* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with a https://www.fadedpage.com administrator before proceeding. Thousands more FREE eBooks are available at https://www.fadedpage.com.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: Ekzilo kaj azilo

Date of first publication: 1962

Author: Imre Baranyai (as Emba) (1902-1961)

Date first posted: Mar. 27, 2020

Date last updated: Mar. 27, 2020

Faded Page eBook #20200359

This eBook was produced by: Andrew Sly





EMBA

Ekzilo kaj Azilo

POEMKOLEKTO

J. RÉGULO ELDONISTO LA LAGUNA

MCMLXII

PROLOGE de Norberto Bartelmes

[Pro kopirajtaj kialoj, la prologo de Bartelmes ne aperas en ĉi tiu teksto.]

Mi vivis longe en ekzilo de la mizero kaj doloroj, poste mi trafis — ne al brilo, sed, jam rompite, al azilo. Min premas al la ter’ la horoj sed alten levas rememoroj.
Ho rememoro, rememoro, vi estas nur falsita oro. Sed — kio ver’ kaj kio falso? La tuto estas granda farso.

I. EKZILO

Mi marŝas al la malproksimoj de milde verdaj montoj-valoj, kie ne estas tedaj homoj, sed min salutas florpetaloj.
La vojorandaj ruĝaj floroj, jen estas miaj kor-amikoj; la plendon de animo mia akceptas ame mil kalikoj.
Al homoj tute vane sonus lamentoj de la malespero, ilin ne tuŝas, eĉ repuŝas la mornaj markoj de l’ mizero.
Do jam la homojn mi evitas kaj vagas en la vastajn forojn, ke tie mi, la ekzilito, renkontu ekzilitajn florojn.

TRAGEDIETO

En loko post la dors’ de Dio en grize drona malproksim’ okazis eta tragedio: patrino mia naskis min.
Pri l’ vilaĝeto diru mi, ke progresis tie — mizeriĝ’. La polvo kovris ĉion dike, vidiĝis sole la malriĉ’.
Ĉe la petrola lampobrilo balancis min por dorm-allog’ patrino mia en lulilo; lulilo mia estis trog’.
Kaj ŝi kantetis pri feino tre favorema al la pet’; ŝi venos sonĝe kun la lino de donacota ĉemizet’.
Eĉ nun rezumas la naivo de la dormiga melodi’, kaj akompanos min tra l’ vivo, tra l’ granda tragikomedi’.

TIAM

Tiam, antaŭlonge mi luliĝis en nebulaj revoj de infan’; tie onde ortritik’ ruliĝis, buntis papaveto kaj cejan’.
Tre malvastis tiam mia mondo. Meze staris alte la kastel’. Ĝia parko, kien gvidis ponto, estis kaj tabuo kaj mister’.
Sed, mister’ intima, tie zumis la arbar’ fabelojn al la knab’, kaj la kampojn timian’ parfumis, loĝis papilio kaj skarab’.
Mond’ malvasta, sed sen elĉerpeblo: fola kapro, serioza bov’, formikujo, frambo inter vepro — ĉiutage ia nova trov’.
Ĉio ravis min, eĉ la kabano por mi estis de alloga bel’: tie min ja vartis panja mano, kaj enlulis panjo per fabel’.
La dezir’ jam estis plenumiĝo kaj mi eĉ ne sciis pri l’ esper’, jes, ĉar al mi estis jam feliĉo gapi al la stelo de vesper’.
Tiel vivis mi en mondo paca, nur pri tio miris sen kompren’, kial sur vizaĝ’ de l’ patro laca tiom oftas muta malseren’.

MARTELKANTO

Botisto estis mia patro kaj oftis ĉe ni serenad’: mi kvazaŭ eĉ nun aŭdas noktan muzikon de la martelad’.
Plurfoje, dum jam ĉiu dormis, muzikis al mi tra l’ malhel’ kiel lulkanto vartistina la taktaj batoj de martel’.
Lulkantis al mi la martelo kelkfoje ĝis la kokerik’, min al gajritmaj sorĉaj sonĝoj enlulis la martel-muzik’.
Sed kiam venis la mateno, oftege montris amariĝ’ sur la vizaĝo de la patro pri premaj zorgoj de malriĉ’.
Kaj en la marteltakto tiam ne estis malpli la rapid’, sed en ĝi tamen sonis surde la plena perdo de la fid’.
La martelfrapoj bruis, kvazaŭ ni estus en funebra dom’, kaj tie en la nigran ĉerkon la najlojn batus nigra hom’.
Jen mia heredaĵ’: memoro pri la duobla patra verk’: pri martelkant’ por serenado, pri martelkanto super ĉerk’.

LA ĜARDENO DE L’ PATRINO

Ho tiel, tiel ĝi malgrandis, kiel knabeta dekpaŝ-longo, kaj tamen, jen en ĝi girlandis la floroj de la tuta mondo.
Kaj povis ĝin eniri plene la ĉielbluo tuta, tuta, kiam la florojn frumatene revekis suna kis’ saluta.
La papilioj flugis flirte de la siring’ al la verbeno, la vespojn rifuzadis virte lilioj, logis la jasmeno.
Defiis miozotoj ride konkuri la ĉiellazuron, diantoj miris ĝuavide violon, ties ĉastan puron.
Miraklojn ĉi ĝarden’ entenis, burĝonjuvelojn, tutajn arojn, sed kiam la patrin’ envenis, mi vidis sole ŝiajn harojn.

KATERINA

En radioj de la sunsubir’, sur herbeja verd’ senfina, karesate de l’ zefir’ sur floroj promenis la eta Katerina.
Mi neniam antaŭ tiu tag’ sentis tiklon en la koro, nek al rava rev-imag’ instigis deloge min kampa florodoro.
Kaj ne flustris al mi kamp-floret’, nek la zumo de l’ zefiro, ke ekzistas kor-sekret’ pri fea sonĝbildo, ekzistas korsopiro.
Nun mi miris, ke klariĝas vid’, kaj la scio plej fascina min plenigis per ekscit’: mi treme rimarkis, ke vivas Katerina.
Kaj post tiu glora sunsubir’ mi la floro-flustron konis kaj la senton de l’ sopir’: en sonĝoj tronis reĝine Katerina.

FELIĈO

Ia frenez’ min ekposedis: mi serĉis ĉiam nur la solon kaj nervis, kaj min ĉio tedis, mi spitis eĉ patrinan volon.
Kaj premis min la dom’ kaj korto; la kamp’, la vasto min altiris. Tie, sur rivereta bordo, amase florojn mi deŝiris.
Kaj kronon mi de l’ floroj plektis, poste disŝutis ĝin mallige. Ia frenezo min infektis korpreme, tamen feliĉige.
Mi hejmeniris inter revoj, riproĉe panjo min rigardis pro malobserv’ de miaj devoj, ke miaj vangoj honte ardis.
Sed mi ne povis pensi saĝe, kaj kiam la vespero stelis, mi fartis hejme kiel kaĝe, de tie ree min elŝtelis.
Mi iris kaŝe inter kanoj, glitante kiel la fantomo, ĉe muzik-akompan’ de ranoj, al eta dom’, al ŝia domo.
La eta domo brilis blanke: arĝentis ĝin la luno plena; mi staris tie, domoflanke, kaj ŝin imagis surkusena.
Kaj mi postenis ĉe l’ fenestro kiel gardanto de trezoro, freneze sonis ran-orkestro, freneze batis mia koro.
Ekkriis koko, ekpurpuris la horizonto mateniĝa, kiam mi ŝtele hejmenkuris, fantom’ freneza kaj feliĉa.

MATENA FREŜO

L’ oreloj ensorbis birdkanton en frua matenhoro, kaj ĉiun laborkomencanton karesis fojnodoro.
Ensorĉis la pompo matena eĉ simplan okulparon, levadis branĉaro sukplena la pezan foliaron.
Nebulo de sonĝoj aŭroraj en delikata naĝo ŝvebadis de l’ domoj koloraj ĉe l’ fino de l’ vilaĝo.
Al lipoj de homoj zorgplenaj, perdintaj vivofidon, la sunaj radioj matenaj alkisis junan ridon.
En longa aleo mi iris kun mia amatino, per sorĉa lazuro nin tiris magie la senfino.
Kaj venis ankoraŭ aro da brunaj gejunuloj, por ŝvite labori sur maro da fremdaj terobuloj.
Tre certe nin io perfidis al ili geamantojn, ĉar ili petole alridis, kaj eĉ komencis kantojn.

SOMERAJ VOĈOJ

El alteta turo voĉas tra l’ lazuro sono sonorila sub la suno brila, kaj la voĉo el arĝento, helpe de la mola vento, flugas pace, pacdonace, de l’ vilaĝo fora al la kampo flora: gilin-galan’ galan-gilin’ por kamparan’ kaj kampulin’.
Trile, trile, trile, flirte kaj facile en la brilo hela de la blu’ ĉiela, kun la sorĉa voĉ’ ekzalta flugas al la alto alta por vivlaŭdo la alaŭdo de la kampo flora al la suno glora: pean’, pean’ por korinklin’ de kamparan’ kaj kampulin’.

VI

La horizont’ allogas de sur monto, vi estas mia horizonto. Por trink’ allogas riveret’ sub ponto, vi estas mia freŝa fonto. Arbarsilento, kampoj floraj, vesperoj fojnodoraj, la onda oro de tritiko, printempa birdmuziko, ridantaj larmoj de Aprilo, majsuna brilo, ventbabilo, kaj ĉio, ĉio al mi kara vi estas, knabinet’ kampara, Katerinet’ orhara!

LA LASTA VESPERO

Simile al bestoj ĉasataj en pelo, la nuboj, gravedaj de fulmoj, puŝate de vento siblanta, kuregis sen celo, rifuĝe, tumulte, tordiĝe, pluvbate.
Kaj unu al alia la manojn ni premis varmege, dolore, pasie, mutbuŝe, kaj niajn suspirojn la vent’ superĝemis, la nuboj kurantaj frapadis nin duŝe.
De ŝtormo ekstera, de ŝtormo interna azilon ni serĉis en interkisiĝo, en buŝinterpremo, brakumo plej ferma. La vento veadis: disiĝo, disiĝo.
Min pelas, forpelas la lukt’ por moneroj. Reveni, revidi, rekisi — malcerte. Du orfaj, malsekaj de pluvo paseroj, tremante de frido, ĉirpetis inerte.

TAGO EL MIA VIVO

Dumnokte: steloj, steloj, steloj, sopiraj sonĝoj, fe-kasteloj.
Matene: kuro post fortuno; kun nova suno nova nuno.
Dumtage: ŝvito, vana ago; kun nova tago nova plago.
Jen ree mortis viv-espero, mi sidas stulte en vespero.

AŬTUNA SUSPIRO

Sur arboj la folioj flave palas, kaj unu post alia flirte falas, folioj flavas kaj faladas lante, kraketas defalante.
Birdeto orfa sidas silenteme, ĝin ĉirkaŭflirtas la folioj treme. Birdet’ ne flugas nun, birdet’ ne flutas, funebro ĉie mutas.
Junul’ soleca kapokline staras, lin vento pretersiblas, branĉoj knaras, la kampoj nudas, lanta pluvo ploras, soleca kor’ doloras.
Sur arboj la folioj flave palas, kaj unu post alia flirte falas. Foli-kraket’ sur kalvaj terobuloj: suspir’ de malriĉuloj.

VESPERSILENTO

Silentas la vespero, silentas la pejzaĝ’, kaj brilas super tero la rida lun-vizaĝ’.
La revoj eksuspiras, la kor’ ekbatas nun. Tra foraj landoj tiras la zorgojn jam la sun’.
Ĉi bild’ re- kaj revenas de jaroj mil kaj mil: la homoj ĉiam emas revadi ĉe lunbril’.
Revadi pri la bono, futuro kaj feliĉ’ plej bone scias homo vivanta en malriĉ’.

