﻿* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few
restrictions. These restrictions apply only if (1) you make
a change in the eBook (other than alteration for different
display devices), or (2) you are making commercial use of
the eBook. If either of these conditions applies, please
contact an FP administrator before proceeding.

This work is in the Canadian public domain, but may be under
copyright in some countries. If you live outside Canada, check your
country's copyright laws. IF THE BOOK IS UNDER COPYRIGHT
IN YOUR COUNTRY, DO NOT DOWNLOAD OR REDISTRIBUTE THIS FILE.


Title: Auli, rakonto pri knabeto
Date of first publication: 1934
Author: Hendrik Adamson (1891-1946)
Date first posted: October 11 2012
Date last updated: October 11 2012
Faded Page eBook #20121022

This eBook was produced by: Andrew Sly, David Starner
& the online Distributed Proofreaders Canada team at http://www.pgdpcanada.net




F. kiadó: Bleier Vilmos -- Pestvidéki Nyomda Vácon -- (F. v.
Bénik Gyula)


HENDRIK ADAMSON:

AULI

rakonto pri knabeto

1934

ELDONIS »LITERATURA MONDO«, BUDAPEST


Ĉiuj rajtoj rezervitaj




I.


Oni kvazaŭ frapegis per bastonego al la dommuro kaj ĵetadis
plenmanojn da hajleroj al la fenestrovitroj. Fulmegis kaj tondregis,
kvazaŭ tujmomente la muroj de ŝtondrinkejo renversiĝus. La timige
mallumega nokto estas plena de teruro kaj fantomoj. Post pli laŭta
ektondro, kiu aŭdiĝis kvazaŭ eksplodo de grenado giganteca, Auli
vekiĝis, manapogiĝis kaj ekrigardis al la fenestro. Eĉ la rozeta
brilo de fulmo ne povis forigi lian palecon. La timtaŭzita vizaĝo
havis koloron de pasintvespere survestita neĝoblanka ĉemizo. Ĉu li
ĵus nur sonĝis; ĉu _nun_ estas sonĝo aŭ li jam vekiĝis? Ĉu li
vivas ankoraŭ aŭ jam mortis? Ĉu en sonĝo aŭ efektive la fulmo
lin trafis kaj mortigis? Iom post iom eniris en la konscion la sento
de l' ankoraŭa vivo, iom post iom sorbiĝis en la sangon agrablo
pro tio. Sed subite ekatakis nova timekscito: ke la sonĝo estis nur
antaŭsigno de tio, kio estiĝos eble nun-nun ... en kia ajn momento;
kio tiam? Kaj tuj ekhavis la penso plenan konvinkecon, rokofirman
fidindecon: certe la terura sonĝo antaŭdiris tion, ke li devos
morti jam hodiaŭ pro sia granda kulpo. Sed se li provus preĝi, eble
la Patro Ĉiela ne estus tiel severa, eble li malplisevere prijuĝus
lin kaj lasus al li la vivon! Sed eĉ preĝi li ne povis: ne eblis
movi la membrojn rigidiĝintajn, la manoj malelastaj ne kuniĝis, la
genuoj lignecaj ne fleksiĝis, la lango estis alkatenita kaj la penso
ripetadis senĉese: nun li min mortbatas, nun estas la fino. Frapo
post frapo malsuprentondregis kaj ĉiu el ili kvazaŭ trapenetris
Auli-n de cerbo ĝis koro, de verto ĝis plando.

Tiam plikvietiĝis la ventego kiel ankaŭ la fulmotondro, kaj
Auli, vidante, ke la vivo, almenaŭ por momento, estas garantiita,
rericevis sian kuraĝon, eĉ ne pensis plu preĝi, sed ekmeditis
pri io pli ĉiutaga kaj ordinara. Tre ordinaraj liaj pensoj tamen
ne estis, ĉar la malgranda kapeto de Auli ĉiam estis okupita per
solvado de diversspecaj komplikaj problemoj. Tiel ekzemple la avinon,
kiu paŝtis ilian bovinon, la tutan posttagmezon, li ĝenadis per la
demando, kial la suno subiras nur vespere, ĉu ĝi ne povas tion fari
jam dum tagmezo. Auli nome volis, ke la avino hejmenpelu la bovinon
pli frue; la avino rediris, ke ŝi ne povas fari tion antaŭ la
sunsubiro, sed la suno subiras nur vespere.

Nun Auli rompadis la kapon pri la demando, kial la Patro Ĉiela estas
tiel kolera kaj volas lin mortigi, kiel tion diris la avino. Ĉu
ĉio ĉi entute estis la faraĵo de l' Patro Ĉiela? Eble pli pravis
Petsu-knabo dirinte, ke la Patro Ĉiela en tiaspecaj okazoj tute ne
estas hejme kaj liaj knaboj tiam petolaĉas: ekbruligas alumetojn
kaj dispuŝas la ŝtonojn de la vaporforno. Eble la Patro Ĉiela kun
sia panjo, samkiel la gepatroj de Auli, foriris en la arbaron por
alporti lignaĵon, kaj la knaboj havas plenan liberon por petolaĉi
kaj timigadi Auli-n. Eble la knaboj ne havas avinon, kiu ilin bridus.

Auli ekaŭskultis. El la alia ĉambro aŭdiĝis du spirbruetoj: tiuj
de la avino kaj fratino. Se li nun leviĝus treege mallaŭte kaj
elirus eksteren por manĝi la hajleron? La malbona pordo plorbleketas
kvazaŭ hundo malsata, eble la avino vekiĝos kaj ekgrumblos. Tio
ne multe signifus, sed ŝi denuncos. Ŝi ja denuncos kaj tiam oni
havas por fari ne nur kun la Patro Ĉiela, kies punoj tamen estas
pli-malpli problemaj. Auli rezignas la eliron kaj daŭrigas la
meditadon pri l' familiaj aferoj de la Patro Ĉiela. Al la Patro
Ĉiela oni devas diri dankon, kiam oni estas satmanĝinta. Foje
demandis Auli, ĉu oni ne devas diri ankaŭ al la Patrino Ĉiela.
El la respondo li konkludis, ke la Patrino Ĉiela kvazaŭ entute
ne ekzistas, sed tio ja ne povas esti, ĉar kio estas la patro sen
patrino? Kiu kuiras al ili manĝaĵon kaj lavas ilian tolaĵon, kiu
iras kun patro en arbaron por ŝteli lignaĵon kaj kiu detiras poste
al la patro la kotkovritajn botojn? Patrino supozeble ekzistas, sed
pri ŝi oni verŝajne ne volas paroli. Eble ŝi ne estas la vera
patrino, sed ia »kromvirino«, kiel tiu de la patro de Petsu-knabo.
Sed la Patro Ĉiela ja ne toleras kromvirinojn, kiel diris la avino.
En la kapo de Auli ekturniĝis stranga radaro, li kuntiris sin sur
la kuŝejo kaj rigidiĝis. Sed iom post iom liaj sentemaj oreloj
kaptis paŝojn ŝtelirajn kaj tio eltiris lin el la komenciĝanta
sonĝa vizio. Auli rigardis al la interĉambra pordo kaj vidis sur
la sojlo blankan figuron, kiu manetende serĉis al li la vojon. Auli
volviĝis kun la kapo en la litkovrilon kaj tremante ekatendis.
Ankaŭ nun li ne povis preĝi, kvankam mortotimo lin ekregis kaj la
vivo ŝajnis esti pli kara ol iam antaŭe. Simile al struto li kaŝis
sian kapon kaj dorlotis en si la malfortan espereton, ke eble oni
ne rimarkos lin kaj paŝos feliĉe la danĝero nekonata. Sed tiu
estaĵo mistera, ĝi alproksimiĝas, ĝi troviĝas jam ĉi tie ĉe la
lito, ĝi karesas mane la litkovrilon, palpas tra la kovrilo la kapon
de Auli, lian nazon, buŝon, liajn okulojn. Auli timas moveti eĉ
hareton--ĉirkaŭ lia koro iĝas malvarme. Nun ...

»Auli«, oni flustris mallaŭtege.

Auli eĉ la spiron retenas; eble tiel la alveninto supozas lin
mortinta kaj foriros.

Sed tiu eĉ ne pensas pri foriro; tiu ektiras la litkovrilon por
ĝin fortiri de Auli. Kroĉfingre Auli firmtenas la randon de
la kovrilo kaj kontraŭstaras per ĉiuj fortoj, sed kiom da ili
entute li havas: baldaŭ estas rompita la kontraŭstaro kaj Auli,
sentante sian malforton, ĵetas sin en la lasta momento surbrusten,
kaŝante la kapon en la kuseno, por ne vidi la plej teruran, kio nun
evidente okazos. Li kvazaŭ sentas ĉe sia nuko la malvarman klingon
de falĉilo, per kiu la mortanĝelo tratranĉos lian kolon, li
submetiĝas al la destino de l' sorto: oni mortigu lin jam, sed tiel,
ke al li mem ne estu videble.

Anstataŭ la falĉiltranĉo en la kolon, plektiĝas du molaj brakoj
ĉirkaŭ la malgranda korpo de Auli kaj eligas lin el la lito. Auli
volas helpkrii, sed ne kuraĝas; deziras sin forŝiri kaj forkuri,
sed ne havas la forton. Nun oni kaptas lin ĉe la ŝultretoj kaj oni
returnas la knabon.

»Häilu«, ekkrias la etulo, konsterniĝinta pro la neatendita
metamorfozo.

»Silentu, la avino vekiĝos! Ĉu vi min timas?«

Auli preskaŭ volus konfesi ĉion, sed tiam venkas la vireca
memestimo:

»Ne, mi ne timis, mi timas entute nenion; mi eĉ tiam ne timis,
kiam la Patro Ĉiela riproĉadis.«

»Sed mi timis tiam.«

»Vi ja estas knabino.«

La argumento estas por ambaŭ pli ol konvinka.

»Auli, ni eliru kolekti hajlerojn. Mi, sola timas.«

»Sed se la avino vekiĝos.«

»Ne gravas, ni diros, ke ni iros ...«

Ke Auli mem tion ne ĝispensis. Sed Häilu estas pli ruza, ŝi
ja estas knabino. Ke Auli estas ankaŭ pli juna, tion Auli ne
kunkalkulas.

Mallaŭte, nekompareble mallaŭte ŝteliris ambaŭ junaj frandemuloj
kaj feliĉe evitis ĉiujn danĝerojn, kiel la ŝipo direktata de
sperta piloto. La ekstera pordo ja malgajege veblekis, sed ankaŭ ĝi
ne povis malkaŝi la sekreton de la infanoj: evidente la avino tre
laciĝis kaj, en profunda dormo, aŭdis nenion.

La luno traŝovis sian kapon inter la nubĉifonoj kvazaŭ malsata
palvizaĝa infano kaj rigardadis rektigante la kolon avide: kiel du
hometoj, en ĉemizetoj kaj nudpiedaj, tremskuiĝante pro malvarma
vento kolektadas la hajlerojn kaj enbuŝigas avidege. Tiam ĝi
ektiris al la kapo kun peza ekĝemo la ĉifonitan litkovrilon kaj
lasis brili de tempo al tempo siajn malsatajn deziregemajn okulojn.
La korpoj de l' infanoj ricevis pro malvarma vento la koloron de
hepatiko, la dentoj saltadante supren-malsupren ne trafis unuj la
aliajn, sed malgraŭ ĉio ĉi oni domaĝis forlasi la feliĉegan
landon de hajleroj. Auli meditadis, kial ne ĉiutage hajlas per pli
grandaj, multe pli grandaj hajleroj kaj kial la hajleroj degelas; ĉu
ili ne povus konserviĝi ne degelintaj, tiam oni povus ilin uzi dum
sufiĉe longa tempo. Aŭ kial la hajleroj ne kreskas, kiam la Patro
Ĉiela ilin semas, kiel kreskadas sur la kampo aliaj kreskaĵoj.
Auli preskaŭ konsentus iri al la Patro Ĉiela, se tiu enlasus lin
en sian hajlerujon. Se oni nur povas reveni, ĉar kiu scias, eble
ne troviĝas ĉe l' Patro Ĉiela tiaspecaj bonegaj frandaĵoj, kiel
okzaloj, junaj alkreskaĵoj de piceoj kaj pinarboj kaj blanka molaĵo
de kelkaj herbotrunkoj? Ĉu tie oni povas mordeti la alnoŝelon, ĉu
tie kreskas sorpoberoj kaj sufiĉe acidaj sovaĝaj pomoj?

Frosto-malbonulo kurbigis ambaŭ etulojn kaj igis tamen fine
pensi pri ĉambreniro. Oni suprentiris la ĉemizetojn kaj dum
vidiĝis la bluetaj femuroj, oni kolektadis en la sinojn la valoran
havaĵon, kiom oni povis, ĉe kio la veramo de Auli igis lin konfesi
al la fratino: »Häilu, mi tamen timis, kiam la Patro Ĉiela
riproĉadis«. Kaj kiam Häilu diris nenion: »Häilu, mi timis
ankaŭ vin, kiam vi alvenis.« Kiam Häilu plu silentadis, li rekte
eldiris: Häilu, ne iru al la avino, mi timas dormi sola. Tiam Häilu
diris kolerete: »Stultulo, mi eĉ ne povos iri kun hajleroj al la
avino, mi devos veni al vi.« Kaj Auli, la mizerulo, tro malfrue
komprenis, ke li malkaŝis sian gravan sekreton tute senbezone; kion
opinias nun Häilu pri li: timas kvazaŭ knabino. Kaj se li timas,
ĉu li ne aliformiĝos en knabinon, kiel asertas Petsu-knabo. Li ne
havis tempon, por pli longe sin turmentadi per meditado: ili devis
reeniri en la ĉambron kaj oni devis kolekti ĉiujn fortojn kaj
kapablojn, por iri tiel mallaŭte, ke avino ja ne vekiĝu.

Auli kaj Häilu sidis unu apud la alia sur la litrando kaj frandis
la lastajn hajlerojn. La ĉemizetoj de malsupre malsekiĝis kaj ili
rulis ilin kiel eble plej alten, por ke la malseka ŝtofo ne tuŝu la
korpon. Tiam venkis la laceco kaj la etaj hometoj falis en reciproka
ĉirkaŭpreno en la plej dolĉan dormon.

Alvenis la mateno nuba kaj malhela kvazaŭ farunsupo, en kiun oni
avare pogute verŝas lakton, tiel ke ĝi apenaŭ povas griziĝi, aŭ
kvazaŭ maljunulo ebria malfermus post nokta diboĉado siajn sen tio
malklarajn okulojn. Eĉ la birdoj tre malvigle ĉirpis kaj ne ili
kaŭzis la eksterordinare fruan vekiĝon de Auli. La gepatroj estis
revenintaj hejmen, tion pruvis jam la botegoj de patro, en kiujn
estus enigeblaj po du Auli unu super alia, tiel ke la supra, starante
sur la verto de la malsupra, eĉ sur la piedfingroj apenaŭ povus
rigardi trans la randon de la tibiingo. Auli eligis sian nukon el la
brakoj de Häilu kaj ordigis la nokte suprenvolvitan ĉemizeton al
ĝia loko.

»Auli, Häilu, ellitiĝu, elpelu la bovinon, la avino hodiaŭ
malsanetas,« aŭdiĝis kvazaŭ de ie tre malproksime la vokado de
patrino kaj: »Knabino, kial vi vin nudigis kvazaŭ karoton,« oni
poste riproĉis. »Rigardu, kiel bone Auli dormas.«

Auli ne volis ellitiĝi. Nur la kunigitaj fortoj de patrino kaj
Häilu finfine lin venkis. Eble ne tiom oni lin perfortus, sed Häilu
rifuzis paŝtiri sola. Fine la vireto estis vestita kaj oni ekiris
ansermarŝe en la sekva vicordo: antaŭe bovino Maasik kun ĉiuj
kornoj kaj vosto, meze Häilu kun vergo, kaj malantaŭe Auli kun
duondormantoj, vekiĝantaj pensoj, dum ĉe la hejma pordego staradis
la patrino kaj ilin postrigardante, la okulojn per manplato ŝirmis
de sunlumo, kaj la patro ĉe lignosegado murmuris la verseton:

  »Auli kaj Häilu,
  bovineton pelu.«

La patro promesis al Auli desegi de lignobloko belan diskon. En kia
ajn okazo tio estus neeldireble ĝojiginta Aulin, sed hodiaŭ li
akceptis la ĝojigan avizon tre apatie: kion valoris disko, kiam
temis pri io multe pli grava. Auli rekte ekploris, kiam Häilu ne
volis alpeli la bovinon al tiu de Petsu-knabo, ĉar Häilu toleris
nek Petsu-knabon, nek liajn petolaĵojn. Fine oni interkonsentis pri
»por tre mallonga tempo« kaj ekiris.

Petsu-knabo paŝtadis sur la dehakejo kaj rajdsidante sur arbostumpo,
frapadis ĝuste la ŝelon de fajfilvergo, kiam lia nigrebunta
Klähvi ekmurmuris. Levinte la okulojn kaj ekvidante la venantajn la
kriaĉulo tuj aĉvoĉe ekkriegis:

  »Geedzigo, geedzigo!
  gefianĉoj venas.
  Auli Häilu-n edzinigas,
  Maasik estas doto.«

Häilu tuj reenirigis Maasikon, sed Auli, venkinte la tutan abomenon,
iris al sia ĉiama turmentanto, kvazaŭ li povus atendi de tie ion
bonan.

»Bonan tagon, fianĉo«, ekmokis Petsu-knabo, pinĉante la fingron
de Auli per vergopinte entranĉita pinĉilo kaj kiam ĉe la lasta
ekgutadis larmoj: »Vidu, vidu, al li eĉ ne plaĉas enŝovi en la
fendon.«

Sed por Auli ekzistadis nur ununura problemo kaj ĝin li devis solvi
je ĉia prezo.

»Aŭdu«, li volis komenci la demandadon.

Klähvi kuris al iu renkonte kaj Petsu-knabo atentege ekrigardis, kiu
estas venonta.

»Estas Tilma,« li fine rekonis.

Kaj estis Tilma, fratino de Petsu-knabo; ŝi alportis manĝaĵon.
Knabino kun nigra taŭzita, pendaĉanta hararo kaj kun ĉirkaŭvagadantaj
ŝtelistokuloj. Nenien en fremdaj domoj oni volis ŝin enlasi pro
ŝiaj algluiĝantaj fingroj.

»Kie vi tiel longe dormadis«, Petsu-knabo tuj ekriproĉis la
fratinon, »mi mortadas tie ĉi pro malsato.«

»Pli bone estus, se vi tute mortus; tia kverelulaĉo! Vi ĉiam
kvereladas; tial oni vin nenie toleras kaj nenien enlasas.«

»Vin, ŝtelistinon, oni ne enlasas: ĉio foriras kun vi, kio estas
movebla.«

Fariĝis ne oportune varmege. Auli vidis, ke nun ne estas eble fari
multe. Kaj ankaŭ Häilu jam vokis kelkfoje. Li iris.

»Iru, iru, la edzino atendas«, mokadis Petsu-knabo, »mi ilin
geedzigis. Maasik estos por doto.« Kion la fratino diris, Auli tion
ne aŭdis.

Häilu plektadis kroneton el leontondoj. Alian, pretan, ŝi estis
metinta al la kapo.

»Ĉu tio estos por mi,« demandis Auli.

»Jam Petsu-knabo faros por vi pli bonan,« ŝi respondis malafable.

Auli mallevis la kapon, en liaj okuloj aperis malseketo, eĉ Häilu
estas al li malafabla.

Sed Häilu ne longe koleretis. Venis por mezuri ĉu la longo
sufiĉas, kaj kiam ĝi sufiĉis, ŝi kunligis la ekstremaĵojn kaj la
kroneto estis preta. Kiel belete ĝi harmoniis kun la laktoblankaj
bukletoj de Auli.

»Häilu, ankaŭ Tilma estis tie.«

»Ŝi estu. Neniajn rilatojn mi havas kun via Tilma.«

»Sed ne mia Tilma ŝi estas. Ili kverelis. Kaj mi foriris. Mi ne
scias, ĉu Tilma estas knabino?«

»Kio ŝi do estus?«

»Sed ŝi estas tiel kuraĝa kiel iu ajn knabo. Kaj povas esti, ke se
la knabino estas kuraĝa, ŝi fariĝos knabo.«

»Ne fariĝos.«

»Sed se la knabo povas timi, ke li fariĝos knabino.«

»Certe ne fariĝos.«

Estus ja bonega ĉio ĉi, opiniis Auli, sed ne plene li konvinkiĝis:
eble, malgraŭ ĉio, Petsu-knabo konas pli bone la aferojn, senkaŭze
li ja ne estus dirinta. Se Auli nur povus iri pridemandi. Sed
kiamaniere?

