* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with an FP administrator before proceeding.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: Tur-Strato 4

Date of first publication: 1934

Author: Hans Weinhengst (1904-1945)

Date first posted: December 14, 2013

Date last updated: December 14, 2013

Faded Page eBook #20131216

This eBook was produced by: David T. Jones, Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at http://www.pgdpcanada.net

Kovrilo

HANS WEINHENGST:

TUR-STRATO 4

ORIGINALA ROMANO

Eldonis: »LITERATURA MONDO«, Budapest, 1934

ANTAŬPAROLO

Novan romanverkiston ni prezentas al la legantoj. Lia nomo ne estas nekonata, eble multaj memoras pri liaj poemoj originalaj kaj tradukitaj, aperintaj dise en la laborista esperantista gazetaro. Sed kiel romanverkisto li nun debutas. Lia debuto montras lin ne nur nova, sed ankaŭ novspeca almenaŭ en Esperanto. Ĉe ni mankis ĝis nun ĉi tiu profunda realismo, ĉi tiu objektiva rakontmaniero pri la sorto de la falintoj de l’ vivo, ĉi tiu montro de materiala kaj anima mizero, tiel bedaŭrinde aktuala en nia malsana epoko. La romano ne estas ĝojiga legaĵo. Sed ĝia sincera tono, ĝia objektiveco, per kiu, elimininte la ĉiutagan politikon, ĝi povis tiel klare evidentigi la homan flankon de la mizero; la malgrandan homon, kiu inter la bataloj de mondkonceptoj baraktas, suferas kaj fine mortas senespere — ĉio ĉi certe kaptos la atenton de la legantoj kaj tie kaj tie ĉi nepre ekskuos sentantan animon. Ni ekirigas la romanon ne kiel nur grandan promeson pri la talento de l’ aŭtoro, sed ankaŭ kiel belan kaj valoran plenumiĝon.

Literatura Mondo

I.

Griza, aĉa loĝkestego estas la domo kun la numero 4 en la Turstrato. Se mi diras »griza«, mi ne tute ĝuste esprimas la koloron de la muroj. Verdire ilia koloro estas nedifinebla malpureca grizaĉo. La domo estas anguldomo, ĝi staras sur angulo formata de Turstrato kaj de Enua strato kiuj tranĉas unu la alian. La domo ne multe diferencas de siaj najbaroj kaj de multaj aliaj loĝdomoj en ĉi tiu laborista kvartalo de Vieno. Ĝi nur posedas ĉiujn malbonajn kvalitojn de tiaj »lu-kazernoj« en speciala grado. Ĝia fasado jam ege difektita estas »ornamita« malmoderne per multegaj malebenaĵoj artefaritaj kaj per duone disfalintaj figuroj super ĉiuj fenestroj. La kolornuancoj de la fenestroframoj estas malfacile indikeblaj per unu aŭ du esprimoj; kredeble antaŭ multaj jaroj estis ili brunaj. En la tuta aspekto de la domo agrable flatas la okulon nur tio, ke en preskaŭ ĉiuj fenestroj vidiĝas diversaj floroj, foliplantoj kaj kaktoj. Enirinte tiun domon, ni estas ĉe ĉiu paŝo memorigataj, ke oni konstruis ĝin kun nure ekspluata intenco: Ŝtuparoj kaj koridoroj mallarĝaj, la korto malvastega, tielnomata lumkorto — la sola spaco kiu laŭ iamaj konstruleĝoj devis resti nepre libera, — loĝejoj malgrandaj sed multaj.

La kvaretaĝa, ne eksterordinare granda domo entenas kvindekses loĝejojn, kiuj plejgrandparte konsistas el po unu eta, malhela kuirejo kaj unufenestra ĉambreto. La tuta domo, iagrade eĉ la loĝejoj, estas plenigitaj per naŭza odoro devenanta el la malmodernaj necesejoj, kiuj sesope troviĝas en ĉiu etaĝo. Je varmaj tagoj someraj same kiel je malvarmegaj dumvintraj, kiam la frosto malpermesas lasi fenestrojn malfermitaj, tiu odoro fariĝas turmentega, precipe ĉirkaŭ la tagmezo kiam la diversaj odoroj el pli ol kvindek kuirejoj miksiĝas kun ĝi. El dekkvar pordoj troviĝantaj unu apud la alia en ĉiu etaĝo kuradas la homoj al unu komuna akvokrano. Kaj ne malmultaj ili estas: Preskaŭ tricent personoj loĝas en la domo; en malgranda loĝejo ofte troviĝas po sep aŭ ok sin ĉiam tuŝantaj, sin reciproke ĝenantaj ĉe ĉiu moviĝo.

Kompreneble en tiaj domoj loĝas kune kun la multo da homoj neforigeble pluraj mallumaj fantomoj: Mizero, nescio, disputo, malbelo, malĝojo kaj aliaj. La bela planto de homamo povas nur vegeti en tiaj cirkonstancoj, kvankam ĝuste la koroj de tiu homklaso ĝenerale ne estas malbona grundo por ĝi.

Malpaco, disputo kaj insulta kriado estas oftaj okazaĵoj en la domo Turstrato numero 4. Foje eksplodas interfamilia milito pro klaĉo aŭ pro malsamaj opinioj pri la reciprokaj rajtoj, foje estiĝas enfamilia disputo pro tio aŭ alio, prakaŭzo estas plejofte la komuna mizero...

Iun vesperon en la unua semajno de la marto 1929 aŭdiĝis el la loĝejo numero 16 en la unua etaĝo laŭta kriado. Vira voĉo insultadis aŭdeble por la duona domo. Knabino ĉirkaŭ dekokjara, kiu ĵus supreniris la ŝtuparon al la unua etaĝo, nevole ekhaltis aŭskultante. Subite ŝi ektremis kaj paliĝis. Ŝi rekonis la voĉon de sia patro. Malrapide kaj videble kun peza koro ŝi pluiris supren sur la malboniĝintaj ŝtonŝtupoj.

Nun ŝi eĉ komprenis kion ŝia patro kriis. Ŝi mem estis la objekto de la patra kolero. Li minacis disbati ŝiajn ostojn kiam ŝi hejmen venos. Refoje ŝi ekhaltis kaj kovris per la manoj sian vizaĝon por momento.

Starante antaŭ la loĝeja pordo la knabino aŭdis la singultan ploradon de la patrino. Tremante ŝi malfermis kaj eniris. La patrino kaŭris en la kuirejo ĉe la forno kaj verŝis larmojn. Ŝi ne rigardis la filinon nek respondis ties mallaŭtan saluton. Nur ŝia plorado fariĝis pli akra kaj konvulsia. La patro ŝajne iom trankviliĝinta, troviĝis en la ĉambro.

Atendante nenion bonan la knabino iris pluen en la ĉambron. La patro staris ĉe la fenestro kaj rigardis sur la straton. Ŝi salutis lin kaj demetis ĉapelon kaj mantelon.

La kolero de la viro tuj reeksplodis.

— Ha, kanajlino, nun vi venas hejmen! Tutan horon jam vi povus esti ĉi tie! Je la sesa vi foriras el la oficejo kaj nun estas duona post la sepa. Verŝajne vi faris vesperan promenon brak’ en brako kun tiu sentaŭgulo de la dua etaĝo, mensogema kato, vi! Dimanĉe vi forŝtelis vin akompanate de amikino dum trans la domangulo jam atendis vin la amato! Kaj eĉ tiu laboron timanta bubo kun siaj stultaj ideoj! Vi pensas ke vi povas trompi min, vi serpento, sed mi instruos vin obei kaj esti sincera!

Kriante kaj gestadante li proksimiĝis al sia filino kiu cedis returne ĝis la muro. Lia vizaĝo, dum la mondmilito disŝirita de grenadsplito estis kutime malbela kaj la nigra tuko, kiu kovris la dekstran malplenan okultruon, kompreneble ne pliagrabligis ĝian aspekton. Sed nun grimacigite de furiozo ĝi estis naŭze abomeninda. La knabino subite perdis ĉiun senton de timo kaj respekto kaj nepriskribebla esprimo de malŝato kaj malestimo pentriĝis sur ŝia bela, delikata vizaĝeto. Apenaŭ ke la patro estis findirinta la lastan vorton ŝi firme rigardis lian grimacan vizaĝon kaj respondis trankvile:

— Mi malŝatas mensogi. Se mi faris tion, tiam ĝi okazis ĉar mi ne havis alian rimedon por trovi iom da feliĉo. Kaj mi rajtas — same kiel iu alia — postuli iom da ĝojo. Karlo ne estas sentaŭgulo! Se li ne trovas laboron, tio ne estas lia kulpo.

Dum momento la patro staris kvazaŭ ŝtoniĝinte. Tio ankoraŭ neniam okazis ke la knabino rekte spitas al li. Poste li terure furiozis. Kun besta ekkrio li ĵetiĝis al la knabino kaj sovaĝe ekbatis ŝin. Kaj kredeble li estus mortbatinta la malfeliĉulinon, se ne najbaroj vokite per la penetrantaj helpokrioj de la patrino estus intervenintaj. Tiuj superfortis kaj fortiris la duonfrenezan viron de sia viktimo kaj vokis policistojn kiuj forkondukis lin.

La patrino helpate de kompatema najbarino senvestigis kaj enlitigis la svenintan knabinon. Ŝi sangis el buŝo kaj nazo, ŝia vizaĝo estis ŝvelinta kaj ŝia belforma korpo montris plurajn postsignojn de kruela batado.

Kiam la knabino rekonsciiĝis, apud ŝia lito sidis la patrino kun klinita kapo kaj vizaĝo kaŝita per la manoj. La knabino sentanta dolorojn kaj rememorante pri la okazinta sceno ekĝemis profunde. Poste ŝi karesis la verton de la patrino kaj demandis mallaŭte:

— Kie estas la patro?

— Li estas arestita, respondis la patrino per voĉo sentona restante senmova.

La filino post paŭzeto denove ekparolis:

— La afero pri nia patro konstante pli malboniĝas. Li fariĝas lastatempe tute netolerebla.

— Jes, mia infano, sed vi ankaŭ kulpas iomete. Vi ne devus spiti al li. Vi devus esti pli afabla kaj cedema kontraŭ li. Konsideru ke li estas kriplulo!

— Mi ne plu povas, panjo. Mi ĉiam submetis min al li, mi sincere kompatis lin, ĉiam esperante ke lia konduto kontraŭ ni pliboniĝos, sed li ĉiam pli ĉikanas kaj turmentas nin ambaŭ tute senkaŭze. Mi ja scias ke li estas kompatinda viktimo de la milito kaj mi bedaŭras ke li nun pro mi estas arestita. Mi estos plu indulgema kaj pardonema kontraŭ li, sed ami kaj respekti lin mi ne plu povos.

La patrino levis sian kapon kaj ekrigardis la filinon dolore, iomete riproĉe.

— Li estas tamen via patro, Marta! — Ŝi diris. — Kaj li ne estis ĉiam tia kia nuntempe. Iam via patro estis bela, energia, sed bonkora viro. Mi amegis lin. Kaj memorante la pasinton mi amas lin eĉ nun. Li estas tre kompatinda. La milito ruinigis lin.

— Jes, patrino, se li nur iomete regus siajn nervojn, se li montrus al mi nur iom da patra amo — kaj Marta akcentis la vorton »patra« — mi kun ĝojo rekompencus tion per ĉio kion mi povus fari. Kial li kondutas tiel malame ne nur al mi sed eĉ al vi, kara panjo? Se mi ne pensus pri vi, mi jam estus forkurinta. Kial lin tiom kolerigas ke mi renkontiĝas kaj rilatas kun Karlo Weber. Li ja estas bona kaj honesta viro!

— Sed li estas senlabora kaj li posedas nenion. Patro opinias ke vi pro via aspekto, kiun la viroj ja nomas »bela«, havus bonŝancon trovi bonstatan edzon. Vi scias ja, kion li deziras de vi.

— Ke mi edzigu la ĝibulon? Neniam! Li povus esti posedanto de tri domoj, ankaŭ tiam mi ne akceptus lin kiel edzon. Sed ne nur lia korpa malbeleco naŭzas min. Li estas vulgara, drinkema viro.

— Sed riĉa! Li posedas domon kaj florantan negocejon. Kaj li diras ke li pro vi pretas fariĝi tute alia homo.

Marta ne plu rediris ion. Ankaŭ la patrino ne plu rompis la silenton.

La knabino volonte komunikus ion al sia patrino, sed ŝi ne povas. Ŝi rigardas la patrinan vizaĝon. Ankoraŭ juna — la patrino estis kvardekdujara — sed jam tiom sulkoplena! Tamen ankoraŭ beleta. Ŝi havis la saman delikatecon de la trajtoj kiel la filino.

Kompatinda patrino! Kiom da suferoj estas premintaj sian stampon sur ŝian vizaĝon! Tamen ŝi estas ĉiam pacienca, afabla, cedema. Eble, se ŝi estus iom pli rezistema, la patro iel bridus sin kaj estus malpli despota. Sed li ja estas ne nur despota, disputema, brutala, li ankaŭ trinkas alkoholaĵojn ĝis plenebriiĝo. Tio okazas lastatempe pli kaj pli ofte. Kaj en stato de ebrieco li estas kvazaŭ terura, sovaĝa besto. Marta ektremis ĉe tiu penso. Nenio ĝis nun suferita estas komparebla kun la freneziga angoro kiu premegis ŝian koron je la lasta sabato, kiam la patro — eluzante la foreston de la patrino — klopodis perforte fari ŝin, la filinon, sia amatino. Kaj pro seksardo perdinte sian prudenton, li certe estus perfortinta ŝin, se ne en la kriza momento la patrino estus frapinta la pordon. Sed ĉu ŝi alian fojon ankaŭ havos tian ŝancon kaj ĉu la patro ne eluzos alian okazon pli brutale?

Ne, al la patrino ŝi ne povis konfesi ĉi tion. Pro panjo ŝi ankaŭ ne denuncis la patron ĉe la polico. Lin ŝi ne indulgus. Li ne meritas indulgon.

Subite la knabino rimarkis ke la patrino sidante sur seĝo kaj kuŝiginte la supran parton de sia korpo sur la liton estis ekdorminta. Marta singarde leviĝis en la lito, malgrandigis la flamon de la petrollampo kaj rekuŝiĝis. Baldaŭ ŝi troviĝis en la senbara lando de la sonĝoj. Tie ŝi renkontis belon, amon kaj ĝojon, kiujn ŝi en la reala vivo tiom sopiris sed tiel malofte trovis.


La loĝejo numero 32 en la dua etaĝo de la domo Turstrato numero 4 estis la hejmo de familio Weber. Ĉi tiun konsistigas sinjoro Antono Weber, la familiestro, kvindekokjara, altkreska viro kies kap- kaj lipharoj jam griziĝis, lia edzino Amalio Weber, kvindekkvarjara, kiu multe pli maljuna aspektis ol ŝi estis, sed kiu disponis pri mirige junecaj moviĝemo kaj disputemo, du filoj Antono kaj Karlo kaj du filinoj Anna kaj Erna. La lasta estis edziniĝinta, sed loĝis pro manko de propra loĝejo kun siaj edzo Henriko kaj fileto Henriĉjo ankoraŭ en la malgranda gepatra loĝejo; tial ankaŭ ili estis konsiderataj kiel apartenantaj al la familio, kiu do entute konsistis el ok kapoj.

Anna estis tridekunujara fraŭlino, kiu jam dufoje preskaŭ edziniĝis kaj jam estus patrino de du infanoj se ne la bonvola sorto estus liberiginta ŝin de nedezirita beniteco: la unuan fojon en la rolo de kompata morto ĝi forprenis novnaskitan knabeton, la alian fojon ĝi ĉesigis la gravedecon de Anna pere de helpema akuŝistino. Bedaŭrinde tiu valora helpo per verŝajne ne taŭgaj instrumentoj kaŭzis daŭran domaĝon al la saneco de la fraŭlino. Seniluziiĝoj kaj oftaj suferoj amarigis ŝian humoron; ŝi estis koleriĝema kaj tre ekscitebla. Iam ŝi estis beleta, vivgaja knabino, sed nun ŝi similis al velkanta floro. En momentoj de gajeco ŝi ankoraŭ divenigis iaman ĉarmon.

Ŝia je ses jaroj pli juna fratino Erna estis malgranda, delikata estaĵo nek bela, nek malbela. Ŝia ovala, pala vizaĝo kun la malakra nazeto kaj la malhelkoloraj, revesprimaj okuloj spegulis kormildecon kaj cedemon. Ŝiaj brunaj haroj falis glate ĝis la nuko kaj kompletigis la impreson pri simpla, senpretenda naturo. Ŝi estis la bonfara, repaciga anĝelo de la familio. Tutkore ŝi amis siajn edzon kaj fileton. Kiam ŝi antaŭ du jaroj devis konfesi al la gepatroj sian gravedecon, ŝi ricevis de la patrino senfinajn riproĉajn moralpredikojn kaj de la patro du brutalajn vangofrapojn. Poste oni geedzigis ŝin kun ŝia amato kaj permesis al ili loĝi provizore en la gepatra loĝejo. Feliĉe ŝia edzo estis fervojisto, do ŝtata oficisto. Tio iagrade garantiis al li daŭran okupon kaj al la juna familio certajn enspezojn, kio ja multe valoras en tempo de ĝenerala senlaboreco. Henriko estis trankvila, zorgema viro, kiu nek fumis tabakon nek trinkis alkoholaĵojn.

Do, Erna kaj Henriko estus tute feliĉa paro, kiu kontente vivus en reciproka amo kaj en komuna zorgado por sia knabeto Henriĉjo, se ili posedus propran loĝejon kaj se Erna havus pli fortan, sanan pulmon. La kunvivo kun kvin plenkreskaj homoj en malgranda loĝejo konsistanta el kuirejo kaj ĉambro multe malheligis ilian edzecan feliĉon kaj malbone efikis al la sanstato de la juna ftizeta virino.

Antono estis dudekokjara. Jam du jarojn li estis senlabora. Laŭ profesio metallaboristo li trovis nur malofte nelongedaŭrajn okupojn kaj pasigadis plej multe da tempo en kontraŭvola senageco. Li estis malklera, krudnatura viro, ŝatis alkoholon kaj kartludon, postulis de ĉio la plej bonan parton kaj estis iafoje vera tirano de la familio, kiun nur la severa, obstina patro sukcesis bridi iom.

Tute alia estis la karaktero de lia frato Karlo. Ĉi tiu estis ĉirkaŭ dudekjara, mezgranda, belstatura viro. Li multe similis al sia fratino Erna. Li estis molkora, cedema kaj ege revema. Lia vizaĝo ankaŭ ovalforma havis certajn virinajn trajtojn, lia hararo estis malhele blonda kaj liaj bluaj okuloj rigardis kvazaŭ kun konstanta miro kaj kun bonkora gajeco. Li povis sidadi mondforgese ĉe libroj — precipe ĉe poeziaĵoj — dum ĉio ĉirkaŭ li bruis kaj kuris nervoze. Ofte li mem verkis versaĵojn kaj historietojn kiuj ĉefe temis pri amo kaj sufero. Longan tempon li verkadis nur por si mem kaj gardis ĵaluze siajn donacojn de la Muzo kontraŭ fremdaj okuloj.

Sed lastatempe li estis trovinta homon al kiu li komunikis ĉiujn siajn sekretojn kaj ĉe kiu li trovis admiran aŭskulton, kiam li — ie for de la homa bruado — deklamis siajn poemojn aŭ laŭtlegis kun emocio siajn rakontojn pri amo perdita aŭ pri la suferoj de orfeto malriĉa. Tiu homo estis la malfeliĉa Marta Groner de la unua etaĝo nro. 16. Kiel li, nekuraĝa knabo, estis konatiĝinta kaj proksimiĝinta al tiu bela knabino, pri tio Karlo mem ofte miris. Sed jam de longe ili estis ekŝatintaj kaj salutintaj unu la alian kaj la amo, tiu grandioza formo de krea energio, estis trovinta vojon kaj rimedon por kunigi du homojn. Marta amis Karlon profunde kaj pasie kaj la animo de Karlo estis plenigita per milda, feliĉiga sento de amo al Marta. Depost la reciproka amkonfeso li kondutis ankoraŭ pli senbrue ol ĝis tiam kaj vivadis kvazaŭ en dolĉa sonĝo kaj la malbela ĉiutago ŝajnis apenaŭ tuŝi lin.

Kiel aĉa ombro sur lumigita bildo unu afero efikis ĝene al la amfeliĉo de la gejunuloj: Marta suferis multe de sia patro, kiu ne nur malbone traktadis ŝin, sed ankaŭ severe malpermesis al ŝi iel rilati kun Karlo aŭ alia viro krom tiu kiun li destinis por ŝi. Tial ili devis kaŝi sian amon — kio cetere kaŭzis al ili dolĉe-amarajn horojn kaj romantikajn sentojn — kaj povis kunveni nur relative malofte.

Tiun vesperon, je kiu okazis la malbela sceno en la familio de Marta, Karlo estis akompaninta ŝin de ŝia laborloko hejmen. Sed li kompreneble ne iris kun ŝi ĝis la domo, en kiu ili loĝis. Eĉ baldaŭ sekvi ŝin li ne kuraĝis. Li sidiĝis en malgranda parko kaj pasigis tie malgraŭ la iom malvarma aero proksimume duonhoron. Kiam li poste hejmen venis, la furiozanta sinjoro Groner jam estis forkondukita de policistoj kaj en la domo regis denove relativa silento.

Strange estis ke familio Weber tute nenion eksciis pri la okazintaĵo ĉe Groner. Cetere io tia ne estis maloftaĵo en la domo, nek ĉe Groner nek en alia familio. La homoj estis kutimaj al certa disputa kriado kaj tumulto. Tiel okazis ke ankaŭ Karlo ne sciiĝis vespere pri tio kio estis trafinta lian amatinon. Alie li certe ne estus tiel bone dorminta dum la sekvinta nokto kaj li eble ne estus ĝuinta tiom dolĉajn sonĝojn ĝis la malfrua mateno, kiam lin disigis de ili malĝentila puŝo de lia frato Antono.

— Hej, vi dormema rato, ek, el la lito! La patrino jam dufoje vekis vin. Kaj pro vi ankaŭ min! La diablo forportu vin kaj dormu kun vi en unu lito! Vi kuntiras viajn membrojn kiel erinaco kaj sonĝante vi ĉirkaŭbatas, ruliĝas kaj saltas en la lito kiel kapreto sur herbejo. Tion mi ne plu longe eltenos.

Laŭ sia brua kruda parolmaniero Antono grumblis tiujn vortojn. Karlo kvazaŭ el ĉielo ĵetite frotis siajn okulojn kaj faris grimacon kvazaŭ li estus ekploronta.

— Mi ja ne kulpas pri tio kion mi faras dormante. Cetere vi okupas preskaŭ la tutan liton kaj apenaŭ lasas iom da spaco al mi.

— Silentu kaj malaperu jam el la cimujo! Se la virino ne pli zorgos pri pureco, baldaŭ formanĝos nin puloj kaj cimoj. La littolaĵoj aspektas kiel miniaturaj batalkampoj. Fi, honto!

— Vi nur ĉiam insultaĉas, vi pigrulo! — Anna aŭdigis sin akravoĉe el la kuirejo, — la tutan tagon promeni, kartludi, fordrinki vian senlaborulan subvencion kaj grumbli pri ĉio, ion alian vi ne kapablas, dum ni laboregas kiel domsklavoj! Fi!

— Nur gardu vian langon, vi impertinenta ansero, aŭ mi ŝveligas vian buŝegon, ke ĝi similos al kukumo!

— Krucifikso! Vi malbenitaj netaŭguloj! — Nun enmiksiĝis en la disputon ankaŭ la patrino kiu ĵus elserĉis la malpuran lavotan vestaĵaron el la malsupra parto de ŝranko, — ĉu vi jam frumatene devas plenigi la loĝejon per kriado kaj disputado? Mi tion jam ne toleras en mia loĝejo. Ankoraŭ ĝi estas mia loĝejo kaj mi volas vidi ĉu mi ne estas sinjorino en ĝi. Karlo, estas jam la oka horo kaj antaŭ la deka vi devas ja nepre esti en la senlaborula oficejo, se vi ne volas perdi vian subvencion! Vi estas teruraj uloj! Tutan semajnon vi senlabore vagadas kaj se fine mi ne zorgus pri tio, vi eĉ ne irus ĝustatempe por akcepti la kelkajn groŝojn kiujn la ŝtato donas al vi. Mi jam konscias ke mi devas enkonduki aliajn morojn ĉe ni.

Karlo dume leviĝis kaj ekvestis sin.

Sinjorino Weber ankoraŭ kelkan tempon insultadis. Jam komencinte prediki kaj riproĉi ŝi ne kutimis ĉesi, antaŭ ol ŝi ne deklamis certan repertuaron da riproĉindaĵoj de familianoj. Kaj tiu repertuaro estis ĉiam sufiĉe longa.

Grumblante turnis sin Antono kun la vizaĝo al la muro. Anna kun kolera mieno ordigis la kuirejon farante per la vazaro supernecese laŭtan bruon. Erna foriris malgaje sed silente por aĉeti manĝaĵojn por la tago. Sian fileton ŝi kunportis; kvankam tio estis peniga por ŝi, ŝi ne povis esti tiom kruela kontraŭ la infaneto kaj lasi lin sola meze de homoj koleraj, ĉagrenitaj kaj insultantaj.

La maljuna sinjoro Weber, kiu laboris en maŝinfabriko, kaj Henriko, kiu deĵoris en fervojstacio, jam antaŭ longe forlasis la domon.

Karlo rapidis pretigante sin por foriri. Ne nur pro tio ke li devis esti certatempe en la laborperejo, sed ankaŭ tial ĉar precipe matene tute ne estis agrable resti en la malgranda loĝejo, eĉ se hazarde ne regis tia ĉagrenŝarĝita atmosfero. Malgraŭ la malfermitaj du fenestroj longan tempon restis interne malagrablaj odoroj de dormo, de homaj elspiraĵoj kaj de dispremitaj cimoj...

Karlo estis ĵus forironta, kiam lin haltigis Anna.

— Vi malzorgemulo esperinde ne volas forkuri kun tiel polvokovrita mantelo! Tuj senpolvigu ĝin!

Obeeme li prenis broson, demetis la mantelon kaj iris en la koridoron. Tie jam unu el la najbarinoj staris ĉe sia pordo frapante polvon el vestaĵo. Ĵus alia najbarino alvenis. Tiu portis mankorbeton plenan de aĉetitaj manĝaĵoj kaj spicaĵoj kaj kondukis kun si dujaran fileton.

Karlo kaj la du virinoj intersalutis sin. La ĵus alveninta virino rapide malŝlosis la loĝejan pordon, haste metis la korbon sur la plankon de la kuirejo kaj turniĝis al la najbarino.

— Sinjorino Hesky, kion vi diras pri tiu Groner? Tiu furiozulo iam mortigos edzinon kaj filinon. Memoru tiam ke mi antaŭdiris ĝin.

— Ĉu li do denove rabiiĝis? — Scivole la alia virino demandis. — Mi ja aŭdis hieraŭ bruon de malsupre, sed mi ne interesiĝis plu.

— Groner estas arestita! — La unua rediris gravmiene. — Li estus mortiginta la malfeliĉan Marta’n, se najbaroj ne estus intervenintaj kaj vokintaj policon. Kompatindaj virinoj!

— Se mi havus tian edzon, mi nepre mortigus lin kaj neniu asizo kondamnus min.

Karlo ĉesinte brosi aŭskultis la dirojn. Li eksentis akran pikon en sia koro kaj paliĝis. Dume la knabeto de la najbarino okupis sin pri la manĝaĵkorbo en la kuirejo. Kelkfoje aŭdiĝis bruoj kvazaŭ rompiĝus boteloj kaj subite la infano aperis el la loĝejo plorkriante kaj montrante maneton sangantan.

— Panjo, panjo, — plorpepis lia voĉo, — lompi, lompi, ve, ve!

Lia babilema patrino terurite kuris en sian loĝejon kaj por momento ŝtoniĝis. Ho, malfeliĉo! La korbo renversita, du boteloj rompitaj kaj sukero, graso, faruno, salo, ĉio naĝanta en lageto da petrolo kaj vinagro. Ŝi klopodis savi kio estis savebla. Poste ŝi ĵetiĝis al la bubeto, kiu ankoraŭ veadis, kaj ekbatis lin senpripense kaj fie insultante.

— Vi maltaŭga hundido, vi diabla monstreto! Tiel malfacile oni ŝparadas groŝon post groŝo je kostoj de sia stomako, kaj tia misnaskitaĵo kaŭzas domaĝon post domaĝo. Mi ankoraŭ freneziĝos! Sed mi instruos vin ne meti al ĉio viajn manojn.

Subite alvenis knabino kvin- ĝis sesjara, filino de la kolera virino. Vidante la malbelan scenon ŝi timeme proksimiĝis kaj provis ŝtele preterŝoviĝi ĉe la patrino en la loĝejon. Sed tiu liberigante la knabon per ĉiuj fortoj kriantan ekkaptis la knabinon kaj vangfrapis ŝin. Kun aĉa insultado ŝi batis plurfoje la vizaĝeton de la filino kaj ŝiris ŝin per ŝiaj haroj.

— Vi senutila manĝantino, la tutan tempon vi manĝadas, frandadas kaj vagadas sur la strato, sed por atenti foje momenton pri via frateto, por tio vi ne taŭgas. Mi ankoraŭ disbatos viajn ostojn prefere ol lasi vin fariĝi stratvagulino kaj krimulino!

Nun Karlo — komence kvazaŭ paralizita — ne plu povis regi sin. Li perforte fortiris la knabinon de la stulta patrino kaj riproĉis ĉi tiun kun nekutima akreco. Ankaŭ la alia najbarino enmiksiĝis, la laŭta kriado allogis ankoraŭ plurajn homojn kaj fine estiĝis akra disputego, ĉar la bona patrino kompreneble ne senproteste toleris la entrudon en siajn patrinajn rajtojn.

Karlo rapide foriris dum insultaj kaj koleraj vortoj ankoraŭ longe flugadis de pord’ al pordo trans la koridoron.


Estis ankoraŭ mallume kiam Marta Groner vekiĝis. Eksidante en la lito kaj serĉante alumetojn sur la litoŝranketo ŝi eksentis dolorojn en la kapo kaj en aliaj korpopartoj. Tio memorigis ŝin pri la aĉa okazintaĵo de la lasta vespero. Flamiginte alumeton ŝi vidis ke ankoraŭ ne estas la kvina matene, kaj ke ŝia patrino dormas en la lito de la patro, kiu do ne venis hejmen.

Marta rekuŝiĝis, ĉar ŝi ankoraŭ havis tempon da pli ol horo. Sed reekdormi ŝi ne plu povis. En ŝia cerbo penso peladis penson kaj malgaja rezonado pliakrigis la dolorojn en ŝia kapo.

La patro certe pasigas la nokton en arestejo, eble turmentate de konscienc-riproĉoj. Marta nun mem inklinas kredi ke li esence ne estas tiel malbona kiel li sin ofte montris. Li estas kriplulo kaj kiu scias, kiom li eble jam suferis korpe kaj anime! Kredeble la patrino pravas dirante ke ilia familia vivo povus esti feliĉa, se ne la malbenita milito estus detrue tuŝinta ĝin.

Kaj kia estos la estonto? La patro ja baldaŭ revenos; ŝi ne intencas, malgraŭ ĉio, atesti kontraŭ li. Se Karlo almenaŭ havus laboron! Tiam ili povus pensi pri geedziĝo. »Sentaŭgulo laboron timanta« lin nomis ŝia patro. Maljuste, Karlo certe volonte laborus, se li ricevus okupon. Certe li mem ege suferas sub la senlaboreco. Li estas tiel bona, kunsentema junulo! Bedaŭrinde nur iomete tro mola li estas; Marta ŝatus ke ŝia estonta vivokunulo havu iom pli da energio kaj entreprenemo...

Fine tiu kuŝado kaj cerbumado fariĝis netolerebla al ŝi. Ŝi ellitiĝis, faris lumon kaj ekvestis sin. Nun ankaŭ la patrino vekiĝis kaj leviĝis.

— Bonan matenon, panjo! — Marta salutis mallaŭte. — Vi povus resti ankoraŭ en la lito. Estas ankoraŭ frue kaj mi mem faros la matenmanĝon.

— Ne, ne! Mi jam ne povas kuŝi. Mi devas rigardi kio okazis al patro. Mi havis teruran sonĝon ĉinokte.

— »Sonĝoj estas ŝaŭmoj« kaj »sonĝo teruras, sonĝo forkuras« diras malnovaj proverboj.

— Ne ĉiam. Jam pli ol unufoje anonciĝis malfeliĉo per sonĝo malbona. Ekzemple kiam patro estis vundata sur la batalkampo, tiam antaŭsciigis min pri tio turmenta sonĝbildo. Kiel vi fartas, Marta, ĉu vi povos labori?

— Dankon, panjo! Mi estas sana, mi iros al la oficejo.

Ili trinkis sian kafon sen io alia. Nek la patrino nek la filino sukcesis gluti peceton da pano, tiel kunpremitaj estis iliaj gorĝoj pro malĝojo kaj pro ia necerta angoro. Silente ili foriris; pecon da vojo ili restis kune, poste patrino Groner direktis siajn paŝojn al la ĉefpolicejo de la distrikto, dum Marta per tramo veturis al sia laborejo.

Estis bela marta mateno. Kaj ĉar ankoraŭ tro fruis por iri jam en la oficejon, la knabino promenadis duonan horon en ĝia proksimo. La mildaj radioj de la suno ankoraŭ malforta agrable karesis ŝiajn vangojn kaj prezentis al ŝi ĉion en bela lumo kaj la homojn kun aspekto de gajeco kaj bonkoreco. La memoro pri la okazintaĵoj malĝojigaj pli kaj pli paliĝis kaj nova espero ekĝermetis en ŝia koro.

Printempo venas! — Marta pensis reve. — Kaj fine venos printempo ankaŭ por mi!

Kiam ŝi, poste, troviĝis en la laborejo ĉe sia skribtablo, ŝi ne sukcesis liberiĝi de la ĝena impreso ke la gekolegoj ŝin strange, eĉ kompate rigardadas. Ili ŝajnis interŝanĝi multedirajn rigardojn kaj eĉ kiam la oficejestro ne troviĝis en la ĉambro regis embarasa silento kontraste al ĉia kutimo.

Ĉu oni ion rimarkis? Marta rigardis kaŝe sian bildon en poŝspeguleto kaj devis konfesi al si ke postsignoj de la patraj batoj certe estas videblaj. Cetere ŝi aspektis tre pala kaj malsaneta. Sed ĉu iu el tio povis diveni la veron? Kial ili ne demandis ŝin, kio al ŝi okazis, kiel ili kutime faris kiam iu ŝajnis malsana, malĝoja aŭ iel vundita?

Tiu silento ĝenis ŝin en pligrandiĝanta grado. Kaj ŝi mem rompis ĝin kelkfoje, ŝajnigante gajecon, sed ŝiaj okuloj renkontis fine tiel strangajn mienojn kaj la respondoj de alparolitoj estis tiom mallongaj kaj moderaj ke Marta fine tute silentiĝis kaj kun koro profunde vundita dediĉis sian tutan atenton al siaj laboroj. Kio nur okazis? Kion ili scias? Ho, honto, se oni ĉi tie eksciis ion pri ŝiaj familiaj aferoj!


Karlo atende staris en longa vico da senlaboruloj, kiu tiriĝis serpente de giĉeto de la elpagejo tra longa koridoro, tra dompordego kaj ankoraŭ kelkdekon da metroj sur trotuaro laŭlonge de la domo de la porsenlaborula oficejo. Policistoj zorgis pri ordo.

Li ne devis longe stari; la vico preskaŭ daŭre moviĝis antaŭen kaj Karlo baldaŭ enŝoviĝis tra la pordego en la internon de la konstruaĵo. Post kelkaj minutoj li akceptis sian subvencion, deksep ŝilingojn, kaj povis foriri. Kiam li antaŭ du jaroj estis ĉi tie, la afero ankoraŭ ne estis tiel bone organizita kaj la ĉiusemajna tago de elpago estis por senlaborulo kvazaŭ martireco de atendado.

Sed hodiaŭ eĉ la kvaronhoro, kiun Karlo devis atendi, estis al li tre, tre longa. Stranga, neklara maltrankvilo estis en li. Kiam li tra alia pordego forlasis la domon, li direktis siajn paŝojn ne kiel kutime al la proksima tramhaltejo, sed al la oka distrikto de Vieno, al la laborejo de Marta. Ŝin li intencis atendi tie kaj hejmen akompani.

Estis ankoraŭ multege da tempo ĝis la tagmeza laborfino, tamen Karlo pli kuris ol iris ĝis li fine staris antaŭ la domego de la firmo, en kiu Marta deĵoris. Tiam li vidis ke li devas atendi ankoraŭ tutan horon ĝis kiam la amatino elvenos, se ŝi hodiaŭ entute estas ĉi tie.

Li promenadis kelkan tempon antaŭ la domo. Sed tio estiĝis baldaŭ enuiga kaj li decidis iri en proksiman parkon. La suno brilis printempe kaj mirinde varme, do li sidiĝis sur benko. Preterirante kioskon li aĉetis gazeton kiun li nun eklegas.

Naŭza afero! La senlaboreco konstante kreskas, la registaro intencas plimalbonigi la leĝon pri la subvenciado al senlaboruloj, samtempe ĝi anoncas plialtigon de impostoj por amasartikloj, ok homoj parte provis, parte sukcesis forĵeti siajn mizerajn vivojn, okazis alkoholaj ekscesoj kaj familiaj tragedioj, — ĉi tiun rubrikon Karlo malatentas; estas ja ĉiam similaj malĝojigaj aferoj, — brutalaj atakoj de la polico kontraŭ manifestacio de senlaboruloj malesperaj kaj denove indignaj verdiktoj de klasjusteco. Unu kazo montras speciale incite la barbarecon de nia punleĝo: Viro jam foje punita pro ŝtelo kaj ekzilita el la teritorio de la urbo revenis senpermese kaj forprenis kolbason de foira butiko. Kaj ĉar tio okazis »post venko de certaj malhelpaĵoj« — kiel la akuzo de la prokuroro bele diris — la viro estis kondamnata pro rabo kaj malpermesita reveno en la urbon al jaro da karcero. Faŝista bubo grave vundinta laboriston restas senpuna — »ĉar li agis en sindefendo«. Virino pasigis du monatojn en arestejo dum daŭris la antaŭprocesa esploro kaj nun montriĝas ŝia plena senkulpeco. Kaj oni eĉ ne volas doni al ŝi justan kompenson por la suferoj nemerititaj kaj por la tempo perdita. Naŭze, naŭze!

Karlo enpoŝigas la gazeton. Li rigardas la horloĝon sur la preĝeja turo kiu trans la placo leviĝas. Duono antaŭ la dekdua horo. Do ankoraŭ duona horo ĝis kiam Marta forlasos la oficejon. La suno kaŝiĝis malantaŭ nuboj kaj Karlo sentas malvarmon. Li ekstaras kaj promenas en la parko. Por pasigi la tempon li reprenas la gazeton kaj legas nun ankaŭ la rubrikon: Lastaj Okazaĵoj. Mortpremo de infano per aŭtomobilo, falego de servistino el fenestro en la tria etaĝo, ĉar la sinjorino ne laŭleĝe zorgis pri tio, ke ŝi uzu sekurzonon ĉe la purigado de la fenestroj, pertranĉila batalo inter ebriuloj, familia tragedio sekve de granda mizero, alia sekve de ĵaluzo, sinmortigo en polica arestejo...

Karlo legis ĉiujn raportojn iom supraĵe, sen speciala intereso. Sed ĉe la lasta artikolo larĝiĝis liaj okuloj kaj post la unuaj linioj li denove eklegis dekomence jenan raporton:

»Memmortigo en polica arestejo. Lunde vespere 50-jara militinvalido Matio Groner, Vieno, X, Turstrato 4, facile ekscitebla viro jam dufoje internigita en la frenezulejo »Am Steinhof«, estis arestata pro grava eksceso de furiozo. Li estis trinkinta alkoholaĵon kaj laŭdire koleriĝinta pro malfrua hejmenveno de sia filino, kiun li kruele batis kaj minacis eĉ mortigi. Najbaroj vokitaj per la malesperaj helpokrioj de la knabino kaj ties patrino enpenetris en la loĝejon kaj superfortis la rabiulon. Venigitaj policistoj forkondukis lin en la distriktan policejon kaj enŝlosis la viron, kiu rezistegis eĉ al la ŝtata potenco batante ĉirkaŭ si en sovaĝa maniero, en izolan ĉelon. Kiam oni post iom da tempo rigardis, oni trovis Groner pendigintan sin per siaj ŝelkoj. Ĉiuj provoj de revivigo restis sensukcesaj.«

Konsternite Karlo kunfaldis la gazeton kaj ree enpoŝigis ĝin. Terure, terure! — Li murmuretis. Subite ekfrapis lin penso, penso malbela, egoisma, sed natura: Nun Marta estas libera, ni ne plu devos kaŝi nian amon. Kaj li eksentis certan ĝojon.