NUR UNUFOJE

Mi volus sole unufoje la ĝustan tempon koni, kiam komencas dio ĝoje feliĉon jam disdoni.
Kaj volus mi kun la hastantoj en ĝusta tempo veni, kaj foje da donacoj diaj nur etan sakon preni.
Sed ĉiam mi malfruas, vane pro kur’ min ŝvito lavas, se dio tiel larĝamane malŝparan emon havas.

SUB LA SELO

Mi sentas min kaduka ĉevalaĉo sub selo de la Zorgo-diktator’; piedoj miaj treme ŝanceliĝas sub grasa pezo de ĉi grandsinjor’.
La diktatoro dignas sur la dorso, mi stumblas, stumblas kun pendanta kap’. Ho, kial li ne batas kapon mian por plivigliga aŭ mortiga frap’?
Sed li trankvile sidas en la selo, ne ĝenas lin la stumbla malrapid’, nur lian egan grasan ventron skuas, mi sentas, la malica kaŝa rid’.

LA AMATOJ DE LA STELO

Kun ĉiuj mil doloroj de l’ infero baraktas ni en marĉoj de la tero, en ties senmezura nigra kot’, kaj se nin lac’ faligas, por plua pen’ instigas aŭ nin en koton premas fera bot’.
Ĉi koton ni eterne knedas, plugas, kaj sole timaj, kaŝaj pensoj flugas al la mallum’ funebra de l’ ĉiel’, sed scias ni: emerĝos, nin amas ja kaj serĉos la stelo, tiu sava stel’.

KRIZO

La frost’ la loĝejojn regas, malsat’ la stomakojn segas, la stratojn trapasas la vento glacie, hu-i, hu-i-i! Kaj homoj amasas, superas krie la uraganon: «Laboron, panon!»
Armilojn la Ordo havas, la rajdpolicanoj glavas. L’ amaso diskuras en vento tempesta, hu-i, hu-i-i! Sed plue murmuras vok’ ĉieesta spitanta ĉanon: «Laboron, panon!»
Malantaŭ ŝutraj fenestroj kaŝiĝas morne la estroj de l’ Kriz’ kaj Malsato. Sed vojon alserĉas, hu-i, hu-i-i, la krio de l’ strato, kaj galon verŝas en la ĉampanon: «Laboron, panon!»

EN NOKTA HORO

En prema nigra nokta horo ŝajnas, ke estas mia koro flamruĝa floro, kies forton elsuĉas raŭp’, kaj kiu morton sentante estas jam klinota en malesper’ al tero kota.
En prema nigra nokta horo vekiĝas en ĉi velka koro sopiro granda, ardpurpura el aĉa mond’ je mondo pura, en kiu ruĝe pompas justo. Ho, sonĝ’ de malespera brusto.
En prema nigra nokta horo subite ravas min la gloro de femiraklaj sonĝ-inspiroj indaj je sango de martiroj. Magia sunobril’ aperas, kaj ree, ree mi esperas.
En prema nigra nokta horo mortspite ŝvelas mia koro, dum sankta fajro flamojn svingas, lumitajn suprojn mi atingas: atendas mi en vest-ĉifonoj la Majon de la milionoj!

ĜIS LA VENK’

Se ĝoj’ vin trafus iahore, ne lasu ĝin forflugi plore, sed ĝin ekkaptu kun impeto, kaj ĝoju por la ĝoj’, proleto!
Se vin karesas man’ tenera simile al zefir’ vespera, malfermu koron kun ampreto, kaj amu por la am’, proleto!
Se Oro ŝtelas vian sangon, velkigas pala vian vangon, ĉe via mano estu kreto, kaj notu por la pag’, proleto!
Kaj se la horo per signalo alarmas voke al batalo, do, kison al la virineto, kaj luktu ĝis la venk’, proleto!

AL HIRUNDO

Jam forpasis la somero, prujnon spiros la aŭtun’, en la koroj la esperon hejtos nur tre pala sun’.
La hirundoj jam forflugas kaj funebras la pejzaĝ’, pezaj zorgoj al mi plugas palan kampon de l’ vizaĝ’.
Haltu, haltu en aero kaj aŭskultu min, hirund’! Jen parolas sur la tero filo de ĉi griza grund’.
Se printempe vi revenos, kantu pri la mar-senlim’, vian kanton mi komprenos, kaj ekflugos la anim’.
Flugos en ĉiel’ senbara post deskuo de katen’, flugos for de l’ ter’ barbara al la suno de maten’.
Esperflamoj en mi brulos, kaj sen limo kaj sen temp’ min per sankta trompo lulos la mensogo de l’ printemp’.

LA KANTO DE LA VIOLO

Mi anoncas reviviĝon el la frostomorto, ve, sed per mallonga vivo dotis min la sorto.
Mi anoncas la printempon, kun ĝi la sunbrilon por arbaroj foliaron kaj la birdotrilon.
Mi anoncas por la buŝoj dolĉan kison, ridon, por la koroj renaskitan amon kaj konfidon.
La animon mi dissendas per la vento mola, kaj, dum ĉio ridas, kisas, mi forvelkas sola, devas morti sola.

MI AMAS LA VILAĜON

Mi amas la malgrandajn domojn kun ties neĝe blankaj muroj, kiujn de supre gardkontrolas kastela kaj preĝeja turoj.
Mi amas la silenton noktan, kiam la zorgoj jam ekdormis, kaj la hundboja sonĝ’ el nuno pli belan estontecon formis.
Mi amas labortage ĉiujn de peno kaloplenajn manojn, dimanĉe ĉirkaŭ la preĝejo kraĉantajn krudajn kamparanojn.
Mi amas la ĉifonajn bubojn, se ili dance formas rondon, ĉar ankaŭ mi el dom’ vilaĝa ekploris en ĉi putran mondon.

SUR LA GRANDA PAŜTEJO

Herbmilionoj en printempaj ventoj luliĝas, verdas, kreskas en silento, kaj marŝas jam al ili pluraj centoj da bovoj kun nesatigebla ventro.
Pri sukoŝvela trunko, verdo silka la bonaj herboj fanfaronas vante, la kardon sekan kun la kapo hirta ili rigardas moke, malŝatante.
La sukoŝvela trunko, silka verdo ja gustas bone al la bovogregoj. La herboj luliĝantaj sen averto maĉite malaperas en ventregoj.
«Malsaĝaj herboj», diras nun la kardo restanta sur ruinoj de l’ razeno. «Jen, mi prudente zorgis pri singardo». Sed venas... kaj ĝin manĝas la azeno.
«Malsaĝa kardo! Kontraŭ la potenco vin ne defendas iom pika korpo! Necesas menslaboro kaj scienco!» Sentencas heleboro kaj eŭforbo.

LA KANTO DE PLUGANTO

Migrobirdo, vi forflugas, kampe grakas frugileg’, mi la fremdan teron plugas kun amara klopodeg’. Migrobird’, se vi ekmastros vian neston post reven’, mi la fremdan teron rastros kurbe de amara pen’.
Migrobirdo, grajnon, vermon al la idoj portas vi, la tritikon, frukton, kernon ne por mi rikoltas mi. El la vintro en sunbrilon de la sudo celas vi, en la vintra frost’ hejtilon havas mi, se ŝtelas mi.
Migrobirdo, vin sen baro, sen kateno kaj sen jug’ tra kamparo, tra arbaro portas la facila flug’. Min mizer’ al tero ligas, mi ĝin portas kun humil’, ĉar se ne, min trankviligas la survango aŭ pafil’.
Migrobirdo, mi volonte mem forflugus al la urb’. Laŭ la diroj malpli honte tie regas la uzurp’. Tie fratoj solidare staras en komuna gard’, almilitas jarpostjare venkojn kun batala hard’.
Migrobirdo, mi nur pense flugas. Kiel ŝarĝobest’ mi vegetos pacience en ĉi polva-kota nest’. Ĉu la urbaj fratoj helpos lukti, venki en la lukt’? Ho, ĝis tiam min elĉerpos kruda pen’ sen propra frukt’.

SOMERA SEKO

La kampo estas granda sunkameno, bakiĝas en ĝi verde jam la greno. Angore staras la ĉifonaj mastroj kaj por la pluvo preĝas kun la pastroj.
La sun’ mokridas pri la preĝ’ enua, ĉion envolvas polvo ĝisgenua, kaj el la polvo-mar’ kun hirta kapo emerĝas la Mizer’ en stulta gapo.

LA KRUELA SOMERO

Ne ĝojas mi, se venas la somero: en ĝia arda koro mankas amo, kaj mian karnon trasekigas ĝisoste ĝia flamo.
Se la vizaĝo soifegas roson, ĝi trempas ja en ŝviton mian vangon, kaj ĝia pluvavida tero elsuĉas mian sangon.
Kiam la klingo de falĉil’ ektintas rande de ora ocean’ da greno, pen’ dentgrinciga por mi ŝanĝas la benon je malbeno.
Rifuĝi nur la Moŝta Mono povas al bordoj de la freŝo-spira maro. Mi trenas ŝarĝon kiel en la dezert’ la dromedaro.
Mi trenas ŝarĝon, besto tolerema, nur foje, se mi estas mistraktata, ekbolas en mi por momento sango de lup’ malsata.
Ne timu, la falĉilon rektigitan ne kaptos mi en tia hor’ ekscita por puŝi ĝin en iun moŝtan: mi estas ja dresita!

LA KOĈERO

Kvar ĉevaloj kun kaleŝo, bona ras’, facila freŝo, polvokirle tragalopas, la okulojn polvo ŝtopas.
Veturigas grandsinjoro, mond’ alia, bril’ kaj gloro. Vojon polvonubo signas, la koĉero alte dignas.
«Flanken, flanken, he, kampuloj, aĉaj vermoj de terbuloj!» Tiajn vortojn li alĵetas, knabon vipe li pinĉetas.
«Jen do, Joĉjo, tiu inda kampulido moŝtiĝinta! Li diable al si plaĉas!» Diras kamparan’ kaj kraĉas.

PEZA RIPOZO

Sur polvaj stratoj antaŭ domoj gemaljunuloj mute sidis, silentis polv’, silentis homoj, la tempo en silento glitis.
La nuboj naĝis super ili kiel flugilaj zorgoj mornaj; ho, iomete ektrankvili post la faritaj vojoj dornaj.
Malgrase ili penis, grasis alia — jen la vivrezulto. Tiel do viv’ ilia pasis; bone, ke restas jam nemulto.

TOMBO

Lin potenculoj malestimis kiel la rustan feron, sub piedpuŝ’ li kapon klinis kaj plugis, semis teron. Virin’ varmsina plezurarde neniam lin alpremis. Distriĝi? Drinki? Danci ĉarde? Li fosis, plugis, semis.
Jen lia tombo... Granda tristo ne nigras, mankas ploro. Ĉi tie, en la vintra frosto, nur larmas mia koro. Ne sonis ĥor’ funebrofeste nek tombceremonio, nenia ŝanĝ’, nur mortis beste la vivsemanta dio.

DEMANDO

Ankoraŭ mi memoras, apenaŭ pasis Majo, kun varme pulsa sango, printempodora gajo, kiam el ĉiuj floroj juneco stulta ardis, kaj al la foraj montoj ebrie mi rigardis.
Ne antaŭlonge venis eĉ la somer’ sovaĝa, sed poste ĝia flamo fariĝis aĝa-saĝa, poste, sur kalvaj vojoj kun grize flavaj flagoj, enkuris la aŭtunon venene splenaj tagoj.
Kuregas jam la tempo velkbrune tra l’ kamparoj, de ĝia vent’ hirtiĝas al mi la grizaj haroj... Juneco mia, diru, dum rad’ sin rule movas, vetkuri kun la tempo, ho, kial vi ne povas?

