This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please contact an FP administrator before proceeding. This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. IF THE BOOK IS UNDER COPYRIGHT IN YOUR COUNTRY, DO NOT DOWNLOAD OR REDISTRIBUTE THIS FILE. Title: Kompatinda Klem Date of first publication: 1931 Author: John Merchant (1872-1936) Date first posted: Jan. 24, 2018 Date last updated: Jan. 24, 2018 Faded Page eBook #20180143 This eBook was produced by: Andrew Sly KOMPATINDA KLEM DE JOHN MERCHANT 1931 THE ESPERANTO PUBLISHING CO. LTD. LONDON, W.C. 1, ANGLUJO ĈAPITRO 1 Kutime la doloroj de infano komenciĝas je la tago de ĝia naskiĝo, sed en la kazo de mia heroo ili vere komenciĝis kelkajn tagojn antaŭ lia eniro en la familian rondon. Jen la klarigo: “Kiam nia infano naskiĝos, ni nomos ŝin ‘Klementino’” diris S-ro Henry Kensford al la edzino. “Certe, se la nomo plaĉas al vi. Sed povas okazi ke la infano ne estos...” “...Filino? Sendube estos filino. Ĉu mi ne deziras filinon? Ĉu ni ne jam havas filon kaj ĉu estus prudente havi du?” “Jes, mia kara, sed la Naturo ofte...” “Ne parolu al mi pri la Naturo. Ĉu mi ne venkis ŝin en mia komerca kariero?” “Ne la Naturon, kara mia... la Sorton, jes.” “Ili estas la sama afero. Kiam mi estis knabo mi diris al mi mem: ‘Mi ŝanĝos mian sorton!’ La Naturo faris el mi laboriston sed mi montros al ŝi ke mi meritas alian rangon, kaj jen mi estas... _Memfarita Homo!_” “Vi estas mirinda homo, sed post ĉio, la sekso de infano estas en la manoj de...” “...Vi mem. Ne forgesu tion. Ne malkontentigu min. Mi jam diris al miaj kunuloj ke mi baldaŭ havos filinon... belan, dolĉan filinon... kaj ĉu vi imagas ke mi intencas aperi antaŭ ili kiel malsaĝulo kaj mensogulo? Ĉu mi ne petis de vi filon kaj vi naskis Viktoron? Ĉu mi ne rajtas fari pluan postulon por havigi filinon? Mia tutviva moto estis: ‘Ĉio estas atingebla de homo, kiu vere meritas ĝin.’ Mi atendas filinon... filinon!” kaj sen pluaj vortoj li foriris al sia oficejo. Henry Kensford estis stranga homo. Li venis el la laborista klaso kaj mem komencis labori por gajni la vivrimedojn je la aĝo de dek jaroj. Unue, li portis viandaĵojn al la klientoj de William Veal, la loka buĉisto, sed post unu jaro sukcesis fariĝi laboristo ĉe firmo, kiu fabrikis peklaĵojn kaj konservaĵojn. Kun sia tuta energio li dediĉis sin al la novaj devoj kaj iom post iom li plibonigis sian pozicion, ĝis fine li akiris la plenan fidon de siaj superuloj kaj ricevis permeson agi kiel helpanto en la laboratorio. Tie li kontentigis ĉiujn per siaj diligenteco kaj zorgemeco, sed... tute nesuspektite de ili, li subkaŝe observadis ĉion, kio okazis dum la miksado de la diversaj ingrediencoj kaj eltrovis la sekretojn de la fabrikado. Ĉiuvespere li studadis diversajn praktikajn temojn aŭ ĉe la lernejo aŭ hejme. Li neniam elspezis unu pencon krom tiuj absolute necesaj, kaj ŝparis kaj ŝparis ĝis kiam alvenis la tago je kiu li ekkriis al si mem: “Nun mi povas ŝanĝi ĉion. Mi ĉesos esti laboristo kaj fariĝos fabrikisto.” Tre modesta estis la komenco. Li fabrikis siajn peklaĵojn kaj konservaĵojn, kaj poste portis ilin de domo al domo por ilin vendi. Ne facile estis havi sukceson tiamaniere, sed li havis fidon al si mem kaj iom post iom la vendado pligrandiĝis. La tempo baldaŭ alvenis, kiam li devis dungi kelkajn helpistinojn, kiam li povis enmeti reklamojn en la gazetaron pri la ecoj de siaj komercaĵoj. Pasis kelkaj jaroj kaj preskaŭ ĉiuj ĵurnaloj enhavis anoncojn, ke “La Peklaĵoj de Kensford estas la Vera Ĝojo de la Vivo” “Ĉu vi perdis la apetiton? Manĝu la Peklaĵojn de Kensford kaj vi baldaŭ havos la apetiton de Ĉevalo” “La Konservaĵoj de Kensford alportas la Fruktĝardenon en la Domon” Mendoj alvenis el ĉiuj regionoj de la lando kaj Henry Kensford gajnis riĉan rekompencon por sia granda, senĉesa laborado kaj antaŭenpuŝado. Kiel li ofte diris... li estis vere memfarita homo... kaj tiel aspektis! Je la aĝo de kvardek li decidis edziĝi, kvankam ĝis tiu tempo li neniam havis momenton por dediĉi sin al la dolĉa sekso. “Laboro unue, plezuro poste,” li diris, kiam oni demandis al li, kial li restas fraŭlo. Sed decidinte pri edziĝo, li ekzamenis la aferon kun la sama energio kiel la komercajn problemojn. Li ne estis el la speco de viro por ĉeesti danc-halojn kaj fali je la piedoj de la unua bela fraŭlino, kiu ĵetis al li “gajan okulon”. Tute ne! Ĉu temis pri aĉeto de aŭtomobilo, aŭ edziĝo de virino, li atakis la problemon kun malfermitaj okuloj kaj elvekitaj sentoj. Unue li faris liston de la nomoj de ĉiuj virinoj, kiujn li konis en la vilaĝo... ĉar li ankoraŭ loĝis en la sama loko, kie li naskiĝis, la vilaĝo Mellowdale en Yorkshire... kaj apud ĉiu nomo li skribis iliajn ecojn, poziciojn, riĉaĵojn, ktp. Longe li pripensis la gravan aferon. Kiu meritas lin? Kiu plejbone zorgus lian hejmon, estus la plej ŝparema kaj la plej obeema pri liaj deziroj? Fine, li elektis Mary Welborn, la beletan, modestan kaj sufiĉe bone edukitan filinon de la vilaĝa Pastro. Je la granda surprizo de ĉiuj, ŝi akceptis lin. La edziĝo, kvankam nature ne vere kortuŝanta specimeno de “La Granda Pasio”, ŝajne kontentigis ambaŭ. Mary havis tute alian individuecon ol la edzo. Ŝi similis al dolĉa, somera venteto... milda kaj karesema. Li al kruela uragano... detruanta ĉion, kio kontraŭstaris liajn planojn. Ŝi bone komprenis lin kaj ĉiam akceptis liajn proponojn senhezite kaj ilin afable plenumis. Siaparte, li penis repagi ŝian zorgemecon per malavara provizo de ĉio, kio necesis por la komforto de ŝi kaj de la filo. Ĉi tiu filo, Viktoro, estis la plej granda ĝojo de lia vivo... la pomo de lia okulo... la majstraĵo de lia tuta kariero. La saman tagon en kiu Kensford anoncis sian deziron, ke la venonta infano estu filino, li revenis hejmen kun kelkaj pakaĵoj, el kiuj li eltiris silkajn robetojn diverskolorajn, belegan pupon kaj eburan ringon ornamitan per arĝentaj sonoriletoj. Kun sia kutima fiereco li montris ilin al Mary. “Por kiu vi destinas ĉi tiujn belaĵojn?” ŝi demandis. “Ĉu mankas al vi la imago? Kompreneble ili estas por nia Klementino,” li respondis kun rideto. “Por nia K... K... Klementino! Ho! jes, certe... se...” “Se kaj sed, kaj sed kaj se! Ĉiam la sama afero kun vi. Ĉu vi ne povas eldiri ion krom tiuj sensencaj vortoj? Vi ĉiam rememorigas min pri la du vaguloj, kiuj trovis sin sen manĝaĵoj. ‘Se ni havus ovojn, mi manĝus ŝinkon kun ovoj, se ni nur havus iom da ŝinko.’ Mi ne deziras aŭdi plu pri viaj ‘sedoj’ kaj ‘seoj’. Ni jam sufiĉe diskutis la tutan aferon... ĉio estas decidita... mi nepre devas havi filinon!” Preskaŭ ĉiutage alvenis pluaj donacoj por la atendita Klementino, sed la koro de Mary fariĝis pli kaj pli malgaja, ĉar ŝi kvazaŭ sentis, ke granda seniluzio venos por dolorigi la edzon. Sed ŝi ne havis kuraĝon esprimi siajn timojn. Ĉe la klubo, Kensford kaŭzis multe da amuzado inter siaj kunuloj per la senĉesaj asertoj, kiujn li faris rilate sian Klementinon. Li ne nur diris, ke ŝi estos belega knabino sed eĉ parolis pri ŝiaj ĉielbluaj okuloj, oraj bukloj kaj gracia kaj mirinda ĉarmo. “Mi ĉiam admiris vian aplombon kaj certecon, Kensford,” diris S-ro Armstrong, la vilaĝa apotekisto, “tamen, mi devas averti vin, ke estas malsaĝe kalkuli la kokidojn antaŭ la elkoviĝo.” “Malnova fablo,” diris Kensford. “Kial ne kalkuli ilin? Oni bone scias el la sperto de la pasinteco kiom da kokidoj naskiĝas el dek tri ovoj. Sed ne estas afero de kalkulo, sed de elekto. Kaj ĉiuokaze, saĝulo ne atendas ĝis la falo de la pluvo antaŭ ol malfermi la ombrelon... li observas la signojn kaj agas laŭe.” “Vi scias multe, sed certe nenion pri la logiko,” respondis Armstrong. “Venontaj okazaĵoj ĵetas siajn ombrojn antaŭen, sed ĝis nun oni ne sukcesis diveni la sekson de infano antaŭ la naskiĝo. Ĉu vi ne memoras pri la Caro de Ruslando kaj kiamaniere...” “Mi ne scias tion, kaj ne deziras ĝin scii. Mi ne sekvas la ekzemplojn de aliaj homoj... mi diris kaj nun mi ripetas, ke mia venonta infano estos filino kaj se mi eraras, vi havus mian permeson ridi antaŭ mia vizaĝo ĝis la tago de mia morto.” “Ho! vi ne devas dubi pri tio, Kensford... ni ridos kaj ni rakontos la historion al ĉiuj homoj, kiuj iam vizitos Mellowdale,” promesis al li Wagstaff, la hotelisto. “Do, ridu... sed nur kiam vi trovos, ke mi eraris,” respondis la aroganta Kensford, kaj li foriris. “Mi preskaŭ esperas, ke la infano estos filo,” diris Armstrong. “Li ĉiam estas tro konscia homo por mi, kaj tio estus leciono, kiun li ne baldaŭ forgesus, ĉar ni ne permesus, ke li forgesu.” “Jes, sed estus malfeliĉa tago por la edzino kaj ankaŭ, mi timas, por la infano. Li nepre metus la kulpon sur la ŝultrojn de ambaŭ... li neniam pardonus al ili pro sia malkontentigo,” diris Wright, la orgenisto de la vilaĝa preĝejo, kiu bone konis S-inon Kensford dum ŝia tuta vivo kaj havis por ŝi veran estimon kaj amon. “Eble, jes,” diris la aliaj, “sed ni ridus pri li spite tion, ke li eraris.” Fine alvenis la tago de la naskiĝo kaj anstataŭ la atendita filino estis fileto. Tamen, la vilaĝanoj ne ridis pri Kensford; ne aludis pri liaj aroganteco kaj sensaĝaj proklamoj, ĉar la tago kiu donacis al li filon ankaŭ forprenis de li la edzinon. Liaj amikoj ne ridis; ili kredis, ke li jam pagis tro multe por sia eraro. ĈAPITRO 2 Kelkaj semajnoj pasis post la enterigo de S-ino Kensford, kiam F-ino Moss, la vartistino kiun Kensford dungis por la infano, eniris la studejon. “Bonan matenon, sinjoro,” ŝi diris. “Mi devas rememorigi vin, ke hodiaŭ estas la lasta tago por la registrado de la nomo de via infano sen monpuno.” “Ĉu estas necese ke mi mem iru pri la afero?” “Estus plibone, sinjoro. Sed, pro tio, ke mi ĉeestis la naskiĝon, oni akceptus mian ateston anstataŭ la via.” “Vi iru.” “Sed pri la nomo? Ĉu vi jam decidis pri tio?” “Kompreneble... Klementino.” “Ili ne permesos tion... estas nomo por filino.” “Kaj oni fanfaronas, ke Anglujo estas lando de Libereco!” li respondis, indigne. “Ĉu mi ne rajtas nomi mian propran infanon per kia ajn nomo, kiu plaĉas al mi?” “En limoj, sinjoro. Estas por la bono de la infano ke li havu taŭgan nomon... la aliaj ridus pri li, se li havus inan nomon... sed... kial ne nomi lin ‘Klement’? Tiu estas taŭga por filo?” “Faru tiel, sed neniam menciu la nomon en mia ĉeesto.” Fine mia heroo havis sian propran nomon, kvankam li sciis nenion pri tio. Uzinte la vorton “heroo”, mi faris eraron. Vi baldaŭ eltrovos, ke li estas nur simpla, humila peceto de la homaro, sen hararo, sen dentoj kaj sen saĝeco. La fama verkisto, Thackeray, priskribis sian verkaĵon, “Vanity Fair” kiel romano sen Heroo, kaj pro tio, ke mi ne kapablas sekvi la ekzemplon de tiu glorinda aŭtoro alimaniere, mi elektis ĉi tiun vojon: Mi ankaŭ havos libron sen heroo, kaj povas sekvi, ke la recenzistoj notos la fakton kaj aperigos paragrafon: “Ni legis ĉi tiun verkaĵon kun pli granda ĝojo pro tio, ke ĝi rememorigas nin pri ‘Vanity Fair’... ĝi ne havas heroon”... se tio okazus, mi povus citi la frazon en miaj reklamoj, sed sen la lastaj kvar vortoj!!!! La fruaj jaroj en la vivo de infano havas intereson nur por la patrino kaj kelkafoje por la patro, tial mi ne ĝenos la leganton per detaloj pri la amuzaj kaj allogaj trajtoj de Klement. Li similis al ĉiuj aliaj infanoj, ĉar li havis grandegan apetiton, puŝis la fingretojn en la okulojn de ĉiuj, kiuj alproksimiĝis al li, dormis tra la tuta tago kaj kriegis tra la tuta nokto. Post iom da tempo, li eltrovis, ke peceto da ĉokolado plibone gustas post rulado en koto kaj ke ŝtrumpetoj estas pli komfortaj en la buŝo ol sur la piedoj. Jes, li similis al ĉiu alia infano en tiuj detaloj sed, bedaŭrinde, li havis tute kontraŭan sperton, kiam li komencis balbuti. Kutime, la unuaj sonoj kiuj venas el la buŝetoj de infanoj estas “Ma-ma” kaj “Da-da”. (Oni asertas ke en ĉi tiuj tagoj de universala patronado de la Kinematografo, la unua vorto estas “Jep!” sed tion mi ne konsentas. Hollywood havas multajn kulpojn sed ĝis nun la infanoj evitis la influon de ili.) Klem neniam aŭdis la belajn sonojn, ĉar lia “ma-ma” jam mortis kaj lia “da-da” neniam vizitis lin. Estis pro tio, ke la servistinoj ĉiam nomis lin: “Kompatinda Klem” kaj tiun nomon li portis dum multaj jaroj. Kiam li atingis la okan naskiĝtagon, F-ino Moss, kiu feliĉe ankoraŭ zorgis pri li, prenis sian kuraĝon per ambaŭ manoj kaj eniris en la ĉeeston de Kensford. “Sinjoro, mi petas vin, diru al mi, kion vi intencas fari rilate la edukadon de via filo. Estas necese, ke li nun vizitu ian lernejon. Ĉu vi faris iajn aranĝojn?” “Ne... kaj ne intencas,” li grumblis. “Pastro Welborn venis kelkafoje por konsulti vin. Li deziras, ke mi klarigu al vi, sinjoro, ke la leĝo de la lando... li mem estas ano de la edukada komitato... la leĝo postulas ke...” “Ne parolu al mi pri la leĝo... mi faras leĝojn por mi mem kaj neniam permesos al S-ro Welborn, nek al la registaro, interveni inter mi kaj miaj planoj. La knabo iros al la vilaĝa lernejo, same kiel ĉiu alia nedezirita infano.” “Li jam bezonas novajn vestarojn, sinjoro.” “Li povas porti tiujn, kiuj estas eluzitaj de S-ro Viktoro. Mi ne aĉetos novajn por li.” F-ino Moss eliris la ĉambron, murmurante al si mem: “Kompatinda Klem!” Ĉiuj en la domo ŝatis la knabon kaj kun preskaŭ egala forto malamis lian fraton, Viktoro, kiu feliĉe ne ofte venis inter ilin. Je tiu tempo li estis en Eton, kaj havas esperojn pri la Universitato de Oksfordo. Li similis al la patro, estante aroganta kaj plena de memfido. La servistinoj devis nomi lin “Sinjoro”, kvazaŭ li estus jam plenkreska viro kaj li ĉiam traktis sian plijunan fraton sammaniere kiel la patro mem, kvazaŭ li estas makulo sur la horizonto. Klem iris al la lernejo kaj restis tie kiel lernanto ĝis li atingis sian dek-kvaran jaron, kiam la patro subite ordonis, ke li iru al la fabriko por komenci laboradon, ne kiel ano de la ofica stabo, ne kiel filo de la estro, sed en la rolo de ordinara laboristo, kaj je la sama tempo Viktoro iris Oksfordon! Kaj denove la servistinoj kaj ankaŭ la vilaĝanoj ekkriis: “Kompatinda Klem!” Kiel feliĉa mi estus, se mi povus diri ke Klem plenumis siajn devojn kun tiel granda sukceso, ke la patro ne povis plilonge fermi la oficejon kontraŭ la eniro de sia filo; ke Klem eltrovis novajn kaj multe pli bonajn metodojn por la fabrikado de la komercaĵoj de Kensford; ke la patro akceptis lin kiel kompanianon en la firmo. Por diri la veron, Klem ŝajne estis stultulo kaj malbone laboradis. Se estis ia ŝanco fari eraron, li tuj eltrovis ĝin. Diligenta li estis, sed ĉiam agis kvazaŭ li ne komprenas tion, kion oni bezonas de li. Sed la homoj en la fabriko havis por li varman simpation kaj penis kovri liajn erarojn antaŭ la okuloj de lia patro. Kun ili, same kiel kun la servistinoj hejme, la knabo estis simple “Kompatinda Klem”. Kelkaj jaroj pasis... certe vi notas mian kapablon forruligi la jarojn... kaj Klem havis dudek jarojn. Lia patro iris aŭtomobile al Oksfordo por vidi sian ŝatatan filon, Viktoro, ĉar oni anoncis en la ĵurnaloj, ke ĉi tiu eble gajnos sian “_Blue_” en la Universitata Kriketa Ludantaro... unu el la plej grandaj honoroj en la amatora mondo de sporto... honoroj por Viktoro kaj malagrabla laborado por Klem! Klem estis en la fabriko, sen ĵako kaj veŝto, kun manikoj de la ĉemizo volvigitaj super la kubutoj, kun ŝvito elstaranta kiel globetoj sur la brovo, laca pro la longaj horoj jam pasigitaj en terure varmega atmosfero dum tiu somera tago, kiam lia atento estis altirita je la eniro de S-ro Packman, plibone konata en la vilaĝo kiel “Advokato Packman”. “Ĉu S-ro Klement estas ĉi tie?” li demandis de laboristo. “S-ro Klement, sinjoro? Mi ne konas lin... ni ne havas iun kun tia nomo en la fabriko.” “Kompreneble vi havas... mi aludas al la filo de via estro, S-ro Kensford,” diris Packman. “La filo de la estro? Ho! ĉu vi bezonas Klem?” “Certe mi bezonas Klem, kiel vi malĝentile nomas lin. Kie li estas?” “Jen mi estas, sinjoro,” diris Klem, alproksimiĝante kun iom da timo al la vizitanto. “Pardonu min, S-ro Klement, mi ne rekonis vin... mi bedaŭras diri, ke mi havas tre gravajn novaĵojn por vi... novaĵojn, kiuj kompreneble kaŭzos al vi grandan doloron... via estimata patro kaj via estimata frato, S-ro Viktoro, havis gravan aŭtomobilan akcidenton, ili... ho! pardonu al mi, ke mi ne povas transdoni al vi pli agrablajn novaĵojn... ili... ili estas elĵetitaj el la aŭtomobilo kaj ambaŭ perdis la vivon.” “La patro kaj frato estas mortaj!” ekkriis Klem, kvazaŭ en sonĝo. “Bedaŭrinde, jes... vi havas mian profundan kompaton, S-ro Klement.” “Dankon... sed, mi kredas ke vi eble ne devas nomi min ‘sinjoro’... mia patro ne ŝatus tion,” diris Klem. “Sed, S-ro Klement, ĉu vi ne komprenas... vi nun estas la estro de ĉi tiu fabriko, la sola heredanto de ĉio, kion via patro posedis. Mi estis lia advokato dum multaj jaroj kaj povas certigi al vi ke, pro la morto de via frato, S-ro Viktoro, vi estas la sola parenco de la mortinto kaj tial de nun estas la sola posedanto de liaj riĉaĵoj. Mi esperas ke la fido kiun via estimata patro havis ĉe mi rekomendos min al via propra servado.” “Mi... la estro? Mi? Sed mi estas nur laboristo ĉi tie... vi nepre faris eraron, S-ro Packman.” “Ne, S-ro Klement, mi ne eraris. La Sorto forrabis de vi patron kaj fraton, sed kiel rekompencon, faris vin riĉulo. Sed eble la plej bona afero estos surmeti viajn vestojn kaj iri kun mi por vidi vian avon, Pastron Welborn. Li certe helpos vin per sia konsilo je tiu terura tempo.” “Jes, sinjoro... sed mi ne povas foriri ĝis la sesa... oni ne permesas foriron el la fabriko antaŭ tiu horo. Pardonu min, jen venas S-ro Snooks, la administristo de la fabriko... li forte grumblus al mi, se li kaptus min sen laboro en la mano,” kaj Klem penis forkuri al sia benko, sed Packman kaptis lin ĉe la ŝultro kaj detenis lin. S-ro Snooks estis tre malagrabla homo, la ĉefsklavigisto de la mortinta Kensford, malamata de ĉiuj laboristoj en la fabriko. Li jam sciiĝis pri la akcidento al la estro kaj lia filo, Viktoro, kaj kredas ke de nun li mem facile fariĝos la vera estro de la firmo, ĉar neniu krom li komprenas la tutan internan funkciadon de la maŝino. De nun lia pozicio kaj potenco devas nature pliboniĝi pro tio, ke “Kompatinda Klem” ne posedas ian praktikan scion pri la fabrikado kaj vendado de la komercaĵoj de Kensford kaj tial estus kiel vakso en liaj manoj. Li vidis Packman kun Klem kaj tuj decidis agi kvazaŭ li havas plenan kaj nedisputeblan aŭtoritaton. “Ha!” li ekkriis, turnante sin al la advokato. “Kion vi faras ĉi tie, Sinjoro? Ĉu vi vidas la afiŝon sur la muro: ‘Eniro Malpermesata’.” “Jes,” respondis Packman, “sed mi havas la rajton veni ĉi tien.” “Vi havas rajton? Mi ne komprenas... klarigu viajn vortojn,” diris Snooks. “Mi jam klarigis ilin... al via estro, S-ro Klement.” “Al _Mia_ estro? Vi eraras... grave eraras, sinjoro. En la foresto de S-ro Kensford mi estas la sola estro en la fabriko kaj mi dankos vin tuj foriri aŭ mi ordonos ke oni elĵetu vin perforte,” diris Snooks kun rapide kreskanta kolero. “S-ro Klement, ĉu vi permesas ke viaj subuloj alparolu al viaj amikoj tiamaniere?” demandis Packman al la timigita Klem. Mi jam diris ke Klem ŝajne estas stultulo, sed mi devas nun aldiri ke estis nur “ŝajne”. En la daŭro de sia tuta ekzistado, li suferis de “malsupereca komplekso”... mi tre ĝojas ke mi trovis okazon por enmeti tiun frazon, ĉar ĝi aperas en ĉiuj libroj je la nuna tempo kaj nature mi deziras ke la mia enhavu la kutimajn riĉaĵojn... li ĉiam kutimiĝis esti subpremita de la patro kaj frato, agi laŭ iliaj ordonoj kaj plenumi iliajn ordonojn sen prokrasto kaj sen diskuto. Sed kvankam ili regis liajn agojn ili ne havis povon rilate