Tuj poste li hontis pri tio. Kion diros Marta? Tiu viro estis ja tamen ŝia patro. Subite Karlo ekkoleris. Kun voĉo ĉagrena li parolis duonlaŭte al si mem:

— Kaj eĉ la plenan nomon komunikas la polico. Tiu polico kiu tiom indulge forsilentas la nomojn de defraŭdaj bankdirektoroj kaj de aliaj pekintoj el la burĝa klaso en siaj raportoj al la publiko! Ĝi neniam montras takton kaj indulgemon kiam temas pri laboristo. Kompatinda Marta, eĉ vian nomon oni makulas per la malicaj vortoj »pro malfrua hejmenveno de sia filino«!

Kiam poste Karlo sidis en tramvagono kune kun sia amatino, li ne estis certa ĉu ŝi jam scias pri la sorto de sia patro aŭ ne. Sed li ne kuraĝis demandi ŝin. Ili silente sidis unu apud la alia. Li rigardis antaŭ sin vidante nenion kaj meditadis. Per sia maldekstra mano li tenis la dekstran de Marta kaj per sia dekstra li senĉese karesadis la delikatan maneton. Marta sidis kvazaŭ honteme kun klinita kapo kaj duonfermitaj okuloj. Karlo volis kelkfoje ekparoli, sed li ne sciis kiel komenci; pri la gazetartikolo li ne volis paroli en ĉeesto de fremduloj. Tiel pasis la veturo kiu ankoraŭ neniam ŝajnis al ambaŭ tiom longa kiom ĉi foje.

Kiam ili estis irintaj pecon da vojo de la tramhaltejo al ilia hejmo Marta ekhaltis dirante:

— Karlo, mi dankas al vi, ke vi venis. Nun ni devas disiĝi por ke neniu konatulo nin vidu kune. Ni eble kelkan tempon ne povos renkonti nin. — Kaj vidante ke Karlo malgaje mallevas sian kapon ŝi aldonis: Mi ja mem malĝojas pri tio, sed ni devas pacienci.

Karlo rigardis ŝin kompate kaj post mallonga pripenso li diris:

— Mia amata Marta, kun dolora koro mi devas komuniki al vi ion malĝojigan. Ĉar ŝajnas ke vi ankoraŭ nenion scias pri ĝi kaj estas pli bone se vi ĝin nun ekscias de mi ol poste de aliaj. Estu forta, karulino, kaj eklegu ĉi tion!

Kun tiuj vortoj li transdonis al ŝi la gazeton kaj indikis la artikolon pri la tragika morto de ŝia patro. Timigite Marta eklegis kaj tuj poste kun ekkrio falis en la brakojn de Karlo.

— Ho, mia patro, tiel vi devis fini...! Kara panjo! Kaj mi estas kulpa pri tio. Tion mi ne postvivos! — Ŝi tiel laŭte plorkriis, ke kelkaj personoj, kiuj ĵus preteriris, ekhaltis aŭskultante. Karlo klopodis konsoli ŝin per mildaj vortoj kaj kondukis ŝin senvolan en ŝian loĝejon, kiun li unuafoje en sia vivo eniris. Survoje li renkontis strangajn scivolajn rigardojn de konatuloj kaj sur la ŝtuparo li aŭdis post si kompatajn parolojn.

Trairante la malhelan kuirejon ili aŭdis fortan singultadon venantan el la ĉambro. Sinjorino Groner sidis sur kanapo kaj ploradis konvulsie; kiu scias kiom longe ŝi jam tiel sidis? Sian vizaĝon ŝi kaŝis per la manoj kaj ŝi ne atentis la alvenon de la gejunuloj.

Karlo afable salutis ŝin kaj simple esprimis sian kondolencon, sed la virino ŝajnis ne aŭdi lin. Marta observinte la patrinon dum momento per siaj larmovualitaj okuloj proksimiĝis al ŝi. Ŝi sidiĝis apude, ĉirkaŭprenis la patrinon kaj premis sin al ŝi en muta, dolora kunsento kaj kun amara memkulpigo.

Kortuŝite kaj diskrete Karlo foriris el la loĝejo translasante patrinon kaj filinon al ilia doloro.

II.

Ok semajnoj estis pasintaj depost la morto de Groner.

Trankvile kaj senbrue fluadis la vivo de liaj funebrantaj edzino kaj filino. Ili ankoraŭ malpli ol antaŭe interrilatis kun aliaj homoj. Nur Karlo Weber estis ofte volonte vidata gasto ĉe ili. Ne nur Marta estis feliĉa kiam li estas ĉe ŝi, sed ankaŭ la patrino pli kaj pli ekŝatis la trankvilan, kunsenteman junulon. Li kapablis per delikataj vortoj konsoli kaj sukcesas konvinki ilin pri ilia senkulpeco je la tragika morto de Groner sen ofendi aŭ tuŝi tro dolorige iliajn sentojn. Ankaŭ praktike li helpis al ili en diversaj aferoj, en kiuj vira forto aŭ lerteco estis necesa.

Ĉar Marta ne volis lasi sian patrinon sola kaj tiu nur malofte emis eliri, tial Karlo pasigis multan tempon en la loĝejo de Groner por povi kunesti kun sia amatino. Tiel li ankaŭ iun sabatan posttagmezon sidadis vid’ al vide de ŝi ĉe la tablo. Sur ĝi kuŝis diversaj iloj, bobenoj da dratoj izolitaj kaj nudaj, lignotabuletoj, ŝraŭbetoj, najloj, kontaktiloj kaj aliaj objektoj kiujn oni bezonas por konstrui radi-aparaton.

Sinjorino Groner estis foririnta por du-tri horoj kaj la gejunuloj volis eluzi la tempon por konstrui radi-akceptilon, per kiu ili volis surprizi ŝin. Marta estis aĉetinta per ŝparita poŝmono la necesaĵojn laŭ la indiko de Karlo kaj ĉi tiu estis studinta prunteprenitan libron pri la memkonstruo de radi-aparatoj. Nun sub iliaj manoj estiĝis per gaja kunlaboro simpla, sed plaĉa skatolo, en kiu estis lokitaj kaj inter si ligitaj bobenoj, kondensatoroj, valvoj kaj aliaj objektoj, kiuj estas necesaj por transformi elektrajn impulsojn de la anteno en taŭgan kurenton sufiĉe fortan ke ĝi sonigu aŭ paroligu laŭtparolilon. Silente, kun vangoj ruĝiĝintaj pro fervoro la geamantoj laboradis pli ol du horojn. Subite Karlo forĵetis marteleton kaj eksaltis de la seĝo.

— Jen, finita! — Li ekkriis gaje. — Nun ni elprovu nian kreitaĵon! Ni devas nun ligi la aparaton kun la akumulatoro kaj kun la laŭtparolilo kaj la afero povas komenciĝi. Halt! Antenon kaj terkontakton ni ankaŭ bezonas!

— Kiel antenon ni uzu la dratreton de litrisortaĵo! — proponis Marta. — Pri la terkontakto ni renkontos malfacilaĵojn, ĉar ni havas nek lumgasan nek elektran instalaĵon en la loĝejo. Baldaŭ ja ambaŭ estos instalitaj ankaŭ ĉe ni, mi jam mendis la instaladon. Sed ĉu ni atendu ĝis tiam?

— Tute ne! — Karlo rediris decide. — Mi petos la dommastrinon ke ŝi permesu alligi draton al la akvokondukilo kaj de tie konduki ĝin tra la koridoro en la loĝejon.

La dommastrino loĝis en la teretaĝo. Ŝi estis maljuna, digna matrono, kies korpo ronda kaj dika pensigis pri promenanta barelo. Ĉar la domposedanto ne loĝis en la domo, tial la tuta potenco en aferoj koncernantaj administradon kaj konservadon de ordo estis en ŝiaj manoj. Pro tio ĉiuj loĝantoj respektis kaj timetis ŝin. Ĉiujn laborojn ŝi translasis al siaj infanoj, dum ŝi mem nur ludis la rolon de estrino. Ŝi malamegis babilemon kaj klaĉemon ĉe aliaj.

Kiam Karlo estis dirinta sian peton, ŝi balancis malrapide sian kapon globosimilan kun la grasa, ruĝa vizaĝo, en kiu sidis nazego, kiu same distinge povus troni en ĉia vira fizionomio. La kapobalanco estis aproba kaj konsenta, ĉar ŝi post ĝisfunda ekspiro diris:

— Nu, nu, kial ne? Tio ja espereble ne malutilos al la akvokondukilo, se vi alfiksos metalfadenon. Kaj la domo ankaŭ ne pliruiniĝos se vi la draton kondukos tra la koridoron. Nur zorgu ke ĝi neniun ĝenu! Vi scias kiaj kriemaj kanajloj loĝas en ĉi tiu kabanaĉo.

Karlo jam volis forkuri kontente, sed tiel simple la maljunulino ne kutimis lasi viktimon kiu foje falis en ŝiajn manojn.

— Nu, nu, juna sinjoro, nur ne kuru tiel! Vi ja havas tempon, bedaŭrinde vi havas multe da tempo, ĉu ne? Jes, jes, estas plorinde hodiaŭ, ke junaj laboremaj homoj kontraŭvole havas tiom da tempo libera! Tial ankaŭ okazas tiom da petolaĵoj kaj malbonaĵoj! Estas ja naŭze se oni nuntempe enrigardas gazeton. Nu, kiel fartas la kompatindaj virinoj Groner? Ĉu ili jam trankviliĝis iom en sia doloro? — Ŝi profunde ekspiris. Sed kiam Karlo volis ion respondi, ŝi rapide daŭrigis: Ili nur ne tro funebru! Verdire ili ne perdis tro multe, ili nun havas pli trankvilan vivon. La maljuna Groner — Dio faru lin beata! — ja nur turmentis ilin. Estas vere bele ke vi iom zorgas pri la forlasitaj virinoj; certe ja ankaŭ la koro kunparolas en la afero. Cetere la knabino estas bela kaj bonkonduta. Tion devas konfesi eĉ la envio. — Ĉe tiuj vortoj la babileganta barelo faris multespriman, ŝerctendencan okulsignon. — Se, oni nur pli facile trovus laboron hodiaŭ, vi ja estas ankoraŭ senlabora. Ĉu ne? Jen mi havas dekduon da infanoj, sep geedziĝintaj kaj kvin fraŭlaj, kiuj loĝas ĉe mi: Kvar viroj el ili estas senlaboraj kaj de tri filinoj la edzoj jam delonge nenion perlaboras.

— Dekdu infanoj! — Diris Karlo mirante, ĉefe nur por diri ion.

— Jes, dekdu infanoj! — La virino babiladis plu. — Ho, mi povus havi deknaŭ, se ne sep el ili estus mortintaj. Kiom mi funebris kaj ploris ĉiufoje kiam unu mortis, precipe pro la lasta knabo, kiu deksepjara mortis sekve de vundo ricevita ĉe pilkludo. Mi konsilas al vi, ne pilkludu! Jes, sed hodiaŭ mi ofte pensas: Ĉu ne estas bone ke ili mortis? Dio scias, kion ili ankoraŭ devus suferi, se ili vivus. Nu, nu! Do faru trankvile la kontakton ĉe la akvokrano por ke vi bone aŭdu radiomuzikon! Kaj salutu mianome la bonajn virinojn!

— Dankon! — Karlo, kiu jam tutan tempon atendis malpacience la ĉeson de la vortofluo, rapide turniĝis al la pordo. — Ĝis revido!

— Ĝis revido, juna sinjoro!

Dekdu infanoj, deknaŭfoje naski! — Murmuris Karlo enpense dum li suprenkuris la ŝtuparon. — Terure!

Li senkulpigis sin ĉe Marta pro sia longa forresto, sed tiu ridetis.

— Mi komprenas tion. Mi mem spertis ke ne estas facile forkuri tuj de la parolema dommastrino. Nome mi nun devas pagi la monatan luprezon kaj tiel mi jam venis en kontakton kun ŝi.

Ili nun rapide finis sian laboron. Baldaŭ Karlo turnadis la disketojn skalumitajn, per kiuj oni povas laŭgrade reguligi la funkcion de reostato, kondensatoroj kaj variometro. Kaj subite pleniĝis la ĉambro per muziko de tuta orkestro pure reproduktata per la aparato.

Kiel infanoj ĝojis la du junaj homoj pri la produkto de siaj manoj. Precipe Marta, kiu estis tre muzikema sed ĝis tiam ne ofte havis okazon aŭskulti bonan muzikon, estis ravita. Facile ja estas ĝojigi infanojn de la senhava klaso.

— Sed nun mi postulas rekompencon, — diris Karlo, kiam estis paŭzo en la radia disaŭdigo, — kaj eĉ tuj mi ricevu ĝin!

— Tiun vi havu! — Marta gaje proponis siajn lipojn, sur kiujn Karlo premis ardan kison.

— Nu, vi ja bone amuziĝas! — Aŭdiĝis en la sama momento la voĉo de patrino Groner el la kuirejo. Ŝi estis enirinta nerimarkate, ĉar la geamantoj en sia gajeco ne aŭdis la malfermiĝon de la loĝeja pordo nek tuj ekvidis la venantinon dum ŝi paŝis tra la malhela kuirejo.

— Tio estis ŝuldita rekompenco, panjo, kiun Karlo meritis. — Diris Marta ruĝiĝante iomete. — Rigardu kion li faris por ni!

Ŝi volis montri la radiaparaton, sed sammomente rekomenciĝis la disaŭdigo de muziko kaj la aparato mem vokis la atenton de la patrino sur sin.

— Por ke vi havu distron — Karlo klarigis — kiam vi sola devas sidi hejme.

— Vi estas tiom bonaj! Sed ekde nun vi ne plu sidu ĉiam kun mi en la malvasta loĝejo! Ekstere ridas la printempo. Tuj morgaŭ vi devos ekskursi, se estos tiel bela vetero kiel hodiaŭ. Marta nepre bezonas freŝan aeron. Mi volonte mem kunirus, se en miaj kruroj ne pikadus reŭmatismo. Nur pene mi nun sukcesis hejmeniri.

Marta kaj Karlo komence protestis kontraŭ tio ke ili lasu la patrinon sola hejme. Sed fine ili cedis kaj entuziasme ekforĝis planon pri ekskurso en la arbaron.


Sidante ĉe la vespermanĝo en sia familia rondo Karlo estis mense tiom okupita pri la intencita ekskurso, ke li tute ne rimarkis la eksterordinaran seriozon, kiu ŝvebis super la tablorondo. Nur antaŭ kelkaj minutoj li estis veninta de sia kunesto kun Marta kaj ties patrino.

Subite li rompis la silenton gaje ekkriante:

— Morgaŭ mi faros dimanĉan ekskurson en la arbaron. Bonvolu iu veki min je la kvina horo matene. Certe mi vestos min senbrue kaj ĝenos neniun.

— Pli bone aĉetu la gazeton kaj traserĉu la anoncan rubrikon, ĉu ne ie estos liberaj laborlokoj! — Akratone diris Anna.

Karlo konsternite ekrigardis la familianojn. Nur nun li ekrimarkis la malgajan vizaĝon de la patro, en kies mieno montriĝis profunda doloro kaj granda zorgo. Li ekvidis ankaŭ la plorruĝiĝintajn okulojn de la patrino kaj la nekutiman seriozon en la trajtoj de Antono.

— Kio estas okazinta?

— Nun ankaŭ patro perdis sian postenon. — Antono respondis obtuze.

Silento. Longa, prema silento, dum kiu oni aŭdis nur la regulajn bruetojn, kiujn kaŭzis kuleroj, kaj la suĉajn sonojn, kiuj estiĝis kiam buŝoj englutis la varman supon.

Nun la tuta familio estas senlabora. Erna kaj ŝia edzo kun sia fileto certagrade jam ne apartenis al la familio. Ili estis ricevintaj propran loĝejon de la urba loĝejoficejo.

— Jes, infanoj, — fine ekparolis malĝoje la patro, — venas malbonaj tagoj por ni! Preskaŭ kvardekkvin jarojn mi movadis miajn manojn en peza laboro kaj nun mi povas promeni kaj malsatmorti. Maldankema mondo! Neniam mi ploris de kiam mia patrino mortis, tio estis antaŭ kvardek jaroj, sed hodiaŭ mi ne povis regi miajn larmojn ricevante la sciigon pri mia maldungiĝo. Se vin junulojn jam neniu bezonas, mi maljunulo, duone elĉerpita, estos tute superflua en la mondo.

— Ne tro ĉagreniĝu, paĉjo! — Karlo provis konsoli. — Tuj ni ne malsatmortos. Vi ja ankaŭ ricevos monhelpon de la senlaborula asekuro kaj de la sindikato, kies multjara membro vi estas. La tempoj devas fine pliboniĝi! Kaj mi de nun tre klopodos ricevi ian laboron.

— Ha, vi! — Anna diris moke. — Vi estas tro enamiĝinta kaj sidas tro multe super libroj. Kaj se vi trovus laboron, tiam vi certe ne pensus pri ni, sed pri edzinigo de via karulino.

Karlo ruĝiĝis. Anna malkaŝis liajn intencojn sekrete jam delonge dorlotitajn. Tamen li protestis:

— Sed mi certe ne forgesos vin. Ankaŭ se mi edziĝos, mi ĉiam klopodos repagi almenaŭ parton de mia ŝuldo al vi.

— Ridinde! — Anna ekridis. — Kvazaŭ vi ne havus sufiĉe por zorgi por vi mem kaj via familio en la kazo se vi edziĝus!

— Lasu almenaŭ hodiaŭ la stultan disputadon! Mia kapo estas krevonta kaj ne kapabla aŭskulti viajn malsaĝaĵojn.

La voĉo de patrino Weber sonis lace, sed ordone. La vespermanĝo — legomsupo kaj terpomoj kun butero — finiĝis kaj la familio ekstaris. La viroj eniris la ĉambron; la virinoj, patrino kaj Anna, ordigis la kuirejon kaj purigis la vazaron uzitan. Oni ne plu multe parolis. La patro eklegis gazeton, Antono rigardis tra la malfermita fenestro sur la malhelan straton, de kiu suprensonadis gaja kriado de proletinfanoj ankoraŭ tie ludantaj, kaj Karlo preparis ĉion por la morgaŭa ekskurso.

Kiam fine la familio komencis enlitiĝi, la patro diris al Karlo:

— Ekskursu do morgaŭ! Mi mem vekos vin.

Kaj lia voĉo sonis nekutime milde kaj amike.


Belega maja mateno. La fajra disko de l’ suno leviĝis radiante super la orienta horizonto kaj verŝis abundon da lumo kaj agrablan varmon sur la tutan regionon. Sur ĉiuj herbetoj, floroj kaj folioj de vegetaĵoj opale briletis rosaj perletoj. La aero estis plenigita per alaŭda trilado kaj per ĉiuspecaj pepado, ĉirpado kaj zumado. Papilioj flirtis ebriete ie kaj tie, fieraj kokoj ankoraŭ heroldis tie kaj alie kokokrie la venintan matenon por tro-dormemuloj ne jam vekitaj kaj bravaj kokinoj anoncadis per rapide-balbuta kriado, ke ili jam produktis valorajn ovojn.

Emociite de la ĵus vidita grandioza spektaklo de l’ tagiĝo, de la beleco de l’ naturo en la brila mateno kaj de la feliĉo, kiun sentas du homoj amantaj unu la alian kiam ili ĝuas kaj ĝojas komune, Karlo kaj Marta marŝadis sur vojo suprenkondukanta al verda arbaro. Ankaŭ aliaj homoj unu- kaj plurope jam svarmis ĉie sur ŝoseoj, vojoj kaj vojetoj, tra herbejoj kaj kampoj, sur montetoj kaj en valoj. Kaj ofte laŭtaj voĉoj kaj ridoj supersonis la triladon, pepadon, ĉirpadon, zumadon kaj kokerikadon. Tio ĝene impresis Karlon kaj Martan kaj ŝajnis al ili kvazaŭ profanado de la mateno solena. Tial ili serĉis vojon malpli iratan kaj klopodis konservi distancon inter si kaj aliaj ekskursantoj.

— Mi estas la unuan fojon eksterurbe en ĉi tiu jaro.

Karlo post longa silento ekparolis.

— Ankaŭ mi! — diris Marta. — Ni devas foje kuntreni ankaŭ panjon. Ŝi tiom amas la naturon! Tamen ŝi jam de antaŭ jaroj ne vidis arbaron aŭ herbejon. Mia kompatinda patro en siaj lastaj jaroj tute malhavis komprenon por la belo de l’ vivo.

La vojo ekestis iom dekliva kaj la suno radiis pli kaj pli da varmo de ĉielo sennuba. Tial la du gemigrantoj baldaŭ ekŝvitis, precipe Karlo, kiu portis grandan dorssakon. Sed jam de proksime salutis ombroriĉa arbaro.

Ĉe ĝia rando Karlo kaj Marta ekhaltis, turniĝis kaj lasis siajn ĝojradiajn okulojn vagadi trans la vasta pejzaĝo. Iliaj rigardoj saltis de monteto al monteto kaj glitis malrapide de proksime dissemitaj domoj kaj domaroj al foraj konstruaĵoj kaj vilaĝoj pigmee malgrandaj kaj ĝis al la malakraj konturoj de l’ grandurbo. Ili ebriiĝis de la aspekto de l’ vasta verdaĵo, kiu kovris la tutan regionon en plej diversaj nuancoj tratranĉite de vojoj kaj ŝoseoj kiel de blankaj linioj kaj strioj kaj en kiu la domoj kaj vilaĝoj kaŭzis ankoraŭ pli grandan variecon. Tiel ili staris longe kaj unu premis sin forte al la alia.

— Ĉu ni ne iom ripozu? — diris fine Marta.

— Bone, konsentis Karlo, sed en la ombro de arboj! Kaj iomete manĝi ankaŭ estos agrable. La pura matena aero kaj la irado kaŭzis apetiton.

Ili ne longe ripozis. Migremo ankoraŭ ne kontentigita pelis ilin pluen.

Tia migrado tra arbaro estas io neordinara, ia nedifinebla ebriigaĵo, por du enamiĝintaj geviroj, precipe kiam ili kune faras ĝin la unuan fojon kaj ĉe bela vetero.

La geamantoj aŭskultis la kantojn de birdetoj kaj la flustradon susuran de l’ foliaro, imitis la vokadon de kukolo, ludis penante kapti unu la alian. Karlo, malgraŭ la granda dorssako cetere ne tre peza, kuris tien kaj reen, Marta iam-tiam sin kaŝis malantaŭ densa arbetaĵo, fine ili ĵetis strobilojn unu kontraŭ la alia kaj ŝerce luktante ili foje baraktis sur la grundo en la densa putranta foliaro. Tiel ili ludante kaj petolante atingis la supron de l’ monteto.

Kaj en tiu ludado estis ankoraŭ io alia krom la efiko de simplaj gajeco kaj plezuro. En la subkonscioj de la gejunuloj kunludis vekiĝintaj seksinstinktoj kaj amoro donis al ilia ludado tiklan stimuleton.

Supre ili sekvis vojon laŭlongan de la monta verto. La foliarbaro, en kiu troviĝis multaj koniferoj, cedis al pli malhela arbaro, kiu konsistis preskaŭ nur el koniferoj, ĉefe el pinoj. Post iom da irado la vojo kondukis ilin sur la alia flanko de l’ monto malsupren. Subite Karlo, kiu ĵus iris antaŭ sia amikino, saltis flanken kaj malaperis post densaĵo da arbustoj kaj da junaj pinoj. Sed tuj poste li revenis vokante:

— Marta, venu! Ĉi tie estas bela nesto por ripozi. Libera spaceto inter nealtaj densaj arbetoj, ombra, tamen hela!

Li proponis al ŝi sian manon kaj tiris ŝin post sin tra mallarĝa aperturo en la densaĵo. Ili jam estis lacaj. Precipe Marta ne kutimis iri tiel longan malebenan vojon. Kaj kiam Karlo estis sterninta lanan kovrilon, ambaŭ kuŝigis sin kun ekspiroj de plezuro.

Ili manĝis malkaran kolbason kun pano, kukon de Marta mem bakitan kaj pomojn. Poste ili trinkis kelkajn glutojn da malvarma teo el lada botelo. Ĉiun pecon ili dividis, de ĉiu peceto gustumis ambaŭ kaj ĉiu klopodis translasi al la alia kaj ŝovi en la buŝon de la alia la plej bonan. Kaj tiu simpla manĝaĵo bongustis al ili pli ol iu pli luksa manĝaĵo iam antaŭe.

— Do, nun bonvolu laŭtlegi ion el viaj lastaj verkaĵoj! — petis Marta kiam ili estis manĝintaj. — Vi ja kunportis kajeron, kiel mi vidis.

Karlo donis al ŝi supraĵan kison kaj prenis libreton el la dorssako. Li eklegis per sia agrabla, sentoplena voĉo poemojn pri amsopiro, pri amo ne rustiĝanta kaj pri infano malsata, kiu vane petis riĉan sinjorinon pri peco da pano kaj kiu poste havis okazon savi la infanon de la kruele avara virino el mortodanĝero. Li legas himnon al la Silento kaj historieton profundesencan pri perdita ludilo: Infano perdis sian ludilon kaj ne estis konsolebla en sia ĉagreno, eĉ ne per novaj, pli belaj ludiloj. Ankoraŭ post jaro melankoliigis ĝin sopira doloro. Kiam oni subite retrovis la malnovan perditan ludilon kaj ĝin transdonis al la infano, tiu miregis pri tio ke ĝi povis tiom funebri pro la perdo de tia ordinara ludilo.

Estiĝis silento. Nur de malproksime sonetis la voko de kukolo kaj de temp’ al tempo preterzumis insekto vojerarinta aŭ aŭdiĝis voĉoj de homoj ie preterirantaj.

Karlo formetis la kajeron kaj ĉirkaŭprenis per sia dekstra la talion de Marta, kiu dum la legado estis droninta en amare-dolĉa revado. Nun ŝi metas manon ĉirkaŭ lian kolon kaj kuŝigas sian kapon sur lian bruston. Tiel ili longe sidas en silento.

— Karlo, flustras Marta subite, mi estas tiom feliĉa pro tio ke mi vin havas!

— Mia kara, kara Marta! — Karlo ĉirkaŭprenas ŝin pli forte. — Vi estas mia ĉio!

Kaj ili komencis pentri al si sian komunan estonton en helaj koloroj per esperplenaj vortoj: kiel ili klopodos beligi al si reciproke la vivon, kiel ili al si konstruos modestan, sed kiel eble plej belan kaj gemutan[1] neston kaj kiel ili penos aranĝi ĉion en interkonsento kaj eviti malpacon. Neniu estos sinjoro kaj neniu sklavo, sed ili kunvivos en libere elektita kunligiteco kaj ili estos samrajtaj geamikoj.

— Kaj kiam ni havos infanojn — Marta diris — tiam — ĉu ne, Karlo? — ni ne batos ilin, neniam! Ni ankaŭ ne insultos ilin krude, kiel faras multaj edukistoj!

— Certe, Marta. Mi ĉiam trovis, ke estas hontinde malkuraĝe, se granduloj malbontraktas sendefendajn infanojn. Cetere infanoj ja estas tiom influeblaj, se ili nur sentas bonintencon kaj amon.

— Kiel bele ja estas eduki infanon, kun ĝi reinfaniĝi! Ĝi estas plia ligilo inter la gepatroj kaj la zorgo por ĝi donas veran enhavon kaj celon al ilia vivo. Kaj por multaj homoj infano signifas preskaŭ nur ĝenon kaj ŝarĝon! Sed al ni ĝi estos nova fonto de komuna ĝojo. Eĉ la zorgoj kaj suferoj, kiujn ni eble havos pro infano, por ni enhavos ankoraŭ ion dolĉan kaj pli firme kunforĝu niajn vivojn.

Marta en tiu momento tute ne konsideris, en kiuj teruraj cirkonstancoj nia bela sociordo igas vivi multajn gepatrojn kun siaj infanoj kaj kiom la ĝenerala mizero kaj la neglekto de la popolklerigo kulpas pri la malbona rilato de la gepatroj al siaj infanoj, kiuj ja ofte venis nedezirite pro la malbona situacio, en kiu devas vivi la gepatroj. Sed ja nek Marta nek Karlo pensis en tiu horo pri la kruda reala vivo. Ili estis forgesintaj pri senlaboreco kaj mizero. Kaj se ili eble ekmemoris pri ĝi, tiam ĝi ŝajnis al ili tiom fora, neverŝajna, nepre venkebla per iliaj amo kaj feliĉdeziro.

Tiun tagon, tiujn kelkajn horojn la du homoj foje liberiĝis tute de sia kutima vivo riĉa je malbelo kaj premata de mizeraj cirkonstancoj kaj ili vivis nur sian momentan feliĉecon kaj sian revatan helan estonton.

Pasis la tempo kaj proksimiĝis la vespero. Jam de tre malalte la suno sendis nur malmultajn radiojn tra la fendoj inter arboj kaj arbetaĵoj al la geamantoj. Ili, iom post iom, laŭeble ankoraŭ pli proksimiĝis unu al la alia, ekdronis kelkfoje en silentan revadon kaj forgesis ĉiam pli la grandan mondon, kiu ie, fore de ili, bruadis kaj moviĝadis plu kun siaj grandaj kaj etaj doloroj, maljustaĵoj kaj banalaĵoj. Kaj jam malheliĝis ĉirkaŭ Marta kaj Karlo, sed ili ankoraŭ sidadis kune en firma ĉirkaŭbrakumo sur sia kaŝita loketo.

Iliaj buŝoj flustras iam-tiam amindumajn kaj karesajn vortojn, amĵuroj estas interŝanĝataj kaj ardaj kisoj konfirmas ilin. Kaj intermite regas ofte longdaŭra silento, dum kiu unu aŭskultadas la korbatojn de l’ alia. Kaj ambaŭ spiradas peze kaj malfacile pro retenata pasio kaj ĉiu sentas menskonfuze la proksimon de l’ alia. Karlo ĝue enflaras la odoron de virinkorpa elspiraĵo kaj Marta tremetas pro volupta atendo al io necerta, pro sopiro kaj pro nedifinebla sento de angoro.

— Karlo! — Marta ekflustris pete. — Ni foriru nun!

— Ne, Marta! Ankoraŭ ne! Estas ja tiel bela la kunesto de du amantaj koroj for de ĉiuj aliaj homoj.

— Karlo, mi timas tiel! Mi ne scias...

— Sed kion timi, karulino? — kaj spiregante li aldonis: Marta, mi ne povas foriri de ĉi tie antaŭ ol ni ne tute posedis unu la alian.

— Ne, amato! Ne pli frue ol kiam ni estos geedziĝintaj. Kaj precipe ne ĉi tie! — Povus iu veni. — La voĉo de Marta sonis malforte.

Kaj Karlo ne cedis: Marta, mia amata, li petegis, montru do ke vi amas min! Ne timu! Ĉi tien neniu venos. Oni aŭdus lin de malproksime. — Kaj li tiris ŝin al si, premis kison sur ŝian buŝeton, kies ardeco komunikiĝis al ŝia sango, tiel ke ŝi ĝeme spiregis pro ekscititeco de sia nervaro. Karlo superfortite de arda deziro ekposedi ŝin fariĝis elokventa kiel neniam kaj parolis al la knabino konvinke kaj venke, ĝis tiu ne plu povis rezisti kaj tremegante cedis.

Kaj Marta donis sin al la amato senrezerve kaj senkondiĉe en arda, sinforgesiga amo. La unu perdis sin en la esenco de l’ alia kaj du koroj batadis dum momentoj en sama ritmo unu kontraŭ la alia...

Kiam la gejunuloj poste iris hejmen, tio okazis plejparte en silento. Iliaj animoj estis plenaj de la granda travivaĵo kaj iliaj mienoj estis solene seriozaj.


Vespere je tiu bela dimanĉo Karlo ankoraŭ ekhavis malbelajn, afliktajn impresojn. Estante tre laca li baldaŭ disiĝis de sia eĉ pli laca amatino kaj de ties patrino. Ĵus li iris de la unua etaĝo supren al la dua, kiam ie supre aŭdiĝis krioj de teruro, ekscititaj voĉoj kaj rapida, konfuza kurado. Pordoj krake fermiĝis kaj virinoj histerie ekgrakis.

Karlo rapidis supren. Virinoj, viroj kaj infanoj celis en supran etaĝon, sin reciproke premante kaj puŝante sur la mallarĝa ŝtuparo. Li ekvidis sian patron kaj alvokis lin.

— Kial la homoj tiom kuras kaj kien?

— Malfeliĉo okazis. — Respondis tiu kaj kuris pluen.

Karlo obeante impulson de scivolo sekvis. Alveninte en la kvara etaĝo li komence nenion povis vidi aŭ ekscii. Densa aro da homoj sin premis en la malantaŭa parto de la koridoro. Kriado, puŝado, demandado. La aero odoris laŭ lumgaso. Ankoraŭ alfluis homoj el la malsupraj etaĝoj. Karlo baldaŭ estis tute enfermita. Li jam ekhontis pri sia blinda obeo al la scivolo.

La globa kapo de la dommastrino aperis. Aŭtoritate ŝi liberigis al si vojon tra la hombulo. Kaj fine ankaŭ Karlo eksciis la kaŭzon de ĝenerala ekscitiĝo.

En la loĝejo 53 loĝis kune kun la familio Ĉapka maljuna laboristo, Petro Müller, kiel subluanto. Sabate li estis maldungita de sia fabriko, same kiel la patro de Karlo. La maljunulo, ne havante familion, tiom malĝojis kaj timis la mizeron de l’ senlaboreco ke li sin mortigis. Li eluzis la okazon, kiam familio Ĉapka foriris kaj li restis sola en la loĝejo. La hejmenvenanta familio trovis lin falinta de seĝo, morta. La loĝejo estis plena de la venena gaso. Ĉiuj fendetoj ĉe la pordo kaj la fenestroj estis zorge ŝtopfermitaj.

Deprimite Karlo iris en sian loĝejon. Ankaŭ liaj familianoj, kiuj senescepte estis en la kvara etaĝo, baldaŭ revenis ege ekscititaj kaj kortuŝitaj. La vizaĝo de la patro montris profundan malĝojon kaj lia voĉo tremetis kiam li diris:

— La kompatinda maljunulo! Li estis dum multaj jaroj mia laborkamarado. Tian finon li ne meritis! Tutan homaĝon oni servutas kaj elspezas siajn plej bonajn fortojn kaj fine al oni restas nur ŝnuro aŭ lumgaso kiel savilo el mizero kaj malsato. Terura mondo!

La belaj bildoj de la hodiaŭa tago paliĝis en la memoro de Karlo kaj ĉio ekŝajnis al li senĝoja, melankolia. La griza, kruela ĉiutago kuŝiĝis peze sur lia brusto. La ĉirkaŭrigardo en la malvasta loĝejo kun la difektitaj mebloj forglutantaj la malmultan spacon dolorigis liajn okulojn. Multaj vestaĵoj pendis de hokoj sur la muroj, ĉar la unusola ŝranko ne povis akcepti ĉiujn kaj por pliaj ŝrankoj ne estis spaco. Tiun plejparte forprenis la du larĝaj litaĉoj, el kiuj la unu estis por la gepatroj kaj la dua por li kaj lia frato Antono. Anna dormis en kunfaldebla ferlito kiu dumtage staris en ĉambroangulo. En alia angulo staris dua ferlito kunfaldita, kiu pli frue servis kiel ripozejo al Erna kaj Henriko. Sur muro, kiu mute, sed insiste kripostulis refreŝigon pendis blindiĝinta spegulego kaj diversaj bildoj, el kiuj du montris la gepatrojn en ilia junaĝo kaj aliaj plurajn sanktulojn. Kiam Karlo ankoraŭ estis bubeto, tiam la patrino ĉiuvespere preĝis kune kun la infanoj al Dio kaj liaj sanktuloj antaŭ tiuj bildoj. Sed mizero kaj senespereco jam antaŭlonge mortigis la senutilan piecon en la familio.

— Tiaj hundoj! — Subite interrompis la brua, insulta voĉo de Antono la mallumajn meditojn de Karlo. — Ĉu vi legis en la hodiaŭa gazeto, ke oni en Ameriko neniigas grenon, nutras porkojn kaj hejtas lokomotivojn per tritiko, ĉar pro la tro grandaj provizoj faladas la prezoj? Kaj ĉe ni en la lastaj semajnoj oni plialtigis la prezojn de pano kaj faruno!

— Kaj eĉ en Ameriko malsatas milionoj da homoj! Tiel mi legis antaŭ kelkaj tagoj. — Anna sin aŭdigis el la kuirejo, kies pordo — kiel kutime — estis malfermita.

— Dispecigi oni devus la kanajlojn kiuj en tiaj tagoj kun plenaj ventroj detruas manĝaĵojn pro profitavido. — Ekscitite kriis la patrino.

— En bela mondo ni vivas! — Grumblis la patro. La fruktodonemo de la tero fariĝas malbeno kaj meze de abundo homoj suferas mankon de plej necesaj vivrimedoj! Vere, ne plu estas ĝojo vivi. Mi envias la maljunan Müller. Li jam finsuferis kaj rifuĝis el tiu frenezulejo, nomata mondo.

Karlo duonkonscie skuis la kapon. Ne, morti li ankoraŭ ne emas malgraŭ ĉio! Li havas ja sian Martan kaj li atendas ankoraŭ iom da feliĉo en la vivo. Ĉiam la cirkonstancoj ne povas resti tiel malbonaj. Li — kiel multaj proletoj, kiuj en obtuza rezignacio portas sian vivon senĝojan — ne multe interesiĝis pri politiko, sed li tamen iom sciis pri la batalo de la laborista klaso kontraŭ la ekspluatanta kapitalo, pri la socialista movado, kiu celas la aliformigon de la mondo, kaj li havis neklarajn esperojn ke io estis okazonta kio ĉesigos la regantan mizeron.

Li pentris al si belan bildon pri la venonto. Li imagis edzecan kunvivon kun sia karulino kaj patran ĝojon je amataj infanoj, kiuj iam petolos ĉirkaŭ li kaj forkaresos de li la lacon, kiam li iam venos hejmen de peniga laboro. Li vidis sin image en hela, simple sed komforte meblita loĝejo en unu el la modernaj loĝdomoj, kiajn la komunumo de Vieno konstruadas. Ĉirkaŭate de amata familio li ĉiudimanĉe ekskursos kaj ĝuos la belecon de la naturo, en somero migrante, en vintro skiante aŭ glitveturante per sledo sur mola neĝo. Profunda kompato ekkaptis lin pensante pri siaj gepatroj kaj gefratoj, al kiuj ne tiaj belaj esperoj iomete lumigis la grizan malbelon de zorgoplena ĉiutago. Kaj li sentis vivan deziron diri al ili ion agrablan kaj konsolan, sed kiom ajn li en sia cerbo serĉadis taŭgajn vortojn, li ne trovis tiajn kaj li silentis.

III.

La tagoj pasis unu kiel la alia ĉe familio Weber, senkolore, malgaje. Ekstere preteriris printempo, bluadis la ĉielo aŭ dum kelkaj tagoj faladis viviga pluvo en longaj fluidaj ŝnuretoj. Tiukaze ĉio estis ankoraŭ pli senkolora, malgaja. Sinjoro Weber estadis en laborperejoj, servadis libervole ĉe la sindikata sekcio kiel engluanto de kotizmarkoj, promenis tra la stratoj ofte renkontante kolegojn kaj amikojn senlaborajn aŭ veturis per la tramo ĝis la urblimo, de kiu li piede iradis en arbaron por tie serĉi fungojn manĝeblajn. Tiu estis lia malnova pasio. Serĉante fungojn li kutimis — malgraŭ tio ke li ne plu estis juna — tiom kuradi en la arbaro monten kaj valen, ke nur malofte iu familiano emis akompani lin.

Sed plej multe da tempo li sidadis hejme. Tiam li legadis libron post libro, kiujn li prunteprenis el la distrikta laborista biblioteko. Zorge li trastudis ĉiumatene la gazeton, ne nur ĝiajn novaĵojn, sed ankaŭ la anoncojn pri laborlokoj. Tiuj bedaŭrinde ĉiam nur estis malmultaj, multe malpli ol laborserĉaj.

Neniam li kutimis multe paroli, sed post sia senlaboriĝo li estiĝis ekstreme silentema. Nur de tempo al tempo li ekparolis pri la plej granda sortobato en sia vivo, pri la senlaboreco. Nokte li ofte parolis en sonĝoj kaj vigle gestadis, tiamaniere ĝenante sian edzinon, kiu ja kuŝis apud li en la sama lito. La senlaboreco persekutis lin eĉ en la dormo per malicaj inkuboj. Iufoje li sonĝis sin staranta ĉe siaj maŝinoj amataj, kiuj forglitadis de li ĉe ĉiu provo tuŝi ilin. Fine ili rifuĝis antaŭ li en sovaĝa kuro. Alian fojon li sonĝe rapidis al sia laborejo kaj ne povis trovi ĝin; li kuradis tra ĉiuj stratoj vidante antaŭ si la gigantajn kamentubojn de la fabriko en la malproksimo, sed kiun ajn direkton li iris, li ne povis atingi ilin. Matene, kiam li turmentite kaj ŝvitante vekiĝis, — en lia kapo troviĝis vekilo de la kutimo, kiu maldormigis lin precize je la kvina kaj duono — li tuj forlasis la liton, rapide vestis kaj lavis sin kvazaŭ pretigante sin por foriro. Poste li kutime sidiĝis ĉe la fenestro kaj ekobservis la gelaboristojn surstrate preterkurantajn al siaj laborlokoj. Kelkfoje oni demandis lin:

— Patro, kial vi ne restas ankoraŭ en la lito? Kial vi tiel frue ellitiĝas?

