj ili ludadis la mortodancon. Ilin oni vokadis al la »toĥeĥa«. Ili havis ankaŭ la devon reprezenti la judan komunumon de Romo en la katolika preĝejo. Ĥaim Adoni, kiu estis ankoraŭ junulo, ŝajnigis, ke lia vango ŝvelis pro dentodoloro, kaj ĉirkaŭligis sian vizaĝon per peco da lanaĵo, kiu sufiĉus por kudri tutan veston. Memkompreneble restis malmulte da loko, per ke liaj oreloj estu videblaj, kaj ne nur la voĉo de l’ pastro — kiom ajn metalsonanta ĝi estis — ne penetris tra tiu lanaĵo — sed ankaŭ kanonpafo ne atingus. La alia bandaĝis sian kapon »pro kapdoloro« per citronoj kaj blankaj viŝtukoj. Liaj oreloj ankaŭ havis malmulte da eblo aŭskulti la pastran paroladon. La pastro tiom iritiĝis, ke li malsuprenkuris de la ambono kun la kruco en la mano al la benko, proksimigis la krucon al la vizaĝoj de l’ idiotoj kaj per la pugno devigis ilin rigardi la krucon. Li perforte forŝiris la tukojn desur la vangoj, la viŝtukojn desur la kapo kaj devigis ilin kisi la krucon. Sed la idiotoj tiel ekkriegis pro siaj »dento- kaj kapdoloroj«, ke fine oni devis ilin elĵeti el la preĝejo.

Jozefo Mora turnis sin al la junaj infanoj. Li alvokis ilin kun sia metala voĉo kaj terurigis ilin.

— Kompatu, kompatu viajn junajn infanojn, kiujn vi edukas en honto kaj moko, malŝatatajn de ĉiuj, persekutatajn de ĉiuj! Havigu al ili ŝirmon sub la kruco! — petis la eksjudo.

Sed la junaj infanoj premis sin al siaj gepatroj, kaj murmurado portis sin de orelo al orelo, de patro al filo, de patrino al filino, unu vorto, unu flustro: »Ŝma Israel!«.

Kaj tiu vorto posedis kvazaŭ sorĉpovon. Koroj ektremis. Aŭdiĝis voĉo de prageneracioj, flagregantaj fajroj ekstaris antaŭ la okuloj — brulantaj homkorpoj, grandaj timaj okuloj, tremantaj lastaj vortoj: »Ŝma Israel!«

Kaj ili staris, junaj kaj maljunaj, infanoj kaj aĝuloj, teren klinante la kapojn, kaj murmuris kun nehoma voĉo:

— Ŝma Israel!

Mutigita kaj terurita de tiu voĉo estis Jozefo Mora. Lia koro ektremis kaj lia sango ekaŭdis sian propran voĉon. Kaj li kunmurmuris: Ŝma Israel!


En la angulo de l’ preĝejo staris Pastilla.

Li teruriĝis pro la fremdo kaj grando, kiun li vidis. Li admiris la infanojn, obstine starantajn kun teren klinitaj kapoj kaj senmovaj manoj. Nenia movo, neniu rigardo al la etendita kruco, kiun la pastro tenis en la mano kaj kiu portas en si savon por ili — por tiu kaj la postmorta mondoj...

Li ne komprenis, kial ili ne volas alpreni la kredon, kiu faras finon al ĉiuj iliaj suferoj kaj estas la sola kaj vera kredo. Kial? kial?

Li ekrigardis la komerciston el Kastilio kaj lian filinon. Lia koro tremis. Al li ŝajnis, ke ŝi etendos la manon al la kruco. Sed ne! ankaŭ ŝi klinas teren la kapon, kiel la aliaj, kaj staras obstina, murmurante ion tra la lipoj.

Kaj ŝi estas ja tiom kristaneca, tiel dieca, nobla kaj pia. Ĉu ŝi ne aspektas, kiel la Sankta Madono? Ĉu ŝi ne aspektas, kiel tiu soleca sankta virgulino, al kiu Dio alvenas por kuniĝi kun ŝi?

Nur nun li rimarkis ŝian kapon, kiel ŝi klinis ĝin teren, kaj la doloron, la senfinan, nehoman doloron, kuŝantan ĉirkaŭ ŝia infana buŝo. La doloro de l’ mondo malsuprenlumas de ŝia vizaĝo. En ŝiaj okuloj kuŝas malĝojo. Sur ŝian altan klaran frunton ja disverŝiĝis la pieco mem. Li ekhavis la senton genufleksi antaŭ ŝi, levi al ŝi la manojn kaj preĝi al ŝi:

Sankta Maria, Senkulpa Ĉasteco, Vi — klareco de animoj, Vi — kiu portas la doloron de la mondo, kompatu, kompatu!

Ekde la unua rigardo, kiam li ŝin ekvidis, li pensis pentri laŭ ŝi la Sanktan Marian, tiom simila ŝi estis al Dipatrino. Tiu Virgulino, al kiu Dio rivelis sin, certe havis tiajn malĝojajn okulojn kaj tiun nehoman doloron ĉirkaŭ la buŝo. Sur Ŝian vizaĝon certe disverŝiĝis tiu krio, la silenta krio de niaj suferoj kaj la senfina kompato.

Antaŭ tiu vizaĝo homoj genufleksos. Al tiu vizaĝo homoj levos siajn manojn kaj preĝos. Tiuj okuloj verŝos en la homajn korojn eldoloriĝintan noblecon kaj koran doloron, kaj silentan puran amon al ĉio, al ĉio, senfinan pardonon kaj profundan kompatemon tiel, kiel ŝi verŝis ĝin en lian koron...


Li estis veneciano ĝisoste. Li malamis Romon kun ĝia triumfa, sata, regema vizaĝo. Li malamis ĝian arton, kaj plej multe li malamis la junan dion Rafaelon, kiu superregis la kristanan mondon per la beleco de siaj virinkorpoj, per la sateco de nuda, malriĉa patrinamo. Ho, Venecio, urbo flugilumita per velŝipoj de ĉiuj riveroj kaj maroj! Ho, Venecio, kiu aspektas kiel vizio de Dio, enkorpiĝinta en la blankan marmoron. Ho, Venecio, kies preĝejoj kaj palacoj ŝajnas havi flugilojn kaj ŝvebi en aero!

Sed plej multe li apoteozis la veneciajn pentristojn. Liaj majstroj estis Tintoreto, Ĝorĝoni kaj Bellini. Kaj ĉefe St. Anĝeliko, kies Madonojn li vidis en Florenco. Tiu, kiu malsuprenvenigas ĉielajn figurojn kaj vestas ilin per infana senhelpeco.

Sed Romo estis superregata de la juna dio Rafaelo, kiu trakuris la teron, kiel fulmo. La tuta kristana mondo genufleksis kaj preĝis al liaj Madonoj, kiujn li pentris laŭ sia amatino, filino de bakisto. Li sklavigis kaj alforĝis al sia peniko kaj paletro ĉiujn artistojn, kiuj sekvis post li. Ĉiu Madono devis esti simila al la amatino de Rafaelo, la filino de l’ roma bakisto. Se ne, la bildo ne havis ŝancon esti akceptita en preĝejon, kaj ĝia majstro mortis de malsato.

Sed Pastilla, kiel ĉiuj aliaj junaj artistoj, tiam jam portis en si la proteston kontraŭ la estreco de Rafaelo. Ne! — li pensis — la virino, kiun Dio elektis, por ke ŝi nasku la doloron de l’ mondo, posedis ne nur perfektan homan belecon, sed ankaŭ ion alian, kio, dum ni rigardas ĝin, forigas de ni la ĉi-mondan amon kaj kondukas nin en pli altan, nehoman, nekompreneblan senliman amon...

Kaj tion esprimis la vizaĝo de l’ juda virgulino, la filino de la kastilia komercisto. En ŝia vizaĝo li vidis tiun nekompreneblan belecon, kiu malkaŝas antaŭ ni la misterojn de alia mondo, kaj kiun belecon li serĉis. Al tiu vizaĝo homoj preĝos, preĝos kun tute aliaj intencoj, kun ĉastaj koroj, ne kun malgrandanimaj deziroj, ne pri iom da homa povra feliĉo, kiel oni preĝas al la Madonoj de Rafaelo, sed alie, tute alie. Senigitaj de ĉia persona deziro, de ĉia eta feliĉo, homoj preĝos pri pli alta feliĉo, pri pli alta redempto. Sed kiamaniere? Kiamaniere li — bona kristano — prenos filinon de nekredanto kaj faros ŝin simila al Dipatrino? Kiamaniere bonaj kristanoj genufleksos antaŭ vizaĝo pentrita laŭ filino de nekredanto?

Sed tuj viviĝis en li la legendo de Kristo kaj li demandis sin: ĉu Dio mem ne elektis por Si filinon el tiu gento? Ĉu Ŝi mem, la Eterna Ĉasteco, la Dipatrino, ne apartenis al tiu nacio? Tio estas ja la nekomprenebla, la alta kaj mistika, kio kuŝas en tiu popolo, kiun kaj nur tiun elektis Dio, por ke el ĝi venu la redempto de l’ mondo, kaj nur inter ĝiaj filinoj li trovis tiun, kiu portas la belecon tiel longe de li serĉatan.

Li atendis la patron kaj filinon antaŭ la preĝeja pordo, kaj kiam la komercisto el Kastilio eliris kun sia filino, la pentristo genufleksis antaŭ ŝi:

— Ho, Madono, portanta vizaĝon, kiu plantas piecon kaj noblecon en homajn korojn. Vi ne rajtas kaŝi vian vizaĝon antaŭ vi mem. Dio donis ĝin al vi, por ke vi igu homojn pli belaj kaj pli noblaj. Mi volas pentri laŭ vi bildon de l’ Sankta Dipatrino por la monaĥejo »La Sankta Koro«. Homoj vidos vian vizaĝon, genufleksos antaŭ ĝi kaj preĝos al ĝi kun ĉasta koro. Ho, Madono, lasu min krei la verkon de Dio por la gloro kaj majesto de Lia nomo.

La junulino silentis kaj teren klinis la kapon, kiel ŝi faris tion en la preĝejo dum la prediko de l’ pastro. Pro timo kaj respekto ŝi elaŭskultis lin kaj poste per etaj paŝoj ŝi ekiris post sian patron — kun teren klinita kapo ŝi ekiris sian vojon.

La pentristo restis unupiede genufleksanta sur sia loko.

III.

La „ĥejrem“

En la jaro 1556 la inkvizicio en Ankona bruligis, laŭ la ordono de la reprezentanto de Jesuo Kristo, laŭ la ordono de l’ papo, dudek ses maranojn. La aliajn kiuj konsentis observi la kristanismon, oni katenis kaj ekzilis sur la solecan insulon Malta. La fajro de la inkvizicio en Ankona deprimis la judojn en la tuta mondo, precipe la judojn de Italujo.

Dum multaj jaroj la maranoj de Portugalujo kaj Hispanujo forkuradis el siaj sangaj kaj fajraj hejmoj en la liberemajn ŝtatojn de Italujo, kie tiutempe regis spirito de klereco, instruiteco kaj humaneco. La papoj Klemenso IV, Paŭlo III kaj Julio III permesis al la maranoj, forkurintaj de la sanga inkvizicio, publike reveni al judaismo, realpreni siajn judajn nomojn kaj vivi sian judan vivon. En la libera respubliko de Venecio oni akceptis ilin kun malfermitaj brakoj. Tie ili starigis komercajn interrilatojn kun siaj fratoj, troviĝantaj en la sultanaj landoj, kaj kunhelpis la disvolviĝadon kaj riĉiĝadon de la respubliko. Venecion enviis la duklandoj Ferara kaj Arabena, kiuj, dezirante allogi al siaj ŝtatoj la veneciajn maranojn, per kies helpo ili povus disvolvi sian havenurbon kaj la komercon kun Oriento, certigis al la maranoj pli multe da rajtoj, kaj permesis al ili konstruadi sinagogojn, judajn presejojn — tio estis tiutempe la plej granda pruvo de religia toleremo — kaj eduki la infanojn laŭ la spirito de l’ judaismo.

En la kortegoj de Ferara, la eta paradizo sur la tero, kies dukoj arigis ĉirkaŭ si poetojn kaj pentristojn, oni pli multe diskutadis pri Virgilo kaj Dante ol pri regnaj aferoj, kaj tie la maranoj ludis gravan rolon. Ili estis ministroj de komerco kaj financoj, kaj okupis la plej gravajn postenojn en la socia kaj regna vivo. En la jaro 1553, kiam Paŭlo III laŭ denunco de l’ eksjudiĝinta pastro Jozefo Mora publike bruligis sur strato de Romo ĉiujn judajn librojn, escepte la Zoharon, judoj el Romo kaj aliaj italaj urboj sekrete transsendis siajn librojn al Ferara kaj Arabena por kaŝi ilin ĉe la maranoj, por ke la paroloj de juda libro ne pereu sur la itala tero...

Dum la regado de Paŭlo IV ĉio ĉi finiĝis. Laŭ sekreta ordono oni kaptis la maranojn en la havenurbo Ankona kaj ĵetis ilin en la torturkelojn de la inkvizicio. Multaj el ili estis civitanoj de Turkujo, alvenintaj por mallonga tempo komerci kun Ankona. Parto lastminute rifuĝis en aliajn malgrandajn duklandojn de Italujo, kie la papa potenco ne efikis. Sed la plimulton oni torturis ĝis morto en la keloj de l’ inkvizicio. Multajn oni ekzilis sur insulojn kaj dudek ses maranojn oni publike bruligis...

Tio estis preskaŭ la unua fajro, kiun la inkvizicio flamigis sur la itala tero kaj ĝi vekis angoregon tiel ĉe judoj, kiel ĉe maranoj.

En la domo de reb Josef Pinsi, aŭ »la komercisto el Kastilio«, kiel oni nomis lin en la geto, kunvenadis la maranoj por sekrete preĝi kaj interkonsiliĝi. Ankaŭ la judoj partoprenis tiujn kunvenojn, ĉar kvankam oni ankoraŭ ne malpermesis al ili la observadon de judaismo, tamen oni fermis ĉiujn sinagogojn, lasante nur unu nefermita. Do la judoj kaj maranoj ekaplikis la malnovan rimedon, kiel ili kutime faris en Hispanujo kaj Portugalujo, kaj kunvenadis en kaŝitaj keloj por celebri diservojn kaj aranĝi konsultadojn.

Josef Pinsi estis la roma reprezentanto de Donna Gracia Mendesa, kiu tiutempe estis jam rifuĝinta el Ferara kun sia bofilo, Josef Nasi, kaj kvincent maranoj aŭ judoj en Konstantinoplon al la sultano, kie ŝi savis sin kaj sian havaĵon el la ungoj de l’ inkvizicio. Granda parto de ŝia havaĵo estis arestita de la franca reĝo, de la papo kaj aliaj etaj ŝtatoj, al kiuj ŝi pruntedonis monon. Sed ŝi ankoraŭ daŭrigis sekretan negocadon kun la havenurboj de Italujo, kien ŝi sendadis siajn ŝipojn kun varoj el Konstantinoplo al siaj agentoj, kiujn ŝi ĉie havis. Ŝiaj agentoj estis samtempe la ambasadoroj de l’ maranoj. Dank’ al ili ŝi ricevadis de ĉie sciigojn pri la maranoj, kaj la agentoj helpis la maranojn forkuri el lokoj, kie oni persekutadis ilin, en la landojn de l’ sultano.


En la profunda trabumita kelo, kie ni unuafoje renkontis la pentriston, ariĝis nun la judoj de Romo. Estis vespero post varmega somertago. Romo dormis ĉe la bordoj de Tibro post la peza seka tago. Malhelaj estis la nigraj kurbaj stratetoj de l’ geto, ĝiaj altaj mutaj domoj staris kiel gigantaj ombroj. Tra la stratetoj de l’ geto sur la muroj de l’ dometoj glitis solecaj ombroj, kiuj malaperis tra sekreta enirejo en la kelon de Josef Pinsi.

La kelo estis nun lumigita: la sola luma ĉelo en tuta Romo. En grandaj arĝentaj kandelabroj brulis ole-meĉoj. Apud la mallumaj muroj grupiĝadis ombroj de junaj kaj maljunaj homoj, parolantaj sekretojn. Iliaj nigraj vestoj kaj kapkovraĵoj ĵetis terurantajn ombrojn sur la murojn de la kelo. Sed tuj ĉio silentiĝis. La judoj ariĝis en unu grupon kaj eksilentis.

Pordo malfermiĝis kaj la kelon eniris la maljuna blinda judo. Kvankam liaj okuloj estis malvivaj, tamen ili brilis el la larĝaj okulkavoj kun tia vigleco, kvazaŭ ili vidus ne la vanecon de tiu ĉi mondo, sed lumon de vero kaj mondon de justeco... Lin kondukis la knabino, la filino de la kastilia komercisto. Ŝia nomo estis Jefta. Ŝi tamen ne estis filino de l’ komercisto. Ŝi estis la nepino de la blinda maljunulo. Lia nomo estis Jakov Medigo, laŭ la familia nomo de la Abarbaneloj. Li konsideris sin membro de la familio Abarbanel, kaj li estis rekonata de la hispanaj judoj en Romo, kiel ilia gvidanto. Lia familio pereis pro multa vagado tra la mondo. Multaj el ili estis kaptitaj de korsaroj kaj venditaj kiel sklavoj. Multaj infanoj estis perforte kristanigataj, kaj el la tuta familio restis nur la maljunulo kun sia nepino, kiu vivis ĉe Josef Pinsi, la agento de la riĉa Mendesa. Kun la maljunulo envenis du senditoj, venintaj al la judoj en Romo: unu, kiu rifuĝis el Ankona, kaj la alia sendita el Konstantinoplo. Li nome estis sendita de la sultano Suliman al la papo koncerne la regatojn de Turkujo; sed li estis ankaŭ sendita de la riĉulino Donna Mendesa kun sekreta komisio al la judoj en Romo.

En la kelo ekregis silento. Estis aŭdebla la kraketado de l’ meĉoj en la ole-tubetoj. Kvazaŭ glaciiĝintaj restis la ombroj sur la muroj, senmovaj kiel la judoj en la kelo. La maljuna reb Jakov sidiĝis en profundan seĝon, kaj konforme al la kutimo de la hispanaj judoj kaj maranoj, ĉiuj unu post la alia aliris al sia gvidanto kaj kisis lian manon. La maljunulo metis sian manon sur iliajn kapojn kaj benis ilin, murmurante ion. Poste Josef Pinsi, la mastro de l’ kelo, en iu sekreta loko frapis la muron elstarantan en la straton. Ekstere, ĉirkaŭ la domo, ĉe la stratanguloj staris gardantoj, junaj maranoj, kiuj atentis, ĉu ne vidiĝas inspektistoj de la inkvizicio. Ili respondis al li per interkonsentitaj signoj, ke ĉio estas trankvila. Li elŝovis kaŝitan kurtenon kaj vidiĝis torŝranko. La kunvenintoj komencis preĝi la vesperan preĝon.

Preĝis por ili kantoro, laŭ kiu ĉiuj mallaŭte ripetadis vorton post vorto. Post »Ŝmona esra« la maljunulo etendis la manon, kiel signon, ke la kunvenintoj eksilentu. En la kelo ekregis silento kaj la sendito el Ankona stariĝis, aliris al la torŝranko kaj komencis rakonti en kastilia lingvo pri tio, kio okazis en Ankona.

Li rakontis, kiel oni subite iun sabatan vesperon atakis ĉiujn sinagogojn en la urbo kaj trenis ĉiujn maranojn, virinojn kaj infanojn, en la kelojn de la inkvizicio, kie oni turmentis ilin per ĉiuspecaj torturoj: oni ligis ilin al la radoj kaj rompmaŝinoj. Multajn oni torturis ĝis morto. Multaj ne povis elteni la turmentojn kaj akceptis la kristanan kredon. Oni katenis kaj ekzilis ilin sur la insulon Malta. Sed dudek ses maranoj kun la maljuna virino Donna Majora obstine persistis la kredon de siaj prapatroj. Kun eklezia kantado kaj ekleziaj flagoj oni kondukis ilin al la brulŝtipoj, starigitaj por ili sur la urba placo. La maljuna virino Donna Majora kuraĝigis kaj fortigis la maranojn en ilia kredo per »Ŝma Israel«, kaj ili ĉiuj bruliĝis.

Sankta silento regis en la kelo. Ĉiu lasis la kapon sur la bruston kaj pensis esti preta, kiam venis lia tempo...

Subite la maljuna reb Jakov leviĝis de sia seĝo, etendis sian manon, kvazaŭ li vidus iun, kaj ekkriis kun tremanta voĉo:

— Sanktaj martiroj por la Nomo de Dio! Sanktaj martiroj por la Nomo de Dio! Sanktaj martiroj!

Kaj la kunvenintoj respondis: Sanktaj martiroj!

Kaj el dekoj da buŝoj subite elŝiriĝis la vortoj:

— Isgadal veiskadaŝ!

Kaj ĉiuj respondis al ili:

— Isgadal veiskadaŝ!

Kiam la kunvenintoj trankviliĝis, ekstaris la sendito el Konstantinoplo kaj ekparolis:

— Pri la kaptitaj maranoj, kiujn oni ekzilis sur Maltan, mi povas sciigi vin, ke ili ĉiuj troviĝas sub la protekto de la granda justa sultano Suliman — alta estu lia gloro — kaj ili publike servas la unikan vivantan Dion, kaj neniu malhelpas ilin.

— Kiamaniere? Kiamaniere? — demandis voĉoj.

— La nobla sinjorino, Donna Grazia Mendesa, kiu estas juvelo de nia popolo, kaj ŝia bofilo, la nobla duko Don Josef Nasi, venis al la sultano kaj ĵetis sin al liaj piedoj, petante indulgon por siaj fratoj. La sultano vidis iliajn larmojn kaj aŭskultis ilian peton. Do ili sendis siajn ŝipojn al la insulo Malta kaj venigis siajn maranojn en la ĉefurbon de lia granda regno.

— Eterne laŭdata estu la Nomo de Dio! — levis la maljunulo siajn manojn al la ĉielo.

La kunvenintoj respondis al li: amen.

— Kaj mi estas sendita de la nobla sinjorino Donna Grazia kaj duko Josef Nasi por averti vin, ke neniu ankru ŝipon en Ankona. Neniu vendu tie varojn. Inter la duko de Arbana — kiu estas malamiko de la papo kaj amiko de la maranoj — kaj la judoj el la sultanaj landoj estas farita eterna interligo. Ekde hodiaŭ ĉiuj ŝipoj irantaj el oriento evitu la havenojn de Ankona, sed albordiĝu en Arbana. Pekaro, la haveno de Arbana, fariĝu la celpunkto de l’ juda komerco. Tie ombru la veloj de l’ ŝipoj el oriento, kaj en ilia ombro la maranoj ripozu en paco.

Post li stariĝis la maljuna reb Jakov kaj etendis la manojn al la kunvenintoj:

— Idoj de Izrael, turmentataj kaj nobligitaj! Aŭskultu Dion, vian Dion! En la nomo de l’ martiroj, en nomo de la verŝita juda sango kaj bruligitaj judaj ostoj mi deklaras fajran »ĥejrem« super Ankona, la sanga lando de niaj malamikoj. Malbenita estu tiu, kiu ankros ŝipon en la haveno de l’ papo. Malbenita estu tiu, kiu etendos panon al sia malamiko, helpos lian komercon, pliriĉigos lian havaĵon. Dezertigita kaj ekstermita fariĝu Ankona — ĥejrem! ĥejrem!

Kaj murmurado fluis inter la kunvenintoj:

— Ĥejrem! Ĥejrem!

— Ne dormas la Gardisto de Izraelo — levis la maljunulo siajn manojn — Dio kompatas la restintojn inter Izraelo, kaj Li sendis al ni savanton kaj ŝirmanton en la persono de sultano Suliman. Dio fortigu lin super liajn malamikojn. Ho, ne plu verŝiĝos juda sango en Italujo. Ne plu flagros judaj ostoj sur la brulŝtipoj. Dio ne deturnas Sian favoron de ni tage, nek nokte. En ĉiu generacio Li sendas al ni savanton. Ni laŭdu Dion pro la Favoro, kiun Li faras al ni.

Neniu sciis, pri kio la maljuna reb Jakov pensas. Sed ili komprenis, ke io grava okazis. Kaj ili levis kun li la manojn al la ĉielo kaj laŭdis Dion.

Sekvintan matenon konsterniĝis la judoj en Romo kaj ĉiuj Romanoj pro la novaĵo, kiu disvastiĝis tra la urbo:

La sultano sendis al la papo delegiton, kiu en nomo de lia sultana moŝto deklaris la maranojn civitanoj de Turkujo. Pro ĉiu marano, kiun oni torturos en la keloj de la Inkvizicio, la sultano igos torturi kristanon, kaj pro ĉiu marano, kiu estos bruligita sur aŭtodafeo en Italujo, la sultano mortbruligos kristanon en sia regno.

Kaj la keloj de la inkvizicio malfermiĝis. Kaj ĉiuj maranoj, turkaj regnanoj, estis liberigitaj je la ĉagreno de l’ papo.

IV.

En fajro kaj akvo

Sur la trono de Kristo en Romo sidis la maljuna, 80-jara tirano Nion Pietro Karafa, sub la nomo Paŭlo la Kvara. Estante ankoraŭ kardinalo, dum la regado de Paŭlo la Tria, li bruligis la judajn librojn en Romo. Sed Paŭlo la Kvara estis sidigita sur la Tronon de Kristo, por ke per la veneno de sia fanatismo kaj per la forto de la inkviziciaj torturradoj li konservu la papan potencon, kiu ekŝanceliĝis sub la tiel forta influo de l’ herezuloj: Luther en Germanujo, kaj Kalvin en Ĝenevo. Paŭlo IV, estante tro senforta por venki la protestantan movadon, kiu komencis disvastiĝi en Germanujo, ekcelis la sagojn de sia kolero kontraŭ la nekredantojn en sia propra regno: kontraŭ la judojn, maŭrojn kaj maranojn.

En sia monaĥa ĉelo, aranĝita kiel ĉelo de jezuita fariseo, super la supraj ĉeloj de l’ Vatikano, sidis sur sia malmola benko la altkreska, peze melankolia papo. Lia vizaĝo estis kvazaŭ uragananta maro, plena de tempestaj sulkoj. La longaj hirtaj haroj de la densa blanka barbo moviĝis rigide, kvazaŭ dratoj — sed el inter la ondoj de sulkoj elrigardis desub la densaj brovoj du bluaj infanaj okuloj, estingitaj, senmovaj kiel estingitaj fajroŝtonoj.

— De kiam la Seĝo de Petro estas regata de la sultano de nekredantoj? — la papo demandis la malaltan, trankvilan kardinalon Aleksandron Fornese, kiu gvidis la eksteran politikon de l’ Vatikano.

— La judo Josef Nasi akiris grandan influon en la kortego de l’ sultano. Li estas sultana konsilanto kaj ni devas gajni lian amikecon. La fajro en Ankona kostis al ni la komercon kun Oriento, — trankvile respondis la kardinalo.

— Ĉu la sultano diktos al la anstataŭanto de Kristo, kiel li agu kun herezuloj kaj malamikoj de Kristo? — demandis la papo.

— Romo estas ne nur la ĉefa sidejo de la Eklezio, sed ankaŭ la rezidejo de la roma regno. Aliaj regnoj de Italujo riĉiĝis per la komerco kun Oriento dank’ al la judoj. Venecio, Ferrara, Arbana gajnis la amikecon de la judaj konsilantoj de l’ sultano. Eĉ Hispanujo, la ĉefmalamiko de la judoj, serĉas la amikecon de la juda ministro Josef Nasi. Ĝi ordonis al sia ambasadoro en Konstantinoplo, sekrete intertrakti kun Josef Nasi. Tiel oni komunikas al ni el Porto.

Aŭdinte la vorton »Hispanujo«, la papo konfuziĝis. Lia vizaĝo ruĝiĝis kaj liaj okuloj perdis sian kvietecon, ĉar kiom ajn li malamis la judojn kaj maranojn, ankoraŭ pli li malamegis la hispanojn, kiuj militis kontraŭ li.

— Mi pruvos al la sultano de ĉiuj islamanoj, al la judoj, hispanoj kaj ĉiuj aliaj herezuloj, ke en Romo sidas ankoraŭ la anstataŭanto de Kristo — diris la papo, stariĝante — iru kaj alvoku mian kuzon, la gubernatoron de Romo.

Vespere, kiam la kardinalo Fornese ĉeestis la festenon de la fama hispana kurtizano Imperia, kiun ŝi aranĝis okaze de tio, ke ŝia afrika papago ellernis deklami verson el poeziaĵo de Virgilo, en la vilaon, kiu staris sur la bordo de Tibro, dum danco prezentata de junaj nudaj knabinoj, venis viro kun maskita vizaĝo kaj postulis vidi kardinalon Fornese. Kiam la kardinalo demandis, kion li deziras, li flustris en la orelon de l’ kardinalo:

— La papo donis sekretan ordonon al la gubernatoro de Romo, ekbruligi la judan geton en ĉiuj kvar anguloj kaj zorgi, ke neniu judo saviĝu el la fajro.

