This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please contact an FP administrator before proceeding. This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. IF THE BOOK IS UNDER COPYRIGHT IN YOUR COUNTRY, DO NOT DOWNLOAD OR REDISTRIBUTE THIS FILE. Title: Tri angloj alilande Date of first publication: 1936 Author: John Merchant (1872-1936) Date first posted: Jan. 24, 2018 Date last updated: Jan. 24, 2018 Faded Page eBook #20180144 This eBook was produced by: Andrew Sly Tri Angloj Alilande ROMANO ORIGINALE VERKITA EN ESPERANTO DE JOHN MERCHANT, F.B.E.A. KVARA ELDONO LONDONO: BRITA ESPERANTISTA ASOCIO 142, HIGH HOLBORN, W.C. 1 1936 TRI ANGLOJ ALILANDE ĈAPITRO I. Fininte sian vespermanĝon, “Maljuna” Brown sonorigis, por ke la servistino envenu kaj forportu la manĝilaron; tiam li sidiĝis en sian apogseĝon, kaj pretiĝis, por pasigi, antaŭ ol kuŝiĝi, du pacajn kaj trankvilajn horojn, per la fumado de amata, malpura kaj forte odoranta pipo, kaj per legado de preskaŭ egale amata romano. Responde al la sonorilo, envenis la ĉambron ne la atendita servistino, sed alloge vestita sinjorino, la mastrino mem. Brown tuj paliĝis, sed la sinjorino afable rigardis lin, kaj diris mallaŭte: “Bonan vesperon, sinjoro, ĉu vi ĝuis vian vespermanĝon?” “Ha! Ĉu estas vi, sinjorino?” ekkriis Brown per iomete malĝentila voĉo. “Ĉu, do, la servistino estas malsana?” “Tute ne, sed mi multe preferas mem servi al vi kiel eble plej ofte,” ŝi respondis, kun ĉarma rideto. Tiam ŝi eliris, portante kelkajn manĝilojn. Brown ĝemetis malgaje kaj murmuris: “Ŝajne, mi neniam povos havi trankvilan vivon. Tuj kiam mi sukcesis eliri el la brakoj de unu ruza vidvino, mi alproksimiĝas tiujn de alia.” Ne estis eble daŭrigi tiun pensadon, ĉar en tiu momento, Sinjorino Snap, perfekta specimeno de “La gaja Vidvino”, revenis. Jam Brown bedaŭris, ke li luis ŝiajn ĉambrojn. “Ĉu la vetero ne estas terura?” ŝi demandis, daŭrigante sen paŭzo por la respondo de Brown. “Ĝi ne estas taŭga eĉ por la bestoj, kaj la posedantoj de bona hejmo devus esti dankaj, precipe tiuj, kiuj havas edzinon bonveneman. Ĉu vi ne opinias tion, sinjoro?” Malgraŭ lia espero, ke ŝi tuj lasos lin sola, Brown sentis, ke li devas ion diri, kaj murmuris: “Eble la vetero pliboniĝos morgaŭ.” “La vetero? Jes, sed pri alia temo mi petis vian opinion.” “Pri _kiu_, mi scias nenion,” li respondis. “Sed al vi ofte mankas la simpatio, ĉu ne?” “Ne, mi estas tre kontenta,” diris Brown. “Mi ĝojas aŭdi tion,” ŝi respondis, “ĉar ĝis nun mi ne estis certa, ĉu en mia domo vi trovas ĉion laŭ via gusto. Kompreneble viaj afablaj vortoj faras al mi plezuron.” La sola penso en la kapo de Brown estis “Kiam ŝi foriros?” kaj la sola penso en tiu de Sinjorino Snap estis “Kiel mi povos daŭrigi la interparoladon, se li ne ĉesos rigardi min kvazaŭ kun teruro kaj timo?” Trarigardinte la fenestron ŝi diris: “La vetero fariĝas pli kaj pli malbona. Venu ĉi tien, kaj konstatu mem.” “Pardonu min, sinjorino,” ĝemetis Brown malforte, “sed via opinio estas sufiĉa por mi.” “Ho, mil dankojn pro la komplimento,” ekkriis la vidvino, kun bone afektita plezuro, “mi esperas ke mi ĉiam povos meriti kaj ricevi tian bonan opinion de vi.” Malfeliĉa Brown ĉirkaŭrigardis la ĉambron, kvazaŭ li esperas trovi ian pretekston por eliri, sed tute sensukcese. Dume la vidvino eltrovis alian temon por diskuti, kaj ŝi demandis, per tre ĝentila voĉo, “Ĉu vi tre amas la legadon?” Neeble estis ignori la persiston de la ruza virino, kaj kompatinda Brown estis fleksebla kiel vakso en ŝiaj manoj. “Jes, mi treege amas ĝin, kaj hodiaŭ vespere mi--” “Ankaŭ mi,” interrompis ŝi; entuziasme. “Kompreneble, Dickens estas mia preferata aŭtoro,”--Brown, en tiu momento, havis en la mano volumon pri “Pickwick”--“sed mi legas la verkojn de ĉiuj vere famaj homoj, kiam ajn mi povas trovi okazon. Kian opinion vi havas pri ‘Romeo kaj Julieto’?” Ne posedante multe da kuraĝo en la rilatoj kun la sinjorinoj, eĉ kiam li havas la protekton de siaj amikoj, Brown, je tiu demando pri la amhistorio de “Romeo kaj Julieto”, fariĝis pli kaj pli malforta kaj timema: li sentis, ke post kelkaj minutoj, la vidvino havos lin ĉe siaj piedoj. Esperante savi sin per mensogo, li murmuris: “Mi ne povas esprimi opinion, ĉar ĝis nun mi ne legis ĝin.” “Vi ja surprizas min,” ŝi diris; “permesu al mi diri, mia kara sinjoro, ke vi ne povos konsideri vin aŭtoritatulo pri la literaturo angla, antaŭ ol vi estos leginta tiun gloran verkon. Promesu al mi, ke vi legos ĝin tuj. Mi petas tion, ĉar en ĝi troviĝas la plej delikataj, la plej ĉarmaj frazoj pri la plej nobla el ĉiuj homaj sentoj,--vi divenas, ke mi aludas al la amo,--kaj persone mi amas Romeon per mia tuta koro; li estas la plej ĉarma junulo el la tuta romantika literaturo; bela, kuraĝa, ĝentila kaj fidela, li rememorigas min pri sinjoro, kiu, en la nuna momento, estas malpli ol cent mejlojn de ĉi tiu ĉambro.” “Kompreneble, vi aludas al via estimata edzo,” tuj diris Brown. “Tute ne,” respondis ŝi serioze. “Sinjoro Snap ne ekzistas; li mortis kiam mi ankoraŭ estis juna kaj malsaĝa knabino, kaj jam de longa tempo mi tute ĉesis pensadi pri li. Ne! la persono, kiu plej similas Romeon, laŭ mia opinio, estas--sed mi timas nomi lin antaŭ vi--.” Dirinte tion ŝi kovris sian vizaĝon per naztuko por kaŝi la vangruĝiĝon. Brown ankoraŭ sidis maltrankvile apud la tablo, preĝante kviete, sed sincere, ke la terura virino forlasu la ĉambron, sed, malfeliĉe, ŝia intenco estis tute kontraŭa; ŝi rigardis lin de super la naztuko, kaj demandis ĝentile: “Ĉu vi havas la verkon ‘Romeo kaj Julieto’?” “Jes, ĝi estas en la librujo, mi pruntedonos ĝin al vi kun plezuro,” li respondis iomete espereme. “Ho, mi ne deziras ĝin pruntepreni, sed kun via permeso mi volas montri al vi la scenon, kiu, laŭ mia opinio, estas la plej grandioza en la tragedio,--se nur,” ŝi aldonis, rigardante lin rekte en la okulojn, “mi vin ne ĝenas.” Brown volis diri: “Vi min ĝenas multe, kaj se vi ne foriros tuj mi vin forpuŝos el la ĉambro,” sed antaŭ ol li povis elparoli eĉ unu vorton, la vidvino dankis lin pro la silenta konsento; kaj, eltirinte la libron el la librujo, ŝi sidiĝis apud la malfeliĉa Brown, kaj malfermis la verkon ĉe la sceno kie Romeo parolas kun Julieto en la ĝardeno. Ŝi legis iom el la tragedio per mallaŭta kaj dolĉa voĉo, kaj Brown ne povis ne admiri ŝian lertecon; sed post kelkaj minutoj, ŝi faris al li proponon kiu preskaŭ mortigis lin. La propono estis, ke li legu la rolon de Romeo, kaj ŝi mem tiun de Julieto. Eble, li tion estus farinta, sed tuj antaŭ ol Sinjorino Snap envenis la ĉambron, li estis ekvidinta en la libro “Pickwick” ilustraĵon, kiu rememorigis lin pri la malfeliĉaj aventuroj de Sinjoro Pickwick kun Sinjorino Bardell, tiu ruza vidvino, kiu sukcesis havigi multekostan “kompensaĵon” el tiu estiminda kaj senkulpa sinjoro, pro malplenumo de supozita edziĝa promeso. Antaŭ ol li povis aŭ akcepti aŭ rifuzi la proponon, ili aŭdis sonoriltinton; la sono kaŭzis al ili tre kontraŭajn sentojn. Brown esperis, ke la vizitanto petos vidi Sinjorinon Snap--kaj la vidvino aŭskultis per ambaŭ siaj oreloj, esperante, ke oni faris eraron, kaj tuj foriros al alia domo. Post minuto (ŝajnis al Brown preskaŭ monato) la servistino frapis la pordon, kaj sciigis al Brown ke du sinjoroj deziras vidi lin. “Estas tre malfrue!” rimarkis la vidvino, “se mi estus vi, mi invitus ilin reveni morgaŭ;” sed la propono ne estis akceptita, ĉar kun la tintado de la sonorilo, iomete da espero kaj kuraĝo revenis en la koron de kompatinda Brown; kaj li rapide diris: “Sendube la afero estas grava; petu ke ili supreniru, mi petas.” Kun rideto ĉe la okuloj, la servistino foriris por alkonduki la vizitantojn. Dume, Sinjorino Snap sin turnis al Brown, dirante: “Domaĝe estas, ke ni ne povos daŭrigi la tre interesan legadon, sed eble ni tion povos fari en alia okazo. Bonan vesperon, sinjoro, mi lasas vin kun viaj amikoj kaj reiras al mia soleco.” Brown respondis: “Bonan vesperon,” kaj tuj poste, kun vera sincereco, esprimis siajn plej korajn dankojn ke oni lin savis el la manoj de tiu terura vidvino. ĈAPITRO II. La vizitantoj estis du malnovaj kaj tre intimaj amikoj de Brown. Tuj kiam li ekvidis ilin enirantaj la ĉambron, li kuris al ili, kaj, premante samtempe manon de ĉiu, kun granda ĝojo li ekkriis: “Bonvenon, koran bonvenon, miaj karuloj.” “Kio vin ĝenis?” demandis ambaŭ kune. “Ĉu io grava okazis?” “Tute ne, tute ne!” li respondis gaje, “sed mi ĝojas vin revidi; sidiĝu, demetu la ĉapelojn, kaj nomu viajn trinkaĵojn.” La du junuloj rigardis lin per okuloj plenaj de mirego; ŝajnis al ili, ke li suferas de neordinara ekscito, kaj kompreneble ili tre deziris scii la kaŭzon. “Kion vi preferas, vinon, viskion aŭ kafon?” “Dankon, mi trinkos kafon,” diris la pli juna viro. “Mi ankaŭ,” respondis la alia. Brown sonorigis, sed tiun ĉi fojon, la servistino envenis anstataŭ la sinjorino. “Alportu kafon, mi petas,” diris Brown, ĝentile. “Jes, sinjoro.” Post la eliro de la knabino, unu el la amikoj ekkriis: “Nun, rakontu al ni, kio okazis.” Brown, ĉiam iom silentema, ruĝiĝis kaj rigardis la aliajn timeme. Post momento, metinte antaŭ ilin cigarojn kaj cigaredojn, li diris malrapide kaj mallaŭte: “Estas nenio rakontinda krom tio, ke kiam vi forlasos tiun ĉi domon, mi intencas vin akompani.” “Kial? Ĉu Sinjorino Snap havas intencon similan al tiuj de la aliaj dommastrinoj?” “Bedaŭrinde, jes, sed, se eble, ŝi estas pli danĝera ol la aliaj.” “Mia kara Tom,” respondis la amiko per mok-simpatia voĉo: “mi gardos cin estonte, kaj neniam permesos ke ci iru el mia vido.” * * * * * En tiu momento envenis la servistino, kaj dum ŝi aranĝas la tablon, mi uzos la tempon por pli bone prezenti la tri junulojn al miaj legantoj. Tom Brown, kiun vi jam konas iomete, estis la malplej juna el la tri. Li ne estis precize junulo, ĉar li estis tridek-kvin-jara. Liaj haroj jam forlasis la kapon, almenaŭ grandparte; sed aliflanke, li estis sufiĉe riĉa por pasigi bonan tempon sen ia laboro. Inter la viroj, oni nomis lin “tre interesa kaj sperta kunulo”; ĉe la virinoj, li estis tro modesta kaj timema por esti ŝatata. Ĝis antaŭ du jaroj, li loĝadis kun sia fratino, sed kiam ŝi edziniĝis, li luis ĉambrojn ĉe ĉarma sinjorino, la vidvino de unu el liaj amikoj. Post tri monatoj, li forlasis ŝin, ĉar ŝi demandis lin, kial li estas ankoraŭ fraŭlo. En la sekvanta loĝejo kie li trovis sin, li tuj konstatis, ke la mastrino havas la intencon lin kapti por sia malbela kaj maljuna filino; kaj denove li devis serĉi novan hejmon. Fine, en la domo de la ĉarma Sinjorino Snap, li kredis esti trovinta vere ŝatindan lokon, kaj li restis tie sen timo, ĝis ŝi proponis ke li legu kun ŝi la rolojn el “Romeo kaj Julieto”. Tiam li sciis bone, ke la danĝero estas grava, kaj ke se li ne foriros sen momenta hezito, li estos viktimo de tiu ruza virino, kaj lia libereco estos io pasinta. Tial, kiam li vidis siajn amikojn, lia ĝojo estis tiel granda kiel la via, kiam vi premis la unuan kison sur la rozajn lipojn de via unua karulino (se la nuna leganto estas unu el la pli dolĉa sekso, eble ŝi havos la afablecon elpreni la inan sufikson el la vorto “karulino” por ke la komparo estu ĝusta). La pli maljuna, altkreska, beleta kaj bruema el la du vizitantoj estis Charlie Robinson, kaj kvankam li ne havis privatan renton kiel Brown, li estis tre feliĉa junulo, ĉar lia patro, fabrikisto en Manchester, donis al li multe da mono kaj ankaŭ da libertempo; la sola kondiĉo estis, ke Charlie neniam envenu la oficejojn de la firmo; li faris tion antaŭ kelkaj jaroj, kaj tiel fuŝis la aferojn, ke oni ne povis reordigi ilin dum kelkaj monatoj. Tamen, kvankam ne tre klera, li estis lerta sportulo kaj fama sur la kriketkampoj, k.t.p. La alia junulo estis nomita Jack Morris. Li havis nek renton privatan kiel Brown, nek patron riĉan kiel Robinson. Tamen, li estis sufiĉe feliĉa, havante gravan pozicion kun granda salajro ĉe la Asocio de Antikvistoj en Londono. Ĉu li estis bela? Tute ne; fakte, laŭ mia opinio, belaj viroj neniam ekzistis; ĉiutage mi renkontas tre multe da belegaj virinoj, sed belegajn aŭ eĉ belajn virojn--neniam. Li amis la legadon kaj la sportojn, amegis la virinojn, kaj ĉiam portis bonhumoran kaj ridetan vizaĝon. Sed ne estas eble daŭrigi tiun ĉi prezentadon, ĉar jam la kafo estas servita kaj la tri junuloj interparolas pri afero, kiu havas por ni iom da intereso. “Ŝajnas ke ni alvenis ĝustatempe,” diris Morris. “Vi deziras foriri por kelkaj semajnoj, kaj Charlie kaj mi venis precipe por vin inviti fari vojaĝon kun ni.” “Ne al Brighton, mi esperas?” demandis Brown. “Ne. Brighton nuntempe ne havas lokon sur la landkarto. Ni intencas ĝin ignori absolute.” “Ĉu Scarborough?” “Ne, nek Scarborough, nek alia marborda urbo kie vi jam renkontis la terurajn junulinojn; ni veturos alilanden.” “Ne estas eble,” diris Brown, vere alarmita. “Vi ne komprenas eĉ unu vorton de ia lingvo krom la angla.” “Vi eraras multe, maljunulo,” respondis Robinson. “Ĉu vi forgesas ke mi povas paroli la francan lingvon kiel enlandano?” “Ĉu vere?” demandis Brown, ridetante. “Ĉu vere? Jes, ĉu vere, vi, sentaŭgulo,” kriis Robinson. “Vi mem scias nenion, kaj kredas ke ĉiuj personoj en la mondo estas egale malkleraj.” “Ne koleru, Charlie,” diris Brown, “se vi vere scias la francan lingvon, mi kore vin