— Mi ne povas kuŝi pli longe, — li ordinare respondis, — kvardek jarojn mi tiel faris kaj mi ankaŭ nun ne povas aliel.

La edzino provis karese kaj insulte aliigi liajn opinion kaj agadon, Antono duonvoĉe grumbladis ĉiufoje, kiam li estis vekita per iu bruo, kaj Anna murmuris ion pri sentakteco kaj maljunkapa kaprico, se la patro iel puŝis ŝian ferliton nenecese frue en la mateno. Nur Karlo silentis kaj lia koro kunpremiĝis en amara ekploremo vidante kiom lia patro suferas pro la perdo de laboro.

La senlaboreco efikas detrue al korpo kaj menso ankaŭ de juna homo; sed maljunulojn ĝi ofte forvelkigas rapide. La maljuna Weber videble kadukiĝis. Estis kortuŝe observi, kiel tiu forta laborviro kun vizaĝo energiesprima ofte sidadis enpensiĝinte, movadis siajn manojn kaj fingrojn kvazaŭ ludante, ŝajne en nescio kion fari per ili, kaj rigardadis antaŭ sin kun turmentita mieno, dum en liaj malhelaj okuloj kaŭris malespera demando. Kaj post semajnoj da vana penado trovi laboron li konvinkiĝis ke li neniam plu ricevos postenon, ke li jam estas kondamnita al nevolita nenifarado. Li vidis antaŭ si la mizeriĝon rapide progresontan de sia familio ĝis la ebla senhejmiĝo. Tiam liaj densaj brovoj super la grandaj okuloj komencis dispendiĝi, lia vizaĝo ekperdis la streĉitecon de la trajtoj kaj rapide plisulkiĝis kaj lia tuta sinteno ekmontris laciĝon kaj senenergiiĝon. Aliaj samsortuloj serĉis mizeran konsolon en la ebriiĝo per alkoholaĵoj, sed ne sinjoro Weber. Lia patro estis siatempe la teruro de l’ familio pro siaj drinkemo kaj alkoholaj ekscesoj kaj la filo jam kiel knabo promesis al si eviti la alkoholan venenon. Estas ja ofta okazaĵo, ke infanoj de drinkemuloj — se ili estas normalaj malgraŭ sia deveno kaj la kruelaj batadoj, kiujn ili ofte devas suferi — severe evitas ebriigaĵojn...

Antono, kvankam malklera kaj krudnatura, tamen esence estis nek stulta nek tute senskrupula. Ofte li sentis amare sian moralan malaltecon, enviis kaj eĉ admiris homojn kiel sian fraton Karlon kaj sian bofraton Henrikon. Iam-tiam lin premis la sensenceco de sia vivo kaj plurfoje li jam estis decidinta komenci alian vivon, eviti la senenergiigan alkoholon kaj ĉesigi la sencelan tempopasigon per kartludado kaj uzi eventuale ŝparitajn groŝojn por pli utilaj aferoj, kiel legaĵoj, ekskursoj ktp.

En tia tempo de ekkonsciiĝo li estis dum kelkaj tagoj pli afabla kaj malpli insultema, li parolis malmulte kaj sidadis legante aŭ meditante. Iufoje li pensis tiel profunde pri ekreformo de sia vivo, ke li eĉ serioze konsideris la malkutimiĝon de la tabakfumemo. Kaj estis tagoj, en kiuj li fumis apenaŭ la duonon de tiom kiom li kutimis fumi kaj en kiuj li tute evitis siajn »bonajn« amikojn kaj kamaradojn.

Sed tia stato neniam longe daŭris. Kutime iu subita ĉagreniĝo pri io aŭ iu hazarda renkontiĝo kun vulgaraj kunuloj forbalais rapide la bonintencojn kaj prudentajn decidojn. Tiam li silentigis eventualajn riproĉojn de sia konscienco per la imago, ke li iam poste, sed plej certe tiam, kiam li ekhavos daŭran okupon, ekkomencos pli bonan vivmanieron kaj ekpensos pri la efektivigo de siaj planoj modeste ambiciaj.

Liaj familianoj malmulte sciis pri lia interna vivo. Ili prenadis lin tia kia li ordinare montriĝis kaj kiam li foje havis siajn »pli bonajn tagojn«, tiam oni atribuis tion al ia malsaneteco aŭ deprimiteco.

La senlaborecon ankaŭ li sentis prema, precipe ĉar ĝi malpermesis al li partopreni tiun aŭ alian vivĝuon, sed ankaŭ ĉar ĝi ligadis lin al sencela neniofarado kaj al dependeco je aliaj. Lia plej ŝatata revo estis iam posedi negocejon aŭ propran laborejon de sia metio, simplaesprime esti modesta memstara entreprenisto. Sed tion akiri per laboro de siaj manoj ŝajnis al li tro longdaŭra, ja eĉ senŝanca afero, jam kiam li ankoraŭ perlaboris, tiom pli senespere li pensis pri ĝi en la tempo de sia senlaboreco. Tial li ofte cerbumis pri diversaj ebloj riĉiĝi per unu sukcesa bato. Ne mirinde ke li ofte elspezis konsiderindan parton de sia perlaboraĵo por loterioj kaj eĉ poste regule oferis certan onon de sia senlaborula subvencio por ili. Sed li neniam gajnis gravan sumeton.

Iun matenon leterportisto alportis skribaĵon, el kiu Antono eksciis ke lia peto pri denova plilongigo de lia subvenci-ricevo, estas rifuzita, ĉar jam la maksimuma templimo de monhelpo por li estas atingita.

Komence li ne kuraĝis sciigi tion al siaj familianoj. Sed post iom da tempo, dum kiu li sidadis en obtuza, malgaja medito, li transdonis la skribaĵon senvorte al sia patrino. Tiu transprenis ĝin mirigite kaj legis ĝin malrapide kvazaŭ literon post litero. Subite ekkompreno kaptis ŝin kaj faliginte la paperon ŝi kunfrapis siajn manojn kun ekkrio:

— Granda Dio! nun ni vere povas malsatmorti! Tio ankoraŭ mankis.

— Kio okazis? — Demandis sinjoro Weber levante siajn okulojn de libro kaj direktante demandan rigardon al sia edzino.

— Antono ne ricevos plu la senlaborulan subvencion! — Ŝi respondis preskaŭ plore. — Nun la afero ĝustas! Nun ni kvin devos vivi per tridek ŝilingoj, kiujn vi kaj Karlo donas al mi, tutan semajnon. Kiu scias, kiom longe Karlo ankoraŭ ricevos la subvencion! Ĉion pagi per tridek ŝilingoj: Luprezon, hejtadon, vestaĵojn, tolaĵojn, manĝaĵojn, lumon kaj fumi vi ja ankaŭ volas! Sed tion mi povas nun jam diri al vi, Antono: Gastejo, kino kaj cigaredoj ne plu ekzistas por vi. Eĉ ne groŝon mi povos doni al vi. Eble ke vi tiam iomete pli energie interesiĝos pri laborloko.

— Nu, nu, — sinjoro Weber diris kvietige, — ne tuj perdu la kapon, patrino! Tio estas ja malfeliĉo, certe. Sed iel jam iros la aferoj. Ke Antono ne volonte mallaboras, tion mi mem nun facile kredas post kiam mi estas iom spertinta la dolĉecon de kontraŭvola, senenspeza nenionfarado. Kaj dum mi havos iom da tabakaĉo, ankaŭ Antono iam-tiam havos sian cigaredon. Feliĉa Karlo, kiu al tiu luksaĵo ne kutimiĝis, do ankaŭ ne sentas la mankon de ĝi!

Karlo estis foririnta jam frumatene por demandi ie pri posteno laŭ gazetanonco vakanta. Ankaŭ Anna ne estis hejme. Ŝi estis forlasinta la loĝejon kelkajn minutojn antaŭ tiu sceno.

— Tiu fumado entute estas io superflua. — Diris sinjorino Weber responde al la lastaj vortoj de sia edzo, dum ŝi malfermis la duan fenestron de la loĝejo, kiu ankoraŭ estis fermita malgraŭ la malfrua matenhoro kaj la belega tago ekstere. — Rigardu kiom la kurtenoj malheliĝis! Antaŭ ok tagoj mi pendigis ilin purajn. Tio devenas de la malbenita tabakfumo. Kaj kiom da mono vi viroj blovas rekte en la aeron venenante ĝin!

— Ion la homo ja devas havi kio donas al li iom da ĝuo. — Defendis sin sinjoro Weber, kiu ĵus estis plenŝtopanta sian pipon. — Se mi eĉ tion ne plu havos, tiam mi ja fajfos je la tuta mizera vivo.

— Mi ja ne parolas nepre pri vi maljunuloj, al kiuj certe jam ne eblas lasi ĉi tiun fikutimon. Kvankam — kion havas ni virinoj? Sed tiuj junuloj, kiuj ankoraŭ ne tutajn dek jarojn vivtenis sin propramane, ili devus honti tenante la malbonodoran suĉilon inter la lipoj dum la tuta tago. Kaj vi, Antono, vi devas nune nepre ion entrepreni por akiri kelkajn groŝojn! Iru kolporti gazetojn aŭ vendi varojn kiel agento!

— Jes, jes! Mi entreprenos ion. — Antono grumblis amare. — Min mem jam naŭzas tio, ĉiam vivaĉi nur je la graco de aliaj. Kaj se oni ne lasos min akiri mian panon per honesta laboro de miaj manoj, nu, tiam mi ŝtelos kaj rabos simple.

— Granda ĉielo! — Sinjorino Weber ekkriis terurite — kiaj vortoj! Tiaj estas la hodiaŭaj junuloj! Ĉu tial patrino suferis tiom kaj zorgadis por infano ke ŝi iam vidu ilin en malhonoro kaj karcero?

— Antono certe ne pensis serioze kion li diris. — Sinjoro Weber parolis kvietige. — Li esprimis nur sian kompreneblan ĉagrenon per tro fortaj vortoj. Sed mi avertas vin, Antono, — kaj la voĉo de l’ patro tre serioziĝis — ne ludu kun tiaj pensoj! Kiu ludas kun la tento, tiu estiĝas facile ĝia viktimo. Kaj el malhonesto ne ĝermas feliĉo.

Antono ridetis obstine kaj malestime.

— Patro, tiaj moralaj doktrinoj iom elmodiĝis. Hodiaŭ ĉiu devas zorgi por si kiel li povas, do li ankaŭ sola respondecas pri si. Vi ne povas helpi min; mi do devas iri miajn vojojn. — Dirante la lastajn vortojn Antono prenis sian ĉapelon. Li volis foriri.

— Antono! — Vokis la patro kaj lia voĉo estis tiel ordona, ke la juna viro mekanike ekhaltis. — Antono, gardu vian langon! Ankoraŭ vi bezonas nin. Kaj se vi iam faros ion malhonoran, tiam vi ne plu apartenos al nia familio. Ĉu vi komprenas? Ne malhonoru nian nomon, tion vi ŝuldas al ni kaj al viaj gefratoj. Mi maljuniĝis en honoro kaj mi ne transvivus la honton de filo.

Antono senvorte foriris. Lia patrino ankoraŭ longan tempon ekscitite insultis:

— Tia impertinentulo! Tiel maldankema infanaĉo! Li certe kaŭzos al ni gravan ĉagrenon kaj eĉ malhonoron. Kial li ne estas tia, kiaj estas la aliaj, tia, kia Karlo? Mi ja ĉiam traktis kaj edukis ĉiujn same! Ho, kiu scias, kion mi devos ankoraŭ ĝisvivi? Kvazaŭ mi ankoraŭ ne havus sufiĉe malbonan, zorgoplenan vivon! Tiaj tempoj nun! Senlaboreco, multekosteco, ĉie malsato kaj manko kaj samtempe plenŝtopitaj magazenoj ktp. ktp. Vere ne estas ĝojo vivi en tiel malbela tempo...

Malfermiĝis la loĝeja pordo kaj tra la malhela kuirejo envenis Karlo.

— Bonan tagon! — Li salutis malgaje kaj sidiĝis lace sur seĝo — Estas terure, ĉie senespere.

— Nu, ĉu nenio, hm? — demandis la patrino — oni ree ne dungis vin?

— Ne. — Karlo respondis simple.

La patro rigardis lin kun zorgoplena mieno. — Ĉu multaj estis tie?

— Eble ducent. Kaj unu estis dungata. Ni aliaj postulis pagon de la veturelspezoj. La firmo kompreneble rifuzis kaj kiam iuj inter ni ekscitiĝis kaj iom urĝe insistis pri la plenumo de nia postulo, oni simple vokis policistojn. Tiuj forpelis nin per gumbastonoj. Multaj ricevis batojn, pluraj estis arestataj, mi mem forkuris. Ĉu mi eble lasu bati aŭ aresti min?

— Vi agis prave, konstatis sinjorino Weber. Tio ja nenion utilus. Sinjoroj estas sinjoroj kaj la sinjoroj havas la monujon kaj la leĝojn por si! Laboristo estas nenio kaj nenio valoras nenion.


Karlo estis ĵaluza. Li ja mem diris al si, ke tiu ĵaluzo, kiu rodetis en lia koro, estis versence senbaza. Tamen li suferis pro ĝi.

Marta kutimis rakonti al li ĉion kio okazadis en ŝia oficejo, ĉiujn malgrandajn malagrablojn same kiel ĉiujn etajn ĝojojn, kiuj ŝin trafis dum la labortago. Kaj Karlo ĉiam volonte aŭskultis kaj vigle partoprenis en ĉio, li kvazaŭ post-travivis ĉion kun ŝi. Li ĝojis pri ŝia konfida komunikemo, kvankam ĝi samtempe memorigis lin amare ke li mem pasigas tagon post tago en nenifarado, dum la amata virino intense laboris kaj ie ludis certan rolon perlaborante siajn vivbezonojn kaj tiujn de sia patrino.

Jam antaŭ kelkaj tagoj Marta estis rakontinta al li, ke en ŝia oficejo nova korespondisto estis dungata. Kaj ŝi estis priskribinta lin kun fervoro preskaŭ tro granda. Laŭ ŝia priskribo tiu viro estis bela junulo kun bonkonduto kaj eminentaj talentoj. Li parolis krom la gepatra lingvo perfekte la francan kaj anglan lingvojn kaj traktis la koleginojn kun kavalira afableco. Kaj hieraŭ li proponis al Marta instrui al ŝi la anglan lingvon, kiun ŝi jam delonge deziris lerni. Ŝi petis Karlon ke li kunlernu, ĉar estus tiel bele se ili ambaŭ kapablus konversacii en fremda lingvo, kiun nur malmultaj komprenas. Krome ja la scio de l’ angla lingvo povus iam utili kaj al ŝi kaj al li. Ĉiusabate, post la laborfino, Marta kunvenos kun sinjoro Kerner — tiel nomiĝis la kolego — en iu kafejo kaj ricevos de li lecionon. Dimanĉe ŝi instruos al Karlo la lernitaĵon; tiamaniere ŝi ĉiam unua akceptos la lecionojn pri la angla lingvo kaj poste ili ambaŭ ekzercados ilin. Kompreneble ŝi faros tion nur se Karlo konsentos, sed ŝi esperas ke li certe permesos al ŝi ĉi tiun etan plezuron.

Kiam Marta lastvespere diris ĉi ĉion al Karlo, tiam li aŭskultante ŝian gajan vortofluon eksentis doloran pikon en sia koro, tamen li, kvankam ne entuziasme, konsentis. Ŝi mem baldaŭ rimarkis ke li estas iom afliktita kaj ŝi ĵetis sin al lia kolo kaj diris ridetante:

— Nu, nu! Mia kara stulteta knabo ja ne ĵaluzos? Ĉu? Nenion timu, mi restos nur la via!

— Sed se la alia finfine pli plaĉos al vi? Li ja estas tia kavaliro kaj havas oficon.

— Karlo, se vi refoje diros ion tian, mi estos ofendita kaj ne iros por preni la anglajn lecionojn. Mi ne havas multajn ĝojojn, mi povos ankaŭ tiun unu rezigni.

Kaj Marta per arda kiso kaj ŝercaj vortoj revokis rideton sur liajn lipojn...

Sabate posttagmeze, je kiu tempo li kutimis kunesti kun sia amatino, Karlo sidis nun en la loĝoĉambro de siaj familianoj kun peza, malgaja koro kaj provis verki poemeton dediĉotan al Marta okaze de ŝia naskiĝtago, kiu estos post kelkaj tagoj. Li volis krei ion speciale vervan, sed lia cerbo tiutage tre distrita trovis nek taŭgajn versojn nek bonajn rimojn. Baldaŭ li eĉ tute forgesis pri sia intenco kaj dronis en revoj amaraj rigardante senvide en ĉambran angulon.

Se li havus okupon kun nur modesta salajro, li tuj edzinigus Martan por ke ŝi ne estu rabata de alia viro. Ja patrino Groner jam diris ke ili povus loĝi en ŝia loĝejo. Kaj li jam ege sopiris foriri el la gepatra loĝejo, kvankam li kore amis siajn gepatrojn kaj gefratojn. Sed depost la senlaboriĝo de la patro regis en la familio korprema malgajo kaj naŭza kverelemo.

Al la ĝisnunaj ĉagreno kaj mizero, al la malagrabloj de lia senŝanca senlaborula vivo venis nova amaro: La timo perdi la amatinon. Ne estis simple ĵaluzo, kio lin suferigis, sed ia sufoka angoro ke li perdos la estaĵon plej karan, kiu heligis lian malhelan ĉiutagon kaj pri kiu li esperis ke ĝi estos la suno konservonta lian koron varma meze de malvarma, egoisma mondo.

Sed kiel li rajtus reteni ŝin, se ŝi vere havus bonŝancon trovi vivkunulon pli kleran kaj fortan, kiu povus proponi al ŝi vivon pli sekuritan kaj malpli laborplenan ol li iam povus certigi al ŝi? Se li nur havus laboron! Tiukaze li jesus tiun demandon senhezite, ĉar klerecon oni povas akiri certagrade kaj ĉio alia ne superas la valoron de granda amo. Li estis konvinkita ke neniu povis iam ami ŝin pli ol li.

— Ĉu vi aŭdas, patrino? Tiuj genajbaroj ankaŭ disputas ĉiam de kiam la viro senlaboriĝis — Tiuj ĉi vortoj de Anna rompis subite la silenton en la ĉambro kaj skuis Karlon el lia meditado. Anna estis gladanta tolaĵon dum sinjorino Weber sidante ĉe fenestro kun okulvitroj sur la nazo flikadis ŝtrumpojn kaj ŝtrumpetojn de familianoj. Krom la tri menciitaj personoj neniu estis hejme.

El najbara loĝejo tra la maldika muro aŭdiĝis laŭta disputado. Estis klare distingeblaj akra voĉo de virino kaj obtuza, brua de viro. Parte Karlo eĉ komprenis kriitajn vortojn kaj frazojn, precipe tiujn de la virino. En la kriadon de la plenkreskuloj miksiĝis plorplendoj de infanoj timigitaj.

— Se ili almenaŭ iom moderigus siajn esprimojn de kolero pro la infanaj oreloj! — Sinjorino Weber diris indignite. — La infanoj komprenas pli ol oni opinias. La plej aĝa knabo certe jam estas dekjara. Kiel la du pli junaj geetuloj plorkrias! Sed la furioziĝinta patrino ne atentas tion. Jen, kiel fie ili insultas!

Klare oni komprenis aĉajn vortojn kriitajn de homoj altgrade koleraj trans la muro: Malĉastulino, adultemulo, kanajlo, hundino, kreteno, megero, vulgara drinkemulo; vi ĉiam evitas laboron, kaj vi lasas infanojn kaj loĝejon droni en malpuro, vi portas la lastajn groŝojn al publikulinoj kaj al gastejestroj, dum la infanoj malsatas, kaj vi elspezas la monon de mi malfacile perlaboritan por frandaĵoj kaj ornamaĵoj... Tiaj kaj similaj vortoj kaj frazoj alterne el vira kaj virina buŝoj penetris el la najbara loĝejo al la scivole kaj naŭzate aŭskultantaj oreloj de Karlo, Anna kaj ties patrino.

— Terure, terure! — Anna skuis sian kapon kun abomeno. — Kiagrade do homoj povas seniĝi de decosento kaj memestimo!

Terure! — ankaŭ Karlo murmuretis. Li memoris pri la sceno okazinta sur la koridoro kaj ke la najbarino ja estas la sama virino, kiu tiam bategis la infanetojn pro la domaĝo kaŭzita per ŝia klaĉemo kaj la malatentado pri la knabeto.

— Kaj pri ĉi ĉio kulpas lastalinie tamen la ĝenerala mizero, — diris la patrino. — La homoj estas nuntempe tiom nervozaj kaj eksciteblaj, ke trankvila kunvivo de homo kun homo jam preskaŭ maleblas. »Estas spac’ en kabaneto por amanta homopar’« diris iu poeto. Jes, por unu nokto eble! Tiu poeto verŝajne ne konis la mizeron loĝantan kune kun la homoj en la malgrandaj loĝejoj.

Karlo jam denove ekrevis: Se li nur ne perdos sian Martan! Oni lasu lin nur estiĝi ŝia edzo, lasu ilin havi sian propran geedzan kunvivon! Tiam ili aranĝos la aferojn, sed tute aliel ol ĉiuj aliaj homoj, kiuj malsaĝe amarigas unu al la alia la vivon anstataŭ interhelpi sin kaj pliheligi al si reciproke la grizan ĉiutagon kun ĝiaj zorgoj kaj ĉagrenoj. Se li nur trovos laboron!

IV.

Sinjoro Weber iris kun dorsosako kaj bastono sur herbeja vojo al arbaro. Li estis veturinta per fervojo kelkajn staciojn eksteren en la regionon de la Viena Arbaro, kie li volis refoje kontentigi sian pasion travagi arbarojn kaj serĉi manĝeblajn fungojn. Ne pro tio ke li sentis specialan apetiton al ili, sed ĉar lin pelis la impulso kuradi sin laca en la libera naturo kaj ĉar lia malnova serĉinstinkto lastatempe reviviĝis kun netolerebla akuteco.

Post plurtaga pluvado ree brilis la septembra suno eksterordinare varme de la ĉielo preskaŭ pure blua. La tero vaporis kaj rapide sekiĝis ĉe la malforta venteto, kiu agrable tuŝadis la migranton. Li jam ekŝvitis de la montenirado.

— La ĝusta vetero, pensis sinjoro Weber, kiu tre favoros la elkreskadon de fungoj.

Atinginte la arbaron li tuj forlasis la vojon kaj komencis kuradi ĉiudirekte kun rigardo fiksita sur la tero. Ne daŭris longe ĝis li trovis la unuan fungon. Ĝi estis freŝa kaj havis belan malmolan kapeton. Sinjoro Weber rigardis ĝin eksperte kaj karese kaj metis ĝin en la dorssakon. Ĵus li volis pluiri, kiam li ekaŭdis paŝojn de malantaŭe.

— Nu, ĉu vi jam trovis multajn, maljuna amiko? — Vokis viro kvindek- aŭ sesdekjara alvenante.

— Ho, bonan tagon, Fritz! — Weber rediris ĝoje. — Vi ĉi tie? Ĉu vi do ankaŭ jam promenas anstataŭ labori?

— Jes, Antono, lastan sabaton ankaŭ mi ricevis forpermeson por ĉiam. El tricent gelaboristoj antaŭ du jaroj ni estis lastsemajne jam nur ĉirkaŭ dudek en la fabriko. Kaj nun la butiko estas tute fermita.

— Scivola mi estas, kien tio ankoraŭ kondukos. Ni maljunaj certe neniam plu laboros!

— Tion mi tute ne bedaŭrus. — Fritz faris malestiman mangeston. — Mi kontentus vivi sen tiu servutlaboro. Mi movadis miajn manojn jam dum pli ol kvardek jaroj en fremdaj servoj. Ĉu tio eble ne sufiĉas? Okupon por pasigi la tempon mi trovus ĉiam. Se nur la modestaj bezonoj de mia vivo estus certigitaj al mi, ke mi ne devu almozpeti en la maljunaĝo, post plurjardeka laboregado!

— Tio ja estas la malbenita afero! Se oni povus diri al si: Jen, vi estas jam tiom aŭ tiom aĝa, vi laboris tiom aŭ tiom da jaroj. Nun estas la vico de pli junaj homoj, al kiu vi devas cedi laborlokon kaj -ilojn. Vi mem nun ĝuu la restajn tagojn de via vivo en okupo laŭplaĉa, vi ricevos ĝismorte modestan, sed sufiĉan pension, kiun vi meritis per via longjara servutado. Tiam oni ja konsentus kaj ne longe suferos pro nostalgio, kiun niaspeca stulta laborbesto eĉ sentas post la liberiĝo el la jugo. Sed en la nunaj cirkonstancoj, en kiuj oni vidas antaŭ si maljunecon en mizero kaj siajn infanojn ankaŭ senlabore iri renkonte al senespera estonto, oni povus freneziĝi.

Fritz Reiter, tiel nomiĝis la amiko de Weber, ekvidis fungon kaj kuris por preni ĝin. Tio instigis Weber denove serĉi pli atente. Tiel ili iom disiĝis. Post iom da tempo ili rerenkontis unu la alian sur la supro de monteto.

— Tro multaj homoj serĉas fungojn nuntempe. — Grumblis Reiter. — En tago kiel la hodiaŭa oni trovas tri-kvar kapetojn dum tuta horo? Ĉu tio estas io? Iam, pli frue, jes. Antaŭ dek jaroj mi portadis hejmen tute plenajn dorssakojn da ili post duontaga serĉado.

— Certe, — konsentis Weber — ankaŭ en ĉi tio evidentiĝas la malboneco de la cirkonstancoj. Iam la homoj serĉadis fungojn en ĉi tiuj arbaroj nur pro pasio, pro la plezuro de la serĉado, sed nuntempe ĉiu kolektas ilin pro bezono, por havi manĝaĵon aŭ por fari monon el ili.

La du viroj daŭrigis la serĉadon, disiĝadis kaj rekunvenadis, grimpis monten kaj valen, saltis junule trans ŝtonblokojn kaj arbotrunkojn kaj vadis tra dikaj tavoloj da putriĝanta foliaro. Kiam ajn unu trovis belan fungon, li montris ĝin al la alia kun ĝojo naiva kaj ambaŭ primiris ĝin kaj ĉerpis freŝan serĉemon el la pririgardado de ĝi. Iliaj sensoj apenaŭ perceptis la naturan vivon ĉirkaŭ si en la arbaro. Ili nek rigardis nek aŭskultis la malgrandajn plumovestitajn kantistojn, kiuj vigladis en la branĉaro; la vokanta kukolo, la sciuro antaŭ ili rapide fuĝanta sur arbon, la longbeka pego, kiu sur arbego frapadas truon tra ĝia ŝelo serĉante bongustajn insektojn, ili ĉiuj apenaŭ por momentoj tiris al si la atenton de la fungoserĉantoj. Ankoraŭ malpli la viroj observis la longajn malhelajn vicojn de formikoj kuradantaj inter sia konstruo kaj ektrovita granda uzeblaĵo aŭ la diversajn skarabojn, kiuj ĉi tie kaj tie kuradis plenokupite. Iliaj konscioj estis okupataj de la klopodoj ekvidi ie flavan, verdan aŭ brunan kapeton de fungo. Tamen en iliaj subkonscioj efikadis la bildoj kaj sonoj de la ĉirkaŭmondo, iliaj koroj maljunaj malpeziĝis, iliaj pulmoj libere kaj profunde enspiradis la puran, aroman aeron.

Subite ili ekaŭdis plurvoĉan kantadon. Pluirante ili venis sur arbaran vojon sufiĉe larĝan por ĉevaltirata veturilo. Kaj nun la kantado ŝajnis proksimiĝi. La versoj estiĝis kompreneblaj kaj jen el iom densa koniferaro ekaperis trupeto da viglaj gejunuloj, kiuj plengorĝe kantis:

»Ĉu ne kuŝas post arbaro
Tie vasta fremda land’?
Ĉu sur verda la montaro
Ne kreskadas fremda plant’?«

La viroj ekhaltis kaj rigardis la pretermarŝantojn. Tiuj estis ĉirkaŭ dekses- ĝis dudekjaraj, malpeze vestitaj. Ĉiuj portis bluajn bluzojn, iliaj kapoj ne estis kovritaj per ĉapeloj aŭ ĉapoj.

— Tamen pli saĝaj la nuntempaj junuloj! — Reiter diris fine. — Kiam ni estis junaj, ni misuzis nian malmultan liberan tempon — ni ja ankoraŭ laboris dek ĝis dekdu horojn ĉiutage, ĉu ne? — por sidi en gastejoj aŭ kafejoj ludante per kartoj aŭ kegloj kaj fordrinkante nian etan poŝmonon.

Weber kapjesis. — Sed — li rimarkis post iom da pripenso — certagrade ili estas pli malfeliĉaj ol ni estis. Tiel junaj kaj jam senlaboraj! Ĉar tiaj ili certe estas. Aliel ili hodiaŭ, je labortago, ne havus tempon por promeni. La sezono de la forpermesoj jam pasis.

— Malgraŭ ĉio ili havas la vivon antaŭ si. — Reiter rediris. — Ili estas junaj, al ili apartenos la estonto, ili espereble sukcesos formi ĝin pli bela ol la nuno estas. Mi ŝatus aparteni al ili!

»Malgraŭ vento kaj pluvado
Ĝoju do ĉar junaj ni!«

Jam de malproksime sonis tiu rekantaĵo. La junultrupo estis malaperinta de la okuloj de la postrigardantoj. Tiuj ekiris plu, sed ili malgraŭ intensa serĉado ne sukcesis trovi pliajn fungojn. Entute iliaj kolektoj ne estis grandaj.

Ili jam intencis hejmen iri, kiam Weber subite ekhaltis.

— Atendu momenton! — Li vokis al Reiter, kiu iris du-tri paŝojn antaŭ li — mi devas ripozi iomete.

— Kion vi havas? — La vokito demandis turnante sin. — Ĉu vi laciĝis?

— Mi ne scias. — Weber spiris malfacile. — Subite mi eksentis grandajn malvarmecon kaj malfortecon. — Li sidiĝis surteren tie kie li staris.

Reiter reiris al la amiko kaj observis lin kunsenteme.

— Vi ja tremas! Ne estas bone, ke vi sidas nun sur la grundo. Provu pluiri! Jen, rekte sub ni en la valo kuŝas la vilaĝo K. De tie ni veturos Vienon per la fervojo.

Weber pene leviĝis. Lia vizaĝo estis ege pala. Ĝemante li iris kelkajn paŝojn kaj ekhaltis denove.

— Mi ne povas movi la dekstran gambon. — Li plendis.

La amiko ekhelpis lin; li eĉ duone portis la fortikan viron. Tiel ili iris valen. Weber spiregis kaj ĝemis ĉe ĉiu paŝo. Sian dekstran piedon li trenis lamante post sin kaj li apogis sin peze sur la maldekstran ŝultron de Reiter.

— Kion mi havas, kion mi nur havas? — Li plendis de tempo al tempo.

— Eble reŭmatisman atakon, kiu baldaŭ pasos. — La alia konsolis. — Kiam vi estos hejme en varma lito kaj trinkos varmegan teon kun rumo aŭ varmigitan vinon, tiam vi baldaŭ ree bonfartos. Klopodu nur ke ni atingu la stacion!

Weber skuis sian kapon. — Reŭmatismo tio ne estas. Tiun mi konas. Ĝi kaŭzas pli akran doloron kaj ne tiom rigidigas, sensentigas la membrojn. Mia gambo ja estas tute lama kvazaŭ frapita de apopleksio, dum mia koro kuntiriĝas kvazaŭ pro granda angoro.

Kiam ili fine atingis la stacion de K. feliĉe post nelonge ekveturis vagonaro.

Reiter sindone kaj helpeme akompanis la malsaniĝintan amikon ĝis en ties loĝejo. Tie ekestis ĉe ilia alveno granda ekscitiĝo kaj zorgado. Sinjorino Weber kaj Anna ekspedis la malsanulon en la liton kaj preparis ŝvitigan teon, dum Karlo tuj kuris por venigi kuraciston. Eĉ Antono zorgoplene interesiĝis pri la farto de la patro kaj pri tio kio estis okazinta.


Iun dimanĉon posttagmeze, komence de novembro, Marta kaj Karlo sidis kune en la loĝejo de sinjorino Groner. Antaŭ ili sur la tablo kuŝis kajeroj kaj anglaj lernolibro kaj vortaro. La geamantoj ekzercadis anglan konversacion helpante kaj kontrolante sin reciproke. Konsiderante ke ili nur malmultajn semajnojn studis la anglan lingvon, oni devis konfesi ke ili rapide kaj bone progresis en ĝi. Ili jam flue interparolis en la fremda lingvo pri facilaj temoj kaj ilia prononco — danke al la lecionoj, kiujn Marta ricevis de sia kolego Kerner — estis mirinde ĝusta. La knabino estis tre entuziasmigita pri la afero kaj same estus Karlo, se lin ne turmentus ĉiam kreskanta ĵaluzo. Kelkfoje jam ilia interrilato estis grave amarigita, preskaŭ endanĝerigita per reciprokaj riproĉoj kaj disputaj scenoj. Kaj Karlo jam pli ol unufoje malbenis la tutan anglan lingvon kune kun la korespondisto Kerner, kiuj tiel minacis detrui lian amfeliĉon. Tamen lia cedema naturo ne obstinis kaj li faris ĉion, kion Marta deziris.

Sed precipe en tiu dimanĉa posttagmezo li kunagis ĉe la ekzercado kun nur duona atento kaj tre kontraŭvole. Li estis distrita kaj altgrade maltrankvila, kion li nur malfacile sukcesis iom kaŝi antaŭ Marta.

Pri ĉi tio kulpis ne nur la ĵaluzo, sed ankaŭ aliaj deprimaj cirkonstancoj. La patro estis jam plurajn semajnojn en malsanulejo kaj, kiam li revenos hejmen, li restos — laŭ eldiroj de la kuracistoj — dekstraflanke lama. La unuan apopleksian atakon estis baldaŭ sekvinta dua pli forta, kiu eĉ endanĝerigis la vivon de la patro. Kuracistoj kaj medikamentoj glutis multan monon, tro multan por familio kun tiom modestaj enspezoj. Sekve de tio oni jam devis, malgraŭ la helpoj malavaraj de Erna kaj ŝia edzo, porti diversajn objektojn nur iel malhaveblajn al la lombardo kaj ekzistis apenaŭ espero elaĉeti ilin ree. Kompreneble en la familio Weber regadis tiam ankoraŭ pli malagrabla humoro ol iam antaŭe. La patrino ofte ploris, plendis kaj insultis, simile kondutis Anna kaj Antono, kiu cetere malofte estis hejme, montriĝis ekstreme nekomunikema, malafabla kaj kolerema. Al ĉi ĉio venis la timo, ke ankaŭ Karlo ne plu longe ricevados senlaborulan subvencion. Dume liaj esperoj trovi ian perlaboron de tago al tago malpliiĝis.

En tiu stato Karlo tiom pli suferis pro la konduto de Marta. Iam ŝi estis tiom kunsentema, partoprenema kaj komprenema al ĉio kio premis la koron de ŝia amiko. Lastatempe ŝi riproĉe nomis lin »plendemulo senenergia«, plendis pri tio, ke li fuŝas al ŝi ĉiun etan plezuron per sia malgajo kronika, kaj esprimis eĉ ofendajn dubojn pri lia fervoro en la laborserĉado. Sed en sia blinda amo al Marta Karlo toleris ĉion sen multa plendo kun la firma espero ke fine ĉio reboniĝos.

La diritan posttagmezon la koro de Karlo estis ĝiskreve plena de amaraj sentoj. Ekstere regis vera aŭtuna vetero kun ventoblovado kaj intermita pluvado. Tio ankaŭ efikis ĉiel nur ne gajige al naturo tiel sentema kiel tiu de Karlo.

Patrino Groner estis irinta al parencino loĝanta proksime. Do, la geamantoj sidis duope en la loĝejo ĉe siaj libroj kaj kajeroj.

— Kie troviĝas hodiaŭ viaj pensoj, Karlo? — Marta subite interrompis sian rerakonton de angla anekdoto, kiun Karlo antaŭe estis laŭtleginta al ŝi. — Vi ja apenaŭ aŭskultas kaj tute nenion korektas, se mi diras ion kio ne konformas al la teksto en la libro. Lastatempe vi estas terure malatenta al mi. Ĉu vi enuas en mia ĉeesto?

— Sed Marta! — Karlo respondis en tono milde riproĉa — Kion vi pensas? Mi ja estas feliĉa kiam mi povas esti kun vi. Pardonu, se mi estas iomete distrita kaj neatenta! Mia koro estas tiom peza.

— Vi devus esti pli vira! Regu iom viajn sentimentojn kaj kuraĝe trabatu vin tra la vivo! Eluzu la tempon pli por studi kaj kleriĝi anstataŭ revi kaj malgaji sencele! La vivo postulas tutajn virojn kun energio kaj lerteco, kun scio pri praktikaj aferoj. — Momenton Marta paŭzis kun certa sento de fiero pri sia diro. Ŝi ne konsciis ke ŝi ja nur sensprite ripetis vortojn, kiujn ŝi foje aŭdis de kolego Kerner kaj kiuj tiam forte imponis al ŝi. Poste ŝi aldonis kvazaŭ mildigante la antaŭajn frazojn: — Karlo, vi ja estas bona, kara knabo kaj mi amas vin. Sed mi deziras ke vi havu nur iom de la vivspertoj kaj memkonfido de mia kolego Kerner.

La vizaĝo de Karlo nervoze ekvibris. Akraj vortoj ŝovis sin sur lian langon, sed li retenis ilin neelparolitajn. Anstataŭe li respondis trankvile:

— Pli frue vi neniam tiel parolis. Nur post kiam vi ekrilatis kun sinjoro Kerner, vi rimarkas tiom da mankoj en mia karaktero. Antaŭe vi prenis min tia kia mi estis. Nun vi ĉiam komparas kaj la komparo rezultiĝas ĉiam malfavore al mi. Diru do rekte ke mi jam ne kontentigas vin. Mi ne povas reteni vin, kiom ajn min suferigus disiĝo de vi. Mi ne povas helpi tion, ke mi estas nur simpla laboristo kaj ne trovas laboron.

Ĉe la lastaj vortoj lia voĉo tremetis percepteble.

Marta estis kortuŝita. Ŝi estis ĵetonta sin al la brusto de Karlo, ŝi estis dironta al li, ke li ne tiel grave pesu ŝiajn vortojn kaj ŝi estis jam promesonta, ke ŝi ne plu pensos pri la alia, ke ŝi volas esti nur la lia kaj ne plu iros al kolego Kerner pro la anglaj lecionoj. Sed en la sama momento estiĝis en ŝi ia sento de obstino kaj fiero, kiu retenis ŝin. Ŝi ekvidis image la elegantan figuron de Kerner aperi apud tiu de Karlo. Kaj kia kontrasto! Karlo, la bona, simplanima knabo kun la mola koro — tro mola por viro! — kun siaj mallertaj movoj kaj kun vestaro eluzita. Aliflanke sinjoro Kerner, la bonkonduta, memkonscia mondspertulo, vire bela kaj eleganta laŭ vestoj kaj moviĝoj. Li sciis tiel interese konversacii, paroli serioze kaj superece, ŝerci dece kaj sprite kaj rideti tiel simpatie kaj indulge! La trajtoj de lia vizaĝo estis tiom delikataj kaj noblaj, sed samtempe impone viraj. Jen Karlo, kiu estis inteligenta, sed naiva, verkis ja ĉarmajn poemojn kaj disvolvis belajn, iom sentimentalajn planojn pri siaj estonto kaj familia vivo, sed li tute ne kapablis majstri la malfacilojn de la vivo. Dume Kerner estis prudenta viro de la realo, kiu tamen ne malhavis certan komprenemon por la belo, por la arto. Li kapablis perlabori sian vivon eĉ en tempo tiel kriza; li ankoraŭ ne estis senlabora kaj li certe neniam estos.

Sed ĉu li vidas en ŝi pli ol sian koleginon, al kiu li — eble nur por distri sin — donas lecionojn pri la angla lingvo? Marta respondis tiun demandon al si mem per jes. Pri tio ŝia virina instinkto ne trompas ŝin. Li ja traktas ŝin tiom respekte kaj atente, li plilongigas la rendevuon kun ŝi ĉiam per mil pretekstoj kaj jam ripete li invitis ŝin al komuna teatro- aŭ kinejovizito. Kaj tion li faris en maniero, kiu impresis ŝin tute ne trude.

Sed Karlo! Li ja sincere amas ŝin. Pri tio ŝi ne povis dubi. Li estis ĉiam tiom sindona al ŝi! Ŝi ja ankaŭ ŝategas lin. Ĉu nur ŝategas? Marta preskaŭ ektimis. Ĉu ŝi do ne plu amas lin kun la tuta ardo de sia koro? Ho, kial ŝi ne konis la alian viron pli frue? Nun ŝi jam ne estas libera. Karlo jam havas certajn rajtojn pri ŝi. Kaj ŝi tiom kompatas lin kaj — sin mem.

La okuloj de Marta pleniĝis per larmoj kaj en la posta momento singulta plorado traskuis ŝian delikatan korpon. Ŝi kovris sian vizaĝon per ambaŭ manoj kaj tute forgesis la ĉeeston de Karlo.

