* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with a https://www.fadedpage.com administrator before proceeding. Thousands more FREE eBooks are available at https://www.fadedpage.com.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: Por recenzo!

Date of first publication: 1930

Author: K. R. C. Sturmer

Date first posted: May 11, 2019

Date last updated: May 11, 2019

Faded Page eBook #20190519

This eBook was produced by: Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at https://www.pgdpcanada.net





POR RECENZO!

DE
K. R. C. STURMER

1930
THE ESPERANTO PUBLISHING CO., LTD.
LONDON, W.C. 1

Al mia amiko,
L. N. NEWELL
(“Eleno Vinfero”),
danke.

Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Copyright by the author, 1930

POR RECENZO!

LA UNUA KUNVENO DE LA KURSO

I

Lundon matene, dum la matenmanĝo, Profesoro Davis, profesoro pri angla literaturo ĉe la universitato de Londono, trovis la avenkaĉon trokuirita, kaj tio estis ĝuste la afero, kiun li ne povis toleri. Li lasis, ke la servantino rompu telerojn, ke ŝi metu liajn kolumojn en la tirkeston destinitan al naztukoj, eĉ ke ŝi ordigu lian skribtablon kaj tiel kaŝu liajn plej gravajn paperojn. Li ne protestis se ŝi invitis amikon en la kuirejon, por tetrinki, kvankam li opiniis, ke havante liberaj ĉiun merkredan posttagmezon kaj ĉiun duan dimanĉon ŝi povus rezigni pri tio. Sed li havis grandan amon al ĝuste kuirita avenkaĉo, kaj eĉ la plej precize fritita lardo, kiu sekvis, ne povis redoni la bonhumoron.

“Jam tro longe ni tenis tiun inon,” li deklaris al sia edzino, “ŝi ekindas forsendon.” Profesoro Davis estis firmlipa, grasa viro kvardekjara, kun vizaĝo bonkora, sed sulkigita de la dispepsio. Oni povus imagi, ke tiavoĉe li parolus pri studento sekvinta neregule kaj senvigle liajn kursojn.

“Ne stulte parolu,” diris s-ino Davis gaje, “vi ŝajne kredas nin vivantaj en antaŭmilitaj tempoj, kiam oni povis elekti la servistinojn. Nuntempe la servistinoj elektas siajn mastrinojn kaj ni devus ĝoji, ke Mario elektis nin. Efektive, ŝi estas tre bona knabino, mi tute ne plendas pri ŝi.”

“Eble, tial ke vi ne manĝas avenkaĉon, aŭ se foje vi manĝas, via buŝo estas tro difektita per trinkado de varmega teo, vi ne rimarkus, ĉu ĝi estas bruligita aŭ ne.”

“Nu,” diris s-ino Davis, dezirante ŝanĝi la temon, “vi estos hejme je la kvina,—kvina kaj duono, ĉu ne? Kion vi faros—prilaboros tiujn ekzamenpaperojn?”

“Ne,” gruntis li, lasante ŝin ŝanĝi la temon nur, ĉar li vidis novan okazon por plendo, “ĉu mi ne diris al vi almenaŭ sesfoje dum la lasta semajno, ke mi iras unuafoje gvidi tiun kurson pri moderna literaturo ĉe Wimbledon? Unue mi pensis, ke mi venos hejmen, kaj post temanĝo veturos al Wimbledon, sed efektive, apenaŭ estas sufiĉe da tempo, veni ĉi tien el la civito, tiam veturi al alia antaŭurbo. Plej bone mi manĝos ĉe la universitato, ne, plej bone en restoracio—preferinde estos, se mi evitos la lernejan atmosferon dum mallonga tempo. Post la kurso mi trafos trajnon al Streatham, de tie omnibuson tien ĉi.

“Kia kurso estas?”

“Nu, unu el tiuj kursoj por plenaĝulaj laboristoj, kiuj nuntempe svarmas en nia demokrata lando. Vi komprenas, la literaturon kaj la arton oni donas al la proletaro por ok ŝilingoj. Nu, oni bone pagas la profesorojn, okdek funtojn por dudek kvar lecionoj. Estis Allen kiu diris al mi, ke li bone profitis, gvidante unu-du, ĉiuvintre, kaj sugestis, ke mi permesu al li, doni ankaŭ mian nomon al la asocio—estas la Laborista Kleriga Asocio, aŭ iun similan titolon ĝi havas, estas subvenciata de la ŝtato, mi kredas, ĉiuokaze la tuta salajro venas el la impostoj, aŭ lokaj aŭ ŝtataj, vere mi ne scias. Nu, finfine mi ne volas plian laboron, sed la mono utilos, kaj se la proletaro de Wimbledon volas lerni pri la moderna angla literaturo, bone, tio estos reciproka helpo.”

Profesoro Davis eltiris sian poŝhorloĝon kun kontenta mieno, kaj ekkrietis. “Dio, jam kvin antaŭ la naŭa—apenaŭ mi trafos la naŭa-kaj-unu. Dankon, kara, do ĝis malfrue ĉivespere.”

S-ino Davis helpis lin surmeti la palton, ricevis la ĉiumatenan kaj supraĵan kison, kaj staradis ĉe la dompordo, rigardante la grasan korpon de sia edzo pezkuretanta al la stacidomo de la antaŭurbo Sydenham. Sur la sama trotuaro, preter la samaj domĝardenoj, venintaj el similaspektaj dometoj, kuris aŭ paŝadis laŭ diversaj rapidecoj, profesoroj, komercistoj, bankoficistoj kaj ĉiaj enloĝantoj de burĝa antaŭurbo de Londono. Ĉiuj celis la trajnon de 9.1, la plejmulto ĉiutage, krom dimanĉe. Sed kompreneble profesoroj kaj instruistoj havas longajn feriojn.

II

El liaj sarkasmaj aludoj al la proletaro oni povus kredi Profesoron Davis arogantema en sociaj aferoj, sed vere ne estis tiel. Nur la dispepsio ĝenerale kaj precipe la trokuirita avenkaĉo kaŭzis tiun humoron; efektive li tre amis rakonti kontraŭ sin la anekdoton, ke iam la karbportisto vidis lin en la ĝardeno antaŭ la domo, sarkantan kaj vestitan en eluzitaj vestoj, kaj elkriis, “Jen, vi, ĉu la mastro troviĝas?” Li similis multajn el sia klaso, kredante, ke li bone konas la laboristaron, nur pro la kapablo ŝerci kun iu tramkonduktoro, pri kies menso kaj medio li estas tute senscia. Li nomis sin socialisto, voĉdonis por tiu partio ĉe la balotoj, kaj sendis la filon al gimnazio, evitante la popollernejon.

Tiun lundon li temanĝis ĉe la universitato kun alia profesoro kiun li kore malamis. Tiu estis maldika, nigrahara, birdokula viro, kiu parolis ĉiam nur pri golfo, aŭtomobiloj kaj virinoj. Profesoro Davis ne ludis golfon, interesiĝis nur pri la propra aŭto, kaj malŝatis, ke fraŭloj obscene parolu; ĝenerale malŝatis fraŭlojn, krom se ili estis tiaj pro familiaj cirkonstancoj. Li trafis la trajnon al Wimbledon kun plezuro, kaj serĉis la domon de la kurso.

Wimbledon estas sufiĉe tipa Londona antaŭurbo, enhavanta longajn stratojn da dometoj laboristaj kaj aleojn da domoj burĝaj. Ne estis necese ke li esploru la flankstratojn, tamen, ĉar la ejo de li serĉata troviĝis sur la ĉefstrato, apude al la teatro kaj la kinoj. La grandaj magazenoj verŝas lumon ĉien, sed sur malmultajn homojn en tiu horo. Estas iom post la sepa, kaj la plejmultaj nun vespermanĝas endome, nur rapidas kelkaj malfruantoj kaj vagas, enrigardas la meblobutikojn, revas pri estontaj hejmoj kelkaj paroj da geamantoj.

La profesoro trovis konstruaĵon iom malnovan kaj malpuraspektan, kun surskribo “Laborista Halo,” vidis per sia poŝhorloĝo, ke mankas kvaronhoro al la sepa tridek, kaj iom returnis la paŝojn. Li observis la butikojn, la teatron, la kinojn, aĉetis vesperan ĵurnalon, legis artikolon pri la futbaltrupo de Cambridge, ludonta kontraŭ Oxford. Tiam li metis la pipon en la poŝon, kaj plirapidigis la paŝojn retroen. Li rimarkis, ke li pasis jam tri bombonbutikojn, pensis, ke ili estas tiom multaj en Anglujo, kiom kafejoj en Francujo, vidis restoracion, kie eble li povos iam taŭge manĝi antaŭ la kurso.

Trovante sin ĉe la enirejo, li penis ekmemori la nomon de la kursa sekretario. Allen estis klariginta al li, ke ĉiam unu el la studantoj agas kiel sekretario, prizorgas la registron, kaj tiel plu, kaj la Laborista Kleriga Asocio estis sciiginta ties nomon kune kun aliaj informoj. Estis iu Sinjoro Bell.

En la vestiblo li vidis anonctabulon, kaj eksciis, ke en diversaj ĉambroj kunvenas pluraj metiunuiĝoj, sportkluboj kaj societoj. En ĉambro 8 kunvenas kurso pri moderna angla literaturo, sub Profesoro Hugh Davis, M.A., D.Litt., profesoro pri angla literaturo en la universitato de Londono, redaktoro de la serio, “Anglaj Poetoj de l’ dekkvina jarcento ĝis nuntempo.”

Profesoro Davis supreniris la ŝtuparon al ĉambro 8. Ferminte post si la pordon, li aŭdis la babilan zumegon etiĝi al nura flustrado. Li sentis sin strange nervoza, diris “Bonan vesperon,” kaj okule serĉis la sekretarion. Tiu tuj prezentis sin; li estis junulo eble dudektrijara, tipa inteligenta ano de sia klaso kaj sia postmilita generacio. Li demandis, ĉu la profesoro bezonos iun akcesoraĵon? Nigrotabulon oni jam provizis. Eble oni povos komenci tuj; ĉiuj studantoj jam ĉeestas, krom du, kiuj kromlaboras ĉe sia fabrikejo.

La profesoro prenis sian notaron, kaj prelegis pri Wells, klarigante ties signifon en la literaturo, tuŝante liajn ekonomiajn ideojn. De la komenco li trovis la etoson simpatia, kaj kiam poste li petis demandojn, ilia trafeco surprizis lin. Oni montris viglan intereson, malkaŝis multan legadon.

La kursanoj komence estis pretaj trovi nesimpatia viron el supera klaso, havantan titolon kaj plurajn literojn post sia nomo. Baldaŭ, tamen, lia karaktero komencis plaĉi ilin, kaj ili formetis la barilojn de formaleco kaj respektparolo. La kurso finiĝis en bona humoro ambaŭflanka.

Davis turnis sin al la sekretario, sed interrompis lin iu viro, kiu dankis lin korege pro lia prelego, petis pardonon, ke li ne povos regule veni, pro kromlaborado ĉe la fabrikejo. Li etendis sian manon al la profesoro, kiu firme premis ĝin, esperante, ke li ne montris sian eksurprizon. Poste aliris knabino de dek kvar aŭ dek kvin jaroj, kiu klarigis, ke ŝi ne povos veni proksiman semajnon, ĉar ŝi devos konfirmiĝi tiun vesperon, ĉe la preĝejo. Davis diris taŭgajn vortojn, dume rigardis ŝin observeme. Ŝi estis de tipo nekonata al li, naiva, freŝkolora, montranta respekton, al kiu li ne kutimis ĉe knabinoj. Li faris al ŝi demandojn pri ŝia legado, trovis, ke ŝi ĉeestas gimnazion, akirinte stipendion. Li demandis la nomon de la ĉefinstruistino; estas amikino lia.

Du-tri aliaj alparolis lin, unu mezaĝa virino, kies mieno proklamis, ke ŝi estas edzino kaj patrino, kaj kiu konfesis, ke la dommastrumado multe okupas ŝian tempon, ankaŭ unu viro de lia aĝo, malpure vestita, evidente stratlaboristo. Estis interese.

Fine Davis turnis sin al la sekretario.

“Ŝajne ni havos sukcesplenan kurson—tre viglajn anojn ni havas.”

“Jes, ili havas entuziasmon.”

“Tion mi rimarkis, kaj jen la plej grava afero. Vere, ĉi tiun vesperon mi estis tre feliĉa.” Davis hezitis momenton, scivolante, ĉu la rimarko taŭgis. Ĉiuj kursanoj jam estis for, la sekretario ordigis siajn paperojn. Davis etendis cigaredujon, lumigis alumeton por ambaŭ; li vidis la alian rapide rigardi al sia cigaredo, konstati ĝin de ne ordinara kvalito.

“Kaj ĉu vi trovas tempon por multa legado?” demandis la profesoro.

“Nu, jes, sufiĉe. Mi laboras en oficejo, malmultajn horojn, tio donas al mi okazojn.”

“Precipe modernan?”

“Plejparte. Wells, kompreneble, Arnold Bennett, kaj Shaw....”

La kutiman elekton, pensis Davis, demandis “Huxley?”

“Jes, ‘Punkto—Kontrapunkto.’”

“Ha, jen majstroverko moderna...” Davis haltis, bridis la entuziasmon al konvena dimensio. Vere strange, ke la sekretario legis tiun verkon. Supozeble li akiris ĝin el publika biblioteko, certe li ne pagis la dek kvin ŝilingojn. Li plue demandis Bell, zorge evitante supereman manieron; li ekdivenis la kutiman historion—filo de metiisto, kiu gajnis stipendion al gimnazio, evitis manan laboron, altiĝis unu ŝtupon en la socio, akiris gustojn fremdajn al sia medio. Interesa, ŝatinda tipo.

“Kaj ĉu vi mem provis verki, iam?” li demandis finfine.

“Nu, efektive, jes. Nur kelkajn novelojn ĝis nun—sed ĉiuokaze estas interese.” Li pli vigle parolis nun, nepovante subpremi sian ŝaton al simpatia aŭskultado; subite li ĉesigis sin.

“Tamen, mi devus ne teni vin. Al vi necesas vojaĝo, vi ne estas de la distrikto.”

Davis scivolis, ĉu jen piketo, kredis ke ne. Nu, eble bona ideo....

“Se vi estas libera de frua horo, mi emas proponi, ke ni renkontiĝu antaŭ la kursotempo, iom babili pri literaturo kaj verkado. Efektive, la cirkonstancoj devigas min temanĝi apude, dum la antaŭa horo... se plaĉus al vi akompani min... mi rimarkis restoracion, ‘La Ŝipo,’ sur la kontraŭa flanko...”

“Bona ideo, mi tre ĝojos,” respondis Bell, “efektive, oni ne ofte havas la okazon——” li haltigis sian parolon. Davis divenis kion li volis diri, penis diri taŭgan rimarkon.

“Jes, jes, ĉiam plezure, ja; nu, mi devos rapidi.” Li etendis la manon, premis firme tiun de Bell. Vere, tre inteligenta kaj interesa tipo. Li turnis sin al la pordo, Bell sekvis, ĉe la stratpordo ili denove diris “Bonan nokton.”

Paŝante al la stacidomo, Davis pensis, ke la propono de la edzino, alveturigi la aŭtomobilon por hejmenveturigi lin, estis ne nur nepraktika, sed vere ne tre konvena.

En la trajno li sukcesis trafi malplenan kupeon. Eltirante la pipon el la surtuta poŝo li komencis plenigi ĝin per tabako, dume pripensante denove la vesperon. Tia vigleco, tia ĝentileco, vere, ia komparado ne estus favora al siaj dumtagaj studentaj kursoj. Li diris al si, ke li ricevos plezuron el la kurso ĉe Wimbledon.

III

Laŭ fizika distanco la vojo al la hejmo de Bell estis pli mallonga ol tiu de Profesoro Davis, sed mense ĝi neniel estis eta al la sekretario. Tiu marŝis verve, laŭ la takto de dancario zumanta en la menso, laŭ ĝia takto frapis sian femuron per libro portata en la mano. Li pripensis la ĵusan prelegon, pripensis denove la verkojn de Wells laŭ la novaj perceptoj montritaj de Davis. De kiam li forlasis la gimnazion li ne kontaktis kun intelektaj aferoj, krom per libroj, kaj al la plej klera libro mankas la instigo kaj la pensiga kapablo, kiun havas la prelego de fortkarakterulo. Li pensis, ke li tro malatentis tiajn plezurojn en la lasta tempo, ke li devus ne lasi ke la dancado kaj la socialista movado plenigu tutan lian vivon; ankaŭ li reabonu la gazeton, La Librulo, kiun instruisto ĉe la gimnazio konigis al li.

Ĉe la gimnazio Bell havis kelkajn amikojn, kiuj interesiĝis pri aferoj kromaj al la sporto, pri libroj kaj teatraĵoj, sed li ĉiam evitis intimiĝi kun ili. Unu-dufoje iu el ili estis invitinta lin al la hejmo, kaj la kontrasto kun la propra medio ĉiam profunde malgajigis lin, surface igis lin malbonhumora. Li volis, ke ankaŭ li havu gepatrojn vojaĝintajn, legintajn, unuvorte kulturitajn; ke li havu ĉambrojn, en kiuj la piedoj mole paŝas kaj la okuloj ne estas frapataj, sed allogataj; ke liaj manĝoj aperu, simple aperu kvazaŭ per magio, anstataŭ per enkonduko de sonoj skrapaj, hakaj, sonoj de kuleroj kontraŭ ladaĵojn, sonoj de tranĉiloj sur tabulon; ke li flaru odoron de libroj kaj de lako, anstataŭ la etan haladzon de kuirita brasiko kaj de katoj. Li ne havis ilin. Li ne havis la kuraĝon, inviti iun el la knaboj al la propra hejmo, nek akceptadi iliajn invitojn. Nur ĉe la lernejo li foje diskutis kun ili librojn novajn, iun poemon pritraktitan en la klaso, iun opinion pri literaturo diritan de iu instruisto.

