* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with an FP administrator before proceeding.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: Noveloj

Date of first publication: 1925

Author: Henryk Sienkiewicz (1846-1916)

Date first posted: Sep. 15, 2018

Date last updated: Sep. 15, 2018

Faded Page eBook #20180924

This eBook was produced by: Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at http://www.pgdpcanada.net





INTERNACIA
MONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkoj
el ĉiuj naciaj literaturoj

HENRYK SIENKIEWICZ

NOVELOJ

Kun permeso de la posedantoj
de la eldonaj rajtoj el la pola originalo
tradukis

Lidja Zamenhof

INTERNACIA CSEH-INSTITUTO DE ESPERANTO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

TABELO DE ENHAVO

 Paĝo
Henryk Sienkiewicz7
Lux in tenebris lucet13
La maljuna servisto24
Dioklo41
Estu benita (Hinda legendo)50
La anĝelo54

HENRYK SIENKIEWICZ[1]

La mondfama pola verkisto—Henryk Sienkiewicz—naskiĝis en la jaro 1846. Fininte universitaton, li okupis sin per ĵurnalista verkado—verkis felietonojn kaj seriozajn artikolojn en Gazeta Polska. Tamen ĵurnalisteco ne estis lia ĝusta vojo, kaj kvankam liaj unuaj noveloj ne vekis grandan intereson—la sekvantaj—„Skizoj per karbo“, „La maljuna servisto“ kaj „Hanjo“ turnis jam al li streĉitan atenton de legantaro.

En la jaro 1880 aperis negranda novelo „Tatara kaptito“, rakonto de brava kavaliro el la 17a jarcento, kaj en 1883 aperanta en unu gazeto varsovia kaj en unu krakova „Per fajro kaj glavo“ vekis por li ĝeneralan entuziasmon; kiam tiun ĉi verkon sekvis baldaŭ la du aliaj partoj de la granda trilogio: „La diluvo“ kaj „Sinjoro Volodijoski“—la publika opinio aklamis lin majstro de polaj verkistoj.

Ĝi estis prava. La formo de la trilogio estas vere senkompara. Leganto kvazaŭ vivas en la priskribita epoko, aŭdas la tiaman lingvon—antaŭ liaj okuloj kalejdoskope sinsekvas dueloj, bataloj, sieĝoj, superhomaj heroaĵoj kaj idiliaj scenoj. Ĝi estas verko inda je Homero, kies influo estas ofte klare sentebla.

Sed ne sole tial la trilogio estas tiel alte ŝatata. Ekzistas ankaŭ alia kaŭzo.

Ĝi aperis dum malluma nokto, kiun pola nacio travivadis post la malsukcesa ribelo en la jaro 1863. Tio estis epoko de griza, premanta pozitivismo, de malgaja zorgo pri ĉiutaga pano, tio estis epoko de rezignacio je la altaj celoj de libereco. Kaj kvazaŭ sunradio aperis tiam la granda verko de Sienkiewicz. Ĝi estis esperplena voko, kies eĥo ne pereis, sed vekis dormantajn korojn kaj senĉese ilin vigligadis.

En la trilogio Sienkiewicz priskribas militojn, kiujn Polujo travivis en 17a jarcento. La granda regno jam estis tiam falanta. Ĉiuflankaj danĝeraj malamikoj kaj la plej danĝera el ĉiuj—indiferenteco kaj malnobliĝo de la propraj civitanoj—surverŝis Polujo-n, kvazaŭ diluvo. Tamen la verko pruvas, ke, kiel diras unu el herooj de la trilogio, Zagloba, „ne ekzistas tiaj danĝeroj, el kiuj viribus unitis kaj kun dia helpo oni ne povus sin savi“.

En la trilogio historiaj faktoj miksas sin preskaŭ nedisŝireble kun produktaĵoj de riĉa fantazio de la aŭtoro. Liaj herooj amas, batalas, venkas—bruligas flamojn en koroj kaj premas larmojn en okulojn de legantoj. La granda verkisto kreis kaj inspiris vivon al aro da tiutempaj kavaliroj. Jen estas en „Per fajro kaj glavo“ Skŝetuski—la kavaliro sen riproĉo; jen la heroo de „La diluvo“—vivplena, bravega, vehemenca Kmicic; jen la brava kolonelo Volodijoski, la Hektoro de Kamjenjec. Krom ili—multaj aliaj, antaŭ ĉio—humorplena, ruza Zagloba, „nomata Uliseso“, granda blagisto; kozaka komandanto, pasia kaj revema Bohun; dolĉa kaj pia fortegulo Podbipjenta; bela Heleno; perfidaj princoj Radzivil; nobla Alenjo, kuraĝa Banjo, sovaĝa tataro azia... En tiu mallonga skizo citi kaj karakterizi ĉiujn ne estas eble.

Post la trilogio kontraste venas „Sen Dogmo“. Sen dogmo vivas heroo de tiu ĉi romano, Ploŝoski, subtila, inteligenta skeptikulo, „senofica geniulo“, homo malforta, kiu pro sia malforteco kaj memanalizado perdas sian feliĉon kaj pafmortigas sin.

La tragedio de Ploŝoski estis averto por la socio, en kiu tiaj tipoj komencis aperadi ĉiam pli ofte; ĝi estis averto kontraŭ „la slava senprodukteco“.

Al tiu tipo en la sekvanta romano „Familio Polanjecki“ estas kontraŭstarigita Polanjecki. Tiu ĉi vivoplena kaj energia negocisto tute ne estas idealo; sed Sienkiewicz ne celis prezenti idealojn—li pentris vivajn homojn. Komparante sin mem kun Ploŝoski, Polanjecki konfesas, ke la unua estis pli subtila, kvazaŭ farita el pli delikata argilo—sed li, Polanjecki, estas homo, kiu taŭgas pli bone por reala vivado.

Krom tiu ĉi ĉefa persono en la romano vivas ankaŭ multaj aliaj, prezentante riĉan galerion de majstre skizitaj tipoj. Tie estas maljuna egoisto Plavicki; advokato-aferisto Maŝko; mistikulo Vaskoski, poeto Zaviloski, honesta Marinjo, nobla sinjorino Emilino, Linjo, pastela, kormalsana infano, kaj multaj aliaj.

Intertempe Sienkiewicz verkas novelojn. Lia penso turnas sin al antikvaj tempoj. „Ni sekvu Lin“ estas anonco de la grandioza verko, kiu, tradukita al diversaj lingvoj, famigis la nomon de la aŭtoro en la tuta civilizita mondo.

„Quo Vadis“ estas romano el tempo de Nerono. La potenca imperio jam estas falanta. Furioze diboĉas Nerono kaj liaj korteganoj—aro de timemaj, malnoblaj flatuloj. Falas kapoj de lastaj veraj romanoj, amase pereas kristanoj—kaj dume malsupre, sur la grundo, inundita per sango kaj larmoj, kreskas mallaŭte, sed ĉiam pli potence, la semaĵo de Petro.

En tiu ĉi romano luktas du medioj: la kristana kaj la idolana.

Vinicius, fiera patricio, amas kristaninon Ligian. La amo tiel ŝanĝas lian animon, ke li, kiu komence imagis, ke Fortuno havas devon plenumadi ĉiujn liajn dezirojn, ekvidinte Ligian sur la dorso de la sovaĝa besto, senkonscia pro doloro, ripetas sole: „mi kredas, mi kredas, Kristo, kompatu!“

Tute alia tipo estas Petronius, arbiter elegantiarum, subtila patricio, homo pli nobla ol la tuta ĉirkaŭantaro de la imperiestro. Seneka diras pri li al Aulus Plaucius: „se vi volus konvinki lin, ke li agis malbone, vi vane perdus la tempon. Pruvu, ke lia ago estis malbela—tiam li ekhontos“.

Bonege li pentras Nerono-n, la malnoblan patrinmortiginton kaj senvaloran poeton, bruligantan sian patro-urbon, por vidi brulon kaj priskribi la pereon de Trojo.

Kontraŭ Nerono, la antikristo, staras sankta Petro kaj aro da kristanoj. Nerono pasis, kiel pasas ventego, fulmotondro, brulo, milito aŭ pesto—kaj la baziliko de sankta Petro ĝis nun regas de la Vatikana altaĵo al la urbo kaj al la mondo.

La verko estas plena de grandiozaj priskriboj. Jen estas la festeno ĉe Nerono, jen la festeno sur lago de Agrippa, terura brulo de Romo aŭ amasa martirado de kristanoj. Krom tiuj amasaj scenoj estas aliaj, same potencaj, kiuj restas en mensoj de legantoj, kvazaŭ gigantaj bildoj aŭ skulptaĵoj. Sufiĉas citi unu: la savon de Ligia, ligita al la kapo de la sovaĝa besto.

La interesa agado, neordinara plastikeco kaj majstra prezento de la medioj faras „Quo Vadis-on“ unu el plej grandaj verkoj de la pasinta jarcento.

Post „Quo Vadis“ Sienkiewicz revenis al la naciaj temoj. Aperis „La kruckavaliroj“. En tiu ĉi verko,—en la mezocentjara epoko—la homoj estas pli severaj ol en la trilogio, iafoje eĉ krudaj. Tie ĉi ankaŭ historiaj faktoj kaj personoj miksas sin kun la imagitaj de la aŭtoro—prezentante Polujo-n en momento de ĝia plej granda vivoforto.

Oni devas citi ankaŭ la belan rakonton por junularo: „En sovaĝa arbarego kaj dezerto“—historion de du infanoj forkaptitaj kaj forkurantaj de siaj kaptintoj.

Krom la nomitaj verkoj Sienkiewicz estas aŭtoro de multaj noveloj[2]. Bonega kaj plastika, ofte humora karakterizado de personoj (ekz. La maljuna servisto), profunda sento de homa doloro (La Lanternisto, Janko-Muzikanto ktp.), ironio, iafoje eĉ pikema (La Sahemo), brila humoro (Ŝi, la tria), granda kompreno de psikaj statoj kaj neordinara plastikeco ĉie kaj ĉiam lasas facile rekoni la aŭtoron de la trilogio kaj Quo Vadis.

Sienkiewicz mortis sur fremda tero, en Vevey, en Svisujo, en la jaro 1916, ne ĝisvivinte la veran liberiĝon[3] de lia patrujo. Kaj por tiu ĉi afero la aŭtoro de la trilogio meritis pli multe, ol multaj aliaj, batalantaj per batalilo. Komprenis tion la pola popolo: en la jaro 1924 lia korpo estis venigita patrujon kaj entombigita en la Sankt-Johana-katedralo en Varsovio.

Lidja Zamenhof.

LUX IN TENEBRIS LUCET

Okazas kelkfoje en aŭtuno, precipe en Novembro, tagoj tiel malsekaj, mallumaj kaj malgajaj, ke eĉ al sana homo vivo fariĝas malagrabla. Depost la tempo, kiam Kamjonka eksentis sin malsana kaj ĉesis labori super la statuo de „Mizerikordo“, tia malbonvetero suferigadis lin ankoraŭ pli multe ol la malsano mem. Ĉiumatene, eltiriĝinte el la lito, li frotis nebulkovritan, grandan fenestron de la laborejo kaj rigardis supren, esperante, ke li vidos almenaŭ randon de blua ĉielo, sed ĉiumatene atendis lin disreviĝo. Peza, plumba nebulo pendis super la tero; ne pluvis, sed malgraŭ tio eĉ pavimaj ŝtonoj en la korto aspektis kiel spongoj, sorbigitaj de akvo; ĉio estis malseka, glitigiĝinta, trapenetrita de humideco, kies unuopaj gutoj, falantaj de fleksaĵoj de defluiloj, tintis kun ia malesperiga monotoneco, kvazaŭ mezurante tiun malrapide pasantan tempon de malĝojo.

La fenestro de la laborejo eniris en korton, finiĝantan malantaŭe per ĝardeneto. Herbo post la palisoj verdiĝis ankoraŭ per ia malsana verdeco, en kiu estis morto kaj putreco; sed arboj kun restaĵoj de flavaj folioj, kun branĉoj nigraj de humideco kaj samtempe iom malklarigitaj de nebulo, ŝajnis jam esti tute mortintaj. Ĉiuvespere aŭdiĝadis inter ili grakado de kornikoj, kiuj el kampoj kaj arboj kunflugadis jam por la vintra restado en urbon kaj kun granda flugilbruado lokiĝadis por nokto inter la branĉegoj.

La laborejo fariĝadis dum tiaj tagoj malgaja, kvazaŭ kadavrejo. Marmoro kaj gipso bezonas bluecon de ĉielo. En tia plumba lumo ilia blankeco enhavis ion funebran; figuroj el malhela terakoto, perdante ĉian klarecon de la linioj, ŝanĝadis sin en iajn formojn nedifinitajn kaj preskaŭ terurajn.

Malpuro kaj senordo plifortigadis la malgajan aspekton de la laborejo. Sur la planko kuŝis dika tavolo de polvo, devenanta de dispremitaj pecetoj de sekiĝinta terakoto kaj koto, alportita de strato. La muroj estis malhelaj, ornamitaj nur kelkloke per gipsaj modeloj de manoj kaj piedoj; cetere—malplenaj; proksime de la fenestro pendis malgranda spegulo, super ĝi—ĉevala kranio kaj bukedo de artefaritaj floroj, tute nigriĝintaj de polvo.

En angulo staris lito, kovrita de malnova kaj ĉifita kovrilo, apud ĝi—nokta ŝranketo kun fera kandelingo. Kamjonka pro ŝparemo ne luis apartan loĝejon kaj dormadis en la laborejo. La simpla lito estis ŝirmita, sed nun la ŝirmilo estis forstarigita, por ke la malsanulo povu pli facile rigardi en la fenestron, trovantan sin kontraŭ liaj piedoj, kaj vidi, ĉu la vetero ne pliboniĝas. Alia, ankoraŭ pli granda fenestro, eltranĉita en la plafono de la laborejo, estis de ekstere tiel kovrita de polvo, ke eĉ dum helaj tagoj penetradis per ĝi lumo griza kaj malgaja.

La vetero tamen ne pliboniĝis. Post kelkaj tagoj de mallumo nuboj tute malsupreniĝis, aero tutplene penetriĝis de humida, peza nebulo kaj fariĝis ankoraŭ pli mallume. Kamjonka, kiu ĝis tiu ĉi tempo nur kuŝiĝadis vestita sur la liton, eksentis sin pli malsana, do li senvestiĝis kaj tute enlitiĝis.