Tiu komence atendis respondon al siaj lastaj vortoj kaj observis ŝin kun espero kaj timo. Poste li kun miro ekrimarkis, ke Marta estis okupata ĉiam pli intense per siaj pensoj. Kiaj estas tiuj? li demandis sin. Iom post iom diveno elkrepuskiĝis en lia cerbo: Marta batalas kun si mem. Ĉu la aferoj jam estas tiom progresintaj? Li rigardadis ŝin ekscitite kun tima demando en siaj okuloj. Kio rezultiĝos el tiu luktado en ŝia animo?

Ĉe la ekploro de Marta Karlo mallevis sian kapon. Dum momento li intencis ĉirkaŭbraki ŝin, kunplori kaj konsoli. Sed iu instinkto en li retenis lin. Perdita! — li flustris mallaŭte kaj ekstaris.

— Ĝis revido, Marta! — Kvazaŭ sonĝante li iris malrapide el la loĝejo. Foje li havis impreson, kvazaŭ iu revokus lin. Sed ne, nur la plorado de Marta fariĝis iom pli akra.


Henriko venante de nokta deĵoro proksimiĝis rapidapaŝe al nova, impona konstruaĵo en la Kapstrato.

Ĝi estis unu el la multaj belaj domegoj kun helaj, homindaj loĝejoj laboristaj, kiujn la komunumo Vieno konstruadis sub la administrado de socialistoj. Ili agrable diferencas de ĉiuj privataj loĝdomoj por la simpla popolo interne kaj ekstere. Unuavide oni povas konstati pri ili, ke ili antaŭ ĉio ne estas konstruitaj en spirito de ekspluato. Ĉiu domo havas grandegan korton kun verdaĵo, arboj kaj ludejo por la infanoj. Ĉiun ejeton de tia konstruaĵo povas rekte eniri sunlumo. Multaj loĝejoj havas balkonojn somere ornamitajn per vegetaĵoj kaj floroj, en ĉiuj troviĝas akvokranoj, elektro- kaj gasinstalaĵoj kaj necesejoj modernaj. En multaj el tiuj konstruaĵegoj la loĝantaro disponas pri modernaj tolaĵlavejoj kun centra hejtado, lavmaŝinoj, sekigaj instalaĵoj kaj bone ekipitaj gladejoj. Kie tiuj pro manko de sufiĉa konstruloko ne ekzistas, tie oni trovas almenaŭ oportunajn, helajn lavejojn kaj sekigejojn. Kaj la luprezoj estas tre moderaj, kalkulitaj tiel ke ili sufiĉu nur por la administrado kaj konservado de ili; profiton la komunumo ne volas tiri el la luo kaj amortizado de la konstrukapitalo ne necesas, ĉar ĉi tiu ja estas kolektita per speciala imposto, kiun plejgrandparte pagas monhavantoj. Ne mirinde do, ke la sopiro de multaj, multaj laboristaj familioj en Vieno estas loĝi en tia komunuma konstruaĵo, kaj ke la familiaj vivoj en tiuj domoj malgraŭ la ĝenerala mizero estas multe pli agrablaj kaj malpli deprimitaj ol en la loĝkestegoj malriĉaj je lumo, spaco kaj vivnecesaj instalaĵoj.

Kiam Henriko kun siaj edzino kaj fileto transloĝiĝis el la loĝejo de la bogepatroj en ĉi tiun domon ili eksentis sin feliĉegaj. Kun fervoro ili aranĝis sian propran hejmon iom post iom meblante, ekipante kaj ornamante la novan, belan loĝejon, kiu konsistis el antaŭĉambreto, kuirejo kaj ĉambro sufiĉe granda. Kaj Henriko kaj Erna estis kreskintaj kaj edukitaj en malriĉo kaj rezignado, do ili estis facile kontentigeblaj kaj eĉ feliĉigeblaj. Ili havis modestan, sed regulan enspezon en la salajro de Henriko, ili kun ĝojo vidis kreski, plifortiĝi kaj plisaniĝi sian etulon, ili komprenis unu la alian bone kaj kunvivis en bela harmonio.

Nur du aferoj vere malheligis ilian feliĉon: La konstanta malsaneteco de Erna kaj la fatala stato en la familio Weber. Multon kostis la kuracado de Erna; Henriko volonte elspezis por ĝi kiom eble. Erna devis ofte reteni lin, ke li ne elspezu la lastajn groŝojn konsultante ĉiam denove alian kuraciston kaj aĉetante ĉiam pli kostajn medikamentojn. Krome Erna subtenis siajn gepatrojn laŭpove kaj donis al ili ĉion malhaveblan en plena interkonsento kun sia edzo. Kompreneblas do, ke ili malgraŭ sia plej simpla vivmaniero tute ne povis ŝpari iom, ja eĉ apenaŭ evitis ŝuldiĝon.

La lastaj sortobatoj en la familio Weber, la malsaniĝo kaj lamiĝo de ŝia patro, efikis tre malfavore al la farto de Erna. Plue la malbonega vetero de la lastaj tagoj tiom malbonigis ŝian pulmomalsanon, ke ŝi devis gardi la liton dum pluraj tagoj.

Tiam ŝia patrino kaj ŝiaj gefratoj alterne pasigis la tempon ĉe ŝi dum Henriko estis deĵoranta. Ili faris por ŝi la necesajn laborojn kaj vartis la malgrandan Henriĉjon, kiu estis ĉarma, buklohava, tre vigla knabeto kaj por kiu ŝajne eĉ Antono sentis grandan simpation. Ĉi tiu lastatempe estis ofta gasto ĉe sia fratino kaj ludadis tutajn horojn kun la malgranda babilemulo. Henriĉjo estis tiam ĉirkaŭ dujara. Liaj grandaj bluaj okuloj rigardis scivole la mondon, pretervidis nenion, dum lia buŝeto ofte eligis seriegon da demandoj. Li estis kontraste al siaj gepatroj tre moviĝema kaj per siaj viglado kaj amuza babilado li ĉiam sukcesis serenigi la malbonhumoran avinon same kiel la ofte ĉagrenitan onklon Antonon.

Henriko, forirante lastan vesperon al la fervoja stacio, lasis sian edzinon en duopo kun la fileto en la loĝejo. Sed nokte dum la tuta deĵoro li pensadis pri ili kaj riproĉis sin mem, ke li ne estis petinta iun el la geparencoj pasigi la nokton kun Erna en lia lito, kiu ja estis libera. La stato de la edzino al li tute ne plaĉis kaj se ĝi pli malboniĝus, ŝi estus senhelpa kun la infano. Kaj apenaŭ ke lia anstataŭonta kolego estis veninta, li forkuris hejmen.

Veninte al la nova konstruaĵo en la Kapstrato li preskaŭ nervoziĝis kaj trakuris la vastan kortegon pli rapide ol iam antaŭe. Nur kiam li jam estis en sia loĝejo kaj trovis ke laŭŝajne ĉio estis en ordo, li ekspiris trankviliĝante. La du gekaruloj dormis, kion la duobla regula spirado klare aŭdebla perfidis.

Henriko eklumigis poŝlanternon por momento: La etulo kuŝis kun membretoj kuntiritaj kaj ruĝaj vangetoj en la infanlito. Dolĉa bildo! Erna ĵus ekmalfermis siajn okulojn.

— Vi do jam venis? — ŝi diris mallaŭte.

— Jes, mi tre rapidis. Min suferigis malbonaj antaŭsentoj. Ĉu io okazis? Kiel vi fartas, karulino?

— Dankon, Henriko! Pli bone. Mi intencas jam foje iom ellitiĝi hodiaŭ.

— Pli bone, se vi ankoraŭ ŝparos viajn fortojn!

Li formetis sian mantelon kaj la provizpoŝon, kiun li ankoraŭ tenis en mano, kaj iris en la kuirejon por pretigi matenmanĝon. Sed lakto kaj pano malestis. Tial li devis iri por aĉeti ilin.

Ĝuste kiam li venis antaŭ la dompordegon, preteriraĉis grupeto da viroj ŝanceliĝante kaj kantaĉante. Meze de la ebriularo Henriko rimarkis sian bofraton Antonon.

Senhonta ulo! — Henriko pensis kolere, — li havas neniajn enspezojn, hejme regas mizero, sed li drinkas kaj pasigas noktojn en gastejoj kun tiaj friponoj! De kie li nur havas la necesan monon por tia amuziĝo? Kompatindaj bogepatroj!

Kiam Henriko revenis en la kuirejon kun la aĉetitaĵoj, li tuj preparis la matenkafon kaj portis porcion al sia edzino en la lito.

Vekiĝis ankaŭ la knabeto. La patro prenis lin el la lito, sidigis lin sur la »noktopoteton« kaj vestis lin. Kontraŭ la sidiĝo sur la poton la bubeto komence protestis estante ankoraŭ duondorma. Sed la patro kvietigis lin per karesaj vortoj, ĝis fine la etulo mem diris fiere:

— Heno ne pisi plankon, Heno pisi en poton. Heno estas blava, tle blava! — Li ne povis elparoli »r«. »Brava« oni nomis lin ĉiam, kiam li iel bonkondutis kaj li tre volonte aŭdis tian laŭdon kaj diris ĝin ankaŭ mem al si.

Poste la patro donis al li manĝaĵon, kulereton post kulereto, de tempo al tempo instigante lin ke li bone manĝu kaj persvadante lin ke li ankoraŭ ne povas manĝi tute senhelpe, ke li devas atendi ĝis li pligrandiĝos. Sed tiam la patro aĉetos al Henriĉjo belegan kulereton specialan por li, kondiĉe ke li nun brave manĝas.

Ĉion Henriko faris kun tiel memkompreneblaj lerteco kaj pacienco, ke kelkiu patrino estus povinta ion lerni de li.

Henriko ekhejtis la fornon kaj nur kiam estis sufiĉe varme en la ĉambro, li permesis al Erna ellitiĝi. Li ne lasis ŝin fari ian laboron. Ŝi ja protestis, sed ŝi eĉ ne povus labori. Ŝia vizaĝo estis ege pala kaj ŝi kapablis apenaŭ stari sur siaj piedoj. Sidante ĉe la forno ŝi ludis kun la infano.

Dume Henriko ordigis ĉion kaj purigis la uzitan vazaron. Li iris al komodo, eltiris keston kaj serĉis ion en ĝi. Subite li turniĝis al Erna kaj demandis:

— Erna, kie estas la mono? Hodiaŭ kelkaj aferoj estas pagendaj: La gaskasisto venos, la lasta ŝuldo por mia nova vestaĵo estas egaligota kaj al via patrino ni donu la monon por ŝia lupago.

— La mono devas esti ankoraŭ en la koverto tia, kia vi ĝin hieraŭ enmetis.

— Sed mi ne trovas la koverton.

Li ree serĉis. Erna altrenis sin. Kune ili elprenis ĉion el la tirkesto kaj remetis ĝin pecon post peco: Atestojn, kvitancojn, libretojn, fotojn, leterpaperojn ktp. Sed la koverto kun la mono ne troviĝis inter ili. Erna tre nervoziĝis.

— Ne ekscitiĝu, karulino, mi petas vin. — Henriko provis trankviligi ŝin, kvankam li mem estis ekscitita. — Memoru foje, ĉu vi eble ne elprenis ĝin!

— Ne, certe ne, Henriko! Mi nenion bezonis lastatempe el ĉi tiu kesto. Mi eĉ ankoraŭ ne elspezis la kelkajn ŝilingojn kiujn vi antaŭ kelkaj tagoj donis al mi.

Ili sisteme traserĉis la alian tirkeston, poste la tutan ŝranketon. Henriko rigardis en ĉiujn fakojn de la ŝrankoj kaj palpis ĉiun poŝon de siaj vestaĵoj. Fine li esploris ĉiujn angulojn de la ĉambro, pri kiuj oni povus nur supozeti, ke en ilin la koverto erarvenis. Sed ĉio vana: La koverto kaj kun ĝi la mono estis kaj restis malaperinta.

— Kiom ĝi estis? — Erna demandis fine tute elĉerpita de la ekscita serĉado.

— Nu, preskaŭ la tuta salajro de la monato: Pli ol ducent ŝilingoj.

Erna ekploris, kaj sub fluo de larmoj ŝi diris singulte:

— Henriko, mi havas teruran suspekton. Antono estis ĉi tie hieraŭ posttagmeze. Li iel manipuladis ĉe la ŝranketo, kiam vi ne troviĝis en la ĉambro. Mi ne multe atentis pri tio; Dio! kiu supozus ion tian!

La viro, tute konsternite, tuj pensis pri la ebriaj ulaĉoj, kiuj kun Antono matene preteriris la domon. Ha, nun estis klare, de kie li havis la monon por la nokta diboĉado! Tamen Henriko diris al sia edzino:

— Erna, ni ne konsideru tiel facilanime tian suspekton pri via frato! Eble la mono retroviĝos, kvankam mi ne povas imagi, kie ĝi ankoraŭ estus. Verdire mi ne agis sufiĉe zorge, metante la monon simple en la tirkeston.

— Ho, certe, — ŝi plorkriis — li ŝtelis ĝin, mia frato! Pri li mi kredas tion. Tiu maldankemulo!

Malgranda Henriĉjo, vidante ke lia panjo ploras, alkuris al ŝi kaj kunploris pro simpatio.

— Estu trankvila, mia kara! — Henriko diris konsole kaj karesis la larmomalsekajn vangojn de sia edzino. — La mono, kvankam por ni granda sumo, ne indas ke via saneco suferu pro ekscitiĝo. Ni prefere pripensu, kion ni nun faru!

— Kion vi volas fari, Henriko? — Ŝi demandis forviŝante la larmojn.

— Nu, antaŭ ĉio ni ne parolu al iu pri la afero! Fremda kompato ne rehavigus al ni la monon kaj se viaj gepatroj ekscius pri nia suspekto, tiam ili ankoraŭ pli ĉagreniĝus kaj zorgumus. Kaj vi scias, kiajn sekvojn tio povus havi por via patro. Ni devas limigi niajn elspezojn. Poste mi iros al mia direkcio kaj petos partan antaŭpagon de mia salajro venontmonata.

Erna ĝoje aprobis ĉi-ĉion. Ŝi metis brakon ĉirkaŭ la kolon de la viro kaj tiris lin al si, dum ŝia libera mano kaptis maneton de la infano, kiu insiste postulis, ke la patrino lin prenu sur brakon.

— Vi estas ĉiam mia bona, saĝa edzo. — Ŝia voĉo sonis dankeme kaj ame, — Ni certe tiel aranĝos la aferon, ke ni transvivu tiun perdon. Ĉu ne, Henriko?

— Certe, certe, Erna. Sed nun jam prenu nian malgrandan kriemulon. Li ja terure ĵaluzas.

Henriĉjo saltetadis kaj tiradis la patrinan manon kriegante:

— Panjo, Henon pleni, ne kisu paĉjon, vi estas mia panjo!


Kun neenviinda humoro, turmentate de nebuleca sento de angoro Antono sidaĉis sur remburita sidilo en malantaŭa angulo de »popolkafejo« malaltnivela. Lia supra korpoparto duonkuŝis sur la mallarĝa tableto, lia kapo estis apogita sur la maldekstra mano kaj la fingroj de lia dekstra tamburetis nervoze sur la tabloplato. Liaj okuloj senmove rigardadis tra la fenestro sur la mallarĝan, jam malhelan straton, sur kies malseka pavimo rebrilis la lumo de stratlanternoj kaj el fenestroj. Pluvo faladis dense kaj iufojaj ventoblovoj klakigis ĝin sur la fenestrovitron.

Nur malmultaj homoj troviĝis en la kafejo. Ie kaj tie sidis viroj legantaj gazetojn, en la transa angulo publikulino enuis atendante sian bubon, la prostituanton, kaj en la mezo de la salono kelkaj viroj ludis sur bilardo, malnova meblaĉo. Ne necesus rimarkigi, ke ĉiuj gastoj apartenis al la senhava homklaso.

Antono sidis tie jam kelkajn horojn. Sed nur la dua botelo de biero ĝi estis, kiu duonkonsumita staris antaŭ li. Ĉar ne por trinki li estis veninta ĉi tien, sed nur por iom retrovi sin mem, por retrankviliĝi kaj por klariĝi en sia menso.

Baldaŭ post kiam li estis eluzinta la bonan okazon kaj ŝtelinta la monon de sia bofrato Henriko, lin jam ektorturis konsciencaj riproĉegoj. Teruro kaptis lin, kiam li vidis, ke tiom granda sumo troviĝas en la koverto. Tio ja estas la tuta salajro de Henriko, per kiu la gefrata familio devus vivi monaton!

Sed kion fari? Penteme reporti ĝin? Tiukaze li devus redoni ĉion kaj aŭskulti hontigan moralpredikon, ĉar ĉu li ankoraŭ sukcesus remeti la monon senrimarke en la komodon, tio estus almenaŭ tre dubinda. Eble oni eĉ baldaŭ ekrimarkis la foreston de la koverto!

Antono do malatentis la admonon de sia konscienco. Kaj por dronigi la malagrablajn skrupulojn li iris en gastejon. Tie li renkontis »bonajn amikojn«, kiuj — apenaŭ rimarkinte ke li posedas monon — tenis lin firme en sia societo kaj trenis lin de biertrinkejo en kafejon kaj de tie ree en vinejon. Ĉe tia okazo vidis lin lia bofrato hieraŭ matene. Antono tiam ege ektimis kaj ŝtono falis de lia koro, kiam li estis preteririnta ĉe Henriko kaj ne estis alvokita de li.

La diboĉado daŭris du noktojn kaj tutan tagon, ĝis li fine en la lasta mateno forrifuĝis de siaj kunuloj post kruda interbatado kun ili. Post kelkhora ĉirkaŭvagado en la stratoj li estis tute sobriĝinta. Li manĝis tagmeze en simpla restoracio kaj venis fine en la kafejon.

La duonon de la ŝtelita mono li estis elspezinta en plej fia maniero. Sumon, kiu devus sufiĉi al tuta familio por vivi du-tri semajnojn, li estis kvazaŭ ĵetinta sur la straton aŭ pli ĝuste en la kasojn de gastejestroj kaj kafejestroj.

Longe li sidadis sur sia loko en la kafejo, dum en lia kapo krozis pezaj pensoj pri tio kion li faru kaj timigaj riproĉoj de la konscienco ĉirkaŭrampis senorde kaj dolore.

Kion li nun faru? Hejmen iri? Neeble! Liaj gepatroj certe jam scias pri la afero. Ke Henriko kaj la aliaj povis pensi nur pri li, kiel pri la ŝtelinto, estis por Antono memkompreneble. Sed la mono restinta estos baldaŭ elspezita. Kaj li ne havis kun si aliajn vestojn krom tiuj sur lia korpo.

Li devis do ion entrepreni! Sed nur kun penego li sukcesis kolekti kaj koncentri siajn pensojn al iu certa afero kaj kiom ajn li streĉis sian cerbon, li ne trovis vojon ireblan el tiu aĉa stato, en kiun li estis metinta sin per sia stulta fiago.

Ĝis nun li almenaŭ havis hejmon kaj manĝon ĉe siaj gepatroj. Nun li ne plu povas reiri al ili; li ne kuraĝas aperi antaŭ iliaj okuloj. Unuafoje en sia vivo li estas senhejma kaj baldaŭ li estos ankaŭ tute senhava. Ĉu li ne tamen reiru al sia fratino kaj diru: Jen, Erna, mi agis fie kaj malsaĝe. Reprenu la restintan monon kaj pardonu al mi! Mi iam kompensos la domaĝon. — Sed ne, jam tro malfrue! Certe jam ĉiuj, gepatroj kaj gefratoj, estis informitaj pri la afero. Li jam antaŭe ne estis tre ŝatata. Li scias ke li mem estis kulpa pri tio. Sed nun? Kiaj estus nun liaj interrilatoj kun la familianoj? Eble Henriko eĉ denuncis la ŝtelon ĉe la polico. Tiukaze oni serĉos kaj arestos lin. Ne verŝajne! Se oni supozas lin kiel ŝtelinton, oni certe nenion komunikis al fremduloj por eviti skandalon.

Sed kion li faru? Ĉu li ankoraŭ ĝuu la vivon ĝis la lastaj groŝoj estos elspezitaj kaj poste iru al la polico kaj denuncu sin mem? Sensencaĵo! Eĉ pri memmortigo pensis Antono momenton, sed li tuj forĵetis la ideon. Por mortaĉi estos ankoraŭ ĉiam tempo. Almozpeti? Fi! Prefere ŝteli kaj rabi!

— Pardonu, sinjoro! — Subite aŭdigis sin kelnero apud la fenestro. — Permesu, ke mi fermu la kurtenon!

Antono ektremis kiel iu, kiu estas kaptata farante malbonaĵon.

Tamen ŝtelado estos lia lasta ŝanco vivteni sin. Miloble malbenita mondo! Moralulo li ja neniam estis, sed krimulo faros lin nur la mizeraj cirkonstancoj.

Li pensas pri sia patro, kiu senhelpe sidadas sur seĝo dum tutaj tagoj. Antaŭ jaroj tiu estis ankoraŭ viro tiom fortika kaj sana! Lin Antono ĉiam sincere respektis. Kaj nun li estas ruino. Ruinigita de la mizeraj cirkonstancoj! Se oni ne estus ŝirinta lin tiel subite el lia laborvivo, se oni ne estus puŝinta lin en staton de zorgo kaj timo por sia familio kaj sia maljunaĝo minacataj de malsato kaj manko, la patro tre verŝajne restus sana kaj forta ĝis sia sepdeka vivjaro, kiel lia patro, la avo de Antono iam restis.

Amara estis al Antono la imago, ke liaj gepatroj lin malbenos, ke liaj gefratoj insultos pri li kiel pri la malhonora makulo de la familio, kaj ke eble... li eĉ kulpos pri la morto de la patro.

Sed al la diablo! Kiel dirite: Liaj familianoj ne povis helpi lin, do li devis iri siajn vojojn senkonsidere al iliaj interesoj.

— He, Antono! La diablo vin disŝiru en la aero! — Kun tiu bela saluto stariĝis viro ĉirkaŭ tridekjara antaŭ lia tablo. — Ke oni vin foje renkontas! Sed vi ja ŝajnas enui kaj malgaje mediti pri la senmorteco de la majskaraboj! Longe ni jam ne vidis nin. Ĉu vi ankoraŭ ricevas la subvencion? Ĉar ĉu vi ankoraŭ estas senlabora, tion mi tute ne demandas.

Antono komence absolute ne ĝojis pri la apero de la viro kaj li rektigis sin sur sia sidilo kun mieno malafabla. Sed baldaŭ la penso, ke li eble povos paroli kun iu pri sia situacio, ektuŝis lin agrable. La veninto, Kurt Lechner, estis iam lia laborkunulo, knabego ne malsaĝa, sed mallaborema. Lin ne facile ĝenis konscienco aŭ decosento, sed li ofte sciis konsilon, kie aliaj estis en embaraso. Antono do etendis al li sian manon kaj diris:

— Saluton, Kurt! Kion vi ĉiam faras? Mi mem estas en hunda situacio. Kion mi diras? en hunda? Ne, en mia situacio ankoraŭ neniu hundo troviĝis. Senlabora, sen subvencio, miaj patro kaj frato ankaŭ senlaboraj. Mi do devis foriri de hejme kaj nun mi estas ankaŭ senhejma. La diablo forportu ĉion!

— Nu, nu, — Lechner moketis, — viro ja ne estu tiel malĝoja kaj senespera kiel infano, kies patrino ĵus mortis. Sed kial vi devis foriri de hejme? Ja ne pro la nura komuna mizero?

— Konflikton mi havis — Antono respondis hezite.

— Malsaĝaĵo de vi en tiaj cirkonstancoj! Ĉu vi jam estis en senhejmulejo? De kiam vi forestas de via familio?

— Du tagojn. Ĝis nun mi vagadis tra la stratoj aŭ sidis en kafejoj. Ĉu vi opinias, ke ili akceptos min en senhejmulejo, se mi ne portas kun mi paperojn pri mia identeco?

— Apenaŭ. Vi devas havigi al vi paperojn, ĉu viajn, ĉu aliajn. Kredeble vi irigis kun vi iom da mono forlasante vian familion. Vi povus pagi por mi kafon kaj kelkajn cigaredojn; mi estas momente ege senmona. Sed mi intencas efektivigi planon, kiu liberigos min de financaj zorgoj por iom da tempo. Se vi estas prudenta kaj ne tro skrupula, vi povos partopreni kun duona profito.

Antono, antaŭe iomete ĉagrenita pro la desupra ekzamenado, reinteresite ekatentis.

— Kaj kio estus tio? Esperinde nenio tro danĝera?

— Tute ne. Nur iom da kuraĝo kaj lerto necesos. La risko estas malgranda. Sed antaŭ ol ni parolos pri tio pli detale, permesu ke mi mendu kafon. He, kelnero, kafon kun kukaĵo kaj kelkajn cigaredojn!

Lechner ĝue kaj silente trinkis kaj manĝis, kion la kelnero alportis. Poste li ekfumis cigaredon blovante graciajn ringojn aeren. Dume observis lin Antono esplore kaj cerbumis, kiamaniere li poste pagu sen montri al la alia, ke li ankoraŭ posedas sumeton da mono. Subite li ekstaris kaj iris en la necesejon. Tie li kaŝis la plej grandan parton de sia mono en pantalona poŝo lasante nur kelkajn ŝilingojn en la leda monujo. Reveninte al la tablo li diris:

— Nu, Kurt, ekparolu nun...!

La amiko ĉirkaŭrigardis esplore, alproksimigis sin pli al Antono kaj ekparolis per voĉo nelaŭta:

— Do, aŭskultu, Antono! Sed antaŭ ol mi informos vin, vi promesu al mi ke vi silentos pri la afero, se ĝi ne trovos vian konsenton. Perfidon, kiu kaŭzus al mi malagrablojn, mi neniam pardonus. Vi komprenas, ĉu ne?

— Timu nenion! — Antono faris trankviligan mangeston. — Mi ja ne estas lerneja bubo. Se via projekto ne plaĉos al mi, tiam mi simple nenion scios pri ĝi.

— Bone! — Daŭrigis la alia. — Sciu do, ke mi mem troviĝas en diabla kakaĵo, el kiu mi ĝis nun ne sukcesis liberiĝi. Nek laboron mi trovas nek aliamaniere mi povis akiri monon. Ĉie persekutis min terura malfeliĉo lastatempe, ĉu mi ludis, vetis aŭ elprovis miajn ŝancojn ĉe virino kaj pro ridinde bagatela ŝtelo mi pasigis du monatojn en arestejo. Tial mi nun deziras entrepreni ion pli grandan. Hazarde mi konatiĝis kun maljuna posedantino de tabakbutiko, al kiu mi iam-tiam faris servojn. Ŝia negoco floras kaj ŝi disponas pri bela peco da mono. Sed ŝi estas tre avara kaj timas konstante, ke ŝin vizitos ŝtelistoj aŭ rabistoj iun belan tagon. Pro tio ŝi portas sian trezoron ĉiam kun si. Komence mi volis provi mian feliĉon ĉe ŝia bela filino, kiu estas oficistino en poŝtejo. Dolĉa museto! mi diras al vi. Sed la fieraĉa prudulino absolute ne estis alirebla por mi. Sekve mi esploris ĉiujn aliajn eblojn proksimiĝi al la trezoro de la maljunulino kaj mi eltrovis, ke ŝi ĉiuvespere sidadas malantaŭ ŝlositaj pordo kaj feraj rulkurtenoj kalkulante kaj nombrante monerojn kaj monbiletojn. Kaj ĉe tio ŝi estas ofte tute sola! La knabino foriras preskaŭ ĉiun vesperon kaj ordinare ne revenas antaŭ la deka. Hodiaŭ estus ĝuste tia tago.

Lechner silentis tempeton kaj provis legi en la mienoj de Antono. Sed tiu ŝajnis indiferenta aŭ ankoraŭ senkomprena. Li ekrigardis la rakontanton demande kaj diris:

— Nu, kaj...?

Lechner ekfumis cigaredon kaj daŭrigis ankoraŭ pli mallaŭte ol antaŭe.

— Nia tasko estus nun jena: Ni observu ĉu kaj kien la knabino foriras. Poste ni reiru al la domo, en kiu la loĝejo kaj butiko de la maljunulino troviĝas, ni eniros en la domon kaj frapos al la loĝeja pordo. Poste vi klopodos sub taŭga preteksto penetri en la loĝejon. Tie vi tuj silentigu la maljunan virinon — kloroformon mi havas — poste mi venos. Nome mi devas en la komenco resti kaŝita, ĉar la virino konas mian fizionomion. Ni prenos rapide kion ni opinios valora kaj malaperos. Kompreneble ni evitu mortigi aŭ grave vundi la viktimon. Ĉefafero estos, ke ni ne estu vidataj de najbaroj kaj, ke la virino ne kriu. Vi devas surmeti vestaĵon poste kaŝotan kaj iom ŝanĝi la aspekton de via vizaĝo. Jen, mia projekto. Kion vi diras pri ĝi?

Antono dubeme gratis sian nukon. Poste li ekbruligis cigaredon kaj diris skuante sian kapon:

— Estas tre riske! Se ni estos kaptataj, ni ricevos pli ol jaron da karcero. Kaj se ni eĉ mortigos la maljunulinon, kio ja facile povos okazi!! Cetere mi ne scias, ĉu mi taŭgos por tia entrepreno. Ĝis nun mi neniam faris malhonestan aferon. — Antono nevole turnis sian rigardon malsupren ĉe tiuj vortoj.

— Nu, bone! — Diris Lechner kun moko. — Se vi timas kaj nenion riskas, tiam iru almozpeti de pordo al pordo! Kaj eĉ tiam vi riskos esti arestata. Sed pripensu iom mian proponon kaj se vi ne povos decidiĝi por ĝi, tiam gardu almenaŭ vian langon, ke vi neniam perfidu kion vi aŭdis.

— Paciencu iomete, Kurt! — Antono respondis konfuzite. — Kaj respondu al mi kelkajn demandojn!

Kaj Antono faris diversajn demandojn, aŭdigis tiun kaj alian dubojn pri la sukceso de unu aŭ alia detalo el la tuta projekto kaj fine diris konvinkite per la trafaj respondoj de Lechner pri la relativa facileco de la afero:

— Do estu en la nomo de l’ diablo! Mi vere neniam volis fari krimon, sed la cirkonstancoj kaj la homoj ja pelas onin al indiferentiĝo pri ĉio. Kiam ni ekagu?

— Se vi volas, tuj hodiaŭ vespere. Laŭ miaj observoj la posedantino de la tabakvendejo devas esti sola ĉi-vespere.

Antono pagis al kelnero ĉion, kion ili ambaŭ estis konsumintaj kaj foriris kun la kamarado, nur pene regante siajn ekscititajn nervojn. Li havis ĝenan senton kvazaŭ ĉiu homo devus rimarki, ke li estas faronta ion malbonan kaj li konfuze konsciis, ke li estas entreprenonta aferon, kiu por ĉiam fuŝos lian vivon kaj kiun li certe pripentos.

V.

Tik-tak, tik-tak. Kun enuiga, dormemiga reguleco tiktakis iom knare la malnova murhorloĝo, kiu cetere neniam montris precizan tempon.

Kaj kiom laŭte tiu tiktako hodiaŭ sonadis! Nu jes, ĝi ja estis la sola sono, kiun oni aŭdis jam de kelke da tempo en la loĝejo de familio Weber, se oni estis kutimiĝinta la krietojn kaj bruetojn malfortajn, kiuj de ie malproksime, de ie ekstere, iam kaj tiam enpenetris la ĉambron.

Patro Weber sidis apud la forno jam malvarmiĝanta kaj dediĉis sin tute al melankolia meditado. Ambaŭflanke de li du lambastonegoj estis apogitaj al la muro, pretaj servi al sia sinjoro, kiam li deziros ekstari kaj foriri. La pipo en la buŝo de la lamulo estingiĝis nerimarkate.

Lia koro estis plena de amaro kaj lia pensado dolore turniĝis jen ĉirkaŭ lia mizera stato, jen ĉirkaŭ la sorto de liaj familianoj, precipe de Antono. Tiu ĉi estis antaŭ kelkaj semajnoj malaperinta kaj neniu povis diri, kie li estas. Eble oni tion eĉ sciis, sed ne volis diri al li. Kaj li ja estis tute senhelpa, senpova, kelkiam li povus plori, tiom terure senpova li estas. Tiel li devas ĉion kredi kaj akcepti, kion oni bonvolas diri kaj doni al li. Eble Antono — malgraŭ lia kruda naturo la patro amis lin pleje inter siaj infanoj, ĉar li plej similis al la patro — do eble li faris malbonagon kaj sidas nun ie malantaŭ krado kaj ferpordo.

Anna sidis ĉe iu fenestro trikante ŝtrumpon. Ankaŭ ŝi estis intense okupata per malgajaj pensoj. Hodiaŭ ŝi estiĝas tridekdu-jara. Tiel oni maljuniĝas, ŝi rezonis, kaj oni havas nenion de la vivo, kio igus ĝin inda esti vivata. Erna estas pli feliĉa, ŝi havas hejmon, infanon kaj edzon kun daŭraj okupo kaj salajro, ŝi do havas iun kaj ion, kiujn ŝi povas ami, kaj rekompence ŝi rikoltas amon kaj ĝojon. Sed, ke nenio povas esti nur iom perfekta! Ŝi estas malsana kaj oni devas timi, ke ŝi ne plu vivos multajn jarojn. Anna mem ja ankaŭ ne estas tute sana kaj propran infanon ŝi havos neniam, se ŝi iam edziniĝos. Ĉu ŝi iam edziniĝos? Nu jes. Antaŭ kelkaj semajnoj ŝi konatiĝis kun ŝoforo, forta, agrable aspekta viro, kiun ŝi povus ami kaj kiu ŝajne plene enamiĝis je ŝi. Ŝia koro jam tremetis pro antaŭsento de malfrua amfeliĉo kaj ŝi jam revis pri edzeco, pri propra hejmo kaj pri diversaj belaj aferoj. Kaj ŝi jam bedaŭris, ke ŝi ne povos naski infanon. Kion diros pri tio la amato, ŝi pensis time. Kiam ŝi ne povis deziri infanojn, tiam ili venis kontraŭ ŝia volo. Sed — fatale, ke ĉiam kaj ĉie sin trudas tiu malhelpa, eĉ detrua »sed« — lastatempe ŝi sciiĝis ke tiu viro ofte trinkadas alkoholon ĝis ebriiĝo kaj en stato de ebrieco li estas duonbesto, brutulo. Kiam ŝi pri tio aŭdis, ŝi ege malĝojis kaj malespere volis rezigni pri la viro. Kaj ŝi tion ankaŭ diris al li. Sed li petegis ŝin, ke ŝi ne forlasu lin, ke ŝi ja estas lia bona anĝelo kaj li evitos la alkoholon, li dekutimiĝos de la malbenita kartludado kaj li fariĝos pro amo al ŝi tute alia homo ktp. Kaj nun Anna sidas tie ĉe la fenestro trikante kaj ŝia pensado pendolas inter timo kaj espero. Lasi la viron, por tio ŝi ne povis decidiĝi, ĉar ŝi estis certa, ke ŝi ne plu havos ŝancon edziniĝi, se ŝi preterlasos ĉi tiun. Aliaflanke ŝi pensis kun angoro pri la eblo vivi suferoplenan vivon kun brutala, nekorektebla drinkemulo.

Ĉe la tablo sidis Karlo legante. Verdire tio estis apenaŭ legado, ĉar Karlo jam dum pli ol duonhoro rigardis unu paĝon kaj ne sukcesis finlegi ĝin. Meze en alineo iu vorto vekis parencajn ideojn kaj liaj pensoj vagadis sencele. Versence ne tute sencele, ĉar ili pli malpli konscie kuradis ĉiam malantaŭ virina figuro, kiun Karlo image klopodis ie renkonti kaj kun kiu li reale kunveni tiom sopiras, sed ĝis nun ne kuraĝis.

Tiun dimanĉon, en kiu li foriris de Marta konvinkite, ke inter li kaj ŝia koro trudiĝis alia viro, Karlo kuradis ankoraŭ longan tempon tra la stratoj, ĝis li fine iom trankviliĝis. Lia sovaĝa doloro ekcedis al malespera rezignemo. Tiam li sentis teruran malplenon en sia animo kaj la vivo ŝajnis al li tiom sencela kaj netolerebla, ke li konsideris la ideon fini ĉion per sinmortigo. Ĉi tiu penso donis al li pli da konsolo ol io alia kaj longe li pripensis kvazaŭ ĝue la rimedojn kaj manieron de rifuĝo el la vivo. Kaj eble li estus efektiviginta sian malfeliĉan intencon, se ne lia maldecidema naturo estus kaŭzinta konstantan prokraston. Post kelkaj tagoj, dum kiuj li ĉiel evitis revidi la amatan virinon, li jam regajnis sian prudenton. Li ekkomparis sian sorton kun tiuj de la mizeraj senhejmuloj, kiuj venadis en la domkorteton por almozpeti kantante kaj muzikante, en nesufiĉaj vestoj ĉe frosto kaj aĉa vetero. Li observis la paciencan suferadon de sia patro kaj li ekrigardis kun admira kompato blindulojn kriplulojn kaj aliajn sortofrapitojn, kiuj tiel memkompreneble pluvivas, kvazaŭ ili ankoraŭ havus iajn bonŝancojn. Sed li mem ja havis ankoraŭ ŝancojn en la vivo! — li diris al si mem. Li estis ankoraŭ juna kaj sana, ĉiam la cirkonstancoj ne povis resti same malbonaj kaj kiu sciis, ĉu li ne pli malpli frue iel reakiros la amon de Marta. Li komencis dorloti en si la esperon, ke ŝi iam seniluziigite revenos al li, ke ŝi penteme ekkonos, ke tiu sinjoro Kerner estas trompanto, kiu malgraŭ siaj ŝajnaj bonkvalitoj estas malalte sub li.

Karlo fine komencis vagadi sur la stratoj esperante, ke li renkontos Martan, kaj kiam ajn li fakte ekvidis ŝin ie, li preteriris ŝin laŭeble en ioma distanco, ne rigardante al ŝi kaj atendante, ke ŝi alvokos lin. Se tio ne okazis — kaj ĝi vere neniam okazis, kontraŭe Marta ankaŭ ĉiufoje rigardis flanken kaj eĉ plirapidigis siajn paŝojn — tiam li denove tute melankoliiĝis kaj decidis estonte eviti la okazojn de renkontiĝo kun ŝi, ĝis la sopiro denove pelis lin al sama ludo. Tio kompreneble konsumis lin kaj liaj familianoj, rimarkante lian malsanan kaj malĝojan aspekton, demandis lin ofte, kio lin tiom premas, ĉu li estas malsana.

Tik-tak, tik-tak senlace faris la murhorloĝo. Por Karlo tio sonis iom aliel: for-for, for-for. Kaj en la monotona sonado Karlo perceptis iam senkompatan, sekan konstaton, iam trudan moketon kaj alian fojon bonvolan admonan instigon eble interpreteblan: Lasu la pasintan, perditan, rigardu antaŭen!

Lasi la pasinton, kiu estis tiom bela! Karlo pensis pri la unua tempo de la romantike sekretaj amrilatoj inter si kaj Marta, pri la unua bela ekskurso, kiun ili faris kune. Li repasigis en sia imago ĉiujn dolĉajn horojn travivitajn kun la amatino. Li remaĉis detale ĉiujn planojn por la estonteco, kiujn ili komune elpensis: Kiel ili intencis aranĝi sian hejmon, vojaĝi kaj migri por komune ĝui la belaĵojn de la naturo kaj, iam poste, eduki siajn infanojn. Ĉion ili intencis fari en plena interkonsento, ĉiujn ŝarĝojn de l’ vivo ili volis porti kune kaj ĉiun ĝojon dividi inter si, tiamaniere duobligi ĝin. Ilia edzeco devus esti ekzempla. Kaj ĉio ĉi restos nura iluzio neniam efektivigota!

Bruaj frapoj kontraŭ la loĝeja pordo kaj akra sonoretado subite ŝiris Annan kaj Karlon el iliaj meditadoj. Ankaŭ sinjoro Weber abrupte vekiĝis el la malpeza dormeto, kiu jam antaŭ kelka tempo estis ferminta liajn okulojn. Lia pipo falis el la buŝo kaj brue frapante la plankon disfalis en tri pecojn.

— Kio okazis? — Li demandis timigite kaj ankoraŭ ne tute maldorme.

— Venos iu, — Anna respondis iom maltrankvile, dum Karlo jam kuris tra la kuirejo al la loĝeja pordo por malfermi ĝin.

— Bonan tagon! — salutis du fremdaj sinjoroj samtempe kaj eniris senceremonie flankenŝovante Karlon tre embarasitan. — Ni ja estas ĉi tie ĉe familio Weber, — demandis unu el ili, — mi volis diri ĉe sinjoro Antono Weber?

— Jes, sinjoroj, mia patro sidas en la ĉambro, bonvolu pluiri!

Karlo rimarkis kun sento malagrabla la esplorajn rigardojn, kiujn ili ĉirkaŭvagigis. Veninte en la ĉambron unu el la fremduloj turnis sin al sinjoro Weber.

— Ni estas oficistoj de la kriminala polico, jen mia legitimilo. — Li tenis karton kun fotobildo dum momento sub la nazo de la tute ekscitita sinjoro Weber. — Ni devas antaŭ ĉio peti vin, ke vi respondu al ni kelkajn demandojn.