La kardinalo paliĝis kaj demandis:

— Kiel vi eksciis tion?

— Mi estas el la kortego de la venecia kardinalo, — respondis la viro.

La kardinalo plu ne demandis. Li sciis, ke la venecia kardinalo estas la plej bone informita viro en Romo. La venecia kardinalo estis ne nur reprezentanto de la Eklezio, sed antaŭ ĉio reprezentanto de la venecia respubliko. Li sciis, ke la veneciaj spionoj, kiuj servis ĉe la kardinalo, pli rapide ekscias, kio okazas en la papa kortego, ol la kardinaloj. Kaj li sciis, ke li povas fidi lin.

— Junulo, mi ne scias, kiu vi estas, sed vi multe meritas por la Eklezio pro via misio — li diris — mi esprimas al vi mian dankon.

La junulo respondis:

— Bonfaro pro bonfaro. Mi deziras, ke vi kompense komuniku al mi ĉiun danĝeron, minacantan al la roma geto flanke de l’ Vatikano.

— Kion? Ĉu amiko de judoj?

— Ne. Amiko de la eklezio.

La junulo demetis la vizaĝmaskon kaj la kardinalo ekvidis la pentriston Pastilla.

— Pastilla, la pentristo el Venecio! — miris la kardinalo — Kion do vi serĉas en la geto?

— Mi perdis tie mian koron — respondis la pentristo.

— Kaj la okulo ĉiam gardas tie, kie la koro ripozas — ridetis la kardinalo.

Ne helpis la koketado de la bela safirokula Imperia al lia Eminenco, ke li restu ĝis la momento, kiam oni metos ŝian papagon en oran kaĝon, kaj li faru al la papago la honoron aŭskulti la deklamadon de verso el la poemo de Virgilo. Li komprenis, ke la vivo de dekmiloj da homoj estas pli grava ol papago. Tamen li tion ne faris pro la dekmil homoj, nek pro la honoro de la kristana kredo, sed pro la interesoj de la eklezio.

Post duonhoro li kuŝis ĉe la piedoj de l’ papo en ties dormoĉambro kaj petegis lin:

— Sankta Patro, la Eklezio estas en danĝero. El Germanujo ni ricevas sciigojn, ke la herezaj teorioj de Luther disvastiĝas tra la lando, kiel pesto. Ankaŭ Anglujo disiĝas de ni. En Francujo disvastiĝas la herezaj pensoj. Tie oni publike bruligis en la urboj la bulaojn de l’ papo. La Seĝo de Petro ŝanceliĝas. La reformantoj gajnas pli kaj pli da adeptoj. Nun, se oni plie aŭdos en la mondo, ke vi ordonis bruligi dekmilojn da homoj — oni ja scios, ke la Vatikano faris tion — kaj la senditoj de judoj sidas ĉie — en ĉiuj kortegoj troviĝas judaj kuracistoj kaj financistoj — oni utiligos tion kontraŭ la Eklezio, kaj tio donos materialon al la herezuloj kaj reformistoj daŭrigi iliajn fiajn atakojn kontraŭ la eklezio, kaj ili forŝiros de l’ Krista Trono popolojn kaj landojn.

La papo kuntiris la okulojn kaj fermis ilin, kvazaŭ li ekdormetus, kaj silentis.

Ĉe la pordo, en angulo, staris la gubernatoro de Romo kun la ordono en la mano kaj atendis la komision de la Sankta Patro.

— Kion la judoj pagis al vi pro tio? — fine la Sankta Patro demandis la kardinalon.

La kardinalo silentis momenton. Li leviĝis de sia loko, signis krucon kaj diris:

— Dio atestu, ke mi faras tion sole por la bono de la Eklezio. Elpensu kontraŭ la judoj ĉiajn ajn suferojn kaj turmentojn, sed faru ĝin tiel, ke neniu sciu, ke tio devenas de la sankta eklezio. La judoj fariĝis potenco en la kortego de l’ sultano. Reĝoj kaj dukoj serĉas ilian amikecon. Ili disvastiĝis tra la tuta mondo kaj povas multe helpi al niaj malamikoj.

— Reĝoj kaj dukoj povas serĉi la amikecon de l’ judo en la sultana kortego, sed ne la papo de la katolika kredo. Kun la malamikoj de Kristo mi volas havi nenion komunan — energie diris la papo.

Fine ekparolis la gubernatoro de Romo:

— Sankta Patro, se vi ne povas puni ilin per fajro, punu per akvo.

— Al kio vi pensas? — demandis la papo.

La gubernatoro rigardis la kardinalon.

La papo signis al li per la mano kaj la kardinalo eliris el la papa dormoĉambro, lasinte solaj la Sanktan Patron kaj la gubernatoron.

— La akvoj de l’ Tibro ĉiujare elbordiĝas kaj inundas la geton — diris la gubernatoro — kaj kiam vi devigis la judojn konstrui pli alten la murojn de ilia geto, ili tion tiel ruze utiligis, ke ili fortikigis la bordojn de l’ Tibro kaj starigis altajn digojn, por ke la akvo de l’ Tibro ne inundu en la geton. En septembro ni ree esperas la elbordiĝon de l’ Tibro. Ordonu, kaj ni sekrete forigos la digojn de l’ Tibro, kaj kiam la akvo inundos, ĝi en la geton fluegos kaj dronigos ĉion, kio troviĝas en la tieaj keloj — mallaŭte diris la gubernatoro.

— Kaj vi gardostarigu miajn fidelajn svisajn kaj germanajn soldatojn, por ke dum dudek kvar horoj post la inundo neniu homo forlasu la geton — ordonis la papo.

— Mi obeos — klinis sin la gubernatoro antaŭ lia sankta moŝto.

— Kaj nun alvoku la judason, la kardinalon.

Kiam la kardinalo eniris, la Sankta Patro ekparolis en pia tono, turnante la okulojn al la ĉielo:

— Ne pro amo al la nekredantoj ni faris tion, ne pro materia profito dum nia surtera vivo ni faris tion, sed pro la Sankta Eklezio, kiu instruas nin ami niajn malamikojn.

Kaj la Sankta Patro prenis la ordonon el la manoj de l’ gubernatoro kaj ĵetis ĝin en la brulantan fornon.

Sed la kardinalo rimarkis, kiel en la bluaj okuloj de l’ papo ekbrulis mistera flameto.

V.

La inundo

La 15-an de septembro 1557 Romon vekis la novaĵo, ke nokte la akvoj de l’ Tibro inundis la geton. La roma popolo, fidela al sia tradicia deziro pri amuzo kaj ekscito, forĵetis sian ĉiutagan okupon kaj amase rapidis al la muroj de l’ geto kun senbrida avido, kun streĉa atendado al la granda ludo, kiu estas okazonta, por vidi kiel homoj baraktos kontraŭ la morto. La mallarĝaj torditaj stratetoj ĉirkaŭ la geto jam de tagiĝo estis plenplenaj de viroj, virinoj kaj infanoj — unuj irantaj al la geto, aliaj revenantaj de tie. Ĉiuj ili estis kun ardantaj vizaĝoj, kovritaj per ŝvito, kun brilantaj okuloj kaj ridantaj larĝe malfermitaj buŝoj, anoncante unu al la alia la novaĵon: la papo malpermesis malfermi la pordegojn de l’ geto.

— Ĝis la akvo venos de supre sur la Placon de Judea.

— Escepte tiujn, kiuj etendos la manojn al la kruco kaj konsentos rifuĝi sub la ŝirmantajn brakojn de la eklezio.

— Por la gloro de la eklezio kaj amuzo de la kristanaj homoj.

Al la muroj de l’ geto marŝis honestaj romaj patricioj, vestitaj en kolorriĉaj tunikoj, superĵetitaj per veluraj bluaj manteloj, akompanataj de multnombraj servistoj, kiuj portis kusenojn por sterni ilin antaŭ la patricioj sur la muroj de l’ geto. Ili portis post ilin multekostajn tapiŝojn, por ke estu al ili oportune sidi, kaj kolorajn baldakenojn por bari al ili la sunradiojn, korbojn da fruktoj, vino kaj sukeraĵoj por refreŝigi ilin kiam ili rigardos la spektaklon. Marŝis duonnudaj, nudpiedaj dunglaboristoj, portantaj siajn infanojn sur la kapoj, kun malsataj vizaĝoj kaj brilantaj soifantaj okuloj, kiuj sopiris al la ludo, amuzo kaj ekscito... Marŝis landsklavoj, svisaj soldatoj, servantaj en la papa kortego, en siaj fantaziaj vestoj: koloraj pantalonoj, kaj ĉiu piedo estis vestita per alia speco de kolora ŝtofo. Marŝis monaĥoj de diversaj ordenoj, franciskanoj, dominikanoj, en siaj grizaj manteloj kun kapuĉoj super siaj kapoj; nudpiedaj nigre vestitaj monaĥinoj en ekleziaj procesioj, kondukante ekleziajn flagojn kun religia kantado. Marŝis prostituitinoj, la belaj mond-kurtizanoj de Romo, la gajaj virinoj de la roma aristokrataro. Servistoj portis antaŭ ili papagojn en oraj kaĝoj, kio estis la signo de ilia profesio, kaj ili fieris montri siajn insignojn en la stratoj... Ĉiu kurtizano estis akompanata de aro da riĉe-vestitaj junuloj kaj junaj sinjorinoj — la fiero de Romo. Ili estis la viktimoj de ŝia beleco, la kaptitoj de ŝia ĉarmo, la rikolto de ŝia venko — ju pli granda estis la aro da ŝiaj enamiĝintaj akompanantoj, des pli fiere kaj impone balanciĝis la kurtizano en sia portseĝo sur la ŝultroj de ŝiaj sklavoj... Kaj kvazaŭ rivero da diversaj koloroj, brilanta en fantazia sunsubiro, ĉio ĉi fluis al la muroj de la juda geto.

La muroj de la geto estis jam plenokupitaj de homoj el diversaj kastoj, seksoj kaj aĝo. Servistoj malpacis kaj kverelis unu kun la alia por kaptokupi laŭeble plej bonan lokon por siaj sinjoroj. Nigraj maŭroj rapide starigis standojn por siaj ordonantoj. Aliaj sternis multekostajn brilkolorajn tapiŝojn, diverskolorajn kusenojn super la larĝajn murojn, por ke oportune povu sidi la sinjoroj kaj sinjorinoj, la estroj de ilia vivo kaj morto. La muroj de l’ geto dronis en la koloroj de diversaj ŝtofoj, silkoj, veluroj kaj brokatoj, per kiuj estis ornamita la aristokrataro de Romo, kiu tiel multnombre honoris la murojn de l’ geto... En la suno flagris la figuroj kaj bildoj de la multekostaj ornamaĵoj — la koloroj de fruktoj kaj bestoj, kiuj variis sur la orientaj tapiŝoj, per kiuj la muroj estis kovritaj — kiel la bruado de sendiga rivero tempestis la murmurado de l’ popolo, kiu okupis la murojn kaj de temp’ al tempo ekkrakis ridego, kvazaŭ tondro, gajaj krioj kaj furioza raviĝo pro la grandioza spektaklo, pro la mortodanco de baraktantaj homoj, okazanta antaŭ iliaj okuloj trans la muroj de l’ geto...

La mortodanco trans la muroj de l’ geto komenciĝis tiel: jam nokte getanoj, loĝantaj en la trabumitaj keloj de l’ geto ekaŭdis malamikan timigan frapadon sur la muroj de iliaj keloj, kvazaŭ malamiko volus atingi ilin. La getanoj, kiuj — kiel jam dirite — pro la papa dekreto ne pligrandigi la spacon de l’ geto, devis trovi lokon por loĝi, fosiĝis kiel vermoj en la teron, konstruante subtere koridorojn kaj kompletajn loĝejojn. Do la loĝantoj de l’ keloj sciis, kion tiu timiga frapado signifas kaj kiu estas la malamiko proksimiĝanta al ili. Ili salte leviĝis de siaj kuŝejoj, kvazaŭ vekitaj de incendio, kaj kaptis siajn infanojn, malsanulojn kaj maljunulojn. Kiu ankoraŭ povis, kiu ankoraŭ havis tempon, tiu kaptis ĉion, kio venis en liajn manojn kaj forkuris en la pli suprajn loĝejojn de la najbaroj — unu sciigis la alian per frapado je la muro, ke proksimiĝas rapida kaj potenca malamiko: »La akvo venas«. La ekkrio »La akvo venas« kiel teruro trakuris el unu domo en la alian, vekante la getanojn el ilia profunda dormo — por savi la vivon. Sed la akvo venis multe pli rapide ol la teruro. Ĝi ekfuriis pli rapide ol fajro. Subite, neatendite ĝi montriĝis super la plankoj de l’ ĉambroj, homoj neatendite komencis droni kun siaj mebloj kaj domobjektoj en marĉojn, treti en profundajn malsekajn grundojn, kiuj malaperadis desub la piedoj. Estis kvazaŭ la tero foriĝus desub la homa paŝo. Jen oni vidas ĝin ankoraŭ, sed tuj kiam oni surpaŝas ĝin, ĝi ekdronas... La akvo kreskas kun ĉiu rigardo de la okulo. Ĝi ne kreskas alten, kiel fajro, sed ŝajnas kreski profunden... Ĝi fariĝas pli kaj pli profunda, pli kaj pli timiga kaj terura...

Kiam la judoj ekvidis, ke la akvo kreskas senbare kaj netenate, ili amase ekmoviĝis kun helpokrioj, trenante sur siaj dorsoj infanojn, maljunulojn kaj saketojn da havaĵo — al la pordegoj de l’ geto. Sed vane ili frapis la pordegojn de l’ geto. De ekstere aŭdiĝis sole la sonantaj paŝoj de la pordeggardistoj, kiuj armite per akraj hakiloj marŝis tien kaj reen.

— En la nomo de Dio, malfermu la pordegon, ni dronas en akvo — frapis la judoj la pordegon.

— Nenia ordono venis — respondis ekstere fortaj krudaj voĉoj kaj ree aŭdiĝis la solecaj paŝoj.

La maljunuloj akceptis tion kun rezigno — kaj atendis miraklon. Ilin oni la unuajn kaŝis en la supraj etaĝoj de la domoj. La junaj, kies vivo kaj vigla sango postulis savon, serĉis lokon por rifuĝi. Multaj el ili grimpis sur la dikajn murojn kaj tiamaniere ja savis sian vivon. Sed baldaŭ rimarkis ilin la pordeggardistoj kaj per la hakilpintoj ili batis la kuntiriĝantajn manojn, kiuj ŝiris sin trans la murojn, kaj ili repelis ilin en la geton. Do ankaŭ ili rifuĝis en la suprajn etaĝojn kun la maljunuloj, atendante miraklon.

Kiam la loĝantoj de Romo sieĝis la murojn de l’ geto, ili trovis, ke la akvo jam majeste superregis la tutan supraĵon de la geto. Super la placo de Judea estis jam nenio videbla, krom la rando de l’ puto, kiu staris en la mezo de l’ placo. Kaj super la Placo de l’ Templo jam estis nenio videbla — nur la akvo lavis la dikajn murojn de l’ domoj starantaj ŝlosite kaj fermite — kaj serĉis avide fendon, truon, aperturon, tra kiu estus eble enflui en la ĉambrojn. El la supraj fenestretoj de l’ domoj, el la niĉoj kaj anguloj, el la viaduktoj, kuŝantaj inter unu domo kaj la alia, unuvorte — el ĉiu aperturo elrigardis homoj kun teruritaj vizaĝoj kaj maldikaj etenditaj manoj. Unu puŝis la alian, unu kapo leviĝis super la alian, unu vizaĝo elrigardis super la alia, manoj elstaris unu super la alia vokantaj pri helpo al la homoj sur la muroj de l’ geto. Patrinoj levis super la kapojn siajn etajn infanojn, montrante ilin el la fenestroj al la muroj, al la loĝantoj de Romo, por ke ili savu iliajn infanojn. Junuloj foriris de l’ fenestroj, allasante la maljunulojn, kiuj etendis siajn manojn al la homoj sur la muroj pro helpo — sed la petegoj de la maljunuloj, la ploregado de l’ patrinoj kaj la teruritaj kriantaj okuloj de la infanoj kaŭzis tiom pli grandan amuzon, eksciton kaj ludon, vekante mokon kaj ridon.

— Montru al ili la krucon, ili ĵetu sin surteren — ili kisu la krucon!

Tie kaj tie ĉi super la muroj franciskanoj kaj dominikanoj levis krucojn, montrante ilin al la elstarantaj el fenestroj judaj kapoj. Monaĥinoj ie elmetis sanktan bildon — etendis ĝin al la elstarantaj kapoj, kaj montris per la fingroj al Jesuo, ke sole Li povas helpi ilin.

Sed kiam la judoj ekvidis la krucojn, la sanktajn bildojn, la ekleziajn flagojn, kiuj iris al ili, ili forklinis la kapojn, la maljunuloj fermis la okulojn, kovris la vizaĝojn per la manoj, por ke ili ne vidu. Patrinoj retiris siajn infanojn, kovris iliajn vizaĝojn per siaj tukoj kaj tunikoj por ke ili ne vidu fremdan Dion.

— Obstina popolo, kiu deturnas siajn vizaĝojn de la simbolo de Dio. Per blindeco ĝi estas punita, kiel estas dirite en la Sankta Skribo — diris iu monaĥo.

— Ĉion ĉi faras la satano, kiu ne lasas, ke ili vidu la vizaĝon de Dio. Ekde la horo, kiam ili turmentis nian Dion, la satano obsedis ilin kaj kiam ili ekvidas la vizaĝon de Dio, la satano ekploras en ili kaj ne lasas ilin rigardi Ĝin.

— Estas Sankta Maria, kiu malbenis ilin, kiam oni deprenis Ŝian karan Filon desur la kruco — Ŝi vidis la truojn, kiujn ili truis en Liaj manoj — kaj Ŝi malbenis ilin, ke ili ne povu vidi Lian karan vizaĝon — la suno premas ilin, la suno turmentas ilin, kaj ili ne povas rigardi sen honto Lian sanktan vizaĝon.

— En akvon oni ĵetu ilin, dronigu ilin kiel ratojn!

— Kiel ratojn! kiel ratojn! — kriis la popolo. Kaj la popolo elsoifis pli da amuzo, pli da ekscito. Tro malmulta estis por ili la timo kaj teruro de la judaj vizaĝoj sur la tegmentoj de turoj, en la fenestroj de niĉoj. Ili volis vidi veran baraktadon kontraŭ la morto. Tedis ilin la monotona fluado de la akvo, ili ankoraŭ ne vidis homojn dronantajn.

— De la tegmentoj ĵetu ilin! De la tegmentoj, kiel ratojn, kiel ratojn! — kriis la popolo.

Baldaŭ ilia sangsoifo komencis satiĝi. El la nefermitaj keloj kaj malsupraj etaĝoj la akvo komencis elgargari domobjektojn, super la akvo eknaĝis mebloj — tabloj, benkoj, kestoj da varoj, vestopecoj, libroj, pergamenpecoj kaj aliaj objektoj, mortdronintaj dombirdoj kaj dombestoj — la popolo ekscitiĝis pro atendado. Ĉiu meblopeco, ĉiu objekto, ĉiu vestaĵo, montriĝinta super la akvo, vekis novajn ekkriojn — ĝojkriojn kaj montradon per manoj.

Baldaŭ la akvo komencis elgargari ankaŭ homajn korpojn — malgrandajn infankadavrojn. La homaj kadavroj ekflagrigis la soifantan sangon de l’ roma popolo — super la muroj aŭdiĝis tiaj krioj, kvazaŭ la popolo estus ekvidinta sian savinton, sian heroon aŭ liberiginton.

— Maro de Faraono! Dio venigis sur la judojn la maron de Faraono!

— Venĝotago de Dio kontraŭ Liaj malamikoj!

— Vivu la Sankta Patro, Paŭlo la Kvara, la fidela servanto de Dio, kiu rekompencis la maljustaĵon faritan al Dio!

— La sango de Dio estas venĝita!

Tie kaj tie ĉi monaĥoj genufleksis sur la muro, turnis ĉielen la okulojn kaj celebris diservon pro la estingitaj animoj, por ke Dio kompatu kaj enirigu ilin en Sian ĉielan regnon, kaj ili etendis krucojn super la akvon, super la malvivajn naĝantajn korpojn...

De malproksime aŭdiĝis la soleca sonorado de preĝeja sonorilo, kaj baldaŭ la popolo terenklinis la kapojn. La monaĥoj genufleksis kaj ekkantis ekleziajn kantojn.

Sur la muro de l’ geto vidiĝis en portseĝo la Sankta Patro, vestita en skarlatruĝa vesto, akompanata de sekvantaro de kardinaloj kaj aliaj altsituitaj personoj de la Eklezio. Ekde tagiĝo staris sur la muro stando speciale por ili, ornamita per brokato kaj aliaj multekostaj ŝtofoj, por ke la Sankta Patro povu vidi ĉion kaj observi, kio fariĝas en la geto. La popolo eksilentis, vidante la Sanktan Patron, kaj ĉiuj atendis kun korbatado kaj sciavido tion, kio tie ĉi okazos.

La judoj en la turoj, en la fenestroj, sur la viaduktoj, ekvidinte la Sanktan Patron, subite eksplodis kun granda ploro kaj kriado — ili etendis trans la fenestrojn la torojn, patrinoj etendis siajn infanojn kaj petegis, kriegante el la fenestroj kaj ĉeloj:

— En la nomo de Dio, savu nin, savu nin!

— Malfermu la pordojn! Ni dronas kun edzinoj kaj infanoj!

Ĉiu rigardis la Sanktan Patron. Sed la vizaĝo de l’ papo estis nigra kaj silenta, kaj la sulkoj sur ĝi nubiĝis kiel sur tempesta maro. Liaj okuloj ŝajnis dormeti — tiom ili dronis en la tempestaj sulkoj sur lia nigra silenta vizaĝo.

VI.

La miraklo

Baldaŭ la roma popolo akiris, kion ĝi deziris.

La judoj (ĉu ili estis pelataj de la akvo, ĉu pro espero, kiu igis ilin kredi, ke en la ĉeesto de la Sankta Patro ili pli rapide estos savitaj) subite eliĝis el siaj domoj, saltis el la fenestroj en la akvon, kaj levante siajn infanojn kaj maljunulojn super la kapojn, iris en la akvon. La akvo estis alta. Ĉe multaj ĝi atingis ĝis duono de l’ korpo, ĉe aliaj ĝis la kolo. Sed ili iris. Iris patrinoj kun infanoj sur la kapoj, patroj portantaj alte siajn infanojn. Aliaj alte portis torojn, ankoraŭ aliaj maljunulojn. Veninte al la flanko de l’ muro, kie sidis la Sankta Patro, ili etendis al li la torojn kaj komencis petegi lin:

— Malfermu la pordegojn de l’ geto. Ni dronas.

— En la nomo de Dio, savu nin!

— Ni ĉiuj estas civitanoj de Romo. La papoj ĉiam ŝirmis nin.

La papo aŭskultis ilian petadon kaj sidante en seĝo, li levis sian fingron kun la ringo al la gubernatoro de Romo, kiu estis en lia sekvantaro, ke li kvietigu la judojn.

La gubernatoro leviĝis de sia sidloko kaj alparolis la judojn:

— La Sankta Patro ne povis trankvile sidi sur sia loko, sciiĝinte pri la granda malfeliĉo, kiu trafis la judan geton. Li venis por helpi vin, ne ĉar vi meritis tion, sed ĉar Dio ordonis ami niajn malamikojn — diris la gubenatoro.

— Ni sciis, ke la Sankta Patro kompatos nin — ekmuĝis la judoj kun uragano de ĝojo.

— La murojn de l’ geto oni ne povas malfermi — daŭrigis la gubernatoro — la akvo elfluos el la geto kaj inundos la najbarajn stratetojn, kaj povas ankoraŭ malutili al la preĝejo de S-ta Anĝeliko.

— Do kion? Sankta Patro, kompatu niajn infanojn! Ni dronas ja en akvo!

— Vi ne dronas, vi ne dronas — grimace imitis ilin la gubernatoro, vekante ĉe la roma popolo sur la muro ĝojon kaj ridon, kiu resonis de la muro en sovaĝa eĥo — la Sankta Patro jam ordonis kaj kvincent kristanaj soldatoj laboras por vi, malbenitaj judoj. Ili refortikigas la digojn, kiujn la akvo difektis, kaj post kelkaj horoj la akvo espereble refluos.

— Ni ĉiuj ĝis tiam fordronos — ploris la judoj.

— Vi ne fordronos — denove la gubernatoro grimace imitis la amason da nudaj judoj. Kaj la popolo sur la muro ree ekmuĝis kun eĥo.

Kaj baldaŭ svisaj soldatoj kun longaj lancoj forpelis la judojn de la muro. La judoj turnis siajn okulojn al la ĉielo, ne sciante kion fari. Tie estis diversaĝaj judoj, viroj kaj virinoj. Ili staris duonnudaj en malsekaj vestoj. Ĉe multaj el ili estis videblaj la harhavaj brustoj, kurbaj ŝultroj, klinitaj kapoj kun teruritaj okuloj pro timo al la morto. La harhavaj vizaĝoj, rigardantaj el la akvo, incitis al ridado, kaj la popolo satigis sian amuzavidon kaj ridemon per la komike grimacmienaj plorantaj viroj kaj virinoj. Parto de l’ judoj ne povis jam teni sin sur la piedoj. La akvo tiris ilin en sian kurenton kiel lignosplitojn kiaj trenis ilin post sin. Precipe virinoj estis trenataj de la fluo. La akvo deŝiris de ili la lastan ĉemiz- aŭ robopecon kaj malkovris iliajn nudajn korpojn. La saksimilaj mamoj de maljunaj virinoj, la troaĝaj, maljunaj kaj malgrasaj korpoj de maljunuloj, kiuj pro turmento kaj sufero elstarigis siajn malmolajn dentojn, vekis mokon kaj ridon ĉe la popolo. Anstataŭ kompaton, la senforteco kaj senhelpeco de la duonnudaj homoj vekis sole senton de ridindeco kaj malŝato, kaj la popolon infektis ridemo kaj amuzavido. Ili perdis ĉian homecan instinkton, ĉian senton por homaj estaĵoj. En la komikaj figuroj, paŝantaj en la akvo kun teruritaj okuloj kaj serĉantaj elvojon por savi sian vivon, ili vidis sole objekton por sia ridemo, kvazaŭ hundoj, katoj kaj ratoj dronus en la akvo. Kaj la ridavido infektis ĉiujn, riĉulojn kaj malriĉulojn, popolaĉon kaj aristokrataron. Ridis kardinalo kaj kurtizano, monaĥo kaj soldato, monaĥino kaj prostituitino. Ĉiuj, ĉiuj ili estis kaptitaj de la spektaklo, okazanta antaŭ iliaj okuloj. Ĉiuj, ĉiuj de la Sankta Patro ĝis la lasta sklavo amuziĝis kaj ridis pri la danco de l’ Morto, kiun la Anĝelo de l’ Morto dancis antaŭ ili. Ĉies vizaĝo ekscitiĝis, ekbolis. Okuloj brilis, buŝoj ridis, manoj svingiĝis. La sinjoroj kun siaj velenaj ŝaloj, la sinjorinoj kun siaj tukoj, la monaĥoj kun siaj ekleziaj flagoj, la sklavoj kun siaj lancoj — ĉiuj ridis, ridis, ridis...

— Vidu tie la ruĝulon kun la ruĝa barbo, vidu lian ruĝharan bruston — vidu, vidu — li balanciĝas kiel ebriulo.

— Ebria de akvo: li sufiĉe drinkis hodiaŭ.

— Venera, belega diino! Vi devas peti la papon, ke li donacu lin al vi. Vi starigos lin, kiel Panon en via voluptĝardeno. Vi estos la unika Venera, kiu havas ruĝan Pan. Dioj envios vin — diris kardinalo Fornese al la bela kurtizano Imperia, kiu okupis kun sia sekvantaro da amantoj kaj amatinoj unu el la plej videblaj lokoj sur la muro de l’ geto.

— Tian feliĉon mi neniam dezirus al la judo, ke li staru en la ĝardeno de Venera kaj vidu ŝin bananta sin ĉiumatene inter la branĉoj en la fonto de la »akvoj de amo«. Ho, mi tuj interŝanĝus kun li la lokon — diris la juna florenca ambasadoro al la bela Imperia, pro kio la bela kurtizano etendis al li la ungeton de sia fingreto por kiso — pro la komplimento, kiun li diris al ŝi...

— Vidu, vidu tie la judon kun la dika ventro. Li jam balanciĝas sur la piedoj. Observu ankoraŭ minuton, tuj lia kapo malaperos sub la akvon, kiel plenluno — ridis kaj mansignis en alia grupo unu al la alia.

— Domaĝe. Tiel grasa korpo pereos — ridis alia.

— Kion vi povus fari per ĝi?

— Ĝi estus bona vermaĵo por kapti fiŝojn.

Kaj ridado ekeĥis de la muro en la akvon.

— Rigardu, rigardu! vidu, vidu, kiu tie naĝas?

— Kio ĝi estas?

— Kiu ĝi estas?