liajn pensojn; li multe pensis kaj multe suferis pro iliaj maljustaĵoj kontraŭ li. Kiam S-ro Snooks unue eniris la laborejon, li sentis la malnovan timon kaj deziris eviti pluajn malagrablaĵojn per tuja reveno al siaj taskoj, sed post rigardo al la vizaĝoj de Packman kaj Snooks, la lumo subite eniris lian menson... li vidis ke S-ro Packman havas plene memkontentan mienon dum Snooks havas la arogantecon de homo, kiu deziras gajni la venkon per aplombo. “S-ro Packman,” diris Klem. “Antaŭ kelkaj minutoj vi konstatis, ke mi nun estas la estro de la fabriko. Vi estas certa pri tiu punkto?” “Ne estas ebleco de ia dubo... vi vere estas la estro.” “Ĉu mi nun posedas la povon maldungi iun en la fabriko, kiu ne plaĉas al mi?” “Kompreneble, kvankam vi devus pagi lin certan kompensaĵon se vi ne farus la kutiman sciigon pri eksiĝo.” “Tion mi komprenas... oni ofte agis tiamaniere ĉi tie. Nur unu pluan demandon mi deziras fari. Ĉu vi estas preta agi kiel mia leĝa reprezentanto de tiu ĉi momento?” “Kun plezuro, S-ro Klement, se vi tion deziras.” “Do, tuj mi transdonas al vi aŭtoritaton por prizorgi miajn aferojn. Mi sekvos viajn konsilojn kiam ajn mi povos, sed estas unu afero kiun mi devas nepre plenumi laŭ mia propra volo... mi ne permesos ke S-ro Snooks restu en ĉi tiu fabriko unu pluan minuton. Li ĉiam subpremis ĉiujn laboristojn de la firmo kaj, ĉu mi suferos monan perdon pro lia foriro aŭ ne, mi ne toleros lian pluan ĉeeston.” “Vi estas frenezulo!” kriis Snooks. “Sen mia helpo la firmo ruiniĝus post tri monatoj.” “Vi aŭdis mian volon, S-ro Packman,” diris Klem, kvankam kun tremantaj lipoj, “Bonvolu preni la necesajn paŝojn por plenumi ĝin.” “Kompreneble... kun vera ĝojo,” diris Packman, kiu tiam sin turnis al la nun surprizita Snooks kaj kun eble tro ĝentila voĉo diris: “S-ro Snooks, kiel la leĝa reprezentanto de la firmo Kensford, mi sciigas al vi, ke ni ne plu bezonas viajn servadojn. Se vi transdonos al mi viajn ŝlosilojn kaj sciigos al mi kiom da salajro vi ricevas, mi tuj pagos al vi ĉion, kion vi rajtas ricevi.” “Mi vidos vin en Hadeson antaŭ ol plenumi vian absurdan demandon. Jen mi estas kaj jen mi restos.” Dum la interparolo, unu el la laboristoj, Joe Smith, kiu havas la fortecon de bovo, vidinte ke Snooks levis la pugnon kvazaŭ kun intenco frapi la maljunulon, subite kaptis lin per ambaŭ manoj ĉe la talio, renversis lin, supron malsupre, tiamaniere ke la moneroj falis el liaj poŝoj, kaj post forta skuado, eĉ la deziritaj ŝlosiloj ankaŭ klakis ĝis la planko. Smith denove turnis lian kapon supren kaj je la sama momento du aliaj laboristoj lerte metis grandan sakon super liajn ŝultrojn, alligis ĝin ĉirkaŭ la talion per forta ŝnuro, kaj portis lin al la elirejo, kie staris ŝarĝ-aŭtomobilo. Ili enĵetis lin, zorge ŝlosis la pordon kaj preparis por la forveturado. “Kion vi intencas fari kun li?” demandis Packman, kiu kuris kiel eble plej rapide al la elirejo. “Ho! Ni longe sopiris montri al li la grandan amon kiun ni ĉiuj sentas por li kaj jen estas bona okazo por plenumi la deziron... ni enmetos lin en la lageton por vidi lian spertecon kiel naĝisto.” “Tion mi ne povas permesi,” diris Packman. “Estas kontraŭ la leĝo.” “Sed ne kontraŭ la volo. La plezuro superos la punon,” kaj ili funkciigis la maŝinon kaj forveturis. “Kion ni faru nun?” demandis Klem. “Mi esprimis la deziron viziti Pastron Welborn, ĉar li povos nin helpi rilate la enterigon de viaj parencoj.” “Mi ŝatus vidi lin, sinjoro,” diris Klem. ĈAPITRO 3 S-ro Packman ne eraris. Klem estis deklarita la sola leĝa heredanto de la mortinta Henry Kensford. Li fariĝis riĉulo, sed ne tuj feliĉulo, ĉar la ĵurnalistoj, kvankam ili ne povas fabriki brikojn sen pajlo, ŝajne posedas la kapablon fari novaĵojn el la plej ordinaraj aferoj. Multaj vizitis Mellowdale por intervjui Klem kaj ne trovinte tion, kion ili atendis, uzis la imagon por elverki artikolojn kun frapantaj titoloj, kiel “Vilaĝa Laboristo fariĝas Milionulo.” “Mortinta Peklisto postlasas £250,000.” “Dolĉa Konsolado per Konservaĵoj.” kaj multaj aliaj egale falsaj. Rezultis, ke ĉiumatene la poŝto alportis al Klem amason da korespondaĵo senditan de homoj, kiuj penas gajni siajn vivrimedojn per la verkado de imagaj suferadoj anstataŭ per la verkado de romanoj same kiel aliaj homoj, kiujn oni nomas aŭtoroj. Ĝis tiu tempo, Klem neniam havis sciigon pri la leter-skribantaj almozuloj. Li kredis, ke ĉio, kion li legis, estas la vero, kaj lia koro preskaŭ deŝiriĝis pro la teruraj suferadoj de la skribintoj. Leginte leteron de kompatinda viro, kiu asertis, ke li ne enmetis peceton da pano en la buŝon en la daŭro de tri tagoj kaj kiu petis la malgrandan sumon da unu funto por ebligi la aĉeton de necesa nutraĵo, Klem sentis ke li tute ne povus ĝui sian propran manĝaĵon antaŭ ol respondi al la peto. Unu virino malfermis al li la koron. Ŝi havas dek infanojn, edzon kun rompita kruro kaj nepagitan konton por la domluado. Ĉu la riĉulo donos al ŝi dek ŝilingojn kaj savos per tiu malgranda donaco dek du vivojn? Klem tuj sendis dudek por savi ilin dufoje kaj kredis, ke la kosto estas tre malkara. Tria homo skribis: “Mia avino ĵus mortis je la aĝo de naŭdek-du kaj mi devos enterigi ŝin en tombon por almozulino, se mi ne havigus tri funtojn antaŭ vendredo. Mi ĝojas diri ke la avino neniam tuŝis guton da alkoholaĵo dum la tuta vivo. Sendu la monon kaj mi preĝos por vi ĉiutage.” Sed estis aliaj petoj krom tiuj de la profesiaj monpetistoj... leteroj de pastroj, kluboj, institutoj, malsanulejoj, ktp. Kion fari? Klem havas monon kaj veran kompatemon, sed li deziris agi saĝe kaj elekti la plej taŭgajn aferojn por sia subtenado. La apetito forlasis lin, la povo dormi forflugis. Kiam li perdis la konscion por kelkaj momentoj, teruraj sonĝoj atakis lin. F-ino Moss, lia maljuna vartistino, venis al lia helpo. “Iru al S-ro Packman, kaj petu ke li donu al vi sian konsilon. Se vi agus plilonge kiel dum la lastaj du-tri tagoj, vi baldaŭ fariĝus treege malsana.” “Dankon... mi kredas ke tiu estas la sola vojo... mi ĉiam imagis, ke estus bona afero posedi monon sed ĝis nun mi nur ricevis kor-dolorojn. Multe pli bone estus tuj fordoni la tutan havaĵon kaj denove fariĝi laboristo.” “Ne, sinjoro — certe devas esti solvo por viaj ĝenoj. Iru senprokraste, mi petas.” Klem vizitis sian amikon, Advokato Packman, kaj klarigis al li la situacion. “Estas mia kulpo, S-ro Klem... mi devis averti vin pri la ebleco de tiuj petoj... ili ĉiam sekvas la anoncon, ke iu homo heredis monon. Sendu ĉiujn leterojn al mi kaj mi elektos el ili tiujn, kiuj, mi opinias, meritas vian helpon...” “Bone, sinjoro... sed mi jam multe pripensis la aferon kaj kredas ke mi havas tro multe da mono, mi... mi ŝatus fordoni la pligrandan parton da ĝi... mi estus pli komforta se mi nur havus sufiĉe por miaj bezonoj.” “Ne estu tro malpacienca, sinjoro... Mi ŝatas vian vidpunkton, sed oni devas pensi kaj repensi antaŭ ol agi.” “Sed mi jam pensis pri ĉi tiuj aferoj dum multaj jaroj... mi ĉiam diris al mi mem, ke se mi iam posedus riĉaĵojn, mi farus tion kaj tion kaj nun...” “Mi komprenas, sed... eble post iom da tempo vi edziĝos kaj...” “Mi? Edziĝu? Ho! S-ro Packman, vi ne komprenas. Ne estas junulino en la mondo, kiu iam ĵetis al mi rigardon. Mi estas tro modesta... ili ne ŝatas min.” “Jes, jes. Sed mi opinias, ke hodiaŭ vi trovos ŝanĝon ĉe ili. Hieraŭ vi estis laboristo, hodiaŭ vi estas riĉulo.” “Mi ankoraŭ estas la sama viro.” “Ne, ne; tute ne. Mi estas maljunulo, sed mi ne forgesis miajn proprajn spertojn kun la malforta sekso. Ne estas la viroj kiujn ili ŝatas, sed la vestaroj kiujn ili portas. Ĉu vi neniam aŭdis tiun popularan melodion, en kiu troviĝas la vortoj: “L’ atento de viro sin turnas senĉese Al ‘birdo’ kun bela plumaĵo” kaj la sama argumento taŭgas ĉe la virinoj.” “Mi ne povas kredi tion... mi ĉiam imagis ke ili nur ŝatas la virojn lertajn.” “Ne, mia kara amiko, tute kontraŭe... ili pliŝatas la simplajn virojn, ĉar tiam ili povas gvidi iliajn paŝojn laŭvole.” “Vi ekmirigis min, sinjoro, sed spite ĉion... mi nepre devas fordoni grandan parton da mia heredaĵo.” “Vi parolis pri viaj pensoj... klarigu al mi pri viaj sonĝoj de la pasinteco... eble el ili ni povus konstrui bonan planon por la plenumo de viaj deziroj.” “Mi... unue, mi ŝatus havigi por la avo helpanton... vikarion. Li jam estas tre maljuna kaj ne plu kapablas fari ĉiujn devojn. Ĉu estus eble aranĝi tion? ... ke mi pagu la salajron?” “Tre bona ideo... jes... mi notos tion.” “Plue, kiam mi laboris ĉe la fabriko, miaj kunuloj ofte parolis pri siaj hejm-aferoj... malsanoj de infanoj... neebleco pagi la impostojn de la registaro... ho! pri multaj aferoj de la ĉiutaga vivado... mi tre ŝatus ke ĉiu el ili nun partoprenu mian monon.” “Jes... estas ankaŭ bona kaj praktika ideo... sed tio bezonus grandan sumon da mono.” “Ĉu mi ne povus transdoni al ili duonon da la akcioj kiujn mi posedas en ‘Kensford’? ... ili sukcesigis la firmon per siaj laboradoj kaj meritas partopreni la profitojn. Mi jam legis, ke kelkaj firmoj havas similan aranĝon.” “Jes, jes... mi pensu... jes... plibone doni helpon al la homoj, kiujn vi konas ol sendi monon al tiuj, kiuj eble nur trompas vin per siaj rakontoj. Se vi vere intencas fari tiun grandan servadon al ili, mi facile aranĝos ĝin... sed ne duonon... eble duonon krom unu akcio, ĉar tiam vi ankoraŭ konservus la voĉdon-povon se iam okazus disputoj pri la evoluado de la firmo.” “Ankoraŭ pluan ideon mi havas kaj tiun mi nepre devas efektivigi... mi ŝatus havigi belan parkon por la vilaĝanoj, kune kun Instituto kun koncerta halo, gimnastikejo, bilardejo, ktp... kaj, se mono sufiĉas por tiu afero ankaŭ, ... malsanulejo por la homoj ĉi tie kiuj ne povas pagi operaciojn. Se mi povus helpi ilin tiamaniere, eble mi mem poste ĝuus la vivon... sed ĝis mi povos fari tion, mi estos iom dolorema.” Ĉiuj proponoj de Klem efektiviĝis kiel eble plej frue kaj liaj doloroj malaperis. Li ankoraŭ loĝis en la malnova domo, ĉar li deziris havi ĉe si la servistinojn kiuj zorgis pri li en la infaneco. F-ino Moss estis lia dom-mastrino kaj zorgis pri li, kvazaŭ li estas ŝia propra filo. Sed eĉ tiam Klem ne estis kontenta. Li sopiris pri edukado kaj pro modesteco ne kuraĝis havi la helpon de instruistoj, nek ĉeesti klasojn. Li studadis hejme, kaj ne faris videblan progreson ĝis kiam la nova vikario, Pastro James Grant, alvenis en Mellowdale. S-ro Grant ne bone predikis, ne posedis grandajn intelektajn talentojn, sed li baldaŭ fariĝis tre populara en la vilaĝo, ĉar laŭ la plej bona signifo de la vorto, li estis sportulo... lerte ludis piedpilkon, kriketon, bilardon kaj golfon... povis rakonti humorajn historietojn kaj multe ŝatis fari longajn promenadojn tra la valoj apud Mellowdale. Klem kaj li fariĝis intimaj amikoj kaj ofte iris kune por fari vagadojn. Unu tagon, post laciga grimpado ĝis la supro de monto, ili kuŝis sur la musk-kovrita grundo kaj ĝuis la vere mirindan panoramon kiu estas trovebla en ĉiu direkto. Klem neniam veturis pli ol dek mejlojn de sia propra hejmo kaj vidis, por la unua fojo, la vastan pejzaĝon, kiu nun kuŝis je la piedoj kaj estis atingebla je distanco de kelkaj mejloj. Li rigardis ĝin kun la plej profunda intereso kaj ekmiro. Post longa pripensado li ekkriis: “Ĝis nun, mi neniam komprenis kiel grandega estas la mondo!” Lia kunulo rigardis lin subkaŝe kaj, sciiĝinte ke Klem parolis tute serioze, respondis: “Jes... estas vere grandega, ĉar jen estas antaŭ ni nur fragmento de nia propra lando... oni ne kapablus kompreni la vastecon de la tuta mondo sen vojaĝoj trans la oceanojn.” “Sed... jes, kompreneble, Jimmy (mi devas klarigi ke ili jam kutimiĝis paroli unu la alian per siaj plej intimaj nomoj)... sed momente mi imagis, ke ni havas antaŭ ni la tutan mondon. Ho! kiel multe mi ŝatus vidi la tuton!” “Kial ne? Vi havas la tempon je via dispono kaj la monon necesan por la plenumo de la deziro.” “Mi neniam kuraĝus iri alilanden... mi ne bone parolas mian nacian lingvon. Kiamaniere mi sukcesus komprenigi min aŭ kompreni aliajn?” “La angla lingvo ĉiam sufiĉas por la homo kiu havas monon en la poŝo... estas la malriĉuloj, kiel vaguloj kaj pastroj, kiuj bezonas alian metodon por havigi komfortojn en aliaj landoj. Vi povus veturi unuaklase ĉiam kaj ĉien... la plej luksaj hoteloj tuj malfermus al vi la pordojn... ho! vi povus havi belegan tempon, renkonti ĉarmajn homojn kaj...” “Kial paroli tiamaniere? Vi bone scias, ke mi ne posedas la kuraĝon konatiĝi kun iu, krom tiuj, kiujn mi jam konis de la infaneco...” “Oni diras ke la vojaĝo ŝanĝas tion.” “Ne... mi restos hejme,” li respondis, malgaje. “Sed, Klem... mi havas ideon. Antaŭ nelonge mi renkontis malnovan amikon en Londono, kiu parolis al mi pri certa facile lernebla lingvo... la internacia lingvo, Esperanto. Li ĵus reiris hejmen post vojaĝo tra Eŭropo kaj uzis la lingvon en la diversaj landoj kun profito kaj avantaĝo... Ĉu vi ne ŝatus, ke mi havigu por vi pluajn detalojn... eble la lingvo estas la ilo kiun vi bezonas por faciligi al vi vojon por eksterlandaj vojaĝoj.” “Ne povus esti lingvo kiu taŭgus por mi, Jimmy... mi estas vere stultulo...” “Tute ne. Vi ne havis la okazon studadi ĝis nun. Tamen, ĉu vi ŝatas la ideon, ĉu ne, mi mem jam interesiĝis pri la afero kaj tuj skribos al mia amiko por havigi librojn. Se mi sukcesus lerni la lingvon, ne estas dubo, ke vi sukcesus ankaŭ, ĉar mi ĉiam sidis ĉe la lasta loko en la lingvaj klasoj en miaj lernejaj tagoj.” Jimmy sendis por la libroj, tralegis unu el ili... ĝi estis gramatiko pri la lingvo... kaj tuj rekonis la grandan simplecon kompare kun la aliaj lingvoj kiujn li antaŭe penis mastri sensukcese. “Mia kara Klem, estas vera ludado por infanoj,” li ekkriis al la amiko kelkajn tagojn poste. “Rigardu... ĉiuj reguloj estas senesceptaj... unu litero, unu sono... unu sufikso por ĉiuj inaj vortoj... belsona... agrabla... nur unu konjugacio...” “Kio estas konjugacio?” demandis Klem. “Mi klarigos poste... unu konjugacio de la verbo kaj eĉ tiu la sama por ĉiu persono kaj por ĉiu nombro... estos plifacile lerni ol prirabi infanon de sukeraĵo.” “Esperanto vi nomas ĝin? Mi ne ŝatas la vorton,” diris Klem, kiu penis kaŝi sian nescion de la klarigoj faritaj de la pastro. “Ne, Klem, estu justa... la vorto havas vere belan sonon. Ni lernu la lingvon kune. Vi helpus min kaj reciproke mi helpus vin. Kiel Dickens diris en la fama romano de ‘La Du Urbegoj’... ‘estas la sola vojo’.” Klem batalis iom da tempo kontraŭ la propono de la amiko, sed fine... kiel kutime... cedis al la volo de la alia. Pasis kelkaj monatoj, kaj la progreso kiun li faris estis treege malgranda... oni estus supozinta, ke li neniam akirus mastrecon super la facile lernebla lingvo. Poste, granda ŝanĝo okazis... li komencis vidi la arbaron tra la arboj... li vidis iom da lumo en la vasta mallumeco kaj atakis la temon kun pligranda entuziasmo. Baldaŭ venis la tempo, kiam la du viroj tute ĉesis paroli angle dum la promenadoj... ili sukcesis priskribi la pensojn per la lingvo de lingvoj... la plej granda miraklo de modernaj tempoj... Esperanto. “Ha! Bonan tagon, Klem,” diris Jimmy. “Mi havas interesan novaĵon por vi. Mia samideano skribis por diri, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Finlando... en la ĉefurbo Helsingforso... en la venonta aŭgusto. Vi nepre devas iri.” “Mi? Kial ne _ni_?” “Ĉar mi havas fianĉinon kaj devas... ne, tiu ne estas ĝentila vorto... mi sopiras pasigi mian libertempon ĉe ŝia hejmo... mi amas Esperanton, sed mi, kun la plej profunda spirito de mia animo, adoras...” “Jes, jes... vi jam diris tion al mi. Ni povos aranĝi tiun aferon... tuj edziĝu kaj iru al Finlando por la mielluno.” “Dankon, Klem... vi ankoraŭ ne amis junulinon aŭ vi certe ne proponus pasigi la miellunon kune kun amaso da konatuloj.” “Sed vi ne konas ilin... nur min, ĉu ne?” “Ne... sed oni ne povus partopreni kongreson, ne farante la konatecon de la aliaj vizitantoj. Vi iros sola.” “Ne en la vivo, mia knabo. Kiel diris Snooks: Jen mi estas kaj jen mi restas.” “Sed Snooks ne restis... li eniris akvon, ĉu ne? Vi agos simile sed iros sur la akvon anstataŭ en ĝin.” “Mi ŝatus iri sed timas ke mi sentus min treege soleca sen kunulo.” “Mi povas havigi leterojn de mia amiko, kiujn vi prezentos al la aliaj ĉeestontoj... la vojaĝo faros al vi plezuron, ĝojon kaj feliĉecon... vi gajnos spertojn kiuj pligrandigos viajn vidpunktojn, plilarĝigos viajn opiniojn... ho! elokventan paroladon mi povas fari al vi pri la avantaĝoj de tia vizito, sed mi nepre devas ŝpari miajn pensojn por la prediko, kiun mi devas verki por la morgaŭa Di-servo... jes, mi predikos pri ĉi tiu temo morgaŭ.” “Sed vi diris ke vi intencis verki vian predikon hieraŭ vespere.” “Tion mi intencis, sed la vortoj kaj ideoj tiam mankis... la tuta cerbo estis nur vakuo. Kial oni elektis por mi la rolon de pastro, mi ne komprenas, ĉar kiel golf-profesoro mi povus gajni pligrandan salajron kaj havigi multe plibonan tempon. Tamen, la temo sur la agendo je la nuna momento estas ‘Pri la venonta vizito de S-ro Klem al Helsingforso’! ... vi iros, kompreneble?” “Mi promesas pripensi la aferon.” “Ŝi, kiu pripensas, estas perdita por ĉiam.” “Ŝi... kia ŝi?” “Estas diraĵo bone-konata. Per ŝi mi celis vin.” “Ŝajnis al mi, ke vi denove parolis pri via fianĉino.” “Vi penas tiri haringon trans la vojeton... vi nepre iros al la kongreso?” “Por plaĉi al vi... jes,” respondis Klem. ĈAPITRO 4 En la lasta semajno de Julio, 1922, Klem adiaŭis siajn geamikojn en Mellowdale antaŭ ol komenci la unuan grandan aventuron de sia vivo. Li jam lernis Esperanton, kvankam li ne parolis ĝin kun iu krom Jimmy, kiu, post longa kaj penega argumentado, fine decidigis lin iri al Finlando por partopreni la Universalan Kongreson en Helsingforso. La ĉielo ploris je lia foriro, kaj je la alveno en Hull ŝajnis, ke la fino de la mondo jam komenciĝis. Lia kuraĝo pli kaj pli malgrandiĝis kaj nur estis la fakto, ke ĉiuj en la hejma vilaĝo ridegus pri li, se li tuj reirus, kiu pelis lin al la ŝipo. Kiam li ekvidis la “Arcturus” ĉe la kajo, lia lasta guto da kuraĝo malsupreniris en liajn botojn kaj la koro eksaltis en la buŝon. Estis terura momento, ĉar mi mem ofte sentis similajn. Ĝis tiu tago li eĉ ne metis piedon sur la ferdekon de ia ŝipo kaj liaj kruroj vere tremadis, kiam li enŝipiĝis. Viro kiu estas kondukita al eŝafodo ne povas posedi pligrandan timon ol Klem je tiu tempo. Oni prenis liajn pakaĵojn kaj li sekvis kiel ŝafido, kiu iras al la buĉejo. En la kajuto estis lokoj por kvar kaj ĉiuj portis la nomojn de tiuj, kiuj rezervis ilin. Lia nomo aperis sur unu el la du malsupraj kaj li iom ĝojis pri tio, opiniante ke, se la ŝipo renversiĝus, li ne havus longan distancon por la eventuala falo. Li metis la pakaĵojn sur la liton kaj reiris al la ferdeko por “vidi la vivon” ĉirkaŭ la kajo. Homoj konstante alvenis kaj ŝajnis al li, ke la tuta mondo parolas Esperanton. Pro la intermiksiĝo de diversaj voĉoj, li ne bone komprenis tion, kion li aŭdis, sed de tempo al tempo li kaptis kelkajn vortojn klare kaj tuj fieriĝis, ke li samtempe kaptis la sencon. Spite la konsilon de Jimmy, li jam sekrete decidis ne tuj anonci al iu, ke li estas “samideano”. Li pli ŝatis atendi ĝis li povas eltrovi ĉu aŭ ne la Esperantistoj estas indaj kaj agrablaj homoj. Liaj timoj baldaŭ forflugis, ĉar ili ĉiuj aspektis tiel. Je la kvina horo posttagmeze oni entiris la ankron kaj la ŝipo malrapide kaj gracie naĝis laŭlonge la riveron. Li sentis sin treege soleca, ĉar krom li, ĉiuj havas amikojn. Subite li pripensis pri la knabo, kiu staris sur la brulanta ferdeko, post la foriro de ĉiuj kunuloj, ĉar, kvankam granda homamaso staris ĉirkaŭ li, li ne