* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with an FP administrator before proceeding.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: El la "Verda Biblio" kaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer

Date of first publication: 1935

Author: Izrael Lejzerowicz (1901-1944)

Date first posted: July 13, 2018

Date last updated: July 13, 2018

Faded Page eBook #20180733

This eBook was produced by: Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at http://www.pgdpcanada.net





El la “Verda Biblio”

kaj
Babiladoj kun Horaĉo Serĉer

Verkis:
IZRAEL LEJZEROWICZ

ELDONIS LITERATURA MONDO BUDAPEST, 1935

Antaŭvortoj

Estas facile imagi la mienon, kiun faros la verdaj ortodoksoj, la eternaj entuziasmuloj de la verda popolo, kiam ili komencos legi la Verdan Biblion: jen la grandioza verko—ili ĝoje ekkrios—kiu estis ĝis nun kaŝita por ni! Kaj ili portados ĉi tiun libron, kiel sanktaĵon, legante el ĝi dum ĉiu libera minuto, kaj forgesante, ke en ĝi estas dirite multe da maldolĉa vero. Por la plimulto tiu ĉi libro fariĝos neelĉerpebla fonto de supozoj, konjektoj kaj ne findiritaj pensoj—kaj tiamaniere ekestos pli poste ampleksaj traktatoj kaj komentarioj pri la Verda Biblio. La komentantoj, kiel ĉiam, legos inter la linioj, eldraŝos ĉiun vorton, ba! ekzamenos ĉiun literon, kaj venos al tiom sensaciaj konkludoj, ke ili minacos perturbi la pacan kunvivadon de la verda popolo. Tial mi anticipe volas averti ĉiun leganton, en kies kapo povus eventuale naskiĝi ia genia konjekto aŭ supozo: ne komentu la Verdan Biblion! Sciu, ke ĝia aŭtoro verkis ĝin en frivola inspiro, en rondo de gajaj ŝercemaj kaj mokemaj muzoj, sidante antaŭ kurba spegulo kaj surpaperigante ĉion, kion li vidis en ĝi. Kaj ofte mi vere vidis aferojn kuriozajn sed ridindajn...

Ĵus mi diris etan mensogon: ja mi ne surpaperigis ĉion, kion mi vidis. Verdire, mi deziris en la komenco fidele noti ĉion viditan, sed mi rezignis, ĉar mi ektimis, ke la dentgrincado kontraŭ mi fariĝus tro granda. Tiel mi prisilentis multajn bildojn kaj ankaŭ tio estas la kaŭzo, kial la libro ne estas tiom ampleksa, kiom la legantoj, kompreneble, dezirus.

Multaj verdaj eminentuloj miros kaj koleros, ke pri ili nenio ridiga estas dirite en la Verda Biblio—de tiuj mi petas pardonon. Mi nur volas rimarkigi, ke la Verda Biblio ne estas kompleta verko, konsistiganta tutaĵon: ĝi povas esti laŭvole daŭrigata, facile ensorbante ĉiam pli kaj pli freŝajn aldonojn. Se mi do en la nuna eldono maljuste forlasis iun nomon, ties posedanto ne malesperu, ĉar kredeble aperos ankoraŭ pluraj aldonoj, en kiuj ĉiu lia malforteco povos esti en sia plena brilo prezentita...

Tia do estas la Verda Biblio: senpretenda kaj frivola. Iuj, legante ĝin, ĝojos, aliaj koleretos. Sed mi refoje petas: neniu komentu. Ĉar troa komentado povas nur endanĝerigi la bonan famon pri tiu aŭ alia populara eminentulo, kiu ĉiam plej bone opinias pri si mem.

I. Lejzerowicz

Ĉapitro I.

1. En la komenco la Senkorpa Mistero kreis volapükon. 2. Kaj Volapük estis senforma kaj kaosa, kaj mallumo estis en ĝi. 3. Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. 4. Kaj la Spirito vidis Esperanton, ke ĝi estas bona: kaj la Spirito apartigis Esperanton de Volapük. 5. Kaj la Spirito nomis Esperanton Eterna Tago, kaj Volapükon nomis Nokto. Kaj estis vespero, kaj estis mateno—unu tago.

6. Kaj la Spirito diris: Estu firmaĵo en la lingvo. 7. Kaj la Spirito kreis tiun firmaĵon. 8. Kaj Li nomis la firmaĵon regula akcento. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la dua tago.

9. Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj fariĝis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 10. Kaj la Spirito diris: La Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas ĝojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj fariĝis tiel. 11. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon laŭ sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 12. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

13. Kaj la Spirito diris: Estu lumaĵo en la ĉiela firmaĵo, por apartigi Esperanton de mallumo. 14. Kaj ĝi estu lumaĵo por lumi super la tero; kaj fariĝis tiel. 15. Kaj la Spirito faris la grandan lumaĵon por regi la mondon. 16. Kaj la Spirito starigis ĝin sur la ĉiela firmaĵo, por ke ĝi lumu sur la teron. 17. Kaj la Spirito nomis la lumaĵon Verda Stelo. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 18. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvara tago.

19. Kaj la Spirito diris: la vortaro aperigu moviĝantaĵon, vivajn estaĵojn kiuj fleksebligos la Lingvon. 20. Kaj la Spirito kreis afiksojn, kiujn aperigis la Vortaro, la sufiksojn kaj prefiksojn laŭ ilia speco. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 21. Kaj la Spirito benis ilin dirante: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la vortaron. (Kaj tial afiksoj tiel multiĝas ĝis nun). 22. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la kvina tago.

23. Kaj la Spirito diris: La vortaro aperigu vivajn estaĵojn, brutojn kaj vermojn. 24. Kaj la Spirito kreis la neologismojn kaj ĉiujn malfacilajn vortojn, laŭ ilia speco, por eterna turmento de la novaj verduloj. 25. Kaj la Spirito diris: Ni kreu potencan aferon, kiu respegulos nian internan potencon; kaj ĝi estu la akso de la lingvo kaj ĝi regu ĝian gramatikon. 26. Kaj la Spirito kreis la Akuzativon: en formo de la finaĵo N. Li kreis ĝin. 27. Kaj la Spirito diris: fruktu kaj multiĝu kaj plenigu la verdan lingvon kaj regu super ĉiuj ceteraj reguloj de la Fundamento. (Kaj depost tiam ĉiuj verduloj uzas la akuzativon en troa abundo.) 28. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi ĉiujn regulojn de la Fundamento. Ĝi estu por vi sanktaĵo. Kaj fariĝis tiel. 29. Kaj la Spirito rigardis ĉion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ĝi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

30. Kaj estis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj ĉiuj iliaj apartenaĵoj. 31. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron, kiun li faris, kaj li ripozis en la sepa tago de la tuta laboro, kiun li faris. 32. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ĝin, ĉar en ĝi Li ripozis, legante la originalan literaturon, kiun li faris kreante.

Regulojn de la Fundamento

Ĉapitro II.

1. Kaj okazis post multaj jaroj, kaj sur la franca tero aperis mago. 2. Kiu venis adorkliniĝi antaŭ la verda stelo kaj disvastigi la lingvon de paco. 3. Kaj lia nomo estis Bofrunt. 4. Kaj li estis unu el la multaj fervoraj apostoloj de la verda afero kaj ĝuis seriozan fidon en la verda popolo.

5. Kaj okazis, ke la satano tentis lin, igante lian koron fiera kaj ĵaluza. 6. Kaj Bofrunt ekpensis en sia koro: 7. Mi konstruos lingvon, kiu disvastiĝos tra la tuta mondo, kaj mi akiros al mi gloron kaj potencon. 8. Kaj mi atingos la supron de l’ ĉielo, superos la saĝon de l’ sinjoro. 9. Kaj li laŭfaris idiomon, kiun li nomis Ido. 10. Ĉar ido de la verda lingvo li volis fari ĝin. 11. Kaj la Sinjoro malleviĝis por vidi la faron, kiun faris Bofrunt. Kaj la Sinjoro diris: jen estas unu popolo kaj unu lingvon ili ĉiuj havis; kaj jen, kion tiu (kies nomo estis Bofrunt) komencis fari. 12. Ni malleviĝu do kaj konfuzu lian lingvon. 13. Kaj fariĝis granda konfuzo inter tiuj kiuj faris Idon. 14. En mallonga tempo fariĝis el ĝi multaj, multaj idiomoj kaj unu homo ne komprenis la alian. Ĉiuj ekbatalis inter si, dirante: mia lingvo estas la vera lingvo. 15. Tial oni donis al ĝi la nomon Babel, ĉar tie la Sinjoro konfuzis la lingvon de Bofrunt. 16. Sed la verdan popolon la Sinjoro elkondukis el la lando Babela kaj kondukis ĝin en la landon Babilan, ĉar ili havis unu kaj klaran lingvon.

17. Jen estas la generaciaro de Ido: Ido havis la aĝon de kelkaj jaroj kaj naskiĝis al ĝi Esperantido. 18. Kaj Esperantido naskis Occidentalon, Idiom Neutral kaj Interlingua. 19. Kaj al ili naskiĝis Neo-Latin kaj Anglic por eterna malhonoro. 20. Kaj multaj aliaj ĝis la nuna tago kaj ĝis la fino de ĉiuj tagoj. 21. Ili ĉiuj vivas efemeran vivon, ĉar ili estis polvo kaj refariĝos polvo.

la satano tentis lin

Ĉapitro III.

1. Kaj kiam Ido komencis multiĝi sur la tero kaj al li naskiĝis filoj kaj filinoj. 2. Esperantido, Occidental, Idiom Neutral kaj aliaj. 3. Tiam la filoj de la verda popolo ekrigardis en iliajn vortarojn kaj gramatikojn kaj multaj novaĵoj plaĉis al ili. 4. Kaj la Sinjoro vidis, ke granda estas la malboneco de la homoj, kaj ke ĉiuj pensoj kaj intencoj de iliaj koroj estas nur malbono. 5. Kaj la Sinjoro diris: Mi ekstermos tiun malbonon kaj la herbaĉojn, kiujn tiuj homoj plantis en la vortaron de la verda lingvo. 6. Sed Diofilo Kara trovis plaĉon en la okuloj de la Sinjoro.

Diofilo Kara

7. Jen estas la historio de Diofilo Kara: Diofilo Kara estis homo virta kaj senmakula en sia generacio; kun la Fundamento Diofilo Kara iradis. 8. Kaj la Sinjoro diris al Diofilo Kara: fosu al vi sulkon el fideleco kaj obstino. 9. Fenestreton faru en la flanko por enlasi aeron kaj iom da necesaj novaj radikoj.

10. Mi venigos diluvon sur la teron por ekstermi ĉiun superfluan novaĵon. Ĉia reformemo, kiu estas en la verda popolo, pereos. 11. Kaj mi starigos mian interligon kun vi; kaj vi eniros en la sulkon, vi kaj viaj disĉiploj. Kaj la Fundamento gardos vin. 12. Kaj el ĉiu regulo, el ĉiu afikso, el ĉiu fundamenta radiko enkonduku po unu ekzemplero, ĉiu laŭ sia speco. 13. Kaj Diofilo Kara tion faris. Ĉion, kiel la Sinjoro ordonis, tiel li faris. 14. Kaj Diofilo Kara kaj aliaj liaj disĉiploj, kaj la amikoj de liaj disĉiploj eniris en la sulkon. 15. El la regulo, el la afiksoj kaj el ĉiuj fundamentaj radikoj po unu ekzemplero venis en la sulkon, kiel la Sinjoro ordonis al Diofilo Kara. 16. Kaj la Diluvo venis sur la teron kaj daŭris longan tempon. 17. Kaj ĝi forbalais el la lingvo la pestaĵojn de Ido, Esperantido kaj aliaj. 18. Ankaŭ la grandan vortaron de Ĵuan Miopoe la diluvo pereigis. 19. Kaj post paso de ventego la diluvo ĉesis kaj la fundamento elsekiĝis.

20. Kaj Sinjoro diris al Diofilo Kara jene: 21. Eliru el la sulko, vi kaj viaj disĉiploj kaj la amikoj de viaj disĉiploj kune kun vi. Ĉiujn regulojn, kiuj estas kun vi, la afiksojn kaj radikojn elirigu kun vi. 23. Kaj eliris Diofilo Kara el la sulko, kaj liaj disĉiploj kaj la amikoj de liaj disĉiploj kune kun li. 24. Ĉiuj reguloj, ĉiuj afiksoj kaj ĉiuj radikoj, laŭ sia speco, eliris el la sulko. 25. Sole la vorteto “po” restis en la sulko, ĉar Diofilo Kara, elirante ne rimarkis ĝin. 26. Kaj tial la piaj verduloj ĝis nun ne scias precize, ĉu post “po” oni povas uzi la akuzativon aŭ ne.