Iom post iom la ridado mortis. Teruro kaj nekompreneblo okupis ĝian lokon. La homoj sur la muroj estis kaptitaj de la bildo, aperanta antaŭ iliaj okuloj. Ili eksilentis kaj ekvibris pro la beleco, kiu vidiĝis antaŭ ili.

El iu strateto elnaĝis sur breto aŭ meblopeco juna virino. Ĉe ŝiaj piedoj sur ia ŝtofpeco kuŝis maljuna grizhara viro. La virino estis preskaŭ nuda. La sola flava tuniko, kiu troviĝis sur ŝia korpo, estis malseka kaj glitis de ŝiaj manoj kaj nuko, malkovrante ravantan rondan dorson gracie kaj ronde formiĝantan kaj malsuprenkurantan kiel malvarma akvofalo kun malpeza ŝvebanta linio. Ŝia knedita muskola nuko brilis en la suno kiel brulanta fajro kiu ludis kun ŝiaj muskoloj, kvazaŭ ridetante. Ŝiaj plenaj nigre brilantaj haroj falis kiel akvofalo super ŝian korpon kaj kovris ŝiajn turajn, kernajn, burĝonantajn junajn mamojn, de kiuj videblaj estis sole blankaj makuloj inter la haroj, kiel sunradioj trafendantaj retaĵon de densaj foliriĉaj, branĉoj... Ŝi ne petis, ŝi ne levis por helpo la manojn al la popolo, sed kvazaŭ hontante sian nudecon, ŝi tenis sian kapon klinita super sian bruston kaj genufleksante rigardis kompateme la maljunulon kuŝantan kiel viktimo, kiel turmentito ĉe ŝiaj piedoj. Kaj ŝia vizaĝo, ŝia tuta figuro esprimis tiom da kompato, tiom da sufero kaj profunda doloro, ke la popolo restis iel hontigita pro la tuta spektaklo, pro ĉio kio tie ĉi fariĝas. Iom post iom estingiĝis la krioj, la ridado kaj bruo, kaj silento ekregis super la muro.

La roma popolo, kiu ĉiam kutimis vidi la diecon en beleco, ekvidis en la bildo de tiu ĉi virino ĉielan estaĵon. Ŝajnis al ili, ke ie ili vidis jam tiun ĉi bildon, kaj al multaj el ili tiu bildo efikis kiel miraĝo, kiel io supernatura. Ŝajnis al ili, ke ia mirinda vizio brilas antaŭ iliaj okuloj. La nudeco de l’ virino, ŝia dolora rigardo kaj ŝia fleksebla korpo, kiu posedis en si la virgan rideton de ŝia vizaĝo, iel agitis piecon, bedaŭremon. Ne plu oni vidis la peze falantajn judojn. Ne plu oni ridis pri la nudaj virinoj en la akvo. Kontraŭe, la bildo de l’ judoj kun toroj sur iliaj manoj, de maljunaj vemienaj virinoj kun infanoj sur la manoj, ilia plorado, ilia petegado vekis dank’ al la naĝanta nuda virino tute alian eksciton. Okazis, kvazaŭ vizio de biblia sceno, kvazaŭ aro da sanktuloj irus tra maro, kondukate de la Sankta Patrino, la »Patrino en Doloro«.

Tie kaj tie ĉi aŭdiĝis jam murmurado de l’ popolo, kiu trakuris la muron, kiel kvieta vento:

— Savi!

— Honto antaŭ Dio!

— Peko! peko!

Subite iu vidiĝis en la akvo. Profunde, ĝis la kolo, li vadis en la akvo. Li venis el iu strato kaj aliris la breton, sur kiu kuŝis la nuda virino kaj la maljunulo. Kaj proksimiĝinte al ili, li elsub la akvo elstarigis grandan feran krucon kun kristfiguro fiksita al ĝi, kaj li alten levis la krucon super la kapojn de la nudaj judoj, kaj montris al la popolo ĉirkaŭ la muro la krucon.

Teruro frapis la popolon ĉirkaŭ la muro. Tie kaj tie ĉi monaĥoj jam komencis genufleksi sur la muro. Kaj subite aŭdiĝis laŭta preĝkantado, kiu eĥis vaste kaj laŭlarĝe de la muro, super la akvo, super la geto, super tuta Romo:

— La Sankta Dipatrino naĝas, la »Patrino en Doloro«!

— Kristanoj, vidu! Vidu! La Dipatrino naĝas!

De ĉiuj flankoj oni rigardis la standon, kie sidis la »Sankta Patro« kun sia sekvantaro. Paŭlo la Kvara kovris la vizaĝon per sia ruĝa mantelo kaj ne volis rigardi.

Kaj subite kvazaŭ tempesto eksplodis. Tie kaj tie ĉi leviĝis manoj al la papo. Kaj murmurado trakuris:

Savi!

— Malfermu la pordojn de l’ geto!

Savi! Savi!

— Pekulo — montris iu monaĥo per kruco al la papo.

— Antikristo!

— La diablo sidas sur la trono de Kristo!

— Antikristo!

Per lancoj kaj pikiloj la svisaj soldatoj irebligis vojon por la papo. Ili repelis la ekscititan popolamason kaj Paŭlo la Kvara kun sia sekvantaro malaperis de la ĉirkaŭgeta murego. Tiel malaperis unu post la alia la kardinaloj, la kurtizanoj, la sinjoroj, la altsituitaj ekleziservantoj kaj la regantoj de Romo kaj de l’ mondo, lasinte la kolorriĉajn ornamojn kaj tapiŝojn sur la geta murego flagri en siaj koloroj je la suno.

Malfermiĝis la pordegoj de l’ geto, dissaltis la pordoj, la akvo ekfluegis el la geto kaj ŝajnis, ke ĝi rapidas inundi Romon!

VII.

La legendo

En Romo disvastiĝis legendo, ke la Sankta Patrino aperis sur la tero. Ŝi troviĝas ie inter la judoj en la geto, kaj estas Ŝi, kiu pro nekomprenebla kaj nekonata celo la nekredantojn savis de pereo. En la geton iris monaĥoj de diversaj ordenoj, monaĥinoj kaj piaj kristanoj, kiuj maskite rigardis en la butikojn kaj fermitajn domojn: eble ili rimarkos tiun, al kiu ili preĝas, en kies manoj troviĝas la ŝlosiloj de tiu ĉi kaj la alia mondoj, kaj kiu bonvolis esti filino de la malbenita popolo kaj reveni por vivi inter ĝi.

Vane la kardinaloj kaj episkopoj ordonis al la pastroj klarigi al la popolo en la preĝejoj, ke estis sole sorĉistino, kiu helpata de l’ satano alprenis la figuron de la Sankta Patrino por trompi la kristanaron. Troviĝis eĉ atestantoj, kiuj certigis al la popolo en la preĝejoj, ke ili mem vidis, ke la virino, kiu naĝis sur la breto, montris desub la robo kapropiedetojn. Aliaj rakontis, ke en la juda geto ili vidis elirantan el domo virinon, kiu havis kornojn sur la kapo. Sed la popolo estis tro multe impresita de la bildo, kiun ĝi vidis, kaj la legendo pri la Sankta Patrino disvastiĝis inter la popolo.

La roma popolo ĉiam kredis, ke en la geto troviĝas sorĉistinoj kaj inkubinoj, ke la judaj virinoj unuiĝis kun la satano, kiu potencigas ilin kaj instruas ilin, kiamaniere resti ĉiam juna kaj bela, kiamaniere konservi la freŝecon de korpo kaj la junecon de l’ vizaĝo, farbi la harojn en laŭvolaj koloroj. Ili scipovas per specialaj eliksiroj planti amon en la koron de ĉiu viro kaj subigi lin. La tiutempaj kronikoj rakontas al ni, ke la plej belaj kurtizanoj de Romo venadis en la geton por lerni ĉe la judaj virinoj la sekreton, kiel resti eterne juna, kiun sekreton ili, la judaj virinoj, ricevis senpere de la satano.

Sed la popolo kredis, ke la potenco de l’ satano validas sole pri ĉio, kio rilatas la homon, lian feliĉon, lian grandecon, lian regadon — ĉion ĉi la satano povas superregi. Sed li ne povas regi sanktecon kaj diecon: neniam la satano povas sin prezenti kiel Dio. Tial ne helpis la streĉa imputado de la eklezio al la popolo, ke la satano savis la judojn. Tio, ke la figuro de la Sankta Patrino mem aperis, fortigis la kredon de l’ popolo, kaj la legendo pri la Sankta Patrino troviĝanta en la geto kreskis inter la popolo spite la volon de l’ pastroj kaj spite la senpovan koleron de la eklezio...

— Eĉ tiel sankta estaĵo posedas ĉiujn kutimojn de simpla homo. Vidante, ke oni turmentas la ŝiajn, ŝi intervenis — parolis la popolo en la preĝejoj.

— Ne miru. Sango ne ripozas, kaj eĉ se ĝi fluas en la vejnoj de l’ Sankta Patrino, ĝi logas al la siuloj.

— Ĉiu sopiras al la siaj.

— Kaj mi diras, ke oni devas singarde rilati la »malbenitajn« judojn. Ja malbenitaj kaj forpuŝitaj, tamen ili havas tro fortan flankon en la ĉielo. Kaj la Krucumito mem, kvankam Li estas Filo de Dio, tamen estas antaŭ ĉio — judo. Kaj kiel ajn Li neas ilin, tamen doloras Lin, kiam Li vidas, ke oni turmentas ilin.

— Kaj Ŝi — judino, kvankam ili krucumis Ŝian Filon, ne povas liberiĝi de ili. Simile, bofilino en domo de bopatro ĉiam pravigas siajn fratojn... — aldonis iu virino.

La eklezio vidis danĝeron en la paroloj de l’ popolo kaj ordonis al la inkvizicio trovi la sorĉistinon kaj publike ŝin bruligi. Pli multe la inkvizicio ne bezonis. Ĉiuvespere la gardistoj de la inkvizicio atakadis la geton. Oni trenis el la domoj virinojn kaj knabinojn kaj devigis ilin per torturoj konfesi, ke ili interrilatas kun la satano. Kelkaj sorĉistinoj estis jam publike bruligataj en Romo, sed neniam troviĝis la vera. Kaj oni ne povis el la buŝo kaj penso de l’ roma popolo ekstermi la legendon pri la Sankta Patrino en la juda geto...


La juna venecia pentristo Pastilla, kiu verdire estis la tuta kulpulo en la saviĝo de la judoj, dume forkondukis el la geto la blindan judon kaj lian belan nepinon kaj kaŝis ilin en malplena monaĥejo, en kiu li estis pentranta freskojn laŭ Malnova kaj Nova Testamentoj por la monaĥinoj de la ordeno de s-ta Antono. La monaĥinejo de Sankta Koro troviĝis en flanka, senhoma strateto, ĉirkaŭata de granda parko, kaj ĉirkaŭbarita per alta murego. En la kapelo, kie Pastilla pentris siajn freskojn, troviĝis sekreta enirejo, kies ŝlosilon li posedis, kaj tie li kaŝis sian trezoron. Josef Pinsi, samlandano kaj amiko, ĉe kiu la blinda reb Jakov loĝis, reiris en la geton, sed la geto ne estis plu sekura. La judoj, por kiuj la vivado en Romo sub la regado de Paŭlo IV fariĝis netolerebla, serĉis rimedojn, kiel fuĝi el Romo en Arbanan, kien la duko invitis ilin loĝi en Pensua, spite la papon.

Pastilla promesis al ili, venigi la maljunan reb Jakovon kaj lian nepinon en Venecion. Antaŭ ol ili adiaŭis Josefon Pinsi, kiun ili vere konsideris fidindulo, ili interkonsentis, renkontiĝi en Ankona, la plej proksima haveno de Romo. Tie Pastilla prizorgos venecian ŝipon, kiu ilin ĉiujn venigos en Venecion. El Venecio, sur unu el la turklandaj ŝipoj, kiuj apartenis al la judoj kaj tiam konstante trafikis inter Konstantinoplo kaj Venecio, ili esperis veturi en la regnon de l’ sultano, kie la judoj kaj maranoj vivas riĉe kaj honore, kaj kie ilia samgentanino kaj protektantino, la granda riĉulino Grazia Mendesa kaj ŝia bofilo Josef Nasi, atingis altan rangon kaj influon en la sultana kortego. Josef Pinsi, la administranto kaj agento de la komerca domo Mendesa en Romo, posedis grandajn havaĵojn, silkajn ŝtofojn kaj multekostajn juvelojn, kiujn li devis transporti el Romo en Venecion. Neniaj vojoj ekzistis tiam en Italujo. La sola rimedo por transporti varojn estis: tra akvo aŭ per ŝarĝazenoj sur kontinento, kun akompano de gardistoj kaj rajdistoj. La vojoj estis danĝeraj, kaj por judo kun havaĵo tio promesus certan morton. Sed Pinsi devis transporti siajn varojn sur ŝarĝazenoj el Romo en Ankonan, kaj nur en Ankona minacis al li la danĝero, ke la inkvizicio rekonos kaj bruligos lin, kaj lian havaĵon konfiskos. Ili do devis vojaĝi kaŝite, sub aliaj nomoj, kiel veneciaj komercistoj, kaj Pastilla promesis al ili havigi veneciajn vestojn kaj ateston, ke ili troviĝas sub la protektado de la venecia respubliko.

Vere, nekomprenebla estis la rilato de Pastilla al ili: kial li riskas pro ili? Kial li faras ĉion ĉi por ili? Kaj malgraŭ, ke intima interrilato de kelkaj kristanoj kun judoj ne estis tiutempe maloftaĵo, tamen la maljuna reb Jakov iel timis, ĉar lia sola feliĉo estis la nepino Jefta kaj la sola celo de lia vivo estis gardi la filinon de lia amata filo Josef, kiu estis bruligita, kiel martiro pro sia kredo, sur la fajro de la inkvizicio en Lisbono. En ĉeesto de Pastilla la maljunulo tenadis la blankajn manojn de la knabino en la sia, ne forigante sian duan manon de ŝia ŝultro, kvazaŭ timante ion. Sed la sincereco de Pastilla, la tono de lia parolado, lia sindetenemo kaj honesteco en rilato al ili, kaj — ĉefe — tio, ke li riskis sian vivon por savi ilin — tio plantis fidon eĉ en la maljuna reb Jakov, kiu tute ekfidis al la fremdulo.

Cetere nenio alia estis ja farebla, krom akcepti helpon de Pastilla. La inkvizicio aranĝis ĉasadon je la geto. Ĉiuvespere oni atakis la judajn domojn kaj eltrenadis junajn virinojn kaj knabinojn, kiuj havis piajn vizaĝojn kaj virtecajn okulojn aŭ nur iom similis al tiu staturo, aperinta sur la akvo. Oni ĵetadis ilin en la torturkelojn de la inkvizicio kaj per ĉiaspecaj turmentoj devigis ilin konfesi, ke ili akiris sian belecon pere de l’ satano kaj la noblan aspekton per sorĉo, kaj poste oni publike bruligis ilin sur la stratoj de Romo.

VIII.

Duobla koro

En la kapelo de la monaĥejo de Sankta Koro, kie Pastilla pentris siajn freskojn, tra la bluaĵoj kaj oraĵoj, per kiuj estis inkrustitaj la figuroj de sanktuloj en la fenestroj de l’ monaĥejo, en krepusko enfluadis varma lumo, kiu ŝvebis en la aero de l’ preĝejo, kiel nubo. Du polvokolonoj, brilantaj el la okuloj de l’ sanktfiguroj, kvazaŭ el profundaj fontoj, striis tra la volbaĵo de l’ monaĥejo, falante el unu angulo en la alian kaj survoje lumigante per stranga malgaja lumo la patriarkojn, profetojn, apostolojn kaj sanktulojn, kiuj rigardis de sur la muroj al la freskoj de Pastilla. En angulo de l’ malgaja kapelo — en ĉeesto de ĉiuj ĉi sanktuloj, kiuj dank’ al tiu lumo akiris moveblecon de vivantoj, troviĝis la blinda reb Jakov, kiu depost la paniko en la geto fariĝis kvazaŭ iom konfuzita kaj ne sciis, kie li troviĝas. Li konstante kuŝis senmova en la angulo, frapante per la lipoj, kaj apud li estis, kiel ĉiam, lia nepino Jefta.

Supre, alte sur provizora stando staris la pentristo Pastilla kaj laboris. Li rigardis el la altaĵo kaj observis la vivantan grupon tie en la angulo.

La polvokolonoj, krucigante la volbaĵon de l’ preĝejo, ĉirkaŭkaptis la harojn kaj duonvizaĝon de Jefta. Li vidis la silkajn krispajn maldikajn buklojn, kiuj eliĝas el ŝia glate-kombita kapo kaj falas delikate sur ŝian blankan nukon. Li vidis ŝian noblan malhelkoloran haŭton, la malĝojon de ŝia rideto kaj la delogantan virtecon, ŝvebantan el ŝiaj okuloj.

Tie ĉi, en lumo de ora polvo, enfluanta tra la fenestro, tie ĉi en la fundo de l’ anguloj, en la ombro de l’ blankaj kolonoj, en societo de ĉiuj ĉi sanktuloj kaj patriarkoj — ŝi, la juda filino, pli ol ĉiam aspektis kiel la sankteco mem. La grupo tie en la angulo, la blinda judo kun sia griza maldensa barbo kaj kalva kapo mire ĉirkaŭrigardanta — kaj apud li la malĝoja filino — impresis kiel unu el liaj scenoj, kiujn li ĵus pentris sur la monaĥejaj muroj, kvazaŭ ĝi malsuprenvenis desur la muro kaj moviĝas tie en la angulo... Tiel Ŝi aspektis — Sankta Maria, la homidino, je kiu Dio enamiĝis, per kiu Dio bonvolis doni al la homaro la Konsolon de l’ mondo.

Tiel Ŝi certe aspektis, Sankta Maria, en tiu nokto, kiam Ŝi kaŝis sin en tendo inter la paŝtistoj, sur la kampo en Betlehem, por naski sian Infanon. Tiel Ŝi certe aspektis sur la vojo, kiam Ŝi forkuris Egiptujon kun sia edzo Jozef. Tiel Ŝi certe aspektis tiam, en tiu momento — en la plej granda momento de la altiĝo de l’ mondo, kiam Dio ekrigardis Ŝin kaj elektis Ŝin por Si.

Pastilla estis el tiuj pentristoj, kies raviĝo pri Sankta Maria estis miksaĵo de ĉiela kaj surtera amo. Estante religia laŭnature kaj laŭeduke, li posedis por la Dipatrino tiun senton de apoteozo, kiun povas posedi sole religiuloj en sia plej sankta ekstazo, sed ju pli forta fariĝis en li la religia sento, des pli peke li sentis — li sentis en la cirkulado de lia sango la homan flustradon, la ŝpinadon de l’ satano en la voluptavido... Rigardante Ŝian vizaĝon, levante antaŭ Ŝi siajn manojn, genufleksante antaŭ Ŝi, li preĝis, ke Ŝi senigu lin de ĉia homa malforteco, ke Ŝi altigu lin kaj enirigu lin en la ĉielan regnon de ĉasteco kaj nobliĝo. Sed enirinte en sia fantazio en la ĉielan regnon de ĉasteco kaj nobliĝo, li sentis sin tiel proksima al Ŝi, tiel ĉirkaŭprenita de Ŝiaj amo kaj boneco, tiel kunigita kun Ŝi, ke li ne plu sciis, ĉu ĝi estas peko, profano al plej alta ĉasteco, aŭ distingo, iu speciala graco, kiun Ŝi konsentas al li... Iluzioj kaj figuroj turmentadis lin nokte — li estadis en intima homa kuniĝo kun sia diino, ŝvebante sub Ŝiaj brustoj en ĉielaj altaĵoj... Kaj lia konscienco estis persekutata de pento kaj sopiro...

En Jefta, en la knabino de la juda geto, li vidis la enkorpiĝon de Sankta Maria. Li kredis, kiel multaj aliaj kredis tiutempe, ke la Dieco vizitas la teron kaj alprenas homajn formojn. Li estis konvinkita, ke Sankta Maria konsentis, pro nekonataj kaŭzoj, riveli sin en tiu ĉi knabino. La miraklo, kiu okazis dank’ al ŝi sur la akvo, ke la tuta roma popolo estis subite blindumata kaj kredis vidi la Sanktan Patrinon en ŝia korpo — ĉio ĉi tiom pli multe konvinkis lin, ke sankta spirito ŝvebas super tiu ĉi knabino. Li apoteozis ŝin ne nur pro tio, ke ŝiaj aspekto kaj figuro tiom similis la bildon de l’ Sankta Patrino, kiun li portis en sia fantazio, sed kiam li vidis tiun bildon en sango kaj karno, moviĝantan kaj parolantan, kiam li rigardis ŝin, lia flamanta neplenumita avido, kiu ardis al tiu sankta figuro, disverŝiĝis en liaj sango kaj vejnoj kiel bruleganta plumbo, kaj ŝi logis lin, kaj li ardis al ŝi kun avido, bridita de lia religia kredo, kaj li esprimis sian varman ne plenumitan deziron en la bildo, kiun li pentris laŭ ŝi, sekrete, kiel la Sanktan Patrinon por la monaĥinoj el la monaĥinejo de Sankta Koro.

IX.

La bildo

Li faris desegnojn kaj nuancojn de la kapo de Jefta, de ŝiaj vizaĝo kaj movoj. Deligente li sekvis ĉiun ŝian movon en la daŭro de l’ tempo, dum kiu ŝi restis en la monaĥinejo, kaj li havis la eblon observadi ŝin.

Alte, sur la stando, Pastilla havis sian tabernaklan angulon, kie li ĉiutage pentris laŭ la juda filino de l’ geto la bildon de Sankta Maria, kiel preĝon. Ĝi estis lia preĝo, lia iometo da amo, lia limita homa percepto pri senfineco, kaj la malriĉa ofero, kiun li el sia propraĵo donis al Dio. Neniam li povis imagi Sanktan Marian, kaj tiel ankaŭ la knabinon el la geto, kiel patrinon kun infano sur la manoj. Li vidis Ŝin, kiel la eterne patrinan. Ŝi estis patrino depost la unua tago de sia naskiĝo. Tial li pli bone komprenis la bizantiajn primitivulojn, kiuj pentris ŝin solan, sed se kun infano, ĝi — la infano — estis viro kun barbo, infano kun vizaĝo de grandaĝa homo. Ŝi tenas sur la mano ne sian infanon, sed la infanon de l’ mondo, la homon. Tial li ne pentris la judan knabinon, kiel oni tiutempe tradicie pentradis la Sanktan Dipatrinon en unu el la scenoj: »kun la infano sur la manoj« aŭ »Patrino de Doloro«, kiam Ŝi priploras sian krucumitan Filon. Li pentris Ŝin, kiel la »senmakulan koncipiĝon« laŭ la tendenco, ekreginta tiutempe inter la junaj artistoj.

En nubo de fumo, kiu aperas ruliĝante super la terglobo — leviĝas figuro de knabino, ŝvebanta en la ĉielon sen flugiloj, sed per sia facila infana korpo. De sur ŝiaj ŝultroj refalas sur la teron mantelo el blua ĉiela veluro, kiel flamfajro. Ŝi redonas al la tero la lastan aĵon, kiu igis ŝin tera, kaj en la lumo de l’ majesta suno riveliĝas juna, preskaŭ ankoraŭ infana, ĵus maturiĝanta knabina korpo. Nur dum momento ŝi restas nuda, tuj tie kaj tie ĉi la partoj de ŝia korpo kovriĝos en la fumnubo per ŝiaj haroj, tra kiuj lumas la malhelbrila perlamotkolora haŭto de ŝia korpo, kvazaŭ sunradioj tra nuboj. Ŝi estas nuda — dieco ne scias pri vestaĵo — sed ŝia nuda korpo estas infana (kiel pentris la Dipatrinon Anĝeliko, kies adoranto li estis). Sed kaŝita virga pasio troviĝas en tiu ĉasteco, en tiu senhelpeco de la juna infana korpo. Ŝi mem nenion volas, ŝi mem scias pri nenio, sed ŝi alportas sin tutan ĝis la lasta sangero kiel plenoferon al Dio. Tiel ŝi supreniras al Dio, kiel fianĉino. Kaj vibras la sango en ĉiu ĉelo de ŝia korpo, vekiĝas kaj frapas trans la perlamotkoloran haŭton...

Tiel ŝi flugas kun sia infana facila korpo en la ĉielon, sed ŝia rigardo estas por eterne forĝita al la tero. Ŝia kapo estas klinita kaj ŝi rigardas sur la teron — sur la teron, kun kiu ŝi estas ĉiam kunligita per la sango, sur la teron, por kiu ŝi estas destinita porti sian sorton, siajn doloron kaj kompaton. Kaj li donis al ŝia rigardo la vidpovon, por ke ŝi vidu la nevideblon, la misteron. Ŝajnis, ke tiuj okuloj vidas la sorton, kiu estas destinita por ĉiu — la sorton, kiu sekvas niajn paŝojn. Ŝi vidas la turmenton kaj doloron, kaj la senhelpecon de nia malriĉa vivo, la erarvagadon de niaj tagoj, kaj la egajn penadojn, kiuj superas niajn fortojn — kaj pro ĉio, kion ŝiaj okuloj vidas, malĝojas ŝia buŝo. Kiom da doloro, kiom da kompato li enknedis en la maldikan, dorlotitan, freŝan tranĉon de ŝia buŝo: la dian malĝojon kaj la homan penton. La senhelpecon, kiun Miĥel Anĝelo knedis en la buŝ-grimacon de lia »Patrino de Doloro«, kiam la Sankta Dipatrino, kiel juna knabino, tenas sur la manoj sian grandaĝan krucumitan Filon, kiel malgrandan infanon. Tiun grimacon li donacis al la juda knabino el la geto, sed la dolorgrimaco ankoraŭ ne estis tiel matura, kiel ĉe Miĥel Anĝelo. Sur la lipoj de sia bildo li kaŝis ĝin en neklarigebla rideto, kvazaŭ ŝi scius la sekreton de nia redempto, la sekreton de la lastaj tagoj, kaj vidus la eternan pacon kaj ĉiaman kvietecon post nia provizora, sensenca, perdita erarvagado... Ŝi konas la vojon. Ĉe ŝi ekzistas la ripozo kaj sekureco, ĉe ŝi ekzistas la celo kaj fino. Kaj kiu sekvas ŝin, tiun ŝi kunprenas en la ĉielan riĉecon, en la eternecon, kiu estas antaŭ ni kaj post ni...

Estis jam nokto. La kapelo estis ĉirkaŭŝpinita per ŝvebantaj, moviĝantaj ombroj, kiuj glacipeze moviĝadis de unu kolono al la alia — laŭ la tuta longo de la monaĥinejo. Supre, alte sur sia stando sidis la pentristo kaj en la lumo de dikaj vakskandeloj observis la bildon, kiun li finpentris. Subite io okazis al li. Li forgesis, ke li estas la majstro de tiu bildo, ke malsekaj estas ankoraŭ la penikoj, per kiuj li pentris ĝin. Ŝajnis al li, ke ne li kreis la bildon, sed ke la bildo kreis lin. Tia estis la bildo ekde la unua tago, kiam ĝi estiĝis, kaj neniu scias, kiamaniere ĝi estiĝis. Ŝajnis al li, ke sur lia tolo riveliĝis aperaĵo, kiu alvenis el nekonataj sferoj por konsoli kaj feliĉigi la homojn. De la juna knabina korpo blovis granda feliĉo, venanta por ĉiuj, kaj al li ŝajnis, ke tiu korpo estas lia, ke ĝi venis por kaj pro li, kaj kunigita kun ŝi en eterna ligo, li flugas kun ŝi for el la mondo en aliajn nekonatajn kaj ĉielajn sferojn. Al li ŝajnis, ke tiu rigardo, tiu vizaĝo, tiuj okuloj, tiu buŝo — ĉio ĉi riveliĝis por kaj pro li, ke per tiuj okuloj ŝi vidas lin, lian vivon, lian sorton, liajn vantaĵojn kaj lian senhelpecon. Kaj pri li ŝi malĝojas, lin ŝi kompatas, kaj ŝi venis savi lin el la malvasteco de tiu ĉi mondo, kunpreni lin en aliajn mondojn. Kaj ŝi ridetas al li, promesante al li ĉion, ĉion, ĉielan kaj teran feliĉon sen mezuro kaj sen limo.

— Ho, ĉiela feliĉo! Vi, kiu povas favori senfine per la graco de via ĉiela riĉeco! Estu laŭdata pro tio, ke vi alvenis! Ho, lasu min estingiĝi en mia tuta senforteco sub via flugilhava brusto, konduku min el tiu ĉi mondo en vian gracon sur viaj facilaj flugiloj.

Kaj Pastilla falis senforta antaŭ ŝi...