Ĝuste dirante, li estis ne tiom malsana je iu difinita malsano, kiom deprimita, senvoligita, laca kaj malgaja. La ĝenerala senfortiĝo faligis lin. Li ne volus morti, sed ne sentis en si forton por vivo.

Longaj horoj de senluma tago ŝajnis al li des pli longaj, ke li havis neniun apud si. Lia edzino mortis antaŭ dudek jaroj, parencoj loĝis en alia parto de la lando, kaj kun kolegoj li ne kunvivis. En daŭro de lastaj jaroj konatuloj forŝovis sin de li, kaŭze de lia ĉiam plikreskanta koleriĝemo. Komence tiu lia agordiĝo amuzis homojn, sed poste, kiam li fariĝadis ĉiam pli rimarkinda strangaĉulo kaj kiam ĉiu ŝerco komencis kaŭzi ĉe li longedaŭran ofendosenton, eĉ plej proksimaj amikoj rompis kun li rilatojn.

Oni riproĉis al li, ke, maljuniĝante, li fariĝis pia kaj oni suspektis lian sincerecon. Maliculoj diradis, ke li longe restadas en preĝejoj, por dank’ al rilatoj kun pastroj ricevi mendojn por preĝejoj. Cetere tio ne estis vero. Lia pieco ne devenis eble el profunda kaj trankvila kredo, sed estis sincera.

Kio tamen donis ŝajnon de praveco al la suspektoj—tio estis la ĉiam pligrandiĝanta avareco de Kamjonka. Depost kelkaj jaroj li loĝis pro ŝparemo en la laborejo, nutris sin Dio scias per kio kaj ruinigis la sanon ĝis tia grado, ke lia vizaĝo fariĝis fine tiel travidebla, kvazaŭ ĝi estus farita el vakso. Li evitadis homojn ankaŭ tial, ke okaze iu ne postulu de li ian komplezon.

Ĝenerale, li estis homo kun malrektigita karaktero, pesimista kaj treege malfeliĉa. Kaj tamen li ne estis homo funde ĉiutaga, ĉar eĉ liaj mankoj enhavis specifan, artistan karakteron. Tiuj, kiuj opiniis, ke li verŝajne, dank’ al sia avareco, akiris grandan riĉaĵon,—eraris. Kamjonka estis efektive homo malriĉa, ĉar ĉion, kion li posedis, li elspezis por akvafortoj, da kiuj li havis plenan paperujon en fundo de sia ŝranko, kaj kiujn li de tempo al tempo trarigardadis kaj kalkulis kun zorgemo kaj avideco de uzuristo, kalkulanta monon. Tiun ĉi inklinon li zorge kaŝis de homoj, eble ĝuste tial, ke ĝi naskiĝis el granda malfeliĉo kaj granda amo.

Foje, pli-malpli unu jaron post morto de la edzino, li vidis ĉe antikvaĵisto malnovan gravuron, prezentantan Armido-n—kaj en la vizaĝo de Armido li rimarkis certan similecon al la vizaĝo de sia mortintino. Li tuj aĉetis tiun ĉi gravuron kaj depost tiu tempo komencis serĉadi kuprogravurojn, komence—nur prezentantajn Armidoj-n, kaj poste, laŭgrade de la plifortiĝanta inklino—ankaŭ ĉiajn aliajn.

Homoj, kiuj perdis personojn tre amatajn, devas alkroĉi sian vivon al io ajn, ĉar alie ili ne povus ekzisti. Koncerne Kamjonka-n—neniu divenus, ke tiu ĉi maljuniĝinta strangaĉulo amis iam super la vivon sian edzinon. Verŝajne, se ŝi ne estus mortinta, lia vivo fluus pli serene, pli larĝe kaj pli home. Ĉiuokaze, tiu ĉi amo supervivis en Kamjonka liajn feliĉajn tempojn, lian junecon kaj eĉ lian talenton.

Pieco, kiu kun tempo ŝanĝiĝis ĉe li en kutimon, konsistantan el plenumado de eksteraj formoj, fluis ankaŭ el la sama fonto. Kamjonka ne apartenis al homoj, profunde kredantaj, li tamen komencis post morto de la edzino preĝi por ŝi, ĉar ŝajnis al li, ke tio estas la sola afero, kiun li povas por ŝi fari, kaj ke tielmaniere ankoraŭ io ligas lin kun ŝi.

Homoj ŝajne malvarmaj scias ofte ami profunde kaj konstante. Post morto de la edzino la tuta vivo de Kamjonka kaj ĉiuj liaj pensoj alkroĉiĝis ĉirkaŭ rememoroj pri ŝi kaj ĉerpis el ĝi nutron, tute same, kiel parazita kreskaĵo ĉerpas nutron el trunko, sur kiu ĝi vivas. Sed el tiaspecaj rememoroj la homa kreskaĵo povas ĉerpi nur venenajn sukojn, konsistantajn el sopiro kaj grandega ĉagreno, do ankaŭ Kamjonka veneniĝadis, malrektiĝadis kaj mizeriĝadis. Se li ne estus artisto, verŝajne li ne supervivus sian perdon, sed la arto savis lin tielmaniere, ke post morto de la edzino li komencis skulpti por ŝi monumenton. Vane oni dirus al vivantoj, ke por mortintoj estas egale, en kiaj tomboj ili kuŝas. Kamjonka volis, ke al lia Zonjo estu tie belege—kaj li laboris super ŝia monumento same per la koro kiel per la manoj. Tio kaŭzis, ke li ne freneziĝis en la unua duonjaro kaj alkutimiĝis al la malespero.

La homo restis vundita kaj malfeliĉa, sed la arto savis la artiston. De tiu ĉi tempo Kamjonka ekzistis nur per ĝi. Homoj, kiuj en galerioj rigardas bildojn kaj statuojn, ne supozas, ke artisto povas servi al arto honeste, aŭ malhoneste. En tiu ĉi rilato Kamjonka estis neriproĉinda. Li ne havis flugilojn ĉe la brakoj, li posedis nur talenton iom pli grandan ol ordinara, kaj eble tial arto povis nek plenigi al li la vivon, nek rekompenci ĉiujn perdojn—sed li estimis ĝin profunde kaj estis ĉiam rilate al ĝi sincera. Dum longaj jaroj de sia profesio li neniam trompis aŭ malbonuzis ĝin, nek por gloro, nek por facila vendo, nek por laŭdoj, nek por mallaŭdoj. Li kreis ĉiam tiel, kiel li sentis. Dum siaj feliĉaj tempoj, kiam li vivis, kiel ĉiu alia homo, li sciis rakontadi pri artoaferoj tute neordinaraj, kaj eĉ poste, kiam oni komencis lin evitadi, li ofte meditis pri ili en sia soleca laborejo laŭ maniero alta kaj honesta.

Li sentis sin treege forlasita, sed estis en tio nenio mirinda. Rilatoj kun homoj devas havi ian mezan normon, per kiu homoj eksterordinare malfeliĉaj estas esceptitaj el vivo. Kaj pro la sama kaŭzo surkreskas ilin strangecoj kaj mankoj, same kiel ŝtonon, elĵetitan el torento, surkreskas musko, kiam ĝi ĉesas interfrotadi sin kun la aliaj. Nun, kiam Kamjonka malsaniĝis, neniu vizitadis lian laborejon, krom helpservistino, kiu dufoje dum tago venadis boligi kaj doni al li teon. Ĉiufoje, venante, ŝi konsilis al li venigi kuraciston, sed li, timante elspezon, ne volis tion konsenti.

Fine li tre senfortiĝis, eble tial, ke li nenion prenadis en la buŝon, krom teo. Sed li jam havis emon al nenio, nek al manĝado, nek al laboro, nek al vivo. Liaj pensoj estis jam tiel velkintaj, kiel la folioj, kiujn li rigardis tra la fenestro; ili plene harmoniis kun aŭtuno, malbonvetero kaj tiuj plumbaj mallumaĵoj. Ne ekzistas pli malbonaj momentoj en la vivo ol tiuj, en kiuj homo sentas, ke kion li devis plenumi, tion li jam plenumis, kion li devis travivi—travivis, kaj ke nenio plu atendas lin en la vivo. Kamjonka preskaŭ depost dek kvin jaroj vivis en senĉesa maltrankvilo, ke lia talento elĉerpiĝas. Nun li jam estis certa pri tio ĉi kaj pensis kun ĉagreno, ke eĉ la arto lin forlasas. Krom tio li sentis senfortecon kaj lacecon en ĉiu osto. Li ne atendis baldaŭan morton, sed ne esperis pri sia resaniĝo. Ĝenerale estis en li nek unu guto da espero.

Se li nun ankoraŭ ion deziris, ĝi estis eble tio, ke la vetero pliboniĝu kaj ke la suno ekbrilu en la laborejo. Li pensis, ke tiuokaze li eble reakirus ian esperon. Ĉiam li estis tre impresema por malbonvetero kaj mallumo; ĉiam tiaj tagoj pligrandigadis lian malĝojon kaj deprimitecon—des pli nun, kiam tiu vetero, kiel ĝin Kamjonka nomis „senespera“ venis, akompanata de malsano.

Ĉiun matenon, kiam la servistino venis kun teo, Kamjonka demandis:

„Ĉu la ĉielo ie ne klariĝas?“

„Tute ne“, respondis la gardistino, „estas tia nebulo, ke homo homon ne vidas“.

La malsanulo, aŭdinte la respondon, fermadis la okulojn kaj restadis dum longa tempo senmove.

En la korto estis ĉiam mallaŭte, nur pluvgutoj tintis egalmezure kaj monotone en defluiloj.

Je la tria horo posttagmeze fariĝadis jam tiel mallume, ke Kamjonka devis bruligadi kandelon. Kaŭze de lia senfortiĝo tio estis por li tre malfacila. Antaŭ ol li etendis la manojn, por preni alumetojn, li longe meditis, poste li malrapide etendis la brakojn, kies malgraseco, videbla tra la manikoj de la ĉemizo, plenigadis lin, kiel skulptiston, per ĉagreno kaj abomeno, poste, bruliginte la lumon, li ree ripozis senmove ĝis la vespera veno de la servistino, aŭskultante kun fermitaj okuloj la gutojn, tintantajn en defluiloj.

Strange aspektis tiam la laborejo. Flamo de la kandelo lumigadis tiam la liton kaj kuŝantan en ĝi Kamjonka-n, kuniĝante en brilantan punkton sur lia frunto, kovrita de haŭto seka kaj flava, kvazaŭ polurita. La resto de la ĉambro enprofundiĝadis en krepuskon, kiu fariĝadis ĉiumomente pli densa. Sed laŭgrade kiel mallumiĝadis ekstere, la statuoj fariĝadis ĉiam pli rozaj kaj viviĝadis. La flamo de la kandelo jen malleviĝadis, jen leviĝadis, kaj ankaŭ ili ŝajnis en tiu flagretanta lumo malleviĝi kaj leviĝi, kvazaŭ ili suprenstreĉiĝadus sur la piedfingroj, volante pli bone rigardi la vizaĝon de la skulptisto kaj konvinkiĝi, ĉu ilia kreinto ankoraŭ vivas.

Efektive estis en tiu vizaĝo ia senmoveco de morto. Sed de tempo al tempo la bluetaj lipoj de la malsanulo moviĝadis por facila movo, kvazaŭ li preĝus, aŭ malbenus sian forlasitecon kaj tiujn tedajn gutojn de humideco, kiuj ĉiam same egaltempe kaj monotone mezuris al li la horojn de malsano.

Iun vesperon, la gardistino, veninte iom ebria, sekve pli babilema ol kutime, diris:

„Mi havas tiom da okupo, ke mi povas veni apenaŭ dufoje dum tago. Venigu al vi, sinjoro, monaĥinon, ĉar la fratino nenion kostas kaj plej bone scias servi al malsanulo.“

Al Kamjonka plaĉis tiu ĉi konsilo, sed kiel ordinare homoj koleremaj, li kutimis ĉiam kontraŭdiri tion, kion oni al li konsilis, do li ne konsentis.

Tamen, post foriro de la servistino li komencis pri tio mediti.

Fratino de l’ mizerikordo! ... vere! ... Tio nenion kostas kaj estas tiel helpa kaj oportuna! Kamjonka, kiel ĉiu malsanulo, forlasita al si mem, spertis multegajn malagrablaĵojn kaj batalis kun miloj da malgrandaj mizeroj, kiuj lin same tedis, kiel senpaciencigadis. Ofte li dum tutaj horoj kuŝis kun kapo, maloportune metita, antaŭ ol li decidiĝis plibonigi la kusenon; ofte fariĝadis al li nokte malvarme, kaj li oferus multegon por glaso da varma teo, sed se eĉ bruligo de kandelo estis por li tiel malfacila, kial li povus pensi pri boligo de akvo? Fratino de l’ mizerikordo faradus ĉion tion kun kutima, kvieta afableco de la fratinoj. Kiom pli facile estus malsani ĉe tia helpo!

La kompatindulo atingis fine tion, ke pri malsano en tiuj kondiĉoj li komencis pensi, kiel pri io dezirinda kaj feliĉa, kaj miris en la animo, ke eĉ por li estas atingebla tia feliĉo.

Ŝajnis al li ankaŭ, ke se la fratino venus kaj enportus iom da gajeco kaj espero en la laborejon, eble ankaŭ la vetero pliboniĝus, kaj la tintantaj gutoj de humideco ĉesus lin persekuti.

Li komencis fine bedaŭri, ke li tuj ne konsentis la konsilon de la gardistino. Proksimiĝadis nokto longa kaj malĝoja; la gardistino estis venonta al li nur la sekvontan matenon. Nun li komprenis, ke tiu ĉi nokto estos por li pli malfacila ol ĉiuj antaŭaj.

Poste li ekpensis, kiel granda Lazaro li tamen estas—kaj kontraŭstare el la hodiaŭa mizero la pasintaj, pli feliĉaj jaroj de l’ vivo aperis, kvazaŭ vivaj, antaŭ liaj okuloj. Kaj kiel antaŭ unu momento la penso pri monaĥino, same nun rememoroj pri tiuj jaroj kuniĝis laŭ tiu sama stranga maniero en lia senfortigita cerbo kun ideo pri suno, lumo kaj belvetero.