estis unu el ili. Sed neniu povas resti nekonata longatempe sur ŝipo; oni devas manĝi; kaj ne estas eble manĝi nedirante almenaŭ kelkajn vortojn al tiuj, kiuj sidas apude, kiel ekzemple: Pasigu al mi la mustardon, aŭ: Ĉu vi deziras la salon? Sed ne estis Klem, kiu diris la unuan vorton; estis ĉarma sinjorino nomita Hudson, kiu tuj salutis lin kaj demandis ĉu li estas Esperantisto. Ruĝiĝinte kiel knabino ĉe sia unua balo, li konfesis ke li iomete lernis la lingvon, sed ne konatiĝis kun aliaj parolantoj, krom la amiko hejme. Li estis vere bonŝanculo, ĉar S-ino Hudson jam faris multajn vojaĝojn tra la mondo kaj tuj metis lin sub la protekton de siaj flugiloj. Ŝi notis je la unua ekrigardo, ke li havis neordinaran modestecon kaj grandan timon, sed post kelkaj minutoj li sentis kvazaŭ li konis ŝin dum la tuta vivo. Tiun vesperon okazis koncerto en la manĝsalono, kaj je lia grandega surprizo la afero estis treege ĝuinda. Anstataŭ gravaj paroladoj pri la movado, oni kantis, deklamis kaj interŝanĝis bonajn humorajn anekdotojn. Poste, li faris promenadon sur la supra ferdeko je la flanko de la sinjorino kaj estis prezentata al kelkaj gesamideanoj. La luno aperis en la ĉielo kaj la maro estis trankvila kaj bela. Je la noktmeza horo li enlitiĝis kaj havis ŝonĝojn de oro. Ĝis tiu vojaĝo li ne sciis ĉu aŭ ne li suferos de marmalsano, sed feliĉe li tuj trovis, ke la movado de la ŝipo estis por li agrabla sensacio. Tute senscie li estis bona maristo. Li prenis sian lokon inter tiuj, kiuj partoprenis la ferdek-ludojn, sed ne havis grandan sukceson. Fakte, ĉiuj ridetis je liaj klopodoj. Tamen, S-ino Hudson ne permesis, ke li perdu kuraĝon aŭ ke li reiru al sia natura modesta sintenado. “Estas la unua paŝo kiu sole estas malfacila. La infano rampas antaŭ ol ĝi marŝas, kaj vi devas peni kaj peni ĝis vi kapablas fari tiel bone, kiel la aliaj junuloj. Estas nur afero de la ekzercado, sed... ho! jen estas la prezidanto de nia asocio; mi devas prezenti vin al li,” ŝi subite diris, vidante la alproksimiĝon de viro kiu havis rideton je la buŝo sed bezonis hararon ĉe la kapo. “La prezidanto?” diris Klem. “Eble mi devas foriri dum vi interparolas kun li.” “Certe ne. Li estas nur homo, ne speco de drako. S-ro Merchant, venu ĉi tien, mi petas. Mi havas novan rekruton por vi.” “Bonege,” diris la viro. “Vi ĉiam havas ion ŝatindan por montri al mi... ĉu tiu ĉi sinjoro estas nia nova amiko?” “Jes... S-ro Klement Kensford... jen nia prezidanto, S-ro Merchant.” “Mi salutas vin, kaj esperas ke vi plimulte ĝuos la vojaĝon ol mi atendas por mi mem.” “Sed vi ne malbone aspektas je la momento,” diris la sinjorino. “Vi ne povas esti malsana dum ĉi tiu trankvila vetero.” “Ĉu ne? Vi ne konas min... mi povas esti malsana je iu momento kaj tute sen klopodo. Mi estas la plej malbona el ĉiuj malbonaj maristoj. Tamen, ne parolu pri la afero. Forgesu ĝin kaj parolu al mi, S-ro Kensford, pri viaj propraj spertoj.” S-ino Hudson rakontis ĉion, kion ŝi jam lernis pri Klem, kaj kiam ŝi menciis la fakton, ke li estas Jorkŝirano, same kiel la prezidanto mem, la du viroj tuj fariĝis varmaj amikoj. Oni diras, ke kiam ajn unu skoto renkontas alian, eĉ se estus apud la poluso, oni tuj proponas amikan glason da viskio, sed kiam Jorkŝirano renkontas alian, ili tuj penas pruntepreni monon unu de la alia. Kompreneble, estas nur ŝerco... ili tuj demandas ĉu estas eble fari servadon unu por la alia. S-ro Merchant agis tiamaniere kaj, spite de siaj multaj devoj, li akceptis Klem kiel apartan amikon. “Vi devas ĉeesti la diservon morgaŭ matene, Klem,” li diris. “Ni aranĝis bonegan programon... du predikojn... unu de katolika pastro kaj la alia de angla; S-ro Boutwood kolektis lertan ĥoron por kanti niajn himnojn... eĉ nun S-ro Warden maŝinskribas kopiojn por la ne-esperantistoj... li prunteprenis la skribmaŝinon de la kapitano por tiu laboro kaj mi... ho! mi supozas, ke mi havos la kutiman taskon kolekti la monoferojn. Estos je la dek-unua precize.” La Dimanĉo alvenis kaj Klem iris al la manĝejo por la matenmanĝo. Li sentis, ke la ŝipo agas tre strange sin rulante de unu flanko ĝis la alia ĉiumomente, sed li vere ĝuis la ŝanĝon. En la Manĝejo li vidis nur dek du homojn kaj ili estis skotoj. Li sidiĝis ĉe apuda tablo, sed kvankam oni metis la kutiman manĝilaron antaŭ li, ĉiuj aĵoj tuj forruliĝis sur la plankon. Li rekaptis tranĉilojn kaj forkojn kaj kun granda malfacileco sukcesis manĝi. Kelkafoje li subrigardis al la skotoj, ĉar iliaj vizaĝoj altiris lin kvazaŭ magneto... ili jam havis preskaŭ verdan aspekton; kiam ajn iu el ili alportis peceton da nutraĵo apud la buŝo, anstataŭ engluti ĝin, oni tuj remetis ĝin sur la teleron kaj forte skuiĝis. Neniu diris eĉ unu vorton sed post kelkaj minutoj unu post la aliaj subite eliris, kvazaŭ alvoko por helpo estis ricevita per radio. Klem baldaŭ estis la sola homo en la salono. Li ne povis kompreni la aferon, ĉar por li la vetero nur pligrandigis la apetiton. Li finis la manĝadon kaj ankaŭ eliris... Alveninte ĝis la supro de la ŝtuparo, li vidis kun grandega surprizo sian novan amikon, S-ron Merchant. Lia rideto de hieraŭ jam malaperis kaj estis anstataŭigita per kortuŝanta agonio. Li similis al infano, kiu ankoraŭ ne lernis stari sur la piedoj kaj penis supreniri la ŝtuparon rampante sur la manoj kaj genuoj. “Bonan matenon,” diris Klem, kun kora voĉo. “Bonan! vi nomas ĝin?” respondis Merchant, en treege dolorema tono. “Estas aliaj vortoj en nia lingvo por ĝin priskribi, sed mi ne kapablas ilin diri je la momento. Ĉu iu estas en la manĝ... manĝejo?” li aldonis, kun tremiĝo de ĉiuj nervoj. “Ne, sinjoro... mi estas la lasta. Ĉu vi ankoraŭ ne manĝ—” “Ne diru la abomenan vorton... mi reiros al mia kajuto kaj eble la morto baldaŭ donos al mi komforton.” “Sed pri la Diservo, sinjoro. Ĉu ĝi ne okazos?” “Kompreneble... sed estos diservo pri mia enterigo... adiaŭ,” kaj denove la prezidanto rampis kun ĝemadoj en la direkton de sia kajuto. La Diservo ne okazis. Klem certe renkontis du samideanojn, la gesinjorojn Merrick, kiuj ŝajne ĝuis la uraganon same kiel li mem, sed ĉiuj aliaj pasaĝeroj sin kaŝis en siaj truoj dum la tuta tago. Iom lacigita per senĉesaj promenadoj, Klem fine iris al sia lito, kie li trovis la tri aliajn okupantojn en stato de granda timo. Unu el ili estas Radio-mekanikisto kaj ĵus sciiĝis de iu ŝipisto, ke la ŝipo estas en grava danĝero, ĉar la forteco de la uragano certe rompis la ĉenojn per kiuj la subakvigitaj eksplod-minoj, fiksitaj dum la milito de la rusoj, estas ankrigitaj, kaj ke ili nun estas flotantaj tute liberaj kaj povas kolizii kun la “Arcturus” je iu momento. Klem tuj elserĉis S-ron Merchant, kredante, ke li nepre devas averti lin pri la afero. Ne estis malfacile trovi lin, sed treege malfacile elveki lian atenton al la minacanta danĝero, ĉar li estis en stato de duona senkonscieco. “Kion vi diras? ... ke ni eble suferos ŝip-pereon... ke estas vera ŝanco ke ni ĉiuj baldaŭ dronos?” “Vera ŝanco, sinjoro,” diris Klem, en granda eksciteco. “Vi ne ŝercas... ne trompas min... eksplodmino eble frapos nin je iu momento?” demandis Merchant. “Je iu momento, sinjoro.” “Ho! dankon, tutkoran dankon, Klem. Vi donis al mi la plej feliĉan novaĵon; vi metis novan esperon en mian bruston. Mi penos atendi tiun glorindan frapadon kun pacienco. Mi neniam forgesos vian amindecon... dankon, dankon!” “Sed... ĉu vi vere deziras droni?” “Deziras? Mi sopiras por tiu ĝojo kun ĉiuj fibroj de mia korpo. Nun, lasu min, por ke mi povu pliklare aŭdi la unuan frapon, kiu donos al mi liberecon de mia granda mizero,” kaj li denove faligis la kapon sur la litkusenon kaj laŭŝajne dormis. La ekmiro de Klem povas esti imagita, sed ne estas eble ĝin priskribi. Li ankaŭ vizitis aliajn pasaĝerojn, sed ĉiuj ricevis lian averton kun ĝojo. S-ro Boutwood eĉ petis, ke Klem iru sur la ferdekon, kaj petu al la kapitano, ke li gvidu la ŝipon rekte al la plej danĝera loko, por ke la eksplodminoj ne maltrafu ĝin. Tra la tuta nokto la ondoj fariĝis pli kaj pli grandaj kaj la ventego skuis la ŝipon kvazaŭ ĝi estas nur korko, sed eĉ tra la bruado de la uragano Klem ofte aŭdis la terurajn ĝemadojn de la pasaĝeroj. Li ne povis trankvile dormi pro la manko de ĝentileco, kiun ili montris al li per siaj lamentadoj kaj ploradoj, sed fine la mateno venis kaj kun ĝi belega vetero, trankvila irado tra serena akvo, sunbrilo sur blua ĉielo kaj la feliĉa reveno de ĉiuj samideanoj. La babilado, kiun ili faris, estis surdiga. Sed la stranga afero estis, ke neniu el ili diris ion pri la malfeliĉaj spertoj, kiujn ili havis dum la antaŭaj dudek kvar horoj. Tio pasis kaj estas jam forgesita... nun ili revivas kaj intencas havigi duoblan amuzadon por repagi sin por la perditaj horoj. La ŝipo veturis tra sennombraj insuletoj de vera beleco kaj fine alvenis al la haveno de Helsingforso. Tie oni vidis laŭlonge de la kajo, grandajn rubandojn fiksitajn al la muroj, kun salutoj en Esperanto al la kongresanoj. Klem neklare komprenis, ke tiu estas la unua signo, ke li jam alvenis en la vera lando de Esperanto, ke li nun fariĝis ano de la plej granda familio en la tuta mondo; ke lia scio de la lingvo de nun ebligos interparoladojn kun homoj el ĉiuj landoj kaj de ĉiuj rasoj. “Bonvenon al Esperantujo”... la homamaso kantis kaj ridetis kaj montris, ke ili havas korojn plen-plenajn da feliĉeco. Kaj antaŭ kvar tagoj li estis nur vilaĝano, sen scio aŭ sperto de aliaj landoj; ĉu la ŝanĝo estos por li tro granda aŭ tro impona? Li ankoraŭ ne sciis. Li sentis sin denove sola inter multaj homoj; li denove estis nur Kompatinda Klem. La larmoj kolektiĝis ĉe la okuloj, lia buŝo tremis... ĉu li ne faris eraron foririnte la hejmon? ... “Ha! jen vi estas, Klem... mi serĉis vin ĉie. Iru kun mi kaj eble ni povus aranĝi ke vi loĝu ĉe mia hotelo. Tio estos pli agrabla sperto por ni ambaŭ ol esti tute solaj.” Estis Merchant, kiu kaptis lin je tiu momento, kiam li havis grandan kompaton por si mem. Ili ne havis ian ĝenon ĉe la doganejo; tuj oni aranĝis la detalojn kaj ili forveturis de la kajo en droŝko al apuda hotelo, kiu staris kontraŭ alloga subĉiela vendejo. La eniro ne bone impresis ilin, ĉar la ŝtuparo estis nudaj ŝtonoj kaj la muroj sen ia ornamaĵo, sed, malferminte la pordon de siaj respektivaj dormoĉambroj, ili havis veran surprizon... ili estis grandaj kaj meblitaj en la plej ĉarma kaj luksa maniero, tute malsamaj al tiuj, kiujn ili iam antaŭe vidis. “Jen multekosta afero,” diris Merchant. “Eble mi posedas sufiĉan sumon por pagi unu noktan restadon ĉi tie, sed certe ne plu. Ni devas tuj demandi la koston, ĉar jen estas ĉambroj tute taŭgaj por princoj.” Ili alvokis la servistinon, sed ŝi ne komprenis unu vorton angle, france, aŭ germane, kaj ŝajne ne aŭdis la sonon de Esperanto. Ŝi genufleksis kaj forkuris. Poste alvenis la pordisto kun malgranda libreto verkita angle kaj finlande, kiun li transdonis al Merchant. Ĉi tiu serĉis tra la paĝoj kaj sukcesis trovi frazon, kiu demandis: “Kiom kostas ĉambro por unu persono ĉiutage?” La pordisto legis la tradukon, kiu staris kontraŭ la demando kaj siavice eltrovis la taŭgan respondon: “Ĉambro de la unua klaso kostas du ŝilingojn kaj tri pencojn ĉiunokte, kune kun matenmanĝo.” La amikoj relegis la respondon kelkafoje kaj nature imagis, ke estas eraro, sed, montrinte la monon al la pordisto kaj notinte lian jesan geston ili estis kontentaj pri la bonega aranĝo. “Ni loĝos ĉi tie por ĉiam,” diris Merchant. Iliaj du ĉambroj estis apude kaj ili aranĝis havi la matenmanĝojn en la ĉambro de S-ro Merchant je la oka ĉiumatene. Ili bone dormis tiun unuan nokton kaj je la proksima mateno salutis unu la alian kun ĝojo, ĉar bela sunbrilo atendis ilin ekstere. “Mi ĵus rigardis el la fenestro,” diris Merchant, “kaj se mi ne eraras, oni vendas fragojn. Kiam ni foriris Anglujon mi supozis, ke mi nepre devus atendi ĝis la venonta jaro antaŭ ol gustumi tiun belan frukton denove. Ĉu ankaŭ vi ŝatas ilin, Klem?” “Ho! fragoj! Jes... mi vere amas ilin.” “Bone. Mi ne povas havi fidon pri ia homo kiu ne amas ilin... do, ni mendos... bonvolu sonorigi, estas je via flanko.” La servistino eniris kaj, kiel kutime, genufleksis. Ion ŝi diris, sed por ili tio estis ne komprenebla. Merchant prenis ŝin per la mano, kondukis ŝin al la fenestro kaj penis montri al ŝi la fragojn ĉe apuda budo. “_Strawberries... fragoj... fraises... freŝas... erdbeeren... fragole..._ Vi ankoraŭ ne komprenas? Do, rigardu ĉi tiun skizon; nun, rigardu la koloron de la tablotuko... estas ruĝa, ĉu ne? Jen estas kremo kaj sukero... vidu kiel mi kovras la skizitan fragon per ili kaj metas la tuton en la buŝon kaj ridetas je la bongusteco de la frukto... ĉu vi komprenas?” La virino gaje ridis, kaj denove genufleksis... ho! kia bela kutimo, tio estas... kaj rapide forkuris; ŝi fine komprenis! La fragoj alvenis; ili estis tre malgrandaj, sed treege dolĉaj kaj bongustaj kaj Merchant kaj Klem regalis sin ĉiumatene per la plej bona el ĉiuj fruktoj. “Tre bone vi faris la aferon, sinjoro,” diris Klem, kun admiro. “Oni diras ke neceso estas la patrino de eltrovoj, sed mi opinias ke kiam ajn oni vere amas, oni ĉiam atingas la celon. Mi tiom multe ŝatas fragojn, ke kredeble mi sukcesus trovi vojon por komprenigi al eskimo, se li posedas ilin kaj deziras ilin vendi.” “Mi esperas, ke iafoje vi vizitos min en Mellowdale,” diris Klem. “Mi havas bonan provizon da ili en mia ĝardeno.” “Klem... ni estos amikoj dum la tuta vivo... la invito estas jam akceptita... mi nepre venos.” “Vi ne ŝercis? Estas vera promeso?” “Ne timu, mi ne forgesos. Intertempe mi esperas ke la venonta somero estos favora por la frukto. Nun, ni devas rapide iri al la Malferma Kunveno... estos... memorinda travivaĵo por ni ambaŭ.” ĈAPITRO 5 Ĉeesti Universalan Kongreson de Esperanto por la unua fojo estas unu el la plej frapantaj kaj mirindaj travivaĵoj, kiun la homa cerbo povus imagi. Tie oni vidas mil homojn el kvardek diversaj landoj kaj parolantaj hejme tiom multe da diversaj lingvoj. Ili nun forgesas tiun fakton kaj nur memoras, ke per unu sola, simpla lingvo ili povas kompreni kaj komprenigi sin reciproke. Vere, estas miraklo. Multaj lernas la internacian lingvon, sed evitas la Mond-kongresojn. Tio estas granda domaĝo, ĉar eĉ Esperantisto ne kapablas imagi la tutan gloron de la eltrovo de nia amata majstro, Zamenhof, krom ĉe tiuj kunvenoj. Sed ne estas mia devo fari al vi predikon. Mi devas reiri senprokraste al Merchant kaj Klem, kiuj nepre bezonas mian helpon. Ha! jen ili estas... ankoraŭ puŝante por gajni seĝojn en la Nacia Teatro. La potenco de aŭtoro estas sen limoj. Eĉ amatora aŭtoro, kiel mi, povas forpuŝi tutan amason da homoj kaj faciligi la eniron de siaj amikoj sen perdo de unu spireto. Vidu por vi mem... ili jam estas en bonaj lokoj kaj rigardantaj al la ĉeestantoj, kiuj jam plenigas la grandan teatron en ĉiuj partoj. Spaco ne permesas priskribon de tiu kunveno, sed neniu, kiu ĉeestis, iam forgesos la belecon de la deklamo de la poeto, Kalocsay, aŭ la festan paroladon de la oratoro, Edmond Privat. Eĉ hodiaŭ, oni okaze citas la momenton kiam la juna doktoro sin turnis al la loĝio en kiu sidis S-ino Zamenhof kaj kun granda emocio proklamis, ke la vera spirito de la Majstro je tiu horo flugis super la ĉeestantoj kaj benadis ilin pro la servado kiun ili faris por pligrandigi la disvastigadon de Esperanto tra la mondo. Klem aŭskultis la diversajn paroladojn kun profunda intereso. Ofte oni parolis tro elokvente kaj tro rapide por ebligi, ke li kaptu ĉiujn vortojn, sed li komprenis la sencon kaj tiu fakto multe plaĉis al li. Li estis fiera pri sia scio de la lingvo kaj mense decidis, ke por la estonto li laborados kun la tuta forto por antaŭenpuŝadi la movadon. Oni diras, ke preskaŭ ĉiuj Esperantistoj havas la saman ideon je ĉeesto de imponaj kunvenoj kaj sub la influo de lertaj oratoroj, sed tuj post la reveno hejmen, ili forgesas sian noblan rezolucion kaj lasas la laboradon al aliaj samideanoj. Unu tagon, Klem iris al subĉiela restoracio kune kun areto de alilandanoj. Ili sidis ĉirkaŭ granda tablo kaj babiladis senĉese pri diversaj amuzaj kaj bagatelaj aferoj. Estis memorinda okazaĵo por la junulo, ĉar, kvankam li ne kuraĝis diri pli ol “jes” aŭ “ne”, li treege ĝuis la gajan interparoladon de la aliaj. Unu sinjoro rakontis pri amuza sperto, kiun li havis ĉe la Akceptejo tiun matenon. “Kompreneble vi vidis la ses fraŭlinojn, kiuj tiel bone zorgas la kongres-aferojn. Do, inter ili estas unu belulino, kiu ne konas la lingvon, krom eble tri-kvar vortoj. Mi decidis fari ŝercon kun ŝi. ‘Bonan tagon,’ mi diris, kun rideto. ‘Vi multe ŝatas la alilandajn kongresanojn, ĉu ne?’ ‘Kompreneble, sinjoro,’ ŝi respondis... ‘Kaj vi pli multe malŝatas min ol ĉiujn aliajn vizitantojn, ĉu ne?’ ... ‘Certe, sinjoro,’ ŝi diris... ‘Sed samtempe vi iom amas min, ĉu ne?’ ... ‘Kompreneble, sinjoro’... ‘Tamen, vi pli amos la tagon kiam mi foriros el Helsingforso, ĉu ne?’ ... ‘Certe, sinjoro,’ ŝi diris, kun la plej agrabla rideto imagebla, ĉar ŝi komencis kredi, ke ŝi trompis min per siaj respondoj. Bedaŭrinde alia fraŭlino, kiu bone scias Esperanton, aŭdis la lastan parton de nia interesa interparolado, kaj kun granda eksciteco klarigis al sia kunulino, ke ŝi faris gravan insulton al la ‘eminenta sinjoro’ el malproksima lando, kaj la kompatindulino tuj ekploris. Nature mi senkulpigis min kaj proponis ke ĉiuj helpantinoj venu ĉi tien kiel miaj gastinoj... ha! jen ili venas,” kaj la ŝerculo forkuris por renkonti ses belegajn fraŭlinojn, kiuj, laŭ la opinio de Klem, devas esti fratinoj, ĉar ĉiuj similis laŭ fizionomioj, vestaroj, kaj sintenado. “Gesamideanoj, permesu ke mi prezentu al vi miajn finlandajn amikinojn... F-inoj Abuto, Acuto, Aduto, Aeuto, Afuto kaj Aguto... tiuj ne estas iliaj nomoj, sed kvankam mi penadis lerni ilin parkere, la kapablo mankis por fari sukceson. Nu, estimataj fraŭlinoj, mi rekomendas al vi glaciaĵojn. Ĉu ili plaĉos al vi?” “Kompreneble, sinjoro,” ... komencis lia amikino de la mateno, sed subite silentiĝis; ŝi timis, ke pluaj eraroj eble sekvus. Ĉiuj ridetis kaj la konversacio fariĝis ĝenerala. La hotelo, en kiu loĝis Klem kaj lia amiko, Merchant, estis bonega en ĉiuj rilatoj, krom unu... ne estis en ĝi banĉambroj. Ili devis alvoki la helpon de la ĉambristino ankoraŭ unufoje. Per pantomimaj gestoj ili komprenigis al ŝi pri sia bezono, sed ŝi ne sukcesis sciigi al ili la respondon. Rezultis longa serĉado tra la frazlibreto de la pordisto. Fine ili eltrovis, ke estus necese iri al la publikaj banejoj. Merchant elektis la naĝbanejojn sed Klem ne povis naĝi kaj tial iris tute sola al la aliaj. Li pagis por bileto kaj eniris la banejon, elektis lokon por senvestigi sin, kaj ĵus deprenis ĉiujn vestojn kiam li elrigardis tra la interspaco de la kurtenoj kaj vidis virinon promenantan laŭlonge la centran koridoron. Kio okazis? Ĉu li erare eniris la banejon por la sinjorinoj? Sed tiu ne povas esti la klarigo, ĉar li jam vidis kelkajn virojn en la sama ĉambrego. Je tiu momento li aŭdis iun parolantan esperante kaj kun pli granda kuraĝo ol li iam antaŭe montris, ekkriis: “Pardonu min, sinjoro, sed ĉu vi povas sciigi al mi, kial virino estas en ĉi tiu ĉambro?” “Kompreneble estas sinjorino ĉi tie. Ĉu vi ne scias, ke en Finlando oni ĉiam havas vartistinojn kaj ke ili tre bone masaĝas nin.” “Sed... masaĝas virojn?” demandis Klem, kun timo. “Jes... estos nova sperto por vi, sinjoro el Anglujo,” venis la respondo. “D... d... dankon,” murmuris Klem. Sed dankojn li ne sentis. Lia koro komencis bati furioze. Kion fari? Li ne povas resti plilonge en tiu ĉambro, kvankam li multe deziris bani. Plibone estus tuj revestiĝi kaj forkuri, ol resti. Kun tremantaj membroj li surmetis la vestaron kaj reiris al la elirejo. Virino kuris post li kaj alparolis lin sed li ne komprenis unu vorton. Li metis kelkajn monerojn en ŝian manon, kiun ŝi akceptis, sed estis tute klare ke ŝi ne ŝatis lian foriron; ke estis speco de malĝentileco kontraŭ ŝi mem. Vidinte tion, li havis feliĉan ideon... li subite svingis la brakojn kvazaŭ li deziras naĝi kaj ke li eniris la banejon erare. Per dolĉa rideto ŝi montris, ke la klarigo estas nun kontentiga kaj adiaŭis lin. Reirinte en la straton, li sentis sin ekster danĝero, sed oni devas konfesi, ke la kompatinda Klem ne denove serĉis banejon dum la restado en Helsingforso. Granda eksciteco estis elvekita, kiam oni anoncis ke nombro da kongresanoj estos oficiale ricevita ĉe la Palaco de la Prezidanto de la Finlanda Respubliko. Ĉiuj deziris esti inter la invititaj “eminentuloj” kaj la kompatinda Ĝenerala Sekretario de la Kongreso, Prof. Setälä, estis atakita ĉiuflanke por invitkartoj. Klem ne partoprenis la batalon, ĉar li bone sciis, ke li tute ne rajtas ricevi tiun honoron. Tial, li havis veran ŝokon kiam Profesoro Setälä venis al li kaj diris: “Ĉu vi faros al mi komplezon, sinjoro?” “Certe, sinjoro, se mi povas.” “Pro miaj kongresaj devoj, mankas al mi la tempo por zorgi pri mia kara edzino. Ŝi tre deziras iri al la Palaco, sed timas iri sen mi. Tio ne estas ebla afero kaj tial mi serĉas samideanon, kiu afable kondukos ŝin anstataŭ mi. Ĉu vi faros tion, sinjoro?” “Kun granda plezuro, sinjoro, se vi kredas ke mi...” “... zorgos pri ŝi? Mi ne havas dubon, ĉar mi tre ŝatas vian sintenadon. Jen estas via bileto kaj se vi venos kun mi, mi tuj prezentos al vi la edzinon.” Klem sekvis lin en la oficejon kaj havis la ĝojon renkonti S-inon Setälä, kiu estis malalta kaj treege ĉarma sinjorino. Same kiel ĉiuj finlandaj virinoj, ŝi estis tre modesta, malbabilema, sed samtempe afabla kaj alloga. Klem havigis droŝkon kaj alkondukis la sinjorinon al la Palaco. Ili eniris la antaŭ-ĉambregon, kie en galerio milita muzikistaro ĉarmis la vizitantojn per lerta muzikado de la Nacia Himno de Finlando kaj de “La Espero”. Oni invitis ilin skribi la nomojn en la “Ora Libro” de la lando kaj tiam oficiro, kies uniformo portis longan vicon da medaloj, instruis ilin pri la etiketa aliro al la ĉeesto de la Prezidanto kaj lia edzino. Oni devas iri laŭvice de siaj oficoj en la movado, kaj, alveninte en la proksimeco, klini la kapon, preni la manon de la Prezidanto, kisi ĝin, kaj denove saluti lin per kliniĝo de la kapo. Neniu devas diri eĉ unu vorton, krom por respondi al demando antaŭe farita de la Prezidanto mem. La kongresanoj ricevis la vorton: “Eniru” kaj ili iris unu post la aliaj laŭ la aranĝo jam farita. Klem havis nur unu ideon... la komforton de la ĉarma kaj timema S-ino Setälä. Li rigardis al ŝi senĉese kaj pro tio ne vidis ke la momento preskaŭ alvenis por lia propra prezento al la Ĉef-ministro de la lando. Tuj antaŭ li staris treege alta sinjoro, kiu ŝajne estis je ia tempo soldato. Li staris kvazaŭ je “Atento!” sed kiam li klinis sian korpon, lia dorso koliziis kun la korpo de la malgranda Klem kaj tuj forigis lian ekvilibron. Klem duone falis malantaŭen, sed alia viro savis lin tiel forte, ke li estis reĵetita antaŭen kaj post kelkaj osciladoj, fine sidis sur la planko. Je tiu momento la Prezidanto parolis pri ia afero kun la alta sinjoro kaj tial ne vidis la embarasajn akrobataĵojn de la angla junulo. Per la aminda helpo de iu sinjoro, li regajnis sian pozicion en la “procesio” kaj sukcesis saluti la Prezidanton sen plua fuŝado. Sed liaj ruĝiĝoj daŭris dum la tuta vizito kaj eĉ post lia enlitiĝo li ankoraŭ sentis grandan embarason pro la absurda akcidento, kiu okazis. Li penis forigi la malbonan impreson kiun li faris per senĉesa zorgado pri sia ĉarma kunulino kaj ŝi estis tro ĝentila por fari aludon pri lia stranga ago en la Palaco. Ĉiuj scias, ke Finlando estas belega lando kaj ke la somero, kvankam tre mallonga, estas treege ĝuinda. La Naturo ŝajne penas rekompenci la enlandanojn por la severaj vintroj per prezentado de la plej mirindaj riĉaĵoj dum la somero. Ĉiuj fruktoj kaj ĝardenfloroj maturiĝas preskaŭ samtempe. La homoj foriras el la urboj kaj loĝas sur malgrandaj insuletoj... ili pasigas feliĉan tempon per velŝip-veturadoj kaj naĝado en la bluaj akvoj. Sed kvankam la belegeco kaj la allogeco de la lando ĝojigas la korojn, vizitantoj trovas ke la ĉarmo de la finlandanoj grandamezure superas la naturajn vidindaĵojn. Nenie en la mondo oni renkontos pli belajn, pli modestajn kaj pli graciajn virinojn ol en la norda lando de montegoj kaj lagoj, kiun ni nomas “Finlando”, sed kiun la finlandanoj nomas “Suomi”. La tuta kongreso estis neforgesebla memoro pri feliĉaj spertoj kaj Klem ĝuis ĉion dum preskaŭ ĉiu momento kaj sentis veran bedaŭron kiam alproksimiĝis la fina tago. Pensante pri la impreso de la Malferma Kunveno, pri la Balo, pri la ekskursoj, pri la vespermanĝo ĉe la hotelo, kiu staras apud arĝenta lago en la mezo de pra-arbaroj... kie la tabloj estis tiel longaj ke oni ne povis aŭdi la oratoran deklamadon de la “eminentuloj” kaj tial inspiris humoriston proponi, ke oni aranĝu apartajn paroladojn por sia propra duono de la tabloj; kio vere efektiviĝis je la granda amuzado de ĉiuj, krom tiuj, kiuj sidis ĉe la ĉeflokoj, kaj tute ne scias ke konkurso okazas kontraŭ ili... pri ĉiuj tiuj aferoj Klem pensis kaj subite havis la ideon, ke li mem restos en Helsingforso plilongan tempon. Monon li havas kaj lia reveno hejmen povus okazi, kiam plaĉus al li... jes... li ankoraŭ restos inter tiuj bonaj homoj kaj... “Klem, mi venas por diri al vi ‘ĝis la revido’.” “S-ro Merchant! Kial? Vi ne tuj foriras?” “Ne tuj, sed frue morgaŭ matene... kaj eble tempo mankos por interparoli kun vi tiam, ĉar mi bezonos ĉiun momenton por enpaki miajn vestarojn... mi ne estas spertulo en tiu kampo.” “Sed... vi diris al mi, ke vi ne...” “... ke mi ne foriros ĝis la venonta lundo... jes... sed mi ĵus ricevis telegramon de nia oficejo, kun instrukcioj, ke mi tuj iru al Stokholmo por intervjui nian agenton en tiu urbego.” “Permesu, ke mi iru kun vi, sinjoro. Mi tre ŝatus vidi tiun belan urbegon.” “Mi ĝojos havi vin kun mi. Sed mi devas averti vin, ke post la vizito al Svedujo, mi eble ankaŭ iros al Berlino kaj Amsterdamo. Ĉu vi povas entrepreni la tutan vojaĝon?” “Kun plezuro, se ne estus ĝeno por vi...” “Tute kontraŭe. Mi bezonas kunulon kaj vi estas la unu el mil por pligajigi la vivon.” “Koran dankon. Kion mi devas fari por havigi bileton, ktp?” “Venu kun mi. Ni tuj faros la necesajn aranĝojn. Mi mem ne scias, kion fari, sed ĉiam estas boneguloj en Esperanto-Kongreso, kiuj bonvole helpos al ni.” Klem forĵetis siajn dezirojn pri longa restado en la amata lando de montegoj kaj lagoj kaj faris siajn preparadojn por tuja vizito al Svedujo. Li adiaŭis la gesamideanojn, kiujn li iom konis kaj esprimis al S-ino Hudson vere sinceran dankon pro ŝia amika zorgado pri li je la komenco de la vojaĝo. Kelkaj finlandaj fraŭlinoj venis al li tuj antaŭ la enŝipiĝo kaj prezentis al li bukedon da ruĝaj rozoj. La fakto, ke ĉiuj aliaj forirontoj ankaŭ ricevas similajn donacojn ne estis konata de Klem... li kredis, ke oni faris eraron kaj ke la rozoj estas intencitaj por alia homo. Sed la fraŭlinoj insistis pri lia akcepto kaj la ruĝiĝo, kiu kovris lian vizaĝon kiam li sidis sur la planko en la Palaco estis eĉ pala kompare al tiu, kiu bombardis lin je tiu momento... la ruĝiĝo ne nur kovris la vizaĝon sed kuris laŭlonge la tutan korpon. Se oni estus senvestiginta lin, li estus aspektinta kiel ruĝhaŭtulo de Nordameriko! La ŝipo forveturis kaj larmoj staris en la okuloj de multaj samideanoj kiuj estis sur la kajo kaj ankaŭ sur la ŝipo mem. Bonege estas iri al kongreso kaj konatiĝi kun novaj amikoj kaj revidi ankoraŭ unufoje la malnovajn, sed ĉiam, kiam alvenas la momento de adiaŭo, ĉiuj sentas grandan malĝojon. Oni laŭte kantis “La Espero” kaj kriegis “Ĝis la Revido!” “Prosperu kaj floru la bela Finlando... Feliĉaj estu la ĉarmaj Finlandanoj. Vivu la kara lingvo de Esperanto.” La vojaĝo de Helsingforso al Stokholmo estas unu el la plej allogaj en la tuta mondo. La fama humoristo, Mark Twain, estis je ia tempo redaktoro de ĵurnalo en la Okcidento de Usono. Korespondanto skribis al li, demandante kiom da steloj estas sur la ĉielo. Twain ne havis ian scion pri astronomio, nek posedis iajn librojn pri la scienco. Sed li ne perdis la kapon, eĉ se mankis la kapablo. Li simple respondis: “Estas 100,999,888,321,001 steloj sur la ĉielo, kaj se vi dubas pri mia respondo, vi havas mian permeson kalkuli ilin por vi mem.” Ĉi tiu anedokto servos por ilustri la travivon de Klem dum lia vojaĝo de Helsingforso al Svedujo. Oni demandis al li: “Kiom da insuletoj troviĝas inter la du landoj?” “Ho! eble miliono... eble tri milionoj... mi ne scias... ŝajne ili estas sennombraj,” diris Klem. Estas vere mirinda vojaĝo, ĉar en la daŭro de dudek-kvar horoj, la ŝipo zigzagiras preter belaj verdaj insuletoj preskaŭ senĉese. Sed la plej interesa travivo por Klem estis la subirado de la suno. En Anglujo, kiam la suno tuŝas la maron antaŭ ol kuŝiĝi por la nokto, ĝi ŝajne restas sur ĝi nur kelkajn momentojn kaj tiam subite malaperas. Sed en tiuj nordaj akvoj, ĝi restas sur la maro plenan horon. La maro estis trankvila kiel lago kaj la solaj ondetoj estis farataj per la turnado de la helico de l’ ŝipo. Rigardante de la posto de la ŝipo al la arĝenta vojo, kiun ŝi postlasis, Klem vidis la mortantan, ruĝan sunon je la horizonto... la ruĝaj radioj falis sur la ondetojn, kiuj tuj ensorbis ilin kaj koloriĝis kvazaŭ ili estas milionoj da ĉielarkoj. Li neniam imagis, ke en la mondo povas esti tiel belega vidaĵo. Kiam fine li serĉis sian kajuton li sentis grandan dankemecon pro tio, ke lia amiko Jimmy decidigis lin ĉeesti la kongreson en Helsingforso, kaj preĝis, ke li ankoraŭ havos la privilegion partopreni en multaj venontaj kongresoj en aliaj landoj. Tion li ankaŭ diris al S-ro Merchant, kredante ke la konstato plaĉos al li. Sed lia amiko tuj respondis: “Klem, vi prave diris ke estas granda privilegio partopreni Esperantan Kongreson... mil kaj mil ankaŭ pensis sammaniere kiel vi, sed, bedaŭrinde, tuj post la reveno hejmen, ili tute forgesis ĉion, krom la belegaj okazaĵoj kaj ĝojoj, kiujn ili mem havis. Ili tute forgesas, ke la Esperanto-movado nur atingis sian nunan staton de prospero kaj utileco per la grandiozaj klopodoj kaj sinoferadoj de multaj homoj, kiuj laboradis tagon post tago por disvastigi sciadon de la lingvo en ĉiuj regionoj de la mondo. Vi jam spertis, ke Esperanto meritas la subtenadon de ĉiuj nacioj, de ĉiuj homoj, por ke la revo de la Majstro, Zamenhof, ke ĉiuj homoj fariĝos unu granda rondo familia, baldaŭ efektiviĝu. Ĝi estas nobla celo... estas vera servado por la plialtigado de la homa spirito... ĉu vi intencas esti unu el tiuj, kiuj ĝuas la profitojn, sed tute ne kontribuas al la laborado? Aŭ ĉu vi intencas dediĉi viajn kapablojn al la propagandado de la lingvo?” “Mi faros mian plejeblon, sinjoro.” “Neniu povas fari plu. Bonan nokton, Klem. Mi estas kontenta pri vi.” ĈAPITRO 6 La sesa horo matene estas ĵus anoncita de la preĝej-horloĝoj, unu post la aliaj, kiam la du angloj fine trovis sin sur la kajo en Stokholmo. Ĝis tiu tempo ili estis inter amikoj, kiuj parolis esperante. Nun ili estas fremduloj en nekonata lando. S-ro Merchant atendis la ĉeeston de sia agento, sed kvankam li restis ĝis ĉiuj aliaj foriris, ne estis signo de la sinjoro. “Feliĉe mi havas lian adreson,” li diris al Klem. “Ni havigos fiakron kaj veturos al lia oficejo.” Policano helpis ilin; ili havis iom da malfacilo rilate la adreson sed post enketo je aliaj homoj, la veturigisto prenis sian seĝon kaj ili “honk-honk-is” tra la urbego. “Jen vi estas,” li diris, aŭ, por diri la veron, li ne diris; sed ili komprenis la vortojn per la fakto ke li malfermis la pordon kaj ŝajne invitis ilin eliri. “Atendu momenton,” diris Merchant. “Mi ne havas svedan monon, sed mia amiko tuj pagos vin,” kaj li eniris la konstruaĵon. Je lia granda surprizo estis butiko por la vendado de ĉokoladoj kaj bombonoj. Beleta fraŭlino estis en la butiko kaj tuj salutis lin per ĝentilaj vortoj, kiujn li tute ne komprenis. “Mi timas, ke mi eraris, fraŭlino,” li diris angle. “Mi serĉas S-ron Halstrom. Ĉu li estas ĉi tie?” “Halstrom?” ŝi diris, “_choklad, ja!_” kaj ŝi montris al li belegan skatolon kun granda multkolorigita rubando. “Mi ne venis por aĉeti ĉokoladojn, nek sukeraĵojn. Mi deziras vidi S-ron Halstrom... Herr Halstrom... Monsieur Halstrom... aŭ simple, se tio pli plaĉas al vi, ... Mr. Halstrom. Ĉu li ankoraŭ alvenis?” Ŝi ne komprenis, sed, kredante, ke li bezonas pli bonan skatolon ol ŝi jam montris al li, komencis serĉi por pliluksaj. Kiam la pacienco de Merchant malgrandiĝis je la mikroskopa punkto, la veturigisto eniris kaj per energiaj gestoj montris, ke li trovis la ĝustan lokon. Li ankaŭ klarigis la aferon al la fraŭlino, kiu ridetis gaje anstataŭ plendi pri la perdo de tempo, kiu okazis ĉe ŝi. La oficejo de S-ro Halstrom estis ĉe la sesa etaĝo, kaj tial la tri homoj devis supreniri la longajn ŝtuparojn kun la ĉiuj pakaĵoj, ĉar, pro la frueco de la horo, la lifto ankoraŭ ne funkcias. Alveninte ĉe la pordo, kiu surhavas la nomon: “H. Halstrom”, ili nature kredis, ke iliaj ĝenoj tuj finiĝos. Sed, ne. La pordo estas ankoraŭ ŝlosita. La angloj ne havis svedan monon por pagi la veturigiston kaj li rifuzis akcepti anglan aŭ finlandan. Do, la tri homoj sidiĝis sur la pakaĵojn kaj atendis la alvenon de la agento. Pasis eble duona horo, kaj maljuna virino suprengrimpis per malrapidaj, jam lacaj paŝoj, la ŝtuparon. Ŝi venis por purigi la oficejojn de tiu etaĝo. “Je kioma horo kutime alvenas S-ro Halstrom, sinjorino?” demandis la veturigisto, svede. “Je la deka,” estis ŝia respondo, kiun ŝi klarigis al la amikoj, montrante la ciferon sur la poŝhorloĝo de Klem. “Ankoraŭ du horoj kaj duono! Ni dormu,” diris Merchant, kaj la tri fermis la okulojn por ripozi, sed denove oni aŭdis la alproksimiĝon de piedoj. Ĉu povas esti S-ro Halstrom? certe la sono estas farita de la pezaj piedoj de ia viro... jen li venas... jen li... jen li ne venas... estas policano! Li kaj la veturigisto havis interparoladon el kiu la angloj ne komprenis unu vorton, sed montris grandan surprizon kiam eĉ la policano sidiĝis apud ili kun klara intenco resti ĝis la fino de la afero, aŭ, kiel oni diras angle: ĝis la hejm-reveno de la bovinoj. Ili ne povis toleri la strangan silenton kaj tial ili multe parolis unu al la aliaj, kvankam sen ia interkompreno. Ili multe ridis kaj fumis sennombrajn cigaredojn. Klem antaŭe ne fumis finlandajn cigaredojn, ĉar li prenis sufiĉe grandan kvanton da anglaj kun si, sed lastatempe la provizo konsumiĝis. La finlanda speco estas iom stranga por tiuj, kiuj ne kutimas al ili, ĉar la tabako plenigas nur duonon de la cigaredo... la alia duono estas tubeto el pajlo. Klem fumis senzorge, sed kiam la fajro atingis la lokon, kie la tabako finiĝas, la varma cindro elfalis sur la kruron de la fuminto. Klem sentis piketon kaj frotis la kruron, sed la cindro tuj bruligis al li la fingron kaj li eksaltis kun doloro. Estis nur bagatela afero, sed la surprizo kaŭzis al li momentan ekscitecon... li poste konstatis, ke li vere imagis, ke oni pafvundis lin. “Jen domaĝo!” diris Klem. “La cigaredo bruligis mian pantalonon... estas truo ĉi tie kaj oni povas klare vidi la karnon tra ĝi.” “Mi povas ripari tion sen helpo de tajloro,” diris Merchant, kiu tuj prenis sian fontoplumon kaj faris inkmakulon sur la karnon. Ĉiuj ridetis pri la afero, ĉar ĝi helpis pasigi iom da tempo. Tamen, kiam Klem eniris la banejon je la sekvinta mateno kaj ekvidis la makulon, li unue kredis, ke estas kontuzo... li forgesis la inkon de la riparisto! Je la naŭa, S-ro Halstrom fine alvenis kaj granda pantomimo denove komencis, ĉar eĉ li ne sciis la anglan lingvon. Merchant sukcesis komprenigi lin, ke li devas pagi la veturigiston kaj tion li faris. Li ankaŭ pagis monon al la policano, kiu nur eniris, kiel oni poste eltrovis, por demandi kial oni lasis la fiakron en la strato tiel longe. Ili eniris la oficejon kaj S-ro Halstrom montris per sia poŝhorloĝo, ke io okazos je la dekunua, sed kio, la angloj ne bone komprenis. Tamen, se oni sufiĉe longe atendos, aferoj kutime ordiĝas. Je la dekunua alia sinjoro eniris... estis la bopatro de S-ro Halstrom, kiu zorgis pri lia korespondado en la angla lingvo, sed ĉiam konstruis siajn respondojn el frazlibroj... li ne kapablis paroli la lingvon! Sekvis, ke ankaŭ li eltiris la poŝhorloĝon kaj montris per ĝi, ke je la unua posttagmeze, alia homo alvenos!!! “Sed ni estas malsataj... ĉu ni ne povas eliri kaj manĝi?” demandis Merchant. La du svedoj gaje ridetis, sed certe ne komprenis la proponon. Tial, estis necese malfermi la buŝon kaj ŝajne enmeti manĝaĵojn. Tio havis bonan efikon. Ili ĉiuj eliris kaj bone regalis sin en unu el la plej luksaj restoracioj en la urbego. Je la unua horo ili reiris al la oficejo kaj kelkajn minutojn poste alvenis la edzino de S-ro Halstrom, kiu ricevis sian edukadon en Anglujo kaj sekve senprokraste faris kontentigan solvon por ĉiuj problemoj. Ili poste pasigis treege agrablan tagon en Stokholmo kaj estis profunde ensorĉitaj de la belecoj de tiu perlo de la nordo. Eble pli ol ĉio, ili impresiĝis de la natura ĝentileco de la svedoj mem. Oni ofte diras, ke la francoj estas la plej ĝentilaj homoj en la mondo, sed la svedoj ŝajne superas eĉ la francojn. La vespermanĝo okazis ĉe belega restoracio kaj granda amaso da homoj ĉeestis. Sed ĉe unu tablo estis aparte gaja areto kiu tuj altiris la atenton de la aliaj gastoj. “Jen estas feliĉa festeto, sinjoroj,” diris S-ino Halstrom. “Vi povas vidi por vi mem ke en ĉi tiu urbo oni sin amuzas tre bone, ĉu ne?” La angloj ĵetis rigardon en la direkto montrita de la sinjorino, kaj Merchant ĝoje ekkriis: “Estas S-ro Tell kaj grupeto da alilandaj Esperantistoj... Pardonu al mi, mi konas ilin kaj ŝatus saluti ilin.” “Esperantistoj... kiel interese... ĉu vi povas aranĝi ke ni ankaŭ sidu kune kun ili?” ŝi petis. “Plezure, se vi permesos... vi certe trovos ilin tre agrablaj homoj,” kaj li tuj iris al la samideana rondeto. “Jen tiu fripono, Merchant!” diris Tell. “Ĉu vi vere falis el la ĉielo?” “Ne, sed mi opinias, ke mi trovis paradizon sur la tero. Ĉu vi povas havigi lokon ĉi tie por kvin plu? Mi havas mian amikon, Kensford, kun mi, kaj ankaŭ tri svedajn geamikojn, kiuj ne scias Esperanton, sed estos bona okazo por gajni ilin por la Stokholma Societo.” “Kaj mi nomis vin fripono!” diris Tell, kun gaja rideto. “Nun vi estas bonegulo. Ne perdu momenton... ni faros por ili bonan akcepton.” Ili havis vere amikan rondon. S-ro Tell alparolis al Halstrom en la sveda lingvo, D-ro Arnhold, kiu estis inter la gastoj, parolis germane kun la bopatro, kaj Klem penis varbi sian unuan rekruton por la movado parolante angle al la sinjorino. La aliaj kompreneble parolis pri siaj spertoj dum la kongreso esperante. Malbona komenco ofte havas bonan finon. Post kvar tagoj de la plej feliĉaj travivoj en Stokholmo, Merchant kaj Klem veturis per rapida vagonaro al Malmö, de kie ili prenis vaporŝipon ĝis Sassnitz kaj poste iris rekte al Berlino, kiun urbegon ili atingis sen iaj notindaj spertoj. Ĉi tio ne estas gvidlibro kaj tial mi ne permesas al mi priskribi la vidindaĵojn de Svedujo kaj de Germanujo, kvankam ili vere meritas tutkoran laŭdon. Mia tasko estas sekvi la aventurojn de Klem kaj se mi momente forlasus lin por rigardi al aliaj aĵoj, neniu povus diri, kio okazus al li. La financa stato de Germanujo, je tiu tempo, estis