»Auli kaj Häilu,« oni vokis de malproksimege, »iru kaj prenu vian
doton, alie Mustik eligos ĝiajn intestojn.«

Kaj vere Maasik, profitante la tempon, kiam la infanoj ne sufiĉe
fervore ĝin priatentis, foriris viziti Mustikon de Petsu.

»Iru,« ordonis Häilu, enmanigante al Auli la vergon, »kaj tuj
revenigu de tie Maasikon.«

Auli senprokraste konsentis, ĉio ĉi ja estiĝis kvazaŭ laŭ mendo.
La bovinoj tute ne havis malamikajn intencojn: ili tre komplezeme
lekpurigadis unu la alian. Petsu-knabo montris al Auli ion en sia
mano.

»Nu, feliĉa fianĉo, bofilo de propra patro, rigardu, kio ĝi
estas!«

Auli rigardis, skuis la kapon.

»Priflaru, kian odoron ili havas!«

Auli priflaris: »Malbonan.«

Petsu-knabo malplaĉe ekridaĉis: »Malbonan. Do, vi diras, malbonan
odoron ili havas. Nu, manĝu, manĝu ilin, vi devas ilin formanĝi.«

Kaj li komencis enbuŝigi al Auli tiun malbonodoraĵon. Auli
kontraŭstaris kiom li povis, ŝirmadis la buŝon per mano,
elŝiradis, kraĉadis. Fine Petsu-knabo laciĝis.

»Ĉu vi ankaŭ scias, kion vi manĝis? Ĝi estis la haroj de Tilma.
Mi nudigis de haroj la duonon de ŝia kapo.«

Auli jam konis la harŝiradojn de Petsu-knabo. Li penis laŭeble
eviti la temon.

»Aŭdu, se la knabo timas, ĉu li fariĝos knabino?«

»De kie vi tion aŭdis?«

»Vi mem foje diris.«

En la kapo de Petsu-knabo leviĝis la suno de diveno.

»Jes, li fariĝos. Mi mem havas onklinon, kiu antaŭe estis onklo.«

Auli volis pli detale pridemandi, kiel fariĝos efektive tiaspeca
kontraŭnatura fenomeno, sed jam aŭdiĝis la malpacienca voko de
Häilu: »Auli!«

Auli ekpelis Maasik-on, al kiu ne tre plaĉis disiĝi de sia amikino.
Häilu rapidis helpi al Auli kaj ĉe ŝia energia kunagado oni
baldaŭ foriris el la danĝera regiono. De malproksime aŭdiĝis nur
la kantado de Petsu-knabo:

  »Kio ĝi estis? Kio ĝi estis?
  Auli ja ĉe Häilu dormis.«

Post kelke da tempo alvenis la avino kun hundo Särtsu.

»Avineto, ĉu vi ree estas sana?«

»Kia estas sano de maljuna homo. Iru hejmen, mi mem paŝtos la
bovinon.«

Estis ja bonege, ke avino venis kun permeso de hejmeniro. Sur la
paŝtejo restis la avino, Maasik kaj Särtsu, la infanoj foriris.

Häilu vigle paŝadis antaŭe, ankaŭ Auli penadis, sed lia paŝado
ne ĉiam prosperis. Häilu devis atendi.

»Nu venu, venu, kion vi tie kovadas, onklino,« ŝi koleretis.

La vorto »onklino« kvazaŭ ekpikis, kvazaŭ dolorige ekpuŝetis,
sed tiu »io«, kiu estis ekregonta Aulin, malhelpis la akrecon de
sentado.

»Mi ne povas plu, miaj piedoj laciĝis,« li spiregadis.

»Kuru pli ofte al Petsu-knabo,« malice mokadis Häilu, sed vidante
la malsanetan vizaĝon de Auli, tuj pli mildigis sian severecon kaj
invitis: »Nu, venu surŝultren!«

Kaj surŝultre de la fratino alvenis hejmen la vireto, kies kapo
estis plena de zorgegoj.

»Jen mirindaĵo, knabino portadas knabon; la knabo ja devus portadi
la knabinon,« ŝercadis, konversacianta trans barilo kun patro, la
barboza Töss-Mihkel, veninta por forigi la tertuberojn kaj defalĉi
la arbustaron. Oni volis aĉeti falĉmaŝinon, tial la herbejon oni
devis ebenigi sur la bieneto.

»Kia knabo li estas,« karese diris la patrino rapide alveninte
kaj preninte Aulin en la sinon, »malgranda hometo. Ĉu la piedoj
laciĝis?«

»Laciĝis,« respondis Auli langvore kaj pensis en si mem: »Ankaŭ
ŝi! Ankaŭ la patrino ne rigardas min knabo.«

»Rigardu, kian belan diskon mi por vi desegis,« montris la patro.

»Ho jes, kiel bela ĝi estas, ĝuste tian volus havi ankaŭ mi. Donu
al mi, mi forprenos ĝin,« incitetis Töss-Mihkel ŝerce.

»Venu rapide, alie la onklo forprenos,« invitis la patro Auli-n.

La ordinara Auli estus elbaraktinta el la sino de la patrino kaj
alkurinta kun laŭta kriego, sed la nuna nur rigardadis kun fingro
enbuŝe, kun larĝe malfermitaj senbrilaj okuloj.

»La infano laciĝis, lasu lin trankvila, diris la patrino milde
karesante la kapon de Auli. Al Auli ruliĝis bulo en la gorĝon,
larmoj en la okulojn kaj plorado elverŝiĝis kvazaŭ depost digo.

»Häilu, prenu, portu al li la diskon. Ne ploru, fileto, onklo ne
rajtas forpreni la diskon de infano.«

Oni alportis la diskon, alvenis Häilu kaj karesis kaj kisis la
vangojn de Auli, alvenis ankaŭ la aliaj, sed Auli ne povis ĉesi
ploradi; li mem ne sciis, kio ĝi estas.

»Ni iru en la ĉambron; la infano manĝos kaj tuj enlitiĝos,«
decidis la patrino.

Oni iris en la ĉambron kaj por manĝi estis pizosupo, la plej
plaĉa al Auli. La patrino kaj Häilu konkuradis unu kun la alia
lin manĝigante, proponadis tion kaj alian. Auli gustumis unu-du
kulerplenojn kaj poste diris: »Mi ne volas.«

»Kion vi do volas? Eble bulkon? La patro alportos el la butiko.«

»Mi volas nek bulkon, nek ion alian.«

La patrino estis senkonsila.

»Kion vi faris al li, bubino?«

»Nenion mi faris. Li estis ĉe Petsu-knabo,« penis Häilu sin
ekskuzi.

»Kial vi permesis tion?«

»Ĉu mi permesis? li mem senpermese iris,« ekskuzadis sin Häilu
kaj time atendis, ke Auli nun diros al la patrino, kiel la fratino
igis lin revenigi la bovinon.

Sed Auli aŭskultis apatie, kvazaŭ lin ne koncernus la afero entute,
kaj kiam la patrino demandis: »Ĉu Petsu-knabo vin suferigis,« Auli
nur redemandis:

»Panjo, ĉu la onklino de Petsu-knabo estis antaŭe onklo?«

»Li deliras,« eklamentis la patrino kaj enlitigis la infanon.

Häilu estis iom ĉagrenita, ke ŝin oni riproĉis pro Auli, aliokaze
ankaŭ ŝi kunirus. Nun ŝi sidadis ĉe la fenestro kaj rigardis kun
malbonhumore aspektanta vizaĝo eksteren. Sed kiam ŝi aŭdis ĝemadi
la fraton, ekregis ŝin kompato kaj ankaŭ ŝi rapidis al Auli.

»Kio doloras al vi,« demandis la patrino.

»La ventro doloras--tie ĉi.«

La patrino masaĝadis, deklamis la sorĉvortojn »keermus-kaarmus«,
donis ian tinkturon. Auli ĝemadis jen pli laŭte, jen pli mallaŭte.
La patrino palpadis liajn ardantajn vangojn kaj frunton.

»Ĉu ankaŭ la kapo doloras?«

»La kapo ne doloras--tiel.«

»Häilu, kuru rapide al la paŝtejo. La avino pelu hejmen la
bovinon, eble ŝi konas ian rimedon.«

Häilu ekrapidis pli ol ordinare: ŝi ja sciis, kiom gravan komision
ŝi havas. Intertempe venis en la ĉambron la patro.

»Nu, fileto, kiel vi fartas?«

Auli ridetis malforte kaj kvazaŭ sentante sin iomete kulpa: Jen,
kiel vi vidas paĉjo, mi respondus, sed mi mem ne scias. Anstataŭ li
respondis la patrino:

»Li ardadas kaj ĝemadas kaj plendas pri ventro-doloro tie ĉi.«

La patro ekridis per rido larĝa, bondezira kaj kuraĝiga.

»Malgravaĵo, forpasos, nenion ĝi povos fari al viro.«

»Eble ni invitu la kuraciston,« proponis la patrino, plena de
zorgoj pro sia favorato.

»Ni iom atendu,« decidis la patro, »eble la malsano ĉesos ankaŭ
sen li.«

Kaj li foriris el la ĉambro.

Auli inter la doloratakoj ekdormis per malpeza fuĝema dormo.
Kiam alvenis la avino, ŝi serĉadis en siaj ujetoj kaj kestetoj,
volvaĵetoj kaj ligaĵetoj, kolektadis de tie kaj tie ĉi eretojn kaj
grajnetojn, foliojn kaj radikfranĝetojn, florojn kaj burĝonojn,
trunketojn kaj ŝelon sekigitan, ordonis ion kuiri, donis alian
nekuirite en la buŝon aŭ metis sur la ventron. Auli akceptis
ĉion obeeme, permesis al ŝi premadi kaj masaĝi, sorĉmurmuri kaj
krucdesegnadi, sed nenio helpis, la suferoj ĉiam pliiĝis.

Jen alvenis vilaĝmaljunulinoj kun siaj medikamentoj kaj daŭrigis la
kuracadon de Auli.

Venis onklino de Mäeltpere kaj alportis verm-eligilon. Oni ĝin
endonis.

Venis boonklino de Altpere kun botelo da brando. Oni alŝmiris
de ekstere.

Venis Tiiu el Tagaru kun tinkturo de asafetido. Oni ĝin endonis.

Venis ankaŭ multaj aliaj kaj kun ĉies alveno ricevis la malfeliĉa
Auli ĉiam ion, aŭ interne aŭ ekstere, tiel ke se li antaŭe estus
tute sana, nun li devis malsaniĝi post tiom intensa kuracado. Kio
scias, kio estus fariĝinta, se ne alvenus la baptopatrino de Auli.
Ŝi forpelis ĉiujn vilaĝmaljunulinojn kaj diris al la patrino:

»Kion vi faras, ĉu vi volas mortigi la infanon?«

»Kion mi faru, kiam li kriadas kaj ĝemadas.«

»Do venigu la kuraciston, bonaj hometoj!«

»Sed la maljunulo ne iras.«

»Do mi mem iros. Sed gardu vin, ke vi ne permesu al tiuj
sorĉistinoj transpaŝi vian sojlon.«

Kaj jam ŝi foriris.

»Kien iris baptopatrino?«

»Ŝi iris venigi la kuraciston.«

Auli konsideris en si mem, ĉu la kuracisto estas io bona aŭ
malbona, ĉu lin oni endonas aŭ de ekstere alŝmiras. Aŭ ... antaŭ
liaj okuloj aperis la zorgoplena figuro de la baptopatrino, kiu,
simile al la avino, klopode serĉadas en siaj ujetoj kaj kestetoj,
volvaĵetoj kaj ligaĵetoj kaj serĉas en ili--la kuraciston.

»Panjo!«

»Nu«, ŝi timiĝas pro la subita ekvoko.

»Unu kesteto de avino estas en la provizejo sub la bretaro, eble en
ĝi estas la kuracisto.«

»La kuracisto ne troviĝas en kesteto, li estas homo.«

»Homo,« miris Auli.

»Kuracisto estas saĝa homo, kiu scipovas resanigi.«

»Ĉu mi ne estas sana?«

»Ne, vi estas malsana.«

»Malsana. Ha, tiel oni estas malsana? Kaj oni poste mortos?«

»Ne parolu tiel, karuleto!«

Sed la avino ĉiam diris: »Kuru, kuru ekstere, poste vi
malsaniĝos kaj mortos.«

»Vi ne mortos, resaniĝos.«

Tiu »resaniĝos« iom strange eĥadas en la oreloj de Auli. Li
ekserĉas en siaj ne multnombraj rememoroj. Vere iam diris ilia patro
al Petsu-maljunulo: »Vi resaniĝos kaj ankoraŭfoje edziĝos.«

»Panjo, ĉu ankaŭ mi edziĝos tiam?«

»Certe vi edziĝos, kiam alvenos la tempo.«

»Ĉu ankaŭ Häilu edziĝos?«

»Ne, Häilu ne edziĝos.«

»Ĉu la knabinoj ne edziĝos?«

»Ili ne edziĝos.«

»Sed mi edziĝos?«

»Jes, vi edziĝos.«

Auli iomete primeditis. Tiam li ŝtelatakis de alia flanko:

»Sed kion faras la knabinoj?«

»La knabinoj edziniĝos.«

»Do Häilu edziniĝos?«

»Verŝajne ŝi edziniĝos, se ebliĝos.«

»Sed mi ja ne edziniĝos?«

»Ne, la knaboj ne edziniĝas, ili edzinigas la knabinojn.«

Tiel. Ĝi estis sufiĉe turmenta konversacio. Auli kunpremis dum
doloratakoj la dentojn kaj suferis vire, por ruzete sciiĝi ĉe
panjo, kio ŝi lin opinias esti. Kvankam la konversacio ne donis
plenan certecon, tamen eĉ tiom estis bonvena. Auli estis nun
kelkrilate kontentigita, nur la doloro en ventro, tiu--malsano.

»Panjo, ĉu tiu doloro estas malsano?«

»Jes, infaneto, malsano doloras.«

»Sed se oni batas per vergoj, ĉu ankaŭ tio estas malsano?«

»Tiam ne estas malsano, tiam oni punas.«

»Sed ĉu malsano ne estas puno?«

Ĉe panjo eĉ la buŝo malfermiĝis: kia hometo li estas kaj kiel li
demandas, ke eĉ ŝi--maljuna homo--scipovas diri nenion. Kio do el
li fariĝos, se li restos viva.

Auli ne kontentis pri neplena scio. Li demandesploris, kiu sendas la
malsanon, pro kio li sendas kaj ĉu ne povus la Patro Ĉiela tiel
aranĝi la aferon, ke la malsanoj tute ne ekzistu.

Dum kelka tempo regis silento. Tiam aŭdiĝis, simile al la
»heŭreka« de Arkimedo, la ekkrio de Auli: »Hajleroj.«

»Kiaj hajleroj,« demandis la patrino, sed ne ricevinte respondon,
ŝi opiniis, ke la infano deliras kaj ŝi lasis lin trankvila.

Auli sciis nun, ke la Patro Ĉiela punas lin pro manĝado de hajleroj
kaj miris nur, kiel Häilu, lia kunkulpulino, povis eviti la punon.
Kvankam la afero lin treege interesis, tamen li laciĝis kaj ne havis
forton por plia demandado.

Li ekdormis por mallonga tempo kaj kiam li ree malfermis la okulojn,
apud la lito staris fremda onklo kun stranga kaprobarbo kaj kun
nazpinĉiloj. Staris kaj gaje ridadis:

»Nu, eta vireto, kio estas al vi? Ĉu klako en stomako aŭ pesto en
intesto?«

Li mezuris temperaturon, esploris la pulson, rigardis al sia
poŝhorloĝo, prempalpis kaj masaĝis, demandis kaj esploris. Ĉies
okuloj estis alnajlitaj al la kuracisto, en ili ardis senvorta
demando.

»Cekinflamo. Brulumo en intesto. Bezoniĝas apendiktomio. Oni devas
lin operacii; nu, tranĉi, se vi ne komprenas. Vi devas tuj veturigi
lin en la urbon, alie ...«

Li finis per gesto.

»Kiel ni, malriĉuloj, havigos la monon necesan?«

»Tjes, tion mi ne povas diri. Penu iel havigi.«

»Ĉu alie la afero ne estas aranĝebla?«

»Alie ĝi ne estos, t-jes.«

Kaj por liberiĝi de la malagrabla konversacio, li turnas sin
ankoraŭ fojon al Auli: »Adiaŭ, vireto, vi vidos la urbon kaj oni
tie vin resanigos, tjes.«

Finita estis la vizito, la patro mem reveturigis la kuraciston.

Stranga ŝajnis al Auli la absurda logiko: por resanigi, oni devas
lin tranĉi. Kaj kiel oni lin tranĉos? Ĉu per tranĉilo, kiel la
patrino tranĉas el la sapokuiraĵo kubeton post kubeto. Kio restos
tiam el li?

»Panjo, ĉu en la urbo oni tranĉos el mi kubetojn?«

»Kiajn kubetojn?«

»Ĉu tiel oni tranĉos, kiel vi tranĉas la sapokuiraĵon?«

»Oni ne tiel tranĉos.«

»Ĉu oni distranĉos en du partojn? Laŭlonge aŭ laŭlarĝe?«

»Oni entranĉos nur etan-etan vundeton kaj poste oni tuj
kunkudros.«

»Ĉu per kudromaŝino oni kudros?«

»Per malgranda ora kudrileto kaj silka fadeno.«

Al Auli rememoriĝas liaj etaj vundetoj, kiujn neniu kunkudris
per ora kudrileto, nek per silka fadeno, sed al kiuj oni metis
pice-rezinon kaj kiujn oni bandaĝis per mola ĉifonaĵo.

»Sed, panjo, ĉu bandaĝi oni ne povas?«

»Oni ankaŭ bandaĝas.«

»Panjo, mi ne volas, ke oni min kudru.«

»Do oni ne kudros, ekdormu nun!«

Auli fermas la okuletojn, sed lia vigla kapeto laboradas. Bonege, se
oni ne kudros. Tiuj onkloj estas tolereblaj. Sed ...

»Panjo, ĉu oni tranĉos en la fingropinton?«

»Ne, en la ventron, kara fileto.«

En la ventron? Terurege! Kiel la rano estis entranĉita de la patro
per falĉilo.

»Sed tiam ja eliĝos la intestoj.«

»En intesto troviĝas la malsano. Alie ne eblas vin resanigi, oni
devos elpreni de tie la kaŭzon de malsano.«

Al Auli mankas forto por daŭrigi la demandadon. Tiom da novaĵoj,
perfoje, ja turnadus kies ajn kapon.

La panjo eliris kaj restigis Häilun gardadi la malsanulon. Iu
stumble enfalas trans la sojlo: Petsu-knabo. Häilu gluiĝas
proksime-proksimege al la frateto, preta ĉiumomente elgrati la
okulojn de la fremdulo, timante, ke tiu povus iel misfari al Auli.
Sed Petsu-knabo mem havas ĉagrenegon: la gepatroj dungigis lin
al bienetmastro por paŝtado, kio malpliigis lian humoron je cent
gradoj. Imagiĝis eterna sklaveco, vipo kaj katenoj, dum hejme estis
eterna bonestado: promenadi post la ununura bovino kaj ordoni al
aliaj, kiom nur plaĉas. Tilma malice mokis: »Ne pensu, bubaĉo,
ke vi nun laŭantaŭe bonfartos, oni altiros viajn orelojn al
botoŝtipoj, la patrino mem diris!« Kaj evidente ŝi ankaŭ diris,
alie Tilma ne scius paroli pri tio.

Petsu-knabo estis tre humila kaj bonvola: eĉ fojeton ne ekparolis
iel maldece. Li demandis kondolence pri la sanstato de Auli. Auli
interpretis la aferon laŭ sia kompreno. La onklo kun grandaj okuloj
diris, ke en lia intesto io brulas. Eble la knaboj de La Ĉiela
Patro ĵetis tien, en ĉi tiu nokto de hajlado, alumeton. Nun oni
alimaniere ne povas elpreni, li devas veturi en la urbon; tie oni
entranĉos en la ventron, elprenos la alumeton kaj kunkudros la
ventron per ora kudrilo kaj silka fadeno. Kaj nenio plu.

Petsu-knabo aŭskultadis kaj kapjesadis aprobe al tiom simpla
resaniĝmaniero. Tiam li ekplendis pri sia malfeliĉo kaj ŝajnis
eĉ ne rimarki la cirkonstancon, ke tiurilate Häilu malkaŝe
vidigis sian plezuron. Por li en la nuna momento estis tute egale,
kiel rilatis aliaj al lia afero, li ĉefe bezonis iun, al kiu li
povu paroli pri ĉio, malpezigi la koron. Fine ankaŭ tiu ĉi temo
elĉerpiĝis kaj Petsu-knabo vidigis intencon de foriro. Antaŭe li
longe serĉadis en la poŝoj kaj kiam li trovis la serĉiton, li
enmanigis ĝin al Auli. La koron de Auli plenigis kompatemo senlima
kaj homamo senfina. Li flustris:

»Mi bedaŭras.«

»Kion vi bedaŭras,« demandis Petsu-knabo.

