* A Distributed Proofreaders Canada eBook *

This eBook is made available at no cost and with very few restrictions. These restrictions apply only if (1) you make a change in the eBook (other than alteration for different display devices), or (2) you are making commercial use of the eBook. If either of these conditions applies, please check with a https://www.fadedpage.com administrator before proceeding. Thousands more FREE eBooks are available at https://www.fadedpage.com.

This work is in the Canadian public domain, but may be under copyright in some countries. If you live outside Canada, check your country's copyright laws. If the book is under copyright in your country, do not download or redistribute this file.

Title: Maria kaj la grupo

Date of first publication: 1936

Author: Imre Baranyai (1902-1961)

Date first posted: Oct. 3, 2020

Date last updated: Oct. 3, 2020

Faded Page eBook #20201007

This eBook was produced by: Miroslav Malovec, Andrew Sly & the online Distributed Proofreaders Canada team at https://www.pgdpcanada.net





MARIA
KAJ LA GRUPO

ORIGINALA ROMANO DE
EMBA

ELDONIS: LITERATURA MONDO BUDAPEST, 1936

Ĉi tiu libro estas la kvindekkvara libro, eldonita de Literatura Mondo kaj la kvina volumo de la beletristika serio de AELA 1935.

Antaŭparolo

Por mi la apero de nova originala verko ĉiam alportas ĝojon. Mi taksas ĝian signifon duobla kompare al tiu de tradukita verko. Kvankam la beletristika valoro de niaj originalaĵoj ofte ne atingas la nivelon de mezkvalitaj naciaj verkoj, tamen en la unuaj respeguliĝas io propra, karakteriza, io distinginde sendependa, kio formas la senekernon de la esperantista literatura laboro kaj kio donas specialan guston al la maturiĝinta verko. La tradukita literaturo rafinas la lingvon, sed la originala nutras ĝin kaj certigas ĝian vivantecon. Celkonsciaj literaturistoj neniam malŝatas la unuan kaj ĉiam kultivas ankaŭ la duan por krei larĝhorizontan kulturon pompan kaj propran.

Ĉiufoje, kiam iu el miaj kolegoj prezentas sian verkon al la komuna laboro, mi pense dankas lin pro la fervoro kaj kora varmo, kiujn li dediĉis al sia kreaĵo. Feliĉa rideto flirtas ĉe la buŝanguloj: jen mia frato ankoraŭ tenas la plumon! Sed mia ĝojo pliiĝas, kiam nova freŝa juna batalanto aperas en niaj vicoj por plifirmigi per sia talento nian entuziasmon kaj por servi al la sama idealo. Emocio regas min pensante pri la vojkomenco kaj mi deziras al li ne sole merititan sukceson, sed nerompeblan sanan persistemon.

Ĉi tiu verko estas nova originalaĵo kaj ĝia prezentanto, EMBA estas nova bravulo. Kvankam li estas bone konata en la socialdemokrataj rondoj, en kiuj li laboris, instruis longajn jarojn kaj li estas konata novelisto de la laborista movado, tamen la unuan fojon li aperigas volumon da originala romano. Ne decas anticipi la kritikon en simpla rekomendo, tamen esprimi estas permesate tiun konfeson, ke en tiu ĉi verko de EMBA mi vidas ne nur unuan paŝon literaturan, sed ankaŭ specialiĝon de temoj, kiuj ĝis nun apenaŭ estis kultivataj de nia verkistaro. Kore mi gratulas lin kaj dezirante al li verkistan fekundecon, literaturajn sukcesojn, mi sincere rekomendas la verkon kaj lin al la atento de la legantaro. Lia talento ja meritas tion.

Julio Baghy

I.

Petro Baka almenaŭ dudekfoje jam preteriris la domon kaj ne kuraĝis eniri. Ĉiuokaze li tralegis la tekston de la kvadrata firmotabulo, pendanta super la pordego:

II-A GRUPO
DE LA LANDA ESPERANTISTA SOCIETO

Preterirante li ĉiam decidis, ke revenonte li nepre eniros tra tiu pordo, sed la decido pri tiaj aferoj tre malfacile efektiviĝis ĉe Petro Baka. Li estis eksterordinare retiriĝema kaj hontema kaj ĉiu nova situacio faris lin senpova. La gazeto, en kiu li legis la anoncon pri la nova esperanto-kurso, estis en lia mano kaj jam centfoje li relegis la tekston por ĉerpi iom da kuraĝo. »Enskribiĝo inter la 8-a kaj 9-a ĉiuvespere« parolis la literoj. Ankaŭ tio estis skribita, ke partopreni povas ĉiu ajn. Sekve ĉiuj ebloj ekzistis por la aliĝo, nur tiu eta kuraĝo mankis, kiu gvidis lian manon ĝis la anso. Sed la tempo pasis paralele kun la kresko de lia ekscitiĝo kaj ankaŭ la vetero komencis esti tre malvarma por plua hezitado sur tiu flanka strato de la metropolo kaj tiel la dudekjara Petro Baka fine kaptis la anson kaj enpaŝis.

— Se mi decidis ellerni Esperanton, mi ne reiros senrezulte — estis lia lasta penso, kiam li transpaŝis la sojlon.

Li trovis sin en granda ĉambro, plena de bruanta junularo. Junuloj ĉirkaŭis ridetantajn knabinojn, kelkaj dancis, aliaj fajfis, ŝakludis ĉe tabloj kaj aro de knabinoj rondstarante kantis nekompreneblan tekston.

Kiam li enpaŝis, kelkaj, proksime starantaj, alrigardis lin, kiel oni kutimas alrigardi fremdulon; kaj li jam bedaŭris sian decidon kaj volonte reirus, se li ne hontus. Petro Baka havis tian naturon, ke li hontus ekdanci, sed pli hontus ĉesi, — se li scius danci, ni almetu, ĉar li estis nur simpla laboristo, kiu antaŭ nelonge trafis la ĉefurbon kaj kies sola distriĝo ĝis nun estis la laboro, kaj en libera tempo, la legado. Ĉio ĉi, tamen, ne kapabligas al senĝena konduto en societo tute fremda.

Post hezita ĉirkaŭrigardo, lin vere ektimigis tiu tre eleganta publiko, kiu en granda malordo tumultis antaŭ liaj okuloj. Komence li kredis, ke iu nepre demandos lin pri la celo de lia vizito, sed post momentoj li konstatis, ke la bruado daŭras plu kaj entute la ĉeestantoj kondutas kvazaŭ li ne estus tie. Tio ĝenis lin kaj senhelpe li ĉirkaŭirigis la okulojn en la ĉambrego. La muroj aspektis kiel stratoj okaze de parlamentaj elektoj. Sennombra kvanto da diversaj afiŝoj kolorigis la ĉambron. Ŝajnis al li, ke tiom da steloj eĉ sur la ĉielo ne ekzistas, kiom en tiu ĉi ĉambrego. Inter la verdaj afiŝoj estis lokitaj multaj ilustritaj poŝtkartoj kaj kovertoj. En la fino de la ejo, inter verdaj flagetoj, pendis bildo prezentanta okulvitrulon, kiu similis al la vilaĝa juda kuracisto de lia mortinta patrino.

Post la konstato de ĉio ĉi, li ankoraŭ atendis iom kaj pensis, ke eble tamen venos iu por lin demandi, sed konvinkiĝinte pri sia eraro, iom konfuzite li alpaŝis la plej proksiman tablon, kie ĉirkaŭsidis kelkaj knabinoj laŭte diskutantaj pri la teatra modo laŭ la modeloj de teatra revuo kuŝanta antaŭ ili.

— Fraŭlinoj — ekparolis Petro Baka iom hezite — mi legis la anoncon pri kurso, komenciĝonta ĉi tie, se mi ne eraras. Mi volus aliĝi.

La alparolitoj levis la okulojn al li, kvazaŭ al ĝenulo.

Ruĝharulino, kiu ankaŭ ĝis nun gvidis la parolon, fine diris post perokula pritaksado:

— Pri kia kurso vi bonvolis paroli?

— Pri la Esperanta.

— Mi scias pri ĝi nenion.

— Mi legis la anoncon. Jen la gazeto — li diris elpoŝigante ekzempleron de Bulvarda Kuriero.

— Knabinoj, ĉu vi scias pri la kurso? — turnis sin la ruĝulino al la ceteraj.

La aliaj nee skuis la kapon kaj Petro Baka bedaŭris, ke li ne eliris tuj post la enveno.

— Mi kredas, ke pri tiu ĉi afero vin povus informi nur Maria, sed ŝi nun estas okupita en la ĉambreto — diris la ruĝulino ŝultroleve. — Bonvolu iri al la tablo kontraŭ ni, eble tie la knaboj povos vin informi.

— Ĉu vere okazas ĉi tie ankaŭ kursoj? — demandis la ruĝulinon miniatura knabino, sidanta kontraŭflanke.

— Mi ne scias certe, sed mi jam aŭdis pri tiaj aferoj.

— Nu, certe estas kursoj, — ekparolis la aktorine ŝminkita knabino, kiu ĝis nun silentis. — Ĉu vi eĉ ne sciis pri tio?

— Ne — respondis la miniatura knabino — Antaŭ kelkaj semajnoj unuafoje min kondukis ĉi tien mia amikino Anna, sed pri kursoj mi vere aŭdis nenion. Ŝi diris, ke ĉi tie oni povas bone pasigi la tempon kaj danci ĉiudimanĉe, do mi venis. Diru, kion oni lernas en tiuj kursoj?

— Esperanton.

— Kio tio estas?

— Lingvo.

— Kia lingvo?

— Oni diras, internacia. Ĝi estas ia miksaĵo el ĉiuj lingvoj — ŝi daŭrigis klarige. — Ekzemple la vorton jes la esperantistoj diras angle, la fenestron germane, la ĉevalon cigane ktp.

— Grandioze! — ekridis la miniatura knabino. — Ĉu ekzistas tiaj idiotoj, kiuj ellernas tiun legomon?

— Verdire, ankaŭ mi ne havas emon por ĝi, kvankam foje mi jam aliĝis al kurso, ĉar tiutempe, kiam mi malkovris tiun ĉi bonan kaj malmultekostan amuzejon, oni ankoraŭ devis aliĝi al kurso — parolis sincere la ŝminkita knabino. — Sed mi avertas vin, ne parolu tiel pri Esperanto antaŭ Maria kaj la maljunuloj, se vi volas, ke oni vin rigardu homo.

— Antaŭ kia Maria? Ĉu vi parolas pri tiu malgrasa purigistino? demandis la miniatura subtakse.

— Jes.

Dume Petro Baka aliris la montritan tablon, kie kelkaj junuloj ŝakludis.

— Sinjoroj — li alparolis ilin — mi intencas aliĝi al Esperanto-kurso. Mi legis pri ĝi en la gazeto...

— Mi scias nenion pri kurso — diris al li blonda junulo kaj poste tuj rekliniĝis super la ŝakfigurojn.

— Bonvolu diri, ĉu ne ĉi tie estas la dua grupo de la landa esperantista societo? — persistis Petro Baka, kiu jam komencis kredi, ke malgraŭ ĉia atento li maltrafis la celon.

La alparolito turniĝis al li kun mieno spegulanta nekomprenon.

— Vi estas en bona loko, — respondis, anstataŭ li, lia ludkunulo. — Sed pri la kurso povas informi vin nur Maria. Sed ŝi ne estas ĉi tie — li aldonis post ĉirkaŭrigardo.

— Dankon, mi venos do aliokaze, — diris Petro, ĝojante ke li havas bonan okazon por forkuri.

— Ne, sinjoro, vi ne devas foriri — detruis lian ĝojon la junulo — iru al Elza, al tiu blonda fraŭlino, kiu dancas tie en la fino de la salono. — Li montris fingre la direkton. — Ankaŭ ŝi povas vin informi.

— Kial vi sendis la malfeliĉulon al la reĝino — demandis ride la najbaro de la junulo post la foriro de Petro.

— Por ŝin inciti — li respondis ridetante kaj daŭrigis la ludon.

Petro Baka aliris la montritan fraŭlinon kaj pacience atendis, ĝis kiam ŝi finis la prezenton de novmoda dancfiguro kaj tiam alparolis ŝin dece.

— Fraŭlino, oni sendis min al vi. Ĉu vi povas min informi pri la komenciĝonta kurso?

La blonda belulino alrigardis lin malplaĉe.

— Pri tiaj aferoj okupiĝas nur Maria — ŝi diris afekte kaj foriris kelkajn paŝojn.

Petro staris tie senhelpe kaj nun jam vere li bedaŭris la komencon de tiu ĉi Esperanto-afero. Li ne sciis, kion fari. Ĉu foriri, ĉu serĉi tiun misteran Marian, kiun oni menciis jam la trian fojon? Sed kie ŝi troviĝas? Li sentis sin senhelpa, kiel sola policano en miliona amaso. Fine junulo staranta proksime al li ekkompatis lin, vidante lian embarason.

— Sinjoro, atendu kelkajn minutojn. En la malgranda ĉambro estas komitata kunveno, sed tuj ĝi finiĝos, kaj tiam vi povos eniri al Maria, kiu enskribos vin kaj informos pri ĉio.

Petro Baka ekspiris profunde. Fine unusola homo, kiu ŝajne scias ion pri la kurso.

— Sidiĝu — invitis lin la junulo.

Post la sidiĝo li observis la kaosan bildon, kiun prezentis la ĉeestantaro. Li jam sciis, ke li venis en la ĝustan lokon, sed li imagis tute alia la esperantistan societon. Estis nekompreneble por li, ke tiu lingvo-movado, pri kiu li legis tiom multe da seriozaj kritikoj kaj laŭdoj, kiel povas toleri en senpera najbareco tiun ĉi aron da bruemuloj. Li atendis seriozajn vizaĝojn kaj li trovis dancantajn kaj fajfantajn gejunulojn, kiuj ŝajne eĉ imagon ne havas pri la internacia lingvo. Kiel tio povas esti? cirkulis la demando en lia kapo. Sed li ne longe povis cerbumadi pri la demando, ĉar la junulo lin alparolis:

— Sinjoro, vi jam povas eniri. Jen Maria — li montris fingre la direkton, — tiu maldika knabino, kiu staras ĉe la pordo de la malgranda ĉambro.

Petro Baka dankis kaj ekiris al la misterulino, kiun intertempe certe informis iu pri lia kalvario, ĉar ŝi venis renkonten kaj li subite trovis sin kontraŭ timige maldika knabino, portanta nigran jupon kaj blankan bluzon. Kiam li ekvidis ŝian maldikan figuron, lin ektuŝis malvarma spiraĵo, sentebla inter forlasitaj tomboj. Ŝajnis al li, ke ŝia marmore pala vizaĝo estas ŝmirita per sebo kaj similas al la vizaĝo de lia mortinta fratino, kiun li vidis lastfoje antaŭ jaroj kuŝanta en ĉerko inter du kandeloj. Nur kiam malgajaj fajreroj ekvibris en ŝiaj strange bluaj okuloj, li liberiĝis de tiu frostotremiga vizio. Kaj kiam Maria ekparolis, ŝia eksterordinare varma voĉo ŝajnis nepriskribebla kontrasto al ŝia vizaĝo.

— Ĉu vi volas partopreni kurson? — karesis liajn orelojn la varmo de ŝia voĉo.

— Jes — li respondis.

— Bonvolu veni kun mi. Ĉi tie estas granda bruo — ŝi diris kaj kondukis Petron en la malgrandan ĉambron.

Kiam la pordo fermiĝis post li, la kaosa zumado estis tranĉita. Kaj Petro Baka trovis sin en laŭaspekta kontorĉambro meblita per kelkaj ŝrankoj, skribotablo kaj unu longa tablo dense ĉirkaŭata de seĝoj. La liberajn murojn ankaŭ ĉi tie kolorigis diversaj afiŝoj pri Esperanto. Ĉirkaŭ la longa tablo sidis dek–dekdu viroj, kiuj mallaŭte paroladis kliniĝintaj super libroj kaj kajeroj. Ŝajne ili diskutis pri ia problemo. Antaŭ la skribotablo sidis maljunulo, kliniĝinta super skribaĵojn.

Paŝante en tiun ĉi ĉambron, Petro havis la senton de liberiĝinto. Tiu ĉi ĉambreto prezentis bildon tute diferencan de la ĉambrego. Tie regis malordo, sensenca amuzado, dum ĉi tie ĉio havis seriozan, eble tro seriozan karakteron. Alispeca meblaro, alispecaj homoj.

— Ĉu nova aliĝanto li estas? — levis la vizaĝon la maljunulo, kiam Petro enpaŝis kun Maria.

Tiu ĉi estis la plej unua esperanto-frazo, kiu atingis la orelojn de Petro, ĉar en la granda ĉambro eĉ vorton li ne aŭdis krom tiu nekomprenebla kanto.

— Bonvolu sidiĝi, sinjoro — proponis al li lokon la maldika knabino. — Ĉu vi jam aŭdis ion pri Esperanto? — ŝi demandis.

— Mi legis pri ĝi kelkfoje.

— Tiuokaze mi ne devas klarigi al vi, kiel grandiozajn celojn servas nia movado, sed mi tamen akcentas, ke la estonto de la homaro, la pli feliĉa, la ideala estonto ne povas alveni antaŭ la venko de nia lingvo.

Petro ne povis respondi, nur iom mire li aŭskultis la vortojn de tiu ĉi malsaneca knabino. Estis ia eksterordinare varma malgajo en ŝia voĉo kaj ŝajnis al li, kvazaŭ ĝi venus el ia mistera muzikinstrumento kaj penetrus ĝis la koro.

— Nun vi ja decidis partopreni kurson, ĉu ne? — ŝi demandis post paŭzo.

— Mi volus, — respondis Petro.

— La kurso okazos en tiu ĉi ĉambro kaj komenciĝos postmorgaŭ je la oka. Ĝi daŭros tri monatojn dum kiu tempo vi nepre ellernos la lingvon, ĉar ĝi estas mirinde facila. Ĉu vi parolas iun lingvon krom la gepatra?

— Ne.

— Nu, post tri monatoj vi jam parolos dulingve. Venu kaj vi aŭdos multajn belajn aferojn pri la movado. Mi estas konvinkita, ke baldaŭ vi ekamos la lingvon kaj niajn celadojn.

— Kio estas bezonata por la kurso? — demandis Petro.

— Nenio krom kajero kaj lernolibreto, kiun vi povas jam aĉeti ankaŭ nun.

Petro Baka aĉetis la lernolibron kaj per tio li estis ligita al la rondo de la »Pacaj Batalantoj«. Poste li forlasis la grupejon, cerbumante pri la kontrastoj tie spertitaj.


Kiel ni vidis, Maria estis longa kaj maldika knabino. En la privata vivo ŝi loĝis en eta ĉambro kaj la tutan tagon ŝi pasigis apud kudrilmaŝino. En la ĉambreto ĉiam amasis diverskoloraj silkoj, veluroj kaj puntoj. El tiuj materialoj ŝi kudris belajn kaj modajn vestojn por eleganta vendejo. Ŝi mem surhavis ĉiam blankan bluzon kaj nigran jupon kaj ŝiaj konatoj ne povis imagi ŝin sen tiu duone funebra koloro. Maria laboris dum la tuta tago kaj ŝia marmora pala vizaĝo estis ĉiam malgaja kiel griza aŭtuna vesperiĝo. Ŝiaj konatoj tre malofte vidis sur ŝia vizaĝo ekvibri eĉ efemeran rideton kaj ankaŭ tiu rideto estis iel malgaja kaj similis ploron kun elĉerpiĝintaj larmoj. Maria ne havis ĝojojn. En ŝia ĉambreto ŝi vivis la malgajan unutonan vivon kiel sola saliko en tombejo. Ankaŭ amikojn ŝi ne havis kaj ŝin vizitis neniu. La loĝantoj de la domo ŝin vidis ĉiutage tra la fenestro, post kiu ŝia maldika figuro kliniĝis al la kudromaŝino. Ŝi elvenis el sia ĉambreto nur por forporti la pretan laboron kaj alporti novan. Sed posttagmeze, ĉirkaŭ la sesa, ŝi foriris kaj revenis nur malfrue, ĝenante la domanojn per sia akra tusado, laŭ kiu ili sciis, ke ŝi revenas. Longan tempon neniu el ili sciis ion certan pri la celo de la daŭraj foriroj, sed iutage malkovriĝis, ke Maria vizitis Esperanto-grupon. Ŝi estis esperantistino, kaj ŝia sola amuzo estis la ĉiuvespera vizito al la grupo.


Petro Baka vizitadis la kurson. Lin strange efikis la grupa vivo de la esperantistoj. Li sentis, kvazaŭ li estus falinta en fremdan mondon, kiu tamen altiras lin per ia ĝis tiam nekonata forto. Li miris tiun vivon plenan de etaj personaj interesoj, kiun la grupanoj mensogis frateca. Lin interesis ĉio, kion li spertis aŭ vidis tie: la senĝene babilantaj knabinoj, la malseriozaj junuloj, kiuj nur amindumis, la negocistoj, la eternaj oratoretoj de la granda ideo, la seriozaj studantoj, kiuj konstante parolis pri la lingvo kaj movado, sed lian atenton altiris pleje Maria, ĉar, kiel li vidis, Maria estis la ĉio en la grupo.

Maria faris ĉion. Ŝi balais la ĉambron, hejtis, manipulis la bibliotekon, pendigis afiŝojn, librotenis, kaj vespere ŝi estis la plej lasta, kiu forlasis la ejon, fermante ĝin kaj kunportante hejmen la ŝlosilon. La maldika figuro de Maria konstante moviĝis. Ŝi havis ĉiam ion por fari; ŝi atentis ĉiun, sed ŝin atentis neniu. La knabinoj ne estis ŝiaj amikinoj kaj nur tiam ili turnis sin al ŝi, se ili bezonis ion. Por la junuloj la malsaneca Maria en la blanka bluzo kaj nigra jupo signifis nenion. Ili amindumis al Elza kaj Roza, la reĝinoj de la grupo. Maria estis necesaĵo, ne homo, kaj ne virino. Okazis, ke frue veninta junulo demandis al Maria: Ĉu neniu knabino estas ankoraŭ ĉi tie?

Petro iom post iom konatiĝis kun la grupa vivo kaj penis ekkoni ankaŭ la anojn. Antaŭe li imagis, ke en Esperanto-grupo oni ĉiam parolas Esperante kaj granda estis lia elreviĝo, kiam li konstatis ke la okdek procentoj de la grupanoj (plejparte la junuloj) parolas ĉiam nacilingve, nur malofte ili miksas ankaŭ kelkajn Esperanto-vortojn en siajn babiladojn.

Kiel ni vidis, la grupejo konsistis el du ĉambroj, pli ĝuste el unu malgranda ĉambro kaj unu sufiĉe malvasta kaj longa ejo. En la malgranda ĉambro okazis la instruado, dufoje en ĉiu semajno. Dum la aliaj vesperoj la ĉambreton okupis la gvidantaro kaj tiuj kelkaj serioze studemaj samideanoj, kiuj konstante paroladis en Esperanto kaj legis gazetojn. La junularo kunvenadis en la ĉambrego, en kiu ĉiam regis certagrada kaoso.

— La malgranda ĉambro valoras dekoble pli ol la granda, — diris foje Maria al Petro.

Petro alrigardis ŝin demande:

— La vera celkonscia esperanta laboro okazas nur en la malgranda ĉambro — ŝi klarigis — dum en la granda regas nur malserioza amuziĝo. Tiuj ok aŭ dek personoj, kiuj tie parolas Esperanton, plene perdiĝas inter la amuzavida publiko, kies granda parto eĉ tion ne scias, ke Esperanto estas vivanta internacia lingvo.

Petro Baka ĉiam aŭskultis la vortojn de Maria kun miro kaj sentis, ke li volonte aŭskultus ŝin dum horoj, kvankam li devis konfesi, ke ankaŭ la publiko de la granda ĉambro altiras lin per eksterordinara forto. Kion li vidis tie, tio por li estis magnete novspeca mondo. La elegantaj junuloj kaj junulinoj, kiuj moviĝis tiom senĝene, vekis en li la sopiron por aparteni al ilia rondo. Sed li neniel sukcesis radikiĝi inter ili. Li ne havis amikojn kaj ŝajnis al li, ke en la ĉambrego ĉiuj estas intimaj inter si. Krome, li ne komprenis tiujn aferojn, pri kiuj oni konstante disputadis. Li ne konis la filmstelojn, la ĉefurbajn aktorinojn kaj nenion li sciis pri iliaj amaferoj. Li ne sciis danci, kaj ne legis la plej streĉajn romanojn de Wallace kaj en la granda ĉambro li ne povis sukcesi sen tiuj ĉi scioj. Tio tre afliktis lin kaj li sentis sin tie orfa. Ofte turmentis lin preskaŭ fizika doloro, kiam li vidis la ĝoje babilantajn junulojn, junulinojn kaj li neniel sukcesis enmiksiĝi. Strange, ĉe tiaj okazoj ĉiam aperis Maria, kaj vokis lin por montri ian esperantaĵon parolante al li tre varme kaj amike. Kaj strange, la parolon de Maria Petro plene komprenis. Kun ŝi li kapablis paroli pri ĉiu temo.

Ofte li helpadis al Maria fari ian laboron. Ŝi konstante moviĝetis kaj plenumis silente la taskojn, kvazaŭ eĉ ne vidus rimarkante la ĝoje babilantajn samaĝulojn. Sed tamen estis momentoj, kiam ŝi kvazaŭ senkonscie rigardis la ceterajn knabinojn, ĉirkaŭatajn de amindumantoj. Kelkfoje eĉ du grasaj larmoj ruliĝis el ŝiaj okuloj. Sed tia afliktiĝo daŭris nur momentojn, ĉar en la sekvanta ŝi jam trovis, ke tiu aŭ alia bildo ne pendas bone kaj oni devas ĝin ŝovi en ĝustan pozicion. Ankaŭ Maria sentis sin tre soleca; la laboro estis ŝia sola kunulo. Sekve ŝia situacio kaj tiu de Petro estis parencaj, kaj eble tio rezultigis, ke ili baldaŭ fariĝis amikoj. Ŝian eksterordinare varmtonan voĉon li volonte aŭskultis, sed tamen la sopiron esti inter tiuj junuloj, kiuj ariĝas ĉiam ĉirkaŭ Elza, li neniel povis venki.

Elza estis la plej bela knabino en la grupejo. Ŝi havis blondajn harojn, okulojn ombritajn en belaj arkoj, kaj grekan nazon super la eterne ridantaj lipoj. Ŝi vizitadis la grupejon ĉiam en tre elegantaj vestoj kaj tre atentis, ke ŝia moviĝo klare elmontru la belojn de ŝia korpo. Ŝi konsciis pri sia beleco kaj ankaŭ fieris pri ĝi. Tri-kvar junuloj amindumis al ŝi samtempe, sed ŝi plej volonte distriĝis kun Georgo Ĉama, la bankoficisto.

Tiu ĉi sinjoro estis alta kaj tre, preskaŭ ĝene, eleganta junulo. Se li volis sidiĝi, unue li ĉiam informiĝis pri la pureco de la seĝo, tirante la blankajn gantojn sur la sidplato. Li amis paroli kaj pli amis, se oni lin atente aŭskultas. Estis rimarkeble, ke per ĉiaj rimedoj li volas distingiĝi inter la ceteraj junuloj. Pro lia persona gloramo oni malametis lin kaj sekrete oni lin nomis »maljunulo«. Tiun ĉi epiteton li dankis al malfeliĉa vorto-stumblo. Foje li volis Esperante esprimi sian aĝon kaj anstataŭ dudek sep li diris sep-dekdu. Tiun ĉi eraron tre multaj jam faris sen ia sekvo, sed ĉe Georgo Ĉama ĝi estis taŭga okazo por la junuloj, ke ili moku la malŝatatan ambiciulon. Cetere li sciis senerare nur du salutvortojn en Esperanto: »Bonan vesperon« kaj »ĝis revido«.

Sed ĉe la knabinoj li havis multe da sukceso. Ĉiuj knabinoj ĝoje distriĝis kun li, sed li okupiĝis lastatempe nur pri Elza.

Georgo Ĉama havis ankaŭ sekretan malamikinon en la grupo, Rozan, la belan nigrulinon. La kaŭzo de tiu malamikeco estis ŝia envio al Elza kaj ŝia kolero al Ĉama pro tio, ke li tute neglektis ŝin kaj okupiĝis flame nur pri Elza. Roza estis konvinkiĝinta, ke ŝiaj nigraj haroj, ŝiaj okuloj plenaj de sekretaj fajroj, ŝiaj senseme tremetantaj lipoj, kaj fine ŝiaj mametoj, kiuj en bele desegniĝintaj arkoj streĉis la silkan bluzon, unuvorte ŝia dezirinda tuto ĉiam valoras tiom, kiom la fiere afektema. Elza kun ŝiaj blonda kapo kaj iom mole pendanta brusto. Sed Ĉama havis alian opinion. Kaj se kontraŭ Ĉama ĉiumomente pretis Roza ĉesigi la malamikecon, ŝia envio al Elza estis poreterna. Tamen, Roza ne estis malsaĝa knabino, ŝi lerte kaŝis, siajn sentojn, sed sekrete ŝi sopiris la momenton de la venĝo, la okazon, kiam ŝi povus plene hontigi aŭ malhonorigi sian konkurantinon.

Proksimume estis tia la situacio en la grupo, kiam la membroj ekdiskutis pri la proksimiĝanta jarkunveno kaj novelektoj.

II.

Je la 15-a de decembro estis fiksita la jarkunveno, kiun oni intencis ligi kun Zamenhofa memorfesto. La novelektado jam fakte estis tre aktuala, ĉar la nuna gvidantaro neniel estis vivkapabla. La bibliotekisto ankoraŭ somere forlasis la urbon, la kasisto malsanis, la sekretario vizitadis danckurson trifoje en ĉiu semajno, sekve la administraj laboroj estis kulpe malzorgitaj: la funkcioj senescepte pezis sur la ŝultroj de Maria. Nur la prezidanto aperadis ĉiuvespere en la grupejo, sed ankaŭ li povis veni nur malfrue, ĉar li estis ĉiam longe okupata en la fabriko, kie li laboris. Li estis la sola funkciulo, kiu, ĝis certa grado — kiom ebligis lia mola karaktero — penis teni la ordon en la grupo. Foje mi aŭdis, kiam li riproĉis la sekretarion okaze de gvidantara kunsido.

— Kara samideano sekretario, via malfruiĝo estos netolerebla jam. Nun estas la oka horo. La kunsido estis kunvokite je la sepa kaj ni jam de post dek minutoj atendas vin nepovante malfermi la kunsidon. — li diris kun rajta indigno.

La proksimiĝo de la jarkunveno iom ŝanĝis la ĝisnunajn temojn en la granda ĉambro. La kutime kunvenanta gejunularo ŝajne disiĝis en diversajn grupetojn. Elformiĝis etaj partioj, kiuj esperis efektivigi siajn proprajn postulojn dum la jarkunveno. En la kapo de la trupetoj staris la ambiciuloj kaj forte agitadis por gajni al siaj ideoj aŭ planoj kiel eble plej multajn el la grupanoj.

Ankaŭ Georgo Ĉama eksentis bone, ke alvenis la okazo, kiun li povos uzi por sia persona ambicio. Nun aŭ neniam, li povas leviĝi super ĉiujn ceterajn. Li nepre pruvos, ke en li estas neĉiutaga gvid- kaj organiz-kapablo. Li ne estis malsaĝa homo kaj rapide trovis la ĝustan vojon, kiu kondukos lin al la certa venko. Li ekagitadis en la intereso de aranĝotaj baloj, specialaj danckursoj kaj amatoraj teatroprezentadoj. Ofte li klarigadis, ke en aliaj kultursocietoj aŭ grupoj ĉie estas en la programo tiuj ĉi kulturpostulatoj.

Iun vesperon li ekbatis la tamburon.

Ĉiuj ĉeestantoj scivole turniĝis al li kaj en la granda ĉambro fariĝis nekutima silento. Ankaŭ Petro boris sin inter la ceterajn kaj kun la miro de novulo li aŭskultis la elegantan kaj belvoĉan sinjoron.

Ĉama parolis.

— Karaj gesamideanoj — li akompanis la parolon per elegantaj gestoj. — Mi estis jam ano de multaj kultursocietoj, sekve mi konas la neprajn postulojn de la kultura kunvivado. Sed mi spertas, ke ĉe ni, esperantistoj, plene mankas tiu movada eksteraĵo, kiu altirus la atenton de la junularo. La konstanta kaj seka lernado iom post iom sufokas la entuziasmon en la malnovaj anoj kaj ne altiras la interesiĝon de la novaj. Nia grupo konsistas plejparte el junuloj, kaj la tuta movado bazas sin je la junularo, sekve en la grupan vivon ni devas porti multe pli da gajo kaj amuzo. Se ni aranĝus balojn, prezentus teatraĵojn, ni havus grandan publikon kaj havus la okazon varbi ankaŭ por kursoj. Okaze de la jarkunveno ni devas elekti tian gvidantaron, kiu kapablas efektivigi tiujn ĉi postulojn. Mi neniel povas kompreni, ke la nuna gvidantaro, kaj tiuj kelkaj gazetvermoj kaj eterne-studantoj en la malgranda ĉambro, kial kontraŭas tiom forte tiujn aranĝaĵojn, kiuj nepre servus la intereson de la grupo. Kelkaj eble pensas, ke ni ne povus plenumi sukcesan kaj rezultan laboron sur tiuj kampoj. Mi asertas la kontraŭon! Inter ni estas efektivaj talentoj, kaj mi mem en la kultursocieto de la ĉefurbaj birdodefendantoj dum du jaroj gvidis amatoran rondon. Kun granda sukceso ni prezentis la »Bankrotantan Butikon«, do ankaŭ ĉi tie ni devas ŝanĝi la ĝisnunan situacion — finis la bankoficisto sian parolon, kontente, ĉar li konstatis, ke fine li sukcesis kapti la interesiĝon de la ĉeestantoj.

— Certe, pro tio bankrotis ankaŭ mem la birdodefenda societo — kriis iu el la pordo de la malgranda ĉambro, sed la pikan frazon neniu aŭdis, ĉar post la parolo de Ĉama eksplodis forta aplaŭdado kaj kaosa kriado:

— Tiel estas!

— Li pravas!

— Vivu Ĉama!

La bankoficisto estis kontenta, ĉar ĉiuj pravigis kaj vivuis lin, kaj la bruo kaŭzita de li estis granda, kio nepre signifas ion. Elza aplaŭdis kaj vivuadis plej forte.

Petro Baka estis ravita de la parolo. Ĉio, kion Ĉama diris, ŝajnis al li tiel bona kaj memkomprenebla, ke momente ekĝermis en lia kapo la penso: Eble Maria eraras pri la ĉambrego.

— Kara, vi ne povas imagi — flustris Elza kun brilaj okuloj al sia najbarino — kiel altan inteligenton havas Georgo. Li estas vera genio.

— Vi estas vere feliĉa! — diris la najbarino.

— Oni diras, ke mi kaj Georgo estas kreitaj rekte unu por la alia — parolis plu Elza fiere.

Dum la parolo de Ĉama, Roza sidis en la angulo de la ĉambrego, en la societo de alia knabino kaj ĵetis enviajn rigardojn al Elza, kiu pave fieris apud la bankoficisto. Ankaŭ ŝi samopiniis kun Ĉama kaj deziris havi dancamuzadojn, sed kiam post la parolo, ŝi vidis la ĝojan vizaĝon de Elza, ŝin ekregis senlima malamo kaj kolero.

— Rigardu, — ŝi flustris al la apuda knabino — kiel aplaŭdas tiu blonda pavo.

— Ŝi ĝojas pri la sukceso de sia ko... — glutis la alia la duonon de la lasta vorto.

— Kaj ŝi estas ja malsaĝa, kiel duona terpomo sur telero.

— Hi, hi, hi! — ridis la alia. — Cetere ne multe da prudento estas bezonata por tiu afero, por kiu Ĉama ŝin uzas.

Tiu ĉi respondo efikis iom malagrable al Roza.

— Ĉu ankaŭ vi kredas? — ŝi demandis.

— Kial ŝi ne farus? Finfine, Ĉama ŝin edzinigos.

Tiu diro iom pli akre tranĉis la internon de Roza, ol ŝi mem estus kredinta, sed momenton poste ekflamis en ŝi la malamo.

— Li eluzos ŝin kaj poste forĵetos kiel ĉifonon — ŝi siblis inter la dentoj. — Mi ne kredas, ke li edzinigos tian malplenkapan pavon.

— Ankaŭ tio povas okazi — diris la apuda.

— Ĉu vi scias, kion mi aŭdis? — kaptis Roza subite rememoron.

— ...?

— La blondeco de ŝiaj haroj ne estas natura. Mia kolegino konas la friziston, kiu faras por ŝi la kolorigon.

— Ankaŭ mi diris jam, ke tiu blondeco ne povas esti natura — pravigis ŝin la amikino.

Bedaŭrinde tiun ĉi tre gravan kaj utilan interparoladon rompis samideano Johano Retek, kiu senceremonie sidiĝis apud Roza. Sekve ni ne scias, kiaj sekretoj estus ankoraŭ malkovriĝintaj pri Elza.

— Karaj samideaninoj — li ekparolis — ĉu mi bone supozas, ke ankaŭ vi samopinias kun samideano Ĉama? — Li akompanis sian demandon per diskreta rideto.

Sinjoro Johano Retek estis mezalta junulo kun simpatia vizaĝo kaj ĉiam hirtaj haroj. Pri li diskoniĝis la famo, ke li iam verkis tutan artikolon por iu gazeto. Li estis lerta konversacianto kaj pro tio la grupanoj ŝatis lin.

— Ne estas tiom certe — respondis Roza.

— Sed mi povas certigi vin, ke Ĉama pravas kaj liaj ideoj estas bonaj, kvankam mi ne kredas, ke li povos ilin efektivigi.

— Kial? — demandis Roza kun subita interesiĝo.

— Kial? Ĉar tro multo dependas de tiuj, tie en la malgranda ĉambro — li montris fingre la pordon. — Eĉ se ni estas plimulto, ili tamen reprezentas konsiderindan forton. Eĉ pli! Ili posedas plenan moralan forton, ĉar ili pruvas, ke inter ni ne estas vera, tiel nomata: porlingva vivo. Estas granda malavantaĝo! Se Ĉama estus farinta sian belan paroladon almenaŭ Esperante, ni povus esperi, — li finis ridetante.

— Ho, tiuj maljunuloj volus, ke ni konstante nur sidu inter ili — diris Roza kolerete.

— Nur per lerta taktiko aŭ forta organiziĝo estas eble efektivigi la planon de Ĉama.

— Nu, mi ne tre penos.

Sinjoro Retek alrigardis ŝin kun kontenta ekbrilo en la okuloj.

— Ĉama prezentis ja planon, por kiu estas inde peni — li diris kun kaŝita celo.

— Do, penu li mem!

— Sed tamen — tiris la vortojn sinjoro Retek — mi opinias, ke estas ankaŭ alia efektivigota problemo; same, eble eĉ pli grava ol pri kiu Ĉama parolis.

— Kio do? — demandis la amikino de Roza.

— Gazeto! La grupgazeto, karaj fraŭlinoj. Vi eble eĉ ne imagas, kiel grava estas taŭga gruporgano. Tia, kian mi imagas. Mi serioze pensadis pri tiu ĉi afero kaj jam parolis al miaj amikoj pri la plano. Ili trovas la ideon bonega kaj konsilis al mi paroli kun Ĉama, ke ankaŭ la grupgazeton li vicigu inter siajn proponojn por la jarkunveno.

Roza dum la tuta tempo kaŝe observadis Elzan kaj Ĉaman kaj la malamo kontraŭ Elza kreskis en ŝi pli kaj pli. Nun, kiam ŝi aŭdis la planon de Retek, subite lumiĝis en ŝia cerbo, ke jen estas okazo malutili al la malamika Elza, eĉ se samtempe ŝi malutilos ankaŭ al Ĉama kaj agos kontraŭ la propra konvinkiĝo. Sed ja ankaŭ Ĉama meritas iom da rebato, ĉar komence li ŝajnigis inklinon al ŝi, ne al Elza.