vere terura. La marko falis kaj refalis multfoje ĉiutage kaj kaŭzis grandajn ĝenojn kaj perdojn al ĉiu. La du angloj prenis taksimetron de la stacidomo al la hotelo kaj la kosto, laŭ la montrilo, estis unu marko, sed ili donis al la veturigisto cent markojn. Li ne diris unu vorton sed rapide foriris. Je la sama tago ili prenis alian iom plilongan veturadon kaj donis kvindek markojn kaj denove la veturigisto foriris sen vorto. Post kelkaj similaj spertoj ili fine prezentis nur dek markojn kaj la veturigisto faris al ili riverencon. La klarigo ŝajne estas, ke la unuaj veturigistoj kredis ke la angloj ne sciis la valoron de la mono kaj timis ke per tro granda montro de dankemeco, ili eltrovos sian eraron kaj postulus repagon... kvankam la sola ideo de la angloj estis, ne profiti per la malbona stato de la valuto. Ne havante bonan scion de la germana lingvo, ili ne ĝuis la restadon en Berlino je la sama grado kiel en Stokholmo, sed malgraŭ manko de komprenado, ili havis multajn plezurojn kaj kiam ili okaze renkontis F-inon Hagen en la fama strato “Unter den Linden”, ili preskaŭ saltis por ĝojo, ĉar de tiu minuto alia ekzistado komenciĝis por ili en la granda urbego. Ŝi kondukis ilin al la plej famaj palacoj, muzeoj, art-galerioj, kaj elektis por ili bonegajn restoraciojn kaj teatrajn prezentadojn. “Kun Esperanto,” diris Merchant, “ni estas princoj de la reĝa sango; sen Esperanto, ni estas fremduloj kun nemoveblaj langoj, ĉu ne, Klem?” “Jes, sinjoro, estas kvazaŭ miraklo subite okazas kiam ni ie renkontas samideanon. Kaj mi opinias ke Fraŭlino Hagen estas unu el la plej ĉarmaj, kiujn mi ĝis nun vidis.” “Ha! Ĉu via koro fine suferas atakon?” “Ne precize, sed ŝi estas... mi ne scias kiel diri... ŝi estas... ŝi multe plaĉas al mi.” “Havu zorgon, mia juna amiko, aŭ vi reiros al via Mellowdale kun edzino.” “Ne, sinjoro. Mi neniam havus la kuraĝon diri al ŝi ke mi amas ŝin, eĉ se mi amus ŝin.” “La kuraĝo venas kun la knabino, Klem. Se vi ne posedas la kuraĝon, estas bona signo ke ĉi tiu ĉarmulino ne estas destinita de la sorto fariĝi S-ino Kensford.” “Mi kredas ke ne... sed ŝi estas...” “Estas konsentite, Klem... ŝi estas!” La tago por foriri alvenis kaj ili iris al “Cook” por aĉeti la biletojn. Je sia granda surprizo ili devis stari en longa viclinio, ĉar ŝajnis ke la tuta homaro ankaŭ venis kun la sama celo. “Vi sidiĝu, sinjoro,” diris Klem. “Mi povas havigi la biletojn.” “Bone, vi estas multe pli juna ol mi.” Merchant sidiĝis apud maljuna sinjorino kaj post kelkaj minutoj notis ke ŝi aspektas angle. Li tuj demandis al ŝi: “Pardonu min, sed se vi estas anglino, eble mi povas helpi al vi.” “Dankon, sinjoro,” ŝi respondis. “Mi ne estas anglino sed havas la pli grandan honoron esti skotino!! Feliĉe mi ne bezonas helpon, ĉar mia filino jam zorgas pri niaj biletoj.” “Bone, sed estante anoj de la sama Imperio, ni povas paroli, se tio plaĉas al vi.” “Kun plezuro. Mi ne aŭdis unu vorton anglan dum la pasintaj du monatoj, krom tiuj parolitaj al mi de mia filino. Mi jam estas tre malpacienca por revidi la belan landon de Robbie Burns.” “Tion mi povas kompreni. El kia urbo vi venas, sinjorino?” “El la fama kaj historia urbo Ayr. Ĉu vi iam iris tien?” “Unu fojon, kaj mi havas belan memoron pri ĝi. Mi eĉ ricevis inviton de la _Provost_ viziti la urbdomon kaj havis en miaj manoj la reĝan dokumenton, kiu proklamis la liberecon de Ayr.” “Tio estis vere grandioza honoro por vi. Mia nomo estas Macpherson. Kaj la via?” “Merchant. Nun, ni estas kvazaŭ parencoj, ĉu ne?” “Plibone, ni estas amikoj: parencoj tro ofte interdisputas... estas la homoj, kiujn ni ĵus renkontis, kiuj estas la plej agrablaj.” “Konsentite, sed, por pasigi la tempon ni devas esti parencoj... ĉu vi ne rimarkis la scivolecon de via filino? Ŝi ne prenas la okulojn de ni.” “Ha! estos nova sperto por ŝi... kutime estas mi kiu devas teni la okulojn sur ŝi... ŝi ĉiam altiras la atenton de la viroj.” “Mi havas ideon. Ĉu estas en via familio viro kiun ŝi ne vidis de longa tempo?” “Estas ŝia onklo James, tre malinda viro, kiu forkuris el Ayr antaŭ dudek jaroj. Ni ne aŭdis pri li, sed opinias ke li loĝas en Aŭstralio, se oni ne jam pendigis lin.” “Bone... mi estos ŝia onklo, James, kaj mia amiko... kiu staras en la viclinio iom post ŝi, estos ŝia kuzo.” “Vi estas ŝerculo, sinjoro, sed la ideo eble amuzos nin... kvankam mi konfesas ke mi ne ofte ŝercas hejme... jen ŝi venas... ne forgesu, ŝia antaŭnomo estas Maggie kaj la mia Mary.” “Patrino, al kiu vi...” komencis la filino, rigardante de la sinjorino al la nekonatulo laŭvice. “Vi ne memoras min? Ĉu oni neniam parolis al vi pri via vagabonda onklo, James?” “Onklo James? ho! mi ĝojas vidi vin,” ŝi respondis, kaj tuj ĉirkaŭprenis la surprizitan Merchant per siaj fortaj brakoj. “Maggie!” ekkriis la patrino, treege ŝokite. “Ĉu estas malpermesite karesi long-perditan onklon en ĉi tiu lando?” “Sed li ne estas...” “... dezirinda parenco? Tion mi scias, sed mi ĉiam admiris vin, onklo James. Vi havis la kuraĝon forkuri el la dormema urbo Ayr, kie ĉiu tago similas al la aliaj.” “Pardonu min, Maggie... jen mia filo, Klem,” diris Merchant, por ŝanĝi la konversacion. “Mi ankaŭ havas kuzon... ho! kiel ĝuinda renkonto... kara Klem... mia amata kuzo!” kaj denove ŝi ĵetis la brakojn ĉirkaŭ alian kolon. Klem nature ruĝiĝis kaj tute perdis la kapablon paroli. “La ŝerco sufiĉe longe daŭris,” diris S-ino Macpherson, “jen leciono por vi, Maggie. Ĉi tiu sinjoro estas amiko de mi kaj ĉi tiu junulo estas lia amiko. Por pasigi la tempon ni aranĝis surprizon por vi sed via maldelikata konduto ruinigis ĉion... estas ni kiuj ricevis la surprizon. Vi devas ŝpari viajn kisojn por via edzo... se vi iam kaptus unu.” Merchant sentis ke la tempo alvenis por fari klarigon de la tuta afero kaj tion li faris. Post la klarigo li diris: “La kulpo estas mia kaj la sola rekompenco kiun mi povas proponi, estas ke vi ambaŭ vespermanĝu kun S-ro Kensford kaj mi hodiaŭ vespere. Se vi rifuzus, mi scius ke vi ne pardonas min pro mia konduto.” “Vespermanĝi kun vi? Estus agrabla okazo por ni,” diris F-ino Macpherson. “Ni jam vojaĝis dum du monatoj kaj ĝis nun ne vidis la eksteron de hotelo post la oka horo.” “Do, vi estos niaj gastoj?” “Vi estas tre afablaj,” diris la patrino, “jes... ni iros kun plezuro... sed kien?” “Ne havu ĝenon pri tio... ni venos por vi ĉe via hotelo je la duono post la sepa... ĉu tiu horo taŭgas por vi?” “Tute ne! Ni ne deziras perdi la duonon de la vespero,” ekkriis S-ino Macpherson. “Bone... ni venos je la sepa precize... oni ne vespermanĝas plifrue en la kabared-hoteloj.” Ili “ĝis-la-revidis” unu la aliajn kaj tiam Klem turnis sin al la amiko kaj diris: “Mi tre bedaŭras, sed mi ne havigis la biletojn. Kiam mia vico alvenis kaj mi proponis la monon, oni diris ke la marko ankoraŭ faladis kaj ke mi devas pagi 2,000 pli ol mi havis en germana mono.” “Sed ili akceptas la anglan, ĉu ne?” “Ne, oni devas ŝanĝi la monon ĉe alia biletejo. Mi nur venis por klarigi la aferon al vi antaŭ ol fari tion.” “Ni ambaŭ iros.” Ili staris en alia longa viclinio, kaj subite sinjoro alproksimiĝis al ili kaj diris tre mallaŭte: “Ĉu vi deziras fari monŝanĝon, sinjoroj?” “Jes, ĉu vi havas germanan monon por angla?” “Kiom vi bezonas?” “Monon por dek funtoj anglaj.” “Jen vi havas, sinjoroj,” kaj li eltiris el la poŝo sian monujon. “Ĉi tiuj notoj estas en ordo? ... ili aspektas iom malsamaj ol tiuj, kiujn ni ĝis nun uzis.” “Kompreneble, sinjoroj, demandu pri ili je la kas-giĉeto.” Merchant akceptis la konsilon kaj oni diris ke la notoj estas bonaj. Ili reiris al la biletejo kaj oni diris ke la biletoj estos pretaj nur je la morgaŭa mateno. Ili ne povas vendi pluajn biletojn por tiu tago! Plendoj ne helpis kaj tial ili foriris al sia hotelo por fari preparadojn por la regalado de la skotinoj. La ĉef-kelnero rekomendis al ili luksan kabared-hotelon en la centro de la urbego kaj telefonis por rezervi apartan tablon por ili. Tiam ili veturis al la hotelo kie loĝis la gastinoj kaj trovis ke ili vestis sin en siaj plej allogaj roboj. Alveninte ĉe la hotelo ili sentis iom da embaraso pro tio, ke neniu krom ili jam alvenis, sed S-ino Macpherson diris ke ne gravas pri la aliaj homoj; estas belega loko kaj ŝi havos tempon por ĉirkaŭrigardi la tuton kaj ankaŭ observi la alvenon de la aliaj vizitontoj. Ili havis bonan amuzadon. La manĝado estis bonega, la vinoj bongustaj kaj la dancado alloga. Ili restis tie ĝis la dua matene kaj kiam ili reveturis al sia hotelo, la du skotinoj deklaris ke estis la plej mirinda travivo de ilia tuta vivo. “Ho! kiam ni priskribos la aferon al niaj amikinoj en Ayr,” diris la sinjorino, “certe neniu kredos nian rakonton. Sed jen estas la menuo, jen la programo de muziko, jen la kalkulo, kiun vi forĵetis, sinjoro, sed feliĉe mi kaptis ĝin antaŭ ol ĝi difektiĝis... jen la bileto por la vestejo... kiun mi sukcesis repreni post oni enmanigis al mi mian surtuton kaj jen noto de la kostoj de la diversaj taksimetroj kiujn vi havigis por ni... ho! ili ne deziros kredi al mi, sed mi posedas la atestojn por montri ke ni ne imagis la aferon. Mirinda vespero, sinjoroj... Kiam vi venos al Ayr denove, mi invitos ĉiujn amikinojn por ke ili povu vidi por si mem ke niaj kunuloj estis ĝentilhomoj.” “Estis por ni ankaŭ treege agrabla vespero, ĉu ne, Klem?” “Jes, mi treege ĝuis ĝin kaj esperas ke mi havos la plezuron iri al Skotlando por renkonti vin kaj viajn amikojn...” “Ne amikojn... amikinojn, sinjoro... mi ne havas aliajn.” “...amikinojn, S-ino Macpherson.” “Koran dankon... ĝis la revido,” diris ŝi. “Ĝis la revido... onklo James... Feliĉajn tagojn por vi... kuzo Klem,” diris Maggie, kun petola rideto. “Ĝis la revido,” eĥis Klem. “Ni baldaŭ revidos unu la aliajn en la bela lando de kukoj kaj de Robbie Burrrrrns,” aldiris Merchant, kun vana peno doni al siaj vortoj vere skotan voĉtonon. ĈAPITRO 7 Oni ofte aludas pri “la mateno post la antaŭa vespero” kiu frazo signifas ke oni ne saĝe kondutis kaj tial suferas per terura kapdoloro pro la granda kvanto da vino englutita kaj la tro granda nombro da cigaroj kiujn oni fumis. Nek Merchant, nek Klem, kutimiĝis al la ĝojoj de la bonvivantoj... ili malofte trinkis eĉ glason da vino kaj preskaŭ neniam fumis ion krom cigaredoj. Sed ĉe la vespermanĝo kun la skotaj sinjorinoj, ili sin ŝajnigis esti homoj de la mondo kaj rezultis, ke la matenon poste, ili ambaŭ havis kapon plenigitan per rapide funkcianta maŝino, kiu ŝajne klopodas por dispecigi ĉiujn partojn de la cerbo, kaj stomakon, kiu forte ribelis je la vido de nutraĵo. “Estas stranga sperto por ni, Klem,” diris Merchant. “Mi neniam antaŭe sentis tiun ĉi antipation kontraŭ manĝado. Ĉu estas eble ke ni tro multe trinkis hieraŭ vespere?” “Mi sentas la saman... eble estis la nutraĵoj kiuj ne taŭgis por ni,” respondis Klem. “Mi ne scias, sed... estos la lasta fojo por ni, Klem, ...la lasta fojo.” “Mi volonte konsentas. Sed eble ni devas iom promenadi anstataŭ manĝi... la freŝa aero helpos nin regajni nian forton.” “Jes... aŭ eble ni povus trovi banejon...” “Ne, sinjoro... publikaj banejoj povas havi virinojn same kiel en Helsingforso... mi ne kuraĝos eniri alian ĝis mi estas denove en Anglujo.” Ili eliris kaj, trovinte ke marŝado estas iom tro laciga, prenis taksimetron kaj petis ke la veturigisto iru en la kamparon, sed nepre reiru sufiĉe frue, por ke ili povu havigi siajn biletojn antaŭ la tagmeza horo, ĉar pro tio, ke estas sabato, la oficejo de “Cook” fermiĝos je tiu horo. La veturado estis tre ĝuinda kaj baldaŭ forigis ĉiujn dolorojn. Sed, kiam la tempo alvenis por la reirado, unu el la pneŭmatikoj trapikiĝis kaj pro la malsperteco de la veturigisto, prokrastado okazis. Ili fine alvenis ĉe “Cook” kun sole dek minutoj je sia dispono. Kaj tiam iliaj veraj ĝenoj komenciĝis. La oficisto ne povis akcepti la notojn, kiujn ili prezentis. Oni pagus ilin nur pere de banko. “Vi havas tempon por iri al la Dresdena Banko, tute apude, kaj oni ŝanĝos ilin por vi.” La du amikoj rapidiris kaj eniris la bankon tuj antaŭ la fermada horo. Ili prezentis la mon-notojn kaj diris ke ili nur havas kelkajn minutojn je sia dispono, sed la oficisto ne komprenis la anglan lingvon kaj iris por serĉi interpretiston. Poste, venis alia viro, kiu ĝentile petis ke ili eniru alian ĉambron. “Certe, sinjoro,” diris Merchant, “sed bonvolu doni al ni la ŝanĝon ĉar la oficejo de ‘Cook’ fermiĝos post kelkaj sekundoj.” “Pri viaj deziroj mi atentos, sinjoroj... pardonu min unu momenton,” kaj li eliris kaj fermis la pordon post si. Ankaŭ plua viro eniris... evidente unu el la ĉefuloj de la banko, ĉar li estis akompanata de du aliaj viroj, unu en uniformo. “Vi deziras havi alian monon por ĉi tiuj notoj, sinjoroj, sed... antaŭ ol ŝanĝi ilin, mi devas scii de kiu vi havigis ilin kaj kiam kaj kie... ili estas bonaj notoj sed ne ŝanĝeblaj je vido.” La angloj detale priskribis tion, kio okazis ĉe “Cook” je la antaŭa tago, montris siajn pasportojn kune kun leteroj kiujn ili havis en la poŝoj kaj kontentigis la bankiston pri sia malkulpeco. “Mi ĝojas, ke vi havigis posedon de la notoj tute laŭleĝe, sed bedaŭrinde ne estos eble ŝanĝi ilin ĝis lundo, ĉar la banko estas nun fermita pro la semajn-fino. Se vi afable venos ĉi tien je lundo, estos plezuro vin helpi. Bonan tagon, sinjoroj,” kaj oni preskaŭ elpuŝis ilin el la banko. Ili iris al “Cook” kaj trovis, ke eĉ tiu oficejo estis fermita kaj la oficistoj jam foriris por ludi ĝis lundo. Ne estas necese priskribi la vortojn uzitajn de la amikoj... por priskribi iliajn pensojn oni bezonus la plumojn de kelkaj aŭtoroj de verkaĵoj pri la Granda Militado, ĉar neniu, krom ili, posedas la fortecon de frazesprimado taŭga por la okazo. Post kvin minutoj, la kolero forflugis kaj ili telefonis al sia amikino, F-ino Hagen, kiu denove helpis al la du angloj, kaj tre ĝuinda semajn-fino en la ĉef-urbego de Germanujo estis bona rekompenco por la neatendita plua restado. La fraŭlino diris, ke ili vere estas bonŝanculoj, ĉar ne estas dubo en ŝia kapo, ke oni unue intencis aresti ilin ĝis la afero estus kontentige solvita... la ĉeesto de la uniformita viro estis atesto pri tiu intenco. “Arestite?” ekkriis Klem. “Ho! tio estus detruinta la karakteron por ĉiam. Mi neniam akceptos monŝanĝon krom ĉe Banko eĉ se ĝi estus prezentita de la ĉef-ministro mem.” Je la lundo ili ankoraŭ ne povis ricevi monon por la notoj... oni promesis sendi ĉekon pageblan je ia angla banko... la ĉekon ili fine ricevis, sed antaŭ ol ili povis enbankigi ĝin, la malfeliĉa marko denove suferis grandegan malsupreniĝon kaj iliaj dek funtoj fine havis nur la valoron de kelkaj ŝilingoj. Anstataŭ akcepti tiun sumeton, Klem enkadrigis ĝin por ke ĝi ĉiam rememoru lin pri la decido, neniam fari negocojn kun nekonatuloj. Okaze li rigardas ĝin kaj rezultas, ke li sonĝas pri la afero kaj imagas ke la germanoj kondukas lin al malliberejo en la Nigra Arbaro, kie li devas pasigi la ceteron de la vivo! Kompatinda Klem... li ne estis farita el la materio el kiu la societo faras krimulojn. Ili pagis por la biletoj per aliaj banknotoj kaj envagoniĝis por la veturado al Amsterdamo. Oni ofte konstatas, ke Amsterdamo estas la Venecio de la nordo. Ne estas eble fari komparon inter ĉevalo kaj bovo kaj laŭ la sama principo, oni ne povas fari komparon inter la nomitaj urboj, ĉar ili estas tro malsamaj en ĉiuj rilatoj. Sed ne imagu, ke mi ne ŝatas Amsterdamon. Kontraŭe, mi amas la malgrandan landon de kanaloj kaj ventumiloj, kie la homoj klakadas tra la rondŝtonaj stratoj en siaj larĝaj roboj kaj pantalonoj, kun piedoj vestitaj per ligno-ŝuoj. La vivo ĉe ili ŝajnas treege trankvila kaj serena; oni havas sufiĉan tempon por la pripensado kaj tute mankas la eksciteco kaj senĉesa gestado de la sudaj popoloj. Estis iom post la noktmeza horo, kiam la vagonaro, per kiu niaj amikoj veturis, eniris la stacidomon... kiun ĝi alproksimiĝis tra ŝajne longa rivero, ĉar oni vidis la akvon el la du flankoj de la kupeo... kaj unu sola fiakro staris ekstere de la pordego. Klem tuj kaptis ĝin kaj baldaŭ ili veturis tra la stratoj al sia hotelo. La sonorilo elvekis la pordiston kaj ili eniris tre lacaj kaj kun la espero ke ili senprokraste metus la kapojn sur molajn kapkusenojn sed... la pordisto portis en la butontruo malgrandan kvinpintitan verdan stelon... li estas samideano!!! Dormemo tuj forflugis. Ili havas amikon en tiu nekonata urbo. “Ĉu oni povas havi botelon da vino por ebligi, ke ni tuj trinku glason al la nova amikeco?” Kompreneble. Oni ne estas en Anglujo, kie la homoj devas ĉiam agi laŭ la ordonoj de la registaro! Kiel oni kantis dum la belega Budapesta kongreso poste: “Trinku, trinku ruĝan vinon,” ili ankaŭ trinkis je tiu okazo sed ne tro multe, ĉar la memoro de la vespero en Berlino ankoraŭ restis freŝa. “Bonan sanon, sinjoroj,” diris la pordisto. “Feliĉan restadon en nia urbo.” Ili tostis unu la aliajn kaj tiam, laŭ la vortoj de la fama Pepys... “al la lito.” La renkonto kun la pordisto estis por ili bonega paŝo, ĉar li tuj aranĝis por la ĉeesto de kelkaj gesamideanoj. Bedaŭrinde, la gesinjoroj Isbrücker ankoraŭ ne revenis de sia libertempo, sed S-ro Sevenhuijsen kaj lia filino estis hejme kaj invitis la anglojn viziti lin en lia kampara hejmo. Unu afabla samideano iris kun ili al la Zuider-Zee, kie ili vidis la vilaĝanojn en la naciaj kostumoj. Klem notis, ke unu viro havis nombron da anglaj pencoj fiksitaj al sia pantalono anstataŭ butonoj kaj alparolis lin pri la stranga elekto: “Ho! ĉi tiuj ne estas gravaj. Venu je Dimanĉo kaj tiam mi montros al vi mian plej bonan pantalonon... ĝi surhavas anglajn arĝentajn monerojn anstataŭ kuprojn.” “Sed... kial?” demandis Klem. “Kiel reklamon, sinjoro. La angloj estas pli malavaraj ol ĉiuj aliaj vizitantoj kaj por plaĉi al ili, mi nur uzas anglajn monerojn.” “Vi estas bravulo,” diris Merchant. “En nia lando, la edzinoj kutime serĉas en la poŝoj de la edzoj por la moneroj kaj vi, kiu portas ilin ekstere, metas eĉ pligrandan tenton antaŭ la okulojn de via edzino.” “Mia edzino, sinjoro! Ĉu vi imagas, ke mi kapablus ŝpari monon por fiksi la pantalonon se mi havus edzinon? Ne, mi estas feliĉe ankoraŭ fraŭlo kaj ĉi tiuj moneroj estas mia doto.” “Nun mi komprenas. Jen estas mono, por ke vi aĉetu butonojn kiuj servos al vi post via edziĝo.” “Dankon, sinjoro... estas la sama ŝerco kiun faras preskaŭ ĉiuj vizitintoj. Se vi ne estus dirinta tion, mi komencus kredi, ke mia reklamo jam fariĝis tro malmoda.” Ili vizitis la domon kie loĝis la Caro Petro de Ruslando, nomita en la historiaj libroj “la Granda”. La samideano ankaŭ montris al ili kiamaniere la holandanoj regajnas por la lando vastan teron, kiu subakviĝis dum jarcentoj... mirinda laborado sed faranta grandajn profitojn al la enlandanoj. Poste venis la plej agrabla kaj plej interesa travivo... vizito al diamant-polurejo. Certe neniu homo povus imagi la lertan kaj delikatan laboradon kiu necesas por prepari tiujn valorajn ŝtonetojn por plifeliĉigi la virinojn. Ĉi tie ne estas la loko por fari detalan priskribon, sed oni povas rekomendi al ĉiuj legantoj kapti la unuan okazon por mem vidi la procedon. Je la sugesto de la gvidisto la du angloj prenis kun si skatolon da cigaroj por ilin donaci al la laboristoj. Post la disdono la gvidisto diris: “Ĉi tiuj homoj ricevas grandegajn salajrojn por sia sperta laborado, sed bedaŭrinde ili ne zorgas pri la mono. Rigardu tiun homon nun... vi donacis al li cigaron kaj vi povas vidi por vi mem, ke li ĵus ekbruligas ĝin per banknoto,” kaj tiu ŝajne okazis, ĉar la viro prenis el amaseto da paperoj kiu kuŝis sur la benko apud li, unu folieton, faris el ĝi ekbruligilon kaj tuj aplikis ĝin al la cigaro. Klem