Li komencis pensi pri sia mortintino kaj paroli kun ŝi, kiel li kutimis fari ĉiam, kiam estis al li tre malbone. Fine li laciĝis, eksentis, ke li senfortiĝas, kaj endormiĝis.

La kandelo, staranta sur la nokta ŝranketo, malrapide estingiĝadis. Ĝia roza flamo fariĝis blua, poste ĝi kelkfoje forte ekbrilis kaj estingiĝis. Plena mallumo ekregis en la laborejo.

Kaj dume ekstere la gutoj de humideco faladis ĉiam egalmezure kaj tiel malĝoje, kvazaŭ per ili distiliĝus mallumo kaj malĝojo de la tuta naturo.

Kamjonka dormis longe per facila dormo, sed subite li vekiĝis kun iu stranga impreso, ke io neordinara okazas en la laborejo. Ekstere jam tagiĝadis. La marmoroj kaj gipsoj komencis blankiĝadi. La larĝa venecia fenestro, trovanta sin kontraŭ la lito, saturiĝadis ĉiam pli de pala lumo.

En tiu ĉi lumo Kamjonka ekvidis iun figuron, sidantan apud la lito. Li larĝe malfermis la okulojn kaj atente gardis ĝin: ĝi estis fratino de l’ mizerikordo.

Ŝi sidis senmove, iom turnita al la fenestro, kun klinita kapo. Ŝiaj manoj estis kunplektitaj sur la genuoj—ŝi ŝajnis preĝi. La malsanulo ne povis ekvidi ŝian vizaĝon; anstataŭe li vidis klare ŝian blankan kufon kaj malhelan konturon de la brakoj, iom malfortaj.

Lia koro komencis iel maltrankvile bati, kaj la kapon trakuris demandoj:

„Kiam la gardistino povus enkonduki tiun ĉi fratinon, kaj kiel ŝi eniris ĉi tien?“

Poste li ekpensis, ke li eble pro senfortiĝo havas vizion, kaj li fermis la okulojn.

Sed post momento li ree ilin malfermis.

La fratino sidis ĉiam sur la sama loko, senmove, kvazaŭ enprofundiĝinte en preĝon.

Stranga penso, konsistanta el timo kaj grandega ĝojo, komencis hirtigadi la harojn sur la kapo de la malsanulo. Io tiris kun nekomprenebla forto lian rigardon al tiu ĉi figuro. Ŝajnis al li, ke li iam vidis ŝin, sed kie kaj kiam—li ne memoris. Li eksentis nedeteneblan deziron ekvidi ŝian vizaĝon, sed ĝin ŝirmis la blanka kufo, kaj Kamjonka, mem ne sciante, kial, kuraĝis nek ekparoli, nek moviĝi, nek eĉ preskaŭ spiri. Li sentis sole, ke la sento de timo kaj samtempe de ĝojo ekregas lin ĉiam pli forte, kaj kun mirego li demandis sin mem: kio ĝi estas?

Dume plene tagiĝis. Kaj kiel belega mateno devis esti tie ekstere! Subite, sen iaj trapasoj, eniris en la laborejon lumo tiel forta kaj tiel ĝoja, kvazaŭ estus printempo kaj Majo. Ondoj de ora brilo, pliiĝante, kvazaŭ inundo, komencis plenigadi la tutan ĉambreton kaj surverŝis ĝin tiel potence, ke la marmoroj dronis kaj solviĝis en tiu heleco, la muroj miksis sin kun ĝi, poste ili tute malaperis, kaj Kamjonka troviĝis kvazaŭ en iu hela spaco sen limoj.

Subite li rimarkis, ke ankaŭ la kufo sur la kapo de la monaĥino komencas perdi sian rigidecon, tremetas en la randoj, fluidiĝas, disfluas, kvazaŭ nebulo, kaj ankaŭ ŝanĝas sin en lumon.

La monaĥino turnis malrapide la vizaĝon al la malsanulo, kaj subite tiu forlasita mizeregulo ekvidis en la luma aŭreolo la konatajn, centfoje amegatajn trajtojn de sia mortintino.

Tiam li saltleviĝis de la lito kaj el lia brusto eliĝis ekkrio, en kiu estis la tutaj jaroj de larmoj, sopiro, ĉagreno kaj malespero:

„Zonjo! Zonjo!“

Kaj, ekkaptinte ŝin, li premis ŝin karese al si, kaj ŝi ankaŭ ĵetis al li la brakojn ĉirkaŭ la kolon.

Enfluadis ĉiam pli multe da lumo.

„Vi ne forgesis min“, diris ŝi fine, „do mi venis kaj elpetis por vi facilan morton.“

Kamjonka tenis ŝin senĉese en la brakoj, kvazaŭ timante, ke la beata vizio malaperos al li kune kun la lumo.

„Mi estas preta morti“, respondis li, „sed vi nur restu ĉe mi!“

Ŝi ridetis al li per anĝela rideto, kaj forprenante unu manon de lia kolo, montris per ĝi malsupren, kaj diris:

„Vi jam mortis: rigardu tien!“

Kamjonka rigardis laŭ la direkto de ŝia mano, kaj malproksime, sub la piedoj, li ekvidis tra la tegmenta fenestro la internon de sia krepuska, soleca laborejo. En ĝi, sur la lito, kuŝis lia propra kadavro kun larĝe malfermita buŝo, kiu en la flaviĝinta vizaĝo prezentis kvazaŭ nigran truon.

Kaj li rigardis tiun mizeriĝintan korpon, kvazaŭ ian fremdan aĵon. Cetere, post momento ĉio komencis perei de liaj okuloj, ĉar la ĉirkaŭanta ilin heleco, kvazaŭ puŝata de iu transmonda vento, iris ien, en senfinecon.

LA MALJUNA SERVISTO

En la vico de maljunaj ekonomoj, garbejestroj kaj arbarestroj, la alia tipo, ĉiam pli malaperanta de supraĵo de la tero, estas maljuna servisto. Mi memoras—dum la tempo de mia infanaĝo ĉe miaj gepatroj servis unu el tiuj mamutoj, post kiuj baldaŭ sole esploristoj elfosados de tempo al tempo la ostojn en malnovaj tombejoj, en tavoloj, dike kovritaj per forgeso. Li estis nomata Nikolao Suhovolski kaj estis nobelo el nobela vilaĝo Suha Vola, kiun li ofte rememoradis en siaj babiladoj. Mia patro heredis lin de sia patro, ĉe kiu li estis soldat-ordonato dum la tempo de la napoleonaj militoj. Kiam li venis en la servon de mia avo, li mem ne memoris, kaj demandita pri la dato, li flaris tabakon kaj respondadis:

„Nu, mi estis ankoraŭ junulaĉo, kaj ankaŭ sinjoro la kolonelo—Dio lumu al lia animo—portis ankoraŭ la ĉemizon en la dentoj“[4].

En la domo de miaj gepatroj li faris diversajn servojn: li estis bufedestro, lakeo; somere, kiel ekonomo li iradis gardi la rikoltadon, vintre, la draŝadon; li posedis la ŝlosilojn de la brandejo, keloj, kamero, irigadis la horloĝojn, sed antaŭ ĉio li—grumblis.

Tiun ĉi homon mi ne memoras alia ol murmuranta. Li murmuris kontraŭ mia patro kaj patrino; mi timis lin kvazaŭ fajron, kvankam mi lin amis; en la kuirejo li malpacadis kun la kuiristo, la bufedejajn knabojn li tiradis je la oreloj en la tuta domo kaj ĉiam estis pro ĉio malkontenta. Kiam li malsobriĝis, kio okazadis konstante ĉiusemajne, ĉiuj lin evitadis, ne tial, ke li permesadis al si malpaci kun la sinjoro aŭ la sinjorino, sed ĉar kiam li iĝis pro iu malkontenta, li postiradis lin dum la tuta tago, murmurante kaj grumblante sen fino. Dum la tagmanĝo li stariĝadis malantaŭ la seĝo de mia patro, kaj kvankam li ne servis mem, li estris la servantan knabon kaj venenigadis al li vivon kun speciala pasio.

„Gapu, gapu“, li murmuris, „kaj mi vin ekgapos! Rigardu lin!—li ne povas servi rapide, sed trenas la piedojn, kvazaŭ maljuna bovino en marŝo! Flankenrigardu ankoraŭ unu fojon! Li ne aŭdas, ke la sinjoro lin vokas! Ŝanĝu teleron al la sinjorino! Kial vi malfermis la buŝaĉon, he? Vidu lin, rigardu lin!“

En la ĉetablan paroladon li ĉiam enmiksadis sin kaj ĉiam estis kontraŭ ĉio. Ofte okazis, ke la patro turnis sin de la tablo kaj diris:

„Nikolao, diru al Mateo, ke li jungu la ĉevalojn; ni veturos tien kaj tien.“

Kaj Nikolao: „Veturi? kial ne veturi? Oj jej! Ĉu ne por tio estas la ĉevaloj? Rompu ili eĉ, la kompatindaj, la piedojn sur tia vojo! Vizito estas ja vizito. La gesinjoroj ja rajtas. Ĉu mi malpermesas? mi ne malpermesas. Kial ne! La kalkulo povas atendi kaj la draŝado povas atendi. La vizito estas ja pli urĝa!“

„Neeltenebla estas Nikolao!“ ekkriis—iafoje—mia patro, senpacienciĝinte.

Kaj Nikolao denove respondas:

„Ĉu mi diras: ke mi ne estas malsaĝa? Mi scias, ke mi estas malsaĝa. La ekonomo veturis svati sin al la princina mastrino el Nievodov, kaj la gesinjoroj ne devus veturi al la vizito? Ĉu la vizito estas malpli grava ol la princina mastrino? Kion rajtas servisto, rajtas ankaŭ la sinjoro!“

Kaj tiel tio iris ronde—sen eblo haltigi la maljunan grumblulon. Ni, tio estas mi kaj mia pli juna frato, timis lin, kiel mi diris, preskaŭ pli ol nian guverniston, pastron Ludoviko-n, kaj certe pli ol la ambaŭ gepatrojn. Por la fratinoj li estis pli ĝentila. Al ĉiu el ili li diradis „fraŭlineto“, kvankam ili estis pli junaj, sed nin li ciis sen ia ceremonio. Por mi tamen li havis specialan ĉarmon: li portis ĉiam pistonojn en la poŝo. Ofte post lecionoj mi eniris en la bufedejon, ridetis, kiel eble plej ĝentile, penis fariĝi kiel eble plej aminda, kaj diris malkuraĝe:

„Nikolao! Bonan tagon al Nikolao. Ĉu Nikolao purigos hodiaŭ la armaĵojn?“

„Kion Henriĉjo volas ĉi tie? La viŝtukon mi alzonos kaj finite!“

Kaj poste, mok-imitante min, li aldonis:

„Nikolao, Nikolao! Se oni bezonas pistonojn,—oni lin amas, sed se ne, tiam lupoj lin formanĝu! Preferinde vi lernu! Per pafado vi ne akiros prudenton“.

„Mi jam finis la lecionojn“, mi respondas preskaŭ kun ploro.

„Li finis la lecionojn, he, li finis! Li lernas, lernas, sed la kapo restas, kiel malplena tornistro. Mi ne donos kaj kvite!“ Tion ĉi parolante, li jam serĉis en la poŝoj. „Iam falos al li la pistono en la okulon, kaj tiam oni estos kontraŭ Nikolao. Kiu estas kulpa?—Nikolao. Kiu lasis lin pafi?—Nikolao.“

Tiel grumblante, li iris en la ĉambron de la patro, deprenadis pistolojn, trablovadis ilin, certigadis ankoraŭ unu fojon, ke ĉio tio por nenio taŭgas, poste li bruligadis kandelon, metis pistonon sur la pulvopaton kaj lasis min celi, sed ankoraŭ tiam mi devis suferi grandan turmenton.

„Kiel li tenas la pistolon! Kiel barbiro la ilon! Vi estingos la kandelon, sed kiel maljuna preĝejservisto en preĝejo! Vi devus fariĝi pastro, reciti preĝojn!“

Tamen li instruis min sian iaman militan metion. Ofte post tagmanĝo mi kaj mia frato lernis marŝi sub lia gvidado, kaj kune kun ni marŝis ankaŭ pastro Ludoviko, kiu tion faris tre ridinde.

Tiam Nikolao flankerigardis la pastron, kaj poste, kvankam lin li plej timis kaj estimis, ne povis elteni kaj diris:

„E, via pastra moŝto marŝas ĝuste kiel maljuna bovino... Mi, kiel pli aĝa, estis plej multe sub lia komando, kaj tial ankaŭ plej multe suferis. Malgraŭ tio, la maljuna Nikolao, kiam oni donis min en lernejon, tiel ploregis, kvazaŭ okazus plej granda malfeliĉo. La gepatroj rakontis al mi, ke poste li fariĝis ankoraŭ pli granda grumblemulo kaj enuigis ilin ĉirkaŭ du semajnojn: ‚Oni prenis la infanon kaj forveturigis ĝin‘, parolis li, ĝi eĉ mortu! Uu, u! Por kio li bezonas lernejon? Kvazaŭ li ne estus bienula filo! Li lernos latinaĵon? Oni volas lin fari Salomono. Kia diboĉo ĝi estas! Forveturis la infano, forveturis, kaj vi, maljunulo, vagu en anguloj, kaj serĉu tion, kion vi ne perdis! Por diablo ĝi taŭgas!“ grumbladis la maljunulo.

Mi memoras—kiam mi la unuan fojon revenis por la festotempo, ĉiuj ankoraŭ dormis en la domo. Apenaŭ tagiĝadis; la mateno estis vintra, neĝa. La mallaŭton interrompis sole knarado de putsvingiloj en la vilaĝo kaj bojado de hundoj. La fenestrokovriloj en la domo estis ankoraŭ fermitaj, sole la fenestroj de la kuirejo flamis per hela lumo, roze kolorigante la neĝon, kuŝantan antaŭ la sojlo... Mi do alveturas malgaja, ĉagrenita kaj kun timo en la animo, ĉar mia unua cenzuro tute ne estis speciale bona. Simple, antaŭ ol mi konsciiĝis, alkutimiĝis al lerneja rutino kaj rigoro, mi ne sciis al mi helpi. Mi sekve timis la patron, mi timis la severan, silentan mienon de pastro Ludoviko, kun kiu mi venis el Varŝavo. El nenie do venas kuraĝigo, kiam subite mi rigardas—malfermiĝas la pordo de la kuirejo kaj la maljuna Nikolao, kun la nazo ruĝa pro frosto, vadas tra la neĝo kun potetoj da vaporanta kremo sur pleto.