Deksepjara, fininte la stipendion, li akiris oficon en la oficejo de iu metisindikato, per la influo de sia patro. En medio kie oni ne povas eĉ diskutigi la poezion li partoprenis la babiladon pri vetero, pri vico por la ferioj, pri edzecrilatoj de la estroj. Li korespondis dum mallonga tempo kun kelkaj gimnaziaj amikoj, daŭrantaj la studadon aŭ akirintaj interesajn kaj feliĉigajn oficojn; baldaŭ eĉ tio ĉesis. Li aniĝis al la oficeja futbaltrupo, kaj unufoje ludis kontraŭ trupo de iamaj lernantoj el sia gimnazio. Tiuj disvastigis la famon, ke Bell estis multon lerninta; oni vidu lin dribli la pilkon ĉe la dekstra flanko!

Kaj nun, marŝante hejmen, Bell ĝojis, ke kiam oni proponis en la loka socialista klubo starigi tian kurson pri moderna literaturo, li konsentis iĝi sekretario. La renkonto kaj babiladeto kun la profesoro revokis en la menson amason de memoroj, pri scenoj viditaj, pri homoj renkontitaj, emocioj sentitaj, ĉiuj pere de libroj. Li rememoris iun pikan recenzon, amuzan leteron de la vundita aŭtoro, respondon de la recenzisto; ankoraŭ li havas la eltranĉaĵojn, li kredas; li kutimis kolekti en albumo interesajn artikolojn pri literaturo, poemojn kaj noveletojn. Li unua pensis pri tio, poste la amikoj ĉe la gimnazio imitis lin. Oni amike rivalis inter si. Liaj amikoj havis preskaŭ ĉian avantaĝon, plej ofte iliaj gepatroj atentigis ilin pri la recenzoj de iu nova libro, montris al ili la lastan novelon de Gerald Bullett en la Londona Merkuro aŭ soneton de Lordo Alfred Douglas en La Sabata Revuo. Sed konatiĝinte kun tiuj revuoj, Bell iris pli malproksimen, hantis la librobutikojn de la strato Charing Cross, ŝparis pencojn kaj elspezis ilin je francaj literaturaj revuoj, povis montri al la amikoj artikolojn pri Barrès kaj Barbusse. Efektive, li ricevis de sia patro pli da poŝmono ol ili de siaj. Tio tre mirigis lin, ke li, filo de laboristo, ricevas pli da poŝmono ol la filoj de kuracistoj kaj notarioj, kiuj havas hejmojn kompare luksajn. Tamen, tiel estis. Li ne havis belajn vestojn, li ne havis gramofonon kun multaj diskoj, li ne povis ferii alilande, sed li havis pli da elspezebla mono.

El ĝi restis nun liaj libroj kaj liaj albumoj. Kaj atinginte la hejmon li tuj deprenos kelkajn amatajn volumojn. Li enrigardos la albumon—artikolojn pri Wells li metis kune, li klare memoris. Ja, eĉ troviĝas unu de ĝuste tiu Profesoro Davis! Nu, jen koincido. Li memoris ĝin, ĉar ĝi estis el usona revuo, kaj li ricevis ĝin donace de Emerton, lerneja kamarado kies patro abonis diversajn usonajn literaturajn gazetojn. Vere, Emerton estis la lasta el la amikoj kun kiuj li tenis rilaton; antaŭ nur kelkaj monatoj li ricevis leteron de li el Germanujo, kie li feriis. Ĉe la lernejo preskaŭ ekestis amo inter ili, tiom forta estis la simpatio; iun vesperon, post kuna ekskurseto al Kingston, sidante en publika parko apud Tamizo, Bell trovis sin aŭskultanta al konfeso pri hejmaj malfacilaĵoj, ke malgraŭ ŝajna kontenteco mankas mono, ekzistas kreditoroj, kiuj premas, ke eble venos fino, eĉ... fuĝo. Bell ne povis kredi la proprajn orelojn. Venis detrui lian koncepton pri tiu alloga mondo novaj vortoj kaj ideoj. Kreditoroj, eĉ... fuĝo.

Li ne reciproke konfidis pri la propra hejmo, pro mensa konfuzo pli ol pro nevolo. Tial la ebleco de daŭra ligilo perdiĝis. Kiom ajn Emerton estis dankema al li pro lia kompatemo, ankaŭ iometan envion li sentis; poste, kiam liaj hejmaferoj fine boniĝis, kiam la pensoj pri kreditoroj kaj eventuala fuĝo ŝajnis malproksimaj, eĉ absurdaj, Emerton sentis, ke li malŝatas Bell. Ne nur li evitis lin ĉe la gimnazio, li incitis aliajn knabojn kontraŭ lin. Bell rimarkis, sentis doloron, ne povis kompreni. Unufoje li rekte alparolis lin, “Diru, Emĉjo, kio okazis inter ni? Mi nenion faris, nenion diris, kio povus—intence, tio estas—se neintence, nu, pardonon mi petas.” Li volis etendi la manon, sed hezitis, rigardante la vizaĝon de Emerton.

Tiu volis etendi la sian, en tiu momento li sentis la simpation inter ili, memoris pri pasintaj babiladoj, kunaj ekskursetoj. Sed li estis parolinta al Bell pri kreditoroj, eĉ pri eventuala fuĝo....

Emerton rigardis al Bell kun kruela indiferenteco, tiretis la ŝultrojn. “Ĉu vi ne fantazias? Vere estas nenio.”

Bell turnis la dorson kaj formarŝis. Io bruletis malantaŭ la okuloj, li sentis doloron en la lipo pro la premantaj dentoj.


Bell komencis laŭte fajfi la melodion antaŭe en la kapo, plivigligis la paŝojn. Certe li tuj serĉos tiun artikolon de Profesoro Davis. Nu, fine la vivo ne estas tiom malbona, kvankam ĝi eble perdis sian unuan rozkoloron. Li memoris, ke ĝis antaŭ nur kelkaj jaroj li ofte kantis sur la strato kiam la homoj mankis kaj la mallumo kaŝadis. Eĉ nun li fajfas, kaj memoras pri pasintaj belaj tempoj, ekzemple pri tiu vespero kun Emerton, kiam ili sidis sur seĝo en publika parko, ĉe Tamizbordo. Estis bele.

Estis bele en la memoro, ĉar la menso de Bell estis forbarinta el la bildo la sekvon de la babilado, estis pentrinta nur la varmecon de la kunigitaj brakoj kaj de la mensa simpatio. Estis bela bildo, de du junaj kaj solecaj animoj, travivantaj momentojn de la vivo, kiuj venas al ĉiu, sed nur malofte. Al ĝi Bell aldonis detalon post detalo, la krepuskajn ombrojn, la plaŭdetadon de la rivero kontraŭ la bordon, la lumojn de kelkaj tendantoj sur la insuletoj. Li aŭdis la sonorigadon, kiu avertis pri fermo de la parko, sentis denove, kiel ili stumblas kun interplektitaj manoj elen al la lumigataj stratoj, kie la humoro ŝanĝiĝis, kaj ili petole incitadis kaj mokadis unu la alian, ĝis la stacidomo, kie ili metis lastajn pencojn en la ĉokoladmaŝinojn, kaj amike dividis kaj maĉadis la rezulton.

Bell sentis, ke nun li multe ŝatus renkonti Emerton denove, priparoli pasintajn tempojn. Li aĉetis gazeton de stratvendisto, legis la ĉefliniojn. Dume la menso tiris el si kaj aldonis al la bildo pluajn detalojn.

Ĉu ili ne aŭdis la parkgardiston fivorti kontraŭ ili, pro ilia malrapidemo, eliri la parkon? Emerton mokis lin, imitante unu el la instruistoj ĉe la lernejo. “Ĉu mi prave aŭdis, ke vi uzis ofendan vorton? Vi venos al mi posttagmeze, post la tria leciono.” Jes, tiu estis la frazo. “Vi venos al mi posttagmeze, post la tria leciono.” Ili estis ripetintaj ĝin fojon post fojo, ploreme, insulteme, knare, altvoĉe, ridegintaj poste. Kiom oni estas stulta, kiam lernejano! Tiel oni pensas en plenaĝo, sed eble estas en plenaĝo, ke vere stulte... nu, ĉiuokaze li tre ŝatus renkonti Emerton denove.

Li haltis momenton sub stratlanterno por rigardi ree la gazeton. Estis sur angulo de ĉefstrato; pluraj homoj staris, atendante tramojn, amantojn, amikojn. Granda trinkejo estis fermanta siajn pordojn, elpuŝanta klientojn, kiuj emis resti, kiuj petis pluan bieron, vane provante persvadi la servistojn perfidi la leĝaron de Granda Britujo. Estis la deka vespere.

Bell legis, malgraŭ venteton kiu kunblovis la gazetfoliojn, ke la franca kabineto denove demisias, pri aktorino edziniĝinta kun oficiro de la gvardio Coldstream, kaj depeŝon pri nova milito en Ĥinio. Li sentis en si, ke li estas fikse rigardata de iu, turnis sin, kaj vidis Emerton.

IV

Emerton estis studento, kaj havis sur la vizaĝo tiun senzorgan, senĝenan esprimon kiu karakterizas studentojn ĝenerale (krom stipendiuloj kiuj devas studegi en senkomfortaj hejmoj), ĉirkaŭ la kolo neamelitan kolumon de palbruna nuanco, samkoloran kiel la ĉemizo. Vestaro kaj feltĉapelo taŭgis. Sub la brako li portis kelkajn volumojn kaj ekzempleron de la tiusemajna Sabata Revuo.

Li estis ĵus veninta el la lukssalono de la trinkejo, post soleca glaso de biero. Iu subita impulso estis pelinta lin enen, kvankam li tre malofte trinkis sen kunuloj. En la salono li trovis neniun interesa, ĉeestis nur babilantoj pri ĉevaloj, rakontantoj de viraj anekdotoj, ŝvelvizaĝaj, grasaj homoj, maldikvizaĝaj, palaj, vulpaspektaj homoj, ĉiuj kun tiu nedifinebla vizaĝesprimo, kiun oni ofte trovas en anglaj trinkejoj. Alilande oni vidas en la kafejoj samajn homojn, kiel sur la stratoj, sed en la anglaj bierejoj oni renkontas tipojn, kiuj ŝajnas nerenkonteblaj aliloke.

Nur unu el la kelkaj virinoj aspektis freŝa sub la pudro; estis iu fraŭlino akompanata de junulo, eble fianĉo, eble amanto, eble frato. Li estis leganta avide la ĉevalkuradajn rezultojn en la vespera ĵurnalo; dume la fraŭlino rigardis sencele al la pordo.

Emerton kaŝe observis ŝin. Ŝi memorigis lin laŭ aspekto kaj laŭ sinteno al Alico. Ankaŭ Alico havis tiun profilon, tiel tenis la kapon, kiel cervo flaris la venton. Strange, ke ĉie li devas memori pri ŝi; ĉar jes, tiu fraŭlino nepre memorigas, ankaŭ ŝiaj manoj kuŝas tiel sur la genuoj....

En tiu momento la fraŭlino turnis la kapon por paroli al la junulo, kaj malaperis la revo de Emerton. Li vidis, ke li eraris. Simileco ne ekzistas. Li metis la manon sur siajn librojn, du lernolibrojn kaj unu kontlibron por la universitata tenisklubo, kies sekretario li estas de la tiuvespera kunveno de la komitato. En la sama momento aŭdiĝis la familiara krio “Ferm’” de la trinkservistoj, la horloĝo batis la dekan. Emerton tiris al si la librojn, poste la anson de la pordo, kaj eliris unua.

Li preskaŭ tuj rekonis Bell, kaj hezitis momenton. Li emis preterpasi lin, malgraŭ ioman scivolemon; tiam Bell turnis sin, kaj li etendis la manon.

“Nu, kaj kiu atendus vidi vin post tiom da tempo! Eĉ mi supozis, ke vi transloĝiĝis al alia distrikto, neniam mi vidis vin surstrate.”

“Jen nenio—diversajn vojojn oni havas, ĉu ne, kaj nu—kiel vi, fine vi iris al universitato, studentas?”

“Ja, en la lasta jaro mi estas, en anglalingva fako, precipe sub Davis. Ne estas malbone, kaj oni ne tro laboras. Tenison mi ludas multe, hodiaŭ oni elektis min sekretario. Ĉu vi vizitis la gimnazion en la lasta tempo? Du kunlernejanoj estas kun mi en ĉi tiu jaro en mia fako, Jones, vi memoras lin, ĉu ne, li studas por iĝi instruisto. Kaj vi, vi fartas bone? Vi ne skribis de....”

La menso de Bell ĉesis atenti lin post la vorto Davis. Lia cerbo pleniĝis de bildoj pri Emerton, dumtage studanta anglan literaturon sub Davis ĉe Londona universitato, renkontanta interesajn homojn, interŝanĝanta ideojn kun diverspensantoj. Ĝi tuj baris la vojon al la konscio de tiaj imagoj, direktis liajn okulojn al la gazeto sub la brako de Emerton. Ĝi ekpintumis lian langon, dirigis ĝin, “La Sabata’n vi havas sub la brako? Ĉi tiun semajnon mi ne legis ĝin. Ĉu io interesa?”

“Artikolo de Gerald Gould pri la lasta romano de Italo Svevo, kaj poemo——”

“Svevo?”

“Jes, vi scias, la itala milionulo ĵus mortinta, kiun James Joyce konigis al la italoj; bone, ĉu ne, ke irlandano konigu al la italoj unu el iliaj verkistoj! Kaj nu, ĉu vi legis, ke aperos proksiman semajnon hispana traduko de lia Ulysses! Jen post franca traduko oni havas hispanan—estas mirinde, apenaŭ oni kredus la verkon tradukebla——”

“Dum oni parolas pri traduko,” diris Bell, “—vi kompreneble legis pri la morto de Scott Moncrieff?” Bell estis leginta pri tio en iu tagĵurnalo, kaj dum preskaŭ kvaronhoro revivinta en antaŭaj interesoj kaj tempoj pasintaj.

“Jes, terure, ke oni perdas lin, nur lastan semajnon mi aŭdis Compton Mackenzie diri, dum iu prelego, ke lia traduko de Proust eĉ superas la originalon.” La voĉo de Emerton varmiĝis, la entuziasmo venis. Finfine, malmultaj amas la literaturon tiom kiom Bell, eĉ ĉe la universitato. Subite li haltigis sian elfluon.

“Kaj tamen vi ankoraŭ ne donis al mi viajn novaĵojn. Vi ankoraŭ loĝas en la distrikto, nu, jen bone, kaj kian profesion—pardonu, jen, patro! estas Bell, kiu estis ĉe gimnazio kun mi, venis ĉe nin foje, vi memoras.”

La patro de Emerton, ĵus paŝinta sur la trotuaron el omnibuso, estis altstatura, konservinta la vizaĝtrajtojn kaj la lipharojn de siaj militistaj tagoj. Li metis firman manon sur tiun de Bell, estis demandonta pri lia bonfarto.

La menso de Bell, tamen, estis jam farinta komparon inter li kaj la propra patro, verukmana kaj krudparola, jam bildiginta la kurbajn ŝultrojn de unu kaj la rektan korpon de l’ alia. Emerton kaj lia patro ne vidis la menson de Bell, ili vidis nur, ke li iom subite donis la manon al ambaŭ.

“Nu, vere mi devos rapidi, mi ja estis—plezure, sed al kiu adreso skribi? Bone, kompreneble, ĉe la universitato. Nu, ĝis! Emerton, estis ĝojo, trafi vin denove, bonan nokton, s-ro Emerton, ĝis revido, espereble denove ni—ĝis!”

Li turnis, kaj paŝis tre rapide tra flankstrato preter cento da domoj. Tiam li ekmalrapidis. Scott Moncrieff, La Sabata Revuo, Gerald Gould, kia malproksima mondo estis tiu, tamen ĝi allogis lin denove. Li memoris la unuajn versojn de poemo, kiun Emerton estis kopiinta por li el iu gazeto, kiun iam li konis parkere.

Kara, memoros tagon vi
kiam la harmoni en....

Kaj la sekvo? La sekvon li ne povis memori, kiom ajn li penis. Li memoris la belon, kiun la vortoj kunhavis por li, ĝia varmo ekpenetris jam liajn vejnojn, sed la vortojn, la efektivajn vortojn li ne povis kapti.

Li promesis al si, ke li serĉos ilin tuj kiam li alvenos hejmen. Ankoraŭ li konservas la kopion, en la skribo de Emerton mem. La poemo estis verko de iu Brooks, kies volumon li promesas al si, aĉeti morgaŭ, nepre morgaŭ. Nu, ke renkonto kun Emerton kostu al li ses ŝilingojn! Kaj tamen, jam antaŭ multaj jaroj li estis promesinta sin, ke li aĉetos. Poste la deziro estis malfortiĝinta, sed nun, nun, li sentis, ke li nepre devos havi la solan volumon da poemoj, ĝis nun eldonitan de Brooks en neluksa eldono.

Mirinde, ke iu povas produkti tian belon, nepre li estas escepta, simpatia homo. Bell sentis grandan sopiron, havi la okazon persone koni Brooks, esti ano de lia medio.

Kara, memoros tagon vi——

La verso hantis lian menson, trakuris ĝin, zumis en ĝi, kvazaŭ por venĝi tion, ke li ne povas memori la tutan strofon. Bell trempis sin en la vervo kiun li sentis invadi lin, en la fluon de rememoroj el pasinteco. Tute feliĉa li alvenis al sia hejmo, nova domo en ankoraŭ konstruata strato. Li eniris tra la ĝardena pordeto, tiris el sia poŝo la ŝlosilon, funkciigis ĝin, kaj pasis kun sia gajeco trans la sojlon en la domon. Li vidis, ke venas al li renkonte lia edzino.

Subite li sentis sin tre soleca, la sento premis lian koron, teruris lin. Li pensis al Emerton, envie malamis lin pro lia universitata kaj libera vivo.

V

S-ino Bell estis virino dudektrijara, kun haroj de flavo iom malpala, “zingibra,” laŭ la angla esprimo. La trajtoj de ŝia vizaĝo estis delikataj, kaj formis tuton nerimarkindan, tiel ke centon da tiaj oni preterpasus senatente sur la strato. La esprimo estis de iu, kiu jam de junaĝo atendis en la vivo nur la triarangajn aferojn, nur tion, kion la sorto mem decidus doni. Mankis en ĝi, kiel ankaŭ en la sinteno ĝenerale, la fiera rigideco de tiuj, kiuj aliras la vivon kun militantaj koroj, kun akreobservemaj okuloj, kun ŝultroj kaj kapo ekvilibrigitaj al atako.