»Ke ili vin fordonas.«

»Ho, bagatelaĵo, ne multe ĝi gravas por viro,« fanfaronis
Petsu-knabo kaj ekserĉis la anson.

Auli serioziĝis, li rememoris pri io.

»Aŭdu!«

»Nu?«

»Ĉu via onklino estis iam onklo?«

Petsu-knabo ne kuraĝis profani la solenan momenton per mensogado.

»Ne estis, mi mensogis.«

»Diru: Je Dio!«

»Je Dio, mi mensogis. Mia onklino neniam estis onklo. Pardonu al
mi!«

Auli etendas la manon. Li estus tujmomente pardoninta al la tuta
mondo, tiom granda fariĝis subite lia koro. Petsu-knabo foriris.
Auli rigardis la ricevitan donacon. Ora butono (la oro tamen estis
nur kupro) ĝi estas belega. Li alkudros ĝin al sia jaketo. Kiel
bona estas Petsu-knabo: li donacis al Auli oran butonon. Se ankaŭ
Auli povus donaci ion al iu.

Subite Aulin ekregis granda ideo.

»Häilu, se mi trinkos, ĉu la akvo verŝiĝos en la inteston?«

»Mi ne scias, mi iros, demandos patrinon.«

»Iru, demandu, estu bona!«

Häilu iris, Auli tremis pro ekscito.

»Jes, la akvo verŝiĝos en la inteston,« diris Häilu reveninte.

»Do alportu akvon, sed tre multe! Kun granda kruĉo.«

Häilu alportis la akvon. Auli sin sidigis.

»Metu nun la orelon tien,--ĉi tien!«

Häilu metis la orelon al la ventro de Auli.

»Alpremiĝu proksimen--proksimen kaj aŭskultu atentege!«

Auli trinkis kaj trinkis, Häilu aŭskultadis kaj aŭskultadis.

»Ĉu vi aŭdis ion?«

»Mi ne aŭdis.«

»Ĉu vi vere ne aŭdis?«

»Vere mi ne aŭdis.«

»Diru: Je Dio!«

»Je Dio, mi ne aŭdis.«

Auli ĉagreniĝis. Estas ja malfacile disiĝi de sia favorata ideo.
Auli volis helpi al si mem: estingi la bruladon en la intesto, sed
nun Häilu ne aŭdis la sibladon de estingiĝo.

Por Auli komenciĝis malbonaj horoj. Senhelpe--senkonsile ĉiuj
staradis ĉe la lito--la patrino, la avino kaj Häilu, kelkfoje
ankaŭ la patro al ili aliĝis. Unu voĉetadis, alia konsolis, tria
ploris kaj karesis la molan hararon kaj palajn vangojn, dum la kvara
penis ŝerci: »La malsano tuj finiĝu, mia knabo resaniĝu!« sed
la ŝerco tute ne estis gaja ŝerco, ĝi estis malgaja ŝerco,
altrudita, laŭŝajna ŝerco, kiel povus ŝerci komedianto havante
en la koro obsedan suferon aŭ funebron. La doloro ekatakis emfaze
kaj igis la etan suferanton ŝvitegi je la tuta korpo, la hararo
malsekiĝis kvazaŭ ĝi estus ĵus lavita. Inter doloratakoj, la
malsanulo trankviliĝis kaj eĉ ridetis tra larmoj, kiel kelkafoje
kaj pluvadas kaj la suno brilas samtempe. En unu el tiaj sunbrilaj
momentoj Auli subite demandis:

»Ĉu la urbo havas grandan breton?«

»Kian breton,« ne komprenis la aliaj.

»Kie oni sin ban-vergas.«

»Aĥ,« divenis la patrino, »la urbo ne estas vaporbanejo, en la
urbo troviĝas multe da domoj kaj preĝejoj kaj--vi ja mem poste
vidos.«

»Sed ĉu la urbo estas malproksime, panjo?«

»Malproksime, karuleto, malproksime.«

»Sed kiel ni ĝin atingos, mi piediri ne povas, eble panjo min
portos.«

»Ni veturos ĉevale, eble per maŝino.«

»Per tiu ĉi?« kaj Auli montris al la kudromaŝino.

»Ne, per relvojmaŝino.«

Nova febroatako ĉesigis la demandadon. Särtsu ekstere ekbojegis.

»Iru pririgardi, kial la hundo bojas,« ordonis la avino al Häilu.
Häilu ne povis eĉ formovetiĝi de la rando de l' lito, kiam eniris
la baptopatrino de Auli kaj malantaŭ ŝi la patro.

»Kion vi kovadas tie ĉi; ekriproĉis la baptopatrino, ke vi ne
aranĝis vin por la forveturo, al vi ebliĝus pli frue forveturi.«

»Kion ni havas por aranĝi,« ekmurmuris la patro kaj eliris por
jungi la ĉevalon, dum la patrino enĉambre preparis kion kunpreni
kaj al la hejmerestontaj--al la avino kaj al Häilu--ordonadis rilate
al la hejma mastrumado: kiom almiksi farunon al la trinkakvo de
Maasik, kiomfoje manĝigi la porkidon dumtage, el kia silo preni
la terpomojn, kia kokino ovumas en la subtegmento, kiaj ovoj estas
vendendaj unuavice al la akaparisto kaj je kia prezo la duo. La
baptopatrino prenis el papervolvaĵo verdan delikatlanan kostumon kaj
ekvestis Aulin.

La patro revenis el ekstere: »Nu, ĉu vi estas pretaj?«

»Häilu, adiaŭdiru nun al la frateto,« ordonis la patrino, »eble
vi plu ne ...«

Kaj ŝi ekploris, Häilu sekvis la ekzemplon.

Auli vidis la aliajn plorantaj kaj aliĝis al ili.

»Kion ŝi faras, maljuna homino;« koleretis la patro, »vidu, kiel
ŝi plorigas la infanojn senkaŭze, senkiale.«

La baptopatrino ekrapidis por konsoli Aulin: »Nenio malbona
fariĝos, mia baptofilo resaniĝos, baldaŭ revenos kaj tuj
baptopatrinon vizitos.«

Kaj al la patrino: »Ĉesu, kial vi plorigas la infanojn!«

Al tio la patrino: »Kiel mi povus alie, se mi estas tiom
sentimentala.«

Fine oni venkis la sentimentalecon, sekigis la plorantajn okulojn,
inspektis la karajn lokojn kaj ekveturis--direkte al la urbo.

Kiam renkonte veturis sinjoroj, la patro jam fruege turnis flanken.
Sinjorino aŭ fraŭlino etendis al Auli la manojn kaj ekkrietis:

»Kiel bela knabeto! Se ankaŭ mi havus tian!« Kaj jam ili estis
preterveturintaj.

La patro trifoje kraĉis: »Fi, fi, fi! Eble ŝi sorĉrigardis la
infanon. Nescieble, kiu kian okulon havas.«

Sed la patrino aliopiniis: »Gravaj sinjoroj la unuaj renkontiĝis.
Eble ĝi antaŭdiras bonŝancon.«

»Eble,« cedis ankaŭ la patro kaj ekbruligis la pipon.

       *       *       *       *       *

Fine Auli vidis ankaŭ la urbon. Nenion eksterordinaran ĝi al li
prezentis. Io deprimis lin kaj malklarigis lian konscion. Aliokaze li
certe multe havus por rigardadi kaj demandadi, admiradi la stratojn,
elpendaĵojn, domojn, homojn, sed nun li estis indiferenta, apatia.

»Kien ni nun veturu,« demandis patro haltinte sur la strato.

»Mari ja diris: en klinikon.«

»Klinikon, klinikon, mi mem aŭdis, sed kie troviĝas tiu ĉi
kliniko.«

»Demandu iun.«

La patro ekrigardis la homojn preterirantajn, salutis kelkajn
fojojn: »Bonan tagon sinjoroj, bonan tagon sinjorinoj, bonan tagon
fraŭlinoj,« sed la sinjoroj-sinjorinoj, fraŭlinoj movigadis
kvazaŭ per risortoj streĉitaj kaj ne povis sin haltigi. La patro
transĵetis la kondukilojn al la patrino, desaltis de la veturilo kaj
direktiĝis kun decida mieno al ia ulo.

»Bonan tagon, junsinjoroj!«

»Junsinjoroj« (tamen ne en pluralo!) havis violan nazon kun
samkoloraj vangoj kaj ruĝajn elstarantajn okulojn.

»Ne incitu,« li ekkriis abrupte, »ĉu vi volas interbatiĝi, he?«

»Estu afabla, diru, kie estas la kliniko?«

»Kliniko? Kiun? Ĉevalon? edzinon? infanon? vin mem? Nu? Rapide!
mankas tempo. Kia kliniko? he?«

»Ĉu pluraj ekzistas?«

»Ĉiaspecaj! Por ĉevalo veterinara, por edzino virina, por infano
infana, por vi meme frenezulejo.«

»La infano malsanas,« aldiris la patro, sed la veloj de lia
vidalvidulo subite ekŝvelis pro vento: ĉu li vidis iun aŭ opiniis,
ke lin oni vidis, li forvaporiĝis senspure.

Virino, deflanke aŭdinte la aferon, gvidis ilin al la necesa loko.
Tie ĉio prosperis jam multe pli vigle, kvazaŭ oni estus atinginta
post surmaraj ŝtormoj kvietan havenon. Aulin oni metis inter
litotukojn, kie li baldaŭ ekdormis, lacigita de la vojaĝo kaj ĉio
cetera. La patrino restis gardanta apud Auli, dum la patro devis
serĉi al si noktejon aliloke. Li trovis ĝin en iu korto-enveturejo,
kie li dormetis sur la veturilo ĝis mateniĝo. Kaj tiamaniere
plurajn noktojn: li ne volis hejmenveturi, antaŭe pasis kelkaj
tagoj post la operacio kaj oni estis pli-malpli certa pri resaniĝo.
Ankaŭ la patrino ne fartis multe pli bone: kurbiginte la dorson ŝi
sidadis apud la lito de Auli, nur por momentoj ŝi metis la kapon al
la kusenrando aŭ al la mano, apogiĝante kubute al tablo.

Kiam Auli vekiĝis, katenis lian atenton plej unue la brilanta
globeto sur la alta piedlokfosto de la lito, kiu plaĉis al li
pleje el ĉiuj ĝis tiam konataj objektoj. Ĝin li volus havigi por
kompletigo de sia malgranda havaĵo. Tiam li ekĝemetis: ĉio ja
estas tiel terure kara, kiel li aŭdis de la aliaj. Aŭdiĝis la
voĉo de la patrino. Ŝi konversaciis kun iu. Pri li.

»Do oni jam operaciis?«

Oni operaciis, t. e. oni tranĉis? Lin? Auli ree ekĝemis kaj iom pli
laŭte. La patrino havis atenteman koron kaj viglan paŝon.

»Ĉu min oni tranĉis?«

»Malmultete. Tre malgrandan vundeton.«

»Ha.« La globeto brilis kiel antaŭe, sed ĉirkaŭ ĝi kolektiĝis
nebulaĵo, komence maldika, sed iom post iom ĝi plidensiĝis, ĝis
kiam ĉio dronis en nebulo kaj alvenis nirvano. Kvazaŭ de senlimaj
malproksimoj li aŭdis la paroladon de la patro, tiam oni flustradis,
paŝadis sur la piedfingroj, sed la palpebroj de Auli estis treege
pezaj. Ne nur la palpebroj, sed ĉiu molekulo, ĉiu atomo estis
kvazaŭ najle fiksita al sia loko, tiel ke li povis nek moviĝi, nek
al io reagi. Kio alvenis, estis ne ordinara dormo kun sonĝaj vizioj,
sed kelkatempa neekzistado, morto.

Kiam Auli rekonsciiĝis, ĉirkaŭ li agadis fremdaj manoj, kliniĝis
super li fremdaj vizaĝoj, la patrino estis ŝovita pli malantaŭen.
Sed ŝi ĉeestis.

»Estu trankvila, vireto, ni zorgeme bandaĝos vian vundon.«

Auli jam estis trankvila, permesis sin bandaĝi, aŭskultadis, kiel
oni admonas lin ke li kuŝu ĉiam trankvile.

»Ĉio prosperos bone, li baldaŭ resaniĝos,« oni diris; kaj la
patrino ĝojis.

Sed ne fariĝis ĉio tiel facile. Auli estis turmentata de soifo. Li
petis, ke oni donu al li trinki.

»Vi ne povas nun, karuleto, atendu ĝis vi plisaniĝos, tiam ...«

Facile estas diri: atendu. Auli komence ankaŭ provis sekvi la
konsilon, sed ĝis kiam li povos elteni!

Baldaŭ li denove petis kaj ĉiam pli insiste.

»Mankas ĝuste la akvo!«

»Ordonu alporti,« li insistadis.

Sekvis riproĉoj: »Vi ne volas doni al mi trinki.«

»Ĉu mi rifuzus, sed ...«

Oni malsekigis la lipojn, kies haŭto estis fendiĝinta pro sekeco
kaj la krustan langon, per tukangulo trempita en akvon. Kaj nenion
plu. Auli ne povis kuŝi trankvile. La patrino kun penego lin
fikstenis. Pro la penego ŝi laciĝis. Levis aŭtomate la kruĉon al
la lipoj.

»Mem vi trinkas, sed al mi ne donas.«

La patrino remetis la kruĉon ne gustuminte eĉ guteton: certe!
la infano devas elteni kaj ŝi ne povas. Dum la trinkado estos
malpermesite al Auli, ankaŭ ŝi ne prenos eĉ guteton en sian
buŝon.

Auli estis regata de soifosento kaj de fantazioj pri trinkado. Li
deliris kaj ĉiuj liaj halucinacioj turniĝadis ĉirkaŭ unu kaj tio
sama.

Jen li vidis la bestojn, kiuj ĉiuj trinkadis: bovoj, ĉevaloj,
ŝafoj. Eĉ la hundo kaj kato lekadis avide la akvon. Kokoj rektigis
la kropojn kaj levis la bekojn supren, malantaŭen kurbigante la
kolojn. Ĉiuj ili trinkadis kaj trinkadis senhalte, senĉese.

»Panjo, ili fortrinkos la tutan akvon,« ekplendis Auli.

»Kiuj ili?«

»Kokoj.«

Memoriĝis nur la lasta ĉenero de la vizio.

»Estu trankvila, karuleto, nek kokoj, nek iu alia povos fortrinki la
tutan akvon.«

Poste Auli estis hejme. Prenis el la sitelo akvon per kruĉo.
Sed Petsu-knabo forprenis la kruĉon kaj la akvon fortrinkis,
prenis la sitelon kaj ankaŭ ĝin malplenigis. Iris al ilia puto,
malsuprenkliniĝis kaj ektrinkis ...

Ili estis en la ŝvitbanejo: la patro, patrino, Auli, Häilu kaj la
avino. Auli estis turmentata de soifo.

»Panjo, mi volas trinki,« li insiste petis.

»Häilu, donu al li per pokaleto el la tino,« ordonis la patrino.

Häilu iris al la tino, kaptis ĝin ambaŭmane ĉe teniloj, kliniĝis
kaj ektrinkis. Subite la tino falis flanken kaj la akvo elfluis al la
planko.

Auli ne plu povis eliri el la vaporbanejo. Estis varmege, sed la
avino ĉiam per granda ĉerpilo verŝadis akvon al la vaporforno.

»Avino, plu ne verŝu akvon, mi ne eltenos la varmegon, portu al mi
akvon!«

Sed la avino ŝajnigis sin surda kaj daŭrigis la akvoverŝadon. Tiam
alvenis Häilu kun akvopokaleto postdorse kaŝita, por ke la avino ne
vidu; palpebrumis al Auli: »Prenu kaj trinku!«

Auli volis ektrinki, sed la avino intervenis, forprenis la pokaleton
kaj kolerete diris al Häilu:

»Vi ne rajtas doni trinki al la infano.«

Auli malfermis la okulojn. Apud la lito staris la patrino kun
akvopokaleto en la mano, fremda onklino tenis ŝin je mano kaj severe
diris:

»Vi ne rajtas doni trinki al la infano. Ĉu vi ne aŭdis, kion la
kuracisto diris?«

Kaj ŝi forportis la pokaleton.

Feliĉe, fine alvenis dormo kaj forportis Aulin en mondon alian
kaj pli bonan. Ĝi estis plu nek la ĵusa duondorma delirado, nek
la antaŭa estado en la abismoj de la morto, sed proksima al la
trankvila refreŝiga normala dormo. Post la vekiĝo, matene, la
suferado pro soifo ne sentiĝis tiel akre, kaj kiam oni permesis doni
per tekulereto guteton al la langopinto, Auli montris al la granda
akvokruĉo kaj diris:

»Kiam ni hejmeniros, ni portos al ni tiel grandan kruĉon kaj donos
el ĝi trinki al Häilu _tiom, kiom ŝi volas_.«

La patro, kiu restadis en la urbo tiun kaj du aliajn tagojn, ofte
vizitis kaj foje alportis oranĝon.

»Nur ne forglutu,« avertis la patrino, doninte al Auli pecon da
oranĝo por ke li suĉu el ĝi la sukon.

»Mi ne forglutos, panjo kara, ĉu vi entute al mi ne fidas,« petege
diris Auli kaj por pruvi elprenis la oranĝopecon el la buŝo.

Fine--en la tria, kvara tago--la patro ekveturis hejmen. La patrino
donis instrukciojn al la patro kaj sendis ilin kun la patro al la
hejmanoj, sed, post ĉiuj ĉi zorgoj kaj penadoj, en la kapo regadis
kaoso; ne unu fojon ŝi implikiĝis kaj rekomencis kaj finfine diris
la patro: »Mi nenion plu memoras el ĉiuj viaj diradoj.« Auli,
de sia flanko, sendis salutojn al Häilu, kaj al avino, kaj al
baptopatrino, kaj ...

»Min ne multe oni tranĉis, nur etan vundeton; mi plu la akvon
ne tralasas, al mi oni donas jam sufiĉete trinki. Donu al Häilu
multe-multege trinki. Kaj al Maasik. Kaj al ĉiuj.«

En la sekva tago la stato de la malsanulo pli malboniĝis. Atakis
febro, la etulo ree ĵetiĝadis kaj deliris. Nostalgio ekregis la
infanon, li ekpetegis la patrinon: »Panjo, mi volas hejmen.« — »Vi
estas malsana, resaniĝu, tiam ni tuj ekiros.« — »Mi ja estas sana,
mi morgaŭ resaniĝis,« asertis la knabeto kaj penegis foriri, ĉiam
foriri. Tiam li vidis sin hejme. Häilu venis renkonte plorante
kaj demandis: »Auli, ĉu vi ree estas sana?« — »Jes, mi estas sana,
sed kial vi ploras?« Häilu ne respondis. »Mi nun paŝtados kun
vi Maasikon,« ekparolis Auli. Häilu pli malgaje ekploregis kaj
diris: »Ni ne havas plu Maasikon.« -- »Kiel ni ne havas? kie ĝi
restis?« -- »Oni ĝin vendis, la patro bezonis monon por pagi pro
vi, ke vi estis en la urbo.« Auli malgajiĝis: »Baptopatrino, vi
promesis pagi por mi kaj nun vi lasis forvendi Maasikon. De kie
ni nun ricevos la lakton kaj buteron kaj nutraĵon por grasigi la
porkon? Baptopatrino se mi tion scius, mi ne estus irinta en la
urbon.« Tiam alvenis la baptopatrino kun granda belega bovino
ĉeflanke. »Mi donacas al vi bovinon multe pli bonan ol Maasik.« --
»Baptopatrino, mi ne volas pli bonan, mi volas nur Maasikon. Tiu ĉi
bovinego multe manĝegas, la patro ne povas havigi al ĝi sufiĉe da
fojno.«

Kaj subite la bovinego ekmanĝis. Ĝi manĝis kaj manĝis kaj mem nur
ĝemspiregis. Ĝi formanĝis iliajn brasikojn kaj napojn de sur la
bedoj apud la dompordo, formanĝis la ĉedomajn hordeon kaj pizojn,
formanĝis la berarbustojn kaj jam disrompadis la fruktarbojn:
kaptegis buŝen la branĉegojn kvazaŭ pajlaĵon pofaske kaj mem
ĉiam pligrandiĝis kaj plialtiĝis simile al monto.