ANTAŬ LA SPEGULO

Mi staras mute antaŭ la spegulo. Vizaĝo fremda min rigardas gape, kaj kvazaŭ prujno tra aŭtun-nebulo, jen, grizaj strioj montras sin surkape.
Mi serĉas la malnovajn konatulojn: riĉbuklan bubon kun la ruĝa vango kaj kun malhela bluo de l’ okuloj, sur kies lipoj trapurpuris sango.
Mi serĉas la junulon tromemfidan, kiu en koro kaŝis flaman senton, printempe ardis amon fulmrapidan kaj vintre moke ridis la frostventon.
Mi serĉas viron, kiu kante ŝvitis, tirante jugon sur la vojo dura, kaj kies firma fido ĉion spitis en la atendo de la Maj’ futura.
Neniu...! Sed jen ulo kun rezignoj rigardas min kaj palas liaj lipoj, la sulkoj sur la frunto kiel signoj restis post batoj de la sortovipoj.
For, for de mi ĉi fremdan vizaĝaĉon, mi ne akceptas ĝin kun tiaj ecoj...! Mi volas novan forton kaj kuraĝon! Spegulo, mi vin rompos je mil pecoj!

KNABETO MORTIS

Laŭtis nia korto de rido gaj-asperga. Hop-hop! — sonis vorto al la ĉevalo verga.
Eta blonda filo kuretis trote, tinte, maja brilo-trilo ridegis ankaŭ vintre.
Sed en tag’ de Majo anĝelo venis, frida, velkis de li gajo, frostiĝis buŝo rida.
Vintris ter’, ĉielo. Kaj pri l’ dolor’ pasia ridis la anĝelo kun sia kor’ glacia.

ETERNA LULKANTO

Pro perdita ido ploras turto-par’ kaj la vent’, kun frido ploron de amar’ portas, portas, turne tordas super la kovrilo de lulilo miozota roskovrota... Dormu, filo, eta filo.
Pro la dolorsvarmo morda en la kor’ la patrina larmo inter skua plor’ dense fala fluas al la miozot-kovrilo de lulilo poreterna, esper-sterna... Dormu, filo, blonda filo.
Vundo sen cikatro sangas en la kor’, jen mi, via patro staras jam de hor’ vivolace, vivmalpace apud la lulilo kun kovrilo miozota surpluvota... Dormu, filo, mia filo.
Jam pli bone por vi en la prasilent’ plu eterne dormi pace, sen turment’, sen malsato, sortobato, en la tomblulilo, en trankvilo, sub la floroj, for de ploroj. Dormu, kara, mia filo.
Dormu, dormu, mia eta blonda fil’, sonĝu, sonĝu pri la orfa pilkludil’. En mistera sonĝ’ subtera dormu en trankvilo sub kovrilo miozota, miozota, dormu, kara, mia filo.

AL FORIRONTO

Al E. Lanti

Senbrue volas vi de ni foriri, adiaŭ-flagojn vent’ ne ŝiras, sed ankaŭ l’ fruktomaturiga suno silentas, kiam ĝi foriras vespere ĉe la horizonto. Feliĉon, kara forironto!
Vi iros, kiel granda militestro post venk’ foriras el batalo por serĉi iom da ripozo glora en verda varmvetera valo, kie gajritma birdotrilo lin refreŝigos en trankvilo.
Sed povas esti, ke transoceane batalojn trafos vi denove, ni bone scias ja, ke via brako la glavon svingas facilmove, se temas piki naciismon aŭ la inside skerman skismon.
Vi estis batalant’ unuavica, ja vi ekbatis la tamburon, alarmis, levis la standardon, ekmarŝis, kaj en vian spuron sub la standardo multaj centoj ariĝis fide en taĉmentoj.
Vi, laŭ spirito Zamenhofa, batalis kun la neŭtralistoj, kun la strabema kaj rabema nacimistiko de l’ filistroj, kaj kun mensogoj, trompoj, ŝteloj de manĝegemaj makjaveloj.
Kaj vi rezistis venke, malgraŭ krudo de la atako malamika, la sieĝdifektita fortikaĵo fariĝis nun eĉ pli fortika, vi povas lasi ĝin al manoj defendaj de l’ fidelaj anoj.
Vi iras, kiel granda militestro post venk’ foriras trankvilkore kaj ĝoje. Ho, ĉu ĝoje? Tamen, eble iom amare kaj dolore, kun malgraŭvenka desaponto. Feliĉon, kara forironto!
Vi iras for tra akvoj, montoj, valoj, vi estos mondvagulo sola, amikoj viaj estos nur la ventoj, la birdoj, la natur’ konsola, kaj vokos vin la vastaj foroj per ĉiam novaj florodoroj.
Se en arbaro zuma vi ripozos apud babila rivereto, kaj orfa birdo super via kapo flugos en laca malkvieto, timante homan persekuton, akceptu de ĝi mian korsaluton.

PRINTEMPA VELKO

Hej, fieraj, cigarfumaj palmoj por kafej-ornam’! Vintre vi dum muzikzumaj multaj noktoj pompis jam.
Sed alvenis la printempo, ruĝe krevas florburĝon’. Por vi estas velkotempo tiu freŝa florsezon’.
Puras bluo senmakule, abelzumoj psalmas nun, kovras polvo vin angule, kampofloroj ĉarmas nun.

RENKONTIĜO

Ondetis grenkampo grandega, mara ĉe rand’ arbara, kaj en la ĉielo de klara puro omaĝis al suno en fru’ alaŭda koloraturo. Nin varme luladis en sia sino la kampa muziko. Ĉu vi memoras, ho amikino?
Inter la parfumo de floroj majaj ni estis gajaj. Ni kaptis la nunon sen celoj, planoj, karesis nin vaga varmeta venteto per molaj manoj. Sekretojn fabelis al ni tilioj, ridante ni kuris en ros’ arĝenta post papilioj.
Ho Maj’! tiu Majo sunbrila, lasta de ĝojo ĉasta! La zumoj, parfumoj, majaj koloroj amĝermojn infane naivajn plantis en niaj koroj. Vespere nin benis edena ĉarmo de kiso unua; de fore trilis paŝtista ŝalmo.
Ve, mortis ĉi tempo. Jen ni ĉi tie nun apatie. Post dekoj da jaroj mi vin revidas, kaj pro sortobatoj sur vangoj viaj la laco sidas. Malĝojo vualas al vi la vidon, la lukto por vivo sur via buŝo mortigis la ridon.
Rigardu, nun estas denove Majo, sed kun malgajo. Nin ŝarĝas la vivo, kaj bruas urbo, kaj dronas eĉ niaj memoroj belaj en griza turpo. Post dekoj da jaroj! Ĉu vi memoras? Ni ludis ja kune... Sed ho... Nu, diru, kial vi ploras?

MIA PATRINO

Tag’ post tago ŝi malgajas kiel vesperiĝ’ aŭtuna, apatie ŝi rigardas al la malproksim’ sensuna. Iam noktonigre pompis, nun jam blankas ŝiaj haroj, kaj la brilon de l’ okuloj rabis for la sepdek jaroj.
Ŝian korpon fortoplenan rompis penoj de laboro, kaj pro la suferoj troaj torporiĝis ŝia koro. Vanas la konsolaj vortoj, ŝi esperi plu ne povas, je l’ paroloj esperigaj eĉ la brovon ne ekmovas.
Se espero kaj obstino en okuloj miaj ardas, ŝi nur la horloĝ-montrilon mute, splene fiksrigardas. Ho, mi povus tutan mondon per titana sku’ detrui, por ankoraŭ unufoje ŝian sunan ridon ĝui.

AL KNABINO PALVIZAĜA

Eklarmas mia koro, vin vidante en zuma laborejo de uzino, kiam mil mordajn radojn murmurante movas la monstra forto de turbino, kaj viajn vangojn en ĉi raba rito makulas strioj de fulgmiksa ŝvito.
Mi vin renkontas ankaŭ en kontoro. Tuttage sidas vi ĉe skribmaŝino, dum viajn formojn taksas direktoro. Kaj ĝis alvenas rampa tagofino, en timo, honto, tedo kaj tolero vi revas pri la amo kaj libero.
Ankaŭ en vendohaloj vi ĉeestas, vizaĝo via palas post vendtablo. Dum monon poŝoj de la ĉef’ digestas, vi kun deviga klino kaj afablo alportas por mi ŝtrumpojn kaj kravatojn por kiuj mi ŝparadis ses monatojn.
Vin ĉie vidas mi en viv’ vandala. Se por konsolo aĉa en kantinon min pelas la amar’, kun vango pala vi portas al mi la malbenan vinon, kaj via rido kompatinde lamas. Knabino palvizaĝa, mi vin amas.

NIGRA MAJO

Tridekdufoje mi jam vidis alvenon vian, ho Maj’, kaj ĉiam venis vi kun verdo, kantbirdo, floro kaj gaj’. Kaj dum zefiro via flustris, esper’ animon mian nutris, pli forte batis koro mia en vent’ majmelodia.
Kio la roso por la kampoj, la suno por la maten’, la fonto por la soifanto, libero post la katen’, sekreta sonĝo en ekzilo, espero sub la pendigilo, vi samo estis en sufero, ho Majo, maj-espero!
Sed nubo nun ekkovris nigre radiojn de via sun’, kaj el riĉaĵoj ĉiuj, Majo, donitaj de via jun’, espero, gajo, kant’, aklamo, perdiĝis la kolor’, la flamo, en floroj ronĝa raŭp’ eknestis, la sonĝo sola estis.
La sonĝo tamen ne perdiĝis, ne estas fort’ kaj potenc’, nek nigra mur’, nek paragrafo, nek leĝo, nek atenc’, kiu la sonĝon povus ligi: ĝi spitas, vivas por vivigi! Kaj mi en mia kormalgajo sonĝas pri brila Majo.

AL PLUVEGO

Pluvego frapas, fulmotondras, impeta vent’ min portas puŝe. Kolera ŝtormo, kial do vi min lavas, lavas duŝe?
Vestflikojn lavas vi kaj polvon kaj malpuraĵojn de l’ ekstero, kiuj sur miaj vangoj kovras la palon de mizero.
Tamen, mi amas la malpuron, ĉar kaŝas ĝi la homan vundon, malpuran homon hom’ ne zorgas pli ol la vagan hundon.
Ne duŝu do plu min, pluvego, se pli da povo vi ne havas, ja tiun polvon eĉ malforta knabino de mi lavas.
Vi nur imitas uraganon, fi, neniaĵo akvokraĉa, vi vane lavas for la polvon, se restas la pli aĉa.
For vin, kaj venu kataklismo! Ĝi faru la teruran draŝon: forlavu kun la polv’ mizeron, la ĉefan malpuraĵon!

RIFUĜO

Mi tra dezerto fuĝas kure sub nuboplena firmament’, kaptistoj pelas min surspure kaj murde venas ŝtorma vent’.
Post mi la inferaĉo bolas, kaj antaŭ mi la muĝa ŝtorm’. Mi kuras, kaj ĉi ambaŭ volas min sterni por eterna dorm’.
Nenie estas rifuĝloko, arbusto aŭ ŝirmanta tru’, mi jam anhelas ĝis sufoko, en la oreloj surdas bru’.
Antaŭe, poste kaj jam meze minacas la eksterma fort’, kiel do savi min sukcese el ungoj de la nepra mort’?
Mi transformiĝos birdo kanta kaj flugos al la alta sfer’, de tie kantos, triumfanta, la kanton de la homliber’.