— Kial vi turnus vin al Ĉama? — ŝi demandis decidiĝinte.

— Sola mi ne povas trabatali mian planon.

— Vi ne estos sola! Mi helpos vin kaj forte agitos por via sukceso.

Sur la vizaĝo de Retek trakuris ruza kaj kontenta rideto.

— Fakte, daŭrigis Roza, via plano estas multe pli grava, ol la dancado kaj ceteraj malseriozaĵoj. Finfine ni estas kulturgrupo kaj neniu povus servi pli bone nian kulturcelon, ol bone redaktata grupgazeto. Vi pravas, sinjoro Retek! Via plano devas esti nepre efektivigita — ŝi diris kun stranga fajro en la okuloj kaj ĵetis mortige boran ekrigardon al Elza, kiu staris en fenestro-niĉo apud Ĉama kaj senhonte kliniĝis al li.

Roza jam vidis en imago, kiel ŝi detronigos la blondan reĝinon de la grupo.

— Pere de Retek mi nepre povos realigi mian celon — ŝi pensis malame.

— Karulino, mi sciis, ke vi estas inteligenta knabino, — diris Retek flate kaj sekrete pensis: mi atingos mian celon! Tiu ĉi knabino estas bone utiligebla por mia plano. Antaŭ liaj animaj okuloj jam staris preta ekzemplero de la grupgazeto, redaktita de li mem. Li vidis jam efektiviĝinta sian malnovan ambicieton: Esperanto-gazeton! El tio nepre rezultos ankaŭ iom da materiala profito. Li trovos la vojon.

Roza pliproksimiĝis al li.

— Ĉu vi scias, kiel atingi vian celon? — ŝi demandis flustre.

— Nu?

— Vi devas batali plej akre kontraŭ ĉiuj planoj kaj proponoj de Ĉama. Tiel vi gajnos por via afero ankaŭ tiujn — ŝi montris fingre al la malgranda ĉambro.

Retek miris la taktiko-senton de Roza kaj estis konvinkiĝinta, ke li gajnis en ŝi tre fortan kunbatalantinon. Sed ankaŭ pri tio li konvinkiĝis, ke Roza agados por venĝo kaj pro malamo al Elza kaj ne pro la celo mem. Sed li ne zorgis pri la flankceloj de Roza, ĉar por li estis grava nur la gajnita helpo.

— Vi estas eksterordinare klarvida. Mi deziras tian edzinon al mi — li diris duonŝerce. — Do mi povas kalkuli pri via valora helpo. Ĉu?

— Ĉiuokaze! respondis Roza kaj ŝovis la manon al Retek.

Post la disiĝo, ambaŭ estis kontentaj. Ili ambaŭ havis antaŭ la okuloj siajn proprajn celojn. Tiel okazis, ke Roza enpaŝis la servon de afero tute fremda al ŝia karaktero; ŝiaj ĝisnunaj primovadaj opinioj kaj teorioj fulmorapide ŝanĝiĝis kaj ekde la sekvanta tago ŝi forte ekagitis kontraŭ ĉiuj malseriozaj dancadoj. Ŝi akcentis, ke la celo de Esperanto-grupo ne povas esti la aranĝo de dancamuzadoj kaj teatroprezentadoj nacilingvaj, sed la lingvoscion oni devas perfektigi per partoprenado en kursoj kaj per grupgazeto eldonata por la membroj, por ke ili kutimiĝu al la legado en Esperanto. Por doni pli fortan emfazon al siaj asertoj, ŝi aperadis en la malgranda ĉambro kaj superŝutis la maljunulojn per prilingvaj demandoj.

La agado de Roza kaj Retek estigis bruan viglon en la granda ĉambro. La grupa vivo ricevis novan, neatenditan tuŝon. La du trupoj, pli ĝuste la du partioj, ekluktis por la sukcesigo de siaj propraj celoj kaj planoj. Kiu venkos? Ĉu Ĉama aŭ Retek? Estis la aktuala demando.

Dum en la granda ĉambro daŭradis la sensacia agitado, Maria ĉiuvespere, ĝis la malfruaj nokthoroj, sidis ĉe la tablo en la malgranda ĉambro kaj, kliniĝinte super paperoj, ŝi forte laboris por kunmeti la jaran statistikon pri la grupa vivo kaj fari la kasbilancon. Neniu ŝin helpis.

Ankaŭ tiun ĉi vesperon, post kiam la ceteraj foriris, Petro restis kun Maria en la malgranda ĉambro.

— Nu, amiko, kiel vi amuziĝis hodiaŭ vespere? — ŝi demandis, kiam ŝi finis sian laboron.

— Bonege! — respondis Petro.

— Baldaŭ ni jam konversacios Esperante, ĉu ne? Vi devas ekzercadi.

— Ankoraŭ ne tre — li konfesis iom honte. — Tiuj aktivaj kaj pasivaj participoj tre malfacile eniras mian kapon.

— Ne grave. — Ŝi ridetis. — Sinjoro Ĉuka estas kontenta pri via progreso. Mi dezirus, ke tiel progresu ankaŭ tiuj multaj el la granda ĉambro, kiuj jam de jaroj vizitas la grupon. Sed ŝajne neniam ili ellernos la lingvon.

— Sinjoro Ĉama ŝanĝos la situacion — diris Petro iom flame. — Ĝuste hodiaŭ li parolis pri tio. Estis belega parolo. Li diris, ke ĝis nun estis malbona la propagando, tial ne progresis la movado.

— Kaj nun li intencas plibonigi la propagandon, ĉu ne?

— Jes.

— Kiel?

— Li parolis pri teatroprezentadoj kaj balfestoj, kiuj altirus grandan publikon. Mi pensas, ke tio estus bonega. — Flamis Petro.

Maria enpensiĝis por tempeto.

— Amiketo — ŝi ekparolis post momentoj kun la kutima malgaja varmo en la tono. — Oni ne akceptu ĉion sen kritiko. La ĉambrego ĝis nun estis sufiĉe brua kaj mi opinias, ke el tiaj prezentadoj rezultus nur, ke ĝi fariĝus pli brua ol ĝis nun. Tiajn amuziĝojn oni ne povas konstantigi, ĉar la preparaj laboroj forprenas la energion bezonatan por la vera esperanta agado: kursoj, ekzercadoj kaj aliaj. Krome ĉu vi ne pensis pri tio, kial la ĉambreganoj ne ellernis ĝis nun la lingvon? Multaj el ili apartenas al la grupo jam de pli ol jaro, ili jam ne bezonas propagandon, sekve, ĉu ne estus pli bone, se unue ili mem ellernus la lingvon, ol alporti novan amason por amuziĝi? Mi kredas, ke post la parolo de sinjoro Ĉama kaŝas sin la fakto, ke la grandan ĉambron ne plu kontentigas la ĝisnunaj amuzadoj kaj iu preparas la vojon por havigi pli. Ni ja bezonas propagandon, sed ne tian, kiu efektive nur pezus kiel balasto sur la grupa vivo. — Maria direktis siajn bluajn okulojn al tiuj de Petro kaj ŝajnis al li, kvazaŭ en tiuj grandaj okuloj ekflamus malproksimaj fajroj. — Nia movado bezonas bonajn entuziasmajn esperantistojn, kiuj vivas por ĝi, kaj ĉiam estas pretaj propagandi la lingvon kaj batali por ĝia sukcesigo.

— Sed tamen mi opinias, ke la pli larĝa propagandado neniel malutilas al la movado — riskis la diron Petro.

— Vi pravus, se en la granda tumulto la grupo trovus la eblojn ankaŭ por edukado lingva kaj movada. Sed, kiel mi diris, ĝuste tiuj aranĝaĵoj malhelpus tion. Amiketo, multe pli valoras nur kelkaj bonaj kaj veraj esperantistoj, ol tuta regimento da malseriozaj amuzemuloj, kies tuta esperanto-agado estas nur la portado de la kvinpinta stelo.

Petro Baka enpensiĝis. Antaŭ ol li parolis kun Maria, la celadoj de Ĉama ŝajnis al li bonegaj kaj li estis konvinkita, ke la grupo povos ekflori nur tiam, se ĝia gvidantaro sekvos la vojon skizitan de Ĉama. Sed nun la diroj de Maria vekis en li dubojn. Li ne sciis ordigi siajn sentojn. Kiel junulo — kvankam li ne sciis danci — li deziris partopreni balfestojn kaj prezentadojn, ĉar altiris lin tiu por li tute nova amuziĝanta mondo, al kiu suprenleviĝi li sentis en si nerezisteblan emon. Aliflanke la internacia lingvo kaj la movado jam ŝteliĝis tiom profunden en lian koron, ke li tremis eĉ por etaj sukcesoj. Nun li ne sciis decidi. Estis malfacila demando antaŭ li: kiu vojo estas la ĝusta? Ĉu tiu de Ĉama, aŭ tiu, pri kiu Maria parolis?

— Vanas ĉio, mi estas novulo kaj mi ankoraŭ ne komprenas la movadon. — Li konstatis en pensoj.

III.

Post la unua sukceso, Ĉama trovis sian voĉon kaj faris unu publikan parolon post la alia. Preskaŭ ĉiuvespere li prezentis novajn kaj novajn detalojn pri la plano, ellaborita de li por plifortigi la grupon. Per tio li ĉiam donis novan puŝon al la ekirinta ĉaro. Baldaŭ li atingis, ke preskaŭ la tuta anaro flamis por li kaj oni rigardis lin kiel geniulon de la ĉambrego, kies trajtojn en multaj rilatoj aliformis lia agado. La ĝisnunaj kantadoj, ŝakludoj kaj dancoj maloftiĝis kaj oni ekdiskutis pri la planoj de Ĉama. Preskaŭ ĉiam kaj ĉe ĉiuj tabloj nur pri li oni parolis.

La sukcesoj de Ĉama tre ĝojigis Elzan kaj faris ŝin multe pli fiera. Baldaŭ ŝi jam apenaŭ okupiĝis eĉ pri la estintaj amikinoj, ĉar se Ĉama ĉeestis, ŝi seninterrompe estis en lia societo aŭ najbareco.

Iun vesperon, la ĉarma nigrulineto, ŝia amikino, aliris ŝin kun letero en la mano.

— Elza, bonvolu traduki tiun ĉi leteron. Hodiaŭ mi ricevis ĝin de mia angla korespondanto. Mi estas tre scivola. Li estas tre bela knabo, ankaŭ foton li sendis. Rigardu!

— Lasu min, Minja! Nun mi havas multe pli gravajn aferojn ol viaj amleteroj — ŝi diris supereme.

La ĉarma nigrulino foriris ofendite, sed baldaŭ ŝi konsolis sin per la rigardado de la ricevita foto.

— Skandalo! — ŝi murmuris, post kiam ŝi pririgardis la foton de ĉiuj flankoj. — En la tuta ĉambrego oni apenaŭ povas trovi iun, kiu kapablus traduki tiun ĉi leteron. Povas okazi, ke mi devos turniĝi al Maria aŭ al la maljunuloj en la malgranda ĉambro. Skandalo!

Nuntempe Elza fakte havis pli gravajn aferojn, ol traduki la leterojn de aliuj, ĉar ŝi tradukis la dikton de sia koro al Ĉama, kiun ŝi amis sincere kaj sindone.

Tiun ĉi vesperon Roza tre atendis la alvenon de sinjoro Retek kaj kiam li alvenis, tuj ŝi tiris lin flanken.

— Hodiaŭ mi vizitos la maljunulojn, — ŝi flustris. — Mi pensas, ke alvenis la ĝusta tempo.

— Ankaŭ mi opinias tiel, karulino. Ni devas konkeri ilin, ĉar nia afero ne tro bone progresas.

Roza ekridis diable.

— Kiel bone vi fidas la propran aferon!

— Mi estas nur sincera.

— Azeno vi estas, kara mia, azeno! — ŝi diris mokete, sed poste tuj ŝanĝis la tonon — Aŭskultu, mi trovis bonegan solvon, kiu kondukos nin al venko, eĉ se ni ne povos akiri sufiĉan nombron el la anoj de la ĉambrego. Sed estu trankvila! La semoj ankaŭ tie jam trovis grundon fekundan.

— Parolu pri la solvo!

— Hodiaŭ mi igis aliĝi al la kurso kaj grupo kvin amikinojn miajn kaj morgaŭ sekvos ankoraŭ kvin aŭ ses.

— Estas tre bele, sed kiel tio koncernas la aferon?

Roza moke rigardis al Retek.

— Vi estas tro saĝa! — ŝi diris. — Nu, ankaŭ ili ĉeestos la jarkunvenon. Dek balotoj estas ĉiam dek balotoj — ŝi aldonis ride.

En la cerbo de Retek subite lumiĝis kaj ĝoje li alrigardis ŝin. Sed poste li denove enpensiĝis.

— Karulino, tiun ĉi ŝaktireton oni povas malebligi per la statuto.

— Mi scias. Ĝuste hodiaŭ mi tralegis ĝin. Neniam en la vivo mi legis tiom enuan libron. Sed diru, kiu pensos pri kontrolo? Krom tio mi havas ankaŭ alian planon por kreskigi nian tendaron.

— Kiel?

— Ni vizitos la forrestintajn anojn kaj igos ilin aliĝi ree; se ne eblas alimaniere, ni pagos anstataŭ ili la kotizŝuldon.

Retek ĉiam pli kaj pli miris tiun ĉi knabinon. Li sciis, ke ŝi havas tre akran cerbon kaj bonan taktikosenton, sed tiom multe li ne imagis pri ŝi.

— Ankaŭ tion ĉi mi aranĝos kun la gazetvermoj, — ŝi aldonis.

— Karulino, vi estas mia gardanĝelo! — diris sinjoro Retek premante ŝian manon.

En la komencaj tempoj ŝajnis, ke elformiĝos ankaŭ tria trupo el tiuj serioze studantaj samideanoj, kiuj kunvenadis en la malgranda ĉambro. Tiuj 12–13 personoj fakte serioze okupiĝis pri la lingvo kaj neniam partoprenis en la klaĉadoj de la granda ĉambro. Ili paroladis ĉiam Esperante, legis gazetojn kaj librojn. Ankaŭ la movadon ili ne malzorgis, interesiĝante kaj diskutante pri ĉiuj okazaĵoj. Sed ili nesufiĉe konsideris la »Ĉambregon«. Ili ĉiuvespere eksidis en la malgranda ĉambro, ĉirkaŭ la kutima tablo, kaj leginte la novajn gazetojn, pridiskutadis la artikolojn. Ili estis konvinkitaj, ke en la propra grupo ĉio marŝas bone. Tio estas: ĉio marŝas laŭkutime. Ili sciis, ke la raportoj iel pretiĝos kaj ke la jarkunveno okazos kiel ĉiam antaŭe. Oni elektos novan sekretarion, eble ankaŭ prezidanton. La ĝisnuna kontrolanto estos la protokolanto kaj la ĝisnuna kasisto fariĝos protokolanto ktp. Ili neniam taksis serioze la junulojn. Se iu tamen menciis pri ili, en la malgranda ĉambro oni kutime mansignis subtakse:

— La ĉambrego?! Ili nur dancu, neniam ili fariĝos seriozaj esperantistoj.

Tiel okazis, ke la »gazetvermoj« (tiel nomis ilin la junularo) en la malgranda ĉambro iom surpriziĝis aŭdante pri la planoj kaj agitado de Ĉama.

— Impertinentaĵo! Ili volas miksiĝi en movadajn aferojn? Ili dancu nur! — diris sinjoro Toboz, la granda malamiko de la neologaj vortoj.

— Ili ne rajtas miksiĝi en grupajn aferojn! Finfine, kiu fondis tiun ĉi grupon? Ĉu ili aŭ ni? — diris la maljuna pensiita ŝtatoficisto, sinjoro Ĉuka, kiun oni estimis kiel patron kaj iaman mecenaton de la grupo.

— Vi pravas! Ni ne povas permesi! — indignis la ĉeestantoj.

— La karmemora Majstro turniĝus en la tombo se el nia grupo oni farus danclernejon — daŭrigis la temon sinjoro Perec, kiu volonte citis »opinion« de mortintoj.

Pro la impertinenta sinteno de la ĉambrego, la indigniĝo en la malgranda ĉambro baldaŭ atingis kulminon. Por savi la situacion, unu post la alia naskiĝis apenaŭ imageblaj proponoj, kiam aperis en la ĉambreto la ĉarma figuro de Roza, kiu inter ravaj palpebrumoj trankviligis la bonulojn, informante ilin pri la planoj de Retek.

— ... kiel mi diris — ŝi finis sian parolon — vi povas esti trankvilaj. Granda parto de la junularo ne aprobas la planon de sinjoro Ĉama, kiu ne servas la moralajn interesojn de nia grupo kaj movado. Kontraŭe. Multaj el ni, ankaŭ mi mem, decidis serioze partopreni kurson, ĝuste hodiaŭ mi varbis kvin lernantojn por la nova kurso. La kunuloj de samideano Ĉama certe ne venkos, ĉar la plejmulto de la junularo flamas entuziasme por la plano de samideano Retek. Vi jam konas la planon kaj mi kredas, ke via malnova sopiro realiĝos, se li, helpate de ni, sukcesos eldoni la gazeton. Li estas tre inteligenta knabo kaj nepre povas servi bone por la estonto de la grupo. Do mi esperas, ke ankaŭ vi subtenos lian, pli ĝuste nian planon. Ni havu propran gazeton.

— Nepre, nepre, kara samideanino — balancis la kapon la gazetvermoj.

— Poste, por plifortigi la Esperantan vivon en la grupo, ĉu vi ne opinius utile reakiri la forrestintajn anojn? — ŝi demandis.

— Kial ne, semideanino!? Sed kiel ni povus reakiri tiujn, kiuj ne emas nin viziti? — faris la kontraŭdemandon sinjoro Toboz.

— Oni devus viziti ilin, — diris Roza, observante iliajn vizaĝojn.

— Mi ne havas tempon por tio — ekparolis sinjoro Perec post ioma silento kaj la ceteraj aprobe balancis la kapon.

— Samideanoj, por pruvi, ke ni fakte zorgas pri la sorto de la grupo, tiun ĉi taskon mi kaj samideano Retek tre volonte plenumos, se vi rajtigos nin.

La vizaĝoj de la gazetvermoj ekbrilis.

— Certe ni donos la rajton, certe! Ni dankas en la nomo de la movado! — parolis pluraj samtempe kaj Roza forlasis la malgrandan ĉambron kun plena sukceso.

— Ŝi estas vera anĝelo, veninta rekte el la ĉielo, — diris sinjoro Perec, post kiam Roza forŝvebis.

— Mi diris ĉiam, ke ŝi estas la plej serioza samideanino en la ĉambrego — diris sinjoro Toboz, ne zorgante pri tio, ke neniu povas memori tion.

— Estis domaĝe ekscitiĝi — konstatis sinjoro Ĉutak — ni havos eĉ grupgazeton.

— Mi tamen dubas. Por tio oni bezonas monon — rimarkigis iu.

— Lasu vian dubon — mangestis silentige sinjoro Perec — tiuj ĉi junuloj kapablas, se ili volas, revivigi eĉ la mortintojn.

Ĉio estis aranĝita. Ili prenis siajn gazetojn kaj legis plu. Sed Maria ne estis tiel facile trankviligebla.

En tiuj krizaj tagoj antaŭ la jarkunveno Petro multe helpis ŝin, ĉar en tiu tempo ili jam estis bonaj geamikoj. Estis io en ŝia karaktero, kio tiris lin al ŝi. Petro ofte miris tiun senliman varmon kaj flamon, kiu, nestis en tiu ĉi malsana knabino. Ŝiaj pensoj apartenis ekskluzive al la movado, por kiu ŝi oferadis ankaŭ ĉiujn siajn havaĵojn. Dum la ceteraj babiladis senzorge kaj amuzis sin, ŝi, kliniĝante super la administrado, tusadis kompatvoke. Petro ofte sin demandis, kia mistera forto povas ŝin instigi al tia senlima sinofero. Ĉu la entuziasmo por la internacia lingvo, ĉu ŝiaj esperoj ligitaj al la ideoj de la movado? Nek unu, nek la alia ŝajnis al li kredebla. En tiu tempo ankoraŭ li ne sciis, ke la sento de senlima soleco kaj forlasiteco, la perdo de la vivĝojoj povas instigi la homojn al grandaj oferoj, ĉar la sopiro de la animo devas manifestiĝi en ia formo.

En la lastaj tagoj antaŭ la jarkunveno li restis kun Maria en la grupejo ĝis malfruaj horoj. Ŝi laboris kaj li helpis. Dum la paŭzoj ŝi parolis al li, per sia eksterordinare varma voĉo, pri la celo de la movado kaj li aŭskultis ŝin mire kaj atente. Li lernis. Li ellernis ami la movadon kaj flami por ĝi. Aŭskultante ŝin, li miris, ke ŝi, kiu parolas pri la movado tiom flame kaj kun tiom da klarvido kaj inteligento, kial ne miksiĝas en la aferojn de la grupo. Kial ŝi retiriĝas kaj silentas dum la kunvenoj.

Foje li riskis demandon pri tio al ŝi.

— Amiko, kiu aŭskultus min — ŝi respondis trankvile, sed kun granda malgajo. — Mi estas destinita por la silenta laboro kaj mi ĝojas, se mi povas tiel utili al la movado.

— Sed tio ne eblas — li kontraŭis. — Kiu havas sanajn pensojn, utilajn por la movado, tiu devas ilin publikigi. Tion postulas la movado mem.

Ŝi alrigardis lin malgaje.

— Mi deziras al vi, ke vi neniam konvinkiĝu per propra sperto pri la vero de mia aserto. — Ŝi respondis trankvile.

Dum la lastaj tagoj Roza kaj Retek fakte plenumis tre bonan laboron por siaj celoj kaj la reputacio de Ĉama estis forte minacata. Okazis tre multaj aliĝoj, kaj multaj forrestintoj reaperis en la grupo kreskigante la tendaron de Retek. Kelkajn tagojn antaŭ la jarkunveno ŝajnis, ke Retek gajnos la batalon. Ofte cirkulis la demando, kiu estos la nova sekretario. La Ĉamaanoj opiniis, ke Ĉama taŭgus plej bone, kaj la Retakanoj pensis same pri sia gvidanto. Por solvi tiujn diferencojn, Ĉama deklaris, ke li gvidos nur la amatoran trupon kaj se li tamen akceptus alian kroman funkcion, tio povus esti nur la kasista, lia profesia fako. Ankaŭ s-ro Retek diris, ke li ne havis plian deziron ol glatigi la vojon de la naskiĝonta grupgazeto. Tamen, tiuj ĉi deklaroj neniel estingis la flaman batalon inter la du partioj. La lastan vesperon antaŭ la jarkunveno eksplodis ega diskutado. Tiam la grupo estis amase vizitata. Aperis ankaŭ tiuj anoj, kiuj nur tre malofte, ĉe grandaj okazoj, vizitis la grupon. La granda ĉambro estis plenega kaj disputado bruegis surdige. Ambaŭ partioj penegis gajni la maloftajn gastojn por siaj celoj. Elza kaj Roza agitis plej forte, kvazaŭ konvinkiĝinte, ke la jarkunveno estos nur okazo por elprovi la propran forton, uzotan eventuale kontraŭ la alia. Roza agitis kun eksterordinara vervo kaj sovaĝo. Ŝi elludis ĉiujn siajn kapablojn, ŝi argumentis, konvinkis, minacis kaj promesis, kaj, se alie ŝi ne sukcesis, ŝi konsentis pri sekretaj rendevuoj. La fiera Elza, kiu ŝi malamis tutkore, devos esti hontigita ĉiel ajn, je ĉiu ajn kosto. Se Ĉama malsukcesos, ankaŭ ŝi falos de sia trono, kaj la venĝo plenumiĝos. Sed ankaŭ Elza sciis bone, pri kio temas en la ludo, kaj ankaŭ ŝi streĉis la fortojn kontraŭ Retek en la intereso de sia amata Georgo. Ŝin tre malgajigis, ke en la lastaj tagoj oni jam povis rimarki bonajn ŝancojn akiritajn de la Retekanoj. Sed kiam ŝi komunikis siajn zorgojn al Ĉama, ŝi konstatis, ke li tute ne timas, eĉ kondutas, kvazaŭ ĉio marŝus bonege. Tio ŝin iom trankviligis. Ŝi ne povus elporti la honton, se ŝia, nun subigita konkurantino leviĝus super ŝin en la grupa vivo. Tial dum la lasta vespero ŝi heroe defendis sian pozicion. Ŝi penis akiri la maloftajn gastojn por la plano de Georgo per sia agrabla parolmaniero, kiu tiel bone egalpezis ŝian iom fieretan sintenon.

Neniam la grupo travivis tiel vervan diskutadon kaj agitadon, kiel tiun ĉi vesperon. Eĉ la plej indiferentaj anoj diskutis nur pri la aktualaĵoj.

La ruĝulino kaj la miniatura knabino, kun kelkaj aliaj, premiĝis ĉe tablo staranta en la angulo.

— Skandalo! Ni neniam plu fartos ĉi tie bone, kiel antaŭe — indigniĝis la miniatura knabino. — Ŝajne neniam finiĝos tiu ĉi stulta agitado kaj diskutado. Ne indas veni ĉi tien.

— Jes ja, ili faras grandan aferon el nenio — diris moktone la ruĝulino.

— Vere, tiu ĉi ejo estis antaŭe tute serioza. Oni povis tre bone amuziĝi, sed nun ĝi fariĝis hejmo de stultuloj, — diris la nigrulineto.

La miniatura knabino turnis sin al la ruĝulino:

— Min ne tre interesas la afero, sed tamen diru, pri kio temas tiuj ĉi stultaĵoj?

— Ĉu vi ne scias?

— Ne, fakte ne.

— Tute simple; oni diskutas pri tio, kiu estu la ĉefaranĝanto de la plej proksima balfesto: ĉu Ĉama aŭ Retek?

— Sed oni parolas ankaŭ pri gazeto.

— Nu jes! En tio oni publikigos la nomojn de la ĉeestintoj.

— Jes? Nu, do la afero tamen ne estas tiel granda stultaĵo, kiel mi imagis. Sed mi kredas, ke, malgraŭ ĉio, ne indas fari tiel grandan bruon por la tuta afero.

Tiun ĉi vesperon la tuta societo restis en la grupejo pli longe, ol kutime. El la tutvespera agitado, la ĉeestantoj, eĉ la Ĉamaanoj, tiris la konkludon, ke la Retekanoj gajnis la plimulton. Kiam, ĉirkaŭ la 10-a horo, la tuta societo samtempe, kvazaŭ je komandvorto, unu post alia forlasis la ejon, la Retekanoj foriris kun granda ĝojo kaj bruo:

— Vivu la gazeto! Vivu la gazeto de Retek! — ili kriadis marŝtakte.

La ejo malpleniĝis. La gazetvermoj jam foriris pli frue, nur Petro restis duope kun Maria. Li jam ne povis al ŝi helpi, ĉar ŝi skribis diversajn raportojn, pri kiuj li komprenis nenion. Sed tamen li atendis ŝin, ĉar li kutimis forlasi la ejon ĉiam kune kun ŝi. Li rigardis longe, kiel ŝi kliniĝas super la paperoj. Ŝi ofte ektusis, kaj tiuj ĉi tusoj ŝajnis al li vekrioj, venintaj el profundo, kvazaŭ iu revokus la flugantan vivon. Li komparis tiun ĉi malsanan knabinon al la vivplena Elza. Strangajn pensojn li havis: kiel bone estus, se la belega Elza posedus la karakteron kaj pensmanieron de Maria. Sed poste li klare sentis, ke li pli dezirus, ke Maria posedu la belecon de Elza. Tiu ĉi konstato efikis lin strange, sed li ne sukcesis fini la memesploron, ĉar Maria ekparolis:

— Mi pretas, amiketo — ŝi diris ĝemetante, — tuj ni foriros; nur tiujn ĉi paperojn mi devas formeti... Ho, vere mi laciĝis.

— Mi kredas.

— Estis longa kaj malfacila laboro, sed feliĉe ĝi jam estas preta.

— Mi scias. Ĉu indas tiom multe peni, kiam la aliaj zorgas pri nenio?

Ŝi rigardis lin kvazaŭ iom mire kaj nur post kelkaj minutoj ŝi respondis kun iom riproĉa tono:

— Amiketo, kiu iam vere fariĝis esperantisto, tiu restos esperantisto ĝis la morto kaj ĉiu vera esperantisto volonte laboras por la movado.

— Nu, tiuokaze tre malmulte da veraj esperantistoj estas en nia grupo.

— Bedaŭrinde, vi pravas. Sed tamen, inter la herboj estas ankaŭ kelkaj floroj. Krom tio estas ankoraŭ aro da sovaĝaj floroj, el kiuj, per speciala kulturado, kelkajn eblas transplanti en la propran ĝardenon. Notu, amiketo: ĉion por la movado; notu, ke nenia laboro estas troa por ĝi.

Kiam ŝi parolis, en ŝiaj okuloj aperis strangaj flamoj kaj ŝia voĉo kun eksterordinara varmo ondis en la malpleniĝinta ejo.

Dum la prepariĝo por hejmeniro, Petro rakontis al ŝi la vesperajn okazintaĵojn kaj demandis, kiu el la du partioj venkos, laŭ ŝia opinio, en la morgaŭa jarkunveno.

Por tempeto ŝi enpensiĝis.

— Batalo, kiu neniel portos bonajn rezultojn por la movado — ŝi diris, kvazaŭ parolante al si mem. Poste ŝi levis la okulojn al li. — Kiu venkos?... Amiketo, tiu ĉi batalo ne estas la batalo de esperantistoj kontraŭ neesperantistoj, sed nura pozicio-lukto de neesperantistoj inter la mondlingvanoj. Ĉiuj moviĝoj de la granda ĉambro estas fremdaj en la laŭvorte komprenita Esperanto-movado; ĉu Ĉama, ĉu Retek venkos, por la grupo estos egale malbone, ĉar nek unu nek la alia servas vere la interesojn de la grupo. La celado de sinjoro Retek ŝajnas nemalbona, sed tamen la subite ekbrulinta flamo ŝajnas al mi suspektinda. Kial li tiel rapide metis sin kontraŭ la ĝisnunan karakteron de la ĉambrego? De hieraŭ ĝis hodiaŭ, sen ia propra intereso, oni ne povas ŝanĝiĝi. Estas nepre ia kaŝita celo.

Ili forlasis la grupejon kaj paŝis en la decembran nokton. La frosta vento tranĉile premiĝis en iliajn vizaĝojn. Maria ektusis. La stratoj estis senhomaj, nur kelkaj malfruiĝintaj aŭtomobiloj veturis kun granda rapido. Petro akompanis ŝin ĝis ŝia loĝejo. Dum la tuta vojo ili interŝanĝis apenaŭ kelkajn vortojn, ĉar li pensadis pri ŝiaj diroj kaj ŝi ofte tusadis.

— Nu, ĝis morgaŭ, amiketo, — ŝi diris antaŭ la domo kaj poste malaperis.

Petro aŭdis ankoraŭ la kipkipadon de ŝiaj ŝuoj kaj poste ankaŭ li ekpaŝadis hejmen, cerbumante.

»Kiu iam vere fariĝis esperantisto, tiu restos esperantisto ĝis la morto.«

Tiu ĉi frazo neniel volis forlasi lian kapon, kaj malrapide formiĝis en li la demando:

— Ĉu mi estas vere esperantisto?

La vento ekveis, maldense ekneĝis, paligante la lumon de la strataj lampoj.

IV.

La jarkunveno komenciĝis nur je la duono antaŭ la deka, sed Petro alvenis jam iom post la oka, intencante helpi al Maria ĉe la ordigo de la ejo. Sed kiam li alvenis, Maria jam estis tie, kaj apenaŭ li rekonis la grandan ĉambron, tiel ĝi estis transformita kaj ornamita. La seĝoj staris en ordigitaj vicoj; en la fino de la ejo, sur la estrado, staris tablo, kovrita per blanka tuko; la granda Zamenhof-bildo, pendanta super la estrado, estis ĉirkaŭvolvita per verda tuko kaj ĝin ĉirkaŭis etaj standardoj en bela simetria ordo. Ankaŭ sur la muroj paradis etaj verdaj standardoj kaj longaj girlandoj ornamitaj per kvinpintaj verdaj steloj. La tuta ĉambro havis ian varme festan karakteron. Mirigis lin la laboro plenumita de Maria.

Kiam li enpaŝis, ŝi staris sur la estrado kun kelkaj flagetoj en la mano kaj videble ŝi serĉis lokon por ili sur la muroj. Kun la festa karaktero de la ejo varme harmoniis ŝiaj kutimaj koloroj; la blanka bluzo kaj nigra jupo.

— Amiketo, ĉu plaĉas al vi la ejo? — ŝi demandis rimarkante lian miron, kaj al Petro ŝajnis, kvazaŭ juneca rideto trakurus ŝian vizaĝon.

Poste ili iris en la malgrandan ĉambron, kie ŝi disvolvis paperon kaj antaŭ liaj okuloj aperis peza, verda silko, kun belega brodaĵo. Ĝi estis standardo verdstela. Li admiris la delikatan laboron, kiu elformis la orajn literojn: Per Esperanto por Paco kaj Amo.

— Ĉu ĝi estas bela? — ŝi demandis simple.

— Belega! Kiom da delikata laboro estas sur ĝi.

— Mi faris ĝin dum miaj liberaj horoj.

Petro ne povis imagi, kiam Maria havas liberajn horojn, sed li diris nenion.

Post iom da tempo Elza paŝis en la ejon. La afero estis mirinda, ĉar neniam ŝi kutimis esti inter la unuaj alvenantoj. Ŝi estis eksterordinare eleganta; estis evidente, ke zorge ŝi klopodis reliefigi sian belon. Kiam ŝi ekvidis la belegan standardon en la manoj de Maria, ŝiaj okuloj alfiksiĝis kaj sincera admiro ekvibris en ili.

— Maria, de kie vi prenis tiun belegan kaj valoran standardon? — ŝi demandis kantvoĉe kaj palpadis la materialon.

— Mi mem faris ĝin por la grupo — respondis Maria.

En la okuloj de Elza plifortiĝis la admira esprimo.

— Ĉu vi volas donaci ĝin al la grupo?

— Jes, la grupo bezonas ĝuste tian standardon.

Elza enpensiĝis, sed post ioma tempo ŝi ekparolis kun flata voĉo:

— Ĝi estas eksterordinare belega kaj valora. Ĉu vi scias, ke tiel valoran donacon oni ne povas nur simple transdoni? — ŝiaj okuloj ruze ekbrilis.

— Mi ne komprenas...

— Maria, vi scias, ke mi estas via plej bona amikino. Nu tiel mi komprenis, ke tiel valoran donacon oni devas transdoni al la grupo en festa kadro, en akompano de trafa parolado. La hodiaŭa kunveno estos tre bona okazo por tia ceremonio.

— Mi ne kapablas paroli publike, — diris Maria sincere.

— Amikino, mi tre volonte farus anstataŭ vi la paroladon — diris Elza, kaj ŝi ektremis de la sopiro aŭdi konsentan respondon.

Maria alrigardis ŝin kaj nuanco de rezigna malĝojo aperis en ŝiaj okuloj. Subite Petro travidis la ruzan planon de la fiera Elza. Li volis interveni por malhelpi la konsenton de Maria, sed li malfruis.

— Bone, Elza... Mi transdonas al vi la standardon. Faru la paroladon — ŝi diris iom malgaje kaj aliris la ŝrankon por ordigi siajn paperojn.

La vizaĝo de Elza ekbrilis de ĝojo, kaj Petro klare sentis, ke al Maria okazis granda maljustaĵo.

— Elza, — parolis Maria ne returnante sin de la ŝranko — faru la parolon tiel, ke la knabinaro de la grupo donacas la standardon.

Baldaŭ la anoj komencis alvenadi kaj post duona horo en la granda ĉambro estis forta bruo. Ĉiuj alvenintoj laŭdis la ornamaĵon, sed neniu interesiĝis, kiel kaj de kiu ĝi estis farita. Ĝi ekzistas, estas en ordo, ĉar ĝi devas ekzisti. Petro, la novulo, multe esperis de la jarkunveno. Li aŭdis, ke alvenos ankaŭ la delegito de la landa centro kaj li atendis ian gravulon, kiu eĉ per la korpa pezo reprezentos la fortojn de la movado. Granda estis lia elreviĝo, kiam la delegito alvenis en la persono de sensignifa junulo, kiu, krom tiu ĉi malavantaĝo, eĉ malbone parolis la lingvon.

Je la duono antaŭ la deka, la gvidantaro — kompreneble nur kiuj ne »mortis« dum la jaro —, okupis sian lokon sur la estrado. La prezidanto malfermis la kunsidon per kelkaj vortoj. Laŭ la tagordo unue faris sian raporton la funkciuloj. Tiu ĉi parto de la kunsido ne multe interesis la anojn, ĉar ili deziris jam aŭdi evidente grandajn kaj interesajn debatojn. Tial, ĉe ĝenerala interflustrado laŭtlegis la funkciuloj siajn raportojn, pri kies signifo ili apenaŭ havis palan konjekton, ĉar tiujn senescepte pretigis Maria. Ili ricevis la jam pretan materialon.

Kiam la funkciuloj finis sian raporton, la prezidanto, kun oficiala tono, demandis:

— Kara gesamideano, ni estas aŭskultata la raportoj, ĉu intencis iu alparoli?

Sinjoro Toboz leviĝis la unua.

— Karaj gesamideanoj! Mi salutas vin en mia propra nomo kaj volas diri, ke la raportoj estis belegaj. Kaj mi proponas aĉeti novajn gazettenilojn, ĉar la malnovaj jam estas neuzeblaj — li diris rapidege; oni povis rimarki, ke longtempe li sin preparis por tiu ĉi grava propono.

— Vivu! — kriis la junularo blinde, kiam li eksidis.

Ankaŭ sinjoro Perec flankparolis la raportojn per sia »alparolo«. Li klarigis, kiel granda domaĝo estas, ke Zamenhof mortis. Poste li certigis la jarkunvenon, ke la movado tre ekflorus, se la Majstro pere de ia miraklo reviviĝus.

— Kara gesamideanoj! Mi petas parolu pri la raportojn! — atentigis la prezidanto post la sidiĝo de sinjoro Perec.

Sinjoro Ĉuka, la patro de la grupo, leviĝis por paroli. Li trovis nekontentiga la raportojn. — Antaŭ ok jaroj, — li daŭrigis post la tradiciaj ĝentilaĵoj —, kiam ni fondis la grupon, ni estis nur sesope kaj tamen dum unu jaro ni akiris pli ol dudek kvin novajn membrojn. Antaŭ jaro nia grupo havis cent kvin membrojn, tamen dum la pasinta jaro la nombro de la grupanoj altiĝis nur ĝis 117. — Poste li klarigadis, ke tiu ĉi malfacila kresko estas nur pro tio, ke la grupanoj kun nesufiĉa entuziasmo propagandas la lingvon. Fine li menciis, ke tre multaj anoj ne taksas serioze la ideon de la internacia lingvo. — Estas honte, — li diris — ke pli ol la duono de niaj anoj scias apenaŭ kelkajn vortojn en Esperanto. Precipe la granda parto de la junularo ne tak...

Li ne povis daŭrigi sian kritikadon, ĉar bone preparita komploto lin malhelpis. La Ĉamaanoj atendis tiajn riproĉojn kaj jam antaŭ la komenco de la kunsido ili priparolis ruzan planon kontraŭ la oratoro. Kiam sinjoro Ĉuka ektuŝis la ĝenan temon, ili laŭte interkriis, kompreneble nacilingve:

— Li pravas!

— Ne ĝenu la oratoron!

— Silentu!

— Vi estas, kiu kriadas!

— Ne ni kriadas, sed vi!

— Sinjoroj! — kriis la prezidanto; sed liaj vortoj perdiĝis en la bruo, ĉar sufiĉe multaj el la ĉeestantoj postulis silenton por ke estiĝu plena kaoso. Ankaŭ samideano Retek tuj rekonis la situacion kaj kun sia amikaro li komencis taktan kriadon:

— Li pra-vas! Li pra-vas!