Dum li malsupreniris de sia stando kun kandelo en la mano, ĝia brilo lumigis la judan knabinon, kiu kuŝis proksime al la maljuna judo, sur roboj kaj kusenoj en angulo de l’ kapelo, apud kolono. La blua ĉiela mantelo, kiun ŝi, leviĝante alten en la ĉielon, estis forĵetinta de si (sur la bildo), kovris nun ŝin, kaj desub ĝiaj randoj elrigardis ŝiaj nudaj infanaj piedoj kaj ŝia vizaĝo, kiu ripozis sur ŝiaj haroj. Dum momento ŝajnis al Pastilla, ke la diino de lia bildo refalis el la ĉielo kaj kuŝas ĉi tie kiel mortpafita birdo ĉe liaj piedoj. Sed tuj tiu bildo fariĝis antaŭ liaj okuloj la efektiva knabino, la vivanta, fluganta, elektita homidino. Sed ĉi tie kuŝas ja nur persekutata judino, kiu rifuĝis al li kontraŭ la gardistoj de la inkvizicio. Li jam volis foriri de ŝi, sed la lumbrilo denove falis sur ŝian vizaĝon kaj lumigis ĝin. Ŝia vizaĝo entute similis al tiu vizaĝo, antaŭ kiu li ĵus antaŭ nelonge genufleksis, petante ke ŝi enportu lin en la ĉielan riĉecon. Sed ŝia vizaĝo en la dormo esprimis surteran senhelpecon. Ŝiaj fermitaj okuloj estis tiel senkulpaj kaj tiel senhelpe-homaj, kiel la okuloj de kolombo, kiun buĉisto volas buĉi, kaj en la okulharoj, dum ŝi faldis la palpebrojn, kaŝis sin malforta homa amo, kiun lia diino ne posedis.

Kaj li vidis, ke la patrino de nia ĉiela kaj surtera feliĉo ne flugas alten al Dio, sed kuŝas kiel malfeliĉa mortpafita birdo humile ĉe liaj piedoj.

Ekregis lin potenca senbrida avido vidi tiun korpon, tiun vivantan spirantan korpon de lia diino. Kun koro batanta li tuŝis la bluan veluran mantelon kaj per facila movo deprenis ĝin desur la knabino, kaj antaŭ liaj okuloj riveliĝis ŝia nuda korpo.

Ŝia korpo similis al la korpo de lia diino. Ankaŭ ĝi estis knabineca, facila kaj apenaŭ maturiĝinta, kiel la korpo, kiun li prenis de Pro-Anĝeliko. Sed la korpo de la vivanta, spiranta knabino estis pli terana — homeca kaj tial pli dieca... En la faldoj de ŝia ventro disverŝiĝis la avido kaj la redempto de homoj, niaj deziroj kaj aspiroj. Kaj al Pastilla ŝajnis, ke en tiu ĉi ridetanta vivanta korpo kuŝas la redempto kaj la celo de nia vivo — pli multe ol en la bildo.

Li genufleksis antaŭ la korpo. Preĝon li ne diris, sed per ardaj pasiaj lipoj li kisis la randon de la ĉiela blua mantelo, kiun li demetis de la knabino, kaj kiu estis ankoraŭ varma de la vivanta korpo.

Li reiris sur la standon, al la bildo, por donaci al la korpo de sia diino la ĉielajn riĉaĵojn, kiujn posedas la homidinoj...

X.

Kiam sonoriloj sonoras

Ekde mateno en ĉiuj anguloj de Romo sonis la sonoriloj. De ĉiuj montetoj kaj valoj, super kiuj Romo estas etendita, verŝiĝis sonorado. Parto de la sonorilaro laŭte kaj serioze vekis timon per siaj basaj metalaj sonoj. Aliaj iel petis per junaj, knabinecaj tintantaj sonoj. Ankoraŭ aliaj, kvazaŭ separitaj de la aro, aparte preĝis proprajn preĝojn al propraj dioj. Unu sonorilo superis la alian. Unu volis superkrii la alian. Parto inter ili minacis, alia parto preĝis. Ŝajnis, kvazaŭ en la aero, super la kapoj de l’ homoj, kriegas nevideblaj bestoj, kiuj pli kaj pli proksimiĝas por satigi sian soifantan koleron, kaj aŭdiĝas la petegantaj lastfortaj krioj de iliaj minacataj viktimoj...

Kaj ekde mateno iradis procesioj tra la stratoj de Romo. El ĉiuj preĝejoj kaj monaĥejoj oni portadis sanktajn bildojn kaj ekleziajn flagojn sub ruĝkoloraj baldakenoj, akompanataj de serioza mortfesta brilo de grandaj vakskandeloj, kiujn en longaj vicoj portis blankvestitaj pastroj. Aŭdiĝis la mallaŭta mortsonorado de la arĝentaj sonoriletoj, kiujn infanoj-pastroj sonorigadis, marŝante antaŭ la sanktaj bildoj. Kardinaloj en sange-ruĝaj ĉapeloj kun siaj paŝtistaj bastonoj gvidis la ekleziajn procesiojn. Kaj el la incensfumo alten leviĝis gipsaj figuroj de idoloj, portataj sur homaj ŝultroj: krucumitaj viroj, kiuj malrektigis siajn vizaĝojn en la grimaco de korpa doloro, figuroj de nudaj homoj kun pikantaj glavoj, enigitaj en iliajn korpojn kaj kun glaciiĝinta sango fluanta el iliaj nudaj vundoj. Multaj el ili montris per plorantaj grimacaj vizaĝoj al siaj manoj, en kiuj sidis ankoraŭ enhakitaj najloj. Kaj malantaŭ ili sekvis mejlojn longaj vicoj da monaĥoj vestitaj en mortomaskoj, en nigraj manteloj, kun nigra kapuĉo, kun vizaĝoj en nigraj vualoj, sur kiaj estis blankkolore pentrita skeleto kaj el la eltranĉitaj okulkavoj de l’ skeleto elrigardis malgajaj teruraj okuloj... La mortmaskitaj monaĥoj tenis en la manoj flavajn vakskandelojn kaj ŝajnis, ke la mortintoj leviĝis el la ĉerkoj kaj marŝas tra la stratoj de Romo...

Kaj ekde mateno aŭdiĝis kantado. Sed ĝi ne estis kantado. Nur terura mortkriegado aŭdiĝis super la stratoj de Romo, kaj ĝi eĥis kiel terurego, kiu kaptis Romon pro io nekonata proksimiĝanta al ĝi...

Antaŭ la monaĥinejon de Sankta Koro alvenis ĉiuj procesioj kaj mallevis siajn ekleziajn flagojn, demetis de siaj ŝultroj la sanktajn bildojn kaj gipsfigurojn, kaj portis ilin en la kapelon. Tie Pastilla pretigis siajn freskojn kaj starigis ilin apud la altaro de la Sankta Patrino, kie estos konsekrata la nova bildo de la Dipatrino, kiu baldaŭ aperos en la aero dank’ al ia sekreta rimedo, elpensita de mekanikisto.

La preĝejo estas plena de kardinaloj, episkopoj, pastroj, monaĥoj kaj monaĥinoj. Ĉiuj en siaj pastraj vestoj genufleksas sur la tero kaj atendas la momenton, kiam la Sankta Virgulino aperos antaŭ la altaro. Orgenoj ludas, preĝejaj ĥoroj kantas, kaj la popolo, viroj, virinoj, kaj infanoj, kiel furiozaj marondoj muĝas antaŭ la preĝeja pordego, dezirante eniĝi. La preĝejo estas jam plenplena, kaj la multmilkapa amaso ekstere disverŝiĝas kiel inundanta riverego sur la placo super la herbon. Ili vidas sole la brulantajn flavajn vakskandelojn sur la lignaj kandelabroj, kiel brulantaj kolonoj leviĝantajn super la kapojn de la blankvestitaj pastroj, kaj super la nigrajn mortmaskitajn vizaĝojn de la monaĥoj. Ili aŭdas la kantadon fluantan el la preĝejo kaj ĉiuj silentas en serioza silento.

Ekaŭdiĝas la teruriga tintado de la mortsonorileto — tintado, kiu igas ĉiun pian kristanon memori pri la lastaj minutoj de l’ vivo, kiam la pastro venos por akcepti lian animon. Kaj ĉiuj en la preĝejo, la pastroj kaj monaĥoj, teren ĵetiĝas, klinas la kapojn profunden al la tero kaj silentas. Super iliaj kapoj leviĝas densa nubo de incensfumo, kaj el la nubo, kvazaŭ per miraklo, leviĝas lumanta korpo de juna virgulino, flugas super iliajn kapojn kaj stariĝas inter la sanktaj bildoj kaj gipsaj figuroj sur la malplena loko antaŭ la Sakramento de la altaro de la Sankta Dipatrino.

La episkopo de l’ monaĥejo de S-ta Marko, kiu gvidis la procesion, la unua levis sian grizan kronitan kapon kaj ekrigardis la novan dion, kiu montriĝis antaŭ ili. Li restis konsternita pro la nekonata kaj nekutima bildo de l’ Sankta Dipatrino, riveliĝanta antaŭ liaj okuloj: nuda juna virgulino, kiu pli similas knabinon el la juda geto ol la tradiciajn bildojn de la Sankta Patrino.

Kaj malantaŭ li aŭdiĝis mallaŭta murmurado. Dum minuto okazis kvazaŭ paŭzo en la diservo kaj neniu sciis, kio sekvos. La pastroj kaj monaĥoj ne rekonis en ŝi sian dion kaj kvazaŭ fremdigitaj ili maltrankvile rigardis unu la alian. Sed subite unu el la junaj pastroj, kiu fikse rigardadis la novan bildon, rimarkis la malĝojan rideton sur ŝiaj delikataj lipoj kaj la malĝojan profundan rigardon, elglitantan el sub ŝiaj palpebroj, kaj al li ekŝajnis, ke la juna virgulino rigardas al li kaj parolas al li per siaj rigardo kaj rideto. Kaj subite li eksentis en sia koro malĝojan noblecon, delikatecon kaj altiĝon, kiu trakuris lian animon, kiel ektremo de ŝia rigardo kaj rideto. Kaj li eksentis sin kunigita kun ŝi kaj kunligita kun ŝi por eterne, eterne... Do li levis siajn maldikajn manojn al ŝi, etendis al ŝi sian lumantan vizaĝon kaj ekkriis kun nehoma voĉo, kvazaŭ li estus vidanta miraklon ne el tiu ĉi mondo:

— Ave Maria! Ho, Sankta Patrino, Eterna Ĉasteco! Ho, Sankta Fonto! Mi estas Via! Mi estas Via!

Lia voĉo infektis kiel sorĉo. Unu post la alia ekrigardis ŝin la kardinaloj, episkopoj, pastroj kaj monaĥoj. Unue eksentis tion la junaj, poste la monaĥinoj kaj la maljunaj. Al ĉiu el ili ŝajnis, ke ŝi rigardas speciale lin, ke ŝi per sia rigardo lin celas. Ĉiu aparte eksentis, kiom multe li meritas la noblecon kaj majeston de ŝia nuda korpo vivanta, ŝian doloran rigardon kaj beatan rideton. Ĉiu aparte eksentis, kiom multe li meritas tion, la miksitan beatecon de surtera kaj ĉiela feliĉo. Ŝia nuda matura korpo logis kiel sana juna pomo, kaj ŝia vizaĝo, ŝiaj malĝojaj okuloj kaj petanta rideto ŝanĝis la surteran avidon en ĉielan ĝuon. Kaj ŝajnis, ke ŝi logas al si per io tera kaj ĉiela, per sia korpo kaj animo, kaj oni servis ŝin per korpo kaj animo...

Kaj unu post la alia etendiĝis al ŝi manoj, ostaj lacaj skeletmanoj de fastantaj monaĥoj, grasaj harozaj manoj de vivemaj episkopoj, junaj virgecaj manoj de monaĥinoj, sopirantaj, maldikaj manoj de monaĥinoj, konsumitaj de ĉasteco. Kaj vizaĝoj lumantaj per ĉiela kaj tera ĝuo turnis sin al ŝi, kaj ĉiuj komencis krii kaj voki al ŝi:

— Ave Maria! — La popolo ekstere ekaŭdis tiujn kriojn, tiun vokadon kaj kantadon en la preĝejo, kaj ĝi iĝis kaptita, kiel seka ligno per fajro. Infektis ĝin la apoteozo, fluanta el la plenplena, per lumo superverŝita kapelo. Kaj kiel torento ili komencis enfluadi en la preĝejon, etendante la manojn kaj vizaĝojn al la lumo, kiu tie aperis. La preĝejon inundis homaj korpoj. Fortaj viroj retenis la ondojn, kaj la popolo ekstere komencis voki al Dio:

— Montru al ni la sanktan bildon!

— Miraklo okazis! Miraklo! — oni kriis interne.

— Lasu nin vidi tiun miraklon, tiun miraklon! — muĝis la popolo, kiel furiozanta maro.

Kaj baldaŭ la pastroj prenis la bildon de l’ juda knabino el la geto kaj portis ĝin sur siaj ŝultroj. Antaŭ la bildo iris ĉiuj ekleziaj flagoj kaj ĉiuj sanktaj bildoj. Sed nur ŝi, sola en sia majesto, sub ruĝvelura baldakeno, kun oraj franĝoj, estis elkondukata al la popolo, akompanate de la estroj de Romo kun kardinaloj kaj episkopoj. Kaj kiam la popolo ekvidis la nudan flugantan figuron de la juna virgulino, kun ŝiaj alloga rideto kaj malĝoja rigardo, kiu ŝajnigis, ke ŝi rigardas ĉiun aparte, ili tuj ekprofanis ĉiujn aliajn sanktajn bildojn. Ili ne plu volis rigardi la grimacajn dolorajn vizaĝojn de l’ krucumitaj dioj. Ili ne plu volis vidi la glavpikitajn korpojn de sanktuloj kaj iliajn sangajn vundojn. Ili ĉiuj rigardis la junan nudan korpon de la juda knabino el la geto. Al ŝi ili levis siajn manojn, al ŝi ili turnis siajn okulojn kaj ĵetis sin teren antaŭ ŝi, preĝante al ŝi pro ĉiela kaj tera feliĉo.

— Ho, Ave Maria! Eterna Beleco!

Kaj okazis, kvazaŭ ŝi satigis la popolaĉon de Romo, soifantan al volupto kaj beateco, per sia juna nuda korpo kaj ĉiela vizaĝo, kiu rebrilis de ŝia juna korpo kiel de fonto ŝprucanta ĉielan kaj teran feliĉon.


Inter la muroj de l’ geto la judoj estis malliberigataj dum la tuta daŭro de la procesioj. Ili timis la ekscesojn de la roma popolo, kiuj kutime okazis dum ekleziaj procesioj. La judoj ne rajtis forlasi la geton en tago de eklezia festo. Ili aŭdis sole la teruran sonoradon de sennombraj romaj preĝejoj kaj monaĥejoj, kiu fluis el ĉiuj partoj de Romo en la geton kaj falis super iliajn kapojn kiel kriegoj de rabobirdoj, kaj kunpremis ilin per teruro kaj angoro. Ne unu el ili aŭdis en tiu sonorado la lastan vekrion de sia proksimulo, kiam lia »Ŝma Israel« el la fajro miksiĝis kun tiu sonorado. Ne al unu el ili tiu sonorado rememorigis la inkviziciajn fajrojn kaj li vidis la preskaŭ karbe-bruligitajn korpojn de siaj parencoj. Tiu sonorado pelis la judojn en la domojn kaj ili fermegis post si pordon kaj fenestron. Ĉiu sonoro kvazaŭ vipo batis iliajn kapojn kaj malsuprenigis ilin pli profunden en la kelojn, pli profunden en la kaŝejojn. Kaj kiel ĉiam, dum grandaj ekleziaj festotagoj, kiam la juda loĝantaro ektremis pro la preĝejsonoriloj, tiel ankaŭ nun la judoj kunvenis en la kaŝitaj keloj kaj preĝis psalmojn, por ke Dio ŝirmu ilin dum la eklezia festotago... La sekreta preĝado de l’ judoj en la kaŝitaj keloj, dum la grandaj solenaj festotagoj de la eklezio, estis spita preĝado al la eterna vivanta Dio, por ke la ĉielo puriĝu per judaj preĝoj tiam, kiam la roma popolo kondukis en brilo kaj pompo siajn idolojn tra la stratoj de Romo.

Ĉi foje pli multe ol kutime la judojn teruris la brua sonorado de l’ preĝejoj, kiu ekde mateno aŭdiĝis de trans la getaj pordegoj. Ili ne sciis, kion signifas la hodiaŭa sonorado, kia festo estas hodiaŭ: ĉu oni ne bruligas judojn aŭ judajn librojn sur la stratoj de Romo? Kaj kun rompitaj koroj kaj svenantaj lipoj la judoj ĉi tiun fojon diradis la psalmojn en la apenaŭ lumigita kelo de Josef Pinsi por la animoj de l’ sanktuloj, kiuj estas nun bruligataj sur la stratoj.

Inter la preĝantoj troviĝis ankaŭ la maljuna blindulo, la fuĝinto el Kastilio, kiu konsideris sin praido de Abarbanel, kun sia nepino Jefta. Ili revenis el la monaĥinejo de Sankta Koro en la judan geton post kiam la danĝero por judaj knabinoj, kiujn la inkvizicio serĉis, iom kvietiĝis. Ili ne sciis, kien iri, kiam la monaĥinejo estis konstruita. Ili ne sciis pro kio la sonoriloj tiel forte sonbatas hodiaŭ. Kaj la juna knabino, kiel la aliaj judoj, kunpremiĝis en timo pri tiu terura sonorado, kaj kun tremantaj lipoj ŝi preĝis al Dio, ke Li ŝirmu ilin kaj ĉiujn aliajn judojn en tiu eklezia festotago. Kaj ŝi ne sciis, ke pro ŝi okazas ja hodiaŭ tiu eklezia festotago, ke pro ŝi sonbatas hodiaŭ la terurantaj preĝejsonorilegoj, ke antaŭ ŝi genuas nun la estroj de Romo, kaj al ŝia nuda korpo servas nun la popolo de Romo...

XI.

La perloj de la madono

Tra tuta Romo, tra tuta Italujo disvastiĝis la famo pri la nova sankta bildo, kiun oni metis en la monaĥinejon de Sankta Koro. Inter la popolo rondiris legendoj pri tiu ĉi bildo, kaj oni kredis, ke sub la tolo, sub la farboj de karno, haroj kaj okuloj, ekzistas vivo. La monaĥinoj rakontadis, ke nokte la bildo ploras kaj ŝiaj larmoj fluas sur la tutan terglobon. Kaj la monaĥinoj brodadis por ŝi silkajn tuketojn, per kiuj ili ĉiutage forviŝis la larmojn el ŝiaj okuloj... Kaj ili montradis la trabon de la planko, kie troviĝas postesignoj de ŝiaj larmoj...

Sed la popolo ne volis vidi ŝin ploranta. Ĝi preferis vidi ŝin en ŝia juneco, en ŝia virgeco. Ili nomis ŝin »Madono de Amo« kaj ili kredis, ke ŝi venis sur la teron por replanti la velkintan amon en la korojn. Ili atribuis al ŝi, ke ŝi kapablas en ĉiu koro revivigi la estingitajn flamojn kaj renovigi ilin per juneco kaj vigleco. Do armeoj da avidaj viroj kaj virinoj plenigadis la monaĥinejon, genuadis antaŭ ŝi kaj preĝis, ke ŝi revivigu iliajn estingitajn korojn... ke ŝi refreŝigu en ili la sekiĝintan fonton de vivo kaj avido... Ili almozpetis pro horeto aŭ tago da vivo, kaj subaĉetis ŝin per donacoj, kiujn ili alportis el siaj ŝparitaj trezoroj...

Venis viroj, konsumitaj de la vivo. Sopirantaj virinoj. Ĉastaj maljunaj fraŭlinoj. Enamiĝintaj junuloj kaj junulinoj. Bruligitaj per amavido ili ĉiuj venis al ŝi, por ke ŝi savu ilin, kaj ili pendigis sur ŝi ĉion plej bonan kaj plej multekostan, troviĝantan en iliaj familiaj trezorejoj. Ili portis al ŝi multekostajn brokatojn, damaskon, kaj broditajn karajn silkaĵojn. Ĉiu peco estis alportita kun amo, kaj ne unu fojon la monaĥoj trovis sur la altaro sub la bildo kaŝe alŝovitajn skatoletojn da pudro, ruĝa lipfarbo, kapoleo kaj aliaj virinaj beligiloj, kiujn la kurtizanoj de Romo alportis el siaj tualet-sekretoj, por ke ŝi sekigu per ili sian vizaĝon de la larmoj, fluantaj nokte el ŝiaj okuloj.

Sed ŝiaj ĉefaj adorantoj estis la viroj de Romo, riĉuloj kaj malriĉuloj el ĉiuj klasoj. Ili adoptis ŝin sia ŝirmantino kaj diino. Ili venadis al ŝi kaj ĉion al ŝi konfidis. Dum tutaj tagoj oni povis vidi antaŭ ŝia bildo virojn kuŝantaj, dronigantaj siajn okulojn en la rozan koloron de ŝia nuda korpo. Ŝajnis, ke la sango de ŝia korpo frapas, kiel vivantaj ondoj, trans la perlamotan brilon de ŝia haŭto. Kaj tio donis al la koloro de ŝia haŭto perle-rozan nuancon, kiu spiris vivon. Ŝia bildo populariĝis en Romo kaj Italujo pli multe ol iu alia bildo de sanktulo aŭ Dio. Anstataŭ la krucon, la viroj portadis sur sia koro ŝian bildon, kiun ili nokte premis al sia brusto kun arda amo... La episkopoj, kardinaloj kaj aliaj pastroj kadrumis ŝian bildon per multekostaj juveloj kaj fiksis ĝin en siajn krucojn. Kaj kisante la krucon, ili kisis ŝin kun interna flama pasio...

La viroj portadis al ŝi juvelojn, kiel al decidita amatino. Estis vetpenadoj inter la plej riĉaj viroj de Romo kaj Italujo por gajni la gracon de la »Madono de Amo«, kiel por gajni la amon de fama kurtizano. Unu volis superi la alian, antaŭakiri la gracon de l’ Madono per tio, ke li alportos al ŝi multekostajn donacojn.

Ŝia preferata juvelo estis — laŭ la certigo de l’ monaĥoj de Sankta Koro — perloj, kiuj devas esti tiel plenaj kaj tiel brilaj, kiel la perloj fluantaj sur ŝiaj belaj vangoj. Kaj la viroj de Romo vetserĉadis perlojn por la Madono de Amo. Oni iris en la judan geton kaj aĉetis sekrete ĉe la judoj la plej multekostajn perlojn. Edzoj rabis la perlojn de siaj edzinoj. Amantoj ne plenumis jam la promesojn donitajn al la kurtizanoj de Romo, sed ili portis la akiritajn perlojn en la monaĥinejon de Sankta Koro, pendigante ilin sur la »Madonon de Amo«. Ŝia nuda korpo estis kovrita per perloj, kiuj brilis kiel grandaj gutoj de glaciiĝintaj larmoj. Kaj el perloj brilis ŝia rozkolora haŭto. Estis, kvazaŭ ŝian rozpetalan korpon aspergis roso de brilantaj perlogutoj...

Edzinoj kaj kurtizanoj, amatinoj kaj fianĉinoj ekĵaluzis ŝin, kvazaŭ ŝi estus vivanta estaĵo, rabinta la amon de iliaj edzoj, amantoj kaj fianĉoj. La virinoj de Romo, tiuj kiuj sentis sin tre familiare rilate sian diinon, nomis ŝin »la sankta malĉastulino«, kaj ne unu fojon ĵaluza roma »metreso« (sinjorino) enkuris en la monaĥinejon de Sankta Koro kaj montris pugnon al la Madono:

— Malĉastulino de Dio! Viajn okulojn mi elpikos! Viajn harojn mi elŝiros, ĉar vi delogas mian amaton! Ĉu ne sufiĉas por vi la ĉiela amato, sed vi volas delogi eĉ niajn virojn?!...


En la sama tempo papo Paŭlo IV ordonis al la judoj en Romo, ke en signo de dankemo pro tio, ke Dio savis ilin de droniĝo dum la inundo en la geto, ili liveru tri ŝnurojn da perloj po tricent perloj en ĉiu ŝnuro, kaj ĉiu perlo estu tiel granda kiel la okulo de l’ Madono: tuta, plena, ronda, kaj ĝi havu la koloron de ĉielarko, kiu unuafoje aperis al Noaĥ, kiam Dio savis lin de l’ diluvo. Tiujn perloŝnurojn ili alportu kiel donacon al la nova Madono de Amo en la monaĥinejon de Sankta Koro, ĉar laŭ la certigo de l’ popolo, la Madono unuafoje riveliĝis en la juda geto kaj savis la judojn de la inundo.

Kiam la judoj de Romo ricevis la papan ordonon, ili ne sciis, kiel agi. Ne temis pri la perloj, sed pri afero multe pli grava. Ili ne sciis, ĉu liveri la perlojn al la Madono ne signifas — servi fremdan dion, pro kio oni devas prefere suferi morton sanktulan, ol profani la nomon de Dio. En Romo mankis judaj religiaj libroj, ĉar en la tempo de Paŭlo IV ne rajtis troviĝi eĉ unu juda libro, nek talmudo, nek verkoj de Majmonido — neniu libro, krom la Zohar, kiun la papo mem permesis, ĉar laŭ certigo de pastroj-prozelitoj Zohar estas kristana verko konjektiganta la Triunuon.

Reb Jakov kunvokis la komunumon de Kastilio en la kelon de reb Josef Pinsi. Tien alvenis ankaŭ reprezentantoj de aliaj judaj komunumoj, troviĝantaj en Romo, por interkonsulti pri tio, kion fari kaj kion respondi al la papo.

En la nokto de Hoŝana Raba okazis ĉe Josef Pinsi la granda kunveno de la estroj de judaj komunumoj en Romo. En la konata kelo oni bruligis vakskandelojn. Estis tie nur elektitaj homoj: la aĝuloj kaj komunumestroj — judoj kun grandaj fruntoj, kiuj portis sur si la postesignojn de ekziloj el ĉiuj landoj; okuloj, kiuj lumis per la fajro de kredo, pli forta ol la fajro de l’ morto; barboj, kiuj pro suferoj fariĝis pli blankaj kaj pli puraj ol la neĝo, falanta el la ĉielo. En longaj, silkaj veluraj kaj verdsukcen-koloraj vestoj, kun larĝaj orteksitaj zonumoj, kun kapoj nigrekovritaj — ili estis el diversaj landoj, kaj inter ili troviĝis ankaŭ ekzilitoj el Kastilio, kiel reb Jakov, reb Josef kaj aliaj respektindaj viroj. Franklandaj judoj, kiuj estas grandaj instruituloj; famaj kuracistoj, disĉiploj de la konata juda doktoro Amatis Luisitanis; studentoj de la Padua universitato; germanaj judoj, kiuj disvastigis la Toron en Romo. La junuloj staris ekstere kaj gardis, ĉu oni ne atakos ilin. Kiam la kunveno malfermiĝis, ekparolis la blinda reb Jakov:

— Pro niaj multaj pekoj ni restis sen la lumo de nia Toro. Ni scias nenion. Kiel ŝafoj sen Paŝtisto restis la romaj komunumoj. Kiu klarigos al ni la parolon de Dio kaj instruos nin, kion fari en tempo de malfeliĉo?

— Ni sendu delegiton al reb Josef Atalenghi el Kremona, en la distrikto Milano, kiu arigis la restantajn Izraelidojn kaj malfermis tie jeŝivon (talmud-lernejon) por ke la parolo de Dio ne forgesiĝu sur la itala tero. Ni demandu lin, kiel ni devas agi — kelkiuj konsilis.

— Tro longe ni devus atendi! La vojoj estas danĝeraj por judoj, kaj ĝis kiam la delegitoj revenos el Kremono, la limtempo estos pasinta, ĉar ĝis karnavalo la perloj estas liverendaj.

— Ĉu la saĝo de Dio entute jam foriĝis de ni? Ĉu en la granda komunumo de Romo ne troviĝas saĝuloj, dotitaj per saĝo de Dio kaj sciantaj, kiel gvidi nin el la mallumo?

— La paroloj de Dio foriĝis de ni. Jam delonge neniu el ni vidis judan libron. Oni ne povas fidi la memoron en tiel grava afero, kiam nia vivo estas en danĝero.

— En Majmonido ekzistas klara leĝo pri tiu ĉi afero. Mi memoras ĝin parkere, sed mi ne volas fidi mian memoron — diris iu maljunulo.

— La libroj de Sankta Majmonido, kiujn niaj filoj studadis ekde infaneco, lumigadis la stratojn de Romo — ĝemis iu judo.

— Do neniu posedas libron, fidindan verkon? Do en tuta Romo mankas juda parolo? Ĉu tio estas ebla?

Dume la maljuna reb Jakov pri io flustris kun reb Josef Pinsi. Kaj post kelkaj minutoj Josef Pinsi flanken vokis kelkajn aĝulojn kaj ion konfidis al ili. Ili konsterniĝis kaj alvokis ankoraŭ aliajn, interparolante mallaŭte. Fine ili elektis el inter si kelkajn, kiuj plej bone scias la talmudon, kaj Josef Pinsi kondukis ilin en alian ĉambron de la kelo.