LETERO AL N. BARTELMES

En posttagmezo griza kaj sensuna balaas vaga ventfantomo, kaj antaŭ nia domo foli-amas’ kirliĝas, flava-bruna. Jes, en la Romanelli-strato aŭtunas, jam aŭtunas, frato.
Ne antaŭlonge florojn mi kolektis printempajn florojn de ĝardeno, kaj nun en malsereno l’ aŭtuno tiajn bukedaĉojn plektis el defalintaj foliaroj. Ho, kuras viv’, galopas jaroj.
L’ esperojn, kiujn mi dum la junaĝo en bed’ de mia koro flegis, ve, ŝiris kaj kirlegis kaj je tiela velka balaaĵo aglomeradis la vivŝtormoj. En kor’ jam restis sole dornoj.
En tia tago, kiam arboj ĝemas de tristo vintroantaŭsenta, la homo malprudenta suspire la bilancon fari emas pri la aktivo kaj pasivo de la somero kaj de l’ vivo.
Ni vidu do! Min la Ideo gvidis al horizonto grandpromesa, kaj mi en sinforgesa entuziasmo klopodante fidis je la konkordo de l’ homaro per mondproleta solidaro.
Ne mortis tiu fido de l’ revulo sed post la penoj la rezulto ja estas tre malmulto, aŭ, se paroli pli sincere, nulo krom la laciĝo kaj la truoj oscedaj plande de la ŝuoj.
Jes, al revland’ la vojo tro malglatas. Ne sendanĝera aventuro la serĉo de l’ futuro! Jen kial mi ne enviinde statas. Feliĉe, ke l’ polic’ min servas kaj kvazaŭ reĝon min observas.
Futuro, ho futuro! Ĝi silentas obstine, al mi ne respondas. Sole la vento ondas fajfante ĉe l’ fenestro, kaj mi sentas la mokan tonon de l’ vent-kanto: «Ho, kompatinda sopiranto!»
Kien do mi sopiras, kompatinda? Al malproksimoj, malproksimoj trans la fermantaj limoj, ĉi kradoj de karcero mia blinda! Ho — vin ĉe tiu vojirado renkonti, kara kamarado!
Ne eblas tio! Kvankam kiel bone ja estus post la manopremo pri ia tikla temo ideojn kun vi ŝanĝi plej persone, libere pensi kaj diskuti, ne, kiel nun, flankume muti.
Salutojn al vi, kaj sukceson belan kaj al vi mem kaj al la kara afero proletara! Memoru min, ribelan kaj subpelan, ĉar en la Romanelli-strato aŭtunas, jam aŭtunas, frato.

FALADAS NEĜO...

Faladas neĝo kaj kovrile jam kuŝas ĉie sur la tero. Sonĝadas sub ĝi nun trankvile la semoj ĝis la primavero.
Faladas neĝ’ kaj dike kuŝas sur la folifalaĵo seka. Ĉi mortintaĵon vane tuŝas la sorĉo de l’ printempo veka.
Kaj ŝajnas, ke la neĝo tute jam kovras ankaŭ min, falinton. La sonĝoj en mi mortis. Mute mi dormas senprintempan vintron.

REBRILOS LA STELO

Profetoj frenezumas de sia rasorgojlo, evangelion krias pri rajto de la klabo, kaj kun ŝaŭmanta buŝo sputadas la Gargojlo, ke l’ mondo apartenas al la Elita Ŝvabo.
En ĉi mallumo, kiam sub boto de vandaloj baraktas popolrajto, homamo, bono, belo, inter la sufokataj homaraj idealoj samsorte estingiĝas la lum’ de l’ verda stelo.
La «malgermanan» lingvon kondamnis je sufoko la estro de l’ dresistoj de l’ rasmenaĝerio, kaj en la Universo ne estos por ĝi loko dum la kvardek mil jaroj de l’ Tria Imperio.
Kial al sklavpopoloj internacia lingvo? La granda Valhalestro al ili eĉ forstrekos ilian propran lingvon per ĉiopova fingro. Sufiĉos al la sklavoj, se ili beste blekos.
Nu jes, Eŭropo estas grandparte ergastulo, kie popoloj ĝemas en sklava laborado. Sed kiel longe? Al la sangmana fantastulo averton sur la verton ĵus donis Stalingrado.
Armeon lian tie forglutis la kaptilo giganta, kaj, kun hurlo furioza, per la ungoj la bruston al si skrapas ĝissange la Gorilo, veante pri la nova pere’ de Nibelungoj.
Mateno ekkrepuskis! Esperas jam denove popoloj turmentataj. Eksplodas jubilkrio! Leviĝos uraganoj kaj forbalaos blove ĉi tiun malpuraĵon de l’ homa historio!
Kaj nia lingvo vivos, kaj sur la Vojo plue ni povos marŝi rekte, kuraĝe en la celon. Kaj staros la ekzemplo ateste kaj instrue: Pereos, kiu volas estingi nian stelon.
Ĉar tiu stelo brilas inter la grandaj lumoj de l’ homaj idealoj kun senmakula puro, kaj super la obskuroj, arbitroj, frenezumoj triumfos ĝi, ĉar ame ĝin vartas la Futuro.

II. AZILO

Printempe kaj aŭtune, subpluve kaj subsune, en frosto kaj en ardo, en fruo kaj en tardo, feliĉe kaj missorte, ĝisoste kaj ĝismorte, mi estas via adoranto, Liber’ kaj Esperanto!

1945

Ruinoj min ĉirkaŭis fulge, fume, postgustis mortotima veo, sed nun mi tamen staris palpebrume sur kurba supro de l’ ŝirmejo.
En la urbmez’ ankoraŭ malserene murmuris la kanonaj kantoj, sed tie ĉi jam realiĝis plene la sonĝo de la atendantoj.
Mi ĵetis ĉirkaŭ mi rigardon gvatan, kvazaŭ mi estus knab’ fripona, kaj min en fruktĝardenon nekonatan por ŝtelo logus arbo poma.
Lavita ŝtorme, la aero mola tikleman freŝodoron kaŝis. Kun kor’ batanta kiel bub’ petola la novan mondon mi enpaŝis.

PRINTEMPIĜO

Ĉifonojn de la vintra tolo blanka traboras brave la floret’ galanta, nubkaravanoj mornaj forveturas, la firmamento ree blue puras, zefiro flustra flugas kaj fabelas, en korojn stultaj revoj sin enŝtelas.
Ni fidu! En ĉi nova primavero ne venos ventoj trompaj per malvero, teneraj sole al la floroj klikaj en la Edeno de la palmoj dikaj, de kie florojn, kiuj pli humilis, de longa tempo oni jam ekzilis.
Se leĝo estas tiu diro tinta, ke renaskiĝos ĉio jam vivinta, mi ankaŭ mian mortan vivesperon elmetos sur la sekiĝantan teron, kun fid’, ke en la nova brilserio ĝin ankaŭ trafos eta sunradio.

DEMOKRATIO VIVU!

Jen, kamparanoj ĉifonvestaj solene staras sub la arda sun’. Sur sulkaj vangoj ĝojoj festaj pro l’ granda horo alveninta nun. Al ili zumas, jen, la muziksonoj kaj ne al princoj, grafoj kaj baronoj.
Ĝis nun baronoj, grafoj, princoj uzurpe regis sur ĉi larĝa kamp’. Kampuloj penu kun dentgrincoj en ŝvit’, malsato kaj humila ramp’! Jarmilon ili ĝemis en ĉifonoj, dum pompis princoj, grafoj kaj baronoj.
Nun jen la kampo, dividite! Finiĝis la miljara termalsat’. Kiuj ĝin knedis ĝis nun ŝvite, ricevas ĝin de l’ laborula ŝtat’. Por ili kreskas naturdonoj, kaj ne por princoj, grafoj kaj baronoj.
Ho brila hor’ de tempoj novaj! En alta bluo kantas la alaŭd’. Sub ĉiellumoj dancomovaj tra gajaj kampoj ŝvebas vivolaŭd’. Demokratio vivu! La blazonoj rompiĝis, princoj, grafoj kaj baronoj!

EN SONĜO

En sonĝo princinon mi vidis kun vangoj malsekaj de ploro. Popolo bienojn dividis, jen kial ŝin kaptis hororo.
«Feliĉo de plebo kampara, por mi ĝi ne estas havinda! Bieno grandega kaj kara, vi estas aminda, savinda!
Ni ĝin dum mil jaroj posedis — ŝi plendis dum verŝo de larmoj —, nun oni ĝin rabis, dispredis, kaj nin ne defendis ĝendarmoj.
Por kio al plebo ĉifona la tero, la bienmastriĝo, ne scias ĝi, kio la bona, ne scias plezuri el riĉo!
Ĝi scias ja nur laboregi, brutforte toleri kun flegmo. Ni sciis plezuri kaj regi, ni estis ornamoj de l’ regno!
Al lando ekstera mi iros — ŝi diris kun flamaj okuloj —, de tie la damnojn mi diros al vi, malamataj kampuloj!»

KAJ FLUGU LA ANIMO...

Mi kiel hom’ naskiĝis, kun homrajtoj, kaj tamen oni igis min servisto, eĉ besto, ĉar la zorg’ en trudaj rajdoj min pelis sur la dorna voj’ de tristo.
Kaj vane mi al dio, al diablo kaj al Fortuno faris okulumon, el la ansero de l’ riĉula tablo, Lazar’ manĝema, mi nur gajnis plumon.
Mi prenis ĝin, kaj post altranĉ’ kaj fendo de l’ tranĉofino, per la plumo pinta korsange skribis pri la propra plendo, kaj pri l’ popolo enmizeriĝinta.
Sed nun el la veado de l’ sufero, el la lamento de la homdoloroj naskiĝu sorĉa kanto de espero akompanata de fanfarsonoroj!
Kaj flugu la animo kantflugile, entuziasme pri la justo juĝa! Printempon triumfantan mi jubile jam skribos per la sang’ de l’ koro ruĝa.

MAJKANTO

Maja suno, maja flor’, ridoj eĥas, kantas ĥor’, en plej bela tag’ de l’ jar’ ĝoje ludas infanar’.
Tago, tago, maja tag’! Flirtu alte verda flag’! Mondlingvanoj estas ni, verdan Majon festas ni.
Kanto, kanto, maja kant’, jam forfloris la lekant’, nun odoras la siring’. Kantu ni en danca ring’!
Danco, danco, maja danc’! Al la junaj — amromanc’. Kisas vento, kisas sun’, knab’ knabinon kisas nun.
Majo, Majo, majvesper’, en la koroj nur esper’. Post la ludoj venu lul’ ĝis fermiĝo de okul’.
Adiaŭas jam la tag’, Klinu sin la verda flag’! Vento, vento, maja vent’, zumu dormi en silent’!
Nokto, nokto, nokt’ en Maj’! Jam ripozu luda gaj’, kaj ni sonĝu pri feliĉ’ ĝis la ruĝa mateniĝ’!

SUR LARĜAJ KAMPOJ...

Sur larĝaj kampoj maturas la gren’, ĉielo rozas en frua maten’.
Plugistoj novaj! Jen nia moment’! La propran grenon karesas la vent’.
Ekkaptu tenilon de l’ akra falĉil’! Rikoltu, rikoltu en ora sunbril’!
Ne estas per groŝoj pagata la ŝvit’, ke plenu la poŝoj de pigra elit’.
Ni plugis kaj semis de rando ĝis rand’, ni por ni rikoltos, jam nia la land’!

FABELA POPLO

Poplo staras, jen, gigante, bluajn altojn atingante en la mez’ de l’ kampo. Suprengape strangan tremon mi eksentas, knaban emon por la suprenrampo.
Tiu aĝ’ kaj forto foras, sed, revante, mi memoras pri l’ fabel-rakonto: «Sola, en majesta noblo, staras ĉielbora poplo en la mez’ de l’ mondo.
Se vi volas temerari, en la fia mondo fari fine grandan ordon, grimpu ĝin! Se vi atingos ĝian pinton, ĝi vin svingos trans la ĉielpordon.
Helpos vin ĉielarmeoj, ĉesos dank’ al vi la veoj, ĝemoj, larmoruloj. Super mondo ridsonora estos vi la ĉielglora Reĝo de l’ Futuroj!»