— Jes, sinjoroj, — la maljunulo preskaŭ balbutis, — bonvolu demandi! Anna, alportu seĝojn al la sinjoroj!

Anna kaj Karlo alportis la du seĝojn, kiuj krom tiu de ilia patro okupita troviĝis en la ĉambro. La detektivoj post ioma hezito eksidis, dum la gefratoj restis starantaj.

— Antaŭ ĉio, — komencis unu el la oficistoj, — diru al ni, kie via filo, Antono, troviĝas!

La maljuna Weber forte ektremis. Do ili serĉas lian filon! Kaj mil malbonaj supozoj trakuris lian cerbon.

— Tion mi efektive ne scias, estimataj sinjoroj. Li jam de antaŭ du aŭ tri semajnoj ne estis hejme.

— Kial do oni ne anoncis lian foriron al la polico? Vi certe scias, ke la definitiva foriro de persono el sia hejmo same kiel pli longa forresto de loĝanto el sia ordinara loĝejo devas esti anoncata al la polica registrejo.

— Ni ĉiam esperis, ke Antono revenos.

— Kial li entute forlasis vin?

— Ĉar... ĉar... mi mem ne scias tion precize. Ni ĉiuj estas senlaboraj, la mizero kreskas kaj tio kaŭzas iatempe malpaciĝon inter familianoj.

— Nu bone. Kaj ĉu vi nenion plu aŭdis pri via filo?

Ĉe tiuj vortoj ne nur la parolanta, sed ankaŭ la alia policisto, kiu ĝis tiam ŝajne seninterese aŭskultis, akre observis la mienojn de Weber kaj de ties gefiloj.

Senhezite venis la respondo: — Ne, sinjoroj, mi ne plu aŭdis pri li de kiam li foriris.

La detektivoj interŝanĝis mallongan rigardon kaj leviĝis.

— Ni ja kredas al vi, sinjoro, tamen ni devas plenumi malagrablan devon kaj traserĉi vian loĝejon, ĉu en ĝi nek via filo nek suspektindaj objektoj estas kaŝitaj. Jen la juĝista ordono pri la hejmtraserĉo!

Antaŭ la okuloj de Weber ekdancis literoj, kiuj disiĝis de paperfolio kaj konstante pligrandiĝis. Lia rigardo malheliĝis kaj kolektante ĉiujn siajn fortojn li demandis:

— Kion do... faris... mia filo?

Denove la du policanoj observis la tri personojn per esplora rigardo.

— Ĉu vi ne legis — unu respondis — pri la rabo, kiun du buboj faris en la tabakvendejo de Emma Kratky en Ottakring antaŭ ĉirkaŭ tri semajnoj kaj ĉe kiu la kompatinda viktimo, la maljuna posedantino, estis grave vundata, preskaŭ mortigata? Nu unu krimulon ni jam kaptis. Kaj li denuncas vian filon kiel kunkulpulon!

— Neeble! Mensogo! — Karlo kaj Anna ekkriis samtempe, dum ilia patro kun dolora ekĝemo kliniĝis antaŭen kaj, antaŭ ol iu povis antaŭvidi kaj malhelpi tion, falis peze sur la plankon.

Ĉiuj tuj kunhelpis levi sinjoron Weber, kiu malforte stertoris, kaj kuŝigi lin sur liton. Unu oficisto malfermis liajn vestojn, la alia havigis al si freŝan akvon kaj forsendis Karlon, ke li venigu kuraciston.

Anna ploregis kaj lamentis. Venis sinjorino Weber, kiu estis pasiginta la posttagmezon ĉe Erna. Anna tuj kuris renkonte al la patrino kaj informis ŝin plorkrie pri ĉio okazinta.

Tiam ankaŭ tiu eklamentis kaj ekinsultis pri Antono, kiu kulpis pri ĉi ĉio kaj pri kiu ŝi jam estis dirinta, ke li ankoraŭ malfeliĉigos la tutan familion, kaj pri la brutala polico, kiu eĉ ne indulgas malsanulon, al kiu ĉia ekscitiĝo malutilas.

Fine detektivo sukcesis iom silentigi la virinojn per ordona voĉo:

— Jen, sinjorino, zorgu prefere pri la sveninta malsanulo! Malsekigu de tempo al tempo liajn tempiojn kaj senvestigu lin tute! Baldaŭ venos kuracisto. Kaj vi, fraŭlino, bonvolu helpi al ni ĉe la plenumo de nia devo! Malfermu la ŝrankojn kaj kestojn.

Nur tre supraĵe la policaj oficistoj esploris la meblojn kaj angulojn de la loĝejo. Jam post kelkaj minutoj ili foriris kunprenante plurajn objektojn, kiuj apartenis al Antono, interalie kelkajn fotobildojn.


Marta Groner staris antaŭ murspegulo kaj preparis sin zorgeme por eliro. Ŝi estis surmetinta sian plej bonan vestaĵon, kiu estis farita laŭ la tiam nova modo, longa kaj havanta superfluajn faldaĵojn kaj pendaĵojn. Ŝiaj piedoj staris en novaj botoj, altaj kaj modernaj, sed malgraciaj. Tiajn ja de kelke da vintroj portadas la sinjorinoj, komence kredeble kiel ŝirmilojn kontraŭ neĝo kaj koto, sed nun eĉ ĉe plej seka, milda vintra vetero.

Ŝian kapeton kovris strangforma, laŭmoda ĉapelo kun ornama plumo. Ŝi ordigis bukletojn pendantajn ekster la ĉapelrandon kaj ridetis ankoraŭfoje, ŝajne tre kontente, al sia spegulbildo. Poste ŝi surmetis mantelon, kiu per sia ĝistibia longeco estigis strangan kontraston kun la multe pli longa jupo.

Sed ni ne kritiku la modon! Ĝi estis, estas kaj estos kaj kvankam multaj ĝin malaprobas, ili ja tamen pli malpli submetiĝas al ĝi.

La horloĝo batis la dekkvaran horon.

— Do, patrineto, — Marta diris al sia patrino, kiu en la kuirejo ĵus purigis la vazaron tagmeze uzitan, — mi nun foriros. Ne ekscitiĝu, se mi hodiaŭ vespere iom pli malfrue revenos ol kutime. Ni vizitos kinejon, ĉar mi volas vidi filmon, kiu laŭdire estas tre bela.

Sinjorino Groner responde nur ekĝemis.

La filino malgaje observis ŝin dum momento.

— Se vi enuos, panjo, ekfunkciigu la radiaparaton aŭ legu unu el la libroj, kiujn mi hieraŭ alportis! Pli bone estus, se ankaŭ vi iom forirus. Lastatempe vi sidas tro multe hejme. Ĉu mi eble tuj funkciigu la aparaton tiel ke ĝi aŭdigu muzikon el eksterlando? En Vieno oni jam ĉesis disaŭdigi.

— Ne, lasu, Marta! Mia kapo doloras kaj cetere mi jam eĉ ne ŝatas vidi la aparaton, ĉar ĝi memorigas min ĉiam pri la malfeliĉa Karlo. Li estas tiom bonega knabo; li ne meritis tiom da malfeliĉo. Kiel afliktite kaj timeme li kvazaŭ ŝteliras tra la domo. Kaj li tiom elkore amis vin kaj tiel multe li bonagis al ni!

Marta jam starante ĉe la pordo aŭskultis la vortojn de la patrino. Ŝia kapo kliniĝis.

— Mi ja ne povas helpi tion, ke mi alian pli ekamis ol lin. Kaj li ja forlasis min, ne mi lin. Cetere, ofte mi mem ne scias kion fari, tiom da sopiro ekkaptas min je li. Sed li ja evitas min. Kaj se vi ekkonus sinjoron Kerner, vi certe komprenus kaj aprobus mian preferon al li. Li estas tiel ĝentila, klera, agrable aspekta kaj energia, li havas postenon kaj...

— Ĉesu jam! — interrompis la patrino ŝian himnon — mi nenion volas aŭdi pri li kaj lin koni mi tute ne sentas deziron.

— Sed patrino! — La voĉo de Marta sonis iom kolere kaj obstine. — Vi mem foje riproĉis min, ke mi interrilatis kun Karlo anstataŭ kun alia viro, kiu ne estis tiel senhava.

— Tiam mi ne konis Karlon!

— Kaj nun vi ne konas sinjoron Kerner. Karlo ja estas malfeliĉa kaj senkulpa, tamen lia nomo nun estas makulita pro lia frato, kiu sidas en karcero kiel akuzito pri krimo.

— Fi, Marta! — Riproĉis la patrino, — hontu, tiel paroli! Nur malspritaj aŭ malicaj homoj konsideras iun malhonorita pro malbonago de lia familiano. Min turmentas tiel angoraj antaŭsentoj pri vi kaj miaj antaŭsentoj neniam trompis.

Marta estis kortuŝita.

— Patrineto, — ŝi diris, — ne turmentu vin mem kaj min! Mi ja amas vin, mia sola panjo, kaj mi dankeme scias, ke vi deziras nur mian feliĉiĝon. Sed vi iom miskomprenas la aferojn. Fartu bone, ĝis revido! — Ŝi iris al la patrino, kiu staris kliniĝinte super pelvo, kaj kisis ŝin sur vango. Poste ŝi tuj foriris, tiel ke la patrino ne plu havis eblon respondi.

Ĉagrena afero! Tiom bonhumora ŝi estis antaŭe, kiam ŝi vestis sin! La tutan tempon ŝi jam antaŭĝojis pri la hodiaŭa posttagmezo pasigota kune kun sinjoro Kerner kaj nun ĝuste antaŭ la renkontiĝo, ŝi estis en tia spirita stato, ke ŝi plej volonte sin kaŝus ie por plori.

Ho, kiom da amaraj horoj Marta travivis depost kiam ŝi koniĝis kun sinjoro Kerner! Kiom ajn ŝi klopodis, tamen ŝi ne sukcesis tute klariĝi koncerne sian korinklinon. Kiam ŝi memoris Karlon kaj la feliĉajn horojn travivitajn kun li, kiam ŝi pensis pri sia antaŭa tempo de mizero kaj suferado, en kiu Karlo estis konsolo kaj apogo por ŝi, kaj kiam ŝi imagis Karlon en ĉagreno kaj malĝojo, tiam ŝia koro ekdoloris kaj ŝi opiniis, ke la ombro de ŝia unua amanto kaj la travivitaĵoj kun li neniam permesos al ŝi feliĉiĝi kun alia viro. Ĉio povus esti alia, se Karlo troviĝus en pli bona situacio, se li havus certan perlaboron, tiel ke li povus pensi pri fondo de familio. Tiam li certe estus pli memkonscia, gaja kaj vira. Kial la aferoj estas tiel malbone, maljuste ordigitaj, ke tia juna homo, kia Karlo estas, tiel inteligenta kaj bonkora, ne rajtas labori? Kaj kial ĝuste homo, kiu jam senkulpe vivas la mizeran senlaborulan vivon, estas plie persekutata de malbonsorto? Estas kruela fakto, ke mizero naskas mizeron kaj malfeliĉo plian malfeliĉon. La senlaboreco ne nur trafis Karlon elfermante lin de ĉiaj vivĝuoj kaj malheligante lian estonton, sed ĝi certe kulpas ankaŭ pri tio, ke lia frato fariĝis krimulo kaj ke lia patro estiĝis lama.

La bruego, kun kiu tramvagonaro ekhaltis antaŭ Marta, skuis ŝin el la malgaja rezonado. Nur nun ŝi konscie eksentis la pikan malvarmon, kiu regis spite la sunbrilon. Sed la suno ja brilis tre malproksime, malalte super la sudokcidenta horizonto kaj decembre frosta vento blovis iam kaj tiam tra la stratoj.

Marta rigardis sian horloĝeton kaj vidis, ke jam nur kelkaj minutoj mankis ĝis la dekkvina. Kaj je la dekkvina ŝi devus alveni sur la rendevuloko laŭ la interkonsento kun kolego Kerner. Sed tiom longe ja ne venis tramo! Malagrable estas malfruiĝi, se oni scias, ke la alia atendas en la malvarmo. Nu, jes, ŝi diros ian kredindan elturniĝon. Sed ŝi klopodu nun reakiri pli gajan humoron, aliel ŝi ja fuŝus la tutan posttagmezon per sia deprimiteco.

Ŝi perforte direktis siajn pensojn al la renkontiĝo kun sinjoro Kerner. Estas la unuan fojon, ke ŝi sekvas lian inviton pasigi kun li tutan dimanĉan posttagmezon kaj vespere viziti kun li kinejon. Ja multajn sabatojn ŝi jam estis kun li, sed ĉiam nur kelkajn horojn. Kaj ŝi iris al li ĉiam nur por lerni, kvankam ili ofte diversmaniere amuzis sin per ludo en kafejo aŭ per promenoj en la ĝardenoj de Schönbrunn aŭ inter la standoj, butikoj kaj karuseloj de Prater. Sed hodiaŭ ŝi iras al Kerner tute sen preteksto.

Ŝiaj rilatoj kun Karlo estas ja tute disŝiritaj. Kiam li laste iris de ŝi, ŝi atendis ke li baldaŭ revenos. Ŝi atendis semajnon post semajno, ke li iun tagon returnos sin al ŝi persone aŭ perletere. Kelkfoje Marta deziregis tion, sed ofte ŝi vespere konstatis — precipe post paso de tempo —, ke ree tago pasis sen ke Karlo donis signon pri tio, ke li ankoraŭ pretendas ŝin. Do, li rezignis pri mi, — ŝi pensis, komence kun ofendita fiero, poste kun iom spita kontento. Marta neniam ekpensis, ke ŝi mem povus kaj devus fari renkontajn paŝojn al li, ke li ja kun sanganta koro opiniis ŝin perdita por si, kaj ke ŝi mem certagrade malebligis realproksimiĝon de Karlo, klopodante eviti eĉ hazardan renkontiĝon kun li. Strange frapis ŝin iufoje nur la konsciiĝo, ke ŝi kapablis tiel trankvile pensi pri li kaj pri la kune travivitaj tempoj. Ĉu ŝi povis tiom erari, kiam ŝi opiniis ke ŝi lin amegas?

Kiam Marta elvagoniĝis, tuj aperis Kerner antaŭ ŝi kaj proponis al ŝi sian brakon. Li estis elegante vestita viro, ĉirkaŭ tridekkvar-jara, je kapalteco pli granda ol Marta. Lia senhara vizaĝo montris mirindan proporciecon de la unuopaj partoj, la trajtoj perfidis animtrankvilecon kaj certan sinregon, sed impresis iom velkinte, konsumite, la malhelaj okuloj kutimis rigardi firme, kun konstanta komprena-indulga rideto. Liaj ankaŭ malhelaj haroj estis glate flankenkombitaj.

— Vi do tamen venis, kara fraŭlino! — li diris gaje dum li kondukis ŝin tra la vigla strata trafiko sur la Muzeo-placo. — Mi jam timis, ke vi ial ne povos plenumi vian promeson.

— Pardonu min, — Marta rediris ekskuze, — se mi atendigis vin tro longe! Mia patrino estas iom malsana, tial mi devis ankoraŭ aranĝi diversajn aferojn, antaŭ ol mi povis foriri de hejme.

— Tute ne necesas, ke vi senkulpigu vin fraŭlino! Virinoj ja havas la privilegion malfruiĝi. Kaj mi estimas vian filinan zorgemon.

Babilante ĝentile kaj sprite kaj tiel gajigante ŝin li kondukis Martan tra la Vastastrato en la direkto al la urbencentro kaj fine en domon. Kiam ili estis en la dua etaĝo, Kerner subite ekhaltis kaj diris:

— Ho, mi ja tute forgesis pri tio: Miaj gepatroj hodiaŭ ne estas hejme, sekve ni estas solaj en la loĝejo. Kaj mi plene komprenus, ŝatata fraŭlino Marta, se vi rifuzus kun mi pli malpli fremda viro, duope restadi en fermita ejo. Tiukaze mi petas vian pardonon kaj kondukas vin en kafejon aŭ aliloken laŭ via plaĉo. Sed se vi tiom konfidus al mi, ke vi venus kun mi en la loĝejon, tiam ni povus laŭplaĉe muziki, kanti kaj distri nin, ĝisvespere, kiam ni ja iros al kinejo. Mi estos plene kavalira kaj la klaĉema mondo nenion ekscios pri nia duopa kunesto ĉi tie.

Marta embarasite meditis momenton. Se li estus nenion dirinta, eble ŝi ne multe cerbumus pri deco kaj nedeco de tia kunesto kun viro en fermita ejo. Ŝi jam amas lin kaj laŭ certaj signoj ankaŭ li ŝin, pli malpli frue ja venos reciproka amkonfeso, kial do ne estadi kune kie ajn? Sed liaj vortoj ekpensigis ŝin. Ĉu do la afero ĝenerale estas taksata kiel nedeca? Sekve ŝi eble perdus iom de lia estimo, se ŝi facile konsentus lian kvazaŭproponon. Sed liaj vortoj ja sonis tiom sincere kaj trankvile kaj lia rigardo direktita al ŝi estas tiel simple demanda!

— Mi plene konfidas al vi. — Marta post mallonga hezito respondis.

— Multan dankon, fraŭlino Marta!

Kerner malŝlosis loĝejan pordon kaj kondukis ŝin tra antaŭĉambreto en akceptoĉambron, kiu same povus esti kaj verŝajne ankaŭ estis manĝoĉambro.

Tie li petis ŝin demeti mantelon kaj ĉapelon kaj trarigardi la gazetojn kaj revuojn, kiuj kuŝas sur granda tablo en la mezo de la saloneto. Dume li ekhejtos la gasfornon, ĉar ja por sidadi tie estus tro malvarme, kaj pretigos teon en la kuirejo.

Nur nun Marta eksentis iom da maltrankvilo en si kaj ia necerta timo tremetigis ŝin. Aŭ ĉu tio nur estis la malvarmo? Ŝi trafoliumis kelkajn kajerojn, sed ŝi apenaŭ klare vidis la ilustraĵojn en ili. Ŝi memoris sian patrinon — kion tiu nun faras? — kaj ŝiajn lastajn vortojn. Ŝi pli kaj pli nervoziĝis kaj sentis, ke ŝi tamen iel agas malĝuste kaj faras ion malpermesitan kaj eble malfeliĉokaŭzan.

Ŝi do ĝojis, kiam fine revenis Kerner kun teo vaporanta kaj diversaj bakaĵoj. Liaj paroloj jen ŝerce spritaj jen serioze interesaj rapide forigis ŝiajn malagrablajn sentojn kaj meditojn.

Ili trinkis teon, frandis sukeraĵojn kaj babiladis pri okazintaĵoj en la oficejo, pri la vetero, kiu Kerner kiel vintrosportulon tute ne kontentigis, ĉar oni havis nek glacion nek neĝon, pri literaturo — Marta estis jam leginta multajn librojn, sed kiom Kerner sciis pri nova kaj malnova literaturoj, tio simple mirigis ŝin — kaj fine pri la muziko.

— Ĉu vi scias danci, fraŭlino? — li demandis ŝin.

— Ne, sed mi ankaŭ neniam sopiris al dancado ĝis nun.

— Ankaŭ mi ne estas pasia dancemulo, kvankam oni jam faris komplimentojn al mi pri mia laŭdire bona dancado. Tamen mi opinias, ke homo devas scipovi kaj partopreni kiom ajn eble, tial mi rekomendas al vi: lernu danci, ĉu vi poste emos danci aŭ ne!

— Bedaŭrinde mi ne havas okazon.

— Okazoj ekzistas multaj. Se vi deziras, mi mem kondukos vin kelkfoje en danclernejon kaj al balo.

— Vi estas tro komplezema! — Marta diris ĝoje kaj Kerner opiniis elaŭdi iom da koketeco el ŝiaj vortoj. — Vi instruas al mi sindone la anglan lingvon, vi volas doni al mi muzikajn lecionojn kaj vi helpas min, malsaĝan knabinon, estiĝi ĉiurilate klera kaj sperta, same en la negocejo kiel private. Kiamaniere mi danku vin por via senegoisma penado pro mi?

— Ho, mi absolute ne estas tia malegoisto, kia vi opinias min! — Ridetante li balancis la kapon. Kaj serioziĝante li daŭrigis: — Ĉiujn servojn cetere bagatelajn mi faras volonte, ĉar mi ŝatas vin, Marta. Mi ekŝatis vin ekde la unua momento, en kiu mi ekkonis vin, pli ol ĉiun virinon ĝis nun viditan. Kaj mi ne nur ŝatas vin, sed mi simple amas vin, kara fraŭlino, tiom kiom viro nur povas ami virinon.

Li diris tion trankvile kaj simple sen ia afekto, sed kun nekutima korvarmo en sia voĉo. Unuamomente la vortoj iom surprizis kaj embarasis Martan, — tia ŝi ne imagis amkonfeson, — sed poste trafluis ŝin dolĉa, menskonfuza sento kaj ŝi mallevis la kapon kun ruĝiĝantaj vangoj.

— Ĉu vi ankaŭ ŝatas, iomete amas min, Marta? Ĉu mi trompiĝis opiniante, ke ankaŭ mi ne restis tute indiferenta al vi, ke miaj sentoj por vi trovis eĥon en via koro?

Lia voĉo sonis malpli laŭ demando ol laŭ peto.

En Marta ekestis impulso ĵeti sin al lia kolo kaj ekplori, sed ŝi instinkte ekregis sin kaj kvazaŭ elspiris mallaŭte: — Ne, vi ne trompiĝis, Arturo! Mi amas vin.

Li tiris ŝin al si, kisis ŝian buŝeton kaj karesis ŝian vangojn. Tiel ili sidadis en silenta ĉirkaŭbrakumo. En la brusto de Marta luktis plej diversaj sentoj. Ŝi premis sin al la viro kvazaŭ serĉante ŝirmon kontraŭ ombro persekutanta kaj kontraŭ konsciencaj riproĉoj.

Subite Kerner liberigis sin delikate kaj ekstaris. Li faris lumon, ĉar jam estis tre malhele, iris al ŝranko kaj revenis al Marta kun citro, bela, ornamita instrumento, kiun li proponis al ŝi.

— Jen, bonvolu akcepti ĝin kiel rememoraĵon pri la unua tempo de nia amo! Mi instruos vin, kiamaniere oni ludas per ĝi.

Marta ĝojegis kaj tuj petis pri la unua leciono. Tiel ili pasigis longan tempon per elementaj ekzercadoj en la citroludo. Marta montriĝis lerta lernantino kaj Kerner kun pacienco kaj plezuro klarigis, montris, kritikis, se necesis, ĝentile kaj laŭdis kuraĝige. Poste li kantis kelkajn kantojn kaj ludis per la fortepiano, kiu staris en angulo de la ĉambro.

Jam estis malfrua vespero, kiam ili fine foriris el la loĝejo por viziti kinejon.

Kvazaŭ en dolĉa sonĝo Marta iradis brak’ en brako kun la viro. Ŝi apenaŭ sentis la mordetantan malvarmon kaj ne vidis la stelojn sur la ĉielo nek la multajn homojn rapidantajn sur la trotuaroj. Kun plezuro ŝi duonaŭskultis la flatajn kaj karesajn vortojn de la viro, kiun ŝi tiom alte taksis kaj admiris kaj revante ŝi pentris al si agrablan kaj sekuritan estonton ĉe lia flanko.

Subite ŝi malkvietiĝis. Ŝi ekrigardis ĉirkaŭen kaj forta tremeto vibris tra ŝia korpo, kiam ŝi ekrimarkis Karlon starantan ĉe tramhaltejo. Li fikse observis ŝin kaj salutis per facila kapmovo kaj malgaja rideto.

— Kion vi havas, karulino? — Kerner demandis rimarkante ŝian subitan maltrankvilon.

— Nenion, Arturo, — Marta respondis kaj penis subpremi sian ekscitiĝon, — mi nur frostotremas.

— Nu, ni tuj venos en varman ejon. Jen ĉe la stratangulo troviĝas la kinejo.

La bona humoro kaj la sento de feliĉeco ĉe Marta estis malaperintaj. Ŝi estis, malgraŭ energia penado retrankviliĝi, ege distrita kaj nervoza dum la tempo de atendado, same kiel dum la tuta filmprezentado mem.

— Vi kredeble malvarmumis, Marta, — diris Kerner, kiam ili forlasis la kinejon, — ĉar ni kuris el la tro hejtita loĝejo en la malvarman vesperon. Esperinde malgrava afero! Mi veturigos vin hejmen per aŭto.

Kaj li alvokis ŝoforon de aŭtomobilo, ke li veturigu ilin al Tur-strato numero 4.


— Ho ĉielo, ĉielo! Mia kara, kara patro! Tiel subite vi do forlasis nin por ĉiam kaj mi jam tiel longe ne povis vidi vin! Kial mi ne kuris al vi en la lastaj tagoj? Kial mi obeis la admonojn atenti pri mia eta malsano kaj restadis trankvile hejme, dum vin la kruela morto forrabis de mi por ĉiam? Mia kara, bona patro!

Per malespere plenda voĉo Erna vekriis tiujn vortojn plurfoje interrompate de impeta singulto, kiu skuis ŝin. Ŝi interplektis la manojn, premis ilin al sia doloranta kapo kaj prezentiĝis kiel vivanta bildo de l’ doloro.

Malantaŭ la seĝo, sur kiu ŝi sidis, staris ŝia edzo Henriko kun malsekaj okuloj. Sur brako li tenis la fileton, kiu timigite kriis kaj postulis, ke la patrino lin prenu.

Sur sofo sidkaŭris Karlo. Per okuloj ruĝiĝintaj li rigardis senvide antaŭ sin, lia vizaĝo kun la duone malfermita buŝo ŝajnis sufere rigidiĝinta kaj lia brusto leviĝis kaj malleviĝis en malfacila spirado. Li estis ĉi tien veninta por alporti la funebran sciigon pri la morto de sia patro. Liaj larmoj estis elĉerpitaj por la momento, same kiel la pensoj en lia cerbo.

Tro multe li estis suferinta lastatempe. Ne sufiĉe, ke lin premadis la senlaboreco jam tiom longe, ke oni ĉesis doni al li la senlaborulan subvencion ekde la lasta semajno, ke li ofte malsatis kaj devis vidi patrinon kaj fratinon malsati, ĉar preskaŭ ĉiujn enspezojn — kaj tiuj jam konsistis nur el malgranda maljunula pensio, kiun la patro ricevis kaj el la donacoj de Erna — forglutis la kuracado de la patro, kaj ne sufiĉe, ke li devis propraokule vidi kiel la amata virino kun feliĉa vizaĝesprimo promenis brak’ en brako kun lia rivalo al amuzoj, la kruela sorto devigis lin trinki ankoraŭ pli el la pokalo de sufero. En la lastaj tagoj raportis la gazetoj pri la aresto de lia frato pro malhonora krimo kaj dum tagoj citadis lian familian nomon fifamige per dikaj literoj. Kaj lastmatene Karlo perdis sian patron, kies vunditan, amaroplenan koron nova apopleksio haltigis por ĉiam.

La unua sovaĝa doloro de Erna cedis al pli trankvila kaj konscia sufero. Ŝi ne plendegis plu per laŭta kriado, sed ŝiaj larmoj fluadis torente. Henriko iam kaj tiam ekprovis konsoli ŝin. La fileto plorante premegis sin al la patrino. Subite ŝi leviĝis kaj ekprenis Henriĉjon.

— Kara knabeto, — ŝi diris, — nun vi ne pluhavos avon, kiu karesos vin kaj ŝercos kun vi! Venu kun mi, ni rigardu ankoraŭfoje lian karan vizaĝon!

Nur post multaj klopodoj Henriko sukcesis persvadi ŝin, ke ŝi ĉi-foje iru sen la infano, por ke li ne estu denove atestanto de dolorscenoj.

Dumvoje Karlo rakontis al la fratino, ke matene la patrino subite vekis lin kaj Annan per la krio: Rapide, rapide, kuru kaj venigu kuraciston! La patro mortas. Sed la kuracisto, kiun li mem tuj venigis, povis jam nur konstati la morton de la patro. La patrino en sia doloro kaj malespero volis salti el la fenestro kun la intenco sin mortigi. Nur pene oni povis reteni ŝin de tio. Kelkan tempon oni ne devos lasi ŝin sen gardo.

— Estos plej bone, — Erna opiniis, — se la patrino forlasos la loĝejon, en kiu ja ĉio memorigados ŝin pri la patro, kaj ekloĝos ĉe ni. Henriko volonte konsentos. Li mem deziras, ke ĉiam iu estu ĉe mi dum li deĵoras.

Karlo aprobe kapjesis.

— Sed kion faros vi kaj Anna? — Erna demandis post tempeto.

Karlo levetis la ŝultrojn.

— Anna eble edziniĝos. Kaj mi... mi ne scias, kion mi faru. Probable mi formigros.

— Formigri? Kien? — Malkonsente la fratino skuis la kapon. — Ne, Karlo, tion ne faru! Por vi ni havos ĉiam iom da manĝaĵo. Se ni vivos tre modeste, ni ĉiuj povos vivi. Kaj ankaŭ Anna ne forlasos vin. Vi povos resti en la gepatra loĝejo; vi havas rajton pri ĝi same kiel Anna. Kaj fine vi eble trovos ian laboron.

— Ne, ne, Erna! Mi ne volas esti ŝarĝo por vi. Prefere mi formigros por serĉi laboron ie. Manĝaĵon mi almozpetos de kamparanoj. Ie kaj tie ili eble havos okupon por mi.

— Sed kion diros Marta pri tio?

— Ha, ha, Marta? — Karlo ridetis perforte. — Ŝin tio neniel interesos. Ŝi estas trovinta viron pli taŭgan.

— Ĉu serioze do? Foje vi ja diris ion pri malpaciĝo inter vi kaj ŝi, sed mi ne opiniis tion grava. Mi nur miris jam, ke vi en la lasta tempo preskaŭ ĉiudimanĉe estis renkontebla hejme kaj ke vi neniam kondukis ŝin al ni, kiel vi pli frue iam-tiam faris. Ĉu vi ankoraŭ amas la knabinon?

Karlo ne respondis, ĉar lia gorĝo kunpremiĝis kaj li batalis kontraŭ ekploremo. Erna ekĝemis kaj diris kompate:

— Kompatindulo, vi perdis multon: laboron, amatinon kaj patron!

VI.

Monatoj pasis kaj kun ili la vintro.

Ĝi estis, kiel ĝenerale la vintroj en la krizofrapita kapitalisma mondo, terura tempo de suferado por miloj kaj miloj da senkulpaj viktimoj de nia malbenita ekonomia kaj socia sistemo. La senlaboreco atingis neaŭditan gradon. Malvarmo, malsato kaj malhelo pli ol iam regis en la loĝejoj de la mizeruloj, se ili entute ankoraŭ havis loĝejojn. Ĉie de matene ĝis vespere homoj frostotremantaj, kun malplenaj stomakoj, frapadis la pordojn almozpetante, precipe en la kvartaloj, en kiuj mem malriĉuloj vivas, ĉar en tiuj de la riĉuloj tre ofte eĉ ne malfermiĝas pordo al tia frapanto.

Ĉiufoje, kiam vespere iomete ekneĝis, staradis longaj serpentoj da laboremuloj antaŭ la dungejoj por neĝforigantoj. Multaj el ili, malsataj kaj nesufiĉe vestitaj, devis post kelkhora starado en ventohurlo kaj neĝkirlo foriri aŭ esti forportataj. Kaj poste en la frua, ofte eĉ en la malfrua mateno, kiam oni komencis dungi neĝlaboristojn, okazis kortuŝaj interbataloj pro kelkhora laboro malbone pagata. Kiu foje vidis ĉi tion kaj kiel la centoj, kiuj ne estis tiom feliĉaj ricevi ŝovelilon, sin fortrenis kun malĝoje klinitaj kapoj, iuj eĉ plorante, tiu ne plu kuraĝos paroli pri mallaboremo de senlaboruloj.

Ankaŭ Karlo Weber neniam preterlasis tian okazon perlabori kelkajn ŝilingojn per forigado de la neĝo el la stratoj. Sed bedaŭrinde nur tre malofte li havis bonŝancon post longa, turmenta atendostaro esti dungata.

Li elprovis sian feliĉon ankaŭ laŭ diversaj aliaj manieroj por akiri iom da mono. Li serĉis hejmlaborojn kaj iufoje li sukcesis ricevi sakon da nuksoj, kiujn li por sukeraĵisto senŝeligis en plurtaga laboro. Alian fojon komercisto donis al li la komision skribi kelkmil adresojn; tiu peniga laboro ankaŭ havigis al li etan enspezon. Fine li agentadis por negocistoj kaj irante de pordo al pordo li rekomendis, sed nur malofte vendis iliajn artiklojn. Ĉi tiu okupo estis la plej malagrabla: Tutajn tagojn li devis kuradi supren kaj malsupren sur ŝtuparoj, ĝis li sukcesis vendi etan kvanton, por kiu li poste ofte eĉ ne ricevis la promesitan procentaĵon, ĉar la aĉetintoj prokrastis la pagon de la konsentitaj prezoj. Kelkiun vesperon, kiam Karlo venis hejmen de tia kolportado, lacigite, frostotremante kaj seniluziigite, li firme decidis ne plu fari ĝin, okazu kio ajn. Sed kiam li poste ree pripensis, kiel li vivaĉis nure je graco kaj kosto de siaj parencoj kaj kiel pene tiuj mem luktas kontraŭ la mizero, tiam li denove ekiris por elprovi sian ŝancon per aliaj artikloj.

Kiam do printempo proksimiĝis, Karlo pli kaj pli konsideris la intencon formigri de hejme, rifuĝi el tiuj premegaj cirkonstancoj, en kiuj li vivis, egale kien. Vere, kelkfoje li konsciiĝis pri tio, ke certagrade estas hontinde tiel rifuĝi kaj postlasi sian patrinon kaj la aliajn senkonsolaj, eĉ en novaj zorgoj, kiujn li mem kaŭzos al ili per foriro en la necerton. Sed li simple jam ne sentis en si la forton por longe elteni tian vivon kaj krome observi la suferojn de siaj karuloj.

Lia patrino post la morto de sia edzo eksterordinare silentiĝis. Ŝi sentis, kvazaŭ parto de ŝi mem jam estus entombigita, kaj ŝi ŝajnis al si mem tiom superflua kaj nur ŝarĝo por la aliaj, kvankam Erna kaj Henriko, ĉe kiuj ŝi post la vidviniĝo ekloĝis, faris ĉion eblan por konsoli ŝin kaj agrabligi al ŝi la restadon. Ofte ŝi sidadis horojn en obtuza meditado, kun malserena vizaĝesprimo, tiel ke la malgranda Henriĉjo komencis ŝin timi kaj ne volis proksimiĝi al ŝi, eĉ kiam ŝi vokis lin.

Anna, kun kiu Karlo restis duope en la gepatra loĝejo, prenis al si sian ŝoforon sen multe demandi, ĉu Karlo al tio konsentas aŭ ne. Sed tiu, spite al siaj promesoj ke li pro amo al Anna ĉesos drinki, pli kaj pli ofte venis hejmen plenebria. Tiam okazis disputoj kaj malbelaj scenoj, ĉe kiuj Karlo nemalofte devis esti kontraŭvola kaj naŭzita atestanto.

Pro ia malica hazardo Karlo ankoraŭ kelkfoje renkontis Martan, kvankam li jam vere evitis tion. Ŝi kutime aspektis tre gaja kaj rava kiel ĵus ekflorinta rozo, pli bela ol li iam estis vidinta ŝin antaŭe. Precipe kiam ŝi promenis brak’ en brako kun sinjoro Kerner, ŝi ŝajnis esti en brila humoro kaj ridis kaj ŝercis. Post ĉiu tia renkonto Karlo pasigis malbonan nokton.

Post kelkaj semajnoj estis okazonta la proceso de Antono kaj ties kunkulpulo pro la rabatako al la tabakvendistino. Tio estos ekscita kaj doloriga afero, precipe por patrino Weber, Erna kaj Henriko, kiuj estis invititaj al la juĝado kiel atestontoj.

Laŭ ricevitaj informoj Antono, kiu troviĝis en esplora malliberejo, estis tute rompita. Li konfesis ne nur sian krimon, sed ankaŭ sian ŝtelon de mono en la loĝejo de Erna per paroloj de profunda pento. Li petis la esploran juĝiston, ke li transdonu al liaj familianoj la peton pri pardono.

Karlo ege deziris iel malaperi antaŭ la fatala tago, en kiu komenciĝos la proceso. Li ne sentis sin sufiĉe forta por kunvivi la ekscitiĝon, ploremon kaj honton, kiuj tiam regos ĉe la liaj.


Ĉe la agentado Karlo iam konatiĝis kun junulo, Maks Geller, kiu plenumis la saman mizeran profesion kaj en kiu li trovis bonan amikon. Baldaŭ ili iris komune fari siajn negocojn, unu kuraĝigis kaj gajigis la alian kaj ekde tiam ili eĉ havis pli bonajn sukcesojn. Ili frate dividis la gajnojn kaj konsolis sin reciproke, kiam ili foje vespere devis konstati, ke ili estis vane kurintaj tutan tagon.

Sed la konjunkturo de tiu de-pord-al-porda negocado estiĝis pli kaj pli malbona. Tial Karlo foje parolis al Maks pri sia intenco formigri kaj en la malproksimo serĉi la feliĉon. Maks tuj entuziasmiĝis por la ideo kaj proponis al la amiko, ke ili kune faru veran mondvojaĝon. Li diris, ke li antaŭ nelonge vidis du mondvojaĝulojn, kiuj aspektis tre bonfartaj kaj rakontis interese pri romantikaj travivaĵoj en diversaj landoj. Por tio oni devus havigi al si pasportojn internaciajn, bildojn, kiujn oni povas vendi dum la migrado kun granda profito kaj diversajn aliajn ekipaĵojn.

Karlo ne tuj partoprenis la entuziasmon kaj belrevan imagon de la amiko pri la afero, sed iom post iom li amikiĝis kun la ideo.

Sidante en parko sur malseketa benko ili pridiskutadis ĉion plej detale. La aprila suno — estis ĉirkaŭ tagmeze — radiis agrablan varmon. Tiujare frue ekprintempis, la burĝonoj sur arboj kaj arbetaĵoj jam tendencis krevi, delonge ne falis neĝo. Antaŭtage kaj lastnokte pluvis; tial sur vojoj kaj placetoj en la parko briletis marĉoj en sunlumo. Aroj da paseroj laŭte pepadis, ie kantis merlo.

Sub tiaj cirkonstancoj la junuloj pli varmiĝis por sia plano, la bela vetero vekis la migroinstinktojn.

— Bone, — diris Karlo fine post longa aŭskultado al sia amiko, kiu larĝe pritraktis ĉion farotan, — la kliŝigon kaj presigon de niaj fotobildoj do vi prizorgos. Kian tekston vi presigos sub la bildoj?

— Nu — respondis la alia, — eble: »Laborante ĉirkaŭ la terglobon!« Per ĉi tio ni indikos, ke ni ĉiam kaj ĉie pretas akcepti laboron.

— Tre bone, Maks! Kaj kiam ni iros al la Oficejo por Elmigrado pro niaj pasportoj?

— Tuj lunde. Ni renkontiĝu je la naŭa matene ĉe la enirejo de la oficejo. Ne forgesu kunporti ĉiujn necesajn legitimilojn!

— Kion diras viaj gepatroj pri nia intenco? Ĉu ili ne malhelpos vin?

— Komence ili nur priridis min. Poste, kiam ili vidis, ke la afero estiĝas iom aktuala, tio estas, ke mi komencis serioze prepari, ili, precipe la patrino, klopodis persvadi min, ke nia plano estas frenezaĵo. Ili parolis al mi kiel al obstina azeno, bone kaj malbone. Fine la patro diris: Lasu lin iri, li tre baldaŭ revenos, kiam li estos je malbona sperto pli riĉa. Kion diras la viaj?

— Proksimume la samon. Mia patrino ploras kaj la aliaj volas iel reteni min. La bonaj homoj! Sed por mi ne ekzistas alia elvojo; mi devas foriri.

Karlo ekstaris. — Nun mi devas jam hejmeniri por ke mi ne malfruiĝu al la manĝo.

Kiam Karlo sola iris hejmen, li jam ne trovis la aferon tiel simpla. Strange, dum li kunestis kun tiu optimisma Maks, ĉio ŝajnis al li facila kaj centprocente farebla. Sed kiam ajn li pripensis ĝin sola, li vidis nur malhelpojn kaj malagrablaĵojn antaŭ si. Sed egale, li devos ja ion entrepreni!


Lunde jam antaŭ la fiksita horo Karlo promenadis nervoze apud domo, super kies pordego legeblis la surskribo: Oficejo por Elmigrado.

Li ne devis longe atendi. Baldaŭ alvenis Maks, kiu jam demalproksime montris pakaĵon. Li malfermis ĝin iom kaj elprenis kelkajn bildkartojn, kiujn li transdonis al Karlo. Ili prezentis ambaŭ junulojn vestitajn kaj ekipitajn kiel turistoj-migruloj en iom fanfarona pozo. Sub la bildo estis presitaj jenaj vortoj: »Laborante ĉirkaŭ la terglobon!« Kaj tute malsupre malgrandlitere: »Formigro el Vieno en Aprilo 1930.«

— Nu, ĉu ne bonaj? — diris Maks, — preterirante ĉe la presejo, mi tuj kunprenis ilin. 2000 pecoj kostas sesdek ŝilingojn, tio estas tri groŝoj por peco. Kaj se ni vendos ilin nur po dek groŝoj porpece, tiom ja ĉiu volonte donos, tiam ni gajnos sep groŝojn. Kaj kiam ili estos venditaj, tiam ni povos ree presigi mil aŭ pli da ili, ĉar ni ja kunportos la kliŝon.