Li gvidis ilin tra sekreta, malhela, tordiĝanta koridoro, kiu estis mallarĝa kaj malvasta, kiel kaverno. Tenante olelampon kaj vakskandelojn, ili venis en solecan ĉambron, kiun Josef Pinsi malfermis, kvazaŭ per sorĉparolo, ĉar nek pordo, nek enirejo estis videbla, sed per sekreta mekanismo li flankenŝovis ŝtonon de la muro, kaj ili eniris en malluman ĉambron. La ĉambro estis plena de grandaj feraj kestoj, kiuj estis per grandaj pezaj ĉenoj forĝitaj al la grizaj ŝtonaj muroj de la ĉambro. Josef Pinsi malfermis antaŭ ili la kestojn. Ili estis plenaj de oro kaj juveloj, plenaj de judaj verkoj.

Tio estis la sekreta biblioteko de Pinsi, en kiu estis kaŝitaj la judaj libroj, manskribitaj talmudoj, la unuaj presitaj verkoj de Majmonido, preĝoj, grandaj apokrifoj, pergamenaj raraj manuskriptoj, en kiuj estis skribitaj la judaj leĝoj, moroj kaj kutimoj. Aliaj manuskriptoj rakontis la suferojn de l’ judoj en diversaj regnoj. Grandaj apokrifoj sur malmola pergameno rakontis pri la ekzilo el Hispanujo, aliaj prikantis per rimitaj versoj la mortbruligitajn viktimojn kaj la fajrojn de la inkvizicio, elegiojn, kiuj glorigis la martiran morton de la herooj. La biblioteko, kiu estis kolektata en daŭro de multaj generacioj kaj konservata kun granda vivorisko, estis transportita el Kastilio kaj kaŝita en tiun ĉi kelĉambron, kiam Paŭlo IV ordonis ekstermi la judajn verkojn en Italujo. La saĝuloj longe serĉis en la verkoj de Majmonido kaj trovis, kion ili bezonis en la koncerna afero, kaj post longedaŭra sidado en la kaŝita biblioteko ili alportis la verdikton:

— La perlojn ni povas transdoni al la papo, kiel imposton, kiel elaĉetmonon pro la vivo, pro ĉio, kion li volas. Li povas fari kun la perloj, kion li volas. Sed neniel ni darfas transdoni la perlojn al la Madono, kiel donacon pro tio, ke ni saviĝis de la inundo, ĉar tiuokaze ĝi estas servado al fremda Dio. Laŭ la juĝo de l’ sankta Majmonido, en simila okazo ni devas prefere perei kiel martiroj, ol servi fremdan Dion.

La komunumo aŭskultis la verdikton. Neniu vorto estis dirata. Profunda silento regis en la kunveno.

— Ni nenion diros. Ni transdonos la perlojn al la papo senvorte.

— Kaj se li demandos nin?

— Ni trompos ilin. Ĉu ili scias, kion ili faras? Ili estas ja kiel petolaj infanoj.

— Kaj de kie ni prenos tiel grandajn perlojn? — demandis iu.

Reb Jakov stariĝis, alvokis sian nepinon Jefta kaj diris al ŝi:

— Demetu, filino mia, viajn perlojn kaj donu ilin al la roma komunumo — diris la maljuna reb Jakov al Jefta — ne decas por juda virino porti perlojn, per kiuj nejudoj ornamas siajn diojn.

Kaj la vivanta Jefta elprenis el fera skatoleto siajn hereditajn perlojn kaj fordonis ilin, por ornami per ili la senvivan Jeftan en la monaĥinejo de Sankta Koro.

Kaj kiam la Madono de Amo portis la perlojn de Jefta, ili brilis kun ĉasta virga lumo inter ĉiuj aliaj perloŝnuroj, kiujn ŝiaj adorantoj donacis al ŝi...

XII.

La karnavalo en Romo

La stratoj de Romo flagris en fajro de koloroj. Ne sole la homoj, sed ankaŭ la stratoj, domoj, monumentoj kaj preĝejoj, la kolonoj kaj placputoj estis maskitaj je honoro de l’ granda karnavala festo. La domaj muroj simple dronis en maro de koloroj, kiuj flambrilis el la multekostaj orientaj tapiŝoj, per kiuj la muroj estis ornamataj. La koloroj de l’ tapiŝoj tiel forte fascinis en la sunbrilo, kvazaŭ ili estus juvelaĵoj. Ĉiu koloro brilis el ili, kvazaŭ ili estus inkrustitaj per juveloj. Fenestroj kaj pordoj, balkonoj kaj tegmentgalerioj estis ornamitaj per oleandroj. La stratoj, tra kiuj iris la karnavalprocesioj, estis garnitaj per palmarboj, mirtoj, krizantemoj kaj aliaj orientaj kreskaĵoj. Ŝajnis, ke Romo ŝanĝiĝis en luksan ĝardenon de orienta regnestro. La loĝantoj de Romo ne plu sciis, kie ili troviĝas. Multaj domoj ŝanĝiĝis en ŝipojn. Ornamitaj per velmastoj ili aspektis kiel erarvagantaj ŝipoj, sorĉitaj sur fantazia kolorriĉa maro. Preĝejoj ŝanĝiĝis en templojn de idoloj, de Apolo kaj Venus. Kristanaj monumentoj kaj placputoj estis maskitaj je sovaĝaj idolaj faŭnoj kaj arbarfeoj. Aliaj — je ebriaj Bakĥoj, drinkantaj el plenplenaj pokaloj, aŭ je nudaj infanoj kun vinberoj kaj vinkruĉoj en la manoj, dancantaj ĉirkaŭ Bakĥo... Ĉiu kolono kaj ĉiu pilastro en Romo estis ornamita per verdaj folioj kaj kronita per flamruĝaj rozoj.

La kristanaj sanktuloj estis vestitaj per romaj togoj kun olivbranĉaj koroloj sur la kapoj, kaj metitaj en romajn kvarĉevale jungitajn ĉarojn. Ŝajnis, kvazaŭ ŝanĝiĝis la tempoj. Ŝajnis, kvazaŭ la epokoj kaj periodoj intermiksiĝis. Romo deĵetis de si la obstinan jugon, en kiun enforĝis ĝin la Judo el Nazareto... Romo liberiĝis de la ekleziaj leĝoj kaj refariĝis tio, kio ĝi ĉiam estis elkore: la servantino de la malnova »Pan«. Romo refariĝis idolana. Ĝi estis tributo, kiun la Eklezio pagis al la malnova, idolana Romo en la tagoj de karnavalo. Ĝi estis protesto, kiun Romo proklamis kontraŭ la malĝoja kaj fremda Dio, kiun la Eklezio per fajro kaj glavo trudis al ĝi. En la tagoj de karnavalo Romo sopiris al la malnovaj idoloj de l’ iamaj bonaj tempoj. En la tagoj de karnavalo la malnovaj dioj reviviĝis el siaj en polvo kaj tero forgesitaj temploj kaj eniĝis en la preĝejojn de Romo, forpelis la malĝojan Judon el Nazareto kun Liaj tedaj sangvundoj, kaj ili sidiĝis sur Lian seĝon, kaj denove la homo servis al la unika vivanta dio, kiun li konas — al si mem...

Dum longaj semajnoj oni preparadis sin por la karnavala festo. Homoj turniĝadis en maskoj de antikvaj romanoj en togoj. Famaj individuoj el la historio de Romo, Cezaroj kaj Aŭgustoj, vagadis en la drinkejojn de Romo kaj ebriiĝadis. Persoj kaj Turkoj trenadis varojn tra la stratoj, aliaj maskiĝis je sovaĝaj loĝantoj de la hindaj landoj, kiujn Kolumbo malkovris survoje al Hindujo, kaj kiuj tiutempe komencis konatiĝadi. La sovaĝaj kostumoj de la indianoj, ruĝŝmiritaj kaj plumornamitaj, estis dum karnavalo tre ofta vidaĵo. Fumante grandajn tabakpecojn (dank’ al kio tre baldaŭ disvastiĝis tra la mondo la fumkutimo tuj kiam oni venigis ĝin el Ameriko), la indianoj intermiksiĝis kun la romaj senatoroj kaj komune brokantis. La virinoj maskitaj je grekaj diinoj, je pastrinoj de fajrotemploj, vestalinoj kaj Sabil-profetinoj, marŝis brak’ en brako kun ebriaj bakĥusoj, sur kies kapoj dancis ruĝaj rozkoloroj. En la flankaj stratetoj maskitaj faŭnoj kaj arbarfeoj delogadis junajn templaninojn en gajajn dometojn kaj publikajn banejojn... Ĝuamaj knaboj, vestitaj en mallongaj silkaj ĉemizetoj, kun nudaj manoj kaj piedoj, akompanis siajn majstrojn, grekajn filozofojn kun kalvaj kapoj kaj krispaj frizitaj barboj, diskutantajn pri Eros sur la publikaj placoj de Romo...

Kaj nokte ĉion ĉi lumigis fantaziaj fajroraketoj, verŝantaj lumon de ĉielarkoj sur la maskitajn domojn kaj monumentojn. Post la maskitulojn sklavoj portadis torĉojn, kiuj per mola lumo, verŝiĝanta kiel ruĝvino el pokalo, lumigis la fantaziajn maskojn. Grupoj da gajegaj maskuloj lumigadis sian vojon per fantaziaj veneciaj pergamenaj lanternoj, kiuj en la lumo ŝanĝiĝis en mistikajn ombrobildojn. Kiel ombroj ili dancis en la stratoj kaj malaperis en flankajn stratetojn. Post ilin portiĝadis, kiel malproksima eĥo, mallaŭta pasia kantado kaj bonodoro de agrablaj, incitantaj parfumoj. La stratoj de Romo envolviĝis en ŝvebantajn parfumitajn nubetojn, leviĝantajn el la torĉoj de l’ maskitoj. El la drinkejoj fluis peza lumo, miksita kun basa kantado de ebriuloj kaj piprodoro de spicitaj manĝaĵoj kaj acida vino. Kaj tiuj odoroj intermiksiĝis kun la parfumoj, kaj la lumo de l’ veneciaj lanternoj kun la provokanta brilo de la lumigitaj drinkejoj kaj malĉastejoj. Intermiksiĝis homoj kun domoj, vivo kun morto, kaj ĉio moviĝis kiel brilanta glaciigita maro en naĝanta glaciiĝinta lumanta nebulo...


El ĉiuj stratoj de Romo nur unu angulo ne estis heligita per tiu fantazia lumo, kaj nur unu strato dronis en mallumo. Nigreco kaj nokto peze kaj profunde kuŝis super la juda geto. La lumo en la fenestroj estis estingita. Ariĝinte kun edzinoj kaj infanoj en la anguloj de siaj domoj, ili toleris de malproksime la bruegon, portiĝantan el Romo super la murojn de l’ geto. Fajroĵetantoj transĵetadis lumbrilojn super la geton, kaj lumigis la mutajn, teruritajn domojn. Tiam teruro kaptis la loĝantojn de l’ geto pro la nehoma bruo, aŭdebla de l’ transa flanko. Unu rigardis la alian kun timo, kaj ĉiu preĝis en sia koro:

— Dio! kompatu kaj ŝirmu nin en la tagoj de l’ karnavalo. Romo estas sen Dio...

Nur unu kelo estis lumigita. La kelo de Josef Pinsi. En la antaŭkarnavala vespero denove tie kunvenis la ĉefoj de l’ juda komunumo. Tie estis la sola angulo en la roma geto, kie oni ankaŭ preparis sin por la karnavalo.

Sur la tablo kuŝis kunŝutite oraj talaroj, multaj arĝentaj kaj oraj ornamaĵoj, juveloj el ĉiuj landoj de l’ mondo, kiujn judoj alportis en la kelojn de Josef Pinsi. Sur la ŝtona planko kuŝis multekostaj silkaj ŝtofpecoj, brodita damasko, orientaj tapiŝoj, veluroj, dotdonacoj, heredaĵoj de prapatroj, kiujn oni kunkolektis el ĉiuj judaj domoj. La oro kaj multekostaj silkaĵoj estis tributo, kiun la judoj devis pagi pro la karnavalo: ĉar Judas vendis Jesuon Kriston por tridek arĝentaj moneroj, tial la judoj de Romo devis pagi ĉiujare mil cent tridek orajn florenojn en oro kaj juveloj kiel »judas-monon«. Honore al la karnavala festo la judaj filinoj devis ornami la triumfarkon de Tito per multekostaj tapiŝoj, silkaĵo kaj veluro por la ceremonio, kiam la deputitaj rabenoj kun toroj en la manoj atendos la papon, kiu venos, rajdante sur sia blanka ĉevalo, kiel ĉefo de l’ karnavala procesio.

Malĝoje kaj silentante pagis la judoj la orajn florenojn, la juvelojn, la »judas-tributon«, kiun ili devas pagi al la karnavalo. Aliaj ordigis la multekostajn tapiŝojn kaj ŝtofojn, per kiuj la judaj filinoj morgaŭ ornamos la triumfarkon de Tito, de tiu heroo, kiu detruis ilian liberecon, ruinigis ilian landon kaj forbruligis ilian sanktejon. Neniu vorto estis dirata. Aŭdiĝis sole la tintado de l’ oro kaj fascinis ĝia brilo en la lumo de olekandelo, brulanta sur la tablo. Nur de temp’ al tempo aŭdiĝis bruado, penetranta el la ebriaj karnavalstratoj de Romo, kiel muĝado de mara tempesto. Tiam la kelfenestroj eklumiĝis per flamfajro, knaranta kiel fulmo en la kelon, el la raketoj kaj fajroĵetiloj, pafantaj en la malluman geton de Romo.

Tiam unu judo pale rigardis la alian, kaj ĉiuj same pensis: Romo estas sen Dio.

En la angulo de l’ kelĉambro, vualitaj per malhelo sidis la »vetkurontoj«, ŝmirante la nudajn piedojn per sebo kaj oleoj por la morgaŭa »vetkurado«. Ili estis Ĥaim Adoni kaj Mordeĥaj Alpi, la du »idiotoj« de l’ juda geto, kiujn la roma juda komunumo dungis ĉiujare, por ke ili »kuru« en la »vetkurado«, en kiu la judoj devis partopreni dum la karnavala festo por amuzi la romanojn.


De Pi-Appia ekiris mirinda procesio. De malproksime ŝajnis, ke muĝanta furioza sangruĝa rivero fluegas en la stratojn. Nenion oni vidis, krom ŝvebantan, nebulecan fumon super la kapoj. El la fumo saltis fulmoraketoj, ĵetantaj pluvarkojn super la ĉielon. La ĉiela volbo super la kapoj brilis en lumfontanoj. El la nebuleca fumo aperis kvar ĉevaloj, kapvestitaj per altaj plumtufoj, kovritaj per multekostaj kovriloj, jungitaj en roma triumfĉaro. Sur la ĉaro staris kvar heroldoj, turniĝintaj al la kvar flankoj de l’ mondo, kaj per grandaj arĝentaj trumpetoj ili anoncis al la amasoj, ke la granda karnavala procesio komenciĝis.

Laŭ difino de ĉefastrologo, kiu observis la astrojn kaj aŭguris al la papo, kiam li devas komenci ĉiun aferon, la karnavalprocesio komenciĝis kun la simbolo de tero kaj ĝiaj kvar elementoj, kiuj estis simboligitaj per vivantaj homoj, flugantaj super la tero dank’ al sekreta mekanismo. Poste sekvis vivantaj homgrupoj, montrantaj scenojn el la Malnova kaj Nova Testamentoj. Sed ĉio ĉi estis scenoj, aludantaj al gajeco kaj vivdeziro: Abigail kondukanta al Davido kamelon ŝarĝitan per ĉiaj riĉaĵoj de l’ oriento. Loth kun siaj filinoj. Poste ili prezentis multajn scenojn el la greka mitologio. Pariso kun la tri gracioj. Ne mankis ankaŭ Heleno el Trojo, pro kiu reĝoj kaj landoj intermilitis. Scenoj el Odiseo kaj Iliado. Grupoj, prezentantaj Olimpon kun ĉiuj dioj kaj diinoj. Ne mankis ankaŭ scenoj kun politika karaktero: la danĝero de l’ otomana potenco, la sultano minacanta la kristanan religion. Aliaj mokis pri la reformantoj kaj protestantoj: ili prezentis Luteron kun la sep kapoj de l’ satano kaj la scenon, kiel la protestantoj fritiĝas en infero. Anĝeloj kaj diabloj, sorĉistinoj kaj profetinoj, grekaj pastrinoj kaj idolanoj. Kaj ĉio ĉi dancis, kantis kaj ludis en la kolorriĉeco de iliaj vestoj kaj maskoj.

El la viva maro da koloroj leviĝis super la kapojn tronseĝo riĉe drapirita per multekostaj ŝtofoj. En ĝi balanciĝis, tute skarlatruĝe vestita, papo Paŭlo la Kvara kun siaj akvo-okuloj morte ĉirkaŭrigardantaj la popolon, kun sia blanka barbo vibranta super la skarlatruĝa rotundo. Lin sekvis kardinaloj kaj altrangaj ekleziaj oficistoj. Blankvestitaj pastroj tenis orajn kandelabrojn en la manoj kaj ruĝaj vakskandeloj brulis lumigante Lian Sanktan Moŝton, la Reprezentanton de Jesuo Kristo sur la tero, kaj la karnavalan procesion...

Ĉe la enirejo de l’ geto, apud la triumfarko de Tito, staris la juda deputitaro, atendante Lian Sanktan Moŝton. La triumfarko de la detruinto de Izrael estis belornamita per la plej belaj tapiŝoj, silkaj ŝaloj kaj orteksaĵoj, kiujn oni alportis el judaj domoj. Judaj filinoj devis drapiri la triumfarkon. Blankvestitaj kun talisoj super la kapoj staris la maljunaj honoraj viroj de l’ geto. La maljuna blinda reb Jakov tenis la toron, kiujn la judoj prezentis al la papo dum ĉiu karnavalfesto. Ĉirkaŭ li staris la maljunaj kaj plej respektataj viroj de l’ geto. Sur riĉe kovrita tablo kuŝis enpakite en silkaj monsaketoj la mil cent tridek oraj florenoj: la judasmono. Iom pli fore staris la judaj knabinoj kun multekostaj trikitaj silkaĵoj kaj kun floroj, ĵetotaj sub la tronseĝon de l’ papo, kiam li proksimiĝos al la juda deputitaro.

Baldaŭ la karnavala procesio haltis. La papo alvenis al la triumfarko, kiu estis la fincelo, kaj tie la procesio haltis kaj disiĝis. La papo en sia portseĝo rimarkis la judan deputitaron, kiu staris — kiel kutime ĉiujare — antaŭ la triumfarko kun toro kaj la oraj florenoj pagotaj kiel judasmono. Komence li deturnis sian kapon for de la maljunaj judoj kaj ŝajnis, kvazaŭ la papo ne volas vidi ilin. Sed kiam la judaj knabinoj komencis sterni la multekostajn tapiŝojn antaŭ lia portseĝo, la portistoj kaj liaj sekvantoj — kvazaŭ laŭ malnova karnavala tradicio — proksimiĝis al la deputitaro. La blinda reb Jakov etendis la toron al la papo kaj la maljunaj rabenoj preĝobenis lin.

Tiam la papo — laŭ tradicio — etendis el la portseĝo sian velurkovritan piedon kaj tretis sur la kapon de l’ blinda reb Jakov kaj diris la konatan frazon:

— Ni ne amas vin, sed nur toleras vin, ĉar Dio ordonis toleri la malamikojn.

Per tio finiĝis la ceremonio de forprenado de la judasmono el la manoj de l’ judoj.

Tuj poste la grupoj de la diversaj scenoj disiĝis kaj ĉiuj kunmiksiĝis. Diversaj kostumoj, maskoj, gruposcenoj, ĉio, ĉio kunpremiĝis kaj intermiksiĝis. Fantazie vestitaj soldatoj de l’ papo forigis la fantazikoloran popolon de la Pi-Appia, kunpremis ĝin sur la trotuarojn apud la domoj, kaj liberigis spacon por la vetkurontoj, kiuj kutime finis ĉiun karnavalprocesion. Sur skarlatruĝan tronon, starigitan en la fino de la strato, kontraŭ la triumfarko de Tito, sidiĝis la papo kaj ĉirkaŭ li lia sekvantaro. Tie ĉi komenciĝis la vetkurado. Unue startis romaj junuloj, kiel iam en la tempo de l’ roma imperio. Ili ankaŭ hodiaŭ, en la ĉeesto de l’ Krista reprezentanto, estis duonnudaj. Vestitaj en silkaj ĉemizetoj, kun girlandoj sur la kapoj, ili kuris tra Pi-Appia. Tuta Romo postrigardis kaj pelkuraĝigis ilin kun soifa sango kaj amuzavido. Ĉiuj okuloj brilis, ĉiuj vizaĝoj ardis kaj flamis pro ekscito. Kapoj superis kapojn. Sinjorinoj starantaj sur la riĉe ornamitaj balkonoj en la fenestroj garnitaj per florpotoj flirtigis al ili siajn broditajn tuketojn, vualojn kaj ventumilojn. Homoj vetis unu kun la alia, riskis siajn havaĵojn kaj liberecon pro la vetkurantoj, kaj kiam unu el la junuloj atingis la celon, Romo obtuziĝis de la krioj kaj bruo, de la aplaŭdado kaj flirtado de ĉapeloj, maskoj kaj vualoj. Oni kondukis la venkinton, kiel iam dum la olimpaj ludoj, kun triumfmarŝoj tra la romaj stratoj kaj metis florkronojn sur lian kapon. Sinjorinoj kisis lin kaj kurtizanoj ĵetadis al li ruĝajn florojn el siaj portseĝoj. Aliaj sendis al li leteretojn, ankoraŭ aliaj — ŝlosilojn de siaj dormoĉambroj.

La vetkurado de la junuloj nur ekflamigis la soifegon de la Romanoj al amuzo kaj ekscito. Post la kurado de l’ junuloj komenciĝis tiu de infanoj, kaj poste vetkurado de simioj. Kaj en la fino — la mokamuzo, kiun la karnavalo donis al la kredantoj de Kristo — la vetkurado de judoj.

Laŭ malnova tradicio la judoj devis havigi vetkurantojn por ĉiu karnavalo. Ne pro sporto, sed por moko kaj amuzo. Ĉiam oni speciale elektis la pli maljunajn kaj pezkorpajn, judojn kun kurbaj piedoj kaj dikaj korpoj, judojn kun kriplaj movoj, por ke iliaj komikaj figuroj amuzu la avidan popolon.

La juda komunumo en Romo ĉiam pretigis du vetkurantojn, kiuj specialiĝis en tiu ludo, per kiu la judoj devis amuzi la Romanojn dum ilia karnavalo. Ili prenis sur sin la mision gajigi la popolon dum la karnavalo. Ili estis la du »idiotoj« de la geto: Ĥaim Adoni kaj Mordeĥaj Alpi, niaj du konataj arlekenoj, kiuj por la roma juda komunumo iris en la preĝejon por aŭskulti la devige truditan kristanan predikon. Tiel same, kiel la kristanoj bezonis amuzistojn, ankaŭ la judoj bezonis ilin por gajigi la gastojn dum edziĝaj festoj. Ambaŭ idiotoj ludis diversajn scenojn, »skelet-dancojn« kaj aliajn burleskaĵojn. En Simĥat Tora kaj Purim ili amuzadis la judan komunumon per komikaĵoj, kaj la komunumo pagis al ili jaran salajron, por ke ili estu la vetkurantoj por la judoj dum la karnavalo.

Ambaŭ idiotoj tiel emociiĝis en sia rolo, ke ili simple sinforgesis, kiam komenciĝis ilia vetkurado, kaj ili iĝis tiel ekinteresitaj, ke unu volis antaŭkuri la alian kaj gajni la veton. Ili prepariĝadis por tio kaj poste imitis la verajn vetkurantojn.

Romo senpacience atendis ilin. Tuj kiam oni ekvidis ilin malfacile spiregantaj kaj kurantaj tra Pi-Appia, kun la malrektaj piedoj kaj kriplaj gestoj, epidemio de rido kaj moko ekkaptis la furioziĝantan maron da homaj kapoj kaj maskitaj vizaĝoj.

— He, pli rapide, judo, pli rapide! Kaptu viajn glitajn piedojn!...

— Vidu, kiel li balanciĝas, kvazaŭ la febro puŝus lin!

— Kaj ĉe tiu posttrenas sin vosto. Mi mem vidis. Precize kiel diabla vosto!

— Vidu tiun harkovritan voston! Kiel mia pudelo. Ĥa! ĥa!

— Mi vetas sur li mian ĝardenon, mian ĉevalon, mian kirason mi vetas sur li.

— Li antaŭatingos la ruĝharulon. Li saltas kiel simio. Vidu!

— Judaĉo! Mi eltranĉos la uteron de via graveda edzino kaj enkudros katon en ŝian ventron, se vi malgajnos la veton. Mi vetis sur vi mian plej bonan ĉevalon.

Tiaj krioj falis al ili de ĉiuj flankoj. Oni vipis ilin per rido kaj kuraĝigis per insultoj kaj pugnoj, por ke ili antaŭkuru unu la alian. Sed ĉi-foje la popolo ne kontentiĝis de la »oficialaj« kurantoj, kiujn la geto havigis. Ebriaj de ridado kaj infektitaj de amuzavido ili komencis peli la honestajn judojn el la deputitaro, starantajn apud la triumfarko de Tito. La piaj judoj de Romo, kiuj devis ĉeesti kaj vidi, kiel iliaj »reprezentantoj« gajigas la popolon, pro honto kaj doloro klinis la vizaĝojn al tero. Kaj por ke ili ne devu rigardi la vizaĝojn de la premantoj — ĉar tio estis leĝe malpermesita — ili kovris la okulojn per la manoj. Subite ili estis ĉirkaŭitaj de ĉiuj flankoj kaj ekpelataj kun krioj kaj bruo, ridoj kaj mokoj:

— Judoj! kuru, kuru, kuru!

Timeme kaj tremante ili ĉirkaŭrigardis kaj ne sciis, kion la kristanoj postulas de ili. Nur ĉiuflanke etendiĝis al ili pugnoj, minacaj krioj, ebriruĝaj okuloj. Tie kaj tie ĉi skurĝoj kaj hundrimenoj jam vipis iliajn piedojn kaj puŝis ilin:

— Judoj! kuru, kuru, kuru!

Kelkaj el ili, timigitaj, konfuzitaj, ne sciante, kion oni volas de ili, instinkte komencis kuri. Envolvitaj en longajn talisojn, ili komencis kuri. La kvastoj implikiĝis inter iliajn piedojn. Kelkaj falis. Aliaj ĉirkaŭvolvis la vizaĝojn per la talisoj kaj lasis bati sin. Kurinte kelkajn paŝojn, ili subite haltis kaj time rigardis ĉirkaŭen, ne sciante kion fari. Tiu malespero de la judoj, tiu falado de unu sur la alian kaj tiu implikiĝado vekis plej altan ekstazon de ebriaj krioj. Ĝi estis kiel knaranta fajro, kiel furiozaj hurlegantaj maroj. Ĉie aŭdiĝis eĥado de nehomaj krioj. Ju pli malproksime, des pli granda fariĝis la flirtado de nudaj manoj, pugnoj kaj okuloj:

— Judoj! kuru, kuru, kuru!

En la mezo staris la blinda reb Jakov. Per siaj manoj li komencis palpi ĉirkaŭ si, kiel homo, troviĝanta sur nesekura grundo. Sed lia vizaĝo ne esprimis timon. Kvieta kaj malĝoja, kia li ĉiam estis, li klinis sole pli profunden la kapon, kaj lia barbo bone atingis lian zonon. Li moviĝis de la loko. Tuj la gajaj maskoj, kiuj pelis la judojn, ekvidis lin kaj volis aliri kaj mokŝerci pri li. Subite vualita junulino premtraiĝis tra la kordono de svisaj soldatoj, kiu gardostaris ĉirkaŭ la papo. Ŝi alkuris al la grupo de judoj, aliris al la blinda reb Jakov kaj ekprenis lin je la mano.

Sed tuj ilin rimarkis la gajaj amasoj. Ili interrigardis unu la alian. Kelkaj alkuris al ili, komencis forŝiri la knabinon de la maljunulo.

La maljunulo kroĉis sin al ŝi, sed la du maskoj ŝiris la knabinon for de la maljunulo.

— Forŝiru de ŝi la vualon! Rigardu, ĉu valoras! ekkriis unu el la popolo.

Kaj unu el la maskoj ŝiris la vualon de sur la kapo de l’ junulino.

Kaj okazis io, pri kio neniu komprenis, kiel kaj kio fariĝis, Unu el la maskituloj, ekvidinte la malkovritan vizaĝon de l’ junulino, subite ekfleksis la genuojn kaj komencis krucosigni.

Neniu sciis, kio okazis, sed vidante, ke maskito genuas antaŭ la junulino, oni komencis ĉirkaŭrigardi kaj serĉi iun inter la popolo, kaj subite oni rimarkis ŝin — tiun, kiu staris tie apud la blinda judo kaj rigardis per siaj malĝojaj okuloj kaj ridetantaj lipoj, kvazaŭ kun granda doloro kaj kompato, al la furioza bruanta popolo. Kaj tuj iu el la amaso ekkriis:

— Vidu, vidu, kiu tie staras! La Sankta Madono, la »Madono de Amo« — vidu, vidu!

— La Madono de »Sankta Koro« riveliĝis!

— Ŝi, Ŝi mem en propra sango kaj karno!