Kaj subite estis tie Maasik. Ĝi blekis: »Nenien mi estas vendita.«
Kaj ekluktis kun tiu granda bovinego. Sed Maasik ja estas malgranda
kaj malforta, ĉu ĝi povos venki la alian. Tamen, malgraŭ
ĉio. Rigardu: la bovinego sin retiras. La bovinego cedas al la
malgranda Maasik, ĝi ne povas ĝin venki. Tiam Auli devis foriri
ien malproksimen gastadi. Li kontraŭvole devis. Li estis en nova
vestaro, piedvestita, nur necesis ekiri. Neniu, kiun li kunvokis,
konsentis lin akompani. Panjo ne, paĉjo ne, Häilu ne, avino ne,
baptopatrino ne, neniu volis, eĉ ne unu animo.

Auli malfermis siajn grandajn, febrajn okulojn kaj rigardis al la
patrino kun fremda forestanta rigardo.

»Panjo, ordonu, ke Häilu kun mi kuniru!«

»Kien?«

Respondo ne riceviĝis.

»Häilu ne estas tie ĉi.«

»Tiam vi mem kuniru.«

La patrino sciis nenion por diri.

»Sed kiel mi iros tutsola«, eliĝas el la turmentita animo korŝira
vekrio.

La kompatinda patrino pensis, ke Auli ekiros tien, kien irante nenia
mortemulo havas kuniranton, nek akompananton.

Kvankam la mateno trovis Aulin en tiu ĉi valo de doloroj kaj eĉ
pli freŝan kaj pli viglan ol antaŭe, tamen la patrino ne kuraĝis
ne sciigi al la hejmanoj, ke la stato de Auli pli malboniĝis, ili
rapide veturu lin viziti.

Alvenis iutage la baptopatrino kaj Häilu. Auli estis tre esperiga:
oni diris, se la resaniĝo tiel progresos, la knabeto post unu
semajno plu ne bezonos la klinikon. La baptopatrino tuj demandis,
kion Auli volas por donaco. Auli montris fingre la litoglobeton kun
argumento: »Ĝi brilas.«

»Ĝuste ĝin ni ne povas ricevi, sed ni portos ion alian,
samspecan.«

Kaj ŝi alportis ion tiaspecan, brilantan, eĉ pli grandan kaj
pli belan. Sed Auli, en la profundo de sia koro, ne sentis sin
kontentigita, ke li ne ricevis _ĝuste tion_, kion li deziris. La
ĉagrenon forigis nek ora birdo, nek arĝenta ŝipo, nek vitraj
globetoj kun belegaj diverskoloraj florornamaĵoj.

»Baptopatrino, kial vi alportis tiom multe, forportu, mi ne volas
tiom multe,« diris Auli malgaje. Ĉiuj ĉi ja estis objektoj, kiuj
neniam povis fariĝi lia plena posedaĵo. Oni formetos ilin kaj li
povos rigardi ilin maloftege, gardante penege, kvazaŭ sian beatecon,
ĉar frakasiĝo kostus multe da larmoj. La baptopatrino ne komprenis
sian favoraton. Ŝi ekkoleretis kaj diris ofendite:

»Se vi ne volas, mi donacos ilin al Häilu.«

»Baptopatrino, mi ja volas, sed ...«, ekplendis Auli. Kiel
komprenigi, kial li estas tiel malĝentila kaj nek ĝojas, nek
jodlas, kiel oni atendis de li.

»Panjo metos en ŝrankon,« li diris fine.

»Ŝi ne metos en ŝrankon. Ili tutplene apartenas al vi: vi povos
ludadi kun ili, kiam nur al vi plaĉos, vi povos ilin disrompi,
fordonaci, perdi, neniu rajtos vin riproĉi pro ili,« trankviligis
la baptopatrino.

»Ha,« kaj la pimpa vosto do ora birdo per unu ektiro forŝiriĝis.

»Kial vi disrompadas,« koleretis la patrino. Sed Auli ekridis kaj
ankaŭ la aliajn ridigis: certe, kial ĝi tie pendaĉas kvazaŭ ĝi
prezentus Dio scias kian gravaĵon.

Ankaŭ Häilu havis siajn montrindaĵojn. Iom post iom oni kutimiĝis
al la objektoj kaj ekkonversaciis. La baptopatrino pli konversaciadis
kun la patrino, Häilu kun Auli. Auli volis aŭdi pri la hejmo,
Häilu parolemis pri l' vojaĝo, pri l' urbo, pri kaleŝoj veturantaj
sen ĉevaloj, pri vendejoj kaj pri belaj objektoj, kiujn oni vendadas
en ili.

La vizito de baptopatrino kaj de Häilu servis kiel ĝojiga distro:
distriĝis Auli ĉe sia enuiga kuŝado en la lito kaj ricevis iom da
helpo la patrino ĉe sia flegado-gardado. La disiĝo de la vizitantoj
ne estis tre malĝojiga. Auli sciis nun, ke li devas resti en la urbo
nur dum kelke da tagoj. »Mi estas jam plejparte sana,« li diris ĉe
adiaŭo, »kaj ne frakasiĝas, eĉ kiam mi paŝadas.« Kun tiu ĉi
ĝojiga informo Häilu kaj la baptopatrino reveturis hejmen.

La resaniĝo progresis kaj Auli iom post iom rericevis sian antaŭan
formon. Nur lia pensado iĝis ia miksaĵo de fragmentaj imagaĵoj.
La pensoj elhejmaj ne kuraĝis kunveni, la novaj, ĉitieaj, ie en la
mallumo ĉirkaŭvagadis kaj ne kuraĝis alproksimiĝi, samkiel la
bestoj kaj birdoj malsovaĝiĝintaj ofte estas tre malkonfidemaj al
la fremduloj kaj spite ĉiujn invitojn kaj logojn evitadas ilin dum
longa tempo, ĝis fine, post pli longa konatiĝo, ili alkutimiĝas
kaj hejmeciĝas. Inter pure-hejmaj pensoj troviĝis ankaŭ tiaspecaj,
kiuj ĉie estas enhejme: ili postvenis ankaŭ ĉi tien, kaj kiam la
malsano pli malfortiĝis, reviviĝis kelkaj iamaj suspektoj. »Kiam
oni malsaniĝas, oni mortas; kiam oni resaniĝas, oni edziĝas,«
staris kvazaŭ surskribo sur la disvoj-montrilo. Li ne mortis, do
ĉu li devas resaniĝi ĝuste por tiaspeca frenezaĵo? La onklino,
kiu iam malpermesis doni akvon al Auli, ĉiutage proponas sin por
edzino kaj nomas la patrinon bopatrino, malfacile estos liberiĝi de
ŝi.

La vorto »edzino« en la imago de Auli havis malklaran, samtempe
malsimpatian signifon. La malklarecon malpliigis, sed la alian
pliprofundigis la sekva cirkonstanco. En la malsanulejo mortis
infano. Alvenis, por lastfoje rigardi la lokon, kie la etulo estis
kuŝinta, la geedzoj, liaj gepatroj. La viro kun afable ridantaj
okuloj tiom plaĉis al Auli, ke li nerimarkeble proksimiĝis al li
iom post iom kaj fine staris antaŭ la geedzoj.

Subite la virino ekrigardis pike kaj malamike.

»Kion vi okulaĉas, ranaĉo! Prefere vi estus mortinta ol mia eta
Vello.«

»Ne estu maljusta, Lemnik,« admonis la edzo. Auli sentis sin
ofendita ĝis la korfundo; li rapidis al la patrino kaj demandis
montrante fingre al la edzino:

»Ĉu ŝi estas edzino, panjo?«

»Ne montru per fingro, tio ne decas.«

»Ĉu ŝi estas edzino,« insistis Auli.

»Ŝi ja estas,« respondis la patrino.

»Tiam--mi--neniam--edziĝos.«

»Vi edziĝos, kiam vi maturiĝos.«

»Tiam--mi--ne volas--maturiĝi.«

La patrino klarigis: premega funebro igas la homojn esti maljustaj;
ili ŝajnas tiam pli malbonaj ol ili efektive estas. Auli intencis
konsoli la funebrantojn, donacante al ili ĉiujn siajn belegajn
ludilojn, sed la patrino malaprobis la intencon: maturaj homoj ne
bezonas ludilojn; tiuj por ili havas nenian valoron.

La sinjoro kun afabla rideto ekskuzadis sian edzinon: ŝin treege
ĉagrenas la perdo de la sola infano, tial ŝi parolis tiel
malafable, sed alie ŝi ... kaj li proponis al Auli frandaĵojn. Auli
demandis okule la patrinon.

»Akceptu, akceptu!«

Auli akceptis.

Auli iom post iom konatiĝis kun la homoj de tute nova flanko ol
ĝis nun. Hejme li estis interrilatanta kun du specoj da homoj:
la unuj estis al li bonaj sen ia hipokriteco, kiel liaj hejmanoj
kaj la baptopatrino, la aliaj--kiel Petsu-knabo kaj entute ĉiuj
Petsu-anoj--estis al li malbonaj, sed plejparte ankaŭ tute sincere.
Ĉi tie oni rilatis al li laŭŝajne bone, sed Auli sentis, ke al tiu
boneco mankas io, kio igus lin perfekta.

Fremda ŝajnis al Auli la nova medio dekomence, pli fremda ĝi
fariĝis nun. Hejmsopiro lin kaptis per potenco de naturfortoj
kvazaŭ inter la muroj de malliberejo. La tiea vasteco estis tre
malvasta; ĉiujn ĉirkaŭis nevidebla kovraĵo, kiu malhelpis la
liberan agadon, la liberan paroladon, eĉ la liberan pensadon.
Ankaŭ post tiuj ĉi muroj, sur la stratoj, la homoj estis kovritaj
per tiu kovraĵo. Auli povis eliri kelkajn fojojn kaj sufiĉe bone
observadis per siaj klarvidaj okuloj. Li sciis, kial la domoj
havis elpendaĵojn kun surskriboj. Sed eĉ tie, kie ili mankis, la
elpendaĵoj haluciniĝis. Eĉ la homoj ŝajnis havi surskribojn
sur la fruntoj. Ili estis ne simple homoj, kiel Auli kutimis vidi
hejme, sed sinjoroj, laboristoj, komercistoj, bazarvendistinoj,
veturigistoj, policistoj, militistoj, lernantoj, almozpetantoj,
kanajloj, stratobuboj, malpuraĵistoj, drinkuloj kaj amasego da
aliaj, ĉiu en sia ŝelo, kiu malhelpis lin esti simple homo. Ŝajnis
al Auli, kvazaŭ li mem ricevus ian krustan ŝelon: li ne estis plu
Auli, sed iu »malsanulo« kaj panjo ne estis plu panjo, sed »la
patrino de eta paciento.« Aŭdi tion ĉi efikis same, kiel tuŝi ion
abomenan aŭ eĉ preni ĝin al la lango. De tio oni volus laŭeble
plej frue liberiĝi. Kaj al Auli ŝajnis, kvazaŭ li neniam povus de
tie foriri.

»Panjo, kiam ni foriros?«

»Baldaŭ, baldaŭ, post kelke da tagoj.«

»Post kiom kelke da tagoj?«

»Kvar-kvin aŭ tiel.«

»Sed kiel ni hejmenvenos?«

»Paĉjo alveturos por nin hejmenporti.«

»Sed se li ne alveturos?«

»Certe li alveturos.«

Auli treege timis, ke eble la patro tute ne venos kaj tiam ili
devos por ĉiam resti en la urbo. Tio estis la plej malbona el
ĉio povanta okazi en la mondo. Kompare al tio, al Auli ĉiuj liaj
antaŭaj timoj ŝajnis ridinde bagatelaj. Prefere povu fariĝi
ĉio: la Ĉiela Patro lin mortbatu, fantomo formanĝu, li mem iĝu
knabino aŭ la kuracistoj lin ĉi tie pulvorigu; sed ke li plu ne
povos hejmenveturi, tio estas la plej malbona el ĉiuj malbonaĵoj.
Tiun ĉi timon ne povis forgesigi eĉ tio, ke Aulin, por lin distri,
oni kondukis en kinon kaj menaĝerion kaj ke la patrino penis lin
ĉiamaniere kuraĝigi; la knabeto ĉiam demandadis, kiam la patro
alvenos, kiam li alvenos. Se oni aŭdis ion veni. Auli tuj ekkuris
por vidi, ĉu ne paĉjo estas; eĉ nokte li desaltis de la kuŝejo
kun ekkrio »Paĉjo venis!« kaj kuris renkonte al la patro, kiu
tamen ne venis. Eĉ la patrino ekmurmuris: »Kion li tie atendas, ke
li jam ne venas; ĉu li ne scias, kiom kare li devas pagi pro ĉiu
tago.«

Nu, fine tamen, por la pleja ĝojo de Auli kaj de la patrino,
alveturis la patro. Al la aliaj li aperis kvazaŭ savanĝelo, sed
mem li estis plena de la plej amara malbonhumoro: imagu nur, la
baptopatrino igis lin veturi per trajno, per la sama stulta trajno,
pri kiu oni neniam estas saĝa, kiam ĝi alvenas aŭ kiam ĝi
forveturas, kiam oni devas ascendi aŭ kiam descendi. Ankaŭ reveturi
oni devis per trajno kaj jam tiu ĉi cirkonstanco sufiĉe malpliigis
ankaŭ la ĝojon de Auli kaj de la patrino.

La patro, kiel pli sperta en la trajnoaferoj, tuj rapidigis la
aliajn: »Moviĝu, moviĝu pli vigle, alie ni ne trafos la trajnon
(kvankam ĝis la trajn-ekiro estis plenaj du horoj), ni jam ekiru!«
Li mem sufiĉe rapide aranĝis siajn aferojn ĉe la »superuloj« kaj
ĉar ankaŭ la patrino kaj Auli ne devis kunpreni la trezorejon de l'
Rusa imperio, oni baldaŭ povis ekmarŝi al la stacidomo.

Ili devis sufiĉe longe atendi la trajnon. En la vagono kompreneble
ne sidlokojn ili ricevis, sed staradis kun la portaĵoj enmane
kvazaŭ friponoj antaŭ juĝotablo; ili ne scipovis aŭ ne kuraĝis
formeti la portaĵojn. Dio scias, ĉu oni povas. Eble ia fripono
forŝtelos.

La patrino tuj ekriproĉis la patron.

»Vidu, kiom ni atendas; eblus aĉeti ion-alian en la urbo, nun
staradu kaj gapadu.«

»Kuru aĉetadi, ne estas malpermesite!«

»Jes, kuru aĉetadi, sed se la trajno tuj ekveturos kaj min
postlasos.«

»Eble oni prokrastos pro vi la forveturon. La konduktoro frunte
starados manĉeorele, ĝis kiam vi revenos el la urbo.«

Dum gepatroj kvereletis, Auli observadis virinegon, kiu simile al
karnamasego kuŝaĉis surbenke kaj terure ronkadis, kun muŝaro ĉe
la malfermegita buŝo.

»Panjo, vidu: la virino kaptadas per la buŝo la muŝojn.«

Subite la mano de la virino ekkaptis la jaketon de Auli, la buŝo
ekŝmacis: »Njam, njam.« Auli ekkriegis:

»Panjo-o, la sorĉistino min formanĝos.«

»Certe la sorĉistino formanĝos vin. Ĉu vi refoje diros, ke la
virino kaptadas per la buŝo la muŝojn?«

Auli rifuĝis sub la flugilo de la patrino kaj time observadis de
tie la kruelan virinon, kiu, krom muŝoj, eĉ lin ne rifuzus uzi por
tagmanĝo.

»Panjo, la virino ja ne formanĝos min, ĉu ne?«

»Nepre mi formanĝos; mi ne indulgos alie, nur se vi min
edzinigos.«

»Panjo, ni foriru de tie ĉi« ekpetegis Auli kaj tiris kun si
la patrinon al alia flanko, mem akre atentante la virinon, kiu
postkriis: »kapti, kapti, kapti.«

En iu stacio ascendis la baptopatrino (ĉu alie la patro estus
veturinta pertrajne) kaj forigis ĉiujn maloportunaĵojn.

Tute aliaj fariĝis la homoj: troviĝis loko por sidi, tablo por
manĝi, buŝo por paroli.

Ankaŭ la humoro de Auli pliboniĝis. Li forgesis baldaŭ la fremdan
malican urbon kaj klinikon, de kie li venis, kaj pensis nur pri tio,
kiel li alvenos hejmen. La hejmon li atingis baldaŭ kaj tie ni lin
lasos--al favoro de ĉiuj penatoj.




II.


Auli revenis el la urbo, kie al li estis farita apendic-eltranĉo.

Kiam malpliiĝis la ĝojo pro hejmenreveno, kiam la festotaga
soleneco ŝanĝiĝis en labortagan ordinarecon, Aulin komencis
maltrankviligi ia interna malbonsento: li plu ne estis la antaŭa,
li ne estis homo en la _plena senco_ de la vorto, al li mankis io,
io ĉe li estis ne _laŭantaŭe_ sendifekta. Sekrete li malkovris la
cikatron kaj observadis. Jen ĝi estis--kvazaŭ sanganta ŝvelaĵo
ĉe la ingveno; la morto estis lin ekfrapinta per sia falĉilo kaj
neniu povis forigi la spuron. Auli rigardis sin--laŭ diroj, aŭditaj
de aliuloj--homo difektita, kaj insiste li petegis en sia dumvespera
preĝo: »Patro Ĉiela, forigu la cikatron, faru mian haŭton ree
pura,« sed kun ĉiama trompiĝo li devis konstati, ke la preĝo ne
havis la deziritan efikon: la cikatro persistis senŝanĝe sur sia
loko; kiel sangsuĉinta serpento ĝi ŝveladis kaj jukadis kvazaŭ
dum haŭtdeskvamado.

»Panjo, ĉu ĝi ĉiam restos tia,« demandis Auli jam cent kaj unuan
fojon kaj ĉiam kun la timetema espero, ke eble ŝi diros: ne; sed
ĉiam la patrino respondis same: evidente ĝi restos.

»Diru, ke ne restos,« petis Auli kelkafoje.

»Kial mi diru?«

»Eble tiam ĝi ne restos.«

»Malsaĝuleto, ĉu tio helpas.«

Sed Auli estis konvinkiĝinta, ke se la patrino dirus laŭ lia
deziro, nepre fariĝus tiel. Aŭ, se ŝi alblovus aŭ alkraĉus,
eble dirus sian »keermus-kaarmus«, aŭ ion alian. Sed la patrino
ne volas. Auli ne scias kial. Malbona ŝi ne estas, alie ŝi ne
estus fleginta Aulin, ankaŭ klopodojn ŝi ne evitadas, kial ŝi do
rifuzas?

»Panjo, kial vi ne volas?« -- »Kion, karuleto?« -- »Ke la
cikatro foriĝu.« -- »Mi ja volas, kial mi ne volus.« -- »Do
diru aŭ faru ion.« -- »Kion mi devas fari?« -- »Kiel vi forigas
doloron aŭ tiel.« -- »Sed tio ja ne ...«

Kaj la patrino klarigas, ke ŝiaj scioj ne ĉiam sufiĉas. Jen
ekzemple la malsano, pro kiu ili devis veturi en la urbon. Auli
aŭskultas kaj lin ekregas timo: do ekzistas malfacilaĵoj, kiuj
superas eĉ la kapablojn de panjo.

»Sed ankaŭ vi veturis en la urbon,« li diras post longeta
meditado.

»Vere mi veturis.« -- »Por flegadi min, ĉu ne?« -- »Certe por
flegadi vin.« -- »Kaj vi resanigis min.« -- »Ne mi sola ...«

»Sed tamen vi pleje el ĉiuj aliaj, mi scias,« finas Auli kun plena
certeco pri la scioj kaj povoj de panjo, kiuj superas tiujn de ĉiuj
aliaj, ĉar ŝi estas ja panjo. Se jam panjo nenion povas fari, la
afero estas tute senespera kaj ne valoras pri ĝi pli longe meditadi.

»Do ĝi estu,« ekĝemetis Auli.

»Kio?« -- »La cikatro.« -- »Eble ĝi poste malaperos.«

»Do malaperos,« li eĥadas ĝojkrie. -- »Povas esti.«

Tiu »povas esti« de la patrino valoras kelkajn »estas« de aliaj.
Panjo kredas, ke la cikatro malaperos. Ni ĝoju! Auli ekkuras per
la tuta forto de siaj piedoj (ne atentante eĉ la malpermeson pri
kurado) en la paŝtejon al Häilu.

»Häilu, Häilu«, li ektrumpetas tiel forte, ke la fratino
saltleviĝas pro ektimo.