27. Kaj Diofilo Kara kaj liaj disĉiploj ekkantis kanton al la Sinjoro: 28. Se longa diluvo kaj ventoj subitaj velkantajn foliojn deŝiras, ni dankas la ventojn kaj repurigitaj ni fortojn pli freŝajn akiras.

29. Kaj Diofilo Kara konstruis altaron al la Sinjoro sur tiu loko kaj nomis tiun altaron Lingva Komitato.

Ĉapitro IV.

1. Kaj estis unu viro en la lando svisa kaj lia nomo estis Hodler. 2. Kaj la Sinjoro inspiris lin, dirante: arigu la verdulojn el ĉiuj flankoj de la mondo kaj mi faros vin forta kaj universala ligo. 3. Kaj mi benos vian laboron per sukceso kaj prospero, kaj via nomo fariĝos juvelo de l’ popolo. 4. Kaj Hektor faris tiel. Li venigis la popolon el ĉiuj flankoj de la mondo kaj faris grandiozan aferon. 5. Kaj li konstruis la verdan Sanktejon kaj enirigis en ĝin ĉiujn justulojn, kiuj trovis plaĉon en la okuloj de l’ Sinjoro. Kaj la sanktejon li nomis universala verda asocio, kaj ĝi fariĝis la templo de ĉiuj verduloj. 6. Kaj li konstruis ĝin tiel: ĉiu verdulo, venanta en la templon, devis kontribui sian monoferon kaj la ĉefpastro absolvis lin el ĉiuj pekoj. 7. Nur la plej piaj pilgrimis al la sanktejo, la ceteraj starigis inter si en ĉiu loko pastrojn kaj helppastrojn, kiuj preĝis pro ili. 8. Kaj ĉiujare la templanoj ricevadis la preĝlibron.

9. Kiel firma Roko restis tiu templo ĝis la nunaj tagoj kaj ĝis la fino de ĉiuj generacioj. 10. Kaj la graco de l’ Sinjoro ripozas sur ĝi, kaj al ĝi estas turnitaj la okuloj de la tuta verda mondo. 11. La patriarko Jakob (Hans) estas starigita tie kiel ĉefpastro kaj li vekas en la verda popolo piecon kaj oferemon. 12. Kaj kiun li ne povas konverti per la preĝlibro, li varbas per premio.

Hektor Hodler

Ĉapitro V.

1. En tiu tempo granda kaj terura uragano ekskuis la mondon, kaj la reĝoj de l’ mondo ekbatalis inter si. 2. Unu reĝo diris: tiu terpeco apartenas al mi, kaj la alia reĝo diris: ne, ĝi apartenas al mi. 3. Do la reĝoj de l’ mondo deklaris: venu kaj ni ludu militon. Ni fariĝos malamikoj. Ni sendos niajn homojn sur grandan placon kaj ili luktu inter si. 4. Kaj tiel fariĝis. Milionoj da homoj iris sur la placon por lukti inter si. Kaj tiu ludo havis abundegon da sensaciaj momentoj. 5. Kaj psikozo de tiu batalludo kaptis la tutan mondon. Ĉio estis detruata kaj ruinigita, ankaŭ tiuj terpecoj, pro kiuj la reĝoj ekbatalis. 6. Kaj la ludo finiĝis post kvar sangaj jaroj, kiel ĉiu ludo: kun larmoj kaj lamentado. Kaj neniu el tiuj reĝoj ricevis la probatalitajn terpecojn, ĉar ekstaris novaj reĝoj, kiuj akiris ilin.

7. Dum la tuta daŭro de tiu batalludo ankaŭ la verda popolo multe suferis. 8. Kaj ĝiaj malamikoj ĝojis jam ke en tiu ruino kaj kaoso ĝi pereos por ĉiam. Sed la spirito helpis la verdan popolon. 9. La fortika trunko eltenis tiujn ventoskuojn, kaj la ombro de ĝia foliaro kovris la etajn efemeraĵojn ĉirkaŭ ĝi. 10. Tiam la ĉefaj viroj de la popolo diris: ni kunvenu kaj konsiliĝu, kaj ni organizu la popolon. 11. Ni donu al ĝi fortikan kaj solidan bazon, por ke ĝi povu rezisti malbonon kaj sortobatojn. 12. Kaj la viroj kunvenis en Helsinki kaj multe tie festenis. Ĉar tiaj estas la kutimoj en la verda popolo. 13. Kaj kiam la festenoj finiĝis, en la oka tago de la festo, oni anoncis al la popolo, ke estas starigite interligo. 14. Kaj ĝojis la popolo, sed ĝi estis ĝojo de nesciantoj.

15. Kaj nekonata profeto ekkantis sian kanton plorĝeman, la elegion de Helsinki: 16. Kiel erarvagantaj ŝafoj estas mia popolo. Kompatu ilin, ho gracoplena Spirito! 17. Ĉar en domo de funebro ili sidas, kaj ekstazas de ĝojo. 18. Ilia cerbo estas ebriigita per festaj pompoj, sed la koroj ne vidas la estontecon. 19. Ili faris interligon, kiu disbatos ilin, pacon, kiu militon provokos. 20. Bazon ili konstruas sur sablo, ĉu ĝi povos teni sin firme? Mi ne benos tiun laboron.

21. Kaj kiam la ĉefaj viroj estis aŭskultintaj tiun neindan profetaĵon, ili tre forte ekkoleris. 22. Kaj ili mortbatis lin sur la sojlo de sia domo, dirante: malpacon li semis en nia popolo. 23. Sed la sangomakuloj sur la sojlo estis neforviŝeblaj—kaj ili restis kiel terura signo por la generacio.

la ĉefaj viroj mortbatis lin

Ĉapitro VI.

1. Vivis viro en la lando rumana, kaj lia nomo estis Andreo Apud. 2. Kaj li estis homo justa en sia generacio kaj trovis placon en la okuloj de l’ spirito. 3. Kaj la Spirito diris al Andreo Apud: ekiru el via lando, el inter via parencaro kaj el la domo de via patro, en la landojn, kiujn mi montros al vi. 4. Kaj mi faros vin granda popolo, kaj mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno. 5. Kaj Andreo Apud humiliĝis antaŭ la Spirito, dirante: Sinjoro! Ja mi estas via servanto kaj miaj lumboj estas senfruktaj, kiel do mi fariĝos popolo? 6. Kaj ekkoleris la Spirito, dirante: senfida virinido! Ĉu mi ne estas la plejpotenca? Ne malmoligu vian nukon kontraŭ mi kaj ne spitu mian volon. 7. Kaj humiliĝis Andreo Apud, demandante: kien do mi iru, Sinjoro! 8. Kaj la Spirito diris: en la nordajn landojn, kiujn mi montros al vi, vi iros kaj vi disvastigos la sanktan lingvon, kiun mi donos al vi. 9. Kaj vi iros en ĉiujn aliajn landojn, kaj vi estos apostolo de nia afero, kaj mia graco ripozos sur vi. 10. Kaj helpantojn mi donos al vi, ke ili helpu al vi. 11. Kaj mi faros vin granda popolo, ĉar vi fariĝos la spirita parto de miloj kaj dekmiloj. 12. Kaj Andreo Apud obeis la parolon de l’ Spirito kaj li elmigris. 13. Kaj li migris tra multaj landoj, apostolante laŭ sia maniero la lingvon, kiun la Spirito donis al li. 14. Kaj ariĝis ĉirkaŭ li miloj kaj dekmiloj da disĉiploj, kiel la Spirito diris al li. 15. Kaj la nomo de Andreo Apud fariĝis potenca kaj glora tra la tuta mondo.

16. Kaj Andreo Apud venis en la urbon nomata Hago, kaj li eksentis tie lacecon kaj senfortiĝon. Kaj li volis dormi. 17. Venis al li la eminentuloj de la verda popolo por saluti lin, kaj ĉiu el ili volis havi la honoron, ke lia gasto li estu. 18. Sed la eminentulo Os-briko trovis plaĉon en la okuloj de Andreo Apud, kaj Andreo Apud pensis en sia koro: al tiu justulo mi iros. Kaj li iris, kaj dormis tie. 19. Kaj nokte li sonĝis: jen ŝtuparo staras sur la tero kaj ĝia supro atingas la verdan stelon. Kaj jen eminentuloj kaj eminentulinoj iras sur ĝi supren kaj malsupren. 20. Kaj la edzino de Os-briko diras al li: ĉu vi konas la hispanan etiketon? Kaj li respondas: jes, mi konas. 21. Kaj jen la eminentulino Os-briko demandas lin plue: ĉu la domo, en kiu vi ripozas, plaĉas al vi? Kaj li respondis: jes, ĝi plaĉas al mi. Kaj ŝi diris: prenu ĝin, ĝi estas via. Al vi kaj viaj disĉiploj mi donas ĝin. 22. Kaj disvastiĝos nia lingvo orienten kaj okcidenten, norden kaj suden, el tiu ĉi domo, kiun mi donas al vi, kaj beniĝos per vi ĉiuj gentoj de l’ tero. 23. Kaj mi estos kun vi. Mi gvidos la mastrumadon en tiu ĉi domo. 24. Kaj Andreo Apud vekiĝis el la dormo kaj li diris: Vere, la Interna Ideo estas en tiu ĉi loko, kaj mi ne sciis. 25. Kaj li ekĝojis en la profundo de sia koro, dirante: Rigardu, rigardu—ĝi estas tre grava afero. Ĉu ĝi ne estas la Verda Domo? 26. Kaj li starigis tie altaron, kiun li nomis Internacia Apud-Instituto. 27. Kaj Andreo Apud faris solenan promeson; dirante: Se la Spirito estos kun mi kaj gardos min sur la vojo, kiun mi iras, kaj donos sukceson al mia laboro, tiam ĉi tiu Instituto fariĝos vera Verda Domo, kaj el ĉio, kion tiu laboro donos al mi, mi kaj miaj disĉiploj oferos dekonon al la Internacia Apud-Instituto. 28. Kaj fariĝis tiel.

Ĉapitro VII.

1. Kaj leviĝis profeto el la verda gento, kiu ne volis malkaŝi sian nomon, kaj li direktiĝis al Sodomo kaj Helsinki. 2. Kaj la Spirito diris, ĉu mi kaŝos antaŭ li, kion mi faros? Mi elektos lin, por ke li anoncu al mia popolo mian volon kaj alvoku la eminentulojn, ke ili agu juste laŭ la volo de la popolo. 3. Kaj la Spirito diris: ĉar la kriado de la popolo estas granda, kaj pezaj estas la pekoj de tiuj, kiuj faris la interligon en Helsinki. 4. Tiel mi malsupreniros kaj rigardos, ĉu ili agas tiel, kiel ili krias per tiu kriado, kiu venas al mi, aŭ ne. Mi sciiĝos. 5. Kaj la profeto alproksimiĝis kaj diris: Ĉu vi pereigos ankaŭ virtulon kun malvirtulo? 6. Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo. Ĉu do vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj logas en ĝi? 7. Kaj la Spirito diris: se mi trovos en Helsinki kvindek virtulojn, mi indulgos. 8. Kaj la profeto diris: jen mi ekkuraĝis defendi la Helsinki-kontrakton, kvankam ĝi estas polvo efemera. 9. Sed eble el la kvindeko mankos kvin: ĉu vi pereigos pro la kvin la tutan kontrakton? 10. Kaj la Spirito diris: Mi ne pereigos, se mi trovos tie kvardek kvin. 11. Kaj la profeto plue parolis: eble troviĝos tie kvardek? 12. Kaj la Spirito diris: mi ne faros tion pro la kvardek, nek pro tridek, nek pro dudek, nek pro dek. 13. Sed la Spirito trovis neniun virtulon en Helsinki, nek iun ajn avantaĝon. 14. Kaj la Spirito elkondukis de tie la justulojn: Johanon la Ko-Merĉanton, Krucon kaj la aliajn. 15. Kaj la Spirito pluvigis sulfuron kaj fajron sur Sodomon kaj neniiĝis por ĉiam la kontrakto de Helsinki.

