* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with a https://www.fadedpage.com administrator before proceeding. Thousands more FREE eBooks are available at https://www.fadedpage.com.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: La malgranda Johano

Date of first publication: 1926

Author: Frederik van Eeden (1860-1932)

Date first posted: May 28, 2019

Date last updated: May 28, 2019

Faded Page eBook #20190555

This eBook was produced by: Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at https://www.pgdpcanada.net





BIBLIOTEKO TUTMONDA
Noj. 2–4

Frederik van Eeden

La malgranda Johano

Laŭ la dek-oka holanda eldono
tradukis

H. J. BULTHUIS, L. K.

Kolofono de la eldonisto: Rudolf Mosse

1926
RUDOLF MOSSE / BERLIN
ESPERANTO-FAKO

Alle Rechte vorbehalten
Ĉiuj rajtoj estas rezervitaj

Copyright 1926
by Rudolf Mosse, Berlin

Desegnaĵo de Frederik van Eeden

Frederik van Eeden

naskiĝis en Haarlem (Nederlando), la 3an de Aprilo 1860. Li studis la medicinon (fiziologio-terapion), vivis kiel kuracisto en Amsterdam kaj fondis poste, en 1898, apud la vilaĝo Bussum la kolonion Walden, al kiu li kiel vera filantropo kaj idealisto oferis sian tutan monon.

Kiam li estis juna studento de akademio, li jam komencis sian literaturan karieron kun teatraĵoj, kaj sinsekve elvenis: (1883) La Soneto, La Studento hejme, Frans Hals. En kunlaborado de la famaj holandaj poetoj Willem Kloos kaj Albert Verwey li fondis en 1885 la revuon Nieuwe Gids (Nova Gvidisto), la organon de la modernaj holandaj aŭtoroj. En tiu organo kaj kiel memstara verko en la sama jaro estis publikigata lia nun ĉie konata fabelsimila prozo-poemo:

La malgranda Johano,

kies tradukon en Esperanton ni nun prezentas al la legantoj de la Biblioteko Tutmonda.

Sep jarojn poste elvenis la sekvo (la spirita sekvo) de tiu verko, nome: Johano Viator (la vojaĝanto), kiu trovis nur malmultajn admirantojn.

Aliaj sekvoj (la dua kaj la tria) eliris en la jaro 1905/06. Kunigite en unu dika volumo, ĉi tiuj kun la unua parto elvenis en Berlin (germana traduko de Else Otten).

Ne nur en Holando kaj Germanujo, sed ankaŭ trans iliaj limoj La malgranda Johano baldaŭ estiĝis fama per la tradukoj en la francan, Italan kaj aliajn lingvojn.

En la dua kaj tria partoj de la verko, la ĉefpersono “Johano” forlasis la fabel-scenejon kaj sin movas inter ordinaraj homoj, per kio tiuj du partoj ne similas plu fabelon, sed realaĵon el la ordinara vivo.

En 1894 van Eeden publikigis la dramon La Fratoj, en 1895 la poemon La Kanto pri Ŝajno kaj Ekzisto, kaj du jarojn poste la dramon Lioba. La romano Pri la malvarmetaj lagoj de l’ Morto, elveninta en 1900, estas tradukita en multajn lingvon, sed ne estiĝis populara. Unu jaron poste la poeto eldonis: La senpasia Lilio.

Van Eeden estas unu el la plej famaj poetoj kaj aŭtoroj de Nederlando, kaj en liaj multaj verkoj klare sin montras lia sentema, iom mistika poet-animo kaj pura amo al la homaro. Kiam la morto forrabis de li lian Paŭl-on, van Eeden verkis: La vekiĝo de Paŭlo, en kiu li emocie malŝarĝis sian ĉagren-premitan koron pro la perdo de tiu amata filo.

Kvankam van Eeden ne estas Esperantisto, ne fidas pri la estonteco kaj disvastiĝo de nia “artefarita lingvo” (kiel li ĝin nomis) kaj eĉ sin montris tute indiferenta pri la traduko en Esperanton de l’ unua parto de La malgranda Johano, li tamen ne kontraŭstaris, kiam mi turnis min al li kun la permes-peto, traduki lian spiritan infanon en la lingvon de Zamenhof.

Ĝuste tial ni ŝuldas al li nian sinceran dankon, ĉar “La malgranda Johano” sendube estas unu el la plej famaj verkoj, kiuj iam estas publikigitaj. Pri ĝia elveno en Esperanto ni povas fieri.

Mi esperas, ke La malgranda Johano sin montros kiel inda traduko inter la multaj elvenontaj verkoj de nia Biblioteko Tutmonda kaj ke veriĝos mia antaŭdiro al la aŭtoro: ke iam ĉi tiu fabelsimila prozo-poemo el Esperanto en aliajn lingvojn estos tradukata de Esperantistoj, kiuj ne kapablas fari tion el la holanda lingvo.

Den Haag, en Junio 1926.

La Tradukinto.

I.

Mi rakontos al vi ion pri la malgranda Johano. Mia rakonto multe similas fabelon, sed ĉio vere tiel okazis{1}. Tuj kiam vi ne plu kredos tion, vi ne daŭrigu la legadon, ĉar tiukaze mi ne verkas por vi. Ankaŭ vi neniam parolu pri tio al la malgranda Johano, se eble vi lin renkontus, ĉar tio lin ĉagrenus, kaj mi bedaŭrus, ke mi al vi rakontis ĉion ĉi tion.

Johano loĝis en malnova domo kun granda ĝardeno. Estis malfacile, trovi en ĝi la vojon, ĉar en la domo estis multaj mallumaj vestibletoj, ŝtuparoj, ĉambretoj kaj vastaj miksamasaĉ-subtegmentejoj, kaj en la ĝardeno ĉie staris ĉirkaŭbariloj kaj flordomoj el vitro. Ĝi estis tuta mondo por Johano. Tie li povis fari longajn ekskursojn, kaj al ĉio, kion li malkovris, li donis nomojn. Por la domo li havis nomojn el la bestoregno: la raŭp-subtegmentejo, ĉar tie li edukis la raŭpojn: la kokin-ĉambreto, ĉar iam li trovis tie kokinon. Tiu ne venis tien per si mem, sed la patrino de Johano antaŭe ĝin sidigis tie por ke ĝi kovu. En la ĝardeno li elektis nomojn el la plantoregno, kaj tion farante li precipe atentis pri la produktaĵoj, kiuj lin interesis. Li tiel distingis frambomonton, bergamotarbaron kaj fragovalon. Tute en la fundo estis loketo, kiun li nomis la paradizo, kaj kompreneble tie ĉio estis belega. Tie estis granda lago, en kiu naĝis blankaj akvolilioj, kaj la kanoj flustre faris longajn interparoladojn kun la vento. Ĉe la transa flanko kuŝis la dunoj. La paradizo mem estis malgranda herbejo ĉe la lagbordo, ĉirkaŭata de arbetaroj, inter kiuj alte leviĝis la antriskoj[1]. Tie Johano ofte kuŝis sur la densa herbo kaj rigardis tra la moviĝantaj kanfolioj al la dunsuproj transe de la lago. La varmajn somervesperojn li ĉiam estis tie kaj dum horoj kuŝis, rigardante antaŭ sin kaj neniam enuante. Li pensis pri la profundo de la senmova klara akvo antaŭ si, — kiel hejmece do estis tie, inter tiuj akvokreskaĵoj, en tiu stranga krepusko, — kaj poste pri la malproksimaj, belege koloritaj nuboj, ŝvebantaj super la dunoj, — kio do etendiĝas malantaŭ ĝi, kaj kiel rave estus, povi flugi tien. Kiam la suno ĵus malsupreniris, la nuboj tiel mase kunbuliĝis, ke ili ŝajnis formi la enirejon de granda groto, kaj en la profundo de tiu groto tiam brilis ruĝeta lumo. Ĝuste tion Johano deziris. Ke mi povu tien enflugi! li tiam pensis. Kio do estas malantaŭ tio? Ĉu iam mi povos tien veni? — — —

Sed kiom ajn ofte li tion deziris, ĉiufoje la groto dispecetiĝis je mallumaj nubetoj, kaj neniam li povis al ĝi proksimiĝi. Poste fariĝis malvarme kaj malsekete ĉe la lago, kaj ree li devis iri al sia malluma dormoĉambreto en la malnova domo.

Li ne loĝis tie tute sola; li havis patron, kiu lin bone prizorgadis, hundon nomita Presto[2] kaj katon, kiu nomiĝis Simono. Kompreneble li plej multe amis sian patron, sed Preston kaj Simonon li ne estimis tiom malsuper si, kiel farus plenkreskinta homo. Li eĉ konfidis al Presto pli multajn sekretojn ol al sia patro, kaj kontraŭ Simono li sentis humilan respekton. Nu, tio ne estis miriga! Simono estis granda kato kun brila nigra felo kaj dika vosto. Tuj oni vidis je ĝi, ke ĝi estas konvinkita pri siaj grandeco kaj saĝeco. Ĉiam ĝi kondutis grave kaj eminente, eĉ kiam ĝi bonvolis ludi per ruliĝanta korko, aŭ kiam ĝi post arbo formanĝetis tien ĵetitan haringokapon. Ĉe la sovaĝa petolado de Presto ĝi malestime premfermis la verdajn okulojn, pensante: Nu, jes! Tiuj hundoj estas ja nur malsaĝuloj.

Ĉu vi nun komprenas, ke Johano ĝin estimegis? — Kun la malgranda bruna Presto li interrilatis pli intime. Ĝi ne estis bela aŭ eminenta, sed speciale bonkora kaj sagaca hundeto, kiu neniam pli ol du paŝojn malproksimiĝis de Johano kaj pacience aŭskultadis la sciigojn de sia mastro. Mi ne bezonas diri al vi, kiom Johano amis Preston. Sed en lia koro restis sufiĉa loko por aliuloj. Ĉu vi opinias stranga tion, ke lia malluma dormejo kun la malgrandaj fenestretoj ankaŭ trovis tie grandan lokon? Li amis la murpaperon kun la grandaj florfiguroj, en kiuj li vidis vizaĝojn kaj kies formojn li tiel ofte studis, kiam li estis malsana aŭ matene kuŝis vekiĝinta; li amis unu el la tie pendantaj pentraĵetoj, sur kiu staris rigidaj promenantoj, kiuj promenis en ankoraŭ pli rigida ĝardeno laŭlonge de glataj lagoj, kie ĉielaltaj fontanoj ŝprucigis akvon kaj kie naĝis koketaj cignoj; — plej multe li amis la pendantan horloĝon. Ĉiam zorge kaj atente li ĝin streĉis kaj opiniis, ke kun necesa ĝentileco li ĝin rigardu, kiam ĝi batas. Tio kompreneble okazis nur, kiam Johano ne dormis. Kiam la horloĝo pro preterlaso haltis, Johano sin sentis tre kulpa kaj multfoje petis al ĝi pardonon. Eble vi ridos, aŭdante lin paroli kun sia ĉambro. Sed atentu, kiel ofte vi mem parolas kun vi mem. Tio tute ne ŝajnas al vi ridinda. Krome Johano konvinkiĝis, ke liaj aŭdantoj plene lin komprenas, kaj respondon li ne bezonis. Sed sekrete tamen li tiam kaj tiam atendis respondon de la horloĝo aŭ de la murpapero.

Lernej-kunulojn Johano havis, sed reale ili ne estis liaj amikoj. Li ludis kun ili kaj faris komploton en la lernejo kaj formis rabistarojn kun ili ekster la lernejo, sed nur tiam li sin sentis en sia elemento, kiam li estis duope kun Presto. Tiam li neniam aspiris knabojn kaj sin sentis plene libera kaj sendanĝera.

Lia patro estis saĝa kaj grava viro, kiu ofte faris kun li longajn promenadojn tra arbaroj kaj dunoj; tiam ili malmulte parolis, kaj Johano iris dek paŝojn malantaŭ sia patro, salutante la florojn, kiujn li renkontis, kaj amike per la mano frotetante la krudan baston de la maljunaj arboj. Kaj tiam la bonaj gigantoj muĝante lin dankis.

Kelkafoje lia patro, irante, skribis literojn en la sablo, unu post alia, kaj Johano silabis la vortojn, kiujn ili formis, kaj kelkafoje la patro haltis kaj instruis al Johano la nomon de kreskaĵo aŭ besto.

Kaj ofte Johano faris demandojn, ĉar li vidis kaj aŭdis multon enigman. Malsaĝajn demandojn li ofte faris; li demandis, kial la mondo estas tia, kia ĝi estas, kaj kial bestoj kaj kreskaĵoj devas morti, kaj ĉu mirakloj povas okazi. Sed la patro de Johano estis saĝa viro kaj ne diris ĉion, kion li sciis. Tio estis bona por Johano.

Vespere antaŭ ol enlitiĝi, Johano ĉiam elparolis longan preĝon. Tiun al li estis instruinta la vartistino. Li preĝis por sia patro kaj por Presto. Simono ne bezonis preĝon, li pensis. Tre longe li ankaŭ preĝis por si mem, kaj la fino plej ofte estis la deziro, ke iam okazu miraklo. Kaj dirinte “amen”, li streĉe ĉirkaŭrigardis en la malluma ĉambreto al la figuroj de la murpapero, kiuj ŝajnis esti ankoraŭ pli strangaj en la malforta krepusko, al la pordoprenilo kaj al la horloĝo, kie eble komenciĝos la miraklo. Sed la horloĝo ĉiam daŭrigis tik-tak-adi laŭ la sama maniero, kaj la pordoprenilo sin ne movis; mallumiĝis, kaj Johano ekdormis kaj ne venis la miraklo.

Sed iam ĝi okazos, tion li sciis.

II.

Ĉe la lago estis varme kaj morte senbrue. La suno, ruĝa kaj lacega de sia taga laboro, ŝajnis momenton ripozi sur la malproksima dunsupro antaŭ ol subiri. Preskaŭ plene la glata akvo respegulis ĝian ruĝan vizaĝon. La super la lago pendantaj fagfolioj uzis la malbruon por atente sin rigardi en la spegulo. La sola ardeo, staranta sur unu piedo inter la larĝaj folioj, forgesis, ke ĝi eliris por kapti ranojn, kaj droninte en pensoj rigardis laŭlonge de sia nazo.

Jen Johano venis sur la herbejeton por vidi la nubogroton. Pum! pum! la ranoj saltis de la bordo. La spegulo faris sulketojn, la sunbildo rompiĝis je larĝaj strioj, kaj la fagofolioj maltrankviligite bruetis, ĉar ili ankoraŭ ne finis sian rigardadon.

La malnova malgranda boato kuŝis ligita al la nudaj radikoj de la fago. Al Johano estis severe malpermesite, ĝin eniri. Ho, kiel forta la tento estis tiun ĉi vesperon! La nuboj jam formiĝis je grandega pordego, malantaŭ kiu la suno estis subiĝonta. Je ĝiaj flankoj stariĝis brilantaj nubovicoj kiel korpogardistoj en oraj kirasoj. La akvosupraĵo sammaniere brilis, kaj ruĝaj fajreroj flugis kiel sagoj tra la bordokanoj.

Malrapide Johano malligis de la fagoradikoj la boatoŝnuron. Ho, boatveturi tie, meze de la belegeco! Presto jam saltis en la boaton, kaj antaŭ ol lia mastro volis tion saman, la kanoj disŝoviĝis flanken, kaj ili ambaŭ boatveturis en la direkto al la vespersuno.

Johano kuŝis sur la boatantaŭaĵo kaj rigardis en la profundon de la lumgroto. — Flugiloj! li pensis, ho, ke nun mi havu flugilojn! kaj tien!

La suno malaperis. La nuboj daŭrigis ardi. En la oriento la ĉielo estis malhele blua. Tie staris vico de salikoj laŭlonge de la bordo. Senmove ili levis siajn mallarĝajn blankajn folietojn en la senbruan aeron. Kontraŭ la malhela fundo ĝi ŝajnis esti belega palverda puntaĵo.

Atentu! kio estis tio? Ĝi flugis kiel muĝetado trans la akvosupraĵon, — kiel malpeza ventopuŝo, kiu faris pintan sulkon en la akvo. Ĝi venis de la dunoj, de la nubogroto.

Kiam Johano rigardis posten, granda blua libelo sidis sur la boatrando. Tian grandan li ankoraŭ neniam vidis. Ĝi sidis trankvile, sed ĝiaj flugiloj tremetadis laŭ formo de cirklego. Ŝajnis al Johano, ke la pintoj de ĝiaj flugiloj faris lumantan ringon.

Li pensis: sendube ĝi estas fajro-papilio; ili estas tre maloftaj.

Sed la ringego ĉiam pligrandiĝis kaj la flugiloj tiel tremetadis, ke Johano vidis nur nebulon. Kaj iom post iom li vidis, ke du lumantaj okuloj brilas en tiu nebulo, kaj malpeza, gracia figuro en delikata vesteto sidis sur la loko de la libelo. Sur la blondaj haroj kuŝis girlando el blankaj konvolvuloj, kaj je la ŝultro estis gazaj efemerflugiloj, kiuj brilis per miloj da koloroj kiel sapo-veziko.

Tremo de feliĉo trakuris Johanon. Tio estis miraklo!

“Ĉu vi volas esti mia amiko?” li flustris.

Tio sendube estis stranga maniero, alparoli nekonaton — sed ĉi tie ja ne okazis io ordinara. Kaj lin atakis sento, kvazaŭ li jam de longe konus la strangan, bluan estaĵon.

“Jes, Johano!” li aŭdis diri, kaj la voĉo sonis kiel la murmurado de la kanoj en la vespervento aŭ kiel la klaketado de la pluvo sur la foliojn en la arbaro.

“Kiel mi devas vin nomi?” demandis Johano.

“Mi naskiĝis en la kaliko de konvolvulo, nomu min Konvolvulido!”[3]

Kaj Konvolvulido ridetis kaj tiel fidinde rigardis en la okulojn de Johano, ke stranga, feliĉega sento lin ekregis.

“Hodiaŭ estas la datreveno de mia naskiĝo”, diris Konvolvulido, “en ĉi tiu ĉirkaŭaĵo mi naskiĝis el la unuaj radioj de la luno kaj la lastaj de la suno. Oni certigas, ke la suno estas virinseksa. Tio ne estas vera. Li estas mia patro.”

Johano ekintencis paroli la sekvantan tagon en la lernejo pri Li, la virseksa suno[4]:

“Kaj rigardu! jen la ronda, blanka vizaĝo de mia patrino jam ekaperas. Bonan tagon, patrino! Ho, ho, kiel bonkora kaj malĝoja ŝi denove aspektas!”

Li fingre montris la orientan horizonton. Granda kaj brila tie la luno leviĝis sur la griza ĉielo, malantaŭ la puntaĵo de la salikoj, nigre konturiĝanta kontraŭ la luna disko. Vere ŝi montris dolorsuferantan vizaĝon.

“Nu, do! patrino! ne timu. Mi ja povas lin fidi!”

La bela estaĵo tremigis la gazajn flugilojn kaj frapetis la vangon de Johano per la iridofloro, kiun ĝi havis en la mano.

“Ŝi ne opinias bona, ke mi venis al vi. Vi estas la unua. Sed mi fidas vin, Johano. Vi neniam al homo eldiru mian nomon, nek parolu pri mi. Ĉu vi tion promesas?”

“Jes, Konvolvulido”, diris Johano. Ĉio ŝajnis al li tiel stranga. Li sin sentis neeldireble feliĉa, sed timis perdi sian feliĉon. Ĉu li sonĝis? — Ĉe lia flanko sur la benko Presto kviete kuŝis kaj dormis. La varma spiro de la hundeto lin trankviligis. La kuloj svarme sin movadis sur la akvosupraĵo kaj kiel kutime dancadis en la varmeta aero. Ĉio estis tiel klara ĉirkaŭ li. Nepre ĝi estis realaĵo. Kaj ĉiam li sentis, ke la intima rigardo de Konvolvulido direktiĝis al li. Jen denove aŭdiĝis la dolĉe murmuranta voĉo:

“Ofte mi vidis vin tie ĉi, Johano. Ĉu vi scias, kie mi estis? — Kelkfoje mi estis sidanta sur la sabla fundo de la lago inter la densaj akvokreskaĵoj kaj supren rigardis al vi, kiam vi kliniĝis super la akvo por trinki aŭ por rigardadi la akvoskarabojn kaj salamandrojn. Sed min mem vi neniam vidis. Ofte ankaŭ de el la dense starantaj kanoj mi alrigardis vin. Tie mi estas oftege. Tie plej ofte mi dormas, kiam estas varme. En malplena nido de kanoturdo[5]. Ho! tio estas tre mola!”

Konvolvulido bonhumore balanciĝis sur la rando de l’ boato kaj per sia floro batfortimigis la kulojn.

“Nun mi volas pasigi kelkan tempon en via ĉeesto. Via vivo tamen estas tre unutona. Ni estos bonaj amikoj, kaj mi rakontos al vi multon. Mi rakontos pri multe pli bonaj aferoj ol kredigas al vi la lerneja instruisto. Tiuj scias absolute nenion pri tio. Kaj se vi ne volas al mi kredi, mi ĝin montros kaj aŭdigos al vi. Mi kunirigos vin.”

“Ho, Konvolvulido! kara Konvolvulido! Ĉu vi povos min konduki tien?” ekkriis Johano kaj fingre montris la bordon, kie ĵus disbrilis tiom da purpura lumo de la subironta suno el la nubopordego. La belega koloso jam forfandiĝis je grizaj nebuloj. Tamen la palruĝa brilo penetris ankoraŭ el la plej malproksima profundo.

Konvolvulido fikse rigardis la lumon, kiu orumis ĝian delikatan vizaĝon kaj ĝiajn blondajn harojn, kaj ĝi balancetis la kapon.

“Ne nun! — ne nun! Johano. Ne tuj postulu troan multon. Mi mem ankoraŭ nenie estis ĉe Patro.”

“Mi ĉiam estis ĉe mia patro”, diris Johano.

“Ne! tio ne estas via patro. Ni estas fratoj, mia Patro estas ankaŭ la via. Sed via patrino estas la tero, kaj tial ni multe interdiferencas. Krome vi naskiĝis en domo ĉe homoj kaj mi en kaliko de konvolvulo. Tio lasta sendube estas pli bona. Tamen ni estos bonaj amikoj kaj bone ni interkonsentiĝos!”

Tiam Konvolvulido malpeze saltis sur la boatflankon, kiu ne moviĝis sub tiu ŝarĝo, kaj kisis la frunton de Johano.

Kia stranga sento ekregis Johanon! Estis, kvazaŭ ĉirkaŭ li ĉio aliiĝus.

Nun li vidis ĉion pli bone kaj pli klare, pensis li. Li vidis, ke la luno aspektas multe pli amika, — kaj li vidis, ke la akvolilioj havas vizaĝon, per kiu ili mirigite kaj revante lin alrigardis. Li subite komprenis, kial la kuloj tiel ĝoje dancas supren kaj malsupren, ĉiam unuj ĉirkaŭ aliaj, supren kaj malsupren, ĝis kiam iliaj longaj kruroj tuŝis la akvon. Li antaŭe kelkfoje pensis pri tio, sed nun li tion komprenis per si mem.

Ankaŭ li aŭdis, kion flustras la kanoj kaj kiel la arboj ĉe la bordo mallaŭte ĝemplendas, ke la suno jam subiris.

“Ho Konvolvulido! mi vin dankas, tio estas belega. Jes, ni bone interakordiĝos!”

“Donu al mi manon”, diris Konvolvulido, kaj disetendis la multkolorajn flugilojn. Poste ĝi tiris Johano-n en la boaton kaj trans la akvon, tra la folioj de la akvolilioj, brilantaj en la lunlumo.

Tie kaj tie ĉi sidis rano sur folio. Sed nun ĝi ne saltis en la akvon, kiam Johano proksimiĝis. Ĝi nur faris klinsaluton, dirante: “kvak!” Ĝentile Johano returne klinsalutis, — li ne volis aspekti pedanta.

Jen ili alvenis ĉe la kanoj, — larĝe ili disiĝis, kaj la boato malaperis inter ili, ne atingante la teron. Sed Johano sin krampis al sia kondukanto, kaj poste ili surteriĝis el inter la altaj kanoj.

Al Johano ŝajnis, ke li fariĝis pli malgranda kaj pli malpeza, sed eble tion li nur imagis. Tamen li ne rememoris, ke iam antaŭe li povis supren grimpi sur kanon.

“Nun bone atentu”, diris Konvolvulido, “nun vi vidos ion beletan.”

Ili promenis inter la alta herbo sub malluma arbetaĵo, tra kiu tie kaj tie ĉi oni povis distingi mallarĝan brilan strieton de la lunlumo.

“Ĉu iam vespere vi aŭdis la grilojn, Johano, en la dunoj? — Ŝajnas, kvazaŭ ili farus koncerton, ĉu ne vere? kaj neniam vi povas aŭdi, de kie venas la sonoj. Nu, ili neniam kantas por amuziĝi, sed tiuj sonoj venas el la grilolernejo, kie cento da griloj lernas parkere sian lecionon. Nun silentu, ĉar ni preskaŭ tie alvenis.”

Ŝrrr! Ŝrrr!

La arbetaĵoj fariĝis malpli densaj, kaj kiam Konvolvulido ŝovis flanken la herbo-trunketojn, Johano vidis tie lumumitan maldensejon, kie la griloj estis lernantaj sian lecionon inter la longaj maldikaj herbotrunkoj de la dunoj.

Ŝrrr! ŝrrr!

Altkreska, dika grilo estis instruisto kaj ekzamenis. Unu post alia la lernantoj saltis al li, ĉiam per unu salto tien kaj per unu salto returne al sia loko; kiu erarsaltis, tiu devis malhonor-ekstari sur fungo.

“Bone aŭskultu, Johano! eble vi povos nun ion lerni”, diris Konvolvulido.

Johano bonege komprenis, kion respondis la griletoj. Sed la respondoj tute ne similis tion, kion la instruisto en lia lernejo rakontis. Unue estis pritraktata la geografio. Pri la mondpartoj ili sciis nenion. Ili devis koni nur 26 dunojn kaj 2 lagojn. Pri ĉio, ekzistanta krome, neniu povas ion scii, diris la instruisto, kaj ĉio, kio estas rakontita pri la mondo, estas nura fantaziaĵo.

Poste estis priparolata la botaniko. Pri tio ili ĉiuj estis tre kleraj, kaj multaj premioj estis disdonataj, nome elektitaj junaj kaj freŝaj herbotrunketoj de malsama longo.

Sed plej multe mirigis Johano-n la zoologio. La bestoj estis dividitaj laŭ saltantaj, flugantaj kaj rampantaj. La griloj povis salti kaj flugi, sekve staris plej alte, poste sekvis la ranoj. Birdoj estis nomataj kun ĉiuj signoj de abomeno kaj rigardataj kiel plej malutilaj kaj danĝeraj. Fine ankaŭ la homo estis priparolata. Ĝi estis altkreska, senutila, eĉ malutila besto, staranta tre malalte, ĉar ĝi povis nek flugi nek salti; sed feliĉe ĝi estis malofta. Malgranda grileto, kiu ankoraŭ neniam vidis homon, ricevis tri batojn per kaneto, ĉar erare ĝi nomis la homon inter la ne malutilaj.

Ion tian Johano ankoraŭ neniam aŭdis.

Subite la instruisto kriis: “Silentu! — — saltekzercoj!” Tuj ĉiuj griloj ĉesigis la studon de lecionoj kaj tre lerte kaj ageme komencis transensaltludon. La dika instruisto saltis kiel unua.

La ludado estis tiel ĝoja, ke Johano brubatis la manojn pro plezuro. Ĉe tiu bruo la tuta lernejo en unu momento saltis en la dunon, kaj sur la herbejeto estiĝis morte senbrue.

“Jes, tio estas la rezulto, Johano. Vi ne tiel krude kondutu! Oni tuj povas vidi, ke vi naskiĝis ĉe homoj{3}!”

“Mi bedaŭras; mi faros mian eblon. Sed ĝi estis tiel amuza!”

“Ĝi estiĝos ankoraŭ pli amuza”, diris Konvolvulido.

Ili transiris la herbejeton kaj supreniris la dunon ĉe la alia flanko. Uf! laciga estis tiu suprenirado en la alta sablo; — sed kiam Johano sin krampis al la blua vesteto de Konvolvulido, li rapide kaj malpeze supreniĝis. Mezvoje al la supro estis kuniklokaverno.

La kunikleto, tie loĝanta, kuŝis per la kapo kaj antaŭpiedoj el la elirejo. La dunrozoj floris ankoraŭ, kaj ilia delikata dolĉa odoro sin miksis kun tiu de la timiano kreskanta sur la supro.

Johano ofte antaŭe vidis malaperi kuniklojn en iliajn kavernojn, pensante: Kiel do aspektas tie interne? Kiom do sidas kune tie kaj ĉu al ili estas sufoke varme?

Li tial tre ĝojis, kiam li aŭdis demandi al la kuniklo, ĉu al ili estos permesate, rigardi la kavernon.

“Rilate al mi, volonte!” diris la kunikleto. “Sed vi venas tre malbonokaze, ĉar ĉi tiun vesperon mi pruntecedis mian kavernon por filantropi-festo, kaj sekve mi reale ne estas la mastro en mia propra domo.”

“Ej! ej! ĉu okazis akcidento?”

“Ho ve, jes!” malĝoje diris la kunikleto: “Granda akcidento! — Dum dek jaroj ni ĝin ne transpasos. Je mil-salta distanco de tie ĉi estas konstruita homdomo, tiel granda! tiel granda! — Kaj en ĝi nun loĝas homoj kun hundoj. Sep el miaj familianoj pereis dum la konstruado, kaj de triobla kvanto oni forrabis la kavernon. Kaj ankoraŭ pli malbone okazis al la familio Muso kaj al la familio Talpo. Ankaŭ la Bufoj multe suferis. — Nun ni aranĝis feston por la postrestintaj familianoj. Ĉiu faros sian eblon, mi pruntecedis mian kavernon. Oni helpu kaj kompatu siajn sambestojn.”

La kompatema kunikleto ĝemis kaj per la dekstra antaŭpiedo ŝovis la longan orelon trans la kapon por forviŝi larmon el la okulo. Tio estis ĝia poŝtuko.

Jen io susuris en la sablokanoj, kaj dika malgracia estaĵo rampaĉis al la kaverno.

“Rigardu!” ekkriis Konvolvulido, “jen patro Bufo alsaltetas. Ho! ho! ĉu vi tiel malfrue kuraĝas promeni en la tufo, Bufo[6]!”

La Bufo ne atentis la ŝercaĵon. Mokaĵoj aludantaj ĝian nomon jam de longe ĝin enuigis. Kviete ĝi metis plenan grenspikon, zorge volvitan en seka folio, ĉe la enirejo kaj lerte enrampis la kavernon trans la dorson de la kuniklo.

“Ĉu ni povas eniri?” diris Johano, kiu estis tre scivola. “Mi donacos ankaŭ ion.”

Li memoris, ke en lia poŝo estas biskvito. Ronda biskvito de Huntley kaj Palmers. Aperiginte ĝin, li rimarkis, kiel li mem malgrandiĝis. Apenaŭ li povis levi ĝin per ambaŭ manoj, kaj li ne komprenis, kiel ĝi povis kuŝi en lia pantalonpoŝo.

“Tio estas tre multekosta kaj malofta!” ekkriis la kunikleto. “Tio estas multvalora donaco!”

Respekte ĝi montris al ambaŭ la malfermitan enirejon. Estis mallume en la kaverno, do Johano antaŭirigis Konvolvulidon. Baldaŭ ili vidis proksimiĝantan palverdan lumeton. Ĝi estis lampiro, bonvole oferanta lumon al ili.

“Supozeble la vespero estos amuza”, diris la lampiro, antaŭirante plu. “Jam multaj gastoj venis. Al mi ŝajnas, ke vi estas elfoj, — ĉu ne vere?” Dirante tion, la lampiro iom malfide alrigardis Johanon.

“Vi povas anonci nin kiel elfojn”, respondis Konvolvulido.

“Ĉu vi scias, ke via reĝo ĉeestos?” diris plu la lampiro.

“Ĉu Oberono estas tie ĉi? Nu, tio faras al mi multan plezuron”, ekkriis Konvolvulido — “mi konas lin persone.”

“Ho!” diris la lampiro — “mi ne sciis havi la honoron” — — — kaj pro ektimo ĝia lumeto preskaŭ estingiĝis. — “Jes, Lia Moŝto ordinare pli amas la liberan aeron, sed ĉiam li amas filantropian celon. Sen dubo ĝi estos brila festo.”

Tia ĝi vere estis. La granda salono en la kuniklo-kaverno estis belege ornamita. La planko estis piedpremita kaj kovrita de bonodora timiano; — antaŭ la enirejo vesperto pendis je la malantaŭaj piedoj. Ĝi vice-vokis la nomojn de la gastoj kaj samtempe utilis kiel kurteno, tio estis ekonomia aranĝo. La muroj de la salono estis estetike dekoraciitaj per velkintaj folioj, araneaĵoj kaj malgrandaj pendantaj vespertetoj. Sennombraj lampiroj grimpis inter ili kaj sur la plafono formis belege moviĝantan iluminon. Ĉe la fundo de la salono estis starigita trono, konstruita el pecetoj de vermoborita ligno, disvastiganta lumon. Tio estis bela vidaĵo!

Ĉeestis multaj gastoj. Johano sin sentis nur duone hejme en la stranga societo kaj sin premis al Konvolvulido. Li vidis strangajn aferojn. Talpo vigle kun vesperto interparolis pri la belega ilumino kaj la dekoracio. En angulo du dikaj bufoj kapskuante sidis, plendante pri la longedaŭra seka vetero. Rano, brako sub brako kun lacerto, penis fari promenadon tra la salono, — en kio ĝi malbone sukcesis, ĉar ĝi estis ĝenata kaj nervema kaj ĉiufoje saltis tro malproksimen, per kio ĝi kelkfoje tre malordigis la ornamaĵojn sur la muro.

Sur la trono sidis Oberono, la elfreĝo, ĉirkaŭata de malgranda sekvantaro konsistanta el elfoj, kiuj iomete kun malestimo rigardis la ĉirkaŭaĵon. La reĝo mem laŭ reĝa maniero estis plej afabla kaj amike interparolis kun diversaj gastoj. Li ĵus venis de vojaĝo al la Oriento — kaj portis strangan vestaĵaron el brilkoloraj florfolioj. Tiaj floroj ne kreskas tie ĉi, pensis Johano. Sur la kapo la reĝo portis malhele-bluan florkaliketon, kiu disvastigis ankoraŭ freŝan odoron, kvazaŭ ĝi estus ĵus deŝirita. En la mano li tenis la stamenon de lotuso kiel reĝan bastonon.

Ĉiuj ĉeestantoj estis plenaj je senparola laŭdo pri lia boneco. Li estis laŭdinta la lunlumon en la dunoj kaj dirinta, ke la lampiroj tie ĉi estas preskaŭ tiel belaj kiel la orientaj fajro-muŝoj. Ankaŭ kun plaĉo li estis rigardinta la mur-ornamaĵojn, kaj talpo eĉ estis vidinta, ke li aprobe kapklinas.

“Iru kun mi”, diris Konvolvulido al Johano, “mi prezentos vin.” Kaj ili iris plu ĝis la sidloko de la reĝo.

Oberono ĝojege disetendis la brakojn, kiam li rekonis Konvolvulidon kaj ĝin kisis. — Tio naskis flustradon inter la gastoj kaj enviajn rigardojn de la elfsekvantaro. La du dikaj bufoj en la angulo unu al la alia grumblis pri “flatuloj” kaj “rampi” kaj “ne longe daŭri”, poste ili multsignife kapklinis unu al la alia.

Konvolvulido longe en fremda lingvo parolis al Oberono kaj gestordonis al Johano, veni pli proksimen.

“Donu al mi la manon, Johano!” diris la reĝo. “La amikoj de Konvolvulido estas la miaj. Kie mi povos, mi helpos al vi. Mi donos al vi pruvon de nia interligo.”

Oberono forigis de sia kolĉeno malgrandan oran ŝlosileton kaj ĝin donis al Johano, kiu plenrespekte ĝin akceptis kaj firme premis en sian manon.

“Tiu ŝlosileto povas esti via feliĉo{4}”, parolis plu la reĝo. “Ĝi estas uzebla por ora kesteto enhavanta multekostajn trezorojn. Sed mi ne povas al vi diri, kiu ĝin havas. Vi do fervore ĝin serĉu. Se vi restos bona amiko de mi kaj Konvolvulido, kaj persista kaj fidela, vi certe sukcesos.” La elfreĝo, dirante tion, kore klinsignis per la bela kapeto, kaj Johano felicega lin dankis.

Subite tri ranoj, sidantaj sur altaĵeto el malseka musko, ekkantis la preludon de malrapida valso, kaj oni formiĝis je paretoj. La ne-dancantoj estis premŝovitaj ĉiuloken de verda lacerto, kiu funkciis kiel ceremoniestro, kaj moviĝeme sin movis tien kaj reen, je granda indigno de la du bufoj, kiuj plendis, ke ili povas nenion vidi, — kaj poste komenciĝis la dancado{5}.

Tio estis vere amuza. Ĉiu dancis laŭ sia propra maniero kaj kompreneble imagis, ke li multe pli bone dancas ol la aliaj. La musoj kaj ranoj alte saltis sur siaj malantaŭaj piedoj, maljuna rato tiel sovaĝe sin turnadis, ke ĉiuj dancantoj flankeniĝis; ankaŭ grasa arbolimako kuraĝis danci kun talpo, sed baldaŭ devigite haltis, pretekstante, ke tio kaŭzis al ĝi doloron en la flanko; — la vera kaŭzo estis, ke ĝi ne bone povis danci.

Ĉio tamen okazis tre grave kaj solene. Oni faris el ĝi konscienc-aferon kaj time ŝtelrigardis la reĝon por vidi signon de aprobo sur lia vizaĝo. Sed la reĝo timis malkontentigi la dancantojn kaj aspektis tre severa. Lia sekvantaro opiniis sian dancarton supera kaj ne partoprenis.

Johano longe konservis sian seriozecon ĉe tiu graveco, sed, vidante malgrandan bufeton rondo-dancantan kun longa lacerto, kiu kelkfoje levis de la tero la kompatindan bufeton, per kio ĝi faris duoncirklon en la aero, lia gajeco eksplodis en laŭta ridego.

Tio kaŭzis ĝeneralan ekbolon. La muziko eksilentis. La reĝo kolere rigardis posten. La ceremoniestro antaŭen ĵetis sin al la ridanto kaj insiste lin petis, konduti iom pli dece.

“Danci estas serioza afero”, li diris, “kaj tute ne okupado, kiun oni priridas. Ni estas grava societo, kiu ne dancas por ŝercadi. Ĉiu faris sian eblon, kaj neniu deziris esti priridata. Tio estas insulto. Krome oni estas tie ĉi por ĉeesti funebran feston pro malĝojaj motivoj. Ĉi tie oni devas dece konduti kaj ne agi, kvazaŭ oni estus ĉe homoj!”

Tio ekterurigis Johanon. Ĉie li vidis malamikajn ekrigardojn. Lia intimeco kun la reĝo havigis al li multajn malamikojn. Konvolvulido tiris lin flanken.

“Estas pli bone, se ni foriras, Johano!” ĝi flustris, “vi ree proprakulpe falis en malfavoron. Jes! jes! tio rezultas, se oni estas edukita ĉe homoj{6}!”