La prezidanto skuegis sonorilon. Malrapide fariĝis silente, sed sinjoro Ĉuka tamen ne povis daŭrigi sian parolon, perdinte la kontakton. Post la trankviliĝo de la anoj, la prezidanto raportis, ke sekvas la alparolo de samideano Ĉama.

Kiam li stariĝis, la Retekanoj signifoplene okulumis unu al la alia. Fariĝis subita silento. La junularo ambaŭflanke sciis, ke alvenis la grava momento, kaj nun finiĝos la batalo, kiu dum semajnoj daŭradis inter la du partioj. La Ĉamaanoj pli malpli jam estis konvinkitaj, ke ili perdos tiun ĉi batalon, sed ili decidiĝis lukti ĝis la lasta forto. Nur sinjoro Ĉama ne perdis la bonhumoron, eĉ ŝajnis, ke li havas ian kaŝitan sekreton, kiu certigos lian venkon. Tamen, li ne sukcesis sugestii al siaj partianoj la dezirindan fidon. Des pli ĝojis la Retekanoj, ĉar la venko de sinjoro Retek, per la helpo de la gazetvermoj kaj Roza, jam ŝajnis certigita.

Elza sidis en la unuaj vicoj, esperante ricevi dank’ al la standardo certagradan rekompencon eĉ en la okazo, se ŝia amata Georgo malsukcesos. La malamata konkurantino devos flaviĝi de envio, ĉar ŝi nepre ricevos grandan, bruan aplaŭdon.

— Kial vi ne anoncis vin pli frue por parolo — flustris Roza al Retek.

— Kara, mi iris min anonci tuj post la raportoj, sed Ĉama jam estis notita — levis la ŝultrojn sinjoro Retek. — Cetere, kion ajn li parolos, mia venko estas certa. Ni posedas proksimume la du trionojn de la voĉoj.

— Vi pravas, sed tamen mi preferus, se vi povus paroli antaŭ li — ŝi diris. Poste ŝi transdonis sin al la antaŭĝuo pri la venko super sia fiera konkurantino.

— Mi esperas, — ŝi flustris iom poste al sia najbaro —, ke vi ne forgesis pri nia kontrakto.

— Kiel povus, kara? — reflustris Retek. — En la unua numero de nia gazeto mi skribos pri via meritplena agado.

Poste ili eksilentis, ĉar la klara voĉo de sinjoro Ĉama plenigis la grandan ĉambron. Sinjoro Retek prenis notlibreton kaj atente aŭskultis la rivalon.

Ĉama ne estis ekzercita oratoro, sed li sciis paroli klare kaj flue; nur kelkaj ĵargonvortoj — modaj en la duoninteligentaj salonoj de la ĉefurbo, kaj kiujn li vane penis forlasi, — donis al lia parolo iom trivialan impreson. Komence la Retekanoj ĝenis lin per murmuretoj kaj flustroj; sed lia parolmaniero, kaj ruze ellaborita parol-plano iom post iom altiris la atenton de la malserioza junularo. Grandparte eĉ Retekanoj forgesis, ke ne decus tiom serenmiene aŭskulti la gvidanton de la malamika tendaro. Ĉama ne estis malsaĝa homo kaj bone sciis, ke nur per unusola vojo li povas akiri venkon: se li sukcesos konvinki la jarkunvenon per promesoj kaj grandkonturaj projektoj, ke per ĉiuj fortoj li agados nur en la intereso de la grupo kaj movado. Li sciis, ke se li sukcesos tion pruvi, li gajnos la grandan parton de tiuj anoj, kiuj nur malofte vizitas la grupon kaj ne tre konas ties internan situacion. La gazetvermojn li esperis konkeri tiel, ke li metos siajn proprajn ambicietojn en duarangan lokon kaj prezentos kredeblan planon, kiel riĉigi la bibliotekon, kaj kiel perfektigi la anaron de la grupo. Restis ankoraŭ, kiel nesolvita problemo kiamaniere gajni parton el la Retekanoj? Li sciis, ke Retek kaj Roza, kaj ilia plej intima amikaro, neniel estas konkereblaj. Kun sinjoro Retek mem eblus ja fari kompromison, se la temperamenta Roza ne tenus lin sub sia sorĉpovo. Sed, Ĉama havis ankaŭ planon de ruza ofensivo kontraŭ la Retekanoj. Lia plano estis ruza ĝuste per sia simpleco. Li faros proponon pri aranĝota kulturvespero aŭ balfesto, kies enspezoj servos por la eldonota gazeto. Tiel li gajnos ankaŭ grandan parton de la Retekanoj, ĉar li vicigos ja inter siajn proponojn ankaŭ iliajn celadojn. Tiel estos savita lia reputacio!

Tiel pensadis samideano Ĉama, kiam kelkajn tagojn antaŭ la jarkunveno de punkto al punkto li prilaboris la planon de sia farota parolado.

Komencante, unue li tuŝis la raportojn, kaj kritikis ilin kun objektiveco, akceptebla de ĉiuj grupanoj. Poste li parolis pri la movadaj sistemoj ĝisnunaj kaj pri tiuj sekvindaj en la estonto. Post kelkaj minutoj jam aŭdiĝis interkrioj: li pravas, tiel estas! Kaj tiujn interkriojn faris ne la Ĉamaanoj, sed iuj el la ceteraj partoprenantoj. Tio ĉi donis al Ĉama novan instigon. Sinjoro Retek ekatentis surprizite, dum Roza rekte furiozis, ĉar ŝi eksentis, ke la aferoj ne marŝas laŭ ŝia deziro.

— Multaj el la anoj — parolis Ĉama — miskomprenis aŭ intence misklarigis miajn celojn, kiuj estas ankaŭ la celadoj de la serioza parto de la junularo. Neniam mi celis fari amuzejon el la grupejo, neniam mi celis fari amuzan societon el nia societo. La movado esperantista estas serioza movado, ligita kun altaj idealoj. (Tiel estas!) Mi supozas, ke ĉiuj seriozaj esperantistoj deziregas, ke nia grupo, nia movado plifortiĝu. Ni devas akiri novajn adeptojn kaj perfektigi la malnovajn. (Li pravas!) Sed ĉion ĉi ne eblas realigi per la metodoj de la nuna gvidantaro.

— Li pravas! — kriis lia amikaro kaj la gvidantaranoj ĝene moviĝadis sur siaj seĝoj.

— Ĉiuj movadoj bezonas grandan kaj fortan propagandadon, — li daŭrigis — la propagandado bezonas monon. La demando estas, ĉu ni sukcesas havigi por la grupo monon. Fakte, tio ĉi estas la plej grava demando. Se ni havus monon, ni havus ankaŭ flugfoliojn, anoncojn en gazetoj kaj tiel plu. Sed de kie preni la monon? Ĝuste tiun ĉi gravegan problemon ni solvus, realiginte miajn planojn, kiujn oni intencas kulpe misklarigi. Kulturvesperoj, teatroprezentadoj, malofte dancamuzadoj, alportus por la grupo ne nur materialan profiton, tio estas la bezonegatan monon, sed allogus ankaŭ larĝajn amasojn da ekstera publiko, kaj tiel, krom la profito, ni havus ankaŭ okazon propagandi kaj varbi por la novaj kursoj. Kiuj komence vizitadus niajn ejojn nur por distriĝi, tiuj iom post iom tamen aliĝus al la movado, ekkoninte la gravecon de la internacia lingvo.

— Li pravas! — kriis multaj.

— Ni devas elekti tian gvidantaron — li parolis plu — kiu ne malhelpas la evoluon de la movado per sia konservativa miopo.

— Tiel estas! Li pravas!

— Ni ne estas malamikoj de la movado, sed mi postulas saĝan, vivkapablan gvidon kaj taktikon, konvenan al la nunaj cirkonstancoj. Por fortigi la movadon, ni bezonas amasojn, sekve la movada taktiko devas celadi la altiron de amasoj. Tion mi volas atingi, kiam mi postulas la efektivigon de niaj planoj.

Poste li parolis pri la kreskigo de la biblioteko kaj elekto de speciala komisiono, kiu ellaboros societajn ludojn en Esperanto por la perfektigo de la junularo. Dum lia parolado aŭdiĝis ĉiam pli kaj pli da aprobaj interkrioj. Retek surprizite kaj Roza kun sovaĝa kolero konstatis, ke ankaŭ kelkaj el iliaj partianoj aprobadas. Sed, malgraŭ ĉio, ili timis nenion, ĉar la parolo de Ĉama ankoraŭ ne tuŝis la problemon de la gazeto. Laŭ la opinio de Roza, Retek estas pli lerta oratoro, ol Ĉama, sekve lia parolo povos plene ŝanĝi ia situacion. Sed nun sekvis la lasta ŝaktiro de Ĉama.

— Karaj gesamideanoj, — li diris — ankoraŭ pri tre grava afero mi volas alvoki vian atenton antaŭ la prezento de mia konkreta propono. En ĉiuj landoj la esperantistoj havas pli malpli bonan organon, sed en nia lando nenia esperantista gazeto aperas, kvankam la gazeto estas gravega en ĉiuj movadoj, precipe en la nia.

Aŭdinte tiujn vortojn, Roza boris la poluritajn ungojn en la brakon de la apude sidanta Retek.

— Malsaĝa, kial vi ne movas la buŝon? — ŝi siblis inter la dentoj, kaj kiam ŝi vidis, ke li ne scias kion fari, ŝi ekkriis histerie — Impertinentaĵo! Tio ĉi estas la propono de sinjoro Retek.

Fariĝis granda bruo.

— Li ŝtelis nian proponon! — kriis la Retekanoj.

La prezidanto forte sonorigis.

— Kara samideanon, mi atentigos, ke neniu rajtas malhelpi unuj al la alia la propono rajto. Se tiu ĉi propono volis fari sinjoro Retek, tiam li havas povi ĝojadi, ke ankaŭ sinjoro Ĉama parolas por la propono tiu ĉi, — diris la prezidanto, kaj samopiniis preskaŭ la tuta kunveno. Eĉ la plejparto de la Retekanoj trovis la prezidanton prava. Ili pensis, ke finfine estas tute egale, kiu faros la proponojn, nur estas grave, ke la jarkunveno ĝin akceptu. Bedaŭrinde, ili ne kapablis penetri ĝis la fundo de tiuj sentoj, kiuj nun ondis en la animo de Roza. Ili ne sciis, kiel gravan rolon havas tiu propono en la vivo de la du plej belaj knabinoj en la grupo. Roza vidis ruiniĝinta ĉiun sian planon kontraŭ la malamanta konkurantino.

— Idioto! — ŝi siblis inter la dentoj al Retek.

La sovaĝa kolero kaj malamo tiom forte okupis ĉiujn ŝiajn nervojn, ke ŝi eĉ ne aŭdis la vortojn de Ĉama, kiu kun certa ironio daŭrigis kaj finis la parolon, rikoltante plenan sukceson.

— Vivu! Vivu Ĉama! Vivu Esperanto! — kriegis la tuta kunveno.

Ĉiuj proponoj de Ĉama estis akceptitaj kaj li estis elektita en la trimembran kandidan komitaton. Li atingis sian celon. Li juĝos, kiu taŭgos aŭ maltaŭgos por ia funkcio en la estonta gvidantaro. Sed la amara glaso de Roza ankoraŭ ne pleniĝis. Nun sekvis la lasta bato, la plej neeltenebla. Sur la estrado aperis la ĝojmiena Elza, disvolvis la belegan kaj valoran standardon, kaj post ĉarma parolado ŝi transdonis ĝin al la prezidanto, kiel donacon de la knabinaro. Eksplodis fortega aplaŭdo. Roza iĝis mortpala de envia kolero kaj ŝi plej volonte estus tuj forlasinta la ejon, se ŝi ne timus, ke oni ŝin mokos.

Kiam la reĝina figuro de Elza aperis sur la estrado, Petro observis la palan vizaĝon de la apude sidanta Maria. Ŝajnis al li, ke ia malseko brilas en ŝiaj okuloj, kiuj fiksiĝis al tiu alia knabino, sur kiun la sorto metis eble ankaŭ tiujn belojn, kiujn ĝi rabis de ŝi. Ŝi ne diris eĉ unu vorton. Ŝi nur ĝemis kaj staris senmove. Petro atendis, ke Elza almenaŭ mencios, ke la belegan manlaboron sur la standardo faris Maria, sed ŝi ne diris eĉ unu vorton pri tio kaj la ĉeestantoj ovacie atribuis ĉion al ŝi:

— Vivu Elza! Vivu la knabinoj!

La afero plene seniluziigis Petron pri Elza, eĉ ekregis lin kolero kaj li volis alkrii, ke la standardon faris kaj donacis Maria sola, tiu Maria, kiun neniu atentas. Sed ŝi metis manon al lia buŝo kaj malebligis tion.

— Amiketo, silentu, se vi ne volas min ofendi.

Petro ne komprenis tiun senliman sinoferon. Li nur eksentis pale, ke en Maria loĝas neordinara animo.

Dum tiu ĉi tempo la kandida komitato finis sian laboron laŭ la direktado de sinjoro Ĉama kaj la jarkunveno unuanime akceptis la prezentitan liston pri la novaj funkciuloj.

La prezidanto estis reelektita. Post la prelego de la listo pri la nova gvidantaro li faris mallongan, sed erarabundan paroladon kaj fine ekkantis la komencajn akordojn de la himno.

La sonojn transprenis la rave klara voĉo de Maria kaj la belaj akordoj el la buŝoj de la ĉeestantaro flugis en la alton, kvazaŭ aglo al la montopintoj. Poste ili malleviĝis, glatiĝante kiel spegulo de profunda lago, por momenton poste denove salti en la esperplenajn altojn.

»En la mondon venis nova sento
Tra la mondo iras forta voko«

La grupa movado staris antaŭ nova epoko.

— Amiketo, mi timas, nenion bonan mi atendas de tiu ĉi kontraŭnatura entuziasmo. — Diris Maria ĝeme kaj ektusis.

V.

Ĉama ne estis la homo, kiu flankenĵetas la venkitan kontraŭulon. Li sciis, ke el tio rezultus nur novaj bataloj, kiuj tre malhelpus lin en sia celado. Li volis konkeri, aŭ almenaŭ kontentigi la malamikan tendaron, por povi libere agadi en la propra intereso. Tial, je ĝenerala miro, li proponis, ke la gazet-aferon oni konfidu al sinjoro Retek. Li mem akceptis la kasistan funkcion kaj la gvidadon kaj organizadon de la amatora trupo. Elza estis kandidita por librovendado; kaj, por kontentigi ankaŭ Rozan, li elektigis ŝin bibliotekistino. Sed li atentis, ke la ceteraj gvidantar- kaj komitatanoj estu elektitaj el lia amikaro. La du kontrolantoj fariĝis la du pramembroj: sinjoroj Ĉuka kaj Perec.

La sekvintan tagon post la jarkunveno, ĉiuj elektitoj kun granda entuziasmo okupis siajn funkciojn, nur Roza lasis sin longe persvadi, kvankam ŝi decidis jam en la momento, kiam oni prelegis la liston. Ŝi pensis, ke por la perdita batalo neniel malutilos iom da morala rekompenciĝo; krome, ne estas ordinara afero esti elektita de jarkunveno por funkcio, kaj fine, la bibliotekistina okupado neniel malhelpos ŝin plu malami Elzan.

— Karan samideano, vi estas devas konsideradi la altaj pliinteresojn de la grupon kaj movado — petis ŝin la prezidanto.

— Nu bone! Mi cedas, vidante ke neniu taŭgulo troviĝas por tiu ĉi funkcio. Mi ĉiam estas preta servi la interesojn de la movado — respondis Roza.

Post la jarkunveno la tuta anaro komencis adori Ĉaman. Ankaŭ la ambiciuloj kontentiĝis kaj la harmonion de la grupa vivo momente minacis nenio. Maria kondukis la novelektitojn en la labirinton de iliaj funkcioj kaj taskoj, transdonante al ili ĉion en la plej granda ordo. Pri ŝi pensis neniu. Oni ne trovis ŝin taŭga por ia funkciado, neniu pensis pri tio, ke Maria, kiu en la lastaj tempoj sola plenumis preskaŭ ĉiujn ekzistantajn funkciojn, eble ankaŭ en la estonto taŭgus por io aŭ alia. Ŝi ja ne estis grava persono! Ŝi estis nur Maria! Ŝin oni ne devas morale rekompenci. Sed, kvankam ŝia modesta animo neniam aspiris personajn glorojn, Petron tamen kolerigis ŝia flankenlaso. Li sentis, ke kontraŭ Maria denove okazis granda kaj kulpa maljustaĵo.

Tiu ĉi sento ne lasis lin trankvila kaj li trovis okazon paroli pri la afero al sinjoro Ĉama.

— Kara samideano, kial vi ne kandidis ankaŭ Marian al ia funkcio?

Ĉama dignoplene pririgardis lin, poste ŝajnis pripensi iom indigne.

— Ĉu vi parolas pri tiu malsaneca knabino? — li demandis, kvazaŭ li ne scius, pri kiu temas.

— Jes.

— Mi ne povis plenŝtopi la gvidantaron per sensignifaj personoj — li respondis kaj turniĝis de li.

Petron ekregis subita kolero. Li havis egan deziron ĵeti al la kapo de sinjoro Ĉama la cindrujon, kiu havis la formon de la kvinpinta stelo. Malfacile, li tamen sin detenis, sed li tre malgajiĝis, ĉar li devis konfesi al si, ke Ĉaman li konis tute alia, ol li estas efektive.

Ankaŭ al sinjoro Ĉuka li faris similan demandon.

— Kara samideano — respondis tiu — Maria estas tre bona samideanino, sed ŝi estas tre silentema. Ŝi neniam miksiĝas publike en la grupajn aferojn. Cetere ŝi konscias siajn devojn ankaŭ sen oficiala rolo.

Tiu ĉi respondo iom trankviligis Petron. Almenaŭ ekzistas unu sola homo, kiu ĝis certa grado taksas la meritojn de Maria.

La novelektitaj funkciuloj en la komenca tempo plenumis siajn taskojn kun granda ambicio kaj la grupan vivon ekregis verva viglo. Komenciĝis novaj kursoj kaj en la granda ĉambro okazis perfektigaj ludoj. La anaro kreskis kaj la ĉambrego komencis paroladi pri la netaŭgeco de la nuna grupejo. Oni devas lui pli grandan. Tiu ĉi opinio definitive radikiĝis tuj post la unua kulturvespero, okazinta monaton post la jarkunveno, ĉar la ejo estis plenega kaj la programo brila. Sinjoro Ĉama kun granda artosento elektis la mondfaman komikaĵon: »Koks kaj Boks«. Krom tiu ĉi teatraĵo oni ankoraŭ prezentis deklamaĵojn kaj kantojn. La amatoraj aktoroj kaj aktorinoj faris ĉion tre arte, kaj ĉio ĉi estis la merito de sinjoro Ĉama, kiu direktis ĉion. La vespero havis grandan sukceson, kvankam estis kelkaj inter la publiko, kiuj opiniis, ke oni povus prezenti pli saĝajn aferojn. Sed kiu konsiderus la opinion de tiuj malinteligentuloj, kiuj ne havas eĉ palan konjekton pri la vera arto? Sinjoro Ĉama komprenas sian taskon!

La kulturvespero alportis bonegan materialan rezulton kaj ses semajnojn post la jarkunveno aperis la unua numero de »Aŭroro« en la redaktado de samideano Retek. Sur la lasta paĝo anoncis dikaj literoj ke ĉiuj manuskriptoj, ŝanĝekzempleroj kaj recenzotaj libroj devas esti sendataj al la privata adreso de la redaktoro. La apero de »Aŭroro« estis granda sensacio. La funkciuloj senescepte trovis en ĝi presita sian nomon. Estis eternigitaj ankaŭ la belaj vortoj de Elza, kun kiuj ŝi transdonis la belegan standardon al la grupo. Ankaŭ pri Roza verkis sinjoro Retek belan artikoleton. Estis skribite: »Nia ĉarma samideanino Roza, sinofere akceptis la malfacilan taskon, la reordigon de la tre malzorgita biblioteko. Tial ni premu forte ŝiajn mamojn«. Bedaŭrinde, la lasta vorto estis erare kompostita, ĉar la vorto devus esti »manojn«.

— Kara mia, pardonu min! Mi ne estas kulpa, la kompostisto ne parolas Esperanton. Cetere mi promesas al vi, ke en la sekvonta numero mi ĝustigos viajn mam... aŭ manojn. — Konsolis sinjoro Retek la iom ĉagrenitan Rozan.

Ĉio bone marŝis en la grupo. Sinjoro Ĉama iom post iom fariĝis la plej grava direktanta persono. Ĉiuj funkciuloj, antaŭ ol fari ion, unue petis lian opinion. Post la sukceso de la kulturvespero li planis plurajn prezentadojn kaj post kelkaj monatoj grandiozan balon.

Daŭradis la du komencitaj kursoj, kiujn gvidis samideanoj Ĉuka kaj Toboc. La granda ĉambro pleniĝis ĉiuvespere, ĉar la famo de la aranĝotaj teatrovesperoj allogis multajn rolemulojn.

Ĉiu estis kontenta, nur al Maria ne plaĉis la granda viglo.

Post la jarkunveno ŝi liberiĝis de tiu peza ŝarĝo, kiu antaŭe postulis ĉiujn ŝiajn fortojn kaj tempon. Samideano Ĉama transprenis de ŝi la kason, Roza la bibliotekon kaj Elza la librovendadon. Petro pensis, ke ŝin ĉagrenos tiu ĉi absoluta flankenŝovo kaj ŝi ofendiĝos, sed li eraris. En ŝiaj okuloj li ne povis rimarki eĉ la plej etan nuancon de tiuj sentoj. Ŝi transdonis ĉion kun la samaj modesto kaj precizo, kiuj karakterizis ĉiun ŝian agon. Kaj Petro de tago al tago pli kaj pli admiris tiun eksterordinaran anim-ekvilibron. Ŝajnis al li, ke ŝi staras alte super ĉiuj, kiujn li konis ĝis nun. Li vidis, ke la senton pri si mem anstataŭas en ŝi propravola sinofero por pli alta idealo. Ŝi neniam rimarkis, ke ŝin neniu atentas, kaj sendepende de ĉio kaj ĉiu, ŝi trovis ĉiam tiujn taskojn, per kiuj ŝi povis servi la intereson de la grupo kaj movado.

En tiu tempo ŝia sano videble malboniĝis kaj Petro pensis, ke bonvenis por ŝi la liberiĝo el tiuj taskoj. Sed ŝi trovis por si novajn laborojn. La ejon ŝi daŭre prizorgadis kiel antaŭe, ĉar tiun ĉi ne tre gloran laboron de purigado neniu enviis de ŝi. Ankaŭ post la jarkunveno, ĉiuvespere ŝi estis la unua, kiu alvenis kaj la lasta, kiu forlasis la grupejon. Ŝi balais, ŝi hejtis kaj ornamis la ejon per bildoj, kiel antaŭe. Se iu nova bildo altiris la atenton de la grandĉambranoj, ili konstatis nur, ke ĝi estas bela, kaj se hazarde aŭdiĝis demando: kiel ĝi estis akirita? ĉiuokaze iu respondis: Maria pendigis ĝin. Kaj per tio estis aranĝite. Neniu interesiĝis plu, neniu demandis, kiel ŝi ĝin akiris, kial ŝi pendigis ĝin ĝuste sur la muro de la granda ĉambro. Pendigis ĝin Maria, do oni havas ĝin. Ĝi estas bela, do ĉio estas en ordo. La belegan standardon Maria pendigis sub la Zamenhof-portreto en la fino de la granda ĉambro; tie ĝi memorigis konstante la amuzeman anaron pri la alta celo de la movado, per la arte brodita surskribo: »Per Esperanto por la paco kaj amo.«

Sed certe neniu povas postuli, ke la anaro plene okupita per la sensacioj de la prepariĝoj por la venontaj prezentadoj, ankaŭ pensadu pri la signifo de tiu frazo. Estas skribite kaj tio sufiĉas. Post la jarkunveno Maria neniam plu parolis pri la standardo; ŝi kondutis kvazaŭ ŝi havus al ĝi nenian rilaton; kaj kelkajn tagojn poste Petro rimarkis mirege, ke en la angulo de la standardo ore brodita teksto anoncas, ke ĝi estas »donaco de la knabinaro«.

Krom la jam menciitaj laboroj Maria trovis por si ankaŭ aliajn okupiĝojn. Certajn vesperojn ŝi havis ĉirkaŭ si kelkajn sep-okjarajn geinfanojn, al kiuj ŝi instruis la lingvon en la malgranda ĉambro. En tiu tempo ŝi multe okupiĝis ankaŭ pri Petro. Ĉiuvespere dum duonhoro ili ekzercadis la lingvon kaj li tre volonte aŭskultis ŝiajn klarigojn kaj konsilojn. Dank’ al ŝiaj paroloj li komencis koni la tutmondan movadon kaj la literaturon de Esperanto. Ĉi lasta estis la plej ŝatata temo de Maria. Ŝi konis la verkojn de ĉiuj esperantistaj verkistoj kaj parolis pri la libroj en la formo de mirinde klara rerakonto kaj profunda kritiko. Tiel helpate de Maria, Petro baldaŭ akiris sufiĉe larĝan konon pri la kvanto kaj kvalito de la literaturo Esperanta. Kelkfoje ankaŭ pri la grupa movado ili paroladis.

— Amiketo — ŝi diris malgaje — tiu febra viglo kiu superregas la grandan ĉambron, ŝajnas al mi nenatura kaj iel fremda por la movado. Efektive, nenio okazas en la granda ĉambro, kio harmonius kun niaj celoj. La nobla celo kaj la alta idealo, por kiu ĉiu esperantisto devus fortostreĉe laboradi, dronas en la kaoso de bruaj amuzadoj. La senco, kiu devus superbrili la grupan vivon, perdiĝas kiel pala estingiĝanta lumeto apud la brilego de la personoj kaj pompo de la fremdaj aranĝaĵoj. Ne pensu, ke mi estas malamiko de la amuzadoj. Tute ne! Sed oferi ĉion por ili signifas deflankiĝon el la ĝusta direkto. Malĝusta vojo, — ŝi aldonis post iom da paŭzo — kiu kondukas la anaron sur fremdajn kampojn, malproksimajn de la efektiva celo.

Ankaŭ Petro iom post iom eksentis, ke la granda ĉambro neniel sekvas tiun direkton, pri kiu Ĉama tiom ruze parolis en la jarkunveno. Ĉiuj fortoj kaj energioj estis elspezataj unuavice por la amuzadoj kaj nur duavice por la lingvo kaj movado. La lingvoscio de la granda ĉambro persiste restis ĉe la »bonan vesperon« kaj »ĝis revido« kaj post la sukceso de la unua »kulturvespero« malaperis el la programo ankaŭ la perfektigaj ludoj. Oni parolis nur pri la prezentadoj, pri la roloj, pri la planoj de la aranĝota granda balfesto kaj pri la nekonveno de la nuna ejo. Kaj la gazetvermoj estis ne nur kontentigitaj sed ravitaj per la apero de »Aŭroro«, sekve ilia movada politiko ne transpaŝis la limojn de la kutima tablo, kiun ili ĉirkaŭsidis ĉiuvespere. Eĉ sinjoro Ĉuka ŝanĝis sian opinion pri la ĉambrego, ĉar samideano Retek petis lin verki ĉefartikolon por la venonta numero de Aŭroro.

— Mi eraris antaŭ la jarkunveno — konstatis la miniatura knabino. — Tiu multa disputado tamen havas ian rezulton. Ŝajne ni amuziĝos bone.

— Sinjoro Ĉama estas tre inteligenta homo, kun eksterordinaraj kapabloj, — pravigis ŝin la nigrulino — mi ne scias, kion farus la grupo sen li. Ni mortus pro enuo.

— Tion ne! Ni simple ne venus ĉi tien.

Iun vesperon Petro denove paroladis kun Maria pri la grupa movado, sidante apud la forno en la malgranda ĉambro, kiam Elza venis al ili, kiel reĝino al la regatoj. Petro ekmiris, ĉar tre malofte okazis, ke ŝi venis en la malgrandan ĉambron kaj eĉ pli malofte ŝi proksimiĝis al Maria.

— Pri kiaj sekretoj vi paroladas ĉi tie? — Ŝi direktis la demandon al Maria per sia kantovoĉo kaj sidiĝis apud ili.

— Pri nenia sekreto, kara, sed pri la grupaj aferoj.

— Nu, mi venis do en bona tempo, ĉar ankaŭ mi intencas paroli ĝuste pri tio.

— Vi ja scias kara, — ŝi daŭrigis post la demanda rigardo de Maria, — ke Georgo nun preparas grandiozan prezentadon. Kantoj, interesaj dialogoj, muziko... Vi scias, io grandioza, kiel en la veraj teatroj. Ho kara, vi eĉ ne imagas, kiel eksterordinaran artosenton havas mia Georgo! La roloj jam estas disdonitaj kaj mi scias, ke tia prezentado neniam ankoraŭ estis en esperantista grupo. Vi vidos! La kanto-rolojn Georgo donis al mi kaj li diris, ke li povus nenion fari, se hazarde mi ne estus en la grupo. Roza penadas disfamigi, ke ankaŭ ŝi povus prezenti la kant-rolojn, sed pri tio ni nur ridas. Roza?... Ridindaĵo! Georgo diris, ke li volonte donus al mi ankaŭ la deklamojn, se mi ne estus jam troŝarĝita per la kantoj. Sed por mi plene sufiĉas la kantoj. Ĉiuvespere mi devas ekzerci kun Georgo. Mi ja ne povas ĉion plenumi; tial Georgo devis doni la deklamojn al Roza, kvankam ŝi tute ne kapablas deklami kun profunda sento. Vi vidos, ke mi pravas.

Elza diris ĉion ĉi seninterrompe kaj el ŝia kantovoĉo vibris la tono de granda verŝajno, kvankam la faktoj estis tute aliaj: estis ja ĝenerala opinio, ke Roza deklamas kun granda talento kaj artosento. Tamen ankaŭ tio estis fakto, ke Elza kantas tre bone kaj havas belegan voĉon.

— Kredu? ke mi havas tre multe da laboro, — ŝi daŭrigis. — Mi devas multe ekzerci, ĉar mi volas, ke la prezentado sukcesu.

— La kulturvespero sukcesis bonege — ekparolis fine Maria.

— Vi pravas, sed mi volas, ke tiu ĉi sekvonta estu multe pli arta. Ekde morgaŭ vespere ni konstante ekzercados, do ni ne havos eĉ minuton por aliaj aferoj. Mi devas ĉiam pensi nur pri miaj roloj kaj ĝuste pro tio mi volas prezenti al vi etan peton.

— Bonvolu — diris Maria mallaŭte.

— Kara, mi pensis, ke vi havas neniajn zorgojn, nenian taskon, dum mi estas troŝarĝita per la plej grava rolo de la okazonta prezentado... Mi pensis, ke ankaŭ vi povus foje-foje fari ion por la movado...

— Volonte, — diris Maria trankvile, sed en Petro ekbolis kolero.

— Do mi opiniis, kara, ke vi povus anstataŭi min ĉe la librovendado dum tiuj kelkaj semajnoj, ĝis la prezentado. Mi kredas, ke vi ne rifuzos tiun ĉi etan servon por la intereso de la grupo, ĉar vi ja certe scias, ke ĉiuj esperantistoj devas labori unuavice...

— Maria laboras tro multe — eruptis el Petro la vortoj pro la impertinenta parolo de Elza. En tiu momento paliĝis antaŭ li ŝia belo kaj li pretiĝis diri al ŝi ian drastan frazon, sed Maria malebligis tion.

— Amiko, — ŝi ekparolis vigle, por lin silentigi — ĉiuj grupanoj laboras por la movado tiom, kiom ili povas plenumi.

Petro komprenis, ke Maria ne volas, ke li miksiĝu en la aferon de Elza, li do eksilentis malkontente.

El la interparolo fine rezultis, ke Maria transprenis la ŝlosilon de la ŝranko, en kiu estis la vendotaj libroj kaj Elza, liberiĝinte de la ĝena tasko, kun facilaj dancopaŝoj forlasis la malgrandan ĉambron.

— Amikino — diris grumble Petro al Maria tuj post la malapero de Elza — kial vi akceptis la anstataŭadon de tiu amuziĝema pavo? Mi ne estus tion farinta.

Maria alrigardis Petron longe kaj observe. Ŝajnis, kvazaŭ ekvibrus en ŝiaj okuloj radioj de laca petolemo. Sed tio daŭris nur momenton, ĉar ŝia vizaĝo tuj reprenis tiun kutiman palon kaj trankvilon.

— Amiketo, vi ne parolas sincere.

— Kial? — li miris.

— Mi estas konvinkita, ke por Elza ankaŭ vi farus servojn — ŝi diris trankvile, post iom da paŭzo. — Sed mi, akceptinte la anstataŭadon ne faros servojn por ŝi, sed por la movado mi plenumas miajn devojn.

Petro multe pensadis, kiaj fortoj loĝas en la animo de Maria. Neniel li povis esplori la fonton de tiuj senlimaj altruismo kaj sinofero, kiuj manifestiĝis ĉiam kaj en ĉiuj agoj de Maria. Kiel povas tiu ĉi malsana knabino, de kiu la vivĝojoj estas forrabitaj, oferi ĉion por la celo, kaj eĉ ne rimarki, kiel ŝin flankenŝovas kaj ekspluatas la samcelanoj. Kial ne ribelas ŝia animo kontraŭ tiu mondo, kiu ŝin, la malsanan, flankelasas, ignoras kaj eluzas por la propra profito? Ĉio ĉi estis dum longa tempo enigma por li. Sed foje Maria mem diris al li kelkajn vortojn, kiuj donis al li palan konjekton pri la afero. Ŝi parolis pri tio, ke iu, de kiu la vivo forrabis la sanon, belon kaj amon, tamen nepre devas elŝuti el si la varmon kaj sentemon per ia ajn vojo, en ia ajn formo. Maria apartenis al tiuj homoj. Tiel povis okazi, ke kun ia stranga ĝojo ŝi ĉiam estis preta por sinoferoj supermezuraj.

En tiu tempo ne nur Elza vizitis Marian, sed ankaŭ Roza kaj iom poste samideano Ĉama. Tiel okazis, ke apenaŭ ok semajnojn post la jarkunveno, la zorgoj pri la librovendado, biblioteko kaj kaso denove estis sur la ŝultroj de la malfortika Maria.

VI.

Kelkaj monatoj pasis post la jarkunveno. La febra vivo kaj la konstantaj prezentadoj rezultigis, ke la anaro kreskis. Sed tiu kresko estis nur ŝajna, ĉar la naŭdek procentojn de la novuloj altiris nur la amuzadoj kaj ili tute nenion sciis pri la celo kaj senco de la movado. Nur en la malgranda ĉambro daŭradis du malsanaj kursoj, dum en la granda ĉambro oni febre disputadis pri la prezentadoj okazintaj kaj okazontaj. La publiko de la granda ĉambro aspektis kvazaŭ ĝi havus nenian rilaton al la movado. Granda procento de la novaj membroj eĉ ne aliĝis al la kursoj. Fakte, kial lerni? Sufiĉas esti ano kaj amuziĝi por la sukceso de Esperanto. Cetere, la aranĝoj de sinjoro Ĉama sukcesis bone. La anoj de la granda ĉambro, movataj de li, ĉiuokaze faris bonan propagandon por la »kulturvesperoj«, vendinte la biletojn inter siaj konatoj ĝis la lasta peco. Tiel la granda ĉambro estis plenplena ĉe ĉiuj prezentadoj. Ĉama fakte havis tre bonan organiz-kapablon; kaj lia agado kaj sukcesoj ravis la tutan anaron, nur Maria ne estis konkerebla.

— Domaĝe, ke samideano Ĉama uzas siajn fortojn kaj kapablojn por aferoj, kiuj neniel servas la intereson de la movado, kvankam ĝi tre bezonus liajn servojn — ŝi diris iun vesperon, kiam Petro helpis ŝin ĉe la pretigo de la monataj raportoj.

Jes, denove Maria pretigis la raportojn por la funkciuloj, ĉar Elza, Roza kaj Ĉama, kiuj petis ŝin por kelksemajna anstataŭado, forgesis repreni la laborojn el ŝiaj manoj: do en la grupa administrado denove ekregis la antaŭjarkunvena stato. Maria denove fariĝis la »Ĉiofara Neniu«.

La rikoltitaj sukcesoj igis samideanon Ĉama fiera kaj memfida. En lia cerbo ekĝermis aŭdacaj planoj. Li decidis serĉi alian ejon por la grupo, ĉar la nuna neniel kontentigis liajn reĝisorajn ambiciojn. Li revis pri grandiozaj prezentadoj, aranĝotaj dum la sekvontaj aŭtuno kaj vintro. Li ne dubis, ke oni akceptos lian planon pri la transloĝiĝo, ĉar la granda ĉambro helpis lin. La cetero ne kalkulis. Krom tio, li havis por la plano argumentojn, kiu nepre devis venki eĉ la dubemon de sinjoro Ĉuka, kiu en grupaj aferoj estis la plej konservativa. Ĉama kapablis elmontri per ciferoj tre konvinke, ke la prezentadoj aranĝotaj de li alportos multe pli da profito, ol estas bezonate por kovri la diferencon en la luprezo. Pro la grupo necesas granda, eleganta ejo, taŭga por prezentado de teatraĵoj kaj dancoj.

Iun vesperon li kolektis la anaron en la granda ĉambro kaj publikigis siajn intencojn.

— Karaj gesamideanoj! Malgraŭ ĉiuj antaŭaj mokoj mi pruvis, ke la granda ĉambro staras en la servo de la movado, eĉ mi povas diri, ke ĝi estas la bazo de la grupa vivo. La junularo belege pruvis siajn kapablojn servi al altaj idealoj. Ne nur la grupaj konservativuloj estas kontentaj pri ni. Sed ni atingis, ke ankaŭ la preso, la gazetoj jam ekatentis pri nia kulturagado. Neniam la esperantista movado atingis en nia urbo, ke gazetoj parolu pri ĝi. Sed nia persisto kaj ĝusta vojiro elbatalis tiun ĉi nemezureblan avantaĝon. Ni faris la movadon granda! Sed la akiritaj sukcesoj estas nur komenco. Ni devas ne halti antaŭ la lasta kilometroŝtono, sur kiu estas skribite: fina venko! Ni streĉu la fortojn! Gesamideanoj! Mi havas planon, per kiu ni povos atingi tiun dezirindan vojpunkton. La movadon ni faris tiom granda ke ĝi ne plu povas premiĝi en tiu ĉi neniel konvena ejo. Ni havas altajn celojn, grandajn planojn, sekve ni bezonas pli grandan, pli konvenan ejon, ĉar tie ĉi ni aspektas kiel granda bildo, kiu nur faldita trovas lokon en malgranda kadro. Ni bezonas vastan, elegantan ejon, kie trovas lokon ĉiuj branĉoj de nia movado. Tiu ĉi ejo por prezentadoj kaj dancamuzadoj estas malgranda, krom tio la bruo ĝenas la kursojn de la malgranda ĉambro. Mi estas certa: se vi ĉiuj eltenos por la celo en la estonto, kiel ĝis nun, ni efektivigos mirindaĵojn. Ni akiros hejmon belegan por kursoj, kontoro, babilejo kaj prezentado. Nenio estas bezonata krom via ĝisnuna persisto por niaj celoj.

— Ni estas kun vi!

— Ni faros ĉion!

— Vivu Ĉama! — kriadis ovacie la entuziasma publiko kaj ne plu lasis paroli sian gvidanton. Senescepte ĉiuj ĉeestantoj komprenis, eĉ ĝuste komprenis la intencojn de Ĉama kaj la entuziasmo atingis ekstremon.

— Ĉama estas la genio de la movado — diris la ruĝulino al la miniatura knabino.