Ĉapitro VIII.

1. Vizio de la profeto pri Ĝenevo en la tempo, kiam la kontrakto de Helsinki validis en la verda mondo.

2. Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar mi parolas: Filojn mi edukis kaj altigis kaj ili perfidis min. 3. Ĉiu popolo elektas siajn gvidantojn, sed la verda popolo ne konas ilin. 4. La tuta kontrakto de Helsinki estas malsana: de la plando ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj.

5. Aŭskultu miajn vortojn, estroj de Ĝenevo! 6. Por kio mi bezonas viajn bruon kaj kriadon? Ne plu alportu viajn donacojn, viajn festojn mi ne toleras. Ili fariĝis por mi ŝarĝo. 7. Eĉ kiam vi fanfaronas pri la Interna Ideo, mi ne kredas vin. 8. Forigu la malbonon de viaj faroj, bonigu la organizon.

9. Venu kaj ni faru inter ni diskuton: se viaj argumentoj estos trafaj, mi subtenos vin. Kaj se vi konfesos vian eraron, mi pardonos vin. 10. Sed se vi rezistos kaj obstinos, mia glavo ekstermos vin.

11. Fortikaĵo de mia gloro estas Parizo, ĝi ne perfidos min. 12. En la lumo de miaj instruoj ĝi iras, ĝi bonigas la pekojn de Ĝenevo. 13. Justeco estas ĝia ŝildo, vero estas ĝia kiraso. Ĝi humiligos Ĝenevon kaj faros pacon en la verda popolo. 14. Ne levos verdulo plumon kontraŭ verdulo kaj oni ne plu lernos disputon. 15. Ĉar el Parizo eliras mia vorto, kaj mia forto el Ĝenevo.

Parizo kaj Ĝenevo

Ĉapitro IX.

1. Ve, ho ve, al tiuj, kiuj mian instruon ne obeis kaj vantan gloron serĉis en mia popolo! Nomante sin miaj profetoj, kvankam mi ne sanktoleis ilin. 2. Kiuj ili estas, la sennombraj taĉmentoj de tiuj, kiuj fanfarone nomas sin eminentuloj? 3. Honorojn ili pretendas, ĉie postulas distingon kaj mencion, vekante sole koleron de mia popolo. 4. Mi ekstermos la herbaĉojn el mia ĝardeno, en la fajron de l’ geheno mi forpelos ilin. 5. Kaj estos tie plorado kaj dentgrincado, sed ne troviĝos savanto.

6. Okazis en Krakovo, kiam venis al la Festo miaj elektitoj: Junio Pagi, Andreo Apud kaj Kafo Alt. 7. Kaj la popolo faris al ili grandajn honorojn, kaj ĝi venis al la rego Johano la Ko-Merĉanto, dirante: Ho, nia sinjoro! 8. Sidigu tiujn tri virojn apud vi, ĉe viaj dekstra kaj maldekstra manoj por ke oni vidu, ke vi plenumas la deziron de l’ popolo kaj honorigas la virojn, kiujn ĝi amas. 9. Kaj la reĝo turnis sin al sia konsilanto, kiu sidis ĉe la maldekstra mano (Skuvo estas lia nomo, apud la Norda Maro li vivas). 10. Kaj la reĝo demandis en lian orelon: kion vi konsilas? 11. Kaj li indigne respondis: kiuj do estas tiuj tri viroj, ke la reĝo honorigu ilin? Junio Pagi estas ja nur poeto. Andreo Apud idolanojn en la nordo konvertas, sed la honorigon de l’ reĝo ne meritas. Kaj Kafo Alt estas ja nur kronikisto, ĉu decas, ke la Reĝo sidigu lin apud si? 12. Kaj la reĝo diris al la popolo: foriru en paco, vian deziron plenumi mi ne povas. 13. Kaj fariĝis granda kolero inter la popolo, ĉar ili vidis ke la reĝa konsilanto ignoris kaj ofendis la tri virojn, kiujn ili amas. 14. Kaj la popolo forte ekgrumblis.

15. Ho vi, kiu fanfarone nomas vin reĝa konsilanto kaj sidas maldekstre de l’ reĝo! La verda popolo koleregas vin! 16. Kaj mia malamo estas kontraŭ vi, ĉar kiu vi estas, ke vi arogis kontraŭstari la volon de mia popolo? 17. Jen Junio Pagi estas poeto kaj liaj belaj rimoj ekzaltas mian popolon. Sed kion vi faras? 18. Jen Andreo Apud estas la plej glora disvastiganto de mia lingvo. La tuta popolo forte amas lin. Sed kion vi faras? 19. Jen Kafo Alt estas mia kronikisto, eternan bazon li kreis por la verda gazetaro. Sed kion vi faras? 20. En la kastelon de l’ reĝo vi eniris, kvankam neniu sendis vin tien, kaj vi krias: mi estas potenca. 21. Sed via potenco estas kiel ombro pasanta, mallongedaŭra kiel spiro de mortonto. Vere mi diras al vi: proksima estas la tago de via malvenko. La horo, en kiu vi falos, estos triumfo de tiuj, kiujn mia popolo amas. 22. Kaj ne restos rememoro pri vi en la verda popolo, ĉar tiel oni agas kun tiuj, kiuj ne obeas la voĉon de mia popolo.

la reĝo Johano la Ko-Merĉanto

Ĉapitro X.

la oka monato de la jaro

1. Jen estas la festoj, kiujn mi starigas por vi. 2. Eterna interligo inter mi kaj vi estu tiuj festoj. 3. Tagoj de spiritleviĝo ili estas, ili verŝas ĝojon en la koron kaj homan animon noble inspiras. 4. Ĝoju, ĝoju, mia verda popolo, kun timpanoj kaj tamburoj eliru en la stratojn. 5. Viaj virgulinoj (junaj kaj maljunaj) blankverdajn robojn surmetu.

6. Kaj eĥo portiĝu tra la stratoj,
Sur la vojo de Ĝenevo jubilo aŭdiĝu,
Ĉar tia estas la volo de Kruco, mia sinjoro en Ĝenevo.

7. En la oka monato de la jaro, en la unua semajno de tiu-ĉi monato, festu la Feston Universalan. 8. Dum sep tagoj altigadu la Spiriton kaj en la oka tago disiru. 9. El ĉiuj anguloj de la mondo kunvenu kaj ripozu ĝojplene. 10. Memoru, ke la Sabato de l’ jaro ĝi estas por vi: ne faru ian laboron en tiuj tagoj! 11. Kaj jen estas la faroj, kiujn vi darfas fari en tiuj tagoj: por altigo de l’ spirito kaj agrabligo de l’ tempo ili servu al vi. 12. Babili en viaj sepdek naciaj lingvoj—ĝi estu por vi memoraĵo pri la lando Babela, el kiu mi elkondukis vin per forta mano kaj etendita brako. 13. Disdonadi subskribojn, fotografi kaj ekskursi. 14. Viziti vidindaĵojn, brui en la stratoj, marŝi (dek kilometrojn en ĉiu horo). 15. Kanti, danci kaj ami. Ĉio-ĉi estas donita al vi por via vivo kaj feliĉo. 16. Sed laboron ne faru en tiuj tagoj, ĉar tio iĝos abomeninda por mi. 17. Memoru, ke festo de neniofarado ĝi estas—la sabato de l’ jaro.

18. Se venos al vi viroj, kiujn mi ne sanktoleis, kaj per dolĉaj vortoj ili alparolos vin:

Aŭskultu, mia popolo!

19. Ŝvitante ni pilgrimis ĉi-tien, manĝon al buŝo avaris. 20. Ne estu do perditaj tiuj tagoj de l’ vivo, kaj laboron benitan ni faru ĉi-tie.

21. Tiam vi forpelos ilin el mia tendo, ĉar falsaj profetoj ili estas. Mi ne sanktoleis ilin. 22. Malfidon ili volas semi en vian koron, malesperon planti en viajn animojn—ŝtonumu ilin.

Ĉapitro XI.

dika peza Kruco premis lian kolon

1. Okazis en la naŭa jaro post la malfeliĉo de Helsinki. 2. Kiam Johano la Ko-merĉanto estis reĝo en Esperantujo kaj dika peza Kruco premis lian kolon. 3. Kaj venis Krakovon mia kara popolo, el dekoj da landoj ili venis. 4. Kaj sonis jubilo inter la popolo, jubilo ĝojiganta mian koron. 5. La triboj kiuj alpilgrimis, estis: poloj, britoj kaj svedoj. 6. Germanoj, italoj, kaj ĉeĥoj, kaj danziganoj multnombraj. 7. Francoj, bulgaroj kaj hispanoj. 8. Hungaroj, rumanoj kaj usonanoj. 9. Kaj multaj aliaj triboj multnombraj, kiom la verdaj steloj. 10. Entute sepcent dudek judoj el tridek ok landoj. 11. Kaj estis granda ĝojo inter la muroj de Krakovo. 12. Kaj venis tri viroj el tri flankoj de l’ mondo. 13. De oriento, nordo kaj okcidento. 14. Kaj la nomo de la unua viro, kiu venis el oriento, estis Junio Pagi. 15. Kaj la nomo de l’ nordulo estis Andreo Apud. Kaj la tria, kiu venis de okcidento, nomiĝis Kafo Alt.

16. Junio Pagi estis profeto. El orienta Budapeŝto li venis por averti la popolon. 17. Andreo Apud estis apostolo: en la nordo li konvertadis milojn da idolanoj. 18. Kaj kronikisto estis Kafo Alt, kiu venis de okcidento, el Kolonjo.

19. Kaj la tri viroj kunvokis la popolon, kaj la popolo venis ĝoje kaj jubile (ĉar ĝi tre ŝatis la tri virojn). 20. Kaj kiam la tri viroj aperis antaŭ la popolo, ĝia entuziasmo fariĝis freneza kaj senĉesa. 22. Senfinaj estis la aplaŭdoj kaj vivukrioj, ĝis la profeto, etendinte sian manon, silentigis la popolon.

Junio Pagi estis profeto

23. Kaj Junio Pagi, la profeto el Budapeŝto, faris terurajn okulojn kaj ekparolis la orakolon, dirante:

24. Malfermu viajn orelojn, popolo kompatinda
Kaj malŝtopu viajn cerbojn!
25. Ĉar mi utilajn parolojn volas flustri en viajn orelojn
Kaj oleon de saĝo verŝi en viajn kapojn.
26. Vidu: abeloj scias ordon kaj konas sian reĝinon,
Sed mian popolon mordas kaoso.
27. Bovo fosis kavon kaj mem en la kavon falis—
Lingvon klaran ricevis mia popolo kaj ĝi pereas en dezerto de malkompreno.
28. Ne estu viktimoj de tiuj, kiuj krias Hura,
Kaj ne Dancu marionetoj, ĉar vin atendas Infero.
29. Lernu saĝon en mondo de la paganaj popoloj,
Kiuj svarmas sur tero (kiu scias, pro kio?).
30. Ĉu mi prudenton ne donis al vi, popolo obstina?
Sed vi en maron ĝin ĵetis, malzorgis viajn bezonojn.
31. Bombaste vi nomis vin mia popolo, sed kiel vi regas vin?
En via nomo fariĝas aferoj, kiujn vi ne konas.
32. Forĵetu la jugon de tiuj, kiuj vin erarigas,
Elektu por vi gvidantojn, kiujn vi fidas.

33. Kaj kiam li finis, fariĝis denove bruo kaj ektondris aplaŭdoj. 34. Ĉar la paroloj trafis ilian koron, kaj heleco malfermis iliajn okulojn. 35. Kaj la popolo jubilis: ni faros, kiel vi diris.

36. Tiam stariĝis Andreo Apud, la apostolo de l’ nordo, kaj alparolis la popolon. 37. Kaj denove tondra aplaŭdado sonis tra l’ aero.

38. Kaj Andreo Apud etendis siajn manojn, turnis la okulojn al la ĉielo, kaj li ekparolis dirante:

39. Ĉu vi estas feliĉaj?