Rapide ili elglitis sub la flugiloj de la lacerto-pordisto kaj venis en la malluman koridoron. La ĝentila lampiro ilin atendis tie.

“Ĉu vi bone amuziĝis?” ĝi demandis. “Ĉu vi parolis kun la reĝo Oberono?”

“Ho jes! estas ĝoja festo”, diris Johano, “ĉu vi devas ĉiam resti tie ĉi en la malluma koridoro?”

“Tion mi faras libervole”, diris la lampiro en melankolia amara tono. “Mi ne amas plu tiujn vantaĵojn.”

“Ej!” diris Konvolvulido, “vi ŝercas.”

“Estas kiel mi diras. — Antaŭe, — antaŭe estis tempo, kiam mi iris al ĉiuj festoj kaj dancis kaj min okupadis per tiaj bagateloj. Sed nun mi estas purigita de la suferoj, nun — — —”

Kaj ĝi tiel emociiĝis, ke refoje ĝia lumeto estingiĝis. Feliĉe ili estis proksime al la elirejo, kaj la kunikleto, aŭdante ilin veni, iris flanken, tiel ke la luno internen lumis.

Tuj kiam ili estis ekstere ĉe la kunikleto, Johano diris:

“Lampiro, rakontu do al ni vian historion!”

“Ve!” ĝemdiris la lampiro, “ĝi estas simpla kaj malgaja. Ĝi ne amuzos vin.”

“Rakontu ĝin, rakontu ĝin tamen”, ekkriis ĉiuj.

“Nu: — vi ja ĉiuj scias, ke ni lampiroj estas tre rimarkindaj estaĵoj. — Jes, mi kredas, ke neniu kuraĝos kontraŭdiri, ke ni lampiroj estas la plej multe naturdotitaj el ĉio, kio vivas.”

“Kial? tion mi ne scias”, diris la kunikleto.

Malestime la lampiro demandis: “Ĉu vi povas disvastigi lumon?”

“Ne! tion fakte mi ne povas”, la kunikleto devis konfesi.

“Nu, ni disvastigas lumon! Ni ĉiuj! Kaj arbitre ni povas disvastigi aŭ estingi ĝin. Lumo estas la plej bona donaco de la naturo, kaj disvastigi lumon, estas la plej alta, kion povas atingi vivanta estaĵo. Ĉu iu volus pridisputi nian superecon? Ni viroj havas krom tio flugilojn kaj povas flugi mejlojn malproksimen.”

“Tion mi ankaŭ ne povas”, humile konfesis la kunikleto.

“Pro la dia talento de la lumo, kiun ni havas”, parolis plu la lampiro, “nin ankaŭ indulgas aliaj bestoj, neniu birdo nin atakos. Nur unu besto, la plej malalta el ĉiuj, nin serĉas kaj nin kunportas. Tio estas la homo, la plej abomeninda monstro de l’ kreitaĵaro.”

Ĉe tiu akra kritiko Johano alrigardis Konvolvulidon, kvazaŭ li ĝin ne komprenis. Sed Konvolvulido ridetis kaj signe ordonis al li silenti.

“Iam libere kaj gaje mi flugadis kiel hela erarlumo inter la mallumaj arbustoj. Kaj sur soleca, malseketa herbejo, ĉe la bordo de longfoso, loĝis ŝi, kies ekzistado estis nedisigeble ligita al mia feliĉo. Belege ŝi radiis per pale smeralda brilo, kiam ŝi rondrampis inter la herbotrunkoj, kaj potence ŝi ravis mian junan koron. Mi flugis ĉirkaŭ ŝi, kaj ŝanĝante mian briladon, faris mian eblon por veki ŝian atenton. Danke mi rimarkis, kiel ŝi ekvidas mian saluton kaj ke modeste ŝi malplifortigis sian lumeton. Tremetante pro emocio, mi estis kunvolvonta miajn flugilojn por ekstaze fali antaŭ mia radianta amatino, kiam laŭtega bruo plenigis la aeron. Mallumaj figuroj proksimiĝis. Estis homoj. Kun teruro mi forkuris. — Ili postkuris min kaj batis min per grandaj, nigraj objektoj. Sed pli rapide ol ilin formovis iliaj malgraciaj kruroj, min forportis miaj flugiloj.”

“Kiam mi revenis — — —”

Ĉi tie la rakontanton forlasis la voĉo. Nur post momento de senparola emociego, dum kiu la tri aŭskultantoj respekte silentis, — la lampiro parolis plu:

“Vi povas ja konjekti tion. Mia delikata fianĉino, — la plej radianta kaj brilanta el ĉiuj, — estis malaperinta, fortrenita de la malica homo. La kvieta, malseketa herbejeto estis piedpremita, kaj ŝia amata loketo ĉe la longfoso estis malluma kaj forlasita. Mi estis sola en la mondo.”

La sentema kunikleto ree malsuprentiris unu orelon por viŝi larmon el la okulo.

“De post tiu tempo mi ŝanĝiĝis. Mi abomenas ĉiujn vantajn amuzaĵojn. Mi pensas nur pri ŝi, kiun mi perdis, kaj pri la tempo, kiam mi ŝin revidos.”

“Vere!? Ĉu vi kredas, ke tiu espero realiĝos?” ĝoje demandis la kunikleto.

“Mi ne nur esperas, — mi estas certa pri la realiĝo. Tie supre mi revidos mian amatinon.”

“Sed — — —” volis intermeti la kunikleto.

“Kuniklo!” serioze diris la lampiro, “mi komprenas, ke tiu dubas, kiu palpserĉadas en la mallumo. Sed kiam oni povas vidi per propraj okuloj — tiam ĉiu malcerteco estas al mi enigmo. Jen!” diris la lampireto kaj plenrespekte rigardis la ĉielon, kie briladis la steloj. “Jen mi vidas ilin! ĉiujn miajn prapatrojn, ĉiujn miajn amikojn kaj ankaŭ ŝin, mi vidas ilin lumadi per ankoraŭ pli ĉarma brilo ol ĉi tie sur la tero. Ve! kiam mi povos min levi el ĉi tiu malalta vivo, por flugi al ŝi, kiu okulumante mansalutas min? Ve? kiam? kiam?”

Ĝemante la lampiro forlasis siajn aŭskultantojn kaj ree rampis en la malluman kavernon.

“Kompatinda kreaĵo!” diris la kunikleto, “mi esperas, ke ĝi estas prava.”

“Mi ankaŭ esperas tion”, aldiris Johano.

“Mi tamen dubas pri tio”, diris Konvolvulido, “sed estis tre kortuŝe.”

“Kara Konvolvulido”, rekomencis paroli Johano, “mi estas tre laca kaj dormema.”

“Kuŝiĝu apud mi, mi vin kovros per mia mantelo.”

Konvolvulido prenis sian bluan manteleton kaj ĝin sternis sur Johanon kaj sin mem. Tiel ĉirkaŭbrakante unu la kolon de alia, ili kuŝiĝis sur la bonodora musko de la dundeklivo.

“Viaj kapoj kuŝas iom malalte”, kriis la kunikleto, “ĉu vi volas ilin ripozigi kontraŭ mi?”

Tion ili faris.

“Bonan nokton, patrino!” diris Konvolvulido al la luno.

Poste Johano firme premis sian oran ŝlosileton en la mano, ripozigis sian kapon kontraŭ la lanuga felo de l’ bonkora kunikleto kaj kviete ekdormis.

III.

Kie do li estas, Presto? — Kie do estas la malgranda mastro? — Kia ektimo, tiel vekiĝi en boato, meze de la kanoj — tute sola, dum la mastro malaperis, lasante neniun postsignon. Tio estis timiga.

Kaj vi lin serĉas jam tiel longe, nerveme kaj daŭre bojante? — kompatinda Presto! — Kiel do vi povis tiel profunde dormi kaj ne rimarki, ke la mastro eliris el la boato? Alie vi ĉiam vekiĝas tuj kiam li faras la plej malgrandan brueton.

Apenaŭ vi povas memori, kie la mastro surbordiĝis, kaj nun vi perdis la postsignojn tie ĉi en la dunoj. La diligenta ĉirkaŭflarado ne utilis. Kia malespero! la mastro malaperis! senpostsigne malaperis! — Serĉu lin do, Presto, serĉu lin do!

Atentu! jen rekte antaŭ vi, kontraŭ la dundeklivo — ĉu tie ne kuŝas malhela malgranda figuro? Rigardu bone!

Momenton la hundeto senmove staras kaj streĉe rigardas en la malproksimecon. Jen subite ĝi etendas la kapon kaj ekkuras kaj per la forto de siaj kvar maldikaj piedetoj pafas sin for al tiu malhela loketo sur la dundeklivo.

Sed kiam vere tie kuŝis la tiel dolorige perdita mastreto, tiam ĝiaj klopodoj, montri siajn gajecon kaj dankemon, ne sufiĉis. Ĝi svingadis la voston, tordmovetis sian tutan korpeton, saltadis, bojadis, bruis kaj lekante kaj flarante premis sian malvarman nazon al la vizaĝo de la longe serĉita mastro.

“Kuŝu, kviete, Presto, en la korbon!” ekkriis Johano duondormante.

Kiel malsaĝa do estis la mastro! La korbo ne staris en la ĉirkaŭaĵo, kien ajn oni direktis la rigardon.

Malrapide la krepusko penetris en la animon de la malgranda dormanto. La flarado de Presto estis al li io kutima, li ĝin sentis ĉiumatene. — Sed antaŭ lia animo pendis ankoraŭ la maldensaj sonĝobildoj pri elfoj kaj lunlumo, kiel maten-nebuloj ĉirkaŭ dunpejzaĝo. Li timis, ke la malvarmeta spiro de la mateno fortimigos ilin. “Ne malfermu la okulojn”, pensis li, “alie vi, kiel ĉiam, revidos la horloĝon kaj la murpaperon!”

Sed strange li kuŝis. Li sentis, ke li kuŝas sen kovrilo. — Malrapide kaj singarde li tre mallarĝe levis la palpebrojn.

Hela lumo. Blua ĉielo. Nuboj.

Subite kaj larĝe Johano malfermis la okulojn kaj diris: “Ĉu tamen ĝi estas vera?”

Jes, li kuŝis meze de la dunoj. Gaja sunlumo varmigis lin, freŝan matenaeron li enspiris, delikata nebulo ĉirkaŭis la arbarojn en la perspektivo. Li vidis nur la altan fagon ĉe la lago kaj la tegmenton de sia domo, leviĝantan super la verdaĵo. Abeloj kaj skaraboj zumadis ĉirkaŭ li, super li kantis la leviĝanta alaŭdo, en la malproksimeco aŭdiĝis hundobojado kaj brueto de la malproksima urbo. Ĉio estis klara realeco.

Sed kion do li sonĝis, kaj kion li ne sonĝis? Kie estas Konvolvulido? kaj la kunikleto?

Li vidis neniun el ambaŭ. Nur Presto sidis kiel eble plej proksime ĉe li kaj atendante lin alrigardis.

“Ĉu eble mi somnambule promenis?” Johano flustris al si.

Ĉe lia flanko estis kuniklo-kaverno. Sed tiaj troviĝas tiel multaj en la dunoj. Li sidiĝis por bone ĝin rigardi. Kion do li sentis en sia ankoraŭ premfermita mano?

Tremeto lin trakuris de la kapo al la piedoj, kiam li malfermis la manon. Jen brilis malgranda ora ŝlosileto.

Longan tempon li sidis senparola.

“Presto!” li poste diris, dum larmoj eniris liajn okulojn. “Presto, ĉu tamen ĝi estas vera!?”

Presto salte leviĝis — kaj bojante klopodis komprenigi al sia mastro, ke ĝi malsatas kaj volas iri hejmen.

Hejmen? — Jes! pri tio Johano ne estis pensinta, kaj li ne deziris iri hejmen. Sed baldaŭ li aŭdis, ke diversaj voĉoj vokas lian nomon. Tiam li komencis kompreni, ke oni ne trovos lian konduton laŭdinda kaj deca kaj ke li ne estos akceptata per amikaj paroloj.

Dum momento liaj ĝojlarmoj subite estis ŝanĝiĝontaj en larmojn de timo kaj pento. Sed tiam li pensis pri Konvolvulido, kiu nun estas lia amiko, lia amiko kaj fidato, li pensis pri la donaco de la elfreĝo kaj pri tiu belega, nepridiskutebla vero de ĉio, kio okazis, kaj kviete kaj antaŭpreparite je ĉio, li ekiris hejmen.

La renkontiĝo hejme ne estis tre amika. Tiel terure li antaŭe ne prezentis al si la malkvietecon kaj timon de siaj samhejmanoj. Solene li devis ĵuri, neniam plu esti tiel malbona kaj nesingarda.

“Tion mi ne povas”, li senhezite diris. Tio naskis miregon. Oni lin pridemandis, petegis, minacis. Sed li pensis pri Konvolvulido kaj persistadis.

Kiom lin tuŝus punoj, se li nur povus konservadi la amikecon de Konvolvulido — kaj kion li ne volus suferadi por Konvolvulido! Li premis la ŝlosileton al sia brusto kaj premfermis la lipojn, respondante ĉiun demandon per skuadoj de la ŝultroj. “Mi povas promesi nenion”, li ree diris.

Sed lia patro diris: “Ne plu malkvietigu lin, li estas serioza. Sendube al li okazis io eksterordinara. Poste li ja ĝin rakontos al ni.”

Johano ridetis, senparole manĝis sian buterpanon kaj kaŝforiris en sian ĉambreton. Tie li tranĉis pecon de la kurtenŝnuro, ligis al ĝi la multvaloran ŝlosilon kaj ĝin pendigis je la kolo sur la nudan bruston. Poste li rezigne iris lernejon.

Tiun tagon estis tre malbone en la lernejo. Li konis neniun el ĉiuj lecionoj kaj tute ne atentis. Konstante liaj pensoj flugis al la lago kaj al la mirigaj okazintaĵoj de la pasinta vespero. Apenaŭ li povis imagi, ke amiko de elfreĝo estu devigata, fari kalkulojn kaj konjugacii verbojn. Sed ĉio vere okazis, kaj neniu ĉirkaŭ li sciis ion pri tio aŭ povus kredi aŭ kompreni, eĉ la instruisto tion ne povus, kiel ajn severe li aspektis kaj kiel ajn malestime li nomis Johanon maldiligenta knabaĉo. Kuraĝe kaj ĝoje li suferis la malbonajn notojn kaj faris la punlaboron, kiun lia distreco al li kaŭzis.

“Neniu el ili tamen povas tion kompreni. Ili tiom insultnomu min, kiom ili volas. Mi restos la amiko de Konvolvulido, kaj Konvolvulido estas al mi pli kura ol ĉiuj aliaj kune. Jes, eĉ kune kun la instruisto.”

Per tio Johano ne montris grandan respekton. Sed lia estimo al liaj kunhomoj ne pligrandiĝis post ĉio malbona, kion li devis aŭdi la estintan vesperon.

Tamen, kiel okazas tre ofte, li ne povis ankoraŭ sufiĉe prudente apliki sian saĝecon, aŭ pli ĝuste dirite, silenti pri ĝi.

Kiam la instruisto rakontis, ke nur la homo estas naturdotita de Dio per la parolkapablo kaj ke li kiel reganto estas metita super ĉiujn aliajn bestojn, Johano komencis ridi. Pro tio li ricevis malbonan noton kaj seriozan admonon. Kaj kiam lia najbaro voĉlegis jenan frazon el ekzercaro: “La aĝo de mia malica onklino estas granda, sed ne tiel granda kiel tiu (van de zon) de la suno” — Johano rapide kaj laŭte ekkriis: “(van den zon) de la[7] virseksa suno!”

Ĉiuj ridis pri li, kaj la instruisto, surprizite pro tia aroganta malsaĝeco, kiel li ĝin nomis, postrestigis lin en la lernejo kaj igis lin skribi cent fojojn: “La aĝo de mia malica onklino estas granda, sed ne tiel granda kiel tiu de la (virinseksa) suno = van de zon, — sed plej granda estas mia aroganta malsaĝeco.”

La lernantoj estis for, kaj Johano sidis solece en la vasta lernejo-ĉambro kaj skribis. La sunlumo gaje enlumis, briligis milojn da polveretoj sur sia vojo kaj formis sur la blanka muro lumajn makulojn, kiuj kun la pasantaj horoj malrapide rampis plu. La instruisto jam foriris, bruferminte post si la pordon. Johano ĵus estis skribonta sian kvindek-kvinan malican onklinon, kiam malgranda, rapidmova museto, kun nigraj, koralformaj okuletoj kaj silkecaj oreletoj, neaŭdeble ekiris el la plej malproksima ĉambroangulo, laŭlonge de la muro. Johano sidis mortesenbrue, por ne fortimigi la besteton. Ĝi ne estis timema kaj tre proksimiĝis al la sidloko de Johano. Poste ĝi rigardis momenton ĉirkaŭen per la klaraj okuletoj — kaj lerte saltis per unu salto sur la benkon kaj per la dua sur la pupitron, sur kiu Johano estis skribanta.

“Ej, ej!” ĉi tiu diris, parte al si mem, “vi do estas kuraĝa museto!”

“Mi ne scias, kiun mi timu”, diris delikata voĉeto — kaj la museto kvazaŭ ridante montris la dentojn.

Johano jam kutimis vidi multan miraklon — sed nun li denove larĝe malfermis la okulojn. Tiel meze en la tago kaj en la lernejo — estis preskaŭ nekredeble.

“Min vi ne bezonas timi”, li mallaŭte diris — timante forpeli la museton, — “ĉu vi venas de Konvolvulido?”

“Mi venas por diri al vi, ke la instruisto estas tre prava kaj ke vi nepre meritis vian puntaskon.”

“Sed Konvolvulido ja diris, ke la suno estas virseksa, — ke la suno estas nia patro.”

“Jes, sed tion scii neniu bezonas. Kiom do tio interesas la homojn! Pri tiaj delikataj aferoj vi neniam parolu al homoj. Ili ja estas tro krudaj por tion kompreni. La homo estas mirige malica kaj kruda estaĵo, kiu plej volonte ĉion kaptas kaj piede frakasas, kion li povas atingi. Ni musoj spertis tion.”

“Sed museto! kial do vi restas en lia proksimeco? Kial vi ne foriras, al la arbaroj?”

“Aĥ, tion ni ne povas plu. Ni tro multe kutimiĝis al la urba nutraĵo. Kaj se oni estas singardema kaj ĉiam atentas eviti iliajn kaptilojn kaj pezajn piedojn, tiam oni sufiĉe bone povas restadi inter homoj. Feliĉe ni estas rapidmovaj. La plej malbona estas, ke la homo bonigas sian malfacil-movecon, farante interligon kun la kato, — tio estas granda malfeliĉo, sed en la arbaro estas strigoj kaj nizoj, kaj iam ni ĉiuj devas ja morti. Nu, Johano, memoru mian konsilon — jen la instruisto venas!”

“Museto! museto! — ne foriru. Demandu al Konvolvulido, kion mi devos fari per mia ŝlosileto. Mi ĝin pendigis je mia kolo sur mian nudan bruston. Sed sabaton mi estos tute lavata, kaj mi tiel timas, ke iu ĝin vidos. Diru al mi, kara museto, kie mi povus ĝin kaŝi sendanĝere!”

“Profunde en la tero, — ĉiam profunde en la tero, — tie por ĉio estas plej sendanĝere. Ĉu mi ĝin gardu?”

“Ne! ne tie ĉi en la lernejo.”

“Enterigu ĝin ekster la lernejo en la dunoj. Mi sciigos al mia kuzo, la kampomuso, ke tiu ĝin gardu.”

“Dankon, museto!”

Pum! pum! Jen la instruisto venis. En la momento, kiam Johano trempis sian plumon en la inkon, la museto estis malaperinta. La instruisto, kiu mem deziris hejmen iri, dispensis Johanon pri 48 punfrazoj. —

Du tagojn Johano pasigis en daŭra timego. Plej severe oni lin atentadis, kaj neniu okazo, kaŝiri al la dunoj, montriĝis al li. Vendredo proksimiĝis, kaj la ŝlosileto lin tre malkvietigis. La sekvantan vesperon li devos surmeti aliajn subvestaĵojn, oni malkovros la ŝlosileton kaj ĝin forprenos de li — ĉe tiu penso li tremis pro teruro. Ĝin kaŝi hejme aŭ en la ĝardeno, li ne kuraĝis; — neniu loko ŝajnis al li sufiĉe sendanĝera.

Estis vendredo, vesperiĝis, krepuskiĝis. Johano sidis ĉe la fenestro de sia dormoĉambro kaj sopire rigardis eksteren, trans la verdajn arbetaĵojn de la ĝardeno, al la malproksimaj dunoj.

“Ho Konvolvulido, Konvolvulido! helpu al mi”, li flustris kun timo.

Jen tre apud li susuris mallaŭta flugilbato, li sentis la odoron de konvaloj kaj subite aŭdis la konatan dolĉan voĉon.

Konvolvulido sidis apud li sur la fenestrobreto kaj ŝancelis la konvalo-kalikojn je la longa maldika trunko.

“Fine vi venis! — mi tiel vin sopiris!” ekkriis Johano.

“Iru kun mi, Johano, ni enterigos vian ŝlosileton.”

“Mi ne povas”, malĝoje ĝemdiris Johano.

Sed Konvolvulido kaptis lian manon, kaj Johano sentis, ke li, malpeza kiel pluŝhava semeto de leontodo, forŝvebis tra la senbrua vesperaero.

“Konvolvulido”, diris Johano, dum kiam li ŝvebis for, “mi tiel vin amas. Mi kredas, ke pro vi mi volus forgesi ĉiujn homojn kaj ankaŭ Preston.”

Konvolvulido diris: “Kaj Simonon?”

“Ho, al Simono estas indiferente, ĉu mi ĝin amas aŭ ne. Mi kredas, ke ĝi trovas tion tro infane naiva. Simono amas nur la fiŝvendistinon kaj nur tiam, kiam ĝi malsatas. Ĉu vi kredas, Konvolvulido, ke Simono estas ordinara kato?”

“Ne, antaŭe ĝi estis homo.”

U—u—u! pum! — jen dika majskarabo flugtuŝegis Johanon{7}.

“Ĉu vi ne povas atente rigardi antaŭ vin!” grumblis la majskarabo — “tiuj elfaĉoj senpripense flugadas kvazaŭ la tuta aero al ili apartenus! Tion ni povas atendi de tiaj nenionfarantoj, kiuj ĉiam por sia plezuro disvagadas —, iu kiel mi, kiu faras sian devon, konstante serĉante nutraĵon kaj konstante manĝante tiom, kiom mi povas, perdas la ĝustan vojon per tio.”

Laŭte murmurante kaj zumante ĝi flugis plu.

“Ĉu ĝi ofendiĝas, ĉar mi ne manĝas?” demandis Johano.

“Jes, tio estas la kutimo de la majskaraboj. Ĉe la majskaraboj la plej alte konsiderata estas multe manĝi. Ĉu mi rakontu al vi la historion pri juna majskarabo?”

“Jes, faru tion, Konvolvulido.”

“Estis bela, juna majskarabo, kiu ĵus elrampis el la tero. Nu, tio estis granda surprizo. Tutan jaron ĝi estis sidinta profunde en la tero, atendante la unuan varman vesperon. Kaj post kiam ĝi eligis sian kapon el la terbuletoj, tiu tuta verdaĵo kaj la moviĝanta herbo kaj la kantantaj birdoj ĝin konfuzegis. Ĝi ne sciis, kion fari kaj kiel stari. Ĝi surpalpis la herbotrunketojn en la ĉirkaŭaĵo per siaj antenoj kaj ventumilforme disetendis ilin. Per tio ĝi rimarkis, Johano, ke ĝi estas virseksulo. Ĝi estis tre bela laŭ sia speco, havis brilajn, nigrajn krurojn, dikan polvokovritan postkorpon kaj brustkirason, kiu brilis kiel spegulo. — Feliĉe ĝi tre baldaŭ vidis, ne malproksime de si, majskarabon, ne tiel belan kiel ĝi mem, sed kiu elrampis el la tero unu tagon pli frue kaj tial estis jam tre maljuna. Ĉar ĝi estis ankoraŭ tiel juna, ĝi alvokis ĝin tre modeste.”

“Kion vi deziras, amiketo!” diris la dua, vidante, ke ĝi estas novulo. “Ĉu vi volis min demandi pri la vojo?”

“Ne—e—e!” ĝentile diris la pli juna, “sed mi ne scias, kion fari tie ĉi. Kion do kutime faras majskaraboj?”

“Ho, tiel!” diris la alia, “ĉu vi ne scias tion? Nu, tion mi povas al vi pardoni, tia mi estis ankaŭ; bone aŭskultu, mi tion al vi diros. La ĉefafero en la vivo de majskarabo estas manĝadi. Ne malproksime de tie ĉi estas bongusta tili-barilo, speciale por ni ĝi estas metita tien, por ke ni plejeble diligente manĝadu.”

“Kiu tien metis tiun tili-barilon?” demandis la juna skarabo.

“Ho, tion faris granda estaĵo, kiu celas nian bonon. Ĉiumatene ĝi iras laŭlonge de la barilo kaj tiun, kiu plej multe manĝis, ĝi kunportas en belegan domon, kie lumas brila lumo kaj kie ĉiuj majskaraboj estas feliĉaj kune. Sed kiu, anstataŭ manĝadi, rondflugadas la tutan nokton, tiun kaptas la vesperto{8}.

“Kio estas tio?” demandis la novulo.

“Tio estas terura monstro kun akraj dentoj, kiu subite ekflugas post ni kaj nin krakmanĝas en abomena maniero.” Kiam la skarabo tion diris, ili aŭdis super si akran pepadon, kiu trapenertris ilian tutan korpon. “Hu! jen ĝi estas”, kriis la pli maljuna. “Gardu vin kontraŭ ĝi, juna amiko. Estu danka, ke mi antaŭe vin avertis. La tuta nokto estas antaŭ vi, ne fuŝpasigu vian tempon. Ju malpli vi manĝos, des pli granda estos la ebleco, ke la vesperto vin krakmanĝos. Kaj nur tiuj, kiuj elektas seriozan profesion, venos en la domon kun la hela lumo. Pensu pri tio! Pensa pri serioza profesio!”

“Poste la skarabo, kiu estis tutan tagon pli aĝa, ŝoviĝis plu inter la herbotrunkoj kaj ne plu metis atenton al la konfuzita unua. Ĉu vi scias, kio estas profesio, Johano? Ne! Nu, tion ankaŭ ne sciis tiu juna skarabo. Ĝi rilatis la manĝadon, tion la juna skarabo komprenis. Sed kiel do ĝi trovus tiun tili-barilon?”

Tre apud ĝi staris longekreska, forta herbotrunko, kiu movetiĝadis en la vespervento. La skarabo ĝin kaptis per siaj ses kurbaj kruretoj. Rigardate de malsupre, ĝi ŝajnis esti alta kreskaĵo kaj tre kruta. Spite de tio la majskarabo volis grimpi supren.

“Tio estas profesio!” ĝi pensis, kaj kuraĝe komencis grimpi, sed malrapide, — multfoje ĝi glitis returnen, — sed iom post iom ĝi grimpis pli alten; kaj grimpinte ĝis la plej maldika supro kaj ŝanceliĝante tien kaj reen kun la herbotrunko, ĝi sin sentis kontenta kaj feliĉa. Kian ĉirkaŭrigardon ĝi havis tie ĉi! Ŝajnis al ĝi, kvazaŭ ĝi transvidus la mondon. Kiel feliĉige estis, ke la aero tiel ĝin ĉirkaŭas je ĉiuj flankoj! Avide ĝi suĉplenigis la postan parton de la korpo. Kia stranga sento ĝin regis, kiam ĝi tion faris! Ankoraŭ pli alten ĝi volis!”

“Ravite ĝi levis la korpoŝirmilojn, momenteton tremetigis la membranajn flugilojn, — Pli alten ĝi volis! pli alten! — ree tremetis ĝiaj flugiloj — la piedetoj ellasis la herbotrunkon kaj — Ho, kia ĝojo ... U—u—u! jen ĝi flugis — libera kaj gaja en la senbrua, varma vesperaero.” —

“Kaj poste?” demandis Johano.

“La sekvo ne estas tiel gaja. Mi ĝin rakontos al vi post kelka tempo.”

Ili estis flugintaj trans la lagon. Kelkaj malfruiĝintaj, blankaj papilioj flugetadis kun ili.

“Kio estas la celo de la vojaĝo, elfoj?” ili demandis.

“Ni flugas al la granda dunrozo, tie floranta sur tiu deklivo.”

“Ni kunflugas! Ni kunflugas!”

Jam de malproksime ĝi estis videbla kun siaj multaj delikate-flavaj silk-molaj floroj. La burĝonoj estis ruĝe koloritaj — kaj la malfermitaj floroj montris ruĝajn strietojn, kiel signon de la tempo, kiam ili estis ankoraŭ burĝonoj.

En soleca ripozo la sovaĝa dunrozo floris, plenigante la ĉirkaŭaĵon per sia mirige dolĉa odoro. Tiel ĉarmaj la rozoj estas, ke la dunelfoj vivas nur de ili.

La papilioj flugetadis al ili, kisante floron post floro.

“Ni venas por konfidi al vi trezoron”, kriis Konvolvulido, “ĉu vi volas gardadi ĝin por ni?”

“Kial ne? — kial ne?” flustris la dunrozo, “la atendado min ne tedas, — kaj mi ne pensas foriri de ĉi tiu loko, se oni ne forprenos min. Sed mi havas akrajn dornojn.”

Poste venis la kampomuso, la kuzo de la museto el la lernejo, kaj fosis trairejon sub la radikoj de la rozo. En ĝin la muso kaŝis la ŝlosileton.

“Se vi volas rericevi ĝin, venigu min, por ke vi ne vundu la rozon.”

La rozo dense plektis siajn dornhavajn branĉojn ĉirkaŭ la enirejon kaj solene ĵuris, fidele ĝin gardadi. La papilioj estis atestantoj.

La sekvantan matenon Johano vekiĝis en sia propra liteto, ĉe Presto, la horloĝo kaj la papermuro. La ŝnuro je lia kolo kaj la alligita ŝlosileto estis malaperintaj.

IV.

“Kara ĉielo! Kiel enuiga do estas tia somero”, — ĝemdiris unu el la tri grandaj fornoj, kiuj en malluma angulo staris ĉagreniĝante en subtegmentejo de la malnova domo, — “en la daŭro de multaj semajnoj mi jam ne vidis vivantan estaĵon, nek aŭdis saĝan parolon. Kaj kiel abomena estas ĉi tiu interna malpleneco!”

“Mia interno estas plena je araneaĵoj”, diris la dua forno, “io tia ankaŭ ne okazus vintre.”

“Kaj mi estas tiel polvokovrita, ke mi ĝismorte hontos, kiam je vintriĝo reaperos la nigra viro, kiel diras van Alphen[8]. — Tiun saĝecon la tria forno kompreneble ricevis de Johano, kiam ĉi tiu en la vintro, sidante antaŭ la fajrejo, parkere diris versaĵojn.”

“Vi ne tiel malrespekte parolu pri la Forĝisto”, diris la unua forno, kiu estis la plej maljuna, “tio min ĝenas!”

Ankaŭ kelkaj fajropreniloj kaj cindroŝoveliloj sur la planko dise kuŝantaj en paperoj, kiuj malhelpu la rustadon, eligis sian indignon pro tiu senpripensa esprimo.

Sed subite la interparolado ĉesis, ĉar la plankbordo de la subtegmentejo estis puŝata supren, lumstrio penetris en la malluman angulon kaj klare montris la tutan polvokovritan, dise kuŝantan societon.

Estis Johano, kiu ĝen-interrompis ilian interparoladon. La subtegmentejo ĉiam lin ĉarmis kaj logis, kaj post ĉiuj tiuj strangaj okazintaĵoj de la lasta tempo li ofte tien venis. Li trovis tie ripozon kaj solecon. Ankaŭ estis tie fenestro, fermita de ligno-kovrilo kaj rigardanta al la dunoj. Estis granda ĝuo, subite malfermi tiun kovrilon kaj post la mistera krepusko de la subtegmentejo rigardi antaŭ si la hele lumumitan pejzaĝon, limigitan de blanka dolĉ-ondumanta dunvico.

Tri semajnoj pasis post tiu vendred-vespero, kaj dum tiu ĉi tempo Johano aŭdis kaj vidis nenion pri sia amiko. La ŝlosileto estis malaperinta, kaj nenio pruvis al li, ke li ne estis sonĝinta. Ofte li ne povis rezonforigi la timon, ke ĉio estas nur imago. Tio faris lin senparola, kaj lia patro kun timo rimarkis, ke post tiu nokto en la dunoj Johanon regis kaŝita malsano. Sed Johano sopiris je Konvolvulido.

“Ĉu ĝi min amas tiel multe kiel mi ĝin amas?” li revis, dum kiam li staris ĉe la subtegmenteja fenestro, sencele rigardante trans la verdan, flororiĉan ĝardenon. “Kial do li ne pli longe kaj ne plu venas al mi. Se mi povus — — — Sed eble ĝi havas pli multajn amikojn. Ĉu ĝi ankaŭ amas ilin pli ol min? Mi ne havas aliajn amikojn, — ne unu. Mi amas nur ĝin. Tiel multe! ho tiel multe!”

Sur la profunde blua ĉielo li vidis konturiĝi seson da flugantaj kolomboj; per bruetadantaj flugilbatoj ili turniĝis trans la domon. Ŝajnis, kvazaŭ unu penso ilin antaŭen pelus, tiel rapide kaj samtempe ili ŝanĝis sian direkton, kvazaŭ por plene ĝui la larĝan sunlumon, en kiu ili flugpendis.

Subite ili flugis al la subtegmenteja fenestreto de Johano kaj kun multaj flugetado kaj bruo de la flugiloj ŝvebis malsupren sur la tegment-defluilon, kie ili vigle kverante iretadis tien kaj returnen. — Unu el ili havis ruĝan plumeton en sia flugilo. Ĝi tiel longe ĝin pribekis kaj tiel longe ĝin tiris al si, ke ĝi fine ĝin tenis en la beko, kaj flugis kun ĝi al Johano, donante ĝin al li.

Apenaŭ Johano akceptis la plumeton, li sentis, ke li fariĝas tiel malpeza kaj vigla kiel la kolomboj. Li etendis la membrojn, — la kolomboj ekflugis supren, — kaj Johano kunŝvebis en ilia mezo, en la vasta, libera aero kaj la klara sunlumo. Nenio lin ĉirkaŭis, sed nur la pura bluo kaj la hela brilo de la blankaj kolomboflugiloj.

Ili flugis trans la grandan ĝardenon al la arbaro, kies densaj arbosuproj en la malproksimeco moviĝis kiel en ondoj de verda maro. Johano rigardis malsupren kaj vidis sian patron sidantan antaŭ la malfermita fenestro de la familia ĉambro. — Simono sidis kun kurbiĝintaj antaŭkruroj sur la fenestrobreto kaj sin dorlotadis en la sunradioj. Johano pensis: “Ĉu ili vidas min?” — sed li ne kuraĝis voki{9}.

Presto kuris tra la ĝardenvojetoj kaj ĉirkaŭflaris ĉiun arbuston, post ĉiu muro, kaj gratetadis je ĉiu pordeto de ĝardenflorvarmejo aŭ oranĝejo, por trovi sian mastreton.

“Presto! Presto!” kriis Johano. La hundeto supren rigardis, svingadis la voston kaj plend-bojetis.

“Mi revenos, Presto! atendu!” kriis Johano, sed li estis jam tro malproksime.

Ili ŝvebflugis super la arbaro, kaj la kornikoj gratante flugis el la altaj arbosuproj, en kiuj ili havis siajn nestojn. Estis en la mezo de la somero, kaj la odoro de la florantaj tilioj supren leviĝis kiel odornuboj el la verda arbaro.

En malplena nesto, sur la supro de alta tilio, sidis Konvolvulido, kun sia girlando el konvolvul-kalikoj sur la kapo kaj kapklinis al Johano.

“Jen vi! tio estas bona”, ĝi diris. “Mi venigis vin. Nun ni povos kunesti longan tempon — se vi volas.”

“Tre volonte”, diris Johano.

Poste li dankis la amikajn kolombojn, kiuj lin tien kondukis, kaj kun Konvolvulido li malsupreniris en la arbaron.

Tie ĉio estis freŝa kaj ombroriĉa. La oriolo fajfadis, — konstante la saman, sed tamen iomete ŝanĝitan kanteton.

“La kompatinda birdo”, diris Konvolvulido, “iam estis paradizbirdo. Tion vi povas ankoraŭ vidi je ĝiaj fremdaj flavaj plumoj, — sed ĝi ŝanĝiĝis kaj estas pelita el la paradizo. Ekzistas vorto, kiu al ĝi povas redoni ĝian belegan veston kaj rekonduki en la paradizon. Sed tiun vorton ĝi forgesis. Nun ĉiutage ĝi klopodas retrovi ĝin. Kelkfoje ĝi rememoras similan, sed la ĝustan neniam.”

Sennombraj muŝoj briladis kiel ŝvebantaj kristaloj en la sunradioj, kiuj penetris tra la malhela foliaro. Se oni atente aŭskultus, oni povus aŭdi ilian zumadon kiel grandan, unutonan koncerton, kiu plenigas la tutan arbaron. Estis, kvazaŭ la sunradioj kantadus.

Densa, verdega musko kovris la teron, kaj Johano refoje estiĝis tiel malgranda, ke la musko ŝajnis al li arbaro sur la fundo de la granda arbaro. Kiaj belegaj trunketoj! — kaj kiel dense ili kreskis unu tre apud la alia! Estis malfacile, trairi inter ili, kaj la arbarmusko ŝajnis terure grandega.

Jen ili alvenis ĉe formik-vojeto. Centoj da formikoj ageme iris tien kaj reen; — kelkaj portis en la buŝo pecetojn da ligno, folietojn aŭ herbo-trunketojn. La svarmado estis tiel granda, ke Johanon preskaŭ ekregis kapturniĝo.

Longe daŭris, ĝis kiam unu el la formikoj volis ekparoli kun ili. Ili ĉiuj estis tre okupataj. — Fine ili renkontis maljunan formikon, kiu deĵoris kiel gardisto de afisoj, kiuj al la formikoj liveras la mieloroson[9]. Ĉar ĝia afisaro estis tre kvieta, la formiko povis kelkan tempon sin okupi pri la fremduloj kaj montri al ili la grandan afisejon. Ĝi estis konstruita ĉe la piedo de malnova arbotrunko, estis tre granda kaj enhavis centojn da koridoroj kaj ĉambretoj. La afis-paŝtisto klarigis kaj ĉien rondkondukis la vizitantojn ĝis en la infan-ĉambretojn, kie la junaj larvoj rampis el la blankaj ĉirkaŭvolvaĵoj. Johano estis mirigita kaj ravita.

La maljuna formiko rakontis, ke ĉie nun regas granda okupado pro la militiro, kiu post malmulta tempo komenciĝos. Oni intencis, per granda armeo surpriz-ataki alian, ne malproksime kuŝantan formiko-kolonion, neniigi la formikejon kaj rabi aŭ mortigi la larvojn; por tion fari oni bezonos ĉiujn fortojn, sekve la plej urĝa laboro devas unue esti plenumita.