El du fratinoj ŝi estis la pli juna, kaj ŝia karaktero estis formita el dudek jaroj de subiĝemo al la estremo kaj superemo de Etelo. Kiel infano ŝi ludis per la pupoj, kiujn Etelo rompis, knabino ĉe la lernejo ŝi observis la popularecon kaj admiron kiun Etelo ricevis de la aliaj kursaninoj kaj de la instruistinoj. Ŝi alkutimiĝis al fido, ke en ĉio ŝi povos lasi aferojn al Etelo, ke Etelo prizorgos aferojn, ke Etelo kuraĝos proponi al la gepatroj plialtigon de la ricevata poŝmono. Tiel daŭris en plenaĝon, kaj dum la danco ĉe la socialista klubo, kiam ŝi konatiĝis kun Bell, tiam ŝi estis portanta robon, kiun ŝi prunteprenis de Etelo.

Oni povas diri, ke ŝi konatiĝis kun Bell tiun vesperon, kvankam ŝi konis lin de infanaĝo kiel kunludanto. Ne sur la stratoj. La gepatroj neniam permesis al siaj infanoj, ludi sur la strato, kun ĉiu ajn infanaĉo. La gepatroj sciis teni sin al si, kaj ankaŭ siajn infanojn, kaj la samo estis vera pri Gesinjoroj Bell. Certe jes. Oni ne kredu, ke mankas klasaj diferencoj en strato da domoj samspecaj, kies loĝantoj havas samajn metiojn kaj salajrojn. Oni sciu, ke ankaŭ tie la superuloj konscias sian superecon, scias konsciigi la neindulojn pri ilia neindeco.

Inter la familioj Atkinson kaj Bell ekzistis reciproka estimo, reciproka rekono pri supereco al la medio, kaj la du familioj formis parton de la plej alta klaso inter la laboristoj en la distrikto. S-inoj Atkinson kaj Bell estis la solaj virinoj, invititaj al temanĝo en la hejmon de la ŝtateklezia paroĥestro, kies edzino estis tre altnaza sinjorino, kaj spite tre sinceran laboron inter la mizeruloj de la distrikto, tamen ne povis ne aludi de tempo al tempo al nobeltitolaj kuzoj. Ĉe la loka ŝtateklezio la familio Bell estis la pli influa, ĉar tiu de Atkinson estis dividita; la gekuzoj de s-ino Atkinson apartenis al sekto de la liberekleziuloj.

Entute, do, Filiso Atkinson sufiĉe ofte kontaktis kun la infanoj Bell, ĉe lernejo, ĉe preĝejo, kaj ankaŭ dum familiaj festetoj. Tiuj estis ses, el kiuj Rudolfo la plej aĝa, krom unu. Knabino, ŝi rigardis lin, kiel ĉiujn knabojn ŝi kutimis rigardi, silente, retireme, per grandaj, grizaj, molaj okuloj. Ŝi observis lian eksteraĵon, lian semajnan vestaron el fusteno, kaj lian dimanĉan el ŝtofo malpalblua. Poste, kiam li iris gimnazion, li ne plu portis fustenon, sed ĉiam ŝtofon malpalbluan, kaj kvankam dum la unua jaro li eble kelkfoje havis ŝiraĵon ĉe la genuo, poste li estis ĉiam tre dece vestata, li aspektis tute kiel iu ajn ordinara gimnazia knabo, kaj dimanĉon....

Nu, dimanĉon, en sia nigra jako, li aspektis vera junulo, kaj la gimnazian ĉapon li forlasis, li portis grizan ĉapelon el felto, tute same, kiel iu ajn sinjoro, kaj li havis faldon en sia pantalono, kaj li promenis en la parko kun junuloj laborantaj en oficejoj, kaj fumis. Jes, ja, kiam li forlasis la gimnazian ĉapon, li fumis sur la strato, tute publike. Filiso estis fraŭlino sen fratoj, tamen ŝi kapablis diveni, ke tio simbolis longan lukton, multan bataladon en la hejma rondo, multajn humiligojn de la gepatroj, mokojn de la familio. Kompreneble, ŝi ne povis ĉion diveni, ŝi ne povis scii pri ĉiuj emocioj kaj spertoj de Rudolfo rilate la fumadon, de la unua momento, kiam lia patro trovis lin fumanta en la necesejo, ĝis la tempo en kiu tiu nur ridetis, vidante, ke la filo proponas sian cigaredujon al vizitanto al la domo. En tiaj aferoj neniu povas scii ĉion, sed Filiso komprenis la esencan kernon, kaj ŝi kunsentis lin.

Li neniam aludis pri tiaj aferoj al ŝi, nek pri fumado, nek pri la ĉiam pli belaj vestoj, kaj ankaŭ ŝi nenion diris, nur partoprenis la ĝeneralan enrondan amikmoketadon. Efektive, post la lerneja tempo ŝi malpli ofte vidis lin. Li heredis de la familia medio socialistajn ideojn, sed li iris pli malproksimen, li ne kontentiĝis per la religia, respektinda socialismo de la gepatroj, li estis de la nova generacio. Ne per la baloto, sed per revolucio, jen kiel oni devas ŝanĝi la nunan socian ordon; almenaŭ tiel oni instruis lin kiam li aliĝis al la loka socialista klubo. Kaj li komencis legi multajn librojn de ateista speco, kaj poste li venis malpli ofte al la preĝejo kaj... dum tiu lukto, Filiso malpli kunsentis lin.

Kiam ŝi iris labori en oficejo ŝi multe vizitis teatrojn kaj dancojn kun la kunlaborantinoj, kaj dum longa tempo la nova vivo preskaŭ turnis ŝian kapon, ĉar unuafoje ŝi staris en la vivo sola, sen apogo al la fratino, sendepende de iu ajn. Baldaŭ, tamen, venis reakcio.


Kaj ŝi iom ploris en la lito, kaj ĵuris al la fratino, ke estas dentdoloro. Kaj ŝi provis forgesi pri iu, kaj plejparte sukcesis.

Kaj poste ŝi tenis sin ferma en la oficejo, kaj vespere restis plejofte hejme. Kelkfoje, por plaĉi al la fratino, ŝi konsentis ĉeesti dancon ĉe la socialista klubo, kaj tiam ŝi kutime vidis Rudolfon Bell. Tio estis en la tempo, kiam li jam forlasis la gimnazion, kaj laboras ĉe iu metisindikato. Ankaŭ kiam lia pli aĝa frato edziĝis, tiam ŝi ĉeestis la feston kune kun la fratino kaj la gepatroj. Estis tre gaja tempo, oni muzikis, dancis, kaj la gepatroj sidis kaj ridetadis bonkore. Kaj Rudolfo, li eĉ ebrietiĝis.

Ŝi observis lin tiam tre zorge. Ŝi estis leginta en iu romano sentencon, kiu restis en ŝia memoro, laŭ kiu “la alkoholo kaj la seksa ekscito estas la plej severaj provoj pri la interna homo.” Laŭ tiu kriterio li ŝajnis tre aminda junulo, lia rido estis pli ol iam gajiga kaj saniga; ŝi rimarkis, ke rakontante historion iom riskan, li forigis el ĝi ĉian malpurecon, netigis la komikan flankon. Li havis korpon nature sveltan, kaj aspektis bela en iuj ajn vestoj, sed hodiaŭ, en vestaro laŭ la plej lasta fasono, li memorigis ŝin pri iu greka dio.

Oni kantis gajan ĥoraĵon, kiun Rudolfo plej laŭte partoprenis, kaj ŝi sidis en angulo de la homplena ĉambro, eĉ neatentante sian fratinon, kiu staris meze de la saloneto, fiera en la konscio de sia beleco.

Ŝi komparis lin kun la junuloj en la oficejo, kiujn ŝi plejparte malestimis. Ŝi trovis, ke ili estas kiel ŝtipoj, pli bone, laŭ la moderna frazo, kiel meĥanikaj robotoj. Ili diskutas eterne kaj senfine la diversajn markojn de aŭtomobiloj, kelkfoje iun novan libron, pri kiuj la ĵurnaloj asertas, ke ĝi estas maldeca. Ili naŭzis ŝin, kiam ili flustris, penis subpremi sian ridaĉadon....

Rigardante lin, ŝi sentis, ke li ne estas tia. Al ŝi li ŝajnis simboli ĉion belan kaj puran, esti iu ano de fremda mondo, anstataŭ Rudolfo Bell, dua filo de oĉjo Bell, Rudolfo Bell, ŝia kunludanto ĉe la infanlernejo, Rudolfo Bell, kiu promenis en la parko, tiom fiera pro sia griza ĉapelo el felto, en kiu li aspektis tute same, kiel iu ajn sinjoro.

La pianisto diris, ke ŝi jam ludis trifoje la tutan stokon da dancmuziko, kaj oni proponis, ke Rudolfo iru al najbaro Glass, kiu volonte pruntedonos ankaŭ siajn kajerojn. Rudolfo konsentis, sed ŝerce postulis, ke oni donu al li belan kunulinon por la promeno. Ŝerce oni kriis la nomojn de kelkaj, hazarde li vidis Filison en la angulo, nomis ŝin.

Estis en revo, ke ŝi premis sin tra la seĝoj kaj vizaĝoj.


Ekstere estis mallume, pluvetis per apartaj sed grandaj gutetoj. La horo estis malfrua, kaj homoj mankis sur la stratoj. Rudolfo prenis ŝian brakon, kaj ili paŝis laŭ la pavimo kiun ili kune paŝis en antaŭaj jaroj, survoje al la lernejo kaj al la diservo.

Ili ne tuj parolis inter si, poste nur pri la festo, kaj denove silentis.

Subite li diris, “Finjo, ni ne multe vidis unu la alian dum la lastaj jaroj.”

“Ne, vere. Sed, vidis... jes, ofte mi vidis vin, ĉu ne, sed ŝajnas malproksime, ke ni babiladis kune. Neniam vi venas preĝejon?”

“Vi bone scias, ke mi ne plu—sciu, Finjo, ankoraŭ la patrino ne pardonis min tiurilate. Kaj al mi estas malfacile, kiam mi vidas la frateton preĝanta, kaj li demandas min, kial mi ne faras. Kaj—sed sciu, Finjo, ĉehejme, estas aĉe nuntempe ĉe la hejmo. Paĉjo bonintencas, sed li havas nenian komprenon, kaj Panjo....”

Li daŭrigis sian rakonton pri la ĉagrenoj de la interhoma frotado, kaj la rozkolora bildo de Filiso pri junulo gaja kaj senzorga ŝanĝiĝis grizen, novaj konceptoj pri la hejmo Bell alkroĉis sin en ŝian menson. Ŝi sentis grandan bedaŭron, ke ŝi ne antaŭe sciis pri ĉio, ne povis kunsenti lin. Ĝis la pordo de la hejmo Glass li parolis, kviete, senhalte, kiel iu, kiu jam de longe serĉis okazon verŝi en komprenon sian doloron.

Longa frapado ĉe la domo de la familio Glass rezultigis neniun respondon dum pluraj minutoj. Rudolfo prenis denove la frapilon, kiam la pordo malfermiĝis subite, kaj akra virina voĉo demandis, ĉu estas li denove, aŭ ĉu efektive oni hejmenportas nur lian korpon. La voĉo volis scii, ĉar ĝi estis antaŭdirinta ĉiun nokton dum dek jaroj da edzina vivo, ke tia ebriula porko nepre trovos sin sub omnibuso, kaj tiom pli bone, krom al la infanoj, kaj eĉ ili povos profiti el la forigo de tia fia ekzemplo. La voĉo plue demandis, ĉu li serioze kredas, ke ĝi multe pli longe toleros la kunloĝadon kun iu, kiu pensas unue al biero, due al biero, kaj trie al biero. Pri la virinoj, ne. La voĉo asertis, ke li ne havis sufiĉe da vireco por tio.

La voĉo sendube estus farinta multajn pluajn asertojn, sed en tiu minuto Bell anoncis, ke li ne estas s-ro Glass. Sekvis dum momento frapanta silento, kaj tiam aperis bonhumora grasvanga virino, kiu ŝajnis bone spiri spite la ĵusan elkriadon.

“Nu, kaj jen amuze, Rudolfo, ke mi kredu vin mia maljunulo! Vere, li ne estas malbonulo, nur li indas admonon de tempo al tempo. Kompreneble, ke nia muzika kajeraro estas je via dispono. Momenton!”

La figuro malaperis en la malluman haleton, el kiu ĝi aperis, dume la du junaj atendantoj interŝanĝis ridetojn. Subite gaslumo plenigis la sojlon, kaj s-ino Glass reaperis kun la kajeretoj.

“Jen, kaj bonan daŭrigon de la festo mi deziras al vi! Redono ne urĝas.”


Ili returnis la paŝojn, dum kelkaj minutoj ne parolis. Li rigardis sian poŝhorloĝon.

“La dekunua.”

“Jam?”

“La nokto estas ankoraŭ juna,” li diris, kun ŝerca sentencemo. Poste, “Tomaso aspektas stranga en tiu kolumo, ĉu ne?”

“Jes, ankaŭ mi rimarkis. Sed ĉu vi ne memoras, kiam lastan jaron li portis frakon, tiun de sia kuzo....” Ŝi daŭre babilis, klaĉetis. Ŝi komprenis, ke ankaŭ al li la vizito ĉe s-ino Glass estis ĝena interrompo al la antaŭa humoro. Silento kaptis ŝin tuj antaŭ la reveno al la domo de Bell. Venis la sonoj de dancario tra la lumo kiun la fenestro ĵetis antaŭ la domon, kelkajn voĉojn oni povis rekoni, precipe de la fratino de Filiso kaj tiun de s-ro Bell.

Ili haltis momenton sur la rando de la lumpeco.

“Diru, Filiso, ni promenu ankoraŭ minuton. Oni ankoraŭ ne atendas nin—eĉ mi vetas, ke oni forgesis pri ni.”

Tion li diris nek serioze, nek ŝerce; estis konvena frazo, kliŝaĵo. Lia menso okupiĝis pri tiu apud li. Estis malfacile konstati, ke tiu estas la Finjo, kiun li konis bubino kaj knabino kun haroj sur la dorso en unu plektaĵo, “porkvosto.”

“Finjo, ĉu ne estas strange....” Li haltis.

“Nu, kio do?”

“Nu, vi bone scias, ĉu ne. Mi volas diri....” Diablo, kion li volis diri? Dum unu sekundo li kredis, ke ŝi volas ludi kun li. Malfacile scii. Li ne kredis ŝin tia, kaj pravis, kvankam li preskaŭ nenion sciis pri fraŭlinoj de la vidpunkto, al kiu la sorto estis tiranta lin.


Ŝajnis al ŝi eterne, antaŭ ol lia premo iĝis malpli rigida, kaj ankoraŭ kaj ankoraŭ li repremis ŝiajn lipojn. Poste ili restis dum minuto, rigardante unu la alian en la okulojn, penante kredi, ke tia belo povas esti.

“Roĉjo.”

“Finjo.”

“Ĉu estas vere?”

“Jes, ja, kara.”

Ŝi kisis lin, rapide, amike; tiam pro komuna penso ili ekmarŝis al la fino de la strato, al la domo de Bell.

En la homplena saloneto oni estis preskaŭ forgesinta pri ilia foresto, sed ĉe la reveno de tre trankvilmienaj junulo kaj junulino oni komentis ilian malfruecon. Oni amike moketis.

“Jes, jes, ni scias, troviĝas mallumaj anguloj survoje al la domo Glass, ĉu ne....”

Kaj trankvilmiena junulo postenĵetis sian kapon kaj senĝene ridegis, senzorge.

“Ĉu vi kredas ke ni amindumis, do?!”

Kaj tre trankvilmiena junulino, kun vizaĝtrajtoj delikataj, nerimarkindaj, ankaŭ tiu ridetis, klarigis, ke tiu s-ino Glass tenis ilin longe. Estis amuze.

VI

S-ino Bell estis atendanta dum la dua horo de la kurso kun maltrankvilo la revenon de sia edzo. Ŝi sentis, ke tiu kurso estas io malamika al ŝi, ke jen la unua ekstera minaco de unujara geedza vivo. Kiam li anoncis, ke li akceptis esti ĝia sekretario, ŝi diris nenion, nek proponis mem aniĝi, nek plendis, ke li intencas foresti ĉiun lundon vespere. Estis strange, ke li neniam montris al ŝi la plej etan inklinon paroli pri literaturaj aferoj. Frue dum la fianĉtempo li malkaŝis al ŝi, ke la literaturo ludas grandan rolon en lia menso, kvankam en fako tute aparta. Tiam ili kune ĉeestis kelkajn prelegojn, iris aŭskulti Shaw ĉe la halo Kingsway. S-ino Bell ne tre bone komprenis Shaw, sed ŝi konfesis, ke li havas spriton; ŝi ne komprenis, kial ŝia rimarko ŝajnis ne plaĉi al Rudolfo. Ĉu estis io stulta en tio, ke ŝi konfesu al ioma nekompreno pri Shaw? Kaj ĉu ne estas vere, ke li havas spriton?

Kiam li revenis de la kurso, ŝi tuj serĉesploris lian vizaĝon, kaj ŝia timemo konfirmiĝis. Ŝi vidis lian feliĉecon, vidis la subitan ŝanĝon de esprimo, surpriziĝis, kiam li metis la vizaĝon por kisi ŝin.

“Nu?”

“Nemalbone.”

“Kiom?”

“Dek ses. Kaj kvar promesojn. Hampton promesis veni, ankaŭ lia fratino.”

Li sidiĝis en brakseĝon, meĥanike, senatente al meblaro kaj etoso, kiuj antaŭ unu jaro ravis lin. La ĉambro, kvankam eta, estis sufiĉe bela. Tapiŝo, murpapero, mebloj, ĉiuj montris zorgeman elekton kaj artan guston, kvankam kelkloke iu eta netaŭgaĵo perfidis, ke la gusto estas de nur unu generacio.

La domo estis nova, unu el aro ankoraŭ konstruata, kaj en fianĉaj tagoj Bell kun sento de malstreĉo diskutis la novajn meblojn, ĝojis, ke li povos adiaŭi hejman domon kies ĉiu porcelana ornamaĵo (“Donaco el Brajtono”), kaj ĉiu gravuraĵo (“Reĝino Viktoria akceptanta tribestrojn el kolonio Niger”), presis sian formon en lian menson, kies linoleumo simbolis al li vivmanierojn, kiujn li sopiris forlasi.