40. Kaj la popolo ekstaze respondis: Jes ni estas feliĉaj.

41. Kaj Andreo Apud daŭrigis: Mi gratulas al vi.

42. Kaj la popolo pie flustris: Amen.

43. Kaj Andreo Apud plue instruis jene:

44. Vi aŭdis, kion diris la profeto, kaj vi bone notis liajn vortojn.

45. Jen li prezentis al vi hodiaŭ la vivon kaj la morton, la liberon kaj la malliberon, la lumon kaj la mallumon.

46. Elektu do la vivon, ĉar mia vivanta popolo vi estas. Elektu la liberon, ĉar ĝi valoras pli ol ĉiuj poŝtkartoj de Liĥtenŝtejno. Kaj elektu la lumon por ke vi vidu.

47. Kaj jen mi estas sendita por pruvi al vi per signoj kaj mirakloj la verecon de l’ orakolo, kiun diris la profeto.

48. (Kaj la apostolo etendis siajn manojn al la popolo, montris ke ili estas malplenaj, kaj li diris):

49. Vidu: jen mi havas malplenajn manojn. Kio estas en ili?

50. Kaj la popolo respondis ekstaze: En viaj manoj estas nenio.

51. Tiam Andreo Apud eksvingis la manojn, kaj subite en ili aperis ruĝa objekto.

Kaj li demandis: Kion vi nun vidas en miaj manoj?

52. Kaj la popolo pie fleksis la genuojn, kaj respondis ekstaze: En viaj manoj estas la ruĝa kato!

53. Tiam Andreo Apud metis la ruĝan katon en akvokoloran skatolon, kaj ĉiuj vidis, ke la skatolo malkreskas, malkreskas en liaj manoj ĝis ĝi iĝis tre eta, kaj li metis ĝin en la buŝon.

verda azeno

54. Kaj Andreo Apud demandis: Kio estas en mia buŝo?

55. Kaj la popolo ekstaze respondis: la ruĝa kato estas en via buŝo.

56. Tiam Andreo Apud, la apostolo de l’ nordo, turnis la okulojn al la ĉielo, kaj etendinte la manojn, diris:

57. Rigardu, rigardu! En mia buŝo ne estas la ruĝa kato! Dirante tion, li komencis tiri el sia buŝo senfinajn longajn rubandojn, brilantajn per mil koloroj de l’ ĉielarko.

58. Kaj la popolo ekstaze flustris: longaj koloraj rubandoj, longaj koloraj rubandoj!!

59. Post tio Andreo Apud prenis alian skatolon, ekfrapetis sur ĝi per la fingro, kaj subite el la skatolo elsaltis verda objekto. 60. Kaj li demandis dirante: Fidanta popolo: kio estas ĝi? 61. Kaj la popolo ekstaze respondis: Ĝi estas la verda azeno.

62. Kaj Andreo Apud fermis la okulojn, etendis la manojn al la popolo, kaj ekvokis: Fidanta popolo! Rigardu! Rigardu! Nun venas tre grava demando! Ĉu vi estas ruĝaj katoj? 63. Kaj la tuta popolo ekstaze respondis: Ni ne estas ruĝaj katoj, sed ni estas verdaj azenoj! 64. Tiam beatiĝis la mieno de l’ apostolo, kaj li diris: Fidanta popolo! Mi gratulas al vi! 65. Kaj la tuta popolo respondis ekstaze: Amen.

66. Post ĉio-ĉi la apostolo rajde sidiĝis sur ruĝan krajonon, kaj akompanata de nigraj objektoj, ruĝaj katoj kaj flavaj hundoj li ekŝvebis en la nebulojn.

67. Tiuj-ĉi signoj kaj mirakloj okazis antaŭ la okuloj de l’ tuta popolo kaj la kronikisto Kafo Alt fidele notis ĉion, kion li vidis.

68. Por ke ne estu forgesitaj la signoj de l’ vero en la verda popolo.

Ĉapitro XII.

la verdajn librojn

1. En la dekdua monato de la jaro, en la dekkvina tago de tiu monato, festu la Feston de la libro. 2. Festo de spirito ĝi estas kaj sopiro de niaj eldonistoj. 3. Vespere kunvenu en viaj rondoj kaj grupoj, jubilu pro la potenco de nia verda afero. 4. Apogu viajn korojn per ĝojo kaj rido, kantoj kaj poemoj aŭdiĝu inter vi. 5. Kaj memoru en la fino de la festo dankoferaĵon meti sur mian altaron: en formo de nova bela libro estu tiu dankoferaĵo. 6. Ĉar mia animo soifas belan verdan libron kaj ĝia posedanto trovas plaĉon en miaj okuloj.

7. Kulturpopolo estas la verdularo, popolo de libro. 8. Kaj plena de literaturo estas la verda mondo. Tial literatura mondo fariĝu via preferaĵo. 9. Subtenu la verdajn librojn, ĉar ili estas la brikoj, per kiuj vi konstruas templon por mi. Kaj mia beno estos sur vi. 10. Ĉar ĉiuj feliĉoj kaj potencoj pasas kiel ombro. 11. Sed la verdularo fidas al la libro, ĝia feliĉo kaj potenco estas ĝi. 12. Subtenu do la verdan literaturon, ĉar ĝi estas la fundamento de via ekzistado, kaj memoru, kion mi ordonas al vi hodiaŭ: 13. Aĉetu la verdajn librojn, eĉ se vi ne volas legi ilin! Faru donacon de libroj al viaj amikoj, bruligu la librojn, se vi volas. Sed aĉetu ilin.

14. Se foje okazas disputo inter miaj plumoj. 15. Parto de ili diras: grandaj kaj neelĉerpeblaj estas la trezoroj de l’ mondo. Ni do alproprigu al ni tiujn trezorojn, ĉar potenca estas la tradukita literaturo.

16. Kaj la alia parto de ili diras: la riĉeco kaj potenco troviĝas en ni mem. Ni do skafandru sur la fundon de niaj animoj kaj alportu de tie la oron kaj juvelojn de l’ spirito, ĉar potenca estas la originala literaturo. 17. Tiam ĝi estas disputo de saĝuloj—ilian polvon vi soifu. 18. Ne diru tiam: mi estas malfeliĉa, ĉar mi ne scias, kiu el tiuj plumoj estas prava. Mi do ne aĉetos verdan libron ĝis la disputo klariĝos. 19. Ho, malmolnuka popolo! Ne diru tiel! Fidu al tiuj kiuj zorgas pri via spirita nutraĵo. 20. Sur Vilhelmo Bleier en Budapeŝto estas mia beno. Li ne erarkondukos vin. 21. Fidela gardanto kaj protektanto de miaj plej lertaj plumoj li estas—fidu al li.

Vilhelmo Bleier

22. Se vi obeos miajn ordonojn kaj vi kulturos la verdan libron, kiun mi kreis por vi, kaj vi sekvos la instruojn, kiel mi diris al vi: 23. Disvastigante la verdan libron per aĉeto kaj abono, glorante ĝian kulturon en ĉiuj anguloj de l’ mondo. 24. Tiam granda kaj potenca fariĝos via nomo inter la popoloj de l’ tero, kaj en la fino de l’ tempo mi donos ilin en viajn manojn. 25. Por ke plenumiĝu la promeso, kiun mi faris al la unuaj pioniroj de la verda afero, dirante: la verda lingvo estas la lingvo de la tuta homaro.

Ĉapitro XIII.

1. En la Festo de la Libro venis foje mia amata filo kaj profeto, Kalsurmano Galoŝej, kaj metinte sur sian kapon sakon da cindro, li elploris antaŭ mi elegion el sia koro:

Kalsurmano Galoŝej
2. Sinjoro! Sinjoro!
Kiel Streĉita Kordo estas mia koro
Kaj mi estas trista.
3. En primaver’ vi vestis la ĉielon
Per volbo majesta, kaj zefiron tepidan
Vi lasis bloveti super niaj kapoj
4. Kaj Vian gracon vi per ĝi alblovis
Kaj ni torporis por la orakolo,
Snufante vian saĝon kiel nardodoron.
5. Kaj min obsedis la inspiro fajna,
Mi lernis de la birdoj plendĉirpadon.
6. Kaj mi ekkantis kanton, kiu ŝprucigis
Angoron kaj aflikton, ĉar popolo via
Obscena kaj obskura versojn ne legas.
7. Versojn oni ne aĉetas, ho Sinjoro!
8. De tiu morna kaj dura fato
Mi volus fuĝi kaj eskapi.
Vi helpu, min, Sinjoro! Tuta mondo
Ja estas nur kiel skabelo via.
Via inspiro, kiel svelta virino
Kun mia muzo ligu sin en nupto,
Kaj tiam eksusuros vers’ tenera
Kaj tuta mond’ reeĥos kun refreno.
9. Anĝeloj tiam descendos el ĉielo
Kaj ekzaltite flustros jubilante:
10. Inkubo pasis. La poet’ koncipis,
Kanzonojn belajn ĉirpas lia koro.
11. Lascivaj satanoj bremsos la libidon:
Ne licas ja poeton tiam tenti.
Kaj ili hurlos en hororo kaj eruptos
Kolero la ilia.
12. Kaj mia muzo langvoriĝos kaj ascendos
Olimpon altan, disipos siajn fruktojn al la dioj.
Kaj miajn versojn mi oferos al vi kiel predon.
13. Ne stumblos mi en Lingvo Stilo Formo.
Ŝokan skorion de poezio mi fortaŭzos.
14. Ripozos mi sub mandragoro de parnaso
Kaj cicon de l’ futuro mi suĉados.
15. Sed dume helpu min, Sinjoro, en la sufero.
Miraklon grandan faru en via popolo.
Ke ili versolibrojn ekaĉetu.
Ke ili versolibrojn ekaĉetu!

Ĉapitro XIV.

1. Kaj aŭskultinte la elegion de Kalsurmano Galoŝej, la popolo ekploris ploron amaran. 2. Ĉar ili ĉiuj estis afliktitaj kaj angoro peza premis iliajn korojn. Pro tio, ke ili komprenis nenion el la kanto de Galoŝej. 3. Do ili venis antaŭ la Sinjoron kaj ekploris ploron amaran, dirante: 4. Sinjoro! Sinjoro! Kompatu nin! 5. Per mil belaj promesoj oni logis nin en la verdan popolon, ĵurante al ni viandon kaj lakton. 6. Facilan lingvon mirinde konstruitan oni donis al ni. Kaj ni kredis al ili. 7. Kaj ni lernis la sanktan Fundamenton kaj ĉiun sufikson kaj prefikson forĝis en la kapojn. 8. Sango de nia sango, kaj karno de nia karno fariĝis la Radikaro. 9. Kial do oni nun turmentas nin per fremdaj radikoj, kiujn la grundo ne akceptas? 10. Ili multiĝas kiel sablo ĉeborda, turmentas nian memoron, forpelas la dormon el niaj okuloj. 11. Ekstermu la neologismojn, ho Sinjoro, kaj lasu nin ĝui la ĉarmon de la oficiala radikaro. 12. Por ke plenumiĝu la vortoj de l’ profeto: simpla, fleksebla kaj facila estas la verda lingvo. 13. Tiam el inter la popolo elpaŝis juna viro kaj li stariĝis sur alta ŝtono. Kaj li alparolis la popolon, dirante: 14. Ho, verda popolo! Vi humiluloj kaj pacienculoj! Venu kaj ni batalos kontraŭ la malbono! (El malproksima oriento li venis kaj lia nomo estis Lum-Lang). Kaj li diris plue: Streĉu viajn orelojn kaj aŭskultu! 15. Kial la Plejpotenca favoras la Bridan popolon?! Jen ili venigas konfuzon en nian tendaron. La verdan lingvon ili elparolas kaj neniu komprenas ilin. 16. Niajn instruojn ili ignoras kaj ilia fiero estas senlima. 17. Kontraŭ tiu ĉi ignoro ni protestas kaj postulas, ke niaj Bridaj fratoj lernu la ĝustan prononcadon.

18. Kaj fariĝis granda bruo inter la britaj verduloj. Kelkaj provis minaci, ke ili simpligos sian lingvon kaj sub nomo Anglic disvastigos ĝin tra la mondo. 19. Sed apenaŭ ili diris tion, iliaj propraj fratoj ŝtonumis ilin. 20. Kaj verŝiĝis senkulpa s(l)ango. 21. Tiam ekparolis la brita verdulo Plisturm, kiu estis konata kaj ŝatata de la tuta popolo. Kaj li parolis tiele:

22. Nej por rejcenzo mi diras tiujn vortojn, sed proŭ la vejro. 23. Mi ja nej nejas, ke niaj samlandanoj malbonej prononcas la verdan lingvon. 24. Sed oŭni komprejnu tion, ke ni faras ĝin sub la influo de nia gejpatra lingvo. 25. La universalaj festoj dum niaj kongrejsoj pli kaj pli unuejcigas la elparoŭlon, kaj mi ĵuras al vi en la noŭmo de ĉiuj miaj fratoj ke ni klopoŭdos pliboŭnigi la prononcadon.