“Kial okazos tiu militiro?” demandis Johano, “tio ne ŝajnas al mi nobla.”

“Kontraŭe!” diris la afis-paŝtisto, “ĝi estas tre bela kaj laŭdinda entrepreno. Vi do sciu, ke ili estas la Batal-formikoj, kiujn ni atakos, — ni neniigos ilian genton, kaj tio estas bonega laboro.”

“Ĉu do vi ne estas Batal-formikoj?”

“Tute ne! Kion do vi pensas? Ni estas Pac-formikoj{10}”.

“Kion do tio signifas?”

“Ĉu vi ne scias tion? Mi tuj klarigos ĝin al vi. Iam ĉiuj formikoj daŭre estis batalantaj unuj kontraŭ aliaj, — ne unu tago pasis sen granda buĉado. Jen venis saĝa, bona formiko, kiu elpensis, ke multa peno estus ŝparata, se la formikoj interkonsentiĝus, ne bataladi plu.”

“Kiam li tion diris, oni trovis tion tre stranga, kaj tial oni tuj ekmordis lin — — je malgrandaj pecetoj. Poste venis ankoraŭ aliaj formikoj, havantaj saman opinion. Ankaŭ tiujn oni mordpecetigis je malgrandaj pecetoj. Sed fine venis tiom multaj, ke la mordpecigado fariĝis tro granda laboro por la aliaj.”

“Poste ili sin nomis Pac-formikoj, kaj ĉiuj persiste certigis, ke la unua Pac-formiko estis prava; kiu tion kontraŭdiris, tiun siavice ili mordis je pecetoj. En tiu maniero preskaŭ ĉiuj formikoj nuntempe fariĝis Pac-formikoj, kaj la pecetoj de la unua Pac-formiko estas zorge kaj respekte konservataj{11}. Ni havas la kapon. La veran{12}. Ni detruis kaj neniigis jam dek du aliajn koloniojn, kiuj certigis posedi la veran kapon. Nun postrestas nur kvar, kiuj tion faras. Ili sin nomas Pac-formikoj, sed kompreneble ili estas Batal-formikoj, — ĉar ni posedas la veran kapon, kaj la Pac-formiko havis nur unu kapon. Nun ni baldaŭ ruinigos la dektrian kolonion. Tio sekve estas bona laboro.”

“Jes! Jes!” diris Johano — “tio estas tre rimarkinda!”

Fakte li komencis iom timi, — kaj li sin sentis multe pli kvieta, kiam ili dankinte estis adiaŭdirintaj al la servema paŝtisto kaj malproksime de la formik-popolo balanciĝante sur herbotrunko sidis kaj ripozis en la ombro de gracia filikfolio.

“Hu!” ĝemdiris Johano, “tio estis sangavida kaj malsaĝa societo.”

Konvolvulido ridis kaj balanciĝadis supren kaj malsupren kun sia herbotrunko.

“Ho!” — ĝi diris — “ne nomu ilin malsaĝaj. La homoj iras al la formikoj por estiĝi saĝaj.” —

Tiel Konvolvulido montris al Johano ĉiujn miraklojn de la arbaro, — ili ambaŭ flugis al la birdoj sidantaj sur la arbosuproj kaj en la densaj arbustoj, — malsupren flugis en la artajn loĝejojn de talpoj kaj vidis la abeloneston en maljuna arbotrunko.

Fine ili venis al maldensejo, ĉirkaŭata de arbetaĵoj. Tie loniceroj abundege kreskis. Ĉie la luksaj branĉoj disen serpentumis trans la arbustojn kaj la bonodorajn florgirlandojn inter la verdaĵoj. Aro da paruoj laŭte pepante kaj bruetante saltadis kai flugetadis inter la folioj.

“Ĉi tie ni restu momenton”, proponis Johano, “ĉi tie estas ĉarme.”

“Bone”, diris Konvolvulido. “Tiam vi vidos ankaŭ ion gajige strangan.”

Sur la tero staris bluaj kalikoj inter la herbotrunketoj. Johano sidiĝis flanke de unu el la kalikoj kaj komencis interparoladon pri la abeloj kaj la papilioj, kiuj estis bonaj amikoj de la kalikoj, kaj tial la interparolado baldaŭ glate marŝadis.

Kio estas tio? Granda ombro ŝoviĝis trans la herbon, kaj io similanta al blanka nubo malleviĝis sur la kalikojn — — — Apenaŭ Johano havis la tempon forkuri, — li rapidis al Konvolvulido, kiu sidis en alte floranta floro de lonicero. Poste li vidis, ke la blanka nubo estas poŝtuko — kaj pum! dika fraŭlino sidigis sin sur la poŝtukon kaj sur la sub ĝi starantan kalikon.

Li ne havis la tempon por esprimi sian bedaŭron pri ĝi, ĉar bruo de voĉoj kaj kraketado plenigis la maldensejon de la arbaro. Aro da homoj proksimiĝis.

“Nun ni ridos”, diris Konvolvulido.

Jen ili venis, la homoj. — La virinoj kun korboj kuj pluvombreloj en la mano, la viroj kun altaj, rektaj, nigraj ĉapeloj sur la kapo. Ili estis preskaŭ ĉiuj nigre vestitaj, tre nigre. En la sunplena, verda arbaro ili aspektis kiel grandaj, malbelaj inkmakuloj sur belega pentrajo. Arbustoj estis dise flanken-ŝovataj, floroj piedpremataj, ankoraŭ multe da blankaj poŝtukoj sternataj, kaj la suferemaj herbotrunketoj kaj la paciencaj muskokreskaĵoj ĝemante ced-kliniĝis teren sub la ŝarĝo, kiun ili devis porti, kaj timis, neniel transpasi la katastrofon.

Cigarfumo serpentis trans la linocer-arbustojn kaj malice forpelis la delikatan odoron de iliaj floroj.

Krudaj voĉoj fortimigis la gajan paruaron, kiu terurite kaj kun indigna pepado serĉis rifuĝejon sur la plej proksimaj arboj.

Viro el la homamaso sin levis kaj ekstaris sur altaĵeto. Li havis longajn, blondajn harojn kaj palan vizaĝon. Li diris kelkajn parolojn kaj ĉiuj homoj larĝe malfermis la buŝon kaj ekkantis, tiel laŭte, ke la kornikoj gratante forflugis el siaj nestoj kaj la scivolemaj kunikloj, antaŭe venintaj de la dundeklivo por foje alrigardi, terurite forkuris kaj kuradis ankoraŭ horkvaronon, kiam ili sendanĝere jam estis revenintaj en la dunojn.

Konvolvulido ridis kaj per filikobranĉo forbatis de antaŭ si la cigarfumon; al Johano la larmoj venis en la okulojn, sed ne pro la fumo.

“Konvolvulido”, li diris — “mi deziras foriri, tio estas tiel malbela kaj tiel kruda.”

“Ne, ni restu ankoraŭ momenton. Vi ridos, — ĉio fariĝos ankoraŭ pli gajige stranga.”

La kantado ĉesis, kaj la pala viro komencis prediki. Li laŭte kriis, por ke ĉiuj povu lin kompreni, sed tio, kion li diris, sonis tre amike. Li nomis la homojn gefratoj kaj parolis pri la ĉarma naturo kaj pri la mirakloj de la kreado, pri la sunbrilo de Dio kaj pri la karaj birdoj kaj floroj — — —

“Kio estas tio?” demandis Johano. “Kial li parolas pri ili? — ĉu li konas vin? Ĉu li estas unu el viaj amikoj?”

Konvolvulido malestime skuis la girland-ornamitan kapeton.

“Li ne konas min, — nek la sunon, la birdojn kaj la florojn. Ĉio, kion li diras, estas mensogo.”

La homoj aŭskultis ĉiuj tre atente. La dika fraŭlino, sidanta sur la blua kaliko, multajn fojojn komencis laŭte plori — kaj forviŝis la larmojn per la malsupra parto de sia jupo, ĉar ŝi ne povis uzi sian poŝtukon.

La pala viro diris, ke pro ilia kunveno Dio tiel gaje briligis la sunon; tiam Konvolvulido ridis kaj el la densaj folioj ĵetis glanon sur lian nazon.

“Li vidos, ke li estas malprava”, ĝi diris, “mia patro tiel brilus por li — — kion do li imagas?”

Sed la pala viro tro multe ekscitiĝis por meti atenton al glano, kiu ŝajne falis el la aero, — li parolis longe kaj pli kaj pli laŭte. Fine lia vizaĝo fariĝis tute ruĝa, li pugnigis la manojn kaj tiel laŭte kriis, ke la folioj tremetadis kaj la herbotrunkoj kun teruro balanciĝadis tien kaj reen. Kiam fine li rekvietiĝis, ĉiuj denove ekkantis. —

“Fi do!” diris merlo, kiu sur alta arbo aŭskultis la tumulton. “Kian abomenan bruon ili faras! Mi pli volonte vidas, se bovinoj venas en la arbaron. Aŭskultu nur! — Fi do!”

Nu! la merlo estas kompetentulo kaj havas estetikan senton.

Post la kantado la homoj el korboj aperigis skatolojn kaj sakojn, ĉiajn manĝaĵojn. Paperoj estis sternataj, kaj panetoj kaj oranĝoj disdonataj. Ankaŭ aperis boteloj kaj glasoj.

Tiam Konvolvulido kunvokis siajn liganojn kaj komencis sieĝi la frandantan aron.

Kuraĝa rano saltis sur la genuojn de la maljuna fraŭlino, tuj apud la paneto, kiun ŝi estis manĝonta, kaj restis tie sidanta, kvazaŭ surprizita de sia propra kuraĝo. La fraŭlino eligis teruran ekkrion, terurite rigardis sian atakanton kaj ne kuraĝis sin movi. La kuraĝa ekzemplo instigis la liganojn. Verdaj raŭpoj sentime rampis trans ĉapelojn, poŝtukojn kaj panetojn, ĉie kaŭzante angoron kaj teruron; grandaj dikaj kruc-araneoj per brilaj fadenoj malsupreniĝis en bierglasojn, sur kapojn aŭ kolojn, kaj laŭtaj kriegoj konstante sekvadis la atakojn; sennombraj muŝoj rekte flugatakis la vizaĝojn de la homoj kaj oferis sian vivon por la bona afero, sin ĵetante sur la manĝaĵojn kaj trinkaĵojn, kiujn ili per sia korpo faris neuzeblaj. Fine la formikoj venis en senfinaj aroj kaj kune, centope atakis la malamikon je la plej nesupozitaj lokoj. Tio kaŭzis konfuzegon kaj konsternegon! Rapide la viroj kaj virinoj salte leviĝis de la jam tro longe premitaj musko kaj herbokreskaĵoj; — ankaŭ la kompatinda blua kaliko estis liberigata de du formikoj, kiuj sukcese atakis la krurojn de la dika fraŭlino. La malespero pligrandiĝis: dancante kaj saltante kaj per la plej strangaj movadoj la homoj klopodis senigi sin de siaj persekutantoj. La pala viro longe kontraŭstaris kaj batis ĉirkaŭen per nigra bastoneto, sed du petolmalicaj paruoj, kiuj opiniis neniun atakrimedon tro malnobla, kaj vespo, tra la pantalono pikante lian tibikarnon, faris lin batal-malkapabla.

Tiam la gaja suno ne povis plu resti serioza kaj kaŝis la vizaĝon malantaŭ nubo. Grandaj pluveroj falis sur la batalantajn partiojn. Estis, kvazaŭ subite per la pluvo arego da nigraj fungoj elkreskus el la tero. Tio estis la pluvombreloj, kiujn oni malfermis. Virinoj tiris la jupojn trans la kapon, per kio blankaj subjupoj, blankaj ŝtrumphavaj kruroj kaj ŝuoj sen kalkanumoj videbliĝis. Ho, kiel Konvolvulido sin amuzis! Pro la ridado ĝi devis kroĉiĝi al la flortrunko.

La pluvo falis pli kaj pli dense, ĝi komencis ĉirkaŭi la arbaron per griza, brilanta vualo. Klaketantaj akvostrioj falis de la pluvombreloj, de la altaj ĉapeloj kaj nigraj frakoj, kiuj brilis kiel la kirasoj de la akvoskaraboj, la ŝuoj kisis la teron kaj dronis en ĝi. Tiam la homoj cedis, kaj areto post areto silente foriris, postlasante amason da paperoj, malplenaj boteloj kaj ŝeloj de oranĝoj kiel malbelajn postsignojn de sia vizito. Sur la maldensejo en la arbaro denove soleniĝis, kaj baldaŭ oni aŭdis plu nenion, escepte de la unutona murmurado de la pluvo.

“Nu, Johano! — nun vi vidis ankaŭ homojn. Kial do vi ankaŭ ne ridas pri ili?”

“Aĥ, Konvolvulido! ĉu ĉiuj homoj estas tiaj?”

“Ho, ekzistas ankoraŭ pli malbonaj kaj pli malbelaj. Kelkfoje ili kriegas kaj furiozas kaj ĉion neniigas, kio estas bela kaj ĉarma. Ili dehakas arbojn kaj anstataŭe starigas malgraciajn, kvadratajn domojn. Ili intence piedpremas la florojn kaj por sin amuzi mortigas ĉiun beston, kiun ili povas atingi. En iliaj urboj, kie ili premamase loĝas, ĉio estas malpura kaj nigra, kaj la aero estas sufoka kaj venenita de fetoro kaj fumo. Ili tute forfremdiĝis de la naturo kaj de siaj kunestaĵoj. Tial ili kondutas tiel malsaĝe kaj malgaje, kiam ili en ĝin revenas.”

“Ah! Konvolvulido! Konvolvulido!”

“Kial vi ploras, Johano? — Ne ploru tial, ke vi ĉe homoj naskiĝis. Mi ja vin amas kaj el ĉiuj preferis. Mi instruis al vi la lingvon de papilioj kaj birdoj kaj komprenigis la rigardon de la floroj. La luno bone vin konas, kaj la bona malavara tero vin amas kiel sian plej karan infanon.”

“Kial vi ne ĝoju, ĉar mi estas via amiko?”

“Ho, Konvolvulido! mi ĝojas! mi ĝojas! — sed pro ĉiuj tiuj homoj mi ja devas plori!”

“Kial? — vi ne bezonas restadi ĉe ili, se tio faros al vi ĉagrenon. Vi povas loĝi tie ĉi kaj ĉiam akompani min. Ni loĝos en la plej densa parto de la arbaro, en la solecaj, sunplenaj dunoj aŭ inter la kanoj ĉe la lago. Ĉien mi vin kondukos, al la fundo de la akvo, inter la akvokreskaĵojn, en la palacojn de elfoj kaj en la loĝejojn de la koboldoj. Kun vi mi vagados trans kampojn kaj arbarojn, trans fremdajn landojn kaj marojn. Mi ordonos al la araneoj, ke ili teksu por vi delikatajn vestojn, mi donos al vi flugilojn, kiajn mi havas. Ni vivos per florodoro kaj dancos kun la elfoj en la lunlumo. Kiam la aŭtuno estos venanta, ni kune kun la somero forvojaĝos tien, kie multkoloraj floraroj pendas sur la rokoj kaj la bluega marsupraĵo brilas en la suno. Kaj konstante mi rakontos al vi fabelojn. Ĉu vi volas tion, Johano?”

“Ĉu mi neniam plu loĝos inter homoj?”

“Inter homoj vin atendos senfina ĉagreno, enuo, laceco kaj zorgoj. Tagon post tago vi ĝemos sub la premzorgoj de via vivo. Ili dolorigos kaj vundos vian senteblan animon per siaj krudaĵoj. Ili ĝismorte vin enuigos kaj turmentos. Ĉu vi pli amas la homojn ol min?”

“Ne! ne! Konvolvulido, mi volas restadi ĉe vi!”

Nun li povis montri, kiom li amas Konvolvulidon. Jes! li volos forlasi ĉiujn kaj ĉion pro ĝi — — eĉ sian ĉambreton, Preston kaj sian patron. Plena je ĝojo kaj firme decidinte li ripetis sian deziron.

La pluvo ĉesis. El sub grizaj nuboj, klara rideto de la suno radiis trans la arbaron, sur la malseketajn brilantajn foliojn kaj sur la akverojn, kiuj brilis sur ĉiuj branĉetoj kaj herbotrunketoj kaj ornamis la araneaĵojn, kiuj streĉ-etendiĝis sur la foliaro de la kverkoj. Malrapide la delikata nebulo leviĝis de la malseketa tero el inter la herbetaĵoj, kunportante milojn da dolĉaj revigaj odoroj. — La merlo nun flugis sur la plej altan arbosupron kaj per mallongaj, sentoplenaj melodioj kantis al la subiranta suno, — kvazaŭ ĝi volus montri, kia kanto tie ĉi pleje decas, en la solena vespermalbruo je la mallaŭta akompanado de falantaj akveroj.

“Ĉu tio ne estas pli bela ol hombruado, Johano? — Jes! la merlo bone scias trafi la ĝustan tonon. Ĉi tie ĉio estas harmonio, tiel perfekta vi neniam ĝin trovos ĉe la homoj.”

“Kio estas harmonio, Konvolvulido?”

“Tio estas la sama kiel la feliĉo. Ĝi estas tio, kion ĉiuj klopodas posedi. Ankaŭ la homoj. Sed ili agas kiel knaboj, kiuj volas kapti papilion. Ili ĝin fortimigas per siaj malsaĝaj klopodoj.”

“Ĉu mi trovos ĝin ĉe vi?”

“Jes, Johano! — sed tiam vi devos forgesi la homojn. Estas malbona komenco, naskiĝi ĉe homoj, — sed vi estas ankoraŭ juna, — vi devas forigi de vi ĉiujn rememorojn pri via homovivo, — per ili vi erarus kaj falus en bataladon kaj mizeron, — okazus al vi kiel al tiu juna majskarabo, pri kiu mi al vi rakontis.”

“Kio okazis al ĝi pli poste?”

“Ĝi vidis la luman brilon, pri kiu parolis la maljuna skarabo; ĝi pensis, ke ĝi ne povas fari ion pli bonan ol tuj tien flugi. Rekte ĝi flugis en ĉambron kaj falis en homo-manojn. Tri tagojn oni ĝin tie turmentis, — ĝi sidis en kartonaj skatoletoj, — oni ligis fadenojn al ĝiaj piedoj kaj tiel igis ĝin flugadi, — poste ĝi perforte sin deŝiris de la fadeno, perdante unu flugilon kaj unu kruron, kaj fine, — dum kiam ĝi senhelpe rondrampis sur la planktapiŝo kaj vane klopodis atingi la ĝardenon, — peza piedo ĝin frakasis.” —

“Ĉiuj bestoj, Johano, kiuj nokte rondvagadas, estas infanoj de la suno, same kiel mi. Kaj kvankam ili neniam vidis sian brilan patron, tamen senkonscia rememoro ĉiam denove ilin al ĉio pelas, el kio disradias lumo. Kaj miloj da kompatindaj estaĵoj de la mallumo trovas teruran morton per tiu amo al la suno, de kiu jam longe ili estas apartigitaj kaj forfremdiĝintaj. Nekomprenata, nekontraŭstarebla inklino tiel kondukas la homojn en pereon, en la ŝajnaĵojn de tiu Granda Lumo, kiu ilin kreis kaj kiun ili ne konas plu{13}.”

Demandante Johano supren rigardis en la okulojn de Konvolvulido. Sed ili estis profundaj kaj plensekretaj, kiel la malluma ĉielo inter la steloj. —

“Ĉu vi celas Dion?” fine li timeme demandis.

“Dion?” — la profundaj okuloj dolĉe ridis. — “Mi scias, Johano, pri kio vi pensas, kiam vi elparolas tiun nomon. Pri la seĝo antaŭ via lito, kontraŭ kiu vi ĉiuvespere eldiras la preĝeton, — pri la verdaj lanaj kurtenoj antaŭ la preĝejo-fenestro, al kiu dimanĉvespere vi tiel longe rigardas, — pri la ĉefliteroj de via biblieto, — pri la preĝeja kolektosaketo kun la longa tenilo, — pri la malbela kantaro kaj pri la aero, elspir-mucidigita de homoj. Kion vi per tiu nomo celas, Johano, tio estas ridinda ŝajnaĵo, — ĝi estas anstataŭ la suno nur granda petrola lampo, sur kiu centoj kaj miloj da muŝoj senhelpe sidas kungluitaj.”

“Sed, Konvolvulido, kiel do nomiĝas tiu Granda Lumo? Kaj al kiu mi do devas preĝi?”

“Johano! — — estas, kvazaŭ ŝimeto demandus min, kiel sin nomas la tero, kiu turniĝadas kun ĝi. Se ekzistus respondo al via demando, vi ĝin komprenus kiel vermo komprenas la muzikon de la steloj. Sed mi instruos al vi preĝi.”

Kaj kun la malgranda Johano, kiu en senparola miro revis pri la paroloj de Konvolvulido, el la arbaro ĝi flugis supren, tiel alten, ke sur la dundeklivo fariĝis videbla longa, kvazaŭ ore-radianta strio. Ili flugis plu, la kaprice ombrumitaj dunoj forglitis el sub iliaj rigardoj, kaj la lumstrio fariĝis pli kaj pli larĝa. La verda koloro de la dunoj cedis, la sablokanoj aspektis flavbrune, kaj strangaj, palbluaj kreskaĵoj floris inter ili. Ankoraŭ alta vico de altaj dunoj, longe etendiĝanta, mallarĝa sablo-strio — kaj poste la vasta, nemezurebla maro. —

La vasta ebenaĵo estis blua, ĝis la horizonto, sed sub la suno lumis mallarĝa strio en blindiganta ruĝa brilo.

Longa, lanuga, blanka ŝaŭmkadro borderis la marebenaĵon, kiel ermeno borderas la bluan veluron.

Kaj ĉe la horizonto, delikata, admirinda linio apartigis la aeron de la akvo. Ĝi similis al miraklo: rekta kaj tamen kurba, akra kaj tamen nedifinita, videbla kaj tamen nekonebla. Ĝi estis kvazaŭ la harpotono, kiu postsonas, ŝajne formortas kaj tamen restas.

Poste Johano sidiĝis sur la dunsupro kaj medite rigardis — rigardis en longa, senmova silentado — ĝis kiam al li ŝajnis, kvazaŭ li mortus, kvazaŭ la grandaj, oraj pordegoj de la universo solene malfermiĝus kaj lia malgranda animo flugus renkonte al la unua lumo de la senfineco, ĝis kiam la larmoj, enirantaj en liajn larĝe malfermitajn okulojn, krepsimile vualis la belan sunon kaj forglitigis la belegecon de ĉielo kaj tero en malluman, tremetantan krepuskon — — —

“Tiel vi devas preĝi!” tiam diris Konvolvulido. —

V.

Ĉu iam vi vagis tra arbaro en belega tago de la aŭtuno? — kiam la suno tiel kviete kaj klare lumas sur la riĉe nuancita foliaro, kiam la branĉoj kraketas kaj la velkintaj folioj bruetadas sub via piedo?

Tiam la arbaro aspektas tiel lace — kaj povas nur revadi kaj vivi en iamaj rememoroj. Blua nebulo ĝin ĉirkaŭas kiel sonĝo kun mistera belegeco, kaj la radiantaj aŭtun-araneaĵoj malrapide pluondantaj ŝvebas tra la aero kiel belaj, sencelaj revaĵoj.

Sed el la malseketa tero, inter musko kaj velkintaj folioj, subite tiam leviĝas misteraj kaj mirigaj fungo-figuroj. Unuj estas dikaj, malbelformaj kaj pulpaj, aliaj longe-maldikaj kun ringohava trunko kaj brilanta kolorita ĉapelo. Tio estas strangaj sonĝobildoj de la arbaro.

Plie oni vidas sur vermoboritaj arbotrunkoj sennombrajn malgrandajn blankajn trunkostumpetojn kun nigraj supraĵoj, kvazaŭ ili estus bruligitaj. Kelkaj saĝaj homoj konsideras ilin speco de agariko. Sed Johano pli bone lernis, kio ili estas: nome kandeletoj. Ili brulas en la trankvilaj aŭtunonoktoj, — tiam la koboldoj sidas apud ili kaj legas libretojn.

Tion al li instruis Konvolvulido en trankvila aŭtunotago, kaj Johano enspiris sonĝ-agordon kun la malakra odoro supreniranta el la tero.

Kiel okazis, ke la folioj de la frakseno[10] tiel nigre makuliĝis?

“Jes, ankaŭ tion la koboldoj faras”, diris Konvolvulido. “Skribinte en la nokto, ili matene disĵetas la restaĵon el siaj inkujoj sur tiujn foliojn. Ili ne ŝatas tiun arbon. El fraksen-ligno oni faras krucetojn kaj tenilojn por preĝej-kolektosaketoj.”

Johano scivoliĝis pri la malgrandaj, diligentaj koboldoj kaj promesigis Konvolvulidon, konduki lin al unu el ili.

Li estis jam longe ĉe Konvolvulido kaj tiel feliĉiĝis en sia nova vivo, ke li sentis ankoraŭ malmultan perdon pro sia promeso, forgesi ĉion, kion li postlasis. Ne venis momentoj de timo aŭ soleco, en kiuj ĉiam venas la pento. Konvolvulido neniam lin forlasis, kaj ĉiu loko estis al li hejmo. Kviete li dormis en la balanciĝanta kanturdo-nesto, pendanta inter la verdaj kanoj, kiel ajn la botaŭro blekadis kaj la kornikoj malfeliĉ-anoncante grakadis. Li ne sentis timon, kiam la pluvo klaketadis aŭ la ventego muĝis, — tiam li serĉis rifuĝejon en kavaj arboj aŭ en kavernoj de kunikloj kaj sin kaŝis sub la manteleto de Konvolvulido, aŭskultante ĝian voĉon, kiu rakontis fabelojn.

Kaj baldaŭ li vidos koboldojn.

La tago estis tiel senbrua! tiel senbrua kaj tiel taŭga por tio! Johano kredis jam aŭdi iliajn delikatajn voĉetojn kaj la bruetadon de iliaj etaj piedoj, sed estis ankoraŭ tagmeze. Preskaŭ ĉiuj birdoj estis forflugintaj, nur la turdoj frandis la helruĝajn berojn. Unu estis kaptita en banto. Kun disetenditaj flugiloj ĝi pendis kaj baraktadis, ĝis la streĉe kuntirita banto preskaŭ disŝiris ĝiajn etajn piedetojn. Johano baldaŭ ĝin liberigis, kaj gaje pepante la birdeto rapide forflugis.

La fungoj vigle interparolis.

“Rigardu min foje!” diris dika fungo[11]. “Ĉu iam vi vidis ion similan? Rigardu, kiel dika kaj blanka estas mia trunko kaj kiel brilas mia ĉapelo. Mi estas la plej granda el ĉiuj. Tia mi estiĝis en unu nokto!”

“Pa!” diris la ruĝa agariko[12], “vi estas tre malgracia. Tiel bruna kaj tiel maldelikata. Mi kvazaŭ kano balanciĝas sur mia longa, maldika trunko. Mi estas belege ruĝa kiel la sorpo kaj orname ŝprucmakulita. Mi estas pli bela ol ĉiuj.”

“Eksilentu!” diris Johano, kiu bone konis ilin el sia juneco, “vi ambaŭ estas venenaj.”

“Tio estas virto”, diris la ruĝa agariko.

“Ĉu eble vi estas homo?” insult-grumblis la dikulo. “Se jes, mi dezirus, ke vi formanĝus min.”

Tion Johano tamen ne faris. Li serĉis velkintajn branĉetojn kaj ŝovis ilin en la pulpan ĉapelon. Tio aspektis gajige strange, kaj ĉiuj aliaj ridis. Ankaŭ ridis areto da maldikaj fungoj kun brunaj kapoj, samtempe kreskintaj dum la lastaj du horoj kaj kiuj prempuŝis unu la alian por enrigardi la mondon. La dika fungo bluiĝis pro kolero. Per tio ĝi montris sian venenan karakteron.

Stelformaj fungoj[13] levis siajn rondajn, dikajn kapojn sur kvarpintaj trunketoj. Tiam kaj tiam bruna nubeto de tre subtila pulvoro ŝprucis el la rondaj kapetoj. Kie falis la pulvoro en la malseketan teron, tie fadenoj interplektiĝos tra la nigra tero kaj elkreskos centoj da novaj stelfungoj en la sekvonta jaro.

“Kia bela ekzistado!” ili diris unu al alia. “Disĵeti pulvoron estas la plej alta vivocelo! Kia feliĉo estas, povi disĵeti pulvoron tiel longe, kiel oni vivas!”

Kaj kun atenta sindediĉo ili disĵetis la eretojn en la aeron.

“Ĉu ili estas pravaj, Konvolvulido?”

“Kial ne? — Kiu celo povas esti pli alta por ili? Feliĉe ke ili ne deziras ion alian, ĉar nenion alian ili povas fari.”

Kiam la nokto falis kaj la ombroj de la arboj kunfandiĝis en egala mallumo, la mistera vivo en la arbaro ne ĉesis. La branĉetoj kraketadis kaj krakadis, la velkintaj folietoj bruetadis tie kaj tie ĉi en la herbaro kaj en la arbaretaĵo. Johano sentis la aertrablovon de neaŭdeblaj flugilbatoj kaj konsciis pri la proksimeco de nevideblaj estaĵoj. Nun li klare aŭdis flustri voĉetojn kaj kuretadi etajn piedojn. Rigardu: jen en la malluma profundo de la arbustoj ekardis eta blua fajrero kaj malaperis. Jen, alia — kaj denove alia! Ŝt! ... se li atente aŭskultus, li aŭdus bruetadon en la folioj tre proksime apud si — ĉe tiu malluma arbotrunko. La bluaj lumetoj ekaperis de malantaŭ ĝi — kaj haltis sur la supro.

Ĉie Johano nun vidis ardetantajn lumpunktetojn, — ili ŝvebis inter la mallumaj foliaroj, dancis per saltetoj laŭlonge de la tero, — kaj jen radiis granda briltremetanta maso da ĝojfajro.

“Kia estas tiu fajro?” demandis Johano. “Kiel bele ĝi brulas!”

“Tio estas vermoborita arbotrunko”, diris Konvolvulido.

Ili ekiris al senmova, hela lumeto.

“Nun mi prezentos vin al Se-mi-scius{14}. Ĝi estas la plej maljuna kaj la plej saĝa el la koboldoj.”

Veninte pli proksimen, Johano vidis ĝin sidanta ĉe sia kandeleto. Ĉe la blua lumo oni klare povis distingi la sulkoplenan vizaĝeton kun la griza barbo; ĝi voĉlegis kun sulkigitaj brovoj. Sur la kapo ĝi portis glaningon kun malgranda plumeto, — antaŭ ĝi sidis kruc-araneo aŭskultanta la legadon.

Kiam la du proksimiĝis, la koboldo, ne levante la kapon, suprenrigardis el sia libreto kaj suprentiris la brovojn. La kruc-araneo iris for. “Bonan vesperon!” diris la koboldo. “Mi estas Se-mi-scius. Kiuj vi ambaŭ estas?”

“Mi nomiĝas Johano. Volonte mi konatiĝus kun vi. Kion vi legas tie?”

“Ĝi ne estas destinita por viaj oreloj”, diris Se-mi-scius; “ĝi taŭgas nur por kruc-araneoj.”

“Montru ĝin ankaŭ al mi, kara Se-mi-scius!” petis Johano.

“Tion mi ne povas. Ĝi estas la sankta libro de la araneoj, — mi ĝin konservas kaj neniam rajtas transdoni ĝin en aliajn manojn. Mi havas la sanktajn librojn de skaraboj kaj papilioj kaj erinacoj kaj talpoj kaj de ĉio, kio vivas tie ĉi. Ne ĉiuj scias legi — kaj se ili deziras ion scii, mi voĉlegas al ili. Tio estas al mi granda honoro, — ofico de fido, ĉu vi komprenas?”

La koboldo tre grave kapklinis kelkafoje kaj levis sian montrofingron.

“Kion vi ĵus voĉlegis?”

“Mi legis la historion pri Disputemulo[14], la granda heroo de la kruc-araneoj, kiu vivis antaŭ tre longa tempo kaj havis araneaĵon, streĉitan trans tri arbojn, kaj en kiu ĝi kaptis milionojn da muŝoj dum unu tago. Antaŭ la tempo de Disputemulo la araneoj ne konstruis araneaĵojn kaj vivis per herbo kaj mortintaj bestetoj; sed Disputemulo estis klerulo kaj pruvis, ke ankaŭ vivantaj bestetoj estas kreitaj kiel araneo-nutraĵo. Tiam Disputemulo per malfacilaj prikalkuloj eltrovis la artajn araneaĵojn, ĉar ĝi estis granda matematikisto. Kaj la kruc-araneoj faras ankoraŭ nun siajn araneaĵojn laŭ la sama maniero, fadenon post fadeno, kiel Disputemulo tion instruis, sed laŭ multe pli malgranda skalo. Ĉar la araneo-gento tre degeneris. Disputemulo kaptis grandajn birdojn en sia propra reto kaj mortigis milojn el siaj propraj idoj, — tiu Disputemulo vere estis fama araneo. Fine venis uragano kaj tra la aero fortiris kun si Disputemulon kun la reto kaj la tri arboj, al kiuj ĝi estis ligita, fortiris ilin al malproksimaj arbaroj, kie nun ĝi estas honorata pro siaj granda mortig-deziro kaj vigleco.”

“Ĉu ĉio tio estas vera?” demandis Johano.

“Ĝi estas skribita en ĉi tiu libreto”, respondis Se-mi-scius.

“Ĉu vi kredas tion?”

La koboldo premfermis unu okulon kaj metis la montrofingron sur la nazflankon.

“En la sanktaj libretoj de aliaj bestoj, en kiuj estas parolate pri Disputemulo, ĝi estas nomata abomena kaj malestiminda monstro. Sed mi staras ekstere.”{15}

“Ĉu ekzistas ankaŭ koboldolibreto, Se-mi-scius?”

Se-mi-scius iom malfide alrigardis Johanon.

“Kia estaĵo fakte vi estas, Johano?

Vi iom similas — kion diri? — iom similas la homon, mi dirus.”

“Nu do! — estu kvieta, Se-mi-scius!” diris Konvolvulido, “ni estas elfoj. Sed Johano antaŭe vidis multajn homojn. Tamen tio ne faris al li malbonon, vi certe povas lin fidi.”

“Jes! jes! ĉio tio estas bona kaj bela, — sed oni min nomas la plej saĝa el la koboldoj — kaj longe kaj diligente mi studis, antaŭ ol mi sciis, kion mi scias. Nun mi devas esti singardema pri mia saĝeco. Se mi rakontus tro multe, mi perdus mian reputacion.”

“Sed en kiu libreto troviĝas la ĝusta laŭ via opinio?”

“Mi legis multon, sed mi ne kredas, ke iam mi legis tian libreton. Ĝi ne estas la elfolibreto, — nek ankaŭ la koboldolibreto. Tamen ĝi devas ekzisti.”

“Eble ĝi estas la libreto pri homoj?”

“Tiun mi ne konas, sed mi opinias, ke ne. Ĉar la vera libreto devas alporti grandan feliĉon kaj grandan pacon, — en tiu libreto precize estas skribite, kial ĉio estas, kia ĝi estas, tiel ke neniu plu povas ion demandi aŭ deziri. Nu, tian profundecon la homoj ankoraŭ ne atingis, mi kredas.”

“Ho, ho, tute ne!” ridante diris Konvolvulido.

“Ĉu tiu libreto nepre ekzistas?” avide demandis Johano.

“Jes! jes!” flustris la koboldo, “mi tion scias — el malnovaj, tre malnovaj rakontoj. Kaj — ŝt! — mi ankaŭ scias, kie ĝi estas kaj kiu povas trovi ĝin.”

“Ho! Se-mi-scius! Se-mi-scius!”

“Kial do vi ankoraŭ ne havas ĝin?” demandis Konvolvulido.

“Paciencon, — tio certe okazos. Kelkajn specialaĵojn mi ne scias ankoraŭ. Sed baldaŭ mi ĝin trovos. Mian tutan vivon mi dediĉis por ĝin trovi; ĉar al tiu, kiu ĝin trovos, la vivo estos kiel eterna aŭtuntago, — kun blua aero supre kaj blua nebulo ĉirkaŭe, — tamen neniu falanta folio bruetos, neniu branĉeto kraketos, kaj neniu guto klaketos, — la ombroj ne ŝanĝiĝos, kaj la oro sur la arbosuproj ne paliĝos. Kio ŝajnos al ni luma, estos malluma, kaj kio ŝajnos al ni feliĉa, estos malgaja por tiu, kiu legis tian libreton. Jes! ĉion tion mi scias, kaj iam mi ĝin trovos.”

La koboldo tre alten suprentiris la brovojn kaj metis la fingron sur sian buŝon.

“Se-mi-scius! Ĉu vi povus al mi instrui — — —” Johano ekparolis; sed antaŭ ol li povis finparoli, li sentis fortan ventopuŝegon kaj vidis tuj super si grandan, nigran figuron, kiu rapide kaj neaŭdeble preterglitis.

Kiam li ree rigardis al Se-mi-scius, li vidis piedeton malaperi en la arbotrunkon. Huŝ! ... la koboldo kun la kapo antaŭen estis saltinta en sian kavernon, kunportante sian libreton. La kandeleto brulis pli kaj pli malforte kaj subite estingiĝis. Ili estas tre strangaj, tiuj kandeletoj.

“Kio estis tio?” demandis Johano, en la mallumo time sin kroĉante al Konvolvulido.

“Noktostrigo”, diris Konvolvulido.

Ambaŭ silentis longan tempon. Poste Johano demandis:

“Ĉu vi kredas, kion diris Se-mi-scius?”

“Se-mi-scius ne estas tiel saĝa kiel ĝi mem opinias. Tian libreton ĝi neniam trovos, kaj ankaŭ vi ĝin ne trovos.”

“Sed ĉu ĝi ekzistas?”

“Tiu libreto ekzistas, kiel ekzistas via ombro, Johano! Kiel ajn rapide vi kuros kaj kiel ajn singarde vi penos kapti ĝin, vi ne kuratingos nek kaptos ĝin. Kaj fine vi rimarkos, ke vi serĉas vin mem. Ne estu malsaĝa kaj forgesu tian koboldobabilaĵon! Mi rakontos al vi centon da pli belaj historioj. Iru kun mi! Ni iros al la bordo de la arbaro por rigardi, kiel nia bona Patro levos de la dormantaj paŝtejoj la blankajn lanajn rosokovrilojn. Iru kun mi!”

Johano iris, sed la parolon de Konvolvulido li ne komprenis, kaj ĝian konsilon li ne sekvis. Kaj dum li vidis la brilantan aŭtunmatenon leviĝantan, li revadis pri la libreto, en kiu staras skribite, kial ĉio estas, kia ĝi estas, kaj mallaŭte li ripetis al si mem: “Se-mi-scius!” — — —

VI.

La sekvantajn tagojn ŝajnis al li, ke la ĉeestado de Konvolvulido en la arbaro kaj en la dunoj ne estas plu tiel amuza kaj agrabla. Liaj pensoj ne tute estis plenaj je ĉio, kion Konvolvulido al li diris kaj montris. Ĉiufoje li denove devis revadi pri tiu libreto, — kaj li ne kuraĝis paroli pri tio. Kion li vidis, tio ne plu ŝajnis al li tiel bela kaj mirakloplena kiel antaŭe. La nuboj estis tiel nigraj kaj pezaj — kaj timigis lin, kvazaŭ subite ili falus sur lin. Li sentis doloron, kiam la aŭtunovento senripoze tiel skuadis kaj skurĝis la kompatindajn arbojn, ke la pala postflanko de la verdaj folioj turniĝis supren, kaj flavaj kreskaĵoj kaj velkintaj branĉoj leviĝis en la aeron.