Karlo ridetis. Li ne tute same optimisme pensis, sed li nenion rimarkigis pri tio. Li diris nur: Do, bone. Ni nun eniru!

Ili devis atendestari iom da tempo en la koridoro. Sufiĉe longa vico da homoj estis antaŭ ili. Ĉiuj parolis pri siaj elmigroprojektoj, pri siaj esperoj trovi la feliĉon en tiu aŭ alia fremda lando, ili interŝanĝis siajn opiniojn kaj spertojn pri diverslandaj cirkonstancoj kaj diskutis pri laboreblecoj en Afriko, Sudameriko, Sovetio kaj aliaj terpartoj. Unuanime ĉiuj konstatis, ke plej malbone, senŝance kaj mizere estas en Aŭstrio. Maks kaj Karlo avide aŭskultis.

Kiam ili venis al la giĉeto, ili ricevis numeron kaj la informon, ke ili iru en la ĉambron 17. Antaŭ tiu ĉambro ili devis denove atendi belan tempeton, antaŭ ol ili estis enlasataj.

Fortstatura sinjoro kun energiaj trajtoj kaj penetremaj okuloj akceptis ilin kaj invitis per mangesto, ke ili sidiĝu.

— Junaj sinjoroj, — li diris severtone — vi postulas pasportojn validajn por la tuta mondo. Kien vi do volas vojaĝi?

— Ni volas migri ĉirkaŭ la teron. — Maks respondis per voĉo iom necerta. — Ĉi tie ni ne ricevas laboron, tial ni intencas serĉi ĝin en la malproksimo.

Moka rideto aperis sur la lipoj de la sinjoro.

— Ĉu vi havas parencojn, kiuj vin subtenas aŭ kun kiuj vi povus vivi?

— Mi havas gepatrojn, — diris Maks, — sed ili ankaŭ ne havas multe kaj mi ne plu volas esti ŝarĝo por ili. La patro mem subskribis mian peton pri pasporto.

— Kaj mi havas patrinon, kiu estas tute senenspeza. — Respondis Karlo. — Ŝi vivas ĉe sia bofilo, kiu mem havas familion.

— Nu, kaj ĉu vi imagas, ke en la fremdo atendas vin bonŝancoj? Kredu al mi, ke mi mem vivis multajn jarojn en aliaj landoj kaj mi vidis multajn samlandanojn perei kaj sopiri al sia patrujo, kiun ili facilanime forlasis. Kiel vi intencas vivteni vin dum la migrado?

Embarasa paŭzo. Poste Maks ekkuraĝis:

— Ni vendos kartojn, tiajn — li transdonis unu al la sinjoro — Kaj kie ajn ni povos ricevi ian okupon, eĉ malbone pagatan, ni akceptos ĝin.

La oficisto malestime rigardis la bildkarton. Poste li ekridis malice.

— Ha, ha, ha! vi naivuloj! La stulteco ne ekstermiĝas. Sed serioze: Sciu, ke la vendado de tiaj kartoj preskaŭ ĉie estas police malpermesita. Kaj laboron vi nenie trovos. Vi eĉ ne en unu lando rajtos akcepti laboron, se vi ankaŭ trovus iun. Kamplaboron vi ja ne komprenas kaj industria laboro estas ĉie protektita kontraŭ eksterlandana konkurenco.

— Oni kapablas fari multon, kiam oni devas! — Maks rediris aŭdace, — Ni certe trabatos nin iel. Ĉi tie ni devus malrapide, sed certe perei. Oni do donu al ni pasportojn por ke ni povu savi nin!

La sinjoro balancis sian kapon. Li rigardis Karlon, kiu dum la tuta tempo nur unufoje parolis responde al demando, kun esprimo de kompato, poste Makson kun mieno riproĉa. Fine li diris:

— Nu, junaj sinjoroj, estas mia tasko, cetere sendanka, ke mi konsilu al elmigrontoj kaj klopodu reteni tiujn, kiuj sencele kaj senpripense volas foriri de sia hejmo. Mi jam vidas, ke mi nur malŝparas tempon pro vi. Viaj junaj kapoj devas puŝiĝi kontraŭ muroj antaŭ ol ili moliĝos kaj saĝiĝos. Bedaŭrinde ne ekzistas jura bazo por ne doni al vi pasportojn. Vi ricevos ilin validajn por ĉiuj landoj krom Usono kaj Sovetio. Neniam provu eniri tiujn ŝtatojn, se vi iam venos tiom malproksimen. Kaj akceptu unu konsilon: Ekiru en la direkto al Germanio! Tiukaze vi restos pli longe sur aŭstria teritorio kaj en Germanio vi certe pli facile vivtenos vin ol en lando kun tute fremda popolo. Kaj ne kaŭzu honton al via patrujo! Se vi memstare foriros, penu ankaŭ reveni memstare — ne kaŭzu kostojn al nia malriĉa ŝtato aŭ al via komunumo! Do bonfartu kaj vojaĝu feliĉe, se vi ne tamen ankoraŭ prudentiĝos. Speciale vi — la oficisto turnis sin al Karlo — pripensu ankoraŭ antaŭ ol vi ekfaros pentotajn paŝojn!

Per tiuj vortoj Karlo kaj Maks estis adiaŭitaj. En alia ĉambro ili ricevis la pasportojn, pri kiuj ili, precipe Maks, infanece ĝojis kaj fieris.

Hejmenirante ili ankoraŭ pridiskutis, kion ili estis aŭdintaj de la oficisto kaj de la aliaj homoj. Karlo estiĝis sufiĉe pesimisma.

— Do la vendado de niaj kartoj estas malpermesita. — Li diris. — Cetere mi timas, ke mi ne tre sukcesos vendi ilin. Mi eĉ ne taŭgis por la kolportado de varoj. Eble la mono elspezita por la presigo de la bildkartoj estas forĵetita.

Maks estis pli konfida, almenaŭ li ne montris senkuraĝiĝon.

— Ho, ni iel faros nian aferon. Oni kapablas multe, kiam oni devas. Kompreneble, ke la sinjoro pentris tro nigre. Tio estas ja lia devo. Nur kuraĝon!


Dimanĉan matenon en la atendejo de la okcidenta stacidomo staris inter amaso da homoj ankaŭ sepmembra grupo: Karlo kun siaj bofrato kaj patrino, kiu insistis akompani la filon ĝis la vagonaro, kaj Maks kun siaj gepatroj kaj pli aĝa fratino. La virinoj evidente estis verŝintaj larmojn. La patrino de Maks ankoraŭfoje provis alidecidigi la filon lastmomente. Sed lia patro diris kun seka logiko:

— Ne plu penu, maljunulino! Estas ja vane. Kiam tiaj junuloj ion fiksis en siaj kapoj, tiam nur malbona sperto povas prudentigi ilin. Lasu ilin foriri, malproksimen ili ne venos. Kiam mankos mono kaj manĝaĵo, kiam iliaj korpoj estos lacaj kaj resopiros al la bonaj litoj en la hejmo kaj kiam ili estos seniluziigitaj, tiam ili volonte revenos kun pentemo en la koroj. Nur unu aferon, li diris turnante sin al la formigrontoj, promesu vi al mi: Neniam faru ion malhonestan kaj kiam vi ekkonos la sensencecon de via entrepreno, tiam ne restu en mizero sed reiru. Kaj skribu regule por ke viaj familianoj ne tro zorgumu pro vi! Mia filo havas sufiĉe da leterpaperoj kaj poŝtmarkoj kun si.

La homamaso komencis moviĝi kaj premi kontraŭ la elirejojn. Nia grupo do ankaŭ iris sur la peronon. La junuloj tuj certigis al si bonajn sidlokojn en kupeo kaj ankoraŭfoje revenis al siaj gekaruloj.

Kontraŭe al sia kunulo Maks, Karlo estis ege deprimita kaj sentis fortan deziron esti dum tempeto en duopo kun sia patrino. Li volonte ankoraŭ dirus al ŝi konsolajn vortojn, sed antaŭ fremdaj oreloj li ne volis paroli pri familiaĵoj. Kiam proksimiĝis la tempo de la ekveturo, li diris:

— Do, panjo, ne multe zorgu kaj cerbumu pri mi, mi certe iel trabatos min. Mi sentas, ke mi antaŭ forpaso de jaro revenos. Do bonfartu ĝis la revido!

Li rapide adiaŭis ankaŭ de sia bofrato kaj sekvis Makson, kiu jam kuris al sia kupeo.

Laŭta ekfajfo de la lokomotivo, lastaj reciprokaj adiaŭkrioj, ekskuo de la ektiritaj vagonoj kaj la trajno forveturis. Svingado de poŝtukoj kaj de la vojaĝantoj kaj de la postrestantoj kaj baldaŭ ili fariĝis ne plu videblaj la unuj por la aliaj.

Karlo estis ankoraŭ vidinta, kiel lia patrino spasme eksingultis. Kaj angora sento ekkaptis lian koron: Ĉu mi revidos ŝin? Eble ke ne! Sed li perforte liberigis sin de tiu penso.

La provizora plano de Karlo kaj Maks estis jena: Veturi per la fervojo ĝis St. Pölten, urbo sesdek kilometrojn for de Vieno, poste piede migradi en la direkto al Melk—Amstetten kaj pluen al Germanio. Almenaŭ unu konsilon de la afabla sinjoro en la Oficejo por Elmigrado ili volis obei. La unuan tagon ili ne intencis streĉi siajn fortojn, sed pecon veturi, poste migri laŭplezure kaj fine tranokti en malkaraj litoj de vilaĝa gastejo. Sed ekde la venonta tago ili plenumos pli severan vojaĝplanon: Ili marŝos ĉiutage certan kvanton da kilometroj, evitos elspezon de mono, vendados siajn bildkartojn kaj tranoktos en fojnejoj aŭ staloj de kamparanoj.

Longan tempon ili mute observadis la preterflugantan pejzaĝon. Precipe Karlo absorbis per avidaj okuloj ĉiun pecon de tiu ne tro interesa regiono, ĉar estis la unua fojo en lia vivo, ke li foriĝis pli ol dudek kilometrojn de Vieno. Li jam estis feliĉa, kiam li povis travagadi la pli proksimajn partojn de la Viena Arbaro. Kaj nun li estas vojaĝanta en la malproksimon! Tiu penso helpis lin forpeli la malagrablajn.

— Maks, — li vokis subite la kunulon, — ĉu nia vojo kondukos nin ankaŭ tra la regiono de Salzkammergut?

— Nu, ne rekte, sed ni povos tramigri ĉi tiun belan lagopejzaĝon. Mi jam foje estis tie, sed mi volonte revidus ĝin.

— Tiam ni nepre iru tien! — decidis Karlo. — Mi jam ofte revadis pri tiu fama regiono kaj se ni tramarŝos ĝin, tiam mi taksos mian foriron dehejme duone rekompencita.

Maks moke ridetis.

— Karlo, sincere, kiam mi aŭdas vin tiel paroli mi serioze dubas, ĉu mi kun vi povos atingi nian celon: tramigri multajn landojn kaj laŭeble ĉirkaŭiri la terglobon.

— Mi konfesas, — diris Karlo, — ke mi post ĉio aŭdita jam ne kredas je la atingo de tiu celo. Ni kontentu, se ni povos vivteni nin kaj trovi ie laboron. Cetere ni kolektu spertojn kaj interesajn impresojn!

— Nu bone. — La voĉo de Maks ne kaŝis lian ĉagrenon. Nu, kun tiu knabo mi havos mian mizeron, li pensis. Sed li nenion plu diris dum longa tempo.

Ankaŭ Karlo ree silentis kaj rigardis tra la fenestro, sed li jam ne atentis la pejzaĝon tiom kiom antaŭe. Li pensis pri la venontaj tagoj kaj pri tio, kiel la tuta afero finiĝos. Kaj lin atakis granda pesimismo. En lian meditadon trudiĝis malagrable la ritma skubruo de la veturanta vagonaro: Ututu, ututu... Iom post iom li halucine elaŭdis: Stultulo, stultulo! kio lin ege tedis kaj kio interrompiĝis nur de tempo al tempo per pli akra, rapida bruado, kiam la trajno transkuris ŝanĝrelojn aŭ relkruciĝon.


Marta Groner estis pasiginta la dimanĉon per ekskurso en la Viena Arbaro. Estis agrabla fruprintempa ekskurstago, sed tamen ne sufiĉe varma por ie sidiĝi en la libera naturo, krome frue vesperiĝis kaj ekmalvarmis. Tial ili jam revenis en la urbon je la kvina posttagmeze kaj eniris kafejon laŭ propono de Kerner por ankoraŭ iom kunesti. Tie Kerner renkontis malnovajn konatojn, kiuj tuj invitis lin ludi kun ili kelkajn partiojn de bilardo.

Li ekludis kaj daŭrigis la ludon ankoraŭ post du horoj kun pasio, kiun oni ĉe li ne estus supozinta. Marta komence miris, poste ĉagreniĝis kaj enuis. Fine ŝi eksentis sin profunde ofendita, sed certa fiero malhelpis ŝin montri tion kaj memorigi Arturon pri liaj kavaliraj devoj. Dum longa tempo li ŝajnis tute ne pensi pri ŝi, poste li venis al ŝia tablo kaj invitis ŝin, ke ŝi venu kaj ankaŭ lernu la ludon. Marta kun facile divenebla mieno rifuzis. Sed li nur levetis la ŝultrojn kaj reiris al la ludotablo.

Marta prenis sian mantelon kaj vokis al sia amato: — Arturo, mi devas nun foriri. Mi sentas min tre malbone kaj mia kapo doloras.

Tiam li tuj alvenis, pagis kaj forlasis kun ŝi la kafejon, sed ne sen la iom pika rimarkigo, ke oni ja ne povas ĉiam esti en duopo kaj ke ŝi ankoraŭ devos estiĝi iom pli societema.

Tio efikis kiel malvarma duŝo al ŝi. Antaŭe ŝi opiniis, ke nur ludpasio igis lin agi tiel neglekte al ŝi kaj ke li poste iel senkulpigos sin. Anstataŭ tio li eĉ kvazaŭ riproĉis! Kaj Marta opiniis ekkoni, ke Arturo jam en la lastaj semajnoj ne plu kondutis same atenteme kaj ĝentile kontraŭ ŝi kiel pli frue. En ŝia koro ekmordetis ĵaluza sento, kiu diris al ŝi, ke la amo de la viro ŝajnas malvarmiĝi. Amantoj ja havas tre delikatan sentemon tiurilate.

Malgraŭ penoj ŝi ne tute sukcesis regi siajn nervojn kaj ne povis ne diri kelkajn riproĉajn vortojn.

Arturo aŭskultis ŝin silente kun indulga rideto, kiu hodiaŭ unuafoje impresis ŝin malagrable. Fine li diris kun sia karakteriza, iom supereca trankvilo:

— Nu, nu, karulino, vi ja ne volas jam ĵaluzi? Ĵaluzon kaj riproĉojn mi neniam ŝatis. Cetere la amo ne estas io, kion oni povas perforte estigi aŭ estingi. Do, se mia amo al vi vere malgrandiĝus, vi ne sukcesus konservi ĝin per riproĉoj aŭ lamentoj.

Tio incitis Martan ankoraŭ pli.

— Vi do jam konfesas, ke mi komencas tedi vin! — Ŝi ekkriis.

— Vi troigas, Marta! Pri »tedi« mi entute ne parolis. Sed...

— Sed nur pri malpliiĝo de via amo, — ŝi rapide daŭrigis lian komencitan frazon. — Mi komprenas vin.

— Marta! — Kerner ŝajnigis sin tre mirigita. — Kia diskutmaniero estas ĉi tio? Lasu min mem fini miajn frazojn! Mi volis diri, ke riproĉoj kaj larmoj estas absolute netaŭgaj rimedoj por reekflamigi amon estingiĝantan. Per tio mi neniel esprimis, ke miaj sentoj por vi iel ŝanĝiĝis.

Jam ofte Marta estis tolerinta lian ĝentilan mokon kaj lian superece indulgan rideton pri io kion ŝi faris aŭ diris. Iam ŝi eĉ admiris kaj ŝatis ilin. Sed tiun vesperon ŝi ektrovis ilin abomenindaj. Akre ŝi respondis:

— Eble via amo neniam estis tre granda, do ĝi eĉ ne bezonas malpliiĝi. Sufiĉas, ke vi fine klare montru ĝian malgrandecon.

Kerner ree ridetis, sed silentis. Nur post iom da tempo li, metante sian brakon sur ŝian ŝultron, diris pli serioze, sen ia moketo en la voĉo:

— Marta, vi estas maljusta. Sed mi pardonas vin, ĉar vi hodiaŭ estas ekscitita. Se vi trankvile konsideros, kiel mi ĉiam kondutis al vi, tiam vi ne povos paroli tiamaniere.

— Jes, Arturo, vi prave memorigas min pri ĉio bona, kion vi faris al mi! Sed mi jam diversfoje cerbumis pri tio, kiel povas esti, ke viro kiu vere amas virinon neniam parolas al ŝi pri geedziĝo. Vi neniam parolas pri tio, kontraŭe vi evitas tiuteman konversacion, kiam mi ĝin iniciatas. — Marta amare ekmemoris pri Karlo, kiu plej volonte parolis pri geedziĝo, fondo de familio kaj bela kunvivo en reciproka amo.

Kerner subpremis facilan rideton.

— Mi principe ne parolas pri edzinigo al virino. Ĝis nun mi ankaŭ neniam pensis serioze pri edziĝo. Ĉu oni do ne povas ami unu la alian sen esti laŭleĝaj geedzoj? Eble mi edziĝos iam, sed mi ne volas nutri en iu iluziojn, pri kiuj mi ne estas certa, ke mi ilin ne devos iam detrui.

Marta mallaŭte ekploris. Kerner observis ŝin kun vizaĝesprimo, pri kiu oni malgraŭ la hela lumo de la stratlanterno, sub kiu ili staris, ne estus povinta diri, ĉu ĝi estis moka aŭ kompata. Fine li atentigis ŝin:

— Karulino, forviŝu viajn larmojn cetere senkaŭzajn! Nia tramo venas.

Li akompanis ŝin hejmen. Ĉe la disiro antaŭ la dompordego li adiaŭis ŝin per la vortoj:

— Do, Marta, dormu bone kaj liberigu vin de tiaj malagrablaj pensoj kaj de ĵaluzo, por ke vi plue estu mia kara, saĝa amikino!...

Kiam ŝi eniris sian loĝejon, ŝia patrino jam dormis. Tial ŝi kondutis kiel eble plej senbrue kaj lumigis la ĉambron nur per la malforta lampeto, kiu pendis super la tablo.

Senvestigante sin ŝi enpense subite sidiĝis ĉe la tablo. Ŝi repasigis en sia imago la ĵus travivitan vesperon. Kaj ŝi klopodis prijuĝi ĉion plej objektive. Eble ŝi tamen prenis bagatelaĵon tro grava kaj la eksciteblo de ŝia nervaro faris ŝin nejusta kaj ofendiĝema!

Sed ju pli trankvile kaj senantaŭjuĝe Marta pripensis, des pli firma estiĝis ŝia konvinko, ke Kerner jam dekomence estis vidinta en ŝi nur bonan amikinon, kiun li ŝatis, eble eĉ certagrade amis, sed ke li vere neniam serioze pensis fari ŝin sia vivkunulino kaj edzino.

Tiu penso doloris al ŝi. Ŝi ne estis tute konscia, ĉu pro ofendita fiero, pro seniluziigitaj esperoj, aŭ pro vundita amo. Eble pro ĉio kune. Ĉar por esti nura amikino, kelktempa amatino de iu viro ŝi taksis sin — laŭ siaj konceptoj kaj laŭ la al ŝi instruita moralo — tro bona. Aliflanke ŝi jam estis imaginta sin — en sekretaj, aŭdacaj revoj — kiel sinjorinon Marta Kerner, kiel edzinon de saĝa kaj bonmaniera viro kun agrabla eksteraĵo kaj nekontesteblaj kapabloj. Malgraŭ la longa krizo li ankoraŭ neniam estis senlabora, li povus certe fondi kaj vivteni familion en sufiĉe bonaj cirkonstancoj. Kaj Martan jam naŭzis la vivo de malbone salajrata oficistino ĉiam minacata de senlaboriĝo. Krome ŝi, kiel la plej multaj virinoj sekve de la nuntempa eduko, vidis sian destinon kaj vivcelon en feliĉiga edziniĝo kaj en la rolo de bona patrino, kiu prizorgas sian propran hejmeton, vartas kaj edukas infanojn kaj priservas la karan edzon.

Nemalofte jam komparis Marta siajn sentojn koncerne Arturon kun tiuj iam sentitaj por Karlo. La rezulto de tia komparo ĉiam tuŝis ŝin strange. Kvankam ŝi estimis, eĉ admiris kaj ankaŭ tre ŝatis Arturon, ŝi devis tamen konfesi al si, ke tiel intimigan, sindonan amon, kian ŝi iam sentis por Karlo, almenaŭ en la unua tempo de siaj rilatoj al li, kaj kiu tiam plenigis ŝian koron per feliĉeco, ŝi neniam povus senti por Kerner. Io en lia konduto al ŝi efikis certagrade disige. Ĉu lia malvarmsangeco, lia sinrega supereco aŭ eĉ intenca sinreteno, per kiu li eble vole difinis la reciprokajn rilatojn en certa kadro, pri tio Marta ne povis tute klariĝi. Pro tio ŝi jam baldaŭ post la reciproka amdeklaro eksentis etan seniluziiĝon, kiun ŝi longe ne volis agnoski kaj kiun ŝi klopodis forigi. Sed tio montriĝis neebla, kiom ajn ŝi penis pliproksimiĝi al lia koro.

Iam-tiam, kiel ankaŭ tiun dimanĉan vesperon, Marta devis multe pensi pri Karlo. Estis momentoj, en kiuj ŝi sincere bedaŭris, ke ŝi konatiĝis kun Kerner. Kaj kiam ŝi pensadis pri la unua tempo de siaj amrilatoj kun Karlo Weber, tiam ŝiajn okulojn ekvualis larmoj de sopirdoloro. Kompreneble pri ĉi ĉio Marta neniam kuraĝis paroli al Arturo. Ŝi eĉ ne povis. Kaj kiam li, anstataŭ konsole demandi ŝin pri la kaŭzo de ŝia ofta deprimiteco, penis gajigi ŝin per spritaj ŝercoj kaj interesa konversacio aŭ per propono viziti amuzan aranĝon, ŝi malrapide komencis malŝati lian trankvilan prudenton, lian superecan animekvilibron kaj precipe lian indulgan rideton. Tiam ŝi ekdeziris, ke li iam vere koleru kaj riproĉu ŝin anstataŭ diri filozofiajn konsiderojn pri la malsaĝeco de ĉagreniĝo kaj pri la mallongeco de la vivo, de kiu oni ĉiam devas serĉi kaj ĝui la helajn flankojn.

Longe, longe Marta sidadis ĉetable en vigla, sed malgaja meditado. La patrino jam dufoje vekiĝinte admonis ŝin, ke ŝi fine enlitiĝu kaj estingu la lumon. La montrilo de la murhorloĝo indikis preskaŭ la dekduan. Marta frostotremis. Subite ŝi ekprenis plumon kaj poŝtkarton kaj skribis:

Al sinjoro Karlo Weber!

Mi komunikas al vi, ke en la fabriko de Roger & Komp., Wien, VIII. Long-strato 36, kelkaj helplaboristoj estos dungataj. Vere, ja nur por provizora laboro kaj kun negranda salajro, sed eble vi povus resti tie, se vi kontentigus la laborejestrojn. Do, se vi ankoraŭ estas senlabora, bonvolu tuj post ricevo de ĉi tiu karto prezenti vin kun viaj laboratestoj ĉe la indikita adreso. Se vi volas, vi povas mencii min kiel rekomendantinon. Tio iom pli certigus, ke oni dungos vin.

Kun salutoj

Marta Groner.

Ŝi adresis kaj relegis la skribaĵon, formetis kun kontenta rideto la plumon kaj senvestigis sin.


Dimanĉo, la oka tago post kiam Karlo Weber kaj Maks Geller foriris de hejme, estis finiĝanta. La du migrantoj kuŝis sur krudaj litaĉoj en mizera ĉambreto heligata per kandelflamo.

Ekstere hurlis kaj fajfis la vento kaj klakadis la pluvo. La pintoj de la apuda arbaro kraketis kaj ĝemis kaj la fenestro nur malbone fermebla frapetadis kaj puŝadis brue kontraŭ la rigliloj, kvazaŭ ĝi nepre volus malfermiĝi kaj enlasi plene venton kaj pluvon.

Ambaŭ junuloj jam tempeton kuŝis senparole kaj ŝajnis atente aŭskultadi la bruadon de la naturfortoj, kiuj tie ekstere furiozis en nigra nokto. Maks unua eksentis la bezonon vortigi la agrablajn sentojn de ŝirmiteco kaj oportuneco, kiujn ambaŭ kontente kaj plenkonscie ĝuis:

— Ha, tio estas bona, kuŝi refoje en varma lito, precipe ĉe tia vetero!

— Jes, — Karlo konsentis, — mi neniam sciis tute ĝuste taksi la feliĉon kuŝi en bona lito inter firmaj muroj, kiuj forbaras venton, bruojn kaj insektojn. Sed mi lernis tion.

— Do almenaŭ por io estas bona ĉi tiu malbenita vagado! — Ŝercis Maks sarkasme.

Denove kelkan tempon regis nur la bruo kaŭzita de vento kaj pluvo. Ree Maks aŭdigis sin unua:

— Karlo! — li vokis.

— Nu, parolu, Maks!

— Aŭdu: min baldaŭ naŭzos la tuta mondvojaĝo.

— Jam? Nu, ankaŭ min ĝi ne ravas! Sed kion fari nun?

— Karlo, mi ion diros al vi: Mi reiros Vienon.

— Mi ne. Kion mi faru nun tie?

— Sed pli malpli frue vi ja tamen devos reiri tute seniluziigite. Pli bone nun ol poste, kiam vi estos pli malproksime. Ni korektu nian eraron kiel eble plej frue! Ni iru ankoraŭ ĝis Mondsee, kien ni ja petis poŝton de hejme, kaj de tie ni marŝu returne.

Karlo ĝemis: — Vi povas facile paroli tiel. Vin volonte reakceptos la gepatroj, sed min? Mia patrino mem nenion havas. Miaj fratinoj kaj bofrato devas zorgi por ŝi kaj por si. En mia gepatra loĝejo eknestis fremda viro, la vivkunulo de mia fratino, brutala ŝoforo... Ne, mi almozpetas prefere en fremdaj regionoj ol en la hejmurbo. Sed vin mi neniel volas reteni. Vi nur iru hejmen!

Maks ne plu respondis. Baldaŭ la sono de regula spirado montris al Karlo, ke li ekdormis.

Karlon mem ankoraŭ evitis bonfara dormo. Li aŭskultadis iom da tempo la bruadon de la elementoj. Poste li prenis sian taglibron kaj eklegis en ĝi. En krudaj konturoj preterpasis antaŭ lia spirita okulo la travivitaĵoj de la lasta semajno.

Kiel ili lastdimanĉe veturis dehejme al St. Pölten kaj ankoraŭ samtage plumarŝis dekduon da kilometroj. Kiel ili tranoktis en vilaĝa gastejo kaj ankaŭ la tri sekvantajn tagojn ne decidiĝis peti manĝaĵon kaj dormejon de kamparanoj kaj tial jam dum la unuaj kvar tagoj elspezis la plej grandan parton de sia kontanta havaĵo. Kiel ili fine la kvinan tagon kuraĝigis sin reciproke al almozpetado kaj tranokto en fojnejo aŭ stalo de kompatema kamparano.

La entuziasmajn notojn pri la bela migrado tra herbejoj kaj arbaroj kaj la amarajn rimarkojn pri la unuaj provoj vendi la bildkartojn kaj peti manĝaĵon ĉe la pordoj de fremdaj homoj kaj pri ilia malkuraĝo, kiun ĉiu plej akre konstatis ĉe la alia, Karlo traflugis nur supraĵe kun acida, memprimoka rideto.

La enskribojn faritajn post la unua tranoktado ekster varma, pli malpli mola lito kaj en la tempo, en kiu ili komencis sperti diversajn malagrablaĵojn de tia migrado, li relegis pli atente. Ili tekstis jene:

»Vendredo, la dekoka de Aprilo. Ho, tio estis nokto! La unua, kiun mi pasigis ne en lito, sed sur pajlo en furaĝejo. Mi certe ne dormetadis pli ol kvar horojn. Malmola kuŝejo, nur malmulte da pajlo kaj fojno estis je nia dispono, tia malvarmo, kiu rigidigis miajn membrojn kaj klaketigis miajn dentojn! Kaj por kompletigi la noktan turmenton la kamparanoj estis lasintaj la sonorilon sur la kolo de la gvidbovino en la apuda stalo — mi ne scias, ĉu pro forgeso, ĉu pro kutimo aŭ pro malico kontraŭ ni. Kaj ni ne kuraĝis forpreni ĝin de la besto! Do, ĉiam kiam unu el ni sukcesis — malgraŭ malvarmo kaj malmola kuŝado — ekdormi, la malbenita sonorilo komencis tintegi kaj unu el la bovoj ekblekis.

Fine venis la mateno. Pli dormemaj kaj elĉerpitaj, ol ni ekkuŝis vespere, ni leviĝis kiam la kamparaninoj venis en la stalon por melki la brutaron. Ni eĉ ne atendis la matenmanĝon de la posedantino promesitan, ĉar ni nepre tuj devis ekmarŝi por revarmiĝi kaj malrigidiĝi. En la proksima vilaĝo ni eluzis nian tutan energion kaj petis kun bategantaj koroj en kelkaj domoj pri iom da lakto kaj da pano. Post kelkaj elturniĝoj kaj rektaj rifuzoj kun riproĉoj kaj insultoj pri laborevita vagado ni fine ricevis kion ni postulis.

La freŝa matena aero, la brila sunleviĝo sur serena ĉielo, la beleco de la regiono, ĉi ĉio kaŭzis fine, ke ni reakiris bonan vojaĝhumoron. Ni eĉ sukcesis ŝerci pri nia unua nokto en senpaga dormejo kaj pri la bongusta matenmanĝo almozpetita. Laste ni nun marŝis tra arbaro. Ĉie odoris laŭ printempo kaj multaj, multaj birdoj kantis pri ĝi. Mi profunde enspiradis, aŭskultadis kaj rigardadis. Tiel paliĝis en mi la malbonaj impresoj de la nokto kaj de la frua mateno.

Nun — estas la deka kaj duona antaŭtagmeze — ni sidas ĉe arbara rando en sunlumo. Kaj dum mia kunulo flikas sian vestaĵon, en kiun iu elstara barilnajlo ŝiris truon, mi skribas ĉi tiujn liniojn por estonta rememoro.«...

»Vespere de la sama tago. Ni sidas en fojnejo de granda kampardomo. Ĉi tie ni pasigos la nokton. Esperinde ni dormos pli bone ol lastnokte! Malgraŭ nia laceco ni marŝis hodiaŭ pli ol tridek kilometrojn.

Posttagmeze ni energie klopodis vendi niajn bildkartojn kaj almozpete kolekti manĝaĵprovizon. Ho, kiom malfacila estas tiu almozpetado! Se la gesinjoroj havus imagon pri tio, ili probable pli volonte donus, kondiĉe ke ili entute havas korojn kaj ne ŝtonojn en la brustoj.

Ofte mi aŭdis sinjorojn diri: Riĉuloj kaj malriĉuloj ĉiam ekzistos. Tion postulas ja la di-kreita kaj volata ordo. Tion neniu kapablos ŝanĝi. Sed la por ili malagrablajn flankojn de ĉi tiu bela sociordo, ekzemple la almozpetadon, la sinjoroj volas forigi — per malpermesoj, leĝoj kaj dekretoj!

Kruele punas iaj juĝistoj la almozpetintojn. Averte disvastiĝas la fifamo de tia juĝisto inter la almozuloj kaj vagantoj, eĉ trans la limojn de lia teritorio. Multaj ĝendarmoj avide ĉasas la kompatindulojn — verŝajne pro manko de sukcesoj en aliaj taskoj aŭ eble, ĉar ili estas konvinkitaj, ke ili faras tiamaniere grandan servon al la socio.

Ŝajne la tuta bona socio da sekuritaj poziciuloj faras komunan aferon en la kontraŭbatalo de almozuloj kaj senhejmaj vaguloj. En la vilaĝo K., kiun ni laste tramarŝis, Maks kaj mi volis iri en la paroĥestran domon. Sed laboristo okupita en la ĝardeno de la pastro avertis nin, ke ni ne eniru, ĉar la pastro arestigos nin pro almozpetado. Ankaŭ aliaj vaguloj jam estis rakontintaj al ni, ke iuj predikantoj pri interhoma, kristana amo kutimas donigi manĝaĵon al petinto kaj, dum tiu manĝas ĝin en koridoro aŭ alia ejo, estas venigata ĝendarmo. Ni ne volis kredi tiajn rakontojn, sed al la laboristo en la paroĥestra ĝardeno malfidi ni ne havis kaŭzon«...

»Sabate, la deknaŭa de Aprilo. Estas ĉirkaŭ la kvina vespere. Maks kaj mi sidas en ĉambrego de farmdomo. La kamparanino bonkore permesis al ni sidi ĉi tie ĝis la vespermanĝo, al kiu ni estas invititaj. Poste ni iros en la ĉevalstalon, en kiu ni tranoktos. Tie estos certe varme! Multe pli varme ol en la fojnejo, en kiu ni pasigis la lastan nokton.

Terura estis ankaŭ tiu nokto. En la korto de la kampara domo troviĝis kvar hundaĉoj. Kaj kiaj! La tutan nokton ili bojadis kaj hurladis alterne. Ke tio ne ĝenis la kamparanojn mem! Sed nin ĝi ĝenis ege, ja eĉ malhelpis nin tute endormiĝi. Kaj kia fojno, sur kiu ni kuŝis! Ĝi trapikis niajn vestojn, rampis eĉ ĝis sub niaj ĉemizoj kaj kalsonoj. La temperaturo estis frosta. Noktaj ventoj blovis tra ĉiuj truoj kaj la tuta fojneja konstruaĵo duone ligna knaradis kaj ĝemadis nervekscite. En mizera stato ni frumatene ekmarŝis plu.

Hodiaŭ jam kelkfoje ekpluvis kaj miksite kun la akvogutoj falis neĝflokoj. Tute malsekaj ni antaŭ kvarona horo trovis ĉi tie rifuĝejon post kiam ni estis vane frapintaj ĉe pluraj pordegoj. La tuta regiono devas esti rave bela en somero, sed nun ne estas plezuro tramarŝi ĝin. Ni tro frue formigris dehejme.

Kiom mi ĝojatendis la momenton, kiam la lago de Gmunden kuŝos antaŭ mi, kiam mi ektrapaŝos la faman pejzaĝon de Salzkammergut. Sed nun mia unua impreso pri ĝi ne estas la plej bona, ĉar mi venis al ĝi kun malsekaj gluantaj vestaĵoj kaj la frosta vento, kiu peladis la nubojn surĉiele, tremigis mian tutan korpon.«

Kun amara rideto Karlo finis la legadon. — Jes, jes! — Li diris mallaŭte al si mem. — Tiel ĉiam okazas al mi. Ĉio montriĝas alia en la realo ol mi imagis ĝin fantazie. Sed kuraĝon! Ĉio fine pasos. Kaj post jaroj mi relegos kaj rememoros ĉi ĉion ridante. Sed kia fariĝos la afero post kiam mia kunulo Maks forlasos min? Estos tro soleca migrado kaj mi portos ĉion ankoraŭ pli malfacile.

Kvankam jam dormema, Karlo prenis krajonon kaj skribis eksidinte en la lito jenajn notojn pri la lasttagaj travivaĵoj:

Dimanĉo, la dudeka de aprilo. Malfrua vespero. Mi kuŝas en iom kruda, malmola lito, sed tamen en lito, kiu staras en vera ĉambreto. Maks kuŝas en alia lito apud mi kaj jam dormas.

Lastnokte en la ĉevalejo ni sufiĉe bone dormis. Matene antaŭ la ekmarŝo ni ricevis grandajn potojn da lakto kaj dikajn pecojn da pano. Dum la tago ni manĝis preskaŭ nenion. En ĉi tiu regiono estas malfacilege ion ricevi. Aŭ la homoj mem havas nenion aŭ ili jam nenion volas doni, ĉar tro svarmas la almozpetantoj ĉi tie. Nun, vespere mi bone satmanĝis per lardo, pano kaj cidro, kiujn niaj bonkoraj gastigantoj donacis al ni.

Dum la hodiaŭa tago estis parte tute bela vetero. Ni marŝis laŭ la lago Attersee suden. Ĉe ĝia bordo ni kelkfoje sidis ripoze kaj rigardadis ĝue la facilajn ondojn brilantajn en la sunlumo. Ho, se nun estus somero! Kia ĝuo estus bani sin en tia lago!

Posttagmeze ni renkontis interalie du germanajn vagabondojn. Ili montris al ni tutan sakon da ovoj, pano kaj lardo, botelojn plenajn de lakto kaj diversajn aliajn utilaĵojn — ĉi ĉion ili estis akirintaj almozpetante. Ili estis tre bonhumoraj kaj diris, ke ili tute ne sopiras laboron. Ili sufiĉe bone vivas sen ĝi, vagante tra la vasta mondo. Nu, mi neniam lernos tiel almozpeti! Por tio necesas certa talento. Se mi almozpetas, tiam mi postulas pecon da pano aŭ eble glason da lakto, kaj tion nur en kazo de granda malsato.

Ĝis nun mi klopodis ne pensi pri miaj gekaruloj kaj pri hejmo. Hodiaŭ mi ne plu sukcesis. Ĉiam denove atakis min la memoro pri ili. En Mondsee atendas min ja poŝtaĵoj.

Karlon jam atakis forta dormemo. Post la lastaj linioj li tuj formetis krajonon kaj taglibron, estingis la malgrandiĝintan kandelon kaj baldaŭ ekdormis.


Frumatene vekite de laborbruo — la kamparanoj ja kutimas frue komenci sian taglaboron — Maks kaj Karlo ellitiĝis. Manĝinte varman laktosupon kaj vaporantajn terpomojn, kiujn la gastama domestrino malavare donacis, ili baldaŭ iris survoje al la lago Mondsee. Maks firme intencis iri nur ĝis la urbeto Mondsee kaj de tie returne al Vieno. Li do estis tre gaja kaj marŝis tiel rapide, ke Karlo apenaŭ povis sekvi lin. Sed ankaŭ Karlo estis pli bonhumora ol lastatempe. Li nutris en si ian esperon, ke letero dehejme alportos agrablan sciigon. Motivi tiun esperon li mem ne povis al si.

Maks fajfis gajajn melodiojn, dum Karlo silente marŝadis kaj kun ĝuo ensorbis ĉiujn bildojn de naturbelaĵoj. Irante laŭlonge de la lago Mondsee li rigardadis la malhele bluan lagon, la montojn ĉirkaŭe, sur kiuj kuŝis pezaj grizaj nebuloj, la ĉielon kovritan per nuboj rapide velantaj, la memorŝtonojn kaj -tabulojn, kiuj ie kaj tie atentigas pri la danĝereco de tiu malgranda lago kaj la remboatojn, kiuj tie kaj ĉi tie naĝis sur la lago transportante laboristojn de unu bordo al la alia.

Preterirante domojn ili laŭinterkonsente eniris kelkajn — Karlo en tiujn, Maks en aliajn. Tiel ili kolektis kelkajn pecojn da pano, iom da viando kaj graso kaj decidis iomete ripozi por manĝi. Karlo faris fajron kaj kuiris poton da kakaotrinkaĵo el kondensita lakto, kakaopulvoro kaj sukero dehejme kunportitaj.

— Nu, Karlo! — Maks diris trinkinte poteton da kakao, — ĉu vi jam decidiĝis kien vi iros ekde Mondsee?

Karlo levis siajn ŝultrojn. — Verŝajne rekte al Salzburg kaj pluen al Germanio. Pli mi momente ne povas antaŭdiri.

— Plej bone estus, se vi irus kun mi returne. Ĉu vi ne pensas?

Karlo nee balancis la kapon.

— Kion vi faros per la bildkartoj? — Maks demandis post tempeto. — Mi kompreneble ne portos ilin hejmen. Domaĝe estas pri la mono investita en ili. Tre malmultajn ni estas vendintaj kaj ilia pezo sufiĉe premis miajn ŝultrojn. Mia dorssako tre malpeziĝos, kiam mi elĵetos ilin.

Li elprenis pakaĵon da kartoj. Kelkajn li reprenis por konservi ilin kiel rememoraĵon, la aliajn li proponis al sia kunulo. Sed Karlo agis simile. Ankaŭ li liberigis sin de la pezaj bildkartoj.

— Nu, tiel sur la grundo ni ne lasu ilin kuŝi! — Decidis Maks. — Ni dece enterigu ilin kaj kun ili definitive niajn mondvojaĝajn esperojn.