gratulas; sed vi ĉiam parolas vian nacian tiel malbone, ke mi neniam estus supozinta, eĉ dum momento, ke vi povus akiri ian scion pri alia.” “Ĉesigu vian sarkasmon, alie mi liveros vin al la ‘gaja vidvino’.” “Mi finis,” diris Brown, etendante la manojn laŭ petega maniero. “Mi,” daŭrigis Robinson grave, “mi agos kiel interpretisto en Francujo, kaj Jack tion faros en Germanujo.” “Jack, en Germanujo? Ĉu Jack scias la germanan lingvon?” “_Ein wenig_,” respondis Morris. “Kion signifas tio?” demandis Brown. “Ho,” diris la alia, iom fiere, “tio signifas ‘iomete’ en la germana lingvo.” “Ĝi ne signifas multon,” diris Brown, surprizite; “eble, do, vi ne _scias_ multon?” “Eble ne, eble jes,” respondis Morris; “restu vi trankvila ĝis ni alvenos en la ‘Vaterland’, kaj tiam, vi povos eltrovi la veran respondon por vi mem.” “Dankon, mi penos memori tion je la ĝusta tempo,” diris Brown, “sed ĝis nun, vi ne sciigis min, kien ni estas unue vojaĝontaj, nek pro kia kaŭzo ni vojaĝos; mi atendas la informon, se ne malpacience, almenaŭ kun intereso.” “Ni tute forgesis tion,” respondis Robinson, “Jack estas devigata iri al Parizo por kolekti skribaĵojn por la A.A. kaj, nature, li petis mian helpon.” “Vian helpon?” ripetis Brown. “Ne ĝuste, sed mi proponis lin akompani.” “Kaj ĉu la patro scias, ke vi intencas iri eksterlanden?” “Certe, estis necese lin sciigi por havigi plenigitan monujon.” “Sed post Parizo, kio okazos? Ĉar Parizo ne estas en la ‘Vaterland’, kie ni atendas aŭdi la elokventajn parolojn de Jack en la germana lingvo.” “Nu, post Francujo, ni eble trairos kelkajn aliajn landojn por la profito de la Asocio de Antikvistoj,” aldiris Morris, kiu ĉiam donis la plenan titolon de la Asocio, anstataŭ paroli pri ĝi kiel la ‘A.A.’ laŭ la maniero de Robinson. “Ĉu la A.A. pagos ĉiajn elspezojn?” demandis Brown. “Certe,” diris Robinson. “Jes, ĉiajn elspezojn,” ripetis Morris, kaj aldiris mallaŭte, “de sia reprezentanto, kiu, en tiu ĉi okazo, estas mi.” “Nu, en alia okazo krom la nuna, mi rifuzus iri,” diris Brown, “sed nuntempe, mi ne ĉikanos pri la loko; mia sola deziro estas forlasi tiun ĉi malbenitan domon; eble, dum niaj vojaĝoj sur la kontinento mi trovos okazon por uzi la lingvon, kiun antaŭ ses monatoj mi ellernis diligente.” “Kiu lingvo estas tiu?” “La dua lingvo por ĉiuj!” “Mi ne komprenas,” diris Robinson; “ŝajnas al mi, ke la vidvino ‘malordigis vian cerbon’.” “Ne aludu al ŝi, mi petas,” respondis Brown; “mi parolas pri Esperanto, kaj mi povas certigi al vi, ke ĝi estas la plej mirinda lingvo en la mondo.” “Mi ne povas toleri vin plu,” respondis Robinson; “donu al mi glason da ĉerizbrando antaŭ ol mi mortos.” Brown, puŝinte la likvorujon al li, daŭrigis: “Mi ne parolos plu pri Esperanto, sed eble, kiam vi malsukcesos interkompreniĝi per la franca kaj germana lingvoj, mi povos ĝin uzi profite.” “Brave, ni trinku sukceson al Esperanto, kaj al ĝia fama subtenanto, profesoro Brown,” kriis Robinson, alfrapante sian glason al tiu de Morris. “Vivu Esperanto!” ili kriis ridante. “Mi dankas,” diris Brown, serioze, “kaj nun, eble vi diros al mi, kiamaniere ni povos ŝteliri el tiu ĉi domo sen la scio de la mastrino.” “Mi aranĝos tion,” diris Robinson, “ne timu.” Li tuj sonorigis, kaj petis la servistinon diri, ke la sinjorino envenu por sciiĝi pri grava novaĵo. Brown paliĝis, kaj sidiĝis kiel eble plej malproksime de la pordo. Sed Robinson fumis cigaredon kaj ŝajnis tre ĝui la okazon. “Mi estas la solicitoro de Sinjoro Brown,” diris li al Sinjorino Snap, salutinte tiun surprizitan vidvinon, “kaj kun profunda bedaŭro mi devas sciigi al vi, ke sekve de terura malfeliĉo en Ameriko li perdis multe da mono. Liaj aferoj postulas, ke li tuj forlasu Anglujon, kaj tial li estos devigata forlasi viajn ĉarmajn ĉambrojn. Do mi petas, ke vi tuj preparu la kalkulon kontraŭ li, kaj mi pagos ĝin; liajn havojn mi forportigos morgaŭ.” Sinjorino Snap estis tro mirigita por fari konvenan respondon, kaj, salutinte al Robinson, ŝi murmuris ion, kion la junuloj ne povis kompreni, kaj foriris; ŝi jam ne bedaŭris la interrompitan legadon, sed eĉ sentis iom da simpatio pro la malfeliĉa sorto de Brown. Samtempe, Brown kaj Morris salutis sian amikon, kaj repleniginte la glasojn, tostis la sanon de “la plej granda mensogisto en la mondo”. ĈAPITRO III. La vaporŝipo alproksimiĝis malrapide al la kajo, kaj la vojaĝantoj malpacience atendis la momenton, en kiu ili povos elŝipiĝi; ĉar la transiro, kvankam ne longa, maltrankviligis ĉiujn. Inter tiuj, kiuj suferis plej terure, estis Sinjoroj Brown, Robinson kaj Morris. Brown, kiam li parolis (kio ne ofte okazis), nur povis plende diri: “La proponinto de tiu ĉi vojaĝo devus esti malliberigata ĝis la morto.” Robinson murmuris jene: “Mi mortigos Morris tuj kiam ni alvenos teren. Kial li petis min transiri tiun malbenitan markolon, mi ne povas imagi; mi ruĝe kolorigos liajn harojn.” Se estus eble, Morris suferis eĉ pli ol liaj amikoj, kaj ne povis paroli eĉ unu vorton. Ŝajnis al la suferantoj, ke la vojaĝo estas eterna, sed fine la ŝipo trankviliĝis, kaj la elirado komenciĝis. De tiu momento, la vigleco reaperis ĉe ĉiuj. Ĉe la dogano nek Morris nek Brown trovis ian malfacilaĵon. Oficisto diris france ion, kion ili ne komprenis, kaj sekve ne alrespondis. Tiam, per kreto, li faris signon sur la pakaĵojn, kaj permesis la trairadon. Ĉe Robinson estis tute alie; kredante ke lia scio de la franca lingvo estas bona, al la demando _“Avez-vous quelque chose à déclarer?”_ li respondis: _“Bonjour, monsieur, êtes-vous en bonne santé?”_ _“Répondez à ma question, s’il vous plaît, monsieur. Avez-vous du tabac?”_ _“Tabac? Certainement;_ ĉu vi prenos cigaron, aŭ cigaredon?” respondis Robinson, angle, sed tuj ripetante la demandon laŭ lia kapablo france. La oficisto ne kaŝis sian malplezuron kaj malpaciencon, kaj kun koleraj gestoj ripetis kaj reripetis la demandon, _“Avez-vous quelque chose à déclarer?”_ Robinson, komprenante nur unu vorton el dek, komencis senti sin iom maltrankvila, kaj ĉirkaŭrigardis por vidi, kio okazis ĉe Morris kaj Brown. Ne vidante ilin--ili jam sidis en la rapida vagonaro por Parizo,--li ekkriis laŭte: “Ĉu ĉeestas Anglo, kiu komprenas la francan lingvon?” Malgranda knabo alproksimiĝis, kaj diris: “Mi komprenas; kion vi volas, sinjoro?” “Bonvolu demandi al tiu ĉi malsaĝulo, kion li deziras ke mi faru?” La knabo sin turnis al la oficisto, kaj diris ĝentile: “La sinjoro ne povas paroli france, sed sciigas min ke li havas nenion deklareblan.” Tuj la oficisto faris la kutiman signon sur la pakaĵon, kaj turnis la atenton al alia vojaĝanto. Dankinte la knabeton, Robinson kuris kiel eble plej rapide el la loko, kaj baldaŭ trovis la kunulojn en la vagonaro. “Kio prokrastigis vin?” ili demandis. “Ho, mi nur restis kelkajn momentojn por diri al la oficisto, kion mi opinias pri li.” “Ĉu li vin maltrankviligis?” “Tute ne, kontraŭe, mi maltrankviligis lin; tiuj Francoj ĉiam penas trompi la Anglojn, sed li malĝuste elektis, kiam li penis rabi de mi.” “Sed neniu rabis de ni,” diris Morris, “la oficisto estis tre ĝentila.” “Vi estis la escepto je la regulo.” “Sed kio okazis? Klarigu, mi petas.” “La trompisto deziris, ke mi pagu iom--mi forgesis kiom,--antaŭ ol permesi ke mi foriru; sed kiam mi respondis per la franca lingvo kaj minacis skribi al lia registaro pri lia malbona konduto, li sin senkulpigis kaj petis ke mi lin pardonu; mi esperas, ke la afero estos bona instruo por li.” “Tre bone,” diris Morris, “vi agis bonege; kaj vi jam montris al ni, ke dum nia restado en Francujo, ne timinda estos iu aŭ io.” Ili ripozis komforte sur la seĝoj dum iom da tempo, atendante la foriron de la vagonaro, kiam voĉo ekkriis: _“Oreillers! Oreillers! Voulez-vous des oreillers?”_ “Kio estas tio?” demandis Brown. “Estas virino, kiu vendas fruktojn,” respondis Robinson, senpense. “Fruktojn?” diris Morris, “tio estas precize je mia gusto; bonvolu aĉeti por mi vinberojn.” “Eble ŝi ne havas vinberojn,” diris Robinson, timante, ke eble la virino ne estas fruktvendistino. “Ne grave, aĉetu, kion ŝi havas.” Antaŭ ol Robinson povis stariĝi, la virino alvenis al la fenestro de la kupeo, kaj vidante, ke la junuloj estas Angloj, ŝi diris en ilia lingvo: “Ĉu vi deziras kapkusenojn, sinjoroj?” Brown kaj Morris unue rigardis la virinon, poste la amikon, kaj Brown diris: “Charlie, vi estas mirinda mensogulo.” Robinson penis klarigi la aferon kiel ŝercon, sed vidante la ekenvenon de la knabo, kiu helpis lin ĉe la dogano, li subite endormiĝis, kaj ne vekiĝis ĝis post la foriro de la knabo ĉe Rouen. Alveninte Parizon, Robinson, per miksaĵo de la angla kaj franca lingvoj, diris al portisto: “_Mettez-vous_ tiujn pakaĵojn sur veturilon, _s’il vous plaît_.” La viro rigardis lin tute surprizite, kaj respondis: “Pardonu, sinjoro, sed mi ne komprenas la anglan lingvon.” Robinson preskaŭ ekhavis epilepsian atakon kaj ekkriis: “Vi malsaĝulo! mi parolis france, ne angle; ĉu vi ne povas kompreni vian patran lingvon? Aŭskultu min atente--_Mettez-vous_ tiujn, ne, _cettes bagages_,--jes, tio estas prava--sur veturilon,--ne, ne veturilon, mi tute forgesas la francan vorton kiu signifas ‘taksio’.” _“Monsieur désire-t-il un taxi?”_ demandis la portisto. _“Oui, oui, vite,”_ respondis Robinson gaje, kaj post kelkaj minutoj, li kaj liaj amikoj sin trovis en veturilo, irantaj rapide al la _“Hôtel de Londres”_. Robinson, por eviti pluajn malkompreniĝojn, donis al la veturigisto karton sur kiu estis skribita la adreso de la hotelo. “Ĉu mi ne bonege aranĝis la aferon?” demandis Robinson, ripozante en la veturilo, kvazaŭ li estus la sola posedanto de la ‘gaja urbego’. “Jes, bonege,” diris Brown, “kvankam unue mi timis, ke la portisto neniam povos vin kompreni.” “Ho, kion vi atendas? Li nek komprenas, nek parolas la bonstilan lingvon; li estas nur duone edukita viro,” klarigis Robinson. Alveninte la hotelon, ili ekeliris la veturilon, sed la hotela pordisto demandis al Brown: “Ĉu vi jam mendis la ĉambrojn, sinjoro?” “Kial?” “Ĉar, se ne, mi bedaŭras diri, sinjoroj, ke ni ne havas nuntempe neokupatajn ĉambrojn.” “Nu, ni devas iri al alia hotelo, Charlie,” daŭrigis Brown; “diru al la veturigisto, ke li konduku nin al la hotelo _Petrograd_.” Ne estas necese daŭrigi la rakonton pri iliaj aventuroj dum la serĉado pri dormoĉambroj. Post du horoj, dum kiuj ili faris ĉirkaŭ dudek sensukcesajn vizitojn, ili havigis bonajn ĉambrojn en la _“Hotelo Zamenhof”_, kie ĉiuj parolas, krom la nacian, la internacian lingvon. Robinson eniris la fumejon kaj mendis por si mem glason da biero. “Ĉu vi preferas la fremdan bieron, sinjoro?” “Certe ne,” li respondis, “alportu al mi la anglan.” La kelnero iris sian vojon ridetante, kaj Brown haltigis lin por demandi la kialon. Kompreneble, Brown ne parolis al li france, pro tio ke li ne povis; sed li ekvidis verdan stelon sur la vesto de la viro, la stelon, kiu montras al ĉiuj, ke la portanto parolas la lingvon internacian. Al la demando de Brown, la kelnero respondis: “La sinjoro deziras ne _fremdan_ bieron, sed _anglan_; sed li forgesas, ke nuntempe li estas en Francujo.” “Evidente,” respondis Brown. “Ĉu en la hotelo estas multaj personoj, kiuj parolas Esperante?” “Ne multaj, sed almenaŭ dudek, kaj ili estas el diversaj landoj. Ĉu vi deziras konatiĝi kun iu el ili, sinjoro?” “Ne ankoraŭ, ĉar ĝis nun mi neniam interparolis, kaj mi timas, ke mi ne povos kompreni, nek komprenigi min.” “Vi timas senkaŭze, sinjoro, ĉar mi komprenas ĉiun vorton vian sen malfacileco; tamen, mi povas trovi samideanojn por vi kiam vi deziros.” En tiu momento, Morris alproksimiĝis ilin kaj la kelnero foriris. Morris diris: “Ĉu li komprenas la anglan lingvon?” “Certe, kaj ankaŭ la internacian.” “Kion vi volas aludi per ‘la internacia’?” “Esperanton.” “Ho, ĉesigu la ŝercon, kaj helpu min trovi personojn kiuj parolas france; Charlie ŝajnigas, ke la hotelo ne estas taŭga por li, tial ke ĉiuj parolas angle, kaj li ne havas okazon utiligi la francan lingvon.” Robinson ŝajnigis tion tuj kiam li trovis, ke ne ekzistas okazo por paroli france; poste, li bedaŭris tiun konfeson, ĉar Morris kaj Brown alkondukis al li preskaŭ dekduon da vizitantoj, kiuj ne nur deziris paroli france, sed povis tion fari flue kaj elokvente. Inter ili, estis sinjorino, kiu demandis lin france: “Ĉu vi opinias ke la romanoj de la glora Balzac estas pli bonaj ol tiuj de la egale glora Victor Hugo?” Li ne sciis, ĉu ŝi parolis pri sciencistoj, krimuloj, aŭ kurĉevaloj, sed li ne havis sufiĉe da kuraĝo por tion konfesi; do, li respondis ĝentile: “Jes, mi tiel opinias.” Ŝajne la sinjorino ankaŭ kredis tion, kaj efektive en tiu tempo ŝi preparis verkaĵon pri la du famaj verkistoj, por nova libro, kiun ŝi, lerta kaj bone konata nederlanda aŭtorino, intencis eldoni; ĉarmita pro la respondo de Robinson ŝi lin invitis alkonduki liajn amikojn por trinki kafon kun ŝi, kaj poste, ŝi prezentis al Morris kaj Robinson siajn du belegajn nevinojn, la fraŭlinoj Roza kaj Dora Dufer el Hago. Brown ne akompanis ilin, ĉar li pretekstis, ke li havas gravan leteron por skribi. La du aliaj restadis longe kaj pasigis tre agrablan vesperon, ĉar la junulinoj estis tre amindaj, belaj kaj spritaj; kaj tuj antaŭ la disiĝo, ili aranĝis veturi kune al la _Bois de Boulogne_ la sekvantan tagon. “Ĉu Tom konsentos iri kun ili?” Tiu estis la demando, kiu prezentiĝis al Morris kaj Robinson kiam la aranĝoj estis jam faritaj. Se nur li irus, la afero estus granda sukceso, ĉar li povus sidi kun la onklino, dum la aliaj farus promenadon. “Ĉu vi intencas inviti lin hodiaŭ vespere?” demandis Robinson. “Kial mi? kial ne vi?” “Ho, vi povus tion fari pli bone ol mi; krom tio mi devas aranĝi pri la veturiloj,” li aldiris serioze. “Tio ne estas grava, ĉar ĉiuj parolas angle en tiu ĉi hotelo.” “Ĉu vi timas, kion Tom diros pri la afero?” “Tute ne,” respondis Morris. “Nu, mi ja timas,” diris Robinson, ridante; “sekve, vi estas la viro taŭga por la tasko.” “Kial mi ne parolis la veron?” diris Morris; “tamen mi invitos lin,--sed mi ne invitos lin ĝis morgaŭ.” Dirinte tion, li rapide supreniris la ŝtuparon kaj eniris sian dormoĉambron. Robinson, metinte cigaredon inter la lipojn, estis sekvonta lin, kiam sinjoro kuris al li, kaj diris: _“Pardon, Monsieur, vous parlez français, n’est-ce pas?”