Kion al li rakontis Konvolvulido, tio lin ne kontentigis. Li ne komprenis multon el ĝi, kaj neniam li ricevis tute klaran kaj kontentigan respondon, kiam li faris iun el siaj kutimaj demandoj.

Tiam li ree devis pensi pri tiu libreto, en kiu ĉio tiel klare kaj tuj komprenige staris skribita, kaj pri tiu eterna sunplena senbrua aŭtunotago, kiu poste sekvos.

“Se-mi-scius! Se-mi-scius!”

Konvolvulido tion aŭdis.

“Johano! mi timas, ke tamen vi restos homo. Eĉ via amikeco estas kiel tiu de homoj, — la unua, kiu al vi parolis, forprenis vian tutan fidon. Aĥ, mia patrino estis tre prava!”

“Ne, Konvolvulido! Sed vi estas multe pli saĝa ol Se-mi-scius, — vi estas ankaŭ tiel saĝa, kiel tiu libreto. Kial vi ne diras al mi ĉion? Rigardu do! kial la vento tiel blovas tra la arboj, ke ili devas kurbiĝi kaj konstante denove kurbiĝi? Rigardu, ili ne povas plu tion elteni, — la plej belaj branĉoj rompiĝas, kaj la folietoj centope defalas, kiel ajn verdaj kaj freŝaj ili estas. Ili tiel laciĝis kaj ne povas plu sin kroĉi al la branĉoj, kaj spite de tio ili ĉiam denove estas skuataj kaj batataj de tiu kruda, kolera vento. Kial tio okazas? Kion la vento volas?”

“Kompatinda Johano! tio estas lingvaĵo de homo!”

“Kvietigu la venton, Konvolvulido! Mi volas malbruon kaj sunlumon!”

“Vi demandas kaj volas kiel homo; por tio estas nek respondo nek realiĝo. Se vi ne lernos pli bone demandi kaj deziri, la aŭtunotago neniam venos, kaj vi estiĝos kiel la miloj da homoj, kiuj parolis kun Se-mi-scius.”

“Ĉu estas tiom da ili?”

“Jes, miloj!” Se-mi-scius ŝajnigis sin tre misterplena, spite de tio ĝi estas nur babilanto, kiu ne povas silenti pri sia sekreto. Ĝi esperas trovi la libreton ĉe homoj kaj sciigas sian saĝecon al ĉiu, kiu eble povos al li helpi. Kaj multajn malfeliĉaĵojn li per tio kaŭzis. Ili kredas lin kaj serĉas la libreton kun tiom da fervoro kiel kelkaj, kiuj serĉas la arton fari oron. Ili oferas ĉion, — forgesas tutajn siajn agadon kaj feliĉon — kaj sin retiras inter dikaj libroj, strangaj ŝtofoj kaj laboriloj{16}. Ili riskas sian vivon, sian sanon, ili forgesas la bluan ĉielon kaj la bonan, malavaran naturon — kaj ankaŭ siajn kunhomojn. Kelkfoje ili trovas belajn kaj utilajn objektojn, ekzemple orbulojn, kiujn ili el siaj kavernoj ĵetas sur la luman, sunan tersupraĵon, sed ne ĝenas sin pri ili, lasante al aliaj la ĝuadon — kaj senripoze daŭrigas siajn fosadon kaj esploradon en la mallumo. Ne oron ili serĉas, sed la libreton. Kelkaj spritmalfortiĝas pro la laboro, forgesas pri sia celo kaj pri sia deziro kaj deflankiĝas al kompatindaj frivolaĵoj. Tiam la koboldo faris el ili stultulojn. Oni vidas ilin konstrui turetojn el sablo kaj kalkuli, kiom da sableroj estas bezonataj, antaŭ ol la turetoj renversiĝos; ili faras akvofalojn kaj akurate prikalkulas ĉiun kurbiĝon, ĉiun ondeton, kiun faros la akvo; ili faras fosetojn kaj aplikas tutajn siajn paciencon kaj genion por fari ilin bele glataj kaj sen ŝtonetoj. Kiam oni ĝenas tiujn malsaĝiĝintojn en ilia laboro, demandante kion ili faras, ili serioze kaj grave vin alrigardas, skuas la kapon kaj murmuras: “Se-mi-scius! Se-mi-scius!”

“Jes, tiu malgranda, malbela koboldo estas kulpa en ĉio tio. Gardu vin kontraŭ li, Johano!”

Sed Johano sencele rigardis antaŭ sin al la ŝanceliĝantaj kaj knaretantaj arboj; super liaj helaj infanokuloj la delikata haŭto sulkiĝis. Ankoraŭ neniam antaŭe li tiel serioze rigardis.

“Sed, tamen, — vi mem ĝin diris, — la libro ekzistas! Ho, mi certe scias, ke en ĝi ankaŭ estas skribite pri la Granda Lumo, kiun vi ne volas al mi nomi.”

“Kompatinda, kompatinda Johano!” diris Konvolvulido, kaj ĝia voĉo sonis super la muĝanta ventego kiel pacema ĥorkantado, venanta el la malproksimo.

“Amu min, amu min per tuta via koro kaj animo. En mi vi trovos pli ol vi deziras. Vi komprenos, kion vi ne povas imagi, kaj vi estos mem tio, kion vi deziras koni. La tero kaj la ĉielo fidos vin, la steloj estos viaj proksimuloj, la senfineco estos via loĝejo.”

“Amu min, amu min! ĉirkaŭbraku min kiel la lupolbranĉo ĉirkaŭbrakas la arbotrunkon, restu fidela al mi kiel la lago al la fundo, — nur en mi sola estas tuta via ripozo, Johano!”

La paroloj de Konvolvulido eksilentis; sed estis, kvazaŭ la ĥorkantado daŭrus plu. El la plej granda distanco ĝi ŝajnis ŝveb-proksimiĝi, solene kaj samritme spitante la furiozadon kaj muĝadon de la vento, — pace kiel la lunlumo, kiu penetris tra la forŝvebantaj nuboj.

Konvolvulido etendis la brakojn, kaj Johano dormis sur ĝia brusto, ŝirmata de la blua manteleto. —

Sed en la nokto li vekiĝis. La malbruo subite kaj nerimarkite venis trans la teron, la luno jam subiris sub la horizonton. Senmove la trolaciĝinta foliaro pendis, — silenta mallumo plenigis la arbaron.

Jen la demandoj rapide kaj fantomvice revenis en la kapon de Johano kaj antaŭ si elpelis la ankoraŭ tiel freŝan fidon. Kial la homoj estas tiaj? Kial li devis ilin forlasi? Kial perdi ilian amon? Kial devos vintriĝi? Kial la folioj devas fali, kial morti la floroj? Kial? Kial?

Jen en la profunda arbaretaĵo ree dancadis la bluaj lumetoj. Ili venis kaj foriris. Streĉite Johano postrigardis ilin. Li vidis briletadi la grandan helan lumeton sur la malluma arbotrunko. Konvolvulido profunde kaj kviete dormis.

“Ankoraŭ unu demandon!” pensis Johano kaj forglitis el sub la blua manteleto.

“Ĉu refoje vi estas tie!?” diris Se-mi-scius kaj kore kapklinis. “Tio faras al mi grandan plezuron. Kie estas via amiketo?”

“Jen, malproksime — — Mi volus fari al vi ankoraŭ unu demandon. Ĉu vi volas respondi ĝin al mi?”

“Vi estis ĉe homoj, ĉu ne? — Ĉu vi celas iun sekreton?”

“Kiu trovos tiun libreton, Se-mi-scius?”

“Jes, jes! tiel staras la demando! tiel staras la demando! — Ĉu vi volas helpi al mi, se mi tion diros?”

“Se mi povos, — certe!”

“Aŭskultu do, Johano!” Se-mi-scius mirige larĝe malfermis la okulojn kaj pli alten ol iam suprentiris la brovojn. Poste ĝi flustris post la dorso de sia maneto: “Homoj havas la oran kesteton, elfoj havas la oran ŝlosilon, elfomalamiko ĝin ne trovos, nur homamiko ĝin malfermos. La ĝusta tempo estas printempa nokto, kaj ruĝ-gorĝeto konas la vojon.”

“Ĉu tio estas vera? Ĉu tio estas vera?” kriis Johano kaj pensis pri sia ŝlosileto.

“Jes!” diris Se-mi-scius.

“Kial do neniu ankoraŭ trovis ĝin? Tiom da homoj ĝin serĉas.”

“Al neniu, al neniu homo mi diris, kion mi al vi konfidis. Ankoraŭ neniam mi trovis elfoamikon.”

“Mi trovis, Se-mi-scius! — mi povos helpi al vi!” Johano ĝojkriis kaj brubatis la manojn. “Mi demandos Konvolvulidon pri tio.”

Li flugis for trans kreskaĵojn kaj velkintajn foliojn. Sed ĉiufoje li faletis, kaj liaj paŝoj estis pezaj. Dikaj branĉoj krakadis sub lia piedo, kie alie ne unu herbotrunko kurbiĝis.

Jen staris la densa filikokreskaĵo, sub kiu li estis dorminta, — kiel malalta ĝi ŝajnis al li.

“Konvolvulido!” li kriis. Sed la sono de lia voĉo lin timigis.

“Konvolvulido!” Sonis kiel homovoĉo, — timema noktobirdo grakante flugis supren.

Nenio kuŝis sub la filikokreskaĵo, — Johano vidis nenion.

La bluaj lumetoj estis malaperintaj; ĉirkaŭ li estis malvarmete kaj senfunde mallume. Super si li vidis la nigrajn ombrojn de la arbosuproj, konturiĝantajn sur la stelplena ĉielo.

Ankoraŭ unu fojon li vokis. Poste li ne plu kuraĝis. Lia voĉo estis profanaĵo en la malbruo kaj la nomo de Konvolvulido moksono.

La kompatinda malgranda Johano falis teren kaj plorĝemis pro senespera pento.

VII.

Malvarma kaj griza estis la mateno. La nigraj brilantaj branĉoj, senfoliigitaj de la ventego, ploris en la nebulo.

Trans la malsekan, terenpremitan herbon la malgranda Johano rapide kuris plu, fikse rigardante antaŭ sin al la loko, kie la arbaro fariĝis pli hela, kvazaŭ tie li havus celon. Liaj okuloj estis ruĝaj pro la plorado kaj streĉitaj pro angoro kaj ĉagreno. Tiel li kuris jam la tutan nokton, nur serĉante la lumon — kune kun Konvolvulido estis malaperinta la sendanĝera hejmeca sento. Sur ĉiu malhela loko sidis la fantomo de soleco, kaj li ne kuraĝis rigardi posten.

Fine li alvenis ĉe la bordo de l’ arbaro. Li iris trans paŝtejon, sur kiun malrapide falis la malvarma nebulpluveto. Meze de la paŝtejo apud senfolia saliko staris ĉevalo. Ĝi staris senmove kun klinita kapo, kaj la akvo maldiligente gutetis de ĝiaj brilantaj flankoj kaj el la kungluiĝintaj kolharoj.

Johano iris plu, laŭlonge de la arbaro. Per laca, tima rigardo li alrigardis la solecan ĉevalon kaj la grizan pluvonebulon kaj mallaŭte dolorĝemis.

“Ĉio finiĝis”, li pensis “la suno eble neniam reaperos. Por mi ĉio restos kiel ĝi estas tie ĉi.”

Tamen en sia malespero li ne kuraĝis halti, — tiam la plej terura venos, li pensis.

Poste li vidis la grandan barilpordon de kampa bieno kaj dometon, sub tilio kun hele flavaj folioj.

Li iris tra la barilpordo kaj tra larĝaj aleoj, kie dika tavolo da brunaj kaj flavaj tilifloroj kovris la teron. Laŭlonge de herbobedoj sovaĝe kaj miksite floris violkoloraj asteroj kaj aliaj aŭtunfloroj.

Li alvenis ĉe lago. Apude staris granda domo kun malaltaj fenestroj kaj vitropordoj. Roz-arbustoj kaj hedero kreskis sur la muroj. Ĉie estis solece kaj izole. Duone senfoliigitaj kaŝtanarboj senbrue staris ĉirkaŭe, kaj sur la tero, inter la falintaj folioj, Johano vidis briladi la brunajn kaŝtanojn.

Tiam la malvarmiga, morta sento lin forlasis. Li pensis pri sia propra domo, — tie staris ankaŭ kaŝtanarboj, kaj ĉiam en ĉi tiu tempo li iris serĉi la glatajn kaŝtanojn. Subite li sentis sopiron — kvazaŭ li aŭdus voki konatan voĉon. Li sidiĝis sur benko ĉe la granda domo kaj ploris, ĝis kiam li kvietiĝis.

Strange-speciala odoro igis lin rigardi supren. Apud li staris viro kun blanka tuko antaŭ la ventro kaj pipo en la buŝo. Lian talion ĉirkaŭis pecoj de tiliobasto, per kiuj floroj estis ligitaj al lia korpo. Johano tre bone konis tiun odoron, ĝi igis lin pensi pri lia propra ĝardeno kaj pri la ĝardenisto, kiu kutime alportis al li belajn raŭpojn kaj por li elnestigis ovojn de sturnoj.

Li ne teruriĝis, — kvankam estis homo, kiu staris apud li. Li rakontis al tiu viro, ke li estas forlasita kaj ke li perdis sian vojon, kaj danke li sekvis lin sub la tilion kun la flavaj folioj kaj en la malgrandan loĝejon.

Tie interne sidis la ĝardenist-edzino, trikante nigrajn ŝtrumpojn. Sur la fajreja plato super la torfofajreto pendis granda kaldrono kun bolanta akvo. Sur la plankomato ĉe la fajro sidis kato kun kurbiĝintaj antaŭpiedoj, ĝuste kiel sidis Simono, kiam Johano eliris el sia domo.

Oni sidigis Johanon apud la fajro, por ke li sekigu siajn piedojn. “Tik! Tak! Tik! Tak!” diris la granda pendanta horloĝo. Johano alrigardis la vaporon, kiu bruetante eliris el la kaldrono, kaj la malgrandajn flametojn, kiuj rapide kaj kaprice saltetadis ĉirkaŭ la torfo.

“Nun mi estas inter homoj”, li pensis.

Tio ne estis malagrabla. Li sentis sin kvieta kaj trankvila. Ili estis tiel bonaj kaj amikaj kaj lin demandis, kion li plej multe deziras.

“Plej volonte mi volus restadi tie ĉi”, li respondis. Ĉi tie li ĝuis trankvilon, kaj se li irus hejmen, venus ĉagreno kaj larmoj; li devus silentadi, kaj oni dirus al li, ke li faris malbonon; li devus revidi ĉion kaj denove ĉion pensi.

Li tamen sopiris je sia ĉambreto, je sia patro, je Presto, — sed pli volonte li ĉi tie suferus la senparolan deziron ol la malagrablan dolorigan revidon, kiu tie lin atendis. Kaj estis, kvazaŭ li povus daŭre pensi ĉi tie pri Konvolvulido, — tion li ne povus hejme.

Certe Konvolvulido estis foririnta malproksimen al la suna lando, kie la palmoj kurbiĝas super la blua maro. Ĉi tie li volis pentofari kaj atendi Konvolvulidon.

Tial li petegis la du bonajn homojn, lasi lin resti ĉe si. Li estus obeema kaj laboradus por ili. Li kunhelpus prizorgi la ĝardenon kaj la florojn. Nur ĉi tiun vintron. Ĉar kaŝe li esperis, ke Konvolvulido revenos kun la printempo.

La ĝardenisto kaj lia edzino pensis, ke Johano forkuris el sia domo, tial ke tie oni malbone traktis lin. Ili kompatis lin kaj al li promesis, ke li povos restadi.

Li restadis kaj helpis prizorgi la florojn en la ĝardeno. Oni donis al li dormoĉambreton kun lito el blua ligno. De sur sia lito li matene vidis la malsekajn, flavajn tilifoliojn moviĝi laŭlonge de la fenestro kaj nokte la mallumajn arbotrunkojn balanciĝi tien kaj reen, dum malantaŭ ili la steloj ludis kaŝludon. Li donis nomojn al la steloj, kaj la plej helan li nomis Konvolvulido.

Al la floroj, kiujn li preskaŭ ĉiujn konis dehejme, li rakontis siajn historietojn. Al la gravaj, grandaj asteroj, al la multkoloraj zinioj, al la blankaj krizantemoj, tiel longe florantaj en la kruda aŭtuno. Kiam la aliaj floroj estis mortintaj, la krizantemoj staris ankoraŭ, — kaj eĉ kiam iun matenon la unua neĝo estis falinta kaj Johano jam frue iris por ilin rigardi, ili ĝoje levis al li la vizaĝetojn, dirante: “Jes, ni estas ankoraŭ tie ĉi! Tion vi ne pensis!” Ili bone sin tenis, sed du tagojn poste ili ĉiuj estis mortintaj.

Sed tiam en la florejo brilis ankoraŭ palmoj kaj polipodoj kaj pendis la fremdaj floraroj de orkideoj en la malseketa mole-varma temperaturo. Kun admiro Johano rigardis la belegajn kalikojn kaj pensis pri Konvolvulido. Kiel malvarmiga kaj senkolora ĉio al li ŝajnis, kiam poste li iris eksterdomen, la malseka neĝo kun la nigraj piedopostsignoj kaj la klaketantaj arboskeletoj, de kiuj la akvo gutadis.

Nur kiam la neĝflokoj falis teren horon post horo, tiel ke la branĉoj kurbiĝis sub la ĉiam pli kaj pli dikiĝanta lanugo, Johano volonte vagadis en la violkolora krepusko de la neĝkovrita arbaro. Tio estis malbruo, sed ne morto. Kaj tio estis preskaŭ pli bela ol somerverdaĵo, kiam la brilanta blankaĵo de la kruciĝantaj branĉetoj konturiĝas sur la hele-blua ĉielo, aŭ kiam tro peze ŝarĝita arbusto forglitigis de si la neĝon, tiel ke ĝi kiel brilanta polva nubeto falis teren.

Foje dum tia promenado, kiam li estis irinta tiel malproksimen, ke li vidis nenion escepte de neĝo kaj neĝportantaj branĉoj, — duone blankaj, duone nigraj — kaj kiam ĉiu bruo kaj vivo ŝajnis surdiĝintaj en la brilanta lanuga ĉirkaŭvolvaĵo, okazis, ke li vidis rapide kureti antaŭ si malgrandan, blankan besteton. Li ĝin sekvis, — ĝi ne similis besteton, kiun li konis, — sed kiam li estis kaptonta ĝin, la besteto rapide malaperis en arbotrunkon. Johano streĉe rigardis en la rondan nigran truon, tra kiu ĝi estis malaperinta, kaj pensis: “Ĉu tio eble estis Se-mi-scius?”

Li ne multe pensis pri ĝi, ĉar tio ŝajnis al li malbona, kaj li ne volis malpligrandigi sian pentofaron. Kaj la vivo ĉe tiuj du bonaj homoj kaŭzis, ke li demandis malmulton. Sed vespere li devis voĉlegi el dika libro, en kiu multo estis skribita pri Dio, tamen li konis tian libron kaj malatente ĝin legis.

En la nokto post tiu promenado en la neĝo li kuŝis en sia lito, ne dormis kaj rigardis al la planko, sur kiun briletis la malvarma lumo de la luno.

Subite li vidis du malgrandajn manetojn etendiĝantajn super la litostablo, al kies rando ili firme kroĉiĝis. Poste inter la du manetoj aperis la pinto de blanka pelta ĉapeto, kaj fine li vidis paron de seriozaj okuletoj sub alte levitaj brovoj.

“Bonan vesperon, Johano!” diris Se-mi-scius. “Mi venas por memorigi vin pri nia interkonsento. Vi ankoraŭ ne povas esti trovinta la libreton, ĉar ne estas ankoraŭ printempo. Sed ĉu vi kelkafoje pensas pri ĝi? Kia estas tiu dika libro, el kiu mi vidis vin voĉlegi? — Ĝi ne povas esti la vera. Ne pensu tion.”

“Tion mi ja ne pensas, Se-mi-scius”, diris Johano. Li sin turnis kaj volis dormi. Sed la ŝlosileto ne volis eliri el lia kapo. Kaj estonte legante el la dika libro, li metis al tio sian atenton, kaj tiam li klare vidis, ke ĝi ne estas la vera.

VIII.

“Nun ĝi venos!” pensis Johano, kiam la unuan fojon la neĝo forfandiĝis kaj tie kaj tie ĉi la galantoj arope aperis. “Ĉu ĝi nun venos?” li demandis la galantojn. Sed ili ne sciis tion kaj per klinitaj kapetoj rigardis teren, kvazaŭ ili hontus pri sia urĝo kaj volonte volus returnen kreski en la teron.

Se ili nur povus! — La rigidiganta orienta vento baldaŭ ekblovegis, kaj la neĝo amasiĝis sur la trofruantaj kompatinduloj.

Kelkajn semajnojn poste la violetoj aperis, ilia dolĉa odoro ŝvebis inter la arbaretaĵo, kaj kiam la suno longe kaj varmige lumis sur la muskan teron, ekfloris cent- kaj milope la blondaj primoloj.

La timemaj violoj kun siaj akraj odoroj estis misterplenaj antaŭirantoj de venonta belegeco, sed la gajaj primoloj estis la ĝoja realeco mem. La vekiĝinta tero firme tenadis la unuajn sunradiojn kaj faris el ili oran ornamaĵon.

“Jen, fine! nun certe ĝi venos!” pensis Johano. Kun streĉita atento li rigardis la burĝonojn sur la branĉoj, kiel de tago al tago ili iom post iom ŝvelis kaj perforte sin liberigis de la basto, ĝis kiam ekaperis la unuaj palverdaj pintoj inter la brunaj skvamoj. Longe Johano rigardis tiujn verdajn folietojn; — li ne vidis, ke ili sin movas, kaj se li nur unu momenton sin turnis, ili ŝajnis fariĝintaj pli grandaj. “Ili ne kuraĝas, kiam mi rigardas ilin”, li pensis.

La verdaĵo jam komencis ombri. Konvolvulido ankoraŭ ne estis veninta, neniu kolombo al li malsupren flugis, neniu museto parolis al li. Kiam li al la floroj parolis, ili nur momenteton kapklinis kaj ne respondis. “Mia puntempo ankoraŭ ne pasis”, li pensis.

Iun sunplenan printempo-matenon li alvenis ĉe la lago kaj la domo. La fenestroj estis ĉiuj larĝe malfermitaj. Ĉu eble homoj envenis en ĝin?

La merizarbo, staranta ĉe la lago, estis jam tute kovrita per delikataj folietoj, ĉiuj branĉoj ricevis delikatajn, verdajn flugiletojn. Sur la herbo ĉe la merizarbo kuŝis knabineto. Johano vidis nur ŝiajn hele-bluan vesteton kaj blondajn harojn. Ruĝogorĝeto, sidanta sur ŝia ŝultro, bekmanĝis el ŝia mano.

Subite ŝi turnis la kapon kaj alrigardis Johanon.

“Bonan tagon, knabeto!” ŝi diris kaj amike kapklinis.

Denove tremeto trakuris Johanon de la kapo al la piedoj. Jen la okuloj de Konvolvulido, jen la voĉo de Konvolvulido.

“Kiu vi estas?” li demandis. Liaj lipoj tremetis pro emocio.

“Mi estas Robineta! — kaj jen sidas mia birdo. Ĝi ne timas vin. Ĉu vi amas birdojn?”

La ruĝogorĝo ne timis Johanon. Ĝi flugis sur lian brakon. Estis ĝuste kiel antaŭe. Tiu blua estaĵo nepre estas Konvolvulido.

“Rakontu do al mi, kiel vi nomiĝas, knabeto”, diris la voĉo de Konvolvulido.

“Ĉu vi min ne konas? Ĉu vi ne scias, ke mi nomiĝas Johano?”

“Kiel mi tion scius?”

Kion tio signifis? Estis ja tiu konata, dolĉa voĉo, tiuj malhelaj, ĉiele profundaj okuloj.

“Kial vi tiel min alrigardas, Johano? Ĉu iam antaŭe vi min vidis?”

“Jes, mi kredas, ke jes.”

“Sendube tion vi sonĝis.”

“Sonĝis?” pensis Johano. “Ĉu vere mi ĉion sonĝis? Aŭ, eble mi estas nun sonĝanta?”

“Kie vi naskiĝis?” li demandis.

“Malproksime de tie ĉi, en granda urbo.”

“Ĉe homoj?”

Robineta ridis — per la rido de Konvolvulido. “Mi tion kredas. Vi ne kredas tion?”

“Ho jes, mi ankaŭ!”

“Ĉu vi bedaŭras tion? — Ĉu vi ne amas homojn?”

“Ne! — Kiu do amus homojn?”

“Kiu? Nu, Johano, kia stranga knabeto vi estas! Ĉu vi pli multe amas bestojn?”

“Ho, multe pli multe — kaj florojn.”

“Vere ja ankaŭ mi tion faras. Unu solan fojon. Sed tio ne estas bona. Patro diras, ke ni devas ami homojn.”

“Kial tio ne estas bona? — mi amas, kiun mi volas ami, indiferente ĉu estas bone aŭ ne.”

“Fi, Johano! — Ĉu vi do ne havas gepatrojn aŭ iun alian, kiu prizorgas vin? Ĉu vi ne amas ilin?”

“Jes”, pripensante diris Johano. “Mi amas mian patron. Sed ne, ĉar li estas bona, nek ankaŭ, ĉar li estas homo.”

“Kial do?”

“Tion mi ne scias, — tial ke li ne estas kiel aliaj homoj, tial ke li ankaŭ amas florojn kaj birdojn.”

“Tion mi ankaŭ faras, Johano! tion vi vidas.” Kaj Robineta vokis ruĝogorĝon sur sian manon kaj amike al ĝi parolis.

“Tion mi scias”, diris Johano, “ke ankaŭ mi multe vin amas.”

“Jam nun? Tio rapide okazis!” ridante rediris la knabineto. “Kiun do vi amas plej multe?”

“Plej multe mi amas — — —” Johano hezitis. Ĉu li eldiru la nomon de Konvolvulido? — La timo, ke tiu nomo falus el lia buŝo en ĉeesto de homoj, ne eliris el lia penso. Kaj tamen, ĉu tiu ĉi blonda estaĵo en la blua vesto ne estas Konvolvulido? Kiu alia povus doni al li tiun senton de ripozo kaj de feliĉo?

“Plej multe mi amas vin!” li subite diris kaj plene rigardis ŝin en la profundajn okulojn. Kuraĝe li riskis tiun tutan konfidiĝon, sed spite de tio lin ekregis timo, kaj streĉe li atendis la akcepton al sia multvalora donaco.

Refoje Robineta ridis per klara rido, sed ŝi kaptis lian manon, kaj ŝia rigardo ne fariĝis pli malvarmeta, ŝia voĉo ne malpli intima.

“Nu, Johano”, ŝi diris, “per kio mi tion tiel subite meritis?”

Johano ne respondis kaj daŭre ŝin rigardis kun kreskanta fido. Robineta leviĝis kaj metis sian brakon ĉirkaŭ la ŝultrojn de Johano. Ŝi estis pli granda ol li.

Tiel ili promenis tra la arbaro kaj deŝiris grandajn faskojn de primoloj, ĝis kiam ili povis rifuĝi sub la monto de diafanaj, flavaj floroj. La ruĝogorĝo kunflugis de branĉo al branĉo kaj kaŝobservis ilin per siaj brilaj, nigraj okuletoj.

Ili ne multe parolis, sed ofte ŝtelrigardis unu la alian. Ili estis surprizitaj pro sia renkontiĝo kaj duone malcertaj pri tio, kion ili devas pensi unu pri la alia.

Sed baldaŭ Robineta devis returnen iri, tion ŝi bedaŭris.

“Nun mi devas foriri, Johano! Sed ĉu vi volas ankoraŭfoje promeni kun mi? Mi trovas vin ĉarmeta knabeto”, ŝi diris forirante.

“Vit! vit!” diris la ruĝogorĝeto kaj flugsekvis ŝin.

Kiam ŝi estis for kaj nur ŝia bildo ĉe li postrestis, li ne plu dubis pri tio, kiu ŝi estas.

Ŝi estis tiu sama, al kiu li antaŭe donis ĉiun sian amikecon, la nomo Konvolvulido sonis en li pli malforte kaj miksiĝis kun tiu de Robineta.

Kaj ĉio denove fariĝis ĉirkaŭ li, kiel ĝi antaŭe estis. La floroj ĝoje kapklinis, kaj ilia odoro forpelis la melankolian sopiron je la hejmo, kiun ĝis nun li sentis kaj nutris. Inter la delikata verdaĵo, en la varmeta mola printemp-aero li subite sin sentis hejme, kiel birdo, kiu trovis sian neston. Li devis disetendi la brakojn kaj profunde spiri. Li estis tiel feliĉa. Sur la vojo hejmen la malpeza blua bildo kun la blondaj haroj ŝvebis antaŭ li, ĉiam antaŭ li, kien ajn li direktis la okulojn. Estis, kvazaŭ li rigardus en la sunon kaj la sunbildo ĉie flugakompanus lian rigardon.

De post tiu tago Johano iris ĉiumatene al la lago. Li iris frue, tuj kiam li estis vekita per la laŭta disputado de la paseroj en la hederofoliaro ĉirkaŭ sia fenestro, kaj per la tirtona pepado de la sturnoj, kiuj flugetadis sur la tegmenta defluilo kaj kvereladis en la juna sunlumo. Tiam li rapidis tra la malseka herbo ĝis apud la domo kaj atendis malantaŭ la siringarbustoj, ĝis kiam li aŭdis malfermiĝi la vitrohavan pordon kaj vidis la malpezan figuron proksimiĝi al li.

Poste ili promenis tra la arbaro kaj tra la dunoj, kiujn limtuŝis la arbaro. Ili parolis pri ĉio, kion ili vidis, pri la arboj kaj la kreskaĵoj kaj la dunoj. Johanon ekregis stranga, kapturna sento, kiam li iris kun ŝi; li kelkafoje sentis sin tiel malpeza, kvazaŭ li povus flugi tra la aero. Sed tio neniam okazis. Li rakontis la historiojn, kiujn pere de Konvolvulido li konis pri floroj kaj bestoj. Sed li forgesis, kiel li lernis ilin, kaj por li Konvolvulido ne ekzistis plu, sed nur Robineta. Li ĝuis, kiam ŝi alridis lin kaj kiam li vidis amikecon en ŝiaj okuloj, kaj sen hezito kaj timeto li al ŝi parolis, kiel li antaŭe parolis al sia hundeto: — pri ĉio, kio eniris lian kapon. Dum la horoj, kiam li ŝin ne vidis, li pensis pri ŝi, kaj ĉiun okupadon li faris kun la demando, ĉu Robineta ĝin opinius bona aŭ bela.

Kaj ŝi mem ŝajnis ĉiam esti tiel gaja, kiam ŝi lin vidis; tiam ŝi ridetis kaj iris pli rapide. Ankaŭ ŝi estis al li dirinta, ke ŝi promenas kun neniu tiel volonte kiel kun li.

“Sed, Johano”, ŝi foje demandis, “kiel vi scias ĉiujn tiujn aferojn? Kiel vi scias, kiel pensas la majskaraboj, kiel kantas la turdoj, kiel aspektas la interno de kuniklokaverno kaj la fundo de la akvo?”

“Tion ili rakontis al mi”, respondis Johano, “kaj mi mem estis en kuniklokaverno kaj sur la fundo de la akvo.”

Robineta kuntiris la delikatajn brovojn kaj duonmoke lin alrigardis, sed ion falsan ŝi ne trovis.

Ili sidis sub siringarboj, kies dikaj violkoloraj floraroj pendis malsupren. Antaŭ ili kuŝis la lago kun kano kaj lemno. Ili vidis la nigrajn skarabetojn glit-farantaj cirkletojn sur la akvosupraĵo, kaj ruĝajn araneetojn ageme subakviĝi malsupren kaj supren. Sur la lago svarmadis tie sennombraj estaĵetoj. Johano, droninta en pensoj, rigardis en la profundon kaj diris:

“Tie ankaŭ mi iam subakviĝis; mi glitis laŭlonge de kanotrunko kaj atingis la fundon, kiu estas tute kovrita per velkintaj folioj, tie oni iras tiel malpeze kaj senbrue. Tie ĉiam regas la krepusko — verda krepusko, — ĉar la lumo penetras tra la verda lemno. Kaj super mia kapo mi vidis pendi malsupren longajn, blankajn lemno-radiketojn. Salamandroj venis kaj naĝis ĉirkaŭ mi, ili estas tre scivolemaj. Estas strange, se tiaj grandaj bestoj tiel naĝas super oni, — kaj mi ne povis vidi malproksimen antaŭ mi, tie estis mallume, sed ankaŭ verde. Kaj el tiu mallumo la bestoj aperis kiel nigraj ombroj. Akvoskaraboj kun rem-kruroj — kaj plataj hemipteroj, — kelkafoje ankaŭ malgranda fiŝeto. — Mi iris tre malproksimen, horojn malproksimen, mi kredas; kaj en la mezo estis granda arbaro de akvokreskaĵoj, laŭ kiuj limakoj suprengrimpis, kaj akvoaraneoj konstruis brilantajn nestetojn. Gasterosteoj sin pafis tra ili kaj kelkafoje rigardis min kun malfermita buŝo kaj tremetantaj naĝiloj, — tiel ili estis miregitaj. Tie mi konatiĝis kun angilo, sur kies voston erare mi metis la piedon. Ĝi rakontis al mi pri siaj vojaĝoj; ĝi estis naĝinta ĝis la maro, ĝi diris. Tial oni faris ĝin reĝo en la lago, — ĉar neniu estis vojaĝinta tiel malproksimen. Ĉiam ĝi kuŝis en la ŝlimo kaj dormadis, escepte kiam ĝi ricevis manĝaĵon, kiun aliuloj al ĝi alportis. Ĝi manĝis terure multe. Tion ĝi faris, ĉar ĝi estis reĝo, — oni deziris dikan reĝon, tio estis grava. Ho, ĉio en tiu lago estis belega!”

“Kial do vi nun ne povas plu eniri ĝin?”

“Nun?” demandis Johano kaj per grandaj, revantaj okuloj ŝin alrigardis. “Nun? Mi nun ne plu povus tion. Mi dronus. Sed ne estas necese. Mi pli volonte estas tie ĉi, ĉe la siringoj kaj ĉe vi.”

Robineta kun miro skuis la blondan kapeton kaj karesis la harojn de Johano. Poste ŝi alrigardis sian ruĝogorĝon, kiu ŝajnis trovi ĉiajn frandaĵojn ĉe la lagobordo. Momenteton ĝi rigardis supren kaj direktis la klarajn okuletojn al ili ambaŭ.

“Ĉu vi komprenas ion pri tio, birdeto?”

La birdeto aspektis tre saĝe kaj poste daŭrigis sian serĉadon kaj bekpikadon.

“Rakontu plu al mi, Johano, pri tio, kion vi vidis.”

Volonte Johano tion faris, kaj Robineta aŭskultis kredeme kaj plenatente.

“Sed kial ĉio tio ĉesis? Kial vi nun ne povas iri kun mi? — tien kaj ĉien? Tion mi tre dezirus.”

Johano streĉis sian memoron, sed suna nebulo kovris la malluman abismon, kiun li estis transirinta. Li jam ne bone sciis, kiel li perdis sian antaŭan feliĉon.

“Mi ne precize tion scias, — ne plu demandu pri tio. Malgranda estaĵaĉo ĉion malbonigis. Sed nun la feliĉo revenis. Kaj ĝi estas eĉ pli perfekta ol antaŭe.”

El la arbustoj la siringodoro malsupreniris sur ilin, kaj la zumado de la muŝoj transe de la akvosupraĵo kaj la senmovaj sunradioj trapenetris ilin kun dolĉa duonsveno, ĝis kiam sonorilo sur la domo eksonoris kun knaranta eksvingo — kaj Robineta rapide foriris.

Kiam Johano tiun vesperon venis en sian ĉambreton kaj alrigardis la lun-ombrojn de la hederofolioj, ŝoviĝantaj tra la fenestro, ŝajnis, kvazaŭ io frapetus je la vitro. Johano pensis, ke tion faras hederofolio, kiun la noktovento tremigis. Sed la frapetado estis tiel klara, iufoje tri frapetoj unu post la alia, ke Johano mallaŭte malfermis la fenestreton kaj singarde ĉirkaŭrigardis eksteren. La hederofolioj sur la muro brilis en la blua lumo, — super ili estis malluma mondo plena je misteraĵoj: tie estis kavernoj kaj grotoj, en ilin la lunlumo ĵetis malgrandajn, bluajn fajrerojn, kiuj faris ilian mallumon ankoraŭ pli profunda.

Longe rigardinte en tiun admirindan ombromondon, li fine vidis la formon de malgranda vireto, tuj apud la fenestro, kaŝita sub granda hederofolio. Li tuj rekonis Se-mi-scius-on, — pro la grandaj, mirigitaj okuloj sub la alte suprentiritaj brovoj. Sur la pinton de la longa nazo de Se-mi-scius la luno ĵetis malgrandan fajrereton.

“Ĉu vi forgesis min, Johano? — Kial vi nun ne pensas pri tio? Nun venis la ĝusta tempo. Ĉu vi ne demandis ruĝogorĝeton pri la vojo?”

“Aĥ, Se-mi-scius, pri kio mi demandu? Mi havas ĉion, kion mi povas deziri. Mi havas Robineta-n.”

“Sed tio ne longe daŭros. Kaj vi povos fariĝi ankoraŭ pli feliĉa — kaj tre certe ankaŭ Robineta. Kaj ĉu la ŝlosileto devas resti tie kuŝanta? Pripensu, kiel belege estus, se vi ambaŭ trovus la libreton. Demandu pri ĝi ruĝogorĝeton; mi helpos al vi, se mi povos.”

“Mi ja povas demandi pri ĝi”, diris Johano.

Se-mi-scius kapklinis kaj rapide grimpis malsupren.

Ankoraŭ longe Johano rigardis la mallumajn ombrojn kaj la brilantajn hederofoliojn, antaŭ ol li enlitiĝis.

La sekvantan tagon li demandis ruĝogorĝeton, ĉu ĝi konas la vojon al la ora kesteto. Robineta miregite aŭdis tion. Johano vidis, ke ruĝogorĝeto kapklinas kaj kaŝrigardas Robineta-n.

“Ne tie ĉi! ne tie ĉi!” pepis la birdeto.

“Kion vi celas, Johano?” demandis Robineta.

“Ĉu vi scias nenion pri tio, Robineta? Ĉu vi ne scias, kie ĝi povas esti trovata? Ĉu vi ne atendas la oran ŝlosileton?”

“Ne, ne! Rakontu, kio estas tio?”

Johano rakontis, kion li sciis pri tiu libreto.

“Kaj mi havas la ŝlosileton; mi pensis, ke vi posedas la oran kesteton. Ĉu ne vere, birdeto?”

Sed la birdeto ŝajnigis, ke ĝi aŭdas nenion kaj flugetadis inter la juna, malhela fagoverdaĵo.