Ekvidinte min, li ekkrias: „plej kara, ora sinjorido!“ kaj stariginte rapide la pleton, renversas la ambaŭ potetojn, kaptas min je la kolo kaj komencas ĉirkaŭpreni kaj kisi. Depost tiu tempo li jam ĉiam titolis min „sinjorido“.

Tamen, dum tutaj du semajnoj li ne povis pardoni al mi tiun kremon: „Oni portas trankvile la kremon“, li parolis, „kaj subite li alveturas. Ĝustan tempon li elektis...“ ktp.

La patro volis, almenaŭ promesis, doni al mi batojn por du nekontentigaj notoj, kiujn mi ricevis por kaligrafio kaj la germana lingvo; sed unuflanke miaj larmoj kaj promesoj de progreso, aliflanke interveno de mia dolĉa patrino, fine skandaloj, kiujn faris Nikolao, malhelpis tion. Pri kaligrafio Nikolao nenion sciis, kia kreaĵo ĝi estas, kaj pri puno por la germana lingvo li absolute ne volis aŭdi:

„Ĉu li estas iu luterano aŭ germano“, li parolis. „Ĉu sinjoro la kolonelo sciis paroli germane? aŭ ĉu vi mem, sinjoro—li turnis sin al mia patro—scias? Kiam ni renkontis germanojn sub... kiel ĝi estas nomata? ... sub Leipzigo kaj diablo scias, kie ne—ni tute ne parolis al ili germane, kaj ili tuj montris al ni dorsojn kaj sufiĉe“.

La maljuna Nikolao havis ankoraŭ unu econ. Li malofte rakontadis pri sia iama militado, sed kiam li komencis babili en neordinaraj momentoj de bonhumoro, li mensogis, kvazaŭ por tio speciale dungita. Li ne faris tion pro malbona fido; eble en lia maljuna kapo faktoj miksis sin unuj kun aliaj kaj kreskis ĝis fantasteco. Ĉion, kion li aŭdis pri militaj aventuroj el tempo de sia juneco, li koncernigis al si mem kaj al mia avo, la kolonelo, kaj mem sankte kredis tion, kion li rakontis. Ofte en la garbejo, gardante servutulojn, draŝantajn grenon, li komencis rakontadi al ili tiel fervore, ke la vilaĝanoj ĉesis la laboron, kaj apoginte sin sur la draŝiloj, aŭskultis kun larĝe malfermitaj buŝoj liajn rakontojn. Tiam li ordinare rekonsciiĝadis kaj kriis:

„Kial vi celas al mi la buŝojn, kvazaŭ kanonojn, he?“

Kaj denove ili draŝis: lupu cupu, lupu cupu! Oni aŭdis dum certa tempo resonon de la draŝiloj, batantaj la pajlon; la maljunulo silentis, sed post momento rekomencadis:

„Mia filo skribis al mi, ke li fariĝis generalo ĉe reĝino Palmiro. Estas al li tie bone, li ricevas grandan salajron, nur estas grandegaj frostoj ktp.“

Paranteze dirante, la maljunulo ne havis admirindajn infanojn. Li havis efektive filon, sed tiu estis granda sentaŭgulo, kiu, plenaĝiĝinte, faris multe da malbono kaj fine iris en la mondon kaj pereis sen ia scio; lia filino, siatempe laŭdire mirinda belulino, amaĵis kun ĉiuj oficistoj, kiuj estis en la vilaĝo, kaj fine, naskinte filinon, mortis. Tiu filino nomis sin Hanjo. Ŝi estis mia samaĝulino, bela, sed malsanema knabineto. Ofte—mi memoras, ni ludis soldatojn: Hanjo estis tamburisto kaj urtikoj—niaj malamikoj. Ŝi estis bona kaj kvieta, kiel anĝelo. Ŝin renkontis malfacila sorto en la vivo, sed tio estas jam rememoroj, kiuj ne apartenas al la rakonto.

Mi do revenas al la rakontoj de la maljunulo. Mi mem aŭdis lin rakontantan, ke kiam foje furioziĝis ulanaj ĉevaloj en Mariampolo, dek ok miloj da ili enfalis subite tra urblimo en Varŝavo-n. Kiom da homoj ili tredis! kiel terura tago ĝi estis, antaŭ ol oni ilin kaptis, oni povas imagi!

Alifoje li rakontis jam ne en la garbejo, sed al ni ĉiuj en la domo, kio sekvas:

„Ĉu mi bone militis? kial mi ne devus bone militi. Iam—mi memoras—estis milito kun Aŭstroj. Mi staras en la vico—nu! en la vico, mi diras, kaj subite alrajdas al mi la ĉefkomandanto—mi volas diri: de Aŭstroj, de la malamikoj, kaj diras: „He vi, Suhovolski, mi konas vin! Se ni vin kaptus, ni finus la tutan militon.“

„Kaj ĉu pri la kolonelo li nenion diris?“ demandis mia patro.

„Kompreneble!“ mi ja diris klare, „ke, li diris, vin kun la kolonelo.“

Pastro Ludoviko senpacienciĝis kaj diris:

„Sed vi ja mensogas, Nikolao, kvazaŭ vi ricevadus por tio apartan salajron.“

La maljunulo malsereniĝis kaj estis insultonta, sed ĉar li la pastron timis kaj estimis, li silentis, kaj post momento, volante iel moderigi la aferon, parolis plu:

„La samon diris al mi ankaŭ pastro Sieklucki, la kapelano. Kiam mi foje ricevis de Aŭstro bajonetan puŝon sub la dudekan,—mi volis diri sub la kvinan ripon, estis kun mi malbone. Ha, mi pensas, oni devas morti, mi do konfesas al Dio Ĉionpova miajn pekojn antaŭ pastro Sieklucki, kaj pastro Sieklucki aŭskultas, aŭskultas, kaj fine diras: „Pro Dio, Nikolao, vi ja ĉion mensogis!“ Kaj mi respondis: „povas esti, sed mi plu jam ne rememoras“.

„Kaj oni sanigis vin?“

„Oni sanigis, oni sanigis. Oni min ne sanigis. Mi mem min elkuracis. Mi miksis du pistonojn da polvo en kvaronkvarton da brando, glutis antaŭ nokto kaj leviĝis la sekvantan tagon sana, kiel fiŝo.“

Mi elaŭskultus pli multe da tiuj rakontoj kaj notus pli multe da ili, sed pastro Ludoviko, mi ne scias cetere, kial, malpermesis al Nikolao „ĝis resto—kiel li diris—turnigi al mi la kapon“. La kompatinda pastro Ludoviko, kiel pastro kaj trankvila loĝanto de vilaĝo, ne sciis, ke unue, al ĉiu junulo, kiun tempesto elĵetas el trankvila hejma angulo sur vastan arenon de l’ vivo, devas ofte turniĝi en la kapo, kaj due, ke ne maljunaj servistoj kaj iliaj rakontoj, sed iu tute alia turnigas la kapon.

Cetere, la influo de Nikolao je ni ne povis esti malutila, ĉar kontraŭe, la maljunulo mem zorgis pri ni kaj pri nia konduto tre pene kaj severe. Li estis homo en la plena signifo de tiu vorto—konscienca. El la soldataj tempoj restis al li unu tre bela eco, tio estas la konscienceco kaj precizeco en plenumado de ordonoj. Mi memoras—unu vintron lupoj komencis fari ĉe ni grandajn difektojn kaj kuraĝiĝis tiugrade, ke ili eniradis nokte kelkope aŭ dekkelkope en la vilaĝon. La patro, mem fervora ĉasisto, volis aranĝi ĉason; kaj ĉar li deziris, ke la komandon de la ĉaso prenu nia najbaro, sinjoro Ustŝicki, fame konata ekstermisto de lupoj, li skribis al li leteron, poste vokis Nikolao-n kaj diris:

„La farmisto veturas en la urbon; Nikolao, veturu kun li, haltu dumvoje en Ustŝico kaj donu la leteron al la sinjoro. Sed nepre kunportu la respondon; sen la respondo ne revenu.“

Nikolao prenis la leteron kaj veturis kun la farmisto. Vespere la farmisto revenis sola: Nikolao forestas. La patro pensis, ke eble li restis por la nokto en Ustŝico kaj revenos la sekvantan tagon kune kun nia najbaro. Dume pasas la tago—Nikolao forestas. Pasas la dua—li forestas; pasas la tria—li forestas. Oni serĉas kaj povas trovi nenian postsignon. Oni sendas senditon en Ustŝicon. En Ustŝico oni diras, ke li venis, ne trovis la sinjoron, ke li demandis, kie li estas. Poste li prunteprenis de la lakeo kvar rublojn kaj iris, oni ne scias, kien. Vane ni penis diveni, kion tio ĉi povus signifi. La sekvantan tagon revenis senditoj el aliaj vilaĝoj kun sciigo, ke ili nenie lin trovis. Ni do jam komencis lin priploradi, kiam la sesan tagon vespere—la patro ĝuste donadis disponojn en la kancelario—li aŭdas subite ekster la pordo frotadon de piedoj, tusetadon kaj duonvoĉan murmuradon, laŭ kiu li tuj ekkonis Nikolao-n.

Ĝi estis efektive Nikolao, frostiĝinta, mizeriĝinta, laca, kun glacipendaĵoj sur la lipharoj, preskaŭ nesimila al si mem.

„Nikolao! Pro Dio! Kion vi faris dum tiom da tempo?!“

„Kion mi faris, kion mi faris“, murmuras Nikolao. „Kion mi devis fari? Mi ne trovis la sinjoron en Ustŝico, mi veturis en Bzinon. En Bzino oni diris al mi, ke tio taŭgis por nenio, ĉar sinjoro Ustŝico veturis en Karolovko-n. Mi ankaŭ veturis. En Karolovko li jam ankaŭ forestis. Ĉu li havas devon longe restadi en fremdaj hejmoj? Ĉu li ne estas sinjoro? Piede li ja ne iradas. Mi prave diras. El Karolovko mi iris en la urbon, ĉar oni diris al mi, ke la sinjoro estas en la distriktoficejo. Sed kian aferon li havus en la distriktoficejo? Ĉu li estas vokto? Li veturis en la guberniurbon. Ĉu mi devus eble reveni? Mi iris en la guberniurbon kaj fordonis al li la leteron.“

„Nu, ĉu li donis al vi la respondon?“

„Ĉu li donis? Kompreneble, ke li donis, sed li tiel ridis pro mi, ke oni vidis liajn maĉdentojn. Via sinjoro, li diris, invitis min al ĉaso por ĵaŭdo, kaj vi al mi fordonas la leteron dimanĉe. Jam, li diris, estas post la ĉaso. Kaj denove li ridis. Kial li ne devus ridi, ĉu...“

„Kaj kion vi manĝis dum tiu tempo?“

„Nu, kia gravaĵo estas, ke mi de hieraŭ ne manĝis? Ĉu mi suferas ĉi tie malsaton? Ĉu oni avaras al mi pecon da manĝaĵo? Mi ne manĝis, do mi manĝos.“

Depost tiu tempo neniu plu donadis al Nikolao absolutajn ordonojn, sed ĉiam, sendante lin ien, oni diradis al li, kion li faru okaze, se li ne trovus iun hejme.

Iel okazis, ke kelkajn monatojn poste Nikolao veturis al foiro en proksiman urbon, por aĉeti jungoĉevalojn, ĉar li bonege komprenis sin pri ĉevaloj. Vespere la ekonomo venis diri, ke Nikolao revenis, aĉetis ĉevalojn, sed revenis batita kaj hontas sin montri. La patro tuj iris al li.

„Kio estas al vi, Nikolao?“

„Mi interbatiĝis“, li mallonge murmurrespondis.

„Hontu, maljunulo, kvereli en foirejoj. Vi ne havas prudenton, vi estas maljuna, sed malsaĝa. Sciu, ke iun alian mi eksigus pro tia afero. Videble vi estis ebriiĝinta. Vi ja demoralizas al mi la homojn, anstataŭ doni al ili sekvindan ekzemplon.“

Mia patro efektive koleris, kaj kiam li koleris, li ne ŝercis. Sed mirinda estis tio, ke Nikolao, kiu ordinare en tiaj okazoj ne forgesadis la langon en la buŝo, tiufoje silentis, kvazaŭ trunko. Videble la maljunulo ekobstinis. Vane aliaj lin demandis, kiel kaj kio okazis. Li murmurrespondis al unu kaj alia, kaj diris nek unu vorton.

Tamen li estis batita nemalgrave. La sekvantan tagon li tiel malsaniĝis, ke oni devis venigi doktoron. Kaj nur la doktoro klarigis la tutan aferon. Antaŭ semajno la patro estis eltaŭzinta la garbejestron, kiu forkuris unu tagon poste. Li direktis sin al sinjoro Zoll, germano, granda malamiko de mia patro, kaj eniris en lian servon. En la foirejo trovis sin sinjoro Zoll, nia iama garbejestro kaj servistoj de sinjoro Zoll, kiuj alpelis grasajn bovojn por vendo. Sinjoro Zoll la unua ekvidis Nikolao-n, proksimiĝis al lia veturilo kaj komencis insulti kontraŭ la patro. Nikolao nomis lin pro tio fikredulo, kaj kiam sinjoro Zoll aldonis novan ofendon kontraŭ la patro, li pagis ĝin al li per vipo. Tiam la garbejestro kune kun servistoj de Zoll ĵetis sin kontraŭ li kaj batis ĝis sango.

Al mia patro, kiam li ekaŭdis tiun rakonton, larmoj turniĝis en la okuloj. Li ne povis pardoni al si, ke li insultis Nikolao-n, kiu intence silentis pri la tuta afero. Kiam li resaniĝis, la patro iris por fari al li riproĉojn. La maljunulo komence volis nenion konfesi kaj, laŭ sia kutimo, murmuris, sed poste li kortuŝiĝis kaj ili ploris kune kun la patro, kvazaŭ kastoroj. Zoll-on pro tiu afero la patro provokis al duelo, kiun la germano longe memoris.