»Fi, fi, fi, kial vi kriaĉas, korvido!«

»Mi scias, la cikatro malaperos, panjo mem diris.«

»Do la cikatro malaperos,« rikanas de post arbusto Tilma de Petsu.

»Certe la cikatro malaperos. Mi demandis de panjo, ĉu malaperos,
kaj panjo diris, ke povas esti.«

»Do povas esti. Sed povas ankaŭ ne esti? Ĉu ne povas? Ĉu?«

»Ne povas.« -- »Kial?« -- »Se panjo mem diris.«

Tion Tilma certe komprenas. Ŝi eĉ ne disputus, sed en ŝi loĝadas
tia tentema diableto, kiu ŝin igas. Tilma havus multe por diri
rilate al tiu ĉi »povas esti«, sed en tiu momento ŝiaj interesoj
direktiĝas aliloken.

»Kie troviĝas la cikatro,« ŝi demandas Aulin.

»Tie ĉi,« montras Auli la lokon sur la vestaro.

»Montru pli precize, nudigu la lokon.«

»Ne montru,« malpermesas Häilu.

»Kio _al vi_ fariĝis, ke vi kriaĉas,« koleretas Tilma.

»Kial li ĝin montru.«

»Ĉu vi ĵaluzas? Rigardu ankaŭ vi, se plaĉas, mi ne
malpermesos.«

»Ĉu vi ne hontas, granda knabino, kion vi volas tie vidi!«

»Tion, kion vi ne havas por montri.«

»Bridu iom vian langon!«

»Certe tian cikatron vi ne havas.«

Ĉar la interrilatoj tre akriĝis, Tilma ne povas kontentigi sian
scivolemon, kompreneble por ŝia plej granda malplezuro. Por venĝi,
malproksimiĝinte ŝi ekkantas parte de aliaj aŭditan, parte
memfaritan mokokanton pri Häilu (memfaritaj estis ĉefe la ŝanĝoj
de propraj nomoj):

  »Fama Häilu de Marĉrando,
  iras ĉirkaŭ vi marĉando ktp.«

Kvankam la kanto estis pri iu Mardu Maali, por Tilma tio ne multe
gravis: ĝi estu, Häilu tamen pro ĝi koleras. Kaj ŝi koleris.

»Kial vi venis tien ĉi,« ŝi ekriproĉis Aulin.

Auli eĉ la buŝon malfermis pro miro: ĉu li jam ne diris, ke ... ke ...

»Sed tio estus direbla ankaŭ poste.«

»Kiam poste?« -- »Kiam mi hejmenvenos.«

Nekomprenebla iĝis subite la mondo por Auli: li ĉiam estis la homo
de momento, kiu estis okupata per ununura ideo kaj ĝin li devis
tuj malkaŝi al iu, sed nun Häilu diras, ke ... Ĉu eblas tiel
ĉirkaŭvagadi kun sia ideo kaj atendadi?

»Ĉu vi povas tiel?« -- »Kiel?« -- »Ke vi ne tuj ekparolas.« --
»Pri kio?« -- »Se vi ion scias aŭ meditadas en vi mem.« -- »Mi
povas, kial ne.« -- »Sed mi ne povas.«

Auli rigardis Häilun kun respektego: jen kia ŝi estas, preskaŭ
kiel panjo, multe pli saĝa ol Auli.

»Ekiru nun hejmen;« ordonas Häilu. -- »Mi ne volus.« -- »Se
vi ne iros, vi malvarmumos kaj ree malsaniĝos.« -- »Mi ne
malsaniĝos.« -- »Iru, iru!«

Obee ekiris Auli, malrapidege, kvazaŭ hundo, kiun oni irigas al
paŝtejo. Baldaŭ kaŝis la arbustoj Häilun kaj tiam plirapidiĝis
la paŝado de Auli.

»Kien vi tiel rapidadas?«

Aj, estis Tilma, kiu subite aperis de post arbustaro.

»Mi--hejmen ...,« balbutadis Auli.

»Hejmeniro ne urĝas. Hejmo ne estas rano, kiu forsaltas. Ĉu al vi
ne plaĉas en arbaro?«

»Häilu ordonis, ke mi iru hejmen.«

»Kion ŝi komprenas. Venu al mi, mi vin ne pelos hejmen.«

»Sed Häilu, sed patrino ...,« hezitas Auli.

»Häilu, patrino! Kia viro vi estas, se vi timas virinojn!«

»Ili ne estas virinoj.« -- »Kiuj do ili estas, ĉu viroj?«

Por viroj Auli ilin ne konsideris. »Sed la patro,« Auli penis kapti
dronante la lastan pajleron.

»Vi ne pasigos ĉi tie jaron. Poste vi iros. Vi diros, ke vi
laciĝis kaj sidante iom ripozis.«

Kaj jam la tentantino kaptis la manon de sia viktimo kaj trenis lin
en sian kaŝejon.

Ĝi estis kabanaĉo, plektita el branĉoj (heredaĵo de l' frato),
kun kuŝejo el muskoj kaj herboj, kun fajrujo el granito, eĉ kun
tablo kaj benko, fiksitaj al palisetoj kojnitaj en la planko. Plena
luksaĵo siaspeca, de Auli pli frue ne vidita kaj entuziasmiga.
Kvankam Auli estas granda amiko de Petsu-knabo, tamen ĉi lasta
neniam montris al li tiom da fido, ke li estus montrinta al la amiko
sian bienon. Sed Tilma, jen, kiel bona ŝi estas: nenion kaŝas de
Auli. Tian konfidon Auli kapablas laŭvalore taksi.

»Montru nun al mi la cikatron!«

Auli hezitas: ŝajnas hontige nudigi sin en ĉeesto de fremda
knabino.

»Kia knabo vi estas, ke vi timas.«

Eĉ tia ofendo de vira indeco ne povas venki la hontemon de Auli.

Tilma ne paciencis por plu atendi. Rapide ŝi nudigas la koncernan
lokon kaj ekridetas:

»Oj, oj, kiom oni tranĉis. Ĝi ja devis esti dolorega.«

»Sufiĉas. Nun vi vidis,« maltrankviliĝas Auli kaj penas sin
rekovri.

»He--vi ja ne malvarmumos. Mi povas stari nude, kiom oni nur
volas,« ŝi diras kaj observas plu brilokule kaj brulvange. »Ho, vi
mizerulo, kiel ili vin tranĉis, kiel ili vin ja tranĉis.«

»Aj, ne ...« -- »Nu-nu-nu, kio estas al vi?« -- »Lasu min!«
-- »Do ĉesu! Ĉu oni aŭdis, ke knabo kriadas kaplite de knabino;
oftege male okazas.«

La malfeliĉa Häilu eĉ sonĝe ne povis antaŭvidi, kia surprizo
ŝin hejme atendos.

»Kie estas la infano,« koleris la patrino kaj ŝajnis preta kapti
Häilun ĉe harligo.

»Bonan vesperon, ĉu mi devas scii, kie li estas,« ekprotestis
Häilu.

»Li ja iris al vi.« -- »Mi lin ne vidis.« -- »Ne mensogu!« --
»Do mi mensogas, se oni al mi ne kredas.« -- »Vi--gardu vin ...«
-- Fine panjo tamen iom plikvietiĝis. »Nu, kie li tiam ...,« ŝi
parolis en si mem. -- »Eble li iris al Tilma de Petsu.« -- »Kia
diablo portis lin tien?«

Häilu certe sciis la kaŭzon, sed ne kuraĝis diri: eble panjo
laŭ la diraĵo ricevos tiel klaran imagon pri ĉio okazinta sur la
paŝtejo, kiel Cuvier laŭ la ostopeco pri antaŭdiluva estaĵo,
kaj tiam la kara Häilu respondecu: kie ŝi estis, ke ŝi permesis
forkonduki la infanon. Ŝi devis esti tre singardema kaj diplomatia.

»Mi iros lin serĉi,« ŝi proponis.

Panjo prefere mem irus, sed mankas la tempo: la mastrumado urĝas.
»Iru do,« ŝi diris, »mi baldaŭ vin sekvos.«

Häilu insistege preĝadis, ke ŝi trovu Aulin, antaŭ ol venos la
patrino. Kaj jen, ŝi havis bonŝancon: ŝi renkontis inter la plej
proksimaj arbustoj Aulin, kiu ŝanceliĝadis simile al marmalsanulo
sur ferdeko.

»Ne, mi ne volas,« li petis Häilun, kiu volis lin albrakumi por
portadi.

»Kial,« ŝi konsterniĝis. -- »Mi volas mem iri.« -- »Vi ja ne
povas.« -- »Sufiĉe bone mi povas,« asertis la etulo kuraĝe. --
»Eble panjo min insultos.« -- »Tie, proksime al la domo, vi min
portos.«

Dum kelke da tempo ambaŭ silentis.

»Ne diru al panjo,« aŭdiĝis samtempe.

La koro de Häilu malpeziĝis: »Mi klarigos ĉion laŭ la plej bona
maniero.«

Ŝi diris hejme, ke Auli volis iri al ŝi, sed devojiĝis kaj la
tutan tempon ĉirkaŭvagadis en la arbaro.

»Ĉu vi ne povis kriadi, malsaĝuleto,« riproĉetis la patrino.

»Ne venis al mi en la kapon,« diris Auli kaj miris mem, kiel facile
estas mensogi.

»Nu, ne malsaniĝu refoje!« -- »Mi ne malsaniĝos.«

Tio estis facile dirita, sed ne tiel facile farita. Ne unu tagon
Auli devis kuŝadi en la lito kaj ree meditadi, kial la Patro Ĉiela
sendis al li novajn suferojn aldone al la malnovaj, malgraŭ, ke li
petis ĉesigi la suferadon.

Kiam li denove povis ellitiĝi kaj iris eksteren por sin distri, li
renkontis Petsu-knabon, kiu venis por viziti la gepatrojn.

»Bonan tagon, bofrateto,« li salutis.

»Kia bofrateto?«

»Sendube bofrateto, la afero estas neevitebla. Tilma mem al mi
konfesis kaj ankaŭ nia maljunulo scias.«

»Sed mi nenion scias.«

»Jen, kiel, vi volas malkonfesi. Ne helpas. Mi jam verseton
tiurilate faris:

  »Ho vi Auli el Marĉrando,
  de nia Tilma la trompanto ktp.«

Sed tion mi ne diras sincere. Bravulo vi estas! Nur Tilman vi devos
edzinigi.« -- »Mi ŝin ne volas.« -- »Jen kiel. Kial do ne?«
-- »Nigrulino ŝi estas, simile al ...« -- »Kia gravaĵo, ke
nigrulino. Kiel diris la mortinta Kustas el Körveserva? Kvankam la
blankulino estas bela kiel anĝelo, tamen la nigrulino, diablino, al
mi pli plaĉas.« -- »Li diru, sed mi ŝin ne toleras.« -- »Tiel,
vi ne toleras,« malfermegis Petsu-knabo la okulojn. »Nu, do venos
polico, juĝejo.« -- »Kia ĝi estas?« -- »Tiaspeca ĝi estas, ke
kiam vi eniros, vi pro timo plenigos viajn pantalonojn kaj kiam vi
eliros--se oni vin entute permesos eliri tiam ...«

Petsu-knabo rompis la frazon, ĵetis ŝtoneton al birdo, turniĝante
sur unu piedo.

»Kio estos tiam,« demandis Auli streĉatente.

»Tiam vi malbonodoros la tutan vivon.«

»Tiam mi tien ne iros.« -- »Do vi edzinigos Tilman.« -- »Eĉ
enpense mi ne havas.« -- »Tiam venos kaj forkondukos vin la reĝa
ĝendarmo en ruĝaj pantalonoj kaj kun ora sabro.« -- »Kien?« --
»En malliberejon. Mi diras al vi, knabo, tie la vivo ne konsistas el
mielo-lekado. Mi sciigus al vi ĉion pli detale, sed maljunulinaĉo
hejme ekgrumblos, se mi revenos tro malfrue. Konsideru la aferon! Mi
eĉ ne parolus, nur ĉar mi estas via bona amiko ...«

»Sed mi opiniis, ke vi klopodadas por Tilma.«

»Kiom gravas por mi Tilma. Ŝiakaŭze mi eĉ orelon ne movetus. Nur
viakaŭze mi ekparolis.«

»Sed kiamaniere mi ŝin edzinigu,« demandis timigite Auli.

Petsu-knabo premis fingron al la nazo, ŝovis poleksungon inter la
dentojn, ŝajnigis sin pensanta.

»Hjes, mi ne bone konas la aferon, neniam mi ĝis nun edziĝis.
Demandu Tilman mem, verdire la afero ŝin pleje koncernas.«

Tiel dirinte li foriris kaj lasis Aulin en pensoj zorgoplenaj, kies
rezulto estis vizito de Auli al Tilma.

»Aŭdu,« li ekparolis hezite. -- »Mi aŭdas.« -- »Li--via
knabo--diris ...« -- »Ne mirige, ke li diris. Kiam li ne diras.«
-- »Tion, ke ...,« Auli ekserĉis la vortojn. -- »Kian tion?« --
»Ke ...« La vorto konvena ne troviĝis. Ankaŭ Tilma neniel penis
al li helpi.

»Do mi devas vin edzinigi,« rekte elpafis Auli.

Tilma malfermegis la okulojn.

Kaj nun rakontis Auli la tutan historion kun ĉiuj juĝadoj kaj
malliberigoj.

»Aĥ, jes, tute vere,« vervege asertis nun ankaŭ Tilma. »Ne
alie, vi min delogis kaj devas ankaŭ edzinigi.« -- »Se mi devas,
mi edzinigos,« konsentis Auli. -- »Sed la afero havas hokon. Ni
devas havi posedaĵon por vivi.« -- »Posedaĵon. Ĉu vi ne havas?«
-- »Ankaŭ vi devas havi.« -- »Mi ne havas. Kie mi estus ĝin
ricevinta?« -- »Nu, vi do devos havigi.«

Kaj nun sekvis instrukcioj, _kiel_. Forpreni el la hejmo ĉion pli
malpli bonan kaj alporti al ŝi, Tilma, por la estonta kunvivo. Tilma
tiel bone scipovis aranĝi la aferon, ke Auli fariĝis ŝia obeema,
senvola sklavo. Kvankam komence estis malagrable ŝteladi; malagrable
ĉeesti, kiam hejme oni serĉadis ion perditan, aŭ ĉe kunhelpi ĉe
senutila serĉado kaj aŭskulti la insultadon de la aliaj, tamen ĉio
ĉi ne povis efiki tiom, ke Auli povus forlasi la malvirton, kiu
ĉiam pli kaj pli enradikiĝis en la animo. Ne helpis la donitaj al
si mem ĉiufojaj promesoj: »Ĝi estis _lastfoje_, plu mi ne faros
tiel,« ĉar Tilma turnis la aferon tiel lerte, ke Auli ne laŭ ŝia
ordono, sed eĉ spite ĉiujn ŝiajn malpermesojn ŝteladis elhejme
kaj portis al ŝi la ŝtelaĵojn.

»Kion vi alportos,« demandis Tilma de malproksimete. -- »Nenion
mi povis ricevi.« -- »Bravulo. Mi eĉ ne volas, ke vi alportu
ion. Kaj kion vi, almozulaĉoj, havas por alporti.« -- »Sed mi ja
alportis.« -- »Kiajn valoraĵojn. Ĉe ni oni tiaĵojn eĉ ne levas
de la tero.« -- »Vidu, la brilanta globeto, ĝi ja estis aĵo.« --
»Ĝi ja estis? Ĉu estis, diru!« -- Tilma ne konsideris la demandon
respondinda.

»Kaj, vidu, tiu teujo kaj sukerujo kaj, vidu, tiu malnova
poŝhorloĝo de paĉjo kaj, vidu ...«

»Kaj vidu, kaj vidu, kaj vidu. Nenion mi vidas. Kion vi vidigas, se
vi havas nenion por vidigi.«

»Ĉiujn mi alportis al vi. La teujo apartenis al Häilu, mi alportis
ĝin kun la tuta enhavo. Kiel Häilu serĉadis kaj ploris.«

»Estis plorindaĵo. Mi ĝin tute ne volis.«

»Do redonu, mi ĝin reportos.«

»Mi plu ne memoras, kien mi ĵetis la forĵetindaĵojn. Mi ja ne
povis scii, ke iuj ilin tiel ŝatas.«

»Nun mi alportos aĵojn pli bonajn.«

»Ektroviĝis portanto de pliaj bonaĵoj. Demandu prefere, ĉu vi
havas ion pli bonan.«

»Ni havas.« Auli faris gravan mienon.

»Nekredeble,« ŝajnigis Tilma dubon.

»Kredu ja. Kredu, se mi diras.«

»Mi ne kredas antaŭ ol mi vidos.«

»Tuj mi iros, alportos.«

»Iru, se vi volas, sed alporti vi ne devas.«

»Tuj mi revenos.« -- »Ne venu! Entute ne venu plu!« -- »Permesu
do!« -- »Mi ne permesas.«

Post longa insistado, Tilma permesis.

Auli kun vervego ekkuris hejmen, por plenumi sian decidon, sed
hodiaŭ ĝi ŝajnis ne tute facila: ĉiuj kvazaŭ interkonsentis
malhelpi Aulin en la realigo de sia intenco, ĉiam iu kroma
troviĝadis en la ĉambro. Jen la patrino, kombanta sian jukantan
kapon, jen la avino, reveninta hejmen kaj sciiganta siajn
eksterhejmajn novaĵojn, jen la patro aŭ Häilu enirantaj tute
senatende pro nesciataj kialoj. Kvazaŭ gardostarantoj ili alternis
laŭvice, tiel ke Auli preskaŭ malesperis: kiel ili ne komprenas
kaj ne lasas lin por unu momento sola! Tiel ja neniam oni povos ion
forporti de tie ĉi. Fine alvenis delonge atendita momento. Auli
kunserĉis la necesajn objektojn kaj kaŝis ilin ĉebruste. Ĝuste li
volis eliri, kiam li rekte sur la sojlo renkontis la patron.

»Kien vi ree kuradas, se vi hejme ne restadas,« koleretis la patro
kaj reirigis Aulin en la ĉambron.

Tuj la patro ekserĉis ege grumblante.

»Mi ne komprenas, kien la aĵoj perdiĝas.«

»Kio al vi mankas,« demandis la patrino.

»Nun perdiĝis mia porcelankapa pipo. Bubo, meleagro, ĉu vi ne
vidis?«

»Kiel li ĝin povis vidi. Serĉu ja, kie vi mem ĝin metis.«

»Mirindaĵo,« murmuris la patro, prenis anstataŭe alian pipon kaj
eliris kraĉante.

Auli ne sentis sin tre agrable dum la lasta sceno: la serĉita aĵo
troviĝis ĉe lia brusto kaj ĝia porcelankapo, tuŝante la nudan
korpon, estigis senton abomenan. Krom tio, la timo--la patro povas
ĉiumomente rimarki, ke pri la ĉebrusto de Auli ne ĉio estas en
ordo--kaj la bedaŭro, ke ĝuste li, Auli kaŭzis la ĉagrenon de
patro, tre malplialtigis la humoron. Ŝatis ja la patro treege la
pipon, kiu estis donaco de lia frato--la onklo de Auli--, kara
memoraĵo, ĉar la donacinto mem jam mortis. Aulin interesis la
pipo kiel objekto bela, ĉar sur ĝia blanka kapo estis pentritaj
ruĝaj floroj kaj tre diverskoloraj ekzotikaj birdoj. Tiaaspekta
aĵo verŝajne plaĉos ankaŭ al Tilma kaj eble ĝi estas iel necesa
ankaŭ por la kunvivado estonta.

Kiam la patro eliris, ankaŭ Auli volis forkuri por viziti Tilman.

»Kion vi kaŝas ĉebruste,« demandis la avino.

»N-nenion.« -- »Montru al mi.« -- »Estas la ĉapo, nu,«
mensogis Auli, kaj evitante la avinon, kiu videble havis la intencon
palpi lian ĉebruston, li eliris tra la pordo kaj--jam estis
malaperinta.

»Kie vi estis tiel longe,« koleretis Tilma. -- »Ne eblis pli
frue.« -- »Bone, bone, montru viajn trezorojn!«

Ĉifoje Tilma estis plene kontentigita, sed Auli ne sentis sin
tre oportune: lia konscienco ege lin riproĉadis pro la faritaj
malbonaĵoj.

Neniu el ambaŭ infanoj rimarkis, ke tre proksime al ili troviĝis
iu, kiu fervore observis, atente aŭskultis kaj ĉizis profunde en
sian memoron ĉion viditan kaj aŭditan.