Ili sidis sur dundeklivo, kie staris malgrandaj fagoj kaj abioj. Verda vojeto oblikve kondukis supren, kaj ĉe ĝia bordo ili sidis sur dika malhelverda musko. Ili povis rigardi trans la suprojn de la plej malaltaj arbetoj, sur verdan foliar-maron kun malhele kaj hele nuancitaj ondoj.

“Mi kredas, Johano”, diris Robineta pripensante, “ke mi povos trovi por vi, kion vi serĉas. Sed kion vi celas per tiu ŝlosileto? Kiel vi ĝin akiros?”

“Jes, kiel do ... kiel do tio fariĝos?” murmuris Johano, kaj li fikse rigardis en la malproksimon.

Du blankaj papilioj, kvazaŭ subite naskiĝintaj en la suna bluo, neatendite aperis antaŭ lia rigardo. En la sunlumo ili flugetadis, tremetadis kaj brilis kun nedecidita, kaprica flugado. Sed ili venis pli proksimen.

“Konvolvulido! Konvolvulido!” subite flustris Johano, kvazaŭ rememore.

“Kiu estas ..... Konvolvulido!?” demandis Robineta.

La ruĝogorĝeto pepetante flugis supren, kaj la lekantoj inter la herbo antaŭ li subite kaj tre terurite ŝajnis alrigardi Johanon per siaj larĝaj, blankaj okuletoj.

“Ĉu tiu donis al vi tiun ŝlosileton?” demandis plu la knabineto. — Johano kapjesis kaj silentis, sed ŝi volis ekscii pli multe. — “Kiu ĝi estis? Ĉu ĝi instruis al vi ĉion tion? Kie ĝi estas?”

“Nun ĝi ne ekzistas plu. Nun ĝi estas Robineta, neniu alia, sed nur Robineta, nur Robineta.” Li ĉirkaŭprenis ŝian brakon kaj premis sur ĝin sian kapeton.

“Malsaĝa knabeto!” ŝi diris kaj ridis. “Per mi vi trovos la libreton, — mi scias, kie ĝi estas.”

“Sed antaŭe mi devos iri por preni la ŝlosileton, kaj tiu estas malproksime.”

“Ne, ne, tio ne estas necesa. Mi ĝin trovos sen la ŝlosileto — morgaŭ, morgaŭ, mi tion promesas al vi.”

Kiam ili iris hejmen, la papilioj flugetadis antaŭ ili.

Johano sonĝis tiun nokton pri sia patro, pri Robineta kaj pri multaj aliaj. Ili ĉiuj estis bonaj amikoj; ili staris ĉirkaŭ li kaj intime kaj fideme lin alrigardis. Sed subite la vizaĝoj ŝanĝiĝis, iliaj rigardoj fariĝis malvarmaj kaj mokaj, — kun teruro li rigardis posten, — ĉiuflanke estis kruelaj malamikaj vizaĝoj. Li sentis nedireblan premsenton kaj plorante vekiĝis.

IX.

Johano jam longe sidis kaj atendis. La aero estis frostotremiga, kaj nubetoj ŝvebis proksime al la tero, en grava, senfina sinsekvo. Ili disetendis malgajajn larĝe-ondantajn mantelojn kaj krispigis siajn fierajn kapojn en la hela, super ili brilanta lumo. Mirakle rapide la sunlumo kaj la ombroj sur la arboj alternis, kiel jen kaj jen ekflamanta fajro. Ĉe tio Johanon ekregis timo; li revis pri la libreto, ne tuj kredante, ke li ĝin hodiaŭ trovos. Inter la nuboj, multe pli alte, terure alte, li vidis la klaran, rigidan bluon kaj sur ĝi delikatajn, blankajn nubetojn, kviete en senmova ripozo etendiĝantajn.

“Tiel devas esti”, li pensis, “tiel alte, tiel lume, tiel senbrue.”

Jen Robineta venis. La ruĝogorĝeto ne estis ĉe ŝi.

“Estas bone, Johano”, ŝi laŭte kriis; “vi povas veni kaj vidi la libron.”

“Kie estas ruĝogorĝeto?” hezite demandis Johano.

“Ĝi ne kunflugis, ni ja ne promenos.”

Li iris kun ŝi kaj senhalte pensis:

“Ne estas eble, — tiel ne povas esti, — ĉio devas esti tute alia.”

Tamen li sekvis la briletan hararon lumantan antaŭ li.

Aĥ! nun fariĝis malgaje pri la malgranda Johano. Mi dezirus, ke ĉi tie finiĝus lia historio. Ĉu iam vi agrable sonĝis pri sorĉa ĝardeno kun floroj kaj bestoj, kiuj vin amis kaj al vi parolis? Kaj ĉu vi en tiu sonĝo iam konsciis, ke baldaŭ vi vekiĝos kaj perdos tiun tutan belegaĵon? Tiam vane vi penas, firme ĝin konservi, kaj ne volas vidi la lumon de la mateno.

Tia sento regis Johanon, kiam li iris kun Robineta.

Li venis en la domon, en koridoron, kie resonis liaj paŝoj. Li sentis la odoron de vestoj kaj manĝaĵoj; li pensis pri la longaj tagoj, kiam li devis resti hejme — pri sia lerneja tasko, pri ĉio, kio estis malgaja kaj malvarma en lia vivo.

Li venis en ĉambron kun homoj. Li ne vidis, kiom de ili estas tie. Ili parolis, sed kiam li eniris, la interparolado ĉesis. Li atentis la plankotapiŝon, — ĝi havis grandajn, nenaturajn florojn kun akraj koloroj. Ili estis tiel strangaj kiel tiuj de la murpapero en lia dormoĉambro hejme.

“Ĉu tio estas tiu ĝardenist-knabeto?” diris voĉo rekte antaŭ li. “Venu do ĉi tien, amiketo, vi ne bezonas timi.”

Alia voĉo subite sonis ĉe la flanko: “Nu, Robi, vi vere havas ĉarmetan amiketon.”

Kion ĉio tio signifis? — Denove super la malhelaj infanokuloj de Johano aperis profundaj sulkoj, kaj konfuzite kaj terurite li rigardis ĉirkaŭen.

Jen sidis nigre vestita viro, kiu per malvarmaj, grizaj okuloj lin rigardis.

“Kaj vi volas konatiĝi kun la libro de la libroj? Mi miras, ke via patro, kiun mi konas kiel pian viron, ne donis ĝin al vi.”

“Vi ne konas mian patron, — li estas tre malproksime.”

“Vere!? — nu, tio estas indiferenta. — Rigardu, mia amiketo! legu multe en ĉi tiu libro, sur via vivovojo ĝi — — —”

Sed Johano jam rekonis tiun libron. Tiamaniere li ĝin ne akiros. Li balancis la kapon.

“Ne, ne! tiun libron mi ne celas. Ĉi tiun mi konas. Ĝi ne estas tiu, kiun mi celas.”

Li aŭdis kriojn de miro kaj sentis la rigardojn, kiuj de ĉiuj flankoj lin pike trafis.

“Kion? Kion vi volas diri, mia knabeto?”

“Ĉi tiun libreton mi konas, ĝi estas homolibro. Sed ĝi ne estas la ĝusta kaj ne sufiĉas, ĉar alie troviĝus inter la homoj ripozo kaj paco. Kaj tiuj malestas. Mi celas alian libron, — pri kiu neniu, kiu ĝin vidas, povas dubi, — en kiu estas skribite, kial ĉio estas, kia ĝi estas, precize kaj klare.”

“Kiel estas eble? Kie la knabeto tion lernis?”

“Kiu instruis tion al vi, amiketo?”

“Mi kredas, ke vi legis malbonajn librojn, knabo! kaj ke vi rediras ilian enhavon!”

Tiel sonis la voĉoj. Johano sentis, ke liaj vangoj ardas, — kapturno lin ekregis, — la ĉambro turniĝis, kaj la grandaj floroj sur la plankotapiŝo ŝvebis supren kaj malsupren. Kie estis la museto, kiu tiel fidele lin avertis en la lernejo, tiun unuan tagon? Ĝi estis nun tre bezonata.

“Mi ne rediras ilian enhavon, kaj tiu, kiu instruis tion al mi, valoras pli multe ol vi ĉiuj. Mi scias la lingvon de floroj kaj bestoj, mi estis ilia intimulo. Mi scias ankaŭ, kio la homoj estas kaj kiel ili vivas. Mi konas ĉiujn sekretojn de feinoj kaj koboldoj, ĉar min ili amas pli multe ol la homoj.”

Museto! museto! —

Johano aŭdis eksplodojn de ridoj kaj ridaĉoj ĉirkaŭ kaj malantaŭ si. Bruetis kaj muĝis en liaj oreloj.

“Ŝajnas, ke li legis fabelojn de Andersen.”

“Mankas klapo en lia kapo.”

La viro antaŭ li diris:

“Se vi konus Andersen, amiketo, vi devus, kiel li, senti pli grandan respekton al Dio kaj lia parolo.” “Dio!” tiun vorton li konis, kaj li pensis pri la instruo de Konvolvulido.

“Mi ne sentas respekton al Dio. Dio estas granda petrola lampo, pro kiu miloj erarvagas kaj pereas.”

La ridadoj ĉesis, — sed estiĝis timiga silento en kiu abomeno kaj teruro senteble ĉirkaŭmoviĝis Johano sentis la pikajn rigardojn en sia dorso. Ĉio similis la sonĝon de la pasinta nokto.

La nigre vestita viro ekstaris kaj kaptis lian brakon. Tio estis doloriga kaj preskaŭ rompis lian kuraĝon.

“Aŭskultu, knabo, mi ne scias, ĉu vi estas stultulo aŭ tute malvirtiĝinta, — sed tian malpiecon mi ne toleras tie ĉie. — Iru for kaj ne aperu plu antaŭ miaj okuloj, mi diras. — Mi esploros pri vi, sed en ĉi tiun regionon vi ne metu plu unu piedon. Ĉu vi komprenis?”

La rigardoj de ĉiuj estis malvarmaj kaj malamikaj kiel en tiu nokto. Johano kun timo rigardis ĉirkaŭen.

“Robineta! — Kie estas Robineta?”

“Ho, ho, li malbonigos mian infanon! — Gardu vin ... neniam plu al ŝi parolu!”

“Ne! lasu min iri al ŝi! Mi ne volas foriri de ŝi. — Robineta!” plordiris Johano.

Sed timeme ŝi sidis en angulo kaj ne rigardis supren.

“Iru for, knabaĉo! ĉu vi ne aŭdis? Kaj ne kuraĝu, iam reveni ĉi tien!”

Kaj la dolorige premanta pugno kondukis lin tra la resonanta koridoro, — la vitroj de la pordo tintadis, — kaj Johano staris eksterdome, sub la malhelaj, malalte ŝvebantaj nuboj.

Li ne ploris plu kaj fikse rigardis antaŭ sin, malrapide irante plu. La malgajaj sulkoj super liaj okuloj estis pli profundaj kaj ne malaperis plu.

La ruĝogorĝeto sidis sur tili-barilo kaj lin alrigardis. Li haltis kaj senparole rigardis returnen. Sed ne estis plu fido en la timemaj, esplor-rigardantaj okuletoj, kaj kiam li proksimiĝis je unu paŝo, la rapidmova besteto per zumanta flugado sin forsavis de tie.

“For! for! tie estas homo”, pepadis la paseroj, kiuj sidis kune sur la ĝardenvojo, kaj ili disen kaj ĉiuflanken forflugis.

Ankaŭ la malfermitaj floroj ne ridis, sed serioze kaj indiferente lin rigardis kiel ĉiun fremdulon.

Tamen Johano ne komprenis tiujn signojn, sed pensis pri la ofendo, kiun la homoj al li faris. Estis al li, kvazaŭ liaj koro kaj animo estus profanitaj de malvarmaj malmolaj manoj. “Ili devos kredi al mi”, li pensis; “mi iros preni mian ŝlosileton kaj ĝin montros al ili.”

“Johano! Johano!” kriis delikata voĉeto. Jen birdonesteto sur ilekso, kaj la grandaj okuloj de Se-mi-scius rigardis trans la randon. “Kien vi iras?”

“Vi estas kulpa en ĉio, Se-mi-scius”, diris Johano. “Lasu min trankvila!”

“Kial do vi parolas pri tio al homoj, homoj ja vin ne komprenas. Kial vi diras tiujn aferojn al homoj? tio estas tre malsaĝa.”

“Ili priridis kaj dolorigis min. Ili estas mizeraj estaĵoj! mi malamas ilin.”

“Ne, Johano! vi amas ilin.”

“Ne! ne!”

“Alie kaŭzus al vi malpli grandan ĉagrenon, ke ili ne estas kiel vi, kaj estus al vi indiferente, kion ili diras. Vi devas malpli multe vin ĝeni pro homoj.”

“Mi volas havi mian ŝlosileton. Mi volas montri ĝin al ili.”

“Ne faru tion, ili ja ne kredos al vi. Al kio ĝi utilos?”

“Mi volas havi mian ŝlosileton, ĝi kuŝas sub la rozarbusto. Ĉu vi povas trovi tiun?”

“Ho jes! — ĉe la lago, ĉu ne? Jes, mi scias, kie ĝi estas.”

“Konduku min tien, Se-mi-scius!”

Se-mi-scius grimpis sur la ŝultron de Johano kaj montris al li la vojon. Ili iris la tutan tagon, — la vento blovis, kaj tiam kaj tiam pluvegis, sed je la vespero la nuboj kvietiĝis kaj etendiĝis je longaj oraj kaj grizaj striegoj.

Kiam ili atingis la dunon, kiun Johano konis, li kortuŝiĝis kaj ripete flustris: “Konvolvulido! Konvolvulido!”

La kuniklo-kaverno estis tie — kaj la duno, sur kies deklivo iam li estis dorminta. La griza cervomusko estis mola kaj malseketa kaj ne kraketis sub lia piedo. La rozo jam ĉesis flori, kaj la flavaj enoteroj kun siaj duonsvenigaj odoroj centope levis siajn kalikojn. Ankoraŭ pli alten sin levis la longaj fieraj verbaskoj kun la dikaj feltaspektaj folioj.

Esplorante Johano penis trovi la delikatan brunetan foliaron de dunrozo.

“Kie ĝi estas, Se-mi-scius? mi ĝin ne vidas.”

“Mi scias nenion pri ĝi”, diris Se-mi-scius. “Vi kaŝis mem la ŝlosileton, ne mi.”

Kie antaŭe floris la rozo, tie nun staris amaso da flavaj enoteroj, kiuj apatie rigardis supren. Johano demandis ilin kaj poste la verbaskojn, sed la lastaj estis multe tro fieraj, ĉar iliaj longaj floraroj alte super li elstaris, — kaj li demandis la malgrandan, trikoloran violeton, starantan en la sablo.

Sed neniu sciis ion pri la dunrozo. Ili ĉiuj estis somerfloroj. Eĉ la aroganta verbasko, kiu estis tiel longkreska.

“Aĥ, kie ĝi estas? kie ĝi estas?”

“Ĉu ankaŭ vi moktrompis min?” diris Se-mi-scius. “Tion mi jam pensis, tion ĉiam faras la homoj.”

Kaj ĝi sin glitigis de la ŝultro de Johano kaj iris for inter la dunkanojn.

Malespere Johano rigardis ĉirkaŭen; — tie staris malgranda dunroz-arbusteto.

“Kie estas la granda rozo?” demandis Johano, “tiu granda, kiu antaŭe staris tie ĉi?”

“Ni ne parolas kun homoj”, diris la arbusteto.

Tio estis la lasta, kion li aŭdis, — ĉiu vivo ĉirkaŭ li silentis, nur la kanoj murmuris en la mola vespervento. “Ĉu mi estas homo?” pensis Johano. “Ne, tio estas neebla, neebla. Mi ne volas esti homo. Mi malamas la homojn.”

Li estis laca kaj malvigla en spirito. Li kuŝigis sin flanke de la flavaj enoteroj, sur la mola, griza musko, kiu disvastigis malseketan, fortan odoron.

“Nun mi ne povas returnen iri, kaj nun mi ankaŭ ne revidos Robineta-n. Ĉu mi eble mortos, ne havante ĝin? Ĉu mi restos vivanta kaj homo, — homo kiel tiuj aliaj, kiuj min priridis?”

Jen subite li revidis la du blankajn papiliojn, kiuj de la flanko de l’ subiranta suno flugetadis al li. Streĉe li sekvis ilian flugetadon. Ĉu ili montros al li la vojon? Ili flugis trans lian kapon, proksimiĝante reciproke kaj malproksimiĝante, flugetadante unu ĉirkaŭ la alia en kaprica ludado. Malrapide ili malproksimiĝis de la suno kaj fine ŝvebis trans la supron de la dunoj al la arbaro; nur ties plej altaj suproj ankoraŭ estis koloritaj en la vesperlumo kaj akre brilantaj el sub la longaj, malhelaj nubovicoj.

Johano sekvis ilin. Sed kiam ili estis super la unuaj arboj, li vidis, ke malhela ombro ilin sekvis kaj ŝvebatingis post neaŭdebla flugetado. La sekvantan momenton ili estis malaperintaj. La nigra ombro rapide pafiĝis al li, kaj teruregite li per ambaŭ manoj kovris sian vizaĝon.

“Ho, amiketo! kial do vi tie sidas kaj tiel ploras?” diris akra, moka voĉo tre apud li. Johano estis vidinta, ke granda vesperto lin proksimiĝis, sed kiam li supren rigardis, staris sur la duno nigre vestita vireto, ne multe pli granda ol li mem. La vireto havis dikan kapon kun grandaj oreloj, kiuj mallume konturiĝis sur la hela vesperĉielo, kaj malgrasan korpeton kun maldikaj kruroj. De lia vizaĝo Johano vidis nur la malgrandajn brilantajn okulojn.

“Ĉu vi perdis ion, knabeto? Tiakaze mi helpos al vi serĉi”, li diris. Sed Johano senparole balancis la kapon.

“Rigardu foje! ĉu vi volas de mi akcepti tiujn?” li rekomencis paroli kaj malfermis sian manon, en kiu Johano vidis ion blankan, kio tiam kaj tiam iomete sin movis. Estis la du papilietoj, kiuj mortante tremetigis la disŝiritajn flugiletojn. Johanon ekregis tremsento, kvazaŭ io blovus al li sur la postan parton de lia kapo, kaj kun timo li alrigardis la strangan estaĵon, demandante: “Kiu vi estas?”

“Ĉu vi volas scii mian nomon, knabeto? Nu, diru nur Esplorulo, familiare Esplorulo! Mi havas krome aliajn kaj pli belajn nomojn, sed tiujn vi ja ne komprenus.”

“Ĉu vi estas homo?”

“Kara ĉielo! kia demando! Mi ja havas brakojn, krurojn kaj kapon, — rigardu: kian kapon! — kaj jen tiu knabo demandas, ĉu mi estas homo. Sed, Johano! — Johano!” Kaj la vireto ridis per pepanta, penetranta sono.

“Kiel vi scias, kiu mi estas?” demandis Johano.

“Ho, ho! por mi tio estas nur bagatelo. Mi scias eĉ multe pli multon. Mi ankaŭ scias, de kie vi venas kaj kion vi volas fari tie ĉi. Mi scias mirige multon, preskaŭ ĉion.”

“Aĥ, sinjoro Esplorulo — — —”

“Diru: Esplorulo, senflate.”

“Vi do ankaŭ scias — — —” Sed Johano subite eksilentis, pensante: “Li estas homo.”

“Pri via ŝlosileto, ĉu ne vere? Ho jes, certe!”

“Sed mi ne pensis, ke homoj povas ion scii pri ĝi.”

“Malsaĝa knabo! Se-mi-scius jam malsekretigis ĝin al tiom multaj.”

“Vi do ankaŭ konas Se-mi-scius-on!?”

“Ho jes! ĝi estas unu el miaj plej bonaj amikoj — kaj mi havas multajn amikojn. Sed ankaŭ sen Se-mi-scius mi tion scius. Mi scias multe pli multon ol Se-mi-scius. Se-mi-scius estas bona vireto, — sed malsaĝa, eksterordinare malsaĝa. Sed malsaĝa mi ne estas! ho ne, tute ne!” — Kaj Esplorulo, kontenta pri si mem, frapetis per sia malgrasa mano sian dikan kapon.

“Ĉu vi scias, Johano”, li parolis plu, “kian grandan malbonaĵon Se-mi-scius havas? Sed neniam al ĝi parolu pri tio, ĉar tiam ĝi tre koleriĝus.”

“Nu, kian malbonaĵon ĝi havas?” Johano demandis.

“Ĝi ne ekzistas. Tio estas granda malbonaĵo, sed tion ĝi ne volas konfesi. Kaj ĝi diras pri mi, ke mi ne ekzistas, — sed tio estas mensogo. Ĉar mi ekzistas! Vere ekzistas!”

Kaj Esplorulo enpoŝigis la papilietojn kaj subite stariĝis sur sia kapo antaŭ Johano. Poste li faris malbelegan grimacon kaj eligis longan langon. Johano, kiu jam ne sentis sin tre kvieta en la soleca duno tiel malfrue en la vespero kaj tiel tute sola kun tia stranga estaĵo, frostotremis pro angoro.

“Ĉi tio estas plej kurioza maniero, alrigardi la mondon”, diris Esplorulo, ankoraŭ starante sur sia kapo. “Se vi volas, mi instruos ĝin al vi. Tiamaniere vi vidos ĉion multe pli klare kaj multe pli nature.”

Li baraktis per la maldikaj kruretoj tra la aero kaj sin turnis sur la manoj. Kiam la vesperoruĝo falis sur la turnitan kapon, Johano ĝin trovis abomeninda, — la malgrandaj okuletoj okulumis en la lumo kaj montris la blankon ĉe la flanko, kie oni kutime ĝin ne vidas.

“Rigardu, tiel la nuboj ŝajnas esti la planko — kaj la tero ŝajnas esti la kovrilo de la mondo. Tion oni same bone povas elteni kiel la kontraŭon. Supro kaj malsupro tute ne ekzistas. Tiuj nuboj estas bela promenejo.”

Johano rigardis la longajn nubojn. Li opiniis, ke ili similas plugitan kampon kun ruĝaj sulkoj, kvazaŭ sango el ĝi disŝprucus. Super la maro radiis la pordego de la nubogroto.

“Ĉu oni povas iri tien kaj eniri ĝin?”

“Sensencaĵo!” diris Esplorulo kaj subite ekstaris sur la piedoj, kio multe kvietigis Johanon.

“Sensencaĵo! Se oni estus tie, ĉio aspektus kiel tie ĉi — kaj tiam tiu belaĵo ŝajnus esti iom pli malproksime. Tie en tiuj belaj nuboj estas nubece, grize kaj malvarme.”

“Mi ne kredas vin”, diris Johano, “jen, mi bone vidas, ke vi estas homo.”

“Sensencaĵo! ĉu vi ne kredas min, mia knabo, tial ke mi estas homo? sed kio do speciale vi mem estas?”

“Ho, Esplorulo, ĉu ankaŭ mi estas homo?”

“Kio alia! ĉu eble elfo? Elfoj ne enamiĝas.” Esplorulo sidiĝis antaŭ Johano, krucigis sub si la krurojn kaj streĉe grimac-alrigardis lin. Johano sin sentis nedireble premita kaj konfuzita sub tiu rigardo kaj volonte deziris sin kaŝi aŭ fari sin nevidebla. Sed li ne povis plu deturni la okulojn. “Nur homoj enamiĝas, Johano, ĉu vi aŭdas tion!? — kaj tio estas bona, alie ili jam de longe ne ekzistus plu. Kaj vi estas enamiĝinta kiel ĉiuj aliaj, spite de via malgrandeco. Al kiu vi pensas en ĉi tiu momento?”

“Al Robineta!” Johano apenaŭ aŭdeble flustris.

“Je kiu vi plej multe sopiras?”

“Je Robineta!”

“Sen kiu, laŭ via opinio, vi ne povas vivi?”

La lipoj de Johano senbrue moviĝis: “Sen Robineta!”

“Nu do, knabeto”, mokridis Esplorulo, “kiel do vi imagas esti elfo? Elfoj ne enamiĝas je homidoj.”

“Sed Robineta estis Konvolvulido — —” konfuzite balbutis Johano. Tiam Esplorulo aspektis terure malica kaj per siaj ostecaj manetoj kaptis la orelojn de Johano.

“Kia sensencaĵo! — Ĉu vi volis timigi min per tiu estaĵaĉo? Ĝi estas ankoraŭ multe pli stulta ol Se-mi-scius, — multe pli stulta. Ĝi scias nenion. Kaj kio estas pli grava: ĝi tute ne ekzistas kaj neniam ekzistis. Mi sola ekzistas, ĉu vi komprenas? — Kaj se vi ne kredas min, mi sentigos al vi, ke mi ekzistas.”

Kaj li skuis la kompatindan Johanon je la oreloj. Ĉi tiu kriis: “Sed mi tiel longe ĝin konis, mi vojaĝis tiel malproksimen kun ĝi.”

“Vi sonĝis, mi diras. Kie do estas via rozarbusto kaj via ŝlosileto? — respondu! — Sed nun vi ne sonĝas ... ĉu vi tion sentas?”

“Aj!” kriis Johano, ĉar Esplorulo pinĉis.

Estis jam mallume, kaj la preterflugantaj vespertoj preskaŭ tuŝis iliajn kapojn kaj akre pepadis. La aero estis nigra kaj peza, — neniu folio moviĝis en la arbaro.

“Ĉu mi povas iri hejmen?” petegis Johano. “Al mia patro?”

“Via patro? — Kion vi volas tie?” diris Esplorulo.

“Tiu viro vere amike vin akceptos, post kiam vi tiel longe ne revenis.”

“Mi sopiras al mia hejmo”, diris Johano, kaj li pensis pri la familia ĉambro kun la hela lampolumo, kie li tiel ofte sidis ĉe sia patro, aŭskultante la gratadon de lia plumo. Tie estis paceme kaj hejmece.

“Kial do vi foriris kaj tiel longe ne revenis pro tiu stulta estaĵaĉo, kiu ne ekzistas? Nun estas tro malfrue. Kaj fakte tute indiferente; mi ja zorgos pri vi. Estas tute egale, ĉu mi tion faras aŭ via patro. Tia patro, — tio estas ja nur imago. Ĉu eble vi mem lin elektis? Ĉu vi opinias, ke ne ekzistas aliaj, kiuj estas same bonaj kaj same kleraj? Mi estas same bona kaj multe pli klera, — multe pli klera.”

Johano ne havis la kuraĝon respondi — li fermis la okulojn kaj malforte kapklinis.

“Kaj ĉe tiu Robineta vi ankaŭ ne serĉu vian feliĉon”, parolis plu la vireto. Li metis la manojn sur la ŝultrojn de Johano kaj parolis al li en la orelon. “Tiu infano vin mokis same kiel tiuj aliaj. Ĉu vi ne vidis, ke ŝi restis sidanta en la angulo, parolante neniun vorton, kiam oni vin priridis? Ŝi ne estas pli bona ol ĉiuj aliaj. Ŝi opiniis vin ĉarmeta knabeto, kaj ŝi ludis kun vi, — kiel ŝi ludus per majskarabo. Estis al ŝi indiferente, ke vi foriris. Kaj pri tiu libreto ŝi nenion sciis. Sed mi — mi bone scias, kie ĝi estas, kaj mi helpos al vi, serĉi ĝin. Mi scias preskaŭ ĉion.”

Kaj Johano ekkredis lin.

“Ĉu vi volas iri kun mi? — Ĉu vi volas serĉi kun mi?”

“Mi estas tiel laca”, diris Johano, “konsentu, ke ie mi dormas.”

“Envere, mi ne ŝatas dormi”, diris Esplorulo, “por tio mi estas tro vigla, — homo devas konstante rigardi kaj pensi. Sed momenteton mi lasos vin trankvila. — Ĝis morgaŭ.”

Poste li montris la plej amikan vizaĝon, kiun li povis montri, Johano fikse rigardis en la brilajn okuletojn, — ĝis kiam li vidis nenion alian. Lia kapo peziĝis, li klinis sin al la musko-kovrita dundeklivo. La okuletoj ŝajnis lumi kaj brili pli kaj pli malproksime, ĝis kiam ili estiĝis steloj sur la nigra ĉielo; estis, kvazaŭ li aŭdus la sonon de malproksimaj voĉoj, — kvazaŭ la tero sub li malproksimiĝus, — tiam lia pensado ĉesis.

X.

Jam antaŭ ol li vere vekiĝis, li malklare konsciis, ke io eksterordinara dum lia dormado al li okazis. Sed li nek avidis ekscii, kio ĝi estis, nek avidis rigardi ĉirkaŭen. Li volis returnen iri en sian sonĝon, kiu kiel malvigla nebulo malrapide sin retiris, — en tiu nebulo Robineta estis reveninta al li kaj karesinta liajn harojn, kiel antaŭe, — en tiu nebulo li estis revidinta sian patron kaj Preston, en la ĝardeno kun la lago.

“Aj!” tio estis doloro. Kiu lin pinĉis? — Johano malfermis la okulojn kaj en la griza matenkrepusko tuj antaŭ si vidis malgrandan homon, — kiu tiris liajn harojn. Li kuŝis en lito, kaj la lumo estis malhela kaj malegala, kiel en ĉambro.

Sed la vizaĝo, sin klinanta super li, subite al li rememorigis ĉiun mizeron, ĉion malgajan de la pasinta tago. Ĝi estis la vizaĝo de Esplorulo, malpli fantomeca kaj pli homeca, — sed same malbela kaj timiga kiel en la antaŭa vespero.

“Ho ne! — lasu min sonĝi”, li diris.

Sed Esplorulo skuegis lin: “Ĉu vi estas malsaĝa, maldiligentulo? Sonĝi estas malsaĝaĵo, per tio vi ne prosperos. Homo devas labori kaj pensi kaj serĉi. Tial vi estas homo.”

“Mi ne volas esti homo. Mi volas sonĝi.” —

“Tion neniu povas ŝanĝi, kaj kontraŭstaro neniel efikas. Vi devas. Nun vi estas sub mia gardado, kaj kun mi vi laboros kaj serĉos. Nur kun mi vi povos trovi, kion vi deziras. Kaj mi ne forlasos vin, antaŭ ol ni ĝin trovis.”

Johanon ekregis obtuza terurego. Sed estis, kvazaŭ supera potenco lin prenus kaj devigus. Senvole li sin submetis.

La dunoj, arboj kaj floroj estis malaperintaj. Li troviĝis en malgranda, krepuske lumumita ĉambreto, — ekstere li vidis, tiel malproksimen kiel li povis vidi, domojn — — domojn — — malgajajn kaj grizajn domojn en longaj unutonaj vicoj.

Ĉie densaj fumnuboj serpentumis supren kaj poste kiel bruna nebulo disvastiĝis sur la stratoj. Kaj sur la stratoj svarmis homoj, kiuj kiel grandaj, nigraj formikoj ĉiuflanken rapidis. Miksita bruo obtuze kaj senĉese supreniris el ilia maso.

“Rigardu, Johano”, diris Esplorulo, “ĉu tio ne estas bela? Ĉio tio estas homoj, kaj ĉiuj domoj, tiel malproksime kiel vi povas vidi, — ankoraŭ pli malproksime ol tiu blua, tie staranta turo, — estas ankaŭ plenaj de homoj, de supre ĝis malsupre. Ĉu tio ne estas rimarkinda? Ĉi tio estas io tute alia ol formikejo.” —

Johano aŭskultis kun timiga scivolo, kvazaŭ granda terura monstro estus montrita al li. Estis al li, kvazaŭ li starus sur la dorso de tiu monstro, kvazaŭ li vidus la nigran sangon flui tra la dikaj vejnoj, la malhelan spiron supreniri el centoj da nazotruoj. Lin kaptis teruro pro la malfeliĉ-anoncanta grumblado de la laŭtega voĉo.

“Rigardu, Johano, kiel rapide iras ĉiuj tiuj homoj”, Esplorulo parolis plu. “Vi povas vidi, ke ili rapidas kaj ion serĉas, ĉu ne vere? Sed amuze estas, ke neniu precize scias, kion li serĉas. Serĉinte kelkan tempon, ili renkontas iun — kiu nomiĝas Hejn[15] — — —”

“Kiu estas Hejn?” demandis Johano.

“Ho! unu el miaj bonaj konatoj, mi foje prezentos vin al li. Nu, tiu Hejn tiam diras: ‘Ĉu vi serĉas min?’ Post kio la homoj ordinare diras: ‘Ho ne! — vin ni ne serĉas!’ sed al tio Hejn ree respondas: ‘Vi tamen povas trovi nur min.’ Tiam ili tamen devas kontentiĝi kun Hejn.”

Johano komprenis, ke li parolis pri la morto.

“Kaj ĉu okazas ĉiam tiel, ĉiam?”

“Kompreneble, ĉiam. Sed ĉiutage aro da novuloj venas, kaj ĉiutage ili komencas serĉi, ne sciante kion, kaj ili serĉas kaj serĉadas, ĝis kiam fine ili trovas Hejn-on, — tiel okazas jam longan tempon kaj tiel sendube okazos ankoraŭ kelkan tempon.” —

“Ĉu ankaŭ mi trovos neniun alian, Esplorulo, neniun alian, sed nur — — —”

“Jes, iam tre certe vi trovos Hejn-on, sed tio estas indiferenta, jam serĉu — — — serĉadu! senhalte serĉadu!”

“Sed rilate al la libreto, Esplorulo, vi promesis al mi, trovi la libreton.”

“Nu! kiu scias! mi ne kontraŭdiris tion. Ni devos serĉi, ĉiam serĉi. Ĉiukaze ni scias, kion ni serĉas. Tion al ni instruis Se-mi-scius. Ekzistas homoj, kiuj serĉas dum sia tuta vivo, ne sciante, kion fakte ili serĉas. Ili estas la filozofoj, Johano. Sed kiam Hejn venas, tiam ankaŭ ilia serĉado finiĝas.”

“Tio estas terura, Esplorulo.”

“Ho ne, tute ne. Hejn estas tre bona viro. Sed li estas malprave malŝatata — —”

Iu ekster la ĉambro brumoviĝis sur la ŝtuparo. Klos! Klos! Klos! sonis sur la lignaj ŝtupoj.

Klos! Klos! la sonoj pli kaj pli multe proksimiĝis. Poste iu frapetis la pordon, kaj estis, kvazaŭ fero frapetus sur lignon.

Eniris viro. Li havis profunde enkaviĝintajn okulojn kaj longajn, malgrasajn manojn. Malvarma trablovo eniris en la ĉambreton.

“Nu, do!” diris Esplorulo. “Ĉu jen vi? ... eksidu! Ni ĵus parolis pri vi. Kiel vi fartas?”

“Multokupata! Multokupata!” — diris la longkreska viro kaj forviŝis la malvarman ŝviton de la osteca pala frunto.

Senmove kaj timeme Johano rigardis en la enkaviĝintajn okulojn, kiuj fikse sin direktis al li. Ili estis tre seriozaj kaj malhelaj, sed nek kruelaj, nek malamikaj. Post kelka tempo li ree spiris pli libere, kaj lia koro batis malpli forte.

“Tio estas Johano”, diris Esplorulo, “li aŭdis pri iu certa libreto, en kiu staras skribite, kial ĉio estas, kia ĝi estas, kaj ni kune ĝin serĉos, ĉu ne vere?” Kaj ĉe tio Esplorulo ridis multsignife.

“Ĉu vere? — nu, tio estas bona!” — amike diris la Morto, kaj li kapklinis al Johano.

“Li timas, ke li ĝin ne trovos, — sed mi diris al li, ke li diligente serĉadu.”

“Certe!” — diris la Morto, “diligente serĉadi, estas plej bone.”

“Li pensis, ke vi estas tiel terura. — Nun vi tamen vidas, Johano, ke vi eraris, ĉu ne vere?”

“Aĥ, jes!” bonvole diris la Morto, “pri mi oni parolas multon malbonan. Mia aspekto ne estas aminda, — sed miaj intencoj tamen estas bonaj.”

Li malforte ridetis kiel iu, kiu estas plena de pli seriozaj aferoj ol pri kiuj li parolas. Poste li direktis sian malhelan rigardon de Johano eksteren trans la grandan urbon.

Johano longan tempon ne kuraĝis paroli, fine li mallaŭte diris:

“Ĉu vi nun kunirigos min?”{17}

“Kion vi volas diri, mia knabo?” diris la Morto, rigardante supren el sia revado: “Ne! ankoraŭ ne. Vi devas plenkreski kaj estiĝi bona homo.”

“Mi ne volas estiĝi homo kiel la aliaj.”

“Nu, do! nu do!” diris la Morto, “tion nenio povas aliigi.”

Oni povis aŭdi, ke tio estas lia ĉiutaga esprimo. Li parolis plu:

“Mia amiko Esplorulo povas al vi instrui, kiel oni estiĝas bona homo. Tion oni povas laŭ diferencaj manieroj, sed Esplorulo ĝin bonege instruas. Estas io tre bela kaj dezirinda, esti bona homo. Ne malŝatu tion, knabeto!”

“Serĉu, pensu, rigardu!” diris Esplorulo.

“Certe, certe!” — diris la Morto; — kaj al Esplorulo li daŭrigis: “Al kiu vi kondukos lin?”

“Al doktoro Cifero, mia iama lernanto.”{18}

“Ho jes! li estas bona lernanto. Li estas belega ekzemplo de homo. Preskaŭ perfekta en sia speco.”

“Ĉu mi revidos Robineta-n?” — tremetante demandis Johano.

“Pri kiu la knabeto parolas?” — demandis la Morto.

“Ho! li jam estis enamiĝinta kaj imagis esti elfo, hi! hi! hi!” — kaŝmalice ridis Esplorulo.

“Ne! kara knabo, tio estas neebla”, — diris la Morto, “tiajn aferojn doktoro Cifero baldaŭ forgesigos al vi. Kiu serĉas, kion ni serĉas, tiu devas perdi ĉion alian. Ĉio aŭ nenio.”

“Mi faros el li modelan, perfektan homon, — mi montros al li, kio fakte estas enamiĝo, tiam li ja sukcesos, esplore traigi sin tra ĉio.”

Kaj Esplorulo gaje ridis, — la Morto ree direktis siajn nigrajn okulojn al la kompatinda Johano, kiu kun peno retenis plorĝemon; ĉar li hontis antaŭ la Morto.

Ĉi tiu subite leviĝis. — “Mi devas foriri”, li diris, “mi babilforigas mian tempon. Multo estas tie ĉi farota. Bonan tagon, Johano! — ni ja revidos unu la alian. Vi ne timu min!”

“Mi vin ne timas, — mi dezirus, ke vi kunprenu min kun vi. Mi petas: kunprenu min!”

Sed la Morto malsevere repuŝis lin de si, al tiaj petoj li kutimiĝis.

“Ne! Johano, iru al via laboro, serĉu kaj rigardu! Ne demandu min plu! Mi demandas nur unu fojon, kaj tiam vi havos sufiĉan tempon.”

Kiam la Morto estis malaperinta, Esplorulo denove kondutis tre senbride. Li saltis trans seĝojn, ruliĝis sur la planko, grimpis sur ŝrankon kaj sur la fajrejobreton kaj plenumis kaprompajn artaĵojn en malfermitaj fenestroj.