Tamen, se ne la doktoro, la sinofero de Nikolao restus nekonata. Tiun ĉi doktoron Nikolao tamen longan tempon malamis. La afero prezentis sin tiel: mi havis junan kaj belan onklineton, fratinon de la patro, kiu loĝis ĉe ni. Mi ŝin treege amis, ĉar ŝi estis same bona kiel bela, kaj tute ne mirigis min tio, ke amis ŝin ĉiuj, kaj inter ĉiuj ankaŭ la doktoro, homo juna, saĝa kaj tre ŝatata en la tuta regiono. Nikolao komence amis la doktoron, diradis eĉ pri li, ke li estas sprita knabo kaj bone sidas sur ĉevalo; sed kiam la doktoro komencis vizitadi nin pro klare videblaj intencoj rilate al onklino Marinjo, la sentoj de Nikolao por li ŝanĝiĝis nerekoneble. Li komencis esti por li ĝentila, sed malvarma, kvazaŭ por homo tute fremda. Jam ofte li grumbladis ankaŭ kontraŭ li. Iafoje, kiam li restis ĉe ni tro longe, Nikolao, vestante lin por la vojo, murmuris: „Por kio oni bezonas nokte migradi. Tio taŭgas por nenio: ĉu oni vidis iam tion?!“ Nun li ĉesis grumbli, sed anstataŭe li silentis, kvazaŭ ŝtoniĝinta. La bonkora doktoro komprenis baldaŭ la aferon, kaj kvankam li, kiel iam, ridetadis bonece al la maljunulo, mi tamen pensas, ke en animo estis al li certe malagrable.

Feliĉe tamen por la juna Eskulapo onklino Marinjo havis por li sentojn tute kontraŭajn al la nikolaaj; okazis sekve unu bela vespero, ke, kiam la luno brilis en la salono tre bele, kiam aromo de jasmeno penetris tra la malfermitaj fenestroj el la ĝardenaj gazonoj, kaj onklino Marinjo kantis ĉe la fortepiano: „Io questa notto sogno“, doktoreto Stanĉjo proksimiĝis al ŝi kaj demandis per tremanta voĉo, ĉu ŝi kredas, ke li scius vivi sen ŝi? La onklino esprimis kompreneble sian dubon rilate al tio ĉi, post kio sekvis reciprokaj ĵuroj, alvokado de la luno, kiel atestanto, kaj ĉiuj similaj aferoj, kiuj ordinare okazas en tiaj fojoj.

Ĝuste en tiu ĉi momento eniris Nikolao, intencante peti al teo. Kiam li ekvidis, kio okazas, li kuris tuj al la patro, kaj ĉar la patro forestis hejme pro la ĉirkaŭirado de la mastrumejaj konstruaĵoj—li iris al la patrino, kiu kun sia kutima, delikata rideto petis lin, ke li ne miksu sin en ĉi tion.

Nikolao, konfuzita, silentis jam dum la resto de la vespero; sed kiam la patro antaŭ dormo iris ankoraŭ en la kancelarion por skribi iajn leterojn, Nikolao sekvis lin, kaj stariĝinte apud la pordo, komencis signife tuseti kaj brue ŝovi la piedojn.

„Kion vi volas, Nikolao?“ demandis la patro.

„Mi... kiel diri? ... Nu, mi volis demandi vin, sinjoro, ĉu estas vero, ke nia fraŭlino edziniĝas?“

„Vero. Kio do?“

„Ĉar ne povas esti, ke la fraŭlino edziniĝu kun tiu... sinjoro barbiro!“

„Kia barbiro? Ĉu vi freneziĝis, Nikolao? Ĉien vi nepre devas trudi vian opinion!“

„Kiel do, ĉu la fraŭlino ne estas nia fraŭlino, ĉu ŝi ne estas la filino de sinjoro la kolonelo? Sinjoro la kolonelo neniam tion permesus. Ĉu la fraŭlino ne indas nobelon kaj sinjoron? Kaj la doktoro, pardonu, estas kio? Homan mokon gajnos la fraŭlino.“

„La doktoro estas saĝa homo.“

„Saĝa, ne saĝa. Ĉu mi malmultajn doktorojn vidis? Ili vagis en la tendaro, miksis sin en la stabon, sed kiam okazis batalo, ili forestis. Ne nur unu fojon sinjoro la kolonelo nomis ilin lancetistoj. Kiam homo estas sana, li lin ne tuŝas, sed kiam li kuŝas duonvive, nur tiam li venas al li kun lanceto. Ne estas malfacile tranĉi tiun, kiu ne povas sin defendi, ĉar li povas nenion teni en la mano. Li penu lin ektranĉi, kiam li estas sana kaj tenas karabenon en la mano. Ojej! grava afero palpi al homoj la ostojn per tranĉilo! Tio taŭgas por nenio! Kaj sinjoro la kolonelo certe leviĝus el la tombo, se li tion ekscius. Kia soldato estas—la doktoro? Aŭ kia li estas nobelo! Tio ne povas esti. La fraŭlino ne edziniĝos kun li. Tio ne estas laŭ destino. Kiu li estas, ke li celas la fraŭlinon?“

Malfeliĉe por Nikolao la doktoro ne sole celis la fraŭlinon, sed eĉ atingis la celon. Duonjaron poste sekvis la edziĝofesto, kaj fraŭlino la kolonelidino, ĉirkaŭverŝita per larmotorento de parencoj kaj domanoj ĝenerale, kaj de Nikolao speciale, forveturis partopreni la sorton de la doktoro.

Nikolao ne sentis kontraŭ ŝi koleron, ĉar ne povis ĝin longe senti: li tro amis ŝin, sed al la doktoro li ne volis pardoni. Li eldiradis preskaŭ neniam lian nomon kaj ĝenerale penis pri li ne paroli. Paranteze dirite: onklino Marinjo estis kun la doktoro plej eble feliĉa. Post unu jaro Dio donis al ili belegan knabon, denove post jaro—knabinon, kaj poste jam alterne, kvazaŭ destinite. Nikolao la infanojn amis, kvazaŭ la proprajn, portis ilin en la brakoj, karesis, kisis; ke tamen en lia koro restis ia malkontenteco pro la „mezalianco“ de onklino Marinjo, tion mi ankoraŭ kelkfoje rimarkis. Unu fojon—mi memoras—dum Kristnaska vespero ni sidiĝis al la tablo, kiam subite de malproksime, sur glaciiĝinta vojo, aŭdiĝis veturila radbruo. Ni ĉiam atendis multajn parencojn, tial la patro diris:

„Nikolao, iru rigardi, kiu venas.“

Nikolao eliras kaj baldaŭ revenis kun ĝojo sur la vizaĝo.

„La fraŭlino venas!“ ekkriis li de malproksime.

„Kiu?“ demandis mia patro, kvankam li jam sciis, pri kiu li parolas.

„La fraŭlino.“

„Kia fraŭlino?“

„Nia fraŭlino!“ respondis la maljunulo.

Oni devus vidi la fraŭlinon, enirantan en la ĉambron kun tri infanoj. Mirinda fraŭlino! Tamen la maljunulo intence neniam nomis ŝin alie.

Sed fine finiĝis ankaŭ lia malfavoro por doktoro Stanĉjo. Lia Hanjo danĝere malsaniĝis je tifo. Tio estis ankaŭ por mi malĝojaj tagoj, ĉar Hanjo estis mia samaĝulino kaj ludkunulino, mi do amis ŝin preskaŭ kiel fratinon. Tiam doktoro Stanĉjo preskaŭ tri tagojn ne eliradis el ŝia ĉambro. La maljunulo, kiu Hanjo-n amis per la tuta forto de sia animo, estis la tutan tempon de ŝia malsano malgaja, kvazaŭ venenito; li nek manĝis, nek dormis, sole sidis apud la pordo de ŝia ĉambro, ĉar al la lito neniu, krom mia patrino, rajtis alpaŝi, kaj suferis malmolan, feran doloron, kiu disŝiradis al li la bruston. Lia animo estis hardita same kontraŭ fizikaj suferoj, kiel kontraŭ sortobatoj, tamen ĝi preskaŭ fleksiĝis sub la ŝarĝo de la malespero, ĉe la lito de tiu sola knabineto. Fine, kiam post multaj tagoj de morta timo doktoro Stanĉjo mallaŭte malfermis la pordon de la ĉambro de la malsanulino, kaj kun la ĝojon radianta vizaĝo elflustris al la amikoj, atendantaj en apuda ĉambro la verdikton, unu solan vorton: „savita“, la maljunulo ne eltenis plu, sed plormuĝis, kvazaŭ uro, kaj ĵetis sin al liaj piedoj, ripetante sole: „bonfarinto, mia bonfarinto!“

Efektive Hanjo poste rapide resaniĝis; doktoro Stanĉjo, kompreneble, fariĝis favorato de la maljunulo.

„Sprita homo“, li diradis, karesante la longajn lipharojn, „sprita homo! Li bone sidas sur ĉevalo, kaj, se ne li, Hanjo... nu, mi eĉ ne volas pensi. Dio gardu!“

Sed ĉirkaŭ unu jaron post tiu ĉi okazintaĵo la maljunulo mem komencis malsaneti. Lia rekta kaj forta figuro kliniĝis. Li tre kadukiĝis, ĉesis grumbli kaj mensogi. Fine, atinginte preskaŭ la naŭdekan jaron de la vivo, li fariĝis plene infaneca. Li faradis sole kaptilojn por birdoj kaj multe da ili, precipe da paruoj, tenis en sia ĉambro. Kelkajn tagojn antaŭ la morto li jam ne ekkonadis la homojn; sed en la tago mem de la morto la estingiĝanta lampo de lia intelekto ekbrilis ankoraŭ unu fojon per hela lumo. Mi memoras—miaj gepatroj pro la sano de la patrino estis tiam eksterlande. Unu vesperon mi sidis antaŭ kameno kun mia pli juna frato, Kaziĉjo kaj kun la pastro, kiu ankaŭ jam estis tre maljuniĝinta. Vintra ventego kun amasoj da neĝo batis la fenestrovitrojn; pastro Ludoviko preĝis, kaj mi, helpata de Kaziĉjo, purigis armilojn por morgaŭa ĉaso. Subite oni sciigis nin, ke la maljuna Nikolao agonias. Pastro Ludoviko tuj rapidis en la hejman kapelon, por preni la sakramentojn, kaj mi kuris rapide al la maljunulo. Li kuŝis en lito, jam tre pala, flava kaj preskaŭ malvarmiĝanta, sed trankvila kaj konscia. Belega estis lia kapo senhara, ornamita per du cikatroj; la kapo de maljuna soldato kaj honesta homo. Lumo de mortkandelo ĵetis ĉerkajn brilojn sur la murojn de la ĉambreto. En la anguloj pepetis la kaptitaj paruoj. La maljunulo per unu mano premis al la brusto krucifikson, la duan subtenadis kaj kovris per kisoj pala, kiel lilia floro, Hanjo. Eniris pastro Ludoviko kaj komenciĝis la konfeso; poste la agonianto ekpostulis min vidi.

„Forestas mia sinjoro kaj la kara sinjorino“, li elflustris, „do malgaje estas al mi morti. Sed vi ĉeestas, mia ora sinjorido. Zorgu pri la orfino... Dio al vi rekompencos. Ne koleru... se mi estas pri io kulpa... pardonu. Mi estis iafoje malafabla, sed fidela...“

Subite, kvazaŭ denove vekita, li ekkriis per pli forta voĉo kaj rapidante, kvazaŭ jam mankus al li spiro:

„Sinjorido! mia orfino! Dio, en viajn manojn...“

„Mi fordonas la animon de tiu ĉi brava soldato, fidela servisto kaj honesta homo!“ finis solene pastro Ludoviko.

La maljunulo jam ne vivis.

Pasis depost tiu tempo kelkaj dek jaroj. Sur la tombo de la honesta servisto elkreskis altaj, tombejaj erikoj. Venis malgajaj tempoj. Tempesto disblovis la sanktan kaj trankvilan hejmon de mia vilaĝo. Hodiaŭ pastro Ludoviko kuŝas jam en tombo, onklino Marinjo—en tombo, mi per plumo perlaboras la maldolĉan panon ĉiutagan, kaj Hanjo...

Larmoj sin turnas! ...

DIOKLO

Dieca dormo kvietigis Atenojn kaj en profunda silento oni preskaŭ povis aŭdi spiradon de la dormanta urbo. Brilo de la luno dronigis, kvazaŭ en vasta, arĝenta kaj dormema bano, montetojn, Akropolo-n, templojn, olivarbarojn kaj grupojn de nigraj cipresoj. Mallaŭtiĝis fontanoj, endormiĝis scitaj gardistoj apud la pordegoj, endormiĝis la urbo, endormiĝis la ĉirkaŭaĵo.

Meze de la profunda nokto maldormis sole juna Dioklo—kaj, apoginte la frunton sur la piedoj de statuo de Pallado, blanke videbla en la ĝardenoj de la Akademio, li ĉirkaŭbrakis la genuojn de la diino kaj vokis:

„Ateno, Ateno! vi, kiu iam videble aperis al homaj okuloj, ekaŭdu min! kompatu min! elaŭskultu mian preĝon!“

Kaj forŝirinte la frunton de la marmoraj piedoj de la Virgulino, li levis la okulojn al ŝia vizaĝo, kiun tiumomente lumigadis mallarĝa radio de la luno—sed respondis al li silento. Eĉ facila venteto de l’ maro, kutima en noktaj horoj, eksilentis, kaj neniu folio movis sin sur la arboj.

Do la koro de la junulo pleniĝis per senlima doloro, kaj tiu doloro komencis per larmoj defluadi de lia belega vizaĝo.

„Vin solan mi volas adori kaj laŭdi super ĉiujn diojn“, li petegis plu, „vin solan, mia patronino! Sed vi mem verŝis en mian animon tiun sopiron kaj tiun pasion, kiu min bruligas, kvazaŭ fajro. Estingu ĝin, aŭ ĝin satigu, ho vi dieca! Lasu min ekkoni la plej altan Veron, la veron de veroj, la animon de l’ universo, kaj mi donos al ĝi ofere la vivon kaj ĝiajn ĉiujn ĝuojn. Mi rezignos riĉecon, mi fordonos la junecon, belecon, amon, feliĉon kaj eĉ gloron, kiun homoj konsideras plej granda feliĉo kaj plej granda beno de la dioj.