_ _“Un peu,”_ respondis Robinson mallaŭte. _“En ce cas, voulez-vous avoir l’obligeance de me changer un billet de cent francs?”_ Kompatinda Robinson apenaŭ komprenis unu vorton, sed vidante la bankbileton en la mano de la sinjoro, li tuj divenis, kion li deziris. Tial li eltiris el la poŝo plenmanon da moneroj kaj komencis kalkuli la ĝustan sumon, kiam la administranto de la hotelo envenis la ĉambron. Robinson paŭzis kaj diris: “Eble vi pli bone povas ŝanĝi bankbileton ol mi, ĉar mi havas nur cent frankojn kaj mi mem ilin bezonas.” “Mi tion faros kun plezuro,” respondis la administranto, sed kiam li sin turnis al la posedanto de la bileto, li ne povis lin vidi. Ĉu estas necese aldiri ke la bankbileto estis falsaĵo, kaj la “sinjoro” ordinara fripono? La administranto gratulis Robinson pri lia “bonŝanco,” kaj petis, ke li diru nenion pri la afero al iu en la hotelo. Doninte la petitan promeson kun granda plezuro, tial ke li mem ankaŭ deziregis ke neniu sciiĝu pri ĝi, Robinson eniris sian dormoĉambron kaj diris: “Malbenon je ĉiuj fremdaj lingvoj; mi bedaŭras, ke mi iam ŝajnigis scii ion pri ili.” ĈAPITRO IV. La morgaŭan matenon, Morris klarigis al Brown la proponitan veturon tra la _Bois de Boulogne_, sed la amiko preskaŭ sufokiĝis pro indigno, kaj respondis: “Tute ne! neniam! mi venis al Francujo por eviti la kaptilon de ruzema vidvino, kaj tuj post mia alveno, vi kuraĝas proponi, ke mi veturu kune kun nederlanda vidvino, grasa, malbela, kaj patrino de du egale grasaj kaj malbelaj filinoj--” “Ne, ne, ŝi ne estas la patrino de la junulinoj, ŝi--” “Patrino, aŭ fratino! tio ne estas grava, ili estas--” “Ŝi estas ilia onklino, kaj ili estas ĉarmoplenaj! Fraŭlino Roza estas sendube unu el la plej belegaj junulinoj, kiujn mi ĝis nun renkontis, kaj mi opinias ke--” “Via opinio ne havas ian valoron; kiel abelo, vi flugas de floro al floro kaj--” “Tio ne estas vera,” interrompis Morris forte ekscitita, “vi scias, ke mi--” “Mi scias tion, kaj nur tion,” diris Brown, kun egala viveco, “ke mi neniam konsentos veturi kune kun viaj tri grasaj nederlandaj virinoj, ĉiu sufiĉe maljuna por esti via patrino; kaj se unu el ili sin prezentus antaŭ mi nun, mi tuj dirus ĉe ŝia vizaĝo--” “Bonan tagon, miaj karaj amikoj,” interrompis Sinjorino Dufer, kiu alproksimiĝis tute neatendite. “Bonan tagon, estimata sinjorino, kiel vi fartas?” demandis Morris. “Ĉu la fraŭlinoj ankaŭ estas bonfartaj?” “Jes, dankon, sed mi ne povas ilin trovi; jen estas telegramo, kiun mi deziras sendi al mia edzo, kaj unu el ili devus preni ĝin al la poŝtoficejo.” “Bonvolu permesi al mi forsendi ĝin?” petis Morris, ĝentile. “Mil dankojn, sinjoro, se tio ne ĝenos vin.” Morris forkuris al la poŝtejo, kaj la sinjorino sin turnis al Brown, dirante: “Ĉu ni havos la plezuron vin vidi hodiaŭ posttagmeze, sinjoro? Ni intencas veturi al la _Bois_!” “Jes, tre certe,” respondis Brown. “Mia amiko ĵus sciigis min pri la afero, kaj mi atendas la promenadon kun multe da plezuro.” “Ankaŭ mi,” diris la sinjorino, “ĉar mi havos la ĝojon daŭrigi la diskuton pri la meritoj de Balzac kun via ĉarma amiko, Sinjoro Robinson, dum vi babilados pri malpli gravaj aferoj kaj temoj kun miaj nevinoj.” “Kun viaj nevinoj, sinjorino! ĉu vi ne estas la fratino de la du aliaj junulinoj?” demandis Brown, maltime. “Ne flatu min, mi petas,” respondis la sinjorino tre kontentigita, “sed pri Sinjoro Robinson, ŝajnas al mi, ke li estas pli saĝa kaj lerta, ol li permesas al mi scii. Hieraŭ vespere, li ofte nur movis la kapon anstataŭ respondi miajn demandojn; ĉu li vere estas bona aŭtoritatulo pri la literaturo angla?” “Mi vere ne scias pri tio,” diris Brown, “sed mi povas sciigi al vi, sinjorino, ke li trovis vian konversacion tre interesa, agrabla kaj instruoplena.” “Mi ĝojas aŭdi tion, ĉar nun mi ne hezitos lin teni ĉe mia flanko. Nu, mi devas skribi kelkajn leterojn; tial, sinjoro, mi diras ‘ĝis la revido’!” “Ĝis la revido,” respondis Brown, kiu komencis mediti pri la interparolado ĵus farita. “Ho,” li pensis, “ŝi deziras diskuti la meritojn de Balzac kun mia amiko, Robinson, dum mi babilados kun ŝiaj nevinoj. Nu, imagu la opiniojn de Charlie pri Balzac! Mi ne kredas, ke li iam legis libron krom la “Aventuroj de Terura Turko”, aŭ la “Krimoj de Parizo”. Ŝi deziras sendi telegramon al sia edzo; tio estas bona, ĉar, antaŭ ĉio, ŝi ne estas vidvino, sekve ne danĝera. Aliflanke, la du junulinoj estas ankoraŭ fraŭlinoj. Certe, _mi_ devus paroladi kun la sinjorino pri Balzac, dum Charlie kaj Jack faras promenadon kun la junulinoj; sed ili eĉ ne pripensetis miajn gustojn, tial estos bona venĝo murmureti amvortojn ĉe la oreloj de la karulinoj, dum Charlie aŭ Jack diskutos la literaturon kun la patrino,--aŭ pli bone la onklino. Kompatinda Charlie!! kaj, ankaŭ, kompatinda Balzac!!! Sufiĉos por elirigi la mortintan aŭtoron el la tombo, kiam li aŭskultos la opiniojn de Charlie pri li kaj liaj verkoj.” Pensante tiamaniere, li eniris la fumejon, kie li trovis Robinson kun libro sur la genuoj, sed kun la okuloj fermitaj. Brown alproksimiĝis lin kaj vidis ke la libro estas “Eugénie Grandet”, unu el la plej famaj romanoj de Balzac. “Nu, Charlie, kion vi faras?” diris Brown, forte frapante la ŝultron de sia amiko. Robinson stariĝis, kaj, vidante Brown, demandis: “Ĉu vi vidis Jack?” “Jes, antaŭ du minutoj.” “Nu, ĉu esti aŭ ne esti? tiel staras nun la demando; ĉu pli bone estos veturi kun ni aŭ resti en la hotelo kaj riski la mizerojn nekonatajn?” “Ĉu esti aŭ ne esti? Ĉu vi komencis studi la verkojn de la senmorta aŭtoro?” diris Brown, penante forpreni la libron kiun Robinson tenis sur la mano, sed sensukcese. “Ĉesigu vian sarkasmon, kaj respondu al mia demando.” “Ĝis nun, mi ne aŭdis demandon.” “Eble ne, sed vi komprenas sufiĉe bone. Ĉu vi intencas nin akompani al la _Bois de Boulogne_?” “Kiam Jack invitis min, mi tuj kaj fortege respondis ‘ne’.” “Vi ne agos tiel malnoble? Ĉu vi jam forgesis tion, kion ni faris por vi?” “Tute; al kio vi aludas?” “Ĉu ni ne savis vin de la ‘gaja vidvino’?” “Jes, mi konsentas.” “Ĉu ni ne alkondukis vin de Londono ĝis Parizo senriske?” “Mi ne estas infano--” “Ne, sed vi alproksimiĝas rapidege al la dua infaneco. Kial vi ne konsentos veturi kun ni?” “Mi tion intencas fari.” “Sed vi ĵus sciigis min, ke--” “Ke kiam Jack faris al mi la inviton, mi ĝin rifuzis; sed, poste, kiam Sinjorino Dufer faris al mi afablan inviton, mi ĝin akceptis.” “Kial vi ne diris tion antaŭe?” “Ĉar vi ĝin ne permesis.” “Tom, vi estas malsaĝulo!” “Kaj vi, Charlie, estas ĝentilulo. Nu, ni estas ambaŭ mensoguloj.” “Tom, tuj post la veturado, mi krevigos al vi la kapon.” “Mi tre bedaŭras, ke mi ne povos tion fari al vi, ĉar la naturo mem jam tion faris,”[1] respondis Brown kun profunda moksimpatio. La pordo malfermiĝis, kaj Morris envenis, dirante: “Mi vin serĉis ĉie; ĉu vi intencas resti ĉe la hotelo la tutan tempon?” “Ĉiuokaze ne estas necese eliri antaŭ la tagmanĝo,” diris Robinson. “Nu, Charlie,” diris Morris, “ne studadu la tutan matenon. Via cerbo ne estas sufiĉe forta por tion elporti; venu kun ni kaj vizitu la _Louvre_, la _Madeleine_, la _Boulevards_, la _Place de la Concorde_, la--” “Ĉiujn tiujn lokojn en unu tago?” “Jes, kial ne?” “Kaj vi nomas tiun vojaĝon libertempo?” “Ĉu ne estos plezuro vidi la belegajn preĝejojn, la grandajn placojn, la famajn muzeojn, la glorajn--” “Ne ripetu la tuton de la katalogo de la A.A.; mi certigas al vi, ke mi ne trovus ian ajn plezuron en vizito al la plej belegaj vidindaĵoj de la mondo--almenaŭ antaŭ la tagmanĝo.” “En tiu okazo, Tom kaj mi iros solaj, sed mi ne havas francan monon,--bonvolu ŝanĝi por mi unu bankbileton kvinfuntan, Charlie.” “Kiu rakontis al vi pri tio?” demandis Robinson, kolere. “Mi ne komprenas al kio vi aludas,” diris Morris. “Al nenio, mi pensis pri alia afero.” “Ĉu iu penis rabi de vi?” daŭrigis Morris. “Certe ne!” kriis Robinson senpacience; “se vi intencas eliri, eliru, aŭ vi ne vidos ion, kaj ankaŭ vi estos malfruaj je la tagmanĝo.” Morris kaj Brown adiaŭis lin, kaj, elirinte la hotelon, Brown murmuris: “Iu certe jam trompis nian amikon.” ĈAPITRO V. Antaŭ la hotelo staris tri taksifiakroj. La suno brilis forte, kaj sur la ĉielo ne estis eĉ unu nubeto. Morris kaj la ĉarma Roza supreniris la unuan veturilon, Robinson kaj la egale aminda Dora sidiĝis en la duan, kaj Brown atendis la alvenon de la sinjorino por ŝin helpi eniri la trian. Sed la homo proponas kaj--la virino disponas. La nun priskribata okazo estis bona ekzemplo de tiu korektita proverbo. La sinjorino tute ne volis akcepti la aranĝojn faritajn. Irinte al la dua veturilo, ŝi diris al Fraŭlino Dora: “Karulino mia, bonvolu iri en la lastan taksion kaj sidiĝu flanke de Sinjoro Brown, ĉar mi havas por prezenti al Sinjoro Robinson kelkajn faktojn, kiuj, mi estas certa, donos al li grandan plezuron.” Robinson apenaŭ povis kredi la ateston de la oreloj; sed li sukcesis diri: “Ĉu ne estos pli bone prokrasti la diskuton ĝis post la vespermanĝo?” “Ne, ne, ne!” ŝi respondis, “ĉar ni veturos al la _Bois_ laŭ la _Place Victor Hugo_, kie mi esperas montri al vi ion speciale interesan, kaj pri kio mi deziras vian juĝon.” Malbenante Hugo, Balzac kaj ĉiujn iliajn verkojn, Robinson sidiĝis kun la sinjorino, dum Fraŭlino Dora veturis kune kun “maljuna” Brown. Kiam ili alvenis en la _Bois_, ili malsupreniris el la veturiloj kaj eniris belan restoracion, kie ĉiu petis al Robinson, ke li mendu la temanĝon. Respondante, ke li tuj tion faros, li forkuris por serĉi kelneron kiu povus paroli angle, nesciante, ke ĉiu el ili povas tion fari facile kaj eĉ flue. Ŝajnis al li, ke ĉiuj kelneroj jam havas sufiĉe da klientoj, kaj ne deziras servi al aliaj vizitantoj; sed post dek minutoj, li trovis unu, kiu ne estis okupata. _“Garçon,”_ li demandis, _“Est-ce que vous comprenez l’anglais?”_ “Jes, sinjoro, mi loĝadis apud _Leicester Square_ ĉirkaŭ kvar jarojn.” “Sed tio ne signifas, ke vi parolas angle; ĉar ĉiu en _Leicester Square_ estas fremdulo. Tamen, mi ne volas scii kie, kiel aŭ kiam vi lernis nian lingvon. Sufiĉas, ke vi ĝin parolas. Do, portu tuj al la tablo kiu troviĝas en la maldekstra angulo de la plej malproksima ĉambro--” “Jes, sinjoro, al la tablo en la maldekstra angulo de la--de la ĉambro, kiu estas plej malproksime de ĉi tie.” “Jes, portu bonan temanĝon, la plej bonan, kiun vi povas, por ses personoj; nur ne prokrastu.” “Mi flugos, sinjoro,” respondis la kelnero dum li foriris lamegante. Reirinte rapide al la tablo, ĉe kiu li esperis vidi la amikojn, Robinson trovis ĝin forlasita. En ĉiu ĉambro estis amaso da vizitantoj, kaj pli facile estis perdi ol trovi amikojn. Anstataŭ resti ĉe la tablo ĝis la reveno de la aliaj, Robinson iris rapide tra diversaj ĉambroj, kaj dum li tion faris, la kelnero alvenis kun la manĝaĵoj; ne vidante Robinson, sed rimarkinte, ĉe tablo proksime de la angulo nomita, ses junulinojn, konataj dancistinoj el la teatro _Odéon_, li tuj alportis la bongustajn manĝaĵojn kaj komencis meti ilin antaŭ la junulinojn. “Ni ne mendis tion,” diris unu; “kiu petis tion, ke vi ĝin alportu?” “Angla sinjoro, fraŭlino, kiu petas, ke vi akceptu la temanĝon kun liaj plej respektaj salutoj.” “Kun plezuro, donu al li nian amon, kaj diru, ke li povas temanĝi kun ni se tio plaĉos al li.” La kelnero forlasis la tablon kaj ĉirkaŭrigardis por trovi Robinson, kiu, antaŭ momento, ĵus eltrovis la aliajn; kaj eĉ jam estis alproksimiĝanta al la tablo por ĝui la bezonatan temanĝon. Nesciante ke eraro okazis, la kelnero venis al Robinson kaj diris mallaŭte: “Mi servis la junulinojn, sinjoro, kaj jen estas la kalkulo, dekses frankoj.” “Jes, ni vidas la kalkulon, sed ne la temanĝon; kie ĝi estas?” “Tie, sinjoro, la fraŭlinoj jam komencis manĝi ĝin.” “Vi servis ĝin al tiuj dancistinoj?” “Jes, sinjoro, ĉu ili ne estas la ses personoj kiujn vi aludis?” “Tute ne; alportu alian temanĝon sen momento da prokrasto, alie mi vin mortigos.” Robinson sidiĝis ĉe la tablo kune kun siaj amikoj, kiuj lin rigardis kun iom da surprizo; eĉ Sinjorino Dufer aspektis iom kolera, pensante ke la afero ne estas tute tiel akcidenta kiel ĝi ŝajnis, ĉar la junulinoj kelkfoje turnis la kapojn en la direkton de Robinson, kaj blovis al li kisojn. Kiam Fraŭlino Dora je la peto de la onklino, estis forlasinta la flankon de Robinson por sidiĝi kun Brown, ŝi timis, ke la ekskurso ne estos ĝuinda; sed Brown, sciante ke la fraŭlino