MARGARETA

Ŝi amis la amon, la dolĉajn momentojn, kaj, koro ĉe koro, gustumon de sentoj.
Ŝi amis duopon en horo vespera, surkorpe la ludon de mano tenera.
Ŝi amis brakumi kun arda suspiro, ŝi amis la kison sen fin’ kaj sen spiro.
Ŝi amis la Vivon, la Ĉion, la Tuton, premitan perforte en unu minuton.

DIMANĈA MATENO

La etajn domojn lante silento lulis, en florĝarden’ bluante miozotoj okulis.
La vilaĝeton oraj lumfaskoj ornamis, la sunradioj gloraj brilegis kaj flamis.
La brilaj buntoj mutis en granda silento, nur la minutoj flutis en tempo-torento.

VIVSONORO

Abeloj flugas kun ŝarĝriĉo, pilkludas knab’ en gaja salt’, la vivo vivas per moviĝo, lacigas sole la halt’.
Mi iras el la valo verda al supro de la roka mont’, mi vagas, vole vojoporda, kaprica mondvagabond’.
Postrestas post mi ĉio brua, kaj nun ne flustras eĉ la vent’, preskaŭ doloras ege blua brileg’ de la firmament’.
De l’ raraj herboj gapas muto, senviva ŝajnas jam la ter’... Ha, sonas, kvazaŭ por saluto, sonora pioĉa fer’!

KONSILOJ

Se vi ne scias kion fari, ĉar via kor’ en duboj dronas, direktu vin al la Naturo, ĝi tuj konsilon al vi donas.
Demandu foje la tempeston, kiam sortbatoj vin martelos. Ĝi diros: La venteg’ purigas, kaj post malhelo ĉiam helos.
Demandu foje la abelon, se vi anhelas de laciĝo, ĉu indas peni. Ĝi respondos: Riĉ’ abeluja — mia riĉo.
Demandu foje la ĉielon, se la humoron kovras ŝimo. Ĝi diros: Jen la horizonto, ĝi vin invitas al senlimo.
Demandu foje la birdetojn, kiam la dub’ en vi aperos, ĉu eblas fidi je la amo. La turtoj al vi jese kveros.
Demandu foje floran kampon, se l’ vivenuo vin invadas, ĉu indas vivi nian vivon. La kampaj floroj kapjesadas.

MIA FILINETO

Orblonde ondas ŝiaj haroj simile al la spiko-maroj, kiam la ventomelodioj ludadas kun la sunradioj.
Kaj bluas paro de l’ okuloj simile al ĉiellazuroj super lageto tre trankvila en frumateno freŝe brila.
Muzikas ŝia rido trila kiel arĝento sonorila sur kol’ de ŝafineto gaja en ia fea kampo maja.
Ŝi flirtas kun facila freŝo, kiel feino en kaleŝo tirata fluge de libelo en infansonĝo aŭ fabelo.
Orinja estas ŝia nomo, ekfloris ŝi en mia domo, el mia koro ŝi elfloris kaj ŝi la vivon al mi oris.
Ŝi estas ĝojo nedirebla, konsolo en la temp’ funebra, kien ŝi paŝas en trakuro, postrestas or’ en ŝia spuro.
El or’ ja estas ŝia koro, ŝi estas mia ortrezoro, feliĉo, riĉo, lukso, pompo, kaj mia amo ĝis la tombo.

EN MIA NASKVILAĜO

Sur polva strato, inter knaba moko, anasoj marŝis vigle al naĝloko, dum pacaj bovoj lante, en silento tiris la veturilon de la tempo.
Jen estis la kastel’ kaj la kabano, kie mi vivis vivon de infano. En la sunbrilo, ĉe l’ arbara rando filandroj flosis for al fea lando.
Nenio, ŝajne, estis ŝanĝiĝinta, nur grizis pli la preĝejturo pinta, kaj mi nenie trovis tiun pinon, ĉe kiu mi atendis l’ amatinon.

VANA, VANA

Memoro pri knabino kamparana en mia koro eĉ nun alte arkas, kaj ŝia orblondeco vive sana en la anima fundo sparkas, sparkas.
Mi scias, ke pasinta printemphoro neniam plu revenas sama, sama, kaj la serĉado de velkinta floro inter la novaj estas vana, vana.

AL LA MEMORO

Memoro truda, kial vi min tentas, kiam la kordoloroj jam silentas simile al la laciĝintaj ventoj kaj dormas en arbaro de la tempoj?
Memoro tenta, kial vi vin trudas, nun, kiam miaj vundoj jam ne nudas? Ho lasu ilin subcikatre dormi, ne volu ilin ŝiri, novajn dorni.
Memoro, vi ne estas ja Promeso, ripozu do en lito de forgeso simile al tombkruco jam kuŝanta sur tombo forlasita, senpriplanta.

EN SOLECA HORO

En soleca horo pensoj boras min, en soleca horo mi memoras vin.
Vi min zorgis, vartis kun ĉiama pret’, kaj mi vin rigardis dua patrinet’.
De vizaĝo via sunis korsincer’, vivvojaĝo via estis sinofer’.
Ploras la betuloj en tombeja fin’ super la terbuloj, karulin’, fratin’.

MI

Denaske iĝis mi hungaro (pri vol’ neniu min demandis). Oni min lulis sur kamparo (la av’ ĝin nudpiede plandis).
Sub oraj spikoj de tritiko min nutris sole pano seka, al sonĝoj estis la liriko la trista voĉ’ de bovo bleka.
Mi de fremdnoma grafo lernis la patriaman vortoĵonglon. (Parenc’ de tiu graf’ ekstermis el patriamo mian onklon).
Preĝeje la predik-fabelo vanecon de la riĉ’ instruis, sed firme pompis la kastelo kaj la instruon belan truis.
Denaske iĝis mi hungaro, sed same povus esti polo. La tutamonda proletaro — jen mia lando, mia skolo!
Mi volas esti homo nura, libera de la rudimentoj, en kiu brulas flame pura fratamo al la homaj gentoj.

LA PENSO

Facile flugu pura penso tra ĉiu lando, ĉiu lim’. Ĝi portu markon de la menso, aspiron ardan de l’ anim’.
La penso estu plej libera, kiel la birdo en aer’, kiun ne baras reto fera, nek feraj leĝoj de la ter’.
La penso estu june pura kiel la ĵus falinta neĝ’. Makulu ĝin nenia dura deziro aŭ mensoga preĝ’.
La penso juna, penso justa, la pens’ libera, klara kler’ triumfu super ŝloso rusta de ĉia dogmo kaj ĥimer’.
La penso estas pleja dono de la natur’ al homa est’, kaj ĝin kateni per ordono la homon igas bava best’.
Ne, ne, ne eblas la afero: la penson fermi per barad’. Ĝi pli facile ol etero forflugas tra l’ karcera krad’.
Kaj se despoto ĝin enfosus en meza mezo de l’ terglob’, ĝi streĉus sin, la streĉ’ kolosus, la globon rompus per eksplod’!

ALLOGIĜO

Kiam mi vin ekvidas, printempo estas refoje, apenaŭ mi min bridas, burĝonoj krevas ĉe-voje.
Kiam mi vin ekvidas, la turpa tempo rekuras: paseo mia ridas, nuntempas kaj futuras.
Sed ve, en mia brusto la volo pasia vanas: starante en embusko la aĝo min alrikanas.

FROSTFLORO

Sur vitro fenestre glacias frostfloro, en brusto maldekstre glacias la koro.
Glacias okule la fonto de larmo. Ho vartu min lule, virin’, via ĉarmo!
Pleniĝos per varmo de vivo la koro, ekfluos la larmo ĉe skuoj de ploro.

MI VIN DEZIRAS...

Mi vin deziras kiel la flugon la hirundo, mi vin deziras kiel la freŝan vindon vundo.
Mi vin deziras kiel la signallumon ŝipo erarvaganta nokte kun frakasita ripo.
Mi vin deziras kiel la buŝ’ deziras ridon, mi vin deziras kiel blindul’ deziras vidon.
Mi vin deziras kiel la pluvon seka tero, mi vin deziras kiel esperon malespero.
Mi vin deziras tiel, ke tio eliksire vivigas min, kaj tiel, ke mortas mi sopire.

KONI VIN...

Cel’ de sopiroj, fonto de plezura frenezo, sorĉa vaz’ de kulpoj sanktaj, kusen’ el felanugoj karesantaj kaj el karnŝira dorn-amaso dura!
Ĉielbeata kaj infertortura estas la sento, kiun vi inspiras, la koron vi kuracas kaj disŝiras, satan-lasciva kaj anĝele pura!
Tian idolon faris mi perplekse el vi, kaj nun vi min obsedas sekse. Ho koni vin, Edeno kaj Geheno!
Ho koni vin, ke post volupt’ infera por kelka temp’ mi sentu min libera de ĉi obsed’ per sava abomeno!

PALINODIO

Sopirojn mildajn kaj dezirojn ardajn plenumis vi beate, beatige. De tiam mi iradas lunatike, de l’ koro sentas kreski florojn tardajn.
Mi pekis versojn durajn kaj ponardajn, nun pardonpete mi pri tiuj hontas, kaj el okuloj miaj larmoj fontas ĉe l’ vido de l’ okuloj mildrigardaj.
Anĝel’ vi estas, jes, anĝelo nura, kaj vin nur mia fantazi’ malpura akuzis per diabla animrabo.
Ĉiel’ plenigas min, ne abomeno! Koncipu de l’ volupt’ en la ingveno, kaj nasku, kara, min renasku knabo!

TURDO

Tro frua turdo freŝe flutas la mateniĝan kanton. Mi mutas, mutas, ne salutas resone la kantanton.
Sed kanto estas kiel sango, kaj ruĝas sang’ ekscite. Mi volus, eĉ kun pala vango ekkanti tamen, spite!
Oj, false nun la turdo tonis, kaj tio min tre ĝenas. La trilo, kiu mise sonis, de l’ kanto min detenas.

PRIMAVERO

Jen trilas trilo trile trila, jen brilas brilo brile brila, ĉi-ĉi-ĉi, verdas vasta valo ĉi-ĉi-ĉi, kantas najtingalo. En la brilo, en la trilo floras floro, grincas grilo. Ĉi-ĉi-ĉi, tra la tuta tero muzikas, dancas primavero.
En granda trila-brila vervo luliĝas ĉiu cerb’ kaj nervo. Proleto, en ĉi trilo valsa atentu pri la tono falsa. Eble falkoj fajfos fale melodion najtingale. Proleto, gajtemperamente ekdancu, sed ne senatente!
La karajn kantojn kantu kore, laboru bone, bonhumore, la Ordo, fidu, regas rekte, sed ne luliĝu sensuspekte. Floroj floru, birdoj trilu, en orkestro vi nur grilu. En granda festa glordiboĉo plej glora ĉi modesta voĉo.