La boonklino de Altpere neniam venis kun bonaj informoj. La plejan
malbonon antaŭsignis tio, kiam ŝi venis en la plej bona humoro:
tiam ŝi certe havis en rezervo ion precipe kruelan, per kio ŝi
povis trafi la alian rekte en la centron de la koro. Ŝi ne tuj
eksplodigis sian bombon: alrulis ĝin malrapide simile al tio, kiel
lerta piedpilkludanto proksimigas la pilkon al la pozicio de la
kontraŭa partio--malrapide kaj singarde, nerekte kaj ne senpere,
ĝis kiam li atingas la distancon konvenan, de kie estas piedbatebla
golo sendisputa kaj certa, neevitebla kaj nekontraŭstarebla.

La patrino eksentis doloran premon ĉe la koro, kiam ŝi vidis
la boonklinon venantan tre mieldolĉa, kun brilanta ridego sur
la grasmalseka brikeruĝa vizaĝo. Certe kunhavis la gastino ion
ekstreme malbonan, kio estis kaŝita en la plej sekreta angulo de
ŝia novaĵsako. Se oni almenaŭ povus diveni, de kia flanko ŝi
ekbatos, sed ne tiel facile ŝi elludos sian atuton: komence ŝi
disvolvas vian tutan animon, poste revolvas en bulon, oleas, kaj kiam
vi malpleje atendas, trapikas per stango kaj ekbruligas.

»Bonan tagon, Marĉranda parencino,« kriis la boonklino de Altpere
jam de malproksimete, »kiel vi fartas, jam delonge mi vin ne
vidis.«

»Certe delonge,« konsentis la patrino.

»He, fieraĉulino, vi min ne vizitas, ĉiam _mi_ devas veni al vi,
kvankam mankas al mi tempo.«

»Ankaŭ mi ne havas multe da ĝi.«

»Ne tiajn zorgojn vi havas, kiajn mi. Ĉe vi ĉio, ĉio plie
prosperas. Mi ne komprenas, kiel vi tion scipovas aranĝi.«

Nun la patrino estis certa, ke Alpere venis kun ia Hiobsciigo, sed la
diroj havis sencon tiom ĝeneralan, ke laŭ ĝi oni ne povis diveni
la karakteron de la sciigo. Post kiam ili iomtempe ĉirkaŭvagadis,
tion-alian inspektis, bagatelaĵojn parolis, la patrino invitis la
gastinon en la ĉambron.

»Kion mi tie? Pli bone estas kuŝi sur la herbaĵo, varmigi
la orelojn kaj babiladi. Auli-knabo, ĉu vi ne venas saluti la
boonklinon? Jen kiel, eĉ rekoni min li ne volas! Nu, kiel vi fartas?
Nia Lullu jam delonge atendas vian viziton: ankaŭ nun ŝi diris, ke
mi demandu, kiam vi venos.«

Auli sentis sin kvazaŭ sur karboj ardantaj. Prefere li estus ŝtele
fuĝinta sed la boonklino malhelpis la intencon.

»Venu ĉi tien, fileto, mi frakasos sur via verto kelkajn
pedikovojn.«

Ŝi tiris Aulin al si, metis lian kapon en sian sinon kaj ekĉasis
en la hararo. Panjo kaŭris apude kaj prenadis el la silikvoj la
freŝajn pizograjnojn por poste kuiri al tagmanĝo.

»Lullu certe atendas vian viziton,« ripetis Altpere simile, kiel se
bona vinkonanto ĝuadas la guston de vino per sia lango en la buŝo.
»Espereble ankaŭ por ŝi vi alportis el la urbo belegan donacon,
eĉ pli belan ol por Tilma de Petsu.«

»Kio!« saltleviĝis la patrino; la argila ujo frakasiĝis,
pizograjnoj disruliĝis sur la herbaĵo. »Donaco por Tilma de Petsu.
Kian putrabortaĵon vi eligas.«

»Oj, oj, parencino, kial vi tiel koleras. Se mi tion scius, nenion
mi estus dirinta.«

»Kie li, ranaĉo, havigis la donacon kaj precipe por Tilma de
Petsu.«

»Nu, mi opiniis, ke vi fariĝis milionuloj kaj nun fordonacas ĉiujn
malnovajn aĵaĉojn, por vi superfluajn.«

»Nur parolaĉu!«

»Vere kaj sincere mi diras. Mi opiniis, ke se vi ja fordonacas, do
prefere al viaj parencoj, kial vi devas doni ĉion nepre al Petsu-oj;
ankaŭ inter la propra parencaro troviĝas multe da mizeruloj.«

»Aŭdu, kion tia parolo signifas?«

»Kion alian ĝi signifus, kiam Petsu-maljunulo ja havas en la poŝo
la horloĝon de via patro, en la buŝo lian pipon, la maljunulino
portas vian flavan kaptukon kaj strian antaŭtukon. Tilma--ŝi havas
aĵojn sepcent, mi ne havis tempon por pli detale inspekti, mi
kuris--kuretis, trot-trot, ĉi tien, ke eble ankaŭ mi ricevos ion,
antaŭ ol ĉio estas fordonacita.«

»Kiel ili povis ricevi,« ekdiskutis panjo senkonsile.

»Ĉu _mi_ scias,« estis la venenoza respondo de Altpere, »kion
mi, malsaĝulino, povas scii. Mem vi ja estas superflue saĝa, viaj
infanoj des pli. Kunmetu la kapojn, eble elserĉiĝos la vero.«

Ŝi diris, leviĝis, ekiris, svingante saluton per la jupovosto.

»Auli!«

La genuoj de Auli ektremis, ŝajnis rompiĝi pro malforto.

»He! Kial vi faris tion!«

Auli eksentis en la gorĝo sufokan premon. Li atendis: nun okazos io
terura, sed nenio okazis. Panjo turniĝis kaj iris en la ĉambron.
Auli faris kelkajn paŝojn direkte al la paŝtejo, sed haltigis
sin: kial tien? Kaj kien entute? Senhelpe, malkuraĝiĝinte pro la
trafinta lin katastrofo, li sin trenis antaŭen sencele, sendezire,
kun sola sia kunulo--la malespero. Kaj ree, kvazaŭ tirite de ia
mistera forto, la piedoj portis lin al la picebranĉa kabanaĉo en la
arbustaro sur la paŝtejo de Petsu. Li eniris, kuŝiĝis al la muska
kuŝejo, fermis la okulojn kaj deziris forgesi pri ĉiuj kaj pri
ĉio.

Subite ekfrapis lian konscion larĝa lumstrio, kvazaŭ oni malfermus
pordon el helega ĉambro en malluman nokton. Tio estis _tio ĉi_.
La sonĝo dum la nokto de fulmotondro. La fulmo ĵus frapis en la
domon kaj trafis lin. Ĉu ne efikis la sciigo de boonklino de Altpere
simile al fulmofrapo kaj ĉu ne kuŝis li, Auli, tie ĉi surtere?
Kaj la Patro Ĉiela sciis jam tiam, sed faris nenion por forigi la
katastrofon. Aŭ eble li faris, sed Auli ne sufiĉe kontraŭstaris
al la malbono? Sed kion povas iu simila al Auli kontraŭ fulmo aŭ
tondro, kion li povas fari al ili?

Tagbruo zumadis ekstere. Mil oraj radioj, bluaj ĉielstrioj
kaj brilaj makuloj penetris tra la branĉoj en la kabanaĉon.
Ĉirkaŭpromenis malforta venteto, sunorumitaj polveroj fajreris
kaj dancis, sonoj kaj odoroj vetkuris, sur la lango amaris la gusto
de kumeno kaj dolĉetis tiu de kamomilo. Estu ja eĉ ĉio finita,
ĵetita eĉ la lasta ĵetkubeto, al tia sorĉforto oni tamen ne povas
kontraŭstari: ĝi trapenetras la tutan estaĵon, trasorbigas la
homon de verto ĝis plando. Unue fordegelas la stultiga malespero,
poste pliklariĝas la penso, pliakriĝas la doloro, naskiĝas
bedaŭro kaj deziro, ke ĉio ĉi tute ne estus okazinta; fine la
espero, ke ne ĉio estas perdita, troviĝos eble ia elirvojo. Iom
post iom la suferoj plimildiĝas, alvenas dormo, forgeso, ripozo--por
kolekti novajn fortojn.

Aj, kiel bone estas! Estas printempo; da neĝo nur kelkaj makuletoj,
juna sekalo verdas, ĉielbluo floradas en blankaj nubofloroj;
malsupre en valeto, sur frakseno gaje fajfadas sturnoj. Auli volas
kuri eksteren por ilin aŭskulti, sed panjo ne permesas. Tamen, foje
li povas kaŝire transiĝi la sojlon.

»Panjo, Auli jam eliris,« sciigas Häilu.

»Do li jam eliris. Rapide en la ĉambron, kial vi tie frostetas!«
-- »Mi ne frostetas.« -- »Tuj eniru!«

Auli venas. »Panjo, ĉu vi scias, kiel la sturnoj kantis.« Kaj
_kiel_ ili kantis. Tute en homa lingvo. Jen kiel!

»Venu-prenu, venu-prenu,« invitis la sturnopatrino la idojn por
ilin manĝigi. -- »Panmolaĵo, panmolaĵo,« ŝi diris disdonante
la manĝaĵon. -- »Stulte-multe, stulte-multe,« ŝi riproĉis
avidulojn.

»Ej, vi petolulo,« ridas panjo.

Auli opinias tiun bonhumore diritan »petolulo« ia laŭdego kaj
ĝojegas.

»Petolulo, mi estas petolulo,« li cikonidancas sur unu piedo.
»Häilu, mi estas petolulo, avino, mi estas petolulo.«

Sed neniu koleretas: Auli ja estas tiel eta, ke li eĉ ne scias, kion
signifas petolulo. Ravege esti tiel eta, ke oni eĉ ne bezonas tion
scii.

Kaj Auli ĝojas kaj ĉirkaŭsaltadas, kiom li nur volas. Ripetadas
senĉese: »Petolulo, mi estas petolulo.«

»Certe vi estas petolulo, maljuna Aulaĉo,« koleretas Häilu
volvanta fadenon, »vidu, en fadenaĵon vi vin volvis.«

»Forprenu la fadenon,« ordonas panjo.

Häilu forprenas, paŝadas kun fadenbulo ĉirkaŭ Auli, sed ĉiam pli
kaj pli envolvas Aulin.

»Kion vi nun,« eklamentas Auli, »vi ja ĉirkaŭvolvas al mi ĉiam
pli da fadeno.«

»Jes mi ĉirkaŭvolvas, vi--petolulo,« koleretas Häilu, »mi volas
vin tute en fadenaĵon, ke vi neniam plu povos eliĝi.«

Aj-aj, kion nun fari? Auli ekŝiras la fadenaĵon, sed Häilu
ĉirkaŭvolvas al li ĉiam pli kaj pli novajn ringojn.

»Panjo, rigardu, kion faras Häilu!«

»Jes, rigardu, kion faras Häilu! Kion ŝi do faras?! Kaj kie ŝi
estas, via panjo?!«

Kaj vere: panjo ne ĉeestas. Ankaŭ Häilu estas ne Häilu, sed
Tilma.

»Aŭdu, Tilma, ne ĉirkaŭvolvu min per fadeno, mi ne plu povos
eliĝi.

»Necesas al vi eliĝi,« murmuras Tilma kaj ĉirkaŭvolvas al li la
korpon, la brakojn, la gambojn, fine lin tutan, ke li eĉ hareton ne
povos moveti.

»Nun vi vidos, kion mi al vi faros,« ŝi minacas.

Aj, kia terura granda nigra araneo envolvis Aulin, kiel malgrandan
muŝeton, en sian araneaĵon kaj volas lin ekmanĝi, sed jen--tie
etendiĝas fingroj blankaj, silke-molaj kaj ŝtale-tenecaj. Ili
kaptas la monstron, ĵetas teren sub la piedojn, kie ĝi estas
tretfrakasita. Nun disvolvas la fingroj la araneaĵon, fadenon post
fadeno, kaj liberigas la kaptiton, kiu perdis jam ĉian esperon.

Iom post iom, kvazaŭ tra nebulo, penetras la konscio. Ombroj
vesperaj descendas, ventoblovoj kvietiĝas, la okcidento estas plena
de flavaj floroj kaj rozetaj trembriloj. Auli ektimas la solecon, la
malsato lin ekadmonas. Fariĝu kio ajn, tie ĉi resti li ne povas,
li devas hejmeniri, ili traktu lin laŭplaĉe. Li ekiras, komence
malrapide poste ĉiam pli rapide, ĝis fine li kuregas kun freneza
hastego. Sed ju pli proksimiĝas la domo, des pli malrapidiĝas la
hasto. Fine la piedoj malfortiĝas, li haltas. Ne, li ne kuraĝas:
nun ili hejme scias ĉion, kun kia vizaĝo li aperu sub krucfajro
de kondamnantaj rigardoj, kiel li akceptu la vicbastonadon de
severegaj vortoj. Ĝi doloras pli ol la ordinara insultado aŭ la
plej forta vergado, kiu atakas, tordas, mordas, doloras, sed kiam
ĝi ĉesas, ree ĉio estas bona: kaj la suno brilas kaj birdoj
trilas, kaj la okulo ridas kaj koro subridas. Sed ĉiokaze tiaspeca
rapida aerventolado ne estas eĉ imagebla. Auli penas imagi al si la
hejmon kun la hejmanoj. Tio, kion li supozas tie vidi, estas tiel
malesperiga, ke Auli tuj sin turnas kaj ekiras kontraŭdirekte,
nudpiede tra malvarma roso; kvankam timeteme, sed tamen iras. Jam
vidiĝas la kabanaĉo tra krepusko. Tie--aŭskultu, ĉu oni ne
parolas? Jes, sendube. Auli rekonas eĉ la voĉojn: tiu de Tilma kaj
de iu fremda, evidente de paŝtisto el Körveserva.

»Do vi forkuris elhejme?« -- »'Es,« respondas Tilma, verŝajne
frotante per fingro la palaton. -- »Sed kial?« -- »Kun ŝi ne
eblas ŝerci ŝercojn, ŝi ne similas al la homoj ĉitieaj. Panjo
diris, ke eĉ la intestojn ŝi travidas.«

»Pri kiu ŝi parolas,« demandis Auli en si mem.

»Sendube ŝi forprenos la aĵojn,« diskutas la paŝtisto el
Körveserva. -- »Ŝi prenu, se nur min oni ne kaptas.« -- »Eble
poste ankaŭ vin oni ĝenos.« -- »Ili nur provu! Ĉu Tilma de
Petsu kulpiĝas pro tio, ke Auli de Marĉrando ŝteladas? Ĉiam oni
kriaĉis, ke Petsuoj ŝteladas, nun oni rigardu, kie nestadas la
ĉefŝtelistoj.«

Auli miras, ke ĝuste Tilma povas paroli tiaĵojn.

»Sed kiel li--,« ekparolis Körveserva.

»... tia muknazulo, tion kapablis? Nu, ĉar nia knabo lin
ŝerctrompis.«

Jen kiel! Do Petsu-knabo lin ŝerctrompis?

Do tiaj estis la aferoj.

»Kaj kie li mem nun troviĝas?« -- »La Marĉrandanoj eble ankoraŭ
serĉas lin en la arbaro.« -- »Dio scias, kion tiu frenezulo faris
aŭ kien li iris. Eble li falis en ŝlimejon.« -- »Laŭ mi li falu
eĉ en dek ŝlimejojn samtempe, min la afero ne koncernas. Prefere
mortu tia aĉulo!«

Auli sufiĉe aŭdis. Nun rapide hejmen, antaŭ ol revenos la
serĉantoj. Poste fariĝu kio ajn.

Hejme troviĝis nur Häilu. Ŝi akceptis la reveninton ne tre afable.

»Jen vi revenis, ĉifonisto! Ĉu ĉe Petsuoj ne sufiĉe bone vi
fartis? Aŭ vi venis por ion ŝteli?!«

»Ne koleru, kara franjo!« -- »Mi ne estas plu via franjo.«
-- »Kio vi estas do?« -- »Mi estu kio ajn, nur ne fratino
de ŝtelisto.« -- »Pardonu, kara fr--« -- »Ne diru plu la
vorton! Mi ne volas, ke vi min tiel nomu.« -- »Sed kiel alie?«
-- »Neniel. Por vi nomon mi ne havas.« -- »Häilu!« -- »Nu?«
-- »Aŭdu!« -- »Mi aŭdas.« -- »Se mi nun promesos, ke neniam,
neniam plu mi faros ion malbonan, ĉu eĉ tiam vi ne --?« -- »Ne.«
-- »Häilu.« -- »Jen mi estas.« -- »Ĉu vi sincere --?« --
»Sincerege.« -- »Mi ne povas tiel.« -- »Mi bonege povas.«

Auli ekploris.

»Nu, nu, kio nun fariĝas?! Neĝo degelas, de tegmentrandoj
gutadas.«

Auli eĉ plie ploriĝis.

»Silentu jam, ne artifiku!«

Iom post iom ekdegelis la glacio.

»Do bone, ĉifoje mi pardonas.«

»Jes?« En la demando aŭdiĝis gaja ekscito.

»Jes, sed bonege memoru, lastfoje tio estas, neniam plu mi pardonos
poste.«

»Estu lastfoje. Neniam plu mi faros ion malbonan.«

Necesis revoki hejmen la aliajn, kiuj ankoraŭ ĉirkaŭvagadis en
la arbaro serĉante Aulin. Auli kaj Häilu eliris. La nokto estis
malhela kaj la krepusko plena de roseroj kvazaŭ steloj, kaj de
steloj kvazaŭ roseroj. Tre malfruiĝinta radio kuŝis brilante
laŭlonge de la ĉielo kvazaŭ fajra glavo de kerubo. De tempo al
tempo ekbriletis la grenfulmoj, pro tio la rozkolora nebulo paliĝis
kaj la silike-griza surfaco de la lageto eligis fajrerojn. Malfortaj
ventoblovoj ŝteliradis tra arbustoj, implikiĝinte en la densa
foliaro.

Häilu ekhuis: »Uu!«

Uu-uu-uu-uu-uu-uu, eĥadis en arbaroj kaj boskoj; komence, en
la pli proksimaj, pli laŭte, kaj pli klare poste, en ĉiam pli
malproksimaj, ĉiam pli mallaŭte kaj pli obtuze, ĝis fine la voko,
ie en senlimo, eksilentis kaj mortis.

»Revenu!« vokis Häilu.

Venu-venu-venu-venu-venu-venu, admonis la eĥo.

»Auli estas hejme.«

Hejme-hejme-hejme-hejme-hejme-hejme, moke ripetadis la arbaroj kaj
boskoj.

Pasis kelka tempo, ĝis kiam aŭdigis respondo:

»Ni aŭdas-aŭdas-aŭdas-aŭdas-aŭdas-aŭ...das.«

Kaj post momento:

»Ni venos-venos-venos-venos-venos-ve...nos.«

Kontentigitaj per la respondo, la infanoj eniris la domon.

La pordanso klaketis. Auli timtremetis: jam ...

La alveninto, stariĝinte malantaŭ Auli kovris liajn okulojn per la
manoj.

»Kiu?«

Auli primeditis. »Mi ne scias,« li diris.

»Kiu?«

»Nu, divenu,« instigis lin Häilu.

Auli tamen ne ekkonis, li palpadis la manojn, manikojn.

»Kiu?«

»Baptopatrino, vi,« li ekjubilis subite.

»Kiu do alia, vi, malbona knabo.«

Ŝi eksidis, prenis Aulin al la genuoj kaj ekpinĉis lian nazeton:
»Kiun vi amas?« -- »Vin.« -- »Kiun ankoraŭ?« -- »Panjon.«
-- »Kiun ankoraŭ?« -- »Paĉjon.« -- »Ankoraŭ?« -- »Häilun,
avinon.« -- »Ankoraŭ?« -- »Neniun plu.« -- »Diru, kiun ankoraŭ?«
-- »Kiel mi diru, se neniu plu ekzistas.« -- »Diru!« -- »Diru:
nazon!« subdiris Häilu. -- »Nazon.« -- »Sed ne Tilman?« --
»Plu ne.« -- Nur nun liberiĝis la malfeliĉa nazo.

»Atentu, malbona knabo! Kiom mi por vi klopodadis: ĉion forportitan
al Petsuoj mi reportigis.« -- »Ĉion reen?« -- »Kiom nur estis
forportita.«

»Ho, baptopatrino!« Auli plu ne sciis, kion diri. Do pri ŝi Tilma
de Petsu parolis. Se Auli divenus tion, li jam tiam ne estus plu
zorginta. Jen kia feliĉa fino al tiel malfeliĉa tago, al la tuta
malfeliĉa afero. La baptopatrino nun aranĝu ĉion, Auli ne bezonas
stari vid-al-vide kun siaj rigoraj akuzantoj.