Mute ili fosis tombeton per kulero kaj bastono, enmetis la kartojn kaj kovris ilin per tero. Ili paŝadis ĝin firma kaj surĵetis branĉetojn kaj arbfoliojn por ke neniu divenu, ke tie io estas enterigita. La okuloj de Karlo malsekiĝis; li sentis kvazaŭ li entombigus ion karan aŭ ian lastan esperon.

Fruvespere ili alvenis en la urbeto Mondsee. Tie ili tuj serĉis la poŝtejon, kie ambaŭ ricevis leterojn de siaj familianoj.

Makson admonis liaj gepatroj, ke li jam saĝiĝu kaj revenu. Se li promesas tuj reiri, ili sendos la necesan veturmonon al iu de li indikita adreso, kiu nepre estu jam pli proksima al Vieno ol tiu al kiu ili sendis ĉi tiun leteron. Ĉi-foje ili ne metis monon en la koverton, ĉar ili ne volas subteni plu lian senspritan entreprenon.

Maks brilis; do liaj gepatroj ne tre koleras kaj li povos senhonte reveni dirante, ke li nur pro tio ĉesigis sian mondmigradon, ĉar li ne volis pli longe kontraŭstari al la deziro de la gepatroj.

— Nu, Karlo, — Maks turnis sin al la amiko, — kion do skribas viaj gekaruloj? Esperinde nenion malagrablan! Vi ja aspektas kvazaŭ hundo estus forpreninta vian lardon.

Efektive Karlo, leginte sian leteron, kun klinita kapo rigardis malgaje antaŭ sin. Li transdonis la skribaĵon al Maks. — Jen, legu vi mem!

— Kompatinda! — diris Maks leginte la leteron, — ĉi tion mi nomas malbonŝanco: ricevi laborproponon je la tago post la foriro! Sed ŝajnas do, ke tiu Marta tamen ankoraŭ pensas pri vi. Kaj eble eĉ ankoraŭ ne estus tro malfrue, se vi tuj reirus kun mi.

— Certe tro malfrue. Ĉu vi ne legis, ke ŝi skribis: prezentu vin tuj post ricevo de la poŝtkarto! Tro malfrue! Mi devas daŭrigi mian malfeliĉan vojon.

— Sed konsideru, Karlo! Ĝuste nun viaj familianoj bezonas vin. Via patrino malsanas, la proceso de via malfeliĉa frato okazos, ankaŭ via fratino Erna devas konstante resti en la lito, do estus via devo reveni anstataŭ forkuri. Ĉu vi ne timas, ke vi eble ne revidos patrinon aŭ fratinon, se vi tro malproksimiĝos de ili?

Karlo anstataŭ respondi kovris siajn okulojn per mano. Li batalis en si kaj devis streĉi siajn fortojn por ne ekplori. Maks ne plu kuraĝis ion diri.

En silento ili iris tra la urbeto. Ili serĉis la komunuman sekretariejon, ĉar ili estis aŭdintaj, ke oni tie ricevas biletojn, kiuj rajtigas al tranokto kaj manĝo en gastejo.

VII.

Marta leviĝis dormema kaj laca de sia lito.

La suno jam sendis la unuajn radiojn en la ĉambron. Estos do bela maja dimanĉo, tre taŭga por la ekskurso, kiun Marta laŭinterkonsente devus fari kun Arturo. Sed ŝi ja ne povos ekskursi hodiaŭ. Ne nur ke ŝi sentas sin tro laca kaj malforta, sed ŝi ankaŭ ne povos forlasi la patrinon.

Ĉi tiu lastatempe multe suferis pro galŝtonoj kaj pasintnokte ŝi febris kaj havis tiajn dolorojn, ke Marta devis voki kuraciston. Marta mem preskaŭ entute ne dormis. Ŝi devis flegi la malsanulinon, kiu ofte veĝemis kaj deliris. Nur ĉirkaŭ mateniĝo ŝi fine pli trankviliĝis kaj falis en bonfaran dormon.

Tiam ankaŭ Marta iom dormetis. Sed subite ŝi vekiĝis kaj memoris, ke ŝin ja Arturo atendas ĉe la proksima tramhaltejo. Ŝi do rapide sin vestis, observis ŝanceliĝante kelkan tempon la dormantan patrinon kaj foriris fine por sciigi Arturon, ke ŝi hodiaŭ ne povas forlasi sian patrinon.

Bela sunbrila mateno alridis Martan, kiam ŝi paŝis tra la dompordego.

Sed tio ne tuŝis ŝin. Ŝi tiom rapidis kaj estis tiom nervoza, ke ŝi kuris preskaŭ rekte antaŭ renkonte veturantan aŭtomobilon. Nur la atentemo kaj spiritpreteco de la ŝoforo evitis akcidenton.

Kaj ne mirinde, ke Marta fariĝis nervoza kaj distrita. La okazaĵoj, kiuj ŝin trafis en la lasta tempo, estis ege deprimaj. Jam la ekscio, ke Karlo formigris je unu aŭ du tagoj tro frue por ricevi kaj utiligi ŝian informon pri libera laborloko tre malĝojigis ŝin. Ŝi sentis sin kunkulpa pri la mizero, en kiu li certe vagadas, des pli ĉar ŝi lasis pasi du tagojn dekiam ŝi estis eksciinta pri tio, ke oni en la fabriko dungos laboristojn, ĝis ŝi skribis al Karlo. Tutan semajnon ŝi vivis en terura timo opiniante sin graveda. Tiam Arturo montris malmulte da komprenemo por ŝia animstato. Ŝian malesperan demandon, kion fari, li trankvile respondis: Mi scias kuraciston, kiu ĝustatempe ĉesigos la gravedecon. Kompreneble mi pagos la kostojn. Kaj kiam ŝi deklaris, ke ŝi la malpermesitan kaj danĝeran operacion ne lasos fari al si, sed ke ŝi postulas edzinigon de Arturo, li skuis sian kapon dirante: Ne estu malsaĝa, Marta! Pro gravediĝo de virino oni ja ne tuj geedziĝas. Kiam ŝi fine kun ĝojo konstatis, ke ŝia timo estis senbaza, tiam ŝi firme decidis: Tion mi ne plu riskas, prefere mi ĉesigas la interrilatojn kun li. Sed lasi lin ŝi ne havis ankoraŭ la energion, ili ja ĉiutage renkontis unu la alian en la oficejo.

Ŝia patrino lastatempe konstante malsanadis. Kaj ŝi estis ofte tiel malbonhumora, malgaja kaj pesimisma, ke Marta eĉ timis konversacion kun ŝi.

Antaŭ kelkaj tagoj Martan trafis alia bato, la plej forta: ŝi ricevis la antaŭsciigon, ke ŝi post du monatoj estos maldungata. Pro aĉeto de modernaj oficejaj maŝinoj du-tri oficistinoj fariĝis superfluaj.

Kiam Marta alvenis ĉe la tramhaltejo, tie jam atende staris Kerner vestita kiel turisto kun dorssako kaj fotoaparato.

Jam el kelka distanco li vokis gaje al Marta:

— Bonan matenon, Marta! Jen, kiel bela maja mateno, ĝi promesas agrablan ekskurson. Montru do tuj pli serenan vizaĝon!

Marta skuis malĝoje sian kapon.

— Arturo! — ŝi diris serioze, — mi bedaŭrinde ne povas ekskursi kun vi, ĉar mia patrino grave malsaniĝis. Mi petas do, senkulpigu min!

Dum momento malheliĝis iom la mieno de la viro. Tuj poste li diris trankvile:

— Nu, bone, Marta! Nenio farebla. Permesu do, ke mi sola ekskursu! Ĉu ni renkontiĝu vespere?

— Mi ja ne povas foriri; se vi volus veni en mian loĝejon...

— Ne, Marta, tion mi ne ŝatas.

Marta mallevis la kapon kaj diris, dum ŝi malrapide foriris sen doni al Arturo sian manon:

— Do, ĝis revido! Mi deziras al vi agrablan ekskurson!

— Ĝis revido, Marta! — Li postvokis al ŝi proksimiĝante al tramo, kiu ĝuste alvenis.

— Ne, ne, tio ne estas la ĝusta amo. Pensis Marta reirante al sia malsana patrino. Nia interrilato jam ne havas sencon. Ni ĉesigu ĝin!


Je la sama tempo en la loĝejo de Erna kaj Henriko kuŝis du malsanulinoj: Erna mem kaj ŝia patrino.

Erna suferis refojan plimalboniĝon de sia mortiga malsano, kiu dum pli malpli longa tempo nekuraceble detruos ŝian vivon. Sinjorino Weber rapide kadukiĝis. Ĉagreno kaj sufero subminis ŝian, iam fortikan naturon kaj eta malvarmumo en la lasta pluvotago ĵetis ŝin kun febro en la liton.

Tre tristaj estis ŝiaj pensoj. Ŝi ankoraŭ neniel konsoliĝis en sia funebro pro la morto de la edzo kaj tre malagrable estis al ŝi, ke ŝi vivis kvazaŭ ŝarĝo por la filinoj, eĉ por la bofilo, kvankam ŝiaj bezonoj estis negrandaj kaj same la filinoj kiel la bofilo ofte kaj ofte certigis al ŝi, ke ili tre volonte faras ĉion kion ili povas por ŝi.

Kien ajn ŝi direktis sian pensadon, nenie montriĝis ia ĝoj- kaj esperradio; kontraŭe. Jen, ekzemple, Erna, kiu estas ftiza kaj apenaŭ vivos plu kelkajn jarojn. Kiam ŝi mortos, postrestos senpatrine la ĉarma, bona knabo, Henriĉjo, kiun sinjorino Weber amis kun vera avina amo. Karlo vagadas ie en la mondo. Kio okazos al li? Ĉu li eble ĝuste nun ie sidas kun pro malsato kriantaj intestoj? Kaj kio fariĝos el li, se li tiel sencele, senlabore pasigas sian junaĝon? Sed ankaŭ al Anna la vivo prezentas siajn dornojn anstataŭ rozoj. Ŝi parte mem kulpas, se ŝi nun devas vivi martiran vivon ĉe la flanko de brutala drinkemulo. Nu, jes, ŝi ankoraŭ ne volis tute rezigni pri amfeliĉo kaj familiaj ĝojoj! Sed iomete tro blinda ŝi estis ĉe la elekto de sia kunulo. La plej grandan zorgumon kaj doloron kaŭzas al patrino Weber ŝia filo Antono, kiu antaŭ du semajnoj estis kondamnita al tri jaroj da karcero pro sia nepripensita, krima ago. Ho multaj multaj grizaj haroj de patrino Weber ŝarĝas lian konton!

Anna nun tre ofte estas ĉi tie. Ŝi helpas konservi ordon kaj purecon en la hela, agrabla loĝejo, ŝi vartas la florojn sur la fenestro same zorge kiel sian malgrandan nevon, ŝi flegas la malsanulinojn kaj zorgas, ke Henriko havu varman manĝaĵon antaŭ ol li iras al la deĵorejo kaj kiam li venas de ĝi. Ŝi estas nun multe pli milda kaj pacema ol pli frue. Ŝia vizaĝo fariĝis jam okulfrape sulkoriĉa kaj ŝiaj lipoj formiĝas al rideto aŭ malofte al rido, nur kiam ŝi sin okupas pri la malgranda, petolema Henriĉjo, kiu kun granda amo alkroĉas sin al sia onklino.

Nun ŝi staras en la kuirejo preparante tagmanĝon. Henriĉjo »helpas« al ŝi. Kiel ĝenerale malgrandaj infanoj, li sentis sin en sia feliĉo, kiam li, laŭ sia opinio, povis fari ian »utilan« laboron.

Frapis iu ĉe la pordo; poŝtisto alportis leteron. Anna malfermis kaj supraĵe tralegis ĝin. Poste ŝi kuris en la ĉambron.

— Patrino! — ŝi vokis, — letero de Karlo venis! Ĉu mi laŭtlegu aŭ ĉu vi mem volas legi ĝin?

— Jes, Anna, legu! — La patrino respondis lace, sed ekinteresite. Ankaŭ Erna, kiu duondormis, viviĝis kaj ekatentis.

Kaj Anna eklegis:

Bad Salzungen, la 14-an de Majo 1930.

Miaj Gekaruloj!

Plej korajn salutojn el Bad Salzungen! Ĉu vi ne miras, ke mi jam migras tiel malproksime en Germanio?

Mi mem kelkfoje demandas min, kiucele mi tiom kuradas de loko al loko. Nu, jes, unue ne estas konsilinde por vagulo, ke li tro longe restu en unu distrikto, se li ne volas riski areston pro »vagabondado kaj almozpetado«, due io en mi mem pelas min senhalte antaŭen, kvazaŭ iu espero trovi laboron ie pli supre, eble ĉe la maro.

Nun mi jam tre alkutimiĝis al mia nova vivmaniero. Mi estas preskaŭ kontenta. Do vi ne zorgumu pri mi! Ankaŭ ne timu, ke mi fariĝos vera vagabondo en malbona senco! Krom modesta almozpetado mi neniel rompas leĝon. Mi vidas kaj lernas multon.

Kiel vi ĉiuj fartas? Espereble almenaŭ sambone kiel mi. Nun ja estas printempo kaj varma sunbrilo, tio certe influos bone la sanstaton de fratineto Erna.

Kaj nia malfeliĉa frato Antono? Ĉu lin forte trafis la justec-maŝino? Se vi vizitos lin, bonvolu transdoni al li miajn korajn fratajn salutojn. Li portu vire sian faton kaj decidu firme reestiĝi honesta homo. Tiam ni volonte vidas en li plu nian karan fraton. Ankaŭ patro pardonus al li vidante lian penton.

Ĉu vi transdonis miajn saluton kaj dankon al Marta Groner pro la afabla, ne ŝiakulpe vana klopodo havigi al mi laboron? Bonvolu transdoni al ŝi kaj ŝia bona patrino miajn denovajn salutojn kaj skribu al mi iom pri ili!

Kion faras mia neveto? Raportu al mi pri Henriĉjo kaj kisu lin anstataŭ mi!

Ankoraŭ ne sciante kiun direkton mi iros plue, mi petas vin direkti poŝtaĵojn al la poŝtoficejo en Hildesheim, kien mi certe venos pli malpli frue.

Estu do refoje kore salutataj de via vin amanta

Karlo.

El la okuloj de patrino Weber falis larmoj. Ankaŭ Anna kaj Erna viŝis sur siaj vizaĝoj.

— La bona knabo! — diris la patrino.

— Tiun Marta Groner li ŝajne tre ŝatas, — opiniis Anna.

— Certe! — Erna konfirmis, — eĉ tutkore li amas ŝin. Ial la amrilato inter li kaj ŝi disŝiriĝis, sed liaj korsentoj koncerne ŝin ne ŝanĝiĝis.

— Nu, mi ĉiukaze transdonos al ŝi kaj ŝia patrino liajn salutojn, — decidis Anna.

— Kie nun estas onklo Karlo? — demandis Henriĉjo, kiu kutimis aŭskulti la parolojn de la plenkreskuloj pli ol iafoje estis dezirinde.

— Tre malproksime. — Anna respondis al li. — Venu, mi devas doni al vi kisojn anstataŭ li. Tion li petas de mi en ĉi tiu letero.

— Ĉu vere? Sed nur sekajn, onklino! Malsekajn Henriĉjo ne ŝatas kaj forviŝos!

La knabeto proksimiĝis al Anna, kiu lin kisadis, ĝis li kriegis: — Ĉesu, jam sufiĉe, onklino. Vi ja denove malseke kisas!


La stato de patrino Groner tute ne pliboniĝis en la postaj tagoj. Kaj Marta estis ege maltrankvila dum la longaj deĵorhoroj en la oficejo, kvankam kelkaj bonaj najbarinoj vizitis kaj flegis la malsanulinon dum la foresto de ŝia filino.

Iun vesperon sinjorino Groner kriis tiom pro doloroj kaj la kuracisto trovis ŝian staton tiom danĝera, ke li tuj sendis ŝin en hospitalon, kie oni senprokraste operaciis ŝin.

Marta pasigis sendorman nokton kaj frumatene, antaŭ ol iri al sia laborejo, ŝi kuris al la hospitalo por informiĝi pri la rezulto de la operacio al ŝia patrino kaj pri ties farto. Afabla flegistino kondukis ŝin al kuracisto. Ĉi tiu — antaŭ ol respondi ŝian timeman demandon — rigardis ŝin dum momento tre serioze kaj, kiel ŝajnis al Marta, kun kompata mieno.

— La operacio bone pasis, — li diris. — Pri ĉio alia ni esperu la plej bonan.

— Ĉu mia patrino transvivos ĝin? — Marta demandis rapide.

— Kiel dirite, — la kuracisto respondis, — la operacio bone pasis. Sed via patrino havas gravan kordifekton; tio iomete komplikas la aferon. Ni esperu! Tagmeze vi povos viziti ŝin.

— Ĉu mi nun ne povas vidi ŝin? Mi timas la plej malbonan. Mi petas vin, permesu ke mi ŝin vidu!

Li energie skuis la kapon. — Tio ne estas ebla. La operaciitino ankoraŭ ne tute rekonsciiĝis. Vi devas iom pacienci, ŝatata fraŭlino.

Marta ekploris.

— Mi petegas, permesu almenaŭ, ke mi unu — aŭ dufoje dum la antaŭtagmezo demandu per la telefono pri la farto de mia patrino! Mi ja ne eltenos tian necertecon ĝis la tagmezo.

— Ĉi tiun peton ni volonte plenumos, fraŭlino. Estu forta kaj esperu! Ni faros ĉion eblan por via patrino.

Nur duonkonscie Marta iris al la tramo kaj veturis al la oficejo. Distrite ŝi faris tie siajn laborojn, sed ĉifoje neniu, eĉ ne la severa prokuristo, diris riproĉan vorton, kiam ŝi faris tiun aŭ alian erarojn.

Ofte ŝi rigardis la horloĝon, ĉu ne jam estus tempo foje demandi la hospitalon pri la patrino. Sed ankoraŭ ne: nur la oka kaj duona — tro frue, kvarona antaŭ la naŭa — ankoraŭ iom da pacienco, la naŭa kaj dudek minutoj, kvarona antaŭ la deka — iomete mi atendu ankoraŭ! Sed nun, la deka horo, mi foje alvoku la malsanulejon.

Kaj tremante Marta turnis la ciferdisketon de la aparato. — Halo, hospitalo N. N.? Ĉu vi bonvolas informi min pri la farto de pacientino Groner? La kuracisto promesis... Sed tuj ŝi kun mieno de seniluziiĝinto formetis la aŭdilon.

Ankoraŭ preskaŭ la sama stato kiel matene. Tio estas suspektinda! Granda angoro kunpremis la koron de Marta. Ŝi apenaŭ sciis, kion ŝi estis faranta. Aŭtomate kaj sencele ŝiaj manoj jen turnis leterojn kaj fakturojn, jen enmetis paperon en skribmaŝinon kaj la leterkapo estis malsupre. Multaj kompataj rigardoj trafis ŝin observe. Arturo Kerner evitis ŝin.

Je duona post la dekunua Marta ne plu povis regi sin kaj denove altelefonis la hospitalon. Kun sufoka timo ŝi atendis la respondon. La duona minuto, dum kiu la telefonisto en la hospitalo pludirektis ŝian demandon, ŝajnis al ŝi duonhoro.

Fine: Fraŭlino, estu forta! Via kompatinda patrino ne plu konsciiĝis. Ŝia koro ne eltenis kaj antaŭ duonhoro ĉesis bati.

Marta terure ekkriis: Morta? Mia patrino mortis? — La aŭdilo glitis el ŝiaj manoj, ŝi mem falis peze teren.


En aĉa kamerego kun nudaj, glataj muroj kaj nur unu fenestreto troviĝanta tre alte staras sur betonita planko alta kaj larĝa trabaro, kiu portas tri dratplektaĵojn etaĝe unu super la alia. Kelkaj duonrompitaj seĝoj kompletigas la »meblaron« de tiu ejo. Sur ili estas ordinare amasigataj vestoj, poŝegoj kaj dorssakoj de tiuj, kiuj havas la plezuron tranokti tie.

Iun belan vesperon inter pluraj vaguloj, ĉifonvestitaj malpuraj mizeruloj de la ŝoseo, troviĝis ankaŭ Karlo Weber en tiu kamerego. Li sidis sur rando de la malsupra dratreto kaj skribis en sia vojaĝa taglibro:

Ĵaŭdo, la kvina de Junio. Hildesheim, migrullaborejo, vespere.

Mi sidas en la »pedikejo« kaj povus ekdormi, kiel jam faras aliaj samsortanoj. Sed malgraŭ ke mi estas sufiĉe laca kaj dormema, mi ne esperas, ke mi multe dormos ĉi-nokte. Mia »lito« estas nur reto plektita el ŝtaldrato, sen kuseno aŭ kovrilo.

Malbonŝanco! Kiam mi antaŭ horo alvenis, la »pedikserĉisto«, kiel ni nomas la viron, kiu esploras, ĉu la vaguloj, kiuj petas pri tranokto en la migrulhejmo, estas senpedikaj, trovis ke en miaj vestoj eknestis la timata »vestopediko«. Kaj ĉar la ĉi tiea vestopuriga kaj desinfekta instalaĵo momente ne funkcias, ĉiuj »malpuruloj« devas tranokti kun siaj infektoj kaj parazitoj en la tiel nomata »abelujo«. (Abeloj estas la esprimo por vestopedikoj inter la germanaj vagabondoj). Kaj ĉar ja malbonaĵo neniam venas sola, mi do devos resti ĉi tie eĉ du noktojn. Nome tiu prusa sistemo de migrullaborejoj, per kiu oni klopodas iom reguli kaj organizi la vagadon de la miloj kaj miloj da homoj, kiuj en Germanio vivas sur la ŝoseo, malpermesas al ĝuanto de ĝiaj avantaĝoj memstaran deflankiĝon de la direkto foje elektita kaj anoncita. Nu, kaj mi ja antaŭhieraŭ iris vojerarante de Göttingen al Osterode anstataŭ al Einbeck, kiel mi estus devinta. Pro tiu devojiĝo mi estos nun punata tiel, ke mi, krom la duontaga laboro ordinara por manĝo kaj tranokto en la migrullaborejo, ankoraŭ devos labori unu tagon ĉi tie por ricevi la revalidigan stampon en mian migrullegitimilon.

Tia stultaĵo, iri al Osterode! En tiu urbeto ne ekzistas migrullaborejo, kaj la tiea tranoktejo por senhejmuloj estas ja vera spelunko![2] Kaj kiaj homoj tie kunvenas! Hu, mi jam ne estas tre sentema, sed la intertuŝado kun tiomgrade demoralizitaj kaj malpuraj elĵetitoj el la homa socio tremigis min pro naŭzo. Ne mirinde, ke mi nun estas loĝata de vestopedikoj! Sed ke oni en la senhejmulejo en Goslar, kie mi pasigis la lastan nokton, ne rimarkis mian »malpurecon«! Certe mi havis jam tiam la bestetojn.

Preskaŭ kvindek kilometrojn mi kuris hodiaŭ kun malsata stomako. Mi ankoraŭ ne estas lerninta ĝuste almozpeti kaj verŝajne mi ĝin neniam lernos. Aĥ, min jam plene naŭzas ĉi tiu sencela kurado. Laboron mi nenie ricevas. Por eksterlandano eĉ ne estas permesite akcepti laboron krom terkultura ĉe kamparanoj. Kaj tiuj ne dungas min, ĉar mi scipovas nek falĉi, nek trakti bovojn kaj ĉevalojn.

Kiam mi alvenis en Hildesheim mi iris, antaŭ ol ĉi tien, al la poŝtejo, kie kuŝis du leteroj por mi: unu de miaj familianoj kaj alia de mia antaŭa vojaĝkamarado Maks Geller. Ĉi tiu jam delonge estas hejme ĉe siaj gepatroj. Li skribas, ke la cirkonstancoj en Aŭstrio konstante plimalboniĝas, ke nun ankaŭ lia frato estas senlabora kaj ke la salajro de lia patro estas reduktita. Maks preskaŭ pentas, ke li ne iradis plu kun mi, ĉar la senlabora kaj senpromesa vivo hejme jam treege tedas lin. Nu, li tamen ĝoju, ke li ankoraŭ povas vivi ordan vivon ĉe siaj gepatroj! Miaj gekaruloj komunikas, ke kompatinda Antono estas peze punita pro sia malfeliĉa ago. Tri jarojn li pasigos en karcero! Tio devas esti terura. Krome li sendube suferos de konsciencaj riproĉoj pro la frua morto de nia patro. Kaj kiom suferas supozeble la patrino! Nenion ĝojigan raportis la letero. Ho, Marta, kara Marta! Se mi povus konsoli vin en via granda doloro pro la perdo de via bona patrino! La kara sinjorino Groner, kiom mi ŝin ŝatis! Tuj morgaŭ mi skribos kondolencon al Marta kaj mi indikos al ŝi iamaniere, ke mi ankoraŭ amas ŝin.

Iuj el miaj dormkunuloj krias, ke mi jam estingu la lumon. Do sufiĉe por hodiaŭ!

Efektive jam kelkaj viroj kuŝantaj sur la supraj dratplektaĵoj postulis, ke Karlo kiu estis plej proksima al la elektra kontaktilo estingu la lumon, ĉar ĝi ĝenas ilin.

Longe daŭris antaŭ ol Karlo ekdormis. Multajn lokojn de sia korpo li gratadis vundaj pro la jukaj piketoj de la sangsoifaj pedikoj. Malsato rodis en liaj intestoj, ĉar la telero da terpomsupo kun malgranda peco da pano, kiujn li ricevis post sia alveno en la hejmo, estis tute nesufiĉa vespermanĝo.

Dumnokte li ofte vekiĝis pro doloroj, kiujn al li kaŭzis la malmola kuŝejo kaj pro sento de malvarmo. Ege ĝenis lin ankaŭ la konstanta knarado de la trabaro kaj la dratretoj, sur kiuj jen tiu jen alia sin turnis de unu flanko al la alia.

Kiam fine estis mateno, Karlo ĝoje forlasis la kuŝejon, sed samtempe rememoris kun teruro pri tio, ke li devos pasigi ankoraŭ unu nokton ĉi tie.

Post la matenmanĝo, kiu konsistis el pala trinkaĵo kafosimileta, li estis sendata kune kun aliaj tranoktintoj en lignomagazenon. Tie li segis kaj hakis lignon ĝis tagmezo. Posttagmeze li estis vokata en la kuirejon por helpi tie ĉe la purigado de vazaro, ĉe la senŝeligo de terpomoj kaj ĉe aliaj kuirejaj laboroj. Li tre kontentis pri tio, ĉar li povis foje plene satmanĝi. Li rakontis al la kuirejaj dungitoj pri sia vagado, kial li foriris de hejme kaj ke la tuta migrado jam naŭzas lin. Tiam oni konsilis al li iri en tiel nomatan laborkolonion, kie li ja ne grandan aŭ entute nenian salajron ricevos, sed kie li havos pli ordan vivon, simplan, sed regulan manĝaĵon, liton kaj vestaĵojn. Se li daŭrigos sian vojon tra Hannover al Lüneburg, tiam li preteriros tian kolonion, nome tiun de Kästorf.

Karlo tuj decidis nepre viziti tiun laborkolonion kaj resti tie almenaŭ kelkajn semajnojn.

VIII.

Sur vasta ebena herbejo en la regiono de la fama Lüneburg-a erikejo laboris trupo da sepdek viroj, junaj, mezaĝaj kaj maljunaj. Malgraŭ ke jam proksimiĝis la vespero, la julia suno ankoraŭ dissendis varmegajn radiojn senkompate sur la ŝvitantajn laboristojn. Lace kaj apatie la unuj amasigis la bele sekan fojnon sur kelkaj lokoj, dum la aliaj ŝarĝis ĝin sur grandajn veturilojn.

— Antaŭen, viroj! Klopodu ke la tuta fojno estu sub tegmento antaŭ la vespero! — Kriis la estro de la labortrupo irante de unu grupo al la alia. — Ni hodiaŭ ne iros hejmen antaŭ ol ni ne finis nian laboron. Nokte eble pluvos kaj la fojno, kiu restus ekstere, malboniĝus. Antaŭen do, viroj, nur hodiaŭ foje streĉu viajn fortojn!

Kelkaj laboristoj faris mokajn ŝercojn, aliaj grumblis pri la damnita sklavlaboro, la plej multaj diris nenion kaj daŭrigis sian laboron en la sama laca maniero.

Al tiuj lastaj apartenis Karlo Weber, kiu kun mallevita kapo kaj duonfermitaj okuloj, tute elĉerpite, kolektis kaj trenis la fojnon per granda rastilo al unu el la pluraj amasegoj da sekigita herbo. La estro ĵus refoje preterirante ekhaltis kaj observis lin.

— Nu, juna viro, — li alparolis Karlon, — vi certe ne kutimas fari tian laboron. De kie vi venis al ni?

— De Vieno.

— Kaj kiel vi nomiĝas?

— Karlo Weber, kolonia numero 203.

— Bone, faru ankoraŭ hodiaŭ vian laboron laŭpove! Mi parolos pri vi kun la inspektoro, ke li donu al vi alian okupon.

La estro iradis plu instigante kaj admonante. Karlo daŭrigis sian rastadon kvazaŭ refortigite.

Fine, kiam la suno jam malleviĝis en la grundon ĉe la okcidenta horizonto, la lasta fojnveturilo estis ŝarĝita kaj la trupo ekmarŝis al la kolonia kortego. Tie ili redonis siajn laborilojn kaj parte sin lavis ĉe prete starantaj grandaj lavujoj parte tuj kuris en la manĝosalonon, en kiu la aliaj kolonianoj jam kolektiĝis por vespermanĝi.

Poste la »dompatro« disdonis alvenintajn poŝtaĵojn. Por Karlo ĉeestis letero mallonga de Marta. Ho, kiel bategis lia koro, kiam li disŝiris la koverton! Ŝi esprimis sian dankon por liaj vortoj de kunsento okaze de la granda perdo, kiun ŝi suferis kaj por la varmkoraj vortoj, kiujn li dediĉis al la memoro pri ŝia kara patrino. Ŝin tute ne ofendis lia aludo al la feliĉaj tagoj, kiujn ili kune pasigis, kaj ŝi konfesis sincere, ke ŝi mem jam ofte resopiris tiun tempon. Ŝi eĉ bedaŭras, ke iliaj iam belaj interrilatoj tiel disrompiĝis, parte ŝiakulpe, sed okazintaĵojn oni ne povas fari neokazintaj. Fine ŝi petis pardonon, ke ŝi ne jam pli frue respondis lian leteron el Hildesheim, sed ŝi vere ne povis.

Karlo estis ege ekscitita kaj ĝojo delonge ne sentita ŝveligis lian bruston. Li tiam ne povis toleri la ĉeeston de la krudaj laborkamaradoj, kiuj konversaciis en brua, maldelikata maniero. La restado en fumplena, malbonodora grupsalonego naŭzis lin pli ol iam antaŭe. Li do kuris eksteren en la malhelon, sur la liberan erikejon.

Tie promenante li retrankviliĝis kaj ekrevis pri revido kaj reakiro de sia amata Marta. Kaj lian koron ekplenigis ia dolĉa kaj samtempe amara sento de feliĉeco. Li intencis tuj venontan tagon reskribi al Marta, sed pli klare ol la unuan fojon. Image li ankaŭ jam legis la respondon al la skribota letero kaj li estis certa, ke la knabino volonte kaj penteme revenos en liajn brakojn. El ŝiaj linioj li konkludis, ke ŝi en sia amo al sinjoro Kerner jam trompiĝis kaj ke ŝi denove estis libera por li, Karlo.

Ĵus li rememoris, ke li ja nuntempe estas en situacio eĉ malpli bona ol kiam li foriris de Marta, ke li ja nun havas malpli da ŝancoj ricevi tian laboron, kiu al li ebligus fondi familion, kiam de malproksime subite aŭdiĝis la kolonia kortosonorilo. Ĝi vokis ĉiujn al komuna vesperpreĝo kaj posta retiriĝo en la dormoĉambrojn. La plenumo de la domregularo estis severe postulata, tial Karlo rapidege rekuris al la koloniaj konstruaĵoj kaj ne trovis tempon por finpensi sian lastan malagrablan penson...

Pasis semajnoj. Karlo Weber ne plu devis kulturi la malmolan erikejan grundon nek labori sur kampoj kaj herbejoj, sed li estis okupita interne de la kolonio mem per malŝarĝado de veturiloj, purigado de ejoj kaj similaj laboroj. Ili estis ja malpli penigaj, sed la tagoj ŝajnis al li pli longaj, nepasemaj. Nervoze li ĉiam atendis sciigojn de hejme kaj kiam venis letero, li estis ege seniluziigita de ĝia enhavo sen scii vere pro kio. Vane li ĉiutage esperis, ke fine hodiaŭ alvenos respondletero de Marta. Ĉiuvespere li decidis, nu, unu tagon mi ankoraŭ atendos, sed morgaŭ vespere mi certe skribos denove al ŝi, se ne jam estos ĉi tie ŝia respondo. Letero ja povas foje perdiĝi, oni devas skribi duan fojon. Sed li ne kuraĝis skribi refoje al Marta. Eble ŝi ja tamen ricevis lian leteron kaj ne emis plukorespondi kun li.

Fine al li tute ne plu plaĉis la restado en la laborkolonio. Nostalgio kaj sopiro al liaj gekaruloj ekturmentis lin. La lastaj sciigoj pri la farto de la patrino maltrankviligis lin. Sed kion fari? Ĉu li reiru hejmen? Terura vojo ree marŝota vagabonde kaj almozpetule ĉar li ne ricevus multe da markoj, se li jam forirus. La premio de tridek pfenigoj por tago apenaŭ sufiĉis por repagi la ricevitajn vestojn, leterafrankojn kaj tiel plu. Kaj grandan bonhavon en la kontlibro de la kolonia administracio li neniam sukcesos kolekti. Unue, la laborpremio estis kvazaŭ libervola donaco, pri kiu li ne povis kalkuli ĉu oni ĝin ĉiutage bonskribas sur lia konto, kaj due, la administracio havis strangan manieron kalkuli la prezojn de aĵoj vendataj al la kolonianoj: ju pli granda estis ies bonhavo, des pli alta estis por li la prezo de pantalono, ŝuoj, ĉemizo aŭ alia objekto, kiujn li devis aĉeti.

Kaj kion li ja havus hejme? Denove senlaboreco, malsato, esti ŝarĝo por aliaj kaj kuradi vane serĉante laboron aŭ agentante por komercistoj. Pli bone li restu ankoraŭ ĉi tie, kie li almenaŭ havas laboron, manĝon kaj loĝon. Tiel li ofte rezonadis, sed samtempe li nutradis en si nepravigeblan esperon, ke lia stato iam subite ŝanĝiĝos en bona senco, eble ke li iutage estos revokata al Vieno.

Efektive iuvespere ĉeestis letero por Karlo Weber, kiu lin revokis al Vieno. Sed kia kruela seniluziigo de liaj revoj kaj esperoj! Ĝi estis ekspresa letero de Anna, en kiu ŝi skribis, ke la patrino estas tre grave malsana kaj ke li rapide ekiru returne al Vieno, se li ne volas riski neniam plu revidi ŝin. Bedaŭrinde ŝia farto estas tia, ke oni devas timi la plej malbonan. Sampoŝte la fratino sendis dek ŝilingojn, pli ŝi ne povas doni ĉar ili ĉiuj devis multege elspezi lastatempe: por Antono ili pagis bonan advokaton, la kuracisto kaj la medikamentoj por patrino kaj Erna kostis multe ktp. Anna esprimis la esperon, ke li por sia dumonata laborado en la kolonio ricevos sufiĉe por ke li povu veturi almenaŭ la plej grandan parton de la vojo.

Senprokraste Karlo iris al la inspektoro de la laborkolonio kaj anoncis, ke li foriros venontmatene.


Sinjorino Weber kuŝis en agonio delirante. Foje ŝi vokis kortuŝe pri helpo por sia edzo, kiun iu volas mortigi, foje ŝi plendadis, ke la familio devos malsatmorti, ĉar oni ne plu donas al Antono kaj Karlo senlaborulajn subvenciojn. Poste ŝi plore atestis kaj ĵuris, ke Antono estas tute senkulpa, ke li malgraŭ sia iom kruda naturo estas bonkora homo nur amariĝinta pro daŭra senlaboreco. Post paŭzeto ŝi diris konsolajn vortojn al siaj infanoj kaj admonis ilin ne disputi. Ŝi petis Karlon, ke li ne foriru de ŝi. Iam la cirkonstancoj ja devos pliboniĝi, li trovos laboron kaj ankaŭ alian fianĉinon pli fidelan ol Marta.

Emociite kaj ekscitite Erna, kiu mem kuŝis en lito, Anna kaj Henriko aŭskultadis kaj observadis la malsanegan patrinon. Malgranda Henriĉjo premis sin timigite al onklino Anna.

Iu frapis ĉe la loĝeja pordo.

— La kuracisto venas, — diris Anna. Henriko iris malfermi.

— Nu, ĉu io speciala okazis? — la doktoro demandis paŝante al la lito de la malsanulino.

— Ŝia stato tre malboniĝis, — Henriko respondis, — tial ni petis vin hodiaŭ refoje veni.

La kuracisto supraĵe esploris sinjorinon Weber kaj serioze balancis sian kapon. Poste li donis al ŝi injekcion.

— Tio plitrankviligos ŝin, — li klarigis sidiĝante sur seĝon apud la lito.

La malsanulino efektive trankviliĝis iom post iom. Subite ŝi malfermis la okulojn kaj penis levi la kapon.

— Anna, Anna! — ŝi vokis malfortavoĉe, — Mi petas, malfermu la fenestrojn, mi ja sufokiĝas.

La kuracisto rapide donis signon al Anna, ke ŝi silentu kaj iru al la fenestro. Ŝi komprenis kaj ŝajnigis, kvazaŭ ŝi malfermus la fenestrojn jam tute malfermitajn.

— Anna, ĉu vi skribis al Karlo, ke li revenu? — la patrino ekparolis ree.

— Jes, patrino, kaj li devas ĉiumomente alveni.

— Se li nur ĝustatempe venos! Mia vivo finiĝas kaj mi volas ankoraŭfoje ĉiujn havi ĉirkaŭ mi. Ho, Antono! Se ankaŭ li povus veni! Lin mi neniam plu revidos. — Patrino Weber eksingultis.

Erna ne plu povis regi sin; ŝi ekploris korŝire. Ankaŭ la okuloj de Anna kaj Henriko eklarmis. La kuracisto insiste admonis ilin ekregi sin. Al la malsanulino li diris trankviligajn vortojn.

Iom post iom ŝi ĉesis plori kaj Anna sekigis per tuko ŝiajn okulojn kaj vangojn.

— Sinjoro doktoro, — patrino Weber diris kun malforta rideto, — viaj bonintencaj vortoj ne povas trompi min. Mi sentas, ke la fino alvenas kaj ke mi eble ne transvivos la venontan nokton. Se mi nur ankoraŭ povus vidi Karlon kaj Antonon!... Aeron, pli da aero! — ŝi subite ekkriis.

La kuracisto kun helpo de Anna kuŝigis ŝin pli oportune kaj donis al ŝi denove injekcion. La malsanulino stertoris tempeton, poste ŝi falis en facilan dormeton.


Karlo Weber marŝadis rapide sur la vojo de Amstetten al Melk. Li esperis, ke li estos post malpli ol du tagoj en Vieno. Li estis tute senmona kaj tre malsata, ĉar li ne volis perdi tempon per almozpetado. Nur malofte li eniris domon por peti iom da manĝaĵo.

Li ege riproĉis sin mem pro tio, ke li en la letero sendita hejmen de Kästorf, en kiu li anoncis sian revenon, ne indikis iun lokon, kien oni povus sendi al li poŝtaĵon.

Senpense li estis foruzinta sian tutan monon por veturi kiom eble de la vojo per fervojo, sed kiam li forlasis ĝin, li havis antaŭ si ankoraŭ tutsemajnan piedmarŝon kun almenaŭ kvardek-kilometra vojo potage.

Treege turmentis lin la necerteco pri la farto de lia patrino. Ju pli proksimen al Vieno li venis, des pli granda fariĝis la angoro en lia koro. Por telegrafi al Anna li ne havis sufiĉe da mono, kolekti ĝin per almozpetado daŭrus tro longe, kaj por sendi poŝtkarton estis malfrue, ankaŭ malfacile indiki lokon, kien oni sendu respondon, ĉar li ja tre kuradis kaj iafoje uzis ŝarĝaŭtomobilon aŭ alian veturilon por pli rapide antaŭeniĝi. Krome li tre timis survoje ricevi malbonan sciigon. Tiakaze li ja ne plu havus kaŭzon por hejmen iri! Kaj tiel sola vivante sur ŝoseoj li ne eltenus la teruran trafon de malfeliĉa sciigo; prefere li suferis la premegan necertecon. Tiel li almenaŭ povis ankoraŭ esperi.

Terure longaj estis la vojoj de vilaĝo al vilaĝo, de urbo al urbo. Tiuj lokoj estis kvazaŭ stacioj, etapoj sur lia vojo, laŭ kiuj li kalkulis la ankoraŭ venkotan distancon inter si kaj la celo. Pejzaĝaj belaĵoj tiam neniel interesis lin. Nur antaŭen! — li pensadis.

— Eble mi jam vane rapidas, — li iafoje diris al si, — ĉar mia patrino estas morta kaj entombigita! Ne elpensebla imago! Mi nur kuru, kuru...