kvazaŭ apartenas jam al Robinson, permesis al si havi tre agrablan tempon. Ne timante iajn malagrablajn rezultojn, li parolis kun viveco kaj spriteco; kaj la fraŭlino lin trovis tute je sia gusto. Tial, kiam Robinson penis preni sian “malnovan” lokon ĉe ŝia flanko, ŝi diris al li, “Ne, sinjoro, la diskuto postulas vian ĉeeston, kaj kiam tio estos finita, eble vi povos trovi iom da amuzo kun viaj aliaj amikinoj--ĉe la alia tablo.” Robinson ŝin rigardis surprize, kaj tiam li ridetis agrable. Li kredis, ke ŝi estas ĵaluzema. Dume Brown kaj Dora iris por babiladi en unu el la beletaj anguloj, kiuj troviĝas en la ĝardenoj de la restoracio. “Ĉu vi amas la florojn?” demandis la junulino. “Florojn?” diris Brown. “Jes, per mia tuta koro.” “Kaj kiun el ili vi plej amas?” “La rozon,” respondis Brown, emfaze. “Ĉu vere?” diris Dora, “do, vi pli admiras mian fratinon ol min?” “Kial?” “Ĉu ŝi ne estas Roza?” demandis Dora. “Certe,” respondis Brown maltime, “sed vi ankaŭ havas rozojn--ĉe la vangoj.” “Mi ne havis, sed nun mi havas,” ŝi respondis ruĝiĝante. “En tiu okazo, ŝajnas, ke mi estus sukcesplena kiel ĝardenisto.” “Mi ne komprenas. Kial?” ŝi demandis. “Ĉar mi povus kreskigi la rozojn sen malfacileco.” Kien la interparolado estus kondukinta ilin mi ne scias, sed en tiu momento alvenis Morris, por diri ke policano kondukas Robinson al la malliberejo, kaj ke ili devas sekvi por tuj liberigi sian amikon. ĈAPITRO VI. La cirkonstancoj kaŭzintaj la areston de kompatinda Robinson estis tre simplaj kaj eĉ ridindaj. Kiel jam priskribite, tuj post la temanĝo, Morris kaj Brown akompanis la junulinojn en la ĝardenon de la restoracio, lasante Robinson je la deziroj de Sinjorino Dufer. Robinson ĉagreniĝis; efektive, li ne aranĝis la promenadon nur por diskuti la problemojn pri malfacilaj temoj pritraktitaj en la verkoj de diversaj aŭtoroj,--famaj aŭ ne famaj, mortintaj aŭ vivantaj,--dum la aliaj ĝuas la freŝan aeron, kaj--kvankam pri tiu ĉi punkto mi havas nenian aŭtoritaton,--babiladas ame unu al la alia sub la ombrodonaj arboj. Sed kiamaniere forlasi ŝin sen ofendo? Ĉu preteksti kapdoloron, aŭ, laŭ la kutimo de malkuraĝuloj, forkuri ne petinte permeson? Sed, dum li tiel pripensis, la sinjorino ankaŭ primeditis en la kapo diversajn planojn por forigi Robinson sufiĉe ĝentile. Verdire ŝi jam eltrovis, ke li ne komprenas la temon, kiun ŝi amegas tutkore; plue ŝi konstatis, ke lia pretendita scio pri la literaturo estas vere tre malgranda, eĉ nenia. Je ilia unua renkontiĝo ĉe la hotelo, Morris certigis al ŝi, ke Robinson estis ĉagrenita pro tio, ke neniu deziras ekzercadi sin en la franca lingvo kaj diskuti la gravajn problemojn de la literaturo. Poste, rigardante la vizaĝon de Robinson, kiu serioziĝis kiam ajn ŝi aludis al Balzac aŭ Hugo, la penso fariĝis pli kaj pli forta, ke li estas ne nur inteligentulo, sed efektive vera aŭtoritatulo, kiu preferas aŭskulti la opiniojn de aliaj ol esprimi la proprajn. La kreskado de tiu penso daŭris ĝis la momento, kiam alvenis la fiakro ĉe la _Place Victor Hugo_, kie, rigardante la belan statuon de la fama verkisto, Robinson demandis: “Ĉu Victor Hugo estis mortinta sur la batalkampo de Waterloo, aŭ senkapigita dum la Revolucio?” La sinjorino preskaŭ svenis pro mirego, kaj ne povis konstati, ĉu li ŝercas, aŭ ĉu efektive li ne scias. Ŝi decidis eltrovi la veron; kaj por tion fari, ŝi ĵetis al li la sekvantajn demandojn:-- “Ĉu vi studadis ĉiujn romanojn de Balzac?” “Ne, ne ĉiujn, sinjorino.” “Sed preskaŭ ĉiujn, ĉu ne?” “Ho, jes, preskaŭ ĉiujn,” li respondis kun tiom da kuraĝo, kiom muso havas, kiam ĝi aŭdas la risorton de kaptilo kraki malantaŭ ĝi. “Kiun el ili vi plej ŝatas?” “Mi ne ŝatas unu pli ol la aliajn.” “Ĉu ne _Les trois mousquetaires_?” demandis la sinjorino kiel eble plej serioze. “Jes, jes,” li respondis rapide, “eble mi preferas tiun, mi opinias ke ĝi estas lia plej grandioza verko.” “Kaj pri _Don Quichotte_, ĉu vi ne trovas ĝin la plej fama verko de Victor Hugo?” ŝi daŭrigis senkompate. “Sendube,” respondis Robinson, danka pro tio, ke ŝi nomis titolojn de libroj, anstataŭ lasi la elekton al li. “Kompreneble, vi trovis ĝin tre amuza?” “Jes, treege,” li diris, kun rideto, kiun li provis ŝajnigi natura. “Ĉu vi memoras pri la azeno, kiun _Don Quichotte_ rajdis dum siaj aventuroj?” “Perfekte,” respondis Robinson, tre kontenta memori ion, kion ŝi deziras, kondiĉe ke ŝi nomu ĝin. “Kaj pri la bela fraŭlino kiu lin ĉiam akompanadis?” “Ho, jes,” diris Robinson, nesciante ke la ‘bela fraŭlino’ estas efektive la malbela, maljuna servisto, _Sancho Panza_, kaj ke li, kaj ne lia mastro, rajdis la azenon. “Vi havas bonan memoron,” rimarkis la sinjorino. “Eble, vi ankaŭ memoras la okazintaĵon priskribitan en la lasta ĉapitro, pri la hundo, kiu tiel kuraĝe savis la vivon de la azeno?” “Neniam mi forgesos tion,” li respondis, kaj aldonis por fari pli profundan impreson, “mi ofte deziris posedi similan hundon.” “Por savi vin, okaze, kiel la alian azenon? Sinjoro, se iu krom vi mem estus sugestinta tion, vi certe kolerus,” diris la sinjorino, aldirante tuj: “Hundoj estas tre fidelaj amikoj.” “La hundo,” respondis Robinson, “estas tiel fidela, kiel la homo mem.” “Mi opinias,” diris ŝi, rigardante Robinson rekte en la vizaĝo, “mi opinias ke la hundo meritas tute alian ateston ol tion; alie mi tuj farus projekton detrui la tutan rason, morgaŭ.” Kio estus okazinta post tiu respondo mi ne povas antaŭdiri, ĉar ĝuste en tiu momento la veturilo haltis ĉe la restoracio, kaj Robinson malsupreniris, tute nesciante, ke la sinjorino ĵus ludis sukcesplene la rolon de ina “Sherlock Holmes”. Eltrovinte, ke ŝia kunulo ne estas tia, kian ŝi supozis, Sinjorino Dufer komencis rigardi lin kun suspekto, kaj kiam la kelnero alportis la kalkulon al Robinson por la temanĝo servita al la dancistinoj, ŝiaj suspektoj rapide pligrandiĝis. Kvankam tre saĝa virino, ŝi havis cerbon kiu malrapide funkciis, kaj estis ŝia kutimo longe pripensi antaŭ ol ion fari. Do, fine, ŝi decidis forlasi lin por vidi, kion li faros. “Senkulpigu min, sinjoro,” ŝi diris laŭte, “mi devas skribi kelkajn leterojn; eble vi ĉiuj serĉos min en la manĝocambro post duonhoro?” “Plezurege,” li respondis, kun pli da ĝojo ol la vera ĝentileco postulis. Doninte bankbileton al la kelnero por pagi la du kalkulojn, Robinson atendis la monrestaĵon, fajfante la popularan arion, _“Metu min inter la fraŭlinojn”_, kiam subite, je lia granda surprizo, li trovis sin ĉirkaŭkaptita de la ses dancistinoj, kiujn li neintence regalis per temanĝo. Timante, ke la sinjorino aŭ la aliaj geamikoj revenos kaj lin trovos en tia embarasita kaj kulpoŝajna situacio, kaj tute forgesante la venontan monon, li forkuris el la restoracio en la momento, kiam la kelnero revenis por diri, ke la bankbileto, kiun Robinson al li estis doninta, estas falsaĵo. La kelnero, vidante Robinson forkuranta, kompreneble supozis, ke li estas fripono, kaj kriis: “Haltigu lin, li estas ŝtelisto!” Estas sufiĉe aldiri, ke post kelkaj minutoj, Robinson estis alkondukita de du policanoj al la plej proksima arestejo, dum la sinjorino, kiu ĉion vidis, kuris en la ĝardenon por sciigi al Morris kaj Brown tion, kio ĵus okazis. Farinte tion, ŝi kaj la fratinoj reiris al la hotelo, kaj la du amikoj, paginte la kalkulon, ensaltis fiakron por serĉi Robinson. Kiam ili alvenis en la policejon, oni prezentis ilin al la estro, kiu jam havis antaŭ si la ekscititan Robinson. Bedaŭrinde, nek tiu oficisto, nek liaj helpantoj, povis kompreni la anglan lingvon, kaj la akuzito, kvankam li parolaĉis la francan, tute malsukcesis konvinki la policestron pri sia senkulpeco. Kion fari? Ŝajnis, ke la oficisto jam decidis ordoni ke la policanoj konduku Robinson en la malliberejon ĝis la alveno de interpretisto, kiam Brown diris: “Mi havas ideon. Mi veturos al la hotelo, kaj alkondukos tien ĉi, aŭ la administranton, aŭ, se li ne povos veni, la kelneron, kun kiu mi parolis kelkafoje en Esperanto.” “Esperanto”! ekkriis la policestro, aŭdinte Brown, kaj, “Ĉu vi parolas Esperante?” daŭrigis li en la lingvo internacia. “Mi ne estas lerta parolanto,” respondis Brown timeme, “sed mi komprenas ĝin iomete.” La policestro tuj lasis sian seĝon, kaj alproksimiĝis al Brown por kore manpremi lin. Tiam li demandis: “Ĉu la kaptito rabis ion de vi?” “Tute ne,” respondis Brown, “li estas mia amiko, kaj kial oni lin arestis ni ne povas kompreni.” Tiam la kelnero de la restoracio klarigis tion, kio okazis, kaj kial li petis al la policanoj, ke ili arestu la sinjoron. Per la mirinda lingvo Esperanto Brown povis prezenti la aferon laŭ la klarigo de Robinson, kiu diris, kiamaniere li ricevis la falsan bankbileton--la leganto jam divenis ke ĝi estis tiu, kiun la antaŭan vesperon, la fripono sensukcese proponis al li en la hotelo. Kun gajeco ili forlasis la policejon, promesinte al la estro, ke ili ĉeestos festeton ĉe la Centra Esperantista Grupo la morgaŭan vesperon. Ĉiu el ili spertis treege feliĉan staton, sed pro tute malsamaj kaŭzoj. Robinson sin trovis feliĉa, pro tio, ke li regajnis la liberecon. Eĉ kiam oni ne estas malkuraĝulo, ne estas agrable esti malliberigata precipe en fremda lando. Brown kontentiĝis tial, ke Esperanto sukcesplene trapasis gravan provon, kaj faris al li kaj al liaj amikoj bonegan servon; kaj Morris portis feliĉan vizaĝon pro tio, ke la beleta Roza jam murmuris ĉe lia orelo ke ŝi lin iomete amas. En tiu enviinda stato ili atingis la hotelon, kaj, ŝanĝinte la vestojn por la vespermanĝo, atendis senpacience la momenton, kiam ili povos rakonti siajn aventurojn al la sinjorinoj; sed iliaj amikinoj ne envenis la manĝoĉambron, kaj la kelnero, doninte leteron al Brown, sciigis ilin, ke la sinjorino kun la junulinoj zorge gardataj jam forlasis la “gajan urbon”. Jen la letero: Miaj karaj amikoj, Bedaŭrinde mi estas devigata reiri hejmen tuj, kaj tial la tempo mankas por vin adiaŭi persone. Eble ni revidos unu la aliajn post nelonge sed ne ŝajnas al mi necese skribi mian propran adreson, ĉar Sinjoro Robinson, kiu tiel bone memoras aferojn kiuj ĝis nun neniam okazis, sendube povos vin sciigi pri adreso, kiun li ankoraŭ ne scias. Dezirante, por vi ĉiuj, bonan kaj senpekan libertempon, Fidele la via, M. Dufer. “La tuta mondo renversiĝas,” diris Brown, “antaŭe mi forkuris de la virinoj, nun la virinoj forkuras de mi. Certe, estas feliĉa planedo post ĉio,” kaj li vespermanĝis kontente. Morris ne povis ion diri, ĉar lia koro estis jam plenigita de doloro. Li manĝis nenion, kaj foje kaj ree li murmuretis al si mem, “Ĉu mi perdis cin por ĉiam? ĉu mi cin neniam revidos?” “La malbela, maljuna, malagrabla, grasegulino!!!” subite ekkriis Robinson, kiam la vera signifo de la letero plene enpenetris lian cerbon. “Charlie,” interrompis Brown, “ne forgesu, ke vi parolas pri sinjorino.” “Sinjorino?” diris la alia--“pli ĝuste estus, nomi ŝin kato.” “Mi tion ne permesos,” diris Morris, “kiajn ajn peketojn ŝi faris, memoru, mi petas, ke ŝi estas la onklino de Fraŭlino Roza.” “Ho,” ekkriis Robinson, “mi ne povas paroli kun malsaĝulo.” “Eble ne,” respondis Morris, “sed tion _mi_ povas.” “La unua poento al Jack,” diris la pacema Brown. “Nun, ne koleru, sed finu la vespermanĝon, kaj, poste, ni eliru por serĉi amuzon ekstere.” “Bona ideo,” diris Robinson. “Donu la manon al mi,” li aldiris, alproksimiĝante al Morris, “kaj ne estu tiel ĉagrenata.” Sed Morris petis, ke la amikoj foriru sen li, pro tio ke li havas kapdoloron. Unu horon poste, Brown kaj Robinson eniris la Teatron _Marigny_ kaj partoprenis kune kun la tuta aŭdantaro la kantadon de la plej novaj popularaj kantoj. Je la unua ili sin trovis ree en la hotelo kaj demandis ĉu Sinjoro Morris estas en la fumejo. “Ne, Sinjoroj,” respondis la pordisto; “mi kredas, ke li jam kuŝiĝis.” Ili iris al la dormoĉambro de Morris, sed aŭdante lian voĉon, ili haltis ĉe la pordo. “Kia lingvaĉo estas tio?” demandis Robinson. “Eble li deklamas versojn el ‘La arto pri l’ amo’ de Ovid,” diris Brown. “Aŭ verkas originalajn poemojn pri la palpebroj de la ĉarma Roza,” diris la senkora Robinson. “Silentu,” murmuris Brown, metante la orelon ĉe la ŝlosiltruo, kiam li aŭdis Jack, dirantan: “Danĝere estas rajdi sur leono. Ĉu kolombo estas _pigeon, I mean,_ birdo? Jes, kolombo estas birdo, kaj leono estas _beasto, I mean,_ besto,” k.t.p. “Brave!” diris Brown al Robinson, kiu komprenis nenion, “Jack trovis konsolon por sia rompita koro, ne kun Ovid, ne per la versfarado, sed en lernolibro de la kara lingvo.” ĈAPITRO VII. Paul Vallée, la polica oficisto kun kiu la tri Angloj konatiĝis sub sufiĉe malagrablaj cirkonstancoj, estis vera reĝo inter propagandistoj. Kvankam li havis je sia dispono nur malmultajn horojn, li verkis diversajn artikolojn pri “La afero Robinson”, por montri la praktikan servon faritan de Esperanto al tiu malfeliĉulo. Ili aperis la sekvantan matenon en la ĉefaj Parizaj ĵurnaloj, kaj la _Petit Journal_ eĉ aldonis spritan poemon al “Tommy Brown... la heroo de la horo”, komparante lin tre favore kun Herkuleso, Samsono kaj Atlaso, kiuj faris siajn heroaĵojn per la forto de la korpo, dum Brown protektis la amikon kontraŭ malliberigo per la simpla uzo de la lango. Plie, la festeto aranĝita de Paul Vallée estis grandega sukceso. La tri Angloj ĉeestis, kune kun proksimume du cent Parizanoj. Ĉiuj parolis, babiladis, kantis, dancadis, kaj--flustru