AKVINKUM

Mi sidas sub tilio, mi, la vivanta homo. Ruinoj de Akvinkum kuŝadas ĉirkaŭ mi, kaj el la muroruboj la fantomanta Romo susuras pri forpaso de monda imperi’.
Kvazaŭ l’ antikvaj dioj suspirus tristrigarde pri l’ forto de l’ legioj kaj glor’ de l’ Roma gent’, pri belulinoj, kiuj amis kaj kisis arde inter ĉi tiuj ŝtonoj polviĝaj en silent’.
Antaŭŝovita pugno de Urbs, la mond-priraba, en kiu kreis riĉon miraklan la sklavar’, estis ĉi soldaturbo, dum en flankumo straba forrabi la rabaĵon avidis la barbar’.
Riĉon amasigitan per rab’ kaj sklavlaboro defendis la legioj kontraŭ la rab-atak’, dum la sklav-ribelemon sufokis la memoro pri l’ krucoj, kie pendis glavuloj de Spartak’.
Ĉi tie, ĉe Danubo, ĉe la maljuna Ister, kie la vintroj duras, sed plaŭdas varma font’, la sklavoj metis murojn, kaj staris longreziste urbet’ fortikigita ĉe l’ fino de la mond’.
Ekstere spitis muroj al la atak’ surpriza, sunbrilo ludis sur la ŝildoj de l’ gard-kohort’. Interne estis kvazaŭ Rometo improviza: palestro, cirk’, banejoj kaj ĉio por komfort’.
Jes ja, ne mankis distro, plezuro kaj festeno en ĉi ekstrema punkto, ĉe l’ imperia lim’. Kiaj spektakloj bruis sur tiu ĉi areno? Kiajn orgiojn vidis ĉi mozaik-pavim’?
Kaj kio jam fariĝis ĉio ĉi? Ruinaĵo. Lacertoj en sunbrilo baniĝas sur la rub’, kaj en aven’ sovaĝa vadas la homa paŝo, kun kap’ de ia dio pilkludas gaja bub’.
Ho vi, Eterna Paso! Jen, kiom da fiero, potenco kaj kreaĵoj de laborula ŝvit’ vi jam malaperigis glute en la rivero ondanta al malluma maro de l’ infinit’!
Kun la jarmiloj dronaj tre multaj brilaj steloj de potenculoj falis el alto de ĉiel’, sed vivas nun ankoraŭ subpremoj kaj krueloj, lupoj en propra felo, lupoj en ŝafa fel’.
La sava morto sendas ripozi sklavajn brakojn, puŝantojn de fosilo, svingantojn de martel’. Eterne vivas nur la malamo de l’ Spartakoj, de temp’ al temp’ eruptas kiel Vezuv-krater’.

FALO

Ho, tiel bele estis fidi, fidi! Min lulis balancilo de l’ espero kaj svingis. Kaj mi ne povis bridi, jam ŝajnis, ke mi flugos for de l’ tero.
Okazis io. Ĉu ŝiriĝo ŝnura? Subite mi defalis pug-al-ŝtone. Mi flugi volis tra l’ aer’ lazura; nun, se mi povus rampi, estus bone.

ENIGMO

Sed kial do silentas la esperantaj bekoj? Ĉu ili mute pentas pri iaj grandaj pekoj?
El kia stranga kaŭzo, kun kia stranga celo do estas tia paŭzo en bril’ de l’ verda stelo?
De kie nian lingvon do trafis tia puŝo, ke tenas ni la fingron mistere sur la buŝo?
Mi vane min turmentas por solvi ĉi enigmon, sed mi ribele sentas aflikton kaj indignon.
Ribele mi parolas poetaŭgur-misteron: Pereos, kiu volas estingi nian stelon.

LASU...

Lasu en trankvilo paca ruliĝadi la riverojn kaj sen spit’ en spleno laca dissplitiĝi la esperojn.
Lasu tiujn en trankvilo iri for de l’ verda kampo kaj sin turni en humilo al la leviĝinta lampo.
Lasu tiujn en trankvilo estingadi nian stelon; en fortega lampobrilo ĉu bezoni ties helon?
Lasu tiujn plu incensi tiun homon sacerdote. Ja ne ĉiu povas pensi pli humane ol bigote.

LA NEAKIREBLAĴO

Mi plugis virgan grundon ĉe vilaĝo kaj semis grenajn grajnojn dum junaĝo, sur fremda kampo kurbajn garbojn ligis, de fru’ ĝis nokto min labor’ ŝvitigis, nokte forpelis mi la sonĝfeinon kaj tamen ne akiris skribmaŝinon.
Mi lernis skribi, libroteni false, laŭ la ordon’ de l’ ĉefo danci valse, honeste trompi kiel komercisto, vendadi kiĉajn bildojn de la Kristo kaj miksi akvon en la bonan vinon, sed tamen ne akiris skribmaŝinon.
Mi flegis florojn en fremdula korto, ne timis de surdorsa sterkoporto, mi estis vice laboristo taga, komizo, oficisto, landovaga agent’ uzanta la persvad-rutinon, sed tamen ne akiris skribmaŝinon.
Salajris mi en multaj laborformoj, libere, fikse kaj sub prem’ de normoj, mi servis kapitalon, komunumon, sed, sopirante la sufiĉan sumon, mi trafis ĉiam nur ĉi frostan finon: mi tamen ne akiris skribmaŝinon.
Mi verkis versojn, gazetartikolojn, mi lernis dogmojn kaj aniĝis skolojn, mi legis prozon mute, versojn kante, movadis, esperantis esperante, pro la movad’ eĉ perdis amatinon, kaj tamen ne akiris skribmaŝinon.

VESPERAJ PAPILIOJ

Freneza strebo, diboĉo ĝoja, ebria ŝvebo kaj danc’ re- kaj refoja! Jen nia sorĉomondo; ĝin donas brilo lampa. Ni flirtu en la lumorondo kaj rampu vermo rampa.
La brilo ora, la danc’ ebria en vest’ kolora, Jen estas mondo nia! Kaj ekster la lumrondo ne gravas nokt’ malluma, ni flirtu en la sorĉomondo en danco gaje zuma.
Malbone gustas mensogo tia, se iu flustras pri nigra mond’ alia. Nur bril’ ekzistas nuna, la ombro mankas plene! Ni flirtu en la rondo luma, la vermo rampu pene!
Ni buntas veste en lampobrilo, kaj sparkas feste orpolvo sur flugilo. Alia mond’ ne gravas, eĉ se ĝi estas ie... Nur nia sorĉa rondo pravas, ni flirtu ĝojpasie!

HIRUNDO MORTPAFITA

Ĉasist’ murdema pafis la hirundon flugantan gaje kun printempa fid’, kaj flugilfrakasite sur la grundon ĝi falis, kuŝis jam en mortrigid’, kiam poeto venis tenerkora, ĝin levis, portis al herbejo flora.
En bunta freŝo de herbej’ floroza, ombre de granda kverko estas tomb’, kaj tie, en kvieto dolĉripoza la birdo kuŝas post la vivo-romp’. La bird’, la povra birdo pace kuŝas, hororo hirta de nun ĝin ne tuŝas.
Abeloj tiun tombon ĉirkaŭzumas ĉe fora muĝ’ de granda rivereg’, ĝin malvo, mento, timian’ parfumas, kaj nokte de lampiroj tuta greg’ ĝin iluminas vete kun la astroj plorantaj brilon tra l’ ĉielaj vastoj.
Kaŝita loko, kiel pura penso profunde sekretata en la kor’ kaj alflustrata nur en konfidenco de plej sincera kaj intima hor’, kaŝita loko de funebra kulto, for de la mondkonfuz’ kaj vivtumulto.
Trankvila loko, kiel feĝardeno, kian ni vidas nur en sonĝobild’! Feinoj tie ŝvebas kun gardemo pri la eterna sonĝo de la bird’. Neniu hom’ pri tiu tombo scias, ĝin sole mia koro fantazias.
Jes, tiu tomb’ sekreta kaj simbola nur estas revo de poeta kor’, kaj estas tiu tomb’ ne unu sola: pafita estis tuta birda ĥor’. Ĉasist’ murdemis tra l’ arbar’ terure, senbirdaj branĉoj bruas ĝemmurmure.
Ho, vanaj veoj de dolor’ senpova! Nur larmi, larmi, kion fari pli? Malnova kantistaro de la Nova Epoko, kien malaperis vi? Per kies man’, el kia kaŭz’ enigma okazis ĉi pereo senpostsigna?
La tombo fantazia kaj simbola, la revo de la funebranta kor’, brilu en milda lumo aŭreola de kora, kamarada rememor’! Kaj en la sang’ martira kresku floro de la futur’ kaj por viktimoj gloro!

SPLITOJ

1

Deviz’ belega la frateco, sed ofte nur malplena frazo, ne pli fruktanta ol florspeco farita el papera peco, staranta en senfunda vazo.

2

Tra l’ kosmo min flugigas la raketo, la fora sun’ jam estas nur steleto, kun rapidec’ de lumo mi rapidas, post mia dors’ la nigra zorgo sidas.

3

Eterna movo, turniĝado, paso, eĉ halt’ momenta estus mondfrakaso. Jes ja, ne eblas halti por momento, kiel malfirma, ve, la firmamento.

4

La bird’ en kaĝo forta, eĉ granda kaj komforta, eĉ el arĝento vera, ne estas bird’ libera.

5

Post tromultiĝo de l’ homraso ĉu sekvos reciproka ĉaso per atombombo kaj per gaso, ĝis fine sur la teroj vastaj vegetos kelkaj homoj lastaj sterilaj de l’ radioj kastraj?

6

De l’ Tero, kiel ajn la Fato nigros, la homo ne elmigros. Ĉi hompatri’ estas por raso homa lulilo bona, tombo bona.

7

Filozofi’! Respektu ĉi sciencon, kiu elspuras ĉies kvintesencon. De ĉio ĝi klarigas la sekreton per tio, ke surgluas ĝi vinjeton.

8

Eterna paco? Revo stulta! La vivo estas murdo multa. Nun floro kaj herbeto kaj arbo kaj arbeto el saloj kaj aero vivas, alies vivon ne soifas.

9

Ej, ne aŭskultu pri la vana grumblado de poet’ malsana, sed vivu vivon, faru devon kaj amu amon, revu revon!

LA ARBO DE JUNECO

Sur verda arbo de juneco la floroj estis sange ruĝaj, kun forto de plej spita speco ĝi staris en la ventoj muĝaj.
Se fleksis ĝin la uragano kurbige ĝis la tero kota, elaste de la juna sano ĝi restariĝis, nevenkota.
Ho, arbo de junec’ iama! En pleno de printempa pompo ĝi staras seka, senornama, atende je venteta rompo.

ROZ’ AŬTUNA*

Kiam vivkoloroj jam ekpalas kaj fenestrojn niajn larm’ vualas, floras vi de l’ lasta varmo suna, roz’ aŭtuna, blanka roz’ aŭtuna.
Jam lamentas veaj ventoĥoroj pri tretitaj kampoj, velkaj floroj, sed vi pompas, freŝa kaj imuna, roz’ aŭtuna, blanka roz’ aŭtuna.
Palos vi sur tombo ĉe l’ urbfino kiel la malsana teksistino, vin ĉirkaŭos velko flava-bruna, roz’ aŭtuna, blanka roz’ aŭtuna.
Sed, ankoraŭ juna kaj serena, brilas vi en via belo plena, kaj ridetas, ĉarmas kaj allogas, la printempon al mi remensogas.
«Roz’ aŭtuna, se mi vin rigardas, pro l’ sopiro mia kor’ ekardas: por moment’ revenu aĝo juna! Roz’ aŭtuna, blanka roz’ aŭtuna».

* Rozo aŭtuna = astero. La lasta strofo estas citaĵo el hungara kantoteksto.

LA STRATO

Lokomotivon venkas la dizelo, dizelon la turbino, la turbinon devancas la raketo. La akcelo de l’ vivo ĝis frenez’ ne havas finon.
Sirene frenezumas la fabrikoj, la fumtubegoj signas per fumsvingo: Necesas pli da ŝtalo, pli da brikoj! Ni urĝas! Hastu! Por futur-atingo!
Meditas en matena fru’ la strato: Kiel la homoj hastas kaj sin urĝas atingi la futuron! Sed — jen fato — ilin nur ĉiam la nuntempo skurĝas.

NOVJARA PENSO

Ĉiam promese venas la novaj, novaj jaroj, kaj unu post alia ĉifiĝas kalendaroj.
Promeso januara decembre jam fiktivo. Ĉifiĝas kalendaroj, ĉifiĝas nia vivo.
Nur du aziloj estas por stulta homa koro: memoro kaj espero, espero kaj memoro.
Rigardas la junulo antaŭen fide-fida, la pas’ de l’ tempo estas por li tre malrapida.
Sed kiu sin de tomba proksimo devas gardi, jam pli deziras al la paseo rerigardi.
Tre duba la futuro, tre trista la paseo: por mia samsortulo nur restas kelka veo.