Lia edzino enportis tason da teo, donis al li, staris hezite.

“Ĉu ankaŭ vi ne trinkas?” li diris.

“Jam sufiĉon. Panjo estis tie ĉi ĝis la naŭa, kaj ni trinkis tiam.”

Bell sentis, ke ŝi atendas inviton sidiĝi, al cigaredo. Li fiksis la rigardon sur bildon surmuran, bildon pri geamantoj, “La Premkiso.” Ŝi hezitstaradis.

“Nu,” diris ŝi, “iom da kapdoloro mi havas. Mi emas enlitiĝi: vi restos longe ĉi tie?”

“Nelonge.”

Ŝi hezitis ankoraŭ sekundon, lasis la okulojn resti sur lian valizeton, en kiu, ŝi sciis, troviĝas la sekretariaj paperoj, kaj romano de Wells kiun ŝi estis leginta. Ŝi volis paroli pri ĝi, komenci babiladon pri la kurso.

La edzo fikse rigardis la kovrilon de libro sur la ŝranko, volumon da poemoj.

“Do, mi vidos vin poste.”

“Jes,” li respondis, “mi vidos vin poste.”

Post ŝia foresto li ankoraŭ kaj atente rigardis la volumon da poemoj. Fine li prenis sian valizon, malfermis ĝin, kaj metis sur la tableton antaŭ si blankan paperfolion. Li tiris sian fontanplumon el la poŝo, kaj post konsidero skribis la unuan linion de obscena versaĵo.

Li rigardis ĝin dum longa tempo, kaj ŝajnis ricevi ian kontentigon el ĝi. Li anstataŭis unu vorton per alia, ankoraŭ pli kruda, aldonis plian verson, trian, kvaran, relegis la tuton al si.

Rideto komencis tiri liajn lipojn. Li faldis la paperfolion zorge, kaj metis ĝin en sian poŝsaketon. Li rigardis al la mortantaj cindroj de la fajro, poste denove al la volumo da poemoj sur la ŝranko. Li memoris, ke li promesis al si aĉeti la poemojn de Brooks, ankaŭ, serĉi artikolon de Profesoro Davis pri Wells. Tamen, li devos prokrasti ĝis morgaŭ, li eĉ ne klare memoras, kie troviĝas la albumo da eltranĉaĵoj.

Li rigardis sian poŝhorloĝon. Estas la dekunua horo. Kun sento, ke io pezas en la gorĝo, li iris el la ĉambro.

VII

Emerton kaj lia patro silentis dum kelkaj momentoj post la adiaŭo de Bell, kaj paŝis tra strato ĉe la alia flanko de la ĉefvojo, tra distrikto da burĝetaj domoj, ĉiu kun eta ĝardeno ĉe la antaŭo kaj malpli eta ĝardeno ĉe la malantaŭo. Proksimume unu inter ses portis sur la laŭstrata ferbarilo iun latunan tabuleton, kun nomo kaj titolo. Jen sinjoro E. H. Jones, L.D.S. Dentkuracisto, aŭ sinjorino N. Lamb, M.R.C.S. (Edinburgo), kies klientaro konsistas ekskluzive el virinoj, en epoko, kiam oni multe parolas pri seksegaleco, kvankam efektive kuracistino apenaŭ povas akiri virajn pacientojn.

La vivo en tiuj stratoj estis tiom regula, kiom en aliaj. Frue, tre frue dum la mateno, trapasis kelkaj laktĉaroj, aŭtomobiloj, kiuj portas la lakton al la loĝantoj en la granda urbo. Poste, oni vidis preskaŭ neniun antaŭ la sepa horo. Tiam kelkaj knaboj kaj junuloj trapasis, portante la matenajn ĵurnalojn kaj eble iujn gazetojn al la enloĝantoj de la domoj. Jen unu knabo dekkvarjara lasis ĵurnalojn ĉe numeroj 1, 7, 19, 21, dum samtempe junulo el alia butiko lasis ĵurnalojn ĉe 2, 3, 8, 11, kaj 17, kaj alia knabo, aspektanta kvazaŭ li povus bone profiti el plua dormo, rapidis de 4 al 9, kaj de 12 al 14, 15 kaj 20.

Tia racia aranĝo kaj konkursado inter diversaj butikoj daŭris la tutan matenon pri aliaj aferoj, pri manĝaĵoj, kiujn alportis laŭmende ŝarĝveturiloj el pluraj butikoj, pri medikamentoj, kaj tiel plu. Tio estas signo, per kiu oni povas konstati la apudeston de burĝa distrikto, se dum aĉeto de iu etaĵo la butikisto diras, “Ĉu mi ne sendigu ĝin hejmen por vi?”

De la sepa kaj duono ĝis la deka oni vidis la fluetadon de la pangajnantoj al la stacidomoj kaj tramhaltejoj.

Precipe estis bankistoj kaj oficistoj, kiuj devas vojaĝi ĉiutage en Londonon, ĉiu nigre vestita, portanta valizon kaj gravan mienon. Kelkaj estis junaj, kaj montris ian viglecon, kvazaŭ ili kredis, ke la vivo entenas ankoraŭ belan surprizon. Aliaj ankaŭ estis junaj, kaj montris, ke ili scias ĉion sciindan, kaj ne intencas malkaŝi multon. Kelkaj estis inaj, junaj, kaj belaj. Plue, malgraŭ la sentenco de Samuel Butler, “Paro de geamantoj similas al sunleviĝo—jen ĉiutaga afero, kiun oni malofte efektive vidas,” oni foje vidis geamantojn, kiuj eĉ ne hontis kisi unu la alian, disiĝante ĉe tramhaltejo en la ĉefstrato.

Baldaŭ antaŭ la naŭa venis la infanoj ĝis dek naŭ jaroj, kiuj devas iri al la gimnazioj aŭ al la privataj lernejoj, kaj ili miksiĝis kun la nigrajakuloj, donante iom da koloro per siaj ĉapoj kaj (ĉe la knabinoj) per siaj kostumoj.

Post la deka estis tre trankvile, nur la edzinoj iris mendi ĉe la butikoj; tagmeze hejmenvenis tiuj infanoj, kiuj ĉeestas apudajn lernejojn; posttagmeze la edzinoj faris vizitojn. Post la kvina horo venis la refluo, kaj ĝis la sepa fluetadis la sama marionetaro, kiun matene oni vidis forirantan. La mieno estis eble iom pli vigla, sed ne multe. Ĉefa diferenco estis, ke ĉe reveno la dekstraj manoj iris poŝen ĉe alproksimiĝo al la propra domo, tial ke oni povas fermi sian pordon sen ŝlosilo, sed ne povas sen ĝi malfermi ĝin.

La ŝlosiloj funkciis, kaj la marionetoj paŝis enen, kaj ŝanĝiĝis al homoj, al edzoj, al patroj, al filoj. Oni estis hejme.

Kaj tiam, vespere, precipe tiam oni uzis la aŭtomobilojn (krom semajnfine, kompreneble) kaj aŭdiĝis la knarado de radaksoj, vidiĝis en la malluma strato la strilumoj el aŭtomobiloj de gedancontoj aŭ de vizitontoj al la Londonaj teatroj.

En la momento, kiam Emerton kaj lia patro paŝis en la straton, oni vidis nek multan lumon aŭtomobilan, nek multajn homojn. Ne pli frue ol la dekunua revenos la dancintoj kaj la vizitintoj al la teatroj, kredeble nur je noktomezo aŭ ĝis la unua.

Emerton akordigis siajn paŝojn kun la patraj, kaj rigardis trans la heĝojn kaj ferbarilojn al la lumplenaj fenestroj de la domaj salonoj. Plejofte oni vidis nur la strieton da lumo inter du kurtenoj, aŭ ĉe la randoj de la fenestroj, sed ĉe kelkaj domoj oni havis diafanajn kurtenojn, tiel ke la preterpasantoj, preskaŭ ĉiuj loĝantaj en la strato, povis vidi neklarajn formojn, la fajrlangojn en la kameno, la vespermanĝan tablon kaj la blank-kufan servistinon. Emerton enrigardis kelkajn, scivolis pri la vivoj de la homoj interne, ĉu ili estas feliĉaj, kiaj estas iliaj doloroj kaj ambicioj, ĉu ili preĝas, kelkfoje disputas, envias inter si, amas. Li konis apenaŭ unu familion en tiu strato.

Dume Bell estis marŝanta tra stratoj, kies loĝantoj plejparte konas lin kaj lian familion, kiuj diris unu al la alia, kiam en taglumo li preterpasis, “Jen Roĉjo Bell.” Se ili estis amikoj de la familio Bell, ili diris la frazon amike, se ili estis el klaseto, kiun la familio Bell ignoris, ili diris ĝin malestime. Sed preskaŭ ĉiu faris ian rimarkon, kiam li preterpasis.

Ankaŭ Emerton estis loĝinta de knabaĝo en sia strato. Sed tre malmultaj komentis lin, kiam li preterpasis en taglumo.

Tiom da diferenco venas el domoj apartigitaj de ĝardenoj kaj ferbariloj. Tamen, eble la diferenco venas ne el la heĝoj, sed el la klasdiferenco. Estas malfacile diri.

La patro de Emerton haltis momenton, por frapi la tabakrestaĵon el sia pipo. Aŭdiĝis la sono de malplena pipo kontraŭ ĝardenmuro, poste la voĉo de s-ro Emerton.

“Estis iom strange ĉe via amiko, ĉu ne? Lian manieron mi aludas, iom abrupte li forlasis nin, ankaŭ.”

“Ho, jen nenio. Eble li devis rapidi.”

“H-m, eble. Ĉu vi longe parolis kun li, antaŭ mia alveno?”

“Ne. Kelkajn minutojn nur. Precipe pri libroj.”

“Jes, mi memoras, ke kiam vi venigis lin ĉe nin en antaŭaj tagoj, ankaŭ tiam li havis entuziasmon pri literaturo. Kion li faras en la vivo?”

“Mi aŭdis iel, ke li laboras ĉe la oficejo de iu metisindikato. Vi scias, ke lia patro estas metiisto. Sed kio estas stranga—oni diris al mi, ke li edziĝis, tamen li neniel aludis la fakton. Kompreneble, mi mem ne diris ion rektan, sed——”

“Jam edzo?” Sinjoro Emerton kunpremetis la lipojn, ete suprentiris la brovojn. “Tamen li ne ŝajnas tre aĝa.”

“Eble dudek du, dudek tri.

“Nu, vere, ĉe lia klaso la frua edziĝo estas sufiĉe ofta afero. La junuloj de la laboristaj klasoj kutime edziĝas multe pli frue, ol estas saĝe. Kiam ili pasas el la knaba stadio ili trovas siajn hejmojn malgrandaj, nekomfortaj, la imaga bildo pri propra hejmo allogas. Iun vesperon tia junulo venas hejmen post promeno kun amikino, li trovas la saman premecon kaj mankon de komforto, kredeble li eĉ ne havas ĉambron al si, sed devas dividi kun frato—kaj kiam li denove renkontas la amikinon, li rapidas iĝi fianĉo.

“Kompreneble, en antaŭaj generacioj baldaŭ post la edziĝo venis serio da infanoj, sed tion oni scias eviti nuntempe, almenaŭ plejofte, krom ĉe la plej neinstruita klaso, kaj via amiko ne venas el tiu. Nu, jes, li estas ja el ĝi, sed ne de ĝi. Li kaj tiuj de lia speco formas kvazaŭ novan klason en nia socio....”

Sinjoro Emerton daŭre pritraktis la temon, la burĝetiĝintan laboristaron, kvazaŭ ĝi estas tute nova fenomeno, kvankam kiam funkciis aliaj fakoj de lia menso li neniam hezitis konfesi, ke lia avo venis Londonon kun nur dek ŝilingoj, kapabla apenaŭ skribi kaj kalkuli. La nepo estis universitate edukita bankisto, kaj havis grandan intereson pri la moderna usona literaturo kaj la angla-saksa poezio de la dekdua jarcento, speciale pri Roger de Wendover.

La filo aŭskultis lin kun kreskanta malatento. Lia feliĉa mieno dum parolo al Bell estis nur supraĵa, la tuja reakcio ĉe renkonto kun iu, kiu iam aŭdis lian konfeson pri kreditoroj, eventuale eĉ fuĝo. La filo eĉ ne sentis sin vigla pri la nova motorbiciklo, kiun li jam de kelkaj semajnoj volis umi el la patra monujo.

Ili venis baldaŭ al la propra domo. Jam de unu minuto sinjoro Emerton ne parolis.

“Mi havas,” diris la filo, vidante, ke la patro metas la manon al la ŝlosilpoŝo.

“Bone,” diris la patro.

Kune ili marŝetis laŭ la mallonga vojo, kiu kondukis de la ĝardenpordo al la dompordo. El la salonfenestro, dekstre, venis varma lumo, ne tra diafanaj kurtenoj, sed ĉirkaŭ la rando de dika fustenaĵo.

La filo sentis sian ŝlosilon gliti preter la risortojn de la ŝlosaĵo, ĝis la tenilo de la ŝlosilo tuŝis la surfacon.

Ia sento de malpleneco kaptis, teruris lin. Li turnis la ŝlosilon, kaj lasis la patron enpaŝi unua.

VIII

En la momento, kiam Bell tiom enviis la poeton Brooks, tiu ĉi sentis sin tre mizera.

Kvankam Bell sentis tian sopiron, koni Brooks persone, estas dubinde, ĉu li estus trovinta la poeton tre simpatia. Spite sian konatiĝon, pere de libroj, kun pluraj kaj malproksimaj medioj, spite tion, ke pere de libroj li aprezis fremdajn gustojn kaj kriteriojn, tamen en la ĉiutaga vivo li konservis la tutan konservativemon kaj ĉiujn kriteriojn de sia klaso. Kiam du delegitoj el Germanujo vizitis la oficejon de la sindikato, por kiu li laboris, ili esprimis sian bondeziremon helpe de la tradukisto, trarigardis la oficejon, kaj, tuj antaŭ foriro, salutis la oficistojn per eta kliniĝo.

Bell estis inter tiuj, kiuj nur malfacile subpremis sian ridemon ĝis eliro de la alilandaj gastoj.

Li kredeble estus forte suferinta pro multaj aferoj ĉe la poeto Brooks, lia kulturklasa akcento, liaj graciaj manieroj, lia blusilka negliĝrobo. La junulo avide deziris esti ano de la medio de l’ poeto, en kiu li sentus sin kiel elakva fiŝo. Estis medio de kvikaj voĉoj, parfumitaj cigaredoj, kaj malestimo al popularaj artverkoj kaj fidelaj geedzoj; medio, en kiu oni ne hontis larmi antaŭ siaj amikoj, nek pruntepreni kvin monfuntojn de iu, al kiu oni faris similan servon en la antaŭa semajno; medio, en kiu ekzistis multe da bonkoreco kaj mallarĝanimeco; medio, el kies ĵaluzeco kaj suferado naskiĝas multaj artverkoj, inspirantaj la ordinarajn homojn.

El tiu medio venis romanoj, destinitaj postvivi la nunan generacion, muziko, pri kiu oni diris, ke muziko ĝi ne estas, (ĝis oni trovis, ke ĝi estas la plej lasta modo), kaj pentraĵoj, kiujn oni iras vidi ĉiujare en la ekspozicio ĉe la Reĝa Akademio, pri kiuj oni deklaras, ke ili estas eksterregulaj kaj nekompreneblaj, poste, ke ili estas modelaj, kaj fine, ke ili estas banalaj kaj malnovskolaj.

Brooks estis fraŭlo proksimume kvardekjara, kun jam malmultaj haroj, sed vizaĝo ankoraŭ bela, el kiuj trafis viglaj brunaj okuloj. Lia buŝo estis malgranda, kun esprimplenaj lipoj, super mentono iom antaŭenema, sed ne malforta. Lia tuta aspekto estis iom impona, kaj lia figuro estis bonekonata vidaĵo en la kvartalo en kiu li loĝis, la artista kvartalo Chelsea.

Lia apartamento havis rigardon sur la riveron Tamizo, okcidenten al la granda elektra generatorejo post kiu sterniĝas sur la ĉielo la sunsubiĝaj koloraroj kaptitaj de la pentristoj Turner kaj Whistler. Kelkaj povas kredi, ke la fumtuboj de giganta fabrikejo estas nepre malbelaj, sed ili estas el tiuj, kiuj, loĝante en Chelsea, entuziasme parolas pri la ravoj de Veneciaj kupoloj, kaj neniam ĵetas unuminutan rigardon dum krepusko al la turoj de la loka muzikhalo. En ĉi tiu vespero Brooks vespermanĝis sola en la restoracio Blua Kakatuo, sed ĝiaj poluritaj tabloj, ĝiaj kandeloj kaj ĝia alimonda etoso unuafoje malplaĉis lin. En unu angulo sidis iu junulo kaj ties amikino, eble amatino. La junulo estis granda, fortŝultra, kun nesimpatia vizaĝo, kaj parolis la tutan tempon pri sia aŭtomobilo, lasita en la strato ekstere.

Brooks rigardis ilin kun senefika malamo. Ili sidis tie, kie en antaŭaj jaroj li mem sidis kun iu, kiun li tre amis, kiun li penadis forgesi kaj kies animon li daŭre serĉadis ĉe aliaj homoj dum pluraj jaroj.

Li trinkis sian postmanĝan kafon pli rapide ol kutime, pagis sian kalkulon kaj vagis en la refreŝigan kaj malvarman nigron. Li paŝis trans la straton al la laŭTamiza muro, kaj restis dum kelkaj minutoj rigardante malsupren al la rivero. Li aŭskultis ĝian ondetadon kontraŭ la digon, rigardis la lumojn sur la transa flanko, la konturojn de la ponto Battersea kontraŭ la lunlumo. Malantaŭ li grandaj aŭtomobiloj pafglitis apenaŭ kun bruo, de tempo al tempo iu peza omnibuso stertore rampis en la direkton de strato Oakley.

Brooks sentis, ke li volas ion, ion por rompi la ĝenan pacon de l’ vespero. La akvo ondetadis kontraŭ la digon sube de li, kiel sola respondo al lia mensa voko.