Denove li fruntbatis la marmoron, kaj la preĝo tiel fluis el la profundo de lia animo, kiel ofera fumo fluas el incensilo. Lia tuta estaĵo ŝanĝis sin en unu petegan forton. Li ekstaziĝis ĉe la piedoj de la diino, forgesis, kie li estas, kio kun li okazas, ekregis lin kvazaŭ duondormo, en kiu restis al li nur unu sola konscia kaj nekontraŭstarebla penso, ke al tia petego devas veni respondo.


Ĝi venis efektive. Branĉoj de la olivarboj kaj pintoj de la cipresoj ŝanceliĝis subite kaj komencis sin klini, kvazaŭ ekblovus tiumomente nokta vento; bruo de la folioj kaj de la cipresaj pintoj ŝanĝis sin en homan voĉon, kiu eksonis supre kaj en la tuta ĝardeno, kvazaŭ multaj homoj vokus samtempe el ĉiuj flankoj:

„Dioklo! Dioklo!“

La junulo ektremis, rekonsciiĝis kaj komencis rigardi ĉirkaŭen, pensante, ke eble liaj kamaradoj serĉas lin dum la nokto.

„Kiu min vokas?“ li demandis.

Tiam subite marmora mano apogis sin sur lia ŝultro.

„Vi vokis“, diris la diino, „do mi vin elaŭskultis kaj jen estas apud vi“.

Dieca teruro hirtigis la harojn sur la kapo de la junulo; li falis sur la genuojn kaj komencis ripeti, samtempe konsternita kaj ravita:

„Vi estas apud mi? vi nekomprenebla, terura, neeldirebla!...“

Sed ŝi ordonis al li leviĝi kaj diris:

„Vi volas ekkoni la plej altan veron, la solan, kiu estas animo de l’ mondo kaj esenco de ĉiu aĵo. Sciu tamen, ke ĝis nun neniu el la idoj de Deŭkaliono vidis ĝin sen ŝirmaĵoj, kiuj por homaj okuloj kovras ĝin kaj kovros por ĉiam. Vi eble devos kare pagi por via kuraĝega pasio, sed ĉar vi petegis min je via propra vivo, mi estas preta al vi helpi, se vi rezignos por ĝi riĉecon, regadon, amon kaj gloron, kiu estas, kiel vi diris, plej granda beno de la dioj.“

„Mi rezignas la tutan mondon kaj eĉ la sunon!“ ekkriis fervore Dioklo.

La cipresoj kaj la olivarboj ĉiam klinis siajn pintojn super la potenca filino de Dioso. Ŝajnis, ke la diino konsideras la ĵuron de la junulo.

„Sed“, diris ŝi post momento, „ankaŭ vi ne tuj ĝin ekvidos. Nur ĉiujare dum unu simila nokto mi ekportos vin al la vero—vi devolvos unu ĝian ŝirmaĵon kaj ĵetos ĝin post vin. Kaj per mia supermorta povo mi faros, ke vi ne mortos, ĝis vi ne forvolvos la lastan ŝirmaĵon. Ĉu vi konsentas tion, Dioklo?“

„Plenumiĝu nun kaj ĉiam via volo, ho saĝa sinjorino!“ respondis la junulo.

Tiam la diino, forĵetinte la marmoran veston, ŝanĝis sin en formon radian kaj facilan, kiel lumo, poste kaptinte Dioklo-n sur la brakojn, ŝi leviĝis supren kaj komencis rapide flugi tra la dieca etero, simile al unu el tiuj steloj, kiuj dum someraj noktoj tiel ofte traflugas super la dormanta Arĥipelago.


Ili flugis rapide kiel penso, ĝis fine ili haltis en nekonata lando, sur altega monto, pli alta ol Olimpo, Ido, Peliono kaj Osso. Tie, sur kruta supraĵo, Dioklo ekvidis kvazaŭ virinan figuron, tiel zorgeme kovritan per diversaj ŝirmaĵoj, ke estis tute neeble ekkoni ŝian veran formon. Ĉirkaŭ tiu ĉi figuro vibris ia stranga, mistera lumo, malsimila al ĉiuj teraj lumoj.

„Jen estas la vero“, diris Ateno. „Vi vidas, kiel ŝiaj radioj, kvankam malheligitaj per la ŝirmaĵoj, tamen ilin penetras kaj lumas. Sen ilia malforta rebrilo, kiu falas sur la teron kaj kiun ekvidas pupiloj de saĝuloj—homoj, kiel loĝantoj de la Cimeria lando, vadus en senĉesa nokto kaj krepusko.“

„Ĉiela gvidantino“, respondis Dioklo, „kiam mi forŝiros la unuan ŝirmaĵon, la vero eklumos al mi pli forte“.

„Forŝiru“, diris la diino.

Do Dioklo ekkaptis la teksaĵon kaj detiris ĝin de la vero. Pli viva lumo tuj ekbrilis antaŭ liaj okuloj, kaj ekstaze rigardante la radiantan figuron, li eĉ ne rimarkis, ke la ŝirmaĵo, kiam li ellasis ĝin el la manoj, ŝanĝis sin en blankan cignon kaj flugis for en la krepuskan malproksimon.

Kaj li staris longe antaŭ la Vero—denove kvazaŭ en duondormo,—forgesinta pri la vivo, forkaptita en transmondajn sferojn, libera de teraj pensoj, ĉerpanta nekonatan forton el nekonata esteco kaj kvietiginta la koron.


Li plenumis la ĵuron, faritan al la diino. Li estis riĉa, do ofte, kiam li promenis kun siaj samaĝuloj en la ĝardenoj de akademio, aŭ sur la vojo, kondukanta al Akropolo, aŭ meze de olivaj arbaroj inter la urbo kaj la haveno, liaj amikoj parolis al li kun miro kaj riproĉoj:

„Dioklo! via patro amasigis senmezurajn riĉaĵojn, kaj vi regas ilin propravole. Kial vi ne aranĝadas por ni luksajn festenojn, tiajn, kiajn por junaj atenanoj aranĝadis disimila Alcibiado? Kial vi malŝatas festenan babiladon, dancon, sonon de formingo kaj citro? Ĉu vi fariĝis cinikulo, ke vi eĉ ne zorgas pri la propra hejmo kaj ne ornamas la ĉambrojn tiel, kiel ilin devus ornami tia sinjoro? Konsideru, ke ankaŭ riĉeco estas donaco de la dioj, kiun oni ne rajtas rifuzi.“

Sed Dioklo respondadis al ili per demando:

„Diru al mi, ĉu oni povas aĉeti Veron eĉ por ĉiuj trezoroj de persa reĝo?“

Do unuj ne malavaris al li mallaŭdojn, sed estis ankaŭ tiuj, kiuj kredis, ke li fariĝos granda saĝulo, eble pli granda ol la nobla Platono.

Kaj li persistis en malriĉeco.

Sed rekompence unu helan nokton la dua ŝirmaĵo-cigno forflugis el liaj manoj en malluman spacon, kaj Vero de la veroj ankoraŭ pli forte ekbrulis antaŭ liaj okuloj.


Li estis belega junulo. Plej gravaj altranguloj en Atenoj, filozofoj, sofistoj kaj poetoj petegis lian amikecon, por povi, rigardante lian belecon, proksimiĝi al la pratempaj ideoj de l’ belo[5].

Sed li malakceptadis iliajn donacojn, klopodojn kaj amikecon...

Knabinoj, kiuj amasiĝadis ĉe la fontanoj sur Stoo kaj sur Ceramiko, ĉirkaŭplektadis lin per siaj harligoj kaj fermadis en dancaj rondoj. Mirindaj, similaj al nimfoj, heterinoj ofte ĵetadis sub liajn piedojn branĉetojn de aneto, dediĉita al Adoniso, aŭ penis flustri en lian orelon tra florkapetoj de disflorintaj lilioj vortojn karesajn kaj dolĉajn, kiel muziko de arkadiaj flutoj...

Ĉio estis vana!

„Venu“, parolis al li foje plej bela el atenaj knabinoj, vera enkarnigita Karito, „miaj brilantaj okuloj similas stelojn, la haroj—aromajn hiacintojn, kaj la sino—la sinon de Heleno. Venu, Dioklo, ĉar eĉ la dioj en la ĉielo ne konas ĝuon pli grandan ol amo“.

Sed Dioklo nur malgaje ridetis kaj respondis:

„Ankaŭ tiu ĉi birdo, ho dieculino, flugis jam for de mi.“

Efektive la tria cigno forflugis de li la trian ravan nokton.


Komencis flui jaroj, kvazaŭ nuboj, kiujn la tempesta Boreaso pelas vintre super Atenoj de la abismoplena Traka montaro al la maro. El junulo Dioklo fariĝis matura viro. Li malofte partoprenis disputojn de filozofoj, malofte miksis sin en publikajn aferojn, tamen en la urbo oni komencis admiri lian elokventecon kaj saĝecon. Ofte la civitanoj oferadis al li altajn oficojn, liaj konatoj kaj amikoj ofte insistis, ke li ekgvidu la patrujan ŝipon kaj elkonduku ĝin el vortikoj kaj sablaĵoj sur trankvilan akvon. Sed li vidis, kiel jam deorganizas sin en Atenoj la socia vivado, kiel meze de partiaj malamoj pereas la amo por la patrujo, kiel liaj avertoj, kvazaŭ grenoj, destinitaj je pereo, falas sur sterilan kaj sovaĝiĝintan kampon, do li des pli forpuŝadis de si la regadon, kiun li estis ĵure forrezigninta. Kaj foje, kiam la amasoj preskaŭ volis lin devigi, ke li fariĝu ilia gvidanto, li diris al ili:

„Ho, atenanoj! vi mem estas malamikoj de vi mem. Kiel homo, mi havas por vi larmojn, sed se mi eĉ estus dio, mi ne scius vin regi.“


Tamen, kiam eksplodis milito, li iris kune kun aliaj defendi la patrujan urbon kaj revenis, kovrita per vundoj. Malgraŭ tio, kiam oni disdonadis al herooj florkronojn sur Akropolo, li ne estis en la aro de la militistoj, kaj ne permesis gravuri sian nomon sur kupra tabulo, kiun oni pendigis en la templo.


Li fine ekmalŝatis la ankoraŭ pli grandan gloron, kiun li povus akiri en la vetludoj. Maljuniĝinte, li konstruis el salikaj branĉoj kabanon apud la Pentelikonaj ŝtonminejoj kaj, forlasinte la urbon, foriĝis de homoj. Iom post iom oni forgesis pri li en Atenoj, kaj kiam li iafoje venis en la foirejon, por aĉeti panon kaj olivoleon, liaj konatoj ĉesis lin rekonadi.

Kaj tiel li longe vivis soleca, nobla, nekonfesema kaj plena de iu grandega, kvankam mallaŭta kaj kvieta malĝojo.


Pasis ankoraŭ kelkaj olimpiadoj. La haroj blankiĝis sur la kapo de Dioklo, lia figuro kliniĝis al tero, la okuloj enprofundiĝis en la kranion, kaj la maljuneco elsuĉis liajn fortojn. Li vigligadis sin sole per la penso, ke se li baldaŭ devos forlasi la subsunan landon, li tamen ekvidos antaŭe la plej altan Veron, la pratempan patrinon de ĉiuj veroj en la mondo.

Kaj iafoje li ankaŭ pensis, ke se la Parko ne tuj poste tratranĉos la fadenon de lia vivo, li eble revenos en la urbon, al homoj, kaj alportos al ili pli multe ol iam alportis Prometeo.


Fine venis la granda mistika nokto, en kiu la diino denove ekkaptis lin en la brakojn kaj, portinte sur la altegan monton, starigis lin antaŭ Vero.

„Rigardu“, ŝi diris, „kiel ŝi jam ardas kaj lumas. Sed antaŭ ol vi la lastan fojon etendos al ŝi viajn manojn, aŭskultu miajn vortojn. La ŝirmaĵoj, kiuj dum la multaj jaroj forflugadis de vi, kiel cignoj—estis iluzioj de via vivo. Se vi domaĝas la lastan, aŭ se timo plenigas vian koron, cedu, dum estas ankoraŭ la tempo, kaj mi portos vin de tiu ĉi altaĵo malsupren, por ke vi tie pasigu viajn lastajn jarojn, tiel, kiel aliaj homoj“.

„La vivon mi oferis por tiu ĉi momento!“ ekkriis Dioklo.

Poste li proksimiĝis kun forte batanta koro al la ardanta statuo, fermetante la palpebrojn pro la lumo, ekkaptis per la tremantaj manoj la lastan ŝirmaĵon, ŝiris ĝin for kaj ĵetis malantaŭen.

Sed subite okazis io terura.

En tiu sama momento liajn okulojn trafis kvazaŭ fulmo—kaj ekregis lin mallumo tiel senfunda, ke kompare kun ĝi plej nigra nokto de Hadeso povus ekŝajni blanka tago.

Kaj meze de tia nokto aŭdiĝis plena de neeldirebla teruro kaj senlima doloro voĉo de Dioklo:

„Ateno! Ateno! nenio estas sub la ŝirmaĵo kaj mi nenion vidas!!!“

Sed al tiu ĉi malespera krio respondis al li severaj vortoj de la diino:

„Blindiĝis pro la lumo de Vero viaj pupiloj, kaj forflugis la lasta iluzio, ke mortemulo povas ĝin ekvidi sen ŝirmaĵoj.“

Ekregis silento....

„Vi ĉiam trompas tiujn, kiuj al vi ekfidis“, ekĝemis Dioklo, „do ankaŭ min vi trompis, terura kaj mensoga diino. Sed, ĉar mi neniam vidos la plej altan Veron, sendu al mi almenaŭ la savantan morton!“

Kaj tia superhoma doloro vibris en lia voĉo, ke ĝi kortuŝis eĉ Ateno-n.

Do, metinte la manon sur lia malfeliĉa kapo, ŝi diris kviete:

„Jen mi sendas ĝin al vi, Dioklo, kaj kune kun ĝi—ankaŭ tiun lastan konsolon, ke, kiam ĝi vin trankviligos—vi ekvidos tiun lumecon, pro kiu dum la vivo blindiĝis viaj okuloj.“


La nokto paliĝadis kaj malaperadis, sed la tagiĝo krepuskis malvarme, malgaje. El nuboj, amasiĝintaj sur la ĉielo, komencis abunde fali densaj, blankaj neĝflokoj kaj surŝutadi la mortan restaĵon de Dioklo.

ESTU BENITA!