alproksimiĝis al la viro por vidi, ĉu aŭ ne estis vera banknoto kaj je lia granda surprizo trovis ke estas unu por dek guldenoj!!! Merchant ankaŭ faris la saman sed ideo eniris la kapon... li ankaŭ eltiris folieton el la amaseto kaj agis sammaniere kiel la laboristo... li uzis banknoton por ekbruligi... ne cigaron, sed... cigaredon! Klem imagis, ke la amiko tuj perdis la racion. Kial agi laŭ tiu malsaĝa kaj malŝpara maniero? Vidinte la indignon de la junulo, Merchant montris al li la alian flankon de la “banknoto”... estas reklamo por la cigaroj de ia firmo en Amsterdamo. La mistero klariĝis kaj la malŝpareco de la holandanoj ŝanĝiĝis al admiro por ilia gajeco. La amiko plue klarigis al ili, ke la laborado estas vere danĝera, ĉar povas okazi je iu momento ke unu el la transmisiiloj eksaltus for de la rapide turniĝantaj radoj kaj kaŭzus teruran akcidenton. Je tiu momento oni ekfaligis kelkajn grandajn ferstangojn kio faris laŭtan bruon, sed nek Klem, nek Merchant, movetis eĉ brovon... ili estis tro interesitaj pri la polurado de la gemoj por noti la “akcidenton”. Oni tuj gratulis ilin pro ilia kuraĝo! “Ofte okazas, ke vizitantoj preskaŭ elsaltas el sia haŭto, kiam ni faras tiun bruon... kredante ke la antaŭe menciita ŝanco de akcidento vere okazis.” “Ne estas kuraĝo, sinjoroj,” diris Merchant, “sed en nia ordinara vivo, ni longe kutimiĝis al granda bruado en niaj fabrikoj.” “Eble mankas al la angloj la imago,” diris unu el la apudaj viroj, kiu malkontentiĝis pro la malsukceso de la laŭŝajna akcidento. “Kiel vi volas, sinjoro, sed ni estas tre dankemaj pro la privilegio kiun vi faris al ni, permesinte viziton al ĉi tiu interesa polurejo. Estonte, ni nur aĉetos diamantojn kiuj ricevis sian poluron ĉi tie,” diris la anglo. La sekvintan nokton ili iris al la “Hoek van Holland” por enŝipiĝi por la reveno hejmen. Ili forgesis rezervigi kajutojn kaj devis ankoraŭ unufoje preni lokon en longa viclinio por havigi biletojn ĉe unu el la du biletejoj. Ili momente hezitis por vidi je kiu el la du ili havus la plibonan ŝancon, kiam Klem ekkriis: “Vidu la afiŝon tie, sinjoro... ‘Ĉi tie oni parolas Esperante’... tiu estas la biletejo por ni.” “Sendube,” kaj ili prenis siajn lokojn. Kiam ili alvenis je distanco de kelkaj metroj de la fenestro, Merchant diris tre laŭte: “Mi esperas ke oni ankoraŭ havos kajuton de la unua klaso por du samideanoj,” kaj tiam atendis ĝis estos lia vico ĉe la fenestro. “Du en kajuto de la unua klaso, mia kara amiko,” diris la ruzulo. “Ha! vi estas la sinjoro, kiu antaŭavertis min, ĉu ne?” “Jes... mi dubis ĉu vi povus aŭdi min.” “Feliĉe mi bone aŭdis kaj ankaŭ preparis por vi, ĉar, por diri la veron, mi ne havas plu. Jen estas la viaj. Ĉu vi ŝatas la servadon, kiun mi faras ĉi tie por la movado, sinjoro?” “Treege mi ŝatas ĝin kaj ĝojas ke ni povas profiti per via bona ideo. Jen mia karto... se mi povus iam fari al vi reciprokan helpon ne forgesu skribi al mi.” “Vi estas la prezidanto de la Brita Esperantista Asocio! Mi ĝojas renkonti vin, sinjoro. Kaj via amiko estas ankaŭ samideano?” “Jes... S-ro Kensford... memoru la nomon, ĉar li estas la prezidonto de nia asocio... mi povas certigi al vi...” _“Hurry up! if you please”_[1] ekkriis voĉo tuj malantaŭ la babilema Merchant. _“Excuse me, sir... this is an old friend._[2] Ĝis la revido, mia altestimata samideano,” kaj la du angloj foriris al siaj litoj. ĈAPITRO 8 La vojaĝo de Holando ĝis Harwich estis tiel terura kaj doloriga, ke mi intencas tuj forlasi Merchant kaj Klem. Mi estas eble la plej malbona maristo en la mondo, kaj se mi restus sur la ŝipo por priskribi la suferadojn de mia amiko kaj ankaŭ havi antaŭ la okuloj la mizerojn de multaj aliaj kompatindaj homoj, mi mem sendube fariĝus malsana. Jes, multe plibone estos forflugi al Mellowdale kaj sciiĝi, kio okazis de post la foriro de Klem al Finlando. Aŭtoro, kiel jam dirite, posedas grandajn povojn. Li povas sidigi la leganton sur magian tapiŝon kaj en la daŭro de palpebrumo de okulo, transporti lin kien ajn plaĉas al li. Li povas fari eĉ pli mirindajn agojn. Eble vi memoras la vortojn de D-ro Faustus en la fina sceno de la fama tragedio de Marlow... (mi estas preskaŭ certa, ke vi neniam legis la tragedion, eĉ se vi aŭdis pri ĝi, sed oni devas flati la leganton kaj ŝajnigi ke li havas pligrandan sciadon ol li vere posedas, kaj samtempe fari al li bonegan impreson pere de la malgranda scio, kiun la aŭtoro mem posedas)... kiam la doktoro ekkriis kun terura pasio: “Haltu! vi ĉiam-turniĝantaj sferoj de l’ ĉiel’ “Por ke la tempo ĉesu kaj neniam “Venu la noktmeza horo!” La tempo ne haltis kaj la doktoro malaperis je la noktmeza horo kun la demonoj. Sed aŭtoro povas facile haltigi la tempon kaj eĉ aranĝi ke la leganto partoprenu aferojn, kiuj jam faris parton de la estinteco. Nur estas necese imagu, ke vi aŭdis la magiajn vortojn, kiujn mi ĵus deklamis: _“Alabamo Prestolago”_, kaj vi tuj trovos vin antaŭ la Instituto de Mellowdale. Estas la sepa horo vespere, kvankam ni ne foriris de la ŝipo ĝis iom post la deka. Ĉu ne estas vere mirinda ago? Eĉ Einstein, kiu pretendas havi pli lertan kaj pli intiman sciadon de la leĝoj de la Universo ol ĉiuj aliaj homoj, ne kapablas malantaŭenirigi la horojn kun pligranda facileco. La vespera aero estas iom freŝa kaj nur la gejunuloj ankoraŭ promenadas tra la belaj aleoj de la Parko. Ĉiuj aliaj jam eniris la Instituton. En la gimnastikejo estas granda bruo kaj eksciteco kaj la instruisto penegas por havigi iom da bona ordo en la ekzercadoj. En la bilardejo gravaj konkursoj okazas inter pli kaj malpli lertaj ludantoj. Ĉirkaŭ la ĉambro sidas eble dudek maljunuloj, kiuj neniam prenis frapilon en la manon sed tiu fakto ne malhelpas ke ili ĉiuj faru konsilojn pri la plej bona metodo por akiri la poentojn. Ĉiam estas la sama afero... neniu iam havas lertecon egalan al tiuj, kiuj neniam partoprenas la ludadon! Sed tempo ne permesas longan restadon ĉi tie... ni devas eniri la Koncertan Halon, kie nia amiko, S-ro Wright, la orgenisto, laboregas por perfektigi la ludadon de la orkestro. Ni aŭdas la finajn notojn de Marŝ-melodio je nia eniro. “Ho! miaj amikoj,” diris la orgenisto en tono de vera mizero, “ni neniam sukcesos, se vi ne ĉiuj rigardos al mia bastoneto dum la provoj. Ni jam ludis la komponaĵon almenaŭ tridek fojojn kaj ankoraŭ estas kelkaj mejloj for de la perfekteco. Tom Bowles, bonvolu memori, ke vi devas silenti dum tri taktoj post la kvina linio... kaj poste estas plua silento de tri taktoj post la sepa, ktp. Via kopio estas klare markita. Anstataŭ resti, vi senĉese blovas ĝis la fino de la muziko kaj tial finas kvin minutojn antaŭ la aliaj.” “Ne, sinjoro,” respondis Tom, indigne. “Mi ne faras tion. Kiam la finaĵo estas finita, mi ĉiam reludas la unuan parton por ke mi finu ĝuste kun la aliaj... mi scias ke ni devas ĉiuj fini je la sama momento... tio estas bona ludado.” “Jes, jes, kompreneble... sed tiu metodo ne taŭgas por bona harmonio. Donu al mi vian instrumenton. Rigardu min. Mi ludas jene... mi silentas jene... nun mi denove ludas... ĉu vi nun komprenas?” “Mi malŝatas tiun metodon. Nur imagu, ke kiam Klem... pardonu... _Sinjoro_ Klem... alvenas ĉe la stacidomo... li aŭdos la muzikon... li rigardos al ni... li vidos ke ĉiuj viroj ludas krom mi... li kredos, ke mi ne povas blovi mian trumpeton... ne, _ne_! Tio ne taŭgas por mi. Se mi ne povas blovi la tutan tempon, ni devas havi alian arion por ke mi ne estu silenta.” “Ne estas eble, Tom... kaj vi, Henry Smiles... vi devas bati la tamburon laŭ la tempo montrita per mia bastoneto... ne subite rapide kaj post momento malrapide.” “Estas facile paroli, sinjoro, sed tre malfacile agi. Ĉi tie mi forte batas... tre bone... sed kiam ni estas en la strato mi ne kapablas bati laŭ regula tempo, sinjoro. Kiam ni malsupreniras la straton, mi povas bati ĝin tiel rapide kiel plaĉas al vi, sed kiam ni supreniras, mankas al mi la spiro por rapida frapado... mi preskaŭ ne povas porti la tamburon... la forto foriras. Estus plibone bati rapide dum la malsupreniro kaj malrapide dum la supreniro, ĉu ne?” “Ne ebla afero, Henry. Vi devos fari longajn promenadojn anstataŭ eniri la drinkejon... muzikistoj ne povas bone ludi kaj multe drinki.” “Sed mi ne faras tion.” “Vere? Oni diras ke vi pasigas multajn horojn en la “_Blua Porko_”. “Ne por drinki, sinjoro... nur por interparoli kun miaj amikoj.” “Sed...” “... ho! mi konfesas, ke de tempo al tempo mi havas glaseton. Ne estas eble rigardi la bieron eniranta la malĝustajn buŝojn la tutan tempon.” “Jes, jes... sed ni perdas valorajn minutojn. Kaj vi, George Vales... kial vi faris tiun teruran blovegon je la mezo de la lasta provo?” “Mi bedaŭras tion, sinjoro... ne estis mia kulpo... estis muŝo kiu restis sur la papero... mi kredis ke estis noto kaj mi ludis ĝin.” “Ni ne povas permesi muŝojn ĉi tie... morgaŭ mi aĉetos muŝmortigilon... sed nun, ni reludos... ĉu vi ĉiuj estas pretaj? Joseph Barlow! kion vi faras? via violino estas ĉe la dekstra ŝultro!” “Jes, sinjoro... mi povas plibone ludi ĝin tie... mi estas maldekstromana.” “Metu ĝin sur la alian ŝultron... ne estas eble ludi ĝin tiamaniere.” “Sed ĉiam mi...” “... ŝangu la pozicion aŭ foriru, la tempo forflugas. Sinjoroj... unu, du, tri... ludu.” Ili ludis. La bruado estis terura. Ŝajnis ke ĉiuj malakordoj kuniĝis amase por fortimigi ĉiujn aŭskultantojn. _“Forte!”_ kriis Wright, kaj ĉiuj ludis pli laŭte ol iam. _“Forte! forte!”_ ripetis la orgenisto, kun malespero, kaj denove la bruado pligrandiĝis. Li kriegis: “Haltu!” Ili haltis por ricevi la komplimentojn, kiuj, ili sentis, estas merititaj per la bonega ludado. “Ho! miaj kompatinduloj, ni neniam sukcesos. Mi petis kaj petegis, ke vi ludu “_forte_” kaj vi tuj ludis “duoblaforte”. “_Forte_”, ne estas la angla vorto signifanta “forty”... ho! kion mi povas fari? Eble mi devas tuj instrui vin pri la signifo de la diversaj muzikaj vortoj ankoraŭ unufojon. Aŭskultu... _pianissimo_ signifas mallaŭte... _forte_ signifas...” Sed, kara leganto, vi nepre devas esti tre laca post la longa vojaĝo kiun ni kune faris de Holando, kaj tial mi proponas ke vi tuj enlitiĝu, ĉar mi deziras konduki vin al grava komerca kunveno morgaŭ posttagmeze ĉe la oficejo de “Kensford Limited”. Do, bonan nokton... dormu bone! * * * * * Ĉu vi sufiĉe refreŝiĝis per via nokt-ripozo? Mi ĝojas pri tio. Nun, ni devas rapidiri al la kunveno. Eĉ nun ni estas iom malfrue, ĉar la direktoroj de la firmo jam sidas ĉirkaŭ la tablo en la privat-kontoro. Estas kvar viroj: S-ro Packman, kiu prezidas kiel la oficiala reprezentanto de Klem, S-ro Armstrong kaj S-ro Moody, kiuj reprezentas la oficistojn kaj la laboristojn de la firmo, kaj S-ro Mansard, la administristo, kiu sekvis la malamatan Snooks. Je la momento je kiu ni eniras, Mansard havas la parolon: “La afero estos tre facile aranĝebla... ne estas ia dubo ke niaj ĉef-konkuruloj, Sinjoroj Browning, ne povos plilonge funkcii. Mi havigis la sciigon de privata sed nedisputebla fonto. Ilia kapitalo antaŭ longe malaperis kaj la Banko havas kontraŭ ili grandan hipotekon por kiu ili transdonis la akciojn de la fabriko kiel garantion. La Banko ĵus postulis pluajn garantiojn kaj ili ne povas plenumi la postulon. Estas nepre necese havigi pluajn monrimedojn senprokraste. Laŭ mia takso la nuna stato de Browning, kun la fabriko, provizaĵoj, kaj la sendube bona reputacio kiun ili posedas ĉe sia klientaro, valoras almenaŭ £80,000. Mi opinias ke ni povus akiri la tuton hodiaŭ por kvarono de tiu sumo. Niaj profitoj dum la lasta jaro pligrandiĝis je dudek procento, kaj se ni kaptus ĉi tiun ŝancon forigi niajn ĉef-konkurulojn... kaj memoru, sinjoroj, se ni ne aĉetus, alia firmo nepre faros tion... nia progresado en la venonta jaro estos eĉ pli granda.” “Estas tre malnova firmo,” diris Armstrong. “Mi konis la patron de la nunaj posedantoj kaj li estis treege bona kaj afabla homo. Estis ĉe li ke S-ro Kensford mem lernis sian komercadon.” “Kiam oni estras komercan aferon, S-ro Armstrong, oni devas flankenmeti ĉiujn ideojn pri sentimentaleco. La aferoj estas la aferoj.” “Jes, sed vivu kaj permesu vivi estas ankaŭ bona ideo. Kaj ne forgesu ke ĉi tiuj homoj estas anoj de la sama graflando kiel ni mem... ne fremduloj! Tamen, mi ne intencas ĵeti malvarman akvon sur vian planon. Tute ne. Vi nomis la sumon de £20,000. Ni ne havas la monon. Kial paroli pli longe? Sen la mono ni estas senpovaj.” “Mi nur petas ke vi voĉdonu por la principo... se vi akceptus tion, ni poste parolos pri la metodoj.” “Mi ne konsentas pri tio,” diris Moody, “vi metas la ĉaron antaŭ la ĉevalo. Trovu la monon kaj tiam diskutu pri la dispono... jen la konsilo de mia edzino.” “Eble S-ro Packman klarigos tiun punkton,” sugestis Mansard. “Jes, sinjoroj,” diris Packman, “jes... la mono. Kompreneble ni sukcesus havigi la monon se ĝi estus bezonita. Sed... mi pli ŝatus paroli unue pri la principo. Mi havas gravan dubon pri ĝi... same kiel mia amiko, Armstrong, mi ankaŭ bone konis la familion Browning dum multaj jaroj. Feliĉe, S-ro Browning mem mortis antaŭ la aferoj fariĝis malkontentigaj. Li estis vere ĉarma homo... unu el la plej bonaj. Li ofte invitis min al sia hejmo kaj...” “S-ro Packman, ĉu ĉi tio estas necesa?” ekkriis la administristo. “Ha! jes, jes. La tempo ne permesas, bedaŭrinde, ke oni parolu pri la mortintoj. Sed S-ino Browning ankoraŭ vivas... ŝi estas iom maljuna nun, sed mi klare memoras kiam ŝi estis la plej belega el ĉiuj junulinoj en ĉi tiu parto de la graflando... ŝi havis ĉiel-bluajn okulojn, oran hararon kaj voĉon kiu similis al la sono de arĝentaj sonoriloj...” “Pardonu min, S-ro Packman, sed ĉi tiu estas kunveno de la direktoroj por diskuti gravan aferon kaj mi insistas ke vi evitu ĉiujn aludojn pri viaj amaj aferoj...” “Miaj amaj aferoj!!!” indigne protestis Packman. “Vi kuraĝas paroli al mi tiamaniere? Mi povas certigi al vi, ke la sentoj kiujn mi havas, kaj ĉiam havis por tiu nobla sinjorino, estas honestaj kaj mi ne permesos al vi, aŭ al ia alia homo...” “Mi reprenas la vortojn,” respondis Mansard, “sed mi devas insisti ke...” “Vi estas prava, S-ro Mansard... pardonu min denove...” “Mi demandis: Kiamaniere ni povus aĉeti la aferon sen mono,” diris Armstrong, “ĉu vi havas respondon aŭ ne?” “Kompreneble mi havas, se vi nur donos al mi la tempon,” varme diris Packman, “la du fratoj, kiuj nuntempe estras la aferojn de Browning, estas tre bonaj homoj... mi multe ŝatas ilin... honestaj, energiaj, zorgemaj kaj bone edukitaj junuloj... estas terura tempo por ili.” “Mi demandis...” komencis Armstrong. “... kaj mi respondas. Havu iom da pacienco, mia amiko. Ĉe la banko ni havas iom pli ol £10,000. Se ni decidus aĉeti laŭ la propono de S-ro Mansard, ni devus konsili al la akciuloj, ke estas je ilia avantaĝo ne ricevi dividendon je la nuna tempo, sed utiligi la monon por pligrandigi la profitojn per aĉeto de plua entrepreno...” “Ne havi dividendon!” kriegis Moody. “Jen ridinda propono. Multe plibone havi unu dividendon en la mano ol du en la duba estonto.” “Sed ankoraŭ mankus al ni £10,000,” diris Armstrong. “... jes, mi priparolos tiun ĉi punkton, se vi afable donos al mi du minutojn... Interrompoj ne helpos,” diris Packman, varme. “Ni aranĝos kun la banko, ke la hipoteko kiun ili jam havas kontraŭ Browning, estu transmetata al ni.” “Mi neniam konsentos al tiu aranĝo,” diris la apotekisto. “Unufoje oni metas sin en la povon de bankisto kaj eliro ne okazos antaŭ la bankrotiĝo.” “Mi neniam aŭdis pri io, kio estas pli absurda,” diris Moody. “Jen ni havas bonegan komercadon kaj ricevas bonan profiton, kaj anstataŭ disdoni la profiton al tiuj, kiuj laboris por ili, vi proponas donaci ĝin al homoj, kiuj jam estas tro riĉaj.” “Sinjoroj,” interrompis Mansard, kies pacienco preskaŭ malaperis. “Mi submetis al vi proponon, kiu meritas vian plej zorgeman atenton kaj konsideradon. Estas vere simpla afero. Aĉetante la komercon de Browning, ni tuj forigas niajn ĉef-konkurulojn. Se ni ne farus tion, alia firmo enirus la kampon kaj ni suferus perdojn en la venontaj jaroj. Mi avertas vin, sinjoroj, ke ni nepre devas agi senprokraste.” “Kial senprokraste? Romo ne estis konstruita en la daŭro de unu tago.” “Jes, sed leonoj ne staras ĉe la sama loko dum la ĉasisto reiras hejmen por havigi fusilon.” “Kial paroli pri leonoj,” demandis Moody. “Ĉu vi imagas ke ni ne havis sufiĉe de malagrablaj spertoj dum la Milito por kontentigi nin por ĉiam rilate pafadon?” “La afero bezonas plilongan diskuton. Ni ne rajtas pruntepreni monon sen la konsento de S-ro Klement... li ne multe scias pri komercaj aferoj, sed li devas havi voĉon en la proponitaj ŝanĝoj,” diris Packman. “Vi ekmirigas min,” respondis Mansard. “Hodiaŭ la tempo estas je nia flanko, sed morgaŭ estos la posedo de ĉiuj firmoj, kiuj havas intereson en la komercado de Browning. Vi aŭdis mian proponon... se iu el vi havas argumentojn kontraŭ la plano, metu ilin antaŭ la kunvenon. Poste, se mi ne sukcesos forigi ilin per pli bonaj, mi estos kontenta. Alie, mi insistos, ke ni aĉetu sen plua prokrasto.” “Eble Ĝenerala Kunveno de la akciuloj...” “Mil fojojn ne!” tondris Mansard. “Ĉu mi ne diris, ke ni estas la solaj homoj, kiuj konas la malfacilaĵojn de Browning... ĉu vi deziras disvastigi la sciadon al ĉiuj interesotoj? Faru tion, kaj ili eniros la arenon por batali kontraŭ ni.” “Mi ne estas tute feliĉa pri la afero, sed mi konsentas,” diris Armstrong. “Vi konsentas? Konsentas forĵeti niajn profitojn... estas ago de malfido,” diris Moody. “S-ro Moody... vi parolas sen scio de la komerco,” diris Mansard. “Mi klarigos la aferon per simplaj vortoj. Vi scias, ke la firmo de Kensford estas sukcesplena afero, ĉu ne?” “Mi bone scias tion.” “Se vi havus monon, ĉu vi volonte aĉetus la tutan entreprenon por vi mem?” “Sendube... se mia edzino...” “Ĉu vi prunteprenus la monon por tion fari se iu proponus ĝin al vi... kun la konsento de la edzino?” “Kun ŝia konsento, mi kredas, ke jes.” “Do, kial ne aĉeti similan entreprenon je treege favora prezo kiam la okazo prezentas sin?” “Ĉar mankas al mi la mono...” “Sed la banko...” “Mi fine komprenas kaj konsentas... sed mi timas, kion diros la laboristoj kaj aparte la edzino, kiam mi klarigos al ili la aferon.” “Tion mi mem faros... mi prenas sur min la tutan respondecon.” “Mia koro ne estas en la afero, sed mia juĝo konsilas ke mi devas voĉdoni por aĉeto,” diris Packman, malgaje. “Bone... fine ĉiuj konsentas,” diris la administristo. Poste ili iris al la banko, kie financa subtenado estis aranĝita kaj la vojo por la aĉeto de Browning faciligita. Konferenco inter la du fratoj Browning kaj la direktoroj de Kensford okazis je la sekvinta tago. Mansard metis la proponon antaŭ la kunvenon. Liaj finaj vortoj estis: “Jen nia propono, sinjoroj... ni pagos al vi hodiaŭ la sumon de £20,000 por la aĉeto de la tuta entrepreno de Browning, kaj vi du sinjoroj donos al ni garantion, ke vi ne eniros similan komercan entreprenon en la daŭro de dek jaroj.” “Tio estas malamika kondiĉo,” diris la plimaljuna frato. “Hodiaŭ mi jam havas tridek-kvin jarojn kaj la sola komerca sperto, kiun mi posedas, estas akirita en nia propra fabriko. Ĉu vi deziras, ke mi restu senlabora ĝis mi estas preskaŭ tro maljuna por ion fari?” “Kaj mi havas tridek jarojn,” diris la alia. “Ĉu ne kontentigos vin, se ni konsentus ne partopreni en simila komercado en distanco de cent kvindek mejloj... tiu kondiĉo donus al ni la ŝancon havigi laboradon kun firmo en Londono.” “Jes, kaj vi tuj okupus vin por altiri la mendojn de via nuna klientaro por tiu firmo, je nia kosto. La sumo, kiun ni proponas al vi, estas sufiĉe granda por ebligi, ke vi eksiĝu el la komerca mondo,” diris Mansard. “Vere? Mi