“Tio estis Hejn! mia bona amiko Hejn!” li ekkriis, “ĉu vi ne trovis lin ĉarmeta? Li aspektas nur iomete malbele kaj kiel grumblulo. Sed li povas ankaŭ esti tre gaja, kiam lia laboro plaĉas al li. Sed ofte ĝi enuigas lin, ĉar ĝi estas iom unutona.”

“Kiu diras al li, Esplorulo, kien li devas iri?”

Esplorulo inside kaj esplore alrigardis Johanon.

“Kial vi demandas tion? — Li iras laŭ sia propra vojo, — li kaptas, kiun li povas kapti.”

Poste Johano spertis, ke tio alie okazas. Sed nun li certe kredis, ke Esplorulo parolis la veron en ĉio.

Ili suriris la straton kaj sin movis inter la svarmanta homamaso. La nigraj homoj iris miksite, ili ridis, parolis tiel gaje, ke Johano devis miregi. Li vidis, ke Esplorulo klinsalutis al multaj, sed neniu respondis la saluton, ĉiuj rigardis antaŭ sin kvazaŭ nenion vidante.

“Nun ili iras kaj ridas”, diris Esplorulo, “kvazaŭ neniu el ili min konus. Sed tio nur ŝajnas tiel. Kiam mi estas duope kun ili, ili ne povas malatenti min, kaj tiam ili ne estas tiel gajaj.” — Kaj dum la promenado Johano konsciis, ke iu iras malantaŭ li. Rigardante posten, li vidis la altkreskan, palan viron, kiu per longaj neaŭdeblaj paŝoj iris inter la homamaso. Li kapklinis al Johano.

“Ĉu la homoj ankaŭ vidas lin?” Johano demandis Esplorulon.

“Jes, tre certe! ĉiuj lin vidas, sed ankaŭ lin ili ne volas koni: Nu, mi ne envias ilin pro tiu fiereco!”

La movado kaj bruo ĵetis Johanon en specon de duonsveno, per kiu li forgesis sian ĉagrenon. La mallarĝaj stratoj kaj la altaj domoj, kiuj dispartigis la ĉiel-bluon en rektajn striegojn; la homoj, kiuj lin preteriris de antaŭe kaj de malantaŭe; la rulbruado kaj la tamburado de la veturiloradoj forpelis la maljunajn viziojn de tiu nokto kiel ventego la bildojn en la akvosupraĵo. Estis al li, kvazaŭ ekzistus nenio alia krom muroj, fenestroj kaj homoj, — kvazaŭ li devus partopreni en la marŝado, en la senripoza, senspira moviĝado.

Poste ili venis en senbruan kvartalon, kie staris domo kun malhele grizaj, senornamaj fenestroj. Ĝi aspektis severe kaj malamike. Interne regis malbruo, kaj Johano flaris miksaĵon de fremdaj, akraj odoroj, el kiuj plej multe distingiĝis la mucida aero de kelo. En ĉambro, plena de mirigaj laboriloj, sidis soleca viro. Li estis ĉirkaŭata de libroj, glasoj kaj kupraj laboriloj, ĉiuj nekonataj de Johano. Unu sola sunradio falis trans lian kapon en la ĉambron kaj brilis sur boteloj kun belege koloritaj fluidaĵoj. La viro streĉe rigardis tra kupra tubo kaj ne levis la okulojn.

Kiam Johano proksimiĝis, li aŭdis lin murmuri: “Se-mi-scius! Se-mi-scius!”

Flanke de la viro, sur longa, nigra benketo, kuŝis io blanka kaj lana, kion Johano ne bone povis distingi.

“Bonan matenon, doktoro!” diris Esplorulo; sed la doktoro ankoraŭ ne rigardis supren.

Tiam Johano ektimis, ĉar la blanka objekto, kiun li streĉe rigardis, subite per spasmaj ektiroj komencis moviĝi. Kion li vidis, estis la blanka ventrolanugo de kunikleto. La kapeto kun la moviĝema nazo kuŝis malantaŭen klinita en feraĵo, kaj la kvar piedetoj estis streĉe ligitaj flanke de la korpo. Mallonge daŭris la senespera klopodo, liberigi sin, poste la besteto ree kuŝis senmove, kaj nur la rapida movado de la sangoruĝa gorĝo montris, ke ĝi vivas ankoraŭ.

Kaj Johano vidis la rondan bonan okulon, kiu tiel streĉe rigardis en senpotenca angoro kaj estis, kvazaŭ li ĝin rekonus. Aĥ! ĉu ĝi ne estis la mola korpeto, sur kiu li estis ripozinta en tiu unua, feliĉega elfonokto? Iamaj rememoroj perforte vekiĝis en li. Li kuris al la besteto.

“Atendu! atendu! kompatinda kuniklo, mi helpos al vi.” — Kaj rapide li penis malligi la ŝnuretojn, kiuj ŝirpenetris en la delikatajn piedetojn.

Sed ambaŭ liaj manoj samtempe estis kaptataj, kaj akra rido aŭdiĝis ĉe lia orelo.

“Kion tio signifas, Johano? Ĉu vi estas ankaŭ tiel infaneca? Kion do la doktoro pri vi opiniu?”

“Kion volas tiu knabo? kial li estas tie ĉi?” mirigite demandis la doktoro.

“Li volas estiĝi homo, tial mi kondukis lin al vi. Sed li estas ankoraŭ iom malgranda kaj infaneca. Ĉi tio ne estas la maniero serĉi, kion vi serĉas, Johano!”

“Ne! ĉi tio ne estas la maniero”, diris la doktoro.

“Doktoro, malligu tiun kunikleton!” Sed Esplorulo tiel pinĉis lin per ambaŭ manoj, ke li volverampe kuntiriĝis.

“Kion ni interkonsentis, vireto?” li siblis al li en la orelon. “Ni serĉu, ĉu ne vere? Ni ne estas tie ĉi en la dunoj, ĉe Konvolvulido kaj ĉe multaj bestoj. Ni devas estiĝi homoj, — homoj! ĉu vi komprenas? Se vi volas resti infano, — se vi ne estos sufiĉe forta por helpi al mi, — mi ne plu min okupos pri vi; tiakaze vi serĉu tutsola!”

Johano silentis kaj kredis. Li volis esti forta. Li fermis la okulojn, por ne vidi la kunikleton.

“Mia kara knabo!” diris la doktoro, “ŝajnas, ke vi estas ankoraŭ tro sentema por komenci. Estas vere: la unuan fojon vidi ion tian, estas terure. Mi mem ĉiam tre malvolonte ĝin vidas — kaj ĝin evitas kiel eble plej multe. Sed kelkafoje ĝi estas nepre necesega. Kaj vi devas kompreni: ni estas homoj kaj ne bestoj, — kaj la feliĉo de la homaro kaj de la scienco estas pli grava ol tiu de kelkaj kunikloj.”

“Ĉu vi aŭdas!?” diris Esplorulo, “la scienco kaj la homaro!”

“La sciencisto”, parolis plu la doktoro, “staras pli alte ol ĉiuj aliaj homoj. Sed tial li devas senigi sin de la malgrandaj kompatemoj, kiuj ordinare karakterizas la homojn, kaj anstataŭigi ilin per tiu unu granda afero: la scienco. Ĉu vi volas estiĝi tia homo? ĉu vi pensas, ke tio estas via destiniĝo, mia knabo?”

Johano hezitis, — same kiel la majskarabo li ankoraŭ ne precize sciis, kio estas destiniĝo.

“Mi volus trovi la libreton”, li diris, “pri kiu Se-mi-scius parolis.”

La doktoro aspektis mirigite kaj demandis: “Se-mi-scius?”

Sed Esplorulo rapide diris: “Li volas, doktoro, mi scias, ke li volas. Li volas serĉi la plej altan saĝecon, li volas kompreni la kvintesencon de la aferoj.”

Johano kapklinis. “Jes!” — Kiom li sciis, tio efektive estis lia celo.

“Nu, tiakaze vi devas esti forta, Johano, kaj ne malgranda kaj ne trosentema. Tiam mi helpos al vi. Sed pripensu: Ĉio aŭ nenio.”{19}

Kaj Johano per tremetantaj manoj helpis denove volvi la malligitajn ŝnuretojn ĉirkaŭ la kruretojn de la kunikleto.

XI.

“Nun ni vidos”, Esplorulo diris, “ĉu mi povos montri al vi tiom da belo, kiom montris Konvolvulido.”

Kaj post kiam ili adiaŭdiris al la doktoro kaj promesis baldaŭ reveni, li kondukis Johanon tra ĉiuj partoj de la granda urbo, — li montris al Johano, kiel vivas la granda monstro, — kiel ĝi spiras kaj sin nutras, — kiel ĝi digestas sin mem kaj denove elkreskas el si mem.

Sed plej multe li ŝatis la malgajajn popolkvartalojn, kie la homoj loĝas dense amasiĝintaj, kie ĉie estas malhele grize kaj malpurete kaj la aero peza kaj sufoka.

Li iris kun Johano en iun el la vastaj konstruaĵoj, el kiu eliris la fumo, kiun Johano estis vidinta la unuan tagon. Tie regis surdiga bruego, — ĉie aŭdiĝis laŭtaj tamburado, zumado kaj muĝado, ĉio tremis kaj ŝanceliĝis, — grandaj radoj turniĝadis, kaj longaj rimenoj serpente ŝoviĝis antaŭen; la muroj kaj la planko estis nigraj, la fenestroj estis rompiĝintaj aŭ kovritaj per polvo. Alte leviĝis la gigantaj fumturoj super la nigra konstruaĵo kaj supren sendis dikajn, serpentajn kolonojn el fumo. En tiu ĥaoso de radoj kaj laboriloj Johano vidis amason da homoj kun pala vizaĝo, nigraj manoj kaj vestoj, senparole kaj senripoze laborantaj.

“Kiuj ili estas?” li demandis.

“Radoj, ankaŭ radoj”, ridante respondis Esplorulo, “aŭ homoj, se tia nomo pli bone al vi plaĉas. Kion ili faras tie, tion ili faras ĉiam denove tagon post tago. En tiu maniero oni povas ankaŭ esti homo, — laŭ ilia speco kompreneble!”

Kaj ili venis en malpurajn stratetojn, kie la strieto de la ĉielbluo ŝajnis mallarĝa kiel fingro kaj krome malheligita per ekstere pendantaj vestaĵoj. Tie la homoj preme svarmis, ili dispuŝegis unuj la aliajn, kriis, ridis kaj kelkfoje ankaŭ kantis. En la domoj la ĉambretoj estis tiel malvastaj, tiel mallumaj kaj sufokaj, ke Johano apenaŭ kuraĝis spiradi. Li vidis ĉifone vestitajn infanojn, kiuj rampis sur la sentapiŝa planko, kaj junajn knabinojn kun malordiĝintaj haroj, kiuj kantetis melodietojn al malgrasaj, palaj suĉinfanoj. Li aŭdis la homojn disputi kaj reciproke sin ofendi, — kaj ĉiuj vizaĝoj ĉirkaŭ li aspektis lace aŭ stulte kaj indiferente.

Ĉio tio atakis Johanon kun terura ĉagreno, kiu havis nenion komunan kun lia antaŭa ĉagreno, — tio hontigis lin.

“Esplorulo”, demandis li, “ĉu tiuj homoj ĉiam vivis tie ĉi, tiel terure kaj mizere? Ankaŭ kiam mi — — —”

Li ne kuraĝis paroli plu.

“Certege, — kaj tio estas feliĉa. Ili tute ne vivas terure kaj mizere, ili kutimiĝis al tio kaj ne komprenas sian situacion. Ĝi estas stulta, indiferenta kanajlaro. Rigardu tie tiujn du virinojn, sidantajn antaŭ sia pordo! Ili rigardas tiel kontente en la malpuran straton, kiel vi antaŭe en viajn dunojn! Pro tiuj homoj vi ne bezonas plori, same bone vi povus plori pro la talpoj, kiuj neniam vidas la taglumon.”

Kaj Johano nek sciis, kion respondi, nek ankaŭ, kial li tamen devis plori.

Kaj meze de la laŭtaj pelado kaj svarmado li konstante vidis la palan viron kun la kavaj okuloj, irantan plu per senbruaj paŝoj.

“Li tamen estas bona viro, ĉu ne vere?” diris Esplorulo, “ĉar li forkondukas de ĉi tiu loko la homojn. Spite de tio ili tie ĉi tre lin timas.”

Kiam la nokto estis falinta kaj centoj da lumetoj per la vento ĵetis longajn luliĝantajn bildojn en la malhelan akvon, ili ambaŭ iris laŭ la longaj, senbruaj stratoj. La malnovaj, altaj domoj ŝajnis dormi, lace apogante sin unu al la alia. La plej multaj estis fermintaj la okulojn. Sed tie kaj tie ĉi krepuske lumis fenestro en malhela, flava brilo.

Esplorulo diris al Johano longajn rakontojn pri la homoj, kiuj loĝis malantaŭ tiuj fenestroj, pri la doloroj, kiujn ili tie devis suferi, kaj pri la batalo tie farata inter mizero kaj vivodeziro. Li ne indulgis lin, — la plej malgajan, la plej malnoblan kaj la plej vulgaran li elektis, — kaj li grimacridis pro plezuro, kiam Johano paliĝis kaj silentis ĉe liaj plej teruraj rakontoj.

“Esplorulo”, subite demandis Johano, “ĉu vi scias ion pri la Granda Lumo?”

Li pensis, ke tiu ĉi demando liberigos lin el la mallumo, kiu pli dense kaj pli preme ĉirkaŭ li amasiĝis.

“Babilaĵoj! Babilaĵoj de Konvolvulido!” diris Esplorulo. “Ĥimeroj kaj revaĵoj! Ekzistas nur homoj — kaj mi mem. Ĉu vi pensas, ke iu Dio aŭ io tia sin amuzus regi tian tie ĉi sur la tero troviĝantan miksamasaĉon? Kaj tia granda lumo ne restigus tiom da homoj en mallumo.”

“Kaj tiuj steloj, tiuj steloj!?” demandis Johano, kvazaŭ atendante, ke tiu videbla grandeco povus plialtigi por li la malaltan.

“Tiuj steloj!? — Ĉu vi scias, pri kio vi parolas, knabeto? Tiuj lumetoj tie supre ne estas kiel la lanternoj, kiujn vi tie ĉi vidas ĉirkaŭ vi. Ili ĉiuj estas mondoj, ĉiu estas pli granda ol ĉi tiu mondo kun siaj miloj da urboj, kaj en la mezo ni ŝvebas kiel malgranda polveto, kaj ne ekzistas malsupro aŭ supro, kaj ĉe ĉiuj flankoj estas mondoj, ĉiam denove mondoj, kaj tio neniam, neniam finiĝas.”

“Ne! Ne!” time kriis Johano, “ne diru tion! ne diru tion! Mi vidas lumetojn sur vasta malluma fono super mi.”

“Jes, vidi vi povas nur lumetojn. Eĉ se vi rigardus supren dum via tuta vivo, vi vidus nenion alian krom la lumetoj sur malluma fono super vi. Sed vi povas scii, vi devas scii, ke ili estas mondoj, nek supre nek malsupre, meze de kiuj ĉi tiu terbuleto kun sia mizera, svarmanta homo-miksaĵaĉo estas nenio, — kaj kiel nenio malaperos. Ho, ne parolu plu pri ‘la steloj’, eĉ se ili estus kelkaj dekduoj, tio estas tamen sensencaĵo.” —

Johano silentis. La grandeco, kiu plialtigu la malalton, ĝin frakasis.

“Antaŭen”, diris Esplorulo, “nun ni iros por rigardi ion gajan.”

Tiam kaj tiam la ondoj de ĉarmeta tirtona muziko venis renkonte al ili. Apud la malhela kanalo staris vasta domo, el kies multaj, altaj fenestroj la lumo hele disvastiĝis eksteren. Longa vico de veturiloj staris antaŭ ĝi. La hufofrapado de ĉevaloj kaverneĥe sonis tra la nokta malbruo, kaj iliaj kapoj ŝajnis kline diri: jes! jes! Brilaj lumetoj radiis sur la arĝentaj butonoj de la jungilaro kaj sur la lako de la veturiloj.

Interne estis multego da lumo. Duonblindigite Johano rigardis en la brilon de centoj da flamoj, de miksitaj koloroj, de speguloj kaj floroj. Malpezaj figuroj ŝvebis laŭlonge de la fenestroj, proksimiĝante, kliniĝante kun ridado kaj gestoj de la manoj. Ĝis malproksime en la salonoj sin movadis riĉe ornamitaj homoj per malrapidaj paŝoj aŭ per rapidaj balanciĝantaj turniĝadoj. Miksita bruo de ridado kaj gajaj voĉoj, trenpaŝoj kaj susurantaj vestoj penetris ĝis sur la strato, forportataj sur la ondoj de dolĉa, duonsveniga muziko, kiun Johano jam aŭdis de malproksime. Sur la strato, tre apud la fenestroj, staris du malhelaj figuroj, de kiuj nur la vizaĝoj estis strange kaj malegale lumumitaj de la brilo, en kiun ili avide rigardis.

“Tio estas bela, tio estas belega!” kriis Johano; li havis ĝuegon, vidante tiom da koloroj, lumo kaj floroj. “Kio tie okazas? Ĉu ni povas eniri?”

“Vere? Ĉu vi opinias ĉi tion vere bela? Aŭ ĉu eble vi preferas kuniklan kavernon? — Rigardu, kiel tiuj homoj ridas, sin klinas kaj brilas; rigardu, kiu rememorigis lin pri ĝi. Sed ĉio tie ĉi estis pli la balo en la kunikla kaverno, kaj multon li vidis, kiel gravaj kaj glataj tiuj viroj estas, kiel multkoloraj kaj ornamitaj tiuj virinoj! Kaj kian atenton ili metas al la dancado, kvazaŭ ĝi estus la plej grava afero de la mondo.” — Johano returnen pensis pri granda kaj pli brila. La junaj virinoj kun siaj riĉe ornamitaj kostumoj ŝajnis al li belaj kiel elfoj, kiam ili levis la longajn, nudajn brakojn kaj duone flanken turnis la kapon dum la dancado. La servistoj gravmiene rondiris kun respektaj klinadoj, prezentante delikatajn trinkaĵojn.

“Kiel belege! kiel rave!” ekkriis Johano.

“Tre bele, ĉu ne vere?” diris Esplorulo. “Sed nun rigardu iom pli malproksimen ol ĝis la pinto de via nazo. Vi vidas nur ĉarmajn, ridantajn vizaĝojn, ĉu ne vere? — Nu, la plej granda parto de ĉiuj tiuj ridetoj estas mensogo kaj afekto. Tiuj afablaj, maljunaj sinjorinoj je la flanko sidas tie kiel hok-fiŝkaptistinoj ĉirkaŭ lago; tiuj junaj virinoj estas la lognutraĵo, la sinjoroj estas la fiŝoj. Kaj kiel ajn ĉarme ili nun babilas, ili malice envias al si reciproke ĉiun kaptaĵon. Se unu el tiuj junaj virinoj sin amuzas, tio okazas, ĉar ŝi estas pli bele vestita aŭ logis ĉirkaŭ si pli multajn sinjorojn ol la aliaj, kaj la plezuro de la sinjoroj precipe naskiĝas pro tiuj nudaj koloj kaj brakoj. Malantaŭ ĉiuj tiuj ridantaj okuloj kaj amikaj lipoj sin kaŝas io tute alia. Eĉ tiuj respektplenaj servistoj pensas tute ne respekte. Se subite montriĝus, kion ĉiuj vere pensas, la festo baldaŭ ĉesus!”

Kaj kiam Esplorulo ĉion al li montris, Johano klare vidis la afekton sur vizaĝoj kaj ĉe gestoj, kaj la vantecon, envion kaj enuon, kiuj rigardis tra la ridantaj maskoj aŭ subite montriĝis, kiam unu momenton tiu masko estis forigita.

“Nun”, diris Esplorulo, “oni ne ĝenu ilin. Tiuj homoj ja devas amuziĝi. Kaj alie ili ne scias fari tion.”

Johano sentis, ke iu staras malantaŭ li, kaj rigardis posten. Li vidis la bone konatan, altkreskan figuron. La pala vizaĝo estis kaprice lumumita de la hela brilo, tiel ke la okuloj aspektis kiel grandaj malhelaj makuloj. Mallaŭte li murmuretis al si mem kaj fingre montris en la helan salonon.

“Rigardu”, diris Esplorulo, “ree li estas elektanta.”

Johano rigardis, kien la fingro montris. Kaj li vidis, ke la maljuna sinjorino momenteton fermas la okulojn dum sia interparolado, kaj ke ŝi metas la fingron sur la frunton; kaj ke la bela, juna knabino unu momenteton interrompas sian treniĝadon kaj rigardas antaŭ sin kun subita ektremo.

“Kiam?” Esplorulo demandis la Morton.

“Tio estas mia afero”, ĉi tiu respondis.

“Mi volas ankoraŭ unu fojon montri al Johano ĉi tiun saman societon”, diris Esplorulo kaj grimacante okulumis. “Ĉu tio estas ebla?”

“Hodiaŭ vespere?” demandis la Morto.

“Kial ne?” diris Esplorulo. “Horoj kaj tempo ne ekzistas. Kio estas nun, estis ĉiam, kaj kio fariĝos, jam fariĝis.”

“Mi ne povos akompani vin”, diris la Morto, “mi havas tro multan laboron. Sed diru la nomon de tiu, kiun ni ambaŭ konas, kaj ankaŭ sen mi vi bone trovos la vojon”{20}.

Poste ili iris dum kelka tempo tra la solecaj stratoj, kie la gasflamoj briletadis en la noktovento kaj la malhela, malvarma akvo ondmovetiĝis kontraŭ la kanalbordoj. La mola muziko sonis pli kaj pli malforte kaj fine formortis en la grandan ripozon, kiu kuŝis super la urbo.

Jen subite kun plenaj resonantaj metalsonoj aŭdiĝis de supre laŭtega kaj festa kanto.

Subite ĝi falis malsupren de la alta turo, sur la dormantan urbon — en la malgajan, malluman animon de la malgranda Johano. Mirigite li rigardis supren. La sonoril-kantado daŭriĝis kun klara, kvieta sono, kiu kvazaŭ ĝojkriante sin levis kaj potence disŝiris la mortan malbruon. Strangaj al li ŝajnis tiuj gajaj tonoj, tiu festokanto meze de trankvila dormo kaj malhela funebro.

“Tio estas la sonorilo”, diris Esplorulo, “ĝi estas ĉiam egale ĝoja, de unu jaro al alia. Ĉiuhore ĝi kantas ĉi tiun saman kanton kun egala forto kaj gajeco. Kaj nokte ĝi sonas pli gaje ol tage, — kvazaŭ la sonorilo ĝojkrius, ke ĝi ne bezonas dormi, ke ĝi ĉiam sen interrompo feliĉe povas kanti, kie miloj sub ĝi ploras kaj suferas. Sed plej gaje ĝi sonas, kiam iu mortis.”

Ankoraŭfoje la ĝojbruanta sonorado leviĝis.

“Iam, Johano”, parolis plu Esplorulo, “malantaŭ tia fenestro en senbrua ĉambreto brulos malforta lumeto. Malgaja lumeto, kiu revante tremetos kaj dancigos la ombrojn sur la muro. Ne estos bruo en la ĉambro, nur tiam kaj tiam mallaŭta subpremita plorĝemo. Lito staros tie kun blankaj kurtenoj, kun longaj ombroj en la faldoj. Kaj en tiu lito io kuŝos, — blanka kaj senmova. Tio estos la iama Johano. — Ho, tiam tiu sama kanto laŭte kaj gaje penetros ĝis en tiu ĉambro kaj prikantos lian unuan horon post lia morto.”

Dek du fortaj batoj kun longaj intertempoj sonoregis tra la aero. Ĉe la lasta bato subite Johanon ekregis kvazaŭ sonĝo, — li ne iris plu, sed ŝvebis kelkan distancon super la strato, tenante la manon de Esplorulo. Rapide la domoj kaj lanternofostoj preterflugis. La domoj nun staris malpli densariĝintaj, — kun misterplenaj malhelaĵoj inter si, — kie la gaslumo kaprice lumumis truegojn, lagetojn, rubaĵon kaj trabojn. Fine venis granda pordego, kun nigraj kolonoj kaj alta kradpordo. Dum unu palpebrumo ili ĝin transŝvebis kaj malsupreniĝis sur malseketan herbon flanke de alta sablomonteto. Johano pensis, esti en ĝardeno, ĉar li aŭdis la bruetadon de arboj ĉirkaŭe.

“Nun bone atentu, Johano, kaj poste ankoraŭ asertu, ke mi ne estas pli kapabla ol Konvolvulido.”

Poste Esplorulo laŭte vokis mallongan, malgajan nomon, kiu tremigis Johanon{20}. De ĉiuj flankoj la mallumo ripetis la sonon, kaj la vento turniĝante, muĝante ĝin portis supren, ĝis kiam fine ĝi mortis en la alta aero.

Kaj Johano vidis, kiel la herbotrunkoj superstaris lian kapon kaj kiel la malgranda ŝtono, ĵus kuŝanta antaŭ liaj piedoj, nun al li malhelpis rigardi antaŭ sin. Esplorulo, ĉe lia flanko, same malgranda kiel li, ambaŭmane kaptis la ŝtonon kaj per ĉiuj fortoj ĝin turnis. Miksita vokado de malfortaj, altaj voĉetoj leviĝis de la malkovrita tero.

“He, hola! kiu faris tion? — Kio estas tio? — Stultulo!” miksite kriis la voĉetoj.

Johano vidis nigrajn estaĵetojn rapide kaj miksite kuri tien kaj reen. Li rekonis la rapidmovan, nigran skarabon, la brile-brunan forfikulon kun la maldikaj preniloj, oniskojn kun rondaj dorsoj kaj serpentsimilajn skolopendrojn. En la mezo, longa lumbriko fulmorapide retiriĝis en sian trairejon.

Esplorulo rekte iris tra la krianta kaj insultanta araĉo al la trairejo de la lumbriko.

“Hola! longa, nuda kanajlo! — tuj aperu kun via ruĝa pinta nazo!” kriis Esplorulo.

“Kion vi volas!” demandis la lumbriko el la profundo.

“Eliru, ĉar mi volas eniri, ĉu vi komprenas, mizera termanĝisto!”

Singarde la lumbriko ŝovis el la malfermaĵo sian pintan kapon, palpis per ĝi kelkajn fojojn, kaj poste la nuda, maldika korpo malrapide ŝoviĝis al la supraĵo.

Esplorulo rigardis ĉirkaŭen al la aliaj bestoj, kiuj scivole ĉirkaŭ li ariĝis.

“Unu el vi akompanu nin kaj lumumu al ni. Ne, nigra skarabo, vi estas tro dika, kaj pro vi, milkrurulo, min ekregus kapturniĝo — Ha, forfikulo! via vizaĝo plaĉas al mi. Akompanu nin kaj portu la lumon inter viaj preniloj! — Kuradema skarabo, kuru! kaj serĉu erarlumon aŭ alportu torĉon el putranta ligno.”

La bestojn ekregis respekto pro lia ordona voĉo, kaj ili obeis.

Poste ili malsupreniris en la koridoron de la lumbriko. Antaŭe iris la forfikulo kun la lumanta lignopeco, ĝin sekvis Esplorulo, poste Johano. Estis tre mallume tie malsupre. Malklare Johano vidis la sablerojn malforte heligitajn de la blua lumeto. Ili ŝajnis esti tiel grandaj kiel ŝtonoj, duone travideblaj kaj poluritaj je glata, fortika muro per la korpo de la lumbriko. Ĉi tiu scivole sekvis kiel lasta. Johano vidis malantaŭ si ĝian pintan kapon, kiu jen subite antaŭeniĝis, jen ree atendis, ĝis kiam la longa korpo ŝovatingis ĝin. Senparole ili malsupreniris — longe kaj profunden. Kie al Johano la vojo estis tro kruda, Esplorulo lin apogis. Ŝajnis, ke la fino ne venos; ĉiam venis novaj sableroj, — kaj konstante la forfikulo rampis plu kaj plu, sin direktante laŭ la kurbiĝoj de la koridoro. Fine la vojo estiĝis pli larĝa, kaj la muroj divergis. La sableroj estiĝis nigraj kaj malseketaj; supre ili formis arkaĵon, laŭlonge de kiu akveroj faris brilajn striojn kaj tra kiu arboradikoj sin disetendis kiel rigidiĝintaj serpentoj.

Jen subite antaŭ la rigardo de Johano leviĝis perpendikulara vando, nigra kaj alta, kiu limis al li la tutan spacon. La forfikulo sin turnis.

“Jen, do! Nun ni devos atingi la alian flankon. La lumbriko povos helpi al ni, ĉar ĝi konas la vojon tie ĉi.”

“Antaŭen, montru al ni la vojon!” diris Esplorulo.

Malrapide la lumbriko ŝovis la maldikan korpon ĝis la nigra vando kaj serĉante pripalpis ĝin. Johano vidis, ke ĝi estas el ligno. Tie kaj aliloke ĝi estis forputrinta je bruna substanco. En tian lokon la lumbriko enboriĝis, kaj la longa, fleksema korpo en ĝin forglitis je tri intertempoj.

“Nun estas via vico enrampi!” diris Esplorulo, kaj li puŝis Johanon en la malgrandan rondan malfermaĵon. Momenton ĉi tiu opiniis sufokiĝi en la mola, malseketa vermotruita ligno; poste li sentis, ke lia kapo liberiĝas, kaj kun peno li elglitis el la truo. Vasta spaco ŝajnis lin ĉirkaŭi. La tero estis malmola kaj malseketa, la aero densa kaj netolereble sufoka. Apenaŭ Johano kuraĝis spiri kaj atendis en nedirebla angoro.

Li aŭdis la voĉon de Esplorulo, kiu sonis kvazaŭ en vasta kavo.

“Ĉi tien, Johano, sekvu min!”

Antaŭ si li sentis, ke la tero leviĝas je monto. — Ĉe la mano de Esplorulo li ĝin surgrimpis en la profunda mallumo. Estis, kvazaŭ li irus sur tapiŝo, kiu elaste moviĝis sub liaj paŝoj. Li faletis pro fosaĵoj kaj altaĵoj kaj sekvis Esplorulon, kiu trenis lin antaŭen ĝis ebena loko, kie li sin alkroĉis al longaj trunketoj, kiuj en liaj manoj estis kiel flekseblaj kanoj.

“Ĉi tie ni bone staras! — Lumon!” kriis Esplorulo.

Jen la senbrila lumo kun sia portanto proksimiĝis, alterne malleviĝante kaj leviĝante. Ju pli multe ĝi proksimiĝis kaj ju pli multe la malforta lumo plenigis la spacon, des pli terure la premsento ekregis Johanon.

La monto, kiun li supreniris, estis longa kaj blanka; la kanoj, al kiuj li kroĉiĝis, estis brunaj kaj krispe malsupreniĝis kiel brilantaj ondoj.

Li rekonis la rektan figuron de homo, kaj la frostotremiga ebenaĵo, sur kiu li staris, estis la frunto.

Antaŭ li kuŝis, kiel du profundaj, malhelaj fosaĵoj, la enfalintaj okuloj, kaj blua lumo falis sur la maldikan nazon kaj la malhele grizajn lipojn, malfermitajn per terura, rigida rido de mortinto.

El la buŝo de Esplorulo sonis akra rido, kiu tuj mortis inter la malseketaj lignaj vandoj.

“Tio estas surprizo, Johano!”

La longa lumbriko alrampis inter la faldoj de la mortotuko; ĝi singarde ŝoviĝis plu laŭlonge de la mentono kaj glitis trans la streĉitajn lipojn en la nigran buŝon.

“Ĉi tiu estas la plej bela el la balsalono, tiu, kiun vi trovis pli bela ol elfon. Tiam dolĉaj odoroj disvastiĝis el ŝiaj vestoj kaj haroj, tiam ŝiaj okuloj kokete rigardis, kaj ŝiaj lipoj ridis. — Rigardu ŝin nun!”

Spite de la teruro, kiu ekregis Johanon, liaj okuloj montris nekredemon. Tiel rapide? — Tiu ĵusa belegeco jam tiel baldaŭ — — —?

“Ĉu vi ne kredas al mi?” grimacridis Esplorulo. “Duona jarcento jam pasis de post tiu tempo. Nek horo nek tempo ekzistas. Kio iam estis, ĉiam estos, kaj kio estos, ĉiam estis. Tion vi ne povas imagi, sed tion vi devas kredi. Ĉi tie ĉio estas vera, ĉio, kion mi montras al vi, estas vera! vera! Tion Konvolvulido ne povis diri.”

Grimacridante Esplorulo saltis tien kaj reen sur la vizaĝo de la mortinto kaj plenumis la plej abomenan ŝercaĵon. Li sidigis sin sur la brovo kaj je la longaj okulharoj tirmalfermis la palpebron. La okulo, kiun Johano antaŭe vidis gaje brilanta, fikse, malbrile kaj sulkplene blanka rigardis en la krepuskan lumeton.

“Denove antaŭen!” kriis Esplorulo, “pli multe estas rigardote!”

La lumbriko malrapide rampe reaperis el la dekstra buŝangulo, kaj la terura vojaĝo estis daŭrigata.

Ne returnen, — sed laŭlonge de aliaj, same longaj kaj malgajaj vojoj.

“Nun ni vidos maljunulon”, diris la lumbriko, kiam ree nigra vando baris la vojon. — “Ĉi tiu jam tre longe kuŝas tie ĉi.”

La vidaĵo estis malpli terura ol la antaŭan fojon. Johano vidis nur miksitan mason, el kiu elstaris brunaj ostoj. Centoj da vermoj kaj insektoj senbrue manĝetadis. La lumo kaŭzis ekbolon.

“De kie vi venas! — Kiu alportas lumon ĉi tien? — Tiun ni ne bezonas.”

Kaj rapide ili malaperis inter faldojn kaj en kavaĵojn. Sed ili rekonis samspeculon.

“Ĉu vi estis ĉi apude?” demandis la vermoj. “La ligno ankoraŭ estas malmola.”

La unua vermo neis. — “Ĝi volas rezervi por si mem la okazan profitaĵon”, mallaŭte diris Esplorulo al Johano.

Ili iris plu. — Esplorulo klarigis kaj montris tiujn, kiuj estis konataj de Johano. Li montris malbeliĝintan vizaĝon kun fikse rigardantaj, elorbitiĝintaj okuloj, dikaj nigraj lipoj kaj vangoj.

“Li estis iam grava sinjoro”, li gaje diris; “vi devus esti vidinta lin, tiel riĉan, tiel eminentan kaj tiel tromemfidan. Lian ŝvelon[16] li konservis.

Tiel ili iris plu, tie estis ankaŭ malgrasaj, ftizo-konsumiĝintaj kadavroj kun blankaj haroj, kiuj blue brilis en la malforta lumo, kaj malgrandaj infanoj kun grandaj kapoj kaj maljune aspektantaj vizaĝoj de pensemuloj.

“Rigardu, tiuj maljuniĝis nur post sia morto!” diris Esplorulo.

Ili alvenis ĉe viro kun ventumil-forma barbo kaj supren tiritaj lipoj, post kiuj la blankaj dentoj brilis. Meze en la frunto li havis rondan, nigran trueton.

“Ĉi tiu iomete helpis al Hejn. Kial li estis tiel senpacienca? Li tamen estus veninta ĉi tien.”

Kaj venis aliaj koridoroj kaj aliaj kadavroj kaj denove rektaj figuroj kun streĉitaj, grimacantaj vizaĝoj kaj senmove krucigitaj manoj.

“Nun mi ne iros pli malproksimen”, diris la forfikulo, “ĉi tie mi perdus la vojon.”

“Ni iru returnen”, diris la lumbriko.

“Ankoraŭ unu, ankoraŭ unu!” kriis Esplorulo.

Ili iris pli malproksimen.

“Ĉio ekzistas, kion vi vidas”, diris Esplorulo, irante plu, “ĉio estas vera. Nur unu afero ne estas vera. Tio estas vi mem, Johano. Vi ne estas tie ĉi, kaj vi ne povas esti tie ĉi.”

Kaj li eksplodis je rido, vidante ĉe tiuj paroloj la timan, apatian rigardon de Johano.

“Ĉi tio estas la lasta! — vere la lasta!”

“La koridoro finiĝas tie ĉi, — mi ne iros plu”, grumblante diris la forfikulo.

“Mi volas pli malproksimen!” diris Esplorulo, kaj kie la koridoro finiĝis, li ambaŭmane komencis fosi.

“Helpu al mi, Johano!” — Senvola en sia mizero, Johano obeis kaj fos-forigis la malseketan, subtilan teron.

Silentante kaj penlaborante ili fosis, ĝis kiam aperis la nigra ligno.

La lumbriko estis retirinta la maldikan kapon kaj vost-direkte malaperinta. La forfikulo lasis fali la lumon kaj iris returnen, dirante:

“Ili ne envenos en ĝin, — la ligno estas tro nova.”

“Mi volas”, diris Esplorulo, kaj per la hokformaj fingroj li krakante ŝiris longajn, blankajn splitojn el la lignaĵo.

Terura premsento atakis Johanon. Sed li devis, — li ne povis agi alie.

Fine la malluma spaco malfermiĝis. Esplorulo kaptis la lumon kaj rapide rampis internen.

“Ĉi tien, ĉi tien!” li kriis kaj iris al la kapa parto.

Sed kiam Johano venis ĉe la manoj, kiuj kviete kaj kruce kuŝis sur la brusto, li devis ripozi. Li fikse rigardis la malgrasajn, blankajn fingrojn, duone lumumitajn ĉe la supra flanko. Subite li ilin rekonis, li rekonis la formon kaj la sulkojn de la fingroj, la formon de la longaj ungoj, nun malhel-blue kolor-ŝanĝiĝintaj. Li rekonis brunan makuleton sur la montrofingro.

Li rekonis siajn proprajn manojn.

“Jen, jen!” kriis de la kapa parto la voĉo de Esplorulo. “Rigardu, — ĉu vi lin rekonas?”

La kompatinda Johano volis ekstari kaj iri al la lumo, kiu signe vokis lin al si. Sed la fortoj lin forlasis. La lumeto estingiĝis; mallumiĝis — kaj li falis en svenon{21}.

XII.

Profunde li dronis en la dormo, ĝis la profundo, kie sonĝoj ne ekzistas{22}.

Kiam li malrapide leviĝis el tiu mallumo al la griza, malvarmeta lumo de la mateno, li ŝvebis tra multkoloraj, dolĉaj sonĝoj el pasinta tempo. Li vekiĝis, kaj ili glitis de lia animo kiel roseroj forglitas de floro. Kvieta kaj amika estis la esprimo de liaj okuloj, ankoraŭ duone rigardantaj la svarmadon de ĉarmaj bildoj.

Sed en doloro, kiel lumtimanto, li fermis ilin antaŭ la flave bruna taglumo. Li vidis, kion li ankaŭ estis vidinta la antaŭan matenon. Ŝajnis al li malproksime kaj el longe pasinta tempo. Sed horon post horo li ĝin rememoris, — de la malgaja mateno ĝis la terura nokto. Li ne povis kredi, ke ĉiuj tiuj teruraĵoj estis aperintaj en unu tago. La komenciĝo de lia mizero ŝajnis esti tiel malproksima, perdita en malhelgriza nebulo.

Senpostsigne la dolĉaj sonĝoj glitis de lia animo, — Esplorulo lin skuis, — kaj la malgaja tago komenciĝis, — inerta kaj senkolora, — la antaŭiranto de multaj, multaj aliaj.