(Hinda legendo)

Foje, unu helan, lunan nokton, saĝa kaj granda Kriŝna profunde enpensiĝis kaj diris:

„Mi pensis, ke la homo estas la plej bela kreitaĵo sur la tero kaj mi eraris. Jen mi vidas lotusan floron, balancatan de nokta venteto. Kiom multe pli bela ĝi estas ol ĉiuj vivaj kreitaĵoj! Ĝiaj folioj ĵus malfermiĝis al la arĝenta lumo de la luno—kaj mi ne povas fortiri de ĝi la rigardon.“

„Jes, nenio simila ekzistas inter homoj“, li ripetis kun ekĝemo.

Sed post momento li ekpensis:

„Kial mi, dio, ne povus per potenco de la vorto krei estaĵon, kiu estus inter tiuj homoj tio, kio lotuso inter floroj? Lotuso, ŝanĝiĝu en vivantan virgulinon kaj stariĝu antaŭ mi!“

Tuj ektremetis facile la ondo, kvazaŭ ekpuŝita de hirunda flugilo, la nokto pliheliĝis, la luno pli forte ekbrilis sur la ĉielo, pli laŭte ekkantis noktaj turdoj—kaj poste ili subite eksilentis. Kaj la sorĉo fariĝis: antaŭ Kriŝna aperis lotuso en homa formo.

La idolo mem ekmiris.

„Vi estis floro de lago“, diris li, „estu de nun floro de mia penso kaj ekparolu“.

Kaj la knabino komencis flustri tiel mallaŭte, kiel flustras blankaj folietoj de lotuso, kisataj de somera venteto:

„Sinjoro! Vi aliformis min en vivan estaĵon: ordonu: kie mi nun devas loĝi? Memoru, ke kiam mi estis floro, mi tremis kaj kuntiradis la folietojn ĉe ĉiu bloveto de ventoj. Mi timis sinjoro, mi timis grandajn pluvojn kaj uraganojn, mi timis tondrojn kaj fulmojn, mi timis eĉ la brulantajn radiojn de la suno. Vi ordonis al mi sinjoro, esti enkarnigo de lotuso, do mi retenis la antaŭajn ecojn kaj nun mi timas sinjoro, la teron, kaj ĉion, kio troviĝas sur ĝi. Kie vi ordonas al mi loĝi?“

Kriŝna levis siajn saĝajn okulojn al steloj, momente meditis kaj poste demandis:

„Ĉu vi volas loĝi sur suproj de montoj?“

„Tie estas neĝoj kaj malvarmo, sinjoro: mi timas.“

„Do mi konstruos por vi palacon el kristalo sur fundo de lago.“

„En profundaĵoj de akvo aperadas serpentoj kaj aliaj monstroj: mi timas, sinjoro.“

„Ĉu vi volas senfinajn stepojn?“

„Ho, sinjoro! Ventegoj kaj fulmotondroj piedpremas stepojn, kvazaŭ aroj da sovaĝaj bestoj!“

„Kion mi faru kun vi, ho enkarnigita floro!? Ha en kavernoj de Ellora loĝas sanktaj ermitoj. Ĉu vi volas loĝi malproksime de la mondo, en kaverno?“

„Mallume estas tie, sinjoro: mi timas.“

Kriŝna sidiĝis sur ŝtono kaj apogis la kapon sur la mano. La knabino staris antaŭ li tremanta, timoplena.

Dume aŭroro komencis lumigadi la ĉielon en la oriento. Oriĝis ondoj de l’ lago, palmoj kaj bambuoj. Ĥore aŭdiĝis rozaj ardeoj, bluaj gruoj kaj blankaj cignoj sur akvoj, pavoj kaj bengaloj en arbaroj, kaj akompane al ili eksonis tonoj de kordoj, streĉligitaj sur perla konko, kaj vortoj de homa kanto.

Kriŝna vekiĝis el la enpensiĝo kaj diris:

„Tio estas poeto Valmiki, salutanta la sunleviĝon.“

Post momento disŝovis sin kurtenoj de purpuraj floroj kaj sur la lagbordo aperis Valmiki.

Ekvidinte la enkarnigitan lotuson, li ĉesis ludi. La perla konko elŝovis sin malrapide el lia mano teren, kaj la poeto ekstaris muta, kvazaŭ granda Kriŝna estus lin ŝanĝinta en apudmaran arbon.

Kaj la idolo ekĝojis pro tiu miro al sia verko kaj diris:

„Vekiĝu, Valmiki, kaj ekparolu!“

Kaj Valmiki ekparolis:

„...Mi amas...“

Sole tiun ĉi vorton li memoris kaj sole ĝin li povis diri.

La vizaĝo de Kriŝna subite ekradiis:

„Belega knabino, mi trovis indan je vi lokon: loĝu en la koro de la poeto.“

Kaj Valmiki ripetis la duan fojon:

„...Mi amas...“

La volo de potenca Kriŝna, la volo de la diaĵo, komencis puŝadi la knabinon al la koro de la poeto. La idolo faris ankaŭ la koron de Valmiki tiel travidebla, kiel kristalon.

Serena, kvazaŭ somera tago, trankvila, kvazaŭ ondo de Gangeso, la knabino eniradis en la dediĉitan por ŝi tabernaklon. Sed subite, kiam ŝi ekrigardis pli profunden en la koron de Valmiki, ŝia vizaĝo paliĝis kaj timo ĉirkaŭblovis ŝin, kvazaŭ malvarma vento.

Kriŝna ekmiris.

„Floro enkarnigita“, demandis li, „ĉu ankaŭ la koron de l’ poeto vi timas?“

„Sinjoro“, respondis la knabino, „kie vi ordonis al mi loĝi? Jen en tiu ĉi sola koro mi ekvidis kune neĝajn suprojn de montoj, kaj profundaĵojn de akvoj, plenaj de strangaj estaĵoj, kaj stepon kun ventego kaj fulmotondro, kaj mallumajn kavernojn de Ellora, do mi denove timas, ho sinjoro!“

Sed bona kaj saĝa Kriŝna diris:

„Trankviliĝu, ho enkarnigita floro. Se en la koro de Valmiki kuŝas solecaj neĝoj, vi estu varma spiro de printempo, kiu ilin degeligos; se tie estas profundaĵoj de akvo, estu perlo en tiu profundaĵo; se tie estas malplenaĵo de stepo, semu en ĝi florojn de feliĉo; se tie estas mallumaj kavernoj de Ellora, estu en tiuj mallumoj radio de suno.“

Kaj Valmiki, kiu dume reakiris la voĉon, aldonis:

„Kaj estu benita!“

LA ANĜELO

En la urbeto Lupiskuro[6] post enterigo de Kalikstedzino okazis vespera diservo, kaj post la diservo en preĝejo restis ankoraŭ kelkaj virinoj, por kanti la reston de la kantoj. Estis la kvara horo posttagmeze, sed ĉar vintre je la kvara jam krepuskiĝas, en la preĝejo estis mallume. Precipe la ĉefan altaron kovris jam profunda ombro. Nur du kandeloj ankoraŭ brulis apud la ciborio, sed iliaj flagrantaj flametoj nur malmulte lumigadis orumitaĵojn de la pordeto kaj la piedojn de fiksita pli alte sur la kruco Kristo, trapikitajn per grandega najlo. La kapeto de la najlo aspektis kiel granda brilanta punkto meze de la altaro. De aliaj, ĵus estingitaj, kandeloj fluis strietoj de fumo, plenigante la apudaĵon de la altaro per specife preĝeja odoro de vakso.

Preĝeja gardisto kaj malgranda knabo movis sin tien kaj reen antaŭ la altaro. Unu el ili balais, la alia detiradis tapiŝon de la ŝtupoj. Iafoje, kiam la virinoj ĉesadis kanti, oni aŭdis koleran flustradon de la maljuna gardisto, insultanta la knabon, aŭ frapetadon en la neĝokovritajn fenestrojn de paseroj, al kiuj ekstere estis malvarme kaj malsate.

La virinoj sidis sur benkoj, pli proksime de la enira pordo. Tie estus ankoraŭ pli mallume, se posedantinoj de libroj ne faciligadus al si legadon per helpo de kelkaj sebaj kandeloj. Unu el tiuj kandeloj lumigadis sufiĉe klare fiksitan al sekvanta benko standardon, prezentantan pekulojn meze de flamoj kaj meze de satanoj. Sur aliaj standardoj ne estis eble ekkoni la pentraĵojn.

La virinoj ne kantis, sed pli ĝuste murmuris per dormemaj kaj lacaj voĉoj kanton, en kiu senĉese ripetiĝadis la vortoj:

Kaj kiam venos la horo de morto
Por ni Vi petu pri beata sorto...

Tiu ĉi preĝejo, dronanta en ombro, la standardoj, superstarantaj apud la benkoj, la maljunaj virinoj kun flavetaj vizaĝoj, flagrantaj, kvazaŭ premitaj de la krepusko lumetoj—ĉio tio estis neesprimeble malserena, eĉ terura. La malgajaj vortoj de la kanto pri morto tie havis por si la ĝustan fonon.

De tempo al tempo oni ĉesadis kanti; unu el la virinoj stariĝadis antaŭ la benko kaj komencadis paroli per tremanta voĉo: „Estu benita, gracplena Mario“, kaj aliaj aldonadis: „Dio kun Vi ktp.“, sed ĉar tiun ĉi tagon oni enterigis Kalikstedzinon, ĉiu „Estu benita“ finiĝadis per la vortoj: „La eternan ripozon donu al ŝi, Sinjoro, kaj lumu al ŝi la eterna lumo...“

Filino de Kalikstedzino, Marinjo, sidis sur la benko apud maljuna virino. Sur la freŝan tombon de ŝia patrino nun faladis mola, mallaŭta neĝo, sed ĉar la knabino estis nur dekjara, ŝi ŝajnis kompreni nek sian perdon, nek la kompaton, kiun ŝi povus kaŭzi. Ŝia vizaĝeto kun grandaj bluaj okuloj havis ian infanan trankvilon kaj eĉ ian indiferentan serenecon. Ĝi esprimis certan sciemon—kaj nenion plu. Malferminte la buŝon, ŝi rigardis tre atente la standardon, sur kiu estis pentrita la infero kun la pekuloj, poste ŝi rigardis en la profundon de la preĝejo, kaj fine—la fenestron, en kiun frapetis la paseroj.

Ŝiaj okuloj restis senpensaj. Dume la virinoj komencis dormeme murmuri la dekan fojon:

Kaj kiam venos la horo de morto...

La knabino tordis tufetojn de siaj blondaj haroj, plektitaj malantaŭ la kapo en du harligetojn, ne pli grandaj ol musaj vostoj: videble ŝi enuis. Poste tamen ŝian atenton ekokupis la maljuna gardisto.

La maljunulo iris en la mezon de la preĝejo kaj komencis tiradi nodoplenan ŝnuron, pendantan de la plafono. Li sonoris por la animo de Kalikstedzino, sed li tion faris tute senvole, ĉar li pensis videble pri io alia.

Tiu ĉi sonorado estis ankaŭ la signo, ke la diservo estas finita. La virinoj, lastfoje ripetinte la peton pri la facila morto, eliris sur foirplacon; unu el ili kondukis Marinjo-n je la mano.

„Kulikedzino!“ demandis iu alia, „kion vi volas fari kun la knabino?“

„Kion do mi faru? En Leŝĉincon veturas Vojĉjo Margula, kiun oni sendis ĉi tien al la poŝtoficejo; li forprenos ŝin. Nu?“

„Kaj kion ŝi faros en Leŝĉinco?“

„La samon, kion ŝi tie farus, mia kara. El kie ŝi estas, tien ŝi iru. Eble oni ekzorgos pri la orfino en la sinjordomo kaj permesos al ŝi dormadi en la servistejo.“

Tiel interparolante, ili iris tra la foirplaco en drinkejon. Ĉiam pli krepuskiĝadis. Estis vintra, kvieta tago, la ĉielon kovris nuboj, la aero estis penetrita de humideco kaj malseka neĝo. De tegmentoj gutetis akvo kaj sur la foirplaco kuŝis koto, farita el neĝo kaj pajlo. La urbeto kun mizeraj kaj skrapitaj domoj aspektis tiel malserene, kiel la preĝejo. En kelkaj fenestroj brilis lumo; la strata movado jam estis ĉesanta, nur en la drinkejo gurdo ludis oberkon[7].

Ĝi ludis, por allogi gastojn, ĉar neniu estis interne. La virinoj eniris, trinkis iom da brando, kaj Kulikedzino, donante ankaŭ duonon da kaliko al Marinjo, diris:

„Trinku, ĉar vi estas orfino. Vi ne spertos bonecon de homoj.“

La vorto „orfino“ rememorigis al la virinoj la morton de Kalikstedzino. Kapustinski parolis:

„Je via sano, Kulikedzino! trinku! Ho, miaj karaj! Kiam ŝin trafis tiu paralizo, ŝi eĉ ne ekspiris plu. Antaŭ ol la paroĥestro venis, por preni la konfeson, ŝi jam estis malvarma.“

Kulikedzino respondis:

„Mi jam delonge diradis, ke ŝia farto estas malbona. Kiam ŝi venis la pasintan dimanĉon, mi diris:—He, Kalikstedzino, pli bone estos, se vi fordonos Marinjo-n en la sinjordomon. Sed ŝi respondis: mi havas nur unu solan filineton kaj ne fordonos ŝin. Sed ŝi estis malgaja kaj komencis plori, kaj poste iris en la kancelarion, al la vokto, por havi en ordo la paperojn koncerne la komunion. Ŝi pagis kvar zlotojn[8] kaj ses groŝojn. Sed, diris ŝi, ‚mi ne avaros por la infano‘. Mia Dio! Ŝi havis larĝege malfermitajn okulojn, kaj post la morto ili estis ankoraŭ pli larĝe malfermitaj. Neniamaniere oni povis ilin fermi. Oni diris, ke eĉ post la morto ŝi rigardis la infanon.“

„Ni trinku je tiu funebro duonon de kvaronkvarto.“

La gurdo ĉiam ludis oberkon. La virinoj komencis esti iom revemaj. Kulikedzino ripetadis per plenda voĉo: „mizerulino, mizerulino“, kaj Kapustinski siavice rememoris morton de sia edzo.

„Kiam li estis mortanta″, ŝi parolis, „li tiel ĝemis, tiel ĝemis, tiel ĝemis″, kaj plilongigante la voĉon ŝi komencis malgraŭvole kanti, poste agordiĝis al la takto de la gurdo, fine kaptis sin je la flankoj kaj jam tute laŭ la melodio de la oberko, komencis kanti:

Ĝemis, ĝemis, ĝemis,
Dana, dana![9] ĝemis!