Estis ja personoj inter la anaro, kiuj kun akraj okuloj penadis trabori la sekretajn murojn de la planoj kaj agado de Ĉama. Tamen, tiuj ne penadis por la intereso de la grupa kaso, sed mezuradis la ŝancojn por si mem.


La paco inter Elza kaj Roza estis nur ŝajna. Ambaŭ uzis ĉiun okazon por ĉikani unu la alian. Ĉiu el ili estus feliĉa se ŝi povus subigi la alian, sed neniu el ili sukcesis. La prezentadoj ne alportis la esperatan rezulton, ĉar la publiko same aplaŭdis al Roza kiel al Elza. Roza deklamis tiel arte, kiel bele kantis Elza, Elza havis nur tiun avantaĝon, ke Ĉama amindumis al ŝi, Ĉama, la animo de la movado. Roza, siavice, pligrandigis sian reputacion per la intima amikeco kun sinjoro Retek, kies persona digno tre multe grasiĝis de post la apero de la »Aŭroro«.

Ĉe sinjoro Retek jam antaŭ monato estis preta la materialo por la tria numero de »Aŭroro«, sed la grupa kaso, malgraŭ la »bonega sukceso de la prezentadoj« ne havis sufiĉe da mono por la preskostoj. Tio instigis la ĉagrenitan redaktoron al observadoj ĉirkaŭ la kaso. Laŭ liaj kalkuloj, la necesa sumo jam devus esti disponebla, ĉar la enspezoj de la lastaj prezentadoj alportis sufiĉe grandan sumon. Sed sinjoro Ĉama elmontris, ke momente la grupo ne havas kapitalon krom la kotiz-enpagoj kaj la enspezoj de la librovendejo, estantaj ĉe Maria en la malgranda kaso. (Tiel li nomis la kason, manipulatan de Maria, ĉar la enspezon el la prezentadoj manipulis li mem.)

Sekve samideano Retek, malgraŭ ĉiuj ĉagrenoj, devis kontentiĝi per la espero, ke la sekvonta kulturvespero alportos tiom da profito, ke la »Aŭroro« povos aperi post oksemajna malfruo en la komenco de majo. Kvankam neniu rajtas grumbli pro tiel bagatela malfruo ĉe freŝa gazeto, ĉar ja la malfruo estas kvazaŭ komerca leĝo en Esperantio, tamen la malfruo por sinjoro Retek estis ne nur ĉagrena, sed multe pli grava afero. Post la apero de la dua numero de la »Aŭroro« jam alvenis ankaŭ konsiderinda kvanto da eksterlandaj abonoj, kaj por kunlaboro li akiris famajn literaturistojn. Sed se la gazeto ne aperados akurate, la abonantoj malfidos kaj ĉiuj personaj planoj de s-ro Retek, ligitaj al la gazeto, estos ruinigitaj. Nome, la gazeto ja ekvivis kiel grupa organo, sed samideano Retek havis nepran intencon ĝin tute transpreni. Li ja bone sciis, ke oni lin prave riproĉos, ke li uzis la grupon kiel mulon por grimpi sur la monton, sed li facile konsolis sin per tio, ke en Esperantio tio ĉi ne estas malofta. Dume li eĉ havos okazon ludi la rolon de grandanimulo, donante konstantan rubrikon en la »Aŭroro« por la loka movado.

Post la ĉiuflanka konsidero de ĉio ĉi, samideano Retek trovis, ke la sukceson de liaj celadoj malhelpas sole la malklara manipulo de Ĉama ĉirkaŭ la enspezoj de la amuzadoj. Tial li jam decidis, ke okaze li publike enrigardos liajn kalkulojn por defendi la »interesojn de la grupo«, kaj, se estos necese, li eĉ komencos agiti kontraŭ la ejo-ŝanĝo. Efektive, kial la pligranda, sekve pli multekosta ejo? Li sentis, ke perdiĝos ĉio, se li ne agos senprokraste.

En la granda ĉambro okazis gravaj ŝanĝoj post la jarkunveno. En ĝia fino, kie antaŭe staris la estrado, oni konstruis scenejon, kies kurtenoj kaj kulisoj bone servis ankaŭ al amidilioj. La granda Zamenhof-portreto transmigris en la malgrandan ĉambron.

Samideano Retek ankaŭ utiligis la avantaĝojn de la scenejo:

— Roza, mi volus paroli kun vi — li tiris ŝin post la kulisojn.

— Rapidu, ĉar Ĉama tuj komencos la ekzercadon.

— Vi parolas, kvazaŭ Ĉama estus por vi pli grava, ol mi. Eble vi forgesas, ke li ĉiuvespere foriras en duopo kun Elza?

En la okuloj de Roza malamo ekflamis.

— Mi abomenas tiun blondan pavon, kune kun Ĉama, — ŝi siblis inter la dentoj.

— Vi tamen tre volonte kunlaboras en iliaj aranĝaĵoj. Ŝajnas, ke vi jam forgesis pri nia interkonsento.

La vortoj de Retek tre kolerigis ŝin, ĉar ŝiaj delikataj nazloboj ektremetis kaj ŝi komencis paroli tiom laŭte, ke Retek ektimis, ke ŝia parolo altiros la atenton de la aliaj.

— Ne kriadu, estu saĝa, malsaĝulino!

— Ĉu vi timas? — ŝi demandis kun malica rideto. — Certe io denove ne funkcias ĝuste en via planeto. Sciu, ke mi malamas ankaŭ vin, ĉar vi venas al mi nur, kiam vi bezonas mian helpon. Ĉu vi rajtas min riproĉi pro la kunlaboro, kiun mi faras ĝuste laŭ via instigo. Nun mi jam daŭrigas ĝin por ĉagreni tiun blondan pavon, kaj, se tio ne plaĉas al vi, por ĉagreni ankaŭ vin.

— Ne malsaĝu, Roza! Mi ne volas malhelpi vian amuzadon, sed pensu ankaŭ pri nia interkonsento! — diris al ŝi Retek iom flate.

— Mi pravas, ĉar vi fakte nur tiam venas al mi, kiam vi bezonas min, — ŝi diris jam kolerete.

— Kara, vi diras malsaĝaĵojn. Ĉu ne sufiĉas mia solena promeso, ke post la sukceso de nia plano mi edzinigos vin? — li diris kaj tiris ŝin al si. — Ĝuste pri tio mi volas nun paroli, sed ankaŭ vi devas ja helpi mian planon.

Tiuj ĉi vortoj kortuŝis Rozan kaj kun la plena varmo de sia korpo ŝi kliniĝis al Retek.

— Ankaŭ vi ne povas ja plendi... Sed nun ni parolu pri la afero.

Retek klarigis al ŝi la situacion kaj Roza komprenis, ke la aperadon de la »Aŭroro« minacas danĝero, kaj ke la malapero de la »Aŭroro« signifus samtempe la neniiĝon de ĉiuj planoj de Retek. Per sia vigla imago-kapablo ŝi tuj rekonis, ke ĉio ĉi iel rilatas ankaŭ ŝiajn lastatempe naskiĝintajn esperojn. Ŝi ne sentis ja ian romantikan amon al Retek, sed ŝi opiniis, ke multe pli valoras fariĝi lia edzino, ol silente sopiri al Ĉama. Tial ŝi tre atente aŭskultis lian parolon.

— La mondo estas tre aĉa nuntempe — parolis Retek konvinke kaj karesis ŝiajn nigrajn buklojn. — La homoj trompas ĉie, kie eblas. Regas la teorio: se mi ne eluzas la okazon, ĝin eluzas aliu. Diru, kara, kial ne pensadus tiel ankaŭ mi? Tamen, kion tiu ĉi Ĉama faras, tio jam estas banditismo. Kara, mi havas tre fortan suspekton, ke li ne tro honeste manipulas la enspezon de la kulturvesperoj. Kaj per tio li malhelpas ne nur la movadon, sed ankaŭ miajn, pli ĝuste niajn planojn. Vi scias, kara, ke el mia salajro ni povus vivi nur mizere, sed se mia plano sukcesos, ni povos geedziĝi tute trankvile. Nuntempe la eldono de Esperantaj gazetoj kaj libroj jam estas tre bona negoco. Multaj sukcesas vivi per ĝi. Kial ne sukcesus ankaŭ mi? Mi ellaboris bonege la tutan planon kaj nun ĝi rompiĝos pro tiu ĉi ĉarlatano, se mi ne ekagos senprokraste.

Dum tiu ĉi parolo la sentimentalismo tute malaperis de la vizaĝo de Roza. Estis videble, ke ŝia menso jam febre eklaboris.

— Mi nepre devas fari ion en la intereso de la »Aŭroro« — finis la parolon Retek. — Ni ne povas perdi post tiom bona komenco, nur tial, ĉar sinjoro Ĉama forŝtelas la monon de la grupo.

— Ĉu vi jam havas ian planon? — demandis Roza.

— Provizore nur tion, ke mi agitos inter la anaro, precipe ĉe la gazetvermoj, ke ili postulu la aperigon de la »Aŭroro«. Mi konfesas, ke mi ne havas ian saĝan ideon, sed por komenci sufiĉas ankaŭ tio ĉi.

— Sed Johano, kial la atenton de sinjoro Ĉuka kaj la prezidanto vi ne alvokas al la manipulado de Ĉama? — demandis Roza kun viglo konvena al la afero. — Mi akiros pruvojn kontraŭ li, se ne alie, ni fabrikos kelkajn.

Retek ekridetis ruze kaj tuŝis la ŝultrojn de Roza.

— Kara mia, ĉi-foje via akra cerbo ne funkcias bone. Se ni pruvos ion kontraŭ Ĉama...

— Ni dishakos la propran benkon, ĉu ne? — interrompis lin Roza kun stranga, sovaĝa ridgrimaco. — Vi pravas, — ŝi aldonis iom poste.

— Ho, vi estas saĝeta sorĉistino — ridetis la viro. — Ĝuste tiel! Tiuokaze sinjoro Ĉama estus elĵetita kaj samtempe ĉesus la prezentadoj. Ni bezonas lin. Li devas aranĝi la prezentadojn kaj la amuzadojn, ĉar tiuj estas la fonto de la kapitalo por la aperigo de la »Aŭroro«. Tamen, mi nepre devas malhelpi lian tromalŝparemon dum la aranĝoj, sed tiel, ke li suspektu nenion kaj lin suspektu neniu. Bedaŭrinde ĉi tie estas baro en la vojo kaj mi ankoraŭ ne scias, kiel ĝin eviti.

Ili ambaŭ profundiĝis en pensojn.

— Estas malfacile — ekparolis denove Retek. — Mi scias certe, ke se la anaro forte postulus la akuratan aperigon de la »Aŭroro«, Ĉama iel elŝvitus la monon por ĝi, almenaŭ dum unu–du monatoj, por konservi sian reputacion. Sed la agitadon inter la anoj devus vi fari, ĉar...

— Kion vi pensas? — interrompis lin Roza, ĉar, anstataŭ aŭskulti, ŝi jam forte cerbumis pri konvena plano. — Ĉu estus bone, se ni sugestus al sinjoro Ĉuka, ke la gazetvermoj konsentu pri la luo de nova pli granda ejo nur tiuokaze, se Ĉama povas garantii, ke el la amuzadoj, aranĝotaj ĝis la fino de majo, la grupo ricevos la sumon necesan por la gazeto ĝis aŭtuno? Unuvorte, por kvar numeroj.

La okuloj de Retek subite ekbrilis, sed poste vualis ilin ombro de dubo.

— Bonege!... Sed la motivado?...

— La motivado? — ripetis Roza. — Tute simple: laŭ la postuloj de la gazetvermoj kaj de nia geamikaro, la gvidantaro decidos, ke nur en tiu okazo ĝi konsentos pri la luo de nova ejo, se la amatora trupo povas certigi la kurantajn elspezojn por la somera periodo. Tio estos garantiaĵo pri la kapabloj de Ĉama. Timu nenion! Ĉama ne kuraĝos kontraŭi la aferon, ĉar samtempe li donus pruvon pri tio, ke la diletanta trupo ne povas certigi la kovron de pli alta budĝeto. Imagu kiel tio servus la personajn interesojn de nia amiko! Estu trankvila. Sinjoro Ĉuka klarigos lerte al Ĉama, ke la gazetvermoj ne kontraŭas liajn planojn pri la nova pli granda ejo; ili nur postulas ian palpeblan pruvon pri tio, ke la diletanta trupo estas serioza organizaĵo, pri kiu la grupo povas kalkuli ankaŭ en la estonto. Unuvorte, Ĉama devas pruvi sian kapablon antaŭ la alpreno de novaj ŝarĝoj. Se li estus honesta, li ne konsentus tiun kondiĉon. Sed mi estas konvinkita, ke li ne kontraŭos, eĉ se li eble blasfemos silente, ĉar ĝuste liaj egoismo kaj persona intereso devigos lin al silenta submetiĝo.

Retek aŭskultis atente la parolon de Roza kaj miris ŝian akran ruzon. Ŝajnis al li, kvazaŭ infera fajro flamus en ŝiaj okuloj, dum ŝi parolis. Li komprenis, ke en ŝia persono li havas ne sufiĉe alte takseblan helpanton, sed li neniel povis kompreni, kia sento, finfine, estas en ŝi pli forta: ĉu la malamo aŭ la sopiro al amo? Sed li estis tro reala por cerbumi longe pri la demando. Antaŭ li briletis nur la propra celo kaj li vidis, ke tiun celon li atingos per la helpo de Roza.

— Nu, kiel plaĉas al vi la plano? — ŝi demandis.

— Bonege! — eruptis la ĝojo el Retek — bonege, karulino! Vi estas la plej saĝa knabino, kiun mi konis en mia vivo.

La okuloj de Roza ĝoje ekbrilis. La sovaĝa fajro malaperis en ili kaj ŝi denove kliniĝis al li.

— Kara, lasu al mi la tutan aferon — ŝi diris jam afekte. — Vi vidos, ke mi aranĝos ĉion.

Per rapida moviĝo ŝi kisis lin surbuŝe kaj ridetante forkuris.

— Diablino! — murmuris Retek. — Ŝi estas efektive diablino ... sed kiel ajn, nun ŝi estas tro valora por mi.

Retek ankoraŭ restis sur la scenejo, meditante.

Inter aliaj, ankaŭ tio venis en lian kapon, ke li neniam ankoraŭ pensis serioze pri Roza. Li okupiĝis pri ŝi, ĉar li bezonis ŝin, unue kiel viro, poste kiel homo kun sekretaj planoj kaj bezonanta akracerban helpantinon. Nur nun li pensis la unuan fojon pri tio, ke eble ne estus malbona kalkulo havi tian kunbatalantinon por la tuta vivo, sed la penso ŝajnis iom stranga al li kaj fine li ekridetis.

— Nu, ni vidos — li diris laŭte al si mem kaj forlasis la scenejon.

Roza ankoraŭ en tiu ĉi vespero trovis okazon paroli kun sinjoro Ĉuka.

Kiam sinjoro Ĉuka forlasis la ejon kaj paŝadis al sia hejmo tra la kutimaj stratoj, li subite rimarkis apud si Rozan, kiu tre vigle salutis lin kaj ĝojis, ke foje ŝi havas okazon promeni hejmen en lia societo. Ili baldaŭ profundiĝis en viglan interparolon, kaj Roza tre lerte donis al la konversacio la direkton taŭgan al ŝia celo. Post kiam ili interŝanĝis opiniojn pri la movado, grupa vivo kaj la prezentadoj, Roza faris rektan demandon:

— Kio estas via opinio pri la translokiĝo?

— Se mi volas esti sincera, — hezitis samideano Ĉuka — mi devas konfesi, ke mi ne formis ankoraŭ firman opinion. Estas fakto, ke samideano Ĉama vigligis la vivon en nia grupo kaj ŝajne li tre komprenas la aranĝon de prezentadoj, sed mi tamen ne estas kontenta, ĉar la ĉambrego, malgraŭ ĉio, ne ellernas la lingvon. Tion ĉi mi nur interĵetis. Pli grandan ejon, konsistantan el pli da ĉambroj, ne nur samideano Ĉama, sed, mi kredas, ĉiuj grupanoj tre volonte akceptus, ĉar en tiu ejo la laboro estos pli facila. Ekzemple, la lernantojn nenio ĝenos kaj tiel plu. Sed kiu certigas, ke la grupo povas pagi la luprezon de tia ejo? Ni ofte havis zorgojn en la pasinto pri la pago de la nuna ne tre alta luprezo. Mi kredas, ke tian paŝon oni povas fari nur post funda pripenso. Se mi scius, ke sinjoro Ĉama povos daŭrigi sian agadon?... Sed kiu certigas?

Roza tre ekĝojis, aŭdinte la vortojn de sinjoro Ĉuka. Ŝi ne esperis, ke ŝi havos tiel facilan laboron ĉe la patro de la grupo. Ŝi opiniis, ke la aranĝoj de Ĉama jam multe pli konkeris ankaŭ lin.

— Kara samideano, vi pravas, — ŝi respondis iom diplomate — viaj zorgoj neniel estas senbazaj.

— Nu jes, mi ĉiam tenas ĉe koro la interesojn de nia kara grupo, ĉar multe mi penadis kun samideanoj Toboz kiaj Perec, ĝis kiam ni sukcesis ĝin fondi. Vi povas imagi, ke mi tre ĉagreniĝus, se pro senbaza kaj malserioza plano oni neniigus la fruktojn de nia penado, daŭrinta dum tiom longaj jaroj. Vi komprenas min, ĉu ne? Ho, kiaj tempoj estis tiuj! Entuziasmo, volo, sinofero kaj ĉio. Ho, ho! Sed estas tiel, ke la tempoj ŝanĝiĝas... Tamen mi opinias, ke ni devas konsenti la planojn de samideano Ĉama, ĉar ni devas konsideri, ke la ekziston de la »Aŭroro« oni povas danki al lia agado. Novaj cirkonstancoj regas kaj eble ni, maljunuloj, ne povas ĝuste asimiliĝi... Eble tiel estas?

Roza sentis, ke alvenis la momento agi.

— Samideano, mi komprenas vin plene — ŝi komencis flate — mi komprenas viajn sentojn, sekve mi komprenas ankaŭ viajn dubojn. Ni, junuloj, ŝatas la grandiozajn plenumojn kaj la febran vivon, sed ni scias, ke la seriozaj prikonsidero kaj juĝo apartenas sole al vi, kiuj dum la antaŭaj longaj jaroj penadis por la movado. La morala respondeco ĉiam estas sur viaj ŝultroj, kaj mi opinias, ke neniel malutilos, se vi forte kontrolos la agadon kaj planojn de la junularo. Vi pravas. Estas inter ni, kiu eble povas malutili al la grupo, ne intence, nur pro sia trohejtita ambicio.

— Bonege! Bonege vi parolas — ĝojis sinjoro Ĉuka — ho, se ĉiuj junuloj pensadus kiel vi... Mi timus nenion.

— Tamen, kredu, samideano, ke ankaŭ inter la junularo troviĝas, kiuj ne aprobas la ne funde pripensitajn, do eble danĝerajn planojn. Sed tiuj junaj samideanoj neniam ekagas per sia propra volo. Oni devas ilin direkti, gvidi. Sed ni restu ĉe la temo. Ofte estas tre utile, se la malnovaj samideanoj ĝis certa grado bridas la ambiciojn de la junaj gvidantoj. Ekzemple, mi konfesas sincere, ke ne malutilos, se vi, kiel fondinto de la grupo, iom pli profunde enrigardos la planojn de samideano Ĉama pri la ejo-ŝanĝo. Mi ne volas diri, ke samideanon Ĉama ne gvidas bona intenco. Tute ne! Sed tamen povas okazi, ke li trotaksas siajn fortojn kaj la plenumpovon de la diletanta trupo.

— Ĝuste tio maltrankviligas ankaŭ min — respondis samideano Ĉuka vigle. — Sed la ĝisnuna plenumo de la trupo, laŭ materiala flanko, mi akcentas: materiala flanko, tamen estas konsiderinda. La Aŭroro, la sceneja ekipaĵo kaj aliaj jam estas dankeblaj al ĝi. Sekve, estas malfacile neniigi la ambicion de sinjoro Ĉama per kontraŭstaro al liaj planoj.

— Eĉ ne estus bone! Oni devas lasi, eĉ helpi lian planon, sed antaŭe vi tamen devus peti ian certigon, ian garantion pri la plenumkapablo de la diletanta trupo.

Samideano Ĉuka alrigardis ŝin demande.

— Estas vere, ke la plenumo de la diletanta trupo estas konsiderinda — daŭrigis Roza, proksimiĝante nur paŝon post paŝo al sia celo. Sed la Aŭroro tamen ne povis aperi ĝustatempe, pro monembarasoj. Tio ankoraŭ estas tolerebla, sed imagu, kio estus, se tia embaraso okazus ankaŭ ĉe la luopago kaj aliaj gravegaj pagendaĵoj?

— Vi pravas, kara samideanino. Vi pravas — respondis sinjoro Ĉuka rapide — fakte nun mi tute forgesis pri tio. Mi kredas, ke mi tamen ne konsentos la ejo-ŝanĝon — li aldonis, profundiĝinte en pensojn.

— Tion vi ne devas fari, kara samideano, — diris Roza flate — ĉar, malgraŭ ĉio, ni devas konsideri, ke la diletanta trupo estas nun nur en komenca stato kaj ankoraŭ ne transpasis la malhelpojn kutimajn antaŭ ĉiu ekiro. Mi opinias, ke vi, kiel fondintoj de la grupo, devas malhelpi, ke la ejo-ŝanĝo okazu antaŭ la aŭtuno. Vi mem klarigos al la gvidantaro, kaj al sinjoro Ĉama, ke la ejo-ŝanĝo ne povos okazi, antaŭ ol la diletanta trupo pruvos, ke ĝi kapablas certigi la bezonatan kovron por la nova pli granda ŝarĝo. Vi petos garantiaĵo nur tion, ke sinjoro Ĉama, kaj la diletanta trupo akiru kaj deponu la sumon, kiu garantias la ordan aperadon de la Aŭroro ĝis aŭtuno. Vi estas la plej lerta parolanto en la grupo kaj mi ne dubas pri tio, ke se vi prezentos ĉion ĉi al la gvidantaro kun via elokvento, ĉiuj aprobos vin kaj ankaŭ sinjoro Ĉama ne perdos sian entuziasmon. Tiel estos evitita ĉio malagrabla kaj danĝera.

Roza parolis tre konvinke kaj tamen tre ĉarme. Samideano Ĉuka estis konvinkita, ke parolas la bona spirito de la grupo. Ŝia plano tre plaĉis al li, ĉar li mem neniam estus povinta trovi pli bonan mezvojon por la problemo de la ejo-ŝanĝo. Li sentis, ke fine li estus povinta decidi nek por, nek kontraŭ, kaj nun li havas tre saĝan solvon por la demando. Tiel estos plej bone! Ĝis aŭtuno estas ankoraŭ longa tempo kaj ni vidos la aferon.

— Nu kion vi opinias pri la afero? — vekis lin el la revado la sonora voĉo de Roza.

— Kion mi opinias? — li diris preskaŭ surprizite — kara samideanino, mi tre-tre dankas viajn avertojn kaj sugestojn. Vi eble ne imagas, kiel grandan servon vi faris al mi kaj al la movado. Via propono estas bonega kaj saĝa. Mi dankas, mi dankas kore.

La okuloj de Roza ekbrilis de ĝojo. Ŝi sciis, ke la semoj trafis bonan grundon.

— Kial danki? — demandis Roza ĉarme. — Ĉu ne estas la devo de ĉiu grupano zorgi pri la movado? Efektive mi sugestis al vi nenion, ĉar vi mem kondukis min al tiuj ĉi konsideroj per viaj duboj kaj zorgoj. Mi eĉ ne konfesos, ke mi parolis kun vi pri tiu ĉi afero, — ŝi diris vigle kaj poste ŝia mistera rido sonore tranĉis la vesperan silenton, en kiu jam ŝvebis la odoroj de printempiĝo. — Sed nun mi jam devas adiaŭi. Bonan nokton.

Samideano Ĉuka postrigardis ŝin kaj serioze observis ŝiajn certajn kaj tamen virine facilajn paŝojn.

— Anĝelino, vera anĝelino! — li pensis, ekirante hejmen. — Kaj tiel modesta!... Sed mi ja komprenas... Ŝi ne volas, ke ŝiaj geamikoj eksciu, ke la plano devenas de ŝi... Anĝelino!

La anĝelino, foririnte de sinjoro Ĉuka, marŝis kontente pri si mem, dum ŝian kapon plenigis ne tre anĝelaj pensoj.

— Nu, mi aranĝis la aferon de tiu malsaĝulo. — Ŝi konstatis en pensoj. — Ho, se li estus tiom vireca, kiel Ĉama... Estas vere, ke li estas inteligenta, sed tamen... Li havas ankaŭ bonan postenon kaj la diablo scias, eble ni vivus bone. Nu, ni vidos! Finfine mi ne volus resti eterne knabino, — ŝi pensis. — Sed por tiu blonda kokino mi havas ankoraŭ neegaligitan ŝuldon.

La nokto kovris la urbon. La homoj enlitiĝis kaj rezonadis pri siaj propraj aferoj kaj interesoj, nur Maria kurbis super la tablo en la grupejo kaj skribadis tusadante la monatajn raportojn anstataŭ la elektitaj funkciuloj. La elektrolampo akre lumigis ŝian palan vizaĝon.

VII.

Semajnon poste, iun vesperon en la granda ĉambro estis la kutima fruvespera kaoso. La gravuloj nur pli malfrue kutimis alpreni la oficialan mienon, ĝis tiam inter la kunvenintaro regis senbrideco.

Proksime al la forno, kelkaj junuloj rigardis kun drastaj rimarkoj albumon, en kiu viciĝis fotoj de eksterlandaj korespondantinoj de komuna amiko.

— Mi korespondas nur kun knabinoj kaj tuj post la unua poŝtkarto mi petas foton — klarigis la posedanto de la albumo.

— Belega haremo ĝi estas! — rimarkis la juna ŝtatoficisto.

— Certe vi volus esti paŝao inter ili, ĉu? — demandis la najbaro ridete.

— Kial mi neu? Tia haremo havas valoron ĉie en la tuta mondo.

— Tamen, kun kiu el ili vi pasigus la unuan nokton?

— Laŭ foto malfacile estas juĝi. Mi devus vidi kaj palpi ilin, sed tamen, mi kredas, kun tiu blonda germanino — li montris fingre al unu el la fotoj.

— Mi kredas, ke tiu pintnaza francino pli bone komprenas la arton — opiniis la posedanto.

— Mi elektus tiun rusinon. Tie estas pli alta la temperaturo — diris tre maldika junulo kaj la aliaj ekridis.

— Ssst, silenton! Venas onklo Ĉuka — flustris la oficisto.

Ĉe la kontraŭa flanko kelkaj knabinoj flustradis kaj de tempo al tempo laŭte ekridis.

— Por trovi haremon oni ne devas veturi tiom norden — diris iu al la maldikulo, kapsignante al la knabinoj, kiam sinjoro Ĉuka jam estis forpaŝinta.

Sinjoro Ĉama staris kun Elza en niĉo apud la scenejo kaj kapalkline ili paroladis.

— Georgo, ne donu tiun rolon al Roza, se ni ellernos tiun sceneton, kiun vi montris al mi. Roza ne taŭgos por tiu rolo, krome mi devus tro multe esti kun ŝi kaj tion mi ne volas — ŝi petis lin iom afekte.

— Sed, karulino, mi devas zorgi, ke la prezentado sukcesu. Similan talenton por tiu rolo mi ne trovas en la tuta trupo.

— Kial ne? Ekzemple la malgranda Minja.

Ĉama observe rigardis al ŝiaj okuloj.

— Promesu, Georgo, — ŝi afektis.

— Nu bone! — diris fine Ĉama.

La okuloj de Elza ekbrilis ĝoje.

— Dankon! — ŝi tiris la manon de Ĉama al sia brusto. — Georgo, mi kredas, ke ni jam devus komenci la ekzercadon.

— Neeble hodiaŭ, karulino.

— Kial?

— Ĉu vi forgesis pri la komitatkunsido?

— Ho, denove tiu enua komikaĵo?!

— Bedaŭrinde, ankaŭ tiun ni devas prezenti — ridis Ĉama. — Cetere hodiaŭ ni traktos pri grava afero, pri la ejo-ŝanĝo — aldonis Ĉama serioze.

Sinjoro Retek staris en la mezo de la ĉambrego, ĉirkaŭata de aro da gejunuloj kaj parolis pri la materialo por la sekvanta numero de la Aŭroro.

— Karulo, jam de du monatoj estis preta ĉe Johano la materialo por la tria numero, sed la grupo ne havas monon por la eldono, klarigis Roza al sia najbaro. — Estas la plej granda absurdo, se gazeto ne aperas akurate.

La prezidanto aperis ĉe la pordo de la malgranda ĉambro kaj kunfrapante la manojn, laŭte kriis:

— Gesamideano, mi petas la gvidantaranoj, ke bonvolus veni por komenci la kunsido.

— Kion diris tiu ĉi maljuna simio? — demandis la najbarino de la ruĝa knabino flustre.

— Mi komprenis nur tion, ke li invitis iujn, ĉar tiu malsaĝulo parolas ĉiam nur Esperante. Li kredas, ke ankaŭ ni estas same malsaĝaj, kaj ellernos tiun ĉi lingvomiksaĵon, kiu neniam estos alio, ol slango por duonidiotaj idealistoj.

Post pluraj ripetadoj de la alvoko la gvidantar- kaj komitatanoj iris en la malgrandan ĉambron kaj okupis siajn lokojn ĉirkaŭ la tradicia tablo. Elza kaj Roza transprenis de Maria la skribitan raporton kaj sidiĝis ĉe kontraŭaj flankoj. Kiam ĉiuj sidis, la prezidanto kun oficiala mieno stariĝis ĉe la fino de la tablo, metante antaŭ sin la sonorileton.

— Kara gesamideano, — li parolis — mi malfermas la kunsido kaj ĉar la sekretario mankis, lia raporton estos bonvola legi sinjoro Retek kaj ĉar ne ĉiuj gesamideano parolas Esperante, ni kiel kutimas, parolos nacilingve, kio tre bedaŭras, ĉar tiu facila lingvo oni povus lerni tre facile kiel mi antaŭ dek jaro, sed tiam havis esti pli entuziasma samideano.

Post tiu ĉi riproĉo li sidiĝis kun la digno deca al sia pozicio.

— Laŭ vico ni aŭdos la raportoj — li donis la signon al sinjoro Retek.

Elza oscedis, Roza prenis speguleton kaj ŝminkis sin por havi vizaĝon decan al sia raporto. Ankaŭ la ceteraj, krom sinjoroj Ĉuka kaj Perec, enuadis.

Post la sekretaria raporto, Elza kaj Roza legis raportojn pri la biblioteko kaj librovendado kaj fine Ĉama faris raporton pri la agado de la diletanta trupo kaj prezentis proponon pri luo de pli granda ejo. Kiam ankaŭ li finis, samideano Ĉuka petis parolpermeson. Roza kaj Retek okulsignis unu al alia.

— Karaj gesamideanoj — parolis la patro de la grupo. — Ni aŭdis la raportojn pri la funkcioj, kiuj estis sufiĉe sekaj, al kio, cetere, ni jam alkutimiĝis. Sed nun mi volas okupiĝi pri nenio krom la raporto de samideano Ĉama. Mi aŭdis tre belan raporton kaj planojn, kiujn la trupo intencas efektivigi en la estonto. Ankaŭ sen la raporto de samideano Ĉama mi scias, ke la trupo faris tre valoran laboron: ne nur en tiu ĉi monato, sed de post la jarkunsido ĝi laboris seninterrompe kaj ĉiam pli verve. Tiu ĉi nerompebla ambicio ĝojigas min kaj por la movado mi dankas pri tiuj multaj penoj, kiujn la trupanoj oferas. Aparte mi dankas al samideano Ĉama, kiu estas la animo de tiu ĉi trupo, al kiu nia grupo jam ŝuldas, krom la moralaj, tiom multe da materialaj valoroj.

Samideano Ĉama ĉirkaŭrigardis kun nemiskomprenebla pseŭdomodesto kaj Elza fiksis la okulojn al li kun amo kaj fiero. Retek klinis la kapon kaj la apude sidanta Roza ŝovis antaŭ lin sian notlibreton, en kiun ŝi skribis la frazon:

»Nun saltos la simio«.

— La agado, kiun efektivigis la trupo, estas tre alte taksinda — daŭrigis sinjoro Ĉuka — kaj mi scias, ke ĝi estus eĉ multe pli valora, se ni havus konvenan, t. e. pli grandan ejon, pri kia parolis nia ŝatata samideano Ĉama. Mem la ideo estas bonega, kaj ni, malnovaj grupanoj, pleje ĝojus, se ni havus belegan ejon, konsistantan el pluraj ĉambroj. Miaparte, mi estas konvinkita, ke la diletanta trupo certigos por ni tian ejon. Sed ĝuste tial, ke la agado de la trupo estas tiom valora por ni, ni devas zorgi, ke ĝi ne perdu el sia valoro, ne estu sufokita per alpreno de novaj ŝarĝoj antaŭ la alveno de la ĝusta tempo. Sekve, mi kredas, ke la grupo ne povas forlasi la nunan ejon antaŭ la somera periodo, kiu ĉiam alportas certagradan stagnon kaj ĉefe la transloĝiĝo ne povas okazi en majo. Tiu ĉi mia opinio neniel signifas malkonfidon pri la povoj de la diletanta trupo, sed ĝin diktas la racia pensado, la zorgo pri la sekurigo de la estonto.

Roza puŝis sian piedon al tiu de Retek kaj okulsigne atentigis lin pri Ĉama, kies vizaĝkoloro nun ŝanĝiĝis kaj la lipoj nerve tremetis.

— Ĉar mi estas konvinkita, ke samideanon Ĉama gvidas la plej altruismaj sentoj por pli altaj celoj kaj ni ĉiuj laboras nur por la bono de la movado, tial ni kunmetu la fortojn kaj senigu la grupon de ĉiaj zorgoj por la somero. Ni streĉu la fortojn, kaj antaŭ la alveno de tiu stagna tempo ni sekurigu la sanon de la grupa vivo. Ni akiru kapitalon, kiu certigu la regulan aperadon de la Aŭroro almenaŭ ĝis aŭtuno.

— Tre saĝe! tre saĝe! — diris la prezidanto.

— Vi pravas! — kapklinis sinjoro Toboc kaj Perec.

— Se ni liberiĝas de tiu zorgo, tiam ni facile tranaĝos la someron kaj en septembro ni povos forlasi tiun ĉi ejon, — parolis plu sinjoro Ĉuka, ĉiam pli konvinke. — Kaj mi petas nian estimindan samideanon Ĉama, ke li helpu en tio per la diletanta trupo, kaj per sia nekontestebla talento li akcelu la akiron de tiu sumo.

Dum la lastaj minutoj ŝajnis, ke Ĉama volas ion diri, sed videble li estis en granda embaraso, ĉar kiomfoje li malfermis la buŝon, ĉiam li retiriĝis.

— Bonege! — kriis samideano Toboc — mi proponas, ke la enspezojn de la prezentadoj manipulu Maria tute aparte de la ceteraj enspezoj kaj trimembra komitato helpu ŝin. Por la komitato mi tuj proponas min mem.

Retek kaj Roza ĝoje okulsignis unu al la alia.

— Tiu ĉi maljuna azeno trafis la kapon de la najlo neatendite — flustris Roza ride al Retek.

— Karaj gesamideanoj, — finis sian parolon sinjoro Ĉuka — mi kredas, ke vi bone komprenis miajn vortojn, kaj vi scias, ke tiujn diktis mia sincera bonvolo kaj zorgo pri la estonto. Ni sekurigu la grupon kaj la Aŭroron. Sed jam nun ni komisiu samideanon Ĉama, ke li serĉu ĝis septembro taŭgan hejmon por la grupo, tute laŭ sia bontrovo.

La prezidanto ĉirkaŭrigardis.

— Gesamideano, kiuj volas alparoli? — li demandis.

— Mi volas diri nur tion, ke Aŭroro estas la gravega — diris sinjoro Toboc.

— Ankaŭ la majstro trovis tre gravega la gazeton — opiniis Perec.

Fine ankaŭ samideano Ĉama ekparolis kaj elbalbutis kelkajn dankvortojn al sinjoro Ĉuka por ties granda konfido al li, sed estis videble, ke li neniel entuziasmiĝas pri la prokrasto de la transloĝiĝo.

— Mi povas diri, ke min gvidos ankaŭ en la estonto tiu sama ambicio kaj bonintenco por la grupo, kiu min gvidis en la estinto — li finis sian balbutadon.

— Vivu! — diris la komitatanoj.

— Ĉar ne estas alia por pritrakti, mi fermis la kunsido — diris la prezidanto kaj stariĝis.

Ankaŭ la ceteraj forlasis la malnovan tablon kaj la junuloj ekiris al la granda ĉambro.

— Georgo, kio al vi okazis? — demandis Elza al Ĉama, elirante. — Mi vidas, ke vi plene perdis vian bonhumoron.

— Tiu maljuna azeno tute detruis mian planon, — siblis Ĉama.

— Sed kiel, Georgo? — miris Elza. — Kontraŭe, vi ricevis grandan laŭdon el la buŝo de la plej grava persono.

— Vi ne komprenas, kara — parolis Ĉama nervoze. — Tiuj maljunaj azenoj same ne komprenas min kaj malhelpas miajn celadojn.

— Tute ne! — kontraŭis Elza — Sinjoro Ĉuka mem proponis, ke oni komisiu al vi la elekton de nova ejo.

— Ĉu vi forgesas, ke mi intencis tion fari en la sekvonta monato? — li turniĝis al ŝi nerve.

— Kio al vi okazis? Vi estas tro stranga en la lasta tempo — diris Elza ofendite.


— Nu, ĉu mi preparis bone la patron? — demandis Roza al Retek jam en la granda ĉambro.

— Tre bone, karulino! Sed tiu stulteta Toboc kronis la tutan aferon per sia propono. Li eĉ ne imagas, kiel tio bonvenis por ni, — ridetis Retek ruze. — Ni sukcesis plene.

La sukceso de Retek kaj Roza nun fakte estis plena, ĉar la tria numero de la Aŭroro aperis jam meze de aprilo, kaj pli ampleksa.

Kelkaj monatoj rapide pasis kaj je la ĝojo de sinjoro Ĉuka, kaj precipe je tiu de samideano Retek, la sumo necesa por certigi la vivon de la Aŭroro bone enfluis, jam antaŭ la komenciĝo de la somera periodo, kiu ĉiam estigas certagradan stagnon en la grupa vivo. La lastaj prezentadoj de la trupo sukcesis bonege kaj la aranĝita majfesto estis brila. La profitojn de tiuj aranĝaĵoj, proksimume kvincent guldenojn, oni komisiis al Maria kun la dispono, ke tiu sumo servas ekskluzive la kostojn de la Aŭroro. La luprezon de la nuna ejo plene kovris la kotizoj kaj la profito de la librovendado. Tiel la vivo de la Aŭroro estis certigita por longa tempo, ĉar la preskosto por numero estis nur 70–80 guldenoj. Ĉiuj grupanoj estis kontentaj pri la kapablo de Ĉama kaj sukcesa agado de la trupo.

Fakte la agado de Ĉama estis sukcesega, ĉar li laboris plenforte por kiel eble plej baldaŭ ricevi la plenan disponrajton. La materialon por la prezentadoj li elektis multe pli zorge, ol en la komenca tempo kaj la anoj de la diletanta trupo iom post iom akiris bonan ekzercon kaj tiel la prezentadoj baldaŭ ekhavis konstantan publikon. Sekve la necesa bazo por la estonto estis certigita.

Elza fariĝis vera primadono de tiuj prezentadoj. Ŝi iom post iom videble superis Rozan. La varmo de ŝia beleco kaj la talenta prezento de la diversaj roloj levis ŝin alten super la konkurantinon, kiu havis kapablon por nenio krom deklami. Kaj, kvankam tion ŝi faris arte, la publiko pli favoris la plurflankan talenton de Elza kiun videble fierigis la rikoltitaj aplaŭdoj. Iom post iom ŝi jam ne volis eĉ rimarki la iamajn amikojn. Ŝi pretendis, ke la grupanoj senescepte ŝin estimu kaj flatadu. Ŝi vivis nur por la aplaŭdoj kaj por Ĉama. Sur ŝia vizaĝo oni konstante povis vidi tromemfidon kaj ĝojon.