26. Kaj la verda popolo pardonis, kiel ĉiam. 27. Kaj fariĝis granda ĝojo, kiel ĉiam. Kaj oni kantis la himnon, kiel ĉiam. 28. Sed oni forgesis, ke estas ĝuste la Festo de la Libro. Kaj neniu aĉetis verdan libron. Kiel ĉiam.

britaj verduloj

Ĉapitro XV.

1. Kiam okazos en via loko fino de kurso, faru al vi feston. 2. Laŭ la moroj regantaj en via loko kaj laŭ kutimoj, kiujn oni kutimas en gento, faru tiun feston. 3. Kunvenu vespere en viaj rondoj kaj vigliĝu: festparoladetoj kaj komuna fotografado tre altigas la spiriton.

4. Nestabilaj estas tiuj festoj. Ĉie kaj ĉiam vi povas aranĝi ilin.

5. Kaj jen estas la cirkonstancoj, laŭ kiuj vi festos tiujn festojn. 6. Okaze de komenco kaj okaze de fino de ĉiu kurso, ĉar lingvo de espero kaj ĝojo estas via lingvo. 7. Okaze de vizito de gasto el alia urbo, kaj okaze de lia foriro. (Sed kiam venas gasto el fremda lando, akceptu lin per tre solena festvespero. Memoru, ke ĝi estas via devo!). 9. Okaze de ĉiu sukceso en la verda movado, kaj ĝenerale ĉiam, kiam via koro deziras tion, eĉ se mankas speciala okazo. 10. Ĉar mi zorgis, ke vi havu multe da festoj kaj multe da ĝojo en la verda movado.

Ĉapitro XVI.

1. Vizio de la Profeto, kiun li vidis antaŭ la festo Pariza, pri la apostolo Junio Pagi. 2. Faru honoron por mia filo, kiun mi elektis, ke li rekonduku vin sur vojon de justeco. 3. Ĉar li lernis saĝon de humiluloj kaj ĉerpis scion de homoj sengloraj. Tial mia koro ekamis ilin. 4. Lia lingvo estas simpla, la pensoj—klaraj, liaj sentoj—varmaj. Kiel vento li rapidis el orienta Budapeŝto por diskonigi miajn parolojn. 5. Vi vidos lin en Parizo, laŭ liaj apostolaj paroloj vi rekonos lin.

6. Publikan leteron li dissendis al la princoj de mia popolo, kaj oni ne atentis ĝin. Tiom pli glora estos en Parizo la venko de tiu, kiun amas la humiluloj.

8. Por justa, demokratia organizo li pledos, laŭ tio vi rekonos lin. 9. Kaj ne fidu al tiuj, kiuj diros: Liaj paroloj estas vantaj kaj sencelaj, ĉar ni estas fortaj kaj ni agos tiel, kiel ni volas. 10. Sciu ke mia forto estas pli granda: per la sama forto, per kiu mi kreis ilin, mi neniigos ilin, kaj estos plorado en iliaj tendoj. 11. Cirkumcidu do viajn korojn kaj eltranĉu la radikojn de malbono el viaj animoj por ke vi kun ĝojo kaj ekstazo povu akcepti la instruojn, kiujn mi metis en la buŝon de mia filo Junio Pagi.

12. Per mia graco mi aspergos mian popolon en Parizo kaj mi malfermos iliajn okulojn kaj orelojn. 13. Por ke ili vidu la pravecon kaj aŭdu la veron. 14. Kaj per mirakloj pli grandaj ol en Krakovo mi rivelos min al mia popolo. Kaj mian koleron mi elverŝos super ĉiujn premantojn kaj mia spirito ekloĝos inter la popolo. 15. Kaj vian novan organizon mi benos por eterne.

Ĉapitro XVII.

1. Post tiuj okazintaĵoj, en la jubilea jaro de Kolonjo, la demono de malbono provis la verdulojn vivantajn en la koro de Eŭropo. 2. Kaj la demono diris al ili: verduloj! Kaj tiuj respondis: jen ni estas. 3. Kaj la demono diris: Prenu viajn librojn, la verdajn librojn, kiujn vi amas, kaj iru sur la ĉefurban placon kaj oferu ilin tie kiel bruloferon sur unu el la lokoj, kiujn mi montros al vi. 4. Kaj la verduloj leviĝis frumatene, selis siajn azenojn kaj prenis kun si la ĉiam fervorajn junulojn kaj siajn verdajn librojn. Kaj ili fendis lignon por la brulofero, kaj ili leviĝis kaj iris al tiu loko, pri kiu diris al ili la demono. 5. Kaj la verduloj faris el la ligno brulŝtiparon, kaj ili metis sur ĝin la librojn, kaj ili prenis la fajron por ekbruligi la ŝtiparon.

6. Kaj ekvokis al la verduloj anĝelo, la konscienco de l’ mondo, kaj diris: Verduloj! Kaj ili respondis: Jen ni estas. 7. Kaj la konscienco de l’ mondo diris: Ne etendu vian manon sur tiujn librojn, kaj ne lasu la flamojn formanĝi ilin! 8. Mi scias, ke vi amas viajn librojn, kaj ke estas la demono kiu tentis kaj misgvidis vin. 9. Kaj la verduloj levis siajn okulojn kaj ili vidis, ke jen la demono malantaŭe implikiĝis per kornoj en siajn proprajn stultaĵojn. Kaj la verduloj kune kun la tuta fervora junularo de la popolo kaptis la demonon kaj oferis lin kiel bruloferon anstataŭ siaj libroj. Kaj la verduloj donis al tiu loko la nomon La Homa Spirito Vivas Eterne.

11. Kaj denove la konscienco de l’ mondo diris al la verduloj: mi ĵuras, ke ĉar vi faris tiun oferon kaj bruligis la monstran demonon anstataŭ viaj libroj, kiujn vi amas. 12. Tial mi benos kaj multigos vian libraron simile al la steloj en la ĉielo kaj al la sablo sur la bordo de l’ maro; kaj via libraro posedos la potencon de l’ mondo. 13. Kaj beniĝos per viaj libroj ĉiuj popoloj de l’ tero, pro tio ke vi ekstermis la demonon. 14. Kaj la verduloj revenis al sia popolo.

demona brulofero

Ĉapitro XVIII.

1. Vivis viro inter la verda popolo kaj lia nomo estis Malkontentulo. Li estis unu el multaj. 2. Homo, kiu eterne kritikis, plendmurmuris kaj grumblis. Ne ekzistis afero, kiu plaĉis al li, kaj ne ekzistis malbono kiun li povis ripari. 3. Kaj li venis foje al verda kunveno kaj eldiris la jenan predikon:

4. Vortoj de la Predikanto, reĝo en ludkartoj.

5. Verdaĵoj kaj verdaĵoj, diris la Predikanto, ĉie estas verdaĵoj. 6. Kian profiton havas la aktiva verdulo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li faras sub la verda stelo? 7. Generacio venas kaj generacio foriras, sed la reĝimo de Ĝenevo restas senŝanĝa. 8. Leviĝas voĉo de malkontenteco kaj subiras, al sia loko ĝi rapidas kaj tie denove leviĝas. 9. Iras al sudo kaj reiras al Parizo turniĝas, turniĝas en sia irado la vento de la opozicio. 10. Ĉiuj moneroj iras en la movadon, kaj la movado ne satiĝas de l’ mono. La homon, kiu foje ekpagis, oni ne lasas ripozi. 11. Ĉiuj aferoj estas sekretaj, ne povas homo ĉion eldiri. Ne satiĝas verdula buŝo de plendado, kaj ne ĉesas averti vera verdulo: ne ekzistas ordo sub la verda stelo.

12. Ekzistas eminentuloj, kiuj diras: vidu—nia organizo estas bona. Sed ĝi estis bona en la tempoj pasintaj, kiuj estis antaŭ ni. 13. La nuntempuloj ne konsentas pri tio. Kaj ankaŭ la posteuloj ne konsentos pri tiuj kiuj diras tiel. 14. Mi, Predikanto, vidis ĉion en la verda popolo. 15. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni la malbonon, kiu fariĝas sub la verda stelo—ĉi tiun malbonan organizon. Dio donis al la verduloj por ke ili turmentiĝu de ĝi. 16. Mi vidis ĉiujn aferojn, kiujn faras la eminentuloj sub la verda stelo. Kaj jen ĉio estas vantaĵo kaj entreprenoj ventaj. 17. Malbonon oni povas forigi (se oni nur volas) kaj la mankojn en la verda organizo oni povas kalkuli ĝis senfineco.

18. Mi meditis en mia koro tiele: jen mi multigis en mi la verdan scion pli ol aliaj, sed oni ne volas aŭskulti min, ĉar miaj paroloj estas maldolĉaj. 19. Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da kolero. 20. Sed kiu laŭdas kaj gratulas, fariĝas eminentulo.

kiu fariĝas eminentulo

Ĉapitro XIX.

1. Mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la verda stelo. Kaj jen estas larmoj de avertantoj kaj oni ne atentas ilin. 2. Kaj mi trovis, ke tiuj kiuj ne havas skrupulojn, estas pli feliĉaj ol tiuj kiuj sin oferas por la movado. 3. Kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ, estas tiu kiu vivas sian verdan vivon aparte kaj ne vidas la malbonon sub la verda stelo.

4. Mi vidis, ke ĉia laboro en la verda movado estas nura konkurado de unu eminentulo kontraŭ la alia; kaj ankaŭ ĉi-tio estas ventaĵo kaj vantaĵo.

5. Kaj alian vantaĵon mi vidis sub la verda stelo. Jen estas verdulo kaj lia laborado ne havas finon. 6. Sed sian proksimulon li ne konvertas. Kial? Ĉar li volas sola fieri pri sia verdeco kaj li timas, ke lia proksimulo estos pli verda ol li.

7. Se li varbos novan verdulon, li ricevos premion. Sed se li restos izolulo, kiu gloros lin?

8. Pli bona estas bona nomo ol titolo de ĉefdelegito. Kaj pli bona estas plendo ol rido. 9. Kiu amas la verdan movadon, ne laciĝos de laboro. Nur tiuj, kiuj fanfaronas, ripozas sur laŭroj. 10. Ne ekzistas sub la verda stelo eminentulo, kiu farus nur bonon.

11. Iru kaj manĝu ĝoje vian komunan tagmanĝon. En ĉiuj tempoj viaj vestoj estu verdaj, kaj verda oleo ne manku en viaj kapoj. 12. Kion ajn via mano povas fari, tion faru. Ĉar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek raporto en la verda movado, en kiu vi troviĝas.

Ĉapitro XX.

1. Kaj plue parolis la Malkontentulo, predikante moralecon al la verda popolo.

2. Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de eminentuloj,
Nek staras sur vojo de gvidantoj,
Nek sidas en kongresaj laborkunsidoj.
3. Sed li nur havas deziron pri la verda lingvo
Kaj pri ĝi li pensas en la liberaj horoj.
4. Kaj li estos kiel arbo plantita en verdaĵa abundo,
Kies folioj ne velkas,
Kaj li ĝuos ĉiam la verdan aferon.
5. Ne tiel estas la eminentuloj.
En sia memfido ili altiĝis,
Sed la popolo frakasos ilin.
6. Tial la eminentuloj ne staros fortike ĉe la juĝo,
Kiam la popolo juĝos ilin.

Ĉapitro XXI.

1. Kaj kiam la Malkontentulo finis, prema etoso ekregis la verdan popolon, ĉar ĉiuj vidis, ke li parolis la veron. 2. Tiam leviĝis la du reĝoj de Ĝenevo: Rabarto Kruco kaj patriarko Jakob (Hans) kaj ekparolis la jenajn pledparolojn por defendi la farojn de Ĝenevo.