— Ho, Sankta Patrino! Kompatu!

Kaj fariĝis, kvazaŭ la teruro de Dio atakis la grandan amason. La teruro infektis kaj inundis kiel maro la bruajn homondojn. Tie kaj tie ĉi homoj forŝiris la maskojn de siaj vizaĝoj, deŝiris la fantaziajn ĉapelojn kaj idolanajn vestojn. Homaj vizaĝoj malkovriĝis en tiu maro de maskoj. Tie kaj tie ĉi homoj ekfleksis la genuojn, levis la manojn al la bildo, kiu aperis antaŭ ili. En la malproksimaj stratoj oni ne sciis, kio tie ĉi okazis. Kaj de tie atingis ankoraŭ la gajaj karnavalaj kantoj, la ridado de l’ amasoj. El la malproksimaj stratoj eĥis ankoraŭ la krioj kaj bruo, sed tie ĉi homoj jam genuis sur la tero, levante la manojn al la ĉielo kaj kantante »Ave Maria«.

Kiel antaŭ fajro, kiu falis de ĉielo, ili forŝoviĝadis de ŝi kaj forkuris de ŝia vojo, teren ĵetis sin antaŭ ŝi, klinis la vizaĝojn kaj etendis al ŝi la manojn.

La juda filino de l’ geto prenis sian blindan avon je mano kaj forkondukis lin de la amasoj, preter la time genuantaj homoj, kiuj kuŝis antaŭ ŝiaj piedoj kiel kvieta akvo. Kaj ŝi malaperis kun li en la geto.

Tie, en la malproksimaj stratoj, unu demandis la alian: kio okazis?

XIII.

La kaptita Dio

Supre, en la supraj apartamentoj de Vatikano, la papo Paŭlo IV sidis en sia ĉambro, kiu konsistis el nuda kvarmura ĉelo, aranĝita kiel ĉambro de izola monaĥo. Sur sia malmola monaĥa benko sidis la papo, fikse rigardante la dolormienan suferantan Jesuon, kiu staris antaŭ li sur la nuda tablo. Lia peza longa vizaĝo estis ankoraŭ pli peza kaj pli malhela. Dikaj, grandaj pezaj faltoj kuŝiĝis unu sur la alian sur lia vizaĝo, kaj la malplenaj malsuprenpendantaj faltrandoj englutis liajn apenaŭ videblajn okulojn. Lia buŝo larĝe entranĉiĝis en lian vizaĝon, kaj du dikaj faltoj malsupreniĝis kiel du torentoj ĉe ambaŭ anguloj de lia buŝo. La vizaĝo estis vualita en terura melankolio. Kaj kiel nigra estis lia vizaĝo, tiel nigraj nun estis liaj spiritagordo kaj pensoj.

Per siaj longaj malmolaj fingroj li prenis la krucifikson kaj fiksrigardis ĝin.

— Kiuj ili estas, tiuj, de kiuj Vi devenas? Ĉu ankoraŭ Vi estas kunligita kun ili per Viaj korpo kaj sango? Ĉu Vi ne havas forton super ili, ke ili arogas tiel longe kaj tiel obstine malkonfesi Vin? Ĉu Dio, Via Patro, sendis Vin nur al ni, al la sklavoj, kaj la filojn Li mem prenis sub Sian protekton? Ĉu eble per sekreta forto ili kaptis Vin kaj Vian Sanktan Patrinon, kaj ili turmentas Vin en siaj sinagogoj, pikas Vian koron kaj tiras el ĝi Vian sangon, kaj tenas Vian Sanktan Patrinon ligita per katenoj, al siaj sinagogoj, por ke Ŝi faru por ili miraklojn kaj savu ilin el niaj manoj? — Ili sendas Ŝin en fajron kaj akvon, por ke Ŝi savu ilin? Diru, diru, diru!

Li forte remetis la krucifikson sur la tablon, malfacile stariĝis kaj liaj pezaj paŝoj resonis tra la larĝa granda ĉambro, kiel la frapado de martelo.

En sia fantazio li vidis, kiel la Sankta Patrino estas kaptita de la judoj, tiel kiel la roma homamaso kredis, ke la judoj laŭ mistera forto ĵurigis per profanaj libroj la Sanktan Patrinon, ke Ŝi restu en ilia geto kaj savu ilin el malfeliĉoj. Li vidis, kiel Ŝi, la Sankta Koro, la Elektita Virgulino, la Patrino de la Infano Jesuo, kuŝas en la juda geto ĉe la sinagogaj pordoj alligita per fera kateno. Tie la judoj turmentas Ŝin, ridas kaj mokas Ŝin. Kaj ĉiufoje, kiam ili estas en danĝero, ili ellasas Ŝin, maskas Ŝin kiel judan junulinon, kaj tiam Ŝi aperas antaŭ la kristanoj, dum la judoj rifuĝas. Poste la judoj kondukas ŝin returne en la sinagogojn kaj denove ligas Ŝin per kateno kaj malliberigas Ŝin en sekreta ĉambro de sinagogo.

Liaj grizaj haroj hirtiĝis, la faltoj de lia vizaĝo komencis ludi: jen disiĝi, jen kuntiriĝi, kiel la faltoj de serpento. Li estis superstiĉa, kiel lia popolo, kaj li tiel klare vidis tiun bildon. — Kial do ne! — li pensis — Ĉu ili ne ŝtelvenas en niajn preĝejojn, ŝtelas de sur la altaroj la sanktan panon, la koron de Jesuo Kristo, la vinon — la sangon de Jesuo Kristo, kaj portas ĝin en siajn sinagogojn, kaj pikas la panon, la sanktan koron de Jesuo, pikas kaj pikadas ĝin ĝis ili eligas la lastan sangeron el la Sankta Koro kaj enbakas ĝin en siajn macojn, kaj en la paska vespero ili kaj iliaj infanoj manĝas la koron de nia Dio, kaj ebriiĝas de la sango de l’ malfeliĉa Jesuo Kristo.

Penetris lin granda kompato al la malfeliĉa Jesuo Kristo pro tio, ke oni tiom turmentas Lin. Li aliris al Dio kaj prenis Lin en sian manon. Li volis surgenue ĵeti sin antaŭ Li, sed li ne povis... Li volis preĝi al Li, sed li ne povis... Tio, kion li sentis por tiu Dio, estis nur senlima kompato, kompato al Tiu, kiu jam tiom multe suferis, kiun oni krucumis, batante najlojn en liajn fingrojn, kaj kies sangon judoj suĉas por ĉiu pasko... Li konsolis tiun Dion, per sia peza mano li karesis Lian turmentitan korpon, kaj trankviligis Lin tiel, kiel oni trankviligas batitan infanon. Kaj li milde parolis al li, plore kaj kompateme:

— Mi venĝos vin, ĉiujn Viajn suferojn mi venĝos. Per fajra glavo mi venĝos!

Sed preĝi al Li — li ne povis...

Li sentis sin nun pli forta ol lia Dio, pli potenca ol Li — li povas ja venĝi Lin. Ŝajnis al li, ke li mem, Paŭlo la Kvara, la papo de ĉiuj katolikoj, la reprezentanto de Jesuo — li estas Dio. En liaj manoj kuŝas la forto de l’ mondo. Nur li kapablas puni la malamikojn de Dio. Tiu, kiu staras tie sur la tablo, estas turmentata infano, kiun la judoj malliberigis kaj suferigas. Sed li, la dio, Paŭlo la Kvara, li venĝos Lin.

Li ekhavis la senton fali surgenue antaŭ si mem, preĝi al si mem, glori sin mem, al si mem servi, ĉar alian dion li ne havis...


Li tintigis la tirsonorilon kaj ordonis venigi la kardinalon Miĥel Ghislieri, la grandinkvizitoron de l’ sankta papo.

Kiam la kardinalo en sia ruĝa inkvizitora ĉapelo kaj skarlatruĝa mantelo eniris, la papo demandis lin:

— Ĉu ili konfesis?

La inkvizitoro silentis momenton kaj poste diris:

— Ĝis nun — ne.

— Kion vi faris kun ili?

— La maljunulojn mi trifoje tenis sub la rado. Sed la fizikistoj diris al mi, ke oni ne povas subradigi ilin la kvaran fojon, ĉar ili ne eltenos tion.

— Gardu ilian vivon — diris la papo. — La eklezio ne mortigas sekrete en la torturkeloj. La eklezio bruligas publike. Kaj la junuloj? — li plue demandis.

— Du junulojn mi metis sub la »akvofalon«. Unu freneziĝis, la alia ankoraŭ turmentiĝas.

— Ĉu neniu el ili konfesis?

— Ĝis nun — neniu.

— Kaj ĉu neniu montras la deziron akcepti nian religion?

— Ili estas tre obstinaj.

— Ni devas gajni iun ajn el ili: la eklezio devas ĝui sian venkon. Kaj kun »ŝi« kion vi faris?

— Laŭ via ordono, Sankta Patro, mi ne kuraĝas tuŝi ŝin. Ankoraŭ ŝi teruras pro sia simileco al la Dipatrino kaj ĉiuj niaj homoj, la monaĥoj, timas tuŝi ŝin.

— Ĉu oni observas ŝin?

— Ŝi sidas apud sia blinda avo. Dum la tuta nokto ambaŭ kantis psalmojn en la malbenita lingvo.

— Ĉu oni provis forigi de ŝi la maljunulon?

— Ni provis. Sed kiam la maskitaj monaĥoj eniris ŝian ĉelon kaj volis elkonduki la blindan maljunulon, ŝi stariĝis antaŭ li kaj ekrigardis la monaĥojn. La monaĥoj rekonis en ŝi la vizaĝon de Dipatrino kaj ekgenuis antaŭ ŝi, signante krucon.

— Ĉu neniu el la monaĥoj kuraĝis plenumi la ordonon de la eklezio?

— La popolo kredas, ke ŝi estas la Sankta Patrino, kiun la judoj ĵurigis per siaj sorĉitaj libroj, ke Ŝi loĝos en ilia geto por savi ilin el niaj manoj.

La papo silentis momenton, ekrigardis la grandinkvizitoron kaj demandis:

— Ĉu vi ankaŭ kredas, ke ŝi estas la Sankta Dipatrino?

La kardinalo silentis.

— Kial vi ne respondas?

— Ŝia vizaĝo tre similas al tiu de nia Sinjorino, la benita Patrino de Sankta Kristo.

— Kaj la judoj malliberigis Ŝin.

— La judoj kapablas ĵurigi per siaj idolanaj libroj tiel same, kiel ili ĵurigis per mistera forto la kardinalon Kristapella Madruzzi, ke li presu iliajn librojn spite al via malpermeso.

— Ĉu kardinalo Madruzzi presas judajn librojn?

— En Riva di Trenta li funkciigis por ili presejon kaj tie presis por ili dufoje la malbenitan Miŝna, kiun vi ordonis bruligi.

— Bruligi! nenia juda libro troviĝu sur la itala tero. Kaj la nomon de kardinalo Madruzzi metu sur la nigran liston. Konduku min al ŝi. Se ŝi vere estas la Sankta Dipatrino, nia benata Sinjorino, kaj ŝi estas malliberigita de la judoj per iliaj malbenitaj libroj, tiam kristano devas ŝin savi el iliaj manoj.

— Ĉu vi, Sankta Patro, volas iri en la inkviziciajn kelojn? en la torturkamerojn?

— Se vi timas proksimiĝi al ŝi, mi mem iros tien por liberigi nian benatan Sinjorinon el la manoj de fremduloj. Mi estas la anstataŭanto de Dio sur la tero.

Kaj la papo, akompanata de la grandinkvizitoro, iris en la kelojn de la inkvizicio por liberigi la Sanktan Dipatrinon el la juda kaptiteco.

XIV.

En la keloj de la inkvizicio

En la volbitaj keloj de la preĝejo de St. Anĝeliko portiĝadis nokte vekriado de turmentatoj, kiu resonis kontraŭ la dikaj muroj de la keloj kaj strangoliĝis en la fundo de la volbaĵaj traboj, en la malproksimaj erarigaj labirintanguloj, vualitaj en nigreco de mallumo. En angulo, ĉe muro kuŝis amase homaj estaĵoj, moviĝantaj kiel rampantaj vermoj kaj skafandrantaj en lagetojn da sango, kiu fluis el iliaj vundoj. En aparta angulo homaj estaĵoj pendis — la piedoj supren — sur feraj pendigiloj kun kapoj malsuprenpendantaj super brulantaj ŝtipoj. El rompmaŝinoj elstaris homaj kapoj. Kaj monaĥoj kun nigraj maskoj sur la vizaĝoj, kun nigre kovritaj kapoj, per ardantaj pinĉiloj eltiradis ungojn el la fingroj, harojn de la kapo. De ĉie venis vekrioj. En la aero portiĝadis homa lamento, kiel blekegoj de buĉataj bovoj. Kaj tio aspektis, kvazaŭ la keloj de la preĝejo de St. Anĝeliko estas homviandejo, ĉar en ĉiu angulo svarmis homaj korpopecoj. La ŝtona planko de la kelo fariĝis lubrike glita de homa sango, kaj la muroj estis makulitaj de homa sango...

Homoj estis turmentataj en rompmaŝinoj, kaj homaj korpopartoj estis ŝlositaj en ferajn kestojn. Homoj stertoris en ardegantaj kaĝoj sole tial, ĉar iu atestis, ke ili ŝanĝis ĉemizon por sabato. Sufiĉis, se servisto atestis pri sia sinjorino, ke ŝi kutimas ĉiuvendrede bani sin — kaj jam oni trenis ŝin en la torturkelojn de la inkvizicio kaj turmentegis ŝin por ke ŝi konfesu, ke ŝi havas sekretan rilaton kun la juda religio.

La judojn oni turmentis en apartaj keloj, ne kune kun la kristanoj, por ke la kristanoj ne vidu la obstinon de la judoj, por ke ili ne vidu la alligitecon de la judoj al sia religio kaj ilian fieran suferadon de la gehena fajro de la eklezio pro sia Dio kaj kredo, ĉar la kristanoj povus ja lerni tion de la judoj... Jen el tiu kelo, en kiu oni turmentegis la judojn, oni aŭdis neniajn kriojn, neniajn lamentojn nek ĝemojn de superhomaj suferoj kaj turmentoj. El tiu kelo resonis kantado, kaj ĝi estis la sola angulo en la granda preĝejo de St. Anĝeliko, la sola ĉelo en la tuta sankta Romo, el kiu ŝvebis gloro kaj preĝo al Dio...

Kion nur la homa fantazio povis elpensi en siaj profunde kaŝitaj mondoj, el kiuj ĝi venas, tion la eklezio elpensis por turmentegi la judojn. La inkvizicio akuzis la judan komunumon en Romo, ke la rabenoj de Romo per mistera ĵurigo, per la forto de siaj misteraj libroj, devigis la Patrinon de Jesuo, kiu devenas de judoj, veni en ilian geton. Tie la judoj malliberigis Ŝin en kaŝita sinagogo, kaj katenis Ŝin. Kaj se estas bezono, la judoj sendas la Dipatrinon por ke Ŝi savu ilin el la kristanaj manoj. Kiam la judoj de Romo ekaŭdis, kion la Eklezio postulas de ili: ke ili liberigu la Dipatrinon, ili pensis, ke la papo kaj ĉiuj kardinaloj freneziĝis. Sed komprenante, ke la eklezio serĉas nur pretekston por treni ilin en la torturkelojn de la inkvizicio, ili ekmokis pri la inkvizitora juĝo kaj respondis, ke ili ne bezonas homan korpon, kiu savu ilin el la manoj de la eklezio, ke por ili intervenas la unika vivanta Dio.

La inkvizicio aŭdis en tiuj paroloj insulton al Dio, kaj oni trenis dekon el la plej honorindaj maljunuloj de l’ geto en la inkviziciajn kelojn. La blinda reb Jakov kaj lia nepino Jefta mem anoncis sin al la eklezio, supozante ke tiamaniere ili helpos liberigi la ceterajn maljunulojn kaj forigi la falsan akuzon kontraŭ la judoj, ĉar la eklezio konvinkiĝos, ke Jefta ne estas la Sankta Patrino, sed simpla juda junulino, vivanta kun sia avo en roma ekzilo kaj kaŝanta sin, kiel ĉiu juda junulino, antaŭ la kristanoj kaj la eklezio.

Kiel forte la maljunulo konsterniĝis, kaj ankoraŭ pli la junulino, kiam ili rimarkis, ke oni rilatas al ili, kiel al supernaturaj estaĵoj! La preĝejaj servistoj, la inkviziciaj monaĥoj kaj pastroj timis proksimiĝi al ŝi. Ili falis vizaĝaltere antaŭ ŝi, ĉiufoje kiam ili ekvidis ŝin, kaj signis krucon antaŭ ŝi, etendante al ŝi la manojn en preĝo. Oni tenis la junulinon kaj ŝian avon en aparta ŝlosita ĉambro. Kaj kiam la inkvizici-monaĥoj kovritaj per maskoj eniris por forkonduki de ŝi la maljunulon, sufiĉis, ke Jefta ekrigardis ilin per siaj grandaj okuloj, kaj ili ekgenuis antaŭ ŝi kaj timeme foriĝis...

Kaj ĉirkaŭ ili oni turmentegis la aĝulojn kaj rabenojn de Romo en plej teruraj suferoj, por ke ili konfesu, ke ili ensorĉis la Sanktan Patrinon. Du el ili estis starigitaj sub la »akvofalon«. Ĝi estis terurega turmentilo, kiu en daŭro de nur kelkaj horoj frenezigis sian viktimon.

En angulo de l’ torturkelo staris du junuloj, senvestigitaj ĝisnude, alligitaj per la manoj, piedoj kaj tuta korpo al fera stango. Super la kapoj de ambaŭ junuloj pendis grandaj ujoj da malvarma akvo, kiuj tra truitaj korkoj ĉiusekunde ellasis guton. La gutoj faladis sur la kapojn de la nudaj viktimoj, kaj la kapoj estis tiucele razitaj. La akvujoj estis lokitaj tiel, ke la gutoj falu sur la malantaŭan parton de la kapo, kie troviĝas la cerbo. La gutoj malsuprenruliĝadis kaj fluis sur la vertebraron. Tiel la akvo gutadis ĉiusekunde. Kaj ĉiufoje, kiam guto falis sur la razitan verton, la nuda korpo ektremis kaj ektikis. Tiel la akvo gutadis sur la razitajn vertojn dum tagoj kaj noktoj senescepte, senĉese. Unu el la viktimoj jam freneziĝis, kaj alligita al la fera stango, li ekridis ĉiufoje — kiam akvoguto falis sur lian razitan verton — tiel nehoman ridon, elmontrante siajn grandajn dentojn el la malfermita buŝo, kaj larĝe malfermante la okulojn, ke la inkviziciaj monaĥoj ektimis lin. La alia viktimo ankoraŭ eltenis tion. Kuntirinte la piedojn sur la ligita ŝnuro, li ĉiufoje ekmordis la lipojn. Liaj okuloj gluiĝadis jam pro laceco kaj dormemego, sed ĉiufoje kiam la gutoj falis sur lian razitan verton, li ŝir-malfermis la okulojn kaj ion murmuris per la lipoj...

En aliaj lokoj kuŝis amase kelkaj homaj estaĵoj, kiuj apenaŭ moviĝis. Ili kuŝis spiregante. Al ili rampis, pli ĝuste trenis sin kaj ruliĝis alia homa korpo, kiun oni ĵus eligis el sub la premrado. Tiu, kiu ruliĝis sur la planko al la estaĵoj, kuŝantaj en la angulo, postlasis sur la ŝtona planko signojn de sango, fluanta el lia vundita korpo. Ĉiuj ĉi en la angulo unu post la alia jam estas kuŝintaj en la premrado, kaj nun ankoraŭ du turmentiĝas en tiu diabla maŝino. La homaj korpoj estis enŝlositaj en falditajn longajn feropecojn, kiuj estis aranĝitaj tiel, ke la pintoj de la falditaj feropecoj premis la angulajn membrojn de la homa korpo. La falditaj feraĵoj super la homaj korpoj estis premataj per premmaŝinoj kaj la feraĵoj kunpremis la manon kaj piedostojn de la viktimo kaj rompis ilin. Ĉiu el la turmentitoj ne plu estis kapabla uzi siajn manojn aŭ piedojn dum la tuta vivo.

La turmentoj, kiujn la premmaŝinoj kaŭzis, estis neelporteblaj. Tamen la judoj eltenis ilin. La mallaŭtaj ĝemoj, kiuj aŭdiĝis de ili, estis ŝajne plimulte kontraŭ la homa malbono ol pro iliaj korpaj suferoj. La okulojn ili forte kaj rigide elstarigis el siaj vizaĝoj, kaj silentis.

De temp’ al tempo nigre vestita monaĥo proksimigis krucon al vizaĝo de turmentata judo, kuŝanta en premrado, kaj kiam la maŝino bone premegis la ostojn de la judo, la monaĥo etendis la krucon al lia vizaĝo, por ke li kisu ĝin en signo, ke li rifuĝas sub la flugilojn de la kristana kredo. Sed ĉiufoje, kiam la judo en la premrado eksentis la odoron de l’ incensoj kaj la krucon antaŭ sia vizaĝo, li kvazaŭ viviĝis, liaj okuloj ekbrilis, kaj li deturnis la vizaĝon de la kruco.

Rampante kiel vermo sur la ŝtona planko, la turmentita judo, kiun oni ĵus liberigis el la premrado, alŝoviĝis al la ceteraj judoj en la angulo. La judoj en la angulo provis etendi al li siajn manojn, dezirante helpi lin, sed la manoj jam ne servis al ili — iliaj ostoj dispremiĝis en la rado. Sed nun ili ne sentis suferojn. Ŝajnis al ili, ke ili estas liberigitaj, sen manoj kaj piedoj, ke ili estas liberigitaj el la korpoj, kaj ili ne plu bezonas manojn kaj piedojn, ĉar ili ne plu posedas siajn korpojn. Kaj rigardante unu la alian per siaj grandaj okuloj, ili eksentis sin kunligitaj per tiuj siaj okuloj, proksimaj unu al alia. Kaj ili rigardis al sia turmentata frato, rampanta al ili kiel vermo kaj ŝmiranta la plankon per la sango el la malfermitaj vundoj. Kaj la frato rigardis al ili, kaj ili kuniĝis spirite.

»Elverŝu Vian koleron sur la popolojn, kiuj ne konas Vin, kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon«, — tiel ili preĝis tie en la angulo, rigardante al sia sanganta frato, kiu trenas sin al ili per sia sanga korpo kaj ne povas ilin atingi.

»Dio de venĝo estas la Eternulo,
Dio de venĝo!«

— elĝemis la turmentita judo, kaj restis svene kuŝanta sur la planko, ne povante atingi siajn fratojn.

Kaj subite fariĝis kvazaŭ la svenantaj judoj resaniĝis, kvazaŭ ili estus akirintaj flugilojn kaj flugus en aero super la kapoj de siaj turmentantoj, la demonoj — monaĥoj. El ĉiu angulo de la kelo, kie sangis judoj, turmentitaj en la rompradoj, premmaŝinoj, pendigiloj, fajrujoj, el la turmentoj de bruligitaj ungoj, el la ŝlositaj kaĝoj, de ĉie aŭdiĝis kantado en la kelo:

Ne al ni, Eternulo, ne al ni, sed al Via nomo
Faru honoron pro Via graco, pro Via vero!
Kial diru la popoloj: kie estas via Dio?
Ja nia Dio en la ĉielo faras ĉion, kion volas.
Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, faritaĵo de homa mano:
Ili havas buŝon, sed ne parolas.
Ili havas okulojn, sed ne vidas.
Ili havas orelojn, sed ne aŭdas.
Ili havas nazon, sed ne flaras.
Ili havas manojn, sed ne tuŝas,
Ili havas piedojn, sed ne iras,
Ne voĉas ilia gorĝo.
Kiel ili mem estas iliaj servantoj kaj ĉiu ilin fidanta.
Izrael fidas la Eternulon, Li helpas kaj ŝirmas ĝin.

Ĝi estis incitkanto, moko pri ilia Dio, pri ilia homa forto kaj pri la tuta ilia vivo — ili kompatis siajn turmentantojn, kiuj servas idolojn, lignon kaj ŝtonon, kaj la judoj ridas pri ili.

Konsterniĝis la maskitaj monaĥoj — demonoj kun siaj lancoj en la manoj. Kun siaj inferaj iloj ili aspektis kiel diabloj en gehena kelo, kiujn la judoj fortimigas per psalmoj. Por momento ili ĉesis turmenti siajn viktimojn, aŭskultante kiel ili kantas laŭdon al Dio el sub la torturradoj...

XV.

La triumfo de l’ kredo

Kiam la papo Paŭlo la Kvara venis en la kelojn de la inkvizicio kun la grandinkvizitoro, renkonte atingis lin el la martiraj ĉeloj kantado de la judoj, kiu sonis kiel kantoj el ploro kaj krioj de la kristanaj martiroj. Tiu kantado teruris la pastrojn kaj inkviziciajn demonojn, kaj ili ne sciis kion fari, kien forigi la kantadon de la judoj. La papo haltigis siajn pezajn paŝojn sur la sojlo de la martira ĉelo, kiu estis fermita per fera pordo, kaj aŭskultis la kantadon, penetrantan tra la pezaj feraj ŝtuparoj de la kelo. Li ekrigardis la grandinkvizitoron, la kardinalojn kaj pastrojn, kiuj akompanis lin, pezkore kaj senvorte, kaj silentante plue aŭskultis la kantadon.

— Estas la malbenitaj judoj, dirantaj la diablajn parolojn en sia malbenita lingvo. Ĝi estas sorĉparolo, gardanta ilin kontraŭ sufero, por ke ili ne sentu la turmentojn de l’ torturoj — tiel la grandinkvizitoro provis senkulpigi sin pro la kantado de la judoj.

La papo peze ekrigardis lin, kun rigardo, kiu penis eliĝi el la okuloj enŝlositaj inter la faltoj de lia vizaĝo.

Penetris lin timo interna, profunda, pro la triumfo de l’ kredo, kiu riveliĝis antaŭ liaj okuloj. Momenton li ekdubis sian forton kaj per la lipoj, dronantaj en la dikaj faltoj de lia vizaĝo, li murmuris:

— Ne. Estas psalmoj, kiujn ili tie kantas.

Ĉiuj silentis.

La papo palpebrumis je la muta fera pordo, kiu estis antaŭ li.

Oni malfermis la pordon, kaj li restis staranta sur la sojlo, rigardante en la martirĉelon.

Li vidis garbon da sangaj ostoj, en sangolago kuŝantaj sur angulo de ŝtona muro. Li vidis la sangajn korpojn, ŝovantajn sin sur la ŝtona planko unu al la alia. Li vidis la homajn korpojn, elstarantajn el la feraj kestoj, el la subhejtitaj homkaĝoj, el la rompradoj kaj premmaŝinoj, kaj ĉiuj ili estis kantantaj. Eĉ unu rigardon ili ne turnis al li.

Ektremis kaj ektimis la inkviziciaj demonoj, la monaĥoj kun nigre kovritaj kapoj, okupitaj per la sanga laboro. Por momento ili haltis, ekvidinte la plej grandan pastron starantan sur la sojlo de la martirĉelo. Ili ekgenuis antaŭ li same kiel demonoj, kiam ili ekvidas sian estron.

Sed la martiroj eĉ por momento ne lasis interrompi sin en sia laŭdkantado al Dio. Eĉ unu rigardon ili ne turnis al tiu, en kies manoj estis la sorto de ilia vivo, al tiu, de kies vorto dependas la liberiĝo el tiu turmentado. Estis al ili tute egale, ĉu oni turmentas ilin aŭ ne. Ne en la sanga kelo de la inkvizicio ili troviĝis. Tie kuŝis sole iliaj sangantaj korpoj. Sed iliaj animoj ŝvebis al Dio kaj senpacience atendis soife la momenton, kiam ili meritos ekvidi la vizaĝon de Dio.

Kaj ili preĝis al Dio.

Kaj la reprezentanto de Jesuo Kristo sur la tero, la idolo de ĉiuj kristanoj, Lia Sankta Moŝto papo Paŭlo la Kvara, la tirano de la kristana kredo, komencis dubi en sia animo pri la Dio, kiun li tenis en sia mano, forĝitan el unu arĝentopeco. Li rigardis la triumfantajn judojn kaj demandis sin mem:

Kun kia forto? Kiu estas ilia ŝirmanto? Kion ili vidas dum siaj lastaj minutoj? Kiu donas al ili la forton ignori ĉiujn suferojn kaj turmentojn de la torturoj, kaj kanti psalmojn al Dio el sub la rompradoj? Ne. Ne estas satana forto, kiu donas certecon, kvietecon kaj triumfon... Ĝi estas la forto de Dio...

Ŝajnis al li, ke la Dio, kiun li reprezentas, kiu pendas nun sur lia ruĝa velura rotundo en formo de turmentita krucumito, kiun la prapatroj de tiuj ĉi viktimoj krucumis — ke lia Dio ne havas forton super ili. Kaj same kiel tiam ili fortiĝis super Lia korpa forto kaj Li ne povis helpi sin kontraŭ ili, tiel same ili estas nun pli fortaj ol Lia morala, Dia forto kaj Li ne povas helpi sin kontraŭ ili... Kaj ekbrulis en li la kolero de senfortulo.