Prema varmego! La fruktarboj sur ambaŭ flankoj de la ŝoseo donis nur malmulte da ombro. La suno radiis brulige de somere tagmeza alto. Karlo ŝvitegis.

Subite li iris iom flanken de la ŝoseo kaj sidiĝis en la ombro de granda pirarbo. Li elprenis pecon da seka pano el sia dorssako kaj ekmanĝis. Post ĉiu dua-tria peceto li trinkis gluteton da akvo varmiĝinta en sia vojaĝbotelo. Poste li kuŝigis sin en la herbon. Lastnokte li estis malbone dorminta, tial ne daŭris longe, ĝis liaj okuloj fermiĝis.

Stranga sonĝo iluziis al li, ke li iras tra pordego de la Viena urbdomo. Ĉe sia dekstra flanko li kondukas Martan fianĉine ornamitan kaj multaj gajaspektaj homoj sekvas ilin.

— Mi estas tiom feliĉa, mia Karlo! — Marta jubile flustras, — baldaŭ la geedziga ceremonio estos pasinta kaj ni poreterne apartenos unu al la alia!

Li premas kunsente la brakon de la fianĉino kaj respondas: — Jes, kara Marta, ni do malgraŭ ĉio estos kunigitaj por la tuta vivo. Jen, tamen ĉio estiĝas ankoraŭ bona!

Post la geedziga ceremonio, ĉe kiu la deĵoranta oficisto diris belajn saĝajn vortojn, ili veturas al gastejo, kie en salono jam ĉio estas preparita por festeno. Ĉiuj estas gajaj. Eĉ sinjorinoj Groner kaj Weber; la lasta nur bedaŭras, ke tion ne povis ĝisvivi ŝia edzo. Marta kaj Karlo fine rifuĝas de la festa societo kaj veturas al sia nova hejmo, hela, bele meblita loĝejo en moderna komunuma domego. Entuziasme ili priparoladas, kiamaniere ili aranĝos sian kunvivon, kiel ili portos kaj faros ĉion en interkonsento kaj eĉ, kiel ili rapide likvidos eventualajn malkonkordiĝojn.

Tiel venas la nokto, la unua nokto, kiun ili kiel geedzoj pasigos en sia nova hejmo. Kompreneble ili ne klopodas tuj ekdormi. Brulaj kisoj, ama feliĉeca interflustrado, kies ĉefa senco ĉiam estas: fine ni tamen retrovis nin, ni restos kune dumvive, ho, kiel mi amas vin! kaj ardaj ĉirkaŭprenoj kun plena senrezerva sindono.

Subite Karlo teruriĝas. Marta ne plu respondas kaj ŝia korpo en liaj manoj senteble rigidiĝas. Marta! li ekkrias kaj faras lumon. Kaj apud li kuŝas la rigida, malvarma kadavro de lia patrino.

Kun kriego de teruro Karlo vekiĝis.


Ĵus pasis la funebra ceremonio en la halo de la krematorio kun scenoj de doloro, larmoverŝado kaj veplendoj. La ĉerko kun la mortinta sinjorino Weber malleviĝis tra fendon en la planko por esti transdonata al la detruaj flamoj.

Erna kaj Anna forlasis per ŝanceliĝantaj paŝoj la krematorion akompanate de kelkaj aliaj funebrantoj: Henriko, Marta kaj najbaroj. Dum la unuaj personoj silente hejmen veturis, la najbarinoj en la tramo vigle pribabilis la tro fruan morton de la bona virino kaj la kompreneblan doloron de Erna kaj Anna.

— Ŝi kaj ŝia edzo bone povus ankoraŭ vivi, se tiu fripono Antono ne estus farinta tian krimon! — konstatis unu najbarino akravoĉe kun nobla indigno.

— Jes, jes, — rapidis diri alia, — por tio oni kreskigas infanojn, ke ili poste havigu al oni fruan tombon.

— Kompatindaj estas la du filinoj kaj Karlo! — plendis la dika dommastrino de Turstrato numero 4. — Karlo estas tiel bonkora knabego! Kaj li eĉ ne povas ĉeesti la enterigon de sia patrino.

Tiaj kaj similaj diroj aŭdiĝis ĉiam pli laŭte en la tramvagono, en kiu sidis la tuta funebrantaro. Anna, Erna kaj Henriko devis ilin aŭskulti, malgraŭ ke ili sidis iom aparte kaj la babilemulinoj kredis, ke ili parolas mallaŭte kaj nur »inter si«.

Ĉe la haltejo en Turstrato ili elvagoniĝis je la ĝojo de la veraj funebrantoj. Marta, kiu ankaŭ devis forlasi la vagonaron, adiaŭis de la lastaj kaj kuris rapide hejmen por eskapi de la klaĉema aro.

Kiam ŝi supreniris la ŝtuparon, aĉa insulta kriado desupre trafis ŝian solenan, funebran animstaton kiel akraj vipobatoj. Subite juna virino kun flirtantaj haroj kaj timesprima vizaĝo kuris fluge malsupren preter Martan kaj kriadis laŭte: Helpon, helpon! Li murdos min.

Tuj post ŝi venis viro evidente ebria saltadante trans du-tri ŝtupojn. En sia kuro li preskaŭ malsuprenĵetis Martan. Li minacadis per raŭka voĉo:

— Nur atendu, vi malĉastulino! Vi devas mortaĉi, mi disbatos viajn ostojn.

Suprenrigardante Marta ekvidis en la unua etaĝo sinjorinon Krejĉi kaj ties edzon, fortikan meblopakiston. Ili apogis sin sur la balustrado kaj gapis post la malsuprenkurantojn.

— Sinjoro Krejĉi, — Marta vokis, — helpu, postkuru, tiu bubaĉo vere mortigos ŝin!

— Aĥ, lasu tion, fraŭlino! — Krejĉi rediris trankvile. — Tiajn scenojn ili vidigis al ni jam plurfoje. Unufoje mi jam bruligis miajn fingrojn miksante min en similan aferon laŭ la petoj de mia molkora edzino. Tiam ambaŭ — persekutanto kaj persekutato — unuiĝinte turnis sin kontraŭ mi. Tiuspeculoj facile interbatadas sin kaj rapide repaciĝas.

— Ho, fraŭlino Marta, — sinjorino Krejĉi ekbabilis informeme, kiam Marta atingis la etaĝon, — vi ŝajnas ankoraŭ ne plene scii, kun kiaj homoj vi kunloĝas en ĉi tiu domo. Jen, ekzemple la virino, kiu ĵus tuŝis vian kompatemon per siaj helpokrioj. Ŝi estas vidvino deantaŭ unu jaro kaj jam ŝi prenis tiun dubekarakteran viron al si. Se li almenaŭ sufiĉe perlaborus kaj al ŝi kaj al ŝia infano certigus la vivon! Sed li estas senlabora kaj fordrinkas eĉ sian senlaborulan subvencion. Krome li batas ŝin kaj la kompatindan infanon. Jen, mia edzo, — ŝi sendis rigardon post li, kiu dume foriris, — li ja ankaŭ trinkas glaseton iam-tiam, sed tio ne transas certajn limojn. Nu, mi ankaŭ ne konsilus al li...

Marta malpacienciĝis. — Pardonu, sinjorino Krejĉi, mi havas urĝan laboron. Ĝis revido!

Veninte en sian ĉambron, ŝi sidiĝis al la tablo kaj transdonis sin dum longa tempo al malgaja meditado. Ŝi prenis du fotobildojn el tirkesto; unu prezentis ŝiajn gepatrojn, la alia Karlon. Kaj dum ŝi ilin observis, larmoj ekvualis ŝian rigardon.

Ŝi revokis al si la gajan tempon de sia frua infanaĝo senzorga. La patro estis tiam ankoraŭ tute alia homo ol en la lastaj jaroj de sia vivo. Vere, ŝi ĉiam iomete timis lin pro lia severo, kiu iafoje subite, neatendite montriĝis. Sed Marta memoris lin ankaŭ kiel gajan homon kaj bonan patron, kiun ŝi amis kaj respektis. Kiel interesaj estis promenoj kaj ekskursoj kun li, kiel interese li sciis rakonti kaj klarigi! Kaj la patrino! Ŝi estis senbrua kaj ĉiam agema virino. Kaj bonega patrino, la amo kaj indulgo mem. Marta ne rememoris, ke ŝi iam estis punata de la patrino. Kontraŭe ĉi tiu ĉiam klopodis malhelpi, ke la severa patro eksciu pri ŝiaj petolaĵoj aŭ malobeoj. Ankaŭ pri malgranda frateto Marta bone memoris. Li mortis kvinjaraĝa.

Poste venis la malĝojaj tagoj, kiam la patro devis soldatiĝi kaj iri en la militon. Ho, tio estis deprima tempo de atendado inter unu letero kaj alia de la patro en la tranĉeo! Kiom suferis tiam la patrino kaj malgranda Marta kun ŝi! Kaj kiam venis la sciigo, ke la patro estis grave vundita en la kapo, kiom ili timis tiam pri lia vivo! Kiam li poste revenis, li estis certagrade kriplulo, tamen ili ĝojegis, ke ili rehavis lin. Sed ekde tiam la familia kunvivo fariĝis turmento. La patro montriĝis ĉiam pli kolerema, despota, brutala.

Kia ĝojradio estis por Marta en la tempo de ĉagreno kaj senĝojo la apero de Karlo! Kiel li sciis konsoli kaj trankviligi! Kiel bone li kondutis kontraŭ la patrino de Marta kaj kiom tiu fine ekŝatis lin! Li ja estis mem malfeliĉa, senlabora; sed ĉu tio estis lia kulpo? Tamen kuniĝi, geedziĝi por ili ne estis eble, dum li nenion perlaboris. La plej bonaj edzecoj nuntempe disfalas, estiĝas malfeliĉaj sekve de konstanta mizero. Tion Marta ne povis riski. Ŝi dume jam agnoskis, ke Karlo estis multrilate preferinda al Arturo Kerner, malgraŭ ke tiu havas postenon kaj pli da vivprudento. Kiel kortuŝe, profunde Karlo amas ŝin, tion montras lia lasta letero el Germanio, en kiu li deklaras ke li kun ĝojo revenus al ŝi kaj ĉion volonte forgesus, kio okazis. Ja li eĉ kompatas ŝin, ke ŝi pri tiu sinjoro Kerner tiom trompiĝis, kiel li el ŝia letero opiniis ekkoni.

Nun li estas survoje hejmen. Kaj Marta prezentis al si Karlon, kiel li ie kuras direkte al Vieno, turmentate de duboj ĉu li ankoraŭ trovos sian patrinon aŭ ĉu li jam nur povos viziti ŝian tombon. Kaj kiam li fine hejmen venos...! Marta ekploris.

Subite ŝi ekstaris kaj iris rapidapaŝe en la kuirejon. Tie ŝi sidiĝis apud la forno. Per firma preno ŝi deŝiris la gumtubeton de la gasaparato kaj metis la liberan finon en sian buŝon. Avide ŝi enspiris la venenan gason.

En la posta momento iu forte frapis la pordon, Marta sobriĝis. Ŝi faligis la tubeton, eksaltis de la sidilo kaj fermis la ĉefkranon ĉe la gasometro. Dume denove la pordo estis frapata. Kun iom malklara menso Marta malfermis la pordon.

Najbarino staris antaŭ ĝi kun du infanoj, kvarjara knabo kaj sesjara knabino.

— Bonan tagon, fraŭlino Marta, — salutis la virino, — mi volis peti vin... Sed — fraŭlino, ĉi tie ja elfluas lumgaso! jen rigardu, kio okazis! La gumtubeto defalis de la hejtaparato. — La najbarino ekscitite kaj senceremonie enŝovis sin en la kuirejon kaj resurmetis la tubeton sur la aparaton.

Marta staris tie embarasite kaj ruĝiĝis.

— Jes, — ŝi mensogis rapide, — mi sidis en la ĉambro, subite mi sentis ion svenigan en la aero kaj jam mi ankaŭ flaris gasodoron. Ĝuste, kiam vi venis, mi volis rigardi, kio okazis.

La energia virino konvinkis sin, ĉu ĉiuj kranetoj estas bone fermitaj, kaj malfermis fenestrojn kaj pordon. Per multaj vortoj ŝi admonis kaj avertis Martan, ke ŝi pli atentu rilate tiun danĝere venenan lumgason, esprimis sian indignon pri la facilanimeco de la homoj kaj pri la multaj gasakcidentoj en la lasta tempo kaj poste demandis Martan, ĉu ŝi bonvolas gardi kaj lasi ĉe si la du infanojn dum unu aŭ du horoj. Ŝi, la patrino, devas foriri por prizorgi ion kaj estas ja tiel ĝene trenadi kun si du tiajn etulojn. Marta konsentis plenumi la peton kaj la najbarino foriris ankoraŭfoje avertante pri la gaso kaj lasante la geknabojn ĉe Marta.

Ĉi tiu tuj okupiĝis tutkore pri la infanoj, kiuj jam ne estis fremdaj al ŝi. Ŝi estis tre infanamika kaj ŝi rapide konkeris la korojn de infanoj. Ludante kaj ŝercante kun la geknaboj Marta liberiĝis por iom da tempo de sia melankolio. Baldaŭ ŝi vere gajiĝis kaj ĝojis infane kun la infanoj.

IX.

De griza ĉielo faladis la pluvo en densaj akvofadenoj. Jam la tutan nokton pluvis kaj ĉirkaŭ la deka matene ankoraŭ ne aspektis, kvazaŭ la kluzoj de la ĉielo baldaŭ fermiĝus.

Sur moligita ŝoseo marŝadis Karlo Weber proksimiĝante al la grandurbo Vieno. Griza, monotona, kiel la tago, estis lia animstato. Nur unu penso rampadis konstante tra la koridoretoj de lia cerbo: Nur antaŭen, hejmen! Nur kiam li ekpaŝis inter la unuajn domojn de Hütteldorf, antaŭurbeto de Vieno, li eknervoziĝis. Li ekvidis tramon kaj volis aliri ĝin. Sed sammomente li rememoris, ke li ja ne havas la necesan monon por veturi. Do li devas pluiri piede.

Kelkfoje la malsato kaŭzis en li senton de eksveno. Energie li subpremis ĝin. Post horo li estos hejme. Tiam li certe ricevos sufiĉe por foje satmanĝi, se li tiam nur povos manĝi.

Lia ekscitiĝo kreskadis; ofte malvarma sento de ektimo fluis de lia nuko malsupren trans la dorson. Kiam li fine troviĝis en la urbdistrikto, kie liaj parencoj loĝis, lia maltrankvilo atingis altegan gradon. Kelkfoje li devis halti kaj profunde enspiri. Kio atendos lin hejme? Kiel statas la afero pri lia patrino? Karlo evitis renkonti konatulojn; li timis malbonan antaŭsciigon.

Fine li staris antaŭ la loĝeja pordo de Henriko kaj Erna kaj aŭskultis momenton. Terure, krevonte batis lia koro, kiam li frapis. Longe, longe daŭris antaŭ ol iu venis malfermi. Fine sur la sojlo aperis Anna.

Mute la du gefratoj premis unu la manon de la alia kaj rigardis sin reciproke dum momento. Poste Anna mallevis siajn larmantajn okulojn pro la dolore demanda rigardo de la frato.

— Eniru bonvene, Karlo! — ŝi diris per tremanta voĉo. Ŝi tiris lin en la loĝejon kaj fermis la pordon. Ĉe la mano ŝi kondukis lin senvolan en la ĉambron.

— La patrino...? — Karlo duonflustris. Neniu troviĝis en la loĝejo krom li kaj la fratino. — La patrino, ĉu do... — Lia voĉo ĉifoje esprimis samtempe demandon kaj fatalan divenon.

Responde Anna kovris ambaŭmane sian vizaĝon kaj ekploris.

— Do, tro malfrue... — li diris malrapide.

Li demetis sian dorssakon kaj sidiĝis lacege apud la fratino. Liaj okuloj brulis, sed restis preskaŭ sekaj. Longe li sidis tie kun klinita kapo, senmove. En lia cerbo interrapidis kaose pensoj kaj ideoj malklaraj, ĝis fine unu el ili forlasis lian konfuzitan kapon kaj metiĝis antaŭ liajn okulojn kiel ruĝe skribita frazo: Mia patrino mortis; mi neniam revidos ŝin! Kaj Karlo miris pri si mem, ke li ne povis ekploregi, ke li restis tiom trankvila, kaj li hontis antaŭ sia fratino. Dumvoje li estis jam tiom ofte imaginta kaj trasuferinta la teruran eblon veni hejmen kaj ne plu trovi sian patrinon, ke la kruela efektivo jam ne povis forte impresi lin. Pro tio ja lia doloro ne estis malpli granda; ĝi nur estiĝis muta kaj senlarma.

Anna forviŝis siajn larmojn kaj observis la fraton en lia silenta doloro. Ŝi ekkaresis lian kapon.

— Kompatinda frato, — ŝi diris, — ho, kiom sopiris patrino vidi vin! Henriko prenis antaŭpagon de sia salajro kaj volis sendi al vi monon, por ke vi povu veturi ĉi tien. Kial vi ne plu skribis kaj indikis adreson?

— Jes, mi faris grandan eraron. Mi pentis kaj suferis multe.

Ili ree silentis. Subite Karlo ekmemoris pri io. Kun hezito li demandis mallaŭte:

— Kaj kie estas Erna?

— En malsanulejo, tre malsana. Antaŭe ŝi jam devis multe kuŝi. La morto de la patrino malbone influis ŝian malsanon, tamen ŝi insistis ĉeesti la funebran ceremonion en la krematorio. Vi povos viziti ŝin posttagmeze.

— Tion mi faros kompreneble. Kaj Henriko kaj la knabeto...?

— Henriko deĵoras kaj Henriĉjo estas en tiel nomata »ludlernejo«. Mi ja ne povas resti ĉi tie dum tutaj tagoj, se mi ne volas, ke mia vivkunulo, tiu drinkema viraĉo, sola okupu la loĝejon de niaj gepatroj kaj eĉ prenu al si publikulinojn. Sed por ke Henriĉjo ne estu sen gardo kaj varto kiam nek lia patro nek mi estas ĉi tie, li pasigas almenaŭ la antaŭtagmezojn en tia infanvartejo. Cetere estas ĵus tempo, ke mi venigu lin. Ne estas malproksima la ludlernejo, ĝi troviĝas en ĉi tiu domego, do mi baldaŭ revenos.

Anna foriris kaj post dek minutoj revenis kun Henriĉjo. Kiam ĉi tiu ekvidis Karlon, li timis de la al li fremdiĝinta viro. Sed baldaŭ li reamikiĝis kun »onklo Karlo«, kiu en sia senbrua, netruda maniero ludis kun la knabo.

Dume Anna finpreparis la tagmanĝon, al kiu poste Karlo dediĉis sin kun manĝemo de homo plurajn tagojn fastinta.

Post la manĝo Anna, Karlo kaj Henriĉjo iris viziti Ernan en la hospitalo. Ili trovis ŝin en timige malbona stato. Karlo ekhavis la afliktan impreson, ke en ĉiuj dudek litoj de la salono kuŝis virinoj pli malpli signitaj de la morto. La mallarĝa, malgrasa vizaĝeto de Erna ĝojradiis ĉe la ekvido de la frato. Ŝi estis ege malforta, sur ŝiaj vangoj floris la rozetoj de la tuberkulozo kaŭzante kontraston kun la paleco de aliaj vizaĝopartoj.

Ŝi estas perdita, — pensis Karlo, — ŝi baldaŭ sekvos patrinon kaj patron. Li povus ekkrii pro kordoloro, sed li regis sin uzante sian tutan animforton. Kompatinda malgranda Henriĉjo! Tiel ĉarma, senkulpa, tiel senhelpa knabeto! Li jam estas perdonta sian panjon.

Erna mem ŝajnis ne konscii pri la senespereco de sia stato. Ŝi parolis pri baldaŭa elveno el la malsanulejo. Kaj kiam ŝi, kun malĝojo parolante pri la mortinta patrino, diris, ke ŝi eble mem baldaŭ sekvos ŝin en la tombon, oni havis la impreson, ke ŝi feliĉe ne estis konvinkita pri tio kion ŝi esprimis.

Kortuŝa sceno okazis, kiam Henriĉjo nepre volis enlitiĝi al sia patrino anstataŭ foriri kun la geonkloj. Ĉar oni ne plenumis lian peton, li kriis korŝire. Erna petis, ke oni sidigu lin sur ŝian liton, ĝis li iom kvietiĝos, sed flegistino severe malpermesis tion. Ŝi indignite riproĉis eĉ pro tio, ke la patrino kisis la buŝeton de la knabo.

Deprimitaj kaj afliktitaj Anna kaj Karlo foriris kun la ploranta neveto el la malsanulĉambro, postlasante Ernan en korposkua singultado.


Laca kaj tute senkuraĝigita Marta ĵus venis hejmen. Kiel jam ofte, ŝi estis refoje foririnta por prezenti sin ĉe entreprenistoj, kiuj per gazetanoncoj serĉis laborfortojn. Kaj ĉie ŝi ree renkontis multajn, multajn samsortulojn, kiuj inter si konkuris por ricevi la okupotan postenon. Ĉian laboron kun malgranda salajro ŝi emus akcepti, sed nenie ŝi havis la bonŝancon esti dungata. Ankaŭ postenon de servistino por ĉiaj domlaboroj ŝi volis akcepti, sed neniu sinjora familio emis dungi ŝin, kiu antaŭe nur sidis en oficejo ĉe skrib- kaj kalkulmaŝinoj. Ekzistas ja multaj senokupaj virinoj, kiuj ekde sia infaneco nur servadis en hejmoj de sinjoraj moŝtoj. Pro kio do eksperimenti kun estinta oficistino kun delikataj manoj, kiuj eble ne sufiĉe lertis en laboroj kiel lavado de tolaĵo, vazaro, planko ktp. aŭ kiel senpolvigado de mebloj, ornamaj figuretoj kaj tapiŝoj?

Kaj la zorgoj de Marta kreskis de tago al tago. La malgranda senlaborulsubvencio, ŝia sola enspezo, neniel sufiĉis por la plej necesa. Ŝi jam apenaŭ satmanĝis per pano kaj legomo. Baldaŭ ŝi ne povos plu pagi la luprezon por la loĝejo, tiam ŝi estiĝos ankaŭ senhejma. La malsano kaj la enterigo de la patrino forglutis sumeton konsiderindan kaj ŝparitaj groŝoj rapide konsumiĝas, se oni devas konstante forpreni de ili kaj nenio plu estas aldonata.

Depost ŝia provo forĵeti la vivon pere de lumgaso la penso pri sinmortigo ne plu forlasis ŝin. Ŝi nur bedaŭris kaj kondamnis la facilaniman senzorgecon, per kiu ŝi malfermis la gaskranon sen antaŭzorgi ke ne aliaj homoj suferu de la penetrema gaso.

En momentoj de plej granda deprimiteco Marta alkroĉegis sin al la penso pri sinmortigo kiel al lasta, sola savrimedo. Kaj ju pli ŝi okupis sin pri ĝi, des pli ŝi intimiĝis kun la morto, kiu perdis por ŝi ĉion timigan. Estas ja finfine tutegale, ĉu oni ĉi tiun vivon en malĝojo perdas pli frue aŭ pli malfrue. Post kvindek aŭ sesdek jaroj ŝin ĉiukaze entenos tombo. Pri ili avaru la preferitoj de la tero, tiuj kiuj uzurpis ĉiujn ĝojojn kaj ĝuojn por si; al tiuj homoj ja la vivo estas ĉiam tro mallonga. Sed al ŝi, al la elfermita de ĉiuj vivĝojoj, al la kondamnita al mizero kaj rezigno, tiuj kvindek aŭ sesdek jaroj signifus eternon da suferado kaj malĝojo! Kial do atendi?

Kaj Marta sisteme kaj kviete preparis ĉion por la momento, kiam ŝi tute senesperigite, minacate de senhejmiĝo, duan fojon, sed tiam plenkonscie decidos rifuĝi en liberigan morton. Ŝi pretigis la necesaĵojn por ŝtopfermi truojn kaj fendojn de pordo kaj fenestroj antaŭ ol malfermi la gaskranojn.

Karlo revenis! Marta eksciis tion de Anna, kiun ŝi antaŭ horo renkontis. Komence ŝi ĝojis kaj nova espero kaptis ŝian koron. Sed baldaŭ ŝi ekpripensis sobre la situacion, la tristan fakton ke ili ambaŭ estas senlaboraj, kaj ŝi deziris ne revidi lin. Sed tiu deziro ne harmoniis kun la inklinoj de ŝia koro.

Marta ordigis la loĝejon, ne estis multe por fari tiurilate, ĉar ŝi ja sola vivis kaj ĉiel evitadis kaŭzi malordon aŭ malpuron en la loĝejo. Ŝi kuiris terpomojn, kiuj kun margarino kaj iom da salo formis ŝian tagmanĝon. Post la manĝado ŝi ripozis iom; ŝi sentis sin tiom laca!

Sed tiel sidante ŝi estis atakata de ĉiuspecaj memoroj, pensoj kaj zorgoj, kiel trankvila dormanto de muŝoj kaj aliaj parazitetoj. Maltrankvilo ekkaptis ŝin kiel konsciencan homon, kiu foje neglektas sian devon, kiu senpermese forrestas de sia ofico. Fine ŝi tion ne plu eltenis kaj pretigis sin por rea foriro. Sed kien? Marta ne havis intimajn amikojn aŭ amikinojn, al kiuj ŝi povus iri. Do ŝi decidis — kiel jam ofte — viziti la tombeton, kiu entenas la cindron de ŝia karmemora patrino. La promenado tra la senbrua, ombra tombejo efikis ĉiam tre trankvilige kaj konsole al ŝi.


Ĉirkaŭ la sama tempo ankaŭ Karlo Weber iris al la krematoria tombejo de Vieno. Ne la unuan fojon li vizitis la tombon de la gepatroj. Ankaŭ en li estadis maltrankvilo, kiu nenie lasis ripozi lin.

Lia nuna situacio ŝajnas al li pli deprima ol iu antaŭa. Li loĝas ĉe la bofrato, vivas je ties kosto. Kun kia rajto? Sed kion li faru? Kun malemo li pensis pri diversaj ebloj perlabori iom, pri denova kolportado kaj pri serĉado de laborloko. La lasta estos tute senpromesa penado kaj agentado, kolportado donos enspezojn senproporcie malgrandajn kompare al la oferitaj laboro kaj tempo. Ĉu li ree formigru? La nura penso pri tio teruris lin. Kaj la cirkonstancoj neniel aspektas laŭ baldaŭa pliboniĝo. Eĉ kontraŭe.

Kaj Marta! Ho, kiom li sopiras al ŝi! Hodiaŭ Anna diris al li, ke ŝi renkontis Martan kaj komunikis al ŝi lian revenon. Se li nur mem havus feliĉon ie renkonti ŝin; rekte viziti ŝin li ne kuraĝis.

Longan tempon Karlo pasigis ĉe la tombeto de siaj gepatroj, areo da apenaŭ kvardek centimetroj en kvadrato. Li ne povis koncepti, ke sub tiel malvasta spaco da tero troviĝas ĉio kio restis de liaj bonaj gepatroj.

Rozujeto, kelkaj floroj kaj herbo estis la simpla ornamo sur la tombeto. Sur marmora tabulo legeblis la nomoj: Antono kaj Maria Weber. Nenio plia. Karlo prenis ladan pokalon el poŝo kaj alportis akvon por verŝi ĝin sur la tombeton. Post lasta longa rigardo al ĝi li foriris malrapide.

Subite li vidis antaŭ si virinon, en kiu li tuj rekonis Martan Groner. Lia koro forte ekbatadis kaj li rapidis atingi ŝin.

— Bonan tagon, Marta! — li salutis etendante la dekstran.

Marta embarasite turniĝis kaj kun mieno de ekĝojo prenis lian manon. — Bonan tagon, Karlo!

Tempeton ili staris en embaraso, poste Karlo demandis: — Ĉu vi nun iras hejmen, Marta? Kaj kiam ŝi jesis, li daŭrigis: — Mi ankaŭ, do ni povus iri kune pecon da vojo.

Ili do iris unu apud la alia al la tramo, ili veturis kune, sed ili parolis nur kelkajn malgravajn vortojn. Neniu el ambaŭ ĝuste kuraĝis diri aŭ demandi ion, ĉar ĉiu timis tuŝi iun vundon de la alia. Ambaŭ havis multe por diri al la alia, sed neniu sciis kiel komenci kaj detrui la ĝenan, disbaran embarason.

Kiam ili proksimiĝis al la tramhaltejo, kie Marta devis elvagoniĝi, ŝi diris ekstarante:

— Ĉu vi ankaŭ elvagoniĝos?

— Jes, jes, — li rapidis respondi, dankeme pro la demando, sen kiu li ne kuraĝus sekvi ŝin kaj devus plu veturi.

Sekve ili iris komune al la domo Turstrato numero 4. Iom post iom Karlo kuraĝiĝis ŝovi sian brakon sub tiun de Marta. Tiel ili alvenis al la dompordego, kie Karlo ekhaltis ŝanceliĝante, ne sciante kion fari aŭ diri. Sed Marta senhezite demandis:

— Ĉu vi ne ŝatas revidi la internon de ĉi tiu malnova domo kaj mian loĝejon? Se vi volas, venu kun mi!

— Koran dankon! — Kaj Karlo premis la manon de Marta.

Kun avidaj okuloj li rigardis ĉion, kio iam konsistigis lian plej intiman vivmedion: La mallarĝajn, malhelajn koridorojn, la difektajn murojn, la malboniĝintajn ŝtuparojn kun la rompiĝemaj balustradoj kaj multajn aliajn objektojn tiel intime konatajn. Sur ili kvazaŭ gluis parto de liaj pli feliĉaj infaneco kaj frua juneco. Dolore dolĉaj memoroj estiĝis en li kaj en la rememoro idealiĝis ĉio tie travivita.

Subita ventoblovo tra malfermita fenestro portis odoraĉon de malmodernaj amasnecesejoj en lian nazon. Li ekskuis sin naŭzite. Kaj li ekvidis ĉion per malpli revemaj okuloj. Li ekmiris, ke homoj eĉ nur iomete kontente povas vivi en tia domaĉo duonruina.

En la loĝejo de Marta denove karaj kaj amaraj rememoroj vekiĝis en Karlo. Jen sur ŝranko la radiaparato, kiun li kune kun Marta konstruis por ŝia patrino. Bone li memoris, kiel ŝi ĝojis pri la aparato. Kaj Karlo havis senton, kvazaŭ ĉiumomente povus malfermiĝi la pordo kaj enveni patrino Groner kaj saluti lin per ĝoje bonvenigaj vortoj. Strange, ke homo, kiun oni tiom ofte vidis kaj kun kiu oni ŝatis interrilati, iam simple ne plu ekzistas! Jen la tablo, ĉe kiu li kun Marta lastfoje sidis, tiun lastan fojon, kiam li en ĵaluza doloro forkuris de ŝi. Iel ŝajnas al li, kvazaŭ tio estus okazinta antaŭ kelkaj tagoj, kaj tamen kiom da okazaĵoj jam trudiĝis inter tiam kaj hodiaŭ!

Karlo dronis tiel en pensoj, ke Marta devis ripete inviti lin, ke li sidiĝu.

Kelkan tempon ili sidis en silento. Marta rigardis senvide antaŭ sin. Karlo observis ŝin per malgaja rigardo. Fine li metis manon sur ŝian.

— Marta! — li diris preskaŭ flustre, — kio nun? Ĉu mi povas esperi, ke mi rekonkeros spaceton en via koro?

Ŝi ne respondis. Ŝi restis senmova, kvazaŭ ŝi nenion aŭdus.

— Marta, — li diris iom pli laŭte kaj insiste, — mi amas vin ankoraŭ kaj amis vin la tutan tempon kun la sama amo, eĉ pli profunde ol tiam antaŭe. Kaj vi, ĉu vi nenion sentas por mi?

Malrapide ŝi levis siajn okulojn kaj ekrigardis lin malĝoje.

— Ĉu mi devas tion ankoraŭ diri al vi? Sed estas ja ĉio senutila, sencela, Karlo. Nek mi nek vi povas esperi ion de la estonto, almenaŭ de la proksima estonto.

— La amo helpos nin pli facile porti nian komunan malbonsorton, — li insistis prenante pli firme ŝian manon.

— Sed ni ja ne scias per kio vivi! — La voĉo de Marta sonis senespere. — Eble baldaŭ mi eĉ perdos mian hejmon, ĉar mi ne plu longe povos pagi la luprezon. Ni rezignu, ni ne povos aparteni unu al la alia en tiu mizera vivo.

— Tiam almenaŭ en la morto! — Karlo diris iom emfaze kaj ne tute konscie pri la plena signifo de tiu frazo. Li ĝis tiam malmulte cerbumis pri la morto. Krom en la tagoj de sia unua amdoloro li eĉ en stato de plej profunda melankolio neniam serioze konsideris sinmortigon. Nun dirinte tiujn vortojn subite leviĝis antaŭ li la penso pri forĵeto de la vivo kvazaŭ elvojon montranta fantomo palpeble proksima. Kaj li imagis, kiel ili kune kuŝus en lito kaj ĉirkaŭpreninte unu la alian atendus la morton — ekzemple pere de iu veneno.

Marta rigardis lin dum momentoj atente, demande. Poste ŝi parolis trankvile, senpatose:

— Karlo, mi jam ofte serioze pensis pri la morto kiel pri mia lasta eliro. Kaj ĝi jam tute ne teruras min. Kontraŭe mi estas multe pli trankvila kaj pacienca, de kiam mi intimiĝis kun la intenco mem ĉesigi ĉiun mizeron, kiam mi ne plu povos porti ĝin. Sed vi, vi ankoraŭ povas kaj devas vivi! Vi almenaŭ havas parencojn, kiuj amas kaj subtenas vin. Mi ne. Kun miaj parencoj mi neniam kore interrilatis, lastatempe jam entute ne.

Karlo klinis sian kapon malgaje. Post tempeto da silento eĉ ne interrompata de tik-tako de la murhorloĝo, kiu jam de semajnoj malfunkciis, Karlo ŝovis sian seĝon pli proksimen al Marta kaj metis la dekstran brakon ĉirkaŭ ŝian kolon. Ŝi ne kontraŭstaris al tio, sed kuŝigis sian kapon sur lian bruston. Li kisis ŝian vangon kaj parolis per voĉo flata kaj peta:

— Marta, mia amata, kara Marta, mi ne povas vivi mian senesperan, malbelan vivon sen vi! Al miaj parencoj mi estos nur ŝarĝo. Se vi volas morti, lasu min morti kune kun vi!

Marta nenion kontraŭdiris. Ili sidis longe en reciproka ĉirkaŭpreno. Karlo ekrakontis pri siaj travivaĵoj ekde la disiĝo de Marta, pri sia dolora sopiro al ŝi kaj pri sia ĉiama espero, ke li iam regajnos ŝian amon. Li priskribis la malagrablojn de sia migrado kaj sian suferon dum la hejmenkurado pro la timo, ke li tro malfrue alvenos por revidi la patrinon. Kiam li rakontis la sonĝon sub la pirarbo, tiam el la okuloj de Marta fluegis larmoj.

Kiam Karlo finis, Marta kortuŝite premis sin al li. Iom post iom ankaŭ ŝi komencis paroli pri tio, kiel ŝi estis pasiginta la tempon. Kun granda bedaŭro ŝi konfesis sian eraron pri sia enamiĝo al Arturo Kerner kaj pri la amara seniluziiĝo. Plurfoje interrompate per ekploro Marta rakontis pri la morto de sia patrino, kiu ĉiam nur kun ŝato kaj bedaŭro estis parolinta pri Karlo. Fine ŝi perfidis ke ŝi en siaj forlasiteco kaj malespero pro la senlaboreco jam foje provis forĵeti la vivon kaj ke tiu provo fiaskis pro la interveno de najbarino. Sed ekde tiam, ŝi diris, mi multe pensis pri sinmortigo, ĝis ĝi fine perdis ĉian teruron kaj eĉ fariĝis kvazaŭ konsola espero.

Dum ili tiel sidadis kaj rakontante iom malpezigis siajn plenegajn korojn, pasis la horoj. Proksimiĝis la vespero kaj ili ankoraŭ sidis kune, diris kompatajn kaj karesajn amvortojn unu al la alia, preskaŭ tiel kiel en la unua tempo de sia amo, nur pli profunde sentitajn kaj kun dolora subtono.

— Do, mia kara Marta, — diris Karlo, — ĉu vi vere ne vidas alian elvojon ol morti? Nun, kiam ni nin retrovis?

Lace Marta skuis la kapon.

— Ne, Karlo! Nia amo ja estas senespera. En la plej bona kazo ni povus kune vegetadi en ĉiamaj zorgoj kaj rezignado. Kaj se venus eĉ infanoj! La cirkonstancoj fariĝadas pli malbonaj kaj la plej idealaj edzecoj detruiĝas en konstantaj ĉagreno, zorgo kaj mizero.

Karlo amare ekĝemis. Post iom da tempo li diris:

— Vi pravas, karulino. Al mi mem ŝajnas ĉio tiom malhela kaj senelvoja. Plej bone fini. Sed tuj, kune! La morto prenu nin kunajn, en reciproka ĉirkaŭbrakumo.

Li ekstaris. Li sentis en si febran rapidemon kvazaŭ li timus, ke li aŭ ŝi pli poste pentus siajn intencojn aŭ malkuraĝiĝus, se ili prokrastus la plenumon. Ankaŭ Marta leviĝis. Momenton ŝi staris hezite, poste ŝi ĵetis sin al lia kolo kaj ekploris korŝire. Karlo senhelpe staris ĉirkaŭprenante ŝin. Ankaŭ el liaj okuloj fluis larmoj.

Iom post iom Marta trankviliĝis, regajnis sian kuraĝan decidemon kaj forviŝis siajn larmojn dirante:

— Do, amato, ni estu kuraĝaj lastan fojon! Morti ja ne estas tiel terure ol vivi en malĝojo kaj mizero. Ni fermu ĉiujn truojn kaj fendojn de pordo kaj fenestroj, mi jam preparis la necesajn aĵojn por tio, kaj poste ni elfluigos la lumgason. Mi havas dormigajn pulvorojn, kiujn iam mia patrino ricevis de kuracisto, sed ne konsumis. Tiujn glutinte ni ekdormos rapide. Ni kvazaŭ dormos en la morton.

Ili faris ĉion laŭ la propono de Marta. Malferminte la gaskranon kaj glutinte la pulvorojn ili ekkuŝis en lito. En firma ĉirkaŭbrakumo ili atendis la dormon, el kiu ili ne plu estis vekiĝontaj. Iam kaj tiam unu kisis la alian, ĉiufoje pensante: eble la lastan fojon!

Marta unua, preskaŭ subite, ekdormis. Karlo komencis ŝvitegi. Nur tiam li klare ekaŭdis la susuradon el la kuirejo, kie elfluis la venena gaso jam miksiĝanta ankaŭ kun la aero en la ĉambro. Krome regis prema silento. Terura timo, sufoka angoro ekregis Karlon. Li vokis Martan, du-, trifoje. Sed tiu jam ne respondis.

Kie nur restas la efiko de la pulvoroj ĉe li? Se li nur povus ekdormi! Feliĉa Marta! Ŝi jam finsuferis. En lia vivo ĉio estis reale alia ol li imagis ĝin en siaj revoj. Kaj jen, li volis morti kune kun sia amatino kaj nun li devas sola atendi la alvenon de la morto!

Karlo ekspiris profunden tra la nazo kaj lin eknaŭzis la odoro de la lumgaso. Li retenis nevole la spiron kiom eble plej longe.

Li observis Martan. Kiel dolĉe ŝi dormas! Karulino, kiel mi vin amis! li flustris. Subite li ekmemoris sian sonĝon sub la pirarbo apud la ŝoseo. Teruro ekkaptis lin kaj sovaĝa deziro salti el la lito, ĉesigi la gaselfluon kaj malfermi la fenestrojn. Eble ankoraŭ estus tempo. Sed ne! Marta eble jam mortas. Ŝi jam ne donas ian signon pri vivo. Paciencon, baldaŭ devos veni la fino ankaŭ por mi! Baldaŭ, baldaŭ...

Liaj pensoj malklariĝis. Strangaj figuroj ekdancis antaŭ liaj okuloj, li opiniis sin ekŝvebanta alten. Poste li falis, falegis, profunden, rapide.

Poste ankaŭ li dormis por neniam plu vekiĝi. Kaj la gaso elfluante susuradis, plenigis la tutan loĝejon kaj penetris en pulmojn kaj korojn de du homoj, kiuj helpe de ĝi rifuĝis el vivo en mizero.

Fino.

Ĉiuj vortoj en tiu ĉi verko uzataj estas troveblaj en la Plena Vortaro kaj Parnasa Gvidlibro

PIEDNOTOJ

[1] gemuta = hejmeca, agrable sentiga (germ. gemütlich)

[2] spelunko = fikaverno, brandtrinkejo, malaltnivela kunvenejo kaj kaŝejo de krimuloj, malmoraluloj, ktp....

Noto de tekstpreparinto:

Kelkaj evidentaj preseraroj en la fontlibro estis korektitaj silente, kaj kelkaj registriĝis per html-aj komentoj.

[The end of Tur-Strato 4 by Hans Weinhengst]