3. Kaj Patriarko Jakob parolis jene:

4. Utila Estas Aliĝo, Unika Estas Afero
UEA UEA
5. Unu Estas Aksiomo, Urĝa Estas Aniĝo
UEA UEA
6. Universala Estas Agado, Universala Estas Asocio
UEA UEA

7. Gloru la perlon de la verdaj asocioj, gloru kaj altigu ĝin UEA UEA. 8. Gloru ĝin, eminentuloj kaj simpluloj, kavaliroj de la verda stelo UEA UEA. 9. Gloru ĝin, abonantoj, kaj subtenantoj, ordinaruloj kaj dumvivuloj UEA UEA. 10. Se vi pagis vian kotizon, dormu trankvile UEA UEA!

11. Kaj dirinte tion, patriarko Jakob svene senfortiĝis. Tiam alkuris kuracistoj por vigligi lin, sed ili ne kapablis: li restis senkonscia kaj kuŝis duonmorta. Kaj fariĝis granda paniko. 12. Subite alkuris juna verdulo kaj flustris en liajn orelojn: Patriarko Jakob! Patriarko Jakob! Vi atingis dekmil! 13. Kaj patriarko Jakob leviĝis forta kaj sana.

Patriarko Jakob atingis dekmil

14. La popolo vidis tiun grandan miraklon kaj kvietiĝis de la paniko, leviĝis Rab-arto Kruco, la dua reĝo de Ĝenevo kaj ekparolis al la popolo, dirante:

15. Sentencoj de Kruco, reĝo en Ĝenevo.

16. La timo antaŭ Ĝenevo estas la komenco de sciado.

17. Aŭskultu, pia popolo, la instruojn de via reĝo!

18. Mia popolo! Se pekuloj vin logos,
Ne sekvu ilin!
19. Se ili diros: Iru kun ni,
Ni laboros por pli bona organizo,
20. Ni konstruos fortan bazon por nia popolo,
Kaj estos paco en la movado,
21. Mia popolo, ne iru la vojon kune kun ili:
Iliaj piedoj kuras al malbono.
22. Jen estas ses aferoj, kiujn Ĝenevo malamas,
Kaj sep, kiujn Ĝi abomenegas:
23. Okuloj kiuj vidas, kritikema lango,
Kaj manoj kiuj volas labori.
24. Koro kiu preparas novan organizon,
Piedoj kiuj kuras por alarmi ĉie.
25. Ĉefdelegito kiu pruvas per faktoj,
Kaj ĉiu kiu volas parlamentan aranĝon.
26. Sed humila verdulo estas ĝojo por Ĝenevo,
Lin ni feliĉigos per Liĥtenŝtejnaj poŝtmarkoj.
27. Kritikoj kaj plendoj utilon ne donas,
Sed humileco igos vin eminenta.
28. Ĝenevo ne forgesos animon de piulo,
Sed la voĉon de kritikanto ĝi forpuŝas.

Ĉapitro XXII.

Raymond Ŝerc

1. Atentu, mia popolo, jen mi elektis por vi du favoratojn, ke ili donu ĝuon kaj plezuron al vi. Unu estas Raymond Ŝerc—la pirato kiu kaperas sur la verda maro kaj murdas ĝian amaron. 2. Ho Raymond Ŝerc, Raymond Ŝerc, jen mia inspiro ripozas sur vi, kaj la tuta popolo amas vin. Miaj muzoj akompanos vin eterne. 3. La dua estas Jozefo Ŝterer—la mondfotografisto. Li estas mia okulo, ĉio kion li vidis li eternigis per sia “Leica”. 4. Lia verda piedo paŝis sur ĉiu terpeceto, kaj ĉie li faris la sanktan verdan propagandon. 5. La reĝo de Ĝenevo sendis lin tra la mondon por konverti ĝin, kaj li perfekte plenumis sian mision. 6. Jen la grandiozaj sukcesoj, kiujn la inspirita mondfotografisto atingis en sia nekutima vojaĝo:

7. Li malfermis kurson sur la pinto de Mont-Everest kaj ĝi daŭras tie ĝis la nuna tago. Li lertege fotografis ĉiujn laterojn de la montego.

8. Li intervjuis en la verda lingvo la mumion de Tutankamon kaj majstre surkliŝigis tiun historian interparolon.

9. Li esperantigis la grandan Sfinkson en Egiptujo, kaj en la signo de dankemo la Sfinkso bonvolis lasi fotografi sin profile kaj “en face”.

10. En Hindujo li rajdis sur elefanto kaj komandis ĝin en la verda lingvo. Li ne scias, ĉu la elefanto komprenis (oni diras, ke elefantoj ĝenerale ne komprenas iun homan lingvon), sed la beston li tamen fotografis. Ho mia popolo! Kiu el vi ne vidis ankoraŭ bildon de elefanto, povas rigardi ĝin sur la bonega foto de Jozefo Ŝterer. Ĝi estas aŭtentika.

Mont-Everest kaj elefanto

11. Sed la plej grandan sukceson li atingis en Krakovo. Tie li alparolis tricent homojn en la verda lingvo kaj ĉiuj bonege komprenis lin! De la unua momento sen iu-ajn peno li verdigis la partoprenintojn de la universala kongreso en Krakovo!

12. Pri sia mondfotografado li verkis longegajn raportojn—mi rekompencos ties legantojn per poemoj de Raymond Ŝerc. 13. Benita estas la popolo, kiu posedas la aparaton de Jozefo Ŝterer kaj la talenton de Raymond Ŝerc!

Ĉapitro XXIII.

Diet-erarle

1. Jen estas la nombroj de la verda popolo, kiu post kvardek kvin jaroj de migrado disvastiĝis tra la tuta mondo, konkerante ĉiun prudentan menson kaj ĉiun senteman koron. 2. Laŭ la statistiko, kiun faris Diet-erarle: cent dudek mil homoj, ĉiuj maturaj kaj parolkapablaj verduloj. 3. Apartenantaj al la multaj verdaj organizaĵoj kiuj multiĝis sur la tero, kiel la Spirito promesis al Andreo Apud, dirante: mi igos vin granda popolo.

4. Sed envere la nombro estas multe pli granda: miloj kaj dekmiloj da verduloj dise vivas vaste tra la tuta mondo. 5. Kaj la graco de l’ Spirito ripozas sur ili, kaj ili faras la sanktan laboron malgraŭ ke ilia nomo ne aperas honore en la gazetoj. 6. Idolanojn ili konvertas, ĉie lumigas la verdan stelon. 7. Kaj la beno de l’ Spirito kaj de la tuta homaro akompanas ilin en ilia tuta laboro.

8. Al vi, ho nekonata verdulo, kiu ne postkuras vantajn laŭdojn, sed diligente kaj silente konstruas la grandiozan verdan verkon, al vi mi kantas mian plej altan kanton de la kantoj.

9. Benata vi estu dum la tago, kaj benata vi estu dum la nokto. 10. Via laborado estu fruktoriĉa, kaj via ripozo refreŝigu vin.

11. Gloro estu al vi, servistoj de la verda stelo. Vi semis en humileco, sed via rikolto estos pompega.

12. Venos la festo jubila kaj vi estos la festantoj. Tiam popoloj almigros kaj miros: ĉu ne dibenitaj herooj faris tiun grandiozan laboron?

13. Tiam sonbatos la horo de l’ venko, kaj ekscios la tuta mondo, ke la nomo de tiuj herooj sennomaj estas: Verda Popolo.

14. Feliĉaj estos tiuj kiuj ĝisvivos tiun horon. Eternigitaj—tiuj, kiujn la sorto forrabis.

15. Kaj ĉiuj generacioj ĝis la fino de ĉiuj tagoj benos la memoron pri tiuj, kiuj persistis en la laborado.

16. Tiam efektiviĝos la revo de profetoj, kaj la Verda Sopiro estos realigita.

Ĉapitro XXIV.

1. Aŭskultu, verda popolo, la leĝojn kaj ordonojn, kiujn mi elparolas hodiaŭ en viajn orelojn, lernu kaj gardu ilin. 2. Interligon mi faras kun vi hodiaŭ por eterna tempo.

3. La verda lingvo estas via unika lingvo tutmonda. Ne havu aliajn lingvojn universalajn.

4. Ne faru al vi organizon alian, similan aŭ reformitan. Efemeraj estos tiaj fruktoj de via laboro.

5. Ne falsigu la poŝtkartojn de Liĥtenŝtejno!

6. Festu la universalan feston, kiel mi ordonis al vi. Dum la tuta jaro faru fervore vian verdan agadon, sed dum la Festo Universala ne faru ian laboron. Memoru, ke ĝi estas la sabato de l’ jaro.

7. Respektu viajn gvidantojn kaj eminentulojn por ke multiĝu viaj honoroj kaj medaloj en la verda movado, kiun mi donis al vi.

8. Ne kritiku.

9. Ne riproĉu.

10. Ne protestu.

11. Ne dissemu maltrankviligajn famojn pri malbona organizo.

12. Kaj ne pensu tro multe: nek pri la organizo, nek pri la lingvo. Viaj gvidantoj estas ja viaj amikoj, ili jam pensas por vi.

13. Tio estas la instruoj kaj ordonoj, kiujn mi donas al vi hodiaŭ—fiksu ilin al la fostoj de viaj pordoj por ke vi ĉiam havu ilin inter viaj okuloj.

14. Kaj iru la vojon, kiun mi montris al vi, kaj ne deflankiĝu dekstren, nek maldekstren.

15. Por ke estu verda al vi en ĉiu tempo, al vi kaj viaj filoj, kaj al la filoj de viaj filoj, en tiu ĉi verda mondo.

Ĉapitro XXV.

1. Memoru la interligon, kiun mi faras kun vi hodiaŭ. Kiam venos la tago, kiun mi promesis al vi, la tago de l’ fina venko, kaj mi donos viajn kontraŭulojn en viajn manojn, kaj brilaj sukcesoj kronos vian penoplenan agadon. 2. Kaj la tuta mondo verdiĝos, kiel la branĉoj en printempo, kaj brila hela majo daŭros eterne. 3. Popolo popolon ne atakos kruele, frat’ fraton ne atakos ŝakale, kaj la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. 4. Tiam mia popolo estos altigita en gloro kaj potenco—kaj al ĝi sin turnos ĉiuj okuloj de l’ mondo. Ĉar la popoloj diros: Vidu, la verda stelo kondukas al amo kaj gloro.

5. Kaj estos tiam forgesitaj ĉiuj viaj pekoj kaj kulpoj: viaj malpacoj kaj internaj bataloj, viaj ambicietoj kaj vantaj aspiroj, kiujn aspiris la etanimaj pretendemuloj de l’ verda popolo. 6. Kaj estos paco inter Parizo kaj Ĝenevo. SAT kaj UEA kuniĝos. La Internacia Apud-Instituto marŝos man’ en mano kun ICK, kaj ICK submetiĝos al la deziroj de l’ Universalaj Kongresoj. 7. La Naciaj Societoj akiros forton kaj influon, ili havos siajn deputitojn rajto-plenajn en la ŝtataj parlamentoj. 8. Kruco reprezentos la verdan popolon en la Ligo de Nacioj, kaj patriarko Jakob (Hans) per potenca brako administros la fiskon—ne plu li plendos pri krizo: miloj, dekmiloj kaj centmiloj aliĝos al la SATA UEA. Kaj la Verda Stelo disverŝos sian brilegan lumon super la tutan mondon.

9. Kaj estos verdo sur la tero, kaj verdo sur la ĉielo. 10. Kaj estos verdo sur la maroj, kaj verdo sur la oceanoj. Por eterne. Amen.

grandan rondon familian

Babilado kun Horaĉo Serĉer

La vizito de Horaĉo Serĉer

Lastan dimanĉon neatendite vizitis min sinjoro.

—Mia nomo estas Horaĉo Serĉer—prezentis sin al mi la gasto kaj ne demandante, ĉu mi estas libera, li sidiĝis kaj ekparolis:

—Kiel vi vidas (li montris siajn grizetiĝantajn harojn), mi estas maljuna kaj malnova esperantisto...

—Do—mi interrompis—vi povas paroli kun mi esperante...

—Nu, mi estas verdire malnova esperantisto, sed mi ne parolas esperante. Vi scias ja, sinjoro, la ĉiutagaj devoj kaj zorgoj. Laboro, laboro, laboro. Neniam oni havas tempon por lerni nian sanktan lingvon. Kvankam tio estus por mi tre facila afero. Mi parolas germane, pole, france, ruse kaj angle. Krome mi legas kaj komprenas italan, hispanan kaj ĉeĥan. Iam mi ankaŭ “flaris” la hungaran, sed ne ellernis ĝin. Sed neniun lingvon mi tiel flame ekamis kiel la esperantan. Ĝi estas belega lingvo, genia kreaĵo! Kaj tiel simpla, tiel facila! Sed ve, la tempo neniam permesas al mi bone ellerni ĝin. Mi ĝin bonege komprenas, sed ne parolas. Vi komprenas: mi ne ekzercas, ne konversacias. Sed mi legas. Mi abonas Heroldon, Literaturan Mondon kaj estas membro-abonanto de UEA.