VINON

Turmentas ege min io premega en la kranio! Ho donu vinojn, vinojn multajn, surverŝi miajn pensojn stultajn!
Tra kiu ĉi idoj mensaj eskapus en vortoj densaj, la gorĝ’ ne voĉu plu, sed mute nur vinon glutu avidglute.
Ne pensi kaj plu ne voĉi, nur drinki, drinke diboĉi, kaj fine kiel porko kote, kuŝi feliĉe, vin-narkote!

STULTO

Jam sunaj tagoj devus esti kaj valoj sin per verdo vesti, sed tamen fridas vento puŝe kaj magra merlo fajfas fuŝe.
Burĝonoj timas de malfermo, retenas nazon ĉiu ĝermo, palpante la printemp’ malfruas, veter’ kaj tempo ne kongruas.
La vintro provas sin transsavi, kaj de l’ printemp’ semajnojn havi. L’ aŭtuno eble same strabos, kaj somertagojn ĝi forrabos.
Stultiĝis la klimato multe, sed mi kondutas eĉ pli stulte: kun griza verto junpretende frenezas mi printemp-atende.

* * *

Fornaĝis fine la neĝnuboj lastaj, jam turtoj flegas sian neston, pudore bluas la violoj ĉastaj, la arboj prenas verdan veston.
Printempe vestas sin eĉ la knabinoj kaj montras siajn formojn brave, kun kaŝa amsopiro en la sinoj promenas tra la parko pave.
Ha, nuptojn kovras la ĉiela kloŝo! Gravede grincas gaja grilo. Kaj eĉ en olda pantalona poŝo nun malfermiĝas la tranĉilo.

AMA POEMO

Amata Lona, venu, vin mi kantos, al via kapo florornamon bantos. El varmaj vortoj el la fundo kora formiĝu la girlando multkolora kaj brilu en la blondo de l’ hararo festone kiel rozoj sur altaro.
Krom mia amo, min por tio movas la onidiro, ke mi vidi povas nur dornojn, ne la florojn sur rozarbo, mi fumas, kiel la malseka karbo, kaj por virina ĉarmo, am-intimo ne estas flam’ al mi en la animo.
Ĉu tio estas ŝajno do aŭ vero? Nu, estas la ver’ en la afero, kaj ties kaŭzon tuj mi jene notas: vi, karulino, troe min dorlotas. Trodorlotita knabo vivas roze, kondutas des pli spite kaj moroze.
Ne vidis mi okulojn, kiuj same min alrigardus zorge, varme, ame, kiuj rimarke kaptus tuj surprize la mankon de butono surĉemize, nek manojn tiel lertajn en komplikoj de purigado aŭ kudrad’ de flikoj.
Ho, viaj manoj! Vere, hom’ ne kredas kiel bongustajn kukojn ili knedas! Kaj kiam vi preparas vespermanĝon, vi povas fari la feinan ŝanĝon: el mankoj fari lukson. Tiaj pladoj ne estas ĉe regal’ de diplomatoj.
Naskiĝis viaj brakoj por brakumo kaj penas de mateno ĝis mallumo, ke ĉio laŭ la ebloj bonkvalita haviĝu al la edzo invalida. Brakoj, kreitaj por brakumo! Vane! La vir’ ne ame febras, sed malsane.
Sur viaj vangoj freŝaj rozoj pompis; la vivklopodoj ilin jam derompis. Ne ĉesis milda ĉarm’ de viaj trajtoj, sed sur la frunto jam aperas faltoj. Mi tamen kore gardas kun angoro la iluzion de la rozkoloro.
La koro al vi estas trezor-gemo plenplena de tenero kaj zorgemo. Ho, kara koro, vaste varm-eliga, am-radianta, glaci-degeliga! Mi ne tre mirus, se de ĝia varmo reflorus vintre la printempa ĉarmo.
Via animo havas la profundon de l’ maro. Ho, ekvidi ĝian fundon mi deziregus, por sciiĝi, kio vin helpas, kia forto aŭ magio, ke la klopodojn vi elportas mute, kaj — kial do vi amas min entute?
Rideto via estas tiel bona kaj bela kiel freŝo rozburĝona. Vibron kurigas ĝi tra ĉiu membro, kiel memor’ de Majo en Novembro. Ĉe l’ vido de ĉi tiu rido flora vin stultaj homoj kredas sendolora.

LIBERO

Ĉi vorton vi ne rajtas elparoli simile al aliaj cent kaj cent, dum la eldiro devas al vi boli en la animo la plej sankta sent’.
Majeste sonu ĝi el via buŝo, mistere kiel la revelaci’, aŭ korjubile kiel post akuŝo la krio de patrina emoci’!
Ĝin ne diradu trive, ĝisagace: en stalo ne konvenas diadem’. Kaj se ĝin diras despotet’ aŭdace, la sankta vort’ ŝanĝiĝos je blasfem’.

LAMPO KAJ STELOJ

Post estingiĝ’ de l’ lampobruloj la tempo pasis jarpostjare, ĝis, blindiĝinte, la okuloj komencis ree vidi klare.
Post estingiĝ’ de l’ lampobruloj l’ okuloj ree vidas klare, foriĝis la incensnebuloj, la ruĝa stelo brilas kare.
La ruĝa stelo brilas kare, kaj ni esperas, ke en helo esperradia kun ĝi para rebrilos nia verda stelo.

FEBRO

Neniam estis tia! Mi sinjoras! Montaroj verdas tra l’ fenestroj grandaj, sunbrilo bene miajn tagojn oras, nubetoj blankaj naĝas, rozorandaj; feinoj varte super mi deĵoras, regalas min per bonoj fajne frandaj; min mole lulas lito kaj fotel’, jam ŝajnas, ke mi estas en fabel’.
La sola devo: kuŝi kaj ripozi, kaj ĉio servas min, la kuracaton, humoron mian oni volas rozi, prizorgas saĝaj kapoj mian «staton». Ne nur tablojdojn ili povas dozi, sed ankaŭ ĉarmon, varmon, delikaton. Servata tiel estis nur la princ’ havanta la servuton de provinc’.
Min lulas lito sur la blanka brilo de la kusenoj, sed mi nun subite min sentas ŝvebi, flugi kun facilo: min kvazaŭ levas en zigzagoj, glite la lantaj frapoj de hirundflugilo, kaj dume mi rimarkas mirigite, ke mi elkreskas je mirakla grand’. Nun side haltas mi sur nuborand’.
Kaj vidas mi la tutan mondkonfuzon, la kompatindajn homojn de l’ planedo la ekspluaton, la potenc-misuzon, kredmankon plenan apud blinda kredo, militperforton, pace trompan ruzon, la egajn malegalojn de l’ posedo, kaj la promesojn brilajn pri l’ futur’, kaj la minacojn de l’ atom-terur’.
Sed mi, giganto, ne senfare sidas! Mi eklaboras per kolosaj manoj: subpremon kaj arbitron mi likvidas, neniiĝante falas la tiranoj, kaptitojn justajn al liber’ mi gvidas, forviŝas limojn antaŭ homaranoj. «For ekspluato! — malpeziĝa ĝem’ anoncas — for sklaveco kaj sklavem’!».
«Huŝ!» De senlima lando de vizio al mia lit’ mi falas pezpalpebre: mia potenc’, ridinda iluzio, fandiĝas en aeron nepalpeble. Ĉu estis ĝi delir’ aŭ fantazio? Egale! Mi frosttremas, kaj min febre bruligas en statuo de Moloĥ’ bestetoj de la profesoro Koch.

RIKOLTO

Tro ardas jam la suna kiso, formaturiĝis la ĉerizo, la vaksmatura greno — ora gajn’ — la kapon klinas antaŭ la kombajn’.
En sakojn lirlas or’ tritika, jen la liriko plej lirika. La komunumaj sakoj portas ĝin, la kooperativ’ rikoltas ĝin.
La tuto estas idilio de l’ tutvilaĝa familio, solene granda festo de l’ or-gren’! Ĉu zumas la kombajno aŭ orgen’?
Jen kiel mi ĝin fantazias. Ĉu tiel estas, mi ne scias. Ho, se mi povus el ĉi bela kaĝ’, eskapi hejmen al la naskvilaĝ’!

IDOLFALO

Defalis la idolo kaj lia gloro mortas... Statuojn liajn ĉie disbatas martelfrapoj. Oni jam lian laŭdon ne kantas kaj ne vortas, forstrekas lian nomon el libroj kaj el mapoj.
Laboris la popolo kaj kreis grandan, novan, mirindan kaj heroan. Li brilis kaj sentencis, kaj ludis ĉioscian kaj ludis ĉiopovan kaj la Homaran Lingvon ekstermi li intencis.
Juĝisto mi ne estas, nur esperanta homo, sed — Mene Tekel — legu flamskribe la misteron: La famo estingiĝos kaj forgesiĝos nomo al tiu, kiu volas estingi nian stelon!

GLACIROMPIĜO

La vivo vintris. Dikis neĝtapiŝoj. La frosta ĉiopovo brove murdis, plej sanktajn vortojn preĝmaŝine gurdis adeptoj kaj gazetoj kaj afiŝoj.
Paroli oni rajtis nur en kliŝoj. Jam ĉiu homo vostosvinge hundis, la pensoj en rivero alprofundis kaj fuĝis en la ventron de la fiŝoj.
Sed falis tiu ĉiopovo vintra, riverglacio estas fendiĝinta, kaj tra la glacibreĉoj en sunbrilo aervezikoj en ŝaŭmanta denso perladas sur la akvo: el ekzilo revenas ĉiu rifuĝinta penso.

LA BONA OĈJO BION

Ni kantu jam pri Bion, oĉjo bona, ĝoje, ke lia speco ne elmortas. Li, libraĉeta kaj gazetabona, eĉ versojn legas kaj la stelon portas. Li estas dupieda propagando, ĉiu evento verda — por li frando, kiun li ĝuas elpuŝante krion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
La lingvo ne malsanas anemie: Vortaro Plena, Plena Gramatiko aspektas jam pli ol akademie kun la timeble respektinda diko. Kaj ata-ita-skriboj, Terminaroj! Se oni pesus, estus du kvintaloj. Ekkrias nia bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Dankeble al la dezirata lakto la vangoj de l’ Movado dike glatas: grasiĝo de UEA estas fakto, ankaŭ la digna SAT jam ne malsatas. Ĉar estas multaj SAT-geedzigitoj, grandnombre kreskas jam la satanidoj. Ekkrias nia bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Ne nur la plenaĝuloj ĉiujare, sed ankaŭ la infanoj kongresetas, pri io-ujo-stato scias klare kaj tukon, vazon Esperante petas, eĉ, kiujn multaj trovas neallogaj, plezuras pri la vortoj neologaj. Ekkrias nia bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Sed pli ol tiu ĉi florad’ kaj kresko ja gravas en la Esperanta vivo tiu decida venko en Unesko, kiun elluktis nia brava Ivo. Dum Blinkenberg sin kaŝis en la kelon, eĉ Oriento streĉis la orelon. Ekkriis nia bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Ne vane la kantistoj jam esperas, ke l’ Muza kis’ ne restos nur sekreta: Régulo Pérez plej regule peras verslibrojn al popol’ plej aĉetpreta. Ho, eble post ioma paso tempa eldonos li poemojn eĉ de Emba. Ekkrios tiam bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Ni ne forgesu pri legaĵo spica, kiun prezentas ĉiam ĉe l’ apero la Norda Prismo, Suda Stelo, Nica, kaj eĉ se mankas al ni ekzemplero, ni scias pri l’ ekzisto de l’ revuoj, kaj jam eĉ tio banas nin en ĝuoj, ke krias nia bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Kelklande iam estis granda fasto, kaj pluraj, laŭ la modo oblikvante, prenante Esperanton por balasto, formanĝis siajn librojn tutakvante. Jen manĝo fasta, ne tre bonkvalita, eĉ se kun margarino surŝmirita. Horore kriis bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Jen estis la epoko de malfondo: la forvelkiĝ’ de l’ arbo asocia, la morto de Literatura Mondo, «ne taŭgas lingvo krom nacinacia». Sed malgraŭ kvako de la veter-ranoj, eltenis spite kelkaj veteranoj kaj inter ili bona oĉjo Bion. «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Ĉi-tempe eĉ Balkányi ne laboris, la artikoloj restis en burĝono, kaj Kalocsay triste nur langvoris, eĉ Floroj estis al li de Malbono. Feliĉe Waringhien ĉiulunde mal-malojn al li sendis plu abunde. Ne diris, tamen, bona oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».
Kaj fastis Baghy en la nesto doma, sin kutimigis al ĉi striktaj limoj, kaj, dum cerbumoj pri la Homo Homa li ŝajnis esti unu el Viktimoj, sed diris tamen: «Emba, hej, vi vidos, Konsilantaron foje mi prezidos. Mi sub Pomarbo antaŭsonĝis tion». Ho, kion dirus nun la bona Bion!
Mi fastis kun Maria (en la Grupo) eĉ ludis patron-panjon En Ekzilo, kaj dum boladis nia fabo-supo ni revis jam pri nia nova filo. Por doni al ni la necesan hardon, Bartelmes sendis la Junecan Ardon. Juneca ardo, ĉu ni havas tion almenaŭ tiom, kiel oĉjo Bion?
La granda fasto pasis for postlonge dank’ al Unesko, Bokarev-klopodoj, samideanoj ĉesis dormi ronke, venis gazetoj, libroj (eĉ kun odoj). Kaj are, kiel en rivero flosoj, aperis ankaŭ ĉiam novaj glosoj. Ekkriis nia bona oĉjo Bion: «Ho, se mi povus lerni ĉion tion».
Li tamen lernas, pigre ne bradipas, li estas ne maljuna, eĉ se olda, instruas, organizas, varbas, skribas, eterne esperporta, ĝojherolda, en la farado sen memfanfarado, model’ de samidea kamarado. Ni povas diri mem pri oĉjo Bion: «Ho, se la kara Majstro vidus tion».