ĝin tre mallaŭte--eĉ koketadis, ĝis la dua matene. Kvankam ĉeestis multe da famaj samideanoj, la Angloj estis la plej honorataj gastoj; kaj, dum Brown plibonigis sian elparolon de la lingvo, kaj Robinson penis klarigi, iomete france, multe angle, la detalojn pri sia arestiĝo, Morris, rigardante rekte en la profundaĵojn de la belaj okuloj de Julie Vallée, la filino de la policestro, tute forgesis la ĉarman “Roza” pri kiu li suferis dum la antaŭa tago. En la ĉiutaga vivo, estas nepardonebla peko kaŝaŭskulti, sed rilate al aŭtoro estas tute alia afero; tial mi permesas al mi ripeti kelkajn frazojn el la interparolado de la gejunuloj. Jack (penante kapti la manon de Julie): “Kia delikata maneto! Neniu povus fabriki ganton sufiĉe malgrandan por taŭge ĝin vesti.” Julie, evitinte la manovrojn de Jack--mi preskaŭ skribis la ‘mankovrojn’: “Ĉu Parizo plaĉas al vi?” Jack: “Vi ja scias, ke Parizo estas la ĝardeno de la mondo, kaj vi... vi estas la reĝino inter la floroj!” Julie: “Kaj, kiel la floroj, mi baldaŭ velkos.” Jack: “Ne, via beleco ĉiam daŭros.” Julie: “Vi ne estas logika; vi komparas min kun floro, sed malpermesas ke mi posedu la difektojn de floro.” Jack: “La floroj ne vere velkas; ili dormas, kaj post restado revekiĝas eĉ pli belaj ol antaŭe.” Julie: “Ne rigardu min tiel serioze.” Jack: “Mi rigardas viajn okulojn, kiuj similas du brilantajn stelojn ĉirkaŭitajn de la glora bluo de l’ ĉielo.” Julie: “Ĉu Shakespeare ne diris ion similan antaŭ tri cent jaroj?” Jack: “Jes, lia Romeo uzis similan esprimon parolante al la plej bela virino de sia epoko, kaj mi uzas ĝin parolante al la plej ĉarma virino de la nia.” Julie: “Flatemulo! Kiom da fojoj vi ripetis tion al aliaj knabinoj?” Jack: “Kredu min, vi estas la sola virino pri kiu mi iam pripensadis! Vi estas la plej bela kaj riĉa juvelo en la krono de la feinoj! vi...” Julie: “Mi ne ŝatas tiun metaforon; la juveloj ne havas koron.” Jack: “Ĉu vi do havas koron?” Julie: “Kompreneble; kion vi kredas?” Jack: “Vi estas pli feliĉa ol mi. Mi perdis la mian.” Julie: “Ĉu vi ankoraŭ ne anoncis la perdon en la ĵurnaloj?” Jack: “Tio ne utilus; mi havis ĝin ĝis la momento kiam mi unue vidis vian ĉarman vizaĝ--” Julie: “Silentu... jen la patro!” * * * * * Mi ne defendas Morris. Kiel lia amiko Brown jam diris, li estas kvazaŭ abelo, kiu flugas de floro al floro, eltirante dolĉaĵojn, kaj neniam pripensante eblajn difektojn al ili faritajn. Sed, pro lia honoro, mi devas aldiri, ke li ĉiam parolas laŭ siaj sentoj de la momento, tial ke, por li, la ĵus renkontita virino estas tiu, kiun li adoras plej multe. Pri Fraŭlino Julie, mi ne esprimos opinion. Verŝajne, Morris plaĉis al ŝi iomete, sed pli verŝajne, ŝi nur koketis kun li por varbi alian rekruton por la Esperanta armeo, je kiu klopodo ŝi sukcesis, ĉar li studadis la lingvon diligente. Post kelkaj tagoj, li povis ĝin facile legi, sed ne ekzercis sin en la parolado. Li preferis klarigi siajn sentojn al la belulino per la angla lingvo, kiun ŝi bone komprenis, anstataŭ inviti ŝin, per Esperanto, _rajdi sur leono_, aŭ paroli pri _la rozo, kiu apartenas al Teodoro_. Post la festeto, sekvis kontentiga serio da plezuroj. Dank’ al la amikoj renkontitaj ĉe la grupo, la tri angloj havis “malfermitan pordon” al ĉiu loko. Ĉiutage, Robinson partoprenis en laŭnteniso, naĝado aŭ aliaj sportoj; Morris, per la influo de Paul Vallée, havigis specialan permeson kopii gravajn dokumentojn por la Asocio de Antikvistoj; kaj Brown pasigis tre feliĉan libertempon, dum li rapide plibonigis sian scion de la kara lingvo. Unu vesperon, dum kiu Robinson naĝis ĉe la naĝkonkursoj de la _Touring Club de France_, kaj gajnis oran medalon, okazis ridinda afero. Kelkaj ĉeestintoj supreniris omnibuson por reiri hejmen. Sidanta kontraŭ Robinson estis juna, bela virino, al kiu li demandis: “Kiamaniere oni elparolas france la frazon ‘Mi amas cin’?” La belulino ruĝiĝis, sed respondis tre mallaŭte: _“‘Je t’aime’.”_ _“‘Je t’aime’?”_ ripetis Robinson, demande. _“‘Je t’aime’,”_ denove diris ŝi, sed pli laŭte. Ŝia edzo, kiu estis malproksime de ŝi, vidante, ke ŝi parolas kvazaŭ intime kun Robinson, ĵaluziĝis, kaj alproksimiĝis rapide. Aŭdinte la rimarkon faritan de la edzino, li kredis esti eltrovinta intrigon. Tuj li levis sian bastonon por diskrevigi la kapon de Robinson, sed, oportune, en tiu momento la omnibuso perdis radon, kaj la pasaĝeroj ĉiuj kunĵetiĝis. Dum la sekvinta konfuzo, Robinson kaj la ĵaluza edzo maltrafis unu la alian. Reveninte hotelen, Robinson ridis pri la okazintaĵo, kaj esperante, ke la edzo sendos al li karteton, komencis sin ekzercadi en la skermarto, per bastono, kiu preskaŭ vundis Morris kaj Brown. Post tri tagoj, letero alvenis de la ofendita sinjoro, sed anstataŭ postuli renkontiĝon “kun glavoj por du, kaj kafo por unu,” li simple esprimis sian sinceran bedaŭron pro tio, ke senkulpa peto de angla amiko preskaŭ alkondukis ilin al mortiga batalo. Post eble unumonata restado en Parizo, Robinson kaj Morris matenmanĝis unu tagon je la kutima horo, sed Brown ne estis aperinta. “Ĉu Sinjoro Brown jam leviĝis?” petis Robinson de la kelnero. “Jes, sinjoro, kaj li jam forlasis la hotelon.” “Ĉu li ne lasis sciigon por ni?” “Tute ne, sinjoro.” Pasis kelkaj horoj, sed Brown ne revenis. Kion li faras? Kien li iris? Kial li ne revenas? Oni ne povis kompreni lian malaperon, kaj la problemo tute ne solviĝis ĝis la naŭa vespere, kiam telegramo estis donita al Morris: “Nuna adreso, Hotel Continental, Bruselo. Vidu liston de vizitantoj ĉe via hotelo. Tom.” Morris iris al la hotela oficejo, kaj rapide tralegis la nomojn de la nove alvenintaj vizitantoj; li legis laŭte: Doktoro Privat, el Ĝenevo. Gesinjoroj Prudhomme, el Rejmso. Gesinjoroj Blaise-Jones, el Klaphamo. Sinjoro Millidge, el Dulviĉo. Sinjorino Snap, el Londono. “Haltu!” kriis Robinson. “_Jen_ la kaŭzo de lia malapero. Ni enpaku.” ĈAPITRO VIII. Ĉi tio ne estas gvidlibro, alie mi certe estus verkinta kelkajn ĉapitrojn pri la mirindaj allogaĵoj de Bruselo. Image, mi alkondukus la leganton je la sesa matene en la _Grand’ Place_, kie troviĝas la plej belaj konstruaĵoj de la meza epoko. Kun li (aŭ pli bone kun _ŝi_), mi suprenirus la ŝtuparon de la _Hôtel de Ville_, kaj, alveninte supren, lacigita, treege varma, kaj preskaŭ sen spirpovo, mi priskribus la ĉirkaŭajn vidindaĵojn... Sed, feliĉe, ĉi tio _ne_ estas tia libro; _ne_ estas necese supreniri la longan ŝtuparon, kaj tial, mi povas restadi sur komforta apogseĝo, ĝis la tri amikoj reunuiĝos. * * * * * “Pluvas!” diris Brown, rigardante la hotelfenestron, unu matenon, post kelktaga restado en Bruselo. “Pluvas?” demandis Robinson. “Tio fine decidigas min, mi restos ĉi tie.” “Vi ŝercas!” diris Morris. “Tute ne!” li respondis, “mi pli amas ludi bilardon ol viziti muzeojn kiel hieraŭ.” “Do, ĝis la revido!” diris Brown, spertinte, ke nenia argumento, bona aŭ nebona, povos ŝanĝi la volon de la amiko, kiam li vere decidis pri io. Tial, Brown kaj Morris eliris por viziti la _Palais de Justice_, sed, promenante sur la strato _de la Régence_, Morris renkontis malnovan amikon, Sinjoro Stevens, akompanata de kvar fraŭlinoj, kaj kompreneble ili entuziasme bonvenigis unu la alian. “De kie vi venis?” demandis Sinjoro Stevens, homo bone konata en Mez-Anglujo pro sia scio pri la arto. “Mi pasigas libertempon en Bruselo kun miaj amikoj, Sinjoro Brown, al kiu mi havas nun la honoron vin prezenti, kaj Sinjoro Robinson, kiu restas ĉe nia hotelo.” “Kaj ni,” respondis Sinjoro Stevens, montrante la fraŭlinojn, “ni faras rondvojaĝon tra Belgujo. Malfeliĉe neniu el ni parolas france, kaj ofte rezultas malagrablaĵoj.” “Sinjoro Robinson estas nia interpretisto; alie ni estus en simila situacio.” “Ĉu vi kaj viaj amikoj honoros nin, tagmanĝante kun ni?” demandis Stevens. “Kun plezuro,” respondis Morris, en la nomo de siaj amikoj. “Do, ni eniru la _Grand Hotel_, kaj vi telefonu al Sinjoro Robinson por ke li povu renkonti nin tie,” diris Stevens. “Bona ideo!” respondis Morris, kaj li tuj eniris la hotelan telefonejon; sonoriginte, li ricevis la respondon: _“Quel numéro, s’il vous plaît?”_ _“One two nought six,”_ li respondis angle. _“Répetez, s’il vous plaît.”_ _“One thousand two hundred and six,”_ li kriis. _“Je ne vous comprends pas, monsieur.”_ “Parolu Esperante,” proponis Brown, enmetante la kapon en la ĉambreton. “Mil du cent ses,” diris Morris, tuj. _“Mil deux cent six? Bien, merci,”_ diris la telefonistino. Morris aŭskultis momenton, kaj alia voĉo vokis: _“Hallo?”_ “Ĉu Sinjoro Robinson estas tie?” _“Quel est le nom, monsieur?”_ “Ne. Kelly _ne_ estas la nomo. Mi deziras paroli kun Sinjoro Robinson.” _“Très bien; un moment.”_ “Herr Beaumont? Ne. Ne. Herr Robinson. Sinjoro Robinson.” _“Oui. Le voici.”_ “Kiu vi estas?” demandis Robinson. “Estas Jack. Mi ĵus renkontis malnovan amikon, kaj li...” “Al la diablo kun viaj amikoj; mi estis gajnonta bilardan ludon kontraŭ tre bona ludisto kiam via malbenita alvoko alvenis. Ne estas la unua fojo, kiam vi...” “Aŭskultu momenton, mi petas,” interrompis Morris. “Sinjoro Stevens kaj liaj kvar ĉarmaj amikinoj deziras, ke vi tagmanĝu kun ni ĉiuj, ĉe la _Grand Hotel_, je la dua. Ensaltu fiakron kaj venu tuj!” “Mi estos kun vi post du minutoj,” respondis Robinson per tute alia voĉtono. La tagmanĝo estis tre sukcesa afero; oni trovis, ke la Anglinoj estas ne nur belaj knabinoj, sed ankaŭ tute ĉarmaj. Morris, kvankam li ankoraŭ atendis leteron de la ĵusforlasita belulino Julie, jam komencis rigardi Fraŭlinon Troy per admiroplenaj okuloj. Sinjoro Stevens proponis viziton al la _Hôtel de Ville_, kaj Robinson, je la surprizo de siaj amikoj, subtenis. Veniginte du fiakrojn, ili ĉiuj veturis al tiu fama konstruaĵo, kaj duonhoron poste rigardis la urbon de la supro de la turo. La gvidisto estis tre agrabla persono, sed malfeliĉe li ne povis paroli angle, kaj unu el la fraŭlinoj proponis ke Sinjoro Robinson agu kiel interpretisto, kaj traduku la rimarkojn de la gvidisto anglen. Ne estas necese ripeti ĉiujn klopodojn de Robinson je tiu tasko, sed specimeno eble estos ŝatata de la leganto. “Rigardu dekstren,” diris la gvidisto, “kaj vi vidos la Domon de la Reĝo, konstruitan ĉirkaŭ la jaro mil kvin cent dek kvar, kiu ricevis sian nomon pro tio, ke ĝi estis la renkontejo de la reĝa konsilantaro.” “Kontraŭ ni,” tradukis Robinson, “estas la domo de la reĝo, nomita tiamaniere, ĉar la reĝo estis mortigita en ĝi, en 1514, de la reĝa konsilantaro.” “Tie vi vidas la katedralon de Ste. Gudule, la ĉefgloraĵon de Bruselo, konstruitan laŭ la germana gotika stilo. Ĝi estas longa je 355 futoj kaj larĝa je 166 futoj.” “La katedralo de Ste. Gudule,” diris Robinson, “la ĉefpreĝejo de Bruselo, estis konstruita de Germano nomita Gotika, antaŭ 350 jaroj, kaj havas larĝajn seĝojn por 106 personoj.” “Cent ses personoj?” demandis Fraŭlino Smart. “Ĉu li ne eraris?” “Eble,” respondis Robinson. “Mi demandos lin denove pri ĝi. _Combien de personnes peut-on mettre en tiu église?”_ “Mi neniam eniris ĝin,” diris la gvidisto sen ĝeno, “sed mi supozas, ke ĝi havas lokon por almenaŭ tri mil.” “Kiom li diris?” demandis la fraŭlino, eltirante sian notlibron. “Tri mil cent ses,” diris Robinson, iom ruĝiĝante. “Supozeble li forgesis la tri mil antaŭe.” “Kiam estas hele, kaj la atmosfero tute klara, oni facile povas vidi de ĉi tie la kampon de Waterloo; sed hodiaŭ la pluvo malhelpas nin. Revenu kiam la suno brilos, kaj mi promesas montri al vi la leonon, kiun oni starigis sur tiu fama loko,” diris la gvidisto, ĉiam afabla. “Antaŭ multaj jaroj,” diris Robinson, kiu ne sciis multe pri la historio, kaj ne kuraĝis nomi ian daton en la nuna okazo, “oni vidis la batalon de Waterloo de ĉi tiu loko, kaj ĝojis vidi la britan leonon je la momento de la venko.” “Dankon,” interrompis Fraŭlino Smart, “sed mi timas, ke la gvidisto ne estas tute kredinda, tial mi opinias, ke ni ne devas permesi al Sinjoro Robinson laciĝi per la ripetado de liaj malsaĝaj certigoj.” “Mi konsentas,” rimarkis Stevens, sentante iom da kapturniĝo, kaj esperante, ke ĉiuj atingos la malsupron sen ia katastrofo. Ili do malsupreniris, kaj poste pasigis kune tre feliĉan vesperon, kaj plie, faris aranĝojn pri aliaj ekskursoj dum la sekvontaj tagoj. Unu el tiuj estis al la fama Batalkampo de Waterloo, kaj ili estis gaja areto, promenante al la stacidomo duope. Antaŭ ol alveni tien, Fraŭlino Smart, kiu estis zorgata de Robinson, ekkriis, ke ŝi devos aĉeti “franĝ-reton” (retharligilon) por konservi netaj la harojn, ĉar la vento blovis tre multe en tiu momento. Ambaŭ eniris drapvendejon, kaj Robinson kondukis la interparoladon kiam oni konstatis, ke neniu en la vendejo povas kompreni la anglan lingvon. “Bonvole alportu al la sinjorino,” li ĝentile diris france, “ion per kio ŝi povos konservi la harojn netaj.” “Kun plezuro,” diris la vendistino. “Jen estas nia plej nova kolekto de kombiloj, ornamitaj per brilaj ŝtonoj, kaj je la plej malkaraj prezoj.” “Jes, sed ni ne deziras kombilojn,” respondis Robinson, “ni bezonas ion per kio la sinjorino povos protekti la harojn kontraŭ la vento.” “Pardonu, sinjoro, nun mi tute komprenas,” diris la knabino, kaj ŝi tuj dismetis antaŭ ili nombron da pingloj diversstilaj. “Ne, ne,” kriis Robinson, “ŝi ne bezonas ilojn por meti _en_ la harojn, sed _sur_ la harojn.” “Ha! _sur_ la