Iom subite li turnis sin, kaj paŝis al la unua taksio en la atendanta viceto apud la proksima ponto Albert. “Restoracio Criterion,” li ordonis abrupte, kaj sidiĝis en la malluma kesteto, tirante ĉirkaŭ siajn genuojn la paltajn subangulojn. La taksio portis lin rapide en la luksan kvartalon, kaj jam li troviĝis en Piccadilly, kiam li konstatis ĝuste kion li bezonas. Muzikon, pesto! muzikon li deziras, kial li ne antaŭe pensis al tio! Subite iu preludo de Chopin obsedis lian menson, plenigis ĝin per sia ario, kiu kuris, rekuris kaj kuradis tra la kapo. Li sentis novan forton en si, la vivo alprenis novan kaj pli vervan perspektivon.

Kaj subite ĉio estas for, takto, ario, sonoj. La mondo nulis denove, kaj li trovis sin ree en kesteto survoje al la Restoracio Criterion. Li penis retrovi ion el la antaŭo, sed vane. Laceco, enuo pri la vivo kaptis lin, lia korpo malstreĉiĝis, kaj apenaŭ li rimarkis la halton de la taksio.

Elirante, li rigardis dum momento la lumgloron de la placo Piccadilly, poste turnis sin, sed ne en la ĉefrestoracion. Li marŝis ĉirkaŭ la angulo de la strateto, kaj malsupreniris la ŝtuparon de la restoracia kafejo. Li esperis renkonti konatulon tie.

Li donis sian palton kaj ĉapelon al la deĵoranta knabo, kiun li rimarkis esti nova, kaj tre fiera en sia verda vestaro kun oraj butonoj. Diablo! De kie la restoracioj kaj kluboj povas akiri tiajn etkorpajn knabojn? Por esti preter la lerneja aĝo ili devas havi almenaŭ dek kvar jarojn, tamen ili aspektas kvazaŭ dekjaraj.

Metante la manon sur la svingpordon li puŝis forte, kaj tuj malstreĉis sian manon, lasante la pordon fermiĝi antaŭ li denove. Li estis vidinta grupon da amikoj ĉe la plej proksima tablo. Woods, la vicĉefredaktoro de La Strofo, pala, maldika, bluokula viro, kiu verkas poemojn pri arboj kaj musko, sensanga estaĵo, kiu trinkas nenion krom rusa teo, kaj ĉiam uzas cigaredingon. Ankaŭ lia fratino estis tie, la pentristino, kiu ĉiam diris je la plej eta preteksto, “Ĉu vi scias, ke jam delonge via animo multe interesis min. Via spirita evoluo sorĉas min,” kaj provis doni al vi la impreson, ke ĉia peno kaŝi de ŝi viajn intimajn pensojn estus tute vana. Kun ili estis la germana romanisto Grabow, kiun la vicĉefredaktoro estis tiam patronanta en la literatura mondo de Londono, parte pro amikeco, precipe ĉar lia dumviva malamiko Hanten skribis en La Sabata Revuo, ke la talento de Grabow estas absurde troigita de kelkaj germanemaj redaktoroj.

Brooks sentis, ke la kuneston de tia aro li ne povus toleri en sia nuna humoro, kaj ignori ilin estus neeble. Li staris momenton hezite, tiam reprenis palton kaj ĉapelon, donis tutan ŝilingon al la paĝio, kaj denove supreniris en la straton. Li ekvagis en la direkton de Shaftesbury Avenue.

Li trovis, ke la homfluo kaj la lumoj, ke la etoso havas por li nenian allogon ĉivespere. Li scivolis, ĉu viziti iun kafejon en la alilanda kvartalo, en strato Old Compton, ĉu tio havus intereson por li? Li decidis, ke ne. Li vokis taksion denove, kaj ordonis, “Strato Kings, Chelsea, apud la urbdomo.”

Survoje li malbenis sin kaj la vivon. Li provis pensi pri iu bono, kiun la vivo montris al li, kaj ne povis. Lia verkado? Dio, kvazaŭ tio povus interesi lin! Li provis pensi al iu el siaj versoj, kiuj havus por li ĉarmon aŭ valoron; li ne povis. Ĉu liaj poemoj donis al iu plezuron, aŭ feliĉon? Li dubis. Estis malfacile kredi tion. Ĉu li faris ian ajn bonon al la socio? Tion ankaŭ li dubis.

Privatan renton li havis de frua aĝo. En tiu ĉi minuto, eĉ nun, en diversaj terpartoj, homoj laboras kaj ŝvitas por ke li povu vivi luksete en Londono, kaj verki esoterajn poemojn, eldonitajn en luksaj eldonoj sur arta papero, poste en malkara eldono je kelkaj ŝilingoj. En minejoj en Meksiko, en arbaroj en Afriko, en havenoj en Japanujo, en ĉiuj landoj kaj klimatoj oni laboras, oni donas sian vivon, por ke la nomo Brooks estu alte estimata ĉe la legantoj de la kulturaj revuoj en Britujo. Nu, ne nur por li, sed ĉu ankaŭ por pli valoraj homoj? Brooks pensis al la ekskoloneloj, kiuj sidadas tage en la kluboj laŭlonge de Piccadilly, al la komercistoj kaj iliaj edzinoj de la plej riĉa klaso, al la altsociaj danduloj kiuj frekventas la sudan marbordon de Francujo. Ankaŭ por tiuj la homoj en landoj apudaj kaj malproksimaj ŝvitas kaj foje sangas, kaj estas kontentaj, kaj kompatas tiujn, kiuj estas malpli feliĉaj ol ili, eĉ estas senlaboraj.

Kaj estas kontentaj. Do, kial li ĝenu sin pri ili? La taksio haltis ekster la urbdomo de Chelsea, antaŭ ol li povis respondi. Li pagis, kaj lasis sin vagi denove al la rivero, tra la strato Manor.

Ĉe la angulo staris kafbudo. Li ĵetis rigardon al ĝi. Du laboristoj staris tie, manĝante varmajn viandpasteĉojn, unu bele vestita fraŭlino trinkis teon kaj babiladis gaje kun junulo portanta koltukon anstataŭ kolumon, kies raŭka voĉo interrompis de tempo al tempo la amikinan sibladon. Brooks rigardis la fraŭlinon denove. Vere, ŝi estas vestita ne nur bele, sed kun gusto; nur ŝia kunulo malkaŝas ŝian klason. Estas rimarkinde, kiel nuntempe la fraŭlinaj vestoj kaŝas sociajn diferencojn. Antaŭ unu generacio estus absurde kredi, ke oni povus nur malfacile distingi inter la sinjorino kaj ŝia servisto, sed nuntempe estas tre malfacile tion fari.

Ĉe la junuloj ne estas same. Tiuj laboristaj junuloj, kiuj dimanĉe surmetas tiel belajn vestojn por promenado en la parkoj, ĉiam ili perfidas sin, eĉ se nur per tro brila kravato. Sed tre ofte la fraŭlinoj estas vestitaj kun perfekta gusto.

Tiele meditante, foriginte momentan emon aliĝi al la rondo ĉe la budo (kvankam per sperto li sciis ĝian teon kaj kafon esti tute trinkeblaj) li preterpasis malrapide la flankon de la urbdomo, el kiu venis la sonoj de dancorĥestro. Li haltis por aŭskulti, kaj por legi la surmurajn afiŝojn. Li legis, ke ĉiulunde kaj ĉiuĵaŭde Sinjoro Smith aranĝas dancojn, kun la fama “Lunlumo” orĥestro, eniro du ŝilingojn. Du ŝilingojn! Estas diable malkare, kompare kun la dancoj en sia propra medio. Kompreneble, ke en la propra medio oni plejofte dancas en siaj domoj, kaj, ke tiuj, kiuj ne havas grandajn domojn, ankaŭ ne havas multan monon.

Li legis aliajn afiŝojn, laŭ kiuj Sinjoro Jones, la bonekonata dancinstruisto, aranĝas dancojn ĉiumerkrede kaj ĉiusabate, kun la unusola dancorĥestro “Mia Kara.”

Poste li vidis, laŭ alia afiŝo, ke la Brita-Izraela Asocio havos kunvenon proksiman vendredon, ĉe kiu oni proklamos la novaĵon, ke la brita raso konsistas el la perditaj dek triboj de la biblio. Prezidos iu duko, kaj parolos eksgeneralo kaj iu parlamentano. Proksiman mardon estos kunveno de la Kontraŭvivisekciuloj. La afiŝo surhavis bildon de hundo kaj kato, kaj la devizon, “For la torturojn al amataj bestoj!”

Sinjoro Brooks ne tre amis hundojn, sed kun la kata raso li sentis fortan simpation. Lia propra besto estis kato pursanga, kun felo grizblua kaj temperamento tute tirana, kiun li dorlotis de ĝia naskiĝo; ĝin naskis la kara Enjo, kiun li ricevis de sia patrino. Sinjorino Brooks estis pleniginta per katbredado vivon plejparte oferitan al filantropa laboro; por prunto de la katkunulo, dank’ al kies dutaga restado kun sia kara Enjo rezultis tiu grizblua tirano, ŝi pagis tri gineojn.

Ŝia filo daŭre rigardis la afiŝojn, kaj pensis al si, ne unuafoje, ke la multeco de medioj en nia mondo estas mirinda afero. Iuj homoj dediĉas forton, tempon kaj energion, batalante kontraŭ la kuracistajn eksperimentojn je bestoj. Ili elspezas monon, presigas flugfolietojn, gazeton, pagas por kunvenĉambro en la urbdomo, citas faktojn pri terura suferigo al vivantaj bestoj. Sed ankaŭ, tion sciis Brooks, ekzistas societo por defendo de la vivisekcio, kiu havas kunvenojn, flugfolietojn kaj gazeton, por kontraŭdiri la asertojn de la alia societo.

Kaj ekzistas homoj, kiuj dediĉas sian tempon al la bredado de katoj. Li memoris, ke li legis, en gazetoj abonitaj de la patrino, pri la diversaj katoj, kies kelktagan restadon kun siaj propraj katoj oni povas aĉeti per iu sumo, unu, tri, kvin gineoj. Kaj kiom zorge oni dresas la idojn! Tri gineojn! Tiom multe ne gajnas multaj homoj, post semajno da laboro, por nutri siajn homajn idojn. Krome, ekzistas pli ol miliono, kiuj tute ne havas laboron. Inter ili multaj malsatas. Kaj oni reklamas pri pago de unu, tri, kvin gineoj, por pruntepreno dum kelkaj tagoj de sia kato por naskcelo. “Gajnis unuan premion en la KristalPalaca Ekspozicio. Oni zorge enfermos por la vojaĝo.”

Kaj proksiman vendredon kunvenos la Britaj Izraelanoj. Kaj interne de la urbdomo bele vestitaj gejunuloj paŝas lerte kaj feliĉe al la sonoj de la fama dancorĥestro “Lunlumo.” Kaj En Okcidento Nenio Nova estas tradukita en dek ok lingvojn, eĉ, tion li legis ie, en artefaritan lingvon, en Esperanton. En diversaj terpartoj oni nun militas, ankaŭ oni ofte torturas. Tre ofte. Kaj multaj malsatas, kaj multaj luksas.

Li forpaŝis, antaŭen marŝis al la rivero, mense ludante per la frazo, “Gajnis unuan premion en la KristalPalaca Ekspozicio, oni zorge enfermos por la vojaĝo.” Tri gineojn. Oni zorge enfermos por la vojaĝo. Efektive, oni povus fari spritan poemon el la afero. “Enjo, mia Enjo, forlasi devas vi, oni volas vin en London, do ne amu tie ĉi.” Efektive, vi devas vojaĝi al Londono, kie per obeado al viaj naturaj instinktoj vi gajnos por mi tri gineojn. Kaj pli ol miliono estas senlaboraj. Kaj oni tradukis En Okcidento Nenio Nova en Esperanton. Kaj la terglobo vojaĝas tra la spaco je rapideco de—kiom? Dudek kvar mejlojn en sekundo? Kaj sur ĝi homoj dancas, militmurdas, malsatas, bredas katojn.

Kaj skribas esoterajn poemojn. “Enjo, mia Enjo, forlasi devas vi, oni volas vin en London——” Li aldonis pluajn liniojn, rearanĝis, mense reverkis.

Iu viro, marŝanta antaŭ Brooks per intenca mieno faligis gazeton, antaŭ ol eniri sian dometon. Brooks preterpasis senatente, sed ial trovis sin rerigardanta. Antaŭ la ĝardenetpordo la gazeto kuŝis, blanka, vekanta lian scivolemon. Li aŭdis la viron brufermi la pordon, kaj paŝis al ĝi. Pro instinkto li ĉirkaŭrigardis spite la malfruan horon, por vidi, ĉu iu rigardas. Neniu estis videbla, kaj li prenis ĝin. Ĝi estis pura, tiutaga ekzemplero de la Kooperativa Gazeto. Li eklegis ĝin. Ŝajnas, ke baldaŭ estos grandega kongreso de kooperativaninoj en Vieno. Ĝi estos grava kaj atendinda evento. Almenaŭ, tion diris la gazeto, kvankam Brooks dubis, ĉu lia amiko kaj eldonisto, Buck, iam aŭdus pri ĝi. Kontraŭe, ĉu la kooperativaninoj iam aŭdis aŭ ĝenis sin pri lia amiko kaj eldonisto, Buck? Kaj la junuloj dancantaj en la urbdomo, kio al ili estas la kooperativanoj, Buck, la katbredantinoj, la Britaj Izraelanoj, la kontraŭvivisekciuloj?

Li plulegis la gazeton. Oni diras, ke okazos grava evento en la distrikto apud Liverpool. Oni balotos por lokoj sur la distrikta konsilantaro de la Kooperativa Eldona Societo; troviĝas reklamoj, kun fotografaĵoj de la diversaj kanditatoj. Jen oni petas, ke ĉiu voĉdonu por iu sinjoro, kiu dum dek jaroj estis sekretario de la ŝparkasa societo, kasisto dum dek kvin jaroj de malsanhelpa klubo, dum la tuta vivo laboris por sama lignaĵa firmo. Sed jen reklamo pri iu sinjoro, kiu estis dum dudek jaroj sekretario de la loka filio de la kompostista sindikato, krome, ano de la urba konsilantaro. Brooks scivolis al si, ĉu elektiĝos la sinjoro, kiu dum dudek jaroj estis sekretario de la loka filio de la kompostista sindikato.

“Enjo, mia Enjo, forlasi devas vi——”

Brooks pensis al la homoj, kiujn li mem konas en la distrikto apud Liverpool. Unue al sia onklino, vidvino de ŝtatoficisto en Hindujo, kiu leviĝas je la deka, post enlita matenmanĝo, matene laboras pri siaj filantropaj interesoj, precipe pri misiaj laboroj en tropikaj landoj, kaj posttagmeze ludas kartojn kun kelkaj sinjorinoj bonfamiliaj el la distrikto, precipe kun du edzinoj de magistratoj kaj la edzino de sia kuracisto. Ŝi estis bonkora virino. Brooks memoris, kiom ŝi fieras, tial ke ŝi tenis ambaŭ siajn servistojn dum dudek jaroj; ankaŭ li memoris ŝiajn malavarajn mondonacojn al li en universitataj tagoj.

Certe la baloto por lokoj sur la konsilantaro de la Kooperativa Eldona Societo ne havus gravecon por ŝi. Nek por lia universitata amiko Sibley, kiu havas instruistan oficon tie, ĉe pensionlernejo, kaj konstante grumblas en longaj leteroj pri la posedanto. Li neniam detaligis tre nete siajn plendojn kontraŭ la posedanto, kiu estis ankaŭ la ĉefinstruisto; Brooks suspektis, ke lia vera plendo estas tio, ke la kompatinda viro diplomatiĝis ĉe nova kaj nearistokrata universitato, ne ĉe Oxford. La knaboj, diris Sibley, estas ĉiuj de bonaj familioj, jen io.

Brooks dubis, ĉu Sibley havos intereson pri la baloto por lokoj sur la konsilantaro de la Kooperativa Eldona Societo; verŝajne la kandidatoj ne estas “bonfamiliaj.” Kaj tamen, ekzistas medio, kaj grava medio, en la distrikto apud Liverpool, en kiu la baloto estas grava, ekscita evento, kaj en kiu lia onklino kaj lia amiko Sibley estas nekonataj.

Kaj same tra la tuta lando. Li memoris, ke serĉante iun gazeton en la publika biblioteko antaŭ kelkaj tagoj, mirigis lin la nombro de gazetoj, la multeco de medioj kiun ili spegulis. Troviĝis gazetoj de la biciklistoj kaj la filatelistoj, de la ŝtatoficistoj kaj de la flegistinoj. Li enrigardis revuojn socialistajn, liberalajn, konservativajn kaj komunistajn, gazetojn de homoj, kiuj volas forigi iun leĝon, kaj de homoj, kiuj proponas novajn leĝojn, de homoj, kiuj propagandas novajn religiojn, kaj de homoj, kiuj volas forigi ĉiujn religiojn.

Kaj ĉiu medio restas aparta. Estas nenio al iu flegistino, sopiranta al pli bonaj laborkondiĉoj, ke iu sinjoro, jam de longe prezidanto de la Reĝa Filatelista Societo, promesis montri parton de sia unika kolekto de malnovaj francaj poŝtmarkoj ĉe la filatela ekspozicio, kiun malfermos proksiman monaton la urbestro de Birmingham. Neniu biciklisto, protestanta kontraŭ la nunaj leĝoj pri la noktaj lumoj sur bicikloj, povas havi intereson pri la lasta mesaĝo de nova religia majstro el Hindujo. La sekretario de la Newcastle stenografa societo certe ne havas tempon legi pri la hontindaj kondiĉoj en kiuj devas labori la geaktoroj en iuj provincaj teatroj; kaj tamen, tio ŝajnas gravega demando al la legantoj de la gazeto, La Scenejo.

Kaj tiel tra la tuta mondo. En la portugalaj urboj de Hindujo, en Alasko, en Urugvajo....

Kaj dume la junuloj dancas en la urbdomo, kaj en la sama strato luksaj aŭtomobiloj ariĝas antaŭ la pordo de iu baronino, kiu donas dancfeston pro la plenaĝiĝo de sia filino. Pli ol en aliaj lokoj, oni trovas en Chelsea diversecon de klasoj, trovas domojn luksajn kaj aristokratajn inter artistaj pentrejoj kaj laboristaj dometoj. Kaj ĉiuj estas apartaj, homoj en la sama strato estas tiom apartaj, havas tiom malmulte da ideoj komunaj, kiom se ili loĝus ĉiu en aparta lando. Estas strange, pensis Brooks, strange. “Enjo, mia Enjo——”


Brooks atingis la finon de la strato Manor, kaj turnis, por ĉirkaŭiri la publikan ĝardeneton, nokte malfermitan, kaj atingi la riverbordon. Apenaŭ li rimarkis, ke pasis lin unu viro, poste dua. La unua estis la sekretario de komunista klubo, pensanta malame pri la prezidanto, la alia romkatolika pastro, pripensanta predikon kontraŭ la nasklimigo, la moderna romano, kaj aliaj fiegaĵoj de la nuntempo.