AL KAMARADO

Vi, kamarado, trovas turpa, ke mi kun buŝ’ acida, kurba rigardas nian belan kreskon, ĉiopromesan adoleskon de la socialismo.
Mi, kamarado, entuziasmus, se mia tus’ ne tiel spasmus, se ne sur rando de pereo sed sane penus mi por kreo de la socialismo.
Ho, kamarad’, al alta alto atingu per giganta salto! Mi invalidas jam por lukto, por mi jam ne maturos frukto de la socialismo.

KIAL VI HALTIS?

— La celo fiksa vokas flagosvinge, minutoj urĝas en freneza kuro, progreso pretermuĝas fulmatinge el ombro de jarmiloj al futuro.
Rigardu, frato, jen, la dia Homo per tondraj spacraketoj jam veturas, kial do haltis vi ĉe l’ gardodomo, kiun eksprese trajno preterkuras?
Paseon aĉan vi ja abomenas, kial do gaje kaj kun freŝa forto nun en la marŝ’ la paŝon vi ne tenas? — Rompita en mi estas la risorto.

SOMERA ARDO

Varmego en la sango — bolegas la aero. Instinktoj tiras-puŝas por ĝuo kaj sufero.
Sopir’ plezuravida — ho, ardo de la suno! Rapidu en voluptoj, se gravas nur la nuno.
Sovaĝe brulaj kisoj — grenkampoj grajnfekundaj. Hastigu la rikolton de ĝuoj kelksekundaj!
Flamantaj amantinoj — ja venos vintraj ventoj. Kroĉiĝu al la tagoj kaj horoj kaj momentoj!
Brakum’ ankoraŭ ardas — filandroj flosas naĝe. La velko proksimiĝas, hej, spitu ĝin kuraĝe!
Somer’, somer’, virinoj: sukplenaj vegetaĵoj! La longo de la vivo apenaŭ kelkaj paŝoj.
Malnovaj saĝoj — ilin jam l’ antikvuloj sentis, Pli novan kaj pli saĝan ĝis nun ni ne inventis.

DRINKOKANTO

Amikoj, levu, levu glason, la Tempo ne ĉesigas pason, do drinku ĝis la fund’, ja post dimanĉo venas lund’!
En bona vino estas flamo, arom’ magia, sorĉbalzamo, do drinku ĝis la fund’, la akvo restu por la hund’!
Ĉe suĉ’ de suko eliksira pli bone sonas voĉo vira, do drinku ĝis la fund’, kant’ flugu kiel la hirund’!
Se en la kap’ laboras vino, pli dolĉas ankaŭ la virino, do drinku ĝis la fund’, vi naĝos en ĉiel-inund’!
Kaj se ŝi vin forlasis turpe, do drinku, ĝis vi iros kurbe, jes, drinku ĝis la fund’ por la kurac’ de l’ ama vund’!
Se oni diras: vivu saĝe, ne klinu kapon malkuraĝe, sed drinku ĝis la fund’! La vivo estas nur sekund’.
Do gaju kise, gaju kante kaj ne suferu soifante, sed drinku ĝis la fund’: ne estos vin’ en terprofund’!

VIRINOJ VARMSINAJ

Riproĉas korvoj de sur arbobranĉoj la homojn, kiujn kovras nebulfranĝoj. Tremolfolio estas mia kor’. Virinoj, min ne lasu for!
Kiel al grega korto lup’ avida, al floroj jam embuskas velk’ rapida. Mi timas, frostas kiel mola pup’. Virinoj, kaŝu min per arda jup’!
Jen mi sterniĝis en la frid’ vespera. Varmsinulinoj kun la kor’ tenera, ho, flugu kun mi al ĉiel’, se eble. Sed, povas esti, mi deliras febre.

MEMORPANORAMO

De sur kusen’ dormema de l’ langvoroj al vesperiĝ’ de l’ vivo mi rigardas, kaj foraj bildoj, buntaj de koloroj, en la subira suno al mi ardas.
El la paseo eĉ la grizajn tagojn ia magie stela bril’ nun vestas, kaj ili pompas kiel fe-imagoj, ridetas, dolĉas, ravas kaj majestas.
Sur flamrubandoj de la sun’ subira feinoj dancas en vualoj bluaj, kaj flirtas pro l’ petola tuŝ’ zefira iliaj oraj haroj ĝisgenuaj.
Sed se la sun’ subiros en lontano, paliĝos ĉio, kaj ĉe l’ tagofino demand’ grimacos, strabe de profano: Ĉu venos nova tag’ kaj nova ino?
Ne, ne! Ankoraŭ daŭras dolĉa danco de falsaj briloj sur vespera nubo, ankoraŭ daŭras tromp’, ke estas ŝanco, kiel al iam febrosonĝa bubo.
Ankoraŭ banu sunradioj flamaj revive vibrajn plej trezorajn horojn, kaj daŭru la mensogo, la iamajn sopirojn transformanta en memorojn!
Ja post la sunsubiro forsvingiĝos en la nenion ĉiu rev-anĝelo, kaj la memoroj falsaj estingiĝos kiel post lasta flagro la kandelo.

TESTAMENTO

Ekfebris pens’: la tero tuta pereos per atom-ekstermo! En ĉi pereo absoluta la mondo estos do kaputa kune kun mi, la eta vermo.
Mondkataklismo min forviŝos, ne aĉa krev’ en orfa solo. Ŝtiparo mia vere riĉos, se la homaro kunbruliĝos. Ĉu estas do pli da konsolo?
Konsolo? Ho ne! Fia vanto! Skorio de anim’ ribela! Mi diru en ĉi tiu kanto, eble la lasta, de mortanto, ke l’ vivo estas tamen bela!
Al vi mi diras, hom’! Ne lasu perei la homvivon varman, leviĝu, ĉiuj, kaj amasu, kaj kriu, hurlu kaj frakasu la frenezumon atom-arman!
Tial la Hom’ do iĝis granda, kapabla eĉ por mondrenverso, ke uze de ĉi pov’ giganta li mem elmortu, memmurdanta, por mokrideg’ de l’ Universo?
Ne! Venku la pli homa homo! En tiu sento orakola, ke li sen funga mondfantomo, sen mensa diseriĝ-simptomo plezuros pri la viv-aromo, mi feliĉege mortos sola.

POPOL’ NI ESTAS...

Popol’ ni estas, ne movado nura, kaj nia land’ la tuta tuta ter’. Standardo nia, de sangverŝoj pura, portas koloron verdan de l’ esper’.
Kaj havas ni heroojn, eĉ martirojn luktintajn kun malico kaj malkler’. Poetoj propraj sonorigas lirojn pri amo, paco, justo kaj liber’.
Ĉar kreis nin laŭ sia psika bildo l’ unua homarano, Zamenhof, ni luktas plu kun senmakula ŝildo por nova mondo kaj por bona nov’.
Popol’ ni estas, ne movado nura. La religio al ni la kompren’! La lingvo kara, viva kaj matura por ĉiuj sin proponas kiel ben’.
Popol’ ni estas ĉie en popoloj, kulturon propran portas per torĉflam’. Kojniĝis ni en ĉiuj homtavoloj. Aŭ — tiel estu, se ne estas jam!

VETERAN-ENTERIGO

Kiel la folioj velkaj deŝirataj de la vento, jen la postrestintoj kelkaj de la veteran-taĉmento falas unu post alia. Venis vico via.
Ĉesis por vi ĉia lukto, hasto, urĝo kaj nervozo kaj klopodo kaj produkto, nun jam venos la ripozo, venos la ripozo vera en trankvil’ subtera.
Akompanas vin hodiaŭ ni en trup’ maldensiĝanta, kaj mi scias, ke l’ adiaŭ de la hor’ funebrokanta baldaŭ laste min salutos. Tombo glutos, glutos.
Sed se l’ lasta veterano sur la tombofundon venos, ĉe l’ funebra akompano jam la verdan flagon tenos juna trup’ en mano ŝirma, kaj kun paŝ’ pli firma!

ŜIPO

Eknaĝi volas jam la ŝipo, kiun mi konstruadis ŝvite. Dum ĝi pretiĝis, mia ripo multfoje kurbis penstreĉite.
Nun miaj jaroj estas en la feraĵ’ de l’ holdo kaj ferdeko. Portiĝos ĉiuj. Por mi jen la horetoj lastaj sur la seko.
Kiam la ŝipo malaperos, glatiĝos baldaŭ akvorondoj, kaj morta muto rekonkeros la lokon de l’ kirlitaj ondoj.

SINOJ

Ĉu estas io sur la tero pli dolĉa, ol la sin’ patrina, kien soifo je tenero nin logas por luliĝ’ intima?
Ĉu estas io sur la tero pli dolĉa ol la sin’ virina, kien la alta ammistero nin logas por plezur’ fascina?
Ĉu estas io sur la tero pli dolĉa ol la sino tera, kien la fata Furiero nin lokas por ripozo vera?

GLOSOJ

Klarigitaj estas ĉiuj vortoj ne troveblaj en la Plena Vortaro (3a eldono). Signo de fontlokoj: (b) = Boirac (1909); (gr) = Grabowski (1919); (gm) = Grosjean-Maupin (1910); (pg) = Parnasa Gvidlibro (1932); (pe) = Pechán (1961); (s) = Plena Vortaro, Suplemento; (v) = Vérax (1910); (wa) = Waringhien (1957); (wü) = Wüster (1923); (z) = Zamenhof.

ENHAVO

Noto de transskribinto:

En la originala libro aperis «Postkorekto», kun mallonga listo de preseraroj. Mi registris ilin, kaj kelkajn aliajn ŝanĝetojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj.

[The end of Ekzilo kaj azilo by Imre Baranyai (as Emba)]