Sed ne longe antaŭ la transloĝiĝo, la akraj okuloj de Roza rimarkis ian ŝanĝon en ŝiaj trajtoj.

En tiu tempo fakte estis rimarkeble, ke io okazis al Elza. Ŝi perdis la konstantan bonhumoron kaj kelkfoje faris nervan geston tute senkaŭze. Sur ŝia vizaĝo aperis ombroj de maltrankvilo kaj sub la bele ombritaj okuloj eknestis malhelaj strioj, kiuj atestis pri sendormaj noktoj. Certe tiun ĉi ŝanĝiĝon rimarkis ne nur Roza, sed ankaŭ multaj aliaj grupanoj, kaj komenciĝis diversaj flustroj kaj klaĉadoj pri ŝi. Por la klaĉadoj liveris materialon ankaŭ la fakto, ke samideano Ĉama same perdis la bonhumoron kaj lian sinjorece certan aplombon, tre ofte interrompis subitaj kaj nervemaj koleriĝoj, ĝis nun neniam viditaj ĉe li. Dum la provoj de prezentadoj li ofte perdis la trankvilon kaj iĝis kruda, ofendema. Krom tio, li ofte havis nervozan vortinterpuŝiĝon kun Elza kaj ne multa fantazio estis bezonata por konstati, ke inter ili kreiĝis ia disharmonio.


La unuan de septembro la grupo transloĝiĝis en la novan ejon, kiun oni elektis kaj luis laŭ la gusto de Ĉama. La nova ejo konsistis el tri malgrandaj ĉambroj kaj unu ĉambrego por prezentadoj kaj dancoj. Unu el la malgrandaj ĉambroj servis por kontoro kaj du por kursoj. La grupanoj ĝojis pro la nova belega ejo, kaj ĉefe la gazetvermoj estis ravitaj de la nova situacio. Ili havis tute apartan ĉambreton, kie ili trankvile povis okupiĝi pri siaj movadaj aferoj ĉirkaŭ la malnova tablo. La bruo de la granda ĉambro ne ĝenis la societojn en la malgrandaj ĉambroj.

Samideano Perec ekkriis de ĝojo:

— Ho, se la karmemora majstro povus vidi nian progreson!

— Vi pravas — partoprenis sinjoro Toboc lian ĝojon. — La ejo estas bonega, mi povas diri nenion kontraŭ la junularo. Mi ŝanĝis funde la opinion pri la ĉambrego, ĉar ĝi tamen laboras bonege. Se ili estis kapablaj krei tiel grandiozan ejon por la grupo, mi opinias, ke finfine ili ellernos ankaŭ la lingvon. Unuvorte, ni povas esti kontentaj.

— Ankaŭ mi opinias tiel — ekparolis sinjoro Ĉuka. — Ĉu vi jam vidis la plej novan numeron de la Aŭroro? — li demandis sinjoron Toboc kaj transdonis al li ekzempleron.

Samideano Toboc eklegis la gazeton kun videbla ĝojo.

— Skandalo! — li ekkriis subite kaj frapis la gazeton al la tablo. — Skandalo! Ĝuste antaŭ minutoj mi laŭdis la junularon kaj nun mi vidas, al kiaj sentaŭguloj mi malŝparis miajn laŭdojn. Legu, kio estas presita ĉi tie, — li diris al sinjoro Ĉuka, pikadante fingre lokon sur la gazeto kun vizaĝo ruĝa de kolero.

Samideano Ĉuka trakuris la liniojn ĉe la montrita loko.

— Mi vidas nenion, kio klarigus vian koleron — li diris kun miroplena vizaĝo.

— Vi vidas nenion!? Hahaha!... Nenion? — li kriadis kolere. — Bele ni aspektas. Kiel mi vidas, jam ankaŭ vi estas infektita. Rigardu tiun ĉi vorton! — li ŝovis la gazeton al la nazo de sinjoro Ĉuka kaj trapikis la paperon per krajono sub iu vorto.

— »Olda« — legis la vorton sinjoro Ĉuka kaj levis la ŝultrojn.

— Olda?! — ripetis sinjoro Toboc kolerege — ĉu ĝi estas por vi simple kaj nure olda? Belege ni aspektas! Ĝi estas neologismo! Neologa vorto! La plej danĝera neologismo, amiko mia!

Samideano Toboc komencis longan parolon pri la danĝero de la neologismoj. Li pruvadis, ke ili estas kontraŭfundamentaj kaj ilia uzado estas atenco kontraŭ la simplo de Esperanto.

— Mi petos arbitracian juĝon kontraŭ samideano Retek pro la presigo de tiu ĉi vorto — li finis sian parolon.

Pro tiu ĉi deklaro kelkaj ĉeestantoj ekridis, sed nur sekrete, ĉar ili sciis, ke la kolero de sinjoro Toboc ne havas limon ĉe neologaj demandoj.

— La majstro mortus la duan fojon, se li vidus kiel oni celas detrui lian lingvon — diris sinjoro Perec, ĝojante, ke li denove havas okazon aludi pri Zamenhof.

Dum tiu ĉi diskutado de la gazetvermoj samideano Ĉama iom distre gvidis la provojn de la programo de la inaŭgura festeno, okazonta post du semajnoj en la nova prezento-ĉambrego, espereble antaŭ granda publiko, ĉar la ĉambrego havis tricent komfortajn sidlokojn.

Roza momente ne estis okupita sur la scenejo; ŝi sidis iom flanke de la ceteraj, en la societo de Retek.

— Ŝajnas, ke tiu blonda pavo iom sereniĝis dum la lastaj tagoj — ŝi diris mallaŭte.

— Povas esti — respondis la viro — sed al mi ŝajnas, ke paralele kun ŝia sereniĝo, Ĉama iĝis pli malbonhumora ol antaŭe. Mi supozas, ke malagrabla ŝarĝo lin premegas. Ĉu vi ne vidis tiun viron, kiu lin serĉis antaŭ duonhoro?

— Ne.

— Mi bedaŭras, ĉar vi estus vidinta ankaŭ tion, ke li ne tre afable salutis nian amikon. Mi ne scias, kion komunan havas Ĉama kun li, sed min tre interesas la afero.

— Johaĉjo, mi estas konvinkita, ke la pavo, la primadono plenumas la destinon de la virino.

— Kiel mi komprenu tion?

— Tiel, kiel mi diris. Ŝia korpo suferas de la evoluo de nova Ĉama-generacio — ŝi diris kun malica rideto.

— Povas esti, sed mi ne kredas.

— Ho vi multon ne kredas — parolis Roza vigle, sed ŝi ne povis daŭrigi, ĉar oni vokis ŝin sur la scenejon.

Malgraŭ ĉio, la prepariĝo por la inaŭguro daŭris vigle. En la granda ĉambro ĝuante la komforton de la nova ejo, oni parolis pri la eksterordinara programo de tiu ĉi okazonta festo. Dume Petro kaj Maria konstante laboris ordigante la paperojn de la kontorĉambro, kiuj tre malordiĝis dum la transloĝiĝo.

Dum la lastaj monatoj la farto de Maria multe pli malboniĝis. Ŝi tusadis preskaŭ konstante. Ŝiaj bluaj okuloj retiriĝis sub la brovoj kaj ŝajnis pale briletantaj, baldaŭ estingiĝontaj lumetoj en profundaj kavoj. La koloro de ŝia vizaĝo similis tiun de la akacifolioj, kiujn la aŭtuna vento kirlas ĉe niaj piedoj post prujnoflora mateniĝo, nebule malgaja tago en preme ĝemiga vesperkrepusko. Maria estis malsanega, sed ŝajnis, ke ŝi tute ne konsideras tion. Ju pli ŝin ekregis la malsano, des pli oferema ŝi fariĝis. Kun stranga sindono ŝi persistis donaci siajn elĉerpiĝantajn fortojn por la grupo. Dum la transloĝiĝo ŝi laboris multege kaj zorgis pri ĉio kvazaŭ pri propraĵo. Vanaj estis ĉiuj avertoj de Petro, ke ŝi konsideru sian sanstaton kaj liberigu sin de la troŝarĝo. Ĉe tiaj okazoj ŝi direktis al li la okulojn preskaŭ riproĉe.

— Amiko, mi ja devas fari ĉion por la komuna intereso, — ŝi diris trankvile. Kaj ŝia tono sufokis en li ĉiun pluan persvadon. Li devis kompreni, ke laŭ la koncepto de Maria, unue venas la movado kaj nur poste la propraj aferoj.

Dum la pasintaj monatoj Petro multe lernis de Maria. Iom post iom li ekkomprenis la sencon de la movado. Li ekkomprenis ankaŭ tion, ke por atingi altajn celojn, necesas fari oferojn. Tamen, tiun senliman sinoferon, kiu flankenĵetas ĉion pro la movado kaj kiun li vidis ĉe ŝi, neniam li povis kompreni plene. Precipe, se li vidis en la granda ĉambro la junularon, por kiu la movado ŝajne estis nur »okazo por amuziĝi«.

En la nova ejo Maria havis multe pli da laboro, ol en la antaŭa. Tiu ĉi ejo estis multe pli granda, sekve la purigado kaj zorgo pri la ordo postulis multe pli da energio. En la komencaj semajnoj post la translokiĝo ŝi ofte restis en la grupejo ĝis noktmezo por ordigi kaj purigadi la meblaron kaj tiun amason da senvaloraĵoj, kiuj troviĝas en ĉiuj societoj. Petro ĉiuokaze restis kun ŝi kaj laŭpove helpis ŝin en la diversaj laboroj.

Ĝenerale Maria estis ĉiam malgaja kaj silentema; ŝajnis, ke pleje ŝi estas tia, kiam la grupejon plenigas ĝoja babilado. Sed Petro rimarkis, ke post la foriro de la grupanoj, kiam ili restis duope, la parolemo de Maria tuj vigliĝis, kvazaŭ ŝi estus liberiĝinta de io prema. Ĉe tiaj okazoj ŝi parolis al li longe, preskaŭ ĝoje. Nur tiam ŝi malgajiĝis subite, se hazarde li aludis pri ŝia malsano. Kelkfoje, kiam ŝi parolis pri la movado, ŝajnis al li, kvazaŭ ia mistero-forto flamus en ŝiaj vortoj. Dum la lastaj monatoj li konatiĝis kun la movado ne nur enlanda, sed ankaŭ internacia, sed tiu klara orientiĝo kaj funda kono, kiuj estis la kerno de ŝiaj paroloj, ĉiuokaze tre-tre mirigis lin. Maria sciis ĉion pri la movado, kio okazis en la tuta mondo. Ŝi konis ĉiujn nove aperintajn librojn, pri kiuj ŝi havis specialan ĝojon.

— Amiko — ŝi diris, kiam ŝi montris novan libron — jen nova kolono por subteni Esperanton. Lingvo, kiun parolas granda popolo, povas neniiĝi plene, sed lingvo, kiu havas fortan literaturon, vivos eterne.

Ŝia klara parolo, ŝia pensmaniero pura de ĉiaj flankaj interesoj kaj ŝia rekta juĝkapablo superregis lin plene kaj iom post iom li kutimiĝis akcepti kaj prijuĝi ĉion nur laŭ ŝiaj konsideroj. Eĉ por siaj privataj aferoj li ofte petis de ŝi konsilojn kaj faris ĉion laŭ ŝiaj proponoj. Stranga, nepriskribebla sento lin tiris al ŝi. Se li ne estis en ŝia societo, li sentis, kvazaŭ mankus io, kion li nepre, senprokraste devas reakiri. La eksterordinare varma amikeco, kiu elformiĝis inter ili, okulfrapis ankaŭ la aliajn grupanojn kaj Petro havis okazon aŭdi kelkajn vortpiketojn kaj moketajn rimarkojn. Precipe Roza ne preterlasis la okazon por tiaj pikoj. Ankaŭ tiun ĉi vesperon ŝi venis al Petro, ne havante alian amuziĝon.

— Samideano, mi tre bedaŭras vin — ŝi diris kun petola voĉo.

— Kial? — li demandis, nesciante pri kio temas.

— Kara samideano, vi elektis amatinon por vi tre malbone — ŝi diris kun incita rideto. — Ĉu vi ne povis elekti sanan kaj fortan belulinon el la knabinaro? Ekzemple min — ŝi faris koketan mienon, movante sian bruston. — Aŭ, se mi ne plaĉas al vi, kial vi ne amindumas al Elza? Ŝi estas belega kaj ĉiuj junuloj amindumas al ŝi, do ankaŭ vi trovus lokon inter la adorantaro.

Kiam Petro komprenis, ke ŝi aludas pri Maria, lin ekregis subita kolero. Sed poste li rekonis, ke ŝi ne intencas ofendi Marian, nur utiligas la okazon por moka petolado. Tamen, li povis respondi nenion: li ankaŭ nun — eĉ post tiom da monatoj — ne povis venki la strangan timemon, kiun li sentis antaŭ tiuj »kleraj, elegantaj silkvestulinoj« kaj entute antaŭ la granda ĉambro. Li ofte ridis pri tiu ĉi ĝena sento, tamen li ne povis de ĝi tute liberiĝi. Nun do nur perfortita kaj sensignifa rideto aperis sur lia vizaĝo, kaj Roza forlasis lin kun bedaŭre ironia mieno, kvazaŭ ŝi lin subtaksus, ke li ne montriĝis bona medio por petola konversacio kaj por la draŝado de Elza. Nur post kiam ŝi foriris, venis al Petro subite la penso diri al ŝi, ke en belaj korpoj ne ĉiam loĝas belaj animoj, sed ĉe li preskaŭ ĉiam estis tiel: la bonaj pensoj venis malfrue, se li estis en la societo de tiuj »kleruloj«.

Verdire, ankaŭ Petro mem pensis pri tio, ke la sento? kiu lin ligas al Maria, estas la amsento de viro al virino. Sed li devis forĵeti tiun ĉi penson, ĉar post funda esploro li povis konstati, ke nur ia malfacile klarigebla anima parenceco, kiu radikas en ilia komuna forlasiteco, poste ŝia karaktero, silenta kaj sinofera, efikas al li per stranga forto. Sed tio ne estis amo, vera amo; tion pruvis, ke el la sorĉa rondo de Elza li ne povis sin eltiri, malgraŭ ke ŝi tute ne rimarkis lin kaj li perforte volis ŝin koleri pro Maria. Kiam li vidis Elzan en la pompo de ŝia beleco, lin ekregis stranga ekscitiĝo kaj varma deziro; kontraste, en la societo de Maria lin plenigis senlima trankvilo al kiu similan oni povas senti nur sur glata spegulo de blua lago ĉe mirinde silenta vesperkrepusko. Ne, lia sento al Maria tute ne estis la amo de viro al virino, sed ĝi estis la harmonio de la animoj kun la plena flankenlaso de la korpo: la amo de la animo.

Tiun ĉi vesperon ili finis la laborojn. Ŝajnis, ke jam ĉio estas plene ordigita en la nova ejo. La grupanoj jam antaŭ longe forlasis la ejon, sed ili du laboradis plu rapide kaj senvorte. Maria ordigis la librojn kaj Petro ne ĝenis ŝin per demandoj, ĉar li vidis, ke ŝi tro rapidas, por fine esti preta pri ĉio. Proksimume estis la noktmezo, kiam ŝi stariĝis kun laca movo tusante.

— Ni estas pretaj — ŝi diris mallaŭte post la tusado. Kiam ŝi faris kelkajn paŝojn, ŝajnis, kvazaŭ ŝi ŝanceliĝus. Sed Petro diris nenion al ŝi pri tio, ĉar li vidis, ke ŝi volas nepre kaŝi sian malforton. — Mi laciĝis, amiko — ŝi daŭrigis malgaje — mi devas iom ripozi antaŭ ol ekiri hejmen.

Ili eksilentis.

Por rompi la silenton, Petro rakontis al ŝi la konversacion de la gazetvermoj pri la nova ejo. Inter aliaj li menciis ankaŭ la grandan indigniĝon de sinjoro Toboc pri la neologa vorto »olda«, presita en la Aŭroro.

— Ŝajne niaj maljunuloj jam estas kontentaj pri samideano Ĉama, entute pri la ĉambrego. Tiu ĉi nova ejo definitive konkeris ilin, — li finis.

— La bonuloj! — komencis Maria post ioma silento. — Ili estas tuj ravitaj, se io okazas por la bono de la grupo. Ja ili fondis la grupon kaj multe oferis por ĝi. Nun ili vidas, ke la grupo ricevis grandiozan eksteraĵon, kio ĝis certa grado superas iliajn plej kaŝitajn esperojn. Krom tio, ili forte esperas, ke en la estonto ankaŭ la ĉambrego esperantistiĝos, ĉar ili ne povas imagi, ke la ceteraj anoj ne havas tiun saman porlingvan entuziasmon, kiun ili mem jam de tiom multaj jaroj gardas en siaj koroj. Eble ili pravas. Mi tamen timas, tre, tre timas, ke la grupa vivo ne staras sur firma bazo. Ni rigardu, amiketo, unue la materialajn flankojn. Tiuj grandaj elspezoj, kiujn postulas la subteno de la nova ejo, neniel estas paralelaj kun la reala forto de la grupo. La elspezojn ni povas kovri nur, se la diletanta trupo senĉese funkciadas. Sed kio okazos, se samideano Ĉama, pro ia kaŭzo, ne plu povos organizi la prezentadojn kaj amuzadojn? Aŭ, se eksplodos la neglatigebla kverelo en la diletanta trupo? Pri tio pensis neniu, kiam oni decidis la forlason de la malnova ejo. Nun la sorto de la tuta grupo estas en la manoj de unu sola homo. En la manoj de sinjoro Ĉama. Tio estas tre malbona, amiketo! Kaj se mi rigardas la moralan, tio estas, la movadan flankon, mi povas konstati, ke ĝuste tiuj amuziĝoj, kiujn ni nun jam nepre bezonas, fortiras la atenton de la pli granda parto de la anaro el la serioza okupiĝo pri la lingvo kaj movado. Ŝajnas al mi, amiketo, ke la sorto de la grupo estas sur fremda kaj neniel certa bazo.

Tiu ĉi longa parolo videble lacigis Marian. Ŝi faligis siajn brakojn ambaŭflanke kaj la kapon klinis malantaŭen al la seĝodorso. Por momento ŝi fermis la okulojn kaj ŝia vizaĝo estis timige pala, kvazaŭ tiu de mortinto.

— Jes, mi timas pri la sorto de la grupo — ŝi aldonis, malferminte la okulojn.

— Amikino, kial vi ne komunikis viajn pensojn al la grupanoj. — Demandis Petro Baka.

Sur la vizaĝo de Maria aperis grimaco de laca rideto.

— Mi jam diris al vi, amiketo, ke min neniu aŭskultus. Kiu atentus pri miaj vortoj?... Dum ok jaroj mi neniam parolis pri movadaj aferoj, kaj se nun mi farus tion, oni mirus kaj rigardus min kompate. Jes,... tiel estas... mi scias. Sed vi, vi amiketo!... En la estonto vi, vi devos defendi la intereson de la movado. Vi jam vidas klare ĉion kaj povas distingi inter bono kaj malbono, sekve vi devas plenumi tiun mision, kiun mi ne povas kaj ne povis en la estinto. Jes, — ŝi daŭrigis kun kreskanta konvinkiĝo — devas okazi tiel! Iom post iom vi nepre devas miksiĝi en la movadajn aferojn — ŝi aldonis kun laca movo kaj stariĝis por hejmeniro.

Ekstere malvarma vento kuradis tra la zigzagaj stratoj, sed Petro tamen akompanis Marian ĝis ŝia loĝejo, ĉar li timis, ke ŝi falos sur la vojo. Post kiam ili disiĝis, Petro longe pensadis pri ŝiaj vortoj, kaj li konstatis kun bedaŭro, ke ŝiaj konstatoj estas tre ĝustaj.

VIII.

La inaŭgura festo okazis la 25-an de septembro. Oni jam sciis antaŭe, ke tiu festo havos bonegan sukceson, ĉar la programo estis »brila« kaj oni disvendis proksimume kvincent biletojn. La prezento-ĉambrego estis belege ornamita jam la antaŭan vesperon kaj la viglo komenciĝis jam en la fruvesperaj horoj. La anoj de la diletanta trupo estis iom ekscititaj, ĉar, antaŭvideble, en la festo aperos ankaŭ maloftaj gastoj, el la lokaj famuloj. Sur ĉiu vizaĝo sidis festa mieno. Sinjoro Ĉuka aperis en frako — ĝi estis iom uzita, sed ne grave, ĉar la granda verda stelo, kiun li portis sur la brusto, plene egalpezis tiun manketon. Ankaŭ samideano Perec estis inter la unuaj alvenintoj.

— Ho, se la Majstro povus partopreni tiun ĉi feston! — li ekkriis ĉirkaŭrigardante en la ejo.

— Tiam mi petus lin, ke li faru paroladon kontraŭ la neologismoj — diris al li sinjoro Toboc, kiu ĝuste en tiu momento paŝis en la ĉambregon.

Ĉiuj grupanoj ĝojis. Samideano Ĉama estis la sola, kiu proksimiĝis al la grupejo kun humoro ne tro festa. Cetere, en la lasta tempo lia humoro estis konstante malbona, pro diversaj privataj zorgoj. En tiuj ĉi zorgoj la ĉefan rolon ludis la situacio kun Elza. Li rigardis ŝin tre bela kaj agrabla ludilo, kiu ĉiam estas preta kontentigi liajn dezirojn. Seriozajn intencojn li neniam havis pri ŝi kaj li ne povis imagi, ke iam ŝi povos direkti al li gravajn postulojn. Tial, kiam Elza komunikis, ke ŝi sentas sin patrino, li estis konsternita. Unue li ektimis, sed poste ekregis lin kolero, kiu post la paso de kelkaj tagoj iĝis nerva malamo al ŝi.

— Nur tio ĉi ankoraŭ mankis al mi.

... Idiota kokino!... Ŝi ne volas iri al kuracisto — li murmuris inter la dentoj.


Kiam Ĉama alvenis en la grupejon, jam tre multaj ĉeestis kaj forminte diversajn grupetojn, utiligis la tempon por babiladoj kaj diversa klaĉado. Li salutis la ĉeestantojn kun evidenta malbonhumoro kaj tedate respondis al Elza, kiu tuj troviĝis apud li kaj kun ĉarma kaj afekta diskreto rakontis al li bagatelojn. Ŝi rimarkis lian nuban humoron kaj ekhavis malagrablajn sentojn.

— Georgo, kio al vi okazis? — ŝi demandis kun tono miksita el timo kaj ofendiĝo.

— Nenio, nenio, karulino — respondis rapide Ĉama kaj komencis nerve paŝadi tien kaj reen.

— Mi timas, se vi estas tiom strange malbonhumora.

— La prepariĝo... la zorgoj... la hodiaŭa tago kaj nenio alia! — diris Ĉama, penante kiel eble doni plej trankviligan tonon al siaj vortoj. — Vi ja povas imagi, kiel malfacila estas la tasko, kiun mi plenumas por la sukceso de la hodiaŭa festo.

Elza ŝajne trankviliĝis, sed kaŝe tamen ŝi observadis liajn trajtojn. Roza certe multe estus oferinta por vidi tiun ĉi sceneton inter Elza kaj Ĉama, ĉar ŝin eksterordinare interesis eĉ la plej bagatelaj aferoj taŭgaj por diversaj konjektoj pri la situacio de la malamata konkurantino. Tiun ĉi okazon ŝi tamen ne povis utiligi, ĉar ŝi sidis en la kontorĉambro, en la societo de s-ano Rietek, aŭskultante lian mallaŭtan parolon.

Ili havis ja kaŭzon, aranĝi tiun ĉi interparolon en la angulo de la kontorĉambro for de ĉiuj scivolemaj oreloj. Malgraŭ tio, ke en la kontorĉambro ĉeestis ankaŭ Maria, okupiĝante pri iaj administraj laboroj, tamen tiu ĉi ejo estis la plej taŭga por iliaj sekretaj paroloj. Maria ja ne estas konsiderinda, krom tio ŝi kutime estas profundiĝinta en siajn laborojn kaj ŝin interesas nenio krom administraj aferoj.

Roza aŭskultis la parolon de samideano Retek atente, sed tamen ne kun plena interesiĝo. En la lastaj tempoj ŝia sincero al Retek ŝanĝiĝis rimarkeble kaj ŝi ne plu havis tiom flaman entuziasmon por la komune ellaborita plano, en kies mezo estis la Aŭroro. Sed tiun ĉi ŝanĝon samideano Retek ne rimarkis, aŭ, se li rimarkis, li ne zorgis pri ĝi, ĉar liajn pensojn plene okupis la akiritaj sukcesoj de la gazeto kaj la zorgo, kiel ĝin alproprigi definitive por si mem.

Samideano Retek prenis notlibreton en la manon kaj klarigis la notitajn ciferojn kaj kalkulojn al Roza, kiu nun tute alkliniĝis.

— Vi scias, ke la preskostojn plene kovris la grupa kaso. La sumon alfluintan por abonoj mi rezervis ĉe mi. Rigardu, de post la apero mi ricevis entute 120 abonojn por tuta jaro. Tio estas, per po 3.— guldenoj, 360.— guldenoj. Poste 130 abonojn por duonjaro, t. e. 195 guldenoj, do entute por abonoj mi enspezis 555.— guldenojn. Krom tio mi enspezis 127.— guldenojn per la vendo de la recenzlibroj. El la sumoj mi kovris nur la sendkostojn al abonintoj, la cetera estas bone lokita en banko. Do mi kredas, ke alvenis la tempo por senigi la grupon de la zorgoj pri eldonkostoj, ĉu ne? — li demandis alrigardante ŝin kun ruza rideto.

Ankaŭ Roza ekridetis, kaj per la kubuto ŝi puŝis la ripojn de Retek.

— Amiko, tamen vi estas saĝeta homo — ŝi flustris kaj kaptis el liaj manoj la notlibreton. — Sed ĉu vi opinias, ke la gazetvermoj ne malhelpos vian planon, volante teni la Aŭroron ankaŭ estonte en la posedo de la grupo?

Retek profundiĝis en pensojn.

— Ni devas elcerbumi por tio ian saĝan manieron — li diris post tempeto. — Cetere mi tute ne timas la maljunulojn, ĉar ili estas nur blindaj idealistoj, kiuj havas — precipe nun — nenian kaŭzon por plendo. Ili estas kontentaj pri la ejo kaj pri ĉio, ili havas la gazeton kaj mi trovos la eblojn por tio, ke ankaŭ en la estonto ili ĝin havu. Aŭskultu min, Roza — li daŭrigis ŝanĝante la tonon — mi diras al vi, ke mi tute ne rigardas kulpo tiun ĉi etan manipuladon. Finfine mi mem kaj ne la grupo batalis kaj organizadis por la sukceso de la Aŭroro. Mi akiris kunlaborantaron kaj elektis la materialon tiel, ke ĝi estu interesa kaj direktodona en internacia rilato. Sekve mi atingis, ke la 70% de la abonantoj estas eksterlandanoj. Tio ĉi neniel estas bagatela laboro kaj kostis multe da peno kaj zorgo. Kiu povus plenumi tian laboron? Ĉu samideano Ĉama? Aŭ sinjoro Ĉuka? Mi diras sincere, ke nek unu nek alia. Ĉama kapablas aranĝi prezentadojn s-ro Ĉuka havas la talenton por instruado, sed redakti kaj organizi gazeton ili ne taŭgas. Eĉ mezvaloran artikolon mi ne sukcesis ricevi de ili. Kiel ajn, ni nepre devas transpreni la Aŭroron — li daŭrigis ĉiam pli kaj pli entuziasme. — Se mi ĝin transprenos, post unu jaro la Aŭroro estos la oficiala gazeto de la tutmonda Esperanto-movado. Por atingi tion, neniam estis pli konvena momento ol nun, ĉar la Verda Kuriro vegetas, perdinte tre multajn abonantojn pro tiu politika direkto, kiun ĝi sekvas de kelka tempo. Do ni devas elcerbumi ian saĝan motivadon, prezentotan al la gazetvermoj. Pensadu pri la afero kaj ankaŭ mi pensados, kvankam mi jam havas mian planon, sed mi estas konvinkita, ke vi trovos pli bonan. Se la afero sukcesos, estos preta la bazo por nia komuna feliĉo.

Fininte sian parolon per tiuj vortoj, li altiris la delikatan manon de Roza kaj komencis ĝin karesi. Momente Rozan ekregis varmaj sentoj kaj ne povis nei, ke ŝin tentas la estonto pentrita de Retek. Ŝi pensis pri tio, ke liaj vortoj tamen ne estas sensenca parolado kaj eble estus plej saĝe pensi kaj revi pri nenio alia, sed lukti per ĉiuj rimedoj por la realigo de tiu estonto. Eble ŝi povus vivi feliĉe kun tiu neniel malsaĝa junulo, ĉar ŝi sentis, ke apud li la vivo havas multe pli firmajn bazojn, ol ĉe la flanko de Ĉama. Sed ŝia sovaĝa kaj ĝuavida temperamento deziregis tiun alian. Ŝia cerbo kaj pli trankvila sento pledis por tiu evidente pli firma estonto, sed ŝia varma sango pelis ŝin al sovaĝaj sopiroj, al la pli vireca Ĉama. Ĝenerale ŝi neniam sciis, kiu sento estas pli forta en ŝi. Ŝi ekbatalis por la interesoj de Retek, ĉar ŝi ne povis tion fari por Ĉama. Sed povas okazi, ke ŝin tre rapide tedus Ĉama, ĉar ŝi sentis, ke en la karaktero de Retek estas io, kio ŝin altiras.

— Mi scias certe, ke la maljunuloj ne malhelpos nian planon, sed eble Ĉama kaŭzos ian malagrablaĵon — diris ankoraŭ sinjoro Retek, vidante, ke Roza ne respondas.

Tiu ĉi diro memorigis Rozan pri Elza, kaj en ŝiaj okuloj ekflamis la malamo. En tiu ĉi momento ŝi sentis sin preta por ĉio, nur por povi venĝi la malamatan konkurantinon. Post momento ŝi tamen tute trankvile turnis sin al Retek.

— Amiko, pro Ĉama havu nenian timon: li havas siajn proprajn aferetojn kaj ne zorgas pri via plano. Por li estas tute egale...

Ŝi ne povis daŭrigi, ĉar la pordo malfermiĝis kaj en la kontoro aperis la eleganta figuro de Ĉama. En la unua momento ŝajnis, ke li estas surprizita trovante en la kontorĉambro ankaŭ Rozan kun Retek, sed li tre baldaŭ trovis la konvenan formon saluti ilin.

— Saluton! — li diris ridetante. — En la salonego mi havis la senton, ke io mankas ĉirkaŭ mi, nur mi ne sciis kio? Nun mi jam scias la kaŭzon de mia sento, ĉar mi trovas vin ĉi tie, en intima duopo, for de la bruo de l’ mondo.

— Se mi volas paroli pri sekretoj kun iu, mi ĉiuokaze venas ĉi tien — respondis Roza rapide, direktante siajn nigrajn okulojn al Ĉama kaj ilia rigardo renkontiĝis por momento. Estis io stranga kaj ne facile klarigebla en la kruciĝo de tiuj rigardoj. Ŝajnis, kvazaŭ unu volus penetri en la sentojn de la alia.

— Mi konfesas, ke ankaŭ mi preferus pasigi la tempon per agrabla konversacio, sed bedaŭrinde mia tasko ne permesas tion — ekparolis Ĉama. — Mi devas prepariĝi, ĉar la publiko baldaŭ komencos alveni, sed ankaŭ ĉi tie mi havas aranĝendaĵojn, — li diris, turnante sin al Maria, kiu profundiĝis en laborojn klininte sin super la tablon. — Samideanino, diru al mi, kiom ankoraŭ estas el la fondmono de la Aŭroro? En la lastaj semajnoj mi ne havis tempon kontroli la kaslibron. Cetere mi estas konvinkita, ke ĉio estas en plena ordo, — li diris kun supereca tono.

— 121 guldenoj — respondis Maria kun granda certo.

— Mi nur demandis, ĉar vi scias, ke min ĉiam interesas la stato de la grupo — li diris digne kaj elpoŝiginte sian monujon, li metis centguldenan monbileton sur la tablon. — Jen tiu ĉi centguldeno. Bonvolu meti ĝin en la monŝranketon. Tio ĉi estos proksimume la profito de la hodiaŭa vespero. Mi ne scias precize, kia sumo ankoraŭ alfluos kaj same la elspezoj ankoraŭ ne estas definitive konstatitaj, sed mi ne volas teni ĉe mi la monon. Morgaŭ vespere mi faros la definitivan kalkulon.

Maria iom miris pro tiu ĉi ago, ĉar ŝi spertis, ke Ĉama kutime prokrastas la finkalkulojn, sed ŝi tamen senvorte plenumis la peton. Ŝi malfermis la ŝrankon, kaj metis la monbileton en la monŝranketon. Antaŭe ŝi ĉiam portis ĉe si la kason de la grupo, sed post la transloĝiĝo, laŭ la decido de la gvidantaro, oni aĉetis fortan monŝranketon por teni en ĝi la havaĵon de la grupo.


La inaŭgura festo sukcesis bonege. La granda ejo estis plenplena kaj la ĉeestantoj estis kontentaj pri la programo. Samideano Ĉuka faris mallongan sed tre belan kaj entuziasmoplenan paroladon, skizante la historion de la grupo. Lian parolon sekvis Elza, kiu kantis en solo tre belan kanton, unue nacilingve, poste Esperante. Ŝin sekvis violonartisto, kiun Ĉama invitis por tiu ĉi festo. Li sorĉis plene la publikon per la rave klaraj sonoj, kiujn li mirakle eltiris el sia instrumento. Poste komenciĝis la prezento de nelonga, pacifista kaj sentoplena teatraĵo, kiu plene kaptis la intereson de la ĉeestantaro. Fine post la arta deklamado de Roza, sinjoro Toboc faris mallongan propagandparoladon, avertante ankaŭ la estontajn esperantistojn pri la danĝero de la neologisma movado.

Granda aplaŭdo honoris la rolintojn kaj pruvis, ke la publiko estas kontenta.

Ankaŭ sinjoro Perec varme premadis la manojn de samideano Toboc.

— Ho, se la karmemora Majstro estus aŭdinta vian parolon — li diris, sed li ne povis daŭrigi, ĉar la elirantaro forŝovis lin de sinjoro Toboc.

La publiko foriris kun bonaj postsentoj kaj memoroj. Post kelkaj minutoj en la granda ĉambro restis nur kelkaj figuroj de la grupa movado kaj ankaŭ ili prepariĝis por hejmeniro, laŭte diskutante pri la rikoltita sukceso. Maria sentis sin nebone kaj komunikis al Petro, ke la reordigon de la granda ĉambro ŝi prokrastos ĝis morgaŭ vespero. Samideano Retek subbrakumis Rozan kaj, preta ekiri, li ion klarigis al ŝi flustrante kun serioza mieno. Elza, ankaŭ plenvestita por foriro, ĉirkaŭrigardis en la ĉambrego, serĉante sinjoron Ĉama inter la forirantoj.

— Ĉu samideano Ĉama jam foriris? — Ŝi demandis iom ĉagrenite.

Samideano Ĉuka respondis:

— Eble li foriris kun la amaso. Mi ne vidis lin.

Elza elrapidis, nerimarkinte tiun mokan rideton, kiu aperis sur la vizaĝo de Roza.

Maria ŝlosis la malgrandan ĉambron kaj malŝaltis la lumon. La ĉambro malpleniĝis.

— Vere estis belega tiu ĉi festo — diris sinjoro Ĉuka al la ceteraj, jam sur la strato.

— Samideano Ĉama en tiaj aranĝadoj ne estas superebla — konstatis Petro.

— Sed kie li estas? Mi ankoraŭ ne gratulis lin, — rigardis ĉirkaŭen sinjoro Ĉuka. — Li neniam kutimas tiel forkuri.

— Dum la prezentado li havis kvereleton kun Elza — informis lin ridetante sinjoro Retek. — Eble tial li forkuris.

— He, he, he! povas esti, — ridetis ankaŭ sinjoro Ĉuka. — Sed tiaj aferoj ĉe gejunuloj estas sufiĉe oftaj.


Dum tiu ĉi nokto, ĉirkaŭ la 12-a, samideano Ĉama aperis en iu nokta klubo. Laŭ lia vizaĝo estis rimarkeble, ke io nekutima okazis al li. De tempo al tempo li ĉirkaŭrigardis. Li mendis ĉe la bufedo glason da vino kaj per longa gluto ĝin enstomakigis. Tion li ripetis kvarfoje. Ŝajnis, ke la sorĉa fluidaĵo estis bonefika, ĉar la koloro de lia vizaĝo kaj ankaŭ lia sinteno plene ŝanĝiĝis. Kvankam la okuloj, rigidiĝintaj de tempo al tempo, atestis, ke en lia kapo la pensoj kuregas kaose, post iom da tempo li enstomakigis ankoraŭ unu kaj ekiris al la interno de la klubejo, kie, post kaŝitaj kaj dike remburitaj pordoj, susuris monbiletoj kaj tintis arĝentaj moneroj. Sinjoro Ĉama venis tien ĉi. La vino jam komencis labori en lia kapo, kiam li eksidis en unu el tiuj ĉambroj, kie la sorton direktis la ludkartoj havantaj sur la ventro ruĝajn kaj nigrajn korojn. La sorĉa povo de la alkoholo mortigis en li ĉiun penson, krom tio, ke li elvokos la hazardon.


La sekvintan vesperon, irante al la grupo, Petro hazarde renkontis Marian. Ŝi surhavis vintran superveston kun nigra koloro, ili iris malrapide, ĉar estis videble, ke la rapida marŝado estas por ŝi malfacila. Ŝi spiris malfacile kaj liaj paŝoj estis malcertaj, kiel movo de kliniĝanta kano en ventoblovo. Tamen ŝi paroladis. Per ŝia parolo refoje ŝi pruvadis al Petro, ke forlasinte la malnovan ejon, la grupo ekpaŝis sur vojo, kondukanta al morala kaj materiala bankroto. Se oni volas ricevi konstantan publikon por la kulturvesperoj kaj tiun konservi, la programo de la aranĝaĵoj neniel povas havi la dezirindan Esperanto-karakteron, ĉar la amuzema publiko ne interesiĝas pri ideaj demandoj; kaj aliflanke, la grupo nepre bezonas tiun publikon, ĉar sen ĝi ne estas eble konstrui la materialan bazon, necesan por la subteno de la nova ejo. Sekve, la programo de la prezentadoj devas esti fremda por la movado kaj tiel la grupa vivo ricevas tute alian karakteron, ol kian ĝi devus havi laŭ sia esenco.

— Jes, amiketo, ĉiuj fortoj kaj energioj, kiujn oni devus utiligi por propagando kaj eduko lingva kaj idea, estas elspezataj por la aranĝado de amuzadoj kaj tio signifas grandan plagon por la morala flanko de nia movado.

— Vi pravas — diris Petro post tempeto — sed malgraŭ ĉio, sinjoro Ĉama havas nekontesteblajn meritojn, ĉar inter la nuna kaj malnova ejoj estas granda diferenco. Krom tio, ankaŭ la maljunuloj konsentas, ke la prezentadoj estas bona okazo por propagandado.