harojn,” respondis ŝi, kun nova lumo en la okuloj. “Mi estis malsaĝa ne pensi pri tio antaŭe.” “Nu,” diris Robinson, “ni ricevos la ĝustan objekton.” “Mi tion esperas,” diris Fraŭlino Smart, sin turnante por vidi, kion alportas la vendistino. “Ĉi tiuj estas vualoj, ne ‘franĝ-retoj’,” diris Fraŭlino Smart angle al la kompatinda knabino, kaj per signoj, ŝi penis montri tion, kion ŝi bezonas. “Tiuj ĉi estas tro grandaj,” diris Robinson, “alportu pli malgrandajn.” “Jen la plej malgrandaj, kiujn ni vendas.” Fraŭlino Smart malpacienciĝis, kaj parolis multe, sed neniu ŝin komprenis. Fine, Robinson alvokis la aliajn amikojn en la vendejon por vidi ĉu iu el la aliaj fraŭlinoj portas “franĝ-reton”, sed tute sen sukceso. Tiam Morris demandis al Fraŭlino Smart: “Kio estas ‘franĝ-reto’?” “Ĝi estas malgranda reto per kiu oni kovras la fronthararon por ke ĝi ne senordiĝu.” “Donu al mi krajonon, mi petas,” demandis Morris, kaj per kelkaj movoj de la mano, li desegnis la vizaĝon de virino kaj kovris la frizaĵon per linioj laŭ la formo de reto, montrante la rezulton al la vendistino. Tuj ŝi alportis skatolon enhavantan la bezonatajn objektojn, kaj ĉiuj eliris la vendejon ridetante. Dum la vojaĝo ĝis Waterloo, oni parolis pri la utileco de “signo-lingvoj”, laŭ tiu uzata de la Ĥinoj, sed Brown raportis pri almenaŭ du okazoj, kiam la “signo-lingvo” ne sukcesis. Anglo vizitanta Francujon deziris havigi nekaran temanĝon, kaj kun la intenco mendi tason da teo kun ovo, li desegnis tason, kaj ovalon, en kiu li faris birdon. Anstataŭ alporti tion kion li bezonis, la kelnero alportis tasegon da supo, kaj poste teleron da kokidaĵo, por kiuj li devis pagi tri frankojn. Je la dua okazo, Anglo estis vojaĝanta en Hispanujo, kaj volis manĝi bonan bifstekon kun agarikoj. Ne sciante la hispanan lingvon, li ankaŭ uzis la “signo-lingvon”, kaj desegnis ion, kio, li kredis, prezentis ĝustan ideon de bovo kaj agariko. La kelnero ŝajnis kompreni, kaj foriris la ĉambron. Reveninte post kelkaj minutoj, li alportis kun si ombrelon, kaj bileton por vidi bovbatalon. Alveninte ĉe la fama Batalkampo, Sinjoro Stevens, bone informita pri ĉiuj historiaj aferoj, faris tre interesan priskribon de la batalo, montrante la poziciojn de la diversaj regimentoj, kaj la vojojn uzitajn de la franca, angla kaj prusa armeoj; kaj kondukis la amikojn al la farmo de _Hougoumont_, kie mortis tiom da kuraĝaj soldatoj niaj, kaj al _la Belle Alliance_, en kiu Napoleono mem restis, kaj de kie li eĉ komandis sian armeon dum parto de la batalo. Aŭdinte kaj vidinte ĉion, ĉiuj sentis sin profunde kortuŝitaj, kaj vere dankemaj, ke nuntempe, anstataŭ esti malamikoj de la bravaj Francoj, ni havas sinceran interkomprenadon kun ili; kaj ĉiuj trinkis kore al la _Entente Cordiale_, esperante, ke la estonteco portos ankaŭ al ĉiuj nacioj pli bonan interkomprenadon kaj ĉiamdaŭran pacon. Dum la reveno al Bruselo, Fraŭlino Tod, la sola Skotino en la bandeto, komencis interesiĝi pri Esperanto, kiel klarigita de Brown. Ŝi eĉ interesiĝis pri Brown mem, dum li, kvankam li ne trovis ŝin tiel agrabla (laŭ sia opinio) kiel Fraŭlino Dora Dufer, kiun li renkontis en Parizo, almenaŭ ŝatis ŝian karakteron, kaj ricevis multe da plezuro el la interparolado. Sed, se Fraŭlino Tod iam estus pensinta serioze pri Brown kiel estonta amanto, ŝi tuj ŝanĝiĝis post la foriro el la vagonaro. Kiel mi diris en la komenco de ĉi tiu libro, Brown estis preskaŭ senhara, sed pro tio, ke li permesis al la haroj ĉe la flankoj kreski tre longaj, kaj brosis tiujn longajn harojn trans la verton, li iomete sukcesis kaŝi la fakton de la senhareco. Je la okazo nun pritraktata, la vento, plifortiĝinte dum la tuta tago, blovis kiel uragano; ĝi kvazaŭ kuris post Brown, levis lian ĉapelon, kaj blovis la longajn harojn ĉiudirekten, je la granda amuzo de ĉiuj. Fraŭlino Tod lin rigardis kun teruro; ŝi tute elreviĝis, kaj neniam poste povis vidi la malfeliĉulon, ne pripensante lian absurdan aspekton je tiu momento. Kvankam Brown ne scias tion, li estas savita de unuiĝo kun la skota nacio per “la larĝeco de unu haro”. ĈAPITRO IX. “Ĉu io vin maltrankviligis, Jack?” demandis Brown, ekvidante, ke Morris sidas en profunda pensado, kun malfermita letero en la mano. “Iomete,” li respondis, transdonante la leteron al la amiko. “Mi timas, ke vi ankaŭ maltrankviliĝos. Legu mem.” Surprizita, kaj kun malagrabla sento, iom simila al malkuraĝo, Brown sidiĝis apud fenestro kaj legis la jenon:-- Kara Sinjoro Jack, Kun permeso de la patro, al kiu mi tuj montris vian leteron, mi faras ĉi tiun unuan sed nepre finan respondon; tial ke oni jam komencis priaranĝi mian edziniĝon kun Sinjoro Boileau, ne estus dece daŭrigi amindumon eĉ senkulpan kiel la nia. Vi diras ke vi min amas, sed, kredu min, Sinjoro, la sento kiun vi havas por mi ne estas la vera amo. Baldaŭ, certe, vi renkontos la belegan anglan floron, kiun la sorto speciale elektis por vi. Pri mi mem, mi ĉiam estimos vin, sed neniam povos vin ami pli ol frate. Estu kuraĝa, Sinjoro Jack, kaj baldaŭ vi estos danka ke la _petite Julie_ estas malpli malsaĝa ol vi. Ĉu vi konas Sinjorinon Snap? Anglino tiel nomita ĉeestis la lastan kunvenon de la Grupo, kaj petis informon pri Sinjoro Brown. Ŝajnas, ke ŝi legis en ĵurnalo pri la arestiĝo de Sinjoro Robinson, kaj la perilo uzita de Sinjoro Brown por lin liberigi. Ni donis al ŝi la nunan adreson de vi ĉiuj, kaj eble vi baldaŭ ricevos viziton de ŝi. Adiaŭ, Sinjoro Jack; mi ofte pripensados la karajn amikojn konitajn en la estinteco, el kiuj vi ĉiam havos specialan lokon. Por vi, kaj ankaŭ por viaj amikoj, la patro kaj mi sendas la plej korajn bondezirojn. La tagoj estu feliĉaj por vi, kaj ĉiam daŭrigu la studadon de la kara lingvo, por plaĉi al via unua instruistino, Julie Vallée. Leginte la leteron, Brown alproksimiĝis la amikon, kaj diris dolĉe: “Mi ne imagis, ke la afero estas tiel serioza; mi estas kortuŝita.” “Mil dankojn, Tom, sed ne pensu pri mi, ĉar Fraŭlino Vallée faris saĝan decidon. Pensu pri vi mem. Ĉu vi intencas atendi la alvenon de Sinjorino Snap, aŭ tuj foriri en Germanujon?” “Mi timas la vidvinon, kaj preferus forkuri ol restadi, sed mia afero, kompare kun la via, estas malgrava.” “Tute ne!” respondis Morris. “Fraŭlino Vallée decidis saĝe.” “Kial? Ĉu vi ne vere amas ŝin?” “Jes, kaj ne.” “Jes, kaj ne! Ne estu malsaĝulo.” “Mi ne estas malsaĝulo,” respondis Morris, varme. “Nu, kial do vi parolas tiamaniere?” “Mi amas ŝin, sed eble ne tiel tutkore, kiel oni devus ami fianĉinon. Jen la pozicio. Dum pli ol monato, ni babiladis kune, ni estis la plej bonaj geamikoj, kaj pro tio, ke mi estas eble tro sentema, okaze, mi diris al ŝi pli multe pri miaj sentoj, ol la vero postulis. Poste dank’ al via foriro, mi forkuris de ŝi eĉ sen adiaŭo. Mi ne sciis ĉu ŝi min amas aŭ ne; mi ne deziris, ke ŝi rigardu min kiel malhonorindulon, kaj, do, mi skribis por peti, ke ŝi edziniĝu kun mi.” “Kaj nun?” “Eble, mia fiereco estas vundita pli profunde ol la koro.” “Mi ĝojas pri tio,” respondis Brown, frapante Morris, plenmane, sur la dorso. “Kaj pri Sinjorino Snap?” demandis Morris. “Mi deziras viziti Germanujon,” respondis Brown. “Ankaŭ mi,” diris la alia. “Sed mi timas, ke Charlie ne estos preta...” Morris neniam finis la frazon, ĉar je tio, laŭta bruo okazis ekstere, kaj Brown kaj Morris eliris kune por sciiĝi pri ĝi. Ŝajnis, ke Robinson, kune kun artisto loĝanta en la sama hotelo, pasigis la tagon en aŭtomobilo veturante tra la najbara kamparo, kaj, tial ke la veturigisto tro trinkis, Robinson mem ludis la rolon de direktisto dum la reveno; sed, forgesinte, ke en Belgujo oni devas veturi kaj rajdi sur la dekstra flanko de la stratoj anstataŭ iri laŭlonge la maldekstran kiel en Anglujo, li tuj kaŭzis multe da konfuzado, kaj eĉ kelkajn malgravajn akcidentojn. Rezultis, do, ke malantaŭ la aŭtomobilo kuris procesio de veturiloj, ekscititaj policanoj, scivolemuloj, k.t.p. Ne nur longa klarigo, sed donaco de kelkaj oraj moneroj al la policanoj estis necesaj, antaŭ ol la afero estis kontentige aranĝita. Sed, eĉ post la foriro de la policanoj, Robinson ne estis tute bonhumora. “La Belgoj estas stultuloj!” li diris al la amikoj. “Imagu tian malsaĝan regulon pri la stratirado! Kial ili ne povas veturi ĉe la maldekstra flanko, same kiel en Anglujo?” li demandis kolere. “Kiam oni estas en Romo, oni devas fari kiel la...” komencis Morris. “Ni ne estas en Romo,” interrompis Robinson. “Tiu ĉi afero havas nenian rilaton kun Romo.” “La rimarko taŭgas egale al la nuna okazo. Estante fremdulo, vi...” “Fremdulo!” diris Robinson. “Certe,” respondis Morris. “Dum nia restado eksterlande, ni ĉiuj estas fremduloj, kompreneble, kaj devas konformiĝi al la reguloj faritaj de la enlanduloj.” “Ne prediku plu,” diris Robinson, “mi jam aŭskultis sufiĉe, kaj ankaŭ restadis pli longe en ĉi tiu lando, ol mi dezirus. Ĉu plaĉos al vi, aŭ ne, mi foriros hodiaŭ vespere.” “Ne eble,” gaje diris Brown, palpebrumante Morris. “Tute egale, mi foriros.” “Ne estas tute oportune,” diris Morris, “sed por plaĉi al vi, Charlie, ni foriros eĉ antaŭ la vespermanĝo.” “Dankon,” respondis Robinson, “sed tio ne kontentigos min. Post la vespermanĝo estos sufiĉe frue por mi. Sed kien iri?” _“Nach Frankfurt!”_ respondis Morris. “Nakfrankfort! Kie estas?” “Mi parolis germane,” klarigis Morris. “Efektive! En la estonteco, havu la bonecon ekzerci vian nekompreneblan lingvaĉon je iu alia malsaĝulo.” “Volonte,” respondis Morris, “sed kie mi povus lin trovi?” “Ne plu babiladu, kaj venu tagmanĝi,” petegis Brown, timante la alvenon de sia _bête noire_, Sinjorino Snap. Kelkajn horojn pli malfrue, la tri amikoj dormis en la rapida vagonaro kiu veturigis ilin al Kolonjo. Alveninte ĉe la landlimo de Germanujo, ili ricevis viziton de doganoficisto, kiu vekis Robinson, kaj faris al li la kutimajn demandojn. Ĉi tiu, ne kompreninte unu vorton, piedfrapis Morris, kaj tuj reendormiĝis. Morris vekiĝis kun vera sento de doloro, ĉirkaŭrigardis, kaj, vidante la oficiston antaŭ si, kompreneble kredis sin piedfrapita de tiu senkulpa homo, kaj ekkriis indigne: “Vi, malbenita idiotulo! Kial vi tion faris?” La flegma kaj dormema Germano respondis ĝentile: “Ĉu vi havas ion por deklari, sinjoro?” Jen netransirebla barilo. Morris, kvankam li diligente studadis la germanan lingvon, tute ne komprenis tion, kion diris la enlandulo, kaj tuj trovis, ke estas unu afero _kredi_, ke oni scias fremdan lingvon, kaj alia afero uzi ĝin _praktike_. Post momenta silento, la oficisto ripetis la demandon, kaj aldiris: _“Sprechen Sie Deutsch?”_ “Ne,” respondis Morris, kun humileco; li ne kuraĝis respondi jese, timante la rezulton. _“Parlez-vous français?”_ “Ne,” ripetis Morris. _“Habla Usted Español?”_ “Ne,” _“Parlate Italiano?”_ “Tute ne,” diris Morris, aldirante: _“Do you speak english?”_ “Ne,” respondis la Germano. “Ĉu vi parolas Esperante?” daŭrigis Morris, preskaŭ sen espero. “Jes, jes,” ekkriis la oficisto, forlasante la unuan fojon sian flegmecon; kaj tiam la du interbabiladis entuziasme dum la sekvantaj dek minutoj. Antaŭ ol eliri la kupeon, la Germano metis la aprobsignon sur ĉiujn pakaĵojn de la Angloj, ne farinte pluajn demandojn pri tabako kaj aliaj imposteblaj komercaĵoj. Alveninte en Kolonjo, Morris spertis multajn malfacilaĵojn, penante trovi la vagonaron por Frankfurt; ĉar, kvankam ĉe tiu bela stacidomo ekzistas bone ellaborita sistemo, per kiu la vojaĝantoj povas sciiĝi pri ĉiuj vagonaroj, ĝi estas nekomprenebla por iu ajn krom Germano. Fine, tamen, li trovis portiston kiu, ŝajne, komprenis lian demandon: _“Wo ist der Zug nach Frankfurt?”_ Kaj, enirante komfortan kupeon, kaj esperante denove ĝui iom da dormo, li estis devigita aŭskulti la sarkasmajn rimarkojn de la du amikoj, kiuj lin demandis kial li ne kondukis kun si la “Panjon”; kial li ne lernis la germanan lingvon anstataŭ pasigi la tempon fanfaronante pri scio kiun li tute ne posedis; kaj kiamaniere li proponas fari la necesajn aranĝojn pri hoteloj, konstatinte, ke li eĉ ne povas trovi vagonaron al bone konata urbo? Ili alvenis en Frankfurt, lacaj, malbonhumoraj, kaj malsataj, sed, kvankam feliĉe Morris trovis portiston kiu parolis angle, ĉi tiu tuj forigis lian ĝojon, sciigante ke estas tute ne eble havigi litojn. Estis nenio farebla krom reiri ĝis Mainz, kie ili alvenis je la tria matene. Elirinte la tiean stacidomon, ili trovis omnibuson, en kiun ili sidiĝis por veturi al la hotelo _Karpfen_. Tamen, anstataŭ tuj forveturi, la veturigisto komencis, per helpo de kelkaj portistoj, levi tri grandegajn kestojn sur la imperialon de la veturilo. Timante, ke ilia pezo nepre faligos ilin tra la tegmenton, kaj ke ili mem subpremiĝos per la ruinaĵoj, la Angloj eliris rapide, kaj Morris ekkriis al la surprizitaj Germanoj: _“Was ist das?”_ _“Hüte,”_ respondis la veturigisto, forte tirante la ŝnuron per kiu la homoj levis la keston. _“Hüte!”_ ripetis Morris. “_Hüte!_ la vorto estas bone konata al mi, sed mi forgesas tion, kion ĝi signifas. _‘Hüte!’