»Mi volas dormi,« li subite diris.

»Sed vi ja ne manĝis.«

»Ne, ne,« li asertis vervege, »mi ne volas manĝi.«

Foriĝi kiel eble plej rapide, antaŭ ol la aliaj revenos. Foriĝi
de la plej unua ekscititeco, de riproĉoj, insultoj, admonoj, de
demandoj kaj insistoj.

La baptopatrino ŝajnis kompreni kaj kunsenti. La vireto baldaŭ
troviĝis sub la litkovrilo kaj simulis tujan ekdormon. Sed
tamen li maldormis, en ĉiu nervo febra ekscito, en ĉiu ĉelo
maltrankvila atendo: kiel ĉio ĉi finiĝos. Malgraŭ la ĉeesto de
la baptopatrino li ne povis subpremi la timon, ke ili tamen ne lasos
lin trankvila, sed lin demandesploros.

Tie--atentu--ĉu ne aŭdiĝas plilaŭtiĝanta parolbruo, ĉu ne
tondretas alproksimiĝanta paŝado: la patro eble kondukas hejmen
ankaŭ ĉevalon; kiu alia paŝadus ja tiel bruege?

La pordo malfermiĝis. »Kie li estas,« oni demandas trans la sojlo.

»St,« avertas la baptopatrino kaj eliras tirante kun si la
demandinton. Auli pintigas la orelojn, sed aŭdiĝas nenio krom
flustrado, kiu ŝajnas eĥadi de ĉie; de tempo al tempo aŭdiĝis
duonlaŭte dirita vorto aŭ fragmento de frazo, ne sufiĉa por plena
kompreno.

»Kiel vi eksciis pri la afero,« demandas iu laŭtvoĉe kvazaŭ
forgesinte sian rolon.

El la duonvoĉe dirita respondo de l' baptopatrino aŭdiĝas klare:
»Onklino de Mäeltpere.«

Poste oni denove flustradas kaj duonvoĉe murmuradas. Malgraŭ ĉiuj
penoj de Auli, li nenion plu povas kompreni. La vana atentostreĉo
lacigas, la langvoro pli kaj pli ekregas la etulon, ĝis fine li
ekdormas, laste pensinte: »Kiel beno, ke la onklino de Mäeltpere
sciigis al la baptopatrino! Kiel bone, ke la baptopatrino venis!«

La tagiĝo estis tia, kvazaŭ ia subakviĝinta mondoparto leviĝus
malrapide al la akvosurfaco. Kvazaŭ tra nemezureblaj akvotavoloj
trasorbiĝis komence malforta lumeto, en kiu ĉiuj objektoj ŝajnis
malklaraj, strangaj, groteskaj. Ruinigitaj estis la formoj kaj
koloroj, nur streĉinte, vipinte la memorkapablon oni povis ilin
diveni. Iom post iom plisereniĝis, la konturoj fariĝis pli
fiksliniaj, la koloroj pli naturaj, aperis detaloj, nuancoj. Ĝi
estis transiro, de infanaj desegnadekzercoj al vera arto. Ĉiam
pli heliĝas, pli lumiĝis, pli sereniĝis, ĉiam pli laŭte kaj
kompreneble aŭdiĝis la voĉoj kaj sonoj, ĝis fine eliĝis el
akvo la okuloj kaj oreloj kaj vi trovis, ke vi alvenis en grandan
ĝojplenan festotagon.

»Auli, ĉu vi ne vekiĝas?«

Ha, estis la baptopatrino. Sed Auli ne volis ellitiĝi. Kvazaŭ li
ree estus malsana. Jam la duan fojon ĉi-somere. Kaj kiom komunan
ŝajnis havi ambaŭ okazoj. Ambaŭfoje oni lin allogis, trompis kaj
ambaŭfoje kaŭzis la malfeliĉon knabinoj. Unuafoje lia propra
fratino, aliafoje Tilma de Petsu, fiulino, kiun pli frue li entute
ne toleris. Unuafoje oni lin resanigis en la urbo, sed nun--? Al Auli
ŝajnis, kvazaŭ li nun bezonus pli zorgeman kuracadon; kvankam li
sentis nenie doloron, tamen li supozis la malsanon tiom malica, ke
sen doloro ĝi lin ekregis, lian tutan korpon uzurpis. Li sciis, ke
li ankaŭ estontece ne povos kontraŭstari, se Tilma igos lin fari
eĉ pli malbonan ol ĝis nun.

»Baptopatrino!« -- »Jes.« -- »Mi ne povos, se Tilma ...«

»Vi nun venos al mi. Tilma ne povos tien--« -- »Aj, kiel bone!
Sed--« -- »Nu, kio estas?« -- »Sed kie restos Häilu? kaj panjo?
kaj paĉjo? kaj avino?« -- »Vi ofte ilin gastados. Ne en la fino de
la mondo ni loĝas.«

Sed ĉio ĉi malmulte konsolis. Ree foriri el la hejmo, disiĝi de
parencoj, konato, amato ...

»Mi ne povas.« -- »Estas ja malfacile. Konsideru!«

Auli ellitiĝis, sin vestis, sed la tutan tempon li konsideradis.
Jes, sed kio fariĝus sen baptopatrino? kaj kio okazos, kiam ŝi ree
foriros? Estis malfacilege decidi. Rememoriĝis ĉiuj mizeroj de
la lasta tempo. Se Auli restos tie ĉi, certe ili ne ĉesos: Tilma
sendube lin iel delogos.

»Nu kiel estas la afero,« demandis la patro, kiam oni sidis ĉe
matenmanĝo. -- »Mi ne scias certe,« diris la baptopatrino, »Auli
verŝajne ne volas.« -- »Do li ne volas.« La patro ŝajnis
ekscitita. »Kion li, porkido, volas. Iu alia kisus la manon, sed
li ne volas.« -- »Kion vi nun--?!« -- Panjo ĉesis eĉ manĝi.
»Kvazaŭ lupo por sia propra infano.« -- »Tia infano! Prefere li
ne ekzistu plu!«

Auli paliĝis kaj ekskuiĝis. La manĝopeco haltis en la gorĝo.
Tiam li ekstaris, iris al la baptopatrino, ĉirkaŭprenis ŝian kolon
kaj flustris en la orelon: »Baptopatrino, mi konsentas.«

Ĉiuj penege glutadis, kvazaŭ iu estis ĉirkaŭirinta la tablon kaj
ilin laŭvice premsufokanta.

Post la manĝado Auli inspektis en sia hejmo ĉiujn lokojn, kvazaŭ
li volus ilin enigi en siajn okulojn, en sian koron. Jen ĝi estas,
la malnova griza domo el nerabotitaj traboj, kun muskokovrita
tegmento, sur kies eĝo ekkreskis atriploj. La gazono plena de
kamomiloj, plantagoj, akileoj, ĉe barilbrando urtikoj, post la
grenejo grandfoliaj lapoj. Kiel dekorarboj la sorpujoj, kelkaj
berarbustoj; inter betoj--karotoj, brasikoj--napoj la heliantoj,
dalioj, sur terpombedoj la multkoloraj papavoj kun aroj da blankaj
papilioj kaj zumantaj vespoj--abeloj. Meze de la korto la puto kun
kadraĵo, stango kaj sitelo; apude plenaj de akvo trogo kaj tino.
Dekan fojon demandas Auli sin mem, kiel li povas estadi sen ĉio
ĉi, kio estis por li ĝis nun _la hejmo_, sed tuj prezentiĝas al
li la rigora mieno de la patro, eĥadas en la oreloj liaj malmildaj
senkompataj vortoj kaj li ekĝemetas: _li devas_.

Apud la pordo jam ŝnufegas la ĉevalo jungita.

Necesas iri, adiaŭdiri al Häilu, al la avino, al Maasik; la
baptopatrino volas ekveturi.

Häilu venis lin akompani.

»Vi nun foriras de ni.« -- »Jes. Vi--min--plu ne volas.«

Häilu ekploras.

»Mi al vi diris ja nenion malbonan.« -- »Ne, _vi_ ne diris.«

Kaj nun rakontas Auli pri la patro, kiel li koleris kaj kion li
diris.

»Al vi tie estas multe pli bone,« suspiris Häilu, »nur ke vi
ne apartenas plu al ni.« -- »Kiel mi ne apartenas? Al kiu do mi
apartenas?« -- »Mi aŭdis, kiam ili hieraŭ vespere diskutis. La
baptopatrino adoptas vin--ili mem ne havas infanojn--kaj vi iĝos
ilia heredanto.« -- »Kion tio signifas?« -- »Vi ricevos ĉion,
kion ili havas: kaj domon kaj monon kaj ... Kaj ĉion, ĉion, ĉion,
kion ili havas.« -- »Sed ĉu mi ne povas aparteni samtempe kaj
al ŝi kaj al vi?« -- »Vi estos tiam riĉulo, malŝatos nin,
malriĉulojn.« -- »Ho ne,« mansvingas Auli, »mi ĉiam preferos
vin al ĉiuj riĉuloj. Ne pro riĉeco mi foriros, sed ...«

Al Häilu fariĝis multe pli facile ĉe la koro.

La disiĝo ne pasis sen scenoj emociaj. Auli, laŭ la instigo de
la baptopatrino iris de unu al alia, donis la manon kaj ripetadis:
»Pardonu, estu sana!«

Nenion diris la patro severa, mallerte donis la manon Häilu
balbutante ion, kion ŝi mem ne komprenis, sed panjo kaptis Aulin en
la sinon kaj ne volis plu liberigi.

»Nun vi, infaneto mia, foriros,« ŝi lamentis tra larmoj. »Peco
da karno de mia propra karno, peco de mia propra koro. Mem ni
fortranĉas, mem ni forĵetas, elhejme malproksimen ni sendas, for
de la patrina buŝo, for de la patrina koro, for de la patrina
amprizorgo al fremduloj ni vin donas ...«

Longe-longe lamentis la patrino kaj ne povis ĉesi. Ankaŭ la okuloj
de la patro malsekiĝis. Li venis de alia flanko kaj brakumis Aulin.

»Ne riproĉu, fileto, se mi estis al vi eble tre severa. Vi,
infaneto, ja ne sciis, kion vi faris.«

Ankaŭ Häilu trovis nun pli konvenajn vortojn.

»Restu ĉiam mia bona frateto,« ŝi diris, »ne forgesu nin,
kvankam vi fartos tie Dio scias kiel bone.«

Tiel oni superŝutadis Aulin per karesoj, ke ili fariĝis sufokaj.

Fine la baptopatrino intermetis la manon kaj disigis sian ŝafidon de
la aliaj.

»Nun vi sufiĉe penadis per malgaja disiĝo. Ni restigu iom por
ĝojplena revido.«

Oni ekveturis. Häilu sur la veturilpostaĵo, ĉar la vojo kondukis
tra la paŝtejo. Auli refoje vidis la avinon kaj Maasikon. Maasik
leke karesis la manon per sia raspa lango, la avino karesis la kapon
kaj diris:

»Estu ĉiam bona infano, kaj Dio vin benos.«

»Häilu, kantu tiun kanton tre, tre longe, ĝis kiam mi povos
aŭdi,« petis Auli laste.

Häilu jam sciis, kian kanton la frateto pensis.

  »Kiam karan patrodomon
  plore adiaŭis mi,«

ŝi postkantis al la frateto. La veturilo pluruliĝis, pli kaj pli
malproksimiĝis la sonoj, kaj kiam ili tute eksilentis, ekregis Aulin
nevenkeble dolora hejmsopiro, sed li subpremis ĝin vire, dirante al
si: »Vi devas.«

Ankaŭ la patro kaj patrino hejme aŭdis la kantadon de Häilu. La
koroj sangis, kiel la arboj, de kiuj ventego deŝiris dum printempa
sukcirkulado branĉegon kun peco da trunkokarno.

»Eĥ«, ĝemadis la patro pendkape ĉirkaŭpaŝadante, »ni estus
povintaj lin restigi hejme, ne fordoni al aliaj.«

La patrino eĉ vorton ne eligis. »Se ŝi almenaŭ dirus ion, se ŝi
eĉ riproĉus, sed tia silentado,« pensis la patro kaj sentis sin
kulpega.

La najbaroj maltrankviladis pro la »feliĉo« de l' Marĉrandanoj,
ardante en si de envio, eĉ de kolero: Jen kiaj mirindaĵoj okazas,
Mari de sakristiano adoptas Aulin de Marĉrando. Pleje sonoris la
boonklino de Altpere:

»Jen kiaj maljustaĵoj okazas en la mondo. Frenezuleto kaj ŝtelisto
iĝas adoptito de riĉeguloj. Mia Lullu estas bela kiel anĝelo,
saĝa kiel Salamono, prudenta kiel Paŭlo, sed nenia diablo ŝin
volas.«

Kiom ajn granda estis la envio de ĉiuj, tamen tiaspeca lamentado
ridigus eĉ mortintojn.

»Ha-ha-ha,« amuziĝis la homoj pri la lamentado de la enviulino,
»la anĝelo, kiun eĉ diablo ne volas.«

En la nova hejmo regadis tia afablo kaj koreco, ke plimildiĝis
baldaŭ la atakoj de hejmsopiro, forgesiĝis la pasintaj turmentoj
kaj akcidentoj. Estas vere: kelkafoje, eĉ en la plej gaja momento,
alflugetis penseto, pri la hejmo, pri la parencoj kaj deziro ilin
vidi, kun ili paroli, sed tuj sekvis la scio: estas neeble kaj
rezigno por la neevitebla. Oni devis esti dankema pro ĉio, kion oni
donis kaj tio ne estis malmulta.

Plej unue la hejmo nova--malnova sakristianejo kun kompare vastaj
ĉambroj, kie al Auli estis permesite ĉie libere ĉirkaŭkuri.
Precipe plaĉis al li la vastega konfirmaciejo, kiu plejparte
estis plena de malpleno kaj kies muroj tiel mistere resonadis
paŝon aŭ ajn alian sonon. La katedro, benkoj, fenestrobretoj,
malnovaj kiel la gento de Noao kaj la Babela turo, sur- kaj enhavis
skribitajn, gratitajn, skraptitajn kaj tranĉitajn desegnaĵojn kaj
skribaĵojn. Samspecaj skribaĵoj kaj desegnaĵoj ornamadis ankaŭ
la murojn interne kaj ekstere. La arkaika polv-odoro kaj la odoro
de ligno vermoborita ne sentiĝis malplaĉa. Nur vespere estis
tie ĉi mallume kaj timige, tiam Auli ne volus resti sola en la
konfirmaciejo. Plaĉis al li ankaŭ en la kuirejo kun ĉio vaporanta,
boletanta, boleganta kaj kraketanta, kun kupro kaj latuno brilanta,
kun blua kaj blanka emajlo, kun flameganta kuirforno kaj arderuĝa
kuiristino. Sed ankaŭ en la aliaj ĉambroj estis sufiĉe da hejmeco
kaj oportuneco: tapiŝoj, mebloj, bildoj, floroj, tukoj, kurtenoj,
ornamaĵoj kaj necesaĵoj, libroj, gazetoj kaj multaj, multaj aliaj
katenis la atenton de Auli. Ĉie regis plaĉa ordo kaj pureco, unu el
la plej ĉefaj simptomoj de kvieta kaj egalpeza vivado.

Sama ordo kaj pureco sterniĝis ankaŭ al la korto kaj bone
prizorgata frukto- kaj legomĝardeno. Gruzekovritaj vojetoj kun
blanke kalkumitaj ŝtonoj ĉerande, sidbenkoj, siringolaŭbo,
rektvice starantaj arboj kaj arbustoj, gazono kun tondita herbo,
bedoj kun amasego da diverskoloraj floroj, aliaj kun legomoj, kie la
brasikoj krevis por fierego kaj la rapojn necesis eltiri perĉevale
el la tero,--ĉiuj ĉi atestis pri la mano lerta kaj zorgema, samkiel
la densa egale tondita picea heĝo, ĉirkaŭanta la ĝardenon.
Ĉio estis tie ĉi kvieta kaj egalmezura,--eĉ la grasaj bovinoj,
remaĉadantaj en la brutejo, eĉ la pezaspikaj grajnoriĉaj grenoj
kreskantaj sur la bonesterkitaj kampoj. La nura disonanco en tiu ĉi
harmonia, egalmezura kaj kvieta domo estis la konfirmaciejo, odoranta
je malproksima estinteco kaj je mortintaj tempoj, homoj kaj pensoj,
kaj kvazaŭ ne apartenanta al la vivo de la homoj ĉitieaj.

Aliflanke de la korto verda deklivo de monteto descendis ĝis la
gaje plaŭdanta rivereto, post kiu komenciĝis alta picearo. Ĉie
aliloke ĉirkaŭstaris nur kampoj kaj kampoj, kvazaŭ teksaĵoj
diverskoloraj: la orkolora cejanoza sekalo, la verdaj somergrenoj,
la ruĝa trifolio, la rozete blanka poligono ĉiam pli grasiĝis kaj
saturis la venton per ĉarmaj odoroj, tiel ke ĝi fine maldiligentis
blovadi kaj langvore ekdormetis.

Tiun ĉi hejmon kreis la homoj vivantaj en ĝi laŭ sia propra
aspekto, tial ni konatiĝu ankaŭ kun ili. La animo de ĉiuj kaj
ĉio tie ĉi estis la baptopatrino mem, agema, fervora, purema,
ordema, sed tre afabla kaj koreca. Ŝia edzo estis iom pli cedema,
emis ofte kaŝiĝi sub la pantofloj de la edzino, sed esence tio ne
malutilis: en la domo regis kortuŝa paco kaj konkordo, ĉio funkciis
senbrue kvazaŭ maŝino lubrikita. Ankaŭ la servistaro--servisto,
servistino, kuiristino, paŝtistino--scipovis trafi en unisono la
ĝeneralan harmonion de la domo, tial ankaŭ ilia vivo fluis same
trankvile, kiel sub la monteto ĉe arbara rando la zumplaŭdanta
rivereto. En tiu ĉi domo, inter tiuj ĉi homoj, estis kvazaŭ
sanatorio por animo malsana, ĝian sanigan efikon Auli baldaŭ
eksentis.

Perfekta iĝis la nova hejmo ĝuste tial, ke ĝi malgraŭ sia tuta
pureco kaj ordo tamen neniel estis tute pedanta: troviĝis lokoj,
kiuj restis ne prizorgataj, kiel la konfirmaciejo en la domo, la
sovaĝa montetdeklivo descendanta ĝis la rivereto, la lageto en la
ĝardeno. Ili estis kvazaŭ ventoliloj, tra kiuj eniĝis freŝa aero;
kvazaŭ rifuĝejo, kie oni povis ripozi; de ĉio limigita, mezurita,
pritondita, farbita.

Dum tutaj tagoj Auli havis multe da kurado kaj klopodado en la domo,
en la ĝardeno, ĉe la rivereto, sur paŝtejo, en arbaro, sur kampo.
Ĉien li deziris atingi, ĉie ĉeesti. Dum ĉiu havis sur sia loko
sian okupon, Auli devis siakomprene ĉion partopreni--observante.
Kelkfoje li eĉ kunhelpis laŭpove, sed helpopropono oftege finiĝis
per rifuzo.

»Permesu ankaŭ al mi senŝeligi terpomojn,« ekzemple li proponis
en la kuirejo.

»Nu provu, oni permesis afable.«

Sed baldaŭ la permeso estis nuligita: la laboro toleris nenian
kritikon, la ŝeloj iĝis dikegaj kiel elefanthaŭto, restis
»okuletoj« neeligitaj, la senŝeliganto mem malpurigis sin, fine li
tranĉis en la fingron kaj ekploris.

»Nu jen,« koleretis la kuiristino kaj ne permesis alifoje. »Ne
vira okupo, esti terpommurdanto; ĝi decas nur por kuiristino.«

Auli interesiĝis pri ĉiaspeca laboro. »Permesu, ke mi«, estis lia
ĉiama frazo. »Permesu ke mi falĉu, permesu ke mi rastu, permesu ke
mi fosu, permesu ke mi akvumu, permesu ke mi paŝtu«, ekaŭdiĝis
subite lia voĉeto ĉeflanke de laboranto. Oni permesis kelkafoje:
ĉiujn ege amuzis la verva partopreno de »sinjorido« en ilia agado;
plie amuzis ilin rigardi, kiel li tion faris, kiel li ekscitiĝis,
kiam la falĉilpinto eniĝis teren, la rastilo kroĉiĝis al io, la
fosilo puŝiĝis al ŝtono, la akvo el la akvumilo ŝprucis al li mem
aŭ la brutaro ne obeis al li. Ili ĉiuj amis tiun ĉi etan sinceran
kaj afablan knabeton.