— Ĝuste tio estas la plago por la grupo — respondis Maria kun granda bedaŭro. — Tiuj prezentadoj alportas nur la materialajn bezonojn, sed samtempe detruas la idean esencon de la movado. Floroj sen odoro, amiketo. Nenio alia. Nia movado nur tiam povos vivi kaj plifortiĝi, se ni edukas la anojn idee. La idea esenco de la movado devas flori kaj odori en la animo de ĉiu unuopa ano, ĉar alie la movado degeneros kaj putros. Zamenhof mem vidis, ke la Esperanto-movado ne povas flori kiel nura lingvo-movado, tial li plantis en ĝin la palmojn de la fratamo, de intergenta paco. La kerno de ĉiaspeca movado devas esti ia grandioza celo kaj ideo, por kiuj oni batalas. La unua fiksas la vojon, la dua kunligas la vojirantojn. Zamenhof metis por la internacia lingvo-movado kiel majestan celon la batalon por la paco inter diversaj nacioj. Ho, sed kiom malmultaj scias tion en nia grupo! Pro la konstanta fortostreĉo por la sukcesigo de la amuzadoj, la grupanoj ne povas ricevi idean edukon, almenaŭ ne tiel, ke ĝi radikiĝu kaj ekfloru en iliaj animoj. Kaj estas klare: se ni malzorgas la idean flankon de la movado, ni injektas en ĝin la morton. Nia movado ne povas vivi kiel nur porlingva movado. Ni rigardu la naciajn lingvojn. Ĉiuj nacioj, per la literaturo de la propra lingvo, konstruas la propran kulturon. Post ĉiuj lingvoj kuŝas la intereso de la tuta popolo, kiu ĝin parolas. La popolo estas tiu, kies unuiĝo aperas en la lingvo, la lingvo estas rimedo per kiu la popolo batalas por siaj kulturceloj kaj tiuj plialtaj celoj donas la vivorajton por la lingvo kaj por la popolo. Se ni konstatis tion ĉi, ni povas konstati ankaŭ tion, ke Zamenhof metis la plej ĝustan kaj plej grandiozan celon antaŭ la internacian lingvo-movadon. Celon internacian: La pacon de la diversaj popoloj. Tio estas grandioza kaj nobla celo. Indas la penon, amiketo. Sed bedaŭrinde, tiu ĉi idea kerno estas tre malforta en nia movado. Ne nur en nia grupo, sed ĉie-ĉie. Oni negocas, batalas por personaj interesoj, organizas kaj reorganizas anstataŭ eduki kaj eduki idee. Ĉu vi povus diri al mi, kial estas pli forta la movado de la laboristaj esperantistoj?... Ĉar ili taksas serioze la celojn, fiksitajn de Zamenhof, eĉ alligas la celadojn kaj interesojn de la tuta laborista klaso.

Tiu ĉi longa parolo plene elĉerpis la fortojn de Maria. Ŝi parolis mallaŭte kaj trankvile kiel ĉiam, nur la tusado kaŭzis paŭzon inter ŝiaj vortoj.

Petro profundiĝis en pensojn, ĉar tiu ĉi parolo ŝajnis al li strange interesa. Maria neniam ankoraŭ parolis tiom longe kaj klare pri la idea esenco de la movado, sed lian atenton altiris pleje ŝiaj lastaj vortoj, ĉar ĝis nun ŝi neniam menciis la laboristajn esperantistojn. Petro kelkfoje jam aŭdis pri ili en la granda ĉambro, sed la vortoj de Maria estis tute kontrastaj al tiu tono, en kiu sinjoro Ĉama kaj Elza parolis pri ilia ekzisto kaj agado. Post tiuj paroloj Petro estis konvinkita, ke la laboristaj esperantistoj estas tute lastrangaj estaĵoj, nur laŭ eksteraĵo ili similas al la homoj kaj ilia agado celas nur la detruon de la esperanto-movado. Kiel nova esperantisto, plena de entuziasmo, ankaŭ Petro timegis la malvenkon de Esperanto kaj sekve kore malamegis ĉiun, kiu endanĝerigis ĝian ekziston. La vortoj de la eminenta junularo en la ĉambrego ekradikigis en li la opinion, ke ne temas pri pli ol kelkaj ĉifonuloj, kiuj finfine ja ne kalkulas. Kaj nun li aŭdas de Maria la kontraŭan. Tio ŝajnis al li interesa kaj li decidis direkti al Maria kelkajn demandojn pri la afero, sed li devis prokrasti, ĉar ili alvenis al la hejmo.

Antaŭ la enirejo ili trovis samideanon Retek, kiu jam atendis kun tiu ruza rideto ĉirkaŭ la buŝo, kiu donis al li enigman mienon. Li diris, ke havante urĝajn redaktolaborojn, li estas preta helpi ĉe la purigado de la ejo por kiel eble baldaŭ povi eklabori. Estis stranga jam mem la fakto, ke li alvenis tiom frue, ĉar kutime li neniam estis inter la fruvenintoj, kaj lia entuziasmo por la purigado estis tute mirinda.

Maria malfermis la pordon. La kontorĉambro estis plena de tiu odoro, kiun la antaŭan vesperon la publiko lasis en la tuta ejo. Tuj poste ŝi malfermis la fenestron kaj ĝuste volis komenci la purigadon, kiam samideano Retek demandis:

— Samideanino, ĉu vi ne kutimas ŝlosi la ŝrankon?

— Ĉiuvespere mi ŝlosas ĉion antaŭ la foriro, — ŝi respondis, daŭrigante la purigadon. — Kial vi demandas tion?

— Ŝajnas al mi, ke tiu granda ŝranko, en kiu estas la monŝranketo, ne estas fermita kaj mi ne rimarkis, ke vi malŝlosis ĝin post la enveno.

Maria formetis la balailon kaj aliris la ŝrankon. Ĝiaj pordoj fakte estis malfermitaj. Ŝi eltiris ilin per rapida movo kaj enrigardis. Poste ŝia pala vizaĝo subite ekhavis ruĝsimilan koloron, kaj momenton poste ĝi iĝis cindrogriza. Ŝi ekkrietis timiĝinte. Retek kaj Petro alkuris kaj terurite ili vidis, ke la monŝranketo estas malfermita kaj malplena.

Unue ili ne povis diri eĉ vorton, nur malsaĝe rigardis unu la alian. Maria tremis de timo kaj ŝajnis, ke ŝi tuj falos. Samideano Retek estis la unua, kiu retrovis la ekvilibron.

— Sidu sur tiun ĉi seĝon — li diris kaj ŝovis seĝon al ŝi.

— Oni forŝtelis la monon de la grupo — ekparolis Maria kun tremanta voĉo kaj momente ŝajnis, ke ŝi ne povos venki la svenon.

Samideano Retek forkuris por glaso da akvo, sed Petro tre malfacile povis superregi la teruriĝon ĉar li komprenis la situacion de la kompatinda Maria. En la kaso estis proksimume tricent guldenoj. Post kiam li tamen rekonsciiĝis, lia unua penso estis pri la polico.

— Mi iros al la polico por raporti pri la ŝtelo — li diris kaj volis ekkuri, sed Maria lin retenis.

— Vanas, amiketo — ŝi ĝemis kun doloro kaj Petro vidis, ke ŝin turmentas nur la situacio de la grupo. Ankaŭ sinjoro Retek opiniis, ke ili ne entreprenu paŝojn antaŭ la alveno de la grupaj gravuloj.

Tiun ĉi vesperon forrestis la purigado, ankaŭ la hejtado ne okazis. La alvenintoj ariĝis en la kontorĉambro kaj pridiskutis la sensacion. Ĉiuj ĉeestantoj havis ion gravan por diri pri la afero. Estis kiuj kapablis rakonti faksperte, kiel ĝi okazis. Baldaŭ evidentiĝis, ke la scienco ĉerpebla el la detektivromanoj estas tre populara inter la anoj de la ĉambrego. Ĉiuj ĉeestantoj estis ekscititaj kaj celis voĉe venki la alian, nur samideano Retek estis strange trankvila, nur li ofte interesiĝis pri samideano Ĉama, kiu tiun ĉi vesperon nekutime malfruis.

Kiam alvenis sinjoro Ĉuka, kaj informiĝis pri la okazintaĵo, li esploris la pordojn, sed povis konstati nenion gravan. Poste li direktis kelkajn demandojn al Maria, kiu ankoraŭ ne plene regajnis sian ekvilibron.

— Ĉu vi ŝlosis bone la pordojn, samideanino?

— Jes. Mi ne malzorgis ilin.

— Strange, strange! Estas rimarkebla nenia perforto. Ĉu la ŝlosiloj estis ĉe vi?

— Jes... Mi neniam forlasas ilin.

— Certe iu kopiis la ŝlosilojn — rimarkigas sinjoro Toboc.

— La karmemora Majstro mortus la duan fojon, se li vidus tiun ĉi kanajlaĵon, — lamentis samideano Perec.

Post tiuj ĉi paroloj komenciĝis granda diskuto. Lia ĉeestantoj dividiĝis en diversajn partojn. Iu asertis, ke la gvidantaro, aliaj opiniis, ke nur la kasisto estas respondeca pri la kaso. Fine estis tre multaj, kiuj suspekte rigardis Marian. Ja la ŝlosiloj estis ĉe ŝi, sekve ŝi estas respondeca. Kaj kiu scias?... Eble tiu ĉi stranga knabino?... Nuntempe oni povas fidi neniun.

Samideano Ĉuka konsolis Marian kaj laŭte deklaris, ke li eĉ momente ne pensis pri tio, ke la afero povis okazi pro ŝia malzorgo.

— Ni havas aferon certe kun malbenita kaj pendiginda kanajlo, kiu boris sin en nian grupon por poste priŝteli la movadon, — li diris kun indignoplena kolero. — Kial ne venas jam samideano Ĉama? — Li ĉirkaŭrigardis malpacience. — Ni devus priparoli la farendaĵojn.

Elza tre ekscitite klarigis al iu, ke nur Maria respondecas kaj nun, aŭdinte la vortojn de sinjoro Ĉuka, ŝi alpaŝis ofendite.

— Kial vi tiom malpaciencas? — ŝi diris ekscitite. — Georgo scias nenion pri la afero kaj li neniel respondecas, ĉar la kason manipulis Maria. La ŝlosiloj estis ĉe ŝi. Mi diris ĉiam al Georgo, ke li ne konfidu la kason al aliu. Cetere, la afero estas tre klara. Vi ja konstatis, ke sur la seruroj okazis nenia perforto... Kaj la ŝlosiloj estis ĉe Maria, sekve... — ŝi subite turniĝis al ŝi. — Diru, samideanino, ĉu vi ne opiniis erare, ke ankaŭ la grupa kaso estas la via? — ŝi demandis kun ofenda ironio.

La ĉeestantoj rigidiĝis pro tiu ĉi rekta akuzo, kaj scivole rigardis la turmentitan Marian. Ŝi nenion respondis, nur alrigardis Elzan kun okuloj plenaj de doloro kaj senlima bedaŭro. Sinjoro Ĉuka riproĉis Elzan pro la senpripensa akuzo.

— Samideanino, — diris la patro de la grupo — mi petas vin, ne ekscitiĝu senbezone. Kial ofendi iun kaj fari kverelon? Laŭ mia opinio respondecas neniu.

Ankaŭ Petro Baka aŭskultis la parolojn ekscitite. Li ne povis imagi, ke inter la anaro troviĝas malhonestulo, priŝtelanta la movadon kaj precipe pri la anĝela puro de Maria li estis konvinkita ĝis la fundo de sia animo. Tial la vortoj de Elza kolerigis lin kaj subite li sentis, ke ĉiuj iluzioj pri belo, kiujn ŝi vekis en li, nun paliĝas kaj griziĝas kiel brila mateno, se nubo ekkovras la sunon.

— La feina eksteraĵo kovras malbonan koron — li murmuris nube.

Samideano Retek forlasis la kontorĉambron akompane de Roza.

— Mi ne kredas, ke Maria estas kulpa — komencis la parolon Roza en la granda ĉambro.

Samideano Retek mistere ridetis.

— Vi ne kredas? — Li ripetis demande. — Miaflanke mi estas konvinkita, ke ŝi estas senkulpa, kiel kolombo en la ovo. Sed nun mi volas paroli pri nia afero. Ĉu vi jam pensadis pri bona motivo koncerne la Aŭroron?

— Mi konfesas, ke mi ankoraŭ ne eltrovis ion saĝan, sed...

— Sed tiu ĉi okazintaĵo eltiris nin el la akvo, — interrompis ŝin Retek, kun stranga ekrido.

— Mi ne komprenas — ŝi levis al li mirante la okulojn.

— La motivado estas preta. La grupo ne havas monon, — flustris sinjoro Retek, kliniĝinte al ŝiaj oreloj.

Roza ekmiris, kvazaŭ vekiĝinto.

— Tamen vanis viaj laŭdoj — ŝi diris ŝajnigante bedaŭron.

— Kial?

— Ĉar malgraŭ ĉio, vi estas multe pli akracerba ol mi — ŝi diris, kaj poste ridetis iom reve.

Ankaŭ Retek ekridetis.

— Tamen, kio estas via opinio pri la ŝtelrompo? — li demandis, ŝanĝante la tonon.

Roza alrigardis lin demande.

— Ĉu vi opinias, ke iu el la grupanoj ĝin faris?

— Mi ne scias — ŝi diris post tempeto, profundiĝante en pensojn.

Retek ŝin observe rigardis.

— Nu, kiel ajn, — li diris — se ni estas sinceraj, la afero helpis nin. La okazo bonvenis por transpreni la Aŭroron. — Iom li enpensiĝis kaj poste denove ekparolis kun tono tute alia.

— En la nokto ĉirkaŭ la noktmezo mi vidis nian amikon Ĉama.

— Kie? — ŝi demandis kun subita interesiĝo.

— En nokta klubo. Li kartludis.

— Ĉu vi parolis jam pri tio ankaŭ al aliaj?

— Ne.

— Tre bone... Ĉar kiu scias? oni multe fantazias... — balbutis Roza kun maltrankvila tono kaj poste ruĝiĝis.

Retek alrigardis ŝin esplore, sed poste ŝajnis al li, kvazaŭ li komprenus ŝian strangan konduton.

— Eble vi pravas — li diris konsente.

Ĉama alvenis nur malfrue. Li kondutis tre strange — kaj ĉiuj ĉeestantoj vidis klare, ke li estas malsana. Li baldaŭ konsentis kun la aliaj, ke la grupo ne anoncos la okazintaĵon al la polico kaj poste li forlasis la ejon akompanate de Elza.

— Kial vi forkuris hieraŭ vespere? — riproĉis lin Elza ekstere.

— Mi serĉis vin — li respondis kun ofendiĝo. — Mi opiniis, ke vi foriris sen mi kaj kion mi povis fari? Ankaŭ mi foriris.

La nokta mallumo kovris la kolorojn de la vizaĝoj.

— Sed hodiaŭ, kial vi venis tiom malfrue? — daŭrigis Elza la riproĉadon.

— Kara, vi ne opinias, ke via riproĉado estas iom stranga? — demandis Ĉama nervoze. — Mi fartis malbone, se vi volas scii ĉion — li aldonis iom akre.

— Georgo, ni ne devas kvereli denove — diris Elza jam pete — mi nur demandis, ĉar pro tiu ĉi ŝtelo oni bezonis vin... Estas tre aĉa afero! Oni volis vin respondigi... Memoru, kiomfoje mi diris al vi, ke la kason manipulu vi mem.

— La grupo ja decidis tiel, — respondis Ĉama murmure.

IX.

Oni povis kredi, ke post la okazintaĵoj Maria perdos sian entuziasmon kaj oferemon por la grupa movado. Sed tio ne okazis. Ŝi daŭrigis la laborojn kun la sama sindono kiel antaŭe, kaj mirinde, ŝi eĉ ne sentis malamon al Elza, kiu laŭ la opinio de kelkaj grupanoj meritus tion. Petron ege ĉagrenis la aĉa konduto de Elza kaj li kredis, ke li sincere ŝin malamas. Li eluzis ĉiun okazon por paroli pri ŝi kaj pri la tuta afero, sed Maria rimarkeble evitis tiun ĉi temon kaj ĉiuokaze haltigis lin per la sama frazo:

— Lasu, amiketo, se ne ŝi, do aliu estus min akuzinta. Iu devis tion fari laŭ la naturo kaj konsekvenco de la afero.

Tiun ĉi pensmanieron Petro neniel povis akcepti kaj kompreni, sed pere de ĝi li ricevis novan pruvon pri tio, ke en Maria loĝas neĉiutaga, grandioza animo kaj tio veniĝis lin pli proksima al ŝi.

— Mi ĵetus la tutan aferon al iliaj kapoj kaj forlasus la grupon kun ĝiaj ŝtelistoj — li diris al ŝi plurfoje.

Ĉe tiaj okazoj ŝi alrigardis lin riproĉe.

— Nu, vi do ankoraŭ ne estas vera esperantisto, amiketo.

Cetere Petro konstatis, ke oni tre baldaŭ ĉesis paroli pri la okazintaĵo. La breĉo iel estas ŝtopita. Oni diris, ke kelkaj oferemaj samideanoj kundonis la perditan sumon. Sed li suspektis, ke la sumo revenis nur per la oferemo de Maria kaj de sinjoro Ĉuka. Tiun ĉi lian suspekton pruvis la fakto, ke post la okazintaĵo ili tre amikiĝis.

En la grupa vivo tamen okazis kelkaj ŝanĝoj. Maria ne plu manipulis la monhavaĵon, kvankam la administraj laboroj daŭre restis en ŝiaj manoj. Elza estis la plej lasta, kiu ĉesis fari la pikajn kaj suspektajn rimarkojn kontraŭ ŝin, sed neniam ŝi pensis pri la repreno de la librovendado el la manoj de Maria. Ankaŭ Roza lasis daŭre la bibliotekon ĉe ŝi, cetere Roza estis konvinkita pri la senkulpeco de Maria, sed ŝi povis fari nenion krom montri al ŝi, kontraste al Elza, grandan amikecon.

Kelkajn tagojn post la ŝtelo, la gazetvermoj okazigis formalan kunsidon sub la gvido de samideano Ĉuka, kaj kun granda indigniĝo ili parolis pri la malhonestaĵo. Sinjoro Toboc estis la unua, kiu tuŝis la temon pri la sorto de la Aŭroro, kaj liaj zorgoplenaj vortoj trovis fortan reeĥon ĉe la aliaj. Estis konstateble, ke iel la okazintaĵo kaŭzis gravan ŝanĝon en la sinteno de la maljunuloj, ĉar ili subite ekhavis viglan interesiĝon pri la estonta sorto de la grupo kaj perdis ĉiun flamon kaj entuziasmon, ekhavitan ĉe la inaŭgura festo. Neniu el ili estus povinta klarigi la kaŭzon de tiu ĉi ŝanĝiĝo, ĉar ili obeis pli ian malklaran instinkton, ol sekvis elformiĝintajn faktojn. Pleje la sorto de Aŭroro okupis iliajn pensojn, ĉar ili estis konvinkitaj, ke sola ĝi estas la palpebla frukto de la longjara penado de la grupo. Estus katastrofe granda refalo, se ĝi ne plu povus aperi pro tiu ĉi malhonesta okazintaĵo. Ĝuste pri tio ili parolis, kiam samideano Retek aperis en ilia ĉambreto kaj prezentis sian grandaniman proponon. Kiam la gazetvermoj komprenis, ke li estas preta eldoni la Aŭroron en propra financado, senigante la grupan kason de ĉiaj zorgoj, ili vidis en Retek savanĝelon, venintan rekte el la ĉielo. Sinjoro Toboc forgesis pri tio, ke antaŭ nelonge li volis eksigi la savanĝelon el la grupo.

— Kara samideano, vi estas vivanta pruvaĵo pri tio, ke la entuziasmo kaj sinofero ankoraŭ ne mortis en nia grupo — li diris laŭte kaj manpremis kun Retek.

— Ho, se la karmemora Majstro vidus tiun ĉi senliman altruismon — ekkriis sinjoro Perec.

Kiam sinjoro Retek eliris, samideano Ĉuka turnis sin al la du entuziasmuloj.

— Mi opinias, ke via entuziasmo estas iom troa, ĉar en la oferto tute ne estas tiu senlima altruismo pri kiu vi parolis. Kiel vi aŭdis, samideano Retek ja petas certajn procentojn el la aktivaj kotizoj, kiu unuflanke kovros grandan parton de la preskostoj, aliflanke ĝi kaŭzos malordon en la budĝeto de la grupo kaj krome la gazeto ne plu estos la posedaĵo de nia grupo. Sed tamen mi opinias, ke en la nuna situacio estos plej saĝe akcepti lian proponon, ĉar tiel ni certigos al ni la gazeton eĉ en tiu okazo, se la diletanta trupo malbone funkcios aŭ tute ĉesos funkcii.

Samideano Retek atingis sian celon. La Aŭroro transiros en lian posedon. Li scias, ke en tiuj ĉi tagoj la gvidantaro decidos pri ĉio laŭ la volo de la maljunuloj, sekve la aferon li rigardis finita por si. Li forlasis la ĉambreton de la maljunuloj kun la certa konvinkiĝo, ke nenio plu malhelpas la realiĝon de liaj malnovaj sonĝoj. Li fariĝos memstara eldonisto de Esperanto-gazeto kaj libroj. Liaj pensoj ekhavis rapidan flugilon kaj forflugis al la estonto. En lia imago aperis la konturoj de prosperanta eldon-entrepreno, kiu iom post iom laŭplane plifortiĝos kaj donos la eblojn por normala vivo de filistra familio. Li ne estis malsaĝa homo kaj sciis, ke bone gvidata Esperanto-eldonejo kaŭranta en la ombro de bone redaktita kaj disvastiĝinta gazeto, en la nuna tempo jam devas prosperi kaj alporti la necesan profiton por la vivebloj. Tiu ĉi penso memorigis lin pri Roza. En la lasta tempo li amikiĝis kun la penso, ke li edzinigos ŝin. Li sciis, ke la akracerba knabino povos esti utila vivkunulino, precipe sur tiu vivkampo, kiun li baldaŭ surpaŝos. Krom tio, li ne povis nei, ke Roza plaĉas al li. Ŝian sovaĝan, senbridan temperamenton li ja ne ŝatis; sed cetere, ŝi en ĉiaj rilatoj kontentigis liajn aspirojn. Fine, li jam plurfoje promesis al ŝi geedziĝon kaj nun ŝajnis al li, ke homo, kiu staras antaŭ bonsituita estonto, bazota je honesta negocado kaj je la malfermitaj poŝoj de la samideanoj, ĉiuokaze devas realigi siajn promesojn, ĉar ĝi certe bonskribiĝos por la kredito de la ekfloronta entrepreno. Cetere, li estis sufiĉe honesta homo, precipe se la honesto ne kaŭzis al li malprofiton. Pro tiu eta manipulado ĉirkaŭ la Aŭroro, kiu povus lin kulpigi? Neniel li sentis sin kulpa, ĉar li estis konvinkita, ke tiu kapitaleto estas la frukto de lia privata agado kaj laboro. Estas fakto, ke ekzemple Maria havis tute alian opinion pri la afero, sed samideano Retek ne estis tiel malsaneca kiel ŝi, sekve li havis sanajn pensojn kaj sanan planon.

Ĉio ĉi trakuris lian cerbon dum momentoj, kiam li rapidis en la ĉambregon por informi Rozan pri la facile rikoltita sukceso ĉe la maljunuloj. Li ekridetis, pensante pri la vortoj de sinjoro Toboc.

Li invitis Rozan por sidiĝi for de la aliaj, kaj kun granda entuziasmo akompanata de tiu ruza rideto, li rakontis, kiel facile aranĝiĝis la afero ĉe la maljunuloj. Poste kun varma tono li skizis sian planon por la estonto, parolante pri ĉio kiel pri ilia privata, sed komuna afero. Roza distrite aŭskultis liajn vortojn, ĉar ŝiaj pensoj vagadis aliloke. Ia sovaĝa instinkto kaj deziro ekregis ŝin post la certiĝo pri la kvereloj inter Elza kaj Ĉama kaj post la informiĝo pri la nokta vizito, kiun Ĉama faris en tiu klubo. Ia stranga penso ne lasis ŝin trankvila. Kvankam ŝiaj pli sobraj sentoj konsilis forĵeti tiun penson, ŝi ja estis el tiu speco de la virinoj, kiujn en certaj aferoj gvidas ne la sobra prudento, sed la instinktoj.


Semajnon poste la gvidantaro kunsidis. Samideano Ĉuka konigis la situacion de la grupo kaj prezentis ankaŭ la oferton de sinjoro Retek pri la Aŭroro.

— Karaj gesamideanoj, — li parolis kun nuba humoro — vi ĉiuj konas la situacion de la grupo. Ne estas bezonate diri, ke la breĉo fendita per la fripona ŝtelrompo ŝtopiĝis nur duone. Krom tio, la okazintaĵo plene renversis la vivpulsadon en la grupo, tiel, ke la proksiman estonton mi vidas tute nigra. Precipe la sorto de Aŭroro estas en granda danĝero. Jam ankaŭ en la pasinto estis kelkfoje malhelpoj pri ĝia regula aperado kaj nun ŝajnas, ke en la estonto plioftiĝus tiuj embarasoj. Mi rigardas la Aŭroron kiel la ĉefan palpeblan frukton de nia longdaŭra agado, tial mi tre bedaŭrus, se ĝi ne povus regule aperi, aŭ se ĝi plene malaperus. Samideanoj, ni estas antaŭ grava decido. En la prema situacio ni ricevis laŭdindan oferton de samideano Retek, kiu estas preta regule aperigi la Aŭroron per propra financado. Li petas de la grupo nur la duonon el la kotizo de la aktivaj membroj kiel abonprezon al la gazeto, sendota al ĉiu membro de la grupo. Mi opinias, tiun oferton mi devas akcepti danke. Tiel ni certigos la gazeton por nia movado.

La premita humoro superregis la tutan kunsidon kaj ŝajnis al ĉiuj ĉeestantoj, ke la vortoj de samideana Ĉuka estas tre veraj. Neniu havis ion por diri al la afero, eĉ sinjoro Ĉama silentis kapkline kaj post kiam samideano Retek promesis, ke en la estonto li presos la oficialajn sciigojn de la grupo, oni eĉ protokole eternigis lian grandaniman oferemon.

La Aŭroro fariĝis lia propraĵo.


Poste la kunsido definitive pritraktis la ŝtelrompon kaj fermis la diskuton pri ĝi. Estis faritaj novaj decidoj, interalie la gvidantaro decidis, ke en la estonto la kasisto denove tenu en la poŝo la monon de la grupo kaj estu pri ĝi respondeca. Ĉirkaŭ tiu ĉi temo naskiĝis debateto, ĉar samideano Ĉuka opiniis, ke sinjoro Ĉama estas tre okupita en la diletanta rondo, sekve estus bone anstataŭigi lin oficiale. Sed la junularo malakceptis lian proponon, pretekstante, ke la diletanta rondo ofte havas urĝajn elspezojn, sekve estas necese, ke la kaso estu ĉe Ĉama. Sinjoro Ĉuka ne povis fari alion ol proponi, ke la kasisto devas priparoli kun la kontrolantoj ĉiujn elspezojn antaŭ la efektivigo. Tion ĉi oni akceptis, sed tamen oni povis vidi, ke sinjoro Ĉuka ne estas kontenta. Povas esti, ke li havis tute alian kaŭzon por fari la proponon pri la anstataŭigo de Ĉama sed li ne parolis pri tio.

Dum tiu ĉi kunsido iom reviviĝis ankaŭ la malnovaj atakoj kontraŭ la ĉambrego. La maljunuloj denove trovis, ke la ĉambrego tre malzorgas la lingvon. Samideano Toboc per seriozaj vortoj atentigis sinjoron Ĉama pri tio, ke la junularo tute ne progresas en la lingvoscio laŭ la nepre dezirinda mezuro. Samideano Ĉama promesis, ke li entreprenos iajn agojn en la intereso de tiu ĉi afero. Cetere estis okulfrape, ke li, kontraŭ sia ĝisnuna kutimo, nun fortostreĉe penis kontentigi — almenaŭ vorte — la postulojn de la maljunuloj. Ŝajne en la lastaj tagoj lin ekregis ia stranga deprimiĝo kaj li aspektis kiel homo havanta la senton, ke briko falos sur la kapon.

La rezulto de tiuj ĉi decidoj estis, ke kelkajn tagojn post la gvidantara kunsido la prezidanto aperis en la prezento-ĉambrego kaj anoncis la komenciĝon de progresanta kurso:

— Karaj gesamideanon! Mi anoncas al vin, ke sekvonta ĵaŭdo komenciĝis progresiĝinta kurso. Mi esperas, ke vi multaj partoprenos ĝin. Vi devas konsideros pri la seriozan lingvon, ĉar...

— Kiu ĝin gvidos? — aŭdiĝis la ĥora demando de la ĉambreganoj.

— Samideano Ĉuka...

— Ho, tiu maljunulo! — diris subtakse sensignifa blondulino.

— Se Ĉama gvidus ĝin, ni partoprenus — opiniis kelkaj.

— Ĉama? — aŭdiĝis la ironia voĉo de Retek. — Li ne parolas eĉ tiel, kiel nia altestimata prezidanto.

Eksplodis rido kaj la prezidanto ruĝiĝis.

Dum tiu ĉi parolo Elza kaj Roza observis unu la alian. Ambaŭ estis scivolaj pri la sinteno de la alia por povi fari la kontraŭon. Fine Roza komencis.

— Samideano, notu min! — ŝi diris antaŭenpaŝante.

La ekzemplon sekvis ankoraŭ proksimume dudek personoj.

— Ni povas enskribiĝi. La ĉeesto ja ne estas deviga.


Apenaŭ monaton poste la grupo jam ekhavis financajn malhelpaĵojn. Oni ne povis elpagi ĝustatempe la monatan luprezon por la ejo. Tio neniam okazis, dum la kaso estis en la manoj de Maria. La afero tre ĉagrenis la maljunulojn, precipe samideanon Ĉuka, sed samideano Ĉama pruvis, ke li faris elspezojn nur por nepre necesaj aferoj kaj la kaso tamen ne havas la bezonatan sumon.

La junularo ne multe zorgis pri la afero, sed post funda ekzameno la maljunulojn timigis la situacio. Ili subite konstatis, kiel malcerta estas tiu financa fundamento, sur kiu staras la grupo. Ili teruriĝis pro la penso, ke tia afero povos okazi ankaŭ estonte, eĉ en pli granda kaj minaca formo. Ili rapide rekonis la danĝeron, kiu minacas la grupon, se ankaŭ estonte ĝi dependos de la diletanta trupo. Tion oni devas malhelpi!

Sinjoro Ĉuka kunvokis la gazetvermojn por sekreta kunsido. Estas interese, ke en tiu ĉi kunsido aperis ankaŭ samideano Retek kaj li parolis plej akre kontraŭ la ĉambrego.

La afero ankaŭ al Petro ŝajnis tre stranga kaj li parolis pri tio al Maria.

— Estas tre klare! — ŝi diris en sia kutima tono. — Li atingis sian celon. Sekve, nenian intereson li havas por plua opoziciado. La kutimo estas tia, amiketo.

Dum la kunsido elformiĝis la opinio, ke ne plu eblas toleri, ke la junularo deflankigu la grupon el la ĝusta vojo de la movada celo kaj konduku ĝin al pereiga financa katastrofo. La paroloj traktis ankaŭ la demandon: kial la grupo neniam havis monmankojn dum Maria administris la financajn aferojn? Sed ĝustan respondon neniu povis doni.

— Mi mem kontrolis la enspezojn kaj elpagojn laŭ kvitancoj — diris sinjoro Ĉuka — sed mi povis konstati nenion. Ĉio iris regule. La grupo simple ne enspezis tiom, ke ĝi povu kovri la eksterordinare grandajn elspezojn. Tio povas okazi ankaŭ estonte, sekve ni nepre devos ion fari por savi la movadon.

— Estas tre interese, ke tia afero neniam antaŭe okazis, — rimarkigis sinjoro Retek kun stranga moka tono.

La maljunuloj alrigardis unu la alian. Ili ĉiuj havis sian propran penson kaj opinion pri la aferoj, sed neniu parolis.

Siaflanke Petro estis konvinkita, ke Maria ofte per la propra mono kompletigis la kason de la grupo.

La traktadoj ankaŭ nun estis tre nubaj kaj estis videble, ke la gazetvermoj perdis sian entuziasmon por la junularo. Samideano Retek ekkonis la situacion kaj vidis, ke nun li povas fari rebaton al Ĉama pro la malsukceso dum la jarkunveno.

— Samideanoj, ni ne povas lasi la grupon sur tiom malcertaj bazoj — li agitis — kio okazos, se la diletanta trupo ne funkcios bone? Ni amasigos ŝuldon al ŝuldo.

— Vi pravas!

— Fakte vi pravas! — kapsignis sinjoroj Perec kaj Toboc.

— Ĉu ne estus pli celkonscie eduki en pli malgranda ejo pli multajn esperantistojn? Ĉi tie ĉio okazas nur por la amuzado. Eĉ gazeton ne legas la granda ĉambro! — blovis la fajron sinjoro Retek.

— Tre prave! Tre prave! — diradis la maljunuloj.

Fine, la kunsido ellaboris kaj akceptis planon grade realigotan. La devizo estis fiksita: Inter modestaj eksteraĵoj pli puran kaj sanan movadon. For ĉion, kio ne harmonias kun la esenco de la movado! — Sed la gazetvermoj ĝuste taksis la fortojn de Ĉama; ili sciis, ke lin subtenas la pli granda parto de la tuta anaro. Sekve la realigo de la nova devizo povos okazi nur paŝon post paŝo, ĉar la rekta elpaŝo kontraŭ la ĉambregon signifus plenan katastrofon. Tion tre klare pripentris ankaŭ samideano Retek, kiu dum tiu ĉi kunsido donis plurajn pruvojn pri sia diplomata talento. Fine la ĉeestantoj akceptis la elformiĝintan planon, laŭ kiu la maljunuloj plenforte eklaboros por eduki novajn anojn kaj prilabori ankaŭ la pli seriozan parton de la ĉambrego por povi senarmigi la nun regantan klanon de Ĉama. Ĉiu ricevis sian taskon kaj rolon. Samideano Retek memvole promesis, ke en la Aŭroro, kaj eĉ per apartaj flugfolioj, li helpados tiun ĉi idealan agadon.


Post la ŝtelrompo kaj la sekvaj okazintaĵoj, Maria per ĉiuj fortoj penis ŝajnigi, ke ŝin ne ĉagrenas tiuj malbonintencaj kaj senbazaj suspektoj, kiujn ĉefe Elza ekvivigis. Sed Petro vidis, ke en la profundo de sia animo ŝi havas grandan kaj mordan doloron. En ŝiaj okuloj aperis la signoj de senlima forlasiteco kaj ŝi fariĝis eĉ malpli parolema ol antaŭe. Oni ĉesis publike paroli pri la afero, sed inter la anoj de la ĉambrego tamen tre multaj direktis al ŝi ofende suspektajn rigardojn. Tiun ĉi streĉan situacion akrigis ankaŭ sinjoro Ĉama per la ofta pruvado kaj klarigado de sia senkulpeco.

La eltenitaj suferoj kaj animaj doloroj tre malbone efikis al la sanstato de Maria. De tago al tago ŝi fariĝis pli malforta. Krom tio, en la lastaj tempoj ŝi malvarmumis kaj devis pasigi kelkajn tagojn en la lito. Dum tiu ĉi tempo Petro anstataŭis ŝin en la grupo, kaj plenumis la laborojn kun granda entuziasmo. Tiu laboro ja estis lia unua duonoficiala rolado por la movado. Sed dum la plenumo de la laboro apud tiu granda entuziasmo, tamen restis senlima malpleno en lia animo. Kun granda kaj eksterordinara forto li sentis, ke io al li mankas. Spite al ĉio, liaj pensoj preskaŭ ĉiam vagadis ĉe Maria kaj mankis al li tiu malgaja profundo, kiu konstante sidis en ŝiaj okuloj, poste tiu trankvila kaj varma voĉo, kiu ĉiam memorigis al li tiujn mistere silentajn kaj trankviligajn vesperojn, kiujn li tiom multe primiris dum sia infanaĝo. Ankaŭ ĉe la agoj li sentis la mankon de Maria. Ŝajnis, kvazaŭ li estus horloĝo, kiu perdis radeton nepre bezonatan. Estis do komprenebla lia granda ĝojo kiam Maria reaperis en la grupo.

Ankoraŭ dum tiu vespero li informis ŝin pri la decido de la maljunuloj. Kun granda indigniĝo li parolis al ŝi pri la subita direkto-ŝanĝo de Retek kaj li esprimis sian malŝaton al li, sed Maria ne samopiniis.

— Amiko, vi ne pravas — ŝi diris trankvile. — Ni povus kondamni lin nur pro la maniero, per kiu li trakuris tiun vojon, laŭ kiu li alvenis tie, kie li nun estas. Ne nepre necesas ĵeti sur ekranon la pasinton de la homo, kies laboro estas utiligebla en la estonto por la celoj de la movado. Kiel mi komprenas, Retek nun estas sur la ĝusta vojo. Oni devas nur atenti lin kaj observi.

Tiu ĉi respondo estis al Petro stranga kaj nekomprenebla.

— Sed li elproprigis ankaŭ la Aŭroron por si mem — li persistis indignite.

— Mi scias, sed estas pli bone tiel. Mi estas konvinkita, ke en la posedo de la grupo la Aŭroro ne vivus longe.

Tiu ĉi respondo iom hontigis Petron. Malgaje li konstatis, ke Maria tute kontraŭe prijuĝas ĉion. Ŝi rigardas la aferojn ĉiam de alia flanko. Li sentis ŝian superecon kaj ĉagrenis lin, ke li ne povas al ŝi egaliĝi, malgraŭ la multaj penoj. Post funda pripenso li ĉiam akceptis ŝian teorion, ĉar li sciis, ke en la lastaj tempoj ĉiam li ĵetiĝas de unu ekstremo al ia alia. Nur pri Ĉama ankoraŭ ne ŝanĝiĝis lia bona opinio.

— Vi jam multe lernis, amiketo — ŝi ekparolis, kvazaŭ leginte liajn pensojn. Sed vi devas ankoraŭ ellerni la selektadon kaj kristaligon de viaj pensoj. Ne permesu, ke la flankaj sentoj kaj pensoj superregu la ĉefajn, kiuj ĉiam devas brili super la aliaj. Prijuĝu ĉion marŝante sur la rekta vojo al la celo. Se vi ellernis tion, vi komprenos, ke por la intereso de altaj idealoj vi ofte devas subpremi eruptemajn sentojn kaj haltigi glitantajn pensojn. Nur unusola punkto estas, kiun vi neniam perdu el la vido: la celo! Marŝu ĉiam sur la rekta vojo al ĝi, kaj neniam forgesu, ke la apudaj fosaĵoj estas plenaj de ŝlima malpuraĵo... Sed ankaŭ ilin eblas purigi.

Strange lin efikis la vortoj de Maria. Unue li sentis en ili ian instruon por indulgemo, sed poste li devis konstati, ke preskaŭ neniel eblas kulpigi homon en la movado, kiu malmulte de ĝi ŝtelas kaj multe al ĝi havigas. Tiaj homoj ankoraŭ estas anĝeloj kompare al tiuj, kiuj nenion donas, sed ĉion forrabas.


La financa embaraso de la grupo devigis sinjoron Ĉama al elcerbumado de nova »grandioza« plano por akiri monon al la kaso. En la lastaj tempoj li multe perdis el sia supereca konduto kaj fariĝis ekscitema kaj nervoza. Li koleriĝis pro bagateloj kaj ĝenerale estis ĉiam malserena. Ankaŭ al Elza li fariĝis ĉiam pli malvarma, kio ŝin tre ĉagrenis. La anoj de la granda ĉambro rimarkis tiun ĉi ŝanĝiĝon, sed neniu konjektis la ĝustan kaŭzon. Oni pensis, ke Ĉaman ĉagrenas ordinaraj kvereloj kun Elza, kvankam li krom tio havis sufiĉe da zorgo. La maljunuloj konstante atakis lin per malagrablaj demandoj koncerne la estontan sorton de la grupo kaj li multe devis cerbumadi por trovi planon, kies efektiviĝo ordigus la financojn de la grupo kaj samtempe refirmigus lian reputacion.