Sed tio, kion li vidis la pasintan vesperon dum tiu terura irado, ne forlasis lin. Ĉu ĝi estis nur abomena vizio?

Kiam hezite li demandis pri tio Esplorulon, ĉi tiu moke kaj mirigite lin rigardis.

“Pri kio vi parolas?” li demandis.

Sed Johano ne vidis la mokon en lia rigardo kaj demandis, ĉu vere ĉio estis okazinta, ĉar li vidis ĝin ankoraŭ tiel akre kaj klare antaŭ si!

“Sed Johano, kiel malsaĝa vi do estas! Io tia ja ne povas okazi!”

Kaj Johano ne sciis, kion li pensu.

“Ni tuj donos al vi laboron, por ke vi ne faru plu tiajn malsaĝajn demandojn.”

Kaj ili iris al doktoro Cifero, kiu helpos al Johano en lia serĉado.

Sed sur la homplenaj stratoj Esplorulo subite haltis kaj fingre montris al Johano viron el la homamaso.

“Ĉu vi konas lin ankoraŭ!” demandis Esplorulo kaj eksplodis je rido, kiam Johano paliĝis kaj terurite postrigardis la viron.

Li estis vidinta lin en la antaŭa nokto, profunde sub la tero.

La doktoro akceptis ilin amike kaj sciigis al Johano sian saĝecon. Dum horoj li aŭskultis tiun tagon, — kaj multajn tagojn poste.

Kion li serĉis, la doktoro ankoraŭ ne estis trovinta. Sed li diris, ke li estas trovonta ĝin. Li faros Johanon tiel klera, kiel li mem estas, kaj poste ili kune ja atingos la celon.

Johano lernadis kaj aŭskultadis, fervore kaj pacience, — dum tagoj kaj monatoj. Li havis malmultan esperon, sed li komprenis, ke li devos persistadi, — kiel eble plej longe. Li opiniis tion stranga, ke estiĝis pli kaj pli mallume ĉirkaŭ li, dum kiam li serĉis la lumon. La komenco de ĉio, kion li lernis, estis la plej bona, sed ju pli profunde li serĉis, des pli morta kaj malluma ĉio al li estiĝis. Li komencis studadi la kreskaĵojn kaj la bestojn kaj ĉion, kio lin ĉirkaŭis; — kaj post kiam li longe kaj fikse ilin rigardis, ili estiĝis ciferoj, — folioj plenaj de ciferoj. Tion doktoro Cifero trovis rava, kaj li diris, ke al li estiĝas lume, kiam la ciferoj aperas, — sed al Johano tio estis mallumo.

Esplorulo lin ne forlasis, sed instigis kaj rapidigis lin, kiam li estiĝis senespera kaj laca. Ĉiujn liajn momentojn de plezuro Esplorulo malbonigis.

Johano miregis kaj ĝojis, kiam li lernis kaj vidis, kiel arte la floroj estas faritaj, kiel ili formas fruktojn kaj kiel la insektoj senkonscie helpas al ili en tiu tasko.

“Kiel belega tio estas”, diris li, “kiel precize ĉio tio estas prikalkulita kaj kiel praktike kaj laŭcele farita.”

“Jes, surprize laŭcele”, diris Esplorulo; “domaĝe ke la plej granda parto de tiu praktikeco kaj laŭceleco utilas al nenio. Kiom da floraĵoj estiĝas fruktoj kaj kiom da kernoj estiĝas arboj?”

“Sed ŝajnas tamen, ke ĉio estas farita laŭ granda plano”, respondis Johano. “Rigardu! la abeloj serĉas mielon por si mem kaj ne scias, ke ili helpas la florojn; — kaj la floroj logas la abelojn per sia koloro. Ĝi estas plano, kaj ili ambaŭ kunlaboras, tion ne sciante.”

“Tio ŝajnas esti tre bela, sed multo mankas al tio. Kiam la abeloj trovas la okazon, ili mordas truon en la malsupran parton de la floro kaj neniigas per tio la tutan komplikitan organizaĵon. Kia saĝa planfaristo, kiu lasas sin moki de abelo!”

Ĉe la miriga kunmetaĵo de homoj kaj bestoj la elreviĝo de Johano estiĝis ankoraŭ pli granda. Pri ĉio, kion Johano trovis bela kaj arta, Esplorulo montris la neperfektecon kaj la malbonaĵojn. La tutan aron de la malsanoj kaj mizeroj, kiuj povos trafi la homojn kaj la bestojn, li montris al Johano, prefere elektante la plej naŭzajn kaj la plej abomenajn.

“Tiu planfaristo, Johano, estis tre saĝa, sed ĉe ĉio, kion li faris, li malzorgis ion, — kaj la homoj estas superŝutitaj de laboro, por kiel eble plej bone flikripari tiujn malbonaĵojn. Rigardu ĉirkaŭ vin! Pluvombrelo, okulvitroj, eĉ vestoj kaj domoj, ĉio estas homa fliklaboro kaj tute ne apartenas al la plano. Sed la planfaristo ne metis sian atenton al tio, ke la homoj suferos pro malvarmo kaj legos librojn kaj faros milojn da aliaj aferoj, por kiuj ne taŭgas lia plano. Li donis vestetojn al siaj infanoj, ne pensante, ke la infanoj estiĝos tro grandaj por porti ilin. Nun preskaŭ ĉiuj homoj estiĝis tro grandaj por siaj naturvestaĵoj. Nun ili mem tion prizorgas kaj estas indiferentaj pri la planfaristo kaj liaj planoj. Kion li ne donis al ili, tion ili arogante kaj arbitre prenas, — kaj kie li videble intencis ilian morton, tie ili lerte evitas la morton, kelkfoje por longa tempo, per ĉiaj artifikoj.”

“Sed la homoj estas kulpaj en tio”, kriis Johano, “kial intence ili deflankiĝas de la naturo?”

“Ho, malsaĝa Johano! — se vartistino permesas, ke naiva infano ludas per fajro, kaj se ĝi sin brulvundas, kiu tiakaze estas kulpa? — Ĉu la infano, kiu ne konis la fajron, aŭ la vartistino, kiu ne sciis, ke la infano sin brulvundos? — Kaj kiu estas kulpa, kiam la homoj deflankiĝas en mizeron kaj kontraŭnaturecon, ili mem aŭ la saĝega planfaristo, ĉe kiu ili estas kiel nesciantaj infanoj?”

“Sed ili ne estas nesciantaj, ili sciis — —”

“Johano! se vi diras al infano: ‘ne tuŝu tiun fajron! ĝi dolorigos’ — kaj se spite de tio ĝi tuŝas ĝin, ne sciante, kio estas doloro, ĉu vi povos liberigi vin de la kulpo kaj diri: ‘rigardu! la infano ne estis nescianta?’ Vi ja sciis, ke ĝi ne atentos vian konsilon. Homoj estas malsaĝaj kaj nesciantaj kiel infanoj. Sed vitro estas facile rompebla, kaj argilo estas mola. Kaj kiu kreas homojn kaj ne atentas ilian malsaĝecon, — estas kiel iu, kiu faras batalilojn el vitro kaj ne pripensas, ke ili rompiĝos, kaj sagojn el argilo kaj ne pripensas, ke ili fleksiĝos.”

La paroloj falis kiel fluanta fajro sur la animon de Johano. En lia brusto ŝvelis la granda doloro, kiu flankenigis liajn antaŭajn ĉagrenojn kaj ofte igis lin plori en la senbruaj, sendormaj horoj de la nokto.

Aĥ! la dormo! la dormo! — Tempo venis, post longaj tagoj, — en kiu la dormo estis al li la plej kara el ĉio. En ĝi ne estis pensoj kaj sufero; kaj liaj sonĝoj ĉiam reportis lin en sian iaman vivon. Sonĝi pri ĝi, estis al li rave, sed kiam venis la tago, li ne povis plu memori, kiel ĝi estis. Li nur sciis, ke liaj antaŭaj ĉagreno kaj sopiro estis pli bonaj ol la malplena, morta sento, kiu nun regas lin. Iam li kun doloro estis sopiranta je Konvolvulido. Iam horon post horo li estis atendinta Robinetan. Kiel rava tio estis!

Robineta! — Ĉu li sopiris ankoraŭ? — Ju pli multe li lernis, des pli multe foriĝis lia sopiro. Ĉar ankaŭ tio estis analizita, kaj Esplorulo klarigis al li, kio estas amo. — Tiam li hontis, kaj doktoro Cifero diris, ke li ankoraŭ ne povis fari ciferojn el ĝi, sed ke baldaŭ tio okazos. Tiel fariĝis pli kaj pli mallume ĉirkaŭ la malgranda Johano.

Li havis malklaran senton pri dankemo, ke li ne estis rekoninta Robinetan dum tiu terura dumnokta irado kun Esplorulo.

Kiam li parolis pri ĝi al Esplorulo, ĉi tiu diris nenion kaj ruze ridis. Sed Johano komprenis, ke tio ne okazis por indulgi lin.

La horojn, dum kiuj Johano ne lernis kaj laboris, Esplorulo uzis por montri al li la homojn. Ĉien li sciis konduki lin, — en la malsanulejojn, kie en vastaj ĉambregoj kuŝis la malsanuloj, — longaj vicoj de palaj ftizo-konsumatoj kun malbrilaj aŭ dolorplenaj rigardoj, — kie regis malgaja malbruo, nur interrompata de tusetoj kaj dolorĝemoj. Kaj Esplorulo montris al li, kiu el ili neniam forlasos tiujn ĉambregojn. Kaj kiam je fiksitaj horoj eniris la konstruaĵon aroj da homoj por viziti siajn malsanajn parencojn, Esplorulo diris: “Rigardu! ĉiuj tiuj homoj scias, ke iam ankaŭ ili venos en ĉi tiun domon kaj en ĉi tiujn malgajajn ĉambregojn, por poste esti forportataj en nigra ĉerko.”

“Kiel ili povas ankoraŭ esti gajaj?” Johano pensis.

Kaj Esplorulo kondukis lin en malvastan etaĝ-ĉambreton, kie regis melankolia duonlumo kaj en kiun de apuda domo senhalte kaj reveme penetris la malproksimaj tonoj de piano. Tie Esplorulo inter aliaj montris al li malsanulon, kiu kun stulteta vizaĝo revante rigardis antaŭ sin al mallarĝa sunradieto, kiu sur la muro malrapide rampis plu.

“Tiu kuŝas tie jam sep jarojn”, diris Esplorulo. “Antaŭe li estis maristo, li vidis la palmojn de Hindujo, la bluajn marojn de Japanujo, la arbarojn de Brazilo. Nun jam multajn longajn tagojn de sep longaj jaroj li sin amuzas per tiu sunradieto kaj per la ludado de tiu piano. Li ne plu forlasos ĉi tiun ĉambreton; sed tiel povos daŭri ankoraŭ sep jarojn.”

Post tiu tago la plej terura sonĝo de Johano estis, subite vekiĝi en tiu ĉambreto, en tiu melankolia duonlumo ĉe tiuj revemaj tonoj, kaj ĝis la fino vidi nenion alian krom la foriranta kaj venanta lumo.

Esplorulo kondukis lin ankaŭ en vastajn preĝejojn kaj igis lin tion aŭskulti, kio tie estis dirata. Li kondukis lin en festosalonojn, al grandaj solenaĵoj, en la familiajn ĉambrojn de multaj domoj.

Johano komencis koni la homojn, kaj kelkfoje okazis al li, ke li devis pensi pri siaj pasintaj vivotagoj, pri la fabeloj, kiujn Konvolvulido al li estis rakontinta, kaj pri siaj propraj renkontiĝoj. Homoj estis tie, kiuj memorigis lin pri la lampireto, kiu kredis vidi en la steloj siajn mortintajn kamaradetojn, — aŭ pri tiu majskarabo, kiu estis unu tagon pli aĝa ol la alia kaj tiom parolis pri la destiniĝo de sia vivo, — kaj li aŭdis rakontojn, kiuj memorigis lin pri Disputemulo, la heroo de la kruc-araneoj; aŭ pri la angilo, kiu faris nenion kaj estis nutrata, ĉar dika reĝo estis io grava. Sin mem li kelkfoje komparis kun la juna majskarabo, kiu ne sciis, kio estas destiniĝo, kaj kiu flugis en la lumon. Li sin sentis, kvazaŭ li, sen helpo kaj kripligita, sur la planktapiŝo rondrampus kun fadeneto ĉirkaŭ la korpo, tre maldika fadeneto, kiun Esplorulo per ektiregoj tiris al si.

Aĥ, la ĝardenon li ja ne retrovos, — kiam la peza piedo lin frakasos?

Esplorulo lin primokis, kiam li parolis pri Konvolvulido. Kaj iom post iom li kredis, ke Konvolvulido ekzistis neniam.

“Sed, Esplorulo! tiakaze ankaŭ tiu ŝlosileto ne ekzistas, nek io alia!”

“Nenio! nenio! Ekzistas homoj kaj ciferoj, jen ĉio, kio ekzistas, senfine multaj ciferoj.”

“Sed, Esplorulo, tiakaze vi trompis min. Konsentu, ke mi ĉesas labori, — ke mi ne serĉas plu, — lasu min sola!”

“Ĉu vi ne scias plu, kion la Morto diris? Vi fariĝos homo, perfekta homo.”

“Mi ne volas, — estas terure.”

“Vi devas, — iam vi volis. Rigardu doktoron Ciferon, — ĉu li opinias tion terura? Fariĝu tiel, kiel li estas.”

Estis vere. Doktoro Cifero ĉiam ŝajnis esti kvieta kaj feliĉa. Senlace kaj nekonsterneble li laboris plu, studante kaj instruante, kontenta kaj egalhumora.

“Rigardu lin”, diris Esplorulo, “li vidas ĉion kaj ankaŭ nenion. Li konsideras la homojn, kvazaŭ li mem estus alia estaĵo, havanta neniun aferon kun ili. Li iras inter malsanoj kaj mizeroj kiel nevundeblulo kaj interrilatas kun la morto kiel nemortulo. Li nur deziras kompreni, kion li vidas, kaj ĉion, pri kio li sciiĝas, li trovas bona. Li estas kontenta je ĉio, tuj kiam li ĝin komprenas. Tiel vi ankaŭ devas fariĝi.”

“Sed tion mi neniam povos.”

“Tion mi ne povas aliigi.”

Tio estis la senespera fino de ilia interparolado. Johano estiĝis apatia kaj indiferenta, serĉis kaj serĉadis, ne plu sciante, kion kaj kial. Li estiĝis kiel multaj, kiuj estis parolintaj kun Se-mi-scius.

Vintriĝis, kaj apenaŭ li tion rimarkis.

Iun froste tremigan, nebulan matenon, kiam la malseka, malpura neĝo kuŝis sur la stratoj kaj gutadis de arboj kaj tegmentoj, li iris kun Esplorulo por fari sian ĉiutagan iradon.

Sur placo li renkontis kelkajn junajn knabinojn, kiuj iris en vico kaj kun lernejolibroj en la mano. Ili ĵetis neĝon unu al alia kaj ridis kaj petolis. Klare sonis iliaj voĉetoj trans la neĝkovritan placon. Oni ne aŭdis la bruon de paŝoj aŭ de veturiloj, nur la tintetantajn sonoriletojn de la ĉevaloj aŭ la frapsonojn de butikpordo. Klare sonis la ĝoja ridado tra la malbruo.

Johano vidis, kiel unu el la knabinoj lin rigardis kaj postrigardis. Ŝi portis peltan manteleton kaj nigran ĉapelon. Li tre bone rekonis ŝian vizaĝon, sed spite de tio ne sciis, kiu ŝi estas. Ŝi kapklinis unu fojon kaj denove.

“Kiu ŝi estas? Mi konas ŝin.”

“Jes, tio estas ebla. Ŝi nomiĝas Maria. Kelkaj ŝin nomas Robineta.”

“Ne, tio ne estas ebla. Ŝi ne similas Konvolvulidon. Ŝi estas ordinara knabineto.”

“Ha! ha! ha! Ŝi ne povas simili neniun. Sed ŝi estas, kiu ŝi estas. Vi sopiris je ŝi, nun mi volas konduki vin al ŝi, se vi deziras.”

“Ne, mi ne volas vidi ŝin. Prefere mi ŝin vidus mortinta, kiel la aliajn.”

Kaj Johano ne plu rigardis malantaŭen, sed rapide iris plu, murmurante:

“Tio estas la lasta, ekzistas nenio! nenio!”

XIII.

La klara, varma sunlumo de unua printempo-mateno disvastiĝis sur la granda urbo. Brilaj radioj falis en la ĉambreton, kie Johano loĝis; sur la malalta subtegmenta plafono tremetis kaj moviĝadis granda lumomakulo, — la reflekto de la sulkiĝanta akvo de la kanalo.

Johano sidis ĉe la fenestro en la sunlumo kaj fikse rigardis trans la urbon. Ĝia aspekto estis tute aliiĝinta. La malhel-griza nebulo estis ŝanĝiĝinta je brile blua sunonebuleto, ĉirkaŭanta la finon de la stratoj kaj la turojn en la malproksimo. La lumumitaj flankoj de l’ ardezaj tegmentoj brilis arĝente blanke, la sunlumo pentris sur domoj helajn striojn kaj makulojn, — varma trembrilo estis en la pale blua aero. La akvo ŝajnis reviviĝinta. La brunaj burĝonetoj de la ulmoj estis dikaj kaj brilaj, kaj bruetantaj paseroj flugetadis inter la branĉetoj.

Al Johano fariĝis tiel strange, kiam li ĉion tion rigardis. La sunlumo ĵetis lin en dolĉan duonsvenon, en kiu estis forgesebleco kaj tuja ĝuo. Revante li rigardis la briladon de la ondetoj, la ŝvelantajn ulmo-burĝonetojn, — kaj li aŭskultis la pepadon de la paseroj. Ĝojo estis en tiu bruo.

Tiel sentema, tiel feliĉa li sin ne sentis dum longa tempo.

Estis la sama sunlumo, kiun li konis, kaj la suno, kiu antaŭe lin vokis eksteren, en la ĝardenon, kie li tiam, ŝirmata de la malnova mureto, kuŝigis sin sur la varman teron, — kaj longe li povis ĝui ĉi tiun lumon kaj varmon, reve rigardante la trunketojn kaj terbuletojn antaŭ si, dorlotita de la sunradioj.

Li sin sentis tiel bone en tiu lumo, ĝi donis al li la sendanĝeran hejmsenton, — same kiel ĝi rememorigis, ke li estis, antaŭ longa tempo, en la brakoj de sia patrino. Li devis pensi pri tiu estinteco, sed li nek ploris nek sopiris. Li senmove sidis kaj revis, — dezirante nenion alian krom tio, ke la suno restu.

“Pri kio do vi revas, Johano?” kriis Esplorulo, “vi scias, ke mi ne ŝatas tian revadon.”

Petege Johano levis la okulojn:

“Lasu min tiel ankoraŭ kelkan tempon”, li diris. “La suno estas tiel bona.”

“Kion bonan vi do trovas pri tiu suno?” diris Esplorulo. “Ĝi ja estas nur granda kandelo, — estas precize la sama, kvazaŭ vi sidus en kandelolumo. Rigardu! tiuj ombroj kaj tiuj lumomakuloj sur la strato estas nur la brileto de lumo, nur tio, kio senmove brulas kaj ne brilas. Kaj tiu lumo fakte estas tre malgranda flameto, lumanta sur tre malgranda peceto de la mondo. Jen! jen! preter tiu bluo, sub kaj super ni, estas mallume, malvarme kaj mallume! — tie nun estas nokto, nun kaj ĉiam.”

Sed liaj paroloj ne impresis Johanon. La kvietaj, varmaj sunradioj varmigis lin kaj plenigis lian tutan animon, — en li regis lumo kaj paco.

Esplorulo kunirigis lin al la frostotremiga domo de doktoro Cifero. Ankoraŭ longan tempon la sunaj bildoj ŝvebis antaŭ lia animo, poste ili malheliĝis iom post iom, kaj en la mezo de la tago estis en li tute mallume.

Sed kiam venis la vespero kaj li ree trairis la stratojn, la aero estis preme varmeta kaj plena de malseketaj printemp-odoroj. Ĉio pli forte odoris, kaj sur la mallarĝaj stratoj ĝi premegis lin. Sed sur la publikaj placoj li flaris la herbon kaj la burĝonojn de ekstere. Kaj super la urbo li vidis la printempon en la kvietaj nubetoj, en la delikata ruĝo de la okcidenta ĉielo.

La krepusko trans la urbon disvastigis dolĉan grizan nebuleton, plenan de delikataj nuancoj. Sur la stratoj senbruiĝis, nur gurdo en la malproksimo ludis melankolian melodion, — la domoj similis nigrajn fantomojn kontraŭ la ruĝa vesperĉielo; kiel sennombrajn brakojn ili levis siajn kapricajn pintajn tegmentojn kaj kamentubojn.

Estis al Johano kiel amika rideto de la suno, kiam ĝi la lastan fojon lumis trans la grandan urbon, — amike kiel la rideto, kiu pardonas malsaĝaĵon. Kaj la varmeta vento karese tuŝis la vangojn de Johano.

Tiam granda melankolia sento venis en la koron de Johano, — tiel granda, ke li ne povis iri pli malproksimen, kaj profunde spirante li devis levi sian vizaĝon al la vasta ĉielo. La printempo lin vokis, kaj li ĝin aŭdis. Li volis respondi, li volis veni. Ĉio en li estis pento, amo kaj pardono.

Sopirante li rigardis supren, kaj larmoj glitis el liaj malgajaj okuloj.

“Venu! Johano! — ne kondutu tiel strange, la homoj rigardas vin!” diris Esplorulo.

La longaj, unutonaj domvicoj sin etendis ĉe ambaŭ flankoj malgaje kaj melankolie. Ili estis kvazaŭ plendo en la varmeta aero, kvazaŭ ĝemkrio inter la vokadoj de la printempo!

La homoj sidis antaŭ la pordoj kaj sur la sojloj, — por ĝui la printempon. Ŝajnis al Johano kiel moko. La malpuraj domoj staris malfermitaj, kaj la sufoka spaco tie interne ilin atendis. La gurdo ankoraŭ tirtone aŭdigis siajn melankoliajn sonojn.

“Ho! se mi povus forflugi de ĉi tie, malproksimen, al la dunoj, al la maro!”

Sed li devis kuniri al la alta ĉambreto, kaj tiun nokton li kuŝis sendorme.

Li devis pensi pri sia patro kaj pri la longaj promenadoj, kiujn li antaŭe faris kun li, — irante dek paŝojn malantaŭ li, aŭ kiam lia patro skribis por li literojn sur la sablo. Li devis pensi pri la lokoj, kie floris la violetoj en la arbaretaĵo, kaj pri la tagoj, kiam li kun sia patro serĉis ilin. La tutan nokton li vidis la vizaĝon de sia patro, — kiel ĝi estis, kiam li vespere ĉe la senmova lampolumo rigardis lin, aŭskultante la gratadon de lia plumo.

Ĉiun matenon li petis Esplorulon, ke li povu iri returnen ankoraŭ unu fojon al sia domo kaj al sia patro, por vidi ankoraŭ unu fojon sian ĝardenon kaj la dunojn. Nun li sentis, ke li pli multe amas sian patron ol Preston kaj sian ĉambreton, — ĉar pro sia patro li tion petis.

“Nur diru al mi, kiel li fartas, — kaj ĉu li koleras al mi ankoraŭ, ĉar mi tiel longe ne revenis.”

Esplorulo skuis la ŝultrojn. — “Al kio utilus, se vi tion scius?”

Sed la printempo plu vokis lin, pli kaj pli laŭte. Ĉiun nokton li sonĝis pri la malhele verda musko, pri la dundeklivoj kaj pri sunradioj, lumantaj tra la delikata, juna verdaĵo.

“Tiel ne povos pli longe daŭri”, pensis Johano, “mi ne povas tion elteni.”

Kaj ofte, kiam li ne povis dormi, li senbrue ellitiĝis, — iris al la fenestro kaj rigardis en la nokton. Li vidis, kiel la dormetantaj, lanugaj nubetoj malrapide ŝoviĝis preter la lundiskon, paceme naĝante kvazaŭ en maro de dolĉa brilo. Li pensis, kiel nun la dunoj en la malproksimo dormas en la varmeta nokto, kiel mirige certe estas en la malaltaj arbaretoj, kie neniu el la junaj folietoj sin movas kaj kie odoras la malseketa musko kaj la junaj betulburĝonetoj. Li imagis aŭdi de malproksime la ondantan ĥoron de la ranoj, kiu tiel mistere ŝvebe proksimiĝas el trans la kamparo, — kaj la kanton de la tutsola birdo, kiu povas akompani la solenan malbruon, kaj kiu tiel mallaŭte kaj plende komencas sian kanton, kaj tiel subite haltas, per kio la malbruo ŝajnas esti ankoraŭ pli senbrua. Kaj ĝi vokis lin, ĉio tio lin vokis. Li klinis la kapon sur la fenestrobreton kaj plorĝemis sur sia brako.

“Mi ne povas! — mi ne povas elteni tion. Mi baldaŭ mortos, se mi ne povos veni.”

Kiam Esplorulo lin vekis la sekvantan matenon, li sidis ankoraŭ ĉe la fenestro, kie li estis ekdorminta kun la kapo sur la brako.

La tagoj pasis, ili estiĝis longaj kaj varmaj — kaj ne venis aliiĝo. Sed Johano ne mortis, kaj sian doloron li devis porti.

Iun matenon doktoro Cifero al li diris:

“Ĉu vi iros kun mi, Johano? Mi devas viziti malsanulon.”

Doktoro Cifero estis konata kiel klera viro, kaj multaj vokis lian helpon kontraŭ malsanoj kaj kontraŭ la morto. Jam ofte Johano lin akompanis.

Esplorulo estis ekstreme gaja tiun matenon. Ĉiufoje li stariĝis sur la kapo, dancis kaj rulfalis kaj plenumis ĉiun senbridan ŝercaĵon. Daŭre li mistere grimac-ridis kiel iu preparanta ian surprizon. Johano tre lin timis en tiu humoro.

Doktoro Cifero tamen restis serioza kiel ĉiam.

Tiun matenon ili faris longan vojon per vagonaro kaj piede, pli malproksimen ol alie; neniam antaŭe ili kondukis Johanon eksterurben.

Estis varma, suna tago. El la vagonaro Johano vidis preteriri la vastajn, verdajn paŝtejojn kun longa plumtufhava herbo kaj kun paŝtiĝantaj bovinoj. Li vidis blankajn papiliojn flugetantajn super la flororiĉa kamparo, kie la aero tremadis pro la sunvarmego.

Sed subite li sentis emocion, — jen la longa, ondanta vico de dunoj sin etendis!

“Nu, Johano!” rikane diris Esplorulo. “Nun vi estas kontentigita, kiel vi vidas!”

Duone nekredeme Johano rigardadis la dunojn. Ili proksimiĝis pli kaj pli multe. La longfosoj ĉe ambaŭ flankoj ŝajnis turniĝi ĉirkaŭ sia mezpunkto, kaj rapide kelkaj loĝejoj preterflugis laŭlonge de la vojo.

Poste venis la arboj: kaŝtanarboj kun densa foliaro, riĉe florantaj kun miloj da grandaj, blankaj aŭ ruĝaj floraroj, — malhelblue verdaj abioj — altaj, gravaj tilioj.

Estas do vere, li estis revidonta siajn dunojn.

La vagonaro haltis, — kaj poste triope ili piede iris sub ombroriĉa foliaro.

Jen estis la malhele verda musko, jen estis la rondaj sunlumumitaj lokoj inter la arboj, jen li flaris la odoron de betulburĝonoj kaj de abiopint-folietoj.

“Ĉu estas vere! — ĉu estas vere?” pensis Johano, “ĉu la feliĉo venos?”

Liaj okuloj brilis, kaj forte batis lia koro. Li komencis kredi al sia feliĉo. Ĉi tiujn arbojn, ĉi tiun teron li konis, — ofte antaŭe li iris laŭlonge de ĉi tiu arbovojeto.

Ili estis solaj sur la vojo. Sed Johano devis rigardi posten, kvazaŭ iu lin sekvus. Kaj li opiniis vidi la malhelan figuron de homo inter la kverkofoliaro; ĉiufoje ĝi malaperis per la lastaj turniĝoj de la vojeto. Doktoro Cifero iris per longaj paŝoj kaj rigardis teren.

La vojo fariĝis al Johano pli kaj pli konata kaj pli intima, — ĉiun ŝtonon, ĉiun arbuston li rekonis, — tiam subite li tre teruriĝis, ĉar li staris antaŭ sia propra domo.

La kaŝtanarbo antaŭ la domo etendis siajn vastajn manformajn foliojn. Ĝis la alta supro la belegaj blankaj floroj brilis en la densa ronda foliaro.

Li aŭdis la bruon de malfermiĝanta pordo, kiun li tiel bone konis, — kaj li flaris la odoron de sia propra hejmo. Jen li rekonis la koridoron, la pordojn, ĉiujn unu post la alia, — kun agrabla sento de perdita intimeco. Ĉio estis kvazaŭ parto de lia vivo, — de lia soleca, revanta infanvivo. Al ĉiuj tiuj objektoj li antaŭe parolis, li estis vivinta kun ili en sia pensvivado, — kiun partopreni li al neniu permesis. Sed nun li sin sentis apartigita kaj fremdiĝinta de la tuta iama hejmo kun ĝiaj ĉambroj kaj koridoroj kaj vestibletoj. Li sentis, ke tiu apartigo estas neŝanĝebla, kaj estis al li, kvazaŭ li vizitus mortintejon melankolian kaj malgajan{23}.

Se nur Presto saltus renkonte al li, tiam ĉio estus malpli malgaja —, sed Presto sendube estis for aŭ mortinta.

Sed kie estis lia patro?

Li returnen rigardis la malfermitan pordon kaj pli malproksimen la sunan ĝardenon kaj vidis la viron, kiu survoje ŝajne sekvis lin kaj kiu nun aliris la domon. Li proksimiĝis pli kaj pli multe kaj dume ŝajnis fariĝi pli kaj pli granda. Kiam li atingis la pordon, granda, malvarmeta ombro plenigis la koridoron. Tiam Johano rekonis la viron.

Estis morte senbrue en la domo, kaj senparole ili supreniris la ŝtuparon. Tie estis unu ŝtupo, kiu ĉiam kraketis sub la paŝoj, tion Johano sciis. Kaj ankaŭ nun li trifoje aŭdis la krakadon, kiu sonis kiel dolorĝemoj de suferanto. Sed sub la kvara paŝo ĝi sonis kiel surda plorĝemo.

Kaj supre Johano aŭdis dolorĝemojn, mallaŭtajn kaj tiel regulajn kiel la malrapida tiktakado de horloĝo. Ĝi estis terura, doloriga sono.

La ĉambropordo de Johano staris malfermita. Kun timo li ĵetis internen rapidan rigardon. La strangaj florfiguroj de la murpapero mirigite kaj apatie lin rigardis. La pendanta horloĝo estis haltinta.

Ili iris en la ĉambron, el kiu venis la bruo. Estis la dormoĉambro de lia patro. La suno gaje lumis internen, sur la kuntiritajn verdajn kurtenojn de la lito. Simono, la kato, sidis sur la fenestrobreto en la sunlumo. Ĉirkaŭe regis premanta odoro de vino kaj kamforo. La mallaŭtaj dolorĝemoj nun sonis tre proksime.

Johano aŭdis flustrantajn voĉojn kaj bruetadon de singardaj paŝoj. Tiam la verdaj kurtenoj flankeniĝis.

Li vidis la vizaĝon de sia patro, kiun tiel ofte li estis vidinta antaŭ si en la lasta tempo. Sed ĝi aspektis tute alie. La amika, serioza esprimo estis malaperinta, kaj nun ĝi rigardis streĉite kaj angorigite. Ĝi estis flave pala, kun brunaj ombroj. Videblaj estis la dentoj en la duone malfermita buŝo kaj la blanko de la okuloj sub la duone fermitaj palpebroj. La kapo kuŝis droninta en la kuseno kaj regule sin levis dum la dolorĝemoj, sed ĉiufoje kaj lace tuj falis returnen.

Senmove Johano staris ĉe la lito kaj per larĝe malfermitaj okuloj fikse rigardis tiun konatan vizaĝon. Li ne sciis, kion li pensis, — li ne kuraĝis sin movi, — li ne kuraĝis kapti tiujn maljunajn, palajn manojn, kiuj malforte kuŝis sur la blanka litaĵo.

Ĉio ĉirkaŭ li nigriĝis, la suno kaj la hela ĉambro, la verdaĵo ekstere kaj la ĵusa blua ĉielo, ĉio, kio kuŝis malantaŭ li, fariĝis nigra, nigra, surda kaj nepenetrebla. Kaj dum tiu nokto li vidis nur tiun palan kapon tie antaŭ si. Kaj li devis pensi nur pri tiu kompatinda kapo, kiu ŝajnis esti tiel laca, — kaj kiu ĉiufoje devis sin levi kun dolorĝemoj{24}.

Subite por momento la regula movado ŝanĝiĝis. La dolorĝemoj eksilentis, la palpebroj malrapide leviĝis, la okuloj serĉante rigardis ĉirkaŭen, kaj la lipoj penis ion diri.

“Bonan tagon, patro!” flustris Johano kaj time rigardis en la serĉantajn okulojn. La malhela rigardo unu momenteton sin direktis al li, kaj malforta, tre malforta rideto sulkigis la kaviĝintajn vangojn. La mallarĝa, fermita mano sin levis de la litaĵo kaj faris malcertan geston al Johano, poste ĝi senforte falis returnen.

“Nu, do! nu do!” diris Esplorulo, “ne faru scenon tie ĉi.”

“Flankeniĝu, Johano”, diris doktoro Cifero, “ni devas ekzameni, kio estas farota.” — La doktoro komencis la ekzamenon, sed Johano foriris de la lito kaj stariĝis ĉe la fenestro. Li rigardis la sunlumumitan herbon kaj la klaran aeron kaj la larĝajn kaŝtanfoliojn, sur kiuj sidis dikaj muŝoj, blue brilantaj en la sunlumo. La dolorĝemoj ree aŭdiĝis en la sama reguleco.

Nigra merlo saltetadis inter la alta herbo en la ĝardeno, — grandaj ruĝe-nigraj papilioj flugetadis trans la florbedojn; el la foliaro de la plej altaj arboj penetris al Johano mallaŭta, flatanta kverado de la palumboj.

Interne la dolorĝemoj senhalte, senhalte aŭdiĝis. Li devis aŭskulti ilin, — kaj regule ili venadis, neeviteble kiel la falantaj akvogutoj, kiuj frenezigas onin. Streĉe li atendis ĉe ĉiu intertempo, kaj ĉiam ili revenis, — terure kiel la paŝoj de proksimiĝanta morto.

Kaj eksterdome regis varma, luksa sunpaco. Ĉio sin dorlotis kaj ĝuis. La herbotrunkoj tremetadis, kaj la folioj bruetadis pro dolĉa feliĉego, — super la altaj arbosuproj, profunde en la briletanta bluo ŝvebis ardeo per kvietaj flugilbatoj.

Johano ne komprenis, kio okazas, — ĉio estis al li kiel enigmo. En lia animo estis tiel konfuzite kaj mallume. — “Kiel ĉio tio povas kune esti en mi!” — li pensis.

“Ĉu tio vere estas mi? — Ĉu tio estas mia patro, mia propra patro? La patro de mi, de Johano?”

Estis, kvazaŭ li parolus pri fremdulo. Ĉio ŝajnis al li rakonto, kiun li estis aŭdinta. Li estis aŭdinta, ke iu rakontis pri Johano kaj pri la domo, kie li loĝis, kaj pri lia patro, kiun li estis forlasinta kaj kiu estas nun mortonta. Tio ne estis li mem, — li nur aŭdis rakonti pri tio. Estis tre malgaja rakonto, tre malgaja. Sed ĝi ne interesis lin.

Jes! — Jes! — tamen. Li mem estis Johano!

“Mi ne komprenas la aferon”, — diris doktoro Cifero, levante sin. — “Estas enigmoplena okazo.”

Esplorulo iris al Johano.

“Venu kaj rigardu foje, Johano, estas interesa okazo. La doktoro ĝin ne komprenas.”

“Lasu min kvieta”, diris Johano, ne turnante sin. “Mi ne povas pensi.”

Sed Esplorulo ekstaris malantaŭ li kaj akre, kiel kutime, flustris al li en la orelon:

“Kion? Ĉu vi kredas, ke vi ne povas pensi? — Vi eraras. Vi devas pensi. — Ĉi tiu rigardado al la verdaĵo kaj en la bluan aeron ne utilas. Konvolvulido tamen ne venos. Kaj tiu tie kuŝanta viro tamen mortos. Tion vi same bone vidis kiel mi. Sed kio, laŭ via opinio, estas lia malsano?”

“Mi ne scias! — mi tion ne volas scii.”

Johano eksilentis kaj aŭskultis la dolorĝemojn, kiuj sonis mallaŭte kaj riproĉe. Doktoro Cifero faris notaĵojn en sia notlibreto. Ĉe la kapa parto de la lito sidis malhela figuro, kiu estis sekvinta ilin, — ĝia kapo kliniĝis, la longa mano etendiĝis al la malsanulo, kaj la profunde kuŝantaj okuloj estis turnitaj al la horloĝo.

Refoje komenciĝis la akra flustrado en lian orelon:

“Kial vi aspektas tiel ĉagrenita, Johano? Nun vi do kontentiĝis. Jen kuŝas la dunoj, jen la sunradioj trapenetras la verdaĵon, kaj flugetadas papilioj kaj kantas la birdoj. Kion do vi nun deziras plu?”

“Ĉu vi atendas Konvolvulidon? — Se ĝi estus ie, ĝi devus esti tie. Kial do ĝi nun ne venas? — Ĉu ĝi timas tiun malhelan amikon ĉe la kapa parto? Tiu ja ĉiam estis tie. Ĉu vi nun vidas, ke ĉio estis imago, Johano?”

“Ĉu vi aŭdas tiujn dolorĝemojn? Ili estas jam pli mallaŭtaj ol antaŭ mallonga tempo. Vi povas aŭdi, ke ili baldaŭ tute ĉesos. Nu, ĉu tio estas grava? Jam tiom multaj dolorĝemis, ankaŭ kiam vi iris inter la dunrozoj. Kial vi nun staras tie ĉi malĝojanta kaj ne eniras la dunojn, kiel antaŭe? — Rigardu! ĉio floras kaj odoras kaj kantas, kvazaŭ nenio grava okazus. Kial vi ne partoprenas en ĉi tiu gajeco kaj ĝoja vivo?”

“Unue vi plendis kaj sopiris — poste mi kondukis vin tien, kie vi volis esti, kaj denove vi ne kontentiĝis. Rigardu! mi permesas, ke vi iru, iru tra la alta herbo, kuŝiĝu en tiu malvarmeta ombro, lasu la muŝojn flugadi ĉirkaŭ vi kaj flaru la odoron de la juna vegetaĵo! — mi lasas vin libera, iru kaj denove serĉu Konvolvulidon!”

“Ĉu vi ne volas? — Ĉu vere vi nun kredas nur al mi? — Ĉu tio estas vera, kion mi al vi rakontis? Ĉu Konvolvulido mensogis aŭ mi?”