_ Ho! Mi nun rememoras. Eniru la veturilon, la kestoj enhavas ĉapelojn kaj estas, do, tute malpezaj.” Kaj, post veturado de kelkaj minutoj, tra malbone pavimitaj kaj nelumigitaj stratoj, ili alvenis la hotelon, kaj, manĝinte ĉion, kion la noktportisto povis servi al ili je tiu neoportuna horo, ili suprenrampis al siaj dormĉambroj, kaj endormiĝis, eĉ ne ripetinte siajn preĝojn. ĈAPITRO X. Pasiginte semajnon en Mainz kaj la ĉirkaŭaĵo, la amikoj suriris Rejnan vaporŝipon por ĝui la belajn vidindaĵojn, kiuj disvolviĝas dum vojaĝo laŭlonge tiun mondfaman riveron. La vetero estis bonega, kaj eĉ Robinson unuahore entuziasme ĉirkaŭrigardis; poste, dezirante pli ekscitan okupon, li vagis malpacience de unu parto de la ŝipo al alia, ĝis la momento kiam estis anoncite ke la tagmanĝo estas preta. Neniam antaŭe li partoprenis pli bonan manĝon, tial ke, krom la fakto ke troviĝis bongustaĵoj sur la tablo, li havis kiel kunmanĝantojn tre ĝentilan hispanan sinjoron kun lia belega filino. Dume, nia amiko Brown, sidante en komforta ferdekseĝo, kun la amata pipo inter la lipoj, ŝajnis tre feliĉa, kvankam--eble _ĉar_--liaj pensoj ne estis fiksataj ekskluzive je la ĉiam ŝanĝiĝanta panoramo. De post lia foriro el Francujo, li revis pli kaj pli ofte pri la bela Dora Dufer, kaj dum la nuna vojaĝo li sopiris sciiĝi, ĉu ŝi plenumis promeson faritan al li en Parizo, sendi leteron _poste restante_ al Kolonjo. Pri Morris, ĉu estas necese diri ke li konatiĝis kun bela fraŭlino? Ŝi estis Vienanino, kaj akceptis lian proponon priskribi la malnovajn kaj ruiniĝintajn kastelojn, kiuj staris inter la belaj vinberejoj borderantaj la riveron. Ludinte sufiĉe longe la rolon de gvidisto, li daŭrigis la interparolon laŭ sia plej ŝatata rolo--tiu de amindumanto. Ĉar li ĉiam ludis laŭ regule aranĝita metodo, ŝi, kiu deziras sciiĝi pri lia plej nova “prezentado”, povos relegi la specimenon jam skribitan en antaŭa ĉapitro. Mi diras “ŝi”, ĉar mi imagas ke nur _virino_ estos sufiĉe scivolema. Ke li ne tute permesis la herbon kreski sub siaj piedoj--(la metaforo estas malbona rilate al homo sur ŝipo, sed mi rifuzis ŝanĝi ĝin, ĉar nuntempe, miksitaj metaforoj kaj anakronismoj troviĝas en ĉiuj laŭmodaj verkoj)--estas certe; ĉar antaŭ ol diri “adiaŭ”, la fraŭlino asertis ke ŝi ne plu kredos la ĝenerale akceptitan diron pri la “malvarmsangeco” de Angloj. Morris respondis ĝentile, ke tia diro ĝis tiam estus priskribinta lin prave, sed ke ŝia beleco kaŭzis lin forĵeti la kutiman indiferentecon, kaj ke lia sango varmiĝis per la fajro de ŝiaj belaj okuloj. * * * * * Tiun vesperon la Angloj vespermanĝis ĉe la hotelo _Dom_ en Kolonjo, kaj estis Robinson kiu demandis: “Kien vi proponas iri poste?” “Berlinon, se tio plaĉos al vi,” respondis Morris. “Ni povus foriri la dekkvinan, resti kelkajn tagojn en la ĉefurbo, kaj poste reiri hejmen tra Nederlando.” “Tre bone,” diris Brown. “Mi povos do viziti Amsterdamon, laŭ mia de longe sentita deziro.” “Akceptite unuvoĉe,” aldiris Robinson, leviĝante, “kaj nun, kian programon vi havas por pasigi la vesperon?” “Ni iru poŝtoficejen por ricevi niajn leterojn,” respondis Brown, kulpe ruĝiĝante. “Malbonulo,” ekkriis Robinson, “ĉu vi rompis alian koron?” “Mi, ankaŭ, atendas leterojn,” interrompis Morris. “Estus miraklo alie,” diris Robinson; “ni iru.” Ĉiuj trovis ke granda nombro da leteroj atendas ilin ĉe la poŝtoficejo, sed Brown kaj Morris, ekvidinte la skribaĵojn sur kelkaj, enpoŝigis ilin, ŝajnigante, ke ili estas malgravaj. Tamen, unu post la alia, baldaŭ ili plendis al Robinson pri laciĝo, kaj je la deka horo petis permeson reiri en la hotelon. “Mi tute komprenas,” respondis Robinson, sarkasme. “Iru kaj legu viajn malsaĝajn amleterojn, kondiĉe ke vi ne deziru, ke mi iru ankaŭ por ilin aŭskulti.” Protestante pri la malpravaj konkludoj de la amiko, Brown kaj Morris forlasis lin, kaj post kelkaj minutoj troviĝis en siaj propraj dormĉambroj, kie la tralego de la ricevitaj leteroj ne longe prokrastiĝis. Ni rigardu super la ŝultro de Brown, kaj vidu tion, kio kaŭzis lian feliĉan rideton. Du paĝojn li jam turnis, tial ni nur povas legi la lastajn frazojn: ... se vere vi la veron diris, kaj estas vere ke vi volas min denove renkonti, vi estos en Ostendo je la dekkvina, kaj vi povos vidi min ĝuste je la tria antaŭ la kazino. Ne estu malfrue, ĉar eĉ iom da tempo mi ne ŝatas atendi. Pri ĉi tiu letero la onklino ne scias. Ĝis la revido, Dora Dufer. Leginte tion, “maljuna” Brown, la malŝatanto de ĉiuj virinoj, permesis la amatan pipon fali teren, por lippremi la leteron. Nu, ni iru piedpinte en la ĉambron de Morris, por vidi, kion li faras. Facile estas diveni, ke la ricevitaj novaĵoj estas bonaj, ĉar lia vizaĝo ankaŭ estas lumigita, kaj la okuloj brilas ĝoje. Jen paĝo el la letero kiun li legas: ... la patro estas tre kontenta pri la laboro, kiun vi faris en Parizo, kaj, kiel prezidanto de la Asocio de Antikvistoj, li intencas proponi, ke vi ricevu pligrandigitan salajron. Li ankaŭ ne plu malpermesas, ke mi rigardu vin kiel fianĉon. Ĉu tio vin surprizas? Ĉu vi kredis vere ke mi rifuzis “vian manon kaj koron” pro tio, ke mi ne amas vin? Malsaĝa knabo! mia koro estis ĉiam la via. Se vi ankoraŭ ne estas forgesinta min, kaj ankoraŭ ne ĉesis min ami, renkontu min antaŭ la kazino en Ostendo, je la tria posttagmeze, ĵaŭdon la dekkvinan. Poste, mi alkondukos vin al la patro, kiu imagos--la karulo--ke la hazardo kunvenigis nin. Ĉiam la via, May. “Mi vidos ŝin ĵaŭdon,” murmuris Morris, “ĉu estas eble? Ĉu tiom da ĝojo povas ekzisti en la mondo? Kaj mi pensis ke ŝi ne amas min. Mi penis ŝin forgesi per la amindumado de aliaj fraŭlinoj, kaj eĉ proponis edziĝi kun Julie. Oh, Julie! kia saĝulino vi estas! Vi antaŭdiris la veron, skribante al mi pri la angla floro kiun la sorto elektos por mi. Ĵaŭdon!” li daŭrigis, eltirante taglibreton el la poŝo, kaj malferminte ĝin, li ekkriis: “La dekkvinan! Tiu estas la dato aranĝita por iri Berlinon! Se mi penos klarigi la aferon al la aliaj, ili ne kredos pri la graveco kaj sincereco de ĝi. Mi sekvos la ekzemplon de Tom, vojaĝos Ostendon, kaj faros klarigojn poste.” Sciiĝinte pri liaj aferoj, ni nun sekvu Robinson; sed, en kiu direkto? Unue, ni iru en la _Flora Garden_, tial ke la Hispanoj, tagmanĝante sur la ŝipo, esprimis deziron ĉeesti la tiean koncerton. La vespero estas varma kaj belega, kaj granda amaso da vizitantoj promenadas inter la belaj floraĵoj; sed ne profitus esti aŭtoro, se oni ne estus sufiĉe lerta por trovi laŭvole unu el siaj propraj kreitaĵoj, tial ne estos malfacila afero meti la manon sur la Anglon. Ha, jen li jam estas, ŝajnigante sin senĝena, sed fakte serĉante iun, kiu ĝis nun ne aperis. Ni alvenas oportune, ĉar lia atento estas ĵus alvokita al disputo inter kelkaj ebriaj junuloj, al kiuj Robinson tuj alproksimiĝas por vidi la “sporton”. Dum la sekvanta tumulto, maljuna sinjoro estas faligita teren de unu el la malpaculoj. Vidinte tion, Robinson, ĉiam preta por partopreni en bataleto, unue helpis la sinjoron leviĝi, kaj due, petinte la atakinton ke li sin defendu, komencis lin pugnobati laŭ la plej moderna metodo. La afero ne daŭris longe, ĉar baldaŭ policanoj alvenis por disigi la kunbatalantojn. Je tio, la maljunulo alproksimiĝis al Robinson por lin danki pro lia protekto, sed li tuj eltrovis ke ili jam konatiĝis. “Sinjoro Robinson!” ekkriis la maljunulo surprizite. “Sinjoro Manuel!” respondis Robinson ĝoje. Vere, la mondo estas tre malgranda loko, kaj tion pensis la Anglo en tiu momento, trovante, ke la sinjoro al kiu li faris helpon estas, efektive, la Hispano kun kiu li tagmanĝis surŝipe, antaŭ kelkaj horoj. Sinjoro Manuel petis, ke Robinson akompanu lin kaj la filinon--kiu tiam venis por aldoni siajn dankojn al tiuj de la patro--ĝis lia hotelo. Unue Robinson ruze senkulpigis sin pro la malfrua horo, sed oni kontraŭstaris liajn argumentojn, kaj fine la tri kunveturis al la _Monopole_. La leganto jam divenis ke la Hispanoj parolis angle, alie nia amiko ne estus denove renkontinta ilin kun tiom da plezuro. Dum la babilado en la hotelo, li sciiĝis, ke ili faras rondvojaĝon, kaj, post vizito al Ostendo, intencas pasigi kelkajn semajnojn en Anglujo, antaŭ ol reiri hejmen. “Nia programo ne estas tute fiksita,” diris Sinjoro Manuel, “esceptinte ke ni volas esti en Ostendo je la dekkvina por vidi la “Batalo de Floroj”, kiu tiam okazos.” Robinson pripensadis tion dum la fino de la vespero, dezirante rerenkonti siajn novajn amikojn, aŭ, pliĝuste, la ĉarman Isabelon, kiu jam kreis “novan senton” en lia koro. Sed li timis tion, kion dirus la amikoj, se li anoncus sian intencon iri Ostendon anstataŭ Berlinon. Fine, la momento alvenis por diri “adiaŭ”, kaj kiam la patro esprimis esperon, ke ili renkontiĝos denove en Anglujo, Robinson diris mallaŭte al la fraŭlino: “Kial ne en Ostendo?” “Vi ĝin deziras?” demandis ŝi ridetante. “Tutkore!” li respondis. “Ni ne ankoraŭ decidis pri hotelo; sed atendu min antaŭ la kazino ĵaŭdon.” “Je kioma horo?” “Je la tria!” diris ŝi. “Mi estos tie; ĝis tiam, adiaŭ!” ĈAPITRO XI. Estis la dekkvina, sed, anstataŭ belega, brila kaj korinspiranta tago, kian postulas “Batalo de Floroj”, ŝajnis ke lia moŝto “J.P.”[2] intencas subakvigi la teron ĝis la lasta guteto da pluvo. Efektive, pluvis, ne guton post guto laŭ kutimo, sed amase, kiel akvofalo. Tra fenestroj de hoteloj, pensionoj, domoj kaj dometoj, multege da vizitantoj rigardis ĉagrene kaj malpacience. Simpation ni sentas por ĉiuj, sed aparte por la tri paroj da gejunuloj, kiuj aranĝis rendevuojn dum tiu tago. La tri Angloj jam alvenis Ostendon. Certe, spaco mankas por detale rakonti la diversajn pretekstojn iliajn por sin reciproke eviti dum la antaŭa tago. Sufiĉas diri, ke ĉiu, decidinte iri Ostendon sen ia antaŭsciigo al la aliaj, pagis sian hotelan kalkulon, sekrete ŝteliris el la hotelo, kaj veturis per la frumatena ekspreso, kredante, ke la aliaj iros Berlinon kelkajn horojn poste. Eble, ili estus vidintaj unu la aliajn je la foriro el la stacidomo en Ostendo, se la terura vetero ne estus deviginta ilin ensalti en la plej proksimajn veturilojn. Ni sciiĝis de “Hamleto” ke “Diaĵo direktas nian sorton, eĉ se ni mem de la celo malproksimiĝas”. Disputi kontraŭ tio mi ne havas la deziron, sed mi povas konstati, ke ankaŭ ekzistas “diableto”, kiu gajigas sin pro la malfeliĉoj de gejunuloj, kaj tiu malbonuleto nepre atendis la alvenon de la Angloj en la fama marborda urbo. Alie, kial okazis, ke Brown veturis al la hotelo _Continental_, kie loĝis la amatino de Morris; ke Robinson iris al la _Royal Palace_, kie estis la amatino de Brown; kaj ke Morris luis ĉambron en la hotelo elektita de Sinjoro Manuel kaj lia filino, por kiu Robinson jam havis tiajn agrablajn sentojn? Dank’ al ĉi tiuj cirkonstancoj, la tri Angloj, estante en diversaj hoteloj, pasigis kelkajn horojn malpacience atendante la aranĝitajn rendevuojn. Kiom da fojoj ili malbenis la veteron, timante ke pro ĝi la amatino ne venos al la kazino, ne estus eble konstati; sed estas certe, ke eĉ dum unu momento, neniu el ili imagis, ke la aliaj estas efektive en la sama urbo kaj okupas sin pri la “sama ludo”. Fine, la ŝajne rampantaj fingroj de la horloĝoj alproksimiĝis la duonon post la dua, kiam, kvazaŭ laŭ antaŭe aranĝita signalo, la tri Angloj eliris siajn hotelojn kaj marŝis rapide al la kazino. Oni kompreneble supozus, ke alveninte tien, ili tuj renkontiĝus, sed tio ne okazis. Por diri la veron, ĉiu estis okupata ekskluzive per la pensado pri sia serĉatino, ripetante la vortojn: “Ĉu la vetero malhelpos ŝian alvenon, aŭ ĉu la amo enpelos ŝin en miajn brakojn?” Unu fojon Morris efektive tuŝis la manikon de Brown, sed la okuloj de ambaŭ estis algluitaj al du virinoj, kiuj samtempe ilin alproksimiĝis; tamen, anstataŭ la dezirataj belulinoj, troviĝis du kompatindaj baletistinoj, rapidantaj hejmen por ŝanĝi la malsekajn vestojn. Antaŭ kelkaj centjaroj, saĝulo diris, ke nenio absolute malbona ekzistas sur la tero. Pri tio mi ne deziras disputi, sed subtenon por tia konstato oni povus facile trovi. Ekzemple, ĉiuj legantoj aŭdis la mondfaman anekdoton pri la ovo de la subpastro, kiu estis freŝa “en partoj”, kaj pluan subtenon ni trovas en la konduto de “J.P.”, kiu, je la priskribita okazo, kelkajn minutojn antaŭ la tria returnis ĉiujn kranojn, kaj forportis ĉiujn akvumilojn por ĉesigi la pluvon. Tiam, la malhelaj nuboj disvolviĝis, kaj la suno reaperis sur bluega ĉielo. Ĉiuj pordoj malfermiĝis, kaj la muzikistaro plenigis la aeron per gaja kaj ĉarma valsmuziko. Ombreloj, surtutoj, makintoŝoj malaperis, kaj estis anstataŭitaj de la belaj roboj de virinoj, kaj somerblankaj aŭ malpezaj vestaĵoj de la malpli agrabla duono de la homaro. Vere, aliformiĝo okazis, kaj kun ĝi alvenis tri fraŭlinoj, al kiuj alproksimiĝis la tri amikoj, eltrovante la amatinojn kaj unu la alian samtempe. La ekkrioj de surprizo kaj miro faritaj dum la sekvanta konfuzo povas esti pli bone imagataj ol priskribataj, ĉar, certe, ne estus interese plene citi la interparolon, kiu estis de la jena speco: Brown: } Morris: } Karulino mia!!