Fine li komunikis al la gvidantaro, ke por solvi la financojn, li ellaboris planon pri grandioza balfesto aranĝota komence de decembro en speciala balsalonego, kiun la grupo devos lui por la okazo. Komence la maljunuloj kontraŭstaris, pretekstante ke la salono de la grupejo bonege taŭgas por tia festo. Sed kiam Ĉama konigis al ili la planon pri la propagandado, ili devis cedi, mirante tiun facilon, per kiu li parolis pri la kolosaj ciferoj kaj la nepra sukceso.

Fakte li ellaboris grandiozan propagandon por la eksterordinara okazo kaj semajnon antaŭ ĝia dato oni jam povis konstati, ke ĝi nepre sukcesos. Ankaŭ en la grupo oni parolis nur pri la grandiozaĵo kaj la ĉambrego ĝoje prepariĝis por ĝi, sed samideano Ĉama restis malserena.


La balo okazis la 8-an de decembro, dimanĉe. En la brila amuzejo kunvenis granda kaj eleganta publiko. Ĉeestis ĉiuj Esperanto-eminentuloj el la ĉefurbo kaj ankaŭ el la provinco kaj krom la esperantistoj alvenis amase ankaŭ la amuzema publiko, kiun allogis la nomoj de konataj aktoroj kaj aktorinoj, troveblaj sur la programo de la noktmeza kabareto. Ĉama faris bonegan laboron. Li plenumis ĉion kun verva akurato, tiel, ke la maljunuloj denove admiregis lian grandan entuziasmon, kun kiu li ĵetis sin en la laboron.

La salonegon plenigis la publiko. La biletoj vendiĝis en kvanto super la esperoj kaj okazis ankaŭ multaj donacoj por la movado. Troviĝas ja homoj, kiuj pli facile elpagas kelkajn florenojn, ol ellernas Esperanton. En la dancsalonego susuris la silkoj kaj brilis la nigraj vestoj. Ankaŭ la grupaj knabinoj viciĝis al la promenantaj paroj.

Elza kaj Roza alvenis preskaŭ samtempe. Elza estis iom malgaja kaj sur la vizaĝo de Roza vibris malice ironia rideto. La ĉeestantoj sincere admiris ilin, kiam, akompanate de aro da junuloj, ili enpaŝis la brilan dancsalonegon. Malgraŭ la multaj akompanantoj, Elza tamen iom senpacience atendis, ke Ĉama ŝin aliru, sed li ŝajne estis tre okupita kaj konstante kuradis, nur preterpase li salutis ŝin. Tiu ĉi fakto donis kaŭzon al la grupaj gejunuloj por klaĉado.

— Mi ne scias, kia estas la sento, se iu devas danci kiel du personoj? — spritis la dika blondulino, pri kiu cetere estis ĝenerale sciata la famo, ke ŝi jam plurfoje havis »apendiciton« kaj la operacioj ĉiam sukcesis.

Ankaŭ sinjoro Retek agadis, precipe en la intereso de la Aŭroro, kies freŝa numero jam aperis en lia propra eldono. Li intervjuis kelkajn fakte eminentajn personojn, kiuj en la intereso de sia populareco devis aperi en tiu balo, kiun en certaj lokoj oni konsideris kiel kulturmanifestacion.

En la salonego ekludis la orkestro kaj la paroj ekdancis. Dume sinjoro Ĉama transprenis la enspezitajn sumojn kaj akceptadis la donacojn por la movado. Li eĉ ĉirkaŭiris la ejon kun speciala kolektfolio kaj preskaŭ en ĉiu duonhoro li faris raporton al s-roj Ĉuka kaj Toboc, kiuj ne povis bridi sian ĝojon vidante la novajn sukcesojn, kiuj montris, ke kunfluos tia kapitalo, pri kia la grupo neniam povis sonĝi. Samideano Toboc elkalkulis, ke post la elpago de ĉiuj kostoj restos tiom da mono, ke ĝi kovros pli ol duonjaran elspezon de la grupo.

— Amiko, mi opinias, ke mi devas peti pardonon de tiu Ĉama pro la pense kaj vorte faritaj ofendoj — diris sinjoro Toboc kun serioza mieno al samideano Ĉuka.

Petro nur de tempo al tempo vizitis la dancejon, ĉar preskaŭ la tutan vesperon li pasigis en la halo apud Maria, kiu por tiu ĉi okazo denove plenumis la kasistan funkcion, vendante la enirkartojn. Ŝi ne bone sentis sin? sekve ili ne multe paroladis. Antaŭ la komenciĝo de la noktmeza kabareto ŝi kalkulis ia enspezojn al Ĉama en la ĉeesto de sinjoroj Ĉuka kaj Toboc kaj poste, neatendinte la prezentadon, ŝi ekiris hejmen. Petro ŝin akompanis, kvankam ŝi neniel volis permesi tion, dirante, ke li devas resti.

Ili iris piede, kvankam Petro vidis, ke ŝin lacigas la marŝado, sed ŝi neniel volis uzi veturilon. Ankaŭ dum la vojo ŝi instruadis Petron.

— Amiko, vi ne devus reteni vin de ĉiuj ĝojoj de la vivo — ŝi diris al Petro.

— Sed kara, mi ja ne povas permesi, ke vi sola iru hejmen. Vi ja estas ankoraŭ tre malforta, — li respondis serioze.

Ili eksilentis.

— La vivo estas mallonga kaj nuba — ŝi parolis post paso de tempeto kun strange malgaja tono — oni ja devas kelkfoje ankaŭ ĝoji. — Ŝi denove eksilentis por kelkaj momentoj. — Estas vere, ke mi ĉiam parolis pri la dancamuzadoj kiel pri malseriozaĵo, sed tio ne signifas, ke la junuloj neniam amuziĝu dance. La dancamuzadoj nur en la movada vivo ne povas lokiĝi kiel ĉefaj celadoj, sed la junuloj ja foje-foje devas amuziĝi. Por ĉio ekzistas konvena tempo kaj konvena loko.

Ili atingis ŝian loĝejon. Ŝi eniris lace, kaj Petro restis sur la strato en la decembra nokto, kun strangaj sentoj. »La vivo estas mallonga« li memoris ŝiajn vortojn kaj lin ekregis la sento, ke pri si mem ŝi parolis per tiu frazo. Tio lin malĝojigis. En lia imago tamen aperis la bildo de tiuj dezirinde vivplenaj knabinoj, kiujn li lasis en la dancejo, sed tiu bildo estis tre pala nun, kompare al la nigra jupo kaj blanka bluzo.


La sekvintan vesperon la grupejo estis tre vizitata, malgraŭ tio, ke la plejmulto de la grupanoj estis dormema. En la ĉambrego estis granda bruo, ĉar ĉiuj volis superi unu la alian en la rakonto pri la balfestaj sensacioj. Ĉiuj ĝojis, nur Elza estis iom pala kaj senvorta. Ŝi konstante observis la enirejon. Cetere la tuta publiko atendis sinjoron Ĉama por ricevi precizan sciigon ankaŭ pri la financa sukceso. Jam ĉiuj alvenis, nur li kaj Roza mankis el la kutima publiko. Sed tio ne estis okulfrapa, ĉar sinjoro Ĉama ofte malfruis kaj Roza, laŭ la rakontoj, dancis dum la tuta nokto. En iu grupeto oni parolis ĝuste pri ŝi kaj ironie rigardis al Elza.

— Ĉu vi vidis, kiel malĝoja ŝi estis dum la tuta nokto? — flustris iu kapsignante al Elza.

— Mi eĉ unufoje ne vidis ŝin danci kun Ĉama — diris aliu.

— Ĉu vere? Tion mi ne atentis, ĉar mi tre bone amuziĝis kun tiu bela studento.

— Sed Roza dancis kvazaŭ diablo. Ĉu vi vidis?

— Eĉ Ĉama dancis kun ŝi.

— Ŝi amuziĝis bonege. Nun ŝi certe dormas kiel bovino.

La tempo pasis kaj oni komencis demandadi pri Ĉama. Sinjoro Ĉuka akceptis en la kontorĉambro la senditon de la orkestro, kiu venis por la honorario. La afero iom surprizis la patron de la grupo, ĉar li pensis, ke Ĉama egaligis ĉiujn fakturojn dum la nokto, sed li tamen pensis pri nenio eksterordinara kaj proponis al li seĝon, ĝis alvenos la kasisto. Pasis ankoraŭ plua duonhoro, sed Ĉama ne alvenis. Anstataŭ li aperis pluraj senditoj kun diversaj fakturoj elpagotaj kaj sinjoro Ĉuka devis konstati, ke Ĉama nenion elpagis, eĉ ne la luprezon de la amuzejo. Li ne komprenis la kialon de tiu ĉi stranga kaprico kaj iom nervozigis lin la afero. Post la paso de plua tempo la senditoj komencis malpacienciĝi kaj sinjoro Ĉuka estis en stranga situacio.

— Almenaŭ li sendus sciigon, se pro io li ne povas alveni — li murmuris kolere kaj ekregis lin strangaj, malpaciencaj antaŭsentoj. En la ĉambrego rapide disfamiĝis la afero.

— Oni diras, ke Ĉama estas malsana.

— Mi aŭdis, ke li ne elpagis la orkestron.

— Strange! Kial li ne elpagis?

— Mi ne scias.

La flustrado atingis ankaŭ la orelojn de Elza. Ŝi paliĝis kaj ekhavis tre malbonajn sentojn. Oni baldaŭ komencis paroli laŭte pri la afero kaj la fantazioj eklaboris. Elza havis la senton, kvazaŭ ĉiu vorto pingle pikus ŝian koron. Fine sinjoro Ĉuka forsendis iun al la loĝejo de Ĉama kaj tre ĝentile trankviligadis la malpaciencajn senditojn.

En la granda ĉambro neniu plu pensis pri baldaŭa hejmeniro. La kutiman publikon ĝenerale interesis ĉio rilata al Ĉama, sed tiu ĉi afero, pro sia strangeco, eksterordinare okupis la fantaziojn. La aferon gravigis ankaŭ la stranga konduto de Elza, kiu ne povis kaŝi sian nervozan maltrankvilon. Ĉiuj parolis kaj divenadis, nur sinjoro Retek estis tre silentema, kun tiu ironia rideto sur la vizaĝo. Li havis strangajn pensojn, sed li komunikis ilin al neniu.

Kiam la interesiĝoj kaj supozoj jam atingis la kulminan punkton, la sendito revenis kun du leteroj en la mano. La ĉeestantoj atake ĉirkaŭis lin kaj direktis al li amason da demandoj, sed li nur levadis la ŝultrojn. Samideano Ĉuka energie alpaŝis kaj silentigis la societon.

— Silentu, gesamideanoj! Estas pli urĝaj aferoj ol via scivolo — li diris iom nervoze kaj poste turnis sin al la junulo. — Kial ne venis kun vi sinjoro Ĉama?

— Mi ne scias — ŝultrolevis la junulo. — Mi ne trovis lin hejme, nur tiujn ĉi du leterojn mi alportis.

— Leteroj? — miris sinjoro Ĉuka, transprenante ilin.

— Leteroj? — murmuris ekscitite la ĉirkaŭstarantoj. — Tio estas interesa... Kio al li okazis?

— La mastrino diris, ke sinjoro Ĉama foriris matene kaj ordonis transdoni tiujn ĉi du leterojn, se iu serĉus lin el la grupo — klarigis la junulo.

La senditoj alrigardis unu la alian kun suspekta vizaĝo.

— Sed tiuj ĉi leteroj estas adresitaj al sinjoro Retek kaj samideanino Elza — diris sinjoro Ĉuka surprizite kaj malsaĝe li ŝanĝadis la rigardon, de la leteroj al la ĉirkaŭstarantoj kaj inverse.

— Ĉu vi aŭdas? — ekmurmuris la publiko.

— Elza!... Sinjoro Retek! venu ĉi tien. — Aŭdiĝis la vokoj kaose.

Sinjoro Retek transprenis la leteron kun tiu rideto, kiu la tutan vesperon jam sidis sur lia vizaĝo, sed Elza estis tre pala kaj tremis ŝiaj delikataj fingroj, kiam ili tuŝis la koverton. Ŝi tuj rekonis la skribon de Ĉama. Apenaŭ ŝi povis malfermi la koverton pro la ekscitiĝo. Ĉiuj okuloj fiksiĝis al ŝi kaj momente ekregis atendoplena silento.

— Ha, ha, ha! — ekridis sinjoro Retek, vizaĝe al la ceteraj, kun stranga, ironia tono. — Vi ne plu vidos vian adoratan Ĉama.

— Kio? — turniĝis la ĉirkaŭstarantoj al li. — Kion vi diris?

— Ĉama forkuris kun la kaso — aŭdiĝis lia respondo kiel verdikto, sed antaŭ ol la ĉeestantoj estus povintaj esprimi sian grandan surpriziĝon, ilian atenton altiris alia okazaĵo.

La sendito de la orkestro paŝis kun minaca gesto al sinjoro Ĉuka.

— Mi postulas la tujan elpagon de la honorario! — li diris bataleme. — Min ne interesas viaj leteroj kaj kasisto. Pagu tuj, aŭ mi iros al la polico.

— Jes, pagu tuj! Mi jam sufiĉe atendis — diris ĥore la ceteraj senditoj, kiuj ankaŭ konstatis, ke io ne estas en ordo.

Sinjoro Ĉuka paliĝis.

— Sinjoroj! Ĉi tie okazis io granda ... ia kanajlaĵo, ia ŝtelo. — Li balbutis embarasite kaj helpopete rigardis al samideano Retek, sed tiu staris kiel statuo, tenante la leteron en la mano.

— Tio ne koncernas nin! — kriis la orkestrano sovaĝe — ni petas nian monon!

— Sinjoroj, estu trankvilaj kaj indulgaj. Morgaŭ mi aranĝos ĉion — petegis ekscitite sinjoro Ĉuka.

— Ni iru al la polico! — ekkriis la orkestrano, turniĝante al la ceteraj senditoj kaj ili ekiris al la elirejo aŭdigante elektitajn blasfemojn.

Fariĝis ĥaoso. La ĉeestantoj kriadante ariĝis ĉirkaŭ sinjoro Retek kaj postulis, ke li donu plurajn klarigojn. Ĉio ĉi okazis kun drama rapido kaj estis multaj, kiuj tute ne povis kompreni la okazintaĵojn. Dum tiu ĉi tempo Elza iom flankeniris kaj per tremantaj manoj angore malfermis la leteron. Ŝi ektremis tutkorpe, kiam ŝi eklegis ĝin kaj momenton poste kun subite paliĝanta vizaĝo ŝi falis sur seĝon aŭdigante mallaŭtan ekkrion. La letero falis el ŝiaj manoj, neniu atentis ŝin, ĉar samideano Retek ĝuste nun klarigis, ke Ĉama forkuris kun Roza kaj ili forportis la tutan monon de la grupo. Tio estis nova sensacio. La fakto, ke Ĉama forkuris kun Roza, tiom forte ekregis la interesiĝon, ke la ĉeestantoj apenaŭ plu zorgis pri la forrabita sumo. Iliajn fantaziojn kaj scivolon laborigis nur tiu ĉi nova ĉapitro. Samideano Ĉuka vane petis silenton por funde informi sin pri la efektiva stato de la aferoj, li ne sukcesis. Ĉiuj ĉeestantoj kriadis, unuj trovis la aferon simpla kanajlaĵo, alia romantika aŭ tre humora, kaj tre multaj ĝin rigardis bonega okazo por klaĉado. Precipe kiuj sekrete malŝatis Elzan pro ŝia fiera kaj supereca konduto, nun subite trovis, ke alvenis la momento por rebato kaj ili ne prokrastis la aferon, komencis kriadi al ŝi mokajn, eĉ insultajn vortojn. Tiel okazis, ke la iama fiera reĝino de la grupo dum sekundoj falis de sia trono. Eĉ ŝiaj amikinoj ne rapidis ŝin defendi. La vivo ja estas tia! Kiu grimpis tre alten, povas fali tre profunden, precipe se sub la ŝtuparo estas ŝlimo.

Povas esti, ke Elza aŭdis nenion el la insultoj al ŝi direktita, ĉar la doloro pro la kruela trompiĝo estis tiom granda en ŝia koro, ke ĝi sufokis ĉiujn aliajn sentojn. Oni ja povas imagi ŝian situacion. Kio okazas al knabino, kiun oni trompis, kiun oni forlasis kun la ĝermo de nova vivo? La mensoga moralo de la mondo signos ŝin per marko de honto.

Ŝi sidis sur la seĝo senmove kaj laŭŝajne svenis. Neniu iris ŝin helpi. En tiuj minutoj Petro fine ekvidis la veran vizaĝon de la ĉambrego kaj ekkonis ĝian psikon. Subite li ekhavis grandan kompaton al Elza kaj forgesis eĉ tion, ke antaŭ nelonge ŝi ofendis Marian ĝuste pro tiu homo, kiu nun tiel aĉe ŝin trompis. Li volis ŝin helpi, sed en tiu momento li ekvidis Marian, kiu paŝis al Elza alportante ŝian vintran superveston. Kun eksterordinara delikato ŝi vestigis Elzan kaj subbrakuminte ŝin akompanis al la strato. Tiu ĉi sceno ŝajne hontigis la maliculojn, ĉar subite fariĝis silento.

Petro ekvidis, ke la letero al Elza restis sur la planko kaj levinte ĝin, li eklegis:

»Kara Elza!

Diversaj cirkonstancoj devigis min al urĝa forvojaĝo. Ne demandu kien. Mi esperas, ke pro niaj komunaj belaj memoroj vi pardonos mian agon. Kredu, ke mi ne povis fari alie. Vi nepre aŭdos diversajn aferojn pri mi, sed zorgu pri nenio kaj penu min forgesi«.

Georgo Ĉama.

Sinjoro Ĉuka, uzante la momentan trankviliĝon, atentigis la junularon pri deca konduto, poste alvokis la maljunulojn kaj ceterajn gvidantaranojn por urĝa priparolo en la kontorĉambro. Ankaŭ li ankoraŭ ne povis plene percepti la situacion. Li nur sciis, ke la grupon frapis granda financa plago, dankebla al Ĉama.

La societo kun zorgo- kaj indignoplenaj vizaĝoj kunvenis rapide. Ĉiuj deziris akiri klarvidon en tiu ĉi afero kiel eble plej frue. Sinjoro Ĉuka, tuj post la fermiĝo de la kontorĉambro, turnis sin al samideano Retek:

— Samideano, ni estas antaŭ terura situacio. Por la intereso de la grupo ni devus scii ĉion pri tiu ĉi kanajlaĵo, ni do petas vin, bonvolu montri aŭ prelegi tiun leteron, kiun vi ricevis.

La okuloj direktiĝis al Retek, kiu momenton ŝajnis heziti.

— Samideanoj — li ekparolis post tempeto, iom malcerte — la letero ne estas de Ĉama. Vi ja scias, ke mi estis intime ligita al Roza kaj nun ankaŭ min persone trafis ioma hontigo kaj trompo, ĉar la knabino, kiun mi volis edzinigi, nun forkuris kun tiu ĉarlatano kaj ŝtelisto. La leteron skribis ŝi, sed jen mi tamen transdonas ĝin por tralego.

Samideano Ĉuka prenis la leteron kaj eklegis.

Dum la legado Petro observis la vizaĝon de sinjoro Retek, sed li ne vidis tie la signojn de sincera doloro aŭ bedaŭro. Nur tiu ironia rideto persistis ĉirkaŭ lia buŝo.

La letero parolis jene:

»Kara neforgesebla amiko«.

Mi kredas, ke vi estas multe pli saĝa kaj realisma homo, ol ke tiu ĉi letero povus kaŭzi al vi dolorojn. Kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, ni jam estos post la limoj. Mi kaj Ĉama. Mi ne povas foriri sen adiaŭo (almenaŭ letera) kaj ne klarigante al vi certajn cirkonstancojn, ĉar malgraŭ ĉio mi ne povas vin forgesi. Mi forportas belajn memorojn pri nia pasinto kaj mi scias, ke mi agas tre malbone kaj senpripense, forkurante kun Ĉama, kiu postlasas pri si ne tre belajn memorojn. Sed vi ja konas min, kaj scias, ke mi ne povas sekvi la konsilojn de la trankvilaj pensoj kaj mi preskaŭ ĉiam iras laŭ la malcerta kaj danĝera vojo de la amimpulso. En mi loĝas ia demono, kiu pelas, pelegas min tra la vivo sur ĉiam pli kaj pli malcertaj kaj krutaj vojoj al eble katastrofa fino. Vi ĉiam estis bona kaj sincera al mi kaj mi scias, ke apud vi mi havus trankvilan kaj pli firme bazitan vivon, ol apud la facilanima kaj kulpema Ĉama. Kredu, ke mi penis kontraŭstari, sed mi neniel sukcesis venki miajn dezirojn. Mi amis kaj amas vin, sed neniam mi kaŝis antaŭ vi ankaŭ la sentojn al Ĉama. Dum la nokto, en malsobra stato, li rakontis al mi, ke li havas ian danĝeran kambio-aferon, pro kiu li devas forkuri eksterlanden. En mi vekiĝis la demono, senbridiĝis la korpaj deziroj, tiuj deziroj, pri kiuj vi (kaj mi scias, ke juste) tiom multe min riproĉis. Mi ne povis kontraŭstari. Kredu, ke mi luktis, baraktis, sed ĝi devigis min. Ĝi devigis min elekti la krutan kaj danĝeroplenan vojon anstataŭ la glata, kondukanta al firma estonto. Mi devis decidi forkuri kun li. Sed eble por vi estas pli bone tiel.

Mi volas ankoraŭ diri, ke mi devigos Ĉaman, se eblos, ke li repagu al la grupo la forportitan sumon. Mi ne estas ekscitita kaj mi kredas, ke mi momente havas bonan humoron. Mi bedaŭras nur vin kaj tion, ke mi ne povas vidi la blondan kokinon en la momento, kiam ŝi tralegis la leteron de Ĉama. Bedaŭrinde mi estas tia! Pardonu, pardonu kaj ne malbenu min. Pensu pri tio, ke tiun ĉi paŝon eble tre baldaŭ jam pentos

Roza.

La ĉeestantojn teruris kaj kelkajn abomenigis la tono de tiu ĉi letero, sed ili komprenis la situacion. La mono de la grupo estas forrabita. Neniu povis elparoli eĉ unu vorton, nur sinjoro Perec ekkriis kun stranga plorema voĉo:

— Kanajlaĵo! La karmemora Majstro turniĝos en sia tombo.

La vizaĝo de sinjoro Ĉuka esprimis fizikan doloron kaj ankaŭ la aliaj malgajis, vidante, ke la katastrofo pli frue frapis la grupon, ol oni supozis. Fine Ĉuka tamen superregis sin kaj faris urĝajn proponojn pri tuja anonco al la polico kaj malluo de la ejo.

Oni akceptis ĉion.

— Tiu ĉi kanajlo faris ankaŭ la ŝtelrompon — ekĝemis sinjoro Toboc kaj la aliaj silente balancadis siajn zorgoplenajn kapojn.

Ili forlasis la ejon.

— Malbenita loko! — murmuris sinjoro Ĉuka, dum la decembra vento rikane tranĉis la vizaĝon de la pacaj batalantoj.


Kiam ia movado fariĝas iagrade forta, tuj aperas homoj, kiuj volas ĝin utiligi por siaj celoj. Tia homo estis ankaŭ Ĉama.

Li estis homo kun grandaj vivpretendoj kaj vivis la diboĉan vivon de facilanima junulo. Kompreneble, por tio li bezonis pli da mono ol kiom li povis honeste perlabori. Do, en la oficejo, kie li manipulis ankaŭ per mono, baldaŭ »gluiĝis« oficiala mono al liaj manoj. Dum iom da tempo li povis lerte kaŝi la mankon, sed fine alvenis la momento, kiam li nepre devis kompensi la ŝtelaĵon, se li ne volis esti malkaŝita. En la lasta horo li sukcesis prunte ricevi de konato monon, je kambio. Sed la pruntedonanto postulis garantion. Ĉama, en la malfacila situacio, helpis sin kiel li povis: li falsis sur la kambion la nomon de amiko de lia patro.

Kambio-falsado! Li mem timiĝis pro tio. Li firme decidis, ke li ŝanĝos sian vivmanieron kaj ŝparos monon por reaĉeti la kambion ĝustatempe. Sed la decido restis decido. Li ne povis rezigni pri siaj diboĉoj kaj diboĉetoj. En la grupo li lerte manipulis pri la enspezo de la aranĝaĵoj (je tiuj »perlaboroj« li kalkulis pleje en la kolektado de la kambia sumo), sed ankaŭ ĉiuj ĉi monsumoj ĉiam degelis inter liaj manoj, aŭ perdiĝis en kartludoj, kiujn li hazarde riskis por regajni ĉion per unu fojo.

En la grupo komence neniu konjektis, ke la grupaj aranĝaĵoj donas plejan profiton al samideano Ĉama. Por tion kaŝi li bezonis nur iom da lerto ĉe la kalkuloj. Kiu ja kuraĝus eĉ pensi, ke la eminenta Ĉama...? Poste samideano Retek komencis suspektadi, sed — ofte pli bone estas silenti. Kaj tiel nenio minacis la reputacion de la lerta manipulanto.

Sed la limtempo de la kambio-pago proksimiĝis katastrofe, kaj tio estigis al Ĉama pli kaj pli da sendormaj noktoj. Ĉar kio okazos, se la neelpagitan kambion oni prezentos al lia patro? Polico, leĝa procedo — terure! Li frostotremis pensante pri tio. Li nepre devas reaĉeti la kambion. Sed kiel? Nek novan prunton li povas akiri, nek prokraston. Kion fari?

Post maldorma nokto venis al li sava penso: la grupa kaso! Ekzistas nur du eblaĵoj: ŝtelrompo aŭ malliberejo. Li senhezite elektis la unuan. Kiu ja suspektus ĝuste lin?

Tiutempe lin trafis ankaŭ alia malagrablaĵo. Elza sentis sin patrino kaj postulis edzinigon. Tio plene kronis la premegan situacion. Neniam li konsideris serioze sian rilaton kun Elza. Ŝin li rigardis agrabla ludilo. Edzinigi ŝin? Nu, ne! Kaj nun, jen tiu stato de Elza, kvazaŭ briko falinta sur la kapon! Vane li petis ŝin, ŝi ne volis konsenti kuracistan intervenon. Kion fari? Provizore li devis ŝajnigi, ke li intencas ŝin edzinigi.

Sub tiaj premaj zorgoj kaj kun nigraj decidoj li venis al la inaŭgura festo.

En la sama nokto okazis la ŝtelrompo.

Estis tute facile. Antaŭ kelkaj tagoj li kopiis la ŝlosilojn kaj li devis nur sin kaŝi en la grupejo post la foriro de la aliaj.

Sed grandan parton de la ŝtelita mono li fordiboĉis kaj forludis ankoraŭ en la sama nokto, tiel ke li povis elpagi nur parton de la kambio-ŝuldo. Tamen, li ricevis per tio duonjaran prokraston por la restinta sumo. Provizore ĉio aranĝiĝis.

Sed li ne povis halti sur la deklivo. Por regajni la perditan monon, li plu vizitadis kartklubojn. Li perdis denove. Ree li forprenis oficejan monon. Post kelkaj monatoj li klare vidis, ke li nepre devas ion fari, por savi sin radike, ĉar alie lin nepre trafos la mano de la leĝo.

Tiam maturiĝis en li la penso pri fuĝo eksterlanden. Tiel li liberiĝos ankaŭ de Elza. Sed por tio li bezonis monon. Kaj tiam li ellaboris la planon de la grandioza balfesto.

X.

Neniam la gazetoj faris tiom grandan propagandon por Esperanto, kiom la sekvintan tagon. Ĉiuj gazetoj raportis pri la eksterordinara sensacio per dekcentrimetraj literoj:

FORKURIS LA KASISTO DE LA ESPERANTISTOJ KUN LA MONO DE LA MOVADO

Kambifalsistoj kaj defraŭdistoj inter la esperantistoj

Ĉiuj gazetoj en la ĉefurbo senescepte raportis pri la okazintaĵo, longe kaj laŭ la propra gusto. La malamikoj de Esperanto uzis la okazon por malutili al la movado, kaj la satiraj skribis pri la afero en la tono de la tiom multe menciita (precipe de gravuloj) »artefarita floro«. Nur la sensacion ili reliefigis superbezone:

Geedziĝa vojaĝo per la kapitalo de la Esperanto-movado

Petro Baka aĉetis ĉiujn gazetojn kaj estis nervoza dum la tuta tago. Li deziregis la alvenon de la vespero por kiel eble plej baldaŭ interrilati kun la ceteraj anoj. Precipe li sopiris paroli kun Maria, ĉar la malsaĝaj kaj ofte malbonintencaj artikoloj tiom forte detruis lian trankvilon, ke li eĉ momenton ne povis pensi pri alio.

Vespere li iris al la grupejo jam antaŭ la kutima horo, sed li devis konstati, ke ne nur li, sed ankaŭ multaj aliaj deziregis renkontiĝi, ĉar antaŭ la grupejo li trovis krom sinjoroj Retek, Ĉuka kaj kelkaj gvidantaranoj ankoraŭ 10–15 aliajn gesamideanojn. Ili ĉiuj estis ekscititaj kaj, kun gazetoj en la manoj, laŭte ili pritraktis la troigitajn sensaci-artikolojn. Sed baldaŭ ili komencis grumbli pro tio, ke Maria ankoraŭ ne alvenis kun la ŝlosiloj. Precipe tiuj estis la plej maltrankvilaj kaj postulemaj, kiuj tre malofte vizitis la grupon, kaj kiujn nur la sensacio allogis ankaŭ nun. Sinjoro Ĉuka trankviligadis la malpacienculojn kaj ankaŭ Petro komunikis al ili en riproĉa tono, ke ankoraŭ ne pasis la horo, kiam Maria kutime alvenas.

La societo antaŭ la enirejo rapide kreskis, ĉar pli kaj pli da grupanoj alvenis kun ĉiam freŝaj gazetoj en la manoj. La tempo pasis kaj ŝajnis ankaŭ al Petro, ke Maria malfruas. Tio estis stranga, ĉar ŝi ĉiam estis akurata. Fine, laŭ ĝenerala postulo, sinjoro Ĉuka petis Petron iri renkonte al ŝi, kaj rigardi, kio al ŝi okazas. Li ekiris. Nerenkontante ŝin post certa paso sur la vojo, li estis ekregita de stranga antaŭsento, ĉar li sciis, ke devis okazi io eksterordinara, se ŝi ne venas. Ŝi ja neniam malfruis en la antaŭaj tempoj. Por ŝi la grupo estis ĉiam la unua kaj nur poste sekvis aliaj aferoj, eĉ la propraj.

Petro rapidigis siajn paŝojn kaj kiam li alvenis ĝis ŝia loĝejo, la strangaj antaŭsentoj atingis en li ekstremon. Estas interese, ke dum la vojo li plene forgesis pri la grupo kaj la tieaj cirkonstancoj. Tiu varma altiriĝo, sentata al Maria, estis multe pli forta ol la interesiĝo kaj ekscitiĝo pri la sensaciaj okazoj. Sur la pordo pendis seruro. Tiu ĉi konstato lin ekĝojigis. Ĝi efikis kiel varma ĉambro post frosta vento.

Maria foriris, eble ŝi iris alian vojon, tial mi ne renkontis ŝin — li pensis ĝoje kaj subite sereniĝis lia vizaĝo. Estas interese, ke en tiaj okazoj la homoj pensas ĉiam pri la pli bona, pli agrabla, pli dezirinda.

Petro ĝuste volis foriri, kiam unu el la najbarinoj lin rimarkis.

— Ĉu vi serĉas Marian? — ŝi demandis tra la pordo de sia ĉambro.

— Jes.

— Oni forportis ŝin en hospitalon, sed estas letero ĉe la zorganto por tiuj esperantistoj. Ĉu vi venas de ili?

La spirado de Petro ekstumblis. La sensentaj vortoj de la virino haltigis en li la sangon. Li sciis, ke Maria estas malsana, sed tiu ĉi informo efikis liajn sentojn per neordinare granda forto. En tiu ĉi momento li eksentis, kiom forte la sorto de la malsana Maria superregis lian animon. Ŝi estis por li pli ol amiko, kvankam milfoje li konvinkis sin, ke la sento al ŝi ne estas amo de viro al virino.

La najbarino komencis longan klarigadon, sed Petro komprenis nur certajn vortojn, el kiuj nur poste, kiam li estis jam surstrate kun la letero kaj ŝlosiloj, li elformis la rakonton pri Maria. Dum la nokto ŝi ekhavis altan febron kaj hodiaŭ posttagmeze la Urĝa Helpo ŝin forportis.

La letero estis adresita al li. Malferminte ĝin, li trovis folieton kun krajona skribaĵo kaj centflorenan monbileton. Li eklegis:

Plej kara amiketo!

Mi estas tre-tre malsana. Oni baldaŭ forportos min en hospitalon. En malbona tempo venis la malsano, ĉar nun mi deziras esti en la grupo. Sed kion fari? Tio ja devis okazi pli-malpli frue. Mi almetas cent florenojn. La grupo estas en danĝera situacio kaj ĝi bezonas tiun sumon. Bonvolu transdoni ĝin al sinjoro Ĉuka, sed mi volus, ke neniu sciu, ke la mono venas de mi. Eble estus pli bone, se vi elpagus per ĝi ian ŝuldon de la grupo. Ankoraŭ unu peton: En la intereso de nia movado bonvolu plenumi tiujn laborojn, kiujn mi plenumadis, kaj se foje vi havos tempon, vizitu min en la hospitalo. Cetere, ne multe zorgu pri mi, ĉar mia malsano ne estas novdata, krome mia situacio estas malgravega kompare al tiu de la grupo. En tiuj krizaj momentoj oni devas koncentrigi ĉiun forton nur por ĝia intereso. Ĉiujn viajn servojn jam antaŭe dankas

Maria.

Petro du-trifoje legis la zigzagajn liniojn. Estis konstateble, ke tiujn skribis febre tremanta mano. La tono de la letero mirigis lin eĉ en tia anima stato. Li estis kutimiĝinta rigardi Marian kiel eksterordinaran homon, ĉar en ŝiaj agoj kaj pensmaniero estis ĉiam io, kio ŝin distingis de la ceteraj homoj. Sed tiu ĉi letero, tiu ĉi nuna ago superis ĉion ĝis nun spertitan. Kie oni trovas homon, kiu zorgas pri la movado en sia vivdanĝera malsano? Kie estas tiuj gesamideanoj, kiuj forgesas la proprajn zorgojn kaj suferojn por la intereso de la movado? Tiajn animajn superulojn la movado ankoraŭ ne produktis. Sed Maria estis tia. Ŝi povis pensi nur pri la movado; la propra sano, eĉ la vivo ne estis por ŝi tiel grava, kiel la sorto de la grupo. Kiu povus klarigi, kiaj penoj fruktis tiujn cent florenojn? Kiom da laboro kaj asketa vivo estis bezona por tio? Kaj ŝi nur simple fordonas ĝin, ĉar la movado ĝin bezonas. Ŝi fordonas ĝin en tempo, kiam eble ŝi estas antaŭ longdaŭra malsano. Petro havis la inklinon krie publikigi tiun ĉi grandaniman oferon, sed en ŝia letero enestis ankaŭ la malpermesa frazo en delikate peta formo.

Antaŭ la grupejo atendis jam amaso da homoj senpacience. Malferminte la pordojn, li komencis rakonti la bedaŭrindan situacion de Maria al la enpuŝiĝantaj grupanoj, sed lin neniu aŭskultis. La sorto de Maria neniun interesis. Sinjoro Ĉuka kaj la gvidantaranoj tuj sidiĝis en la kontorĉambro por urĝaj pritraktoj kaj la ceteraj amasiĝis en la prezento-ĉambro kaj brue parolis pri la sensacioj. La ĉeftemo estis la forkuro de Ĉama kaj Roza. Oni pritraktis la temon en ĉiam novaj kaj novaj formoj. En la paroloj ofte aperis ankaŭ la nomo de Elza kaj Petro povis konstati, ke oni parolas pri ŝi nur malice.

— Kiu imagus tion?

— Nun Elza povas pendigi sian belecon.

— Ŝi meritas, ĉar ŝi portis la kapon tro alte.

Petro sentis sin tre forlasita kaj fremda en tiu sensaci-avida societo kaj li memoris la vorbojn de Maria: »Ĉio, kio ne harmonias kun la karaktero kaj celo de la movado, estas fremda kaj foriginda el ĝi.«

Tiu ĉi publiko estis fremda por la grupo, ĉar ĝi parolis nur pri sensacio, kiam la grupo troviĝis en terura situacio. Ilin interesis nur la romantika forkuro de Roza kun Ĉama kaj la forlaso de Elza, la iama reĝino de la grupo. Preskaŭ neniu pensis pri la estonto de la movado. Petro devis konstati, ke en la ĉambrego plene forestas la entuziasmo kaj sincera zorgo pri ĉiaj grupaj aferoj. Li tre malĝojiĝis kaj sincere abomenis tiun ĉi malseriozan gregon.

Tiu ĉi vespero kaŝis ankoraŭ plurajn sensaciojn, ĉar baldaŭ detektivoj kaj aliaj policaj oficialuloj aperis en la grupejo. Ili ekzamenis la kaslibron kaj faris demandesploron koncerne la personon de Ĉama. Samtempe ili komunikis, ke kontraŭ la grupo komenciĝis diversaj procesoj laŭ la plendo kaj akuzo, kiun faris la orkestro, la direkcio de la amuzejo kaj fine la presejo. La gvidantaro nur tiel povis la grupan havaĵon savi de la oficiala okupo, ke sinjoroj Ĉuka kaj Toboc persone garantiis la elpagon de ĉiuj postuloj.


Petro apenaŭ povis elteni la malrapidon de la tempopaso ĝis la sekvinta posttagmezo. Kiam alvenis la tempo por la hospital-vizitado, li estis inter la plej unuaj, kiuj eniris. Maria estis en longa ĉambro kun pli ol dudek litoj. Super la blankaj litoj ŝvebis la medikamentodoro, karakteriza por hospitalo. Li trovis Marian sur la lito nro 12. Ŝi kuŝis senmove, kun fermitaj okuloj. Ŝia ĉiam pala vizaĝo nun estis flamruĝa de febro kaj ŝi spiris malfacile. Petro staris apud ŝia lito kaj kun strangaj sentoj, emociite ŝin rigardis. Li antaŭsciis, ke ŝi devas esti grave malsana, sed li ne atendis trovi ŝin en tia stato. Ŝiaj lipoj de tempo al tempo ekmoviĝis kaj Petro aŭdis tre mallaŭtajn ĝemosimilajn vortoĉifonojn. Ŝi deliris. Ŝia kompatinda stato tiel kortuŝis Petron, ke li povis pensi pri nenio, li nur rigardis ŝian vizaĝon senmove.

Pasis proksimume unu horo, kiam ŝi malfermis siajn lacajn okulojn, en kies profundo la klaran bluon makulis la flamoj de febro. Iom poste ŝajnis al Petro, ke la rekonsciiĝo superregas la altan febron, sed tio daŭris nur kelkajn minutojn. Tamen Maria rekonis lin kaj li vidis, ke lia ĉeesto ŝin ĝojigas. Ŝi volis diri ion, sed ŝi estis tiom malforta, ke ŝi ne sukcesis. Petro komprenis nur rompitajn vortojn:

... grupo... kio... okazis...

— Zorgu pri nenio, tie reordiĝos ĉio, — trankviligis ŝin Petro, kvankam li mem ne kredis tion.

— Mi dankas... Zorgu... — ŝi ĝemis mallaŭte kaj denove fermiĝis ŝiaj okuloj. Ŝi perdis la konscion.

Vidante ŝian krizan staton, granda kompato kaj doloro ekregis Petron. Similan senton li havis nur pro sia fratino, kiu jam antaŭ multaj jaroj transiris en la silentan urbon de la mortintoj.

Post la paso de la vizittempo, kiam li forlasis la ĉambron, sur la koridoro la flegistino lin haltigis.

— Sinjoro, ĉu vi estas parenco de la malsanulino sur la dekdua lito? — ŝi demandis.