»Laboreganto,« ili laŭdis bonkore, »ni ĉiuj plenumas nur nian
taskon, sed Auli okupas sin per ĉio.«

Laŭ la kompreno de Auli devis tiel esti, li kiel viro devis labori
vire. Viro devis sin okupi per ĉio. Neniu surpriziĝus, se Auli
en iu bela tago dirus: »Permesu, ke mi konstruu preĝejon, aŭ,
permesu, ke mi ĉarpentu la ŝtuparon Jakoban, por ke anĝeloj povu
alteriĝi kaj reiri en la ĉielon.«

Oĉjo--tiel nomis Auli sian adoptan patron--estis ĉiaflanke
atentinda persono: bonulo, saĝulo, riĉulo, popularulo kaj
gajvivulo. Kie li troviĝis, tie ĉiam eĥadis--ĉu kanto, ĉu
ludo, ĉu ambaŭ kunkune. Se li iris en la kampon, baldaŭ eĥis
melodio post melodio, se li ne povis. Kelkafoje li kondukis Aulin en
la preĝejon, kie la infano aŭdis la potencajn tonojn de orgeno,
en kiuj kuniĝis ventegmuĝado kaj tondregado, ĝemoj kaj aklamoj
de popolamasoj, furiozado de mallumaj potencoj, triumfa kanto de
lumspiritoj kaj glorkantado de beatuloj al Ŝafido kaj Fianĉino.
Fininte la orgenludadon ili ascendis en la sonoril-turon, de kie
videblis malproksimaj vidaĵoj de ĉirkaŭaĵo. Kampoj, herbejoj,
boskoj ŝajnis nur diverskoloraj makuloj, muelejoj kaj kampardomoj
similis al kartonaj infanludiloj, homo estis ne pli granda ol ranido.
Al Auli precipe plaĉis stari pli alte ol ĉiuj aliaj kaj vidi la
homojn tie malsupre tiel malgrandaj kaj senhelpaj, ke li opiniis ilin
frakaseblaj per fingroungo.

»Ĉu vi scias, kie troviĝas via patrodomo?«

Kaj li montris la lokon.

»Aj, kiel proksime,« miris Auli.

»Nu, ne tiel proksime, kiel ĝi ŝajnas esti,« ridis la onklo.

Vere estis tiel: samkiel la hejmo malsupre ŝajnis ridinde malgranda,
tiel malpliiĝintaj ŝajnis ankaŭ la tie travivitaj ĝojoj kaj
malĝojoj, kvankam iam ili estis tiel grandaj kaj potencegaj, ke ili
kuntronis simile al ventoturniĝo, levante pli alten ol nuboj kaj
flugigante en mallumajn abismojn.

»Oĉjo, ĉu la Patro Ĉiela trovigas pli alte?« -- »Oni diras.«
-- »Ĉu multe, multe pli alte?« -- »Evidente.« -- »Do la
Patro Ĉiela ne vidas nin.« -- »Verŝajne li vidas.« -- »Ĉu
min ankaŭ?« -- »Kial ĝuste ne vin?« -- »Mi estas ja tiel
malgranda.«

Kaj Auli trovis la kaŭzon, kial la Patro Ĉiela tiel malmulte
atentas liajn suferojn: en tiom granda distanco li eble ne vidas
Aulin. Samkiel Auli mem vidas el la sonoril-turo nur la hejmon, sed
neniun el la hejmanoj. Tiam la onklo surprizis lin: metis antaŭ liaj
okuloj ian instrumenton, kiun li portis per rimeno ĉe la kolo.

»Rigardu nun!«

Fine Auli adaptiĝis al la instrumento.

»Oj, vidu: panjo!«

Ĉu estis ŝi, aŭ Auli nur imagis tion, sed lia ĝojo estis senlima:
panjo, panjo estis videbla de tie ĉi. Kaj la hejmo. Kaj la arboj.
Kaj Maasik. Kaj Dio scias kio ankoraŭ. Maasik trinkas el la apudputa
trogo. Kaj Häilu jen staras apude kun vergo en la mano. Kaj jen
panjo mangestas. Kaj Häilu pelas Maasikon en la brutejon. Imagu do,
kiel ĝoja estis Auli! »Panjo, Häilu«, li vokadis kaj preskaŭ
elsaltis el la pantalono.

»Ili ne aŭdas.« -- »Kial ne?« -- »Malproksime.«

»Ne tre malproksime. Panjo certe aŭdas.« -- --

»Jen, panjo rigardas tien ĉi. Jen Häilu aliras al ŝi. Ambaŭ
rigardas. Panjo etendas la manon niadirekte.« -- -- --

»Panjo do aŭdis, jes ŝi aŭdis, aŭdis,« jodlis Auli tiel ravite,
ke ankaŭ la onklo domaĝis lin seniluziigi.

Pasis kelke da tempo ĝis kiam Auli povis ĉesigi la rigardadon kaj
descendi el la sonoril-turo. »Oĉjo, ni baldaŭ revenos,« li diris
petege.

»Certe ni revenos.« -- »Sed se la Patro Ĉiela havas tiaspecan
...« -- »Kion?« -- »Tiaspecan tubon por rigardado, li certe ja
vidas min.«

Auli ne komprenis, kial la onklo subite tiel gajiĝis. »Ho jes,
tion ni devas diri al onklo-pastoro, li zorgu pri tio.«

Li diris kaj kondukis Aulin en la pastorejon.

La pastoro kaj lia edzino estis tre korecaj kaj afablaj. Auli tute
ne timis ilin, grimpis al ili en la sinon, preskaŭ en la buŝon.
Ili siaflanke dorlotis Aulin same kiel sian Lolin; kelkaj opiniis:
eĉ plie. Loli estis proksimume samaĝulino de Auli, blankakapa,
facilpieda, samtempe hidrargo, fajrero, pinglo kaj turbo. Auli havis
penegon kunagadi ĉe ĉiaj ŝiaj iniciatoj. Ankaŭ nun ŝi volis tuj
ricevi Aulin al sia dispono, sed la onklo retenis Aulin, rakontante
al la pastoro, kiel Auli volis provizi la Patron Ĉielan per lorno,
por ke tiu lin pli bone evidu. Ambaŭ ridegis ĝis larmoj.

»Do vi, eta vireto, dezirus por la Patro Ĉiela lornon?«

»Jes,« asertis Auli, »mi dezirus.«

»Auli, venu jam,« malpaciencis Loli.

»Do iru, iru al via kunulino!«

Loli havis ne malgravan planon. Aŭdinte pri la ideo de Auli, ŝi
tuj volis ĝin efektivigi,--alporti al la Patro Ĉiela la lornon.
Teknikaj malfacilaĵoj ŝin ne timigas, iel ja ĉio aranĝiĝos. Kiom
ajn Auli malaprobis la iniciaton, kiaj ajn argumentojn li trovadis
kontraŭ ĝi, Loli ne cedis: malgraŭ ĉio oni devos plenumi la
intencon.

»Se vi ne kunvenos, mi iros sola,« ŝi decidis fine.

Al tio Auli ne konsentis: se la afero estis neevitebla, Auli volis
almenaŭ kunhelpi el sia tuta koro, animo, menso, senso kaj povo,
kvankam li ne sciis, kiel tion fari. Loli jam antaŭzorgis ĉion
necesan, tiel ke ili povis tuj ekiri.

»Sed ni ne scias la loĝejon de la Patro Ĉiela.« -- »Stultulo,«
koleretis Loli, »la Patro Ĉiela loĝas en la ĉielo.« -- »Sed
kiel ni atingos la ĉielon?« -- »Ĉu vi vidas tiujn altajn
pinojn?« -- »Jes.« -- »Ĉu vi vidas super ili tiun kuprokoloran
nubon?« -- »Ankaŭ la nubon mi vidas.« -- »Do aŭdu! Plej unue
oni devas grimpi al la supro de la plej alta pino. De tie oni facile
saltas al la nubo kaj de sur la nubo kondukas ora ŝtuparo rekte en
la Ĉielon.« -- »Ho,« entuziasmiĝis Auli, »ĉu de tie? Sed,«
li dubetis, »mi ne vidas la ŝtuparon.« -- »Supre vi jam vidos.
Malsupre ĝi entute ne estas videbla.« -- »Kial do ne?« -- »Ĉar
tiel ja ĉiu povus iri en la ĉielon. Sed ĝi eblas nur al tiu, kiu
kredas, ke tie estas ŝtuparo.« -- »Mi kredas,« asertis Auli kun
plena konvinko.

Ili jam atingis la pinojn kaj rigardis supren buŝmalferme kaj
kurbkole, kvazaŭ du birdidoj dum manĝoatendo.

»Necesus grimpi tien supren,« komencis Loli. -- »Certe necesus,«
konsentis Auli. -- »Ĉu vi ne grimpus?« -- »Mi ne scipovas.« --
»Provu tamen!« -- La provo malsukcesis.

»Vi ne scipovas,« koleretis Loli. -- »Sed vi?« -- »Mi? Knabinoj
ne grimpas.« -- »Ankaŭ mi neniam grimpis.«

Ili estis tute senkonsilaj. Pro eta kaŭzo la granda afero ŝajnis
malsukcesi.

»Kian miraklon vi tie atendas,« demandis subite de postdorse ies
voĉo, »kial vi rigardadas tien supren?«

Aj! Kiu do estis? Petsu-knabo.

»De kie vi venis,« demandis Auli konsterniĝinte.

»Mi ja paŝtadas en la tria-kvara bieneto.«

»Kaj kiu vi estas,« interesiĝis Loli.

»Tiu--Petsu-knabo,« balbutis Auli.

»Pardonu, sinjoro Pets!«

»Kia Pets! Oni nomas min Johannes Tilmann.«

»Vidu,« mokis Loli, »do Johannes Tilmann. Kaj kial vi estas _tie
ĉi_?«

Al Petsu-knabo ne plaĉis la superema tono de Loli.

»Kiu estas tiu ĉi fieraĉa knabino apud vi,« li demandis Aulin.

»Kia knabino, kia knabino, fraŭlino Loreida Kuldao, vi devas
diri, ne knabino,« atakis Loli ekscitite Petsu-knabon, tiel ke tiu
kuraĝulo ektimis kaj sin retiris.

Auli ne fidis al la propraj okuloj.

»Hej, bofrateto, vi ja ricevis varon!« diris Petsu-knabo al Auli,
»ŝi ja pli kverelemas ol Tilma.«

»Kia bofrateto? Kia Tilma?« -- Loli sufiĉete malproksimiĝis de
Auli.

»Sendube bofrato. Li estas la edzo de nia Tilma kaj Tilma estas mia
fratino.«

Auli subteriĝus pro honto, sed Loli sentis sin plena mastrino de la
situacio.

»Ĉu vere,« ŝi demandis. »Kaj vi opinias, ke mi al vi kredas? Ke
mi ne scias, kiom aĝaj povas geedziĝi.«

Petsu-knabo tuj decidis enpense, ke »la knabino ne lasas plenigi
sian kapon per muŝoj« kaj cedis:

»Verdire, bofrato li jam ne estas, sed li devos nian Tilman
edzinigi.«

»Ha,« Loli plie malproksimiĝis de Auli. »Kaj, se oni rajtas
demandi, kial?«

»Ĉar--ĉar--,« Petsu-knabo trovis unuafoje en la vivo, ke al li
mankas la vortoj.

»Daŭrigu, daŭrigu,« instigis lin Loli.

»Mi ne povas.«

»Ha, vi ne povas? Eble pluon vi ne havas? Eble ĉio estas nur
mensogo?« -- Loli iomete proksimiĝis al Auli.

»Certe mensogo,« eliĝis fine de Auli.

»Ĉu mensogo,« ekkriis Petsu-knabo, »ĉu nur mensogo?! Ĉu mensogo
estas, ke vi kun Tilma nestis en mia picebranĉa kabano? Ĉu mensogo,
ke vi kun ŝi tie dormis? Ĉu mensogo, ke vi elhejme ĉion ŝtelis
kaj al Tilma portadis? Ĉu mensogo, ke vin pro tio oni sendis ĉi
tien elhejme? Do ĉio estas mensogo! Malkonfesu ĉion kaj diru, ke
ĉio ĉi estas mensogo!«

»Diru al li, ke li mensogas,« ordonis Loli.

Sed Auli staris pendkape: kiel li povus konfesi ĉion al Loli. Tio
superis liajn kapablojn.

»Do tiel,« diris Loli malvarme, »tia do estas la afero. Tiaokaze
iru, mi vin ne bezonas plu.«

Kaj ŝi turnis sin al Petsu-knabo, por malkaŝi al li la kaŭzon de
ilia ekskurseto. Kompreneble tiel, ke ne necesis mencii Aulin, kiu de
nun estis por ŝi absoluta neniaĵo.

Petsu-knabo aprobis la intencon. Vere, vere, ankaŭ li aŭdis, ke
tiamaniere oni atingas la ĉielon. La fraŭlino nur donu al li la
lornon, li jam liveros ĝin al tiu, al kiu necesas.

»Ne donu,« diris Auli plore. -- »Ne via afero,« respondis Loli
ekscitite. -- »Tiu--Petsu-knabo--li ĝin ne ...« -- »Ĉu la lorno
apartenas al vi aŭ mi estas via subulino, ke vi al mi malpermesas.«
-- »Tiel, tiel,« aprobis Petsu-knabo. Auli eksilentis.

Petsu-knabo ricevis la lornon, diris ankoraŭ kelkajn flataĵojn al
Loli kaj ekiris.

»Sed aŭdu ...« maltrankvilis Loli. -- »Mi aŭdas.« -- »Kien
vi iras?« -- Petsu-knabo ne respondis. »Vi devas iri al la Patro
Ĉiela.« -- »Taŭgas por mi mem la aĵeto. Adiaŭ, muknaza
reĝidino,« mokis Petsu-knabo kaj ekkuris.

Loli eksidis kaj ekploris.

»Iru, iru for,« ŝi pelis Aulin, alirantan, »vi estas ...«

Sed Auli ne foriris. Li klarige parolis kaj parole klarigis, ĝis
kiam la vizaĝo de Loli pli heliĝis.

»Do tiel,« ŝi diris, »sed kial vi antaŭe silentis pri ĉio
ĉi?«

»Mi hontis,« konfesis Auli sincere.

Tion Loli komprenis kaj pardonis.

Sed nun la hejmeniro kaj ĉio cetera multe ilin embarasis. Loli ja ne
havis intencon fordonaci la lornon de paĉjo, ŝi volis nur konatigi
la Patron Ĉielan kun la instrumento, sed nun tiu estis for kaj, krom
tio, en malbonaj manoj. Nenion bonan oni povis atendi. Sed Loli ne
estis tia, kiu perdas la kapon aŭ serĉas flankvojojn.

»Ni iru,« ŝi diris levinte alten la kapon.

Ankaŭ Auli infektiĝis de ŝia kuraĝo kaj sentime li sekvis Lolin,
ĝis la ejo, kie la onklo kaj pastoro Kuldao ankoraŭ konversaciis.
Ĉi tie Auli unuafoje ekkonis la diplomation kaj ĝian utilon. Loli
grimpis al la genuoj de la patro kaj demandis:

»Paĉjo, ĉu vi amas min?« -- »Kial vi tion demandas,« diris
la pastoro karesante la hararon de sia filineto. -- »Diru do!«
-- »Certe mi vin amas.« -- »Pli ol ĉiujn viajn objektojn?« --
»Sendube.« -- »Prefere ilin ĉiujn vi fordonus ol lasi min senti
doloron?« -- »Senhezite.«

Loli momenteton konsideris.

»Donacu al mi vian lornon!« -- »Ĉu ĝi vin doloras?« -- »Mi
petas, donacu!« -- »Por kio vi ĝin bezonas?« -- »Por nenio.
Donacu!« -- »Sed vi permesos al mi ĝin uzi, ĉu ne?« -- »Ne,
aĉetu al vi novan, donacu ĝin _tute_ al mi!«

La sakristiano ekridis: »Tre eksterordinara deziro en tia aĝo.«

»Sed mi deziras,« insistis Loli.

La pastoro skuis la kapon: »Mi ne komprenas. Diru al mi antaŭe,
Loli, por kio vi ĝin bezonas.«

»Por nenio. Mi ĝin perdis.«

Kaj bone utiligante la momenton de konsterniĝo ŝi rakontis per unu
ekspiro ĉion okazintan, ellasinte kompreneble kelkajn pure personajn
detalojn.

»Do tiel,« pinĉetis la pastoro la orelon de Loli simile al
pulo-piko, »do tial. Sed ne, vi tute ne evitos la punon, alie vi
elportos ĉion el la domo.

»Sed ja mi estas kulpa,« eligis Auli kontraŭvole.

La onklo malfermegis la okulojn.

»Mi prenis la lornon, volis ĝin alporti al la Patro Ĉiela.«

Sed Loli ne akceptis la sinoferon de Auli.

»Ne mensogu,« ŝi admonis, »kiu mensogas, tiu pekas.«

»Mi ne mensogas, vere mi prenis.« -- »Vi eĉ ne scias, kie ĝi
troviĝis.« -- »Mi scias.« -- »Do diru.«

Nun la onklo ridis al si en la barbon: li bone priatentis, ke Loli,
jam invitante Aulin, portis ion envolvitan sub sia brako. La pastoro
miris aŭskultante la disputadon de Auli kaj Loli, alterne rigardante
unu kaj la alian.

»Mirindaĵo,« li diris fine, »ordinare la infanoj akuzas unu la
alian, sed tie ĉi ...«

Kaj disetendis senkonsile la manojn.

»Nu, ordonu, ke li diru,« insistis Loli.

»Diru, Auli,« ordonis la onklo.

»Ĝi estis tie, de kie vi--mi ĝin prenis.«

»De kie vi ĝin prenis?«

Auli plu ne sciis, kion diri. Sed Loli tuj sciigis, de kie _ŝi_
prenis.

»Ĝuste de tie mi ĝin prenis,« asertis nun ankaŭ Auli.

Sed malfrue, al li oni ne kredis.

»Estu tiel,« decidis la pastoro, »ĉar vi, Loli, havas tiel bonan
advokaton, mi devas vin ĉi foje lasi ne punita. Iru kaj daŭrigu
vian ludadon, sed gardu vin disdonadi nian havaĵon al friponoj.«

Kiuj estis nun pli ĝojaj ol Loli kaj kune kun ŝi ankaŭ Auli.
Manenmane eliris la infanoj el la ĉambro en la ĝardenon. La du
aĝuloj, starante sur la balkono, ilin postrigardis.

»Tiu ĉi knabo,« komencis la pastoro, »kio li povus fariĝi. Kia
maltrankvila, esplorema spirito, kia nobla kavalireco troviĝas en
tiu ĉi hometo.«

»Povas esti,« diris la sakristiano, »sed kelkafoje li ŝajnas al
mi iomete stulta.«

»Ho, ne diru,« kontestis la pastoro flamiĝeme, »ne stulta,
sed naive-sincere verama. Gardu nin la ĉielo de frumaturaj junaj
maljunuloj, de denaskaj saĝuloj kaj spertuloj. Ili iĝos la plej
sekegaj, superecaj, senkoraj kaj senanimaj.«

»Oĉjo, paĉjo de Loli,« kuregis Auli al la balkono, »baptopatrino
reportis la lornon.«

»Kiel,« demandis la alparolitoj samtempe.

»Baptopatrino forprenis la lornon de Petsu-knabo kaj ĝin
reportis.«

»Kie ŝi estas,« demandis la onklo.

»Ŝi venas tie ĉi. Kun panjo kaj Häilu, kiuj venis min viziti.«

Li diris kaj forkuris renkonte al la venantoj, lasinte la
balkonpordon malfermegita.

El arbustaro alkuris Loli, kuntrenante la rezistadantan Häilun.

»Paĉjo, oĉjo, jen la fratino de Auli kaj jen venas lia panjo. Mi
tuj diros al mia panjo.«

Ŝi lasis Häilun simila al salkolono meze de la vojo, mem kuregis
kvazaŭ lavango, brufermadante la pordojn, en ĉambrojn; aŭdiĝis
nur piedfrapado.

»Ventokapulino,« koleretis la pastoro.

Laŭ la sablokovrita vojeto proksimiĝis promenante Auli kune kun
siaj du patrinoj.

Häilu duonturniĝis al ili, kiel homo, kiu scias nek tien, nek reen.

Tiam ŝi levis la vizaĝon kaj jen ili staris sub la brila suno
vizaĝ-al-vizaĝe kaj ridetis unu al la alia kiel koramikoj, kiuj
senvorte divenas, kion la alia volas diri.


                 Ĉi tiu
          libro estas la kvar-
      deka, eldonita de Literatura
  Mondo kaj la sesa libro de AELA 1934.


[The end of _Auli, rakonto pri knabeto_ by Hendrik Adamson]