Mi deziris interrompi, sed s-ro Serĉer faris mangeston, kvazaŭ volante diri, ke li tuj finos, kaj li daŭrigis:

—Do kiel vi vidas, mi estas malnova esperantisto. Iam, antaŭ dudek jaroj mi multon faris por Esperanto. Mi estis konata tra la tuta mondo, eminentulo. Se vi foje vizitos la Esperanto-societon en Porkinsk, vi vidos tie mian portreton pendanta en la kancelario. Mi tie estis prezidanto, gvidis multajn kursojn kaj varbis por Esperanto eĉ du profesorojn de la tiea universitato. Sed en la movado oni forgesis min. Kiel kutime. Mi ne postulas laŭdon, nek rekonon. Gardu Dio! Mi laboris kaj ankoraŭ nun laboras por ideo, kaj idea laboro ne havas prezon.

Denove mi deziris demandi, kia estas la celo de la vizito, sed denove la gasto faris tiun mangeston kaj daŭrigis:

—Tuj mi finos, sinjoro. Kvankam mi estas jam, kiel vi vidas, malnova esperantisto, mi tamen restas ankoraŭ plena de entuziasmo por mia alta ideo. Aĥ! mi tute ne povas kompreni niajn nunajn junajn esperantistojn. Por ili Esperanto estas klara, memkomprenebla afero. Ili venas nun al nia movado kaj ne imagas, kiamaniere ĝi fariĝis. Mi, kiu memoras la unuajn jarojn de nia afero, mi entuziasmiĝas ankoraŭ pli kaj infane kortuŝiĝas, vidante kiel grandan vojon ni jam estas farintaj. Sed ili, la junaj, neniam estas kontentaj: jen tio, jen tio ĉi ne plaĉas al ili. Kaj ili havas plej strangajn projektojn. Hallo!—mi ĉiam pensas en mia koro—karaj infanoj, havu paciencon, ne rapidu. Ankaŭ Romo ne konstruiĝis en unu tago. Niaj eminentuloj jam zorgas pri tio, fidu al ili. Kaj por vi sufiĉas fari tion, kion ili sugestas al vi. Mi mem jam dum multaj jaroj cerbumas, kiel trovi radikalan rimedon, kiu rapide kondukus nin al la celo, sed tio ne estas tiel facila afero. Revizionismo, parlamentaj kongresoj—ĉio-ĉi estas naivaj ideoj. Kion vi volas? Ĉu la ĝisnuna agadmaniero estas malbona? Vidu, jam 45 jarojn ni aplikas ĝin, ĉu do la rezultoj estas nekontentigaj?

Li interrompis por momento, ekspiris profunde, kaj plue parolis:

—La venko de Esperanto dependas nur de la amasoj. Ni devas penetri en la popolon. Kiel mi diris, mi jam de multaj jaroj meditas kaj cerbumas pri tio, kiamaniere trovi la vojon por rimarkinde kreskigi la nombron de nia anaro. Mi analizis plej diversajn, multegajn rimedojn, kaj preskaŭ jam volis rezigni, kiam neatendite en mia cerbo eklumis genia ideo dank’ al la lasta bulteno de la Pariza organiza komitato.

Li alŝovis sian seĝon pli proksimen al mi, dismetis siajn manojn sur la tablon, kaj kun pli laŭta voĉo ekparolis:

—Sinjoro, ĉu vi legis la lastan numeron de la Ĝeneva Esperanto? Ne? Vi ne legis ĝin? Do tuj prenu ĝin kaj tralegu la bultenon de la Pariza organiza komitato!

Li elpoŝigis la gazeton, metante ĝin antaŭ miajn okulojn.

—Legu—li kun ekscito parolis. Jen, legu: “Komisiono por rilatoj kun kongresaninoj”.—Kaj, rekaptante la gazeton, svingante ĝin en la mano, li kriis nerve:

—Sinjoro! Nun la problemo estas solvita! Nun nia venko estas certigita! Mi gratulas al vi!

Kun stranga, mistera flamo ekbrilis la okuloj de mia gasto. Mia edzino, kiu troviĝis en la apuda ĉambro, terurita per la krio de s-ro Serĉer, enkuris kaj pala de timo demandis: kio okazis?

La gasto rapidpaŝe proksimiĝis al mia edzino, kaptis ŝian manon en la sian kaj svingante la gazeton alte en la alia mano, li kriis:

—Sinjorino! Fine ni venkis! Post kvardek kvin jaroj de senlaca laborado fine estas trovita la genia rimedo, kiu trudos nian lingvon al la tuta homaro!

—Eble nenormala?—flustris al mi mia edzino.

—Ne timu, sinjorino—respondis s-ro Serĉer—mi estas tute sana kaj tuj mi detale ĉion al vi klarigos.

Triope ni sidiĝis al la tablo kaj s-ro Serĉer komencis.

—Profunda saĝo ŝprucas el la proverbo: ni viroj regas la mondon, sed la virinoj regas nin. Ni esperantistoj neniam atentis la grandiozan potencon, kiun kaŝas en si la virinaro. Nur la pariza komitato konceptis tion. En Parizo oni zorgos dum la kongreso pri bonaj, interesaj kaj agrablaj rilatoj kun la kongresaninoj. Oni klopodos, ke ĉiu verdstelulino trovu tie sian destinon kaj destiniton. Mi proponas eĉ starigi tie specialan dumkongresan svatoficejon. Tiamaniere neniu ŝanco perdiĝos. Kaj la ago de la Pariza komitato devas fariĝi devizo por la tutmonda esperantistaro. Ĉiu esperantisto antaŭ la edziĝo prezentas al sia fianĉino unu kondiĉon: ŝi devas ellerni esperanton, sen tio li ne edziĝos. Same ĉiu esperantisto jam edziĝinta prezentas la saman kondiĉon al sia edzino. Imagu, kio sekvos el tio: ĉiuj fraŭlinoj el la tuta mondo rapide lernos esperanton. Ĉiu volos tiamaniere trovi la destinon de sia koro kaj vivo. En niaj kongresoj la komisionoj por rilatoj kun la kongresaninoj estos inundataj de laboro. Mi eĉ proponas, ke la paroj, kiujn kunigos tiu komisiono, festu sian geedziĝon dum la kongreso. Tiamaniere ni kontribuos ankoraŭ unu gravan solenon al niaj universalaj kongresoj. Vi almilitos tiamaniere la tutan mondon: ĉiuj fraŭlinoj lernos Esperanton, ĉiu patrino sendos sian filinon al niaj kursoj. Kaj niaj kongresoj? Sinjoro! dekmiloj da fraŭlinoj flugos al niaj kongresoj. Kaj vi scias ja, kie estas knabinoj, ne mankos junuloj. En daŭro de 2-3 jaroj la luta mondo estos esperantigita.

Li ekspiris profunde kaj daŭrigis:

—Ĉu vi ankoraŭ dubas nun, ke la pariza komitato kaptis la genian ideon? Sinjoro, vi skribas ja en la gazetoj, do publikigu ĉi tiun aferon kaj insiste petu, ke ĉiu esperantisto kaj societo senprokraste sendu gratulon al Parizo. Nun komenciĝas nova epoko en Esperantujo! Ni venkis, fine ni venkis!!

Li finis. Ŝvitogutoj aperis sur lia frunto kaj la misteraj fajreroj plue brilis en liaj okuloj.

—Sinjoro Serĉer, mi turnis min al li, ĉu vi havas edzinon?

—Jes.

—Kion do via edzino opinias pri tiu genia ideo?

—Ho, ŝi ĉiam asertas, ke ŝi perdas la prudenton pri mia esperanto, ke ŝi estas jam komplete freneza—diris s-ro Serĉer kvazaŭ hontetante.

—Kaj ĉu vi jam provis prezenti al ŝi kondiĉon, ke ŝi lernu Esperanton?

—Jes. Mi provis.

—Kaj?

Tiel freneza mi ankoraŭ ne estas—ŝi respondis al mi.

Horaĉo Serĉer faras revolution

Horaĉon Serĉer mi ne vidis jam dum multaj monatoj. Li malaperis kiel ŝtono en la akvo. Mi estis jam grave maltrankvila pro li. Ne miru: Serĉer, kiel vi scias, estas ja impulsiva karaktero, kaj Dio scias, kian aventuron li ie havis kaj kio kun li fariĝis?! Sed fine antaŭ kelkaj tagoj mi trovis lin. Li sidis, kiel kutime, en parko, dronante en siaj profundaj pensoj.

—Kie vi estis, kara Horaĉo, dum tiel longa tempo?

—Prefere ne demandu. Mi ne respondos al vi.

—Kial?

—Mi estis en eksterlando. Kaj eksterlando havas ĉiam ion komunan kun politiko. Kaj pri politiko honestaj esperantistoj ne parolas. Oni min kondamnos, ke mi faras “terurpropagandon”.

—Kaj kion vi faris en eksterlando?

—Mi tie studis la metodon, kiel fari revolucion. Vi scias ja, ke mi preparas renverson en nia movado.

—Serĉer, vi ŝercas?

—Ne, mi nur serĉas. Mi serĉas la vojon, kiel fine sanigi nian movadon. Gangreno ĝin konsumas. La internaj malpacoj disŝiras ĝin...

Kaj energie eksaltinte de sia loko, li etendis sian dekstran manon kaj poze, emfaze ekkriis:

—Mi savos nian movadon! Mi sanigos ĝin! Mi faros ordon! Disciplino estas necesa, ĉu vi komprenas? Diktatoron ni bezonas en nia movado! For la enuigan tedan malutilan idealismon! La nuna tempo postulas fortan pugnon! Ni devas fari revolucion!

Mi time paliĝis de tiuj vortoj kaj angore ekrigardis en la okulojn de Serĉer. Ili flame fascinis kaj ŝprucis kolerajn fajrejojn. “Trankviliĝu, kara Horaĉo”, mi diris al li.

—Ni devas frakasi tiun butermolan aferon!—li abrupte interrompis,—ni devas fari revolucion!

—Bone! Bone!—mi komencis kvietigi lin—ni faros la revolucion, sed trankviliĝu antaŭe. Tia iritiĝo povas ja tre malutili vin. Sidiĝu kaj klarigu al mi detale, kion vi pensas kaj celas?

Li sidiĝis, forte profunde ekspiris, kaj post kelkmomenta silento li ekparolis.

—Rasa pureco! Rasa ĉasteco! Tio estas la plej alta idealo, tio estas la plej fidinda garantio pri sukceso. Elŝiri la malutilajn urtikojn kaj herbaĉojn, venenantajn nian movadon! La verdeco de nia raso devas esti flegata tutplene. Senkompate forigi ĉiujn, kiuj enportas fremdajn elementojn en nian movadon! Iu batalas por nova, demokratia parlamenta organizo? Mortigi lin, al diablo, kiel hundon mortigi lin! Demokratecon ili volas, parlamentecon ili deziras, tiuj knabaĉoj!? Disciplinon ili tenu, senhontaj arogantoj!

—Kion vi parolas, Serĉer?—mi interrompis.

—Ne malhelpu! Ankaŭ vi ne estas purrasa verdulo! Vi infektas aliajn, ni izolos vin, ni enkancerigos vin! Mi scias: vi ĉiam penis detrue influi en nia movado, vi ĉiam ekscitis kontraŭ ordo kaj disciplino! Sed ni trovos rimedon kontraŭ vi. Aŭskultu, kian programon mi proponas:

Ano de la Esperanto-movado povas esti ĉiu purrasa esperantisto. “Purrasa” signifas, ke li deklaras disciplinitan obeon al la ĉefaj instancoj de la movado. Kiu pensas kaj kritikas, ne estas esperantisto, kaj lin ni internigos en speciala tendaro.

Por levi la kulturnivelon de la movado kaj por riĉigi nian “purrasan” literaturon, la ĉefaj instancoj zorgos pri plej konvena legmaterialo, ekz.: poŝtmarkoj de Liĥtenŝtejno, turistaj prospektoj. Ĉefeĉ-ŝlosiloj, Scherer-raportoj k. a.