— Ne, sed mi estas ŝia konato kaj amiko.

— Ŝi estas en krizaj momentoj — parolis la flegistino. — Oni devas prepariĝi por ĉio. Cetere mi havas ordonon venigi vin en la kuracistan ĉambron. Bonvolu min sekvi.

Petro ekiris kun ŝi aŭtomate.

— La vizitinto ĉe la 12-a — raportis la flegistino al la kuracisto, kiam ili eniris la ĉambron.

La kuracisto estis juna kaj sana viro, li alrigardis Petron kun tiu kompate afabla mieno, kiu karakterizas la kuracistojn, kiam ili jam antaŭvidas katastrofon.

— Kiel oni nomas vin, sinjoro?

— Petro Baka.

— En ordo. — Li diris, alrigardante koverton. — Ĉu vi estas parenco de la malsanulino?

— Ne, nur tre bonaj amikoj ni estas.

— Bedaŭrinde, mi devas vin averti, ke laŭ ŝia nuna farto devas sekvi la pleja malbono.

— Ĉu ne estas ia helpo?

— Bedaŭrinde ne. Ŝi havas malnovan kaj danĝeran pulmomalsanon, al kiu venis nova brulumo. Tian malsanon ne povas elporti tiel malforta korpo kaj estas neeble helpi ŝin per kuracistaj rimedoj. Cetere mi havas por vi oficialan komunikaĵon — li daŭrigis en oficiala tono. — Unue, jen tiu ĉi letero kaj ŝlosilo. Laŭ la dispono de la malsanulino ni devas ilin transdoni al vi. Krom tio, mi povas komuniki, ke ni havas ĉi tie skribon oficiale pretigitan kaj subskribitan, ke okaze de ŝia morto vi plenrajte disponas pri ŝia loĝejo kaj tiea havaĵo. Eble en la letero vi trovos klarigon. Krome, okazis dispono pri aliaj ŝiaj havaĵoj, sed tiun dokumenton forportis la koncernaj oficialuloj.

Petro transprenis aŭtomate la leteron kaj ŝlosilon, sed li kapablis diri nenion.

— La malsanulino faris tiujn ĉi disponojn en la matenaj horoj, kvazaŭ antaŭsentinte la finon — klarigis la kuracisto denove kun tiu afable kompata tono. — Cetere, mi komunikas al vi ankaŭ tion, ke la laborista asekuro pagos la kostojn de la enterigo. Tion ni jam konstatis.

Petro forlasis la hospitalon tre malĝoje kaj kun kaosaj pensoj en la kapo. Kial devas morti tiu ĉi grandanima kaj sinofera knabino, dum la friponoj kaj ŝtelistoj plensane ĝuas la vivon? En lian cerbon venis la penso pri la movado kaj grupo, kiujn ŝi tiom arde amis, poste la lastaj okazintaĵoj, la ŝtelo kaj la forkuro de Ĉama, sed ĉio nur kiel subite aperintaj kaj tuj forflugintaj bildoj. Li ne povis koncentrigi sian penson al unu sola temo. En liaj pensoj ĉiam kaj ĉion superis kaj forpuŝis la penso pri Maria. Ŝia iama pala vizaĝo ŝajnis esti konstante antaŭ liaj okuloj. Fine li tamen memoris la leteron kaj malfermis.

Kara amiketo!

Estas tre malfacile kaj lacige skribi, sed mi penegas, uzante la trankvilajn horojn en la mateno, kiam la febro min ne turmentas, ĉar mi sentas, ke per tiu ĉi letero mi parolas al vi la lastan fojon. Dum la nokto mi havis altan febron, sed matene ĝi ĉesis. Nun mi sentas nenian doloron, sed strangaj, ĝis nun ne konataj, dolĉe lacigaj sentoj min lulas, kurante tra mia korpo. Mi scias, ke tio ĉi estas la mistera trankvilo antaŭ la granda kaj pereiga uragano. Strange! La aero en tiu ĉi ĉambro nun ŝajnas tre malpeza kaj, malgraŭ la decembra tago, kiom hele estas ekstere, post la fenestroj! Sed mi ne pensas envie pri tiuj, kiuj facile kaj vivforte promenas en la hela decembra tago. Tute ne! Mi jam antaŭ longe kutimiĝis al la penso pri la fino, sed nun estas tiom malpeze, kaj ĉi tiujn trankvilajn minutojn mi volas dediĉi al vi. Nun mi havas tiom multe da pensoj: mi memoras precize pri ĉiuj — eĉ pri la plej bagatelaj — okazintaĵoj de mia vivo. Kvazaŭ filmo ruliĝas antaŭ mi, kaj mi volus ĝin montri al vi. Sed neeble. Mi ne volas plendi, ĉar mi ja havis tiom multe da ĝojo kaj la bagatelaj ĉagrenoj apud la multa ĝojo signifis nenion. Nun mi bedaŭras nur tion, ke en tiuj ĉi mistere trankvilaj minutoj mi ne povas premi la manon al vi kaj al kelkaj grupanoj. Nun mi pravigus ankaŭ vorte sinjoron Ĉuka, pri tio, ke prefere ni laboru en modestaj kadroj, en kiuj la movado povas esti pli pura, grandioza kaj celdirekta, ol sub brila, sed fremda eksteraĵo. Mi volonte manpremus ankaŭ kun Elza, ĉar nun ŝi ja certe estas tre-tre forlasita. Ŝi nun tre bezonas tian bonan amikon, kian mi havis en vi. Ho ŝi ja devas laŭiri la plej ŝtonplenan vojon, kiun knabino iam suriris... Mi foriros, amiketo. Mi scias tion certe kaj mi jam amikiĝis kun la penso. Mi bedaŭras forlasi nenion krom la movado kaj vi. Mi staris sola en la vivo kaj iris la vojon, kiun mi elektis tiel, ke ĝi konduku al la celado de multaj milionoj. Tiu vojirado al la sopiritaj celoj min ĝojigis, sed nun mi konfesas al vi, ke la plej brilaj kaj ĝojoplenaj minutoj de mia vivo estis tiuj, en kiuj ni paroladis kune pri la komuna celado. Nun mi havas al vi mallongan peton, ĉar vi estas la unusola, al kiu mi povas min turni. Miaj gepatroj jam mortis antaŭ multaj jaroj kaj proksimulon krom vi mi ne havis de tiam, sekve nun, kiam mi estas antaŭ la pordego de la eterna paco, mi povas pensi nur pri vi kaj pri la movado. Ĵus mi disponis antaŭ oficialuloj pri tiu malmulto, kiun mi havas. Mi petas vin, amiketo, ne rifuzu tion, kion mi tutkore dediĉas al vi, kaj bonvolu plenumi ankaŭ tiun taskon, por kio mi nomis vin en mia lasta dispono. Ĉion, kio estis kara al mi, nun mi metas en viajn manojn, ĉar mi scias, ke vi bonkore kaj ankaŭ por la movado utile zorgos pri ĉio. Ankoraŭ unu peton. Mi dezirus transiri al la lando de la Eterna Paco en tiu vestaĵo, kiun mi kutime portis. Vi trovos ĝin en mia ĉambreto... Ne rifuzu la ŝlosilon... ĝi estu la via. Per tio vi plenumas la lastan peton de foriranto, kiu tiom multe da ĝojaj horoj pasigis kun vi.

Kaj nun adiaŭ! Adiaŭ!... Mi jam lacas. Tre, tre lacas...

Maria.

La okuloj de Petro malsekiĝis, kiam li tralegis ĉi tiun leteron. Granda malĝojo superregis lin ĉe la penso, ke ankaŭ ŝi propravorte konfirmas la vortojn de la kuracisto. Ŝi foriros... kaj pri tio ŝi parolas kun tia trankvilo, kvazaŭ temus pri foriro al najbara urbo. Tiu ĉi trankvilo estas la trankvilo de grandaj kaj kristale puraj animoj, kiuj kapablas pensi pri la malfeliĉo de aliaj eĉ en siaj lastaj horoj.

Petro vespere iris al la grupejo kaj tie li rakontis pri la farto de Maria, sed en la granda ĉambro oni lin ne atentis. En la sorto de Maria ne estis sensacio kaj romantiko. Oni nur ŝultrolevis. En la mezo de la ĝenerala interesiĝo ankoraŭ tre forte staris la forkuro de Ĉama kun Roza. Krome samideano Retek penis ordigi la situacion en la diletanta rondo por prepari memorfeston pri Zamenhof. Ankaŭ la maljunuloj estis tre okupitaj, ĉar ili senĉese okazigis la urĝajn pritraktojn por aranĝi la aferon de la grupo. Fine Petro tamen sukcesis paroli kelkajn minutojn kun sinjoro Ĉuka kaj transdonis al li por lego la leteron de Maria.

— Tiun ĉi leteron skribis neordinara homo kun supera animo, — li diris penseme post la tralego. — Bedaŭrinde malmultaj Mariaj estas en la movado, tre malmultaj.

Petro transdonis al li ankaŭ la centflorenan monbileton laŭ la komisio de Maria.

— Jen tiu ĉi monbileto, por helpi la grupon.

La okuloj de sinjoro Ĉuka ekbrilis.

— Ĉu vi donacas ĝin al la grupo? — li demandis hezite.

— Jes, por la grupo, sed ne mi. Iu alia, kiu ne volas sin nomi, — diris Petro ĝeme kaj forlasis la grupejon.

Hejmenirinte li enlitiĝis, sed dum longa tempo ne povis ekdormi. En lia imago senĉese staris Maria en nigra jupo kaj blanka bluzo.


La sekvintan matenon oni enmanigis al Petro ekspresan leteron de la hospitalo:

»Kondolence ni komunikas al vi, ke Maria Manga mortis la 12-an de decembro 19.. je la dudektria horo.

Administracio.«

Ne estas eble rakonti la senton de Petro post tiu ĉi sciigo, lian staton en la sekvintaj du tagoj. Kun pezegaj sentoj en la animo li kuradis jen al la hospitalo, jen al la enteriga entrepreno, jen al la grupo por anonci la daton de la enterigo. Eble tiu povus kompreni liajn tiamajn sentojn, kiu perdis samtempe patrinon kaj plej karan fratinon.

La enterigo okazis je la 3-a posttagmeze, la 14-an. La antaŭan vesperon Petro raportis pri tio en la grupo kaj sinjoro Ĉuka alvokis la junularon aperi ĉe la fina ceremonio kiel eble plej multope. Sed en la granda ĉambro la atenton de la junularo plene okupis nova sensaci-ĉapitro de la Ĉama-afero. La gazetoj artikolis pri tio, ke la kasisto de la esperantistoj forŝtelis monon ankaŭ en la banko, kie li oficis. Petron tuŝis tre dolore tiu senintereso, per kiu la junularo akceptis la sciigon. Estis kelkaj, kiuj ofende esprimis, ke li ŝatas pli bonan amuziĝon.

— Je la tria? Ho tiam mi vizitos kinejon!

— Mi ne ŝatas la tombejon — diris la amikino de Roza.

Sinjoro Ĉuka malestime rigardis al la tuta societo kaj Petro foriris, esperante ke tamen multaj el ili venos akompani Marian ĉe ŝia lasta vojaĝo.


La sekvintan tagon, je la tria, en la ĉerkohalo de la tombejo, apud la ĉerko de Maria, staris nur Petro kaj sinjoro Ĉuka. Ili estis tre malgajaj kaj ili plene komprenis unu la alian eĉ senparole. La skribo sur la verda rubando de la granda florkrono (kiun sinjoro Ĉuka aĉetis proprakoste) estis granda kontrasto al la realo: »Al nia neforgesebla kunbatalantino — la anoj de la Esperantista Grupo.«

Eksonis sonorilo. Ĝiaj sonoj similis tiun trankvile varman voĉon, kiu nun por ĉiam eniros, kune kun Maria, la teron. La voĉo de la sonorilo plenigis la grize silentan decembro — posttagmezon per malgajaj tonoj, kiuj vekas en la koroj tiel strange angoran senton.

Petro kaj sinjoro Ĉuka kapkline iris post la funebra ĉaro.

Dum la vojo ĝis la tombo, sinjoro Ĉuka plurfoje rerigardis. Estis videble, ke lin tre ĉagrenas, ke neniu alvenis el la grupanoj. Kiam ili estis proksime ĉe la tombo, li ne povis plu elteni senvorte.

— Hontinde! Hontinde, amiko, por nia grupo... Tre hontinde, — li ĝemis.

Ili atingis la tombon, kie kunvenis kelkaj scivoluloj. La enterigaj laboristoj sensente kaptis la ĉerkon kaj malsuprenigis. Petro ne povis deturni siajn okulojn. Li rigardis kaj rigardis, kiel malsupreniĝas la iama ujo de tiu granda kaj sinofera animo, kiu tiom varme parencis la lian. Malsupreniĝas tiu, kiu ĉiam estis preta oferi sin por la aliaj.

La nigraj buloj murmure falis sur la ĉerkon kaj ilia funebra bruo akre tranĉis la koron de Petro. Ŝajnis al li, ke li restis sola en la vivo.

En tiu ĉi minuto apud li subite eksonis la melodioj de funebra ĥor-kanto. La sonoj malgaje vibris en la decembra aero kaj plenigis la tutan ĉirkaŭaĵon. Petro rekonsciiĝis el sia premata monotoneco, kaj levinte la kapon, li vidis 15–20 junulojn, ĝis nun neniam viditajn, sed kun kvinpintaj steloj sur la brustoj. Ili kantis. Meze de ili staris knabino kun granda florkrono, de kiu pendis larĝa rubando kun ruĝaj literoj: »Al la silenta batalantino la laboristaj esperantistoj.« En Petro vekiĝis granda danksento kaj miro. Sed kiam li alrigardis sinjoron Ĉuka, li konstatis, ke li estas eĉ pli malserena ol antaŭe.

La sonoj de la kanto allogis ĉiujn, kiuj estis en la ĉirkaŭaĵo kaj post kelkaj minutoj pli ol cent personoj staris ĉirkaŭ la tombo. La ĥoro kantis:

Adiaŭ batalinto de ideo alta
La batalilon man’ alia prenos.

Estis io grandioza en tiu adiaŭkanto, per la sonflugiloj disflugis strange trankvila melodio kaj plenigis la korojn samtempe per malĝojo kaj fido, kvazaŭ, parolante mistere al la animo, ili dirus: ni sincere bedaŭras la foririnton, sed ni devas daŭrigi la vojon al la celo. Estis io feste sincera ankaŭ en la vizaĝesprimo de tiuj simplaj ĥoranoj. Laŭ la vortoj aŭditaj en la ĉambrego, Petro imagis la laboristajn esperantistojn tute aliaj. Ĉu ili do estas tiu danĝera elemento, pri kiu Ĉama parolis? Tiuj simplaj, brunaj kaj tamen sinceraj vizaĝoj? Ĉu tiu modeste ĉarma knabino kun granda florkrono en la manoj? Tio neeblas! Granda varmo plenigis lian koron por tiuj ĉi, kiam li pensis pri la gejunuloj en la propra grupo, kiuj eble en tiu ĉi momento bone amuziĝas, pensante nek pri Maria, nek pri la sorto de la movado.

Post kiam la lastaj melodioj formortis en la griza malproksimo, antaŭenpaŝis el la grupo tiu simpla knabino kun la florkrono kaj ekparolis modeste. Ŝi adiaŭis la mortinton en la nomo de la laboristaj esperantistoj, klarvoĉe kaj kun flua parolo. Ŝiaj vortoj ŝajnis al Petro strange nekutimaj, ĉar ili neniel similis al tiuj de Ĉama aŭ de sinjoro Ĉuka.

— ... La laboristaj esperantistoj konservos en la memoro vin, kiu estis sincera, sed ĉiam silentema batalantino de la internacia lingvo de la paco de l’ homaro. Se ŝajne vi batalis sur alia kampo, tamen ni scias, ke via animo kaj koro estis inter ni. Adiaŭ, Maria! Adiaŭ! — ŝi finis sian parolon kaj lokis la florkronon sur la freŝan tombon.

Post kelkaj minutoj, la kunvenintoj disiĝis. Ankaŭ Petro ekiris kun la amaso, kiu diskutadis pri la stranga ceremonio. Petro pensis, ke estus dece diri kelkajn dankvortojn al la ĥoranoj kaj li paŝis al la knabino: Samideanino, sinceran dankon al vi ĉiuj. Bedaŭrinde vi estis...

— Kial danki, samideano? — ŝi interrompis liajn vortojn. — Tio estis nia devo. Bedaŭrinde, ni informiĝis pri la funebra okazintaĵo nur lastmomente kaj ni timis, ke ni malfruos. Tio estus por ni granda malĝojo, ĉar ni, pli ĝuste la laboristaj esperantistoj, multe povas danki al Maria.

— Ĉu vi ŝin konis?

— Jes, ni tre bone ŝin konis — daŭrigis la knabino varme. — Kiel mi diris, ni multe povas al ŝi danki. Ŝi donacis al nia grupo tre multe da libroj, krom tio ankaŭ per mono ŝi helpis nian movadon. Preskaŭ ĉiun dimanĉan antaŭtagmezon ŝi pasigis en nia grupo kaj ŝi ĉiam estis preta por helpo. Ni ĉiam tre bedaŭris, ke ŝi estas en la transflanka movado, kvankam ankaŭ ŝi estas laboristino.

Petro ne komprenis plene la aludon de la knabino, sed la serioza varmo, kiu estis en ŝiaj vortoj, ekkaptis lian atenton.

— Ni, laboristaj esperantistoj — klarigis la knabino, rimarkante, ke li ne komprenas — ligas la ideon pri komuna helplingvo kun niaj kulturaj kaj klasaj celadoj, sekve estas la intereso kaj devo de ĉiu esperantisto, apartenanta al la laborista klaso, ariĝi en la laborista esperantista movado.

— Sed Maria ja servis per ĉiuj siaj fortoj la Esperanto-movadon, — diris Petro iom embarasita.

— Ho, nun tute ne temas pri Maria. Mi diras al vi, ke ne tre multaj Mariaj estas inter la esperantistoj. Eĉ mi ĝojus, se niaj grupanoj havus tiom da celkonscio kaj sinoferemo kiel ŝi. Mi aludis pri la multaj laboristoj ellernintaj Esperanton, kaj partoprenantaj en tiu movado, kies kelkaj anoj parolas pri ni malamike kaj subtakse.

Petro memoris la vortojn de Ĉama kaj tiun de la cetera junularo en la ĉambrego kaj lin ekregis stranga hontosento. Li volis respondi iajn senkulpigajn vortojn, sed ŝi ekparolis denove:

— Samideano, ankaŭ vi devus esti en niaj vicoj.

La konstato trafis Petron neatendite.

— Mi servas laŭpove la movadon ankaŭ nun — li respondis balbute.

— Jes, jes, sed tamen — ŝi diris alrigardante lin observe. — Vi ja ankaŭ estas laboristo, sekve vi devus esti en niaj vicoj, ĉar la vojoj estas diferencaj. Tre diferencaj... Mi volonte parolus kun vi pri tiu ĉi temo, sed jen, ni atingis nian ŝarĝaŭtomobilon, kiu alportis kaj reportos nin al la urbo. Vizitu nian grupon foje. Ni tre ĝojos. Nun ĉion bonan! — ŝi manpremis kun Petro kaj suriris la ŝarĝaŭtomobilon, kie la ceteraj jam sidis sur benkoj.

La aŭtomobilo post kelkaj minutoj malaperis ĉe la vojkurbiĝo kaj ankaŭ Petro ekiris hejmen en la societo de sinjoro Ĉuka. Ili silentis. La decembra vento kantis super ilia kapo la malgajan melodion de la pasema vivo.


Post kelkaj tagoj oni enmanigis al Petro oficialan skribaĵon, laŭ kiu Maria testamentis sian loĝejon al li kaj li plenrajte disponas pri ĉiuj ŝiaj havaĵoj troveblaj tie. Kun granda emocio li paŝis en ŝian iaman ĉambron, kie ĉiuj mebloj estis tiel blankaj kaj puraj kiel ŝia animo. Nur foje li vidis de proksime ĉi tiujn meblojn kaj nun ŝajnis, ke ĉiuj, eĉ la plej etaj objektoj reprezentas ŝin kaj estas volvitaj de ŝia varma animo. Ŝajnis al li, ke ŝi subite devas elpaŝi el iu meblo en ŝia blanka bluzo kaj nigra jupo. Li ĉirkaŭrigardis en la ĉambro. Sur la muroj pendis la portretoj de Zamenhof kaj de la Esperanta verkistaro. Flanke staris granda libroŝranko, plenega de Esperantaj libroj. Li malfermis la ŝrankon kaj surprizis lin la abundo de multvaloraj ŝtofoj kaj belegaj vestoj, kiujn Maria neniam uzis.

— Kion mi faros pri ĉio ĉi? — zigzagis la pensoj en lia kapo. Mi ne havas rajton uzi ilin propracele. Ĉio ĉi apartenas al la movado, kiel Maria mem apartenis.

Li volis fermi la ŝrankon, kiam li rimarkis sur la ena flanko de la pordo pendantan bildon. Ĝi estis fotobildo pri vivplena juna knabino, kies trajtoj ŝajnis konataj. Li deprenis ĝin. Lin alrigardis bela, sana knabino kun grandaj revemaj okuloj kaj ronda vizaĝo. Kiam la okuloj traglitis la bildon, li rimarkis delikatan subskribon sur la malsupra parto: »En 19.., antaŭ mia malsaniĝo«. Subita kompreno traglitis la cerbon de Petro. Li komprenis, kial la bildo pendis tiel kaŝita, sed li komprenis ankaŭ tion, kiom da rezigno, kiom la anima forto estis bezonata por trasuferi pli ol dek jarojn post la perdo de tia vivplena sano kaj korpa belo. Vidi de tago al tago la gajajn junulojn, kaj memori, ke ŝi por ĉiam perdis tiun ĉi trezoron de la juna vivo. Nur nun li komprenis klare la kaŭzon de tiu senlima sinofero de tiu varma sento por aliaj, de tiu silenta retiriĝemo kaj de tiu flamo por altaj ideoj, kiuj akompanis Marian dum la lastaj jaroj. Kun granda emocio li enpakis la bildon kaj forlasis kun ĝi la ĉambron.

— Tiu ĉi bildo estas la mia, nur la mia — li murmuris.

En la grupa vivo okazis grandaj ŝanĝoj. La granda uragano trakuris ĝin kaj skuegis ĝian vivarbon ĝis la radikoj, sed, »ni dankas la venton«: la uragano forbalais la sekajn foliojn. Post kelkaj semajnoj, kiam la sensacioj ekdormis, la publiko de la granda ĉambro iom post iom forrestis.

— Skandalo! — diris la ruĝulino al siaj amikinoj. — Jam nenio interesa troviĝas ĉi tie. Oni mortas de enuo.

— Mi aŭdis, ke oni luis novan ejon. Ian aĉan butiketon, kie ne plu povos okazi ia ajn amuziĝo, — diris la miniatura knabino.

— Mi scias, — parolis denove la ruĝulino, polurante la ungojn — sed mi jam zorgis pri bona loko, — ŝi aldonis kun enigma tono.

— Kie, kie? — demandis samtempe la ceteraj.

Vidante la grandan interesiĝon, la ruĝulino nur ridetis kaj ŝajnigante grandan atenton, ŝi daŭrigis la ungopoluradon.

— Ne estu aĉa! — riproĉis ŝin la miniatura knabino. — Ankaŭ nin vi devas konduki tien.

— Se vi divenos la lokon, mi vin kondukos...

— Ne malsaĝu! — diris Minja. — Parolu, kie kaj kia societo ĝi estas?

— La Societo de la Novaj Krucmilituloj.

La interesiĝo kaj entuziasmo subite estingiĝis.

— Ankaŭ tie ĉi ni trasuferis sufiĉe da predikoj kaj riproĉoj por »pli serioza laborado« — diris la miniatura — kaj tie oni volus, ke ni partoprenu politikajn aferaĉojn. Ne, mi ne ŝanĝos papagon por papago.

— Karulino, vi grave eraras — vigliĝis la ruĝulino subite. — Tie oni estos tute kontentaj, se vi partoprenas la dancadon. Kaj se iam oni dezirus »seriozan laboron«, kriadon sur la strato, aŭ demonstraciajn marŝojn, tiam oni pagas vin. Cetere, ĝi estas tute serioza societo, ĉar dufoje en ĉiu semajno estas dancado kaj ĉiudimanĉe balo kaj kabareto.

— Ĉu vere? — interesiĝis denove la ceteraj.

— Kial mi mensogus?

— Sed, knabinoj — parolis la miniatura knabino — pripensu la aferon, tie ni ne povas aliĝi pro Minja.

— Kial? — demandis la aliaj.

— Vi estas malsaĝaj. Minja estas judo kaj la judojn oni tie ne tre favoras.

— Ne grave! — mangestis la ruĝulino. — Ĉu ŝi devas diri, ke ŝi estas judo? Feliĉe, ŝia religia stampo estas ne sur ŝia nazo.

La ceteraj ekridis.

— Vi pravas — ridetis ankaŭ la miniatura knabino — sed Minja havas tre judecan nomon.

— Faras nenion! Mangestis denove la ruĝulino. Ŝi diros alian nomon.

— Mi ne mensogos — ekparolis Minja — kvankam mi tre volonte dancus ankaŭ tie.

— Knabinoj, rigardu la enkorpiĝintan honeston — mokis la ruĝulino.

— Parolu, kion vi volas, sed tamen mi ne trompos — diris Minja ofendite.

— Knabinoj! — ekkriis la miniatura. — Mi havas mondsavan ideon. Ni aliĝos kaj Minja ĉiam venas kun ni kiel gasto.

XI.

Pasis du jaroj. La grupo troviĝis en tre modesta ejo konsistanta el du malgrandaj ĉambroj.

Tiutempe Petro valorigis la havaĵon de Maria kaj konstruigante por ŝi tombŝtonon el marmoro, per la restinta sumo li elpagis la ŝuldon de la grupo kaŭzitan de Ĉama. La junularo malaperis el la grupo, ĝuste kiam la movado bezonis fortajn subtenon kaj helpon. Kiam ili eksciis, ke ne plu okazos dancamuzadoj, vanis ĉiuj agitadoj kaj alvokoj por serioza ekstudo de la lingvo. Ili forlasis la grupon kun ĉiu ĝia lingvo kaj movado. Restis apenaŭ 12–15 samideanoj, kiuj travivis kun la grupo tre malfacilajn tempojn. Ili konstante luktis kontraŭ monmanko kaj ankaŭ la kursoj de la grupanoj apenaŭ duobliĝis, sed tiu malgranda trupo estis pura de ĉiu balasto kaj skorio. »Ni dankas la venton kaj repurigitaj ni forton pli freŝan akiras«.

Proksimiĝis la 15-a de decembro.

Iun vesperon la grupanoj sidis familiare en la grupo kaj paroladis Esperante. El la malnovaj figuroj ĉeestis sinjoroj Ĉuka, Toboc, Perec kaj Petro. La novuloj ariĝis ĉirkaŭ ili kaj aŭskultis ilian paroladon.

Tiun ĉi vesperon regis granda ĝojo en la grupo, ĉar la gvidantaro ricevis sciigon de banko, ke ĝi gardas naŭcent florenojn, kies duono, laŭ la lasta dispono de la testamentintino mortinta antaŭ du jaroj, estas pagenda la 15-an de decembro al la 2-a grupo de la Landa Esperanto-Societo. La sciigo krom la ĝojo revivigis ankaŭ rememorojn. Petro kaj sinjoro Ĉuka varme paroladis pri Maria, al kiu tiom multe devas danki la grupo.

Sinjoro Perec ekkriis patose:

— Ho, se la karmemora Majstro povus vidi tiun ĉi senliman... Li ne daŭrigis sian kutiman frazon, ĉar la pordo malfermiĝis kaj en ĝia kadro aperis virina figuro, kiun la malnovuloj tuj rekonis. Ŝi estis Elza, la iama grup-reĝino, kiun ili vidis la lastan fojon antaŭ du jaroj. Sinjoro Ĉuka kaj la aliaj varme akceptis ŝian modestan saluton. Demetinte la suprajn vestojn, ŝi sidiĝis inter ili. Ŝi estis en nigra silkvesto kaj ŝia iama fiero tute malaperis. Petro mirante konstatis, kiom multe aliiĝis ŝia sinteno. Anstataŭ la subtaksa fiero kaj memamo ŝiaj trajtoj nun spegulis ĉarman modeston kaj komplezemon troveblajn plej ofte ĉe junaj patrinoj. Ŝajnis al Petro, ke tiu ĉi ŝanĝo en ŝia karaktero igis ŝin eĉ pli bela ol antaŭe.

— Ni ĝoju, ekparolis sinjoro Ĉuka — ĉar nun ĉeestas ĉiuj, kiuj estis esperantistoj el la malnovuloj. Nur Maria mankas, — li aldonis iom poste.

— Jes, Maria mankas — ripetis liajn vortojn ankaŭ Elza, ĉirkaŭrigardante.

— Kial vi forlasis la movadon por tiom longa tempo? — demandis ŝin sinjoro Ĉuka.

— Ho, mi ne forlasis ĝin — ŝi respondis ĉarme. — Jam proksimume de unu jaro mi regule vizitas la grupon de la laboristaj esperantistoj.

Sinjoro Ĉuka rigardis ŝin longe kaj poste li klinis la kapon.

— Mi tre dezirus havi ankaŭ ĉi tie tiun vervan vivon, kiu estas ĉe ili.

— Ankaŭ mi estimas ilin, ĉar ili estas kontraŭ la neologismoj — publikigis sian opinion samideano Toboc.

La maljunuloj komencis daŭrigi la eternan temon: la tekstadon de planoj por la estonto. Dume Petro sidiĝis flanken kun Elza kaj ili paroladis mallaŭte. Ŝi rakontis, ke antaŭ kvin monatoj mortis ŝia fileto, pli ol unujara. Ŝi parolis senĝene, nur kun granda malgajo. Poste ŝi interesiĝis pri ĉiuj malnovuloj, nur pri Ĉama kaj Roza ŝi silentis.

— Mi aŭdis, ke la entrepreno de sinjoro Retek bonege progresas. Ĉu li jam ne kutimas viziti la grupon? — ŝi demandis.

— Li venas tre malofte, — parolis Petro — li ja atingis sian celon. Li estas la posedanto de unu el la plej grandaj eldon-entreprenoj en la tuta Esperantio. Ankaŭ la Aŭroro estas unu el la plej gravaj literaturaj organoj en nia lingvo, preskaŭ superanta Literaturan Mondon. Li do havas sian prosperan Esperanto-komercejon.

— Kaj li forlasis la movadon — aldonis Elza iom malserene.

— Nu, laŭ movada vidpunkto estas ja inter ni multe pli malbonaj samideanoj. Li almenaŭ pagas sian kotizon kaj kelkfoje helpadas la grupon. Ni ne povas atendi ion alian de komercisto. Eĉ se foje li malutiletis al la movado, nuntempe li repagadas sian ŝuldon. Bedaŭrinde, ne ĉiuj homoj estas Mariaj.

— Certe ne, — ŝi diris mallaŭte kaj siajn ombritajn okulojn ŝi fiksis al iu punkto en la foro kaj estis videble, ke ŝi rememoras ion malgajan. — Samideano, mi devas peti pardonon de vi kaj mi devus peti ankaŭ de Maria, se ŝi vivus, — ŝi ekparolis post tempeto kun sincera pento.

— Mi ne konas la kialon, — diris Petro, ŝin alrigardante.

— Vi estas tre ĝentila, — ŝi diris, levante la okulojn al Petro. — Foje mi ofendis vin kaj ĉefe mi ofendis Marian, tiun Marian, kies grandanimecon mi rekonis nur en la momento, kiam ĉiuj ceteraj min mokis, malice mokis. Jam pasis tiu tempo, sed tamen mi hontas, tre-tre mi hontas.

— Forgesu, samideanino! Estas nenio pardonenda. Mi estas konvinkita, ke Maria ne sentis sin ofendita, ĉar ŝi, eĉ en sia lasta horo, memoris pri vi tre varme kaj amike.

En la okuloj de Elza aperis larmoj kaj ankaŭ Petron kortuŝis ŝia sincera pento. Elza tre ŝanĝiĝis. Ili paroladis ankoraŭ longe kaj antaŭ ol ŝi foriris, ili interkonsentis fari komunan viziton al la tombo de Maria en la dua datrevena tago de ŝia morto.

La 12-a de decembro estis dimanĉo. Tre nube malserena antaŭtagmezo ŝvebis super la urbo. Eĉ proksime al la 12-a, kiam Petro kaj Elza alvenis al la tombo de Maria, ankoraŭ persistis la densa nebulo super la tero. Elza surmetis kelkajn multekostajn florojn kaj poste rigardis la esperantlingvan gravuraĵon sur la tombŝtono:

»Eternan ripozon por vi, Maria, silenta batalantino de la Internacia Lingvo.«

Longe ili staris tie, sen vortoj. En iliaj animoj momente ektempestis malĝojaj rememoroj. La malvarma marmoro parolis al la animoj. Ĝi paroligis la sentojn per la veko de la pasinto. Ili ambaŭ havis pri kio pensi. La unua vidis, ke la palan marmoron traglitas ombroj venintaj el tempo plena de koraj suferoj kaj al la dua ŝajnis, ke el la pala ŝtono elrigardas bluaj okuloj kun tiu neforgesebla varmo.

Petro ne sciis, kiom longe ili staris tie, ĉar lia kortuŝiĝo ĉi-foje estis eĉ pli forta ol kutime. Ĉe tiu tombŝtono li ĉiam sentis la reviviĝantan varmon de neordinara animo, loĝinta en tiu malsana korpo, sed nun li sentis apud si ankaŭ la varmon de daŭranta vivo, en kiu ĝuste tiu ĉi tombŝtono vekas memorojn eble eĉ pli malgajajn, ol en li mem. Ŝajnis al li kvazaŭ la varmo de tiu granda animo, kies mizera ujo estas jam sub tiu ŝtono, nun radius el la korpo de tiu ĉi apude staranta malgaja knabino.

Post longa tempo, kvazaŭ je neaŭdebla komandvorto ili turniĝis kaj ekiris senvorte.

Elza ektremis.

— Mi sentas malvarmon, — ŝi diris kun stranga voĉo.

— Ni rapidu — proponis Petro, sed subite li memoris pri la banaleco de tiu ĉi vorto. — Kial rapidi? Ĉu por atingi Marian? Kiu scias, ĉu ne estus pli bone stari ĉe tiu tombŝtono kun Elza kaj atendi? Subite li sentis, ke kun tiu ĉi ŝanĝiĝinta, malgaja knabino li povus stari longe, longe kaj atendi ion, pri kio ankaŭ li mem ne scias, kio ĝi estas efektive. Nur tion li sentis, ke io devas veni, devas okazi.

— Ni rapidu — ripetis Elza la vorton de Petro. — Mi devas iri rekte al la grupo por plenumi urĝajn laborojn, — ŝi aldonis iom poste.

Tiuj ĉi vortoj memorigis al Petro, ke la vivo havas celojn, pri kio ankaŭ Maria parolis multe. Estas grandioza celo, al kiu ankaŭ ŝi rapidis, sed ŝi estis haltigita.

La nebulo iom maldensiĝis, sed la ĉirkaŭaĵo restis malserena. De ie, el malproksimo, aŭdiĝis funebra sono de sonorilo. Ĝi trabatis la aeron, veante kiel la lastaj ĝemoj de agonianto. Iu mortis. Sed el la kontraŭa flanko subite aŭdiĝis akra fajfo de ekkuronta vagonaro. La sono de la vivo.

— Ili estis haltigitaj, sed la vojon daŭrigotan ili testamentis al ni, — murmuris Petro.

Elza alrigardis lin kaj ilia rigardo renkontiĝis. Ankaŭ ŝi estis forte emociita kaj malgaja, sed ŝi pli rapide trovis la kontakton al la luktoplena vivo. La fajfo de la ekiranta vagonaro rekondukis ŝin el la mondo de la sentoj, nur en ŝiaj bluaj okuloj restis tiu malgaja ombro, kiun la travivitaj anim-suferoj eternigis en ili.

— Kial vi estas tiel silenta? — ŝi demandis kun ĉarma rideto.

— Estas tempo, kiam mi amas silenti kaj ĝuste tial mi tre volonte aŭskultus, se vi rakontus al mi, kial vi transiris al la laboristaj esperantistoj? Jam hieraŭ vespere mi volis demandi.

Elza observe rigardis lian vizaĝon, poste ŝi fiksis la okulojn antaŭen, sed pro la nebulo ŝi ne vidis la finon de la vojo.

— Kial? — ŝi ekparolis malrapide. — Mi povus diri, ke mi rekonis la devon, ke ĉiu laboristo parolanta Esperanton devas aliĝi al la laborista Esperanto-movado, sed ne tiel estas. Post la malfeliĉo, kiu min trafis, mi plene retiriĝis kun miaj doloroj, evitante la homojn sed post la paso de jaro mi denove sentis la mankon de societo kaj hazarda renkontiĝo kun laborista esperantistino min kondukis al ili.

— Kial vi ne revenis al ni?

— Verdire, mi hontis reiri al la malnovaj konatoj, — konfesis Elza, iom ridetante. — Sed nun mi jam tute ne bedaŭras, ke mi ne reiris. Ĉar mi trovis mian ĝustan lokon ĉe la laboristoj. Aliaj homoj kaj alia atmosfero estas tie. Pli da sento pri frateco kaj kompreno. Oni ne penetras tie en la personan vivon de la aliaj, por klaĉadi kiel en la granda ĉambro. Verdire, mi ankaŭ hontas pri mia tiama konduto. Multe mi lernis ĉe la laboristoj kaj fariĝis tute alia ol mi estis antaŭe. Tie estas seriozaj homoj, kiuj serioze konsideras la movadon.

Petro admiris Elzan kaj sentis, ke ankaŭ en ŝia voĉo jam estas iom el tiu serioza celkonscio, kiun li spertis ĉe la knabino el la ĥoro. Li profundiĝis en pensojn. Neniel li povis kompreni, kial sinjoro Ĉuka kaj la ceteraj, fine ankaŭ li mem, ne konsiderus serioze la movadon. Kial la laboristaj esperantistoj ĉiam asertas, ke ĉe ili estas pli seriozaj homoj? Ĉu ekzistas pli serioza homo ol sinjoro Ĉuka?

Elza ekparolis, kvazaŭ diveninte liajn pensojn.

— Mi scias, ke vi, kaj sinjoro Ĉuka, kaj ceteraj malnovuloj, estas veraj, labomeraj, eĉ oferemaj esperantistoj, sed tamen mi volus foje montri al vi tiun alian laboron, ĉe ni. Tio estas tute alia mondo. Mi ankoraŭ ne scias ĝin bone prezenti al vi per vortoj, sed mi scias, ke ankaŭ vi devus esti tie inter ni.

Petro jam la duan fojon aŭdis tiun ĉi frazon, sed nun li sentis ĝin pli varma, pli pensiga ol la unuan fojon. Li respondis nenion, sed li decidis, ke foje li faros almenaŭ viziton ĉe la laborista grupo.

Parolante, ili atingis la pordegon de la tombejo kaj iom post iom ili liberiĝis de tiuj premaj kaj malgajaj sentoj, kiuj kuŝis sur ilia animo. Kiam ili estis ekstere, la decembra suno trarompis la nebulon kaj la akre freŝa vento ekskuis la mortintajn arbojn, kvazaŭ volante ilin revivigi. Ĝi ekkaptis ankaŭ la blondajn buklojn de Elza kaj per akraj batoj ruĝigis ŝian vizaĝon. La nebulo subite forbloviĝis kaj antaŭ ili klare etendiĝis ŝajne senfina vojo. Elza kaptis la brakon de Petro.

— Ni rapidu, amiko, ĉar jen antaŭ ni estas longega vojo, akompanu min al la grupo.

Jes, ni rapidu, — respondis Petro.

Kaj ili ekpaŝis sur la longa kaj rekta vojo...

Noto de transskribinto:

Mi registris kelkajn ŝanĝetojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

[The end of Maria kaj la grupo by Imre Baranyai]