devas sciigi al vi, ke el tiu sumo ni devas repagi nian ŝuldon ĉe la banko, kaj el la restaĵo aranĝi por la vivtenado de niaj patrino kaj fratino... ĉu estas honorinda propono devigi, ke ni forprenu la komfortojn de du malfortaj virinoj anstataŭ labori kiel honestaj homoj?” “Almozuloj ne povas elekti...” “Ne... tion mi ne permesas al vi, S-ro Mansard,” interrompis Packman. “S-roj Browning estas ĝentilhomoj... amikoj de Armstrong kaj mi mem... ni tre ŝatas ilin kaj ne permesos ke ili suferu je niaj manoj...” “Mi certe ne intencis insulti S-rojn Browning,” diris Mansard, ĝentile, “estas nur malnova diraĵo, kiu venis el la buŝo neatendite... pardonu min, sinjoroj.” “Ni komprenas,” diris Fred Browning, kun afabla rideto, “kaj mi ankaŭ opinias ke la vortoj, kvankam fortaj, havas en ili verecon. Ni ne povas fari elekton... nur fidi je via sento de justeco. Sed pri viaj kondiĉoj: Ĉu vi ne povas uzi niajn servojn en la fabriko, kie ni plibone scias ĉion ol aliaj homoj? Vi nepre bezonos spertulojn por zorgi viajn interesojn.” “Ni ne havas sufiĉe favoran opinion pri viaj kapabloj... vi jam faris unu malsukceson kaj eble fuŝadus la nian.” “Tio ne estas vera... mankis al ni sufiĉa kapitalo, alie ni povus rapide rebonigi la aferojn. Nur la subita kaj tute neatendita falado de prezoj metis nin en financajn embarasojn.” “Sed ekzistas alia kialo... vi tiel multe parolas pri viaj aferoj, ke ni ne povas havi fidon pri via prudento.” “Pardonu min, sinjoro, se ni parolis tiel malkaŝe, ni opinias ke vi estas honestaj homoj, kiuj...” “Jes, kaj vi prave opinias,” diris Packman. “Mi konis vian patron kaj povas diri al vi...” “... ke vi povas helpi nin? Ni jam aŭdis multajn belajn paroladojn de diversaj amikoj, sed ĝis nun neniu ofertis al ni amikan agon.” “Mi tre ŝatus helpi vin, sed...” “... sed?” “Mi ne estas komercisto. Mi devas esti gvidata de la sperto de nia administristo.” “Do, ne perdu la tempon per senutilaj vortoj. Vi insistas pri la kondiĉo, S-ro Mansard?” diris la pli maljuna frato. “Sen tiu kondiĉo, la aĉeto ne okazos.” “Ĉu vi subskribos la kontrakton, Ernest?” li demandis al la frato. “Ŝajnas esti la sola vojo... jes... mi subskribos, Fred.” “S-ro Packman havas la dokumenton... kompreneble vi bezonos iom da tempo por tralegi kaj studadi ĝin?” “Ne... S-ro Packman havas tro bonan reputacion por ke ni timu trompadon... donu al mi la paperon, ĉar ni havas aliajn aferojn por prizorgi.” “Unu momenton, sinjoroj,” diris Packman, “mi devas alvoki atestantojn.” La sonorilo eksonis kaj la pordo malfermiĝis... Eniris oficisto. “Mi bezonas du el vi por fari ateston, James.” “Jes, sinjoro... sed... S-ro Klement ĵus eniris la oficejon... ĉu mi devas peti, ke li eniru, sinjoro?” “S-ro Klement estas ĉi tie? Kompreneble, petu ke...” “Lia ĉeesto ne estas necesa,” diris Mansard, timante pluan prokraston. “Sed almenaŭ dezirinda, ĉu ne?” “Ho! rapidigu la aferon... ni jam perdis tro multe da tempo,” diris Fred Browning. “Jes... tro multe... mi faris promeson al la edzino ke...” “Moody! se vi farus pluan aludon pri via edzino en ĉi tiu ĉambro, mi vere rompos al vi la kolon,” diris Armstrong. “Pasigu al mi la dokumenton, mi petas... kien mi devas meti la nomon... ĉi tien?” “Jes... sed la atestantoj... mi havigos ilin por vi,” kaj Packman turnis sin al la atendanta oficisto: “Alvoku Simmings kaj diru al S-ro Klement, ke mi estos kun li post du minutoj.” Post kelkaj sekundoj la junulo revenis kune kun Simmings. “Bonvolu atesti la subskribojn de Sinjoroj Browning,” diris Packman. Fred prenis sian plumon kaj pretiĝis skribi, kiam eniris la ĉambron nia amiko, Klem. Liaj kunuloj preskaŭ ne rekonis lin. Li estis vestita tiel laŭmode, aspektis tiel sane kaj memfide, ke je la unua rigardo li ŝajnis alia homo. “Bonan tagon, sinjoroj. Ĉu okazas io grava?” “Jes, S-ro Klement... Bonvenon hejme,” diris Packman, “... estas... estas kunveno por la aĉeto de la komerco de Browning... S-roj Browning nun pretiĝas por subskribi la dokumenton.” “Ni... Kensford... aĉetas la komercon de Browning... ne estas eble... mi ne komprenas,” ekkriis Klem. “Mi volonte klarigos la aferon al vi laŭdetale poste,” diris Mansard. “Poste? Mi devas sciiĝi pri ĉio antaŭ ol oni faras ion definitivan. S-roj Browning, mi revenis subite por peti intervjuon kun vi pri viaj aferoj. Ne subskribu tiun paperon... ni trovos pli bonan vojon ol tiu jam proponita.” “Sed tempo estas valora,” respondis Fred. “Ni nepre devas aranĝi niajn aferojn hodiaŭ.” “Havu fidon je mi, mi petas. Se mia plano ne plaĉus al vi, vi povus sekvi la nunan... amikoj, bonvolu lasi min sola kun S-roj Browning. Poste, mi diros al vi tion, kion ni decidis.” La aliaj direktoroj... antaŭ unu momento Napoleonoj de Komerco, kaj nun humilaj kiel knaboj, kiujn la farmisto kaptis en sia fruktĝardeno kun pomoj en la poŝoj, eliris la ĉambron kun vera ekmiro. Ĉu ĉi tiu estas Klem... kompatinda Klem, kiu ĉiam sekvis ilian konsiladon senhezite, kiu ĉiam agis laŭ iliaj deziroj, kaj kiu nun ĝentile elpuŝas ilin el la ĉambro? Se tio estas la rezultato de vojaĝoj eksterlande, kaj la studado de Esperanto, tiam Klem nepre devos resti hejme por la estonto! ĈAPITRO 9 La tempo alvenis por reiri al la ŝipo. Stranga afero, ke mi faras tiun proponon, ĉar vi ĵus renkontis Klem en Mellowdale. Sed por ke vi bone komprenu la tutan historion, estas necese reiri por rikolti diversajn sciiĝojn. Tial, vole-nevole, mi devas konduki vin al Harwich. Dank’ al la akurateco de miaj planoj, ni alvenas je la momento kiam niaj du amikoj, Klem kaj Merchant, venas por trovi komfortajn seĝlokojn en la vagonaro. Estas vere feliĉa momento, ĉar mi povas denove helpi ilin en tiu penado. Granda amaso samtempe serĉas kupeojn, sed sen iaj falsaj paŝoj mi tuj kondukas ilin al bonaj lokoj en la manĝvagono. Ili sidiĝas sen ia penso pri la klopodoj kiujn mi faris por ili, kaj komencas paroli. “Jen la finaĵo antaŭ la fina finaĵo de Finlando,” diris Merchant, kiu havas la strangan kutimon ne diri unu vorton kiam li povas uzi ses. “Estis por mi mirinda travivo, sinjoro,” diris Klem, “certe mi trezoros por ĉiam la plezurojn, kiujn mi ricevis dum la lastaj du monatoj. Malpacience mi atendos ĝis la venonta kongreso en Nürnberg... vi estos tie, ĉu ne?” “Mi esperas; sed intertempe devas fari multon... homoj, kiuj prenas sur sin oficialajn respondecojn en la Esperanto-Movado neniam rustiĝas. Tamen, estas bona rekompenco, ĉar ni havas inter ni pli multe da junaj maljunuloj ol en ĉiuj aliaj movadoj en la mondo. Sed vi venos al nia Brita kongreso je Pentekosto, ĉu ne?” “Espereble, sed kie okazos la kongreso?” “La konsilantaro ankoraŭ ne decidis... kial ne en Mellowdale?” “Tion mi tre ŝatus... sed mankas ĉe ni hoteloj por pli ol eble dek vizitantoj samtempe.” “Jes... mi forgesis tion. Tamen, mi certe venos por fari paroladon ĉe la Instituto, laŭ via invito.” “Tio multe plaĉos al S-ro Grant kaj mi mem.” “Ĉu vi restos longatempe en Londono?” “Eble kelkajn semajnojn... mi ne konas la ĉefurbegon kaj deziras vidi la ĉefkonstruaĵojn kaj vidindaĵojn. Mi jam skribis leteron al Sir James Cant, nia Parlamenta reprezentanto, por havigi bileton por aŭskulti debaton en la ‘Domo’[3].” “Estos amuza okazo por vi, Klem... la parlamentanoj ŝajne kapablas fari paroladojn dum sia dormado.” “Sed la ĵurnaloj ĉiam priskribas la paroladojn...” “... kvazaŭ ili estas perloj de grandega valoro, ĉu ne? Jes, estas mirinde kiamaniere la parlamentanoj kaj la ĵurnalistoj subtenas unu la aliajn kaj kuniĝas por trompi la publikon. Kelkafoje mi vizitis la ‘Domon’ kaj ĉiam notis la samajn aferojn... unu deklamas kaj paroladaĉas, dum la aliaj, anstataŭ aŭskulti lin per ambaŭ oreloj, laŭte rakontas anekdotojn al la aliaj. Ĉu la parolanto ofendiĝas? Tute ne... li parolas, ne al ili, sed al la ĵurnalistoj en la gazetista galerio. La sekvintan matenon, la parolado aperas en ĉiuj ĵurnaloj kiuj subtenas la partion de la parolinto kaj la aliaj silentas pri ĝi. La vortoj: ‘laŭtega aplaŭdo’, per kiuj la raportoj finiĝas, estas eltiritaj el la imago de la ĵurnalistoj mem. Kaj la Mondo ne ŝanĝiĝas... la steloj vizitas unu la aliajn same kiel antaŭe... la suno leviĝas kaj subiras... la homoj manĝas, laboradas kaj dormadas... floroj kaj legomoj kreskas... kaj la parlamentanoj prenas sur sin la krediton por ĉio.” “Sed ili faras la leĝojn de la lando...” “Malfeliĉe, jes! Kaj poste, kio okazas? Ni devas pagi al la advokatoj por klarigi al ni la signifon de la novaj leĝoj.” “Vi farus bonan parlamentanon, sinjoro.” “Ho! Klem... ĉu mi vere estas tiel babilema? Ĉu vi ne scias, ke por esti sukceso en la ‘Domo’, oni devas posedi la kapablon diri multon sed samtempe esprimi nenion. Eble vi memoras la vortojn kiujn Bassanio diris rilate al sia amiko, Graŝiano: ‘Li parolas teruran kvanton da nenio... liaj pensoj estas kvazaŭ du grajnoj tritikaj en du buŝeloj da grenventumaĵo: la tutan tagon vi serĉos ilin antaŭ ol trovi, kaj trovite ili ne valoras la serĉadon’... jen vi havas bonan bildon por sukcesplena parlamentano... sed, rigardu la horon... ni devas aranĝi niajn aĵojn... jen estas viaj libroj... Bedaŭrinde, mi estis tro malsana dum la transirado por legi eĉ unu paĝon. La trezoroj de Literaturo estas granda konsolado hejme, sed tute maltaŭgas por forigi la dolorojn de maltrankvila maro... ho! eĉ nun mi sentas la teruran ruliĝadon de tiu abomena ŝipo. Kial la scienculoj ne sukcesis eltrovi plibonan metodon por iri de unu lando al alia?” “Oni povas flugi,” diris Klem. “Flugi! Terura penso! Kelkaj amikoj diras ke la aero kaŭzas eĉ pli grandajn mizerojn ol la maro, sed tio ne estas ebla... ŝajnas al mi ke la sola rimedo estas tuneloj... ha! jen estas la antaŭurboj de Londono. Mi ĉiam ĝuas vizitojn alilande, sed la plej granda ĝojo el ĉio estas reiri al la hejmurbo... la plej bela, komforta kaj ŝatinda el ĉiuj lokoj sur la tero.” Ĉe la doganejo Klem preskaŭ kaŭzis sensacion. La oficisto diris al li, kiel kutime: “Ĉu vi havas ion por deklari, sinjoro?” “Jes,” respondis Klem, “ĉi tiu pakaĵo estas plena de aĵoj kiujn mi aĉetis eksterlande... bonvolu ekzameni ilin kaj mi pagos al vi la necesajn impostkostojn.” “Sinjoro, mi levas pro vi la ĉapelon... vi estas la sola homo kiu tiel malkaŝe parolis al mi en la daŭro de la nuna jaro... se mi povus, mi ne kostigus al vi unu pencon. Kontraŭe, mi donacus al vi oran medalon por via honesteco.” La amikoj manpremis kaj promesis vidi unu la alian en Mellowdale post kelkaj monatoj. Tiam Klem eniris aŭtomobilon kaj veturis al la “Hotelo Kingsley”... rekomendita al li pro tio, ke ĝi staras apud la oficejo de la Brita Esperantista Asocio... kaj post iom da ripozo eliris al la strato por fari sian unuan solan promenadon tra la grandega urbo. La malnova sento de soleco baldaŭ kaptis lin, kaj tial li subite turnis la piedojn al la B.E.A., kredante ke interparolo kun S-ro Butler rebonigus la spiritojn. S-ro Butler estis, kiel kutime, treege okupata, sed kun sia natura ĝentileco, flankenpuŝis la leterojn kaj kun peza koro pretiĝis dediĉi duonan horon al la servo de la vizitanto. “Mi estas amiko de S-ro Merchant,” diris Klem. “En tiu okazo vi estas amiko de ni ĉiuj,” respondis S-ro Butler, kapklinante kun gracio, kiun eĉ la plej famaj aktoroj povus envii. S-ro Butler akceptis lin, kvazaŭ li estas la sola homo en la mondo, kiun li deziras renkonti je tiu tempo... admirinda trajto en la karaktero de sekretario. Klem tuj amikiĝis kun li kaj promesis ke li nepre ripetos la viziton antaŭ ol foriri el Londono. S-ro Butler ne tro multe entuziasmiĝis pri tiu minaco, ĉar li jam dediĉis pli longan tempon al Klem ol li rajtis disponi, kaj ne ŝatis la ideon de plua perdo. Li ankoraŭ ne sciis, ke Klem havas grandan renton kaj la povon helpi la asocion laŭ granda financa grado. Se li estus posedinta tiun sciigon, eble Klem neniam elirus senkoste, ĉar kvankam nia bona sekretario estas vera idealisto, li ĉiam tenas unu okulon firme fiksitan sur la “eblecojn”. Klem denove promenadis la stratojn sencele, sed subite trovis sin antaŭ sia hotelo. Li eniris... kial li ne sciis. Oni tuj transdonis al li leteron. Klem ne atendis tion kaj anstataŭ malfermi ĝin, pasigis almenaŭ kvin minutojn per vanaj imagoj pri la sendinto. Ne trovinte kontentigan solvon li fine faris tion, kion li devis fari komence... li malfermis ĝin. Ĝi estis invitkarto de Lady James Cant kaj diris: Queen’s Park Avenue, W. “Lady James Cant sendas siajn respektplenajn salutojn al S-ro Klement Kensford kaj esperas ke li faros al ŝi la honoron vespermanĝi kun Sir James kaj ŝi mem je la 8a, ĵaŭdon la 19an. Se plaĉus al S-ro Kensford, Sir James kondukus lin al la ‘Domo’ poste.” La neatendita invito faris al Klem la plej grandan impreson. Hejme, Sir James havas la reputacion esti iom snobema, sed jen li montras sin tre agrabla al junulo, kiun li ankoraŭ ne konas, kaj simple pro tio, ke li venas el la vilaĝo Mellowdale. Kompreneble Klem ne havis la plej malgrandan ideon pri interparolo, kiu okazis inter Sir James kaj lia edzino. Permesu ke mi konfidu la sekreton al vi. “Jen estas letero de ia Klement Kensford, petante ke mi sendu al li enirbileton por la ‘Domo’. Ŝajnas al mi ke mi renkontis la nomon antaŭe, sed kie, mi ne povas memori.” “Kensford?” diris la edzino. “Estas la filo de Henry Kensford, kiu perdis sian vivon en aŭtomobila akcidento kune kun lia filo antaŭ eble du jaroj... jes, mi memoras... li havis pli junan filon, kiun li traktis tre maljuste... li heredis la tutan posedaĵon de la patro.” “En tiu okazo, ĉi tiu homo estas riĉulo?” “Sendube.” “Serĉu detalojn kaj se estas la sama homo, ni devas inviti lin vespermanĝi... li povos helpi nin en Mellowdale poste.” “Bona ideo... sed mi ankaŭ havas alian. Mi invitos Rose Browning por la sama vespero... ŝi vizitas mian onklinon nuntempe. Se mi ĵetus ilin kune, eble bona edziĝo sekvus.” “Ho! vi virinoj... ĉiam la sama ludado. Tamen, la ideo estas bona, ĉar ili povus interparoli anstataŭ devigi min diskuti aferojn kun li. Sed, antaŭ ol sendi la inviton, certiĝu pri la faktoj... mi ne deziras dediĉi tempon al sentaŭguloj.” Feliĉe, Klem ne suspektis la kialon de la invito. Li havis aliajn ĝenojn antaŭ si, ĉar mankis al li taŭgaj vestoj por ceremonia vizito. Li iris al la ĉef-pordisto. “Mi ĵus ricevis inviton vespermanĝi ĉe impona afero kaj ne havas kun mi taŭgan vestaron. Ĉu vi povas rekomendi al mi tajloron kiu povus havigi al mi novajn vestojn en la daŭro de du tagoj?” “Tajloron, sinjoro... ne, mi kredas ke tio ne estus ebla, sed se vi iros al ĉi tiu adreso (la pordisto samtempe skribis sur paperon) en _Regent_ strato, oni certe kontentigos vin. Oni diras ke eĉ se vagulo enirus per unu pordo... kompreneble kun mono en la poŝo... li povus aĉeti vestarojn, havi banon, razon, kaj post revestiĝo per novaj vestaroj, eliri per alia pordo aspektante kiel ano de la nobelaro.” “Dankon... jen por vi... mi certe sekvos vian konsilon.” Klem veturis al _Regent_ strato kaj eniris grandiozan Magazenon. Li elspezis sufiĉe grandan sumon da mono, sed fariĝis la posedanto de la plej mirinda vestaro, kiun oni povus facile imagi. Li pasigas la tutan vesperon en sia dormoĉambro, vestante kaj malvestante sin per la diversaj aĉetaĵoj. Kiam li surmetis la frakon, li staris antaŭ la spegulo preskaŭ tiel longe kiel belega virino... admirante sin mem kun vera entuziasmo. Nur unu detalo kaŭzis al li veran ĝenon... la servisto ĉe la Magazeno forte rekomendis, ke li portu nur kravatojn, kiujn li povus ĉirkaŭligi por si mem... la jam fiksitaj estas malpermesitaj en la sociaj rondoj. Klem aĉetis dek du blankajn por vespera uzo. Unu post la alia tuj ruiniĝis pro la mallertaj fingroj de la junulo. Klem havas grandan paciencon pri preskaŭ ĉiuj aferoj, sed kiam estis afero pri perdita kolum-butono aŭ rompita botlaĉo, li tuj koleriĝis. Kaj je tiu okazo, li preskaŭ freneziĝis pro la vanaj klopodoj aranĝi la kravaton taŭge. Multaj aliaj homoj suferas same. Napoleono perdis la batalon de Waterloo kiel vera filozofo, sed kiam oni servis al li malvarman kafon, li laŭte blasfemis. Lordo Nelson pasigis la plej grandan parton de la vivo sur la maro, batalante furioze kontraŭ la malamikoj de la lando, ĉiam gaja, ĉiam bonhumora, sed kiam lia razilo okazigis treege malgrandan tranĉeton sur la vango, li kriegis laŭte, kvazaŭ li suferis teruran vundon. Mi povas rakonti similajn aferojn pri mi mem, sed eble mi jam diris sufiĉe pri famuloj! Jes, Klem ne estas sola en ĉi tiu afero. Li forĵetis la novajn kravatojn kaj denove eliris por aĉeti aliajn... jam fiksitajn. Unu li surmetis, rigardis sin ankoraŭ unu fojon ĉe la spegulo, ŝatis la efekton kaj diris: “Al la diablo kun la regulo... jen la kravato por mi.” Kiam fine venis ĵaŭdo, li estis en stato de granda eksciteco. Li vestiĝis almenaŭ unu horon antaŭ la horo por lasi la hotelon kaj pasigis la intertempon antaŭ la spegulo. Ĉe la butontruo li portis belan blankan rozon... la emblemo de lia graflando... kaj sur la lito restis bukedo da diantoj, kiujn li antaŭvidis donaci al sia gastigantino. Li ne sciis la kutimojn de Londono, sed opiniis ke estus plibone fari eraron kun floroj ol sen ili, kaj li agis saĝe, ĉar per tiu donaco li tuj gajnis la estimon de la edzino. Same kiel multaj aliaj virinoj, kiuj edziniĝis kun publikaj homoj, ŝi antaŭ longe suferis seniluzion. Sir James estas bona edzo, sed ne montras al ŝi tiujn ŝatitajn ĝentilaĵojn, kiujn virino amas eĉ pli ol ornamaĵojn. La afabla penso de Klem faris al ŝi bonegan impreson pri lia karaktero kaj, kiel vi poste sciiĝos, ŝi neniam forgesis ĝin. Responde al lia sonorado ĉe la domo de Sir James, bele vestita lakeo tuj malfermis la pordon. “Bonvolu eniri, sinjoro,” li diris, kiam Klem prezentis sian karton. Li helpis al Klem demeti la surtuton, prenis liajn gantojn kaj ĉapelon, kaj ŝajne intencis preni ankaŭ la bukedon, sed tion la junulo ne permesis: “Mi mem transdonos la florojn al Lady Cant,” li diris. En la salono li estis prezentita al tri aliaj gastoj... Kapitano kaj S-ino Morris, kiuj ĵus revenis hejmen post longa restado en Hindujo, kaj Fraŭlino Browning. La momenton je kiu Klem turnis siajn okulojn al ŝia bela vizaĝo kaj vidis ŝiajn bluajn okulojn kaj oran hararon, lia koro komencis forte bati... fine, li pensis, mi trovis la knabinon de miaj sonĝoj; sed, anstataŭ fari bonan impreson ĉe ŝi de la komenco de ilia konateco, li ruĝiĝis kaj nur kapablis balbuti kelkajn tute ne inteligentajn vortojn. Tamen, F-ino Browning metis lin el la embaraso. “Ho! kiaj belegaj floroj... ĉu vi mem kreskigis ilin?” “Bedaŭrinde ne... mi aĉetis ilin por Lady Cant. Mi esperas ke ŝi ne akceptos... ke ŝi ilin akceptos.” “Kompreneble ŝi akceptos ilin... kiu ne akceptus ilin... ha! jen ŝi venas. Annie, mi envias vin... S-ro Kensford alportis por vi la plej belegajn florojn.” “Por mi, S-ro Kensford? Tutkore mi vin dankas. Tuj post la ricevo de via letero, Sir James kaj mi malpacience atendis la plezuron vidi vin ĉe ni... estas vera ĝojo renkonti vin... vi jam konas niajn aliajn amikojn, ĉu ne?” “Jes, sinjorino... Sir James prezentis min... estas plezuro por mi... mi... mi dankas vin,” kaj denove la povo paroli forlasis lin. Ĉe la vespermanĝo li havis ĉe sia flanko la ĉarman fraŭlinon kiu tuj kaptis lian koron. Ŝia voĉo sonis dolĉe en liaj oreloj... eĉ pli dolĉe ol la kanto de la najtingalo en la valoj apud Mellowdale. Li sentis, ke la plej granda ĝojo en la mondo estus sidi apud ŝi kaj aŭskulti ŝiajn dolĉajn notojn ĝis la fino de la vivo. Feliĉe Kapitano Morris estis senĉesa parolanto, kaj tial ne estis necese, ke Klem diru ion al la aliaj gastoj... li povis doni sian tutan atenton al F-ino Browning, kiu babiladis gaje kaj facile pri siaj travivoj en Londono. Ho! ŝi jam