»Sed mi havas forton por turmenti ilin, kiel ili Lin turmentis« — li pensis. — »Mi estas Lia reprezentanto sur la tero, min ili turmentis, min ili turmentadas, min ili ignoras, kaj mi havas forton por repagi al ili pro tio per mia fera mano, per la mano de la fajra eklezio, mi Paŭlo la Kvara, la reprezentanto de Dio sur la tero, la papo de ĉiuj katolikoj, la estro de la eklezio«.

Kaj li levis la krucon, premis ĝin al sia koro ame kaj kompate, kiel oni premas al la sino batitan, senhelpan infanon, kies defendanto oni sin sentas. Li kisis la krucon kaj levis ĝin al la demonoj de la inkvizicio, al la nigre vestitaj monaĥoj, kaj li vokis al ili kun laŭta voĉo:

— Servistoj de la inkvizicio, faru la agon de la kredo por la gloro de la eklezio!

Kaj li benis ilin per la kruco.


En aparta ĉambro, en unu el la ĉeloj, estis enŝlosita en granda fera kaĝo, kie oni tenadis gravajn ekleziajn krimulojn, la maljuna blinda reb Jakov kaj lia nepino Jefta. La maljunulo dum sia tuta vivo sopiris martiran morton. Tion la kabalistaj disĉiploj de Ŝlomo Malko konsideris kiel apartan gracon, kiun Dio favoras al siaj elektitoj. Precipe de post la morto de Ŝlomo Malko, kies disĉiploj kredis, ke li reviviĝis, kaj depost la revelacio de la sankta reb Josef Karo en la sankta urbo Cefat, kiu tre influis ĉiujn kabalistojn de l’ mondo, la maljuna reb Jakov esperis la grandan tagon, kiam Dio elektos lin kaj lasos lin morti por la sankteco de Lia nomo!... De post kiam oni enŝlosis la blindan reb Jakov en la inkvizician kelon, li senĉese preparadis kaj pretigadis sin por tiu granda tago. Li purigadis sian korpon. Li preskaŭ ne gustumis manĝaĵon, sed vivtenis la korpon sole per akvo, por ne esti sinmortiganto, ĉar sinmortigo estis konsiderata de la judoj kiel plej granda peko, seniganta la pekinton je postmorta vivo. Li senĉese kantadis psalmojn kune kun sia nepino, aŭ meditadis pri altideaj aferoj kaj kaŝitaj mondoj. La sola guto de malĝojo en lia ĝojo estis la timo, ke la kristanoj volas — Dio gardu — fari ŝin idolo. Li timis, ke ili lasos ŝin vivi kaj ofte li parolis kun ŝi pri tio.

— Viaj patroj en la ĉielo, kiuj mortis martire, ne povos ripozi kaj hontiĝos antaŭ aliaj justuloj kaj sanktuloj.

Ŝi rigardis la avon kun siaj grandaj larmantaj okuloj kaj senvorte kisis lian maljunan manon.

La maljunulo komprenis ŝin.

— La patroj en la edeno ĝojos kun vi, infano mia.

Kaj la avo kun la nepino komencis kune kanti psalmojn:

»Kaj kiam mi ankaŭ iros
En la ombron de l’ morto,
Mi ne timos malbonon,
Ĉar Vi staras kun mi«.

Kiam oni anoncis al la maljunulo, ke la Sankta Patro, la papo mem venis por aŭskulti lin kaj postulas, ke li eliru el la kaĝo, la maljunulo ne ĉesis kanti kaj apogis sin sur sia nepino. Kaj ŝajnis kvazaŭ ambaŭ dancis kaj ĝojis.

Preninte sian nepinon je la mano, li eliris el la kaĝo, kaj kondukata per la mano de sia nepino al la seĝo de l’ papo, li ne ĉesis kanti sur la tuta vojo, laŭte, plenvoĉe, akompanate de la voĉo de Jefta:

Psalmo de David. La Eternulo estas mia lumo kaj savo.
Kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo.
Kiu povas min teruri?

En la tribunala ĉambro de la inkvizicio, sur skarlatruĝa trono sidis la anstataŭanto de Jesuo Kristo, papo Paŭlo la Kvara, en sia turforma ĉapelo kaj ruĝvelura rotundo. Ĉirkaŭ li brulis sangruĝaj kandeloj, fiksitaj kiel bastonoj en grandaj oraj kandelingoj. Ĉirkaŭ li staris are la kardinaloj kaj altrangaj ekleziuloj, eminentuloj de la inkvizicio. Kaj ĉe la piedo de l’ trono staris la alta forta kardinalo Miĥaelo Greisilieri, la grandinkvizitoro, volvita en sian skarlatruĝan velurmantelon, kun la ruĝa kardinala ĉapelo sur la kapo. Sur ambaŭ flankoj de l’ ĉambro staris du vicoj de pastroj kaj inkviziciaj monaĥoj nigre vestitaj, kun nigraj kapuĉoj, kun nigraj tukaj maskoj kovrantaj la vizaĝojn. Ili tenis ruĝajn brulantajn kandelojn en la manoj. Multaj el ili portis nigrajn mantelojn, sur kiuj estis pentritaj blankkolore ostaroj, kaj ili aspektis kiel skeletoj leviĝintaj el la tomboj, kun brulantaj kandeloj en la manoj.

En spaliro inter la teruraj nigre vestitaj monaĥoj kun brulantaj kandeloj kaj la demonoj-inkvizitoroj promenis la blinda reb Jakov, kondukata de sia nepino Jefta, kun trankvilaj mallaŭtaj paŝoj, majeste-mallaŭte. Ili rigardis nek al la monaĥoj, nek al iliaj brulantaj kandeloj, kvazaŭ ili nenion estus vidintaj, kvazaŭ neniu troviĝus en la tribunala ĉambro. Laŭte kaj klare ili kantis la psalmojn:

Se ekpaŝos kontraŭ min armeo,
Mia koro ne ektimos.
Se leviĝos kontraŭ min milito,
Ankaŭ tiam mi havos fidon.

Kaj la monaĥoj kaj pastroj vidis, kiel ŝi proksimiĝas, ŝi mem, kiun ili tiel bone konas de la sankta bildo. »La patrino de l’ amo«, al kiu ili preĝas kaj genuas, kies staturon ili portas sur oraj ĉenetoj ligitaj al iliaj brustoj, kies vizaĝon ili kisas en arda preĝo antaŭ ĉiu dormo kaj leviĝo. Jen ŝi mem iras, kun siaj grandaj petantaj okuloj, rigardantaj ame kaj sufere kun sia eta silenta buŝo, faltita por plori kaj tamen ridetanta. Ŝi mem en sia sankta staturo, en sia longa blua robo. Kaj ŝi tenas en sia delikata blanka mano la manon de la blinda judo kun granda longa maldika barbo kaj kun alta, alta serena frunto. Ĉu ŝi ne aspektas kiel la Patrino de Mizerikordo, kiu kondukas per sia mano la suferojn de tiu ĉi mondo sur la vojon de eterneco? Tie ĉi en la lumo de la ruĝa brilo, en la spaliro inter ruĝaj brulantaj kandeloj kaj nigre-vestitaj monaĥoj, irante mallaŭte kiel kanto, kondukante la maljunan sanktulon je la mano, ŝi similis la Sanktan Patrinon ankoraŭ pli multe ol ŝia bildo. Kaj timis antaŭ ŝi la monaĥoj kaj pastroj, kaj la koroj de altrangaj ekleziuloj ekdegelis antaŭ ŝi, kaj ŝvito de anksio aperis sur iliaj fruntoj. Tie kaj tie ĉi fleksiĝis genuoj antaŭ ŝi. Monaĥoj ne povis deteni sin, kaj kiam ŝi preteriris, multaj el ili kun kandeloj en la manoj ekgenuis antaŭ ŝi en plej profunda teruro. Mem la papo, vidante la palajn vizaĝojn de la kardinaloj, levis la arĝentan krucon, kiu pendis sur lia brusto, super la kapojn de la kardinaloj kaj super la kapojn de la monaĥoj, super la ĉambregon, kvazaŭ li volus gardi ilin kontraŭ la timo, kiu atakis ilin.

Sed Jefta eĉ unu rigardon ne turnis al ili. Irante per mallaŭtaj majestaj paŝoj, kvazaŭ en ritma danco, ŝi ne ĉesis kanti akompanante la blindan avon en la kantado de psalmoj.

Kiam ili venis antaŭ la tronon de l’ papo, silento trakuris la ĉambregon.

— Kiu vi estas, maljunulo, kaj kiel vi nomiĝas? — demandis la papo la blindan judon.

— Mia nomo estas Jakov Meduga kaj mi devenas el la familio Abarbanel, kiu estis ekzilita kun ĉiuj judoj el la lando de iliaj patroj, el Hispanujo, kaj ekloĝis en Kastilio, kaj de tie ekvagis kaj disvastiĝis tra la tuta mondo — respondis la blindulo.

En la ĉambrego ekregis silento. Oni aŭdis nur la knaradon de la kandelmeĉoj kaj la skribadon de la grandaj anserplumoj sur la faltiĝanta pergameno, sur kiu la du sekretarioj de la sankta tribunalo protokolis ĉion, kion la judo diris:

— Kaj kiu estas la junulino, kiu akompanas vin sur via vojo? — demandis la papo la maljunulon.

La blindulo etendis sian manon kaj prenante tiun de Jefta li respondis per siaj sendentaj gingivoj:

— Ŝi estas mia nepino Jefta, la filino de mia filo Josef Meduga, kiun Dio elektis viktimo por si kaj li estis bruligata de la inkvizicio en Lisabono por la gloro de la unika Dio, estanta super la ĉielo kaj sur la tero kaj por la gloro de nia kredo, kiu estas la vera kredo de la unika vivanta Dio.

Paliĝis la kardinaloj, unu ekrigardis la alian, sed la papo plue parolis.

— Maljunulo! La sankta inkvizicio akuzas vin kaj la rabenojn, ke per la forto de mistera parolo el viaj sorĉitaj libroj, konata sole al vi kaj la rabenoj, vi ĵurtrudis al la sankta spirito de nia Virgulino, la Sankta Patrino de nia Jesuo Kristo, ke Ŝi, en sia propra sankta formo, malsuprenvenu de la ĉiela trono. Kaj vi tenas Ŝin en via geto, en aparta ŝlosita sekreta ĉambro en via sinagogo, por ke Ŝi gardu vin kontraŭ kristanaj manoj. Kaj per la forto de via sorĉo vi devigis nian benitan Sinjorinon, la Sanktan Patrinon de nia Jesuo Kristo, ke Ŝi savu vin el la akvo dum la inundo, kaj el la manoj de kristanoj dum la lasta karnavalo. Kaj ankaŭ nun vi devigas Ŝin, per la forto de via sorĉo, stari apud vi kaj gardi vin. Judo! Ĉu vi konfesas vian pekon?

Reb Jakov silentis dum longa momento. Li streĉis siajn mortpalajn okulojn, kvazaŭ li volus vidi. En lia koro taŭziĝis preĝo, kiel ĉe Samson: nur unu fojon Dio donu al liaj okuloj la vidpovon, nur unu fojon li volas rigardi en la vizaĝon de la patro de ĉiuj kristanoj. Sed liaj okuloj estis blindaj por tiu ĉi mondo. Profunde en animo li vidis nur la lumon de la fajra vero flagranta en lia koro, kaj la grandan justecon de sia afero, kaj el lia koro elŝiriĝis preĝo al Dio, por kiu li estas preta fordoni sian vivon surteran. Li kaptis la manon de sia nepino kaj komencis laŭtvoĉe kanti kun ŝi.

La Eternulo estas mia lumo kaj savo.
Kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo.
Kiu povas min teruri?

— Judo, vi ne respondas al mi! La sankta tribunalo atendas vian respondon, judo!

— Ĉu tio estas la peko, pro kiu vi turmentas la sanktajn justulojn en la torturkeloj? — kriis la blindulo, kiel leono — ve al vi! Al kiu vi servas?! Al Dio, kiun oni povas ensorĉi? Al Dio, kiun oni povas ĵurdevigi per vorto? Al Dio, kiun oni povas malliberigi? Malfermu viajn okulojn kaj vidu la Unikan vivantan Dion sur la tero kaj ĉielo! Ne, ŝi ne estas via Dio — montris reb Jakov al sia nepino — ŝi estas nur malfeliĉa juda knabino, persekutata kiel ni ĉiuj pro la unika kredo de ŝiaj patroj.

Denove fariĝis mallaŭta movado en la ĉambro kaj pale ekrigardis la kardinaloj unu la alian. Sed la papo leviĝis de la trono, prenis la krucon en la manon kaj diris:

— Judo! Jam dufoje vi profanis antaŭ la alta tribunalo la eklezion kaj ĝiajn sanktajn dogmojn. Sed la eklezio estas kompatema kaj pacienca kiel patrino, kiu larĝe malfermas siajn brakojn por akcepti sian erarvagintan infanon. Aŭskultu la vokon de nia patrino la sankta Eklezio — diris la papo kaj malsupreniris de la trono kun kruco en la mano, etendante ĝin al la vizaĝo de l’ judo — antaŭ viaj blindaj okuloj mi tenas la lumon de l’ mondo, la brilon de Dio. Eksentu Lin en via koro, fleksu viajn genuojn antaŭ Li, por ke via peka animo, kiu profanis Dion, estu absolvita kaj akceptita en la ĉielan regnon.

La judo eksentis la arĝentan krucon super sia vizaĝo kaj la odoron de incenso en sia spirado. Kun kolero li forigis la krucon per siaj manoj kaj ekkriis:

— Antaŭ kiu genufleksi? Al kiu preĝi? Al kiu servi? Al arĝentopeco, kiun juvelisto forĝis per sia martelo, kaj kiun oni povas aĉeti per mono, vendi por mono, prunti kiel garantiaĵon?

— Judo, mi alvokas vin refoje, genuu antaŭ tiu simbolo, pro la suferoj, kiujn Li elportis pro vi, pro mi kaj niaj pekoj — denove la papo proksimigis la krucon al la vizaĝo de l’ judo.

— Al homo krucumita, al homo turmentita mi servu?! Mi povas nur kompati Lin, bedaŭri, sed servi al Li?! — ridete diris la blindulo en kastila lingvo.

La vizaĝo de l’ papo ruĝiĝis. Liaj faltoj leviĝis kiel uragano sur maro. Li perdis sian patran paciencon, per kiu li estis surprizinta la tribunalon, kaj ekkriis kun minaca voĉo:

— Judo! la brakoj de la eklezio atingas malproksimen kaj ardas kiel fajra pinĉilego! — li denove etendis la krucon al la vizaĝo de l’ judo.

— Tiel parolu, sankta patro. Ĝi estas via lingvo. Pli bone diru, ke ni servu al vi, ke ni genuu antaŭ vi, preĝu al vi. Vi estas la dio de ĉiuj katolikoj, vi estas pli forta ol Li, vi povas puni tiujn, kiuj vin spitas! Vi povas turmenti en la torturkeloj, bruligi sur la aŭtodafeoj. Vi estas potenca. Vi estas la dio de ĉiuj katolikoj, ne Li. Vi estas pli forta ol Li, ho sankta patro!

La kruco tremis en la manoj de l’ papo. Lia vizaĝo ruĝiĝis. La malplenaj faltoj pufiĝis. La judo diris al li tion, kion li portis profunde en sia koro kaj pri kio li timis pensi. Kaj subite li per krucekbato mutigis la kriadon de l’ judo. Torento da sango ekfluis el la vizaĝo de l’ judo kaj priŝmiris la arĝentan krucon en la mano de l’ papo. Sangogutoj fluis de sur la kruco, falante sur la korpon de Jesuo, kiu estis fiksita al la kruco.

Ĉe la blinda reb Jakov genuo ekfleksiĝis, kaj tio ŝajnis, kvazaŭ li estis ekŝanceliĝinta. Sed li tamen restis staranta, kaj kun sangmakulita vizaĝo li diris psalmon mallaŭte:

Ĉar pro Vi mi portas malhonoron,
Honto kovras mian vizaĝon.

Kaj kiam la inkviziciaj monaĥoj laŭ signo de l’ grandinkvizitoro fortrenis la blindan reb Jakov en la torturkelojn, aŭdiĝis kantado:

La Eternulo estas mia lumo kaj savo.
Kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo.
Kiu povas min teruri?

Jefta faris movon, kvazaŭ dezirante sekvi la maljunulon. Etendante al li la manojn, ŝi fiksis sur li la rigardon, sed la papo baris al ŝi la vojon. Etendante al ŝi la sangmakulitan krucon, li ekkriis al ŝi:

— En nomo de Dio, Filo kaj Sankta Spirito, diru, kiu vi estas?

Jefta ekrigardis rekte en liajn okulojn. El ŝiaj okuloj elŝprucis du plenaj perlaj larmoj kaj ekpendis sur ŝiaj okulharoj.

La papo ne povis elteni ŝian rigardon. La doloro de ŝia vizaĝo tremigis lian koron. Li proksimigis la krucon al ŝia vizaĝo kaj ekvokis:

— Vi estas la spirito de nia benita Sinjorino, la Patrino de via Filo. Genufleksu, adorkliniĝu al Liaj suferoj. Se ne, vi nur per sorĉo estas ŝtelinta la aspekton de nia benita Sinjorino, kaj vi portas ĝin kun malpura forto por trompi niajn korojn.

La du plenaj larmoj malsuprenfluis de ŝiaj okulharoj. Ili ruliĝis kiel perloj tra ŝiaj vangoj kaj haltis sur la roza rando de ŝia buŝo.

Tremis la kruco en la mano de l’ papo. Lia koro senfortiĝis kaj li ne povis elteni ŝian rigardon.

— Fajro konfirmu, kiu vi estas! Se vi estas nia benata Sinjorino, fajro ne superregos vian sanktan korpon, kiel ĝi ne superregis la korpojn de aliaj sanktuloj. Se ne, vi per sorĉo havigis al vi la vizaĝon de l’ Sankta Patrino — diris la papo.

Sur la preĝantaj lipoj de Jefta ludis rideto, kaj neniu sciis kion ĝi signifas. Ŝajnis, ke ŝi ploras kun rideto kaj ridetas kun ploro...


En ĉiuj preĝejoj de Romo oni celebris dankdiservojn. El Romo estis dissendata bulteno tra la tuta katolika mondo, ke la tago de sankta Paŭlo estas deklarita granda eklezia festo. Specialaj laŭdkantadoj kaj dankdiservoj estu celebrotaj en la preĝejoj, kaj sur la preĝejajn kortojn oni procesie elportu la sanktajn flagojn kaj ekleziajn bildojn. Kaj la ekleziaj skribistoj enskribis tion en la kronikon de la eklezio por ĉiuj venontaj generacioj okaze de la granda miraklo, kiun faris la papo Paŭlo la Kvara, batalinte kun danĝera satano, kiu maskis sin per la formo de Dipatrino, kaj estis venkita dank’ al la miraklo, per la sango de Jesuo Kristo, aperinta sur la kruco en la mano de l’ papo.

XVI.

La ago de kredo

En ĉiuj korsoj, kie la roma popolo kunvenadas, en ĉiuj preĝejoj, sur ĉiuj placoj trubadoroj dum multaj semajnoj antaŭe trumpetis per grandaj arĝentaj trumpetiloj, kaj vokistoj vokanoncadis, ke en la sekvonta granda eklezia festo de »Dia Korpo« sur la placo »Camp di Fiarro«, kie tradicie estis bruligataj judaj libroj kaj vivoj, okazos grandioza aŭtodafeo, ago de kredo. La danĝera sorĉistino el Kastilio, kiu per sorĉo havigis al si la vizaĝon de l’ Sankta Patrino laŭ ĝia aspekto sur la bildo »Patrino de Amo«, pendanta en la monaĥejo »Sankta Koro«, estos publike bruligata por ke per fajro pruviĝu, ĉu ŝi vere estas la Sankta Patrino, aŭ nur sorĉistino kiel la inkvizicio akuzas ŝin.

En la festotago de »Dia Korpo« la suno super Tibro estis ruĝa kaj fajra, kiel brulanta maso da peĉo kaj ekde tagiĝo ĝi batis per tiel sufoka varmego, ke ŝajnis — la suno forbruligas la tutan aeron, troviĝantan super la stratoj de Romo — kaj Romo sufokiĝos. Kaj kune kun la flama suno, kiu pli kaj pli multe bruligadis la ĉielvolbon super Romo — ekde mateno aŭdiĝis obtuza kaj timiga sonorado de la preĝejaj sonoriloj kaj ŝajnis, ke estas la sonoriloj, kiuj vekas la brulantan sunon en la ĉielo, malsuprenigas ĝiajn fajroflamojn kaj incitas ĝiajn fajrolangojn al bruligo kaj fortrinko de la aero de Romo... La sonorado de Romo, komenciĝinta kun kompato kaj preĝo, mallaŭte kiel malproksime agonianta ploro, pli kaj pli kreskis, laŭtiĝis, fariĝis pli kaj pli terura kaj anksiiga, kvazaŭ ĝi anoncus grandan malfeliĉon proksimiĝantan al Romo.

Kaj ekde tagiĝo ĉiuj stratoj, korsoj kaj placoj estis plenaj de homoj, ĉevaloj, brutoj kaj ĉiuspecaj moviĝantaj vivaĵoj. De proksime kaj malproksime, de ĉie, kien nur atingis la famo pri la »sorĉistino el Kastilio«, havanta la vizaĝon de Dipatrino, oni alvenis Romon al la granda festo de fajro por vidi, kiel la sorĉistino eliĝos netuŝita el la fajro. Tra ĉiuj vojoj, per ĉiaj trafikiloj venis homoj: rajdante sur ĉevaloj, azenoj, muloj, piedire el Ferara kaj Florenco. La ŝipistoj el Ancona venis per ornamitaj velŝipoj sur la Tibro. Mankis loko en Romo por ĉiujn loĝigi sub tegmento, do ili staris kun siaj brutoj en la stratoj de Romo, aŭ starigis kolorajn tendojn sur la placoj kaj korsoj, aŭ plenokupis la blankajn marmorajn ŝtuparojn de l’ preĝejoj. Sur la placo de St. Petro, antaŭ la samnoma preĝejo, antaŭ la marmoraj estradoj konstruitaj de Miĥel Anĝelo kuŝis dekmiloj da homoj kun edzinoj kaj infanoj, kun azenoj kaj kameloj. Romo iĝis tiel mallarĝa kaj malvasta, tiel malpura kaj troplena, ke la aristokratoj kaj kurtizanoj forlasis Romon por la festo de l’ fajro, ne povante elteni la sufokan aeron, la ŝviton kaj odoraĉon de l’ amasoj, kiuj inundis Romon...

Sur la placo »Camp di Fiarra«, kie estis aranĝota la granda aŭtodafeo, jam de multaj tagoj kaj noktoj inter la penetrantaj homamasoj okazis malpacoj kaj interbatiĝoj por antaŭkapti pli bonan lokon. En la mateno de l’ festotago de »Dia Korpo« la tuta placo estis jam plene okupita kaj densa de viroj, virinoj, infanoj, brutoj, ĉevaloj kaj tendoj. La monaĥoj de la inkvizicio devis multege peni por starigi apud la ŝtipara piramido, sur kiu estis bruligota la sorĉistino, du loĝiojn kun ruĝveluraj baldakenoj: unu por la papo kaj lia sekvantaro, la alia por la grandinkvizitoro kaj la alta tribunalo. Ĉiu kiu troviĝis sur la placo antaŭ la piramido posedis jam sian »rajton«, kiun li akiris dank’ al dormado sur la placo dum multaj noktoj kaj atendado ĝis la tago de l’ bruligo, kaj neniu volis cedi sian lokon. La monaĥoj devis uzi longajn plumbajn batilojn, vipojn kaj skurĝojn, per kiuj ili batis la amasojn por liberigi lokon por la papo kaj la alta tribunalo. Sur la placo fariĝis vera foiro. Pasigante tie kelkajn tagojn kaj noktojn, la homamasoj devis ja manĝi. Do venis al ili diversaj negocistoj, kuiristoj kaj vinvendistoj, falsaj kaj miraklofaraj kuracistoj, kaj tie ili starigis siajn butikojn kaj tendojn. Super la kapoj de la amaso pendis nigra densa fumo, fluanta el la hejtitaj kaldronoj, kiujn la kuiristoj kondukis sur veturiletoj, vendante varmajn manĝaĵojn. Miraklofarantaj kuracistoj vestitaj en grandaj altaj ĉapeloj, sur kiuj estis pentritaj astronomiaj signoj, kaj en longaj manteloj, pripentritaj per astroj kaj kometoj, staris sur siaj veturiletoj kaj reklamis per rima poezio la potencon de ilia magio: kiel ili scipovas per sorĉakvo ŝanĝi la velkintan rancan haŭton de virino en rozajn junflorantajn kolorojn. Kiel ili scipovas rejunigi velkintajn korpojn. Kiel ili povas per sorĉtinkturoj ŝanĝi nigrajn harojn en blondajn kaj orkolorajn, eltiri malsanajn dentojn, kuraci ventrodoloron kaj breĉi vejnojn. Iliaj veturiloj estis ĉiam plenaj de virinoj, kiuj igis tinkturi la nigrajn harojn je blondaj, ĉar tio estis tiutempe tre laŭmoda. Okaze de la sankta eklezia festo, de la aŭtodafeo, ne mankis ankaŭ publikulinoj, kiuj starigis siajn kolorriĉajn tendojn inter la homamaso, ornamis la pordojn per ruĝaj rozoj kaj kiel signon de sia profesio ili pendigis antaŭ siaj tendoj la bildon de la sankta Magdaleno kun ŝiaj disigitaj oraj bukloj. Ŝi estis la ŝirmantino de la publikulinoj, kiel la oficiala prostituitino de la eklezio...

Meze de la penetranta kunpremita homamaso, kiu malbonodoris de ŝvito kaj pipritaj manĝaĵoj, de acida vino kaj malbonaj parfumoj de la publikulinoj, de dispremitaj floroj kaj ardantaj vizaĝoj — estis ĉirkaŭbarita kvarangula loko por la ŝtiparo, sur kiu la sorĉistino el Kastilio estos bruligata. Apud la ŝtiparo estis starigitaj, kiel ni jam diris, du loĝioj kun ruĝveluraj baldakenoj: unu por la papo kaj la sekvantaro, kaj la alia por la grandinkvizitoro kaj la alta tribunalo. Tiun lokon la monaĥoj penakiris de la kunpremita homamaso. La placo ĉirkaŭ la brulŝtiparo kaj la loĝioj estis barita de multego da armitaj nigre-vestitaj monaĥoj de la inkvizicio. La brulŝtiparo estis konstruita en formo de piramido, kiu konsistis ekskluzive el judaj skribitaj aŭ presitaj libroj...

El ĉiuj provincoj de Italio oni arigis judajn librojn. Oni atakis la sinagogojn, judajn preĝejojn, judajn hejmojn kaj rabis familiajn bibliotekojn, heredaĵojn de jarcentoj, kiuj estis pli karaj ol ĉiuj havaĵoj de la mondo, kaj kiujn oni gardis pli multe ol amatajn solinfanojn. Ili estis alportataj post la ekzilo el Hispanujo, Portugalujo kaj aliaj landoj, el kiuj la judoj fuĝis en la tiutempe toleremajn provincojn de Italio. Nun oni atakis la judajn presejojn, kiuj rapide disvastiĝis en la provincoj de Italio kaj presis judajn librojn, oni portis ĉion en la inkviziciejojn, kolektadis ĉion ĉi por la festo de »aŭtodafeo«, por ke kune kun la sorĉlibroj estu bruligata la sorĉistino. Ja ne unu fojon oni jam bruligis judajn librojn en Romo, sed neniam la bruligo estis tiel granda kaj grava, kiel nun.

En Romon kaj Italion la judoj alportis siajn trezorojn, kiuj konsistis el raraj manuskriptoj kaj multekostaj ekzempleroj, por gardi ilin kontraŭ la fajroj de Hispanujo kaj Portugalujo. En la urbo Ferrara kaj Mantua, kie estis fonditaj la unuaj judaj presejoj, troviĝis tiuj raraj manuskriptoj, el kiuj oni presis la unuajn ekzemplerojn de biblio kaj talmudo — kaj ĉion ĉi bezonis la inkvizicio por starigi la paperan piramidon, sur kiu estos bruligata la sorĉistino el Kastilio. En tiu ĉi piramido da verkoj troviĝis manuskriptoj de »gemaroj« skribitaj sur papirusoj, ekzempleroj kiuj devenis el la sinagogoj de Pumpadito, kvinlibroj de Moseo, transskribitaj de judaj skribistoj por la ĉefoj de la ekzilitaj hebreoj en Babilono. Tie troviĝis verkoj de Majmonido, skribitaj de li propramane, poemoj de la grandaj hebreaj poetoj de Hispanujo, kiuj poemoj por ĉiam pereis sur la fajro, unuaj eldonoj de gemaroj kaj filozofiaj verkoj, kiujn eldonis la unuaj judaj presejoj de la mondo en Mantua kaj Ferrara, fonditaj de la kristana klerulo de Rose; unuaj ekzempleroj de la belegaj presaĵoj de la familio Ŝansina el Rimini; belegaj eldonoj de la fama preseĵo de la kristano Daniel Bamberg en Venecio; eldonoj de gemaroj kaj preĝaroj, kiujn presis por la judoj la klera kardinalo Madruzzi kun la granda rabeno reb Josef Atalenhi en Riva di Trento, pergamenaj leteroj, kiujn skribis la ĉefoj de la ekzilitaj judoj en Babilono al la judoj en la slavaj landoj; elegioj, poemoj kaj plorkantoj de judoj, loĝintaj ĉirkaŭ la Rejno, pro la unuaj krucmilitoj; sciencaj verkoj matematikaj, astronomiaj libroj, medicinaj verkoj, manuskriptoj pri kabalo kaj tradicio, skribitaj de la hispanaj judoj, kiam ilia vivo floris sub la regado de la araba kulturo, — ĉio, ĉio estis arigita je granda piramido por esti bruligota kun la sorĉistino el Kastilio.