Ion alian la poeto ne rimarkis. Tie, apud tiu ĝardeneto, rigardante trans la riveron al la parko Battersea, alte staras grandaj kaj malnovaj domoj, en kiuj loĝis en antaŭaj tempoj, kaj ankoraŭ nun, famekonataj verkistoj kaj politikistoj. Ili havas antaŭ si proprajn ĝardenojn kaj ŝajnas ĵeti transen ion el sia etoso. Brooks levis la kapon por rigardi la fenestrojn de la domo, kie loĝis la pentristo Rossetti, el kie venis tiom da belo kaj tiom da famoj. La lunlumo falis sur la fronton de la domo, kaj perdiĝis inter la rampkreskaĵoj, ĝi esploris la fendetaĵojn inter la brikoj, eĉ penetris tra kelkaj fenestroj, kaj igis la arbustojn en la ĝardeno ĵeti strangajn ombrojn. Sed ion ĝi ne malkaŝis.

Brooks trovis, ke lia korpo frapas ion; ion, kion formis du aliaj homaj korpoj kunigitaj kvazaŭ unu. Sen vorto, sen moviĝo, iu junulo kaj iu fraŭlino ĉirkaŭbrake premis unu la alian, lipojn kontraŭ lipoj, korpon kontraŭ korpo. La poeto balbutis iun pardonpeton. Estis kvazaŭ li parolus al mortintoj.

Li iom rapidigis la paŝojn. Kvankam estis klare, ke ili tute ne konsciis lian frapon, nek lian ekziston, nek la ekziston de iu, estis perditaj en sia ekstazo, tamen li sentis ioman honton. Sufiĉe ofte, revenante laŭlonge de la rivero, pensante pri iu ĵus vizitita festo, ĉe kiu la plej lastmoda poetino estis deklaminta siajn poemojn en atmosfero fumplena, al aplaŭdo de homoj sopirantaj deklami la proprajn verkojn, sidantaj sur plankkusenoj, sufiĉe ofte li vidis tiajn silentajn parojn. Ĉiam li sentis, ke li troviĝas antaŭ io sankta, ke li ne rajtas eĉ unusekunde restigi la okulojn sur tiuj, devigataj servi sin je la stratoj por la plej ravaj kaj intimaj momentoj de siaj vivoj.

Ofte li provis imagi la hejmajn cirkonstancojn de tiaj homoj, ilian fonon, ilian dumtagan okupadon; sed ne tre bone sukcesis.

Ĉi tiun nokton, pli ol alifoje, la vido al tia senvorta feliĉo deprimis lin, donis la senton, ke io mankas al li en la vivo. Tia sento neniam forlasis lin dum longa tempo, sed kutime ĝi restis nur kiel iu neklara ombro, kiu netiĝis en momentoj, kiaj la nunaj, kaj en la silentaj, longaj horoj de la noktoj, kiujn oni preferas eviti per la dormo.

Brooks enamiĝis kiam li estis ĉe la universitato, kaj dum kvar jaroj loĝis sur la pintoj kaj en la abismoj. Kaj tiam, iun posttagmezon en matura aŭtuna sunlumo, inter la koloroj kaj ombroj de ŝia apartamento, li diris ĉion, verŝis intenceme kaj kun la lerteco de freneza sed malvarmsanga diablo tutan sian venenon. Guton post guto li vidis ĝin efiki, ĝis la fino. Tiam li eliris, tiun tagon li aĉetis ekzempleron de la Satirikono de Petronius, en luksa eldono, de la verko, kiu, trovite sur la bretaro de iu amiko, antaŭ unu jaro ekvomigis lin. Tiun nokton li legis ĝin ĝis malfrua horo, apreze.

Kaj sekvis dum postaj jaroj pluraj fraŭlinoj, al kiuj li diris belajn vortojn, kredante sin sincera. Kaj liaj amikoj diris, ke li serĉas konstante la belon; kaj liaj malamikoj diris, ke li amas neniun, nur la amon mem; kaj la indiferentuloj nur ridis.


La poeto turnis en la direkto de sia propra apartamento. La kafbudo apud la ponto Albert preskaŭ haltigis lin, sed li preterpasis ĝin kaj baldaŭ apud la malnova preĝejo atingis la konstruaĵon enhavantan lian apartamenton, inter multaj aliaj.

“Laca?” li demandis al la liftisto.

“Ja, sinjoro, tre lacigan tagon mi travivis. Jen tri leteroj; por vi venis unu sinjoro, li lasis nomkarton.”

Portate supren, Brooks rigardis la karton; estis de Mantle, la violonisto, kiun li renkontis kelkfoje ĉe sia amiko Sibley. Li malfermis unu leteron, inviton al koncerto, duan, leteron de kuzo, pastro al la brita kolonio en Riga, Latvio, la trian, cirkuleron de iu eldonisto.

Ĉe la kvara etaĝo la lifto haltis, kaj li elpaŝis.

“Dankon, Badger, bonan nokton.”

“Bonan nokton, sinjoro.”

Brooks aŭdis lin fermi la liftpordojn, kaj aŭskultis la malsupran susuran veturon de la lifto. Li paŝis al sia apartamento, enmetis kaj turnis la ŝlosilon. Per fingromovo verŝinte lumon tra la ĉambroj, li lasis la okulojn esplori kvazaŭ nove ilian komfortan belecon. Finfine, li devus ne plendi, eble, kaj tamen. Kaj tamen....

Kaptis lin subita sento, ke li estas sen valoro al iu ajn, ke se li mortus, neniu ĝenus sin, kaj neniu estus pli malriĉa anime. Li sentis, ke lia vivo estas sencela kaj senefika, ke liaj talentoj kaj lia kapablo aprezi artan belon estas senutilaj en la mondo.

Dum iom da tempo li paŝis tien kaj reen en la ĉambro kiel enkaĝa leopardo. Li volis paroli al iu. Nu, kaj en apudaj stratoj estas pluraj domoj, kies konatuloj taksas viziton je tiu horo kiel ordinaraĵon. Li pensis al kelkaj konatuloj, al neniu sen naŭzeto; poetoj, pentristoj, muzikistoj, li enuas pri ili. Iun li volas, kiu loĝas en iu burĝa domo, kaj parolas pri ĝardenoj kaj beboj, kaj malestimas estetojn.

Dum kelkaj minutoj li sidadis en brakseĝo, lasante senvidajn okulojn resti sur bildoj kaj libroj trempitaj en duonombroj. Tiam li paŝis en la litĉambron, kaj prenis etan skatoleton antaŭ la spegulon.

Poste, metinte iom da ruĝumo al siaj vangoj, li reiris al la saloneto, sidiĝis denove en la brakseĝon, kaj ekbruligis parfumitan cigaredon; farinte kion, li levis la ilon, kaj telefonis al Profesoro Davis.

IX

Estas malfacile imagi pli malgajigan sperton, ol nokta vojaĝo en omnibuso tra la Londonaj antaŭurboj. La lanternetoj de la veturilo donas lumon tute ne taŭgan al la legado, lumon, kiu efikas sur la animon kiel verŝo da sablo sur fajreton. Vera mallumo estus pli plaĉe, almenaŭ ĝi donus okazon por iluzio, por revado.

Kiam Profesoro Davis forlasis la trajnon ĉe Streatham li sentis animan viglecon kaj feliĉon. La naiva plezuro de la kursanoj postlasis ĉe li komfortan senton, ke ekster la medio de l’ universitato ekzistas freŝeco mensa. Post tiom da jaroj en sama medio, liverado de similaj prelegoj en ĉambroj, kies plej etaj detaloj formis ŝablonon en lian menson, estis nature, ke tia ŝanĝeto en la fono de lia instruado donu al li novan stimulon. Li eĉ babilis vigle kun alia viro, kiu eniris lian kupeon ĉe survoja stacio; tre malofta afero ĉe li. Oni parolis komence pri la vetero, kompreneble. La viro diris, ke antaŭ unu semajno, kiam li estis en Francujo, li trovis nekredeble aĉan veteron.

Kutime, kiam Profesoro Davis aŭdis de iu la frazon “Kiam mi estis en Francujo...” aŭ “En Germanujo...” li nur malfacile subpremis sian malestimon. Se la parolinto estis nura studento aŭ alia malsuperulo, li tute ne provis kaŝi sian opinion. Liaopinie, tiu, kiu volas tiel trakuri la mondon estas afektulo. Jen lia frazo, “trakuri la mondon.” Unufoje, pro la konstanta petado de sia edzino, li konsentis pasigi libertempon kun ŝi en Parizo.

“Nu, Manjo kuris tra ĉiuj ĉapelbutikoj, vi scias,” li diris poste al kolegoj, aludante sian edzinon, “sed mi ne lasis, ke ŝi tiru min. Kaj kio estas vidinda en la urbo? Oni havas nenion, kion oni ne vidas en Londono. Kaj la francoj! Kretinularo, efektive. Apenaŭ oni vidis unu tutan homon, tre malforta raso.”

Kaj li ĉiam tre malestime aludis al kolegoj, kiuj havas fremdajn diplomojn. “Li estas Doktoro de Parizo, en literatura fako: Belan purpuran diplomon li havas.” Kaj se oni vidus la malŝatan kurbiĝon de liaj lipoj, oni sentus ioman admiron. Ĉar estas malfacile, ne admiri tian mallarĝecon mensan, se oni konstatas ke ĝi sola efikis multe por la nuna forteco de la angla raso en la mondo. Oni povas kompreni multon, legante dikajn pezajn volumojn pri la angla karaktero, sed oni komprenus la dekoblon, se oni povus aŭdi Profesoron Davis diri, “Foreigners” (“Alilanduloj”). Tamen, alilanduloj malofte renkontas lian tipon, kvankam ĝi troviĝas en ĉiu klaso; kiam ili venas al Britujo, ili interfrotiĝas kun britoj amikemaj al alilandanoj, aŭ, se ili renkontas aliajn, renkontas nur ties socialajn ĝentilmarionetojn.

La konsulo de Moravio en Londono unufoje renkontis Profesoron Davis ĉe festeno, kaj poste entuziasmis pri lia simpatieco. Kiam la Profesoro atingis sian eksterurban hejmon li tenis sian edzinon en la salono ĝis la dua matene, mokripetante la vortojn kaj gestojn de la konsulo. Se la konsulo vidus nur liajn dikajn, fortajn lipojn, tio sufiĉus—ne necesus, ke li aŭdu la parolon.

La kaŭzo de lia komplekso iom rilatis al kredo, ke oni deziras fanfaroni. Oni deziras paradi per frazoj, “Lastan jaron en Berlino...,” “Kompreneble, la anglan kamparon oni ne povas eĉ kompari kun tiu de Aŭstrio...,” kaj tio agacis lin. Ankaŭ pri la konsulo. Oni diris pri li, “Tiel ĉarma viro, la konsulo de Moravio, ĉu ne?” nur ĉar li estas alilandulo. Profesoro Davis estis anglo, fieris pri tio, kaj sciis, ke lin neniu trovas ĉarma.

Efektive, kiam li estis en Francujo, li sentis malŝaton nur al samranguloj, lia ĝentileco al laboristoj kaj butikistoj estis plej sincera. Entute, oni devas kredi, ke lia sinteno ne estis ĝuste kontraŭ aliaj landoj kaj alinacianoj, sed kontraŭ ia superemo, kiun li malŝatis, kiun lia menso insistis rilatigi kun la alilandeco. Estas iom komplike.

Ĉiuokaze, estas fakto, ke en ĉi tiu vespero, post la kurso, lia menso iom liberiĝis. Kiam en la kupeo de la trajno portanta lin de Wimbledon ĝis Streatham li aŭdis kunvojaĝanton komenci frazon per “Lastan semajnon, kiam mi estis en Francujo...” li tute ne ŝanĝis sian afablan mienon. Fakte, li demandis (kaj ne nur pro ĝentileco), pri la ĝusta loko en Francujo, kie la parolinto troviĝis en la lasta semajno. Kaj kiam en la mallumo la trajno haltis, kaj li sukcesis venki la deziron de anglaj stacioj al kaŝo de identeco, vidante la nomon Streatham en leteroj plej etaj, tiam li diris “Bonan nokton” sammaniere, kvazaŭ la babilo temus pri la angla lagregiono.

Kaj post kvin minutoj li estis en omnibuso, veturanta tra antaŭurbo, sidante en lumeto, kiu faris la impreson, ke en iu ajn minuto ĝi povos estingiĝi. Tamen ĝi mirakle ne estingiĝis.

La omnibuso saltete rampis tra stratoj da grandaj domoj, kies antaŭaj ĝardenoj morne mallumis ambaŭflanke. De tempo al tempo la lumoj de iu preterpasanta aŭtomobilo makulis la ĉirkaŭan nigron, nigron pli densan post ĝia paso. Li rigardis la solan alian vojaĝanton; tiu estis maljuna virino, kiu dormas. Pro la malriĉeco de ŝiaj vestoj oni konkludus, ke ŝi volonte kaptas okazon forlasi, eĉ nur dum kelkaj minutoj, mondon kiu nebonkore traktas ŝin. Li volis demandi la konduktoron, kial la omnibuso tiel malrapide veturas; supozeble la veturigisto trovis, ke li tro fruas laŭ la hortabelo; tamen la konduktoro mem ŝajnis influita de la malgaja etoso. Lia vizaĝesprimo ne kuraĝigis al babilado. Profesoro Davis konsideris, ĉu supreniri al la imperialo, por ke li povu fumi. Li sentis tamen, ke la fumado ne plu allogas. Fine li malfermis sian valizon, kaj penis fari kelkajn notojn por sia morgaŭa parolado pri la virinaj roluloj en la dramoj de Shakespeare.

Estas strange, tamen fakto, ke li tute ne malbenis sin pro la rifuzo de la edzina propono, renkonti lin kun la aŭtomobilo. La homa menso estas tre stranga, precipe pro la multeco de siaj fakoj, kiuj plejparte ne havas kontakton unu kun la alia.

Efektive, estis kvazaŭ nur per hazardo, ke li interrompis sian konsideron pri la karaktero de Portia ĝuste kiam la omnibuso alproksimiĝis al la strato Leigham. Li devis rapidi por kolekti la paperojn en la valizon, kaj iom forte spiris, starante ĉe la stratangulo. La omnibuso daŭrigis sian rampadon en la nigron, baldaŭ ĝia stertorado formortis trans la monteto. Kelkaj stratlanternoj flagretis laŭ la vojo en la valon. La venteto susurigis la foliojn en la arboj. Oni povis aŭdi gramofonon aŭ muzikon de radiaparato el kelkaj domoj. Unu montris fenestron senkurtenan, tra kiu oni povis vidi dancantajn parojn, surtablan trinkaĵaron; se oni rigardus en la ĝardenon zorge, oni povus ankaŭ vidi paron, kiu ne dancas. Unu junulo kaj unu junulino estis forlasintaj la festĉambron, dirante, ke ili volas enspiri iom da freŝa aero. Ili staris apud la arbustoj ĉe angulo de la domo, senvorte, sen deziro paroli, lipojn kontraŭ lipoj, nerimarkante la etan malvarmon de l’ venteto.

Profesoro Davis ne rimarkis ilin. Li rimarkis la senkurtenan fenestron. Tio ŝajnis al li afekta, kvazaŭ oni volas paradi sian internaĵon. Liaj lipoj kurbetiĝis iomete, kaj liaj pensoj direktiĝis denove al la karaktero de iu virino, ekzistinta nur en la menso de dramisto mortinta antaŭ tricent jaroj. Poste ili tuŝis la postulon, pri imposto, kuŝantan en formo de flava papero, sur lia skribtablo.

Alveninte al la hejma domo, li vidis, ke estas lumo en la ĉambro de lia edzino; kredeble ŝi estas leganta. Li paŝis laŭ la ĝardenvojo, memorante, ke li promesis al ŝi fari diversajn laborojn je la florbedoj. Plejmulte li mem prilaboris sian ĝardenon; la korpa ekzerco necesis al lia sano. Jes, tiun bedon apud la fenestro li devos prilabori sabaton matene.

Li prenis la ŝlosilon el la koksa poŝo, metinte la valizeton sur la ŝtonan pordŝtupon. Malfermante la pordon, li aŭdis la telefonon sonori. Unu, du, tri. Unu, du, tri. Malbenon al ĝi, kredeble estas malĝusta voko. Unu, du, tri. Unu, du, tri.

Profesoro Davis lumigis la halon per fingromovo, ekprenis la aŭskultilon, kaj aŭdis la voĉon de sia amiko, la poeto Brooks.

X

Kompreneble, tio ŝajnas stranga, ke estu amikeco inter du viroj tiel malsimilaj, kiel la esteta poeto kaj la fortlipa profesoro pri angla literaturo. Strange, se oni ne konus en la profesoro la trajton kiu kaŭzis lin admiri kaj subteni la sukcesulojn de la mondo.

Kiam ili estis kune ĉe la universitato ia hazardo kunen ĵetis Brooks kaj Davis. Pro multaj kialoj Davis komence malestimis la alian; pro lia sindediĉo al artaj aferoj, lia malatento al la sporto, lia zorgo pri sia vestaro. Tamen en Davis estis io, aŭ ĉu ni diru iu, kiu rekonis talenton ĉe Brooks, kiu aprezis lin; kaj, kvankam Davis malestimis sian kunulon, li ne penis forigi la okazan rilaton. Kiam Brooks montris, ke li emas sekvi la juĝojn kaj konsilojn de Davis, tiu ĉi ankoraŭ pli malestimis lin, kaj ankoraŭe kiam Brooks unufoje cedis en afero relative grava.

Temis pri novelo, kiun Brooks intencis proponi al la studenta gazeto. Li montris ĝin al Davis, kiu legis ĝin, kaj mordetis la lipojn. Poste li konsilis al Brooks, ke tiu prizorgu sian literaturan reputacion, kaj ne publikigu ĝin. Kaj kiam Brooks sekvis la konsilon, li kurbigis la lipojn, kiam sola, kvankam al la amiko li nur lasis siajn okulojn brileti per moka “Nu, ĉu ne estis stulte...?”