Subite ŝi kortuŝe ekploris, donis al la gurdisto ses groŝojn kaj trinkis ankoraŭ iom da brando. Kulikedzinon ankaŭ kaptis kortuŝo, sed ŝi direktis ĝin al Marinjo.

„Memoru tion, orfineto“, parolis ŝi, „kion diris al vi la pastro, kiam oni kovris per neĝo vian panjon, ke anĝelo vin gardas“.

Tiumomente ŝi haltis subite, rigardis ĉirkaŭen kvazaŭ mirigita, kaj poste aldonis kun eksterordinara energio:

„Se mi diras: anĝelo!—do ĝi estas anĝelo!“

Neniu neis. Marinjo, palpebrumante per siaj kompatindaj, malspritaj okuletoj, atente rigardis la virinon. Kalikstedzino parolis plu:

„Vi estas orfino, do diablo nenion rajtas kontraŭ vi. Orfojn zorgas anĝeloj. Ili estas bonaj. Nu, jen vi prenu dek groŝojn. Se vi eĉ piede irus al Leŝĉinco, vi trafus, ĉar la anĝelo vin kondukus“.

Kapustinski komencis kanti:

Li ĉiam ŝirmos vin per la flugiloj,
Sub lia gardo ne timu danĝeron.

„Silentu“, ekkriis Kulikedzino. Kaj poste ŝi reparolis al la knabino:

„Stultulino! ĉu vi scias, kiu vin gardas?“

„Anĝelo“, respondis per malforta voĉo la infano.

„Orfineto kara, kompatinda dia kreitaĵo! Anĝelo kun flugiloj“, parolis jam tute kortuŝite Kulikedzino, kaj kaptinte la knabineton, komencis premi ŝin al sia bonanima, kvankam drinkema brusto.

La drinkejmastro jam profunde dormis malantaŭ la vendotablo; sur sebaj kandeloj surkreskis la sebbuletoj; la gurdisto ĉesis ludi, ĉar amuzis lin tio, kion li vidis.

Ekregis silento, kiun subite interrompis plaŭdado de ĉevalaj piedoj en koto kaj iu voĉo, kiu ekkriis al ĉevaloj:

„Prrr... haltu!“

En la drinkejon eniris Vojĉjo Margula kun brulanta lanterno en la mano; li starigis la lanternon kaj komencis svingi la brakojn, por ilin varmigi, fine diris al la drinkejmastro:

„Okonkvarton da brando!“

„Margula, herezulo“, ekkriis Kulikedzino, „kunprenu la knabinon en Leŝĉincon!“

„Kompreneble, mi prenos ŝin, ĉar tiel oni ordonis al mi“, respondis Margula.

Poste, rigardinte la ambaŭ virinojn, li aldonis:

„Ho, vi ja ebriiĝis, kiel...“

„Paralizo vin trafu!“, respondis Kulikedzino. „Se mi diras al vi: gardu la infanon, do vi ĝin gardu! Ĝi estas orfo. Ĉu vi scias, stultulo, kiu zorgas pri ĝi?“

Vojĉjo ne opiniis kiel ĝustan aferon respondi al la demando kaj videble decidis ekkapti alian temon, ĉar li kaptis antaŭ ĉio la okonkvarton kaj komencis:

„Diabloj vin...“

Sed li ne finis, ĉar fortrinkinte la brandon, li faris grimacon, kraĉis kaj malkontente starigante la ujon, diris:

„Tio ja estas pura akvo. Donu al mi iom el tiu alia botelo.“

La drinkejmastro verŝis al li el la alia. Vojĉjo ekgrimacis ankoraŭ pli forte.

„He, ĉu vi ne havas arakon?“

Al Margula videble minacis la sama danĝero, kiel al la virinoj, ĉar ĝuste tiutempe en lupiskura sinjordomo ĝia posedanto verkis por unu gazeto vastan kaj temoplenan artikolon: „Rajto de bienuloj por vendado de alkoholaĵoj kiel la bazo de la socia konstituaĵo“. Vojĉjo nur malgraŭvole kunagis por la firmigo de la sociaj fundamentoj, des pli, ke la drinkejo, kvankam ĝi estis en la urbeto, efektive apartenis al la bienulo.

Tiel kunaginte ĉirkaŭ kvin fojojn, unu post la alia, li forgesis la lanternon, en kiu la kandelo jam estis estingiĝinta, kaj kaptis la duondormantan knabinon je la mano, dirante:

„Nu, iru, tedulino!“

La virinoj ankaŭ dormis en la angulo, do neniu adiaŭis Marinjo-n. Simple: ŝia patrino restis en la tombejo en Lupiskuro, kaj ŝi estis veturonta en Leŝĉincon.

Ili eliris kaj okupis la lokojn en la glitveturilo. Margula ekkriis al la ĉevaloj: antaŭen!—kaj ili ekveturis. La glitveturilo komence iom malfacile glitis sur la urbeta koto, sed baldaŭ poste ili troviĝis sur blanka, vasta kamparo. La vojo estis malproksima, la neĝo preskaŭ ne bruis sub la glitstangoj: iafoje nur henis la ĉevalo, iafoje de malproksime, de malproksime aŭdiĝis bojado de hundoj.

Ili veturis, veturis. Voĵĉjo pelis la ĉevalojn kaj murmure kantis: „Memoru, kanajlo, kion vi promesis“. Sed baldaŭ li eksilentis kaj komencis balanciĝadi kiel judo. Li dorme balanciĝis dekstren, poste—maldekstren. Li sonĝis, ke en Leŝĉinco li ricevas batojn en la nukon tial, ke li perdis korbeton kun leteroj, do de tempo al tempo li duone vekiĝadis kaj ripetadis: „je diablo!“ Marinjo ne dormis, ĉar estis al ŝi malvarme. Per la larĝe malfermitaj okuloj ŝi rigardis la blankan kamparon, kiun ĉiumomente kovradis al ŝi la malhela dorso de Margula. Ĉe tio ŝi pensis, ke „panjo mortis“, kaj tiel pensante, bonege prezentis al si la palan kaj mizeran vizaĝon de panjo kun ronde malfermitaj okuloj—kaj duonscie ŝi sentis, ke tiu vizaĝo estis tre kara, ke ĝi plu ne estas kaj neniam estos en Leŝĉinco. Ŝi ja vidis per la propraj okuloj, kiel oni ĝin surŝutis per tero en Lupiskuro. Rememorinte tion ĉi, ŝi volus plori pro ĉagreno, sed ĉar ŝiaj genuoj kaj piedoj frostiĝis, ŝi ekploris pro malvarmo.

Verdire ne estis froste, sed la aero fariĝis akra, kiel ordinare dum degela vetero. Vojĉjo almenaŭ havis en la stomako sufiĉan provizon de varmo, ĉerpita en la lupiskura drinkejo. La posedanto de Lupiskuro ja prave atentigis, „ke brando vintre varmigas, kaj ĉar ĝi estas la sola konsolo de nia popolo, sekve, forprenante de grandaj bienuloj la ekskluzivan povon de la konsolado de la popolo, oni forprenas de ili ankaŭ la influon je la popolo“. Vojĉjo tiumomente estis tiel konsolita, ke nenio povus lin ĉagreni.

Ne ĉagrenis lin eĉ tio, ke la ĉevaloj, atinginte arbaron, komence tute malrapidigis la paŝon, kvankam la vojo estis pli bona en la arbaro, kaj poste, turninte sin flanken, renversis la glitveturilon kaj faligis ĝin en apudvojan foson. Li verdire vekiĝis, sed ne komprenis bone, kio okazis.

Marinjo komencis lin puŝi.

„Vojĉjo!“

„Kial vi tedas?“

„Vi renversis...“

Sed Vojĉjo demandis: „glason?“ kaj tute endormiĝis.

La knabino sidiĝis apud la veturilo, kuntiris la korpon, kiel ŝi povis, kaj sidis. Sed ŝia vizaĝo baldaŭ tute frostiĝis, do ŝi komencis puŝi la dormanton.

„Vojĉjo!“

Li ne respondis.

„Vojĉjo, mi volas iri en kabanon.“

Kaj post momento denove:

„Vojĉjo, veturu, aŭ mi iros piede...“

Fine ŝi ekiris. Ŝajnis al ŝi, ke al Leŝĉinco estas tre proksime. Cetere ŝi konis la vojon, ĉar ĉiudimanĉe ŝi iradis ĝin kun la patrino en la preĝejon. Sed nun ŝi devis iri sola. En la arbaro malgraŭ la degelo alte kuŝis neĝo, sed tial la nokto estis tre hela. Brilo de la neĝo miksis sin kun brilo de lumo de la nuboj, do la vojo estis videbla, kvazaŭ tage. Marinjo, rigardante en la profundon de la malluma arbaro, povis tre malproksime vidi trunkojn, desegnantajn sin klare, nigre kaj trankvile sur la blanka fono. Ŝi ankaŭ precize vidis neĝajn tavolojn, alkroĉitajn tutlonge al la trunkoj. En la arbaro regis grandega trankvileco, kiu kuraĝigadis la infanon. Sur branĉoj kuŝis abunda prujno, kaj de ĝi defluadis gutetoj de akvo, disbatante sin kun mallaŭta bruo sur branĉoj kaj branĉetoj. Sed tio ĉi estis la sola bruo. Cetere ĉirkaŭe estis mallaŭte, mallaŭte, blanke, silente, sensone!

Vento ne blovis. La neĝokovritaj branĉoj tute ne movis sin. Ĉio dormis en vintra dormo. Ŝajnus, ke la neĝa tuko sur la tero, la arbaro silentanta kaj premita per neĝo, kaj la palaj nuboj sur la ĉielo—ĉio tio estas ia blanka, kadavra unueco. Tio ofte okazas dum degelo. La sola viva kreitaĵo, moviĝanta, kiel malgranda nigra punkteto meze de tiuj silentantaj grandeguloj, estis Marinjo. Bona, honesta arbaro! Tiuj gutoj, kiujn faligas la degelanta prujno, eble estas larmoj por la orfino. La arboj estas tiel grandaj kaj tiel kompatemaj por la etulino. Jen ŝi, tute sola, tiel malforta, kompatinda, meze de la neĝo, la nokto kaj la arbaro, malfacile paŝas kun fido, tute trankvile! La hela nokto ŝajnas zorgi pri ŝi. En tio estas ia granda dolĉeco, kiam io malgranda kaj senforta fordonas sin kaj fidas al tia tute grandega forto. Tiamaniere ĉio povas ekzisti en la dia mondo. La knabino iris jam sufiĉe longe kaj fine laciĝis. Malhelpis al ŝi pezaj, tro grandaj ŝuoj, en kiuj ŝiaj malgrandaj piedetoj senĉese glitis. Malfacile estis eltiradi tiujn grandegajn ŝuaĉojn el la neĝo. Krom tio ŝi ne povis ankaŭ libere movi la manojn, ĉar en unu el ili, rigide etendita, ŝi tenis tutforte la groŝdekon, kiun ŝi ricevis de Kulikedzino. Ŝi timis, ke ĝi ne falu en la neĝon. Iafoje ŝi komencadis laŭte plori, kaj poste subite interrompadis, kvazaŭ volante konvinkiĝi, ĉu iu ne aŭdas la ploron. Jes, la arbaro ĝin aŭdis. La degelanta prujno murmuris monotone kaj kvazaŭ plende. Krom tio, eble ankoraŭ iu aŭdis. La infano iras ĉiam malpli rapide. Ĉu ŝi eble perdis la vojon? Ne! la vojo, kiel blanka, larĝa, malproksime mallarĝiĝanta rubando klare kuŝas inter du muroj de pli malhelaj arboj. La knabinon komencis ekregadi nevenkebla dormo.

Ŝi devojiĝis kaj sidiĝis sub arbo. Ŝiaj palpebroj faladis sur la okulojn. Dum momento ŝi pensis, ke sur la neĝa blankaĵo panjo iras al ŝi de l’ flanko de la tombejo. Neniu iris. La infano tamen estis certa, ke iu devas veni. Kiu? Anĝelo. Maljuna Kulikedzino ja diris, ke ŝin zorgas anĝelo. Marinjo lin konis. En la kabano de panjo estis unu, pentrita kun lilio en la mano kaj kun flugiloj. Li venos sendube. La prujno komencas iel murmuri pli laŭte. Eble tio estas pro liaj flugiloj, faligantaj pli multe da gutoj de la branĉoj.—Silentu! efektive iu venas; kvankam la neĝo estas mola, ĝi klare bruetas, la paŝoj proksimiĝas—ili proksimiĝas mallaŭte, sed rapide. La infano levas kun fido la dormemajn palpebrojn.

Kio ĝi estas?!

La infanon atente rigardas iu griza, triangula kapo kun forstarantaj oreloj[10]... terura, abomena...

Piednotoj

[1] Elparolu: Sjenkjeviĉ.

[2] En esperanta traduko aperis: „Ni sekvu Lin“, „Ĉe la fonto“, „Ŝi, la tria“, „Lanternisto“, „Janko-Muzikanto“, „Kio okazis foje en Sidono“, „La juĝo de Oziriso“, „Du herbejoj“, „Estu benita“.

[3] Ĝi okazis en 1918 jaro. La tiel nomata „proklamo de pola regno“ en 1916 jaro de germana kaj aŭstria registaroj ne prezentis ankoraŭ liberigon de Polujo.

[4] Pola diro, signifanta preskaŭ la samon, kion „nazmukulo“.

[5] Rigardu: „Fedroso-n“ de Platono.

[6] Pole tiu ĉi nomo ŝerce signifas „deŝiradon de la haŭto“.

[7] Pola popola danco.

[8] Oni ne devas ĝin miksi kun la nunaj polaj zlotoj. Laŭ la antaŭmilita rusa valuto en Polujo tio estis 15 kopekoj.

[9] Pola popola ĝojekkrio.

[10] La kapo de lupo.

Noto de transskribinto:

Malmultajn eraretojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj. Preskaŭ ĉe la fino de la novelo „Dioklo“, post la vortoj „Ekregis silento“ la originala libro havis du liniojn da punktoj, kiel signo de tempopasado.

[The end of Noveloj by Henryk Sienkiewicz]