Pri la Universalaj Kongresoj estas starigitaj la jenaj rajtoj: aĉeti la kongreskarton, viziti la urbon, kanti la himnon, akcepti la raportojn, partopreni la Internacian Balon kaj la komunan fotografadon.

Estas malpermesite al vi: proponi iun ajn ŝanĝon (mia propono), konfesi kiu vi estas kaj paroli pri viaj konvinkoj (propono de Karl Minor en Heroldo), oscedi dum la laborkunsidoj (mia propono)—kaj ĝenerale estas malpermesite fari ion ajn sen antaŭa permeso de la koncerna instanco.

La plej brila programero de la Universalaj Kongresoj devas esti la pompaj aŭtodafeoj de ĉiuj esperanto-libroj, kies enhavo ne plaĉas al ni. Kompreneble antaŭ ĉio pereos en flamoj la libroj de Zamenhof, ĉar li kuraĝis esprimi la supozon, ke eble, eble, post longa tempo Esperanto evoluos ĝis nerekonebleco. Li do ne estis purrasa esperantisto. Imagu, kara amiko, kiel belega spektaklo ĝi estos. Ni metos grandegan brulŝtiparon sur la urba placo, sur la ŝtiparon ni verŝos peĉon, la “purrasaj” verduloj dancos ĉirkaŭ la fajro, kiel indianoj, kaj komenciĝos la ceremonio:

Hans Jakob ĵetos libron en la fajron kaj diros: mi solene bruligas la raportojn de Robert Kreuz.

Robert Kreuz ĵetos libron en la fajron kaj diros: pereu la raportoj de Hans Jakob. Vivu la verda raso!

Julio Baghy ĵetos pakaĵon de libroj en la fajron kaj patose deklamos: Hajl’ al vi, Kalocsay! Hajl’ al vi, tempest’ al vi, fajr’ al vi, Kalocsay!

Kalocsay “sinkigos” kelkajn volumojn en la “incendion” kaj jubilos: Baghy flamas! Fine mi venkis!

Jung faligos en la flamojn sakon da libroj, etendos la manon kaj jubilos: Bleier verrecke! Vivu la verda raso!

Bleier ĵetos kelkajn librojn sur la ŝtiparon kaj krios: Jung brulas! La estonto estas mia!

—Mi pensas, ke estas jam sufiĉe da fajro—mi interrompis—indulgu almenaŭ la tradukitan de mi “Sorĉistinon el Kastilio”, kiu mem estas plena de gehena fajro...

—Ne sufiĉas, ne sufiĉas!—retondris Horaĉo Serĉer, enirinta en la “trancon”—la revolucio devas esti ĝis la lasta detalo efektivigita! Ni devas savi la movadon! Ni devas purigi, refreŝigi ĝin! Venis la tempo por heroaj agoj! ...

Senforte li refalis sur la benkon. Liaj okuloj elstariĝis, angora ŝvito kovris lian frunton. Kaj subite li komencis plori kiel infano. “Trankviliĝu—mi diris—tia ekscitiĝo malutilas vian sanon, gardu vin”.

—Promesu al mi, kara amiko—li plore singultis—ke vi rase puriĝos kaj helpos min fari la revolucion. Ĝi ja estas tiom necesa, benoriĉa por nia movado. Se ni ne ekagos, nia afero pereos. Ordo devas regi, disciplino estas necesega. Ni elŝiros la herbaĉojn, kiuj venenas nian movadon, kun la radikoj. Ni enkarcerigos la opoziciulojn, ni bruligos la librojn. Vidu, tio estas la plej sukcesa metodo en la nuna tempo. La pugnon oni timas. Kial ni ne apliku ĝin?

Ankoraŭ iajn vortojn li balbutis, sed ilin mi ne komprenis jam. Tute elĉerpita de la emocio, kiun ĉiam donas al li la propraj paroloj kaj ideoj, Horaĉo Serĉer forte ekdormis.

Kaj deĵorante ĉe li sur la benko, mi pensis: Horaĉo Serĉer volas fari revolucion, gardu vin esperantistoj! Kaj eble li pravas iom: eble utilus ne unu verdulon enkarcerigi, kaj ne unu libron bruligi por purigi nian movadon kaj literaturon de malbonaj herbaĉoj...

Horaĉo Serĉer rezignas

En teda pluva vespero aŭtuna, kiam la homo plej volonte kaŝas sin for de la mondo kaj sola en sia ĉambro restas kun siaj pensoj kaj filozofia meditado, aŭdiĝis subite sur la pordo de mia “alte situanta” loĝejo (sur la kvara etaĝo) nerveca frapado. Kiun Dio venigas en tiu diabla vetero?—mi ekpensis, kaj malferminte la pordon, mi konsterniĝis: antaŭ mi staris Horaĉo Serĉer, ĝisoste malseka de l’ pluvo. De lia vesto fluis torentoj, kaj lia vizaĝo havis doloran, kompatindan mienon. Enirinte en la ĉambron, li devis demeti ne nur la mantelon kaj ĵaketon, sed ankaŭ siajn ŝuojn... Nur kiam li estis vestinta mian varman ĉambrojakon kaj molajn pantoflojn, li iom post iom kvietiĝis. Mi regalis al li teon kaj “kio do okazis, Serĉer?”—mi demandis.

Serĉer glutis kelkajn gutojn da teo, ŝmacis per la lipoj, kaj silentis.

—Verŝajne estas io tre grava, kio venigis vin, se vi ne hezitis eliri el loĝejo en tiu senkompata pluvego,—mi diris, dezirante el lia mieno diveni la respondon.

—La afero estas kaj grava kaj malgrava, dependas ja, por kiu. Almenaŭ por mi ĝi estas abomena, ĉiuokaze. Tion mi ne povas plu toleri. Mi rezignas! Ĉu vi aŭdas: mi rezignas!

—Sed pri kio vi rezignas, Serĉer? Ĝuste nun, en tiu ĉi malbenita vespero, vi volas rezigni?! Pri kio?

Horaĉo Serĉer komencis nervoze frapi per la fingroj sur la tablo. Li sulkigis la frunton kvazaŭ li meditus pri io ege grava, kaj post momento li diris:

—Pri UEA, aŭ pli vere pri ĝia komitato! Mi venis por diri al vi, ke mi rezignas. Mi ne konsentas esti en la komitato de UEA, mi ne permesos taŭzi mian nomon kun tiuj de la eminentuloj. Por nenia prezo mi konsentos, ĉu vi aŭdas: por nenia prezo!

Li haltis por kapti aeron. Li malfacile spiris, kaj ŝmacis per la lipoj. Li denove glutis kelkajn gutojn da teo, kaj daŭrigis:

—Tiu ĉi aferaĉo rabas mian trankvilecon. Tage ĝi ne lasas min labori kaj manĝi, kaj nokte mi ne povas dormi. Persekutas min teruraj, inkubaj sonĝoj. Lastan nokton mi vidis ion koŝmaran: mi sonĝis, ke oni min elektis en la komitaton de UEA. Mi venas en ĝian oficejon. Tricent personoj sidas tie super dikegaj libroj, kun kalkuliloj en la manoj kaj kalkulas, kalkulas senĉese. “Kion vi do kalkulas tiel absorbite?”—mi demandas. “Mankas al ni nur kelkcento ĝis la dekmilo”—klarigas al mi la direktoro. “Mi ne komprenas—mi diras—kion signifas tiu mistera manko de kelkcent ĝis dekmil? Ĉu temas pri frankoj?”

—Ne pri frankoj temas—diras la direktoro—temas pri membroj. Ni ne povas atingi la dekmilon, ĉiam kelkcent mankas.

—Ĉu do pro tio valoras fari tian bruon?—mi plue demandas—ni nur ne malesperu, nek ekscitiĝu. En la nuna mizera tempo ni kontentiĝu per naŭmil kvincent. La krizo...

—Jen, ĝuste. La krizo—interrompis la direktoro.—La krizo kulpas pri ĉio. Ĉiu mankanta membro kostas al ni multegon. Elmontriĝas ja, ke ne nur la membroj mankas, sed ankaŭ la mono.

—Mankas mono?—mi miras—ŝajnas, ke de la pli ol naŭmil membroj ni ja sufiĉe enkasigas ĉiujare.

—Certe. Sed kion ni enkasigas, ni tre sukcese elspezas.

—Do oni devas ŝpari—mi sugestas.

—Ho, sinjoro komitatano—aplombe diras la direktoro—UEA estas ja la vera akademio de ŝparado. Ĉu vi kredus, ke Hector Hodler ŝparis pli ol cent mil frankojn? Li devus esti modelo por ĉiuj aliaj anoj de UEA. Kaj fakte ni ĉiuj lernis ja de li la arton ŝpari. Ni simple fariĝis avaruloj. Kiom, ekzemple, ni ŝparas, pagante neniam honorarion al niaj delegitoj? Aŭ kiom ŝparigas al ni la eldonado de nia gazeto ĉiumonate, anstataŭ ĉiusemajne? Nur dank’ al tio, ke ni ne bezonas noktan redaktoron, ni ŝparas jare minimume 7000 frankojn! Ho, se mi volus nomi la sennombrajn aferojn kaj laborojn, kiujn ni ne faras, vi mem konsentus, ke ni ŝparas milionojn, milionojn ĉiujare!

—Do estas tamen ja bone.

—Tamen ne. Ĉar la aferoj, kiujn ni jen faras, degeligas la enspezojn eĉ supernombre. Ĉe ni regas eternaj frostoj kaj la mono senĉese degelas. Ve! ni dronas en la akvo!

Kaj subite ni ĉiuj troviĝis en la akvo. La mebloj de nia oficejo komencis naĝi—kaj, Dio scias, kio estus kun mi okazinta, se mi ne estus—vekiĝinta kun ŝvitanta frunto. Jes, mi saviĝis, sed pri la sorto de la ceteraj malfeliĉuloj mi nenion ja plu scias. Eble ili dronis.

Serĉer ĉesis paroli kaj komencis spiregi. Tiu ĉi vere inkuba sonĝo impresis lin terure. Mi komencis lin konsoli:

—Nu, feliĉe, vi ne estas ja komitatano de UEA, kaj tio estis ja nur sonĝo, pro kiu ne valoras eĉ tiom afliktiĝi.

—Sed mi povas ja iun belan tagon fariĝi komitatano!—li subite indigne ekkriis—pri tio ja temas, ke mi povas fariĝi komitatano! Kiu povas garantii al mi, ke oni ne elektos min!? Kion mi, malfeliĉa, faros tiam? Al kiu mi turnos min tiam (li komencis ploreti), ke oni helpu min, ke oni defendu min?

Kaj subite okazis io tre terura, kio frostigis la sangon en miaj vejnoj. Horaĉo salte leviĝis, furioze eksvingis la manojn rompante la teglason kiu staris sur la tablo, kaj kaptante min je la vesto, li komencis spasme krii:

—Mi rezignas! Mi rezignas! Mi rezignas! Mi havas edzinon kaj infanojn kaj por ili mi devas vivi! Iru kaj diru al tiuj sinjoroj, ke mi ne volas esti elektita! Mi estas juna ankoraŭ—mi volas vivi! Mi ne volas ŝpari, mi ne volas avari! Mi nenion volas fari!... Mi ne volas droni!...

Svene li falsidiĝis sur la seĝon kaj malsuprenlasis la kapon. Angora silento ekregis en la ĉambro. Post tiu tre ekscita okazintaĵo Horaĉo dormis kiel zizelo.

Kompatinda Horaĉo Serĉer! Li tiom multe kortuŝiĝis pri la “delegitoj” de UEA, ke li timos, timegas esti—Dio gardu—elektita en ties komitaton. Tiu malfeliĉo povas ja veni tute neatendite. Iu senpripense proponus lian nomon, sufiĉe faman por esti poste priklaĉata, kelkaj aplaŭdas ĝin—kaj la katastrofo estas preta. Horaĉo Serĉer estas homo kun karaktero. Li preferas klaĉi pri aliaj. Tial ne faru al li la honoron de komitatano. Horaĉo Serĉer pri tiu honoro grandanime kaj heroe rezignas!

[The end of El la "Verda Biblio" kaj Babiladoj kun Horaĉo Serĉer by Izrael Lejzerowicz]