Tamen venis tago, kiam Brooks montris al li novelon, kiu igis lin pugnigi la manojn, kiam li legis ĝin sola. Al Brooks li montris tre trankvilan mienon, dirante nur, “Ĝi estas tute aĉa.” La amiko anoncis, ke li ne konsentas, ke li taksas la verketon tre bona, ke li certe publikigos ĝin. Tiam Davis iĝis ete blanka en la vizaĝo, kaj montris strangan emon malĝentili dum posta diskuto pri aliaj aferoj. Sed post la publikigo li havis pli da respekto al Brooks, eĉ li trovis tiun novelon ne sen indo, kiam li vidis ĝin en presa formo. Poste Brooks restis en la fako de la poezio, kaj gajnis famon kiel aŭtoro de versoj tre delikataj, tre esoteraj, kaj tre belaj. Ilian belecon perceptis Davis, malgraŭ tio, ke li profesie okupiĝas pri literatura kritikado.

Poste, Brooks komencis vivi kiel esteta rentulo, vojaĝis en fremdaj landoj, luis apartamentojn en belaj lokoj, lukse ornamigis ilin, kaj tute distre vivis kaj verkis; tion li faris, ĉar li heredis tre komfortan renton; kaj tiam Davis plene respektis kaj ŝatis lin.

Oni ne miskomprenu tion. Oni ne kredu, ke Davis konscie atentis lian sukceson kaj riĉecon. Nur tio okazis, ke nur tiam li sincere trovis Brooks ŝatinda. Eble oni povus pli bone kompreni la aferon, se oni aŭskultus iun interparolon inter la du viroj je malfrua horo en la salono de Profesoro Davis, unufoje kiam Brooks estis semajnfina vizitanto ĉe la domo, kiel okazis du-tri foje ĉiujare. (Al s-ino Davis li plaĉis, estante tre gaja kaj sprita kunulo, pri kiu oni fieras, prezentante lin al amikoj pli konvenaj, sed pli banalaj.) La du amikoj sidis en komfortaj brakseĝoj, antaŭ la cindroj de ĵus flagrinta kaj gajiginta fajro. Iom ili parolis pri universitataj tagoj, sen aludo al junaj revoj kaj idealoj.

Brooks gustumis sian vinon, kaj rigardis atente al Davis. Ĉu povas esti, ke tiu dika, peza, burĝa homo, anime ŝrumpigita de sukceso kaj banala vivado, ke tiu iam parolis tiel, dum promenoj apud la Isis, rigardante al la turpintoj de Oxford, trafe nomitaj “revantaj”; ke tiu iam konfidis al li, ke li sopiras esti amata, senti ies ameman ĉirkaŭprenon? La poeto rememoris aron da momentoj intimaj, kiujn li nur malfacile rilatigis kun la Davis sidanta kontraŭ li. La poeto estis klarvida en homaj aferoj, kiel multaj poetoj; li rememoris pluajn aferojn el la Oxford-epoko, interpretis kelkajn postajn aferojn, kaj scivolis, ĉu nun diri ion al Davis. Li ne provis interrompi la silenton kiu venis, sed sidis, gustumante la vinon, kaj lasante la fumon de sia cigaro supreniri gracie en la aero laŭ ringa formo. Li esploris okule la ĉambron kaj ĝiajn meblojn. Estas sufiĉe komforte, eble, sed kiom grizece! Strange, ke homoj povas ekzisti en tia etoso, eĉ kiam estus facile al ili, havi kolorojn, belajn nuancojn, tapetojn kiuj varmigas la animon. Kaj pri muziko, muziko kian oni povas aŭskulti en Chelsea, inter simpatiaj animoj, en salonoj kie odoras parfumo kaj la animoj estas estetaj, komprenemaj. Tie, dum muziko, oni preskaŭ estingas la lumojn. Tie ĉi oni plej ofte babilas dum muziko, pri ĝardenoj.

Dum Brooks tiel pensis, kaj scivolis, ĉu piki per aludo al la pasinteco, Davis sentis, ke venas io malagrabla. Li ne estis tiom sensenta, kiom Brooks kredis; Brooks ne povis kompreni, ke ekzistas homoj, kiuj preferas ne malkaŝi siajn sentojn; kaj tamen eĉ nun li perceptis, ke eble tiu kontraŭ li estas malpli morta, ol li supozis.

Tiam la poeto, kiu taksus tion besteca, frapi homon malfortan kaj senarmilan, la poeto ekparolis.

“Estas strange, ke multaj emus mallaŭdi vin pro la trajto en vi, kiu igas vin respekti kaj ami nur la sukceson. Kompreneble, ne ĉiuj rimarkis ĝin tiom, kiel mi. Vian sintenon al mi, tion mi povis bone observi kaj kompreni. Vi eble memoras, ke iun vesperon en Carfax mi diris al vi, ‘Vi amas min nur tial, ke mi ŝajne havos sukcesan estontecon,’ kaj vi konfesis, ke tiel estas.”

Brooks rigardis la amikon dum momento. Li iom malestimis sin, ke li tiel parolas, tamen io puŝis lin al plua parolo.

“Kaj mi vidis, ke vi kutimis ignori vian fratinon, ĝis ŝi edziniĝis kun franca verkisto, kiu estas mondfama. Nun vi ofte parolas pri ŝi, kaj diras, ke ŝi estas unu el la plej indaj anoj de la familio. Nun vi sincere amas ŝin, pro kio, cetere, ŝi estas tre feliĉa.”

Li estus dirinta plu, sed Davis interrompis lin per trankvilaj vortoj, atentigante lin, ke li tute ne kompetentas juĝi pri la afero, kaj, ke li tute misinterpretas la faktojn. Interne de si Davis sentis koleremon, kiun li tute kaŝis for de Brooks.

Pro la milda akcepto, kiun liaj vortoj ricevis tiu ĉi sentis subitan bedaŭron, ke li akre parolis; krome, li subite vidis la aferon laŭ alia vidpunkto.

“Tamen finfine, tiel oni sekvas la vojon, kiun la universo destinis al ni. Estas nature, ke oni amu la sukceson kaj la belon, kaj tial en la ĉiutaga vivo oni amas tiujn, kiuj estas belaj kaj sukcesaj. Tio ne estas agrabla al malsukcesintoj kaj malbeluloj, sed... kion fari? Estas malfacile scii la intencojn laŭ kiuj la universo daŭras, sed almenaŭ oni povas certe diri, ke ĝi ne ekzistas por la malsukcesintoj kaj la malbeluloj. Jen afero bedaŭrinda por ili, sed kion fari? Oni ne helpas ilin, fordonante kion oni mem posedas. Oni ne helpas ilin, se oni oferas sin por ili. Estas videble en la ĉiutaga vivo, ke iuj tipoj estas destinitaj malaltiĝi, formorti, kaj se pro kompato aŭ pro malsaĝa amo oni lasas sin alkroĉiĝi al ili—oni mem malaltiĝas, formortas, farante bonon nek al ili, nek al si. La farmisto en la poemo, kiu konsilis al la filo, ke li ne enamiĝu nur por financa kaŭzo, tamen iru inter fraŭlinojn riĉajn, kaj tiel certigi, ke li enamiĝu nur kun riĉulino, tiu farmisto estis saĝulo.

“Ke ni amu sukceson, tio estas eĉ devo, religia devo laŭ la volo de la Vivoforto; mi bedaŭras nur, ke la Vivoforto samtempe igas nin hipokriti pri la afero.”

Davis ne plu povis elteni. Oni iris liten.


Do, ne estis strange, laŭ la teorio de Brooks, ke li kaj Davis estas amikoj. Cetere, ĉu tia amikeco estas pli stranga, vere, ol tiuj, konataj al ni mem? Ekzistas angla proverbo, laŭ kiu la malbonsorto motivas strangajn kunkuŝojn, sed estas facile kredi, ke ankaŭ la sukceso motivas strangajn amojn kaj amikecojn. Efektive, ekzistas neniu amikeco kaj neniu amo, kiu ne estas tiom stranga, tiom mirinda, tiom neklarigebla, ke oni povus facile fari el ĝi romanon. Kaj tamen verkistoj estas devigataj imagi diversajn homrilatojn, anstataŭ pritrakti laŭ propra sperto kaj observo.

Ankaŭ ne estis strange, ke kiam Davis, post la unua kunveno de la kurso ĉe Wimbledon, alvenis hejmen kaj aŭdis ĉe la telefono la voĉon de sia amiko Brooks, li iĝis viro tute alia, ol la Profesoro Davis, kiu estis tiom feliĉa pro sia kurso de laboristoj, pro ilia sincera dankemo, ilia naiva ĝojo kaj aprezo. Estis nur nature, ke li iĝis la Davis, kiun konis kaj kreis nur la poeto Brooks.

En ĝuste tiu tempo multaj kursanoj hejme trinkis kakaon, kaj priskribis al edzoj, al gepatroj, al gefiloj, la profesoron Davis, kiun ili konis kaj kreis. Kaj ĝuste en tiu momento, dum danco ĉe la universitato de Londono, iu studento aludis pri la profesoro, parolante al studentina amikino, per la nomo, “oĉjo Graso.” Kaj lia edzino, kiu estis leganta en sia litĉambro, ŝi pensis al la homo, kiun ŝi sola konis kaj kreis, kaj ŝi scivolis, ĉu li revenis en bona humoro. Tian demandon ŝi ofte faris al si. Ŝi scivolis pri la telefonkonversacio. La sonorado preskaŭ tiris ŝin el la lito. La sono de la ŝlosilo en la seruro detenis ŝin, sed nun la scivolemo efektive tiris ŝin elen. Ŝi surmetis negliĝrobon, kaj malfermis la pordon de la ĉambro.

“Bone, bone,” diris la voĉo de ŝia edzo, “do mi uzos tiun poemon por la antologio, jes, tiun ‘Diina Amo.’ Bone, ĝi tekstu, ‘kun afabla permeso de la aŭtoro.’ Kaj konfirma letero ne estos necesa. Bone. Kion mi faris, ke mi tiel malfruas? Ho, nenion eksterordinaran. Temas pri unu el tiuj kursoj por plenaĝulaj laboristoj, kiuj nuntempe svarmas en nia demokrata lando. Finfine, la mono utilas, kaj se la proletaro de Wimbledon volas lerni pri la moderna angla literaturo, bone, tio estos reciproka helpo....”

Sinjorino Davis klare konstatis kiel statas aferoj. Ŝi glitis reen en sian ĉambron kaj enlitiĝis, estinginte la lumon. Baldaŭ ŝi aŭdis la pezan paŝetadon de la edzo. Pasante ŝian ĉambron li ŝajnis ete stertori.

LA MORGAŬA MATENO

I

Bell vekiĝis je la sesa en la proksima mateno. Li sentis dum momento, ke li ĵus venis el alia mondo en sian nunan staton, kaj dum liaj okuloj rekone observis la ĉambron kaj ĝiajn meblojn, lia cerbo penis reen esplori iometan distancon en la pasintecon. Ĝi ne povis. Estis kvazaŭ li nur nun ekekzistas, sen fono ia ajn.

Dum iom da tempo liaj okuloj metis bildon post bildo de la ĉambro sur la menson, ĝis subite li havis ian ekmemoron; li turnis sin, kaj rigardis sian edzinon.

Ŝi kuŝis kun la kapo sur la maldekstra brako, kiu etendiĝis sur la litkuseno. La vizaĝo reliefis kontraŭ la blanko, ete ŝanĝanta sian formon laŭ la spiretoj. Ĝiaj trajtoj estis de iu, kiu ĵus plorĝemetis; almenaŭ, tiel ŝajnis. Sed dum paso de la momentoj neniu ŝanĝo estis videbla. Li rigardis ŝin pli proksime, kaj vidis, ke la fermitaj okuloj ete larmas.

Io rompiĝis en lia menso. Nun li vidis, nete kaj entute, ĉion de la hieraŭa vespero. Estis la unua vespero de la kurso, kiam li estis feliĉa pro persona renkonto kun literatura profesoro, enviegis iun studentan konatulon. Kaj la reveno. Nur nun li vidis klare la detalojn de sia hieraŭa reveno, aŭskultis atente siajn vortojn, kaj nun, dum kelkaj sekundoj revokinta ĉion, li sentis abomenon al si. Ĉu eble, ke tiel li parolis? Pli terure (ĉar ja malmulte gravas vortoj), ĉu tiel li mienis? Tiel, al Finjo, pro persona renkonto kun literatura profesoro, kaj enviego al studenta konatulo! Li sentis solecon, la solecon de iu kiu konscias sin neinda kaj kanajla. Scott Moncrieff, La Sabata Revuo, Gerald Gould, kia malproksima mondo estis tiu; kaj Finjo larmetas tra fermitaj okuloj, ade spiretanta, la brakon etenditan sur la litkuseno.

En sia soleco li sin malestimis. Li pensis, ke li ne indas eĉ tuŝi ŝin. Poste li regajnis iom da respekto al si, ĉar, finfine, ne estas tro malfrue. La kurso trovu alian sekretarion, la profesoro manĝu sola proksiman lundon. Tio kaŭzos ioman sensacion, lia eksiĝo, sed li povos facile motivumi ĝin. Li eksiĝos pro premo de alia laboro. Ĉiam oni eksiĝas pro premo de laboro, se oni ne povas aranĝi malsanon aŭ transloĝiĝon—jen sentenco de Finjo, siatempe elvokinta rideton ĉe li.


Tre, tre malrapide, li tiris ŝin en la brakojn. Ŝi daŭre spiretis, la palpebroj ekmoviĝis, sed li sciis, ke ŝi dormas ankoraŭ profunde. Li metis la lipojn sur ŝian vangon, sur ŝian brovon, sur ŝian nukon. Delikate karesante ŝin, li sentis, ke li pleniĝas de ŝia animo, ke antaŭaj belecoj kaj idealoj ĵetas sur lin sian malnovan sorĉon. Ŝia svelto donis al lia filozofio pli noblajn konturojn, kaj kiam finfine li vidis ekrideton aperi sur ŝia vizaĝo kaj malstreĉi ĝian taŭzitan esprimon, tiam lia honorosento permesis al lia animo, ankaŭ eniri mondon en kiu li estis lasinta ŝin sola.


Estis la sepa. Li malfermis la okulojn, kaj konstatis tion, konstatis, ke la horloĝsonorilo baldaŭ aŭdiĝos.

Li ne lasis, ke ĝi aŭdiĝu. Li malfunkciigis ĝin, ellitiĝis, kaj surmetinte negliĝrobon, malsupreniris al la kuirejo. Li trovis alumetojn, lumigis la gason, plenigis kaldroneton je akvo, kaj aŭdis kun kontento la eksplodetan flagron de la gasflametaro sub la kaldroneto.

Se vi ne komprenas, ke tiuj flametoj flagris nur kiam li surmetis la kaldroneton, vi ne scias multon pri gasfornoj; kaj se vi ne komprenas, kial Bell sentis grandan kontentecon pro sia agado, ankaŭ pro sia posta vizito al la saloneto por havigi sian tason de hieraŭ, ankaŭ pro sia lavo al ĝi—tio montras, ke vi neniam mem tiel plenigis kaldroneton, kaj metis ĝin sur gasfornon por varmiĝi, dum vi lavis malpuran tason. Almenaŭ, ke vi neniam faris tion kun sama celo, sama stimulo.

Certe vi ne legu pri kiel li metis la ĵus lavitan tason kaj subtason kune kun jam preta taso kaj subtaso sur pleton, kaj poste metis al ĉiu kuleron, kaj sukeron en ĉiun; nek pri tio, ke li verŝis bolan akvon en la tekruĉon (jam varmigitan per la vaporo de la kaldroneto), metis sur la kruĉon ŝtofan ĉapon (por helpi al bona infuziĝo), kaj iris al la ĉefpordo. Komprenu, ke li iris al la ĉefpordo, ĉar li sciis, ke ekstere troviĝas botelo da lakto kaj la ĵurnalo. Ankaŭ li kaptis la okazon, rigardi al la ĝardeno, iom flari ĝian aeron. Li vidis, ke la leterportisto estas ĉe proksima domo, kaj atendis lin laŭ kutimo. La leterportisto preterpasis la domon, sen veni tra la ĝardenpordeto. Tamen tio ne ĝenis al Bell, kies feliĉeco ne bezonis eksterdoman stimulon en tiu mateno. Li prenis la ĵurnalon, kaj metis sur tablon sen lego pri la strikoj en Francujo, la militeto en Balkano, la bruligo (helpe de petrolo) al iu negro en sudusona ŝtato, nek pri la hieraŭaj prezentoj ĉe la Reĝa Kortumo kaj la parada edziniĝo de iu baronino.

Li simple remetis la ĵurnalon sur tablon, kaj deprenis la ŝtofan ĉapon for de la tekruĉo. Tiam li plenige verŝis teon en la du tasojn, kaj suprenportis la pleton.


Ŝi kuŝis ankoraŭ dorma, nun kun la lipoj kunpremataj en rideton, sed la spiretoj estis malpli trankvilaj, ili anoncis baldaŭan vekiĝon. Bell serĉis cigaredojn, kaj metis du sur la pleton, kune kun cindrujo kaj alumetskatolo. Li zorge metis ĉion sur la apudlitan tableton, tiam li sidiĝis sur la randon de la lito, kaj atendis.

Li sciis, ke li ne devos longe atendi, kaj ke kiam venos al li renkonte la rigardo de lia edzino, tiam li sentos sin, se ankoraŭ ne inda, tamen ne plu soleca.

II

Emerton vekiĝis je la sono, kiun lia patro faris, brufermante la ĉefpordon. Li kuŝis, atendanta la alvenon de la patro al la ĝardenpordeto. Per longjara sperto li kapablis preskaŭ precize mezuri la intertempon. Ĝustatempe li aŭdis la metalan sonon de la klinko puŝata el sia ingo, tuj poste la frapon de la pordeto, refalanta al sia loko.

Li saltis el la lito, tiris la kurtenojn, kaj rigardis la patron marŝantan sur la strato, rigardis lin renkonti najbaron irantan samvoje, iu solicitoro, kies filo estas amiko de Emerton, kies filino estis destinita por edziĝo al li. Tion lastan li sciis pere de sia amiko. La gepatroj neniam aludis ĝin, nek la disfalon de siaj planoj; ili nur diris inter si, ke junulojn oni ne povas devigi, ili ne amaris pro la malapero de plaĉa reveto.