--Kio, je diablo!!! De kie _vi_ venis? Robinson: } Fraŭlino Dufer: } Fraŭlino Manuel: } Vi do venis!!... Ho, karulino!!... Kia Fraŭlino Hastings: } feliĉa renkontiĝo! La mondo estas tre malgranda loko, kiel mi montros. La Hispanoj havas proverbon, _“Lo que hace el loco a la derreria, hace el sabio a la primeria”_, kiu signifas ke “tio, kion faras la malsaĝulo fine, la saĝulo faras komence”. Sendube, en tiu ĉi momento, mi ludas la rolon de malsaĝulo, ĉar mi devas klarigi tion, kion saĝulo estus klariginta antaŭ kelkaj ĉapitroj; tio estas, ke la tri fraŭlinoj pri kiuj, per la strangaj funkciadoj de la sorto, la Angloj interesiĝis, estis, antaŭ kelkaj jaroj, lernantinoj ĉe la sama lernejo en Svislando. Se mi estus farinta tiun sciigon pli frue, mi estus evitinta la neverŝajnecon, kiu nun penetras mian verkon, ĉar mi estas devigata konfesi, ke la hazarda renkontiĝo de ses gejunuloj, ĉiuj konantaj unu la aliajn, estas tute neordinara, kaj mi nur povas citi alian proverbon ankaŭ hispanan, por min defendi; _“Lo que no acaece en un año, acaece en un rato”_, kiu signifas: “Afero, kiu eble ne okazus dum jaro, povus okazi dum du minutoj”. Mi esperas, ke la suprecititaj tradukoj estas pravaj; mi dubas iomete ĉar mia scio de la hispana lingvo estas tre malgranda (fakte, mi devas konfesi, ke mi kopiis la originalajn proverbojn el “Kolekto da Citaĵoj”, por impresi la leganton favore pri mia klereco). Post ĉi tiu ĉirkaŭparolo, kiu ebligis al la Angloj ke ili faru la demandojn kaj klarigojn pri sia ĉeesto en Ostendo, kaj al la fraŭlinoj, ke ili interŝanĝu opiniojn pri siaj ĉapeloj, mi povas daŭrigi la rakonton pri iliaj aferoj. Sed ne estas facile, eĉ por aŭtoro tiel lerta kiel mi, priskribi la amhistoriojn de tri diversaj paroj, okazantajn samtempe; tamen, ĉar mi eble ofendus kelkajn el miaj legantinoj se mi evitus la taskon, mi klopodos laŭ mia povo, kvankam, al afero tiel grava, mi nepre devas dediĉi novan ĉapitron. ĈAPITRO XII. Sceno unua: Imagu bele brilan lunon supre; larĝan maron el arĝentaj ondoj, senĉese moviĝantaj antaŭ la okuloj; dolĉan someran venteton murmurantan en la oreloj, kaj grandan palmarbon, sub kies folioj troviĝas du geamantoj, kiuj sin rigardas plenvizaĝe, kaj sidas kune, maneton en mano. “Sed, amante min,” diris la junulo, “kial vi rifuzis edziniĝi kun mi?” “Ĉu vi forgesas ke la neo de virino signifas jeson?” respondis la knabino. “Vi ankaŭ rifuzis vidi min,” daŭrigis li. “Eble mia hararo estis malordigita per pingloj,” ŝi respondis gaje. “Vi rifuzis vidi min, kaj mi foriris en malespero.” “La poeto diras, ke la amo povas esperi, eĉ kiam la racio suferas pro malespero,” diris la knabino. “Sciante, ke vi amas min, karulino,” diris li, “mi neniam malesperos plu.” “Supozu, Jack,” ŝi ruze demandis, “supozu ke, post ĉio, la patro rifuzus sian konsenton?” “Mi tiam laborus pacience kaj diligente por plaĉi lin, atendante ĝis lia opinio pri mi pliboniĝos.” “Jes, aŭ vi forirus denove por amuziĝi per aliaj knabinoj, kiel en la lastaj monatoj,” sugestis ŝi. “Karulino mia!” li ekkriis pasie, “mi certigas vin, ke neniam dum mia tuta vivo...” “Fraŭlino Dufer, tute ne sciante, ke mi konas vin, sciigis al mi, per letero sendita el Parizo, ke vi enamiĝis je...” “Estas mensogo!” interrompis la junulo. “Kio estas?” ŝi demandis. “Tio, kion vi intencis diri.” “Sed, ĝin ne aŭdinte, Jack, kiel vi scias?” “Mi povas imagi!” li respondis. “Kian ĉarmon Tom Brown trovas ĉe ŝi, mi ne sukcesas diveni. Komparita kun mia May, ŝi estas statuo el ŝtono, dum vi estas la naturo mem. Ŝi havas nek belecon, nek spritecon, nek laŭmodecon.” “Eble, via amiko ne deziras edziĝi pro amo.” “Sed ŝi ne estas tre riĉa!” “Mi supozas, ke li nur serĉas la simpation.” “Nu, li do havos la mian,” respondis la junulo forte. Tiel bruliginte la reputacion de Fraŭlino Dufer sur la altaro de sia propra amo, li reiris hotelen. La patro, laŭ la peto de la junulo, ricevis lin en privata ĉambro. “Profesoro,” li ekkriis, ferminte la pordon, “mi amas vian filinon tutkore. Ĉu vi permesos ke mi...” “Mia kara knabo,” interrompis la profesoro, “iru al ŝi, kaj parolu pri viaj sentoj en ŝiajn orelojn.” “Dankon, koran dankon, kara profesoro, sed tio ne estas necesa, ĉar ŝi jam konsentis.” “Ŝi konsentis?” respondis la profesoro surprizite. “Efektive! Kial do vi venis al mi?” “Ŝi nur konsentis kondiĉe ke vi aprobas.” “Ke mi aprobas!! Jes, jes, mi tute komprenas tion; sed, se mi malkonsentus, ne plu estus paco en mia vivo. May estas bona knabino, la plej bona filino en la tuta mondo kiam ĉio plaĉas al ŝi, sed alie, ŝi... nu, tiam ŝi similas la tutan inan sekson. Nun, foriru; igu ŝin feliĉa, kaj vi meritos ĉiujn miajn benojn. Ne forgesu la vortojn de la fama Talleyrand: ‘La amo estas realaĵo, kiu naskiĝis el la feina regno de romanoj.’ Tial gardu ĝin zorge.” * * * * * Sceno dua: Ostendo, je la dekunua matene, la sekvintan tagon. Trankvila maro, sub sennuba ĉielo, gajigas amason da homoj, kiuj senĉese kaj feliĉe naĝadas, vadadas, babiladas, ridadas; rememorigante min pri la bone konataj vortoj de Zamenhof: ...“ili faras en konsento unu grandan rondon familian.” Sed malfeliĉe, ĉiuj ne ankoraŭ komprenas unu la alian. Ekzemple, rigardu la kompatindan fremdulon tie; li jam finis sian naĝon kaj evidente multe deziras forlasi la akvon por revestiĝi, sed, estante miopulo, li ne povas vidi sufiĉe bone sen la okulvitroj, kaj serĉas vane sian banveturilon. Kion fari? Al kiu sin turni? De kiu havigi informon? Li prezentas al ĉiuj bildon de malfeliĉeco, ĉar liaj longaj haroj kiuj ordinare kovras la senharan verton de lia kapo, kunpendiĝas laŭlonge la maldekstran vangon, kaŭzante multe da amuzo al ĉiuj rigardantoj. De unu baniĝanto al alia li vadas, demandante: “Kie estas la banveturilo, numero tricent okdek kvin?” Neniu ŝajnas kompreni la peton, ĝis li ĝin faras al malicema knabo, kiu tuj montras al li unu kiun li scias okupata de maljunulino. Dankinte la knabon, la fremdulo iras kiel eble plej rapide al la montrita veturilo, sekvata de la knabo kune kun kelkaj amikoj, kiujn li jam sciigis pri sia ŝerco. Nedubante, ke la veturilo estas lia, la viro enpuŝas la pordon por eniri, kiam laŭta ekkrio de indigno kaj alarmo, farita de ina voĉo, penetras la aeron. Samtempe, la sekvantoj altiras la atenton de ĉiuj apuduloj, kriante: “Kanajlo! Venu el tiu virina banveturilo!!” Amaso da scivolemuloj tuj ĉirkaŭas la malfeliĉan kaj senkulpan viron, nomante lin “Kanajlo”, “Fripono”, “Ŝtelisto”, kaj aliaj similaj, sed egale nemerititaj nomoj. Kion fari aŭ kien iri, li tute ne scias, sed lia “taso”, jam plena ĝis la supro per mizero, superfluas kiam el la amaso bone konata voĉo ekkrias: “Kara Sinjoro Brown, mi fine vin trovis!” Aŭdinte tiun voĉon, la neforgeseblan voĉon de la vidvino, Sinjorino Snap, nia amiko Brown (ĉar tiel nomiĝis la fremdulo, kies malfeliĉaĵojn mi ĵus priskribis) ricevis tian kuraĝon, kia ofte naskiĝas el ekstrema teruro, faris vojon perforte tra la amaso, kaj kuris rapide al sia hotelo, tute forlasinte siajn vestojn kaj posedaĵojn al la sorto, aŭ pli ĝuste al la honesteco de la posedanto de la banveturiloj... Brown neniam revidis ilin. Post duonhoro, li reaperis vestita per aliaj vestoj, petis ke oni alkondukigu fiakron, kaj diris al la direktisto, “Iru hotelon _Royal Palace_!” Tien alveninte, li petis ke oni anoncu lian nomon al Sinjorino Dufer. “Sinjorino Dufer ne estas en la hotelo,” respondis kelnero, post kelkaj minutoj, “sed Fraŭlino Dufer akceptos vin se vi venos kun mi.” Certe, la sorto decidis rekompenci Brown por la mizero kiun li suferis dum la ĵus pasinta horo. Sekvinte la kelneron en la privatan salonon de la Duferoj, li tuj alproksimiĝis al la fraŭlino, kaj sen ia rimarko pri ŝia sano, pri la onklino, aŭ pri la vetero (laŭ la ordinara kutimo de la Angloj), li ekkaptis ŝian manon, premante ĝin tiel forte ke ŝi preskaŭ estis devigata ekkrii pro doloro, kaj diris timeme: “Mi volis vidi vian onklinon por peti, ke ŝi permesu, ke mi vidu vin. Malfeliĉe, ŝi ne estas ĉi tie, kaj mi vidas vin sen tia permeso.” “Ĉu la permeso estas tute necesa?” ŝi demandis ridetante. “Jes, ĉar mia nuna vizito havas gravan celon.” “Ĉu vere?” “Jes. Almenaŭ al mi.” “Kaj ankaŭ al mi,” ŝi respondis. “Al vi!” “Certe,” diris ŝi, ruĝiĝante, “ĉar ŝajnas eble, ke mi neniam plu povos uzi la manon.” “Ho, pardonu min,” petis Brown, liberigante la manon, “Ĉu vere mi vundis vin?” “Nur iomete,” ŝi respondis. “Estas nenio; sed nun diru, kial mi havas la plezuron de via vizito?” En la momento, kiam li eniris la salonon, la kuraĝo de Brown estis sufiĉe forta por supersalti ĉiujn bariloln, sed iom post iom ĝi tute nuliĝis, kaj anstataŭ kuraĝo lia koro nun enhavis nur timon. Paŝon post paŝo li malproksimiĝis de la fraŭlino, kvazaŭ li intencas forlasi ŝin tute. Efektive, li malfermis iomete la pordon por tion fari, kaj eble estus forkurinta se li ne estus rememorinta la voĉon de la vidvino. Tuj, lia kuraĝo revenis, kaj prenante denove la manon de la fraŭlino en la sian li diris: “Ĉu la nomo Brown plaĉas al vi?” “Jes,” ŝi respondis surprizite. “Mi amas tiun nomon multe, ĉar...” “Jes, jes,” li interrompis vive, “ĉar...?” “Ĉar mi povas elparoli ĝin tute facile, kaj tio ne ĉiam okazas je la anglaj vortoj.” “Ĉu vi preferas la vorton ‘Brown’ al ‘Dufer’?” li demandis. Divenante la signifon de la demando, ŝi respondis mallaŭte: “_ne_ la _vorton_!” “Tio estas domaĝo,” li diris serioze, “ĉar estonte vi devos tiel nomiĝi.” Rigardante lin timeme, la nederlanda knabino murmuris: “Mi ne preferas la vorton ‘Brown’ al ‘Dufer’, sed mi amas Brown mem pli bone ol min.” “Ĉu vi vere amas min?” li demandis ĝoje. _“Ja, ja,”_ ŝi respondis dolĉe. _“Ja,”_ li ripetis, “Dio mia! Kial mi neniam studis la nederlandan lingvon? Ĉu ‘ja’ signifas ‘jes’ aŭ ĉu ĝi signifas ‘ne’?” “Jes,” diris ŝi ridante. “Signifas ‘ne’?” “Ne, ĝi signifas ‘jes’, kaj mi...” Sed ŝi ne povis daŭrigi la parolon, ĉar Brown altiris ŝin al la koro, kaj premis longan, dolĉan kison sur ŝiajn lipojn, laŭ la plej aprobita maniero, kvankam li neniam antaŭe praktikis tian agon, nek eĉ studis ĝin per kurso de “Lernejo de Korespondado”. * * * * * Sceno tria: Salono de la hotelo _Continental_. Sidante ĉe teo-tablo, du fraŭlinoj parolas gaje kaj senĉese. “El la tuta mondo, mi estas la plej feliĉa knabino,” diris unu. “Krom mi!” respondis emfaze la alia. “Kaj mia Jack estas la plej lerta, nobla kaj belega viro el...” “Krom mia Tom.” “La ringo, kiun li metis sur ĉi tiun fingron, estas la plej ĉarma...” “Krom la mia,” denove interrompis la amikino. Malgraŭ tiaj interrompoj, ne okazis vere serioza malkontentiĝo inter ili, tial ke neniu el ili aŭskultis tion, kion diris la alia. Ĉiu havis siajn proprajn pensojn, kiuj rilatis sole al la amato kaj ŝi mem. Je tiu punkto de la interparolado, kelnero eniris la salonon kaj anoncis: “Fraŭlino Manuel.” Vidante ŝin, la du fraŭlinoj tuj kuris al ŝi, kaj, kaptante ŝiajn manojn, ekkriis unuvoĉe: “Gratulu min, karulino mia!” “Pri kio?” demandis la vizitantino, surprizite. “Pri mia fianĉiĝo,” respondis la aliaj samtempe. “Ĉu estas eble ke vi ambaŭ fianĉiĝis?” “Jes, jes.” “Kun kiuj?” “Kun Jack!” “Kun Tom!” “Kompreneble,” ili respondis gaje, en dueto. Sed tiu deklaro ne havis la atenditan rezulton, ĉar anstataŭ gratuli, karesi, kaj paroli dolĉajn vortojn de plezuro kaj kontentiĝo en la orelojn de siaj amikinoj, Fraŭlino Manuel subite ĵetis sin sur sofon, kaj ploris kvazaŭ ŝia koro estus krevonta. Unue, ili vane penis konsoli ŝin, sed post iom da tempo ŝi trankviliĝis denove, kaj respondis iliajn petojn pri la kaŭzo de sia doloro. Ŝajnis, ke ŝi ankaŭ ricevis proponon pri edziĝo. “De kiu?” demandis la aliaj. “De Charlie.” “Charlie Robinson?” “Certe.” “Kaj vi akceptis lin?” “Ne, ne; mi rifuzis.” “Kial? Ĉu vi ne amas lin?” “Jes, jes; per mia tuta koro.” “Sed kial vi rifuzis, kiam...” “Ĉar mi estas fervora katolikino, kaj neniam povus edziniĝi kun herezulo,” ŝi respondis pasie, ekplorante denove. “Sed Charlie estas ankaŭ katoliko,” kriis Fraŭlino Hastings kun eksciteco. Fraŭlino Manuel rigardis ŝin riproĉe, kaj diris: “Ne ŝercu, May, ĉar mia koro estas jam plena de mizero.” “Estas la vero,” respondis la Anglino. “Sinjoro Robinson loĝas en Manchester, kie troviĝas multaj katolikoj.” “Li estas ankaŭ katoliko?” kriis Fraŭlino Manuel. “Ho! mi do estos la plej feliĉa knabino en la tuta mondo.” “Krom mi,” diris la du aliaj. * * * * * Kelkajn horojn pli malfrue, la tri Angloj sin trovis en fumejo, interparolante pri siaj aferoj, kaj formante tre gajan grupeton. “Mi konfesas,” diris Robinson, “ke mi sentis min korŝirita kiam ŝi rifuzis edziniĝi kun mi, aŭ eĉ klarigi al mi siajn motivojn.” “Estis taŭga venĝo por la sistema ŝerco kiun vi faris kontraŭ maljuna Tom,” ekkriis Morris. “Ŝerco kontraŭ mi?” diris Brown. “Kion vi aludas?” “Silentu, Jack, ne estu malfidela pri tio,” petis Robinson. “Jack!” diris Brown, “mi petas, ke vi parolu malkaŝe. Inter amikoj, oni devas esti honesta.” “Jes, la tempo nun alvenis por klarigi ĉion,” respondis Morris. “Nu, Tom, mi deziras, ke vi ne maltrankviliĝu plu pri Sinjorino Snap, ĉar...” “Sinjorino Snap?” “Jes, ĉar ĉiuj aludoj, kiujn oni faris al ŝi dum nia libertempo, devenis de tiu fripono; estis li, kiu aranĝis en Parizo ke virino petu, ke vi akceptu viziton de Sinjorino Snap, kaj ke vi...” “Sed mi efektive aŭdis ŝian voĉon, hodiaŭ matene, kaj...” “Ne, vi _kredis_ ke ĝi estas ŝia voĉo, sed ĝi estis nur tiu de Charlie, kiu imitas ĉiun kun sukceso.” “Kaj mi legis ŝian nomon en la listo de vizitantoj ĉe la hotelo!” “Jes, Charlie mem skribis tion.” “Ĉu estas vere, ke Sinjorino Snap ne serĉas min je la nuna momento?” “Absolute vere, Tom,” respondis Morris, ridante. “En tiu okazo,” ekkriis Brown, entuziasme, “mi estas la plej feliĉa viro en la tuta mondo.” “Krom mi!” respondis liaj du amikoj unuvoĉe. Piednotoj [1] Havi krevigitan kapon--angla dirmaniero por “esti malprudenta.” [2] Jupiter Pluvius. [The end of _Tri angloj alilande_ by John Merchant]