La juda geto estis ŝlosita interne kaj ekstere. Homoj ne estis videblaj en la stratoj, ĉiuj pordoj estis fermitaj. En domoj, en ĉeloj, en kaŝitaj ĉambroj kuŝis ĉiuj, kaj ilia plorego atingis la ĉielon ne pro tio, ke oni bruligas homon, sed pro la granda ofero, pro la granda bruligo de sanktaj libroj.

En la difinita tempo, kiun fiksis la ĉefastrologo de la Vatikano, ekiris la inkvizicia procesio kun la kastilia sorĉistino el la preĝejo de St. Anĝeliko al la placo »Camp di Fiarra«. Sian plenan brilon la eklezio elkondukis al la ekstera mondo: la triumfo de ĝia venko kaj la potenco de ĝia kredo riveliĝis antaŭ la majesta suno en tiu ĉi procesio.

Aro da nigre vestitaj hejtistoj kaj kamenpurigistoj malfermis la procesion. Tiun rajton ili havis pro tio, ke ili prenis sur sin la sanktan devon liveri brulmaterialon por ĉiuj inkviziciaj fajroj. Ili tenis en la manoj nigrajn brulantajn torĉojn, per kiuj oni ekbruligos la ŝtiparon. Post ili sekvis la dominikanaj monaĥoj, kiuj portis unu post la alia la sanktajn bildojn el la romaj preĝejoj, kiuj bildoj estis konataj al la katolikaj kredantoj pro la mirakloj, kiujn ili faris. Ĉiu el tiuj bildoj havis sian nomon kaj siajn adeptojn, same kiel vivanta reganto, havanta siajn favoratojn. Unu el ili speciale protektis la vinkomercistojn, alia la linfarbistojn, la tria — publikulinojn, la kvara — bakistojn, kaj ĉiufoje kiam iu ekvidis la diinon kiu protektas lian profesion, li adorkliniĝis kaj ekkriis: »Vivu la kredo!«

La monaĥojn sekvis la pentofarantoj: tiuj kiuj estis vestitaj per »Sambinieta« kaj »Carosa«-tunikoj.

Ili estis maranoj kaj kristanoj, suspektataj pri praktikado de judaj ritoj. Ne povante elteni la turmentojn de la inkvizicio, ili konfesis siajn pekojn. La eklezio verdiktis punojn por ili, vivtenadis ilin en la humidaj keloj per pano kaj akvo dum multaj jaroj. En tiuj keloj ili sidadis izole, fastante dum longaj semajnoj kaj mem turmentante sin per ĉiaj eblaj suferoj pro siaj pekoj. Kaj por ĉiu inkvizicia procesio oni eltrenis ilin el la keloj por konduki ilin en la procesioj kaj montri al la mondo la grandan venkon de la eklezio. Unuope ili iris aŭ estis trenataj de la inkviziciaj monaĥoj sur puŝĉaretoj aŭ portseĝoj, ĉar iliaj membroj estis dispremitaj kaj rompitaj per la torturradoj. Kaj ili ne plu povis moviĝi.

Ĝi estis procesio de la eklezio. Ombroj de homoj kun turmentitaj vizaĝoj, kripligitaj de suferoj. Vestitaj ili estis ne kiel homoj sed kiel diabloj: en longaj pentotunikoj nomataj »Sambinietta«. Sur la tunikoj estis skribitaj la pekoj de tiuj homoj, kaj pentritaj estis diabloj, demonoj kaj sorĉistoj, kun kiuj tiuj homoj interrilatis. En la manoj ili portis brulantajn kandelojn kvazaŭ ili irus renkonte al la morto. Parto el ili freneziĝis pro la turmentoj, pro la longa soleca vivaĉado en la mallumaj keloj. La frenezuloj estis ligitaj per pezaj feraj katenoj, je kiuj kondukis ilin la monaĥoj. Aliaj idiotiĝis pro tiuj turmentoj — do ili bonkore ridetis kun siaj malsanaj sovaĝaj okuloj al la kolorriĉaj homamasoj. Aliaj pentofarantoj vestitaj en fantazie pentritaj tunikoj elkuradis el la vicoj kaj falis al la piedoj de l’ plebo por ke oni batu kaj tretu ilin pro iliaj pekoj. Tion la pentofarantoj devis ĉiam fari, kiam oni elkondukis ilin el la keloj kaj montris al la homamaso. La popolaĉo batis kaj tretis ilin. Virinoj kraĉis sur iliajn vizaĝojn, kaj ili — la pentofarantoj — kun idiotaj bonkoraj ridetoj dankis pro tio. Aliaj pentofarantoj iris kun brulantaj kandeloj en la manoj. Indiferente, kiel glaciaj statuoj: altaj, streĉitaj, kun la »sambinietta« sternita sur la skeletaj ostoj, kun nudaj sangsignitaj piedoj, kun sovaĝe hirtaj haroj kaj glacie estingitaj okuloj — tiel ili marŝis kun la brulantaj kandeloj en la manoj, kvazaŭ ili irus kun indiferenteco en la morton.

Aliaj pentofarantoj estis portataj de nigrevualitaj dominikanoj en malfermitaj ĉerkoj. En tiuj ĉerkoj sidis turmentitaj pentofarantoj kun mortpalaj vizaĝoj, tenante brulantajn kandelojn en la manoj. Teruron inter la plebo vekis tiuj vivantaj mortuloj. La plebo genuis, krucosignis kaj preĝis Dion, ke Li gardu ilin kontraŭ la tento kaj ne lasu ilin fali en la pekon praktiki judajn ritojn. Tiu ĉi procesio de pentofarantoj estis fierindaĵo por la eklezio. Ĝi estis triumfo de la katolika kredo kaj la funebraj kandeloj en la manoj de l’ pentofarantoj prilumis la justecon kaj veron de la katolika eklezio...

Poste ŝi sekvis. Jefta.

Antaŭ ŝi la monaĥinoj el »Sankta Koro« portis la bildon de la »Patrino de amo« kaj tuj post la bildo majeste paŝis la sorĉistino el Kastilio vestita en sia velura robo, kun nudaj piedoj kaj disigitaj haroj. Oni ne sciis, kiu estas la vera »Patrino de amo«: ĉu tiu sur la sankta bildo, ĉu tiu marŝanta malantaŭ la bildo. Ambaŭ ili similis unu la alian, kiel du akvogutoj, kiel du sunradioj, nur kun tiu diferenco, ke la »Patrino de amo« sur la sankta bildo ŝvebis alte super la volbo ĉiela kaj ŝia nuda lumanta korpo komencis riveliĝi — kiel suno el la nuboj — el ŝia blua velurmantelo falanta de sur ŝi — la dua »Sankta Patrino« estis tute vualita en sia velura robo kaj sole ŝiaj nudaj piedoj estis videblaj. Sed en la irado ŝi estis tiel ŝvebeca kiel tiu alia sur la bildo. Sed la vualitan sanktan Patrinon la plebo timis pli ol la rivelitan sur la bildo. La plebo ne povis elteni ŝian vidon kaj timis rigardi al ŝia vizaĝo. En la procesio de sanktaj bildoj ŝia vizaĝo estis nun pli dieca, pli timige-sankta, pli ĉiela ol la vizaĝo de l’ bildo. Ŝiaj okuloj rigardis kun tia kompatemo al la plebo, kiu plenigis la stratojn, ke ŝajnis, ke ŝi ĉirkaŭprenas ĉion per sia rigardo, premas al sia brusto, priploras kaj primeditas ĉion. Ŝajnis ke ŝi vidas tion, kio staras malantaŭ ĉiu: lian sorton kaj destinon kaj ŝi ploras kaj malĝojas pro li... Do parto de l’ popolo instinkte ekgenuis, klinis la vizaĝojn al la tero, signis krucon kaj ekpreĝis el la profundo de l’ koro...

Poste oni diradis, ke ĉiun, kiu rigardis ŝian vizaĝon, ŝi ensorĉis por la tuta vivo, kaj tiu memoris ŝin ĝis la lasta minuto de sia vivo, vidis ŝin en siaj sonĝoj, servis kaj preĝis al ŝi...

Kiam la procesio atingis la placon »Camp di Fiarra« la papo kaj lia sekvantaro, la Grandinkvizitoro kaj la sankta tribunalo estis jam sidantaj en siaj loĝioj sub la ruĝaj baldakenoj. Kaj la plebo pleniganta la tutan placon tiel ektimis kaj silentiĝis, kvazaŭ ĝi estus rimarkinta rivelon de Dieco. La dominikanoj kun la ekleziaj bildoj stariĝis ĉirkaŭ la papo kaj sankta tribunalo. Nur la monaĥinoj el »Sankta Koro« proksimigis la bildon »Patrino de amo« al la »brulŝtiparo« kaj alten levis la bildon por ke la popolo vidu la staturon de tiu, pro kiu hodiaŭ estos bruligata vivanta homo. Tamen la plebo ne volis rigardi la senvivan sorĉistinon sed la vivantan. La plebo ebriiĝis per ĉiu movo, kiun faris la de ĝi tiel bone konata kaj sankte apoteozata homa staturo. Kiel al miraklo, kiel al neklarigebla sorĉo la plebo rigardis al la fakto, ke la vivanta bildo, sekvanta la senvivan, kapablas iri, moviĝi kaj spiri kiel ĉiuj homoj.

— Rigardu, rigardu, kiel ŝi paŝas, kvazaŭ ŝi la teron per siaj piedoj ne tuŝus.

— Tion ŝi faras per sorĉo.

— Ŝi ploras. Vidu la larmojn en ŝiaj okuloj.

— Ne. Ŝi ridetas. Ŝiaj okuloj ridetas kun larmoj.

— Ŝajnas, ke ŝiaj lipoj moviĝas, kvazaŭ ŝi parolus.

— Ŝiaj lipoj ĉiam moviĝas. Ankaŭ sur la bildo vidu, kiel la lipoj de Dipatrino moviĝas.

— Kaj ĉu vi vidas, ke la okuloj de la Sankta Patrino ploras tiel same, kiel ŝiaj okuloj? Kaj tamen ili ridetas, el la larmoj ili alridetas tiel same kiel ŝiaj okuloj.

— Ne rigardu ŝian vizaĝon, vi ensorĉiĝos! — konsilis ia virino al la homgrupo.

— Estas tiel bone rigardi ŝian vizaĝon. Kaj tiun korpon la flamoj formanĝu? Kompatinda...

— Tiu nuko, tiu vizaĝo kaj bukloj — ĉio ĉi forbrulos!

— Vi estas ensorĉitaj! Ŝi ensorĉis vin, ĉar vi tro longe rigardis ŝian vizaĝon.

— Ŝi ĉiun ensorĉos. Eĉ la flamojn ŝi ensorĉos.

— Kaj eble ŝi vere estas ia ĉiela estaĵo? Eble ŝi vere estas ia netera staturo?

— Pri tio konvinkos la flamoj: se ŝi estas ĉiela estaĵo, la flamoj ne tuŝos ŝin.

Kiam Jefta supreniris sur la monton de l’ judaj libroj kaj haltis supre sur tiu piramido, ŝi ĵetturnis la kapon al la ĉielo kaj ŝia staturo iĝis tiom pli simila al tiu de l’ sankta bildo. Ŝajnis, ke ŝi nenion vidas ĉirkaŭ si, ke nenio interesas ŝin. Ŝia kapo estis turnita alten kaj ŝajnis, ke post momento ŝi levos siajn manojn, etendos ilin kaj suprenflugos en altecon, kaj ŝia blua velura robo defalos de ŝia korpo sur la fajromonton — precize kiel sur la bildo. La plebo teruriĝis pro ŝi. Fariĝis silento, kiel dum diservo en preĝejo. Tie kaj tie ĉi parto de la plebo etendis siajn manojn ne al la sankta bildo, kiun portis la monaĥinoj, sed al la vera, la vivanta, al la spiranta kaj moviĝanta, kiu staras sur la monto de sanktaj judaj libroj, kun kapo turnita alten al la ĉielo kaj kun kompata rigardo penetranta la tutan mondon en ĝia suferado. Ŝajnis, ke post momento la ekscitita plebo ekŝtormos por savi la »Sanktan Patrinon« el la fajroflamoj...

Kaj kiam la plebo trankviliĝis kaj ekregis silento tiel, ke oni povis aŭdi la pezan spiradon de l’ amasoj, kvazaŭ spiradon de soifanta bestego, leviĝis la grandinkvizitoro en sia loĝio kaj transiris al la papa trono kaj stariĝinte sur la sojlo de l’ trono li komencis legi el protokolo la akuzon kaj verdikton de la sankta inkvizicia tribunalo kontraŭ la sorĉistino el Kastilio (kiel oni ĝenerale nomis ŝin).

— Mortonta homo! — ekkriis la kardinalo per forta basa voĉo al Jefta — la Sankta Tribunalo akuzas vin, ke vi kun helpo de sorĉarto, kiun vi lernis el malĉastaj judaj filibroj, bruligotaj hodiaŭ kun vi por la gloro de Dio kaj Lia Eklezio, vi forsorĉis la aspekton de nia benata Virgulino, la Sankta Dipatrino, kiel Ŝi riveliĝas sur la bildo »Patrino de amo«, troviĝanta en la monaĥinejo »Sankta Koro«. La Sankta Tribunalo akuzas vin, ke per tiu ĉi aspekto vi vestis vian malĉastan vizaĝon por trompi kaj forlogi la kredantan kristanaron, kaj dufoje vi aperis kun la vizaĝo de Dipatrino: en la tago de la inundo en la juda geto, kaj en la tago de Karnavalo, por savi viajn nekredantajn fratojn kontraŭ la prave ekscitita kredantaro. Kaj ankaŭ nun en la lastaj minutoj de via malpia vivo, vi maskas vin per la aspekto de la Sankta Dipatrino, por teruri la kredantan kristanaron kaj ne lasi plenumi la merititan verdikton. Pro tio la Alta Tribunalo kondamnis vin je bruligo por ke vi per fajro pruvu vian senkulpecon. Se vi estas netera estaĵo, montru vian potencon kaj forpelu de vi la flamojn, kiel faris tion la ekleziaj sanktuloj antaŭ vi.

La kardinalo ĉesis legi. La popolo silentis kaj kun timo rigardis al Jefta, kiu staris kvazaŭ ŝvebante super la libromonto kaj vidis nenion el tio, kio fariĝas ĉirkaŭ ŝi. Ŝia ombro troviĝas ĉi tie, sed ŝi mem ŝvebas aliloke — for, for de ĉi tie.

La monaĥinoj el la »Sankta Koro« nun alportis pli proksimen la sanktan bildon, levis ĝin super ŝin kaj montris al la popolo ŝian bildon.

La kardinalo Miĥel Greisilieri, la Grandinkvizitoro, komencis nun peti ŝin kun ploranta voĉo:

— Ho, pekulino! Redonu al nia benata Virgulino (li montris al la sankta bildo, kiun portis antaŭ ŝi la monaĥinoj) la vizaĝon, kiun vi ŝtelis per via sorĉo kaj portas nun sur via malĉasta vizaĝo. Ho, pekulino, ne turmentu la Sanktan Virgulinon. Vidu, kiel Ŝi suferas, kiel larmoj fluas el Ŝiaj okuloj (li montris al la bildo) pro tio, ke vi ŝtelis Ŝian sanktan aspekton kaj portas ĝin por logi homojn en la reton de via peko. Ne turmentu la benatan Virgulinon, demetu Ŝian aspekton de via vizaĝo por ke ĝi elflugu, kiel anĝeleto, kiel nubeto en la ĉielon, al Ŝia amata Filo Jesuo Kristo. Ne lasu forbruligi ĝin kun via malĉasta korpo. Kompatu kaj redonu la vizaĝon al la Sankta Patrino.

La monaĥinoj viŝis siajn larmojn per siaj nigraj manikoj, kaj per la broditaj tuketoj ili viŝis ankaŭ la »larmojn« el la vizaĝo de l’ Sankta Patrino sur la bildo. La plebo tiel kortuŝiĝis, ke ĝi volis ĵetiĝi sur la libromonton al la sorĉistino kaj perforte »demeti« ŝian vizaĝon por redoni ĝin al la bildo. Aliaj rigardis la sorĉistinon kun forta scivolo kaj korbatado, esperante ke ŝin kortuŝos la petegoj de l’ grandinkvizitoro, ŝi »demetos« la vizaĝon de l’ Sankta Patrino, kiu flugos en ĉielon, kaj aperos la vera vizaĝo de l’ sorĉistino kun kornoj, kun unu okulo en la frunto. Sed la sorĉistino restis staranta sur la libromonto kiel antaŭe, kvazaŭ ŝvebante super la libroj amasigitaj ĉirkaŭ ŝi. Kun kapo fiere alten levita Jefta laŭ kutimo de judaj martiroj fermis la okulojn por ne rigardi antaŭ sia sankta morto la vizaĝojn de siaj turmentantoj, same kiel faris tion ĉiuj aliaj — konforme al la juda leĝo — kiuj antaŭ kaj post ŝi mortis por la gloro de Dio.

Kun tremantaj koroj atendis la popolo por vidi, kio fariĝos. Kaj ili vidis, kiel la papo leviĝis de la trono kaj malsupreniris apogante sin sur la kardinaloj. Kaj du nigre vestitaj monaĥoj alportis al li du nigrajn brulantajn torĉojn.

La papo prenis la torĉojn en ambaŭ manojn. Apogante sin sur la kardinaloj, li proksimiĝis al la libra piramido kaj kiam li ekbruligis la ŝtiparon, sur kiu staris Jefta, aŭdiĝis ekkrio de l’ plebo:

— La libroamaso brulas!

Terurita, pala, kun tremantaj nazotruoj kaj batantaj koroj la granda maro da kapoj ŝanĝiĝis en vivantan estaĵon kaj kun teruro rigardis, kio fariĝos ĉi tie.

Longe flagretis la fajro, ne volante ekflami, kvankam la ŝtiparo estis priŝmirita per gudro kaj peĉo. Kaj kiam fine ekbrulis la paperaj libroj, ne volis ekflami la pergameno de l’ manskribitaj libroj kaj la feraj bindaĵoj de la unuaj presitaj libroj. Fine, kiam la fajro jam estis perfortinta la brulmaterialon kaj ĵetinta sin sur ĝin kun krio kaj knaro, kiel malsata besto sur rabaĵon, kaj arogante elstreĉis siajn nudajn fajrolangojn alten al la homo, staranta sur la ŝtiparo, terurante kaj malesperigante la plebon, tiam ia neatendita venteto ekblovis kaj forpelis la flamojn for de la vivanta homo. Dum minuto ŝajnis, ke ia mistera mano retenas la flamojn ĉe iliaj brulantaj fajrotufaĉoj, kvazaŭ ĝi rabian hundon retenus kaj forpelas ĝiajn brulantajn hundajn piedaĉojn for de la vivanta estaĵo. La plebo, rigardanta tion kun batantaj koroj kaj teruritaj okuloj, ektremis. Paliĝis la monaĥinoj, teruriĝis la kardinaloj. Tie kaj tie ĉi aŭdiĝis krio de l’ popolo: »Miraklo! Miraklo!«

Sed subite la fajro ekknaris, kvazaŭ ekkriante. La fajro venkis la misteran manon, kiu pelis ĝiajn flamojn for de la vivanta homo, kaj la fajra hundo liberiĝis. Unue ĝi elstreĉis langon kaj lascive eklekis la nudajn piedojn de l’ vivanta homo, kaj pro feliĉoĝuo ekkriis kun knaro. Subite la fajro ĵetis sin sur la junulinon. Kun elkrio la fajro formanĝis ŝian veluran robon, eklekis per lango — la robo dissaltis kaj falis de ŝia korpo kaj riveliĝis ŝia klara brilanta korpo. La fajro haltis por momento, kvazaŭ ĝi volus priadmiri la brilantan junulinan korpon, kiun ĝi tuj manĝos. Kaj kune kun la fajro la ekscitita plebo ekkriis antaŭ tiu junulina staturo. Post momento oni vidis, kiel la vivanta estaĵo en la fajro kaptas per la mano la brulantan robon kaj kovras per la flamanta robo sian nudan korpon, kaj tiam el la fajro aŭdiĝis unusola krio, kiun ŝi elkriis kun laŭta voĉo:

— Ŝma Israel, adonaj elohenu, adonaj eĥod!

Sed la plebo ne aŭdis ĉion ĉi. Ĝi estis konsternita de la bildo, kiun ĝi vidis, rigardante kun radiantaj okuloj kaj elstreĉitaj langoj.

La fajro ludetis kun sia viktimo kvazaŭ ĝi bedaŭrus en unu fojo formanĝi la junan korpon de tiu knabino. Do ĝi antaŭe ĝojiĝis pri ĉiu parto de ŝia korpo, unue prilekinte ĝin per siaj malsekaj langoj. Poste ĝi ekbruligis la harojn kaj dum minuto ŝajnis, kvazaŭ fajra suno disverŝiĝas ĉirkaŭ ŝia kapo. Ŝia nuda korpo estis ruĝe aspergita per fajro, kaj flamsuno brulis super ŝia korpo. Ŝi aspektis kiel fantazia estaĵo falinta el la ĉielo. Sed kiam subite torentoj da sango el ŝiaj krevintaj vejnoj, el ŝiaj krevintaj manoj ekfluis en la fajron, kiel suko de juna frukto, la popolo ekfuriozis. La flamanta sango en la fajro ekbruligis la sensojn de l’ plebo, ebriigis ilian sangon per ĝuavido, kaj kun elstreĉitaj langoj ili komencis puŝi unu la alian al la ŝtiparo, pli proksimen. Kaj kiam la fajro plena de volupto kaj ĝuo knaradis, ili kunkriis pro ĝojo kaj admiro. Ili subite ekĵaluzis la fajron pro ĝia festo kaj ekdeziris ankaŭ partopreni en tiu festeno. Do ili ekfluis al la ŝtiparo kaj komencis kapti el la fajro pecojn da ardanta robo, flamantajn harojn, pecojn da sangantaj brulantaj homaj korpomembroj. Ne helpis la batado per skurĝoj kaj vipoj, eĉ ne per la nudaj klingoj super la kapojn de l’ plebo — la plebo de Romo ebriiĝis de sango kaj fajro.

Vane la monaĥinoj levis la bildon de Jefta ĉiam pli kaj pli alten super la kapojn de l’ plebo kaj komencis kanti al la bildo psalmojn, ĵetante sin surgenuen. La plebo servis alian dion kaj ne volis la nevivantajn diojn sur la bildoj. Reviviĝis la malnova dio Moloĥ kaj la plebo de Romo ekservis al li — dancis kaj jubilis kun li pro lia viktimo. Kune kun la fajro la plebo trinkis la sangon de l’ vivanta Jefta, kune kun la fajrolangoj la plebo knarigis la junajn knabinajn ostojn, kaj jubilis kaj kriis de ĝojo kune kun la knaregoj de l’ fajro pri ĉiu guto da sango kaj karnopeco de l’ vivanta juna knabino, neniiĝanta en la flamoj...

Solaj staris ankoraŭ la monaĥinoj kun la bildo de Jefta, genuante antaŭ ĝi kaj kantante, dum la flamoj formanĝis la lastajn restaĵojn de la sankta Jefta...

Subite ia ekscitegita junulo kun pala vizaĝo, vualita en nigra mantelo, trapuŝis sin tra la ebria plebo al la monaĥinoj kun la sankta bildo, kaj eltirinte spadon el sia mantelo, li puŝis ĝin en la koron de l’ sankta bildo.

Mortkrio aŭdiĝis de la monaĥinoj, de la pastroj kaj monaĥoj. Dum minuto ĉiuj silentiĝis, ĵetis sin altere antaŭ la pikitan bildon, kaj la ekscitita amaso kun timo returnrigardis. La pala junulo ankoraŭ tenis la spadon en sia mano kaj kriis laŭte kun nehoma voĉo:

— Popolo de Romo! Mi pentris ŝin en malĉasteco, kreis ŝin kun pekaj sopiroj. Estas ŝi la malĉasta (li montris per la stiledo la bildon) — la sanktulino brulas tie en fajro!

Dekoj da homoj el la plebo, ariĝinta sur la placo de »Camp di Fiarra« ĵuratestis, ke ili mem vidis, kaj la ekleziaj kronikistoj notis tion por la postaj generacioj, ke kiam la freneziĝinta pentristo Pastilla puŝis sian spadon en la bildon »La Patrino de amo«, torento da sango elŝprucis el la sankta bildo.

La monaĥinoj el la monaĥinejo »La Sankta Koro« ankoraŭ nuntempe montras du sangogutojn, kiuj koagulis sur la brusto de la Sankta bildo »La Patrino de amo«, kiu troviĝas en ilia monaĥinejo, kaj estas ankoraŭ nun konsiderata kiel la ŝirmantino de enamiĝintoj...

Fino.

Listo de neesperantaj (hebredevenaj) vortoj

Abarbanel, Abarbaneloj
fama jud-hispana familio de kleruloj kaj ŝtatviroj.
Batlono
senprofesia talmudisto.
Haman
Persa kortegano, kiu dum la regado de Aĥaŝveroŝ (Kserkses?) volis ekstermi la judojn en la persa regno (Biblio: Libro de Ester). Inter la judoj tiu nomo restis kiel simbolo de malamo kaj malboneco.
Hoŝana Raba
juda festotago, dum kiu — laŭ la juda kredo — la Providenco ĉiujare definitive sigelas la sorton de ĉiu homo.
Isgadal veiskadaŝ
La komencaj vortoj de la postmorta preĝo Kadiŝ.
Kvaranguloj
kvarangula tuniketo kun ritualaj kvastoj, portata de judaj knaboj.
Marano
judo, kiu en tempo de la S-ta Inkvizicio devige akceptis la kristanan kredon (hispana »marrano« derivita de »maranathi«, kio signifas: ekskomunikita, damnita k. c.)
Purim
Juda historia festotago memore al la saviĝo de la persaj judoj kontraŭ la terura intenco de Haman.
Simĥat Tora
»Ĝojo pro la Toro«. Juda solena festotago.
Ŝma Israel
La komencaj vortoj de juda preĝo, dum kiu la religia ekstazo atingas la apogeon.
Ŝmona Esra
Juda preĝo, konsistanta el 18 partoj. Dum la dirado de tiu preĝo oni kutime staras.
Taliso
Granda kvarangula lana togo, kiun la judoj portas kutime nur dum la preĝo. Al la kvar anguloj estas ligitaj kvastoj konforme al la juda rito. Cetere la judoj religiaj devas laŭrite porti ĉiam malgrandan talison, kiun en tiu ĉi libro ni simple nomis »kvarangulo«.
Toĥeĥa
La 28-a ĉapitro en »Readmono« (V-a libro de Moseo), en kiu estas klarigitaj ĉiuj eblaj punoj, kiujn la Eternulo sendos sur la judojn, se ili ne obeos Lin.
Toro
La Kvinlibro de Moseo, manskribita sur pergameno, kiun oni fiksas al du ruleblaj lignaj stangetoj.
Torŝranko
Speciala ŝranko, en kiun oni metas la torojn.

Vortoj, netroveblaj en la Plena Vortaro

Aŭtodafeo
La ago de l’ kredo. Tiel oni nomis la fakton de brulmortigo al la viktimoj de la Inkvizicio. Sub tiu ĉi vorto ni komprenas ankaŭ la brulŝtiparon mem.
Darfi
Havi la permeson. Esti permesita.
Falto
haŭtsulketo.
Geto
barita urbokvartalo por judoj en la mezepoko.
Humida
malseka.
Kurtizano
Virino malmorale kondutanta, sed klera kaj sprita.
Lasciva
avida je amĝuoj.
Madono
Dipatrino.
Mizerikordo
pardona kompato.
Otomana
turka.
Pakto
reciproke deviga interkonsento.
Povra
Bedaŭrinda, malfeliĉa. En multaj eŭropaj lingvoj — homonimo de »malriĉa«.
Rara
malofta.
Redempto
elaĉeto (religia).

Noto de transskribinto:

Nur kelkaj el la romaj ciferoj en la originala teksto havis postpunktojn. Mi forigis ilin. Ankaŭ mi ĝustigis la uzadon de kelkaj streketoj. Aliajn ŝanĝojn mi registris per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

[The end of La Sorĉistino el Kastilio by Sholem Asch]