Li rigardis la patron kaj lian kunulon ĝis malapero; tiam li iris al la pordo, malfermis ĝin, kaj prenis la kruĉon da varma akvo, kiu troviĝis sur la mato. Li vestis sin malrapide, pensanta pri etaj aferoj de la studenta vivo, kolegiaj ŝercoj, profesoraj admonoj, farotaj studoj. Liaj pensoj havis fonon nek grizan, nek helan, simple li sentis, ke jen tiaj kaj tiaj aferoj estas farotaj, tiuj kaj tiuj homoj renkontotaj, tiom kaj tiom lernota.

Finfine li metis iom da pomado al la haroj, malantaŭen tiris la ŝultrojn antaŭ la spegulo, kaj malsupreniris en la manĝsalonon. Atendante la enporton de la matenmanĝo, li rigardis el la fenestro, poste al la ĵurnalo. Li legis raportojn pri tenisludoj, poste la literaturan paĝon. La paĝon raportantan pri la falo de la rumana registaro, pri tertremo en Japanujo, pri nova fervojo ĵus malfermita en la Belga Kongo, tiun paĝon li eĉ ne rigardis. Por li ĝi ne havis intereson.

Nur kiam la servistino enportis la avenkaĉon li rimarkis leterojn sur la tablo. Ili estis por li. Karto de iu eldonisto pri lernolibroj, letero pri festo de iamaj lernantoj ĉe lia gimnazio, letero de kunstudento, Dixon. Dixon. Emerton pensis pri Dixon dum iom da tempo, pri sia rilato kun li ĉe la universitato. Strangaj aferoj, homaj rilatoj.

La letero invitas al ĉehejma festo por la proksima sabato. Emerton kirlis la teon en sia taso, metis pluan pecon da sukero, dum li pensis pri la invito. Kiu alia ĉeestos? Supozeble lia amiko Lenton, kaj tiu Button, el la scienca fako. Kaj se li ne iros, kiel li vortumos la leteron? Li povus diri, ke tiun semajnfinon li nepre devos labori, sed tia preteksto ne tre impresas inter studentoj. Emerton ridetis al si. Nu, eble finfine li iros. Estas afero por posta konsidero.

Nur kiam venis la lardo, li vidis, ke troviĝas plua letero. Li prenis, kaj tuj rekonis la skribon. Li komencis pli rapide manĝi, verŝis al si pluan tason da teo, faldis la manĝtukon, kaj leviĝis. Tuj ekster la pordo, kaj la hundo venis, pli ĝuste, sin ĵetis antaŭen, la korpon esprimanta senfinan eksciton pri la venonta promeno. Pri tio, ke la mastro promenos, Biĉjo ne dubis dum unu momento, ĉar li sciis, ke lia peto estas nerifuzebla. Li tiel arde rigardis la mastron, tiel elokvente kuris al la pordo, tiel verve bojis; kaj li divenis, ke la mastro ne havas urĝan laboron, ne havas baldaŭan renkonton, efektive mem volas promeni en la parko. Ofte li konis la dezirojn de la mastro pli bone, ol la mastro mem.

Kun Biĉjo kuretanta apud li, Emerton marŝis, bastonon en la mano, tra stratoj kaj stratetoj, ĝis li atingis la randon de la granda, senbarila, neordigita parko, Wimbledon Common. Li paŝis preter lagetoj kaj fosaĵoj, preter genistarbustoj kaj ulmoj, ĝis li venis al iu eta valo, kiu ŝajnis speciale taŭga al lia celo. Ĝi estis tiu sama valo en kiu, skolto dekkvinjara, li atendis kun aliaj, ekscite, kun retenita spiro, la preterpason de “malamika” skoltpartio. Tiu estis lia propra ideo, tie atendi por fari embuskon, kaj pro tio la estro de lia trupo multe gratulis lin poste.

Tion li tute ne memoris en la nuna tempo. Li lasis la okulojn ĉirkaŭrigardi antaŭ ol li malsupreniris la valeton. Sur tuta la verdo neniu estis videbla, krom unu malriĉa virino, kolektanta falintajn branĉetojn kiel brullignon.

“Biĉjo, vi povas iri, kuri ien ajn, sed revenu bone. Iru, lasu min, mi volas esti sola.”

Biĉjo bone komprenis, kaj obee forkuris laŭ maniero de iu, kiu havas rendevuon, kvankam li vere ne sciis, kien iri. Lia mastro prenis krajonon el la poŝo, kaj malrapide malfermis la koverton de la letero kiu igis lin rapidigi sian matenmanĝon. Antaŭ ol eltiri la leteron, li sidiĝis sur la herbon, kaj ekbruligis cigaredon.

La letero ne estis longa.

23 Sep. 1929.

21, Hamerton Rd., S.W. 20.

Kara Vincento,

Bonvolu skribi, se vi havas informon pri vesperaj klasoj ĉe la universitato en la germanlingva fako. Pro multaj kaŭzoj mi volas plibonigi mian scion pri germana lingvo; mia nuna ofico postulas tion, ankaŭ, leginte novelojn de Thomas Mann, mi sentas, ke mi devus ne tro ekskluzive dediĉi min al franca kulturo.

Mi tre esperas, ke vi ĉiam bonfartas; panjo sendas al vi koran saluton.

Amike,

Alico.

Emerton relegis ĝin tuj, tre malrapide, tiam ankoraŭfoje, kaj ankoraŭfoje. Li scivolis al si, ĉu do, tiu paĝo en la libro de lia vivo ankoraŭ ne estu fine turnita. Antaŭ nur unu jaro, kaj li ne kredus tion ebla, ke li ricevu alian leteron de ŝi, sed en la lasta tempo, jes, en la lasta tempo, vere, ke tio ne ŝajnis nekredebla.

Kompreneble, estas bona afero, firme teni sin al iu decido. Tamen, ankaŭ tio povas esti nur fieraĉo, eĉ nur timo. “Li havis tiun obstinon, kiu karakterizas homojn de malforta karaktero.” Tion li legis ie, kaj ĝi ŝajnis al li trafa en la nuna momento. Finfine, ĉu li mem ne estis plejparte kulpa? Rerigardante al la Emerton de antaŭ unu jaro, ŝajnis al li, ke li sendube estis iom tropostulema, iom maljusta. Kaj Alico... Alico ankaŭ siavice eltenis multon, kaj... estos ĉiam Alico.

Li memoris, kiel en cirkonstancoj, kiaj la nunaj, en plenaero, kiel ŝi kutimis teni la kapon, flarante la venton; kaj ŝiaj manoj kuŝis tiel sur la genuoj....


Biĉjo estis trovinta oston, kaj petole, gaje, tremete ludis per ĝi, tre feliĉa. Li sentis momentan protestemon kiam la mastro fajfe vokis lin, tamen li ne protestis. Lia mastro havis la mienon de iu, kiu ĵus faris feliĉigan decidon.

Bastonon en la mano, Emerton per longaj paŝoj transiris la parkon, kontraŭ venton karesantan la vangojn, venton, kiu ŝajnis diri al li, ke la vivo enhavas ion ankoraŭ, krom kolegiaj ŝercoj, profesoraj admonoj, kaj farotaj studoj. Ion indan, ion promesan.

III

Profesoro Davis, vekite je la oka, iris tuj al malvarma bano, kaj sentis sin tre vigla. Post momenta streĉo al la muskoloj de siaj nudaj, fortaj brakoj, li rapidis vesti sin, memorante, ke li devos prelegi je la deka, kaj tial devos trafi denove la vagonaron 9.1.

Li malsupreniris al la manĝsalono, frotante la manojn. Laŭ la horloĝo, estas ankoraŭ nur la tria horo. Sendube li forgesis streĉi ĝin la antaŭan nokton, certe li revenis tre laca de la kurso ĉe Wimbledon, kaj la telefonalvoko de Brooks konfuzetis lin.

Brooks. Stranga ulo, tiu. Kaj tamen, simpatia, se oni bone konas lin; finfine, ankaŭ, kiom la mondo estus banala, se ĉiu el ni estus simila al la alia! Oni povus veti, ke nunmomente la poeto ankoraŭ dormas, kaj pri malvarmaj banoj, tiun plezuron li tute ne konas! Nu, li perdas grandan plezuron, certe.

Tiun matenon la profesoro ne trovis la avenkaĉon trokuirita; ĝi estis ĝuste laŭ lia gusto.

“Ĉu via junula amiko venis hieraŭ?” li demandis la servistinon. Jes, ŝi konfesis, ke li venis. Demandite, ŝi iom parolis pri li dum la servado. Lastatempe li estis senlabora. Li laboris pri protektiloj kontraŭ bruligo, kiujn oni metas en konstruatajn domojn, kaj la domojn oni provizore ne plu prilaboras, tial ke posedanto de apuda konstruaĵo pledis en kortumo pri “lumrajto.” Ŝi komencis klarigi al li la leĝon de “lumrajtoj,” sed li haltigis ŝin, jam sciante pri ĝi. Li konsentis kun ŝi, ke estas terure, ke pro kaprico de unu posedantino cento da laboristoj senlaboriĝu.

El liaj leteroj ĉiuj krom unu estis aferaj; tiun de la fileto li lasis ĝis la fino. Nur lastan semajnon li reiris al sia enkampara pensionlernejo, kaj jam venas letero de li.

22.9.30.

Kolegio Serton,
Hampshire.

Kara Paĉjo,

Tie ĉi aferoj estas samaj, kiel en la antaŭa trimestro. Nur unu afero bonegas—oni elektis min ludi en la kvara trupo, kiel dekstra hafo. Kaj Cull, pri kiu mi parolis al vi, li ludos ankaŭ, proksiman sabaton ni unuafoje vizitos alian lernejon por kontraŭludo.

Nur unu aĉa afero estas, ke tiom da novaĉaj knaboj venis—sed estu certa, ke ni, malnovuloj, bone instruas ilin pri liaj lokoj.

Ĝis reskribo, ame via, kun multa amo al Panjo,

Roberto.

P.S.—Ĉu vi povus sendi kvin ŝilingojn? Mia ĝisnuna konsumiĝis.

Profesoro Davis sentis sin en bonega humoro pro tiu letero, kiun li tuj relegis. “Tiom da novaĉaj knaboj”! Kaj antaŭ nur unu jaro tiu mem estis “novaĉa” ĉe la lernejo! Kaj la postskribo, “Mia ĝisnuna konsumiĝis”!!

Antaŭ ol forlasi la domon, li supreniris al sia edzino, tenante la leteron en la mano. Li eĉ laŭtlegis ĝin al ŝi, poste ĵetis la kapon malantaŭen, kaj ridis denove. Lia rido taŭzis lian bonkoran vizaĝon, ŝajnis tremigi lian grasan korpon.

Li adiaŭis la edzinon kun sincera, prema kiso, kaj, pezkuretante al la stacidomo por la vagonaro 9.1, li pensis, ke li povos aĉeti la poŝtmandaton dum la lunĉtempo.

IV

Kiam lia virservisto vekis lin, Brooks trovis, ke li havas senton, kvazaŭ venas io nova kaj ekscita en la vivo, kaj sen gustumo al sia kafo, li metis la manon al siaj leteroj. La amo al ricevo de leteroj estis daŭra trajto en lia karaktero. Eĉ kiam la vivo donis al li plenan porcion da homaj rilatoj, li tiom avidis al leteroj, kiom en tempo kiam li iom soleca vivis. Li konis precize la horojn de liverado, kaj ĉiam ĉe reveno hejmen ĵetis unuan rigardon sur la lokon, kien oni metas poŝtaĵojn. Se venis leteroj de konatuloj, amikoj, amitoj, bone, sed se nur ĵurnaloj el aliaj landoj, katalogoj pri novaj libroj, jen bone ankaŭ. Li sentis, ke tiel li kontaktas kun aliaj homoj, kaj tion li volis, kontakton kun la plejeble granda nombro de homoj, de homaj animoj.

Ĉi tiun matenon li trarigardis kutiman miksaĵon; politika gazeto el provinca franca urbo, hinda ĵurnalo, kiun sendis tiea amiko, katalogo de eldonisto, admirletero pri lia lasta poemaro, de iu nekonato. Li legis ĝin kun malpli da atento kaj ĝojo, ol kutime ĉe admirleteroj, kaj ne haltis por legi la gazetojn, kvankam li sekvis kun intereso la aferojn ĉe la konsilantaro de la franca urbo Le Moir, sekvis kun intereso, kiu povus surprizi la estimindajn konsilantojn, intereso multe pli granda ol havis plejmultaj enloĝantoj de la urbo.

Tio, kio detenis lin de la kutimaj plezuroj, estis pakaĵo, kiu evidente enhavas libron. Pakaĵoj enhavantaj librojn estis al li sufiĉe oftaj aferoj, kiuj ofte nur tedis lin, sed en tiu ĉi mateno li havis senton, ke tiu libro povas esti io eksterordinare bona.

La sento ne malpliiĝis kiam li rigardis la kovrilon, kiu portis la nomon de la plej disvastigita el la kulturaj dimanĉaj ĵurnaloj. Li tranĉis la ŝnuretojn kun la ekscitemo de knabo, eltiris la belan volumon. Ne necesis legi la presitan leteron, la formulon li jam konas. “La Ĉefredaktoro de La Observanto prezentas siajn salutojn, kaj petas bonvolan recenzon ĝis 900 vortoj pri la jena verko, ĝis la 29a de la nuna monato.”

Li rekonis la libron. Jam en manuskripta formo li legis la plejparton. Verkis ĝin amiko lia, kies librojn li plejofte tute ne ŝatis, sed en tiu ĉi, tion li konstatis de la unuaj linioj, la verkinto sukcesis kapti belon, ja, nekredeblan belon. Ĝi estis amrakonto simpla, eĉ naiva, sed de la unua paĝo ĝi sorĉis la poeton, per sia koncepto kaptante lian animon, plenigante lin per sia ravo.

Li ne tuj provis relegi ĝin, nur la surpreson, Por Recenzo. Ekbruliginte cigaredon, li kuŝis tie, rigardanta la bildojn sur la muro, la brilruĝajn kusenojn, la amatajn volumojn sur la bretaro, rigardanta ĉion, senvide.

Li scivoladis, kiel li povos vortumi por la legantoj de La Observanto la senton de belo, kiun la verko donis al li. Li provis kelkajn frazojn, konstruis ĝeneralan planon por la recenzo, sentante fieron, ke al li estos la honoro, priskribi la verkon. Li sentis kreskantan fieron, pensante, ke li havas tiun talenton, transdoni belon al aliaj homoj. Memorante sian hieraŭan splenon, li diris al si, ke ĉiu devas fari bonon laŭ sia povo, ne ĉiu povas aŭ devus vivi tiel laŭregule, kiel lia amiko Davis. Davis! Nekomprenema oĉjulo, en multaj aferoj, sed iu, al kiu li mem ŝuldas multon pro instigado, pro silenta kritikado, sen ia ajn parola admonado. Diablo! kiom interesa estus romano, pritraktanta ilian rilaton!

Tamen, li ne verkos ĝin. Li daŭre verkos poemojn, kiuj eble al kelkaj donos iom da belo, kaj ankaŭ li havos la honoron, foje recenzi verkon tian, kia tiu en la mano.

Brooks ne sciis, ke en tiu momento Bell, ŝtelinte ioman tempon de la oficejo, estis aĉetanta lian poemaron, kiel donacon por sia edzino. Tamen, li sentis sin tre feliĉa. Rigardinte dum momento la fumon de sia cigaredo, li ekrigardis en la volumon, kaj trovis sin denove sorĉata de ĝia belo. Ĝis tre malfrua horo en tiu mateno li enprofundiĝis en verko, kiu, finfine, estis nur literatura verko. Tamen, ĝi estis al la poeto rava anima travivaĵo, krom bela verko, “por recenzo.”

V

En la sama mateno, oficisto de la Laborista Kleriga Asocio seninterese legis unu el multaj simile presitaj poŝtkartoj, sur kiu troviĝis, plumskribite, la subskriboj de Bell kaj de Profesoro Davis, la hieraŭa dato, kaj la nombro 16.

En voĉo tute senvigla li diris al sia ĉefo, “Hieraŭ okazis la unua kunveno de la kurso ĉe Wimbledon.”

“Bone,” diris la ĉefo, seninterese, “registru tion laŭregule.”

Li pensis, ke por lunĉo li provos novan restoracion en tiu tago: estas enue, ĉiam iri al la sama loko....

KELKAJ NEOLOGISMOJ

1. Aprezi = ŝate kompreni, ŝate taksi. “Oni ŝatas multajn librojn kaj muzikaĵojn, kiujn pro nesufiĉa instruo aŭ nesufiĉa teknika scio oni ne povas plene aprezi.” Vorto taŭga precipe en artaferoj.

2. Etoso = animo de loko, atribuata plej ofte pro subjektivaj kaŭzoj. “Pro karaj memoroj la etoso de tiu strato estas simpatia al mi.” “La etoso de tiu parko ne plaĉas min.”

3. Svelta = A. “slender,” F. “svelte,” G. “schlank.” Gracie maldika.

4. Evento = definitiva okazaĵo.

5. Obscena = ofenda al la seksa ideologio de l’ koncerna homo aŭ medio.

6. Oĉjo = A. “old,” F. “vieux,” vorto amema aŭ/kaj malestima, uzata pri neĉeestanta viro. Multe uzata de knaboj kaj studentoj pri iliaj instruistoj.

7. Morna = malgajiga, neterece timetiga. “Tiu valo estas morna loko.”

Novaj estas 1 kaj 5, proponitaj de L. N. Newell, kaj 2, proponita de la aŭtoro. Ĉiuj estas uzitaj nur pro sento pri nepra neceseco, ekz. la aŭtoro siatempe plendis publike kontraŭ uzo de evento, sed en la praktiko sentas ĝin necesa.

Kiel teknikaj terminoj dribli kaj hafo ŝajnas necesaj.

Noto de transskribanto:

Kelkaj plej evidentaj preseraroj estis korektitaj silente. Aliaj ŝanĝetoj kontraŭ la originalo estis registrigitaj per html-aj komentoj.

[The end of Por recenzo! by K. R. C. Sturmer]