havis bonegan tempon en la lastaj du-tri semajnoj... teatroj, ekskursoj kaj tiel plu. “Devas esti ĝuinda okazo iri alilanden,” ŝi diris, “ĝis nun mi ne foriris el Anglujo. Ĉu vi?” Kun iom da fiereco Klem menciis sian ĵus finitan vojaĝon. “Esperanto? ... mi neniam aŭdis la vorton antaŭe... vi multege interesas min. Mi lernis la francan kaj germanan lingvojn ĉe la lernejo, sed mi devas konfesi ke mia parolkapableco estas tre malgranda... mi certe hezitus fidi al mia scio de ili, se mi devus iri al la landoj, kie oni parolas ilin.” “Sed ĉiuj povas facile paroli Esperanton, fraŭlino...” “... ne ĉiuj... oni devas havi naturan talenton por akiri lingvojn.” “Tute ne. Mia amiko, la vikario de Mellowdale...” “Mellowdale? ... ne povas esti, ke vi scias ion pri tiu vilaĝo? ... vi ne povas esti parenco de tiu kanajlo, kiu ruinigis mian patron kaj mian tutan familion per siaj trompoj.” “Mi certe ne scias pri tio, kion vi aludas... bonvolu klarigi la tutan aferon al mi?” “Kompreneble... mi ĵus sciiĝis ke morgaŭ miaj fratoj devos vendi nian komercon al la firmo Kensford... la sama nomo kiel la via... ho! estas terura afero, sed mi klarigos ĉion de la komenco... se tio havus intereson por vi?” “Jes... mi treege interesiĝas pri la afero... mi ŝatus scii eĉ pri la plej malgrandaj detaloj.” Kaj F-ino Browning rakontis al li la plenan historion de la familio Kensford, kiamaniere Henry Kensford gajnis posedon de la sekretoj de ŝia patro kaj poste ruinigis la aferojn de la firmo de Browning per siaj senĉesaj atakoj kontraŭ ĝi. “Kaj nun, S-ro Kensford,” ŝi diris, kiam la rakonto estas finita, “vi komprenos kial mi ne deziris, ke vi estu parenco de tiu familio, ĉar, kvankam la patro kaj unu filo mortis, oni diras ke ankoraŭ vivas alia filo, kiu nepre havas la samajn malbonajn trajtojn kiel la aliaj.” “Sed... F-ino Browning... mi estas tiu alia filo... mi estas la viro kontraŭ kiu vi faras viajn akuzojn.” “Vi... vi... ho! kial vi permesis, ke mi diradu la tuton? ĉu tio estis amika ago? Mi neniam parolos al vi denove... ne... neniam!” “Vi ne komprenas, fraŭlino... mi ne sciis ion pri la afero... mi ne povis... tamen, mi tuj rebonigos ĉion... mi...” “Facile estas paroli pri rebonigo, kiam eĉ morgaŭ, via firmo proponas aĉeti la nian.” “Devas esti eraro... mi ne aŭdis unu vorton pri tia propono...” “Ili jam faris oferton kaj mia frato skribis ke ili nepre devos ĝin akcepti, ĉar la banko ne plilonge permesos... ho! mi ne povas klarigi plu.” “Mi jam scias sufiĉe, fraŭlino, kaj morgaŭ matene mi tuj reiros hejmen por ĝustigi ĉion... jes... je via tuta kontentigo... Vi diris ke vi neniam parolos al mi post hodiaŭ. Se mi ne sukcesus rebonigi la aferon mi ne kuraĝus veni al vi por diri eĉ unu vorton... sed, se mi sukcesus... kaj mi intencas sukcesi... tiam vi devos forigi tiun konstaton... vi devos permesi ke mi... ke mi...” “S-ro Kensford, mi bone komprenas ke vi deziras montri al mi iom da ĝentileco; sed estas agoj, ne vortoj, kiuj havas valoron en ĉi tiu mondo.” “Ne timu, mi tuj agos.” “Ĉu vi estas preta, S-ro Kensford?” interrompis Sir James. “Mi devas tuj iri al la ‘Domo’, sed se vi pliŝatas, vi povas ankoraŭ resti ĉi tie kun miaj geamikoj.” “Mi dankas vin, Sir James, sed bedaŭrinde mi devos tuj prepariĝi por mia reveno hejmen... mi... mi esperas ke vi permesos, ke mi iru kun vi je ia estonta tempo.” “Kompreneble... mi estas je via dispono,” diris Sir James, kiu lerte kovris sian surprizon. “Ĉu vi nepre devas forkuri?” demandis Lady Cant. “Jes... mi ĵus memoris... mi nepre devas reiri hejmen per la plej frua vagonaro... eĉ hodiaŭ vespere, se tio estus ebla... ĉu vi afable pardonos mian tujan foriron?” Klem preskaŭ forkuris el la domo. Kapitano Morris diris, ke je la unua ekrigardo li bone vidis, ke la junulo havis tre strangan mienon... kvazaŭ iom el lia cerbo faras libertempon, aŭ povas eĉ esti ke li faris teruran krimon. “Vi faris eraron pri li,” diris Lady Cant. “Mi opinias ke li estas timulo kaj ke lia unua vizito inter ni montriĝis tro granda travivo por li... mi estas certa ke li estas bona junulo.” “Eble... sed en Hindujo...” kaj la kapitano denove parolis pri mil aferoj, kiuj ne havis rilaton al Klem. Poste, Rose Browning klarigis kio okazis inter ŝi kaj nia amiko. “Do, mi ne eraris pri li,” diris Lady Cant, “vi povas esti certa ke tiu junulo parolis la veron... li nepre helpos viajn fratojn. Li havas bonan kaj vere honestan vizaĝon... ne juĝu lin ĝis vi ricevas pluajn detalojn.” “Mi nature ŝatus kredi lin, sed la cirkonstancoj parolas tro laŭte kontraŭ li.” “Vi ankoraŭ ne scias la tuton... atendu ĝis la plena historio de la afero venas en viajn manojn.” “Kial vi defendas lin? Vi ne konis lin ĝis hodiaŭ.” “Ne, sed li alportis al mi ĉi tiujn florojn... kaj mi ne ricevis florojn de iu viro de post la tago de mia edziniĝo... mi havas grandan fidon pri li.” “Ne mi... sed, supozu ke vi donu al mi unu el viaj diantoj... eble tio helpos min havi plibonan fidon.” “Jen vi estas, kara Rose, portu ĝin sur la koro kaj sendube sonĝoj baldaŭ fariĝos veraĵoj.” ĈAPITRO 10 La viroj, kiuj fanfarone imagas, ke ili apartenas al la supera sekso, grave eraras. Kiam estas simpla afero pri la konstruado de lokomotivo aŭ vaporŝipo, aŭ aliaj inĝenieraj entreprenoj, ili havas la avantaĝon, sed kiam rilatas al tiuj imponaj ĉiutagaj aferoj, kiuj helpas al la komforto de la vivado, kiel, ekzemple, la pakado de valizo, tiam la viro fariĝas malforta vermo en komparo kun Ŝia Reĝa Moŝto, La Virino. Nia amiko, Klem, servas kiel bona ekzemplo de tiu konstato. Kiam li unue preparis sin por foriri el Mellowdale por viziti Finlandon, li imagis, ke unu valizo taŭgus por enteni liajn vestaĵojn, sed F-ino Moss, kiu prizorgis liajn aferojn hejme, konsilis, ke li prenu du. “Tiam,” ŝi diris, “estos sufiĉa spaco por enmeti pluajn aĵojn, se vi okaze farus postajn aĉetojn...” Tiun konsilon li akceptis, sed spite tion, li devis havigi trian en Helsingforso, ĉar la objektoj kiujn F-ino Moss enmetis kun la plej granda facileco, obstine rifuzis repreni siajn lokojn, kiam la tempo venis por reenpaki ilin. Estis por li stranga sperto. Li antaŭe bone notis kiamaniere F-ino Moss faldis liajn ĉemizojn, subvestojn kaj vestarojn ĝenerale... ŝi simple donis al ili tuŝeton tie kaj tie kaj ili tuj falis en siajn proprajn lokojn sen ia malfacileco... ili okupis nur duonon da spaco ol ili ŝajne bezonis antaŭ la tuŝetoj de tiuj lertaj manoj. Sed Klem tuŝetis kaj retuŝetis; li premegis kaj puŝegis; li stariĝis sur la kovrilon kaj saltegis; sed la valizoj rifuzis agi laŭ lia volo. Estis absolute necese havigi pluan. La sama afero ripetiĝis en Berlino pro la multaj aĉetoj, kiujn li faris tie. Sed la plej granda dilemo okazis, kompreneble, post la aĉeto de la nova vestaro en Londono. Reveninte al la hotelo de la domo de Sir James, li tuj supreniris al sia dormoĉambro kaj kun vera konfuzo rigardis al la diversaj objektoj kiuj kuŝis en ĉiuj partoj de la ĉambro. “Ho! mi neniam sukcesus enmeti ĉi tiun grandan amason da aĵoj en kvar malgrandajn valizojn... mi nepre bezonos ŝarĝ-vagonon! Eĉ se mi havus sufiĉe da valizoj, mi ne povus enmeti la tuton en la daŭro de malpli ol du tagoj. Certe, mi devas havi helpon... eble en la hotelo estas homo, kiu donos al mi konsilon.” Li sonorigis kaj ĉambristino baldaŭ venis kun la kutima demando: “Ĉu vi sonorigis, sinjoro?” “Jes... mi devas foriri morgaŭ matene je la sepa kaj ne povas enpaki miajn posedaĵojn... la butikoj jam fermiĝis kaj ne estas eble havigi pluajn valizojn. Kion fari?” “Ne ĝenu vin, sinjoro... estos simpla afero... mi povas fari la tuton en duona horo... jes... mi trovos skatolon por la pezaj aĵoj... la botoj, broŝoj, libroj ktp... kaj tiam estos sufiĉa spaco en la valizoj... ho! jes, sinjoro, mi povos facile enpaki la aliajn objektojn en la kvar valizojn... mi faros la tuton antaŭ ol vi povos palpebrumi du fojojn... nur diru al mi, kion vi bezonos por porti morgaŭ, por ke mi povu ellasi ilin por vi.” Klem rigardis ŝin kun la plej granda admiro, kiam ŝi atakis la grandan laboradon. Ho! la mondo ne enhavas ion egalan al la false-nomita “malforta sekso”. Liaj pensoj reiris al la ĉarmeco de Rose Browning... la plej dolĉa ano en la ina mondo... kaj denove al la maldika, ŝajne-malforta knabino, kiu per rapide-movantaj manetoj aranĝadas la antaŭe minacantan amason da objektoj... unu post la aliaj ili falis en la valizojn kaj je la fino de duona horo ili ĉiuj malaperis de lia vido. Mirinda laboro farita de tre ordinara... laŭ aspekto... virineto! Kun ĝojo kaj dankemeco li donis al ŝi anglan funton. “Ne, sinjoro, mi ne povas akcepti tiom multe por tia malgranda tasko,” ŝi protestis. “Malgranda!!!” ekkriis Klem. “Estas vera miraklo... mi insistas, ke vi akceptu kaj kun ĝi miajn tre sincerajn dankojn.” “Sed estas mono por nenio.” “Ni havas malsamajn opiniojn pri tio.” “Se vi estas kontenta, sinjoro, mi ne devas plendi, mi nur esperas, ke se iam vi bezonus pluan helpon mi havus la bonŝancon esti en la najbareco.” Klem bone trafis la plej fruan foririntan vagonaron, prenis sian seĝon en la manĝsalono, kaj penis koncentri sian tutan atenton pri la intervjuo, kiun li intencas havi kun la fratoj de la plej bela el ĉiuj virinoj, kiam li alvenos en Mellowdale. Jes, estas necese plene konsideri la tutan aferon kaj se eble, havi planon pretan por meti antaŭ ili. Ŝi meritas tion de li... ŝi jam suferis tro multe pro la zorgoj kaŭzitaj per la maljustaj agoj de la firmo de Kensford, kaj tiel plu. Oni servis al li la lunĉon, sed li ne faris ian progreson pri la plano de agado. Kontraŭe, liaj pensoj turnis denove kaj ankoraŭ denove al la belecoj de la junulino. Sed mi certe enuigus vin, se mi penus priskribi la iradon de liaj pensoj inter Londono kaj Mellowdale. Sufiĉe estas konstati ke, kiam li eliris la vagonaron en Leeds por eniri la malrapidan vagonaron, kiu devis porti lin al lia propra vilaĝo, li ne havis eĉ la plej elementan ideon pri tio, kion li esperas fari. Tamen, kun ŝia bildo firme fiksita antaŭ la okuloj, li ne timis pri la fina rezultato. Alveninte en la stacio de Mellowdale, li lasis siajn pakaĵojn ĉe la stacidomo kaj prenis la solan fiakron, kiun la vilaĝo posedas, rekte al la fabriko. Mi jam priskribis pri lia drama eniro en la oficejon; kaj nun, post longa interrompo, petos ke la leganto returnu kun mi al tiu momento, forgesante ĉion, se li povas, kio okazis intertempe. Post la eliro de la aliaj direktoroj, Klem turnis sin al la fratoj Browning, kaj diris: “Ŝajnas ke mi alvenis je la ĝusta momento por eviti gravan tragedion.” “Mi ne komprenas kiamaniere vi povos ŝanĝi la malfeliĉan sorton de nia firmo,” diris Fred Browning. “Ne dubu pri tio, sinjoro. Mi povas kaj mi faros,” diris Klem emfaze, ne sciante pli ol la aliaj, kion fari. “Eble vi klarigos al ni, kion vi proponas.” “Unue, mi devas sciigi al vi, ke nur hieraŭ vespere mi aŭdis pri ĉi tiu afero. Nur tiam mi unue eksciis, ke mia patro iam havis rilatojn kun via firmo; ke li subkaŝe eltrovis la sekretojn, per kiuj li poste fariĝis sukcesplena komercisto... kredu min, sinjoro... estas la vero,” li tuj aldonis, observinte duban rigardon en la okuloj de la du fratoj. “De kiu vi eksciis tion?” “De via fratino, F-ino Browning,” respondis Klem, kun subita ruĝiĝo de la vizaĝo. “Neeble... ŝi estas en Londono.” “Mi ankaŭ estis en Londono hieraŭ. Ni vespermanĝis kune kiel gastoj de Sir James Cant. Tute hazarde mi eksciis pri la faktoj kaj tuj decidis reiri hejmen por rebonigi la maljustecon, kiun vi suferis je la manoj de mia familio.” “Vi estas aŭ speco de Don Kiĥoto aŭ lerta ĉarlatano,” diris Ernest. “Vi rajtas havi dubon pri miaj intencoj, sed mi diras al vi la veron, kiel mi tuj pruvos per miaj agoj.” “Ĉu vi proponas tiun rebonigon pro tio, ke vi vere deziras fari justecon al ni, aŭ ĉu estos kondiĉo, ke ni permesu, ke vi faru amvizitojn al nia fratino?” demandis Fred, kiu suspektis, ke estas amo por ŝi kiu spronis la intencojn de Klem. “Mi faros neniajn kondiĉojn,” diris Klem, “sed mi ne deziras kaŝi de vi ke mi multe ŝatas F-inon Browning... multege ŝatas ŝin... sed tio ne havis influon je mi... mi tutkore bedaŭras tion, kio okazis kaj deziras helpi al kontentiga solvo.” “Kion vi proponas?” “Mi penis pensi pri la afero dum mia vojaĝo ĉi tien sed malsukcesis, sed nun... subite... ideo kaptis min. La firmo de Kensford ankoraŭ ne apartenas al mi...” “Mi kredis, ke...” interrompis Fred. “... pardonu min; mi petas, ke vi aŭskultu min pacience... ne apartenas al mi entute. Mi transdonis duonon de la akcioj al la laboristoj... ne, ne duono, ĉar S-ro Packman konsilis, ke mi konservu la povon en miaj propraj manoj per duono krom unu, por ke mi ankoraŭ posedu la plimulton. Estis ĝuste pro tio, ke mi povas aranĝi la aferon kun vi sen la interveno de la aliaj direktoroj. Kompreneble, mi havas devon al la aliaj akciuloj kaj tion mi ne forgesos. La ideo estas la jena: Ĝis nun niaj du firmoj batalis unu kontraŭ la alia. Mi sugestas, ke ni kunfandu la du sed ke ĉiu retenu sian propran sendependecon kaj karakteron... ni konsentos pri la prezoj de vendado kaj se eble, ni povus partopreni en la profitoj laŭ grado, kiun la advokatoj povus fiksi... tio ne multe interesas min... nur la principo, ke Kensford kaj Browning ĉesu esti konkuruloj kaj fariĝu filioj de la sama entrepreno. Mi...” “Pardonu min, sinjoro... ni nur perdas tempon,” interrompis Fred Browning. “Ni ne posedas kapitalon kaj tial ne povas fari egalan oferton.” “Pri tio mi deziras paroli. Kiom da mono vi bezonas por meti viajn aferojn en bona stato?” “Almenaŭ £20,000.” “Mi pruntedonos al vi la monon,” respondis Klem. “Sed la banko...” “Mi pruntedonos la monon sen garantio, aŭ, por paroli pliĝuste, ĉar mankas al mi la mono... mi donos miajn akciojn al la banko por via ŝuldo.” “Vi ne ŝercas?” “Mi tuj iros kun vi al la banko,” deklaris Klem. “Estas jam fermita...” “En tiu okazo, mi iros kun vi al la oficejo de S-ro Packman por meti en viajn manojn la akciojn.” “Sed...” “... Sinjoroj, mi ne povus dormi antaŭ ol meti la aferon en bonan ordon.” Ne estas necese... kaj certe ne dezirinde... ke mi priskribu la tutan diskuton, kiu okupis pli ol du horojn. Sufiĉas diri, ke la fratoj akceptis la oferton de Klem kaj eliris kun feliĉaj koroj. Fine, mia amiko estis libera por iri hejmen kaj ricevi la bonvenigon de sia maljuna vartistino, F-ino Moss, kaj la aliaj aninoj de sia domo. Kiam la novaĵo de lia reveno hejmen atingis la orelojn de S-ro Wright, ĉi tiu sentis veran doloron. Preskaŭ ĉiuvespere en la daŭro de tri semajnoj li baraktadis kun siaj amatoraj muzikistoj por instrui ilin ludi la Marŝ-melodion, kiun li mem verkis kaj kiun li nomis “Nia Klem”. Milfoje li revis pri la feliĉa momento, kiam Klem eliros la stacidomon kaj... je lia granda ĝojo... aŭdos la kor-frapantan melodion de la belega verkaĵo... kia momento de triumfo! ... la reveno de la vilaĝa heroo, aklamita per la aplaŭdoj de la homamaso kaj kun la bela sono de muziko!!! Kaj nun... Klem jam atingis sian hejmon sen ia scio pri la grandioza laborado, kiun liaj amikoj faris por lin honori. La kompatinda orgenisto kovris la kapon per la manoj kaj ploris. Feliĉe Pastro Welborn ĝustatempe alvenis kaj, sciiĝinte pri la katastrofo tuj elvekis novan entuziasmon en la koro de la malfeliĉa homo per la sugesto, ke oni povus anstataŭigi la Parad-marŝon per koncerto ĉe la Instituto. “Ho! Estas vere belega ideo, Sinjoro. Mi preparos programon sen plua prokrasto.” La koncerto estis bonega sukceso kaj la halo de la Instituto estis plena da ĉeestantoj. Pastro Welborn prezidis kaj Klem sidis ĉe lia dekstra kaj Jimmy Grant ĉe la maldekstra flankoj. Krom la Orkestro kaj la plej lertaj deklamistoj de Mellowdale, ankaŭ aperis kelkaj plispertaj artistoj el Leeds. Tamen, la ĉefa ero dum la vespero estis la ludado de “Nia Klem”, per la Orkestro de Mellowdale. Mi devas konfesi, kun vera doloro, ke ili mortigis la verketon kaj kun egala malĝojo devas aldoni ke la verketo vere meritis tiun sorton. Sed la aplaŭdo skuis la tutan Instituton kaj S-ro Wright fariĝis la plej feliĉa homo sur la tero. Li komencis kredi, ke en la estonteco la ankoraŭ-nenaskitaj generacioj mencios lian nomon kune kun tiuj de Handel, Mozart, Verdi, Sullivan kaj Sousa!! Volonte mi aldonus pluajn nomojn sed mia sciado pri muzik-aferoj havas definitivajn limojn. Poste okazis parolado de Pastro Jimmy Grant, kiu proponis toston je la sano de Klem, kaj, responde al la ripetitaj alvokoj de la vilaĝanoj, mia amiko stariĝis por diri kelkajn vortojn. Eble vi imagos, ke li tuj ruĝiĝis. Tute ne! Sed lia vizaĝo havis la palecon de la lilioj de la kampoj. Jen vera raporto de lia unua publika parolado. “Mia kara avo... ho! pardonu, mi forgesis... mi... mi rekomencos. Sinjoro Prezidanto kaj S-ro Jimmy... ne, James... jes, S-ro James Grant kaj... kaj... geamikoj. Mi... ha! mi, ha, mi volas diri ke la sentoj, kiujn mi sentas vi povas imagi... mi esperas kaj... ke... vi povas... sed certe mankas al mi la vortoj por esprimi la sentojn kiujn mi sentas. Mi ĉiam memoros... tio estas... mi neniam forgesos memori ke la... la ĝojo, kiun mi sentas estas la ĝojo ke... por pliĝuste diri, estas... aŭ, mi estas dankema al vi kaj tial mi dankas vin pro la doloro... ne... la ĝojo kiun mi ĉiam memoros ne forgesi... mi ne povas diri plu... estas terura sperto... mi neniam ofendos denove... mi dankas vin.” Kiam li subite falis denove sur la seĝon, grandega aplaŭdo eĥis tra la halo, sed ĉu por montri dankojn, ke li finis sian paroladon, ĉu por montri la ĝojon, kiun li faris al la aŭskultintoj, mi ne scias. Je la fino de la Koncerto, Klem ricevis la manprenojn kaj salutojn de multaj vilaĝanoj kaj tiam... Paradizo falis sur la teron, ĉar tuj antaŭ li staris la plej bela... ne... la sola knabino en la mondo. Ĉu vi, kara leganto, povas imagi, kiu ŝi estis? Mi permesos al vi nur unu divenon, jes, vi prave divenis... estis F-ino Rose Browning!!! Klem flugis al ŝi kaj ekkriis: “Ho! Mia kara F-ino Browning! De kie vi venis? Kiam vi venis? Kun kiu vi venis? Kaj kial vi venis?” Gaje ŝi respondis: “De la hejmo, je la sepa, kun la fratoj, por vidi vin... kaj... jen la ĉefa afero... por danki vin pro tio, kion vi faris por mia familio...” “... pardonu min momente,” li diris, kaj tuj reiris al la estrado, kie ankoraŭ kuŝis bukedo da belaj rozoj kiun la vilaĝaj knabinoj prezentis al li plifrue dum la vespero. Li alportis la florojn al F-ino Browning kaj diris: “Bonvolu akcepti ĉi tiujn rozojn... oni donis ilin al mi, sed ili multe pli taŭgas por vi.” “Koran dankon, S-ro Kensford. Ili estas belegaj, sed ne pli ol tiu, kiun mi ricevis de Lady Cant.” “Mi ne...” “... kompreneble vi ne komprenas. Sed Lady Cant donis al mi unu el siaj diantoj post... post via foriro de ŝia domo.” “Kaj vi ne rifuzis ĝin?” “Certe ne! Mi... mi ankoraŭ havas ĝin... hejme.” “Tion mi apenaŭ povas kredi.” “Venu kaj vidu por vi mem,” ŝi diris. “Ĉu vi permesos?” demandis Klem, kies koro batis kun la forteco de lokomotivo. “Kiam plaĉos al vi?” ŝi respondis. “Ĉu morgaŭ?” “Morgaŭ? Mi pensu... jes... morgaŭ je la tria.” “Ĉu pluvos, ĉu hajlos, ĉu neĝos, ĉu uraganos, mi nepre estos tie.” “Mi vin atendos... ĝis la revido, S-ro... Klem!” “Ĝis morgaŭ... Fraŭlino...” li hezitis pro granda embaraso. La knabino gaje ridetis; tiam ŝi subite eltiris rozeton el la bukedo, tuŝetis ĝin per la lipoj kaj ĵetis ĝin en la aeron. Kun ekkrio de ĝojo Klem kaptis la floron kaj premis ĝin al la buŝo. Ruĝiĝoj kovris la tutan vizaĝon, sed li sukcesis balbuti: “Ĝis morgaŭ... kara Rose!” Piednotoj [1] Rapidu, mi petas. [2] Pardonu min; estas malnova amiko. [3] La Parlamento estas ĉiam nomata “La Domo”. [The end of _Kompatinda Klem_ by John Merchant]