“Aŭdu la dolorĝemojn! — Tiel rapidajn kaj malfortajn! Baldaŭ ili ĉesos.”

“Ne tiel time rigardu malantaŭen. Ju pli baldaŭ ili haltos, des pli bone. — Nun la longaj promenadoj ne revenos, — nun vi ne plu serĉos violetojn kun li. Kun kiu, vi pensas, ke li promenis tiujn du jarojn, kiam vi estis for? — Tion vi nun ne povas al li demandi. Tion ni neniam scios. Nun vi devos kontentiĝi per mi. Se vi estus koninta min iom pli frue, vi nun ne rigardus min tiel ĉagrene. Vi tamen ankoraŭ ne estas, kiu vi devas esti. Ĉu vi pensas, ke doktoro Cifero tiel rigardus en via loko? Ĝi ĉagrenus lin kiel tiun katon, kiu murmuretas tie en la sunlumo. Kaj tio estas bona. Al kio utilas tiu malfeliĉegeco? Ĉu la floroj ĝin al vi instruis? Ili ankaŭ ne malĝojas, kiam alia floro estas deŝirata. Ĉu tio ne estas feliĉa? Ili scias nenion, tial ili estas tiel. Vi komencis ion scii, nun vi devas scii ĉion por estiĝi feliĉa. Nur mi sola povas instrui tion al vi. Ĉio aŭ nenio.”

“Aŭskultu min. Kiom interesas vin, ĉu li estas via patro. Li estas homo, kiu mortas, — tio estas ordinara afero.”

“Ĉu vi aŭdas ankoraŭ la dolorĝemojn? — Ili estiĝis tre mallaŭtaj, ĉu ne vere? — Sendube ili estas la lastaj.”

Johano rigardis la liton, kaj lin ekregis granda korpremo.

Simono, la kato, saltis de la fenestrobreto, rektiĝis — kaj murmurante kuŝiĝis flanke de la mortanto en la lito.

La kompatinda, laca kapo ne moviĝis plu, — ĝi kuŝis senmove droninta en la kuseno, — sed el la duone malfermita buŝo regule eliris ankoraŭ la mallongaj surdaj sonoj.

Ili estiĝis pli kaj pli mallaŭtaj, apenaŭ aŭdeblaj.

Tiam la Morto turnis la malhelajn okulojn for de la horloĝo al la enfalinta kapo kaj levis la manon. Poste estiĝis senbrue.

Flavbruna ombro glitis trans la rigidan vizaĝon.

Sekvis surda, malplena malbruo! —

Johano atendis, — atendis. —

Sed la regula sono ne revenis. Restis senbrue, granda kapturniga malbruo regis.

La streĉo pro la aŭskultado de la lastaj horoj ĉesis, kaj estis al Johano, kvazaŭ lia korpo ellasus lian animon kaj kvazaŭ ĝi falus en nigran senfundan malplenecon.

Ĝi falis pli kaj pli profunden. Estiĝis pli senbrue kaj pli mallume ĉirkaŭ li.

Subite sonis la voĉo de Esplorulo kvazaŭ de granda distanco.

“Jen! tiu rakonteto ankaŭ finiĝis.”

“Tio estas bona”, diris doktoro Cifero, “nun vi povas vidi, kio ĝi estis. Tion mi lasas al vi por ekzameni. Mi devas foriri.”

Duone revante, Johano vidis brili tranĉilojn.

La kato alte kurbigis la dorson. Estiĝis malvarme flanke de la korpo, kaj Simono ree serĉis la sunlumon.

Johano vidis, ke Esplorulo prenas tranĉilon, atente ĝin ekzamenas kaj iras kun ĝi al la lito.

Tiam Johano forpuŝis de si la duonsvenon. Antaŭ ol Esplorulo atingis la liton, li staris antaŭ li.

“Kion vi volas fari?” demandis li. Liaj okuloj estis larĝe malfermitaj pro teruro{25}.

“Ni esploros, kio ĝi estis”, diris Esplorulo.

“Ne!” diris Johano, kaj lia voĉo estis malalta kiel voĉo de viro.

“Kion tio signifas?” — diris Esplorulo kun kolere brilanta rigardo. — “Ĉu vi volas al mi malpermesi ion? Ĉu vi ne scias, kiel forta mi estas?”

“Mi ne volas”, — diris Johano. Li kunpremis la dentojn kaj profunde spiris. Fikse li rigardis Esplorulon kaj etendis al li la manon.

Sed Esplorulo proksimiĝis. Tiam Johano kaptis liajn pulsojn kaj ekluktis kontraŭ li.

Esplorulo estis forta, tion li sciis, ja neniam li kontraŭstaris lin. Sed li ne ellasis la pulsojn, kaj lia volo ne rompiĝis.

La tranĉilo brilis antaŭ liaj okuloj, li vidis fajrerojn antaŭ sia rigardo kaj ruĝajn flamojn, sed li ne cedis kaj daŭrigis la luktadon.

Li sciis, kio okazus, se li cedus. Li sciis tion, antaŭe li tion vidis{26}. Sed kio kuŝis malantaŭ li, estis lia patro, kaj li ne volis vidi, kion intencis fari Esplorulo.

Kaj dum kiam ili spiregante luktis, malantaŭ li kuŝis la kadavro streĉita kaj senmova, kiel ĝi kuŝis, kiam venis la malbruo; la blanko de la okuloj estis videbla kiel mallarĝa strio, la buŝanguloj, tiriĝintaj supren, formis rigidan grimacridon.

Kiam la luktantoj puŝtuŝis la liton, la kapo kviete ŝanceliĝis tien kaj reen.

Ankoraŭ Johano persistis, la spiro lin forlasis, kaj li vidis plu nenion. Vualo de sangruĝa lumo estis antaŭ liaj okuloj. Sed li persistadis.

Tiam iom post iom la kontraŭstaro de ambaŭ pulsoj en liaj premfermitaj pugnoj plimalfortiĝis. Liaj muskoloj malstreĉiĝis, — liaj brakoj senforte falis laŭlonge de lia korpo, kaj liaj premfermitaj manoj estis malplenaj.

Kiam li supren rigardis, Esplorulo estis malaperinta. Nur la Morto sidis ĉe la lito kaj kapklinis.

“Tio estas bone farita, Johano”, ĝi diris.

“Ĉu li revenos?” flustris Johano. La Morto balancis la kapon.

“Neniam. Kiu firme lin kontraŭstaris, tiu neniam lin revidos.”

“Kaj Konvolvulido? Ĉu mi nun revidos Konvolvulidon?”

Longe la malgaja viro rigardis Johanon. Lia rigardo ne estis plu tiel teruriga, — sed malsevera kaj serioza, — ĝi tiris al si Johanon, kiel granda profundaĵo.

“Nur mi povas konduki vin al Konvolvulido. Per mi sola vi povas trovi la libreton.”{27}

“Kunprenu min do, — mi havas plu neniun — nun kunportu min ankaŭ — kiel la aliajn — nenion alian mi volas — — —”

Refoje la Morto balancis la kapon.

“Vi amas la homojn, Johano. Tion vi ne sciis, sed ĉiam vi amis ilin. Vi devas estiĝi bona homo. Estas io bela, esti bona homo.”

“Mi ne volas — kunprenu min — — —”

“Ne tiel. Vi volas. Vi ne povas alie!” — — —

Subite la longa, malhela figuro nebuliĝis antaŭ la okuloj de Johano, — ĝi forfandiĝis je malklaraj formoj; maldensa, griza nebulo ŝvebis en la ĉambro kaj foriĝis laŭlonge de la sunradioj.

Johano klinis la kapon super la lito kaj ploris ĉe la mortinta viro{28}.

XIV.

Post longa tempo li levis la kapon. La sunradioj oblikve falis internen kaj havis ruĝan brilon. Ili ŝajnis esti rektaj, oraj stangoj.

“Patro! Patro!” flustris Johano.

Ekstere la suno plenigis la tutan naturon per nubo de radianta ora brilego. Ĉiu folieto pendis senmove, kaj ĉio silentis en solena sunsanktigo.

Kaj laŭlonge de la lumo malsupreniris dolĉa tintetado. Estis, kvazaŭ kantus la brilaj radioj:

“Sunfilo! Sunfilo!”

Johano levis la kapon kaj aŭskultis. En liajn orelojn tintetadis:

“Sunfilo! Sunfilo!”

Estis kiel la voĉo de Konvolvulido. Nur tiu lin nomis tiel, — ĉu ĝi nun lin vokis?

Sed li rigardis la vizaĝon ĉe sia flanko, — li ne volis plu aŭskulti.

“Kompatinda, kara patro!” li diris.

Sed subite ĉirkaŭ li aŭdiĝis, — de ĉiuj flankoj, — tiel forte, tiel insiste, ke li tremetis pro miriga emocio:

“Sunfilo! Sunfilo!”{29}.

Johano ekstaris kaj rigardis eksteren. Kia lumo! kia rava lumo! Ĝi fluis trans la vastajn arbofoliarojn, ĝi briletis inter la herbotrunkoj kaj brilegis en la malhelaj ombromakuloj. Ĝi plenigis la tutan aeron ĝis alte en la blua ĉielo, kie formiĝis la unuaj, delikataj vespernubetoj.

Transe de la herbejeto inter la verdaj arboj kaj arbustoj li vidis la dunojn. Sur iliaj suproj kuŝis ruĝa oro, kaj en la ombroj pendis la bluo de la ĉielo.

Kviete ili kuŝis etendiĝinte en vesto de delikataj nuancoj. La akraj ondformaj konturoj estis pac-alportantaj kiel preĝo. Johano ree sentis, kiel estis, kiam Konvolvulido instruis al li preĝi.

Ĉu ĝi ne estis tie, la hela figuro en la blua vesto? Rigardu! tie meze en la lumo, kiu tie krepuske lumas en nebuleto de oro kaj bluo, ĉu tio ne estas Konvolvulido, kiu signe lin vokas?

Johano rapidis eksteren en la sunbrilon. Tie li momenton haltis. Li sentis la sanktigon de la lumo, — kaj apenaŭ li kuraĝis sin movi, kie la foliaro estis tiel senbrua.

Sed jen antaŭ li ree estis la hela figuro. Certe! tio estis Konvolvulido! La radianta kapeto estis al li turnita, la buŝo estis duone malfermita kvazaŭ por voki. Ĝi signodonis per la dekstra mano. Per la maldekstra ĝi alten levis ion per la pintoj de la graciaj maldikaj fingroj, kaj ĝi brilis en ĝia mano.

Kun ĝoja ekkrio de feliĉo kaj deziro Johano rapidis al la amata aperaĵo. Sed ĝi leviĝis kaj ŝvebis antaŭ li kun ridanta vizaĝo kaj geste vokanta mano. Kelkfoje ĝi tuŝis la teron en malrapida malsupreniĝo, sed poste denove sin levis, malpeze kaj rapide, kaj ŝvebis plu kiel la plumtufo de leontodo, forportata de la vento.

Johano ankaŭ volis leviĝi kaj ŝvebi, kiel antaŭe kaj kiel en sia sonĝo. Sed la tero tiris al si liajn piedojn, kaj liaj paŝoj restis pezaj sur la herba tero. Kun peno li devis serĉi sian vojon tra la arbustoj, kies foliaro bruetante frotis laŭlonge de liaj vestoj kaj kies branĉoj skurĝis lian vizaĝon. Kun granda peno li devis grimpi laŭ la muskoplenaj deklivoj de la dunoj. Sed nelaciĝante li sekvis, kaj liaj okuloj sin ne deturnis de la brila aperaĵo de Konvolvulido kaj de tio, kio brilis en ĝia alten levita mano.

Jen li estis en la mezo de la dunoj. En la ardantaj valoj la dunrozoj floris kaj per siaj miloj da paleflavaj kaliketoj rigardis en la sunlumon. Ankaŭ tie floris multe da aliaj floroj, hele bluaj, flavaj kaj purpuraj, — sufoke peza varmego kuŝis en la malgrandaj valoj kaj dorlotis la bonodorajn spicojn. Fortaj, rezinaj odoroj ŝvebis en la aero. Johano flaris ilin, dum li preteriris, — la timianon li flaris kaj la odoron de la seka musko, krakanta sub liaj piedoj. Estis svenige belege.

Kaj antaŭ la ĉarma figuro, kiun li sekvis, li vidis flugetadi la multkolorajn dunpapiliojn. Malgrandajn, nigrajn kaj ruĝajn papilietojn, kaj la gajan papilieton kun la silkecaj, delikate bluaj flugiletoj. Ĉirkaŭ lia kapo zumadis la oraj skaraboj, kiuj vivas sur la dunrozo, kaj dikaj burdoj dancis zumadante inter la varmigita dunherbo.

Kiel ĉio estis ĉarma, kiel feliĉa li estus, — se li estus nur ĉe Konvolvulido.

Sed Konvolvulido ŝvebis pli kaj pli malproksimen, ĉiam pli malproksimen. Senspire li devis sekvi. La grandaj dornarbustoj kun la flavaj folioj retenis kaj gratvundis lin per siaj dornoj; la flave brunaj, lanecaj verbaskoj skuis la longajn kapojn, kiam kurante li puŝis ilin flanken. Li grimpis sur la sablajn altaĵetojn kaj vundis al si la manojn per la pintaj sablokanoj.

Li penetris en la malaltajn betularetojn, kie la herbo altiĝis ĝis liaj genuoj, kaj la akvobirdoj suprenflugis el la lagetoj, brilantaj inter la arbustoj. Densaj, blankaj kratagoj miksis sian odoron kun tiu de la betulfoliaro kaj de la mentoj, multege kreskantaj sur la marĉa tero.

Sed poste la arbaretoj, la verdaĵo kaj la multkoloraj floroj ĉesis. Nur la mirigaj, pale-bluaj markardoj kreskis inter la flave-brunaj, sekaj sablokanoj.

Sur la supro de la lasta dunvico Johano vidis la figuron de Konvolvulido. Blindige io brilis en ĝia levita mano. Mistere logante sonis de la alia flanko senhalta bruetado, transportita de la malvarmeta vento. Tio estis la maro. Johano sentis, ke li proksimiĝas al ĝi, kaj malrapide li surgrimpis la lastan deklivon. Veninte supren, li falis sur la genuojn kaj rigardis trans la maron. —

Kiam li leviĝis super la dunosupron, lin ĉirkaŭis ruĝa rebrilo. Kiel larĝa rondo de kolosaj rokŝtonegoj kun ruĝardantaj randoj ili ĉirkaŭis la malsupren irantan sunon. Sur la maro estis larĝa vojo el vivanta purpura fajro, — flamanta, brilanta lumvojo, kondukanta al la enirejo de la malproksima ĉielo.

Malantaŭ la suno, kien la okuloj ankoraŭ ne povis rigardi, svarmis miksite delikataj nuancoj de bluo kaj flavruĝo en la profundo de la lumgroto. Ekstere, laŭlonge de la tuta larĝa ĉielo, brilis ruĝaj flamoj kaj strioj, malpezaj floketoj de sangruĝa lanugo kaj makuloj de disen fluanta fajro.

Johano atendis, — ĝis kiam la sundisko tuŝis la plej malproksiman ekstremaĵon de la ardanta vojo, al li kondukanta.

Tiam li rigardis malsupren, kaj tre proksime estis la hela figuro, kiun li estis sekvinta. Boato, hela kaj brilanta kiel kristalo, naĝis apud la marbordo sur la larĝa fajrovojo. Ĉe unu fino de la boato staris la longa gracia figuro kun la ora, en ĝia mano brilanta objekto. Ĉe la alia fino Johano rekonis la malgajan morton.

“Konvolvulido! Konvolvulido!” kriis Johano. Sed en la sama tempo, kiam Johano proksimiĝis al la mirakla boato, li rigardis la horizonton. En la mezo de la hela spaco, ĉirkaŭate de kolosaj fajraj nuboj, li vidis malgrandan, nigran figuron. Ĝi estiĝis pli kaj pli granda, — malrapide homo proksimiĝis, trankvile antaŭen paŝante sur la ondanta, fajra akvo.

La ruĝ-ardantaj ondoj leviĝis kaj malleviĝis sub liaj piedoj, sed kviete kaj trankvile li proksimiĝis.

Li estis homo, lia vizaĝo estis pala, kaj liaj okuloj profundaj kaj malhelaj, tiel profundaj kiel la okuloj de Konvolvulido, sed en ilia rigardo estis senfina mola melankolio, kiel Johano neniam ĝin vidis en aliaj okuloj.

“Kiu vi estas”, demandis Johano. “Ĉu vi estas homo?”

“Mi estas pli multe!” li diris.

“Ĉu vi estas Jesuo, ĉu vi estas Dio?” demandis Johano.

“Ne eldiru tiujn nomojn”, parolis la figuro, “ili estis sanktaj kaj puraj kiel pastrovestaĵoj kaj agrablaj kiel nutranta greno, sed ili fariĝis rekremento por la porkoj kaj burleskul-vestaĵo por la malsaĝuloj{30}. Ne eldiru ilin, ĉar ilia senco estiĝis eraro, ilia sanktigo estiĝis moko. Kiu volas koni min, tiu forĵetu tiujn nomojn kaj aŭskultu sin mem.”

“Mi vin konas! mi vin konas!” diris Johano.

“Estis mi, kiu plorigis vin pro la homoj, dum vi ne povis kompreni viajn larmojn. Estis mi, kiu igis vin ami, dum vi ne komprenis vian amon. Mi estis ĉe vi, kaj vi min ne vidis; mi movis vian animon, kaj vi ne konis min.”

“Kial mi nur nun vidas vin?”

“Multaj larmoj devas heligi la okulojn, kiuj vidos min. Kaj ne pro vi mem sola, sed pro mi vi devas plori, tiam mi aperos antaŭ vi, kaj vi rekonos min kiel iaman amikon.”

“Mi vin konas. — Mi rekonas vin. Mi volas esti ĉe vi.”

Johano etendis la manojn. Sed la homo fingre montris la brilantan boaton, kiu malrapide naĝis antaŭen sur la fajra vojo.

“Rigardu!” diris li, “tio estas la vojo al ĉio, kion vi deziris. Alia vojo ne ekzistas. Sen tiuj ambaŭ vi ĝin ne trovos. Elektu nun. Jen estas la Granda Lumo, tie vi mem estos tio, kion vi sopiras koni. Jen!” — kaj li montris la malluman orienton, — “kie estas la homaro kaj ĝia mizero, tie estas mia vojo. Ne la erarlumo, kiun vi estingis, sed mi vin akompanos. Nun rigardu, vi ĝin scias. Elektu.”

Tiam Johano malrapide deturnis la okulojn for de l’ signodonanta figuro de Konvolvulido kaj etendis la manojn al la serioza homo. Kaj kun sia kondukanto li iris renkonte al la frostotremiga noktovento, al la malfacila vojo kondukanta al la granda, malluma urbo, kie estis la homaro kaj ĝia mizero{31}.


Eble mi poste rakontos al vi pli multe pri la malgranda Johano, sed tiam mia rakonto ne similos plu fabeleton[17].

Klarigoj

Ĉerpitaj el “Studoj literaturaj” de Jan Ligthart.

La “literaturaj studoj” pri “La malgranda Johano” estas verko, pli ampleksa ol la komentariata verko mem, el kio sekvas, ke la libro, kiun ni prezentas al la Esperantistaro, estas malfacile komprenebla. — Ni tamen esperas, ke la klarigoj, ĉerpitaj el la “literaturaj studoj” plifaciligos al la legantoj la komprenon.

Enhavo de la komentario

I.

La kreskado de la poet-animo ĝis la periodo de la vira aĝo.

  1. La malgranda Johano ne estas fabelo, sed realaĵo.
  2. Ni vivas en du mondoj.
  3. Erarvagante en la granda mondarbaro, ni ĉiuj serĉas.
  4. La unua periodo de l’ kreskado de nia animo.
II.

Konvolvulido kaj la ora ŝlosileto.

  1. Konvolvulido — la sento pri unueco kun la pura naturo.
  2. Konvolvulido en la formik-lernejo kaj ĉe la filantropia balo.
  3. Oberono kaj la ora ŝlosileto. La alegorio pri la majskarabo.
  4. La alegorio pri la formikoj kaj la interrompita misiofesto.
  5. Fino de la alegorio pri la majskarabo. Kio estas preĝi.
III.

Se-mi-scius! kaj la vera libreto.

  1. Se-mi-scius = la deziro al la scio.
  2. Konvolvulido anstataŭita de Se-mi-scius. — La vera libreto, en kiu estas skribite: kial ĉio estas, kia ĝi estas.
  3. Robineta, la juna amo.
  4. Ne parolu al homoj pri Konvolvulido.
  5. Johano ĉe “la homoj” (la Patro de Robineta).
  6. Johano — ankaŭ homo. — Esplorulo aperas.
IV.

Esplorulo kun sia amiko Hejn kaj Doktoro Cifero.

  1. Esplorulo = la analizanta cerbo.
  2. Ni nur penas saviĝi de “la Morto”.
  3. Doktoro Cifero = la malvarma scienco.
  4. Kun Esplorulo en la societo.
  5. Kun Esplorulo laŭlonge de la ĉerkoj.
  6. Sub la tiraneco de Esplorulo restas nenio escepte de homoj kaj ciferoj.
  7. Johano ĉe sia mortanta Patro.
  8. Johano triumfas pri Esplorulo kaj venkas lin.
V.

Konvolvulido aŭ Jesuo?

  1. Reveno de Konvolvulido. La elekto de Johano.
  2. Li sin dediĉas al la homaro, al ĝia mizero.

Klarigoj

{1} Ĉio en “La malgranda Johano” estas vero, plena vero, sed ne tiel, ke la signifo de la libro estas kvazaŭ vera spegulado de io reala kaj fotografaĵo aŭ fragmento el la vivo, sed nur la traduko, la poeta pentrado de tio, kio vere okazis.

La malgranda Johano estas aŭto-biografio, libro, en kiu la poeto rakontas la disvolviĝon de sia propra animo.

{2} La bela libelo “Konvolvulido” (ido de konvolvulo) estas eble la personigo de la Naturo mem, kiel ĝi vivis en la malgranda Johano kaj sin manifestis, kiel ĝin vidas la poeto kaj kiel li ĝin intime amis.

Rimarkinde estas, kiel aŭtoritate Konvolvulido tuj sin prezentas. Ĝia deveno estas pli alta ol tiu de la homo. La homo estas nur ido de la (virseksa) Suno kaj la (virinseksa) Tero; sekve nur tera estaĵo, sed kun dia elemento. Konvolvulidon kontraŭe naskis la (virseksa) Suno kaj la (virinseksa) Luno, sekve pro sia Patrino ĝi staras pli alte ol la homo.

La karaktero de Konvolvulido kaŭzas, ke ĝi montras al la malgranda Johano en la naturo la belon kaj la naivon, kiuj vivas nur en la animo de la knabo, kaj ke ĝi malfermas al li la okulojn por ĉio, kio estas malsaĝa, malbela kaj malnobla en la homa mondo.

{3} En la grilolernejo Johano povis rimarki, ke la griloj pri unu vidpunkto estas tiel seninteligentaj kiel la homoj. Studante la geografion, ili bezonis lerni nur 26 dunojn kaj 2 lagojn. Neniu povis pli multe scii pri ĉio, kio krome ekzistas. Kompreneble! la horizonto de la gril-instruisto sin ne etendas pli proksimen. Same ĉe la homoj, kies sensprita lernejo-saĝeco ne transiras la propran malvastan horizonton.

Ĉu (tiel pensas Johano) ekzistas ankoraŭ pli multe ekster la atingo de homokuloj kun homa spirito?

El la vidpunkto de la grilo, la grilo estas la centro de la bestomondo.

{4} Tiu ŝlosileto povas esti via feliĉo.

La ŝlosileto, kiu vekis esperon kaj eĉ atendon, kiu estis kiel promeso, kiu donis kredon kaj fidon pri la akirado de multekostaj trezoroj, sed kiu estas vana posedaĵo, se la ora kesteto ne estos trovata.

Ĉiuj tiuj certigoj de Oberono (diras Ligthart) havas simbolan sencon.

La reĝo de la elfoj, reveninte de vojaĝo, estas respekte rigardata. Lia elfopopolo staras plej supre. La ora ŝlosileto kun la promesoj estas la simbolo de la fido de l’ serĉanta infano, ke ĝi per la intima interrilato kun la naturo, kaj nur kun ĝi sola trovos sur la tero la feliĉon.

{5} Festo, eĉ balo en la bestomondo estis multe pli serioza ol ĉe la homoj, sed Johano tion ne sciis; li tial laŭte ridegis, vidante la longan lacerton ... k.t.p. Li ricevis severan riproĉon, ĉar la ceremoniestro diris al li: Oni kondutu ĉi tie tre dece ... k.t.p.

{6} Konvolvulido malŝatis la homojn, kaj Johano baldaŭ komprenis, ke tiu malŝato estas rajtigita, ĉar la konduto de homoj al bestoj ofte estas tre malĝojiga.

{7} La interpuŝiĝo de Johano kaj la majskarabo estas la interpuŝiĝo inter la materialismo kaj la poezio, inter nura zorgo por la materiala ekzistado kaj la serĉado al pli alta vivoĝojo.

{8} Kiu, anstataŭ manĝadi, rondflugadas la tutan nokton — ho kompatinda malgranda Johano! — tiu estos kaptata de la vesperto.

Ĉu tio estas la religio, la kredo al ĉielo kaj infero, kvazaŭ kreitaj pro la monavido de nia societo?

{9} Simono, la kato, estas tipo de memdorlotado, simbolo de la plej dolĉa, plej mola, sed samtempe de la plej malvarma kaj plej malsentema egoismo. Konvolvulido certigis, ke pli frue Simono estis homo.

{10} La bona pac-formiko estis morde dispecigata. Ĉu ne estis najlata sur la krucon tiu, kiu predikis homamon, fratamon al la homoj?

{11} Laŭ tiu maniero nuntempe ĉiuj formikoj estas pacformikoj.

Preskaŭ ĉiuj blankuloj estiĝis Kristanoj, sekve paco povus regi en mondo.

{12} Ni havas la veran kapon.

Ĉu ne estas, kvazaŭ ni vidus militiri fervorajn “Kredantojn” por pruvi per la glavo la verecon de sia religio? Ĉu ni ne vidas (legante la rakonton de la “pacama pacformiko”), ke Eŭropo estas turmentita de la religio-militoj?

La vera kapo = la vera religio.

{13} Tie la aŭtoro eldiris sian konvinkon pri la religia sento, kiu plenigas sennombrajn homanimojn kaj la religiajn ceremoniojn, per kiuj sin esprimas la religio.

La lumo de la lampo.

Miloj da homoj perdas sian veran, puran animovivon per la spirita morto de sia forma religio.

{14} Se-mi-scius! (originale: Wistik!). Pli ĝustan nomon la aŭtoro ne povis trovi por tiu koboldo. Se-mi-scius! la enkorpiĝo de la demandanta spirito de la junulo, kiu deziras ĉion scii kaj kompreni.

{15} Tiu monstro eble estas Alva, la hispana monstro el la okdek-jara milito. (1568-1648.)

{16} Ili serĉis la libreton, kiel la alĥemiistoj serĉis la arton fari oron. Ili sin kaŝis inter dikaj libroj ... Sed kion ili trovis? Kelkfoje ion utilan, ion grandvaloran, sed neniam “la libreton”. Ne unu libro povis klarigi kaj solvi la demandon: kial ĉio estas, kia ĝi estas. Ili povis iom difini tion, kio ekzistas, ankaŭ kiel ĝi ekzistas. Sed kial? Nur tiu kial estis la celo de la ĉiama ekzamenado. Ĉar kiom multaj forgesis dum la serĉado, kion ili volis atingi, kion ili celis. Laborante, ĉiam penante atingi nevideblan celon, la intereso pri tiu celo transiris sur ilian laboron, kaj fine ilia spirito tute perdiĝis en tiu tasko, en ilia ĉiutaga esplorado. La rimedo estiĝis celo, kaj kia rimedo kelkfoje! Demandoj tute sen interesoj estis farataj kaj pritraktataj kun fervoro kaj multa klereco. Eĉ fame konataj profesoroj foruzis sian tempon (precipe en la tempo de Erasmus) pri la demando: “Ĉu Dio povus fari neokazinta jam okazintan faron, kaj ekzemple: Kiel li povus ŝanĝi edziniĝintan virinon je virgulino, aŭ: Ĉu la Papo estas pli potenca ol sankta Petro, tiel potenca aŭ malpli potenca, aŭ: Kia serpento ĵetis la tutan homaron en malfeliĉon? aŭ: Kio fariĝus el la homaro, se Evo kaj ne Adamo estus manĝinta la malpermesitan frukton? aŭ pri la kalkulo: Kiom da anĝeloj povas stari sur unu kudrilpinto?”

Ĉiuj tiuj kleruloj sendube serĉis la libreton. Sed kio estis la rezulto? “La koboldo faris el ili stultulojn. Ili konstruas turetojn — — —” k.t.p.

Konvolvulido diras, ke Se-mi-scius estas kulpa pri ĉio tio, kaj ĝi avertas la malgrandan Johanon, dirante: “Gardu vin kontraŭ li!” —

{17} Ne estas strange, ke Esplorulo tiel baldaŭ kondukis la malgrandan Johanon al la Morto. Ĝuste en la transirepoko de junulo al viro la spirito plej multe sin okupas pri “morti”. Kiam la fino de la surtera vivo la unuan fojon sin trudas al ni, profunde kaj klare, ofte nin regas la penso pri morto. De post nia naskiĝo ni kutimiĝis al la misterplena vivo; tiun miraklon ni ne rigardas kiel miraklon. Sed la Morto, jen la granda mistero. Ĝin ni ne komprenas. Ĝi staras tiel fremde en nia vivo. Kaj angoro nin ekregas, kiam ni klare vidas, ke ankaŭ nia propra, bela vivo devas finiĝi kaj nepre finiĝos per tiu misterplena mallumo de ne-ekzistado. Tiam ni devas kolekti la kuraĝon por morti, antaŭ ol la vera deziro je vivo denove povas naskiĝi.

Sed ne nur la pensado pri morto, ankaŭ la sopiro al morto ofte vekiĝas en la konsciiĝanta, leviĝanta animo. La melankolio de la elreviĝanta idialismo trovas ion dolĉan, ion konsolan en la Morto. Morti estas, agrable for-profundiĝi el ĉi tiu malgaja, mizera mondo en feliĉega forgeso. Sekve ne estas mirige, ke Esplorulo tiel baldaŭ konatigis Johanon kun la Morto kaj ke la knabo baldaŭ deziris iri kun tiu serioza viro. Sed — la momento de la kontentigo rilate al tiu deziro ankoraŭ ne estis veninta. La serĉanta junulo devos antaŭe iri al la vivo, kaj unue al doktoro Cifero, por dediĉi sin kun sia tuta koro al la Scienco sub gvidado de la ciferisto.

{18} Karakteriza nomo por reprezentanto de Scienco. La nomo “Doktoro Cifero” karakterizas la aferon. Kion nome la Scienco volas? Ĝi volas scii, perfekte, precize scii, kaj poste iom post iom kompreni. La Ĥemio ĝin helpas en tio. Ĝi senkompate analizas la blankan folion kaj fine konstatas, kiom da procentoj el malsamaj elementoj kunlaboris por konstrui ĉi tiun malgrandan estaĵon. Poste iom post iom ni akiros precizan ideon pri la floro. Kunligante sur folio da papero ĉiujn tiujn ciferojn, ni povas diri, montrante ĉiujn tiujn nigrajn figuretojn: jen rigardu, tio estas la plene fidinda, vere scienca kaj ekzakta bildo de la lilio. Eĉ pli ekzakte: tio estas la lilio. Tiel rezonas vera scienculo. Kaj tiu scienca lilio-vivo estas pli proksima al la vero ol la natura vivo, en kiu la ordinara homo vidas la floron, la ordinara homo kun ne-ekzercitaj okuloj kaj kun konfuzmiksita sento.

La Scienco ne konas la senton. Aŭ, pli ĝuste dirite: ĝi ne havas senton. Ĉiu emocio estas al ĝi fremda. Observadi, analizadi, mezuradi, kalkuladi, — jen ĝia ekzistado. La ciferskribaĵo estas ĝia lingvo. Transciferadi estas ĝia tasko. Ĝia korpiĝo estas: Doktoro Cifero.

{19} Ĉio aŭ nenio. La samaj vortoj, kiujn antaŭe al li diris la Morto. Ĉio aŭ nenio. Kaj Johano volas scii ĉion. Por atingi tiun celon, li devos silentigi la voĉon de sia koro. Li ne plu sentu kompaton, kie la scienco postulas senkompaton. Kaj — kvankam per tremetantaj manoj — li helpis kunligi — — — k.t.p. La pasio je la scienco estis triumfinta.

{20} Ligthart diras en sia Komentario: Mi ne povas konjekti, kiu estas tiu nomo; kaj li demandas la opinion de siaj legantoj.

{21} Kial — oni kelkfoje demandis —, kial tiu abomena irado laŭlonge de la ĉerkoj troviĝas en tiu “bela” libreto? Ni povus same bone demandi: Kial la bela vivo finiĝas per la abomena putrado de nia korpo? Kial ĝi finiĝas per la morto?

Krom tio: la periodo de l’ regeco de Esplorulo apartenas al la disvolviĝado de ĉiu kreskanta homanimo, kaj neniu Esplorulo estus imagebla, kiu ĝis la fino hezitus analizi la materian ekzistadon.

{22} La rivero de l’ forgeso, la antikva “Leto” ne nur fluas en Grekujo. Ĝiaj malhelaj akvoj fluas tra la tuta homomondo, ĉie, kie la kvietec-alportanta dormo freŝigas la malkvietajn kaj timemajn animojn.

{23} Li sentis, ke tiu disiĝo estas neevitebla; kaj estis al li, kvazaŭ li vizitus mortintejon tiel malgajan kaj melankolian. Li konsciis klare, ke lia juneco, liaj infanaj jaroj estis pasintaj. Sed samtempe estis veninta la infana sento, ĉar li sopiris je sia patro.

{24} Pli trafe la ŝanĝo de infananimo ne povus esti pentrita. Ĉio, kio antaŭe ĉarmis kaj logis la knabon, nun foriĝis en nigran abismon, kaj meze de tiu abismo troviĝis nur la pala, laca kapo de lia patro. Krom tiu kapo ekzistis por li tute nenio.

{25} Sed jen alia batalo estis komenciĝonta: lasta, malespera batalo inter Johano kaj Esplorulo, ankaŭ batalo inter la vivo kaj la morto, sed inter la vivo kaj la morto de l’ koro. Ĉi tie la morto ne venis kiel longkreska serioza viro kun sia neeldireble bona rigardo kaj dolĉaj, delikataj movadoj, sed en la formo de malgranda, malica vireto kun akraj okuloj kaj tranĉanta voĉo. Li mortigos en la knabo la lastan senton, kiu ĵus reviviĝis. Sed li ne triumfos en tiu batalo.

{26} Nome ĉe doktoro Cifero en la anatomia ĉambro.

{27} La pensanta junulo nun sciis, ke la vero ne estas sur la tero. La vivo ne povas doni la respondon al la grandaj vivodemandoj.

{28} Same kiel Faŭsto li povus diri:

“Die Träne quillt, die Erde hat mich wieder!”
“Ekfluas larm’, rehavas min la tero!”[18]

{29} Ĉu tamen li estis filo de la Suno? Ĉu Konvolvulido estis prava, kiam ĝi certigis al Johano, ke la Suno estas lia patro kaj la Tero lia patrino?

Apenaŭ la “homo” vekiĝis en li, ankaŭ vekiĝis la “poeto”.

{30} Faŭsto diris:

“Name ist Schall und Rauch,
Umnebelnd Himmelsglut.”
“Nom’ nebuligas amon,
Nom’ estas son’ kaj fumo.”[18]

“Kiu volas koni min, tiu forĵetu la nomon kaj aŭskultu al si mem.”

{31} La Dio de la Amo parolis en li, kaj Lian voĉon obeante, li sin dediĉas al la homoj, kiuj estas liaj gefratoj, kiuj ĉiuj kun li estas infanoj de Dio.

Enhavo:

 paĝo
Frederik van Eeden (Antaŭparolo)5
La malgranda Johano 
Ĉapitro Ia7
Ĉapitro IIa12
Ĉapitro IIIa31
Ĉapitro IVa44
Ĉapitro Va61
Ĉapitro VIa71
Ĉapitro VIIa77
Ĉapitro VIIIa83
Ĉapitro IXa95
Ĉapitro Xa110
Ĉapitro XIa121
Ĉapitro XIIa138
Ĉapitro XIIIa148
Ĉapitro XIVa165
Klarigoj 
Enhavo de la komentario172
Klarigoj 1a–31a174

Piednotoj de la tradukinto

[1] Originale: nachtegaalskruid = najtingal-vegetaĵo.

[2] viglulo.

[3] Originale: Windekind, unu el la ĉefaj estaĵoj de la verko (vidu “klarigon” {2}an).

[4] Laŭ la holanda gramatiko “objekto” estas virseksa, virinseksa aŭ neŭtralseksa. De zon (La suno) estas virinseksa.

[5] Originale: karkiet; angle: reedwarbler; france: roussecolle; germane: Rohrsänger.

[6] En la holanda lingvo “pad” signifas: bufo kaj vojo.

[7] Laŭ la holanda gramatiko zon (= suno) estas virinseksa, tial oni diris: van de zon (= de la suno). Se zon estus virseksa, oni dirus: van den zon, ĉar la artikolo de virseksaj vortoj akceptas n post prepozicio.

[8] Van Alphen (elparolu: van Al-fen) = holanda poeto (1746-1803), kies poemetoj por infanoj estis tre popularaj.

[9] Afisoj ellasas el siaj anusoj helajn gutojn de sukerhava fluidaĵo (miel-roso), kiu grandare logas formikojn. Sed la formikoj ne mortigas aŭ formanĝas la afisojn.

[10] Originale: eschdoorn = acero, sed poste la aŭtoro parolas pri esschenhout = fraksen-ligno.

[11] Originale: duivelszwam = diablofungo.

[12] Originale: vliegenzwam = muŝofungo.

[13] Originale: aardsterren = tersteloj (gasteromycetes).

[14] Originale: kribbelgauw = kiu baldaŭ disputas.

[15] Vulgara nomo anstataŭ Dood = Morto.

[16] Originale: opgeblazenheid; ĉi tiu vorto signifas: tromemfido kaj ŝvelo.

[17] Ĉi tie finiĝas la unua parto de la rakonto. La dua kaj la tria partoj estis verkataj multe pli malfrue. La unua parto povas esti konsiderata kiel memstara verko.

[18] N. Barthelmess (tradukinto de Faŭsto).

Noto de transskribinto:

La originala libro enhavis kaj piednotojn faritajn de la tradukinto, kaj klarigo-notojn elĉerpitajn de komentario pri la alegoria teksto. Mi iom ŝanĝis la prezenton de la du specoj de notoj. Ili estas en du apartaj grupoj je fino de la teksto.

La sesa klarigo ne havis markilon en la originala libro. Mi aldonis ĝin en la loko, kiu ŝajnis plej taŭga.

Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj. Mi ĝustigis dek unu citilojn, kiuj ne kongruis kun la ĝenerala uzado en la originala libro. Kelkajn aliajn preserarojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis. Sed restas malmultaj malkutimaj vortoj, kiujn ŝajne la tradukinto intencis.

[The end of La malgranda Johano by Frederik van Eeden]